Sendu al mi komentojn

29a Februaro, 2008.

EN UNU EL LA ROMANOJ DE DICKENS — nome Nicholas Nickleby (1838-9), menciiĝas kurioza ekonomika teorio: homo, kiu pruntedonas monon al aliuloj, pagigas des pli da interezo, ju pli granda estis la bezono de la ricevanto. Ĉar ĉu la pruntedonanto ne pli servis senesperan homon, ol aliajn homojn?

Kompreneble, Dickens satiremis, kiel estis lia kutimo. Kaj ja nenio pli malallogis min dum mia vivo, ol profesioj kaj metioj bazitaj sur la misfortuno de aliuloj. Kredit-kartaj kompanioj realigas profiton (eble Vi ne sciis), plejparte aŭ eĉ tute, el monpunoj pro malfruaj pagoj. Ili do esperas, ke iliaj klientoj fuŝos siajn pagojn. Asekuraj kompanioj profitas el la fakto, ke homoj timas tragediojn. Eĉ estas homoj, kiuj profitas el la morto: funebraĵistoj. Kaj kio pri kuracistoj? Ĉu ili ne profitas el la suferoj de siaj kunhomoj?

Ne, ĉar kuracistoj nuntempe ne nur kuracas malsanulojn, sed ankaŭ preventas malsanojn. Kaj tio estas la sola eskapo el profitado je la misfortuno de aliuloj: preventaj rimedoj. Se ekzemple klimat-ŝanĝo kaŭzos vastan damaĝon, al kiuj landoj ĝi kaŭzos plej multan damaĝon? Al malriĉaj landoj. La ĝusta (kaj fakte la sola) rimedo kontraŭ klimat-ŝanĝo do estas riĉigi pli da landoj.

La libera merkato ne kreas distribuan egalecon. Sed malgraŭ jaroj da serĉado, mi ankoraŭ trovis neniun nepragmatisman argumenton por distribua egaleco kiel valoro en si mem. Se ĉiuj havas sufiĉon, estas tute sensignife, se iuj tro havas. Kaj fakte, laŭ la evidento, ne eblas ke ĉiuj havu sufiĉon, sen ke iuj tro havas. Ne trompu Vin: estas milionuloj ankaŭ en Svedujo :) Ili nur (eble) tenas malaltan profilon.

reen al la indekspaĝo

28a Februaro, 2008.

LINGVO MEM KIEL PATROLANDO. Giorgio Silfer citas komparon, laŭ mi pravan, inter la esperanta kaj la jida lingvosituacioj. La komparon faris iu Willy Brill, kiun Silfer citas: "Eksterordinara kvalito de la jida estas, ke la lingvo mem estas patrolando." Kaj mi aldonus, ke por relative malgranda sed konstanta aro da erudiciuloj, ankaŭ la hebrea lingvo estis patrolando por judoj.

Laŭ mi la ideo, ke lingvo povas mem esti sentera "lando", fascinas, kaj por tio aparte taŭgas kreita lingvo. Oni "loĝas en sia lingvo". Kaj mi ne dubas, ke aliaj senteritoriaj lingvoj rolis/as tiel, aparte Esperanto. Kaj per tia lingvo estas nature organizi sin ĉirkaŭ komunaj interesoj. Kion mi ne povas kompreni tamen, estas kial, aldone al tio, necesas ankaŭ centralizitaj grandombrelaj movadoj kaj civitoj.

Sed mi lasas tion al homoj, kiuj komprenas ĝin.

reen al la indekspaĝo

27a Februaro, 2008.

LA VIKIPEDIOJN mi ĵuris ne plu mencii, sed jen io nova: ne eblas scii, kiom aĝa estas la enhavo. Ekzemple: en la angla vikipedio sub "electron beam lithography" (elektron-radia litografio) oni mencias, ke teknologio X ekhaveblos "eble tiel baldaŭ, kiel 2005". Tiel ni scias, ke la informo datiĝas de antaŭ 2005. Funde de la paĝo tamen estas: "This page was last modified on 19 January 2008, at 17:23". Jes, 19 januaro 2008 la paĝo estis modifita — sed kiu informo specife? Evidente, ne tiu pri X.

Antaŭ kelkaj monatoj mi trovis artikolon en la angla vikipedio pri la fama Zenobia, "Reĝino de l' Oriento", konkerita de romia imperiestro Aŭreliano en la 3a jarcento. La viki-informo estis simple plagiatita el Gibbon (sen fontindiko); Gibbon verkis en la 18a jarcento. Kompatinda leganto! kiu naive kredas, ke li trovas la plej lastan informon en la 2008-a vikipedio, sed trovas anstataŭe informon de antaŭ 300 jaroj!

reen al la indekspaĝo

26a Februaro, 2008.

DEVOJIĜO DE PROFESIA TABANO. Iuj ĉiam plendas, ke mi ĉiam plendas — kaj nenion laŭdas en E-ujo. Sed mi ja trovis ion por laŭdi en E-ujo: Käffchen: teo- kaj kafo-vendejon en Kolonjo, kiu reklamas siajn varojn en la precipaj lingvoj de Centra Eŭropo kaj en senmakula Esperanto. La posedanto? Iu kun la nomo W. Fischer (la familinomo ja vekas memoron ĉu ne). Dankon al teamanto Vastalto, kiu trovis ĝin kaj menciis en sia blogo (23 februaro 2008). La butiko — butikego laŭ la foto — liveras poŝtmende al ĉiuj Eŭro-ŝtatoj; se mi loĝus en unu el tiuj, mi certe aĉetus kafojn kaj teojn nur de ĝi.

* * *

HEJMINSTRUADO estas kontraŭleĝa en moderna Germanio. Je la grado, ke io ajn plu surprizas min, tio surprizas min.

Mi antaŭ kelkaj jaroj instruis la latinan en usona hejminstrua aranĝo. Nuntempe en ĉiuj angleparolaj landoj estas konsiderinda kvanto da hejminstruado; ankaŭ ŝajne en Slovenio. Motivoj: malbona kvalito de publika instruado, kaj religio.

Plia informo pri la germania situacio ĉe Schulbildung in Familieninitiative e.V.

reen al la indekspaĝo

25a Februaro, 2008.

EVENTOJ
"La mistera tero jam ne teras nek misteras" —
pensas ekspoetoj, lavante siajn manojn pri l' afero:
"Rigardu la Ĉielon: atomoj kaj partikloj aglomeras
ĝin per gravito kaj pro fortoj gutas la apero."
Aldonas opiniestroj: "Ni jam iris al la dista luno:
ĝi ne plu pendadas en aero, okulo de la nokto,
spektanto de l' epokoj, disĉiplino de la suno:
por io jam solvita kiel taŭgas findekokto?"
"Jes," respondas la poeto milde. "Tempo ja forpasas
kiel en sonĝo. Kavaliroj el Apokalipsa libro,
alkurante nin, eventojn al ni lasas, eĉ plulasas,
traskuas eĉ, per sia fajna, fajna kribro."
— KM
reen al la indekspaĝo

24a Februaro, 2008.

