Sendu al mi komentojn

Dimanĉe, 29a Februaro, 2004.

Pensi estas bone, ĉu ne? Ne ĉiuj scias, ke "La Pensanto" de Auguste Rodin estis kreita por esti parto de lia granda nefinita projekto, "Pordegoj de la Infero".

* * *

Citaĵoj de Jorge Luis Borges:

Relegante ĝin, ni trovis sub ĝia rigora prozo, fundamentan svagon.
(Tlön)

Dum sia vivo li suferis pro nerealeco, kiel faras tiom da angloj — morta finfine, li ne estis eĉ la fantomo, kiu li antaŭe estis.
(Tlön)

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 27a Februaro, 2004.

Pri mia hieraŭa blogaĵo, ke "ĝis nun neniam komitato kreis poemon", skribas Dirk Bindmann:

Tamen poemoj de pluraj aŭtoroj ja ekzistas! Famaj ekzemploj en la germana literaturo estas satiraj epigramoj "Xenien" de Goethe kaj Schiller, kiujn ambaŭ poetoj verkis komune por "Muza Almanako por la jaro 1797" (Musenalmanach ...). Kelkaj el tiuj epigramoj certe devenas de nur unu autoro, sed kelkajn verkis unu laŭ la ideo de la alia, kaj unu plibonigis la versojn de la amiko.

Aliaj ekzemploj en la germana literaturo estas la "Kriminalaj Sonetoj", kiujn komune verkis Ludwig Rubiner, Friedrich Eisenlohr kaj Livingstone Hahn.

Kore

Dirk

Jen la danĝera vorto 'neniam' (kiu nun revizie fariĝu 'malofte' ) — kaptilo, pri kiu mi mem ofte avertas, sed en kiun mi mem ĉi-foje falis.

Estas ankaŭ fama kazo en la anglalingva poezio: Ezra Pound, kun aprobo de Eliot, redaktis The Waste Land. Sed tie temis nur (verŝajne) pri tranĉoj. Rete mi trovis provokan libron, de iu Jack Stillinger, ĉe la Universitato de Ilinojso (Urbana-kampuso), Multiple Authorship and the Myth of Solitary Genius (Oxford University Press, 1991), kiu ĉefe pritraktas prozaĵojn sed, laŭ la recenzoj, detale prezentas la kazon de Eliot/Pound, kaj ĝenerale defias la "romantikan" ideon pri unuopa literatura genio.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 26a Februaro, 2004.

POEZIO: LINGVO KAJ VIVO

La lirika poezio baziĝas sur kontrasto inter iu vivproblemo kaj iu ideo pri pli bona, pli alloga ordo. Devas temi pri ordo ĉar poemo altrudas ordon al vivo pere de lingvo (aŭ se vi volas: altrudas ordon al lingvo pere de vivo).

Sed strange: lingvo kaj vivo estas rezultoj de hazardaj miksaĵoj de historiaj eventoj. Kiel ili povas altrudi ordon unu al la alia? Estas do la poeto, ne la lingvo, ne la vivo, kiu altrudas ordon; kaj la poeto plej probable obĵetus: ne, estas la poemo. Hazarda do la socio; ordigas la individuo.

Argumento: prozverkoj, eĉ noveloj kaj romanoj, povas rezulti de pluraj aŭtoroj; sed ĝis nun neniam komitato kreis poemon.

reen al la indekspaĝo

Marde, 24a Februaro, 2004.

Kara Onklo Andanto:

Pardonu ke mi molestas Vian Migran Moŝton per lingva demando. Konsternate mi rimarkas, ke iuj E-istoj diras 'sunleviĝo' kaj aliaj diras 'suneliro'. Kiu pli taŭgas?

Konfuzita en Kalamazuo

Kara Konfuzita:

Temas pri vidpunktoj. Se vi volas paroli el la vidpunkto de la suno, vi diru 'suneliro'. Ĉar iri estas oftege malveni; ankaŭ estas saĝe cedi iom da malpasiva libervolo al la suno, ĝi tiel enormas. Se vi volas paroli el la vidpunkto de la homo, vi diru 'sunleviĝo'. Aliflanke oni povas paroli el la vidpunkto de La Logiko, ĉar 'suneliro' paralelas al 'sunsubiro'. Triaflanke el la vidpunkto de la absoluta realo, nek unu nek la alia taŭgas, ĉar fakte la suno restas senmova vis-à-vis la tero. Kvaraflanke jes la suno moviĝas, ĉar moviĝado estas relativa (kaj Galilejo bojadis je la luno).

