Sendu al mi komentojn

30a Januaro, 2006.

Stabanoj de usona kongresano manipulas la enhavon de anglalingva Vikipedio pro politikaj motivoj.

Nenia komento necesas...

reen al la indekspaĝo

29a Januaro, 2006.

Amuza anekdoto: Homo riproĉas alian pro ties ofendo al minoritata grupo: "Vi komprenas, ĉu ne — estas multaj naŭzaj insultoj kiuj eblas kolere aserti pri aro da uloj, sed kompari ilin kun Vindozo-ME, tio estas pli ol tro..."


reen al la indekspaĝo

28a Januaro, 2006.

DUM LASTAJ JAROJ MI NENIAM TIOM RIDIS, ĝis mi vidis hieraŭ ĉe Skribitaj Pensoj foton de hundroboto. Jen kelkaj specoj kiujn mi rikoltis diversloke el la reto, de tiaj hundbotoj, aŭ hundoidoj, aŭ kiel-ili-nomiĝu:

feroca amikema rapida

Miksrasajn hundojn mi ĉiam preferis, sed ne trovis tian...

reen al la indekspaĝo

27a Januaro, 2006.

Hodiaŭ, la 250-a datreveno de la naskiĝo de Mozarto, taŭgas skribi ion pri la muziko — kaj pri koncentriĝo.

Mi dubas, ke iam antaŭe en la historio fluadis pli da vortoj pri malpli da substanco. Ju pli senenhava la artikolo, des pli longa ĝi estas. Tio facile videblas ĉe Arts & Letters Daily kaj aliaj seriozaj centrejoj sur la reto, kiuj kuntiras plurteman nefikcion. Samtempe mi pli kaj pli rimarkas, ke ĉio ajn povas argumentiĝi, X tiel facile kaj konvinke, kiel mal-X.

Pro tio mi pli kaj pli senesperiĝis pri vortoj, pri lingvaĵo, kaj turnis min al la instrumenta artmuziko, abstrakta senvorta lingvo. Kaj tie la problemo, aparte por tipe sendisciplina modernulo, estas koncentriĝi. Por plej multaj homoj, muziko estas nur provizora nova fono por tiu senĉesa interna monologo, tiel ĉena kiel vera brido, kiu malpermesas turni alien sian atenton.

Multaj kredas, laŭ mi mise, ke la problemo estas "mi" — oni ne povas eskapi sian memon. Fine de prelego de Sam Harris pri sia lasta libro (kiu diskutiĝis, je mia surprizo, antaŭ nelonge en s.c.e.* — esence ĝenerala fronta atako al la religio), estis demandoperiodo. Iu stariĝis kaj demandis al la aŭtoro, ĉu do por li estas nenio pozitiva en la religioj de la tero? Li cede respondis iom admire pri tiuj tradicioj, kiuj neas la memon: la Budhismo ekzemple.

Mi neniam komprenis la kvazaŭ mistikan antipation kontraŭ la memo en tiuj tradicioj (same kiel mi neniam komprenis la magion de la nombro "1" en la okcidentaj). Por mi la problemo ne estas, ke oni ne povas eskapi sian memon, sed ke oni ne povas koncentri sian memon. Aŭskultante muzikon, onia menso migremas: oni ne sukcesas eskapi vortojn favore al pli abstrakta "lingvo" de muziko (kion mi volis fari).

Sed mi trovis, ke sinekzercado multe helpas. Ju pli oni aŭskultas, laŭeble kun plena atento al tio, kio okazas en la muziko, des pli ĝi faciliĝas. Oni ne eskapas la memon: kontraŭe, onia memo konstatas al si: tio, kion mi aŭdas, pli gravas ol miaj migrantaj pensoj.**

* The End of Faith: Religion, Terror, and the Future of Reason [Fino de la fido: religio, teroro, kaj la estonteco de la racio]. W.W. Norton & Company (2004). ISBN: 0393035158

** Se oni dubas, ke onia memo (la "mi") ekzistas, oni povas legi mian "pruvon", kiun mi priblogis la 9an Septembro, 2003.
reen al la indekspaĝo

26a Januaro, 2006.

SCIENCA MALHONESTO. Neniam estis garantio, ke sciencistoj pli bonas, ol aliaj homoj. Sed aliaj sciencistoj, unuope kaj teame, povas rapide malkovri la malhoneston de siaj samfakanoj, kaj ĝin nuligi. Malsame inter ĵurnalistoj kaj profesoroj, kie regas tribeca instinkto defendi sian grupon, kie la vero multe pli malfacilas elfosi, kaj kie eraroj povas daŭri longe.

reen al la indekspaĝo

25a Januaro, 2006.

TRIUMFETO DE LA MALJUNULOJ. Longe mi ege scivolemis, kial la dialogado kaj intrigoj de la krimdramo-serioj "Law & Order" tiel altkvalitas, dum la kutimaj pordistraj televidaĵoj restas rubaĵo, almenaŭ la usonaj. Mi trovis la respondon: Dick Wolf, kreinto de la 4 dramserioj, dungas maljunajn verkistojn. En intervjuo li diris al raportisto:

Mi neniam komprenis la obsedon pri junaj verkistoj kiam temas pri dramoj... kiam temas pri komedioj, mi komprenas; sed kiel oni povas verki dramojn kun 23 jaroj? Tiuaĝe oni ne spertis ion.

Mi ne scias, ĉu "Law & Order" atingas aliajn landojn, sed se ne nun, eble estontece. Vi certe konsentos kun mi, ke nekutime altas la kvalito de la verkado.

reen al la indekspaĝo

24a Januaro, 2006.

Hm. Merkel en Germanio, tre eble Sarkozy en Francio en 2007, Howard ankoraŭ en Aŭstralio, Harper nun en Kanado, kaj en Britio ne gravas. Ĉu eble tendenco? (Konsideru tion piednoto al mia novjara blogaĵo...)

* * *

VERAJ VIRAJ VALOROJ. Tre ofte, ni kredas nin deziraj je io, dum fakte ni deziras ion alian, kiu nur koincidas kun la supozata dezirataĵo. Dum mia juneco mi avidis je escargots, aparte preparitaj laŭ la sudfrancia maniero, kun multe da butero kaj ajlo. Poste mi kompreniĝis, ke vere estis la butero kaj ajlo, kiujn mi ŝatis, ne gravas la plado.

Simile, viroj ŝajne ŝatas ĉasadi kaj fiŝkapti, sed plejparte ili volas pretekston por esti en la naturo. Sed iuj diras, ke precipe ili volas fori de siaj edzinoj, kaj ankaŭ en tio estas vero...

reen al la indekspaĝo

23a Januaro, 2006.

La 16an mia kunblogisto Luis RESTREPO RIVAS en sia blogo Skribitaj Pensoj, sub preteksto skribi pri lernejaj kajeroj, ligigis al pluraj fotoj de "modelinoj, belecreĝinoj kaj aktorinoj".

