Sendu al mi komentojn

24a februaro, 2009.

ARTEFARITA LINGVO ANTAŬ 1650. Du el la poemoj, tre amataj, de John Donne (1572-1631), deiras de la sama ideo: ke la amo inter la poeto kaj ties amatino povus servi kiel lernolibro pri amo por geamantoj estontaj. La unua estas "The Canonization" [la kanonizo]; la dua, "A Valediction : of the Booke" [adiaŭo : al la libro]. Laŭ la dua poemo, la lernolibro estu "In cypher writ, or new made Idiome", t.e., verkita en kodo, aŭ en nove kreita lingvo (verso 21).

Sekvas, ke almenaŭ la ideo de kreita lingvo ekzistis Okcidente en la jarcento antaŭ tiu de la efektivaj klopodoj de Lodwick, Wilkins, kaj la aliaj. (Mi ignoras la t.n. Lingua Incognita de Hildegard von Bingen, ĉar tio supozeble estis jam ekzistanta "lingvo de la anĝeloj" aŭ simile. Ankaŭ la ofte menciata Balaibalan, kreaĵo de Mezoriento, ŝajne estis nocio speciale religia, kies rolo en la historio de artefaritaj lingvoj ne estas klara.)

Interese estas, ke la koncepto de Donne rilatis al sekreta lingvo, simila al kodo, sed ne religia.

reen al la indekspaĝo

17a februaro, 2009.

ERNEST FENOLLOSA, PIONIRO DE NESCIO. Forpuŝa faktoro en la poezia skolo nomata Modernismo (proksimume 1890-1930 en la anglalingvaj landoj) estis la uzado de diversaj lingvoj, kaj eĉ "tradukoj" el lingvoj, kiujn la poetoj bedaŭrinde ne scipovis.* La usonano Ezra Pound (1885-1972), kiun eblas nomi unu fondinto de tiu movado, aparte fifamis pro tio. Li provis interalie profiti la ĉinan skribon kiel fonton de poezia aŭtenteco, prenante siajn ideojn plejparte de alia usonano, Ernest Fenollosa (1853-1908), kies misideoj pri la ĉina skribo daŭras en la populara menso ĝis la nuna tago. La biblia demando, "Ĉu blindulo povas gvidi blindulon?" havas respondon: jes, tutajn armeojn da.

Fenollosa kredis, ke ĉiu ĉina skribero estas "bildo", kaj verso de ĉina poemo estas simple vico da bildoj, tute sen gramatikaj morfemoj. Li decidis, ke ĉar la naturo mem malhavas gramatikon kaj sintakson, la ĉina skribo estas ideala medio por la poezio; Pound sekve strebis ensorbi tiajn ideojn en sian propran poezion de diversaj periodoj. Fenollosa plu decidis, ke gramatiko kaj sintakso estas diablaj fortoj, kaj konsideris gramatikistojn kiel malamikojn de la homaro, ĉar ili metas lingvojn en artefaritajn prizonojn.

Mi legis la senmitigan verkon de John DeFrancis, Chinese Language: Fact and Fantasy antaŭ longe, kaj ne memoras, ĉu li mencias Fenollosa. Mi kredas, ke jes. Estu kiel ajn, mi kore rekomendas CLFF. Nuntempe kreskas interesiĝo pri la ĉina lingvo; nun estas aparte bona tempo legi John DeFrancis. Mallonge, la strukturo de la ĉina skribo estas la sama, kiel tiu de ĉiuj antikvaj antaŭ-alfabetaj sistemoj — la sumera, la akada, la egipta, k.s. — tre miksa sistemo, parte son-bazita, parte bilda, parte alispeca. La solaj unikaĵoj de la ĉina skribo estas ties karakteriza evoluinta skribstilo, kaj la fakto, ke ĝi daŭris, dum la aliaj formortis cede al alfabetaj aŭ silabaj sistemoj.

* Tiaj "tradukoj" okazis/as ne nur fare de modernismaj poetoj, sed mi ne disvolvos la temon ĉi tie.
reen al la indekspaĝo

11a februaro, 2009.

LA OFICIALA LIMO DE MALRIĈECO
La fantoma civilizo hantas la nunon
kiel korvoj en alta kastelo, plena je libroj.
Kion krias la korvoj? Ne legu la librojn!
Se Vi ilin legos, Vi legos pri Vi.
Ĉiĉeronoj gvidas turistojn tra la mondo
kaj haltas tie kaj tie. Pro tiuj
la korvoj simpligas sian blekon.
Pendas sur unu kastela muro granda tapiserio
nur bilda, por analfabetoj de antaŭa tempo;
kiam la instancoj donis titolon al la tapiserio
— "Tapiserio" — eĉ la korvoj rezignis
kiuj kutime batalas ĝis la fino
kaj manĝas la rezulton.
— KM
reen al la indekspaĝo

6a februaro, 2009.

PESIMISMO/OPTIMISMO PERSONA KAJ SOCIA. Oni malofte, se iam entute, diskutas la distingeblecon inter personaj pesimismo/optimismo kaj sociaj pesimismo/optimismo. Unu filozofo, la marksisto Theodor Adorno, negacias la distingon eksplicite: "Neniu emancipo sen emancipo de la socio."* Tio ŝajne baras la vojon al ekzemple mia sinteno, persona optimismo kombinita kun socia pesimismo. La filozofo George Santayana opiniis male: ajna vera filosofo, laŭ li, povas kontente vivi en preskaŭ iu ajn socia sistemo. Kaj fakte, ĝis la nuna periodo, tio estis preskaŭ nepraĵo por filozofo.

* * *

KONTRAŬ-MILITA POEZIO havas siajn radikojn en la Unua Mondmilito — milito, kiun karakterizis sensenca amas-buĉado, idiotaj manovroj fare de nekompetentaj generaloj, miloj da nenecesaj mortoj kaj de soldatoj kaj de civiluloj. Ankaŭ la Dua Mondmilito estis en multaj rilatoj simila, malgraŭ ties pli evidenta justeco. Nuntempaj militoj tre malsamas, kaj la ĝenerala nivelo de violento en la mondo malkreskis dum lastaj jardekoj, laŭ objektivaj esploroj; sed kontraŭ-milita poezio ne multe ŝanĝiĝis de la tempo de tiu milito, kiu iam portis la nomon "La Granda Milito" (1914-1918). Kaj ankoraŭ restas la kerna postulaĵo, ke kontraŭ-milita poezio minimume estu poezio.

* * *

ALISPECA FINVENKISMO. "...por tiuj, kiuj provas antaŭenigi sian aferon per teroro kaj la buĉado de senkulpuloj, ni diras al vi nun, ke nia spirito estas pli forta kaj nerompebla; vi ne povos nin supervivi, kaj ni vin venkos." — Barack Hussein Obama, 20a januaro, 2009.

* Minima moralia, 1951, pĝ. 173 en la angla traduko de 1974.

* * *

reen al la indekspaĝo

3a februaro, 2009.

SURPRIZE REALISMA TAKSO pri la tutmonda nombro de E-parolantoj en The Harper's Index Book (Henry Holt & Co., 1987), kompilita el diversaj numeroj de la respektata usona Harper's Magazine:

"Number of people in the world who speak Esperanto: 50,000" (t.e., 50.000) (pĝ. 4)

Sed bedaŭrinde la sama verko ankaŭ lokas UEA-n en Novjorko, citante (kurioze) tiun organizon kiel informfonton:

"Universal Esperanto Association (New York)" (pĝ. 92)

Senesperige, ĉu ne?

ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.