LUCIDA SONĜADO (lucid dreaming, klares Träumen, rêver lucide ktp): esti "en sonĝo" kaj samtempe scii, ke oni estas "en sonĝo". Pri tio mi — tute neatendite — sukcesis antaŭ du noktoj trian fojon. La sukcesoj ege surprizas min, ĉar mi ne havas sistemon, nek metodon, nek teorion; mi malmulte atentas ekzemple retejojn kaj librojn pri la temo.* Sed mi faris iujn malkovrojn, kiuj eble interesos al aliuloj.

Ŝajne estas avantaĝo, se ĉiam aŭ preskaŭ ĉiam oniaj sonĝoj apartenas al unu speco. En mia kazo (kiel mi antaŭ kelkaj jaroj hazarde blogis), mi oftege, fakte preskaŭ ekskluzive, sonĝas pri iuspeca vojoperdo. Mi estas en granda urbo aŭ granda labirinta konstruaĵo kaj vane serĉas eliron. Longe mi nomis tiajn sonĝojn "koŝmaroj" sed ili nun tiel oftas, ke la koŝmareco laŭgrade malaperas. Kaj tiaj sonĝoj lucidiĝas, kiam mi pensas (en la sonĝo): "Ehe! Jen denove tiu vojoperdo." Alidire, la sonĝospeco tiel oftas, ke mi eĉ dum la sonĝo rekonas la situacion.

En la lasta okazo, la sonĝo estis ege realŝajna. Tiel realŝajna, ke kiam la sonĝo fariĝis lucida, mi efektive sentis necertecon. Mi ege suspektis, ke mi estas en sonĝo, sed ne kun plena certeco. Sekve mi pensis: "Jen ioma risko." Sed mi plonĝis antaŭen; kaj tuj poste, malaperis la necerteco.

Ŝajne estas du paŝoj. Unue, kiam la sonĝo lucidiĝas, oni volas vekiĝi. (Mi povas tre facile vekiĝi laŭvole, sed tio estas alia rakonto.) Oni devas fari decidon, ĉu resti en la sonĝo aŭ ne. Sed la lastan fojon, estis aparte neagrabla okazaĵo meze en la sonĝo, kaj — kvankam estis nenia kialo timi ion, ĉar mi sciis, ke mi estas en sonĝo — mi pro timo elektis vekiĝi. Tio estis stulta, kaj venontfoje espereble mi rezistos la impeton vekiĝi.

Kiel regi. direkti, la sonĝon? Mi estas tion lernanta. Ĝis nun mi simple (en la sonĝo) imagas deziratan scenon, kaj ĝi okazas. Sed ĝis nun tio ne iras tute glate.

* Tamen mi profitis de la observo de Lynne Levitan, defende al la termino "lucida" ĉi-kuntekste: ŝi atentigas, ke en la psikiatrio, "lucida" paciento estas "bone orientita tempe, loke, kaj persone". Ŝajne en la kutima lingvouzo, sonĝo "estas lucida" se la sonĝanto "estas lucida" — scias, ke ŝli sonĝas.
reen al la indekspaĝo

23a Februaro, 2008.

Skribis "Xeno" (Clemens Fries), babileja amiko, el Karlsruhe:

Saluton Ken!

Vi sendube jam ricevis sufiĉe da mesaĝoj pri la dancistino, sed mi simple volas proponi mian metodon por turnigi ĝin: Mi koncentriĝas al ŝia piedpinto. Kiam mi faras tion, mi eĉ vidas ŝin ŝanĝi la direkton ĉiufoje kaj pro tio aspektas kiel mi ĉiam vidas ŝian dorson.

Cetere, mi iom dubas je la cerbopartklarigo sed tamen tre interesa animacio.

Certa pri la neŭrologia klarigo mi ne pretendas esti, ne estante fakulo; la originalo aperis en oktobro de la pasinta jaro en la Daily Telegraph: http://www.news.com.au/dailytelegraph/story/0,22049,22535838-5012895,00.html.

* * *

AD MINOREM PARATUS? Mi ĉiam miras pro la nekredeble subtilaj specifaĵoj, kiujn juristoj povas trovi en la ĉ. 16-paĝa usona konstitucio. Sed Komandanto Karl Engelbrektsson, de la sveda Nordia Batalgrupo, superas la usonanojn. Li laŭdire trovis bazon por senpenisigi la leonon sur la blazonŝildo de sia batalgrupo en — Rezolucio 1325 pri Virinoj, Paco, kaj Sekuro de la UNa Sekura Koncilio.

La raporto troviĝas en The Local, sveda gazeto en la angla. Ne estas detaligate, kiel la komandanto trovis la konsilon en la rezolucio.

reen al la indekspaĝo

22a Februaro, 2008.

Bertilo faris unikan eksperimenton pri la dancistino (vidu hieraŭ):

Kara Ken,

Dankon pro tiu brila cerborompaĵo!

Unue mia dancistino insistis danci laŭhorloĝe, kaj mi neniel povis konvinki ŝin ŝanĝi direkton. Por Birke estis unue inverse, sed preskaŭ tuj ŝi ŝanĝis por Birke la direkton, kaj obstinis resti tie. Birke ŝajne iom pli emas je la maldekstra cerboduono - laŭ tiuj testoj - dum mi emas je la dekstra. (Oni povus antaŭe ĵuri pri la inverso!)

Sed mi eltrovis artifikon por trejni la ŝanĝokapablon:

Mi malfermis du fenestrojn (aŭ pli!) kun po unu dancistino, kaj metis ilin unu apud la alian. Post kelkfoja reŝargado de unu el ili, mi atingis, ke ili turniĝu pli-malpli spegulbilde. Rigardante du tiajn spegulinojn samtempe mi subite povis vidi la direkton ŝanĝiĝi. Post iom da tempo mi eĉ povis ĝui la vidon de du dancistinoj turniĝantaj en du malsamaj direktoj, kaj post tio mi iom post iom ekkapablis laŭvole ŝanĝi iliajn direktojn.

Tre amuze (kvankam iom kapodolorige)!

Amike,
--
Bertilo Wennergren (http://bertilow.com)

Sen ia dubo vi faris sciencan trarompon; al kiu alia venus en la kapo tia ideo? :) Via maldekstra hemisfero laboras ekstre... sed ni jam sciis tion, amiko.

Victor Sadler skribis samteme:

Amuze. Se mi fiksas la rigardon al la supra korpoparto, mi sukcesas vidi konstantan osciladon inter dekstruma kaj maldekstruma turnigxoj, tiel ke la kompatindulino neniam sukcesas turniĝi pli ol 180 gradojn.