Ĉion kalkulante, eble plej saĝe estas simple eviti mencii la sunon entute...

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 23a Februaro, 2004.

Antaŭ pluraj jaroj, kiam la tempo unue komencis hardi min, mi skribis:

Freŭdo donacis al ni multajn donacojn; unu el ili estis pura veneno: nun, ĉiu ajn duonedukita fimora fripono sur la tero sincere kredas, ke ĉiuj aliaj homoj same mizeras, kiel li mem.

Tiu problemo neniam forvelkis: unuflanke, ni devas kredi, ke aliaj homoj similas al ni. Se ne, ni apenaŭ eĉ povas komuniki. Aliflanke, ni devas kredi, ke aliaj homoj ne similas al ni; se ne, minacas ĝismorta naivo. Ne pro nenio Sartro skribis, ke L'enfer, c'est les autres! ĉar vole-nevole, ni devas atenti ilin, sen koni ilin.

reen al la indekspaĝo

Sabate, 21a Februaro, 2004.

Kara Onklo Andanto:

Mi ĵus lernis, ke la svedo Alfred B. Nobel, kies testamento fondis interalie la faman Nobelpremion pri Paco, inventis dinamiton. Dinamiton! nun plejŝatatan armilon de la suicid-teroristoj!

Miroplena en Mizuro

Kara Miroplena:

Dinamito estis komandebla eksplodaĵo kiu ebligis relative sendanĝeran konstru-inĝenieradon, do pacajn projektojn pri kanaloj kaj tuneloj. Antaŭ ol haveblis dinamito, ekzistis nur pulvo kaj nitroglicerino por forigi grandajn teramasojn; sed tiuj substancoj transporteblis nur kun konsiderinda danĝero, kaj ne permesis ekzaktajn eksplodojn.

Sed kiel ni scias, tiuj kanaloj kaj tuneloj de la 19a jarcento ne konstruiĝis de inventistoj kaj inĝenieroj; ili konstruiĝis de la laboristoj, kiuj estus povintaj trabori tutajn montojn per nudaj manoj, eĉ se neniam inventiĝus dinamito.

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 19a Februaro, 2004.

En nur unu alineo, la kialo de mia malinteresiĝo pri "politiko":

La politika pensado de Sartro simple ignoris la limojn kaj eblojn de efektiva politika vivado. Raymond Aron — la sociteoriisto kaj konservativa liberalulo, iama lernejkunulo de Sartro en la École Normale, kaj ties granda intelektula rivalo en postmilita Francio — ĝuste pravis...: Sartro estis "literatura" politika pensisto. Sartro apogis — klarigis Aron — "literaturan bildon de la dezirinda socio, prefere ol studi la funkciadon de efektiva ekonomio, de liberala ekonomio, de parlamenta sistemo, ktp", kaj li rifuzis eĉ starigi la demandon: "Se vi estus la ministro, kion vi farus?" La leganto trovos eĉ ne sugeston, en la miloj da Sartraj politikaj paĝoj, ke li havis eĉ elementan komprenon pri la politika ekonomio aŭ pri la kompara politiko.

Parta traduko de recenzo, far Brian C. Andersen, de angla traduko de Bernard-Henri Lévy, Le siècle de Sartre, Paris: Grasset, 2000.

Inter "politiko" kaj ŝtatestrado estas mondo da diferenco. Kiel realisto mi devas agnoski, ke iuj dezajnas ŝukornojn, sen iam rigardi la formon de la homa kalkano. Sed nenio povas perforti min trakti ilin serioze.

reen al la indekspaĝo

Marde, 18a Februaro, 2004.

KIU PLI GRAVAS POR KOMPRENO: HISTORIO AŬ LITERATURO? Por modernuloj estas ofte malfacile kompreni, ke la historio — en nia nuntempa senco — ne ekzistis dum la plej granda parto de la homa civilizacio. Ĝis la Helenoj, oni havis rakontojn pri la pasinteco; sed vereco — laŭfakteco — ne estis la plej grava karaktero de tiaj rakontoj. Por la antikva mondo, historio valoris kiel instruilo. Plej gravis imitindaj homaj modeloj, kaj inspirado.

