Sendu al mi komentojn

Sabate, 31a Januaro, 2004.

ĈU IDEALISMO POVAS NOCI? Idealistoj ofte diras al mi: "Nu, eble ni idealistoj malpravas, eble finfine vanas ĉiuj niaj esperoj. Sed certe idealismo, eĉ se naiva kaj vana, almenaŭ ne nocas." Kutime sekvas prelego pri la neceso de idealistoj por konservi esperojn. Estas vero en tio; mi tamen ankaŭ vidas, kiel idealismo ja povas malutili.

La danĝero estas, ke idealisto rezonas jene (malnete kaj krudstreke): "Ĉar mi ne povas perfektigi la aferojn, mi faros nenion." Aŭ: "Mi faros nenion, ĝis mi povos rekonstrui la aferojn ekde la fundamento."

Mi rimarkis tiun sintenon unue en la sfero de almozoj. En la britdevenaj landoj eĉ estas diraĵo, aŭ pli ĝuste parabolo: "Mi povus simple donaci al tiu malriĉulo fiŝon por manĝi; sed plibone mi donacu al li fiŝkanon, tiel ke li povu kapti sian propran fiŝon." Tion aŭdante, ĉiuj balancas la kapon pro ĝia supozata saĝeco. Sed konsideru kazon, kie oni ne povas donaci la fiŝkanon: tiam oni donacas nenion, kaj la povrulo malsatmortas.

Mi rimarkas la saman pensmanieron ankaŭ en la mondpolitiko. Mi hazarde aŭskultis prelegon hieraŭ de Princo Turki al Faisal al Saud, Saud-Arabia ambasadoro al Britio, pri terorismo. Li cedis, ke jes, terorismo estas horora afero, kaj ni devas forte oponi ĝin; sed (la neevitebla 'sed') gravas ankaŭ trovi kaj rimedi la kauzojn de terorismo. Jes: pri ĉio oni devas serĉadi la kaŭzojn kaj kialojn, kun multe da profunda teoriumado, sed mi timas, ke ofte tio servas kiel preteksto fari nenion aŭ malmulton interdume.

Alia sfero: diversaj socialaj reformoj. Nuntempe Usono konsideras, kiel plibonigi siajn publikajn sanservojn. Unuj (la idealistoj) volas rekonstrui ĝin entute, kaj ili torturas sin, ĉu ni imitu la kanadan sistemon, la britan sistemon... Sed aliaj prezentas bonajn argumentojn, ke ni ne risku grandan eraron konstruante tute novan sistemon, sed faru laŭeble partajn plibonigojn, pri kiuj ni preskaŭ certas, ke ili funkcios. Simile nia eduka sistemo: ni faris bonajn paŝojn tie kaj tie. Povus esti grava eraro provi tute rekonstrui ĝin. Simile pri impost-reformo (nu, eble tie necesas plena novigo...)

Mi proponas do ke ofte, pli saĝas partaj solvoj. Oni faru tion, kio eblas fari — oni ne neglektu fari ion nur pro tio, ke oni ne povas fari ĉion.

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 30a Januaro, 2004.

Mi moderigis la blogaĵon de hieraŭ, anstataŭigante 'mensogado' per 'falsado'.

* * *

FERMU LA OKULOJN.
MALFERMU LA BUŜON.
NUN PROVU VIDI.
JEN LA SONO DE AIN.

— Jakobo ben Abraham Kutner
reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 29a Januaro, 2004.

LA ARTO KIEL FALSADO. Por prezenti unufoje ion (ni diru, muzikopecon), oni devas prepari sin per multaj horoj da sinekzercado. Nenia surprizo! Sed konsideru la realon de la prezento kompare kun la realo de la sinekzercado. Iusence, nur la prezento estas reala — certe kiel artaĵo nur la prezento realas. La sinekzercado nepre ne estas parto de la artobjekto.

Simile ni verkas poemon, novelon, romanon — kaj forĵetas aŭ detruas la malnetojn. Nur la fina rezulto estas la artobjekto. Simile ĉe la pentrado, ĉe ajna arto. Kaj ne nur temas pri belartoj. Ĉu la internaj skeletoj de konstruaĵo, de aŭto, de lifto, estu videblaj? Kompreneble ne; ili ne estas partoj de la finaj objektoj.

Do ĉiaj preparoj tiuspecaj iusence ne ekzistas kompare kun la finaj produktoj. La afero eĉ pli strangas pro tio, ke en ĉiu kazo la preparo estas multe pli abunda, ol la fina rezulto, tamen malpli "realas" ol tiu fina rezulto.

Sed ni ne rajtas nomi tiun ĉi fenomenon iluzio, ĉar ni ĉiuj scias, ĉu ne, ke muzikprezento ne okazas sen antaŭa sinekzercado, poemo ne verkiĝas sen malnetoj, konstruaĵo havas nevideblan internan trabaron. Ĉu do "intenca iluzio"?

Eble. Tial mi nomas ĝin "iluzia rito" ĉar rito estas esence neracia ago, farata por drame krei specialan realon. Aliflanke: imagu al vi lignoskulptiston, kies finaj skulptaĵoj ne kontentigas vin; vi volas vidi, kiel li efektive laboras. Kaj imagu al vi, ke li permesas tion, kaj de tiam, vi spektas la tutan krean procedon. Ĉu ankoraŭ temas pri arto? Ne; temas pri truko; ĉar estas nur hazarde, ke ĉe lignoskulptado ne eblas konservi la malnetajn stadiojn. Sen la rita iluzio, la iluzia rito, ne temas pri arto. Aŭ en aliaj vortoj: la arto estas speco de rita falsado.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 28a Januaro, 2004.

La blogo de Niccola RUGGIERO (vidu la 3an de Decembro) estas tute rekreita! kaj tre interesa. La 26an de Januaro li blogis pri Rememora Tago: "En ĉi tiu tago de 1945 la sovetia armeo atingis Auschwitz, kaj la hororo de la ekstermejo definitive malsekretiĝis. Tial la 26a de Januaro estis elektita kiel Rememora Tago..."

Ha jes. Kaj nuntempe?

Nuntempe oni parolas multe pri "nacia suvereneco". Se Hitlero estus havinta nacian suverenecon, li estus povinta mortigi nur germanajn judojn...

* * *

Per la blogo ĵus menciita oni povas trovi ankoraŭ du pli da blogoj, pri kiuj mi ĝis nun ne sciis. Ili ambaŭ estas interesaj. Baldaŭ estos tro da E-blogoj por unuope mencii! Mi ne plendas.

reen al la indekspaĝo

Marde, 27a Januaro, 2004.

Alvenis du leteroj, unu de Laurent Mariko pri mia blogaĵo de la 25a Januaro (plendo ke Ĝangalo misraportis la trovojn de la eŭropa esplorsatelito):

Estas strange ke ankaŭ en Francio, mi plurfoje trovis (aŭde aŭ lege) la novaĵojn pri la Marsa akvomalkovro tiele pritraktita.

Vidu la jenajn (franclingvajn) noticojn:

http://www.20minutes.fr/journal/sciences/article.php?ida=17043

En kiu legeblas :

Omega a détecté la présence de glace et de neige carbonique.
(...Omega detektis la ĉeeston de glacio kaj karbonneĝo...)