Ve. Ĉiuj volas superruzi la taskon.... :)

reen al la indekspaĝo

21a Februaro, 2008.

ĈI TIU SILUETA ILUZIO estas interesa. Kiam oni vidas la virinon pirueti horloĝdirekte (dekstrume) oni uzas la dekstran cerbhemisferon; kiam oni vidas ŝin pirueti malhorloĝdirekte (livume) oni uzas la maldekstran cerbhemisferon.

Ŝajne estas homoj, kiuj nur povas vidi la piruetadon unudirekta. Aliaj (mi ekzemple) vidas ĝin jen horloĝdirekta, jen male. Iuj homoj povas mem elekti laŭplaĉe, kaj do regi sian hemisferecon (mi ne).

Preskaŭ ĉiuj scias nuntempe, ke ĝenerale la dekstra hemisfero okupas sin pri sentoj, imagipovo, kredado, spacperceptoj, k. s. dum la maldekstra okupas sin pri logiko, planado, organizado, rezonado k. s. Kutime (ĉe plej multaj homoj) la lingvo "enestas" la maldekstran, sed kelkaj facetoj de la lingvouzado apartenas al la dekstra cerbo.

Sed la cerbo estas tre fleksebla organo, kaj kiel ĉe aliaj korporganoj (memoru, ke mi armetempe estis kururgia helpanto!), unuopuloj malsamas inter si. Se ĉies cerboj estus perfekte samaj, tiutema esplorado estus multe pli facila, ol ĝi estas.

reen al la indekspaĝo

20a Februaro, 2008.

VORTOSORTOJ, 31. LA KURIOZA VORTO 'OVONASKA'. Vivestaĵoj, kiuj reproduktas siajn speciojn per ovoj, estas (en vortaroj, k.s.) "ovonaskaj". Kurioza trajto de tiu vorto tamen estas, ke laŭ kutimaj komprenoj de la koncernaj vortelementoj, ne eblas naski ovon, nek naski per ovo (?).

En NPIV-2002 sub 'naska' ekzemple ni trovas "ovonaska: reproduktiĝanta per demetitaj ovoj". (Fakte la verboj kutime uzataj kun ovoj ja estas 'demeti' aŭ 'ellasi'.) Kaj sub 'birdo' ktp. en la PV-oj ankaŭ troviĝas 'ovonaska'. (La angla oviparous, la franca ovipare ktp. utiligas latinan vortelementon derivitan de parere, kiu havis la ĝeneralan sencon 'estigi'.)

En la bona vortaro de Fernando de Diego ovíparo redonas 'ovodemeta'. 'Ovodemeta' tamen, kredeble pli bona vorto (kvankam en la difino kaj ekzemploj de 'demeti' en NPIV-2002 estas nenia sugesto pri demetado de ovoj: NPIV-e oni demetas vestojn, ion abstraktan, kaj likvojn) ne estas multe uzata, almenaŭ rete.* 'Ovodemeta' ricevas nur 8 trafojn per Guglo, kompare kun 731 'ovonaska'. Tiu lasta do ŝajne enradikiĝis.

Vortoj estas nur vortoj, kaj lingvoj fame perversas. Mi restas en ioma dubo, tamen, ĉu eblas naski ovon. La difino de 'naski' en NPIV-2002 estas "eligi el si idon". Figurasence kompreneble eblas "naski" ion ajn, kun la ĝenerala senco "estigi (ion abstraktan)". Sed ovo ja ne estas abstraktaĵo. Testu Vin mem pri ekz. "La kelonio amblis pene sur la strandon kaj naskis 200 ovojn." (?) Eĉ la pera interpreto dubindas laŭ mi: "Testudo naskas siajn idojn per ovoj." (?)

* 'Demeti' ŝajne estas la preferata verbo ankaŭ en La natursciencaj terminoj en la Nova PIV de Klaŭdo Roux. Vidu ekz. Figuron 1.
reen al la indekspaĝo

19a Februaro, 2008.

Skribis afable Victor Sadler rilate mian blogeron de la 14a, "La temposago kaj ties implicaĵoj":

Vi memorigis min pri la filmo 'Memento', kiu prezentas rakonton de fino ĝis komenco. (Mi trovis ĝin escepte konfuza...) Vidu http://www.philobiblon.com/isitabook/cinema/.

Bele konstati, ke vi ankoraŭ verkas. Mi (eble pro malkonektiĝo disde la Movado dum kelkaj jardekoj) laste admiris viajn verkojn en la JEN-epoko.

Blogu plu!

Victor Sadler

Jes ja, multoblaj analepsoj en filmo sendas mian manon al la poŝo por kajereto kaj krajono, kaj sopirigas lumon por skribi.

Mi ne spektis "Memento" sed legis (pro via stimulo) kelkajn recenzojn. Iu Vasudha Gandhi skribis al Roger Ebert, la fama usona film-kritikisto, pri "truo" en la intrigo: se la lasta memoro de Leonard (la amneziulo) estis la morto de lia edzino, kiel li memoris tamen, ke li suferas pro perdo de mallongdaŭra memoro?

Dankon pro viaj bonkoraj vortoj. Post la JEN-epoko mi adiaŭis la movadon kaj ne movadumas eĉ nun.

reen al la indekspaĝo

18a Februaro, 2008.

MIZERA — SED SENDEPENDA. La irlanda poeto Yeats iam skribis:

Parnell came down the road, [Parnell venis laŭ la vojo;]
he said to a cheering man: [li diris al huraanta viro:]
"Ireland shall get her freedom ["Irlando ricevos sian liberecon]
And you will break stone." [kaj Vi dispecigos ŝtonon."]

Charles Parnell (1846-1891) porbatalis kaj gajnis la rajton de memregado por Irlando en la 19a jarcento. Dispecigado de ŝtono (por fari gruzon) estis tipa prizona laboro.

reen al la indekspaĝo

17a Februaro, 2008.

ĈU EVA AŬ SOFIO? La kutima opinio estas, ke la virino en la fama volboplafona fresko de Mikelanĝelo, la "Donnadio", estas Eva. (Multaj spektantoj de la pentraĵo eĉ neniam rimarkis la virinon.) Se jes, ŝi aperas kvazaŭ en la Ĉielo antaŭ ol ŝi kreiĝis el la ripo de Adamo. Sed nenie en la kristanisma tradicio, laŭ mia scio, estas doktrino pri homa ekzisto antaŭ kreo/naskiĝo. Alia hezitigilo estas tio ke la kreo de Eva estas traktita en aparta fresko, tuj apud la "Donnadio", en kiu ŝi kiel kutime originas el la ripo de Adamo.

