Sendu al mi komentojn

Sabate, 29a Januaro, 2005.

PERSPEKTIVO. Militoj estas inferaj aferoj, kaj senkulpaj homoj ja mortas pro militoj. Sed bonvolu pripensi: ĉiujare proksimume 1,2 milionoj da homoj mortas tutmonde pro aŭtoakcidentoj, kaj proksimume 3,1 milionoj pro aideso. Necesus pluraj modernaj militoj por ĝiskuri eĉ tiujn ciferojn, se diri nenion pri aliaj nemilitaj mortigiloj (politika "purigado", malsanoj krom aideso, naturaj katastrofoj, k.t.p.). Proksimume 46 milionoj da abortigoj okazas tutmonde ĉiujare — multe da homa vivo, eĉ se oni decidas ke tiuj "ne estas personoj". (Eble venos tempo, kiam ankaŭ olduloj "ne estos personoj" laŭ tre simila rezonado. Eble, kaj eble ne; ĉiaokaze, mi eskapos tion.) Sume: la vivo vendiĝas ĉipe. Se per hazardaj eventoj ni ekestas, ni ne miru, ke ankaŭ per hazardaj eventoj ni mortas.

* * *

LA VIRTUALA EPOKO. Ĉefo diras al sia lacaspekta sekretario: "Vi ege laboras lastatempe. Se vi bezonas iom da libertempo, iru al www.libertempo.com ..."

* * *






reen al la indekspaĝo

Vendrede, 28a Januaro, 2005.

Lastatempe en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto estis multe da amuziĝo pri anglalingva naivulo, kiu petis informon pri viva E-lingva komunumo, kie li/ŝi povu vivi dum kelka tempo por lerni la lingvon. Pro tio mi elpensis la jenan satirbildon.

Bedaŭrinde mi momente ne povas plene profiti s.c.e. ĉar pro ia fuŝo mi ne povas legi ĉiujn afiŝojn.

* * *

Utilos klarigi pri la nova devizo "kiel trikado ĉe virinoj" (vidu plej supre kaj dekstre): aliaj blogistoj komencas uzi en siaj blogoj kaj do kliŝigi "blogo ergo sum" do mi volis novan devizon por la mia. Iam en la babilejo de Ĝangalo mi parolis kun Stephan Webanck (Kolonjano) pri mia blogado, ĉu ĝi ne eluzas tro da tempo, k.t.p. kaj mi menciis ke por mi blogado estas "kiel trikado ĉe virinoj". Tio ankoraŭ bone esprimas mian senton. Tipa 19-jarcenta virino daŭre trikadis, ne gravis kion alian ŝi faras, por ne malŝpari tempon, kaj por sin trankviligi. Tiel mi vidas mian blogadon. Ĉu klare nun? Se ne, multe da gaso...

* * *

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 27a Januaro, 2005.

Estas nun nova kaj espereble pli konvena aranĝo de la arkivoj (sube de ĉi paĝo). Iom post iom mi faros same pri la aliaj paĝoj.

* * *

Daŭre mi provas pli gustumeti la modernan fikcion; mi komencis legi The Tenth Justice (Warner Vision : 1998), juran ekscitilon de la furora Brad Meltzer — simila al John Grisham laŭ la kritikistoj. Mi ne povis daŭrigi post kelkaj ĉapitroj. Verdire, se mi kredus, ke juraj potenculoj en Vaŝingtono similas al la homoj en tiu romano, mi mortigus min. (Annie Dillard, usona romanistino, iam skribis ion similan en eseo; se mi frenezas, almenaŭ mi ne solas en mia frenezeco.)

Damne. Mi ne volas membri en subgrupo! Mi volas partopreni en la ĝenerala kulturo. Sed pli kaj pli la ĝenerala kulturo pelas min en subgrupon. Mi obstine pensas, ke homoj ne povas vivi kiel bestoj, tamen pensi kiel homoj. Sed ĉio estas relativa. Ha jes.

Reen al la klasikaĵoj...

