Sendu al mi komentojn

Dimanĉe, 27a Februaro, 2005.

PARDONU KE MI MALŜPARAS VIAN TEMPON dirante ion, kio jam estas (aŭ devus esti) memevidenta:

Kiam mi mencias blogon aŭ alian retejon — kiam mi diras, ke tiu kaj tiu blogo aŭ retejo estas interesa, estas freŝa voĉo, estas leginda, k.s. — kiam mi eĉ komentas aŭ kontribuas al alia blogo aŭ retejo — tio ne signifas, ke mi konsentas kun la cetera enhavo de tiu blogo aŭ retejo. La sola retejo, kies tutan enhavon mi prirespondecas, estas tiu ĉi.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 24a Februaro, 2005.

Kara Onklo Andanto:

Mi estas nova emerito kaj serĉas ion por plenigi mian tempon. Mi decidis aŭ blogi, aŭ ŝteli aŭtojn. Kiun el la du vi rekomendus? Ajnaj sugestoj kaj helpiloj bonvenaj.

Agitita en Agincourt

Kara Agitita:

Mi rekomendas aŭtoŝteladon. Tre simpla afero. Supre de la stirejo de ĉiu moderna aŭto estas ID-numero, videbla tra la antaŭa glaco. Kiam vi decidos, kiun aŭton vi volas ŝteli, notu ĝian markon kaj ID-numeron. Tiam iru al tiumarka aŭtovendejo, kaj ŝajnigu, ke vi erare fermis vian aŭton kun la ŝlosiloj en la seruro. Donu la ID-numeron, kaj petu novan ŝlosilon. La vendejo preparos al vi novan ŝlosilon, bazite sur la ID-numero. Reiru al la ŝtelota aŭto, kaj forveturu senzorge.

Du sugestoj: (a) Ne ŝtelu policaŭton. Iliaj ID-numeroj estas speciale registritaj. (b) Se vi trafos aŭton, kies ID-numero estas kovrita per glubendo, tiu estas aŭto de alia aŭtoŝtelisto; ne ĝin molestu. Estas honoro eĉ inter ŝtelistoj.

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

Marde, 22a Februaro, 2005.

Mia malbonsorto neniam ripozas. Ne sufiĉis, ke mi havu nekonatan aŭ miskonatan profesion (la lingvistikon); ne sufiĉis, ke mi ludu nekutiman kaj miskomprenatan muzikinstrumenton (la banĝon); ne sufiĉis, ke mi estu E-isto sen E-ismo. Aldone al ĉio tio, mi devas loĝi en Kansaso.

Kiam mi renkontas homojn en aliaj partoj de Usono, kaj mencias mian loĝlokon, ili apenaŭ kapablas kaŝi grimaceton de elkora kompato. Ĝentile maskante internan ĝemon de bedaŭro, ili tiam kutime demandas, kiel mi ŝatas nian korbopilko-teamon (la Jayhawks), aŭ "Ĉu ne estas trankvilige tie inter la maizotrunketoj?"

Kansaso en Usono (kaj iugrade aliloke) estas eponimo de malplena regiono, kie troviĝas nenio interesa, kie ne ekzistas kultura vivo. Nemulte helpas atentigi la eksterulojn, ke fakte tritikon oni vaste kreskigas ĉi tie, ne maizon. Kaj nemulte helpas mencii la urbegon Kansas City (fakte — kvankam ne komparebla kun Nov-Jorko aŭ Bostono — bela kaj interesa metropolo), ĉar tiu urbego estas nur duone en Kansaso (ni dividas ĝin kun Mizuro).

El tiaj antaŭjuĝoj rezultas, ke aliŝtatanoj havas malaltan opinion pri nia universitato. Sed fakte la University of Kansas estas sufiĉe bona universitato laŭ nuntempaj mezuroj. (Mi aperigis pli grandan foton de la universitato en mia blogaĵo de 1a Oktobro 2003.) Ni havas gravan reserĉ-bibliotekon, Spencer Research Library, kiu posedas interalie bonan kolekton de mezepokaj manuskriptoj. Ankaŭ ni havas malgrandan sed sufiĉe bonan artmuzeon, la Spencer Museum of Art. Bedaŭinde ĝi ne videblas en la foto. Ĝi havas sep galeriojn kaj 22.000 verkojn entute.

