Sendu al mi komentojn

27a Februaro, 2006.

Mi ĉiam insistis, ke la nuna epoko ne komprenas la amoron (se diri nenion pri la amo). Estas pri Kupido legendo rolanta kaj en Ovidio (Legendo pri Apolonio kaj Dafna) kaj en Ŝekspiro (A Midsummer Night's Dream), laŭ kiu Kupido pafas du specojn de sago: unu el oro kaj unu el plumbo. Tiu el oro kreas veran kaj daŭran amon; tiu el plumbo, nur volupton.

Multaj modernuloj kredas, ke geedziĝa amo ne estas interesa — ke la ideala vivo estas kombino el geedziĝeco kaj eksteredziĝaj amaferoj. Tiu ideo venas de verkistoj. Unue, ĝi estis idealo nur por edzoj, sed iom post iom, ankaŭ virinoj akiris la privilegion esti egale stultaj, kiel viroj, kaj postkuri tiom da efemeraĵoj. Kio fakte okazis en nia tempo, estas kapalteriĝo de la klas-hierarkio: en la 19a jarcento, la amasoj imitis la aristokratojn. Nun ĉiuj imitas la vivmanieron de la fundo de la socio. Valoroj jam ne filtriĝas suben, sed supren.


reen al la indekspaĝo

26a Februaro, 2006.

Jen mi kaj du novaj muzikemaj amikoj, kiujn mi ekkonis ĉi-lastan semajnon en Nashville, Tenesio. Kiel Vi eble scias, Nashville estas la usona ĉefurbo pri country music; sed ni ne veturis tien pro muziko, sed pro grandega ekspozicio de kolektindaĵoj, kiu okazas tie ĉiujare. Mia edzino, kiu interesiĝas pri kolektindaĵoj, renkontis tie sian kuzinon kaj aliajn familianojn; ili ĉiuj pasigis tri tagojn ĉe la ekzpozicio. Mi precipe legis.

Mi supozas, ke la kolektomanio ne samas en Eŭropo, kie la landoj mem antikvas. Tamen mi scias, ke ĝi ekzistas en Britio, ankaŭ malnova lando. Ĉiaokaze, temas pri antikvaj meblaĵoj, artobjektoj, juvelaĵoj, k.s. per kiuj iu speco de homo (ne mi) ŝatas plenigi siajn hejmojn.

* * *

Babilejulo ROS (Roman SCHODNICKI en Bielsko-Biala, Pollando) atentigis min pri Jan Stanisław SKORUPSKI; mi trovas liajn sonetojn (ŝajne lia specialaĵo) interesaj. Ankaŭ lian kantostilon.

* * *

reen al la indekspaĝo

20a Februaro, 2006.

Dum la venonta semajno mi vojaĝos ekster mia urbo, do estos ĉ. 7-taga blogpaŭzo.

* * *

INTERESA ELTROVO. Kelkaj legantoj memoros mian blogeron de la 6a Oktobro, 2004, pri la lavkuva baso. Ŝajne mi trovis praulon:

stranga 17-jarcenta instrumento nuntempa lavkuva baso

Mi scias nenion pri la instrumento en la maldektstra pentraĵo, krom ke la pentristo estis la nederlanda barokulo Jan STEEN (1625-1679), kaj ke la pentraĵo datiĝas ĉ. 1675. Memevidente la ludanto arĉas unusolan kordon, streĉatan per fleksebla stango. La resonatoro certe ne estas lavkuvo sed io pli malgranda, eble potkovrilo aŭ kalabaso. La pentraĵo titoliĝas "Nokta Serenado" kaj pendas en la Nacia Galerio en Prago.

* * *

Jen la tria parto de la traduko de Teodor el la libro de SCHWEIZER, temanta pri la mistera juna fraŭlino:

Dum la sama kunsido oni riproĉis lin, ke antaŭnelonge li muzikadis en la preĝejo kun iu nekonata fraŭlino, ne ricevinte por tio permeson. Li klarigis, ke li sciigis pri tio ĉe la paroĥestro, magistro Uthe. Kompreneble temis pri privata muzikumado dum simplaj tagoj, kaj ne pri prezentiĝo de tiu ĉi fremda fraŭlino dum diservo, ĉar por tiaspeca prezentiĝo oni donus permeson neniukaze. En Hamburg, ekzemple , tiutempe al virinoj estis malpermesite kanti eĉ en la preĝejo.

La situacio fariĝis neeltenebla. Ĝuste tiam, la 2-an de decembro 1706, mortis orgenisto de la preĝejo de s-ta Blasiuso en Mühlhausen, Johann Georg Ahle. Printempe de 1707 oni petis Bachon, ke li prezentiĝu kiel orgenisto en tiu amanta muzikon urbo de la Regno. La 15-an de junio li ricevis nomumon; la 29-an redonis en la urbodomo ŝlosilojn de la orgeno en Arnstadt kaj lasis al sia kuzo, Ernesto, filo de Johano Kristoforo Bach, ĝemela frato de sia patro, kvin guldenojn, kiujn Johano estis al li ŝulda. En Mühlhausen li estis perlaboronta 85 guldenojn [tie ĉi estas donitaj netroveblaj en mia vortaro malnovaj nomoj de mezuroj; do estis kelka kvanto de la greno, de brulligno, 6 sesdekoj da seka branĉaro - ambaŭ liveritaj "apud la pordon", cetere ankoraŭ 3 pundoj da fiŝoj - pojare - TK].

La 17-an de oktobro de la sama jaro Bach edziĝis al sia kuzino Maria Barbara Bach, filino de orgenisto kaj urba aktuaro en la urbestraro de Gehren, Johano Mikaelo Bach... Supozeble tiu ĉi Maria Barbara estis tiu fremda fraŭlino kun kiu Bach muzikadis en la arnŝtada preĝejo.