Miavice sub propra preteksto mi atentigas pri lastatempa opinio de Roger Ebert, la plej fama filmkritikisto en Usono, ke Aishwarya Rai ("bolivuda" aktorino) estas — preparu Vin — la plej bela virino en la mondo. Ĉu Vi konsentas? Ŝajne CBS News konsentas. (Tie vi ankaŭ povas legi, en la angla, pri tio, kio estas "Bolivudo", pri la manko de publika sekso en Barato, kio malkiel en Usono inkludas filmojn, kaj pri tiu ĉi — mi konfesas — aparte interesa virino.)

Aishwarya Rai estas laŭ la CBS-raporto inteligenta, virtema kaj sufiĉe riĉa, ĉar ŝi scias, kiel mastrumi sian monon. Tiurilate ŝi similas la iaman Maureen O'Hara, de nia Holivudo, nun 86-jaraĝa tamen fojfoje kaĵolebla el sia emeritiĝo, kiu bone fartis dum tiom da aliaj geaktoroj inklinis al diboĉado kaj financa ruiniĝo. Tamen se mi estus Aishwarya Rai (la imago ja skuegas la menson), mi restus for de Usona Holivudo.

reen al la indekspaĝo

22a Januaro, 2006.

MI TROVIS LA RESPONDON! Antaŭ kelkaj tagoj (la 17an Januaro 2006) mi demandis, ĉu (literatura) humuro apartenas al la beletro — kio signifas: ĉu ĝi havas estetikan dimension? La respondo estas jes. Mi tute forgesis pri humuro en aliaj artoj, ekzemple muziko.

Mi aŭskultadis la lastan movimenton de pianoterceto de Schumann, Klaviertrio Nr. 3 g-moll, op. 110, kaj pensis al mi: kiel aparte bela ĝi estas! Scivoleme mi rigardis la notojn kaj trovis, ke tiu movimento nomiĝas "kräftig, mit Humor" [forte, kun humuro]. Mi pensis: a HA! Humuro en la muziko do povas esti bela. Kaj tio, kion mi perceptis en tiu Schumann-a movimento, en alia komponaĵo, ekzemple de Chopin, ne nepre nomiĝus 'humura' tamen simile tuŝus min.

Nun mi devas zorge atenti, kiajn muzikojn oni nomas 'humuraj'. Ĉar en instrumenta muziko ne estas vortoj; ĝi estas pure abstrakta artformo. Se humuro povas esti bela, tie ni trovos la pruvon.

reen al la indekspaĝo

21a Januaro, 2006.

La prelego de Frank WILCZEK (hieraŭ menciita: la halo ja estis plenplena!) estis ege interesa. Por koncizigi lian mesaĝon (tre subjektive) mi dirus jene: ĉiu nova partiklo-akcelilo, ankoraŭ pli granda ol la lasta, respondos kelkajn demandojn. Sed tre nepraktika estas scienco, kiu dependas de tiaj tre multekostaj aparatoj. Sekve la fiziko devos pli kaj pli resti sur matematika rafinado: ĝi devos faute de mieux daŭre "plibonigi la ekvaciojn".

La problemo pri tio estas (kaj nun parolas mi, ne D-ro Wilczek), ke neniu scienco povas kontenti, ĝis haveblas eksperimentoj, ne gravas kiom eleganta kaj konvinka estas la matematiko. Neniam sen eksperimentoj povas estiĝi plene akceptita "norma teorio".

Mi timas do ke kiel solvo oni elektos troigi al la publiko (la tenantoj de la monujoj) la praktikan gravecon de la fundamenta fiziko.

reen al la indekspaĝo

20a Januaro, 2006.

Hodiaŭ vespere prelegos ĉe mia universitato fizikisto Frank WILCZEK, 2004-e nobelpremiito, nuntempe ĉe MIT: "La universo estas stranga loko". Mi raportos morgaŭ.

* * *

ANTAŬJUĜOJ KAJ TEMPERAMENTO. Diversfoje en la homa historio okazas informa superŝarĝo. En la 17a kaj frua 18a jarcentoj, novaj scioj pri vivantaj estaĵoj tiom abundis, ke oni apenaŭ povis ĝiskuri la novan informon; tial ni bezonis Lineon. Nuntempe ni enestas alian periodon de scienca informa superabundo. Sed nun ni tre klare vidas, ke ne ĉia informo egale gravas: nun ni komprenas la rolon de teorioj en la sciencoj.

Kiel en la scienco, tiel en la ordinara vivo, ne ĉio egale gravas. La tasko de la inteligenta unuopulo estas diskriminadi. En la sciencoj, la funkcio de teorio estas ĝuste gvidi la esploranton al la gravaj laŭ tiu teorio datenoj, permesante ignori la ceterajn. En la ordinara vivo la saman funkcion plenumas temperamento. Temperamento iom similas al aro da antaŭjuĝoj; fakte oni povus nomi temperamenton sistemo de informitaj antaŭjuĝoj. Temperamento neniam forgesas, ke statistikaj veraĵoj ne perdas sian verecon nur pro sia statistikeco.

Multaj modernuloj senvojas pro manko de temperamento. Mensoj tute malfermaj povas ne enhavi ion. Se ĉio same gravas, memevidente nenio gravas; plibone riski erari, ol esti neniu.

reen al la indekspaĝo

19a Januaro, 2006.

Virino kun la nomo Norah VINCENT maskvestis sin, konvinke, kiel viro, kaj pasigis kelkajn monatojn tiel, interagante kun viroj. Tiam ŝi — kompreneble — verkis libron.

Se hazarde Vi ankoraŭ pridubis la supraĵecon de nia epoko, jen fina pruvo.





reen al la indekspaĝo

18a Januaro, 2006.

Fik Meijer, profesoro pri Antikva Historio ĉe la Universiteit van Amsterdam, verkis interesan libron pri Romanaj gladiatoroj. (Cetere mi neniam sciis, ke 'Fik' estas nederlanda nomo aŭ eĉ ke ĝi estas nederlanda vorto.) Laŭ la recenzo, la aŭtoro komence volis scii KIAL mildekoj da homoj plenŝtopadis ŝvitozajn amfiteatrojn por rigardi dum aliaj homoj dishakas unu la alian, sed baldaŭ li forlasas kialojn kaj simple (kaj interesege) priskribas la buĉfestojn.

Onia tuja demando, kiam oni legas pri antaŭaj barbarismoj, estas: ĉu nun la homoj aliiĝis? Mia respondo estas forta jeso. Laŭ ĉia evidento, ni are progresas — ene de kaj sub la influo de tiu universala kulturo, kiu estas la sola universala kulturo, kiun la mondo ĝis nun konas — tiu kulturo, kiun oni obstine nomas, malgraŭ ĝia evidenta praktika universaleco, "okcidenta".

reen al la indekspaĝo

17a Januaro, 2006.

EN SIA ENKONDUKO al sia fama kaj (komence) anonima romano Waverly (1814), Sir Walter Scott plendas, ke humuro pli malfacilas siatempe, ol en la tempo de sia romano, ĉirkaŭ 1754. Kaj en 1914, kaj en 2006, humuro daŭre pli malfaciliĝas. La pruvo de tio estas, ke humuramantoj preskaŭ senescepte preferas legi la humuron de la pasinteco: tio, kio nuntempe akceptiĝas kiel humuro ne estas formo de literaturo. Ĝi amuzas efemere. Daŭripovaj humuristoj, tiaj, kies verkojn oni legos dum generacioj, apenaŭ ekzistas.