Se modernulo dirus al antikvulo, ke la "ĝusta" celo de la historio estas konservi veran laŭfaktan scion pri la pasinteco, la antikvulo eble demandus: Kial? Kion oni povas lerni nur el faktoj?

Aristotelo eksplicite skribis (Poetiko 9 — 1451b1), ke la literaturo estas pli grava ol la historio: la historio nur rakontas, kio okazis; la literaturo aliflanke rakontas, kio povus okazi; ĝi do estas speco de filozofio kaj pritraktas, ne kontingencaĵojn, sed universalaĵojn.

Kontraŭa piednoto je la aristotela vidpunkto: niaj ideoj pri kio povus okazi, devenas nur de tio, kio fakte okazis — la kontingencaĵoj de la ĝisnuna historio. Apoge al Aristotelo tamen estas la natureco de la literaturo kiel instruilo: estas interese, ke eĉ ni modernuloj, kvankam ni havas la modernan koncepton pri historio, ankoraŭ kolektive ricevas la plejparton de niaj konceptoj pri la mondo pere de fikcio: romanoj, operoj, teatraĵoj, kinaĵoj — ne pere de la historio. Por ni ankaŭ gravas ĵurnalismo, kio ne estas fikcio (kutime), nek estas historio: ĉar historio postulas perspektivon kiun havebligas nur pasinta tempo.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 16a Februaro, 2004.

FENOMENOLOGIO estas nomo de filozofia vidpunkto devenanta de la verkoj de Edmund Husserl (1859-1938). La termino tiom disvastiĝis, ke nun ĝi povas signifi preskaŭ ion ajn. Mi provos skizi la bazan rezonadon en malmultaj vortoj.

Ni komencu kun du fundamentaj problemoj:

(i) Objektoj iamaniere "ekzistas" ekster la tempofluado de niaj konscioj (estas transcendaj).

(ii) La ordinara homa vivrealo ne koheras kun la realo, kiun malkaŝas la scienco.

La du problemoj solveblas per la koncepto prieco (Intentionalität): objekto postulas spertanton, kaj siavice spertado ne povas okazi sen objekto. Sekve: perfekta korelativo. La fakto, ke ni perceptas objektojn kiel transcendaĵojn, estas parto de la fenomeno: la senco de la objekto (perceptato) inkludas ĝian transcendecon. Ne eblas alie. Jen la solvo de (i) supre.

Sekve ni rajtas suspendi ĉiujn demandojn pri ekzistado. Tiun suspendadon oni nomas la epoché (΄εποχή 'ĉeso'). La epoché estas vidpunkto alternativa je tiu de la ordinara vivrealo kaj ankaŭ je tiu de la scienco (vidu (ii) supre).

La epoché ne estas kartezia dubo, sed nova perspektivo. Se Kartezio diras: "mi pensas, do mi ekzistas", la fenomenologia vidpunkto diras simple: "mi pensas", punkto, fino. Nenio nova aldoniĝas se oni pludiras "...do mi ekzistas". La absoluta estado de la konscio jam tieas kaj ne bezonas aserton.

Rimarku, ke ĝuste tian sintenon havas plej multaj matematikistoj pri la ekzistado de matematikaj entoj: matematiko restas la sama afero, ĉu aŭ ne oni asertas ke ĝiaj objektoj ekzistas.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 15a Februaro, 2004.

CITAĴO DE LA SEMAJNO:

Mi mem dirus, ke la traduko de Zamenhof [Hamleto] estas mirinde sencklara, eĉ tie, kie li ne tro miskomprenis la sencon.

F. R. Banham
Nica Literatura Revuo, 3/5, pp 188-192
reen al la indekspaĝo

Sabate, 14a Februaro, 2004.

PRAKTIKAJ TROVOJ ne tre oftas en mia blogo, tamen jen unu, se nur por pruvi mian kelkfojan utilon...

Mi ne scias pri vi, Kara Leganto, sed pri mi — mi posedas multajn baterivorajn aparatojn, kutime po du baterioj: porteblajn KD- kaj kased-ludilojn, poŝlampeton (ĉar oldulaj okuloj ofte bezonas pli ol ordinara lumo, mi portas ĝin en surzona ingo), ciferecan fotilon — lastatempe eĉ maŝineton por fortranĉi harojn el la oreloj kaj nazo. Kaj preskaŭ ĉiam po du baterioj ankaŭ la nepinetaj ludiloj, kiuj multnombras en nia domo.