Por tiuj, kiuj disponas pri la 1908-a angla eldono, temas pri volumo 1, pĝ. 101-2. (La angla eldono enhavas iom pli da materialo, ol la franclingva originalo.)

reen al la indekspaĝo

19a Februaro, 2006.

La duan parton de sia traduko el la de SCHWEIZER verko pri Baĥo (vidu antaŭhieraŭ) sendis Teodor:

Oni devus ne konkludi, ke la paroĥiestraro elmontris nekomprenon pri la genieco de la juna orgenisto. Oni lin juste riproĉis. Nome Bach tute ne sciis kion fari kun la koruso. Jam en Arnstadt evidentiĝis ĉe li totala manko de organizkapablo, kio poste tiel malfaciligis lian laboron en Lejpcigo. Li tute diferencis de Schütz, kiu ĉiam kapablis, el la artistaj rimedoj pri kiuj li disponis, eltiri plej grandajn profitojn kaj laŭvice gvidi la subigitojn al plej altaj atingoj. Bach ne scipovis tion. Li ne estis edukisto; li ne scipovis eĉ teni la disciplinon [teni disciplinon ĉe preskau samaĝaj buboj! - TK]. Kiam ĉio sekvis ne tiel kiel li deziris — li eksplodadis en koleregon — kio nur plimalbonigadis la aferon — post kio li malkuraĝiĝadis kaj ĉion lasis al propra sorto. Kun la kantistoj, kaj ankaŭ kun la lernanto kiu estris la koruson li troviĝis en plej malbonaj rilatoj. Antaŭ lia vojaĝo al Lubeko okazis terura kverelo inter li kaj lernanto Geyersbach, kiu ekatakis lin per bastono en la strato, pro tio, ke Bach ofendis lin per aĉaj vortoj. Bach responde malingis spadon. Feliĉe sin ĵetis sur ilin aliaj lernantoj kaj ilin apartigis. La aferon oni direktis al la paroĥiestraro kie oni konstatis, ke Bach vere uzis ofendan vorton.

Dum februara kunveno oni ekpostulis de Bach klaran respondon, ĉu li intencas okupiĝi pri la koruso, ĉu ne, kaj oni donis al li ok tagojn por pripenso. En novembro ankoraŭ la respondon li ne donis. Oni lin alvokis denove — la kunsido estis okazinta la dekunuan — kaj tiam li promesis skribe respondi. Ĉu li tion faris - ni ne scias.

Dum la sama kunsido oni riproĉis lin, ke antaŭnelonge li muzikadis en la preĝejo kun iu nekonata fraŭlino, ne ricevinte por tio permeson. [Sed pri tio eble poste — se la blogestro permesos :-) - TK]

Kiu povus rifuzi tian antaŭsignon?! (Poste mi donos paĝlokojn en la 1908-a angla versio.) Fakte la sceno memorigas min pri sceno el la Dickens-romano Martin Chuzzlewit, kie ankaŭ juna orgenisto Tom PINCH rendevuas en kirko kun juna virino Mary GRAHAM.

Temante pri Baĥo, mi ofte blogis pri pontoj inter kelkaj specoj de moderna muziko kaj la klasika. Temas kompreneble pri dancado. Ĉiuj miras, ke la baroka muziko, supozeble tiel meĥanika kaj preskaŭ matematike organizita, tamen elvokas (aparte ĉe Baĥo) emociajn reagojn. La ŝlosilo estas la dancado. Mi jam menciis (20a Oktobro, 2003; 10a Aŭgusto, 2005) la dancojn, kiuj konsistigas suiton. Bonŝance mi trovis lastatempe mirindan libron, Dance and the music of J.S. Bach de Meredith LITTLE kaj Natalie JENNE (pligrandigita eldono 2001, Bloomington : Indiana University Press). Ĝi detaligas la dancojn de la epoko. Montriĝas, ke ne nur en liaj dancsuitoj, sed en aliaj verkoj, dancoj multe rolis en la muziko de Baĥo. Dancoj estis tiutempe tre grava parto de la aristokrata edukado. (Bedaŭrinde la libro ŝajne ne tradukiĝis ĝis nun alilingven.)

reen al la indekspaĝo

18a Februaro, 2006.

LA NOVA RUSIA TV-FILMSERIO paŭsas ideon de angla romanisto Graham GREENE (1904-1991). En 1939 aperis lia spionromano The Confidential Agent, en kiu la Esperantismo funkcias kiel modelo de ideologia movado. Mi legis tiun romanon. Esperanto ne nomiĝas sianome en la romano; sed la lingvo de la romano estas Esperanto, misliterumita ("me tray joyas" [mi tre ĝojas] tamen estas la unusola tuta frazo en la libro, laŭ mia memoro).

* * *

La blogo de Nicola RUGGIERO vivas, almenaŭ sporade. Laŭ retposta mesaĝo li estas en la mezo de serviloŝanĝo.

* * *

La esprimon "figurmuziko" kiu aperis en la traduko de Teodor KONOPKA (hieraŭa blogaĵo) ankaŭ mi ne povis solvi. En la angla versio de la libro (J. S. Bach de Albert SCHWEIZER, 1905 & 1908) la esprimo estas figurate music sed malgraŭ retserĉado mi ankoraŭ ne scias, ĝuste kio tio estis en la vivtempo de Baĥo.

reen al la indekspaĝo

17a Februaro, 2006.

Skribis Teodor (vidu hieraŭ):

Jen rapide de mi tradukita, sen polurado, fragmento pri la vojaĝo al Lubeko de juna Bach.