Surpriza fakto estas ke la artmuzeo Spencer posedas la plej faman pentraĵon de brita pentristo kaj poeto Dante Gabriel Rossetti, La Pia de' Tolomei. (Vi povas vidi grandan bildon ĉi tie.) Kiam mi unuafoje vidis ĝin, mi pensis: certe kopio. Sed ne; tiu ja estas la originalo. Kaj en Kansaso! Hazarde mi estas admiranto de tiu 19-jarcenta brita skolo; ili nomis sin Pre-Raphaelites, ĉar ili volis (mi skribas tre supraĵe) rekrei la trajtojn de la pentrarto antaŭ Rafaelo Sanzio, ital-renesanca pentristo kaj arkitekto (1483 - 1520). Plej multaj nuntempuloj ne ŝatas tiun skolon, ĉar ĝi estis ja parte reago kontraŭ la moderneco kaj la industria revolucio.

La Pia de' Tolomei rolis en la Purgatorio de Danto:

ricorditi di me, che son la Pia:
Siena mi fé, disfecemi Maremma:
salsi colui che 'nnanellata pria...

Ŝi naskiĝis en Siena ( Siena mi fé); en Maremma ŝia edzo ŝin mortigis (disfecemi Maremma). Sed la virino pozanta estas Jane Morris, kiu rolis en pluraj pentraĵoj de Rossetti kaj liaj gesamskolanoj. Ŝi ne estis ĝuste bela — ŝi estis por tiuj pentristoj preter beleco. Ŝia vizaĝo hantas onin. Min almenaŭ.

Rossetti vivis 1828 - 1882. Mirinde, Jane Morris, dum sia vivo delikata laŭ la opinio de tiutempuloj, vivis ĝis 1914, do vidis la 20an jarcenton.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 20a Februaro, 2005.

"LA LEĜO DE LA ĜANGALO"* Se Vi kredas, Kara Leganto, ke mi tro severe kritikas la vikipediojn, nur legu la artikolon "Literaturo" — tie Vi trovos 'lernita' por 'klera', 'vag-' por 'svag-', 'ĝies' por 'ĝia' (mi supozas), 'klasifikigi' por 'klasifiki'... mi eĉ ne mencias la enhavon. Ne, gesinjoroj: eĉ komikso bezonas efektivan redaktoron — redaktoron sendependan de la kontribuantoj, kiel normale. "Sed vi mem rajtas redakti!" oni respondas. Mi suspektas, ke redakti tian aferon laŭ la ĝangala metodo similas al priĉerpi remboaton per kuleroj: ĝi eble ne tute sinkos, sed ĝi restos eterne duone sub la akvo.

*Fama esprimo en verkoj de Klaŭdjo Piron pri la t.n. lingva problemo.
reen al la indekspaĝo

Marde, 15a Februaro, 2005.

MI, KUNAR, TOM WOLFE, KAJ LA NORMALA VIVO.

La 17an de Novembro 2004 mi blogis detale pri la usona ĵurnalisto, eseisto kaj romanisto Tom Wolfe. Sed tie mi ne menciis la plej lastan romanon de Wolfe, I am Charlotte Simmons (Farrar, Straus & Giroux, 2004; # ISBN: 0374281580). La romano pritraktas inteligentan sed komence naivan novan studentinon ĉe usona moderna universitato, kaj la dekadencajn influojn, kiujn ŝi trovis tie. I am Charlotte Simmons estas la plej disputata kaj disputiga romano de Wolfe ĝis nun; la vasta kondamno de la kritikistoj ne malhelpis, ke kunvenis pluraj diskutantaroj por taksi ĝian signifon.

