Sendu al mi komentojn

28a Februaro, 2007.

PENSO DE LA MONATO

Instruadi estas nutri homojn, kiuj ne malsatas.

— William F. Vallicella

reen al la indekspaĝo

27a Februaro, 2007.

Atentigis Teodor Konopka (babileje Toeko; emerita sed ankoraŭ vidkapabla elektro-inĝeniero):

Saluton!

Eĉ pri elektra ŝaltilo de Via blogo mi povas ion diri. La montrita sur bildeto ŝajne estas por ŝalti lumon en ĉambro. Sed en energetiko — kie oni uzas "iom" pli grandajn ŝaltilojn — ĉiam la "I" estas supre kaj "-" ("0") sube. Oni iam al miaj samklasanoj interpretis tion ĉi jene: Se iu alvenos en la elektran dividcentralon kaj pendigos sian mantelon sur "brako" de la ŝaltilo elstaranta supren en pozicio "0" — la ŝaltilo moviĝos malsupren kaj povas ENŝalti la cirkviton. Tio ĉi estas multe pli danĝera ol ĝin ELŝalti. Nu — mi vidis tamen rezultojn de ELŝalto: bruligitaj elementoj de ŝaltilo, bruligita fera barilo, bruligita farbo sur proksima muro... Tamen ĉie mi vidis NUR la ENŝalton supren — se ili estis movigataj permane.

Alia afero kun EN- kaj ELŝaltado. En pola lingvo enŝalti estas "włączyć" ... kaj elŝalti estas "wyłączyć" — tre similaj vortoj. Precipe kiam oni ordonojn donas pertelefone aŭ perradie — estis eraroj. Oni do enkondukis alian vorton por ENŝalti: "ZAłączyć" oni uzas. Ĝi sufiĉante diferencas de "wyłączyć".

En mia loĝejo mi ĉiujn ŝaltilojn de lampoj aranĝis inverse ol estas sur la bildeto — per "I" supren :-)

Tiom por nun. Kun salutoj - Teodor

Do jen la nova, plibonigita dizajno:

(Neniuj povas harfendi kiel E-istoj — absolute neniuj )

reen al la indekspaĝo

26a Februaro, 2007.

VORTOSORTOJ, 14. SIESTO. 'Siesto' kaj 'sesa' devenas de la sama pravorto, la latina sextus, 'sesa'. 'Siesto' kompreneble devenas senpere de la hispana siesta, dormeto dum la tago, kutime en la plej varmega tagoparto en varmegaj landoj. En malfrua Romio tio ŝajne estis la sesa horo, sekve la vorto estis sexta. Sed kiel okazis, ke la hispana nun havas kaj siesta 'siesto' kaj sexta 'sesa' (fem.)?

Ofte okazas, ke lingvo ensorbas la saman vorton dufoje. Frutempe la hispana heredis sexta kaj, ĉar mallonga akcentata 'e' emis fariĝi diftongo 'ie', ni havas sexta > siesta. Poste la lingvo denove prenis sexta, sed tiam la pli frua diftongigado estis ĉesinta.

Kiel ĉiam, se lingvo disponas pri homonimoj, ĝi fine donas al ili apartajn signifojn. Siesta do fine servis kiel nomo de la dormeto, kaj sexta daŭris kiel orda nombronomo.

reen al la indekspaĝo

25a Februaro, 2007.

Kara Onklo Andanto:

Ĝis nun multaj skribis al vi pri siaj planoj por perfekta krimo. Sed neniu skribis pri la perfekta murdo. Mi kreis skemon por ĝuste tio. Mi estas modesta homo, sed mi devas ne maltroigi mian genion: ĝi ja estas perfekta kaj nesolvebla murdo. Vi mem taksu:

A celas murdi B. Kaj A ja murdas B, sed kredigas ke B murdis A. Alivorte la kadavron de B oni ja trovos, sed misprenos kiel la kadavron de A. Konsideru la genion de la situacio: la detektivoj kredas, ke A (la murdinto) estas morta. Do fino pri li; oni ne serĉos lin. Kaj al B oni ja serĉos, sed B fakte estas morta, do oni neniam ajn lin trovos.

Mi ekzemplu per konkreta kazo: mi volas murdi S-ron Brown. Mi murdas lin, sed preparas la kadavron tiel, ke ĝi aspektas kiel mia kadavro. Aldone mi plantas evidenton, ke S-ro Brown estas la murdinto. Mi tuj fuĝas al fremda lando. Oni ne serĉos min, ĉar oni kredos min morta. Oni serĉos anstataŭe S-ron Brown; sed ili neniam trovos lin, ĉar li vere estas morta! Ĉu ne brile?

Mi defias vin trovi makulon en tiu plano!

Excelsior,

D-ro James Moriarty

Kara D-ro Moriarty:

La problemo estas, kiel ĉe ĉiuj murdoj, la kadavro. Rimarku, ke por realigi vian planon, vi devas ne tute detrui la kadavron. Sed vi devas tamen detrui ĝian tutan identecon, anstataŭigante ĝin per la (falsa) via. Ekzemple, aranĝu ke la kadavro estu preskaŭ tute forbruligita de fajro — ĉu bone? Sed necesas ke la mortenketisto trovu, ni diru, unu denton — vian denton, kompreneble.

Do vi foroferas unu vian denton, bone; vi ne bezonas ĝin. Sed kion pensos la detektivoj, trovante kadavron kun unu dento? Detektivoj, alfronte de nekutima situacio, suspektas nekutiman intrigon. Kaj se ne temos pri dento, temos pri io alia. Alivorte, la kadavro, ne gravas kiel vi aranĝos la aferon, estos nenatura.