Kun tiom da bateriĉerpaj umoj en la medio, mi decidis aĉeti simplan bateriprovilon. Tio trafis bona decido, ĉar mi trovis ion tre interesan: du-bateriaj aparatoj ne nepre konsumas samrapide la du bateriojn (kiel oni atendus). Sekve ne estas rekomendinde, senpense forĵeti ambaŭ bateriojn, kiam febliĝas aparato. Prefere aĉetu provilon kaj provu ĉiufoje la du bateriojn; eble nur unu vi devos forĵeti.

Simpla bateriprovilo en multaj landoj certe ne multekostas, kaj, se parafrazi Benjamin Franklin: baterio ŝparita — baterio gajnita.

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 13a Februaro, 2004.

FASCINAS MIN aferoj, kiuj pravas, sed pro malpravaj kialoj. Ekzemple homo farinta krimon, malprave enprizoniĝas pro tute alia krimo ("poezia justeco"). Alia ekzemplo: la motivo AKVO trapenetras ĉiujn mitologiojn; oni do proponas klarigon bazitan sur naskiĝtraŭmo; sed fakte ni ja devenis de akvo; do la mitoj hazarde pravas. (Hazarda mitologia taŭgeco.) Ankoraŭ ekzemplo: akupunkturo verŝajne funkcias; sed ĝi baziĝas sur ĉakroj, tute erara koncepto pri la homa korpo. (Ankoraŭ ne klasifikebla.)

Se mi volus modelon por la ĝenerala fenomeno, mi eble dirus, ke temas ĉiam pri elektra maŝino, kiu funkcias, eĉ kiam oni ne enmetis la ŝtopilon. (Eble tian pravon havas religioj; la koncepto upadhi en barata [hindia] filozofio peut-être parencas.)

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 12a Februaro, 2004.

Objets trouvés: ekzistas skolo, laŭ kiu "arto" ne nur kreiĝas de homoj, sed troviĝas ankaŭ en la naturo.

Ĉu "signifo" eble ankaŭ ne nur kreiĝas de homoj, sed troviĝas en la naturo?

Objets trouvés estas arto pro speciala perceptado de la artisto. La naturo havas signifon pro speciala perceptado de la filozofo.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 11a Februaro, 2004.

Postpaŭzajn salutojn!

Jen trezoreto mia: portebla skribmaŝino Remington, de ĉ. 1936, kaj en defabrika kondiĉo — neniam uzita kiam mi akiris ĝin — kontraŭ nur US$4! Temis pri aŭkcio, kune kun iom da sagaco: tiu aŭkcio precipe konsistis el meblaĵoj kaj bienekipaĵoj; la saĝa aŭkciumisto (ekzemple mi ) atentas nur tiujn aferojn, kiuj ne konsistigas la ĉefan celon de la aŭkcio. Nur mi proponis por la skribmaŝino, ĉar nur mi sciis, kio estas en la ujo: ĉar mi alvenis frue, kaj ŝtelece esploris la varojn.

Malgraŭ ke mi pagis nur $4 por la maŝino mem, mi devis poste pagi $60 por nova kaŭĉuko — ĉar mi volis efektive uzi la antikvan maŝinon. La tempo estis la fruaj 80aj jaroj, kiam personaj komputiloj estis komencinta invadi ĉien; mi tiutempe ne ŝatis komputilojn, kaj per mia antikva skribmaŝino mi intencis manifesti mian obstinon, sed en humura maniero. Ekzemple mi ofte malfermis la pordon de mia oficejo, kaj tajpis per la laŭtega Remington, tiel ke preterpasantoj aŭdu kaj enrigardu. Tio instigis multajn interesajn konversaciojn.

Unu tagon mi portis la antikvaĵon en la prelegejon, por amuzi la gestudentojn. Fine de la prelego, la studentoj gregiĝis ĉirkaŭ la skribmaŝino. Unu studentino, post longa pristudo de la stranga tajpilo, demandis perplekse: Kiel oni ŝaltas ĝin?

Mi nur ekhavis komputilon post pluraj jaroj. Unu tagon vokis min mia fakestrino kaj defie demandis: Prof-o Miner, fine, ĉu vi volas komputilon, aŭ ne? Ĉar temis pri malferma invito havi komputilon senkoste, pagitan de la universitato, mi heziteme diris, Bone. Tio aŭ estis mia unua paŝo en modernecon, aŭ estis la plej grava eraro de mia vivo — mi ankoraŭ ne certas...

reen al la indekspaĝo

Marde, 3a Februaro, 2004.