Tio estas ne-informo, tia kia, ekzemple kvazaŭ oni dirus ‹‹ la termometro mezuris malvarman temperaturon ››.

Do tamen ĉi tiu konfuzo ne nur okazis en Ĝangalo.

Jes; temis ne pri rekta malveraĵo sed pri miskomprenigo, misiga sugesto; kaj prave ke ne nur Ĝangalo. Ĝuste tiel tekstis la raporto en BBC News kiun mi ligiligis: "despite what some headlines have suggested, the finding of water-ice at Mars' south pole and water vapour in the atmosphere are simply confirmations of what we already knew."

Ankaŭ letero de Kunar pri filozofiado kaj kvakado (ĉu eble parencaj aferoj? ;) :

Saluton!

La 22an de januaro vi skribis aparte interese. Mi ĉiam opiniis ke "temas pri filozofio, kiam la respondo al ĉiu demando estas du novaj demandoj", do evidente ne eblas trovi respondojn. (Ĉiuj simplaj respondoj kutime estas malveraj.) Tial la plej alta atingo konsistas en la kapablo kurte kaj ne tro unuflanke prezenti demandon ( = filozofian problemon). Al mi tre plaĉis, ke vi nek plene pravigis religion aŭ sciencon, sed atentigis pri ties danĝeroj kaj nigraj makuloj.

Unu tagon poste, vi esprimis vian miron pri la sono, kiun rano faras en Esperanto. Bela ekzemplo, kiu montras tion, estas la kanto "Ran-kvarteto" de Kajto, kiun eblas elŝuti senpage de:

http://www.musicexpress.com.br/Artistas/Kajto/Flugdrako/Ran-kvarteto.mp3

Aparte menciinda estas la bela onomatopeo ("Kva-kvak" kaj simile).

Kore salutas

DĴ Kunar

La problemo pri asertoj kiel "ĉiuj simplaj respondoj kutime estas malveraj" estas ke tiu aserto mem estas iom simpla, kaj... ;) (Mi ne ŝercas: estas serioza problemo — se nur por filozofoj — pri asertoj tiom ĝeneralaj, ke ili inkludas sin mem. Sed tio estu temo por estonta diskuto.)

Cetere, mi ŝatis la kanzonon!

reen al la indekspaĝo

Lunde, 26a Januaro, 2004.

PRI LA LATINA. Mi delonge amas la latinan lingvon, kaj eĉ instruis ĝin unu jaron (baznivele); mi studis ĝin la kutimajn 4 jarojn en la universitato, sed neniam fariĝis kompetenta latinisto. Tamen interesis min artikolo en The Economist (la 28an de Decembro) pri la nuntempa stato de la latina. Mi resumos la enhavon (miaj komentoj aperas interkrampe):

La interesa baldaŭ aperonta filmo de Mel Gibson, Passio, kiu traktas la lastajn 12 horojn en la vivo de Jesuo, estas tute en la latina kaj la aramea. Por esti historie pli aŭtenta ĝi devus esti ankaŭ parte en la greka, sed tio estas nura harfendaĵo. Ĝi havos subtitolojn (kontraŭ la originala plano de Gibson), krom ĉe la interparoladoj inter soldatoj. Ĝis nun la kritikistoj plejparte havas pozitivajn opiniojn pri tiu filmo.

La latina havas apogantojn en la moderna mondo — tiujn, kiuj kredas ne nur je la pasinteco de tiu lingvo sed ankaŭ je ĝia estonteco. Ĉar en la latina oni ĉiam povas esti certa pri la ĝustaj signifoj de vortoj (malkiel ĉe la naciaj lingvoj), ĝi restis ĝis la 18a jarcento la preferata lingvo por la sciencoj kaj la filozofio. Eĉ hodiaŭ, la latina estas universala [neŭtrala?] kaj preciza. Estas dekduoj da retejoj pri la latina.

Sed malgraŭ ĝia universaleco kaj precizeco, la moderna latina donas impreson de plumpeco, pro la neceso krei terminojn por modernaj konceptoj kaj aĵoj. Lastatempe publikigis Vatikano la 700-paĝan Lexicon Recentis Latinitatis, kiu kostas $116 [PIV2 do kompare estas bonaĉeto!], kaj enhavas monstraĵojn kiel:

benzini aerisque migma (karburatoro)

tempus maximae frequentiae (trafikpremo, pinthoro)

vesticula balnearis Bikiniana (bikino)

sonorarum visualiumque taeniarum cistellula (vidkasedo)

[Sed fakte ofte temas ne pri vortoj, sed pri difinoj. Ankaŭ tiuj
E-istoj, kiuj pavlove reagas kontraŭ "nenecesaj" neologismoj, ofte verŝajne ne scias la diferencon inter vorto kaj difino.]

Finnlanda brodkastejo (Radiophonia Finnica Generalis) dissendas ĉiusemajne kvinminutan novaĵbultenon en la latina [lingvistoj ofte rimarkis, ke finnoj estas inter la idealaj parolantoj de la latina, ĉar ili facile povas observi la distingon inter longaj kaj mallongaj vokaloj], "kun aŭskultantoj en 50 landoj" [ĉu la propagandostilo ne sonas familiare? :-)]

Fr. Reginald Foster, usonano el Milwaukee, estas eble la plej lerta latinisto en la mondo. Li estas karmelana sacerdoto, kaj pri li, se interesas, oni povas multon legi, kaj rete kaj nerete. Li verŝajne parolas la latinan kaj sian anglalingvon egale bone. [Germana sacerdoto, nun loĝanta en usona Florido — mi forgesis lian nomon — simile lertas.]

[Iukiale la artikolo ankaŭ mencias novan formon de Latino sine Flexione, kreitan de iu David Theodore Stark: "Latino Moderne". Eble li ne aŭdis pri Interlingua.]

ESPERANTO KIEL LATINO. Dum mia vivo, aparte dum tiuj jaroj, kiam ankoraŭ plaĉis al mi diversaspeca argumentado, ofte mi pensis: "Ne eblas argumenti kun iu, kiu argumentas precipe per nuancoj." Tiutempe mi enviis al la mezepokuloj kaj al la Renesancanoj la latinan lingvon; ĉar en la latina ne eblis argumenti precipe per nuancoj — pri nuancoj disponas aparte la naciaj lingvoj. En la latina oni kutime scias, legante ion, ĉu la verkinto efektive asertis ion, kaj se jes, kion li/ŝi asertis. Mi nuntempe sentas simile pri Esperanto. Eble mi eraras kaj nur trompas min; sed ofte mi trovas, ke ĝuste tiam, kiam plej malfacilas al mi esprimi ion en Esperanto, temas pri vantaj nuancoj kaj vere ne pri asertado. (Vera aserto povas klare esti vera aŭ malvera. Temas pri gradoj, kompreneble.)

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 25a Januaro, 2004.

Kvankam Ĝangalo raportis hieraŭ ke "Eŭropa esplorsatelito 'Marsa Ekspreso' malkovris akvon en Marso", fakte estis nenia "malkovro"; oni jam sciis ke ekzistas akvo sur Marso. Por pli ĝusta pritrakto vidu ekzemple BBC News.

Plej probable ne ekzistas E-istoj, kiuj dependas por sia novaĵo tute de Ĝangalo. Tion ni certe esperu.

reen al la indekspaĝo

Sabate, 24a Januaro, 2004.