Ankaŭ jam ne temas pri dentoj kaj aliaj tiaj facilaĵoj; vi devos lerni muuulton pri DNA. Fakte, nur sperta mikrobiologo post jaroj da trejnado povus fari la krimon, kiun vi pripensas, en la epoko de DNA. Se vi hazarde estas tia, bonŝancon. Se ne — mi konsilas, ne provu ĝin.

Murdologie via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

24a Februaro, 2007.

ĈU GOO MINACATA? Eble Vi estas unu el la milionoj, kiuj seniluziiĝis pri ŝako kiam komputiloj komencis superludi la ĉampionojn, sed trovis konsolon en la penso, ke Goo neniam suferos la saman destinon.

En Scientific American oni raportas, ke laŭ du hungaraj sciencistoj (Levente Kocsis kaj Csaba Szepesvari) tiu ebleco nun iĝas malpli verŝajna. Ĉe tabulo 9 x 9, komputiloj "ne tre foras de la nivelo de profesia go-ludanto". Ĉu hodiaŭ 9 x 9, morgaŭ 19 x 19? Nu ja, eble ne ĝuste morgaŭ...

* * *

malnova simbolo nova simbolo

La Internacia Atomenergia Organizo (IAEO) kaj ISO anoncis ĝisdatigon de la avertosimbolo pri danĝera radiado.

La malnovan simbolon mi jam konis. Jen la eblaj signifoj por mi de la nova:

xxxxxxxxxx"Danĝero; falantaj ventumiloj."
xxxxxxxxxx"Forkuru de venenaj substancoj."
xxxxxxxxxx"Okazas atako de eksterteruloj."

Kvankam oni kreis novan simbolon pro supozebla nerekonebleco de la malnova, la nova tamen enhavas la malnovan!

reen al la indekspaĝo

23a Februaro, 2007.

LA SACERDOTO
Li gustumis la mondon, kaj trovis ĝin amara,
sed li ne forlasis; pri tiu sama mondo
li prifosis ĝis la fundo,
fariĝis bonfara,
helpis la terhomojn,
donis terminojn, veron, kaj terpomojn.
En li loĝis Platon', Plotin'
sed li nur banis la kapon,
kaj al malbono levis la ĉapon,
irinte mejlojn al malsana virin'.
En iu ribelo iu pafis sagon
(unu homo, unu ŝafo)
tra la kolon, brutala pafo.
Lia memoro daŭris duonan tagon.
Li helpis la terhomojn,
donis terminojn, veron, kaj terpomojn.
— KM
reen al la indekspaĝo

22a Februaro, 2007.

Skribis Gunnar Fischer pri parto de mia hieraŭa blogaĵo:

Saluton!

Ĉiam mankas la tempo por respondi al viaj skribaĵoj. Hodiaŭ mi ŝtelas ĝin.

La citaĵo pri Pelosi venas de Paul Belien, ĵurnalisto el Belgio, kiu forte subtenas la Usonan konservativismon kaj novliberalismon. Ke li malŝatas politikistojn de la granda maldekstra partio de Usono, estas memkompreneblaĵo. Kian utilon havas prijuĝoj, se oni jam scias pro la politika malantaŭo de la aŭtoro, ĉu ili estas pozitivaj aŭ negativaj? Mi eĉ ne vidas spritecon en ĝi: Tiajn frazojn pri Eŭropo kaj maldekstruloj daŭre eblas legi en la TTT-ejoj de Usonaj dekstruloj.

Tio cetere bone montras, kial mi malŝatas skribi pri politiko: La eblo, pritrakti iun temon kaj montri la avantaĝojn kaj problemojn de la diversaj vidpunktoj, laŭ mia percepto estas apenaŭ uzata hodiaŭ. Anstataŭe de ĉiu politika flanko venas senripete la (resp.) samaj ideologiaj frapfrazoj.

Ĉifoje mi aŭdacas tamen fari komenton, kiu ne estas politika opinio mem, sed alcelas politikon. Ofta eraro, pri kiu mi ĉiam denove miras, konsistas en tio, interpreti la politikajn direktojn "dekstra" kaj "maldekstra" (kaj la resp. partiojn) kiel ĝenerale samaj en diversaj landoj.

Du ekzemploj, kiuj espereble iom pensigas:

Ofta kritikpunkto kontraŭ "la liberaluloj" en Usono estas, ke ili ĉefe volas altigi la impostojn. Ofta kritikpunkto kontraŭ "la liberaluloj" en Germanio estas, ke ili ĉefe volas malaltigi la impostojn.

En Britio, kompreneble ankaŭ la maldekstruloj volis partopreni en milito. En Germanio, kompreneble ankaŭ la dekstruloj ne volis partopreni en milito.

Krome multaj ne komprenas, ke diversaj landoj ne povas agi same:

Se Usono diras: "Ni devas agi memstare! Ni iras nian propran Usonan vojon!" kaj Germana politikisto reagas: "Usono pravas! Ni devas fari same!", kion tio efektive signifu?

Se Germanio iras la Usonan vojon, Germanio ne agas memstare.
Se Germanio agas memstare, Germanio ne iras la Usonan vojon.

Du aferoj, kiuj por Usono estas plene harmoniaj, por Germanio reciproke ekskludas unu la alian.

Pri historio, geografio ktp. mi eĉ ne komencu...

Rilate al politiko daŭre validas via skribaĵo pri la erara homa percepto: Ni facile akceptas raportojn, kiuj subtenas nian opinion, sed taksas malgravaj tiujn artikolojn, kiuj indikas la kontraŭon. Tio prezentas plian kialon, resti tre atenta, des pli se temas pri la politika situacio en aliaj landoj...