En Arnstadt Bach firmigis sian scipovon majstre ludi la orgenon. Li havis multan liberan tempon; la ofico okupis nur tri tagojn en la semajno. En oktobro de 1705 (do li estis 20-jaraĝa tiam) li ricevis kvarsemajnan forpermeson por vojaĝo al Lubeko, kie li deziris aŭskulti majstron de orgenludo, Buxtehude. Li do ĉeestis la 2-an de decembro 1702 dum plenumo de granda funebra muziko okaze de la morto de imperiestro Leopoldo I. Ni ne scias, ĉu li lernis ĉe Buxtehude, ĉu lin nur aŭskultis. Tamen li estis tiel ensorĉigita de lia ludado, ke tute forgesis pri reveno. Li restis en Lubeko dum Kristnasko kaj Novjaro kaj revenis al Arnstadt nur duone de februaro 1706.

La 21-an de februaro oni lin alvokis al paroĥiestraro por ke li klarigu, kial li plilongigis daŭron de sia libertempo. Dokumentaro de tiu ĉi konferenco konserviĝis. Bach ne malaltiĝis por pardonpeti; li nur rememorigis, ke lia anstataŭanto tiom bone plenumis siajn devojn, ke estas nenia kaŭzo por plendi. La paroĥiestraro profitis la okazon por riproĉi al Bach ekscentrikan akompanaĵon de ĥoraloj. Oni ankaŭ riproĉis al li, ke li tute ne zorgas pri lernejana koruso kaj ke tro malmulte plenumas da figurmuziko (mi ne scias - kio ĝi estas - TK).

Se temas pri distanco inter Arnstadt kaj Lubeko - mi kontrolis laŭ la mapo - estas proksimume 250 kilometroj. Sciante, ke vere ne ekzistis tiutempe iuj bonaj vojoj, ili prefere estis tiaj kiujn nun ni nomas "kampaj vojoj" - trairi 25 kilometrojn dum unu tago estis tute eble, eĉ pli ĉar ja temas pri 20-jaraĝulo. Do la piedira vojaĝo povis daŭri 7-8, eble 9 tagojn. Piediranto grandajn fragmentojn de la vojo povis eĉ iri nudpiede.

"Dokumentaro de tiu ĉi konferenco konserviĝis" — bonege; do nun ni scias. Kaj pri "figurmuziko" mi devos konsulti la anglan tradukon de la Schweizer-a libro. Dankon, Teodor! (Morgaŭ eble aperos plua fragmento el la sama biografio.)

reen al la indekspaĝo

16a Februaro, 2006.

Skribis Teodor KONOPKA rilate hieraŭa temo:

Saluton! Bach vere piediris aŭskulti Buxtehude'on. Aĉeti ĉevalon estis por junulo tro granda elspezo. Cetere povas esti ke almenaŭ parton de la vojo li petveturis per iuj ĉaroj. Li ricevis tri semajnojn da forpermeso de sia paroĥiestraro (kvankam mi supozas, ke mem la vojo tien kaj reen devus ekokupi tri semajnojn - mi konas la aferon - mem mi multege iam piediradis - turiste). Por tiu tempo li aranĝis, ke iu alia orgenludis en lia preĝejo. Finfine li revenis post tri ... monatoj. Je la riproĉoj li - junulo  - respondis, ke ja li lasis anstataŭanton, do la paroĥiestraro ne devas esti malkontenta. Nur pro tio, ke li tamen estis bona orgenisto oni lin ne forpelis. Pri la afero oni povas tralegi en la verko de Albert SCHWEITZER.

Nun sciante ke Baĥo tiam havis nur 21 jarojn (aŭ, laŭ kelkaj informfontoj, 20) mi komprenas, ke ne haveblis ĉevalo. Pri la fakteco de la rakonto mem, mi trovis rete neniun disputon; tamen ĉiam tekstas "oni diras, ke ...", "estas rakonto, ke..." (kiel verŝajne ankaŭ en la biografio de SCHWEIZER, sed tiun mi ne kontrolis). La rakonto havas ja unu trajton de legendeco: la longeco de lia piediro varias multe inter la diversaj fontoj: jen 150 km, jen 250 km, jen 300 km, ktp (mi kontrolis nur la anglalingvajn retpaĝojn).

reen al la indekspaĝo

15a Februaro, 2006.

SE PLAĈAS AL VI SENSPIRIGA RIDADO, legu "Kiel oni enfluigas pilolon al kato" ĉe la blogo de Markus REINOLD en Kolonjo (14a de februaro 2006). (Markus private promesis al mi tamen, ke li ne mortigis la katon.)

* * *

Apenaŭ eblas aŭskulti klasikan muzikon en aŭto, krom se Vi havas tre kostan aŭton, ĉar la vojbruo ne permesas aŭdi la kvietajn partaĵojn. Helpilo: en aŭto aŭskultu klavicenaĵojn; per klaviceno ne estas kvietaj partaĵoj! Mi nuntempe inklinas al pecoj de Diederich BUXTEHUDE, kvankam li plibone konatas kiel orgenkomponisto.

* * *

Ĉu Vi sciis, ke Baĥo iam piediris 400 km por aŭdi al BUXTEHUDE, tiom li lin admiris? Almenaŭ tiel estas la legendo. Mia edzino pridubas, demandante: Ĉu li ne disponis pri ekzemple ĉevalo? Mi devos esplori la aferon.


reen al la indekspaĝo

14a Februaro, 2006.