PLI DA BLOGNOTOJ

Hieraŭ mi babileje hazarde rekontis malnovan amikon Vesperto-n, la bluan* noktobeston, kiu fakte je mia surprizo estas Nuno Magalhães, kies blogon, Kvardek Kvar, mi menciis hieraŭ. Li atentigis min (kun leciono pri portugalaj diftongoj!), ke la kreinto de Kvardek Du estas ne Luis, sed Luís, Oliveira. Plue, ke "La 42 de Spunko estas pro libro de Douglas Adams, Galaksia Gvidilo por Petveturantoj (The Hitchhiker's Guide to the Galaxy). 42 estis la respondo al la demando pri la vivo, la universo kaj ĉio. La demando mem oni malkovradas dum la libro."

*Bluan, pro la koloro de lia vizaĝo en lia iama babileja foto.

* * *

Se vi legas la anglan: Theodore Dalrymple, tre interesa kaj vaste respektata brito, kariere prizon-psikiatro, verkis dum sia vivo plurajn librojn kaj artikolojn. Li famas pro sia kompreno pri la homa naturo. Aperis de li la 3an de Januaro tre interesa artikolo "Escape from barbarity", en kiu li priskribas sian translokiĝon de Britio al Francio, kaj tre tranĉe kritikas la du landojn.

Por pravigi sian forlason de sia propra lando, li devas honeste agnoski la malbonajn karakterojn de nuntempa Britio; sed por ne ŝajni blinda je tiuj de Francio, ankaŭ tiujn li devas agnoski. La rezulto estas (laŭ mi) ne nur utila komparo, sed ankaŭ bona eseo pri la nuna eble degenera Okcidento.

Ofte oni demandas al mi: se vi estas britofilo, kial vi ne loĝas en Britio? Fakte ne estas la nuntempa Britio, pri kiu mi britofilas, sed pri tiu de la 1800-aj jaroj. Mi dividos kun vi sekreton: se oni legas, oni povas "loĝi" en kiu ajn epoko. Lastatempe mi legis krimromanon de P. D. James, The Black Tower, verkitan 1975; tre bona. Sed tuj poste, mi prenis Martin Chuzzlewit, de Dickens (1843-4), kaj devis konstati: nun mi estas hejme. Humuro, universalaj homaj tipoj, satirado sen malico, daŭra ĉarmo. Kion plu oni povus deziri?

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 23a Januaro, 2004.

BLOGNOTOJ

Per iom da detektivado mi lernis, ke Kvardek Du estas blogo de Luis Oliveira (babileje Spunko aŭ Spung), en Coimbra, Portugalio, kaj la nova Kvardek Kvar estas kreaĵo de Nuno Magalhães, en Porto, samlande. En babilejo Spung klarigis al mi la nomon de sia blogo (tamen momente mi malmemoras la klarigon); Nuno klarigas la sian en sia blogo mem. Ankaŭ (eble mi jam menciis) estiĝis blogo de Regin Larsen, en Danio, Taglibro de Kvakulo. De Kvakulo mi lernis ion novan: ke ne nur anasoj, sed ankaŭ ranoj, kvakas en Esperanto! (Vidu la PIV-ojn.)

Tamen tio hantis mian memoron dum kelkaj tagoj: kial ne ankaŭ angle? Do mi kontrolis la OED (Oxford English Dictionary), el kies erudiciaj paĝoj mi lernis, ke malofte ankaŭ en la angla, rano kvakas:

My frog that used to quack
When I vaulted [saltis] on his back.

Tennyson, Foresters ii. ii. 97 (1892)
reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 22a Januaro, 2004.

La PIV2-a difino de 'intelektismo' tekstas:

Filozofia doktrino, kiu hipotezas la antaŭecon kaj superecon de la intelektaj fenomenoj super la sentaj kaj volaj.

Intelektismo kiel filozofia faktermino estas specife la Sokrata nocio, ke kompreno nature kondukas al boneco; t.e., kiu prave komprenas la mondon, tiu estos bona homo. En aliaj vortoj: ke scioj kaj virto tiel interrilatas, ke komprenanta homo neniam libervole elektas malbonon: scioj pli-malpli egalas al virto (Meno, Protagoras).

Antaŭ la 20a jarcento, en kiu ege kleraj kaj bone edukitaj homoj ne hezitis krei tiom da surteraj inferoj, eble intelektismo estis kredebla doktrino; sed certe ne plu. Tamen ankoraŭ milionoj da gepatroj strebas nur al tio, ke iliaj infanoj bone edukiĝu. Sed ni devas pardoni al tiuj, ĉu ne, ĉar en la moderna mondo ne tre videblas rimedoj, kiel enradikigi moralon en homojn. Mi forte esperas, ke temos finfine pri genetika heredaĵo, ĉar kultura solvo ne estas evidenta.

Alternativa interpreto de la Sokrata doktrino haveblas tamen: ke ekzistas ne-ĉimondaj scioj, kiuj egalas aŭ kondukas al virtoj. Tio estas esence la vidpunkto de la religio. Sed ankaŭ en la nomo de la tradiciaj religioj, oni amasmurdis. Kaj -as. La kialo verŝajne estas, ke la koncepto de ne-ĉimondaj scioj estas koncepto de absoluta vero, kaj absoluta vero permesas ajnrimede konstraŭstari 'erarojn'. (Tamen tiurilate neniu religio eĉ kompareblas kun la sekularaj ideologioj de la lasta jarcento.)

La antikva priokupo pri moralo malpliiĝis post Platono, ĉar tiam la filozofoj komencis interesiĝi denove pri sciencaj klarigoj. Ĉu en la scienco mem troveblas speco de virto, speco de moralo? Certe estas scienc-filozofoj, kiuj tion kredas. (Mia fizikinstruistino en la City College of New York fakte instruadis tion.) Sed ne multe valoras tio, ĉar, malkiel ĉe la religio, nur eta nombro da homoj povas esti sciencistoj. (Ankaŭ minacas la eblo, ke la 'scienca metodo' mem estas speco de absoluta vero, kiu siavice permesas ajnrimede konstraŭstari 'erarojn'. Pri tio verkis kaj prelegis Paul Feyerabend (1924-1994).

Ja ne skribu al mi pri la "Nova Epoko" ... ĉ. 1910 estis poezia revuo kun tiu nomo. Ĉiu epoko estas komence "nova epoko" — kaj ĉiu epoko kulminas rimarkinde simile, al la antaŭaj.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 21a Januaro, 2004.

Ĉu vi volas hodiaŭan ridon? Iru al ĉi tiu paĝo:

Das gewünschte Dokument ist hier absolut nicht zu finden.
Hier gibt es kein /404.
Ich hab sogar multi probiert.
Nichts hat geholfen.
Das deprimiert mich unheimlich.
Weißt du, ich bin ja nur ein Webserver...

La programo eĉ plu parolemas!

reen al la indekspaĝo

Marde, 20a Januaro, 2004.

Skribis Kunar:

Saluton!

Mi legis en via taglibro:

"ĈU ESPERANTAJ SIGNIFOJ SEKVU LA FONTLINGVOJN? (...) Mi ne havas respondon."

Tio tre mirigis min, ĉar nur unu tagon antaŭe, vi skribis:

"La signifo de vorto dependas nur de ĝia aktuala uzado en la koncerna epoko."