Kore salutas
DĴ Kunar

Antaŭ longe mi blogis pri tio, ke politikaj terminoj kiel 'dekstra' kaj 'maldekstra' ne adekvatas por la nuna kompleksa mondo (kvankam mi iafoje mem uzas ilin faut de mieux, kiam precizeco ne tre gravas). Aparte kompreneble 'liberala' tre malsame signifas usone kaj eŭrope (la eŭropan signifon de 'liberala' ni esprimas usone per 'klasik-liberala'). Estas precipe pro tiu terminologia ĝangalo, ke mi preskaŭ neniam tuŝas politikajn temojn en mia blogo.

Dankon pro la fonto de la citaĵo. Mi ĵus serĉis duonhoron rete la citaĵon de Paul Belien: "Europe is Pelosi's America". (Divenu kial mi ne trovis ĝin tuj... mi serĉis france kaj nederlande! Ke li skribis ĝin angle neniam venis al mi en la kapon.)

Malkiel vi mi ankoraŭ trovas la diron sprita kaj amuza. Internacia humuro — mia plej malfacila problemo: mi simple neniam certas, ke miaj humuraĵoj ne flugas kiel bronza balono.

reen al la indekspaĝo

21a Februaro, 2007.

BIRDEKVIDOJ. Unu leganto raportis, ke li kaj/aŭ familianoj vidis ĉiujn tri strangajn birdojn hieraŭ priskribitajn. Cum granego salis. Unu mi povus kredi; du kun la kredemo de la amasoj; sed tri... !

* * *

DUPINTA DEFENDO. La BBBlogo laste rakontis interalie pri korea astrologio, kio memorigis min pri anekdoto. Ŝajne iuj sociologoj per sondo trovis, ke en certa lando 30% el la loĝantaro kredas je astrologio, kaj presigis siajn trovojn, lamentante la mankon de sciencaj scioj. Poste kritika resumo defendis la publikon, obĵetante, ke la sondo tute ne validas, ĉar el tiu 30%, duono ne sciis la diferencon inter astrologio kaj astronomio, kaj do miskomprenis la demandon.

* * *

Famaj fuŝaj senkulpigoj:

"Ni ne mortigis ilin; kaj ĉiaokaze, ili estis faŝistoj."
"Mi faris nenion! Kaj se mi faris ion, mi faris nur mian devon."
"Mi faris nenion! Kaj krom tio, mi ne estis la unusola..."

* * *

Pri Nancy Pelosi, nova (depost la lasta elekto) Demokrata Speaker de la usona Domo de Reprezentantoj, iu diris: "La ideala Usono de Nancy Pelosi jam ekzistas; ĝi nomiĝas Eŭropo." Bedaŭrinde mi ne povis eltrovi, kiu aŭtoris tiun lertan spritaĵon.

Sed serioze, Usono tre bonŝancas havi Kanadon kaj Eŭropon (inkl. Brition) kiel progresemajn laboratoriojn, kie eblas socie eksperimenti pri diversaj politikoj, por vidi la rezultojn antaŭ ol mem sekvi. Ĉar oni diras, ĉu ne, "La frua birdo kaptas la vermon." Sed oni devus diri: "La frua birdo kaptas la fruan vermon."


reen al la indekspaĝo

20a Februaro, 2007.

La prahistoriaj fiŝoj de la 15a tiom furoris, ke mi decidis dividi kun Vi ankaŭ kelkajn interesajn birdojn, ne ofte vidatajn. Fakte, se Vi renkontos iujn el tiuj ĉi birdoj, bonvolu sciigi min tuj.

1. BALTIMORA BORBIRDO.

La Baltimora Borbirdo, elstara ekzemplo de ilouzanta vertebrulo, manĝas precipe pektenojn. Ĝi puŝas la bekon en la sablon ĝis trafo de pekteno; tiam ĝi rondiras dekstrume borante truon, elsuĉas la pektenon, kaj tiam promenas maldekstrume por depreni la bekon. Bedaŭrinde ĝi flugas laŭ simila maniero.
Baltimora Borbirdo manĝanta kaj fluganta borbirdoj

2. SPIRTUBA ANASO.

Unike inter anasoj, la Spirtuba Anaso por maksimuma sendanĝero nestas sub la akvo, spirante tra sia beko. Ĝi elakviĝas nur dum la nokto. Laŭdire kelkaj specioj en la prahistorio eĉ evoluigis torpedojn.
Spirtuba Anaso (Anas submarina)

3. NORDLANDA STRIA SKIBIRDO.

La Nordlanda Skibirdo habitatas la neĝokovritajn regionojn de Eŭropo. Kutime ĝi flugas supren kaj skias suben; telfero ne necesas. La tipa lana pulovero estas facila identigilo. Rapido ĝis 85 km/hr sur deklivoj.
Nordlanda Skibirdo tipa salto; piedvariantoj

reen al la indekspaĝo

19a Februaro, 2007.

Skribis Klaus Wessel pri la hieraŭa amuzbildo:

Estimata Ken,

koncerne vian kartunon:

"Kontraŭ la stulteco eĉ la dioj batalas sensukcese." La kartuno estas ŝerca, sed ne logika. Estas ja la esenco de la stulteco ke ĝi ne povas percepti sin. "D.b.d.d.h.k.P." - "Doof bleibt doof, da helfen keine Pillen."("Stultulo ĉiam restos stultulo, ĉi tie piloloj ne helpos.") Tion ni kutime diris (literumis) kiam ni estis infanoj. ("doof" fakte estas nederlanda, angle "deaf" ['surda' - KM], sed germane en komuna lingvo ĝi signifas "stulta".)

"Du hast's jut, du bist doof." "Bonŝanculo vi estas - vi estas stulta!" - tion mi iam aŭdis en Berlino, urbo ĝenerale konata je dubindaj komplimentoj.
Kore,
Klaŭso Veselo /Klaus Wessel

Mia originala teksto fakte estis "Vi estas simple stulta. Kuraco ne ekzistas." Sed mi timis akuzon, ke mi tro kruelas.