PRI ESPERANTAJ KRIMROMANOJ mi ŝatas tion, kion diras Sten JOHANSSON en sia aliteracia Kvin krimaj kvaropoj kaj kelkaj kromaj kadavroj. Ŝajne mise mi kredis min la unusola, kiu legas krimromanon ne tiom pro la mistero kiom pro la eventualaj interesaj figuroj. Nun mi pensas, ke plaĉus al mi tiuj de Serĝo ELGO aŭ Lorjak, kie laŭ JOHANSSON ĝuste la figuroj pli gravas ol la mistero.

Vere estas plezuro al mi, kiu vivis en tempo kiam ĉiu ajn verko en nia lingvo ricevis laŭdegon, legi veran recenzon, kie verko kiun laŭdegis eĉ BAGHY ricevas honestan malestimon de la recenzisto.

Kiujn E-krimromanojn mi legis? Mi komencis legi la de Johán VALANO Ĉu li venis trakosme? (1980?), precipe ĉar mia urba biblioteko posedas ĝin. Mi memoras devi fari notojn por ne forgesi, kiu estas kiu; kaj ne finis ĝin. En la angla mi plej ŝatas Dorothy SAYERS. Sed kiel skribas JOHANSSON, estas malfacile diri, kio estas krimromano. En Bleak House de DICKENS estas murdomistero solvata de detektivo — inter aliaj aferoj!

reen al la indekspaĝo

13a Februaro, 2006.

"INTERESAJ SONĜOJ". La dormado kaj la memoro estas du konataj problemoj por maljunuloj.

Mi nur dormas mezume kvin horojn nokte, kutime post malfacila ekdormo. Lastatempe mi trovis kuracherban teon, bazitan precipe sur pasifloro, kiu helpas min dormiĝi.

Ĉe muzikfestivalo en mia urbo antaŭ du semajnoj, mi menciis al kuracisto amiko de mi, pri la teo. Li demandis, ĉu mi konas 5-hidroksitriptofanon. Ne, mi respondis. Ĉu ĝi helpas ekdormi? Jes, diris li, kaj ankaŭ, ĝi kaŭzas "interesajn sonĝojn". Post iom da esploro pri tiu ĉi buŝtorda afero 5-hidroksitriptofano, mi aĉetis iom da.

Ankaŭ ĝi estas kuracherbo, ekstrakto el la afrika planto griffonia simplicifolia, kiu estas intervena metabolito inter la aminoacido L-triptofano kaj serotonino. (Nu ja, ankaŭ mi ne komprenas ĝin.) Mi komencis uzi ĝin, sed spertis neniujn "interesajn sonĝojn". Post iom da tempo mi rerenkontis mian konsilinton, kaj iom plende menciis la aferon.

"Ha, vi sendube sonĝis ja interesajn sonĝojn, sed vi simple ne ilin memoris!" "Bonege," respondis mi sardone. "Kiom utilas interesaj sonĝoj, kiujn oni forgesas?"

Ĝenerala demando: ĉu vere oni "spertis ion" kion oni ne memoras? Ĉu ne memoro estas parto de ajna sperto? Se mi amoras kun belega virino, sed tion forgesas, ĉu mi dancu pro ĝojo? Daŭre cerbumante pri tiu profunda filozofia problemo, mi provizore rezignas pri la interesaj sonĝoj... kaj eĉ pri plirapida ekdormo.

reen al la indekspaĝo

12a Februaro, 2006.

Sonia MIKICH skribas en Die Tageszeitung la 6an de Februaro:

Multaj homoj konvinkiĝis, ke la konfilikto de civilizacioj baldaŭas. Oho, ĉu?! Ĝi jam delonge okazas...

* * *

Kaj la New York Times, kvankam iom tarde, trovas signifon en lastatempaj eventoj.

* * *

Eĉ la blogo de Wouter PILGER (2006-02-11) sonas pli malkomplezeme ol kutime.

* * *

Kial ni atentas novaĵojn? Mi iam esploris (neformale, nur pro subita interesiĝo) la originojn de gazetoj, kaj trovis ke en Britio kaj Usono oni pravigis raportadon de novaĵoj tiubaze, ke la publiko bezonas informon "por partopreni en sia socio". Sed la unuaj gazetoj raportis plejparte utilan informon. La nunaj amaskomunikiloj pli atentas sensaciaĵojn, en kiuj la publiko neniel povas partopreni. Ili laŭ mi nun plejofte servas kiel formo de distrado; tion apogas la fakto, ke muziko kutime akompanas eĉ raportojn pri tragedioj kaj krimegoj.

Sed nun ŝajnas al mi, ke se ni ĝis nun somnambuladis tra la plej gravaj eventoj en la historio de la mondo, jam ne oni rajtas ŝuldigi la amaskomunikilojn; kulpas ni mem. Ni certe povas baloti, se nenion alian.

reen al la indekspaĝo

11a Februaro, 2006.

RETCIRKULAĴOJ plej ofte ne multe imponas, sed la jena, kiun dankinde plusendis Teodor (Toeko) en Vroclavo, estas laŭ mi bone elpensita kaj amuza.