La alternativa opinio estas, ke la virino, ĉirkaŭ kiu Dio ripozigas la brakon, estas Sofio — la ina principo de la Dieco kaj personigo de la Saĝo, rolanta en la hebrea, la (neo)Platonisma kaj ankaŭ en la kristanisma tradicioj. Kompreneble Sofio pli gravas en la orientaj eklezioj, ol en la okcidentaj, kie tamen ne malmultaj teologoj identigis ŝin kun la Virgulino.

Kiu skribis pri Sofio en la okcidenta tradicio? Aŭgustino, en la 5a jarcento, duonjarmilon antaŭ Mikelanĝelo, kiu tre facile povintus koni la tradicion. Biblie, en la Sentencoj de Salomono, estas tre interesa partaĵo (kiun Mikelanĝelo povintus ankaŭ koni). Ĝi nomiĝas la kanto de Sofio (Saĝo):

La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo,
Antaŭ Siaj kreitaĵoj, tre antikve.

Antaŭ eterno mi estis firme fondita, en la komenco,
Antaŭ la kreo de la tero.

Kiam ankoraŭ ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita,
Kiam ankoraŭ ne ekzistis fontoj, ŝprucigantaj akvon.

Antaŭ ol la montoj estis starigitaj,
Antaŭ la altaĵoj mi estis kreita;

Kiam la tero ankoraŭ ne estis farita, nek la kampoj,
Nek la komencaj polveroj de la mondo.

Dum Li firmigis la ĉielojn, mi jam estis tie;
Dum Li desegnis limojn sur la supraĵo de la abismo,

Dum Li fortikigis la nubojn supre,
Dum Li firmigis la fontojn de la abismo,

Dum Li donis Sian leĝon al la maro,
Por ke la akvoj ne transpaŝu siajn bordojn,
Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero:

Tiam mi estis ĉe Li kiel konstruanto;
Mi estis la ĝojo de ĉiuj tagoj,
Ludante antaŭ Li ĉiutempe.

Mi ludas sur Lia mondo-tero;
Kaj mia ĝojo estas inter la homidoj.

— Sentencoj viii.22-31

Nu... ni neniam scios la intencojn de Mikelanĝelo. Kial virino fariĝis simbolo de la saĝo? Mi nur povas mencii frazeton el la Platon-dialogo Fedro, temantan pri iu pruvo dum filozofia diskuto: "Nia pruvo certe persvados la saĝulojn, kvankam ne la erudiciulojn." (Fedro 245c). Kaj temante pri Platonaj dialogoj, estas ankaŭ la mistera Diotima en Simpozio 201d-212b, virino, de kiu Sokrato supozeble lernis ĉion, kion li sciis, pri la ĝenerala temo 'la amo'.

reen al la indekspaĝo

16a Februaro, 2008.

LA SONFOLIO
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Klere cerbumante, mia koro studis juste,
kaj mia kor' honeste febris, tre moderne,
sed mezepoke kaŝ-algebris.
Amatinon serĉis mi, al kiu min dediĉi
ardanime kaj eterne.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Pro la cerbumado mi ne povis dormi;
dum la noktoj nur maldormo ardis. Kaj pro tio
mi endormiĝis per sonatoj, Abelardis
al nevidebla Heloizo, kaj per muziko sinkis
en la dormon sub la sonfolio.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Unu nokton, post elŝalto de la lampo —
la muziko mem ŝi estis! — tamen
mi en mia cerbo surda restis
kiel la astronomo, nokton ignoranta,
per nuraj nombroj ne moviĝis amen.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Nun la servistino iĝis mastro de la domo
kaj la piliero ponto. Ne temis pri komforto
sed pri vero el la sola vera fonto:
la frukto de la arbo de la vivo
estas mem la frukt-ĝardeno kaj la horto.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM
reen al la indekspaĝo

15a Februaro, 2008.

NOVA DEBATO PRI TEMPO EN LA EVOLUCIO. Kelkfoje mi jam blogis pri tempoproblemoj en la evolucio. (i) Dum la dua duono de la 20a jarcento, ni puŝis la originon de la vivo pli kaj pli fruen, ĝis nuntempe (malkiel en ekz. la 60aj jaroj) ni prenas serioze la ideon, ke la vivo venis al la tero, tute aŭ parte, el la spaco, pere de kometoj, aŭ alimaniere (la "sem-teorio"). (ii) La plej fruaj desegnaĵoj de la prahomoj tre ofte estas abstraktaj; logike, abstraktigo devus sekvi realismon. (iii) En la kavernoj, tre fruaj pentraĵoj iafoje ŝajnas teknike pli bonaj, ol la postaj. Ktp, ktp.

Nun ekestas nova konflikto pri tempo. En la aktuala numero (januaro 2008) de Scientific American, raportiĝas multe da evidento, rezulte de esploroj de Richard Wrangham (ĉimpanzo-specialisto), ke nur kuirita manĝaĵo, aparte kuirita viando, ebligus al la frua homo (Homo erectus) grandan cerbon. La cerbo de Homo erectus estis 50%-e pli granda, ol tiu de ties praulo, Homo habilis. Tio devus rezulti de kuirita manĝaĵo, kio ebligas pli rapidan maĉadon kaj digestadon, ol kruda manĝaĵo.

La problemo estas, ke laŭ cetera evidento, kuirado de manĝaĵo inter prahomoj komenciĝis nur antaŭ proks. 500.000 jaroj. Sekve en sia nuna stadio la trovoj de Wrangham ne estas ĝenerale akceptataj.

Estas rete legabla raporto pri la esploroj de Wrangham ĉi tie.
reen al la indekspaĝo

14a Februaro, 2008.

LA TEMPOSAGO KAJ TIES IMPLICAĴOJ. La temposago* — la tempo kiel fluo, kiel ĝin spertas vivestaĵoj — havas jenajn trajtojn laŭ la anglalingva Vikipedio:

(i) Ĝi estas vigle agnoskata de la konscio;
(ii) Ĝi nepras en nia racia kapablo, kiu diras al ni, ke sen ĝi la mondo estus sensenca;
(iii) Ĝi ne rolas en la fizika scienco, krom en esploroj pri la organizo de aro da unuopaĵoj.**

Legante tion mi pensis pri la multaj manieroj, laŭ kiuj ni homoj defias la temposagon. Mito ekzemple — aparte tiu speco de mito, kiu kutime nomiĝas "eksplika mito" — estas rakonto verkata retroire. Ĉar ni ĉiam komencas ĉe tio, kio bezonas klarigon. Sed, ĉar rakonto devas rezulti, ni tipe inventas falsan komencon. La homa lingvo ne ebligas rakonti retroiren, ĉar en ĉiu ero de tia rakonto, necesus ripeti ĉion, kion oni jam diris, por eviti forgeson pri kio temas.