Resume: oni povas legi tiun ĉi romanon sur du niveloj. Unue, la temo estas la maniero, laŭ kiu la unuopulo vole-nevole konformiĝas al sia homa medio. Por ekzameni tian temon, ne nepre necesas realismo. La verkisto nur bezonas krei la ĝustajn rolantojn kaj la ĝustajn situaciojn. Due tamen, la temo de I am Charlotte Simmons estas la dekadenca vivo ĉe nuntempa Usona universitato. Por tio necesas pentri realisman bildon de la moderna usona kampusvivo. Kaj Wolfe estas konata pro sia realismo. Nu, preskaŭ ĉiu universitata profesoro, kiu prikomentis la romanon, neis la Wolfe-an bildon — kaj mi devas inkludi min mem en tiu nombro.

Kaj Wolfe kaj la profesoroj trovas dekadencon en la studentaro. Sed por Wolfe, la dekadenco troviĝas en seksa libertinismo kaj fundamenta diboĉado. Laŭ la profesoroj aliflanke, la pli grava dekadenco estas preskaŭ la malo de tio, kion vidas Wolfe: konformismo, karierismo, ekskluziva interesiĝo pri sukceso. La tipa moderna studento laboras pri siaj studoj — sed ne tiom por lerni, por fariĝi inteligente kritikema, sed por sukcesi en la vivo.

Por mi la ĉefa interesaĵo pri tiu sinteno estas ĝia relativa noveco. Kunar blogis laste (1a Februaro) pri simila ideo. Laŭ Kunar, lia socio proklamas mallarĝan difinon de la "normala vivo" kiun li mem malakceptas. Kiam mi legis la vortojn de Kunar, mi pensis pri mia propra vivo. Ĝi estis ege nenormala — sed dum la jaroj inter ĉ. 1950 kaj 1980 en mia lando vere ne ekzistis rigora koncepto pri la normala vivo. (Mi nur konstatis la nenormalecon de mia vivo kiam mi klopodis verki aŭtobiografion: mi tuj pensis al mi: Neniu kredos ĉion ĉi...) Tio estas io nova. Ĝia apero en Usono pli-malpli koincidis kun la komputila revolucio; sed ĝi ankaŭ koincidis kun plia emfazo sur la socialisma faceto de la socio.

Ŝajnas al mi, ke la kerna nocio, se ni vere volas pensi pri la afero, estas risko. La moderna junulo ne inklinas al riskoj. Ŝi/li inklinas prefere al sekuro. Sed samkiel ne estas historio sen riskoj, ne estas vivo sen riskoj. Politika analizo de la inklino al sekuro kaj la evitado de riskoj eble ŝuldigus la modernajn bonfartŝtatojn, kiuj konvinkis homojn, ke ili ne nur povas vivi sen riskoj, sed rajtas vivi sen riskoj.

Nur mia pensado momente.

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 11a Februaro, 2005.

Christopher Hitchens skribis en sia 2004-a esearo Love, Poverty and War (Thunder's Mouth, Nation Books, 2004. # ISBN: 1560255803 ), ke "io tre interesa okazis dum la lasta jardeko: la alveno de la maldekstro de la status quo — homoj kiuj esence timas ŝanĝiĝadon". Se konservativa maldekstro ŝajnas stranga afero, ĝi eĉ ne povas kompariĝi kun la politiko de Barvalo.

oficiala registara bulteno
3

Hendriko VARFILO, red.
Bonintenca A. MARKAPTO, sekr.
Helpredaktoro: Karlo MIANAZO
Helphelpredaktoro: Renato BARBARONO

Niaj elstaraj landestroj:

Kanceliero: Lia Moŝto Adolfo G. ŜANCELEMA
Financa Ministrino: Persefone Persa KVINAVIVO
Sekretario pri Ĵurnalistaj Rilatoj: Jon MINESCIAS
Direktoro de la Datumbazo: Stefan DUBRUTOJ
Sekretario pri la Nacia Defendo: Mikael MINACO
Ĉefvipo de la Senato: Pravis M. RADFARI