Tio ŝajnas al mi bona respondo.

Se esperantistoj uzas "snobo" simile al "snob" en la angla, "snob" en la franca kaj "Snob" en la germana, tiam PIV2 bezonas aktualigon, kaj ne la homoj lecionon pri la "ĝusta" uzo de "snobo".

Kore salutas

DĴ Kunar

Ke signifado dependas de aktuala uzado estas valida principo (vidu la 17an de Novembro 03). Sekve la E-vorto 'snobo', samkiel iu alia E-vorto, signifu tion, kion diktas la aktuala esperantista uzado. Mi demandas nur, ĉu tiu aktuala uzado influiĝu principe de pluevoluoj en la fontlingvoj — ĉu oni rajtas "silente suplementi" la neniam plene ĝisdatajn difinojn de la vortaroj, per tiaj konataj pluevoluoj. (Estas interese, ke se temus nur pri teknologiaj terminoj, preskaŭ neniu disputus tion.)

La demando, kiun mi levis, estas nur parto de pli granda demando pri la daŭra lingvistika rilato inter Esperanto kaj ĝiaj fontlingvoj.

* * *

Zmitro nun havas blogon ĉe LiveJournal, sed preskaŭ nur en la bjelorusa.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 19a Januaro, 2004.

— Mi fariĝas ankaŭ pli blinda, — diris la maljunulo, skuante la kapon.

— Tio estas bona simptomo! — kriis Chuffey. — Ha! Ha! La plej bona simptomo en la mondo! Vi vidis tro bone antaŭe.

Dickens, Martin Chuzzlewit, ĉ. 18

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 18a Januaro, 2004.

Ĉe multlingva retejo Amikeco mi rimarkis la amuzan diraĵon

HOMO SAPIENS NON URINAT IN VENTUM

kiu memorigis min pri tio, ke unu fojon mi eksperimentis pri arbitra kreado de "artefaritaj" proverboj. Estas bone komprenate, ĉu ne, ke proverbo ne estas nur iu ajn vera aserto: ĝi estas peco da (ideale) saĝo kiun oni povas apliki al tute novaj situacioj. Do memorante ke en mia juneco mi interesiĝis pri arkpafado, mi inventis la jenan "proverbon":

PAFINTE SAGON REKTE SUPREN, KURU EN LA VENTON

Tiam mi demandis al diversaj kobajoj, ĉu ili povas apliki mian "proverbon" al iu nova situacio. (Ne tre surprize, la rezulto estis negativa.)

Tamen ankoraŭ pri 'pafi' vidu sube.

* * *

ĈU ESPERANTAJ SIGNIFOJ SEKVU LA FONTLINGVOJN? Estas pluraj difinoj en PIV2 (kutime hereditaj de la pli fruaj PIVoj) kiuj ŝajnas al mi simple tro hastaj. Ekzemple:

paf/i (tr) Ĵeti per ilo, celante vundi aŭ mortigi.

Ĉu mi ne pafas, se mi ne celas vundi aŭ mortigi? Ekzemple je celtabulo? Mi supozas, ke en tiaj kazoj, oni ne traktu serioze la difinon: se oni funkciigas pafilon, tio estas pafo, ne gravas la celo. Mi rajtas senerare diri: "Mi pafis en la aeron."

Aliaj difinoj ŝajne havas pli subtilajn mankojn. Ekzemple tiu de 'snobo':

snob/o Homo, kiu konstante, senpripense kaj sendistinge admiras kaj imitas ĉion, kion li/ŝi opinias laŭmoda.

Kiam mi legis tion, mi miris; ĉar mian tutan vivon mi uzis la anglan (originalan) vorton (snob) ankaŭ aŭ eĉ precipe por homo, kies konduto estas la malo de laŭmodemulo: snob estas ankaŭ homo, kiu NE volas esti laŭmoda. Ekzemple se la tuta mondo aŭskultas rokmuzikon, kaj mi superece preferas alian muzikon, mi estas snob pri muziko. Fakte, la PIVa difino de 'dando' perfekte taŭgus por la PIVa 'snobo' (se ĝi ne estus limigita al viroj):

dand/o Viro, kies precipa zorgo estas elegante observi modon.

La usona vortaro The American Heritage Dictionary of the English Language (tria eldono, 1992) donas du difinojn. La unua tre similas al tiu de PIV2. La dua tamen tekstas:

One who affects an offensive air of self-satisfied superiority in matters of taste or intellect.

(Homo afektanta ofendan mienon de sinestima supereco pri gustaj aŭ intelektaj aferoj.)

La Oxford English Dictionary difinas interalie tiun saman sencon:

One who despises those who are considered inferior in rank, attainment, or taste. Freq. in extended sense with defining word that limits its reference to a particular sphere.

(Homo, kiu malestimas tiujn, kiujn oni konsideras malsuperaj pro rango, atingoj, aŭ gusto. Ofte uzata kun etendita senco kun preciziga vorto, limanta la signifon al specifa kampo [ekzemple: clothing snob; music snob, k.s.])

Kial la diferenco inter la E-aj difinoj kaj la anglaj? Jen la solvo: en la Oxford English Dictionary la unuaj atestoj pri ĉi tiu dua senco de snob aperis en la 20a jarcento. Sekve estas pli-malpli klare, ke la difino en la PIVoj estas 19-jarcenta difino. Leviĝas do interesa demando: se Esperanto prenas vorton de lingvo L je tempo t1, kaj je tempo t2 la signifo de tiu vorto plu evoluis en L, ĉu aŭtomate la signifo same evoluis en Esperanto?

Estus facile simple respondi "Ne." Sed tre eble, aliaj lingvoj ne tiel kondutas. La vorto snob ankaŭ eniris (ekzemple) la francan, mi supozas (sed ne certas) ankaŭ en la 19a jarcento; sed france ĝia signifo evolue ĝiskuris la anglan. Ĉe surreta vortaro de la franca, http://www.francophonie.hachette-livre.fr/, mi trovis jenan difinon:

snob n. et adj.

Personne qui affecte les manières, le mode de vie et le parler d'un milieu qui lui semble plus distingué, plus original ou plus à la mode que le sien. [emfazo mia - KM]

Mi ne havas respondon.

reen al la indekspaĝo

Sabate, 17a Januaro, 2004.

La 15an de Decembro mi menciis la libron de fizikisto Steven Weinberg, Dreams of a Final Theory (Hutchinson Radius, 1993). Finleginte ĝin, mi komentas.

Mi vidas paradokseton en la popularigado de la pura scienco (fiziko kaj kosmologio). Unuflanke mi rimarkis oftege, dum diskutoj kun sciencistoj, ke de ilia vidpunkto laikuloj, kutime tute ne posedante matematikajn sciojn, ofte misinterpretas (aŭ eble pliĝuste hiperinterpretas) la neeviteble metaforan lingvaĵon de la popularigoj, kaj utiligas ĝin por apogi siajn preferatajn filozofiajn konvinkojn. Aliflanke, se la sciencistoj ne strebus klarigi al la publiko kion ili faras, ili estus nur alt-teknologiaj ŝamanoj (kaj, necesas aldoni, ili estus plejparte sen monrimedoj por konstrui daŭre pli multekostajn partiklo-akcelilojn, aŭ serĉi certajn interesajn fenomenojn en kvantegoj da akvo, aŭ munti teleskopon sur Luno).