Kaj ni ĉiam verkas la enkondukon post la verkado de la libro, tamen nomas ĝin "enkonduko". Jen alia speco de inventata komenco. Simile teoriumado en ajna esplorkampo: la prezento de la teorio komenciĝas pri aksiomoj, tiam elementoj, tiam rilatoj inter elementoj, kaj tiel plu; sed tio ne estas la maniero, laŭ kiu la teorio fakte konstruiĝis. Kaj post la apero de sia verko, aŭtoro ofte detruas la malnetojn — la veran komencon — tiel ke lia verko povu komenci "Paĝo 1".

Kaj fine: ni inventas ankaŭ finojn, sed ne trovas ilin, ĉar tiu senartifikulo, kiu unue demandis "Kio estis antaŭ la komenco?" povas egalrajte demandi "Kio estos post la fino?"

En sonĝoj la temposago evidente estas iluzio. Jen la pruvo: dum Via sonĝo ekestas en la reala mondo ia subita bruo. La bruo vekas Vin; kaj tiam Vi memoras, ke en Via sonĝo estis diversaj eventoj, kies logika kulmino estis la bruo. Sed reale Vi tuj vekiĝis pro la bruo. Sekve en la sonĝo pasis tempo, kiu en la reala mondo tute ne pasis.

Ĉu la tempo ekstersonĝe ankaŭ estas iluzio? Kaj se jes, kiel diferencas la vivo disde sonĝo? Se mi scius la respondojn, mi certe dividus ilin kun Vi!

* La esprimo the arrow of time ŝajne originis ĉe brita astronomo Sir Arthur Eddington.
** Ĉar temas pri vikipedio, eble (iii) ne tute ĝustas.
reen al la indekspaĝo

13a Februaro, 2008.

TIMIG-CITILOJ : POLTRONARMILO DE LA SENARGUMENTULOJ. Estas multaj taktikoj, kiujn oni uzas nuntempe, manke de argumentoj kaj evidento (aŭ, pli verŝajne, kiam oni eĉ ne scias, kio estas argumento kaj/aŭ evidento); unu estas citmarkoj:

La "teroristoj" venis en la placon kaj "murdis" dekojn da "senkulpaj" homoj; tiam alkuris la "polico" kaj...

La rezulto estas, ke nun citmarkoj estas ducelaj. Ili povas indiki, ke oni nur volas distancigi sin de la uzo de tiu kaj tiu specifa vorto, atribuante ĝin klare al alia homo. Sed tiuj markoj povas ankaŭ indiki simplan malestimon al la uzinto de la koncerna vorto, sen la neceso doni kialojn. En tiu lasta funkcio, la poltrona funkcio, nomiĝas la citmarkoj ekde la 50-aj jaroj en la angla scare-quotes, "timig-citiloj".

Vere estas puzlo, kiam oni ne volas ofendi, sed vere nur citi vorton, kiel fari tion. La simila rimedo "t. n." ankaŭ estas riska. Se oni daŭrigos tian poluadon de nia diskurso, baldaŭ ne plu eblos entute diskuti sen miskompreniĝi.

reen al la indekspaĝo

12a Februaro, 2008.

NOVA EINSTEIN : INTERNACIA KANDIDATARO. La aktuala numero de la scienc-populariga revuo Discover (Marto 2008) mencias ses homojn, "unu el kiuj povus esti la nova Einstein". La grupo konsistas el du usonanoj (Garrett Lisi kaj Ed Witten), unu anglo (Stephen Hawking), unu italo (Giovanni Amelino-Camelia), unu grekino (Fotini Markopoulou-Kalamara*), kaj unu israelano (Mordehai Milgrom). (Se Israelo estos "forviŝita de sur la paĝo de la tempo", tiun lastan ni adiaŭos, parenteze.)

Einstein faris fundamentan decidon en 1905: li decidis fidi je la matematiko. La ekvacioj de Maxwell postulis konstantan lumrapidon, do Einstein akceptis konstantan lumrapidon. De tiu konstato venis la speciala teorio pri relativeco, poste konfirmitaj per eksperimentoj. Tio lanĉis la veran nuntempon, kiam fundamenta esplorado tre inklinas "preni la matematikon serioze", laŭ Richard Panek, unu el la kontribuantoj al Discover.

Kaj el tiu fundamenta nova respekto al la matematiko viciĝas la bizaraspektaj teorioj de la nuntempo. Estas iom ironie, ĉu ne, ke malakceptinte religiajn kosmologiojn de la pasinteco sur la bazo de ties absurdo, ni nun devas akcepti ekzemple 248 dimensiojn, plejparte nevideblajn; multoblajn universojn; kaj simile. Sed tielas. Nenio, ŝajne, estas en si mem absurda.

* Ŝi loĝas kaj laboras en Kanado.
reen al la indekspaĝo

11a Februaro, 2008.

VORTOSORTOJ, 30: UZINO, FABRIKO. Mi ĉiam diras al E-istoj, ke mi iam laboris en uzinoj kaj fabrikoj, kaj en unu uzino mi fariĝis inspektoro. Sed laŭgrade mi lernis, ke eĉ en la franca oni iafoje uzas usine kaj fabrique sinonime. NPIV-2002 (kaj same Reta Vortaro) difinas 'uzino' kiel specon de fabriko. Mi uzas 'uzino' en la senco de la germana (mechanische) Werkstatt, angle machine shop. Ĝi ne estas precize fabriko, ĉar ĝia precipa celo ne estas amasproduktado.

Uzino (almenaŭ laŭ mia lingvouzo) estas maŝina laborejo, kie oni prilaboras malgrandajn kvantojn da objektoj per ilmaŝinoj (torniloj, premboriloj, freziloj, k.s.), kutime laŭ fajnaj specifoj. La tasko de uzina inspektoro estas kontroli la specifojn. En mia uzino ni faris armilopartojn, kies efektivajn funkciojn ni eĉ ne sciis. Ofte en uzino oni faras modelojn de objektoj, kiuj poste amasproduktiĝas en fabrikoj.

Ambaŭ vortoj venas fine de la latina. 'Uzino' ŝajne estas ŝlifita formo de la malfrua officina, kaj 'fabriko' devenas de fabrica 'lerta metio'. Ŝajne la plej frua signifo de la franca usine estis 'akvo-muelilo'.

reen al la indekspaĝo

10a Februaro, 2008.

Walter Klag daŭrigas pri alia aspekto de la aktuala temo: avantaĝo de eŭropanoj en la interpreto de E-a teksto:

Kara Ken!