Kiel aliaj scias kontraŭi la malvarmon...
+20 Grekoj surmetas ĵerzojn (se sukcesas ilin trovi).
+15 Jamajkanoj enŝaltas hejtilojn (kompreneble se tiajn posedas).
+10 Usonanoj komencas pro malvarmo tremi. Rusoj enplantadas kukumojn apud siaj somerdomoj.
+5 Oni povas vidi propran elspiron. Italaj aŭtoj rifuzas obei. Norvegoj iras bani en la lagoj.
0 En Usono glaciiĝas la akvo. En Rusio ĝi fariĝas pli densa.
-5 Francaj aŭtoj rifuzas elfunkciiĝi.
-10 Planu libertempon en Aŭstralio.
-15 La kato obstinas dormi kune kun Vi en la lito.
-17,9 En Usono domposedantoj enŝaltas la hejtadon. Rusoj lastfoje en ĉi-sezono veturas al somerdomoj.
-20 Usonaj aŭtoj ne ekas.
-25 Germanaj aŭtoj ne ekas. Formortis Jamajkanoj.
-30 La regantoj komencas okupiĝi pri senhejmuloj. Kato dormas envolvita en Via piĵamo.
-35 Tro malvarme por pensi. Ne ekas japanaj aŭtoj.
-40 Vi planas dum du semajnoj ne eliri el varma bankuvo. Svedaj aŭtoj rifuzas eki.
-42 En Eŭropo ne funkcias transportrimedoj. Rusoj manĝas glaciaĵojn surstrate.
-45 Formortis Grekoj. Regantoj komencas vere fari ion por senhejmuloj.
-50 Frostiĝas la palpebroj dum palpebrumado. Alaskanoj fermetas aerumpordetojn en siaj banĉambroj.
-60 Blankaj ursoj ekmigras suden.
-70 Frostiĝis la infero.
-73 En Finnlando la specservoj evakuigas sanktan Nikolaon for el Laponio. Rusoj surmetas ĉapojn kun orelŝirmiloj.
-80 Juristoj enmetas manojn en proprajn poŝojn.
-114 Glaciiĝas etilalkoholo. Rusoj malbonhumoras.
-273 Absoluta nulo. Haltiĝas la molekulmoviĝado. Rusoj surmetas feltŝuojn.
-295 Formortas 90% de la homaro. Rusa piedpilka teamo aŭtomate fariĝas mondĉampiono.

Mi ne hezitas spekulativi, ke verkis tion — ruso kun sveda aŭto :)

reen al la indekspaĝo

10a Februaro, 2006.

Ĉu iu scias, kio okazis al la blogo ne Nicola Ruggiero?

reen al la indekspaĝo

9a Februaro, 2006.


reen al la indekspaĝo

8a Februaro, 2006.

Lubeck BECK skribis de Pensilvanio, kie lin arestis loka policano, pro kontraŭleĝa transportado de musoj trans ŝtatlimojn. (Pensilvanio havas strangajn leĝojn.)

Lia puno estis, ke li ĉeestu lokan blugras-konkurson en Wolf Tap Creek, kaj servu kiel juĝisto. Li sendis raporton:

Kara Ken, salutojn el Pensilvanio!

Kredu min, ne nur la klasika muziko mortas.

En la konkurso estis kvar supozeble anonimaj prezentaĵoj, konkurantaj por premio de bela ŝildo aŭ kvin dolaroj, laŭplaĉe (sed ne ambaŭ). Malantaŭ kurteno sidis ni juĝistoj.

La unua grupo ne staris apud la mikrofonoj sufiĉe, ke oni povu bone aŭdi ilin. Sed tio estis kvazaŭ dia beno, juĝante per tio, kion tamen ni povis aŭdi.

Pro la bonekonata leĝo, ke iu ajn grupo sonas bonege, se la lasta estis abomeninda, ni fariĝis tre toleremaj pri ĉiuj sekvaj grupoj.

La dua grupo nur averaĝe malbonis, sed senvalidigis sin per mencio de la nomo de la grupo.

La tria grupo kantis malpli laŭte, ol siaj instrumentoj. Sed la baso estis interesa. Fine de sia programero ili forgese lasis la bason, kiu iamaniere restis tie memstare dum la sekva programero.

En la kvara grupo la violonisto laŭdire grimace movadis la buŝon tiel, ke oni emis konsili lin kreskigi barbon. Agace estas aŭdi gajan melodion, ludatan kun vizaĝo de pura mortagonio.

La kantoj estis "Mi tiel malŝatas vian patron, kiel li min", "Ĉiutage mi forgesas vin laŭ nova maniero", "Kial vi reensendis miajn leterojn?" kaj "Ho, mia kor', kaj ve, mia monujo".

Finfine ni voĉdonis (kiel ofte okazas) ne por la plej bona, sed por la malplej malbona. Tio estis la memstara baso. La puno efikis: mi neniam denove transportos musojn trans ŝtatlimojn.

Dankon, malnova amiko. Kaj mi, mi neniam iros al Wolf Tap Creek, se mi povos eviti...

reen al la indekspaĝo

7a Februaro, 2006.

Skribis Teodor (Toeko) el Vroclavo:

Saluton Ken! Niaj polaj idiotoj ankaŭ aperigis unu karikaturon de Mahometo en gazeto "Rzeczpospolita" (Respubliko). Ili - la idiotoj - interpretas kiel ĉiuj - per "libereco de esprimado"... La registaro pardonpetis...

Sed rigardante la reagon de homoj en islamaj landoj oni demandas sin mem en kiu mondo, en kiu jarcento ni vivas??? Oni tion kion vidas en TV ne povas nomi alimaniere ol amaso de sovaĝuloj. Tiele reagis je indignoj kaj atakoj sovaĝaj bestoj kaj primitivuloj el 12-a jarcento (en Eŭropo). Nur tiuj 21-jarcentaj krudaj sovaĝuloj disponas pri nuntempa tekniko kaj teknologio. La mentaleco postrestas jarcentojn...

Kiomfoje oni desegnis karikaturojn, skribis anekdotojn pri Moseo...? Judoj, Hebreoj eble ne tiele reagis, au tute tion prisilentis. Eĉ pri kristana Dio foje oni vidas karikaturojn. Ĝenerale la amaso silentas. Kvankam, foje - ekmovigita de iuj religieguloj ekmoviĝas, eĉ ne konante la tekston, la filmon aŭ bildon. Kiom da kriado estis pri filmo "Jesus Christ superstar" aŭ iu alia filmo (mi jam ne memoras titolon). [eble "The last temptation of Christ", 1988 - KM?] El kelkmil kriantoj - mi garantias - neniu ĝin vidis. Sed tamen la reago ne estis tiel spontanee (ĉu vere spontanee?) sovaĝa. Diversa kulturo, diversa karaktero de la loĝantaro...?