POLITIKO EN BARVALO. Post la Bervala puĉo de 1891 (vidu la unuan bultenon, 26a Oktobro 2004), estiĝis Barvala landestro Dikfingro la Granda. Li regis 20 jarojn kaj travivis plurajn vivatencojn, nur por morti en 1911 pro mumpso. Dum lia regado estis en Barvalo senpera demokratio: ĉiuj landanoj voĉdonis pri ĉiuj decidoj. Ĉar preskaŭ ĉiu decido estis nuligata per posta decido, ne multo okazis dum la regado de Dikfingro. Sed ties filo, Dikfingro la Dua ("La Grandorelulo") igis konstrui ŝoseon, proklamis sin Imperiestro de la Mondo, kaj klopodis invadi la ĉirkaŭajn landojn. Biervalo do bombis la novan landeton reen al la ŝtonepoko post nur unu jaro. La politika slogano de 1912 do estis: "Nova komenco!"

En 1913 Nana, la amorantino de Dikfingro la Dua (kaj, fakte, de la tuta kortego), mortis sub misteraj cirkonstancoj. Dikfingro mem malaperis ie en Argentino kun la plejparto de la nacia riĉo. Por venĝi la morton de Nana, ŝia bofrato, Paŭleto Longavivo (konata poste kiel Paŭleto la Povra), kaptis potencon kaj minacis reinstali rektan demokration. Preskaŭ la tuta lando protestis, paradante ĉirkaŭ la lago kun insultaj afiŝoj. Longavivo mortis pro hundomordo frue en 1914, kaj la tago fariĝis nacia festtago.

Tiam estis sinsekvo de tri diktatoroj, ĉiu pli stulta ol la lasta, do tre popularaj. Ĉiu konstruis ŝoseon.

La nuntempa politika sistemo, pli-malpli demokratia, originis en 1930. Teorie, estas kaj prezidanto kaj kanceliero, sed bedaŭrinde en 1945, kiel dirite antaŭe, la barvalanoj erare prezidantigis neekzistanton kaj neniam rimarkis. Ne ekzistante, tiu ne povis rekandidatiĝi, nek abdiki, nek morti; do jam ne estas prezidanto en Barvalo. La nuna kanceliero, Lia Moŝto Adolfo G. ŜANCELEMA, ankaŭ konstruis ŝoseon. Se nun estus aŭtoj, Barvalo estus moderna lando. Nu, eble ankaŭ skribsistemo.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 9a Februaro, 2005.

LIMERIKOJ. Dank' al LanguageHat (2a Februaro), limeriko en la rusa (mi eĉ ne sciis, ke tiaj ekzistas):

Говорят, что у нас на Урале
Деревянный компьютер собрали.
Без гвоздей, топором!
Винт, модем, сидиром!
Мышь живую в сарае поймали.

Jen angligo (ne mia):

They made in the Urals, it's said,
A PC that's wooden, instead.
With no nails, just an axe,
And with cheap hardware hacks -
Like the mouse, which they caught in the shed.

Kaj jen mia esperanta imitaĵo:

Komputilon oni kreis el ligno
en Uralo, kun arda rezigno:
post multa fanfaro
mus' el arbaro!
nur mankis la Bill-Gates-insigno.

Jen la kutimaj reguloj: (a) la rimado estas aabba, (b) versoj 1, 2 kaj 5 havas tri akcentojn; (b) versoj 3 kaj 4 havas du akcentojn; (c) la temo estas malserioza. Se oni volas pli aŭtentiĝi, oni povas postuli ke versoj 3 kaj 4 finiĝu per akcento:

post multa fanfar'
mus' el arbar'!

Problemo: teorie, leksika E-vorto havas unu kaj nur unu akcenton, kaj duagradaj akcentoj, bone konataj en i.a. la angla kaj la rusa (kaj multaj aliaj lingvoj), teorie ne ekzistas en nia lingvo, aŭ pli ĝuste, ne obeas specifan regulon. Iuj do ne akceptus mian lastan verson, kvankam mi mem ne hezitas legi ĝin kun akcento sur "Bill" tiel ke ĝi havas tri akcentojn. Diversnaciaj oreloj aŭdas diverse: por mi la jena estas tute bona (almenaŭ prosodie) E-limeriko:

Junulo el Arizono
ŝtelis pro bezono:
li tre sukcesis
do ne ĉesis
kaj nun ŝtelas en prizono.