Mi prenis jenan tekston el Ĉina Radio:

"Vespere de la 7-a de februaro, raportisto informiĝis el ((la)) ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj, ke dum ((la)) Printempa Festo diversaj lokoj plue donacas monon kaj objektojn al plagitaj regionoj. ?is (18:00) ((de)) ((la)) (7-a) ((de)) ((februaro)), donacitaj ((mono)) kaj objektoj valoras (1,02) miliardon da (juanoj de renminbi)." (http://esperanto.cri.cn/)

(en krampoj: nombroj kaj propraj nomoj; en duoblaj krampoj: ripetitaj vortoj.)

Se mi rigardas la tekston nur el germana vidpunkto mi komprenus absolute nenion.

Se mi scias la finaĵojn -o(j)(n) kaj -a(j)(n), mi komprenus: februaro, Ministerio, Civilaj, Festo, diversaj, objektojn, regionoj, miliardon. Tamen mi devus jene pensi: Ministerium ... um estas finaĵo. Diverse ... e estas finaĵo. Milliarde ... en Esperanto ne ekzistas duoblaj konsonantoj kaj e estas finaĵo.

Do: el 35 vortoj mi komprenus nur maksimume ok vortojn!

Por kompreni longan tekston, oni devas kompreni pli ol 99%, eble 99,9% de la vortoj!

Mi volas diri: Kvankam multaj vortradikoj venas el hindĝermanaj lingvoj (oni ilin parolas en 5 kontinentoj), la avantaĝo por eŭropano estas ne tre granda.

Salutas Walter

Temas pri Ĉina Radio Internacia ( http://esperanto.cri.cn/). Mi aŭskultis tie raporton pri la katastrofoj sed ne povis trovi precize la tekston, kiun vi analizis. Sed mi tute komprenas vian dirvolon.

Ŝajnas al mi, ke via ekzemplo de E-o uzata en ĉina medio apogas mian aserton pri la avantaĝo de eŭropanoj en la uzado de E-o. Tiu avantaĝo montriĝas en la tuta uzebleco, kaj lingva kaj enhava. Nur ĉino plene komprenus la tekston, ĉu ne vere? Kompare kun Pola Radio, la diferenco estas granda. Ĉar Pola Radio estas eŭropeca, kaj lingve kaj enhave, eĉ mi, usonano, komprenas ĝin, krom lokaj kaj personaj nomoj, pri kiuj mi povas informiĝi laŭplaĉe per la reto (hazarde mi komprenas sufiĉe bone la polan skribsistemon). Kaze de la ĉinaj nomoj ktp, ne estas ŝanco, ke mi identigos ilin.

Sed la precipa avantaĝa faceto estas, kompreneble, relativa lernebleco. Statistika evidento ke bona orientazia E-o dependas de jama scipovo de aliaj eŭropaj lingvoj ne haveblas (kiuj farus la necesan esploron?). Sed la vasta anekdota evidento ne tute ignorindas. Mi iam konis koreon kun bona E-o, kiu longe asertis, ke li scipovas nur E-on kaj la korean. Jen escepto! mi pensis. Sed finfine ja montriĝis, ke li legas la anglan tre bone, nur ne sentas sin kapabla paroli ĝin laŭ komprenebla maniero, kio ŝajne sufiĉe oftas en tiu mondoparto.

reen al la indekspaĝo

9a Februaro, 2008.

Skribis Walter Klag el Vieno pri la hieraŭa temo:

MALJUSTECO KAJ LA ANGLA

Mi pli volonte parolus pri ekonomia malavantaĝo ol neegaleco.

1) La aŭstria eduksistemo bezonas jare 500 milionojn da € por pagi instruistojn de la angla. Kromas elspezoj por interpretistoj kaj tradukistoj. Angle parolantaj popoloj ŝparas tiun sumon.

2) En kelkaj postenoj oni postulas regadon de la angla kiel denaska lingvo. Tio estas maljusta.

3) Se la angla rolas kiel "internacia" lingvo, tiam la denaskangloj parolas plimalpli bonan anglan, la aliaj parolas BSE (bad simple english). La komunikado estas nesimetria.

4) En la restoracio de la UN en Vieno mi observis jenon: Ĉe tablo sidas angleparolante a) anglo aŭ usonano; b) hispano aŭ simile; c) japano. Ili "interkomunikas": La anglo parolas bone, daŭre, laŭte. La hispano foje diras mallongan frazon. La japano diras nenion, foje, iom tro poste, ridas. Ĉu egalnivelas?

Temas nur pri faktoj, ne pri kontrauanglismo.

Salutas Walter

Tute pravas ĉio, kion vi diras. Tamen maljusta estas tia situacio, kie la avantaĝoj de unu grupo forprenas ion de alia grupo (krom se haveblas, kiel mi diris en mia eseeto, speciala teorio pri justeco). Ekzemple vi prave diras, ke "angle parolantaj popoloj ŝparas tiun sumon." Sed mi demandas: se ankaŭ angle parolantaj popoloj devus pagi tiun sumon, kiel tio helpus la aŭstrojn?

Imagu ke vi suferas, kaj mi ne suferas. Kiel helpus vin, se ankaŭ mi suferus?

Tia distingo inter maljusteco kaj envio respondas al viaj punktoj (1), (3) kaj (4). Pri (2), ja estas idiote, se oni postulas indiĝenecan nivelon de anglalingva scipovo, se tio ne necesas. Principe estas la rajto de dunganto postuli iujn ajn specifojn, eĉ la koloron de la hararo, sed ene de la leĝaro. Tio estas do laŭ mi jura problemo pri diskriminacio.

reen al la indekspaĝo

8a Februaro, 2008.

KIAL ANTI-ANGLISMO BEZONAS SPECIALAN TEORION PRI DISTRIBUA JUSTECO

Lingua franca estas loke neŭtrala lingvo, kiu, venante en regionon de eksterlando, servas en tiu regiono kiel komuna lingvo, kutime provizore. Memevidente la angla lingvo, danke al du faktoroj — la brita imperio kaj la ekonomia-komerca influo de Usono — nun rolas, kaj kreskas, kiel lingua franca de granda parto de la mondo. Tio rezultis el la "libera merkato" — la sama, kiu kreis mem la bezonon de lingua franca.

Multaj malamantoj de la angla lingvo ŝajne bazas sian naŭziĝon sur la nocio "justeco": por tiuj jes estas fakto, ke la angla rolas kiel ĝi rolas, kaj eble eĉ estas fakto, ke tio okazas rezulte de liberaj elektoj de generacioj de homoj; tamen la situacio ne estas "justa", kaj estas nia devo oponi ĝin, almenaŭ buŝe. Do mi interesiĝis pri la demando, ĉu ekzistas valida koncepto de justeco, laŭ kiu la nuna rolo de la angla en la mondo maljustas.

Estas evidente, ke temas pri distribua justeco. Sed, kiel mi ofte atentigis, estas grava diferenco inter maljusteco kaj nura envio, kvankam ni konstante pretervidas tiun diferencon. Konsideru la laŭ mi ĝustan rezonadon:

(i) Pro la lingva diverseco en la mondo, necesas iu lingua franca, kiun ĉiuj devas studi en la lernejaj sistemoj de la progresintaj landoj.