Granda problemo estas, ke ni tute ne havas firman komprenon pri tio, kio estas entute humuro. Daŭre la demando frazumiĝas: Kial ni ridas? Sed humuro ne temas nur pri ridado. Ĝi pli subtilas ol tio. Ridetado (smilado se Vi preferas) ja plej ofte salutas veran humuron; sed mi persone povas legi humuron senridete. Tamen la sento estas iamaniere agrabla kaj anime saniga — mi preskaŭ pretas diri "liberiga".

Sekvante la modelon de iuj mezepokuloj, kiuj emis difini aferojn (ekzemple Dion) per iliaj maloj, ni povus diri: la malo de humuro estas seriozeco. Sed ne nur malseriozeco estas humuro; ĉar nura vanto ne estas humuro. Humuro estas laŭ mi malseriozeco arte esprimita kaj do io pozitiva, kaj ĉiam kun la elemento de surprizo, neatenditeco. Temas do pri arto; kaj tiupunkte leviĝas la interesa demando, ĉu humuro estis (antaŭe, kiam ĝi ekzistis) parto de la beletro — "literaturo rigardata el pure artisma [estetika - KM] vidpunkto" laŭ PIV2.

Kiu scias? Se oni esploras tiun strangan beston — seriozan esploradon pri arta malseriozeco — oni trovas, kiel atendite, ĥaoson. Ne mankas teoriistoj, nur mankas rezultoj. Eĉ pli ol kutime, neniu el la teoriistoj komprenas la aliajn, kaj mi komprenas neniun, de Freŭdo ĝis Raskin.

reen al la indekspaĝo

16a Januaro, 2006.

JUĜERAROJ IDENTIGITAJ KAJ ETIKETITAJ DE SOCIOPSIKOLOGOJ, (12) - (14).

Jen la lastaj, kiujn mi mencios (mi promesas!).

(12) La aŭreola iluzio (halo effect)

Se homo bonas en unu rilato, ni emas opinii lin/ŝin bona ĉiurilate. Ekzemple, se iu estas inteligenta, oni emas kredi tiun ankaŭ morala; se iu ludas bone la pianon, oni atendas, ke tiu ankaŭ bone kantas; ktp. Pensu kiel ofte ni diras: Mirinde; ŝi tiel bone kuiras, sed tute ne kapablas mastrumadon; k.s.

(13) Retrovida iluzio (hindsight bias)

Se io okazis, oni emas kredi ke ĝi okazis neeviteble aŭ necese. Ekzemple post politika elekto, oni diras "Ha; kompreneble; tio estis neevitebla. Vidu la jenajn kialojn...." Fatalismo estas tuta branĉo de la filozofio. Forta kredo pri ĝi inklinigas homojn al senespero pri la homa volo.

(14) Misatribuado al personecoj (fundamental attribution error)

Ni emas atribui la konduton de homoj al iliaj personecoj, sintenoj, trajtoj, kaj volo. Sed oftege onia konduto plej ofte rezultas ne de tiuj faktoroj, sed de cirkonstancoj. Kuntekstoj gravas!
reen al la indekspaĝo

15a Januaro, 2006.

JUĜERAROJ IDENTIGITAJ KAJ ETIKETITAJ DE SOCIOPSIKOLOGOJ, (10) & (11).

(10) Iluzia akumuliĝo de probablecoj (Gambler's fallacy).

Ekzemple mi miskredas, ke se mi ĵetis moneron jam kvinfoje, kaj ĉiufoje montriĝis averso, tre altas la probableco, ke je la sekva ĵeto montriĝos reverso. (Fakte, la probableco je ĉiu ĵeto samas: 50%-50%. Por vidi tion, imagu, ke post la unuaj kvin ĵetoj, ni atendas 10, 50, 500 jarojn: ĉu tiam la unuaj kvin ĵetoj povas influi la sekvan? Ktp.)

Tiu eraro baziĝas sur konfuziĝo inter statistikaj faktoj (kiuj rilatas nur al aroj, grupoj) kaj faktoj pri unuopuloj. Tiu sama konfuziĝo kreas antaŭjuĝojn pri individuoj.

(11) Supozata daŭremo de ĝisnuna tendenco (hot hand fallacy).

(11) ofte servas kiel malo de (10): se io okazis jam plurfoje iamaniere, ĝi daŭrigos sammaniere. En mia parto de Kansaso ĉi-jare, neĝis en la tagoj antaŭ Kristnasko; do multaj atendis la ĉiam-deziratan "blankan Kristnaskon". (Ĝi ne okazis...)

Ŝajne (10) kaj (11) kune reprezentas iuspecan psikologian rezistemon je la realo de lotecaj eventoj.

Aparte interese estas, kiam estas tendencoparoj tiaj, ke unu estas la malo de la alia. Tiam necesas serĉi gvidprincipon decidigan pri tio, kiu tendenco venkos en specifa situacio.

Por simila situacio en la lingvistika pragmatiko, vidu paragrafon 9.1 de mia "Enkonduko al la pragmatiko" (ligo en la indekspaĝo).

reen al la indekspaĝo

14a Januaro, 2006.

IUJ (PLI DA) JUĜERAROJ IDENTIGITAJ KAJ ETIKETITAJ DE SOCIOPSIKOLOGOJ, (5) - (9).

(5) Malegala kritikemo (disconfirmation bias)

Se oni jam decidis ion, oni pli kritikemas pri malkonfirma evidento, ol pri konfirma evidento. Ekzemple oni zorge kaj sokrate displektas la argumentojn de siaj oponantoj, sed aplombe akceptas siajn proprajn.

(6) Misatribuado de konduto (dispositional bias; fundamental attribution error)

Oni atribuas la konduton de persono al interna emo de la persono, anstataŭ al la situacio(j), en kiu(j) la persono trovas sin — eĉ kiam la konduto egale atribueblus al la situacio(j). Ekzemple, se al iu ofte okazas aŭtoakcidento, oni opinias tiun mallerta stiristo, kvankam la kondiĉo de ties aŭto (ekzemple) povus precipe kaŭzi la akcidentojn.

(7) Supertaksado de afekta daŭripovo (durability bias; impact bias)

Ni emas supertaksi la daŭripovon de afektaj reagoj al eventoj. Ekzemple se estas katastrofo, ni supertaksas la daŭripovon de ĝia emocia damaĝo. Inverse, se bona evento okazas, ni supertaksas la daŭripovon de ĝia plifeliĉigo. (Ofta kaŭzo de politikaj misjuĝoj)

(8) Iluzia simileco (false consensus effect)

Ni emas supertaksi la gradon, je kiu aliaj homoj similas al ni. Ni troigas la supozatan nombron de homoj, kiuj partoprenas niajn proprajn kredojn kaj kutimojn.