Jes ja, vi pravas. Mi mem pensis pri tio, kaj hezitis. Sed mi memoris, ke unu- dufoje dum mia vivo, mi konatiĝis kun homo, kiu agnoskis sian stultecon. Paradokse, ĉu ne. (Eble ni bezonas tute alian epiteton por tiu rarega kvalito.) Ankaŭ pensigis min tio, ke tiom da homoj nuntempe uzadas drogojn kontraŭ psikaj "malsanoj" — la kartuno povus havi "klarigan" funkcion...

reen al la indekspaĝo

18a Februaro, 2007.

reen al la indekspaĝo

17a Februaro, 2007.

LA FRANCOJ, KIUJ NENIAM RIPOZAS, kreis la "Comité Pour la Langue du Droit Européen (CPLDE)" [komitato por eŭropa lingvo de juro], kiu agitadas por (kompreneble) la franca kiel eŭropa jura lingvo. Skribis proparolanto Maurice Druon, estro de la CPLDE kaj sekretario de la Franca Akademio:

Ĉiuj lingvoj estas egalaj kaj ĉiuj naciaj sentoj estas enorde protektataj. Tamen, kiam temas pri la interpretado de tekstoj, plej bone estas certi pri tio, kion ni skribas. La itala estas la lingvo de kantado, la germana taŭgas por filozofio kaj la angla por poezio. La franca plej bonas por precizeco; ĝi havas rigoron. Ĝi estas la plej sendanĝera por juraj celoj.

Jen pli bonekonata versio de la rakonto:

En la Ĉielo, la kuiristoj estas francaj, la policistoj estas anglaj, la aŭtoriparistoj estas germanaj, la amorantoj estas italaj, kaj ĉio estas organizita de la svisoj. Sed en la Infero, la kuiristoj estas anglaj, la policistoj estas germanaj, la aŭtoriparistoj estas francaj, la amorantoj estas svisaj, kaj ĉio estas organizita de la italoj.

(Dankon al Language Log.)

reen al la indekspaĝo

16a Februaro, 2007.

MIGUEL DE UNAMUNO, hispana verkisto kaj filozofo, mortis en la jaro de mia naskiĝo, 1936. (Li naskiĝis en 1864.) De li mi legis ĝis nun nur la filozofian verkon, Del Sentimiento Trágico de la Vida, antaŭ longe; laŭ mia memoro mi trovis multon utilan en la unua duono de la libro, sed iamaniere desapontiĝis pri la dua. Detalojn mi ne memoras; eble mi relegos ĝin.

Ĉarman legendon oni rakontas pri Unamuno: li estis rektoro de la Universitato de Salamanca en 1924, kiam la registaro ekzilis lin, kaj li restis en ekzilo ĝis 1930, ses jarojn. La tagon, kiam li revenis al la Universitato, li komencis sian prelegon dirante: "Kiel ni diskutadis hieraŭ ..."

Mi menciu ankaŭ, ke Unamuno ŝajne estis ĝis certa grado ankaŭ lingvosciencisto, ĉar li sendis konsilojn al R. Menéndez Pidal, la granda lingvo-historiisto, pri reviziado de la dua eldono de ties Manual de Gramática Histórica Española en 1905.

reen al la indekspaĝo

15a Februaro, 2007.

FIŜA PRAHISTORIO. Okaze de Kristnasko, mia bopatro donacis al mi libron pri la paleontologio de fiŝoj. Dum la festa sezono mi eltondis kelkajn ekzemplojn de niaj frutempaj, fascinaj fiŝaj gekuzoj por dividi kun Vi.

Gvatfiŝo (Konodonto). Frua Karbonia periodo.
Rimarku, ke okuloj ekzistis antaŭ ol kapoj.
(Min ne kulpigu; tia estas la teorio.*)
Primitiva sacabambaspis. Ĝi nur povis moviĝi antaŭen
kaj flanken. Rimarku la internan lumilon.
Progresinta sacabambaspis, aŭ Konfuzfiŝo, kun
ĉiudirekta aŭtomata diferencial-mekanismo.
Radarfiŝo. Prapatro de la E3 AWACS. Batfiŝo. Ĵurasia periodo. Ĝi havis bastonon
super la kapo, per kiu ĝi povis disbati siajn predojn.
Hemicyclaspis, Frua Devonia periodo, antaŭ
ĉ. 400 milionoj da jaroj. Nepre praulo de homoj;
mi havas fakte tre similaspektan onklon.
* AVERTO! Serioza parto: "Oni sugestas eĉ, ke konodontoj havis okulojn, subtenatajn de kartilagecaj ringoj ... al konodontoj tamen tute mankis ajna spuro de interna skeleto, krom la ringoparoj, kiuj supozeble apogis la okulojn." John G. Maisey, Discovering Fossil Fishes [malkovri fosiliajn fiŝojn], Westview Press, 1996. ISBN 0-8133-3807-7. Pĝ 35.
reen al la indekspaĝo

14a Februaro, 2007.

VORTOSORTOJ, 13. 'KONCEPTO' KAJ 'NOCIO'. Temas ĉi-kaze pri fajna sed grava distingo. En la angla kaj la franca, eblas distingi inter concept kaj conception.* La unua estas publika afero; la dua, privata. Sen publikaj konceptoj, ne eblus kompreni unu la alian. Sed scienco kaj geografio, kaj ankaŭ personaj diferencoj, kreas malsamajn privatajn nociojn: scienca aŭ privata ideo povas deflankiĝi de ĝenerala, ĉiutaga ideo supozeble komuna al la tuta parolkomunumo.