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 26a Januaro, 2005.

Kunblogisto Nicola Ruggiero skribis:

Saluton kara Ken!

mia kara sveda amiko bone klarigas pri la signifo (kaj deveno) de la vorto "mojose" :-)
http://masak.org/carl/index.php?page=Mojose

kompreneble, mi uzegas ĝin ;-)

Nicola

La amiko de Nicola estas Carl Mäsak, kiu laŭ sia ĉefpaĝo interesiĝas pri pli da aferoj, ol iu alia homo konata de mi...

Dankon, Nicola, pro la informo. Pluraj homoj skribis al mi pri 'mojos-', intencante de nun uzi ĝin. Ĝi disvastiĝas kiel kontaĝa malsano!

reen al la indekspaĝo

Marde, 25a Januaro, 2005.

DE 'BURGO' ANKORAŬ ALIA SIGNIFO... Ĉu mi ne avertis pri la vikipedioj? ;) * Manhatano ne estas "burgo", sed distrikto, de la urbego Nov-Jorko. (La angla vorto por nov-jorkurba distrikto estas borough.)

*11a Novembro, 2003; 17a & 18a Novembro, 2004.

* * *

Taglibro de Rakso kreiĝis lastatempe de juna medicina studento en Amsterdamo. En bona Esperanto, kaj sufiĉe interesa, almenaŭ por mi.

* * *

reen al la indekspaĝo

Lunde, 24a Januaro, 2005.

KELKAJ PENSOJ PRI LA SLANGO, ĈU MOJOSE?

Unu el la plej fervoraj kontribuantoj al nia lingvo estis kaj estas Wouter Pilger. Se vi neniam rigardis lian dosieron Slango kaj Ĵargono, ja kaptu la okazon. Lingvistoj ofte plendas pri la tempa faktoro: slangvortaro estas eksdata eĉ kiam ĝi aperas. Sed tio laŭ mi estas iugrade miskompreno. Slango ne estas nepre kaj esence rapidŝanĝiĝa. Ĉiu lingvisto nomus la anglan esprimon to knock off (ĉesi labori) slangaĵo, sed mi trovis ĝin en 16-jarcenta teksto. Mi trovis the blues (en la senco de malgaja humoro) en romano de Dickens (Bleak House, 1852-3).

Aliflanke, tre multaj slangaĵoj ja efemeras. Jen rimarkinda ekzemplo el Esperantio: en 1995 publikigis la usona landasocio, Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, la utilan vortaron de Peter J. Benson, Comprehensive English-Esperanto Dictionary. En la malantaŭo estas listo de neologismoj, en kiu troviĝas la stranga kapvorto 'burgo' — 'burgo' ne en sia kutima senco de mezepoka fortikigita kastelo, sed en surpriza nova senco: ekvivalento de la angla (ham)burger. Li ankaŭ listigas supozatajn derivaĵojn kiel 'bovburgo', 'fromaĝobovburgo' kaj eĉ 'kokinburgo'. Mi neniam renkontis la vorton 'burgo' kun tiu signifo, kaj ne trovas ĝin rete.

Aŭ Benson konfuziĝis inter 'burgo' kaj 'burgero' (kiu, kune kun 'hamburgero', enestas PIV2-on), aŭ li aŭdis siatempe E-istojn, kiuj uzas 'burgo' por la manĝeblaĵo. Mi tre dubas la unuan eblecon (mi trovis neniun alian gravan eraron en lia vortaro), kaj konkludas, ke tiu manĝebla 'burgo' iam uziĝis de kelkaj E-istoj. La eraro de Benson do kredeble estis, preni provizoran modeton kiel daŭrivan aldonon al la slanga leksiko.