(9) Iluzia malsimileco (false uniqueness effect)

La malo de la ĉi-supra: ni emas kredi nin pli unikaj, ol ni vere estas. Rimarku ke (8) kaj (9) estas maloj unu de la alia. Trovi racian ekvilibron ne facilas; jen tre fekunda esplorkampo por sociologoj.
reen al la indekspaĝo

13a Januaro, 2006.

IUJ JUĜERAROJ IDENTIGITAJ KAJ ETIKETITAJ DE SOCIOPSIKOLOGOJ, (1) - (4).

La sociopsikologio dum la 20a jarcento malkovris plurajn interesajn kaj pli-malpli sistemajn erarojn, al kiuj homoj kolektive emas. Ĉiuj baziĝas sur efektivaj eksperimentoj kaj esploroj. Tio, kion ni kutime nomas "propagando", ofte estas nenio alia ol manipulado de sociopsikologiaj tendencoj. Aŭ, se alimaniere esprimi la samon, propagandado aŭ kaŝinfluado ne funkcius sen la mistendencoj.

Tiuj ĉi eraroj inkludas kelkajn el la klasikaj logikeraroj, kiujn mia generacio plej ofte lernis latine: ad hominem, petitio principii, ignoratio elenchi, k.s. Eĉ tiuj klasikaj eraroj, kiuj ne troviĝas eksplicite inter la moderne nomataj, tamen ofte en ili detekteblas.

Mi mencios ankaŭ la anglajn nomojn, por ke oni povu, se dezirate, plu legi rete.

(1) Iluzio pri nesimetria interkompreno (asymmetric insight illusion)

Homoj nesimetrie taksas sian propran interpersonan kaj intrapersonan komprenon relative je tiuj de siaj samklasanoj. T.e., "mi plibone komprenas vin, ol vi min". Laŭ unu esploro, la unuopulo eĉ kredas sin plibone kompreni aliulojn, ol tiuj aliuloj komprenas sin mem!

(2) Blindeco je propraj antaŭjuĝoj (bias blind spot)

Homoj klare perceptas la antaŭjuĝojn de aliuloj, sed ne perceptas siajn proprajn antaŭjuĝojn. En unu esploro pri usonanoj, eĉ troviĝis, ke unuopa sociano kredas sin malpli antaŭjuĝema, ol la averaĝa sociano. Unu kaŭzo de la eraro estas la miskredo, ke oniaj antaŭjuĝoj ne estas antaŭjuĝoj, sed simple normalaj kredoj kiujn havas "ĉiuj inteligentaj homoj" ktp. (vidu (8) kaj (9)).

(3) Konfirmema taksado de evidento ( confirmation bias)

Jam decidinte ion, ni pli atentas evidenton kiu apogas nian decidon, ol malan evidenton. Ekzemple se mi jam decidis, ke virinoj pli ridemas ol viroj, mi atentos kaj memoros ridemajn virinojn, sed malatentos kaj forgesos neridemajn virinojn.

(4) Eraro pri koincidoj (conjunction fallacy)

Laŭ la matematika probableco, kiam du eventoj povas okazi aŭ aparte aŭ kune, koincido de la du ne povas esti pli probabla resp. neprobabla, ol la probablecoj de la du apartaj eventoj. Sed homoj emas atribui pli da neprobableco al la koincido de la du eventoj.
reen al la indekspaĝo

12a Januaro, 2006.

Felizardo ESLABÃO (babileje "Ado") diris al mi jenan anekdoton:

Du usonanoj vojaĝis al Meksiko por lerni la lingvon. Ili eniris en ĉiujn urbojn kaj legis la nomojn de la urboj. Kiam ili alvenis al Chualtlmoc aŭ simila ili ne sukcesis prononci. Nu, ili eniris en restoracion por manĝi kaj profiti la okazon demandi al laboristo tie, Kiel nomiĝas ĉi tiu loko? Respondis la laboristo: Mekdonaldz.

Interese, tuj poste mi aŭdis varianton de la sama anekdoto en alia lingvo kaj el alia lando. Fakuloj studas tion, mi supozas. Eble ekzistis komence nur manpleno da fundamentaj anekdotoj, kiuj prapatris ĉiujn nunajn!

reen al la indekspaĝo

11a Januaro, 2006.

Skribis Valentin BONDARENKO (babileje "vb") pri la poeto BRIDGES (vidu la 7an Januaro, 2006):

Saluton, gratulon estimata Ken! Via anima gusto perfektas!

Ĵus mi tralegis pli ol dekon da versaĵoj de Robert Seymour BRIDGES, tradukitaj al la rusa far Александр Лукьянов (Lukas@vost-serv.ru).

Mi ne povas juĝi pri la originalo, sed ankaŭ la tradukaĵoj eminentas (parte dank al la tradukisto) kaj la enhavo perfektas...

Ken, vi ne pravas, au troigas, asertante pri Bridges ke "Nun li estas tute forgesita — neniu scias kial — krom de kelkaj, inkluzive min." Ĉar mi facile trovis plurajn referencaĵojn, kun freŝaj pridiskutadoj, al lia verkaro kaj biografio en la ru-zono de la interreto — http://www.divo.ru/lukas/perevod/F_Bridges.html , http://annaz.nm.ru/LIB/bridges.htm , ktp...

Amike, Valentin

Jen mi aranĝis la poemon, kiun sendis Valentin, kun (laŭ mia kutimo) laŭvorta E-traduko:


I HAVE LOVED FLOWERS THAT FADE
Robert Seymour Bridges
I have loved flowers that fade, Mi amis florojn velkemajn,
Within whose magic tents En kies magiaj tendoj
Rich hues have marriage made Riĉaj koloroj geedziĝis
With sweet unmemoried scents: Kun dolĉaj senmemoraj aromoj:
A honeymoon delight, — Mielmonata delektaĵo, —
A joy of love at sight, Ĝojo de tuja enamiĝo
That ages in an hour: — Kiu post horo maljunas: —
My song be like a flower! Mia kanto estu kiel floro !

I have loved airs, that die Mi amis aerojn mortontajn
Before their charm is writ Antaŭ ol ilia ĉarmo skribiĝos
Along a liquid sky Laŭ likva ĉielo
Trembling to welcome it. Tremanta pro anticipado.
Notes, that with pulse of fire Notojn, kiuj kun fajra pulsado
Proclaim the spirit's desire, Proklamas la deziron de la spirito,
Then die, and are nowhere: — Tiam mortas, kaj estas nenie: —
My song be like an air! Mia kanto estu kiel aero !

Die, song, die like a breath, Mortu, kanto, mortu kiel spiro,
And wither as a bloom: Kaj ŝrumpu kiel sproso:
Fear not a flowery death, Ne timu morton floran,
Dread not an airy tomb! Ne timu aeran tombon !
Fly with delight, fly hence! Flugu ĝoje, flugu foren !
'Twas thine love's tender sense Vi ja povis frandi la teneron
To feast; now on thy bier De l'amo; nun super via mortplatformo
Beauty shall shed a tear. La beleco faligos larmon.