Konsideru ekzemple la vorton 'oro'. La publika signifo de tiu vorto estas evidenta, sed ĝi tre malsamas de la signifo de la sama vorto por kemiisto aŭ fizikisto. Eĉ pli frapa ekzemplo estas 'fiŝo'. Ni ĉiuj povas tute bone uzi tiun vorton; sed por biologo, tute ne ekzistas natura klaso de fiŝoj, ĉar ili ne okupas unusolan punkton sur la evolucia arbo, sed plurajn. Fakula scio do kaŭzas unu diferencon inter publikaj kaj privataj ideoj. La geografio kreas aliajn distingojn. Du samlingvaj regionoj povas posedi malsamajn prototipojn por multaj ĉiutagaĵoj, ekzemple 'arbo' aŭ 'birdo'. En tropikaj landoj kontraste ekz. al Kanado estas malsamaj prototipoj de ambaŭ.

Ankaŭ estas diferencoj inter unuopaj homoj. Viaj ideoj pri kio estas ekzemple 'moralo' aŭ 'deco' aŭ 'demokratio' aŭ eĉ 'ŝtato' kaj la miaj povas interkonflikti; tio estas ofta fonto de malakordoj inter landoj, inter homgrupoj, kaj inter generacioj.

En Esperanto, concept certe tradukiĝas 'koncepto', kiu ricevas en NPIV-2002 la difinon:

Abstrakta kaj ĝenerala ideo.

'Ĝenerala' — do supozeble 'publika'. Kio do pri conception?

Ŝajnas al mi, ke conception devus esti 'nocio'; ĝi havas la difinon

2. Difinebla ideo, bazita sur elementoj de sciado: "la nocioj pri bono kaj malbono"; "li ne havas ian nocion pri fiziko, pri disciplino".

("Bazita sur elementoj de sciado" spegulas malnovajn filozofiajn kuntekstojn, tiajn, kiaj ofte enŝteliĝas en NPIV-ajn difinojn.)

La radiko 'koncept-' devenas kompreneble de la latina conceptum, imperfektiva participo de concipere 'koncipi', metafora do jam en la klasika latina. 'Noci-' venas de latina notio, havinta plurajn sencojn, sed notion en la angla frue akiris (inter aliaj signifoj) la sencon de persona aŭ grupa kredo aŭ opinio. Kaj laŭ unu franca vortaro, connaissance intuitive, idée assez imprécise que l'on a d'une chose.

* En aliaj lingvoj eblas la sama distingo, sed france kaj angle la skribaj formoj samas, do estas oportune uzi tiujn.
reen al la indekspaĝo

13a Februaro, 2007.

Tre amuza filmeto ĉi tie pri la fino de la volvlibro. (Necesas subenrulumi ĝis "Introducing the Book". Vi vidos du monaĥojn.)


reen al la indekspaĝo

12a Februaro, 2007.

reen al la indekspaĝo

11a Februaro, 2007.

IAL MI DUBAS... Legu foje Francoj volas plifrancigi EU-n en Libera Folio. Tuta Eŭropo plendas, ke por sukcesi en la nuna mondo necesas scipovi la anglan. Tamen "multaj" homoj sukcesis elektiĝi al la Eŭropa Parlamento, kiuj nun diras, ke ili ne povas legi la anglan ... mirinde.

Kaj iuj ankoraŭ apogas Esperanton kiel referenc-lingvon. Nu, kial ne solvi la problemon de 23 oficialaj lingvoj, per aldono de jam alia lingvo, tiel ke estu 24. Kial ne? Kiam estas inundo, ĉesigu ĝin per aldono de plia akvo. Rezultoj garantiataj.

reen al la indekspaĝo

10a Februaro, 2007.

ĈIESA
Kiu volas pentri pinton
malsupre devas stari, kun humilo,
kvazaŭ oni starus en argilo
kaj splitus flinton,
necesas tamen alta staro
por valon pentri,
siajn fortojn suben centri
kiel granda caro.
Pintojn kaj valojn povas eviti
kiuj preferas nek eliti
nek sin per koto ŝmiri,
nenion pentri, nek ion diri.
— KM
reen al la indekspaĝo

9a Februaro, 2007.

VORTOSORTOJ, 12. VIRTUALA. Nenio lingva tiel tristigas, kiel iam nuancoriĉa vorto niatempe perdinta sian riĉecon, kaj esprimanta nur banalan ĉiutagaĵon. Ni komencu per NPIV-2002:

1. (filozofio) Ebla, sed ankoraŭ ne efektiviĝinta.

(Iukiale, en Reta Vortaro ne estas fakokodo, kio certe konfuzos la uzantojn.) Tiu difino estas preskaŭ senutila, ĉar ĝi spegulas Aristotelan kaj mezepokan koncepton (pli-malpli = 'latenta'), kies signifo inter modernaj filozofoj dependas de la unuopa filozofo.

2. Ne fizike reala. Virtuala bildo de lenso; virtuala partiklo; virtuala memoro, disko; virtuala E-Biblioteko (en TTT)

'Virtuala' nun praktike signifas nur "aperanta sur komputilekrano", kiel en difino 2. de NPIV-2002. La origino tamen pli rilatas al difino 1. La malfru-latina vorto estis virtualis, kompreneble de virtus (< vir 'viro') 'vireco, forto'. 'Virtuala' ento havis la "forton" de la responda realaĵo. Ankaŭ nia 'virto' devenas de la sama vorto, sed la konekto kun viroj perdiĝis, kaj certe (aŭ tradicie eĉ pli) estas verŝajne, ke virino estu same virta, kiel viro.