Prave substrekas Pilger ne la efemerecon de slango (kion li fakte eĉ ne mencias), sed la "grupinternan" karakteron. Tamen eĉ tio ne estas la fina vorto, ĉar multaj esprimoj en lia 50-paĝa listo uziĝas de ĉiuj E-istoj, kiuj efektive konas la lingvon, kaj eĉ troviĝas en vortaroj. Esence, slango estas stila nivelo aŭ tavolo de lingvo: eble la plej malformala. Oni kutime ne trovas slangon ekzemple en serioza artikolo aŭ prelego; kaj ju pli alta la stilo, des pli mankas slango.

Marcos en sia blogaĵo de 2005/01/21 apogas por nia lingvo 'mojosa' kio jam verŝajne uziĝas tie kaj tie kun la senco de la angla cool aŭ la germana toll (eble jam ne uzata). Laŭ Marcos, 'mojosa' devenas de "Modern-Jun-Stila" (ĉu eble?). Mi ne malakceptemas, sed mi avertas: eble, kiel la manĝebla 'burgo', ĝi ne daŭros.

reen al la indekspaĝo

Sabate, 22a Januaro, 2005.

ERARAGNOSKO. Mi eraris en mia antaŭ-hieraŭa blogaĵo pri la angla vorto cowboy. Amiko kaj profesia kolego D-ro Keith Percival atentigis min, ke fakte laŭ usonaj vortaroj cowboy havas kiel slangsignifon ekz. "senprudenta persono, ekzemple ŝoforo, piloto, aŭ administranto, kiu malatentas potencialajn riskojn" (American Heritage Dictionary, 3a eld.). Kaj ne novas tiu signifo: laŭ Oxford English Dictionary, ĝi aperis jam antaŭ 1942! Sekve mi tute eraris, ŝuldigante la eŭropanojn pro tia lingvouzo.

Pro kompleteco mi aldonu ke la "18-radulo" en la tiuafiŝa foto hazarde estis (pro mia hasto) unu el tiuj nekutimaj, kiuj fakte havas pli ol 18 radoj. Ĉu Vi rimarkis?

* * *

Mi ne blogis pri manĝaĵoj depost la 24a Novembro, 2003, kiam mi pledis por la vorto 'lunĉo' en nia lingvo. Evidente, jam temp está.

Ege plaĉas al mi P. G. Wodehouse (1881-1975), brita-usona verkisto de leĝera humuro kies amuzegaj rakontoj kaj romanoj, aparte tiuj pri Bertie Wooster kaj ties fidela kaj sagaca valeto Jeeves, tradukiĝis en multajn lingvojn (nekredeble, ĉar ili pli defias tradukadon eĉ ol la verkoj de Tom Wolfe). Bertie multe suferis pro siaj diversaj onklinoj, krom unu, Aunt Dahlia, kiun li ŝatis, kaj kies franca kuiristo, Anatole, estis geniulo pri gastronomiaj delektaĵoj.

Kelkaj el la pladoj pro kiuj famis Anatole:

Consommé aŭ Pommes d'Amour (tomatsupo)
Sylphides à la crême d'Écrevisses (silfinoj kun astakokremo)
Mignonette de poulet petit Duc (kokina beletaĵo "eta Duko")
Points d'asperges à la Mistinguette (asparagopintoj laŭ Mistinguette - franca kantistino)
Ris de veau à la financière (bovida timuso laŭ la financistino)
Nonettes de poulet Agnès Sorel (kokinaj zingibrokukoj laŭ Agnès Sorel — 1422-1450, amorantino de Karlo VII)

Mi vere ne havis kialon mencii tiujn pladojn (kiujn mi mem neniam havis la okazon gustumi), krom ke estis amuze provi ilin traduki (helpe de francoj en la babilejo de Ĝangalo).

Kiel dirite, Wodehouse, pro sia abundo da ĉarma kaj tipe vudhaŭsa slango, malfacilege tradukiĝas. Richard Usborne verkis la laŭ mi plej bonan libron pri Wodehouse (The Penguin Wodehouse Companion, Penguin, 1988), kaj utile aldonis apendicon pri la tradukistoj. Verŝajne la plej bonaj estis Denyse & Benoit de Fonscolombe, kiuj tradukis en la francan; la malplej bona estis laŭ Usborne, Heinrich Fraenkel. Jen la unua alineo de Leave it to Psmith (germanigita kiel Psmith macht Alles):

At the open window of the great library of Blandings Castle, drooping like a wet sock, as was his habit when he had nothing to prop his spine against, the Earl of Emsworth, that amiable and boneheaded peer, stood gazing out over his domain.