En la libro de Weinberg, tiu paradokseto, laŭ mia impreso, esprimiĝas per ties ĉapitro 7, en kiu la aŭtoro negative komentas (kiel faras multaj sciencistoj) pri la interrilato de scienco kaj filozofio. Kvankam dirinte, ke malutilas filozofio al la scienco, la aŭtoro mem skribas filozofion dum la tuto de ĉapitro 7, kie li atakas pozitivismon kiel ekzemplon de la menciita malutilo, kaj en ĉapitro 10, kie li eĉ laŭde mencias Robert Nozick, filozofon. Kaj, kvankam neniam menciiĝas en la libro la demando pri la naturo de la matematiko, tiu demando certe ne estas fizika demando, kaj laŭ la matematikistoj mem, ne estas matematika demando, do nur povas esti filozofia demando. (Ebla elturniĝo estus aserti ĝin lingvistika demando, sed tion povas fari nur la formalistoj.)

Pri la Fina Teorio mi rakontu faman anekdoton; eble vi jam konas. Sciencisto finis publikan prelegon pri la plej lasta kosmologio, kaj venis la demandperiodo. Stariĝas laŭtvoĉa damo: "Pardonu; via scienco estas tute erara; la universo situas sur la dorso de giganta testudo." La sciencisto, kun la intenco doni al la aŭskultantaro lecionon pri logiko, demandas: "Kaj sur kio staras, mi petas, tiu testudo?" La damo respondas: "Ha, sur la dorso de ankoraŭ alia testudo." "Kaj," daŭrigas la sciencisto, "sur kio staras do tiu testudo?" Respondas antaŭvideble la damo: "Sur ankoraŭ alia." Kiam la sciencisto pretas demandi la samon ankoraŭfoje, la damo interrompas kun triumfa mieno: "Estas senutile, profesoro doktoro! Temas nur pri testudoj ĝis la fundo."

La libro de Weinberg finiĝas iom melankolie. Oni povas konstrui novajn akcelilojn por serĉi la Higgs-partiklon, ktp, kaj ankaŭ oni povas esperi, ke la nunaj kordoteorioj kondukos, iamaniere, al Fina Teorio. Sed la aŭtoro mencias la eblecon, ke la novaj akceliloj malkaŝos eĉ pli da partikloj, kaj poste ripete same, kaj finfine, "temas nur pri testudoj ĝis la fundo". Ne nepre partikloj: eble "principoj ĝis la fundo". Karl Popper kredis (skribas Weinberg), ke ne ekzistas finaj principoj; ĉiam estos pli bazaj principoj senfine.

Fine de la libro Weinberg skribas, neeviteble, pri religio kaj pri Dio. Kaj tie ni vidas subtilan ekzemplon de la etimologia eraro, pri kiu mi skribis la 17an de Novembro. Weinberg ripetas tre oftan nuntempan argumenton: eble ekzistas ia Dio; tion oni povas nek pruvi nek malpruvi; sed se jes, tute ne temas pri la ĝisnuna tradicia koncepto pri Dio. Skribas Weinberg: "If words are to have any value to us, we ought to attend to the way they have been used historically." Sed, kiel mi klarigis antaŭe, tio estas eraro. La signifo de vorto dependas nur de ĝia aktuala uzado en la koncerna epoko.

Nu, mi ne volas misgvidi vin. Ĉi tiu libro estas sen ia dubo la plej bona, la plej klara, kaj la plej honesta tiuspeca, kiun mi ĝis nun legis. Mi tutkore rekomendus ĝin. Mi ne scias, ĉu ĝi haveblas/os en aliaj lingvoj.

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 16a Januaro, 2004.

La kialo de mia malfrua blogado hieraŭ (kutime mi alŝutas blogaĵojn frumatene — kansasa horo kuras 6 horojn antaŭ GMT, t.e. 1a horo GMT = 19a horo kansase), estis parte ke mi devis fari la kutiman dompurigadon pri la komputilo: skani je virusoj, senfragmentigi la diskon, instali ĵus prilernitan kontraŭspionvaron, k.s. La afero tre similas medicinon: se oni faras ĉion, kion konsilas la kuracisto kaj la sanfakuloj, apenaŭ restas tempo por vivi; tamen ĝuste por vivi oni faras tiujn aferojn.

* * *

Ankaŭ kun iom da honto mi konstatas nun, ke mia hieraŭa blogaĵo ne estis tute honesta: ĝi estis fakte nura raciigo. Ĉar mi ne tiel rezonis por ami la 19an jarcenton; mi simple amis tiun jarcenton ekde la komenco. Ofte mi rimarkis tamen, ke tiel kondutas sciencistoj kaj detektiv-romanistoj. Kutime oni tute ne prezentas teorion en la maniero, kiel ĝi estiĝis en la menso de la sciencisto. Kaj sufiĉe ofte en la verkoj de Agatha Christie, diras la krimsolvanto "Nun ni scias la solvon; nur restas pruvi ĝin."

Kaj temante pri scienco, morgaŭ mi estos finleginta la libron de Steven Weinberg pri fiziko (vidu la 15an de Decembro), kaj havos komentojn.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 15a Januaro, 2004.

Oni ne povas kompreni la estontecon, ĉar ĝi ankoraŭ ne okazis.

Oni ne povas kompreni la foran pasintecon, ĉar informo estas fragmenta.

Oni ne povas kompreni la nunon, ĉar mankas perspektivo.

Kion do oni povas kompreni?

La neforan pasintecon.

Tial mi provas kompreni la 19an jarcenton.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 14a Januaro, 2004.

Venis letero de Dirk Bindmann en Germanio:

Kara Ken,

Saluton el proksime de Naumburg, la hejma regiono de Nietzsche. Mi kelkfoje legas vian retan taglibron kaj dankas pro viaj nebanalaj pensoj.

Ĉu vi trovis la originalan citaĵon de Nietzsche? Ĝi apartenas al kelke da rimaĵoj, per kiuj li komencas sian verkon "La gaja scienco":

| Auch Rost tut not: Scharfsein ist nicht genung!
| Sonst sagt man stets von dir: "er ist zu jung!"

| Ankaŭ rusto necesas: akro ne sufiĉas!
| Alie oni diras pri vi: "li estas tro juna!"

Pri la insultoj de Nietzsche al virinoj ne juĝu tro facile. Nietzsche ne estas interpretebla el citaĵoj sen kunteksto. Tio rilatas ne nur al kunteksto de unu verko aŭ la tuta verkaro, sed ankaŭ al biografia kunteksto. Por ekzemplo mi prenas tre faman "insulton":

| Chu vi iras al virinoj? Ne forgesu la vipon!

Leginte tion naive, la bonuloj krias: "Kiel fia!", kaj la malbonuloj rikanas malice. Kelkaj psikologoj, kiuj multon scias pri Freud, sed malmulton pri Nietzsche, eĉ komprenis la diraĵon metafore: la vipo signifu penison.

Sed nun ni aldonu kuntekston al la du frazoj: Ili troviĝas en "Tiele parolis Zaratuŝtro". En tiu beletra verko parolas ne nur Zaratuŝtro, sed ankaŭ aliaj figuroj:

| Kaj do parolis la maljuna virineto:
| "Ĉu vi iras al virinoj? Ne forgesu la vipon!"