KOINCIDOJ. Se oni multe legas romanojn, oni ne povas ne rimarki ke okazas en la intrigoj multe da koincidoj. Protagonisto luas ĉambron en pensiono; kaj mirinde! la domestrino estas ĝuste la fratino de la mistera viro en la korupta firmao, pri kiu... k.t.p. Estas amuze, dum legado de romano, noti kiom da koincidoj okazas. Sen koincidoj, verkisto apenaŭ povus konstrui rakonton el limigita nombro de ĉefroluloj — krom se temus nur pri ia salondramo.

Mi certe ne estas teoriisto pri literaturo; sed mi nun atingis la aĝon, kiam oni komencas interesiĝi pri sia vivo kiel tuto, kaj ekzameni ĝin. Kaj mi ja havas etan teorion: ju pli da romaneskaj koincidoj okazis en onia vivo, des pli facile estas vidi tiun vivon kiel koheran rakonton. Kiam mi komparas mian vivon kun tiuj de diversaj intervjuatoj tiam kaj tiam, mi rimarkas, ke en iliaj vivoj okazis multe da koincidoj; en la mia, ne. Mia vivo male estas kaĉo da precipe senrilataj eventoj. Tion mi bone scias, ĉar mi unu fojon klopodis verki aŭtobiografian romanon. Tute ne eblis!

Tamen jen ebla rilato inter la realo kaj romano: romano estas specimeno de ideale kohera, do koincidoplena, vivo.

Lingva noto: la difino de 'koincido' en la PIVoj limigas la koncepton al samtempe okazantaj eventoj. Certe temas ankaŭ pri samloke, sampersone, samcele, k.t.p. okazantaj eventoj; tiel uziĝas la vorto en ankaŭ la Esperanta literaturo.

* * *

Mi ne blogos dum eble semajno, por prizorgi aliajn aferojn.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 2a Februaro, 2004.

La plej uzata biblia traduko en la anglalingva mondo estas la tiel nomata King James Bible, publikigita en 1611, kiam ankoraŭ paroliĝis la lingvo de la reĝado de Elizabeto la Unua. La plej elstaraj diferencoj inter la tiutempa angla lingvo kaj la moderna, estas la pronomoj kaj la verb-finaĵoj. Nuntempe ni diras ekzemple I go, you go, he goes; we go, you go, they go. Tiutempe oni diris I go, thou goest, he goeth; we go, ye go, they go. (Jen paĝo kiu prezentas la tutan sistemon, se interesas al vi.)

Dum longa tempo, la edukita anglalingvano scipovis la Elizabetanan verbsistemon, ĉar la edukita anglalingvano konis tiun bibliotradukon. Sed nuntempe oni nemulte legas la biblion entute, sekve neniam lernas tiun malnovan verbsistemon; la rezulto estas, ke ĉiu, kiu provas uzi ĝin, ridinde eraras.

Nun okazis kulmina absurdaĵo: profesia tradukistino el la hispana Edith Grossman, en sia nova traduko de Donkiĥoto de Cervanto, uzas ekzemple *thou thinketh, *he thinkest, konfuzante la verbformojn de la 2a kaj 3a personoj. A. S. Byatt (unu el la manpleno da modernaj romanistoj, kiujn mi legas) recenzis ĝin por The Guardian. Byatt unue kredis, ke temas pri ia stilimitado far la tradukistino; sed evidente ne: simpla nescio.

Plua tragedio estas, ke ne nur Grossman, sed ŝia redaktisto ankaŭ ne perceptis la erarojn. Kiom longe ne komprenos la publiko, ke la Okcidenta edukado ne povas pli kaj pli disfali, sen havi videblajn efikojn?

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 1a Februaro, 2004.

Jen Teresa Heinz, edzino de John Kerry, plej probabla Demokrat-partia kandidato por la usona prezidanteco. Se Kerry venkos, ni havos laŭ mi la plej inteligentan (kaj nekutiman!) First Lady en nia tuta historio. Ŝi naskiĝis en Mozambiko, studis en Svislando kaj Sud-Afriko, kaj estas membro de la American Academy of Arts and Sciences.

Mi estas iomete amfrapita...

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.