Ĉio tio fariĝas en la germana de Fraenkel:

Am offenen Verandafenster in Schloss Blandings stand Lord Emsworth und blickte auf seine Weiten Domänen.

(Fraenkel evidente simple rezignis.) Usborne mencias E-tradukiston G. Badash, kaj donas specimenon, kiun li laŭdas (kvankam eble lang-en-vange). Vi povas legi la Badash-an esperantigon de The Prince and Betty ĉi tie.

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 21a Januaro, 2005.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 19a Januaro, 2005.

LA NUNTEMPAJ VAKEROJ. Usonajn prezidantojn Reagan kaj G. W. Bush ambaŭ oni en Eŭropo nomis "vakeroj" (cowboys) kvazaŭ tio estus insulto. Fakte tiom komplimente estas nomi usonanon vakero, ke subgrupo de la landanoj — la ŝoforoj de 18-raduloj — eksplicite konsideras sin la nuntempaj vakeroj. Kial? Pro la romantika bildo, la libera vivmaniero, la vojaĝado, eĉ la riskoj. Kaj kiel vakero investis ĉion en siaj ĉevalo kaj rajdekipaĵo, la 18-radistoj investas ĉion en siaj kamionegoj. En la kajuto de nuntempa tia kamiono oni eĉ povas kuŝi kaj dormi.

Nek Reagan nek Bush iam estis vakero. Ambaŭ estis ranĉistoj. Vakero ne posedis bienon; li migradis de laboro al laboro, ne estante ligita al specifa loko. (En pli frua periodo temis pri la montoviroj — solaj ĉasistoj kaj kaptilistoj, kiuj ofte ne vidis aliajn homojn dum tuta jaro.) Pri la vakera vivmaniero represis mia iama universitato libron kiu iom famiĝis: David Dary, Cowboy culture: a saga of five centuries (Knopf, 1981; University Press of Kansas, represo, 1989. ISBN: 0700603905).

Kompreneble estis vakeroj kaj gaŭĉoj en aliaj landoj, eĉ norda Anglio (drovers en la romanoj ekzemple de Scott kaj Hardy). Sed verŝajne nur en Usono ili fariĝis tiel fortaj simboloj de libereco kaj sendependeco, ke miloj da filmoj kaj romanoj verkiĝis pri ili ĝis lastatempo — la fama vakeromito.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 17a Januaro, 2005.

Potenciale grava estas la blogo de Hamzeh, verkata de iranano, en bona E-o. La sorto de la iranaj blogistoj nebulas, kaj Hamzeh iom delonge ne blogas. Simile la blogo de Mohammad Karamudini kiun mi menciis antaŭe. (Irakaj blogistoj laŭdire konsiderinde nombras, sed laŭ mia scio, neniu en la interlingvo.)

* * *

Roger Ebert (antaŭe menciita en mia blogo tie kaj tie) estas la plej konata usona filmkritikisto. Kvankam mi opinias, ke apenaŭ ekzistas seriozaj filmkritikistoj nuntempe, mi ĉiam ĝuas la recenzojn de Ebert pro ilia sprito. Ekzemple pri la filmaĉegoj Troy kaj Alexander li diris televide: "Ĉu iam vi vidis armeojn pli grandajn, ol la urboj, el kiuj ili venis?" Kaj "Kiel okazas, ke kiam generalo alparolas milojn da trupoj, iamaniere eĉ tiuj en la plej malantaŭaj rangoj povas aŭdi lin, senhelpe de laŭtparoliloj?"

* * *

2005 estas La Monda Jaro de la Fiziko. (Kiuj aranĝas tiajn aferojn!?)