Tio do ne nepre estas opinio de Nietzsche mem, sed parolo de figuro -- de virino (cetere ne fiktiva, sed simila al lia fratino Elisabeth).

Ankoraŭ pli klariĝas la tekstero, se oni konas biografian anekdoton: En la jaro 1882 Nietzsche, Lou Andreas-Salomé kaj Paul Rée planis triopan kunvivadon. El tiu tempo originas ŝerca foto: la du amikoj estas jungitaj antaŭ ĉaro kvazaŭ azenoj, kaj en la ĉaro staras amikino Lou kaj svingas vipon. Iom poste Lou kaj la fratino Elisabeth kune vizitis muzikan festivalon. Lou montris la "vipofoton" al konatoj, ke ili bone amuziĝu. Sed tio ege ĉagrenis la prudan Elisabeth, kiu adoris sian fraton kvazaŭ sanktulon kaj opiniis tiun bildon damaĝanta lian reputacion.

Kiel do kompreni la faman citaĵon: "Ĉu vi iras al virinoj? Ne forgesu la vipon!"? Ĉu malamo al virinoj, aŭ ĉu ŝerca aludo de Nietzsche por amikoj?

Jen tri bildoj:

la "vipofoto"
Lou Andreas-Salomé
la pruda fratino

Kore

Dirk

Nu, mi tre dankas pro la klarigo. Kaj intertempe mi ekhavas de Joan Pere tiun franclingvan version: Il te faut rouiller aussi : être coupant ne suffit pas ! Sinon on dira toujours de toi : " il est trop jeune" ! Dankon ankaŭ pro tio. Estas aliaj citaĵoj de Nietzsche pri virinoj, sed eble la temo ripozu en paco!

reen al la indekspaĝo

Marde, 13a Januaro, 2004.

Joan Pere menciis alian aferon pri sportistoj, diraĵon de Nietzsche, malnete: Ne sufiĉas esti tranĉa, necesas ankaŭ iom rusti; se ne oni diros: Li tro junas! Ne necesas diri ke plaĉas al mi tiu penso, mi estante mem iom rusta; sed la vortumo de mia amiko estis esperantigo de franclingva versio, kiun mi provis retrotraduki kaj serĉi rete; kaj mi pasigis preskaŭ duonhoron vane pri tio (ĉar certe ĝi devas troviĝi rete, ĉu ne; ĉu ekzistas nun alia vivo, ol reta? Jen alia temo por iam diskuti.)

Tiam mi konsultis presitan kolekton de Nietzsche-citaĵoj, kaj alian duonhoron rondmigris en ankaŭ tiu arbaro... Mi rimarkis ion interesan: Nietzsche skribis multe pli severajn insultojn al virinoj, ol Schopenhauer; tamen estas Schopenhauer, kiu havas la famon malami virinojn. Strange, ĉu ne? Kaj kiel ĉenero en ĉeno tio kondukis min denove al mia ofta komparo inter Nietzsche (klarvida kaj optimisma) kaj Schopenhauer (klarvida kaj pesimisma).

Gesinjoroj, la tuta moderna etoso estas pesimisma, sed ne rimarkis. Ĉar ne estas alia idealo en la liberala demokratio, ol ke la individuo kondutu laŭplaĉe, nur ne nocu aliajn homojn. Ne mirinde, ke tiam kaj tiam aperas danĝeregaj optimistoj, kiuj celas ion pli noblan.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 12a Januaro, 2004.

Afable skribis kataluna amiko kaj kunamanto de la muziko Joan Pere Sunyer (babileje JPSun):

Via artikolo pri "RELATIVAJ PREDIKATOJ" [la 8an de Januaro] sugestis al mi rimarketon...

Se la sportisto sin sentas tro maljuna kaj pro tio suferas ekzitangorojn, mi vidas nur unu solvon : li iĝu senatoro ! ;-)

Plej amike al vi

Joan Pere

Jes... fakte dumvive, io simila aŭtomate okazas, ĉu ne. Mi ekzemple, kun "nur" 67 jaroj, sentas min "juna oldulo" (mi seriozas), ĉar la 70a jaro ŝajnas ia mejloŝtono por maljunulo, kaj mi ankoraŭ ne atingis ĝin. Kaj mi ne dubas, ke kiam mi pli ol 70-jaraĝos, fariĝos la 80a jaro jam nova mejloŝtono.

Sendube, Kara Leganto, vi legis aŭ aŭdis pri tio, ke en pluraj landoj (eŭropaj kaj Japanio) la meza aĝo pliiĝas. Oni renkontas prognozojn kiel "en la jaro 2050 la averaĝa italia aĝo estos 60 jaroj" k.s. Tio estus serioza problemo kaj povus tre ŝanĝi la vivon. La solvo (laŭ la usona sperto) estas enmigrado de gejunuloj. Sed multaj tiaj prognozoj neniam realiĝas, ĉar intervenas neatenditaj faktoroj. (Fakte ĝuste pri tio temis mia blogaĵo de la 23a Novembro, 2003, "Mark Twain kaj la antaŭsupozo pri unuformeco".)

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 11a Januaro, 2004.

Hazarde trovita:

A more recent Esperanto Hamlet, L. N. M. Newell's Hamleto: Princo de Danujo, despite its having been done by a translator who was a native English speaker (and a competent Esperanto poet in his own right), and notwithstanding its greater "fidelity" to the Shakespearian text, shows no sign of replacing Zamenhof's play as the canonical Hamleto in Esperanto.

- Leland Bryant ROSS
2001.09.10

Tio certe ne surprizas min. Sed kial "fidelity" kun citmarkoj?

reen al la indekspaĝo

Sabate, 10a Januaro, 2004.



reen al la indekspaĝo

Vendrede, 9a Januaro, 2004.



reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 8a Januaro, 2004.

RELATIVAJ PREDIKATOJ. Estas du specoj de adjektivoj**: relativaj kaj absolutaj. Ni konsideru unue la relativajn, ĉar fakte ili konsistigas la plimulton.

Oni ne povas scii la ĝustan signifon de relativa adjektivo sen scii la subkomprenatan normon, kiun havas la parolanto enmense. Konsideru ekzemple 'juna' kaj 'maljuna'. Se ni ne atentas pri normoj, ni ekhavas la paradokson, ke maljuna homo povas havi malpli da jaroj, ol juna homo (ĝuste tio ege ĉagrenis Aristotelon):

Maljuna sportisto estas eble 30-jaraĝa; li/ŝi jam sentas la limojn de siaj povoj. Senatano aliflanke estas kun 50 jaroj ankoraŭ juna. Do paradokse maljuna homo (la sportisto) povas havi malpli da jaroj, ol juna homo (la senatano). Sed paradokso estas nur ŝajna kontraŭdiro. La solvo estas la konstato ke ĉiu uzo de relativa adjektivo kunportas (se tiel diri) "submondon" pri kiu temas, kaj en tiu "submondo" estas normaj trajtoj. Sekve se oni parolas pri la submondo de sportistoj, temas pri unu normo; se pri la submondo de senatanoj, pri alia.

Facila rekonebligilo de relativa adjektivo kutime estas, ke ĝi permesas la komparativon:

A estas pli (mal)juna, ol B.