Kaj la rusan tradukon:

Я так любил цветы!
Они в благоуханье
Средь буйной пестроты
Само очарованье,
И наслаждений сласть;
Но как во взоре - страсть,
Увы, увянут в срок:
И песнь моя - цветок!
Любил я ветерки!
Они с небес дождливых
Чаруют нас, легки,
И нет их, шаловливых.
Мечту души огнём
Зажгли, погибнув в нём
Среди небытия.
Как ветер - песнь моя!
Умри, о песнь, как вздох,
Увянь бутоном лилий:
Пускай цветок засох,
И ветерок в могиле!
Лети с восторгом в мир
Вкусить любовный пир!
А красота у плит
Колени преклонит.

Por aprezi la viktorinan poezion, por ke ĝi ne ŝajnu al la nuntempa gusto nura sentimentalo, necesas memori ke por multaj viktorinanoj la belarto estis kvazaŭ surogata religio: ĝi plenigis vakuon en la koro, kiun lasis la efektiva malapero de la kristanismo kiel centra anima kuntenilo. Rimarku, kiel tiu ĉi poemo celas alfronti la morton per arto, beleco.

reen al la indekspaĝo

10a Januaro, 2006.

MI LEGIS aparte kortuŝan verketon, "Mezepoka historio" de Marjorie Boulton. Kial mi legis ĝin? Mi hazarde retumadis, kaj hazarde falis mia okulo sur la unuajn kelkajn frazojn de la Boulton-aĵo, kaj tuj mi estis kaptita. Kaj ĉiam tia estas bona literaturo. Bedaŭrinde tiun simplan fakton malkonstatas multe, multe da nuntempaj verkistoj.

* * *

Je mia surprizo mi trovis, ke George Orwell verkis en 1939 libron pri Dickens. En ĝia Ĉapitro 5 tamen li profetis, ke finfine Tolstojo estos pli legata ol Dickens, ĉar "Dickens is scarcely intelligible outside the English-speaking culture" [Dickens apenaŭ kompreneblas ekster la anglalingva kulturo]. Mi bone memoras, ke iam mi komencis listigi, por la blogo, ĉiujn tradukojn de la Dickens-romanoj en aliajn lingvojn, kaj devis rezigni, ĉar la nombro simple tro grandis.


reen al la indekspaĝo

9a Januaro, 2006.

FALSA VIKIPEDIA BIOGRAFIO DISPLEKTITA. Viro en Nashville, Tenesio, konfesis enmeti falsan kaj misfamigan informon en retan vikipedion... por fari trompŝercon al kunlaboranto. La frenezeco pludaŭras...

Tamen lastatempe, alia studo trovas, ke la vikipedioj same fidindas, kiel la Encyclopedia Britannica, almenaŭ pri la scienco. Jen alia nekuraĝiga novaĵo pri vikipedioj ("Vikipedia fondinto redaktas propran biografion").

Mi preferas tradiciajn informfontojn. Jen la logiko: se oni konsultas la vikipediojn por serioza celo, oni devas ĉiaokaze kontroli per aliaj fontoj, do kial ne komenci jam per la aliaj fontoj? Plia rendimento.

reen al la indekspaĝo

8a Januaro, 2006.

MI APOGAS la pozicion de la Norvega Junularo Esperantista rilate la neproporciema atako al Christopher Culver flanke de TEJO. La junaj E-istoj facile konstatus la similecon inter la tradicia E-movado kaj religiaj sektoj (kun pli ol eta ŝokiĝo, mi suspektas), se ili entute konus religiajn sektojn.

* * *

Geamikoj, bonvolu ne skribi al mi petante helpon pri eksdata E-propagando, asertanta ke la lingvo estas facila, neŭtrala, tergloba, havas milionon da parolantoj, idealas por la EU aŭ por oficiala lingvo de UNO, ktp ktp. Mi respektas ĉies sinceron, sed mi konsentas nek kun tiaj diroj nek kun tiaj celoj. Mi blogis la 13an Decembro, 2003, pri tio, kion mi povas apogi.

reen al la indekspaĝo

7a Januaro, 2006.

TIUN IDEON, ke homoj pli malsamas inter si ol tutaj specioj ekster la homa regno, kiun mi menciis denove hieraŭ, kaj ofte antaŭe, mi naskis mem antaŭ multaj jaroj. Sed mi trovis ĝin ankaŭ en du antikvaj verkoj. Bedaŭrinde mi ne povas trovi miajn notojn pri tiu temo, kaj devos retrovi la du referencojn.* Rilata ideo, kaj bonekonata, el la mezepoka Kristanismo, estas ke ĉiu unuopa anĝelo estas aparta specio. La deveno de tiu koncepto eble estas Pseŭdo-Dionizio la Areopagano (5a jarcento?).

* Poste mi memoris: unu ŝajne estis Plutarko (Montajno, Essais, XLII, "De l'inequalité qui est entre nous" — tamen li ne donas la lokon.)

Mi trovis "mian" ideon tamen en unu moderna aŭtoro, la angla poeto Robert Seymour BRIDGES (1844-1930). Tiu poeto, kiu malgraŭ sia relativa nekonateco fariĝis poet-laureate en 1913, aperis sur la kovrilo de la fama usona revuo Time en 1929 (vidu la bildon). Nun li estas tute forgesita — neniu scias kial — krom de kelkaj, inkluzive min. Lia granda verko estis longa filozofia poemo, The Testament of Beauty, la Testamento de la Beleco.

Apud la komenco de tiu ĉi lia granda verko, Bridges mencias la pridiskutatan ideon, sed malakceptas ĝin kiel iluzion; ĉar Bridges celas, en tiu partaĵo de la poemo, emfazi la malbreĉon inter la homo kaj la Naturo:

Altho' his mind be such that it might seem as if
true Individuality within the species
were peculiar to man: So foolish is he, and wise, —


Kvankam lia [la homa] menso estas tia, ke ŝajnas
vera individueco ene de la specio propraĵo
de la homo: tiel stulta li estas, kaj ŝaĝa...

Kiam mi finstudos la poemon (se iam), mi espereble scios, ĉu li retenas tiun malakcepton ĝis la fino. Intertempe mi serĉas en la komentarioj pri Bridges la origino(j)n de la ideo mem.

Mi volas sugesti, ke per komunika kriterio, oni povas argumenti la pravecon de mia konvinko aŭ simila konvinko. Kiel oni taksas la gradon de simileco inter du lingvoj? Kutime, oni dependas almenaŭ parte de la grado de interkomprenebleco inter la du lingvoj. Tiel, la diversaj variantoj de la sveda kaj norvega lingvoj, havante grandan interkompreneblecon, estas "tre similaj" kaj objektive — sed ne efikus politikaj-historiaj faktoroj — estus dialektoj de unu lingvo. Same la diversaj latinidaj lingvoj. Kontraste, multaj lingvoparoj havas minimuman aŭ nenioman interkompreneblecon.

Kio pri homoj? Mi tre suspektas, ke la grado de interkomprenebleco inter silenta ordeno de monaĥoj unuflanke, kaj aliflanke punkroka grupo, estus minimuma. Pli taŭga vorto ol interkomprenebleco eble estus interkomunikado. "Komuniki kun" estas esence "influi la agojn de" (Rudi KELLER). Mia impreso estas, ke mi povas pli komuniki kun mia hundo, ol kun iuj homoj. Nura impreso ne multon valoras — aŭ? Kio, se la impresoj mem elĉerpas la haveblajn datenojn? (Mi ne intencas fondi teorion, nur provoki pensadon.)

reen al la indekspaĝo

6a Januaro, 2006.