* * *

reen al la indekspaĝo

Sabate, 15a Januaro, 2005.

La satirbildon mi ŝtelis de Vanessa laŭ la vivo, kiu siavice ŝtelis ĝin de "Le Chat" (artisto: Philippe Geluck, Bruselo).

* * *

De tempo al tempo peco da realo trapenetras la relativan banalon de la reta Esperantio, kaj ekvideblas sceneto el la vera vivo de la modernuloj. Bona ekzemplo estas la plendoj pri Julo (jes, plendoj, kaj bone esprimitaj!) de Bård Hekland : 7.12.04 en la blogo de la Norvega Junularo Esperantista. Legu ĝin por refreŝiĝi.

* * *

Mi ne povas ne rekomendi iom entuziasme la blogon Skribitaj Pensoj, "Pensoj kaj kronikoj far Luis Guillermo RESTREPO RIVAS en La Internacia Lingvo". La aŭtoro loĝas en Medellin, Kolumbio, kaj skribas en bona Esperanto. Laŭ la foto li estas, kiel mi, matura viro; ĝis nun li blogas pri la scienco, pri libroj, pri japanaj robotoj kaj multo alia.

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 14a Januaro, 2005.

LA NERACIECO DE LA ENVIO. La evangeliaj tekstoj registris multajn vere geniajn parabolojn de Jesuo. Unu iom neglektata sed aparte interesa estas tiu de Mateo 20:1-16. Domomastro eliras frumatene por dungi laboristojn kaj dungas kelkajn po unu denaro por la tago. Je la tria horo li dungas pli da laboristoj; je la sesa kaj naŭa kaj dekunua horoj ankoraŭ pli da. Venas la vespero, kaj la domomastro pagas ĉiujn same: unu denaron. Tiuj, kiuj laboris nur post la dekunua horo ricevis la saman pagon, kiel tiuj, kiuj laboris la tutan tagon:

Kaj kiam la unuaj venis, ili supozis, ke ili ricevos pli; kaj ili ankaŭ ricevis po unu denaro. Kaj tion ricevinte, ili murmuris kontrau la domomastro, dirante: Tiuj lastaj laboris nur unu horon, kaj vi faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la ŝarĝon de la tago kaj la varmegon. Sed li responde diris al unu el ili: Amiko, mi ne faras al vi maljustaĵon; ĉu vi ne kontraktis kun mi por unu denaro?

Ĉiuj laboristoj ricevis sian promesitan salajron. La sola plendo de la frudungitoj estis, ke la aliaj ne samlonge laboris. Kaj la respondo estis: "Mi ne faras al vi maljustaĵon."

Estas ankaŭ en la modernaj socioj du apartaj proponoj: (a) Ĉiuj ricevu adekvatajn vivrimedojn; (b) Ĉiuj ricevu la samajn vivrimedojn. Ne facilas malplekti la du konceptojn de justeco; sed nur (a) estas racie bazita propono. Ĉar se mi havas tion, kion mi bezonas, estas neracie plendi, ke aliulo havas pli. Ĉu mi perdas ion pro ties plia havo? Ne (sed vidu sube). Kaj se hazarde mi ne scius pri li/ŝi, mi neniel malkontentus.

En iuj socioj — tiu de Svedio ekzemple — la egaleco estas valoro en si mem. En aliaj — Usono ekzemple — ne tiom gravas egaleco, kiom ĝenerala prospero. En Usono la abismo inter la plej riĉaj kaj la plej malriĉaj enormas; en Svedio komparebla diferenco apenaŭ ekzistas. Sed laŭ sveda ekonomikisto Frederick Bergstrom (vidu la artikolon de Daniel Brook), en sia GDP (= Suma Hejma Produkto) Svedio pli malriĉas ol ĉiuj usonaj subŝtatoj krom Okcident-Virginio kaj Misisipo.