Pluaj ekzemploj de relativaj adjektivoj estas 'bona', 'blua', 'alta', 'laŭta', 'ĝentila', '(mal)seka' — fakte plej multaj adjektivoj.

Absoluta adjektivo ne permesas la komparativon (krom metafore):

*A estas pli graveda, ol B.

Virino aŭ estas graveda, aŭ ne. Ne estas gradoj de gravedeco; kaj ne necesas submonda normo por scii la ĝustan signifon. Alia ekzemplo estas 'norvega':

*A estas pli norvega, ol B.

Homo aŭ estas norvega, aŭ ne. Pluaj ekzemploj de absolutaj adjektivoj estas 'emerita', 'elektra', '(mal)vera', 'latuna', 'ekstera', 'kancera', 'hieraŭa', '(mal)sama', 'kvaropa'.

Kompreneble estas dubaj kazoj, sed zorgema lingvouzanto povas eviti neklaron. Se oni diras ekzemple "A estas pli vera, ol B" temas pri iu speciala senco de 'vera' kaj la parolanto/skribanto prirespondecas klarigi tiun specialan sencon. Ofte, absolutaj adjektivoj havas science precizajn signifojn.

Ne malofte, hastaj filozofiaj asertoj enhavas relativajn adjektivojn, kaj oni rajtas demandi pri submondoj kaj normoj. Ekzemple "la lingvo estas svaga" — svaga kompare kun kio? "Kontento estas bona" — bona kompare kun kio? k.t.p.

*Asterisko estas kutima signo por vorto aŭ frazo, kiu kutime ne okazas en la koncerna lingvo.

**Pli precize, du specoj de predikatoj, ĉar verboj funkcias same; kaj iuj lingvoj ne havas adjektivojn. Sed estas pli simple ĉi-diskute limigi nin al adjektivoj.
reen al la indekspaĝo

Merkrede, 7a Januaro, 2004.

Samtempe kaj en la homaraj studoj kaj en la sciencoj estiĝas similaj ekkomprenoj pri la graveco de la emocioj en la etiko. Tio signifas deturniĝon for de la Klerisma raciemo pri justo, kaj estas bona ekzemplo de la revigliĝo de atento al la pensistoj de la l9a jarcento, kiun mi antaŭvidis ĉi-bloge la 12an de Septembro 2003.

Flanke de la homaraj studoj, ekzemplas artikolo de F. H. Buckley (la 4an de Januaro), "Are emotions moral?". F. H. Buckley estas direktoro de la George Mason Law & Economics Center en Virginio, Usono, kaj aŭtoro de pluraj eminentaj libroj. En la artikolo li i.a. komparas du 19-jarcentajn pensistojn, John Stuart Mill (kiu prezentis la pure racian vidpunkton pri justo) kaj James Fitzjames Stephen (kiu defendis la rolon de la emocioj).

Flanke de la sciencoj, estis studo de Joshua D. Greene et al. antaŭ nelonge, "An fMRI investigation of emotional engagement in moral judgment" (Science, vol. 293, 14a Septembro, 2001). Temas pri paro da klasikaj eksperimentoj pri la homa moralo. En la unua, la subjektoj devas elekti inter du situacioj: (a) unu homo mortos; (b) kvin homoj mortos. Ne necesas diri ke la plimulto el la subjektoj elektas, ke nur unu homo mortu. En la alia eksperimento tamen, la subjektoj devas decidi, ĉu ili pretas mem mortigi unu homon por savi kvin. Kutime tiam la subjektoj, pro emociaj kialoj, ne povas igi sin mortigi la unu homon, malgraŭ ke tiel ili savus kvin, kaj malgraŭ ke la situacio estas logike la sama, kiel en la unua eksperimento.

La reserĉistoj trovis, interese, ke eĉ ĉe tiu manpleno da subjektoj en la dua eksperimento, kiu ja elektis mortigi la unu homon por savi kvin (do agis racie), okazis multe da aktivo en cerba regiono, kiu dediĉas sin al emociaj pritraktoj. Ili ankaŭ bezonis pli da tempo por fine decidi, ol la aliaj subjektoj. Tio sugestas, ke emocioj partoprenas eĉ raciajn decidojn.

Unu el la ideoj de Buckley, aldone, estas ke la tragedio (la literatura genro) pli bone instruas al ni, kiel utiligi niajn emociojn, ol la kutima politika filozofio. Li skribas ke "la racio ĉiam povas trovi pravigon por nejusto".

reen al la indekspaĝo

Marde, 6a Januaro, 2004.

Kara Onklo Andanto:

Ve, mi komencas timi; ĉar mi havas blogon, kaj por pliinteresigi mian blogon mi regule ŝteladas bildetojn kaj desegnaĵojn de aliaj retpaĝoj. Ĉu mi ne devus pli ĝeni min pri la risko fari kopirajt-atencojn?

Ken en Kansaso

Kara Ken:

Laŭ mia kalkulo la probablo, ke oni malkovros vin, E-istan nadlaĉon en tiel granda retega fojnamaso, estas, kiel oni diras, nedistingebla disde nulo, aparte se vi ĉiufoje iel ŝanĝas la ŝtelaĵon. Tiel faras ja la aŭtoŝtelistoj. Aliflanke, se unu tagon vi malaperos, ni scios kial, kaj ni promesas viziti vin en la prizono.

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 5a Januaro, 2004.

"ĈIO ESTAS RELATIVA" Oni apenaŭ povas pretervidi, ke "relativeco" estas ĝenerala koncepto, kiu invadis la publikan menson post la malkovroj de Einstein frue en la 20a jarcento. La kulturo bonvenigis tiun koncepton, ĉar ĝi ŝajnas unuavide tre liberiga: jam ne oni devas ĝeni sin pri objektiveco (ni eĉ ne menciu absolutan veron!). Sed kelkaj filozofoj okupis sin serioze pri aliaj specoj (nefizikaj) de relativeco. Unu estas la anglo (mi kredas) Peter K. Unger, laŭ mi interesa sed erara pensisto.

El ties libroj mi legis Philosophical Relativity (1984; represita de Oxford University Press en 2002, kio pruvas lian daŭran intereson). Lia tezo, mallonge, estas ke oni ne povas fiksi la signifojn de tradiciaj filozofiaj terminoj (kiel 'scioj', 'certeco', 'kaŭzado', 'eksplikado'), ĉar oni ne povas nearbitre decidi inter diversaj semantikaj teorioj. Sekve, objektivaj respondoj al tradiciaj filozofiaj demandoj ne ekzistas.

Unger komprenas nek semantikajn teoriojn nek la naturon de la filozofio. Mi devas pro spacomanko ne diskuti nun semantikajn teoriojn; sed estas grave laŭ mi kompreni, kio estas filozofio. Estas vere ke en antaŭaj jarcentoj oni strebis krei "sciencajn" filozofiojn, Spinozo ekzemple (kiu uzis geometrian modelon), Leibniz, Hegelo kaj ties posteuloj. Sed tiuj penoj malsukcesis! En la moderna periodo oni agnoskas, ke filozofio ne estas kaj ne povas esti empiria scienco; sekve neniu serioza moderna filozofo asertis, ke filozofio celas objektivajn respondojn al siaj tradiciaj demandoj. Kion Unger kritikas, neniu seriozulo laŭ mia scio asertas.