Tamen al mi ne plaĉas la afero: ne ŝovu fingrojn inter la pordo. Iu diris, ke nia gazetredakcio surtretis rastilon. Kio estos rezulto - nur tumoro  aŭ perditaj kelkaj dentoj? Cetere tute ne plaĉas al mi karikaturado de personoj (aŭ Personoj) kiujn iuj homoj estimas (aŭ estimegas) ekde jarcentoj  kaj miljaroj. Al kiu plaĉus se iu karikaturus malice lian patrinon au patron?

Toeko

Heh... eble neintencita humuro la jena: lundon skribis la redakcio de tut-araba gazeto Al-Sharq Al-Awsat, alvokante moderecon: "Estas sensence, detrui aferojn blinde, sen havi specifan celon..." (laŭ Deutsche Presse-Agentur).

reen al la indekspaĝo

6a Februaro, 2006.

INDIGNA KAJ TRANĈA ARTIKOLO de Ibn WARRAQ pri la danaj karikaturoj aperis la 3an ĉi-monate en Der Spiegel Online. Jen angla versio*. Eĉ se oni ne konsentas kun S-ro WARRAQ, oni ne povas ne admiri homon, kiu ne nur vortumas pri libereco de sinesprimado, sed tiesnome riskas ĉiutage sian vivon.

Strange, ĉu ne? Antaŭ nur kelkaj jaroj ni ne atendis iam denove devi legi tiajn vortojn.

* Mi ne trovis rete haveblajn alilingvajn versiojn. Cetere la enkonduko de la angla versio eraras dirante, ke la aŭtoro estas islamana disidento; li eĉ ne estas islamano.
reen al la indekspaĝo

5a Februaro, 2006.

JEN STEVEN WRIGHT, amuza usona komediisto. En la tradicio de Henny YOUNGMAN (1906-1998) kaj Rodney DANGERFIELD (nun 85-jara), lia specialaĵo estas "unufrazaĵoj", kiujn li kunĉenigas senmiene kaj mallaŭtvoĉe. Jen kelkaj ekzemploj pli-malpli tradukeblaj. Mi ne scias kiugrade ili amuzos internacie.

• Mi iris al 24-hora vendejo, kaj trovis ulon kiu ŝlosadis la pordojn. Mi protestis: He, via afiŝo tekstas "malferma 24 horojn". Li respondis: Jes, sed ne sinsekve.

• Usonanoj ĵetas rizon ĉe geedziĝoj. Ĉu do ĉinoj ĵetas hamburgerojn?

• Mi suferas pro minuskomplekso, sed ne tre adekvata.

• Kiam oni sendas al iu ŝaŭmplaston, en kio oni pakas ĝin?

• Ĉu strabulo, kiu suferas pro disleksio, legas normale?

• Li pentras abstrakte, tre abstrake. Neniaj farboj, penikoj, drelikoj: li simple pensas pri la afero.

• Mia horloĝo estis unu horon frua. Do mi translokiĝis al Nov-Jorko.

• Kion fari pri endanĝerigita besto, kiu manĝas nur endanĝerigitajn plantojn?

... kaj simile :)

reen al la indekspaĝo

4a Februaro, 2006.

Skribis Edwin STEARNS reage al mia temo de antaŭhieraŭ:

Kara Ken Miner:

[...] Mi estas teisto, sed min konfuzis viaj argumentoj pri homrajtoj, homa ebleco koni la universon, kaj teismo. Mi havas du problemojn pri ili:

1. Malgraŭ tio ke la plejparto de la usonaj fondintoj kaj la scienc-pioniroj estis kristanaj, multaj ankaŭ esplordemandadis kaj repensadis la religiajn instruojn kiuj doniĝis al ili. Du ekzemploj estas Thomas JEFFERSON kaj Isaac NEWTON. Thomas JEFFERSON redaktis sian propran version de la Nova Testamento, kreante La Jefferson-Biblion, kiu malpliigis la Kristan Aspekton de Jesuo. Isaac NEWTON havis tre nekutimajn kredojn kaj engaĝis sin pri la alĥemio. Neniu el la du perceptiĝas Kristana laŭ plejparto de 21-jarcentaj Kristanoj. Sciencistoj kaj usonaj fonditoj estis liberpensuloj de siaj tempoj, kaj havas multon komunan kun modernaj humanistoj kaj ateistoj.

2. La ideo ke homrajtoj deriviĝas de Dio, laŭ mia pensmaniero, estis konciza metodo esprimi ke ili estas memevidentaj kaj ne bezonas pruvon. Estas nenio en antaŭaj religiaj instruoj, kio apogas tiun ideon. Sklaveco, ekzemple, ne kontestiĝis en la Biblio, kaj la ideo ke Reĝo ne havas apartajn rajtojn super siaj civitanoj estis radikala. En miaj spertoj, ateistoj ne estas malpli moralaj aŭ etikaj ol religiuloj. Fakte, hodiaŭ multaj uzas religiajn raciigojn por mistrakti aliajn homrajtojn. La morala agado ne havas fontojn en religiaj instruaĵoj, sed en iluminita egoismo. Oni sole valoras homrajtojn kiam oni komprenas ke oni eble perdus ilin. Homoj aplikis religiajn ideojn por devigi publikan obeemon al moralaj agadoj, ĉar estas pli facile diri "Vi puniĝos per Dio se vi faros tion", ol komprenigi kial profitiĝas agi morale.