Eble por nia lingvo ni ignoru nombron de akcentoj, kaj atentu nur pri la rimstrukturo. Ne mirinde, ke la hajko tiom popularas inter ni: hajke oni kalkulas silabojn, ne akcentojn. Jen E-limerikoj de Martin Weichert. Vi juĝu, kiel li traktas akcentojn!

reen al la indekspaĝo

Lunde, 7a Februaro, 2005.

DAMOKAPTILA STRATEGIO DE LUBECK BECK.

Neniu nomus min ŝakludanto (kiel Vi tuj konstatos post legi tiun ĉi blogaĵon). Sed mi ŝakumas tiam kaj tiam, aparte per komputilaj ŝaksoftvaroj kiel Battle Master 2.0 de Nick Parastatidis (senkoste havebla rete). Ne tiel bona, kompreneble, kiel la plej bonaj kostozaj programaroj, sed surprize adekvata, kaj diversmaniere agordebla.

Jen ruza kaprioleto — tute ne serioza, sed amuza — inventita de mia kolego de konsiderinda famo en tiuj ĉi paĝoj, Lubeck Beck. La bildo montras sukcesan uzon de la truko post 7 movparoj. Ĝi uziĝu kiam Nigro respondas al E2-E4 per D7-D5.

1. E2-E4 D7-D5

La strategio estas allogi la nigran damon en kaptilon, foroferante turon. Unue oni allogas la damon:

2. E4-D5 D8-D5

Tiam necesas fari kelkajn preparojn, dum kiuj oni preĝu kontraŭ glitoj:

3. D1-E2 E7-E5
4. D2-D3 F8-B4
5. C2-C3 B4-C5

Nun oni oferas la turon:

6. G2-G3 D5-H1

Tuj Blanko movas sian ĉevalon por enkaptiligi la nigran damon (vidu la foton supre):

7. G1-F3 B8-D7

De nun estas du eblecoj. Aŭ oni tenu la damon en la kaptilo kaj dume ataku maldekstre, aŭ oni simple mortigu la damon kiam konvenas. En la jena varianto, Blanko mortigas la damon post baldaŭa aroko:

8. C1-E3 G8-E7
9. B1-D2 C5-E3
10. F2-E3 E7-D5
11. E1-C1 E8-G8
12. F1-H3 D5-C3
13. B2-C3 H1-D1
14. C1-D1 F8-E8

Bedaŭrinde la nigra damo kunportas la duan turon de Blanko ankaŭ al la tombo, sekve Blanko devas venki sen turoj. Tamen Blanko havas damon! La cetera ludo:

15. E3-E4 D7-F6
16. H3-G2 C8-E6
17. A2-A3 E6-D7
18. H2-H4 F6-H5
19. G3-G4 H5-F4
20. E2-F1 D7-G4
21. D1-C2 F4-G6
22. H4-H5 G4-H5
22. F1-H1 G4-F3
23. G2-F3 G6-H4
24. H1-H4 A8-D8
25. F3-G4 C7-C5
26. C3-C4 A7-A5
27. A3-A4 B7-B6
28. G4-F5 G7-G6
29. F5-G4 D8-D6
30. D2-F3 G8-H8
31. F3-G5 H7-H6
32. H4-H6 H8-G8
33. H6-H7 G8-F8
34. H7-F7 mato
reen al la indekspaĝo

Vendrede, 4a Februaro, 2005.

Nicola Ruggiero skribis, atribuante la "preĝon de la senpacienculo" (vidu sube) al S-kta Aŭgusteno. Eble; sed mi ne povas certigi, ke li iam skribis tion, malgraŭ serĉoj en la kutimaj informfontoj.