Sed en la belartoj estas alia signifo de 'virtuala'. Mallarmé menciis ĝin rilate poezion:

La parolo, super ĉio en revoj kaj kantoj, reakiras sian virtualecon, danke al la Poeto, el la konsistiga neceso de arto sin dediĉanta al la fikcio.*

Tre interesa vortumo: "reakiras sian virtualecon". Kion volis diri Mallarmé? Vorto, en la ordinara lingvaĵo, estas nur arbitra signo. Hazarde 'floro' signifas tion, kion ĝi signifas; iu ajn alia signo same servus. Sed en la manoj de poeto, la vorto 'floro' estas virtuala floro en la koncerna lingvo. Ĝi havas ĉiujn trajtojn de reala floro, sed en alia medio, la arta. Alidire, en la fikcio, vorto estas ne nur signo. Fakte en la pura fikcio lingvo eĉ ne povas esti nura signaro, ĉar ĝi ne indikas ion en la eksterlingva mondo.

reen al la indekspaĝo

8a Februaro, 2007.

KOMITATOJ ESTAS KOMITATOJ. En 2001 la majesta Travellers Club sur Pall Mall (Londono) decidis malfermi siajn arkivojn. Ili inkludas la reagon de la kluba komitato, kiam en 1905 S-ro Percival Osborne suicidis en la bilardĉambro. Bedaŭrinde la kuglo damaĝis ne nur S-ron Osborne, sed la bilardon mem (t.e. la tablon).

Por minimumigi estontan damaĝon, la komitato afiŝis instrukcion, ke se plua membro volas suicidi en la klubo, li bonvolu tion fari en la lavejo sur la unua etaĝo.

reen al la indekspaĝo

7a Februaro, 2007.

KOMPRENIĜADO. Jen mia metodo finkompreni ion; ĝi apartenas nur al mi kaj mi ne pretendas pli ol tio; tamen la spirala manovro, la konstanta repasado super la materialo, estas sufiĉe vaste aprezata. Sed ordinara spiralo ekas centre kaj plivastiĝas; mia "malspirala" metodo malplivastiĝas, ĉar pli kaj pli oni devas ignori.

Funde estas la materialo por kompreni. Oni komencas ie ajn (kutime) kaj rondiras super la materialo, ĉiam denove, pli komprenante. Vertikala alteco signas gradon de kompreno. Ju pli alten oni iras, des pli oni komprenas, sed des malpli oni atentas, ĉar oni forigas la balaston.

Tiun metodon ridindigis (implicite) Konrad Lorenz, kiu supozeble skribis, ke "fakulo scias pli kaj pli, pri malpli kaj malpli, ĝis fine li scias ĉion pri nenio". Tio estas laŭ mi ege pli profunda observo, ol ĝi ŝajnas (aŭ eĉ intencis esti). Nenio estas tre inda celo, se pri ĝi oni scias ĉion.

Provu la jenan eksperimenton. Prenu tason da varmega kafo. Cirkle kirlu la kafon per kulero ĝis rapida rotacio, tiam surmetu iom da tujpreta kremo en la centron. La tujkrempulvoro rotacias sed samtempe solviĝas en la kafon, do perdas mason, kaj pli kaj pli rapide rotacias, multe pli, ol la kafo mem, ĉiam malpliiĝante. Kiom rapide rotacias la tujkrempulvoro je la momento de sia malapero?

reen al la indekspaĝo

6a Februaro, 2007.

Restas unu homo, kiu interesiĝas pri io alia, ol klakĉapeloj :) Skribis Birke Dockhorn pri mia temo de 2a februaro, nome, mono:

Kara Ken,

rilate al via afiŝo pri mono: mi venas el malgranda vilaĝo en Nordgermanujo. Tie la homoj ne multe vojaĝas, kaj mi per miaj propraj oreloj aŭdis ilin plendi, ke ili neniel profitas de la eŭro, male do, ke ĉio nun iĝis pli multekosta pro tiu damna nova mono. Mi supozas, ke multaj germanoj pensas tiel, kvankam intertempe pli kaj pli neracie, ĉar ĉiuokaze ĉio kostus pli multe ankaŭ en markoj. Verŝajne precipe tiuj, kiuj multe vojaĝas ene de Eŭropo, aprezas la unuecan Eŭropan monon.

Interese cetere estas ankaŭ la fakto, ke ni orientgermanoj ja ricevis novan monon jam komence de la naŭdekaj jaroj. Mi neniam aŭdis iun ajn plendi pri la perdo de la orientgermana marko kaj la gajno de la okcidentgermana marko anstataŭe. Pri la perdo de la okcidentgermana (do, tutgermana) marko poste homoj ploris unuiĝinte, sendepende de oriento aŭ okcidento.

Do, la marko estis tre kara por multaj germanoj, kredeble ĝi ludis rolon kiel simbolo de ekonomiaj kaj politikaj atingoj de la nacio. Rolo, kiun la eŭro iel ne jam povis transpreni en la pensado de multaj.

Amike,

Birke

Mi tute komprenas. Imagu al vi la simbolan valoron de la brita pundo aŭ (eĉ pli) la usona dolaro. SE la eŭro tamen en la longa daŭro triumfos impone super la dolaro, eble la opinioj ŝanĝiĝos, kaj tiam ĝi mem fariĝos grava simbolo de eŭropa unueco kaj kaŭzo de fiero.

Certe, unuiĝinta Eŭropo estas nobla espero; la problemo estas (laŭ mia impreso), ke la EU devas tute sukcesi por entute sukcesi — ne povas esti duona unio — kaj kio okazos, se fine ĝi stagnos duone konstruita? Kio estos la rezulto, post tiom da kompromisado, de fina malatingo?

reen al la indekspaĝo

5a Februaro, 2007.