(ii) Se tiu interlingvo estus neŭtrala, kiel kutime estas regiona lingua franca en sia regiono, neniu havus avantaĝon. Sed, ĉar la mondangla ne estas neŭtrala — la anglalingvanoj havas avantaĝon — oni taksas la situacion maljusta.

(iii) Tamen la situacio ne estas nul-suma: se ekzemple germano devas studi la anglan en sia lerneja sistemo, la fakto, ke ekzemple anglo ne devas studi ĝin, forprenas nenion de la germano. La germano devus studi la lingua franca ĉiaokaze, eĉ se ĝi estus neŭtrala. Alidire la sola diferenco inter neŭtrala interlingvo kaj neneŭtrala interlingvo estas, ke en la kazo de la lasta, iuj havas avantaĝon; sed tiu avantaĝo ne aldonas ion al la tasko de tiuj, al kiuj mankas la avantaĝo.

(iv) Distribua maljusteco certe ekzistas en nul-sumaj situacioj. Sed teorio pri justeco, laŭ kiu nenul-suma situacio estus maljusta, devus proponi egalecon kiel valoron en si mem.

(v) La idealo de egaleco aludita en (iv) devus ne konflikti kun la idealo de diverseco, valoro vaste akceptata en la nuntempa mondo. Estas do la tasko de anti-anglistoj proponi teorion pri justeco de la speco aludita en (iv).

Fina punkto por E-istoj: E-o kiel ĝenerala lingua franca ne estus neŭtrala en precize la sama senco, en kiu la angla ne estas neŭtrala: iuj havus avantaĝon — la eŭropanoj. Tio estas ne neebla fakto pri E-o. Ĝenerala uzado de E-o do nur plivastigus la privilegiatan grupon.

reen al la indekspaĝo

7a Februaro, 2008.

Pri anglalingvaj gazet-titoloj oni prave miras, sed en Le Figaro International mi vidis titolon:

Les raviolis de la discorde ravivent les tensions en Asie.

"Les raviolis de la discorde"? Mi neniam regos la francan...

* * *

STATISTIKAJ LUDOJ DE NIA TEMPO

Jinĉjo: "Inter 1937 kaj 1938, 7.000.000 rusoj arestiĝis, 1.000.000 ekzekutiĝis, kaj 2.000.000 estis murditaj pro la subhomaj kondiĉoj de la gulagoj."

Janĉjo: "Mensogoj, ĉiam mensogoj kaj troigoj. Jam sufiĉe da dramo. Kial oni ne diras la veron? Temas pri nur 6.434.323, 967.767 kaj 1.874.880."

* * *

Imagu, kiel profunda estus la oceano, se en ĝi ne estus spongoj. (Steven Wright)

Unu fojon mi legis tutan vortaron. Mi prenis ĝin por poemo pri ĉio. (Steven Wright)

* * *

reen al la indekspaĝo

6a Februaro, 2008.

JAM LONGE NI SOPIRAS ORIGINALAJN VERKOJN sufiĉe bonajn por esti tradukataj alilingven, kio multe levu la gradon de publika respekto al nia lingvo. Alilingven tradukitaj E-verkoj jam ekzistas kompreneble, ĉar eblas ĉion traduki se oni volas; sed plej efika estus iuspeca furoro ĉu ne. Tiurilate mi havas tezon.

Mia tezo estas, ke ĉar multaj detaloj de la E-gramatiko ne estas fiksitaj, E-o estas tre kuntekst-dependa. Ĉar ni ne disponas pri komuna eksterlingva kunteksto, tiu kuntekst-dependeco devas esti plejparte lingva. Sekve maksimuma klareco haveblas je la kosto de plia lingva kunteksto, ol kutime necesas en la etnolingvoj. Tio siavice havas efikon sur nia verkstilo.

Se mi pravas, tradukoj el E-o atendeble estos, en la riceva lingvo, des pli malsubtilaj kaj malkompaktaj, ju pli klaraj la originaloj. Tio tendencigos al interpretemo aŭ "reverkado dum tradukado" en la kazo de beletraĵoj. Ne tre optimisma prognozo; sed ja nur temas pri tezo.

reen al la indekspaĝo

5a Februaro, 2008.

JEN MIA IAMA AMATINO, la skot-gaela kantistino Christine Primrose. Nu, ŝi ne vere estis mia amatino; fakte mi neniam konatiĝis kun ŝi. Sed ŝi senscie servis por iom malstultigi min, antaŭ multaj jaroj.

Mi estis en iu urbego, eble Milwaukee, mi ne memoras... kaj estis programo de kelta muziko — muziko, kiu tiutempe ege interesis min (kaj milionojn da aliaj homoj). Mi ĉeestis la programon, kaj unu el la prezentantoj estis Christine Primrose. Ŝi tiam estis kompreneble pli juna, ol en la foto (same mi). Dum sia kantado, kiu kompreneble plene ĉarmis min, ŝi rigardis senĉese min! Imagu la efikon sur romantikema koro. Ŝi vidas min, ŝi rigardas min; tio devas havi profundan signifon. Kaj tiu ekcito daŭris longe poste ĉe mi.

Sed fine mi lernis (ĉar mi multe pli legis, ol pensis), ke oni ofte rekomendas al profesia kantist(in)o elekti unuopulon en la aŭskultantaro, kaj kanti "al tiu homo". Supozeble tiu rimedo evitas kulistimon. Ŝi elektis min nur lotece! Ja mi ne estis tiel fascina, kiel mi opiniis.

Tamen, tamen... ŝi elektis min :)

reen al la indekspaĝo

4a Februaro, 2008.

Respondas Walter Klag:

Kara Ken!

Mi ne komprenas, kie estas problemo.

La "socio" inventis la punon, por ke neniu ŝtelas, vundas ktp. Ĉiu scias, ke ekzistas punoj kaj multaj ne krimas, ĉar ili tion scias. Tio estas sendependa de la demando, ĉu ekzistas libervolo au ne.

Se "monstro" asertas, ke li/ŝi estas nelibervola, oni tamen malliberigas ĝin - ĉu en normalan prizonon, ĉu en specialan malliberejon por frenezuloj.

En Aŭstrio murdisto estas normala malliberigita por 20 jaroj. Se li/ŝi estas aparte danĝera, oni lin/ŝin post la 20 jaroj daŭre malliberigas. Neniu diskutas en tiu kazo pri la libereco de la volo. Ĉefas ke la socio estas sekura antaŭ tiu monstro.