Filozofio estas (ideale kiel eble plej sistema) ekzamenado de niaj konceptoj. Por ekzameni niajn konceptojn ni devas dependi de perlingva esprimado de tiuj konceptoj. La lingvo do estas ilo por ekzameni niajn konceptojn, kiel la matematiko estas ilo por ekzameni la fizikan mondon. La ekzamenado de niaj konceptoj necesigas, ke ni uzu lingvojn por ordigi kaj komuniki al aliuloj la rezultojn de la ekzamenado. Sed ni ne alkroĉas niajn konceptojn al specifaj terminoj: por iu donata koncepto, estas multnombraj (principe nefinia nombro da) vortumoj. La eraro de Unger do reduktiĝas al la baza eraro de Ferdinand de Saussure: kredi ke lingvoj kreas konceptojn. Lingvoj ne kreas, sed antaŭsupozas, konceptojn.

Se lingvoj kreus konceptojn, tiuj surdmutuloj, kiuj pro diversaj kialoj ne lernis mansigni, kaj do ne havas simbolan esprimsistemon, ne havus konceptojn! Tiuj homoj ja ne fariĝas advokatoj kaj inĝenieroj, sed ili estas homoj, kaj vivas kiel homoj. (Bedaŭrinde tre mankas scienca esploro pri tiuj.)

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 4a Januaro, 2004.

Responde al mia hieraŭa foto de kansasa sunsubiro, skribis mia amiko Toeko (babileja nomo de Teodor Konopka, en Vroclavo, Pollando):

Mi diras ĉiam - sunsubiron foti estas facile - simple oni iras vespere kaj fotas. Mi provas foti sunleviĝojn. Oni devas intence vekiĝi, somere ja ĉirkaŭ 4-a horo... Somere mi kutimas libertage veturi per biciklo ekster la urbon, foje ec ankorau en mallumo.

Li pravas pri matenoj. Mi facile frue ellitiĝas (mia kutimo fakte); sed la naturo defias. Unu fojon mi volis pristudi birdojn. Mi frue eliris al kampusa lago, sed forgesis kunporti kontraŭmoskitaĵon. Neniam denove...

Jen tri sunleviĝoj de Toeko:

Restas al mi ankoraŭ iometo por lerni pri fotado!

reen al la indekspaĝo

Sabate, 3a Januaro, 2004.

Antaŭ du tagoj mi fotis tiun ĉi nekutime perlamotan sunsubiron, survoje inter mia urbo (Laŭrenco/Lawrence) kaj Kansas City (64km). Ofte mi primokas mian subŝtaton,* sed vere, ĝi havas subtilajn belecojn — vastajn horizontojn kaj senton de libereco.

Oni diras, ke antaŭ la industria revolucio ne ekzistis sunsubiroj kiel vidindaĵoj. Necesis por tio iom da aerpoluo — nur iom da, verŝajne, ĉar al Kansaso mankas egindustrio kaj la aero estas pura eĉ kompare kun la apuda vide belega Kolorado. Kansaso eĉ ne havas veran urbegon! Ĝi dividas Kansas City kun Mizuro.

Kansason nun tuŝas paniko pri BSE (bovina spongoforma encefalopatio — mi supozas, ke post nelonge ni diros 'bosoeo'). Mia ŝtato produktas ĉefe tritikon, sed ankaŭ multe da bovaĵo. Kaj la pleja korpikaĵo estas, ke temas ne pri faktoj, sed nur pri paniko. Nu — oni simple devas firmigi la makzelon kaj ĝisatendi la finon.

*Mi kaj mia kalifornia amiko Kofo (Karlo Freeman) jarlonge disputis, ĉu ni nomu landeron de Usono 'ŝtato', ĉu 'subŝtato' — laŭ li, la lasta, pro la kutima eŭropa lingvouzo: ŝtato ja estas tuta lando. Mi defendis 'ŝtato' ĉar ja nia lando ne nomiĝas 'Unuiĝintaj Subŝtatoj de Norda Ameriko'. Daŭre konscia pri la problemo mi nun ŝanceliĝas inter la du.
reen al la indekspaĝo

Vendrede, 2a Januaro, 2004.

Études sur le Banjeau (muziknotoj pri verko de forgesito)

La Rag Concertante, por banĝino kaj banĝo da gamba, kune kun la Triteto por Banĝolo, Banĝino, kaj Banĝeto, alkalkuliĝas inter la plej imponaj pecoj de Jean-Paul Discarde, inter ankaŭ la etnombraj majstroverkoj de la 19a jarcento por la tria voĉo de la francia stringband. Discarde, pro sia amo al la banĝino, forte kontrastas al sia amiko Raymond Armbande, kies kompletaj verkoj, kun la escepto de la Kvartetoj, enhavas hontige malmultajn partaĵojn por tiu instrumento.

Malkiel tiu de Armbande, la nomo de Discarde estas nuntempe apenaŭ konata de muzikamantoj. Ĉu li iam, cetere, ricevis la honoron de surbendigo? Tiu ĉi muzikisto tamen ĝuis en sia propra tempo sian horon de gloro, kaj per siaj amikaj rilatoj kun Nietzsche, kaj per la grava rolo kiun li ludis dum kvardek jaroj en la arteca vivo de Cap Croisette.

Ekde la komenco de la unua movimento, indikita haut, ma non troppo, la Rag ofertas belegan ekzemplon de la tipa lirika formo de Discarde: regulan frazon de ok mezuroj, ripetata dufoje. Post la orkestra enkonduko — melodie kaj dinamike bone kontrastigata — la banĝoj transprenas la komencan temon kaj tiam progresas al diversaj virtuozaj desveloppamentoj. Fortaj kaj aŭdacaj akordoj tiam kondukas la movimenton al emocia fino.

En la dua movimento, andante con furore, enŝteliĝas kromateco en la rilata minora tonalo, kondukante al profundeco, preskaŭ al patoso. Post nelonge, nova temo, mirige simila al unu el tiuj en Ein Sommernachtstraum de Mendelssohn, nur pli rapide, ekposedas la plej altajn frekvencojn. Tute tra la movimento, la muziko alternadas inter ritmaj jesoj kaj supla kantado, ŝanĝiĝante ofte kaj rapide de sereno al agito, kaj reen, apogate de multegaj esprimoplenaj sinkopoj kaj kuriozaj ritmaj kapriĉoj.

La tria movimento estas rimarkinde simila al la unua movimento.

Fine, pri la resumoj, estas tri: tre mallonga kaj sekvita de maĵora kadenzo; tre longa kaj ritme interesa; kaj tro longa.

Kaj la fino de la verko, kiu, surprize, trankvile forkvietiĝas poiome, kiel suno sinkanta sub la horizonon de malnobla tago — ĉu ne ankaŭ tio atestas pri la inventemaj kaj esprimivaj kvalitoj de Discarde? Laŭ nia opinio, jes.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 1a Januaro, 2004.

Feliĉan NovJaron al ĉiuj legantoj.

* * *

Mi alŝutis novan lingvistikan artikolon (mallongan), "Eksperimento pri statistika determinado de bazaj kategorioj" — interesatoj bv. vidi la Indekspaĝon.

* * *

Al mia blogaĵo de la 18a Decembro mi aldonis komenton de Bertilo pri 'kordoteorio'.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.