Meze de la nokto mi vekiĝis kun la konstato, ke la longa diskuto de mi, Beĉjo, kaj komentantoj ĉe la Beĉjo-blogo, ja kondukis ien. La problemo estas la E-vorto 'homaro'. Ĝi laŭlitere signifas "ĉiuj homoj" kaj tio kreis mian problemon. La angla vorto mankind aŭ nun plibone humankind, kvankam ĝi ankaŭ povas signifi "ĉiuj homoj", indikas ankaŭ la esencon de la homo. (Kp. la germanan Menschheit.) El tiu esenco (kaj ne el "ĉiuj homoj") venas la arto, la scienco, la filozofio — mallonge, ĉio, kio valorigas la vivon; ĉio, kion pensemaj religiemuloj atribuas al Dio aŭ al dioj.

Tre frapa difino en PIV2 estas la jena, preskaŭ inspira:

kogni: Rekoni, percepti, kapti (veron) helpe de logika konkludado, aŭ asiste de genia intuicio (Platono, Arĥimedo k.a.), aŭ aŭskultante sian dajmonon (Sokrato), la Sanktan Spiriton (en kristana filozofio) aŭ supernaturan estaĵon (dion, spiriton, "Forton Misteran" [Zamenhof] en diversaj religiaj tradicioj).

Tiel la demando pri "ekskludado" eĉ ne leviĝas. "Ekskludi iun el ties esenco" estus sensignife. Ĉiuj homoj havas la homan esencon; sed ne ĉiuj homoj profitas, utiligas ĝin. Kaj tiuj, kiuj ja utiligas kaj profitas la homan esencon, faras tion neegale kaj malsame: la diferenco inter du britaj akvarelistoj plias ol la diferenco inter hundo kaj kato (ekzemple). Ke "homa esenco" malhavas sciencan difinon, estas eble nur provizora manko. Dalai-lamao povas jam interparoli kun neurologoj :)

reen al la indekspaĝo

5a Januaro, 2006.

KOMPARAJ MORTSTATISTIKOJ. Jen malnetaj mortciferoj registritaj i.a. de la usona Departemento pri Fremdaj Aferoj, aranĝitaj kreskorde. La plejmulto el la tabeligitaj mortoj estis nesoldataj.

Afgania milito kontraŭ Talibano, 2001 - nun 15.000
Iraka milito, 2003 - nun 30.000
Nikaragvaj enlandaj militoj, 1978 - 1990 70.000
Iraka enlanda violento, 1988 - 1991 180.000
Darfur, Sudano, 2003 - nun 181.000
Bosnia etnomilito, 1992 - 1995 200.000
Ruando, Aprilo - Julio 1994 500.000
Afgania enlanda milito (inkl. rusajn soldatojn) 1.000.000

reen al la indekspaĝo

4a Januaro, 2006.

IOM PRI "STRANGULOJ".

Jam longe longe mi scivolas, kiel trakti la anglan vorton crank, kiun laŭ mia memoro dum la Lapenna-jaroj ni E-igis per la iom nebula termino 'strangulo' (kiu ofte tradukas ankaŭ la anglan substantivon eccentric). Tiun lastan oni ankoraŭ uzadas, sed nuntempe mi timas, ke la pli junaj E-istoj ne ĉiam ĝuste interpretas ĝin. La vorto en la angla havas specifan signifon. Jen la difino de la Oxford English Dictionary kaj mia traduko:

A person with a mental twist; one who is apt to take up eccentric notions or impracticable projects; esp. one who is enthusiastically possessed by a particular crotchet or hobby; an eccentric, a monomaniac.

Persono kun mensa tordaĵo; homo, kiu inklinas al strangaj nocioj aŭ neefektivigeblaj projektoj; aparte, homo kiu entuziasme obsediĝas per specifa kaprico aŭ ĉevaleto; strangulo; monomaniulo.

Kvankam la prestiĝa OED sugestas, ke la vorto devenas per retroformado de cranky (kutime nuntempe 'malbonhumora'), mi persone vidas en ĝi slangigitan kromsignifon de crank, 'kranko': specifce kranko kvazaŭ de gurdo. Ĉar unu nepretervidebla trajto de tia homo, estas ke li/ŝi daŭre ripetas la samajn senbazajn ideojn kaj aplikas por ĉio la samajn "universalajn" klarigojn.

Eble la plej bona difinrimedo estus difino per kontraŭ-ekzemploj. Atentu kiuj estas la "plej cerbsanaj" E-istoj, kaj uzu ties konduton (ekzemple en s.c.e.) por taksi la aliajn. Bedaŭrinde ili ege tro malmultas, se s.c.e. estu realisma samplo. Kiel oni ofte diris en la 60aj jaroj, la precipa problemo por la reputacio de Esperanto estas la Esperantistoj.

Mi skribas pri la temo kun aŭtoritato, ĉar mi mem iam estis tia homo. Kuracis min la formala edukado, ĉar ĉe bona kaj respondeca fakultato preskaŭ ne eblas magistriĝi, kaj certe ne eblas doktoriĝi, sen lerni ion pri logika pensado, evidento, argumentado kaj kontraŭ-argumentado, sistema pensado, fidindaj scirimedoj, k.s. Oni devas lerni kiel revizii siajn ideojn laŭ la realo, anstataŭ revizii la realon laŭ siaj ideoj. Pri la sciencoj eĉ ne necesas mencii tion; pri aliaj disciplinoj, ili estu laŭeble plej sciencecaj. Estas vere, ke fojfoje utila originaleco povas malbone farti en universitata etoso: mi ja skribis ie, dum eble en malbona humoro, ke "por doktoriĝi nur necesas obei" aŭ simile (kaj ĝuste citis min ja Hans-Georg KAISER iuloke). Sed plibone kelkfoje bremsi verajn originalulojn, ol vaste diplomigi ventkapulojn.

Sed reen al la vorto mem — mi vere esperetas, ke iu estonta versio de PIV enhavos la specialan signifon de 'strangulo'. Ĉar nura strangeco mem estas nenio hontinda.

reen al la indekspaĝo

3a Januaro, 2006.

NOVA LIBRO de Philip E. TETLOCK, psikologo kaj profesoro ĉe la Universitato de Kalifornio, kampuso Berkeley, Expert Political Judgment: How Good Is It? How Can We Know? [la fakula politika prognozado: kiom preciza ĝi estas? kiel ni povas scii?] (Princeton University Press, 2005, ISBN 0691123020) esploras la politikajn prognozojn de fakuloj. La aŭtoro trovis, ke fakuloj (publikaj intelektuloj ekzemple — vidu mian blogaĵon de la 3a Novembro, 2005 — TV-komentistoj; registaraj kaj komercaj konsilistoj; oftaj panelistoj; k.s.) statistike ne pli ofte pravas, ol pensemaj nefakulaj civitanoj.