* * *

EN LA PRUO DE LA KANUO (RAKONTO)

Tiuj, kiuj hazarde legis pri mia velboat-fiasko ("Ŝiprompiĝo", 26a Aŭgusto, 2003), surpriziĝos ekscii, ke fakte mian tutan vivon mi sopiris maristan vivon. La rakontoj de Joseph Conrad inspiras min; mia plej favorata aventur-romano estas sen ia dubo Captains Courageous de Rudyard Kipling. Sekve mi ne hezitis akcepti inviton al kanu-vojaĝo antaŭ kelkaj jaroj, planita de du kolegoj ĉe UWM (University of Wisconsin at Milwaukee). Sed libroj estas fotelaĵoj, la reala vivo kutime, ĉu ne, alispeca.

La posedanto de la kanuo, kiu sole inter ni havis la kanuadon inter la fingroj, nomiĝis Bill. La alia aventuremulo estis nia tre bela tiama kolegino Anne. La plano estis esplori per la kanuo kelkajn kanalojn de la Great Horicon Marsh (Granda Marĉo de Horicon), konata pro ĝiaj sovaĝejaj birdoj kaj bestoj. Horicon estas vilaĝo ĉe la suda ekstremo de la marĉo, ĉ. 30 km suden de Lake Winnebago en suda Viskonsino. Anne estis amatora fotisto kaj kunportis fotilojn kaj aliajn ekipaĵojn; ŝi sidu meze en la kanuo. Bill, kiu scipovis stiri, sidu pobe. Kaj mi? Mia rolo estis, genui ĉe la pruo. Genui, ĉar prue ne estis sidilo. La tasko de Bill estu stiri; tiu de Anne estu foti. Kio estu mia tasko genuante en la pruo? Mi baldaŭ lernis.

Fine venis la tago, kaj veturinte al la marĉo, ni eniris la kanuon. Kaj nun klarigas al mi Bill mian taskon: estas motorboatoj en la kanaloj. Kiam motorboato preterpasas, kaŭzas la trenstrio de la motorboato disondadon, tiel ke kanuo ne povas ne renversiĝi, se la disondado alvenas al ĝi flanke. Necesas ke la disondoj alvenu nin prue. Mia tasko do estis, kiam ajn motorboato preterpasas nin, mi pagaju rapide por turni la pruon kontraŭ la alvenanta disondo. Bone, diris mi. Nenia problemo.

Nu, ni esploris la kanalojn eble du horojn. Ene de tiu tempo preterpasis nin eble 40 motorboatoj, ĉiuj disondante. Kaj konsideru, ke mi devis fari tiom da prulaborego sur miaj genuoj. Kaj konsideru ankaŭ, ke, se mi malsukcesos, perdiĝos la multekosta fotekipaĵo de Anne. (Kaj eble Anne mem. Pri Bill mi ne emis multe ĝeni min...)

Fine de la esplorado, ni revenis al nia aŭto. Mi ne povis stariĝi. Miaj genuoj estis firme fiksitaj en la pozicio de la lastaj du horoj. La du kunestantoj devis porti min, kvazaŭ mi estus genuanta skulptaĵo de mi mem, el la damnita kanuo al la aŭto kaj enŝovi min. Post kelkaj horoj mi ekpovis denove movi la krurojn. Pro iu kialo, la afero ŝajnis tre amuza al miaj gekolegoj.

Mi neniam denove iros en kanuo tien, kie estas motorboatoj. Fakte, neniam denove entute.

reen al la indekspaĝo

Marde, 1a Februaro, 2005.

Feliĉan februaron!

Ĉu Vi iam pensis pri tio, ke ni eluzas trionon de la vivo dormante, trionon en la necesejo, trionon butonante kaj malbutonante, trionon obeante al la ordonoj de la kuracisto...? Jen 4 trionoj; kiam ni povos reiĝi al nura nulo? Pacienco — la Sankta Gralo de la aĝuloj. Slovakina retbabilanto Dayka lernigis al mi la preĝon de la senpacienculo: Ho Dio, donu al mi paciencon; kaj mi bezonas ĝin tuj...

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.