Mi neniam divenis, ke estos tiom da interesiĝo pri klakĉapeloj! Jen leteroj ricevitaj:

Kara Ken,

Mi tute ne konsciis pri tiu signifo de la Franca vorto "claque", kaj mi eĉ malpli konsciis, ke ĝi iel ajn rilatas al la Sveda vorto "klack", kiu povas signifi ĝuste "aplaŭdistaro". Nur leginte vian blogaĵon mi ekkonsciis pri tio. Tre interese.
Sed mi tamen ne tute facile glutas la ideon, ke "chapeau claque" (kaj do ankaŭ en kurba maniero "klakĉapelo") estas tiel nomata, ĉar ĝin uzis siatempe aplaŭdistoj. Aliaj fontoj asertas, ke oni nomas tian ĉapelon pro (supozata) klaksono aŭdebla, kiam oni ĝin malplatigas.
Jen unu fonto, kiu tiel klarigas:
"Er zijn inklapbare uitvoeringen van de hoge hoed, 'chapeau claque' of kortweg 'claque' genoemd, naar het geluid dat bij het uitklappen hoorbaar is." (http://nl.wikipedia.org/wiki/Hoge_hoed)
= "Ekzistas faldeblaj variantoj de la cilindra ĉapelo, nomataj 'chapeau claque' aŭ mallonge 'claque', laŭ la sono aŭdebla ĉe malfaldado."
(Espereble mi bone tradukis.)
La vorthistoriistoj nun ekbatalu ĝis la lasta morfemo!
Amike,
Bertilo Wennergren (http://bertilow.com)

Kaj:

Kara Ken!

En la germana vikipedio mi trovis la suban artikolon. Fakte temas pri faldĉapelo, kiu faras dum la (mal-)faldado klakan bruon.
En germana oni uzas la francan vorton claqueur por homo kiu aplaudas, ĉar oni pagas lin pro tio.
Salutas Walter

Chapeau Claque aus Wikipedia, der freien Enzyklopädie:

Der Klappzylinder oder Chapeau Claque (frz. chapeau = Hut, claque = Klaps) ist ein klassischer schwarzer und zylinderförmiger Hut, der zusammengeklappt werden kann. Er wird zum Frack getragen und ist mit Seide bespannt.
Der Vorteil dieses Zylinders ist, dass er, wenn er nicht mehr benötigt wird, platzsparend verstaut werden kann. Außerdem lässt er sich im zusammengeklappten Zustand risikoloser für die empfindliche Seidenhaut verstauen oder transportieren. Der Klappmechanismus wird über ein spezielles Drahtgestell realisiert, das an jeder Seite des Chapeau Claque in den Hut eingearbeitet ist. Das Gestell steht unter Spannung. Wenn die Hutkrempe beispielsweise auf die Handfläche geschlagen wird, springt der Zylinder automatisch auf.
Aufgrund der eher geringen Nachfrage wird dieser heute nur mehr in Handarbeit hergestellt und ist deswegen auch dementsprechend teuer.
Man sieht den Chapeau Claque meist noch auf der Bühne in Musikrevuen oder bei Zauberveranstaltungen.

Von http://de.wikipedia.org/wiki/Chapeau_Claque

Nu ja, ĉiam vikipedioj :) Almenaŭ la nederlanda disponas pri la detalo, ke la faldebla estis nur unu versio de tiuspeca ĉapelo; la germana tute ne. Ankaŭ tion pri la sono ni devas akcepti per pura fido. (Se estis tia sono, kial la britoj, ĝin rimarkante, ne kreis almenaŭ slangvorton tiubaze? Aldone mi indulgas min komenti, ke dum mia multega legado en la literaturo de 19-jarcenta Britio mi ĝis nun renkontis nenion pri klakado de klakĉapeloj, eĉ kiam 100 viroj post opera prezento pretiĝis iri eksteren for de la halo, kiam la bruo atendeble estus preskaŭ surdiga...)

Memevidente, la tuta demando reduktiĝas al tio, ĉu la franca nomo claque (por la ĉapelo) originis antaŭ, aŭ post, la invento de la faldebla versio. Kaj tion mi ne povis lerni per la reto. Se antaŭ, do la vikipediaj klarigoj spegulas popularan raciigon, bazitan sur la hazardo de la dusignifa vorto claque. Estas vere, ke ĉe Dictionnaire Alexandria online ni trovas:

claque: chapeau haut de forme que l'on peut aplatir

kio sugestas, ke claque uziĝis (almenaŭ ideale) nur por la faldebla. Kaj se jes, mi eraris. Sed vere ni bezonas historiiston pri la franca lingvo.

Parenteze, mi legis ie, ke la klakĉapeloj nun tie kaj tie (man)fabrikataj estas silke kovritaj (aŭ multe pli ĉipe, felte). Do nur povraj imitaĵoj de la iama realaĵo. (Al la kamentubistoj ni devas nun aldoni la magiistojn al tiuj homgrupoj, kiuj ankoraŭ bezonas ilin.)

reen al la indekspaĝo

4a Februaro, 2007.

Teodor Konopka ("Toeko") skribas pri klakĉapeloj:

Saluton! Nun en mia lando (Pollando) klakĉapelojn portas nur tradiciaj kamentubistoj. Sendube ie ili estas produktataj ĝis nun. Klakĉapelon oni povas faldi per ioma frapeto je la supro. Tiam ĝi fariĝas preskaŭ plata rondeto. Kiam oni ĝin refaldas - aŭdeblas klaketo kiam la interna konstruaĵo kaj la silka eksteraĵo rektiĝas. Eble pro tiu oni ĝin tie kaj alie nomis "klakĉapelo"? Poloj ne havas problemon - oni ĝin nomas "cylinder". Povas ekesti ioma konfuzo kiam oni parolas pri aliaj cilindroj - en automobiloj, vapormaŝinoj, vitraj cilindroj en kemio...