Salutas Walter

A ha! Fine mi komprenas. Temas pri malsamaj uzadoj de la vorto "respondeco" inter vi kaj mi. Mi skribis pri morala respondeco, dum vi skribas pri leĝa, jura respondeco. Jes, la jura sistemo supozeble ignoras filozofiajn demandojn, kiel tiu pri morala respondeco: ĝi punas agojn, ne kialojn.

Nun fine, por certigi precizecon: la demando estas, ĉu homoj (ĉiuj homoj) vere regas siajn agojn (havas liberan volon), kaj do havas moralan respondecon pri siaj agoj, aŭ ne (la agoj de ni homoj estas antaŭfiksitaj; ni ne povas agi alie, ol ni agas). La demando estas filozofia kaj ĝenerala, ne jura kaj individua.

reen al la indekspaĝo

3a Februaro, 2008.

Skribis Walter Klag ankoraŭ pri libera volo:

Kara Ken!

[Imagu la rezultojn, se ni devus firme decidi, ke neniu respondecas pro siaj agoj.]

Tio ne kaŭzus problemojn.
Se mi - kiel normala homo - malobeas leĝon, mi estas punota, sendepende ĉu la agado estas libervola au ne.
Mi estas en ambau kazoj respondeca.
Se mi - kiel mensmalsanulo - malobeas leĝon, oni ne punas min, sed malliberigas min por protekti la aliajn homojn.

Salutas Walter

Mi ne plene komprenas vian argumenton (se oni estas normala homo, kaj ne povis ne fari sian krimon pro manko de libera volo, mi ne komprenas, kiel oni do respondecas), sed mi fakte venis al laŭ mi senmakula (!?) filozofia konkludo en blogero de la 9a julio 2006:

Se absolute ne ekzistas libera volo, do homoj ne morale respondecas pri siaj agoj. Monstroj eskapas kondamnon. Hitlero, Stalino, Pol Pot, Idi Amin, ne povis agi alie, ol ili agis. Kiel solvi la problemon?

Facile. Se krimuloj ne respondecas pri siaj agoj, ankaŭ ne respondecas la socioj, kiuj kondamnas kaj punas ilin. Nenio aliiĝas [pro eventuala neo de libera volo]; la morala mondvido daŭrigas kiel antaŭe.

Ĉar en pli multaj landoj jam ne ekzistas mortpuno, la enkarceriĝo, ĉu en malsanulejo, ĉu en moderna prizono pli bonkondiĉa ol ekzemple mia iama soldata loĝejo, pli-malpli egalas. La kriminologia demando pri libera volo precipe gravas kiam temas pri mortpuno.

reen al la indekspaĝo

2a Februaro, 2008.

Skribis Walter Klag el Vieno pri libera volo.

Kara Ken!

Se la volo liberas, tiam estas la demando, de kio ĝi liberas. Ĉu de la cerbo?

Ĉu ekzistas ia libervolsubstanco au libervolstrukturo en la cerbo? Se jes, tiam la volo estus dependa de tiu.

Ĉu vi travivis jenon: Vi havas problemon, ne povas solvi ĝin, kaj ne plu pensas pri ĝi. Iam poste subite vi havas la solvon. Vi havas la senton, ke ĝi kvazau "enfalas" en la cerbon (germane: einfallen!).

Krome mi legis, ke oni konstatis, ke unue la cerbo decidas ion, sed nur poste oni konsciiĝas pri ĝi.

Do, libervolan saluton el la fora Vieno de

Walter

Nu, libera volo signifas, ke homo regas siajn agojn, libere de ajnspecaj kaŭzoj ekster si. Striktsence ne eblas tute libera volo, ĉar multaj el niaj agoj estas aŭtomataj aŭ duon-aŭtomataj: la palpebrumo de la okulo, la spirado, la emocioj. Do la demando vere restriktiĝas al raciaj, plenintencaj agoj — krimulo ekzemple elektas fari sian krimon. Imagu la rezultojn, se ni devus firme decidi, ke neniu respondecas pro siaj agoj.

Kompreneble la demando rilatas al la statuso de la memo (multaj dirus "animo") vis-à-vis la cerbo. Pro tio Wolf Singer, cerbsciencisto, havas fortajn opiniojn (kiujn mi bedaŭrinde ne detale konas). Se ekzistus "libervola substanco" ĝi estus, laŭ multaj homoj, spirita, ne materia, substanco. Sed Singer insistas, ke materio povis evolui ĝis konscia stato.

Ofte tiu via sperto okazas ankaŭ al mi, aparte kiam mi diskutas ion kun aliulo. La subkonscia menso (eĉ Leibniz agnoskis tion, longe antaŭ Freud) ŝajne laboras konstante, kio klarigus ankaŭ la alian fenomenon — decidon antaŭ plena konstato.

reen al la indekspaĝo

1a Februaro, 2008.

ŜLOSILO DE LA DEMANDO PRI LIBERA VOLO.

Björn Lübke atentigis min pri intervjuo inter Süddeutsche Zeitung kaj Wolf Singer, cerbsciencisto kiu neas liberan volon.* En la intervjuo Singer defendas sin kontraŭ akuzo de filozofo Jürgen Habermas, ke sen libera volo ne eblas valida homa diskurso.

La intervjuo longas, sed la respondo al Habermas laŭ mi simplas, se oni komprenas ĝin. Wolf klarigas ke "... determinismaj sistemoj estas malfermaj kaj kreivaj, kaj povas envenigi en la mondon novajn aferojn. La materio povas tion fari. Oni devas iom fidi je la materio." Estas jam longe komprenate, ke el ŝajna kaoso, en kiu ĉiu eventeto kaj eventero estas antaŭfiksita, eblas evolui matricoj kaj simetrioj. Ekzistas branĉo de la matematiko pri tio, kaj pri tio Stephen Wolfram verkis tutan libron, A New Kind of Science [nova speco de scienco] (Wolfram Media, 2002. Wolfram koncentriĝis pri unudimensiaj ĉel-aŭtomatoj).

La demando pri libera volo estas problemo por ni precipe pro tio, ke tiu demando diskutiĝis dum jarcentoj nur en la kadroj unue de la teismo, kaj poste de mekanika universo: "Se Dio jam scias ĉion, kio okazos, kiel ni povas libere elekti?" Kadre de la nuntempa scienco la demando estas tute alia, kaj necesas novaj konceptoj. La reduktismo de hieraŭ ne estas la reduktismo de hodiaŭ; ne plu oni reduktas la realon al dia ĉioscio, nek eĉ al mekanika universo, sed al universo kiu, kvankam ja "materia" (kion tio nun precize signifas?), eĉ pli koncepte vastas, kaj ebligas pli interesajn spekulativojn, ol iam antaŭe. Tia kompreno flanke de la filozofoj povus sole kaj senhelpe solvi disputojn inter ili kaj la sciencistoj.

* Libera volo estis parta temo de la blogero de la 28a januaro.
reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.