Dankon.

Kun respekto,

Edwin Stearns

Ĉio, kion vi diras pri JEFFERSON kaj NEWTON, pravas. Sed JEFFERSON ne estis tipa usona fondinto, kaj NEWTON ne estis tipa sciencisto.

JEFFERSON ĉiam estis siaspeca. Estas iom ironie, ke ekzistas sanktejo je lia memoro (la bela, trankviliga Monticello; mi vizitis tie trifoje), sed ne ekzistas sanktejo je la memoro de Alexander HAMILTON, kies vizio pri la estonta lando multe pli realiĝis, ol tiu de JEFFERSON. Ankaŭ pli tipaj estis John kaj Samuel ADAMS, James MADISON, George WASHINGTON kaj la aliaj. Ĉiuj konis la Biblion tre bone (inter la aliaj antikvaj klasikaĵoj) kaj agnoskis la originon de homrajtoj en la Hebreaj profetoj. (JEFFERSON mem ne estis escepto; sed tio estas granda temo.)

Tio, kion ni nomas la scienco, disvolviĝis en la 18a kaj 19a jarcentoj, precipe en Britio kaj Francio. En la tempo de Isaac NEWTON — la 17a jarcento — ne ekzistis distingebla klaso de "sciencistoj". Ne estas surprize do ke li persistis dum 20 jaroj pri la alkemio (fakte mi blogis pri tio la 19an Novembro, 2005). Li iusence iniciatis la modernan sciencon, sed la grandajn antaŭenpaŝojn pri empiria esplorado, la scienca metodo, kaj plej grave la memkompreno de la scienco, faris liaj posteuloj. Sed kaj NEWTON kaj KARTEZIO nepre kredis je Dio kaj evitis materiismon.

El la fondintoj de la scienco nur la sinteno de LAPLACE (1749-1827) pri Dio estas neklara, almenaŭ al mi. BUFFON (1707-1827), kune kun aliaj fruaj geologoj, ne disputis, ke Dio kreis la mondon, nur ili volis scii, kiamaniere. Por James HUTTON (1726-1797) la morfologio de specioj estis evidento de Dia bonvolo. La forta religiemo de LINEO (1707-1778) estas bonekonata. Albrecht von HALLER (1708-1777) eĉ kredis, kiel NEWTON, ke Dio senpere rolas en la fizika mondo. Oni povus aldoni multajn nomojn. Ĉio ĉi kompreneble ne signifas, ke eklezianoj neniam atakis la pionirojn de la scienco. (Plej absurde, iuj akuzis eĉ LINEON pri ateismo!) Sed la vera konflikto inter la scienco kaj la religio okazis nur dum la lasta duono de la 19a jarcento, reage al Charles DARWIN.

Nun pri la baza ideo, kiun vi disputas. La scienco kiel ni konas ĝin estiĝis nur unufoje kaj en unu loko: okcidenta Eŭropo. Jam longe oni scivolas: kial tie, kaj ne aliloke? Kial ne ekzemple en unu el la tre malnovaj civilizacioj, kiuj ŝajne ĝuis jarcentojn da preparo kaj fekundiĝo? Unu respondo — laŭ mi la plej konvinka, kaj pli kaj pli akceptata — estas ke nur la evoluinta kristanisma kulturo bonvenigis jam delonge la ideon ke la fizika mondo estas testamento pri Dio: la fizika mondo, ne aparta spirita aŭ intelekta mondo. La ideo fontis rekte el la Biblio, ambaŭtestamente: "La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo." (Psalmaro ix, 2) "Liaj [la de Dio] nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj, sentate per Liaj faritaĵoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco." (Al la Romanoj i, 20). Paŭlo eĉ akuzas la nekredantojn, ke ili ne profitis la evidenton, kiu estis antaŭ ili: "... la scio pri Dio estas elmontrita ĉe ili, ĉar Dio elmontris ĝin al ili." (v. 19).

Kaj se la fizika mondo estas atestaĵo pri Dio, la fizika mondo devas esti komprenebla por homoj. Tiu nocio ricevis multe da apogo de la nova homocentra spirito de la Renesanco.

Fine via aserto, ke "ateistoj ne estas malpli moralaj aŭ etikaj ol religiuloj" tre povas esti vera ĝeneralaĵo, sed nek mi nek vi scias tion. Se temas pri unuopuloj, mi konsentas: mi konis kaj konas ateistojn, kiuj estas bonaj homoj, kaj ankaŭ ekzistas malbonaj dikredantoj (ne nur en holivudfilmoj!). Sed pri tuta socio, ni simple ne scias: neniu tute ateista socio iam ekzistis. Fakte, eĉ neniu tute agnostika socio iam ekzistis. Ja estas tamen, mi tuj koncedas, multe da ateistoj en landoj, kie la vivkvalito estas tre alta: Norvegio, Islando, Aŭstralio, Luksemburgo, Kanado, Svislando ekzemple. Fakte, inter tre progresintaj landoj, nur Usono havas multe da dikredantoj. Do vi ja havas iom da evidento por via aserto. Kaj mi tre esperas, ke ĝi pravas, ĉar la Okcidenta vento ŝajne blovas ĉiam pli rapide ateismen.

Paĝojn oni povus kompreneble skribi pri tiuj ĉi temoj, sed iuloke oni devas ĉesi. Dankon pro via letero!

reen al la indekspaĝo

3a Februaro, 2006.

DE DINOSAŬRIĜADO mi daŭre estas viktimo. Sed ĝi venas de supre.