Se egaleco rezultas el ĝenerala prospero, des pli bone. Sed mi dubas pri tiu ebleco, ĉar la homoj ege malsamas inter si; kaj mi preferas socion, kiu tion agnoskas. Sed multaj iras sub la influo de konvinko, ke fakte oni ja perdas ion per alies plihavo — ke se mi ion havas, aliulo tion malhavas. Eble oni povus nomi Montajnon kiel prapatron de tiu ideo. Li skribis antaŭ 1580, citante Lukrecion, ke la profito de unu homo egalas al la malprofito de iu alia (Libro I, par. 22). Tia ideo baziĝas kompreneble sur la nocio de fiksita kvanto da "havaĵo" kion neas la modernaj borsepelataj merkatekonomioj.

Ĝuste la malo de la Montajna ideo estas la trickle-down theory pri kiu mi blogis la 6an de Septembro 2004 - la nocio, ke ju pli riĉaj fariĝas la riĉuloj, des pli da varoj, posedaĵoj, eĉ mono, subenfluetas al la ĝenerala socio inkluzive malriĉulojn. Ke multaj konsideras tion kapitalista mito mi ne dubas. Sed aliaj konsideras ĝin jam ne nura teorio, sed fakto; la sola demando por tiuj estas, Ĉu ĝi estu la bazo de deca ekonomia politiko? Plej probable ne.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 13a Januaro, 2005.

Novjara vorto el mia papera taglibro:

Novjare zorge mi kontrolas
sed ĉiufoje samrezultas:
Kiel antaŭe, ĉiuj parolas;
Kiel antaŭe, neniu aŭskultas.

* * *

ROBERT BURNS, POET-PLUGISTO. De Novjaro ĝis la fino de Januaro la skotoj, kiel kutime, festas sian 18-jarcentan nacian poeton, Robert Burns. Ke li estis granda poeto, estas nenia dubo. Lia vivo estis ankaŭ tragedio: kvankam li tuj famiĝis, li gajnis nur malmulte da mono per sia verkado, kaj mortis pro kormalsano kun nur 37 jaroj, en 1796. Pri lia subita renomo skribis Betsa Marsh en The Denver Post (2a Januaro, T1):

La altklasanoj neniam satiĝis je tiu poeto, kiu verkis en la skotangla, sed parolis la francan kaj "la anglan de la Reĝo" en iliaj salonoj.

Kiel mi, Burns staris klinŝultre (laŭ arthistoriistoj) — li pro siaj junaj jaroj ĉe la plugilo, mi pro miaj junaj jaroj malantaŭ la ĉarumo. Malkiel mi, li naskigis plurajn eksteredzecajn infanojn, al kiuj kompreneble devis hejmdoni lia (nefama kaj forgesita) patrino.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 12a Januaro, 2005.

Antaŭ kelkaj tagoj ni revenis de jam alia vojaĝo al Kolorado, ĉifoje pro la naskiĝo de mia kvina nepineto. Ni restis tie du semajnojn.

Kvankam mi plendas pri la devo fari tiom da aŭtovojaĝoj, precipe al Florido kaj Kolorado, fakte ĉiufoje, kiam mi komencas paki la veturilon, mi eksentas la allogon de la ŝoseo. La aŭtoveturado en la usona t.n. Midwest (ĝi fakte estas la mezo de la 19-jarcenta Okcidento, ne de la nuna Okcidento) estas aparte agrabla pro la manko de trafiko. Ofte inter la kolorada limo kaj la urbego Denver estas nur mi sur la vojo kun kelkaj aliaj. Oni havas la senton, ke la malferma kaj vasta landego apartenas al oni mem.

Tio ĉi estas la domo de mia filino kaj bofilo en Estes Park, Kolorado. La blankaspekta veturilo pli apud la domo estas la nia (enloĝebla); la bruna aŭto apartenas al la juna paro (fakte ni donis ĝin al ili antaŭ kelkaj jaroj). La domo havas elektran hejtadon sed precipe oni hejtas per granda lignostovo en la supra etaĝo, kaj vintre apenaŭ enloĝas la teretaĝon. Ĉar la domo frontas suden, dum la tagoj la suno mem hejtas la domon pere de la grandaj fenestroj.

