Sendu al mi komentojn

18 februaro, 2010.

KIO PRI LA HOMAMASOJ? Tiu persista demando levas sian kapon en multaj filozofioj.

Victor Davis Hanson, influa usona historiisto, elokvente priskribas preskaŭ ĉiuverke la gravecon de la idealo de libereco por la antikvaj helenoj. Tiu ideo, li konstante emfazas, estis siatempe tute nova koncepto sur nia planedo. La ideo, ke unuopa homo povu esti ne nur tribano, servutulo, regato, imperiano, kiel en la cetera antikva mondo, sed libera civitano, partoprenanta en la politikaj aferoj de sia propra komunumo, estis en Antikveco tiel revolucia, kiel la ideoj de Charles Darwin en la moderna periodo. Kaj la helenoj tre konsciis pri tiu unikeco, kiu distingis ilin de la "barbaroj".

Sed la civilizo de la helenoj estis aristokrata socio. Ne ekzistis tiutempe la nocio, ke ĉiu vivanta homo gravas. Gravis arete, elstareco. La estroj de la helenaj civitoj plej ofte heredis siajn poziciojn, apartenante al gravaj kaj influaj familioj, kiuj ofte pretendis devenon de dioj. Jes, ne ekzistis por la helenoj ĉe la pinto de sia disvolviĝo feropugna regado de iu aŭtokrato; sed ankaŭ ne ekzistis la moderna "amashomo" (se uzi la terminon de Ortega y Gasset).

Sed ni, aparte usonanoj, ankoraŭ utiligas "liberecon" en nia moderna politika idearo — malgraŭ la evidenta fakto, ke la "amashomo" preferas sekuron ol liberecon; la fenomeno paralelas nian idealigon de la scienco, malgraŭ la evidenta fakto, ke la "amashomo" preferas agrablajn sentojn ol veron, kaj kondutas pli-malpli same, kiel antaŭ la scienca erao.

Kiel ĉiam, restas centraj streĉitecoj inter niaj plej admirindaj pensoj kaj niaj efektivaj vivoj. La sola filozofo, kiu evitis la eraron provi universaligi siajn ideojn, estis George Santayana. Laŭ li, la racio vivas en ĉiu el ni, sed la racio ne unuigas nin: ĉiu devas ellabori sian propran racion. Sed — kio pri la homamasoj? Ankaŭ mi ne havas respondon.

reen al la indekspaĝo

10 februaro, 2010.

Mi pardonpetas, ke mia blogado lastatempe ĉi tiel sporadas. Espereble baldaŭ mi povos reveni al pli regula blogado.

* * *

LA STRANGA HISTORIO DE "PAPARAZO". De post ĉ. 1960 multaj lingvoj adoptis la vorton (kutime plurale uzatan) "paparazzi" por indiki tiujn trud-fotistojn, kiuj specialiĝas en kaŝfotado de famuloj, vendonte la fotojn al gazetoj aŭ aliaj periodaĵoj. La esperanta vorto ne enestas NPIV-on, sed meritis artikolon en la esperanta Vikipedio. (La formo "pararaco" ankaŭ uziĝas.) Kiel tiu vorto originis?

La angla verkisto George Gissing (1857-1903) neniam estis multe legata, sed ĉiam havis siajn fanojn. (Mi mem legis kelkajn liajn novelojn.) Gissing, kiu tre ŝatis vojaĝi, verkis interalie By the Ionian Sea [apud la ionika maro] (1901), en kiu li mencias proprietulon de itala gastejo kun la nomo "Paparazzo". Post 60 jaroj, Ennio Flaiano kunlaboris kun Federico Fellini pri la filmo "La Dolce Vita" (1960), kaj bezonis nomon por tia kaŝ-fotisto. Hazarde tiumomente li malfermis la libron de Gissing, kaj legis pri la itala gastejo kun ties proprietulo Paparazzo. Ial li do decidis, ke tiu figuro en lia filmo nomiĝu "paparazzo".

Laŭdire la vorto havis signifon en la itala lingvo nur en la dialekto de Abruzzi, kie ĝi signifas "pekteno". La fermado-malfermado de pekteno ja similas al la fermado-malfermado de fotila obturilo, kio eble motivis la decidon de Flaiano. Sed tio povas esti nur posta raciigo.

Kiel ĉiuj vort-historioj, ĉi tiu kontesteblas, tamen ŝajnas al mi la plej bona el diversaj alternativaj eksplikoj.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.