En Usono dum la ekzistado de Sovetunio ni iom rikanis, ke tiusocie kiam oni iris en vendejon por aĉeti ekzemple sapon, oni devis kontenti pri la havebla sapo; supozeble ne estis, kiel nialande, multaj interkonkuraj markoj, el kiuj oni rajtis elekti. Sed la tutteriĝa teknologio nuntempe povas havi la saman efikon: per gesto kvazaŭ de magia vergo, *puf* ! for estas X, nun ekhaveblas nur Y.

Mi aĉetis novan aŭton (Toyota), kiu havas KD-ilon. Tute bone; mi havas KD-ojn. Sed mi havas ankaŭ centojn da kasedoj. Kiom kostus, naive demandis mi, instali kasedilon en la novan aŭton? La dirita prezo ne estis alta, do mi rapidis al la servejo por tion farigi. Sed montriĝis, ke por havi kasedilon mi devus fordoni la KD-ilon: "Ne eblas havi ambaŭ. Ni bedaŭras, sinjoro: kasedoj estas eksa teknologio."

Nun do la demando estas: kiel transformi miajn kasedojn al KD-oj. Per mia komputilo tio certe eblas — sed nur se mi aĉetus novan dom-kasedilon per kiu sonigi la kasedojn. Sed kial mi aĉetu novan kasedilon, se baldaŭ oni tute ne vendos kasedojn? Nun mi serĉas ian servon, kiu diĝitaligu miajn kasedojn. Kaj sendube tio "kostos brakon kaj kruron" kiel ni diras usone.

La progreso estas mirinda afero. Se estos multe pli da, mi ne havos tempon por io krom ĝisdatigi min ...

reen al la indekspaĝo

2a Februaro, 2006.

LA PROBLEMO PRI DIO: PARABOLO POR ATEISTOJ. Kiam mi eniris la universitaton, ĉiuj studentoj devis plenumi interalie kurson pri la "politika scienco" (tiu premiinda oksimoro); bonŝance mian kurson gvidis tre kapabla kaj libermensa profesoro kiu ignoris la "oficialan" lernolibron kaj instruis al ni anstataŭe la politikan filozofion.

Li starigis interalie la demandon, de kie venas homrajtoj. Se oni legas la fundamentajn dokumentojn de ekzemple la usonaj fondintoj, la homrajtoj venas de Dio. Ĉar preskaŭ senescepte la fondintoj estis seriozaj kristanoj. (Kritikantoj ofte obĵetas, ke la fondintoj ne estis teistoj, sed deistoj; sed tio estas anakronismo: en la 17- kaj 18-jarcenta angla, 'teisto' kaj 'deisto' estis sinonimoj; la moderna aparta signifo de 'deisto' aperis nur fine de la 18a jarcento.)

Kiel do oni klarigas la originon de homaj rajtoj, se oni ne kredas je Dio?

Tiu problemo leviĝas ne nur en la politiko, sed ankaŭ en aliaj sferoj, ekzemple la scienco. De kie venas la fido, ke homoj povas kompreni la universon? Fakte, de religia kredo. La "batalo" inter la scienco kaj la religio estas moderna inventaĵo: la scienc-pioniroj de la 17a kaj 18a jarcentoj pensis ĝuste male. Ili estis senescepte religiemaj, kutime kristanaj, kaj klopodis siajn sciencojn eksplicite "por malkaŝi la gloron de Dio". Ad majorem gloriam Dei estis por ili ne nura sensignifa slogano. Ĉu do ni forlasu nun nian fidon ke homoj povas kompreni la universon?

Kaj pri moralo kaj etiko: ĉu oni plu kondutos bone, kiam estos malaperinta ĉiu spuro de religia kredado?

Nu, ni serĉu analogion. Imagu al Vi sentaŭgulon, kies kuracisto, baze de laboratoriaj raportoj kiuj poste montriĝis eraraj, informis lin ke li vivos nur kelkajn jarojn plu. Kaj la viro, vizaĝ-al-vizaĝe kun sia baldaŭa morto, plibonigas sin, solvas siajn problemojn, reformas sian vivon, kaj kompensas sian malbonan konduton je aliuloj — mallonge, multe pli bone kondutas, ol antaŭe. Tiam li informiĝas pri la eraro de la kuracisto. Ĉu li malmuntos la plibonigojn, kiujn li lastatempe faris, kaj reiros al sia antaŭa vivmaniero? Ne se li estas racia homo: li dankemos pro la eraro.

Racia homo ne estas viktimo de sia historio. Ĉar ŝi/li ekzistas, kaj la historio jam ne.

reen al la indekspaĝo

1a Februaro, 2006.

MIA URBO CENTRO DE LA MONDO? D-ro Samuel Johnson (1709-1784, iusence la brita Goeto) iam diris (laŭ bona aŭtoritato ĉi-foje!*) pri sia amata Londono, ke kiu laciĝas pri Londono laciĝas pri la vivo mem. Sed por Google Earth la centro de la mondo ne estas Londono, nek Romo, nek Parizo, sed mia humila urbo, Lawrence (Laŭrenco), Kansaso. Jes, la elŝutebla senkosta programo, simila al World Wind kaj aliaj, per kiu oni povas vidi per satelitfotaro ĝis etajn detalojn sur la tero, uzas mian urbon kiel defaŭlton (oni devas enzomi por vidi ĝin).

Fakte la apartamentejo Meadowbrook Apartments, kiu situas ne tre for de mi, estas la ekzakta centro, montrata en la detala mapo maldekstre.

Kial? Neniu plene scias, sed Brian McClendon, ĉefinĝeniero de la projekto, estas laŭdire diplomito de nia universitato, la University of Kansas. Eble li iam loĝis en Meadowbrook Apartments. Estas ja multaj manieroj atingi famon...

* James BOSWELL, Life of Samuel Johnson, 1791.
reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.