Inter la aŭtoj kaj la domo Vi povas vidi amason da ligno, kiun mi kaj la bofilo devis stakigi poste, flanke de la domo. Laŭ la bofilo, tiom devus sufiĉi por la tuta vintro.

reen al la indekspaĝo

Marde, 11a Januaro, 2005.

Feliĉan 2005!

* * *

La 20an de Decembro, 2004, mi skribis ke "Laŭ mi la plej grava barilo inter lingvoj kaj kulturoj estas la netradukebleco de la humuro". Komentis Klaus Wessel:

Vi pravas! Sed oni nepre devus klarigi la vorton "humuro" — kion ĝi signifas. En "Webster's New World Dictionary" oni difinas interalie jene: "... whim; fancy ... /the quality that makes sometning seem funny, amusing.. / the ability to perceive, appreciate, or express what is funny..." Ankaŭ vortaro germana mencius tiujn ĉi klarigojn, sed ĝi aldonus, ke havi humuron esence signifas a) ke oni povas reteni bonan animstaton spite al malbonŝanco, b) esti kapabla al rideto pri si mem, precipe pri la malperfektaĵoj privataj.

Oni ja ofte diras, ke la germanoj ne havas humuron. Sed tio estas malĵusta perceptado. Oni trovos multe da ekzemploj de humoro en tiu menciita senco.

Kore kaj salute,
Klaŭso

Memevidente estas du apartaj demandoj: (a) Kio karakterizas humuraĵojn? kaj (b) Kion bezonas la homo, por aprezi ilin? (t.e., Kio estas la humursento?). Mi koncentriĝas pri la unua demando.

Ni sendube pli bone komprenus la humuron el internacia perspektivo, se ni pli bone komprenus ĝin entute. Kredu-nekredu, ekzistas branĉo de la lingvistiko kiu pritraktas la humuron (kompreneble ankaŭ aliaj studofakoj priokupiĝas pri ĝi). Kunvenoj, konferencoj kaj kongresoj okazas prie. Sed oni ne povas agnoski veran progreson. Kutima kongreso de humuristoj tendencas degeneri en leĝeran interŝanĝadon de anekdotoj kaj ŝercoj! Nur unu faceton de la humuro ni vere komprenas: en ĉia humuro estas elemento de surprizo. Ekzemple:

Kiel oni nutras aligatoron?
Tre zorge!

La amuziĝo montras, ke 'kiel?' estas plursenca. La neŭtrala signifo ĉi-kuntekste verŝajne estas "per kiu ilo aŭ rimedo?" Ĉi-kuntekste neatendita signifo tamen estas: "En kiu maniero?" La surprizo konsistas en tio, ke oni atendas la neutralan signifon, dum "Tre zorge!" malkaŝas la alian. Sed kiel tio kaŭzas ridon aŭ almenaŭ rideton, ni ne scias; ĉar en si mem, surprizo ne sufiĉas.

Oni elpensis diversajn eksperimentojn por provi, ĉu la elemento de surprizo sufiĉas por krei humuron. La respondo nur povas esti negativa. Eble Vi jam aŭdis pri la jena (eble mita) prezentaĵo:

Komence, malplena scenejo. Tiam, de maldekstre, venas oĉjo trenanta ion malantaŭ si per ŝnuro. Pluen sur la scenejo li venas, kaj la ŝnuro montriĝas pli kaj pli longa. La spektantaro senspire rigardas por ekscii, kio povas esti ĉe ĝia fino. Fine, kiam la oldulo atingis preskaŭ la alian ekstremon de la scenejo, kiam la spektantaro atingis pinton de suspenso, aperas fine de la ŝnuro — eta skatolo:

— Ha-ha-ha!! — krias la oĉjo. — Vi atendis hundon, ĉu ne?

Sed la spektantaro sidas en ŝtona silento. Surprizo en si mem ne kreas humuron.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.