Salutas sencilindrulo Toeko

Estis aŭtentaj kaj neaŭtentaj klakĉapeloj. La aŭtentaj komencis aperi en Britio post 1797 (kiam aperis la unua), kaj fariĝis el peltoj. En Francio poste oni disvolvis la tipan silkecan, katizan kovroŝtofon. Ili estis tiel rigidaj, ke oni povis ilin gladi, kaj riĉulo gladigis sian ĉapelon eĉ ĉiutage. La teleskopumeblaj klakĉapeloj kiujn vi priskribas estis posta inventaĵo; tial mi dubas, ke tio povus esti la origino de la nomo.

Iukiale, ankaŭ alilande kamentubistoj vestas sin tiel. Kaj mi ne dubas, ke ankoraŭ facile fabrikiĝas tiuformaj ĉapeloj, eble por ili, ankaŭ por kostumbaloj, ktp. Sed veran, aŭtentan klakĉapelon oni nun ne aĉetas en Britio, kvankam kompreneble multaj homoj heredis ilin de siaj prauloj kaj zorge konservas ilin.

reen al la indekspaĝo

3a Februaro, 2007.

VORTOSORTOJ, 11.KLAKĈAPELO. Dank' al la maniero, laŭ kiu nia lingvo akiras vortojn kaj radikojn, iliaj signifoj iafoje interrilatas (aŭ ne interrilatas) iom serpente. Bona ekzemplo estas 'klakĉapelo'. Tio estis speco de altklasula ĉapelo tre populara en la 19a jarcento, origine en Britio. Oni tute ĉesis fabriki ilin, finfine, en la 60aj jaroj. Kiel rilatas la ĉapelo al klakado?

Ni diras 'klakĉapelo' ĉar la francoj nomis tiujn ĉapelojn claques, kaj claquer donas al ni nian 'klaki'. Bone ĝis tie; sed kial la francoj nomis la ĉapelon claque? Nu, 'klaki' estas interalie tio kion oni faras per la manoj por aplaŭdi teatraĵon. En la 19a jarcento, teatristo ne tute memfida pri sia prezentaĵo ofte dungis bandojn da pagotaj aplaŭdistoj, kiujn li "plantis" inter la spektantaro. Ili devis surmeti formalajn vestojn por eniri la teatron (aŭ operejon), inkluzive la ĉapelojn, kiujn fine oni do nomis claques.

Sed jen la kulmino: en Esperanto, bando da tiaj profesiaj klakistoj ne nomiĝas 'klakistaro', sed 'aplaŭdistaro' (almenaŭ laŭ NPIV-2002). La konekto perdiĝis. Intertempe, la franca havas novan vorton por klakĉapelo: haut-de-forme.

reen al la indekspaĝo

2a Februaro, 2007.

VORTOSORTOJ, 10. MONO. Walter Klag skribis pri la FT-Harris-sondo, menciita hieraŭ, ke "Eble la rezulto de la enketo estas tia. Mi mem ne volas rehavi nian ŝilingon (markon, liron, ...). La daura ŝanĝado de mono ĉe ĉiu landlimo estis ege ĝena kaj multkosta. Eble temas pri propagando de la brita Telegraph. Do la angloj estu feliĉaj kun ilia sankta pundo." Mi decidis, ke 'mono' estus bona temo por etimologio.

Nia 'mono' venas kompreneble de la franca monnaie apoge de la angla varianto money (Vi scias, ĉu ne, ke la angla lingvo estas pli ol duone franca; tial la francoj devus ne plendi, se nun la angla ĝuas sian venĝon ) Monnaie devenas de la latina Moneta, kiu estis diino (en Antikveco = Junono) en kies templo oni stampadis monerojn. Pli fruen ol la latina ni ŝajne scias nenion pri ĉi tiu nomo.

Do jen haveblas minimume du novaj interpretoj de la vorto 'mono-teismo' ...


reen al la indekspaĝo

1a Februaro, 2007.

ĈU MOMENTO DA HONESTO? "Ni devus ĉiam trakti tiajn sondojn kun ega singardo, pro la tendenco de homoj konfuziĝi", diris proparolanto (ne nomita) por la Eŭropa Komisio, reage al FT-Harris-sondo rivelanta, ke la plimulto el la loĝantoj en la Eŭrozono preferus rehavi siajn antaŭajn monsistemojn (raporto en telegraph.co.uk, 30/01/2007). Hm. Mi konsentas, kompreneble; sed ne ŝajnas tre prudente tiel malferme esprimi dubon pri la juĝkapablo de la amasoj.

Mi havas nur eksterulajn opiniojn, kompreneble, ne estante eŭropano, sed iafoje ŝajnas al mi, ke nun estus bona tempo relegi Niccolò Machiavelli, La Princo. De kie mi sidas, la EU ŝajnas enorme kompleksa, eble ne tiel kompleksa, kiel la socioj en la tempo de Machiavelli, sed eble tro kompleksa por facila kompreno de la popoloj. Ne mirinde, se ili konfuziĝas. Kaj teorie nun la etika bazo de la ŝtatestrado estas morala, ne materia, kiel en antaŭaj jarcentoj. Teorie. Sed kio pri la etika bazo de la popoloj?

Hazarde okazas, ke mi fakte nun legas La Princo je la unua fojo — aŭ pli ĝuste, aŭskultas ĝin kiel aŭdlibron dum la matena promenado. Estas interese, ke Machiavelli, malgraŭ sia evidenta genieco, tute ne fartis bone en sia propra politika vivo. Ĉio, kion li faris, estis aŭ mezkvalita aŭ fuŝa. Bone li povis nur verki, kaj liaj superuloj fine komprenis tion, kaj lasis lin verki.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.