Li ŝajne pasigis 20 jarojn pri la studo, dum kiu periodo la koncernaj ekspertoj faris 82.361 prognozojn, kun seniluziigaj rezultoj. Estas longa kaj tre detala anglalingva recenzo pri la libro en The New Yorker. Ĝi finiĝas per la konsilo: "Pensu por Vi mem." Ja nenio en la mondo pli malfacilas; jam dum pluraj jarcentoj la publiko ricevas sian bazan informon pri la mondo preskaŭ ekskluzive el fikciaj fontoj: teatraĵoj, operoj, noveloj, romanoj, filmoj, eĉ komiksoj. Eĉ bona arto ne nepre estas bona informo. Ĉu la Interreto ŝanĝos tion? Ni nur povas esperi.

reen al la indekspaĝo

2a Januaro, 2006.

ĈU VERE SIMILECOJ INTER FRANCIO KAJ USONO? Antaŭ nelonge mi aŭskultis prelegon de la anglo Alistair Horne, kiu ricevis medalon de la francia Légion d'Honneur pro siaj kontribuaĵoj al la historio de Francio. (Mi menciu, ke li havas diplomon ege enviatan de mi, nome, Litt.D. de Cambridge University. Aj, se nur mi povus revivi mian vivon...)

Interese, Horne opinias, ke la plej simila nacio al Usono ne estas Britio, Aŭstralio, aŭ iu alia "anglosfera" lando, sed Francio. Kaj ne temas nur pri la historiaj konektoj. Ambaŭ nacioj, laŭ Horne, estas (ofte eksterproporcie) fieraj; ambaŭ nacioj ofte iras siajn proprajn vojojn, ignorante amasopinion de la cetera mondo. Ambaŭ nacioj vidas sin havantaj specialan historian rolon en la mondo. Eble ne surprizu do, ke lastatempe estis du francaj intelektuloj, Jean François REVEL kaj Philippe ROGER, kiuj verkis librojn kontraŭ la antiusonismo.*

Ankaŭ en The Economist, 20an de Decembro, 2005, aperis artikolo pri la similecoj inter Francio kaj Usono. Plejparte ĝi tezas, ke la antiusonismo estas precipe elitisma afero. (E-istoj kontraŭas elitojn, ĉu ne? — tial mi mencias tion.) Laŭ 2004-a sondo, la francoj mem 72%-e havis "favoran sintenon" pri usonanoj — bedaŭrinde la artikolo ne donas la informfonton).

Sed tiu artikolo ankaŭ citas el kaj pri la du libroj de REVEL kaj ROGER. Usono, argumentas REVEL, "servas por konsoli nin pri niaj propraj malsukcesoj, per daŭrigado de la mito, ke eĉ pli malbonas en Usono — kaj ke tio, kio fiaskas ĉe ni, venas de tie." ROGER siaflanke substrekas la historian faktoron, devenigante la antiusonismon ekde la 18a jarcento (lando "sen propra kulturo" do ne valida — konata temo inter E-istoj ĉu ne).

Tiu "... eĉ pli malbonas en Usono" ĉiam mirigas, ĝis oni memoras, ke pro "politika korekteco" usonaj statistikoj plejofte prezentiĝas unubloke, kvazaŭ ne estus lokaj kaj sociaj interdiferencegoj.

* Jean François REVEL, L'obsession anti-américaine : son fonctionnement, ses causes, ses inconséquences (Parizo : Plon, 2002).

Jean François REVEL, Anti-Americanism. Tr. Diarmid Cammell (San-Francisko : Encounter Books, 2003)

Jean François REVEL, La obsesión antiamericana : dinámica, causas e incongruencias. Tr. Carlos Manzano (Barcelono : Urano, 2003).

Jean François REVEL, L'obsessió antiamericana : funcionament, causes, inconseqüències. Tr. ? (Barcelono : Proa, 2003).


* Philippe ROGER, L'ennemi américain : généalogie de l'antiaméricanisme français (Parizo : Seuil, 2002)

Philippe ROGER, The American enemy : the history of French anti-Americanism. Tr. ? (Ĉikago : University of Chicago Press, 2005)
reen al la indekspaĝo

1a Januaro, 2006.

MI VOLAS ESPERI al ĉiuj legantoj Feliĉan Novan Jaron! Mi (kompreneble) ne faris la aferojn, kiujn mi planis fari dum la feritempo (precipe pro gastoj); sed mi sentas min pozitive pri la jaro 2006. Pri la gramatika laboro — restas al mi la embaraso, ke spertaj kaj gramatike malnaivaj E-istoj malsame semantike interpretas la lingvon. Kiel mi skribis antaŭe (30an Julio, 2005): Kion fari? Mi ne scias.

* * *

KABEIS EN DECEMBRO 2005 Hans-Georg Kaiser (Cezar), klarigante interalie, ke "Ne ekzistas plu maldekstra kulturo en Esperantio, ĉar Esperanto estas firme en la mano de burĝoj, de multaj sataj profesoroj kaj doktoroj, kiuj hatas ĉiun maldekstran penson."*

La problemo estas, ke ne ekzistas plu maldekstra kulturo en la mondo ĝenerale — ne nur en Esperantio. Christopher Hitchens (unu el la anglosferaj publikaj intelektuloj; vidu mian blogaĵon de la 3a Novembro, 2005), kiu lastatempe "kabeis" el la Maldekstro, diris en intervjuo:

Mi devis demandi al mi: Ĉu ekzistas nun internacia socialista movado, kiu meritas tiun nomon? Ne. Nenio tia ekzistas. Bone; ĉu minimume ekzistas kritiko de la kapitalismo, havanta la potencialon anstataŭigi ĝin? Ne laŭ mia scio.

Ekvilibro preskaŭ ĉiam dezirindas, kaj senbrida kapitalismo kredeble samtiel danĝeras, kiel senbrida io ajn. Kaj mi mem ne malofte trovas diverskuntekste, ke nur maldekstruloj diras la veron. La itala gazeto Corriere della Sera ofte aperigas tre trafajn eseojn. Kaj usone post 9-11, krom la disputprovoka televidpastro Jerry Falwell, nur iu ĵurnalisto en The Nation kuraĝis skribi, ke la islamaj fundamentistoj malamas Usonon ne pro ĝiaj liberalaj institucioj, sed pro ĝiaj moralaj dekadencoj. Sed vakua Maldekstro estas nur falsa, romantika kaj nostalgia Maldekstro. Mi emas skribi kun Dickens: "Vidu, en kiajn mirindajn sentimentalaĉajn fuĝejojn kapenŝovas la senflugilaj strutoj!"**

Mi decidis aperigi la tutan elĉerpaĵaron de la Hitchens-intervjuo, kiun mi tradukis; eble ĝi utilos al miaj legantoj.

Intervjuo kun Christopher HITCHENS - Elĉerpaĵoj

(La plena intervjuo, far Johann Hari la 22an de Septembro, 2004 por The Independent, troviĝas ĉi tie. La demandoj de la intervjuanto estas plejparte artefarite kreitaj de mi por organizi la mallongigitan tekston.)

Kie vi lokus vin nuntempe en la politika spektro?

Mi nuntempe ne havas politikan lojalecon, kaj mi dubas, ke iam denove mi tion havos. Mi jam ne povas nomi min socialisto. Mi sentas la mankon kiel perditan korpoparton ... Sed mi bedaŭras nenion. Mi ankoraŭ luktas, ke Kissinger estu juĝita. La socialista movado ebligis senrestriktan voĉdonadon, limigis la ekspluatadon, kaj militis por la liberigo de kolonianoj kaj de subpremitaj popoloj. Ĝiaj atingoj estis realaj, kaj mi ĝojas estinti parto de ĝi. Kie ĝi sukcesis, oni rajtas fieri; kie ĝi malsukcesis - ekzemple en ĝia provo preventi la Unuan Mondmiliton kaj poste ĉesigi la kreskadon de la faŝismo - oni povas kun honoro bedaŭri ĝian malsukceson.

Ofte gejunuloj petas de mi konsilon, kaj kiam oni parolas al junuloj, oni devus ne diri sensencaĵon. Kiam oni sidas kun malnovaj kamaradoj, oni povas revi pri la revivigo de la Maldekstro; sed oni ne povas paroli pri tio al komencantoj. Sed kion mi diru al ili? Mi devis demandi al mi: Ĉu ekzistas nun internacia socialista movado, kiu meritas tiun nomon? Ne. Nenio tia ekzistas. Bone; ĉu minimume ekzistas kritiko de la kapitalismo, havanta la potencialon anstataŭigi ĝin? Ne laŭ mia scio.

Se la respondo al ĉiuj tiuj demandoj estas Ne, mi ne havas rajton rondiri nomante min socialisto. Temas pri afektado.

Kiam fariĝis klara al vi la bankroto de la Maldekstro?

[Kiam] Usono estis atakita de teokrataj faŝistoj kiuj reprezentis ĉiujn el la plej reakciaj frakcioj sur la tero. Ili celas nuligi ĉion, por kio strebadis la Maldekstro - virinajn rajtojn, demokration. Kaj kiel respondis al tio granda parto de la Maldesktro? Ili afektis specon de neŭtraleco inter Usono kaj la teokrataj faŝistoj ... Kiom malbona estis la usona imperio, ĝi ne estis tiel malbona. Ĝi ne estas Talibano. Kaj iu homo - iu movado - kiu ne povas vidi tion, perdis ĉian moralan orientiĝon.

La mondo, kiun volas krei tiuj faŝistoj, estas mondo de konstanta subiĝo kaj servuto. La unuopulo valoras al ili nur se li/ŝi alprenas vivon de konstanta fideleco kaj preĝado. Ĝi estas pura totalismo, kaj unu el la plej abomenaj totalismoj, kiujn ni ĝis nun vidis. Ĝi estas neracio kombinita kun la koncepto de plene fermita socio ... Stari neŭtrale inter ĝi, kaj milito por ĝin detrui, estas... [kapskuas, ne trovante vorton]

Kio pri Israelo kaj la palestinanoj?

Ĉu iu vere kredas, ke se ĉiu judo forpeliĝus el Palestino, tiuj uloj reirus al siaj kavernoj? Neniu eksplodigas sin por duŝtata solvo. Ili malkaŝe asertas: "Ni volas Palestinon sen judoj, kaj Palestinon sen kristanoj." Kaj tio rapide fariĝus "... sen ŝijaistoj".

Ĉu eblas venki la islamfaŝismon?

Tiu speco de teokrata faŝismo neniam mortos, ĉar ni apartenas al tre malbone-evoluinta mamula specio. Mi estas tute materialista tiusence. Ni estas produkto de tre melasa evolucio. Niaj cerebroloboj tro malgrandas kaj niaj adrenalin-glandoj tro grandas. Nia timo pri la mallumo kaj pri la morto intensas, kaj ĉiam estos homoj, kiuj profitos tion. Tamen mi ne antaŭvidas ke tiuspeca faŝismo iam venkos. Nia venko estas garantiita - tial ni povas riski agadi tre skrupule.

Sed ĉu vi antaŭvidas tempon, kiam la ĵihada febro estos marĝenigita, kiel nun estas la naziismo?

Ne sen ĝuste tio, kio necesis por venki la naziismon, nome: tute konvinka venko kaj senkreditigo de ĝi. Io senduba. Mi ekskludus neniun rimedon. Mi pretas fari ion ajn por venki tiun formon de faŝismo.

Sed ĉu vere vi povas apogi George Bush?

Mi unue interesiĝis pri la neokonservativuloj dum la milito en Bosnio-Hercegovino. Tiu milito en la fruaj 1990-aj jaroj ŝanĝis por mi multon. Mi neniam atendis vidi, en Eŭropo, plenskalan reaperon de koncentrejoj, amasmurdadon de civiluloj, reestablon de torturado kaj seksperfortoj kiel politikaj instrumentoj. Kaj mi ne atendis, ke tiom el miaj kamaradoj indiferentas, aŭ eĉ defendas la faŝistojn.

Tiu estis tempo, kiam multaj maldekstruloj diradis "Ni ne intervenu; ni nur igos la aferojn pli malbonaj" aŭ "Ni ne intervenu; tio nur malstabiligos la regionon". Kaj mi pensis al mi: Malstabiligado de faŝistaj reĝimoj estas bona afero. Kial la Maldekstro ĝenu sin pri la stabileco de nedemokratiaj reĝimoj? Ĉu ne estis bona afero malstabiligi la reĝimon de Generalo Franco?

Tiu estis tempo, kiam la Maldekstro plejparte estis akceptinta la konservativan pozicion, defendante la status quo - ne ĝenu la Balkanojn, ne ĝenu Milosevic, faru nenion. Kaj tiuspeca konservativismo povas facile mutacii al efektiva apogado de la agresantoj. Weimar-eca konservativismo facile povas mutacii al Nacia Socialismo ... Tiel Ed Herman, la kunaŭtoro de Noam Chomsky, progresis de "Faru nenion en la Balkanoj" ĝis efektiva defendo de Milosevic, la plej reakcia forto en la regiono.

Tiupunkte mi komencis trovi min sur la sama flanko kun la neokonservativuloj. Mi subskribadis peticiojn apoge al agado en Bosnio, kaj daŭre mi rigardis la aliajn nomojn, kaj trovis Richard Perle, Paul Wolfowitz. Tio ŝajnis interesa al mi. Ĉi tiuj homoj estis dirantaj, ke ni devas agi ... Antaŭe, mi evitis tiujn, pro tio, kion ili diris pri Generalo Sharon kaj pri Nikaragvo. Sed neniu povus aserti ke la neokonservativuloj interesiĝas pri nafto aŭ pri strategiaj bezonoj en la Balkanoj; kaj tiuj, kiuj provis aserti tion - kiel Chomsky - aspektis absurdaj. Do jen mi ekinteresiĝis pri ilia pensado.

Kio laŭ vi estas la naturo de la neokonservativismo?

Ĝi estas eksplicite kontraŭ Kissinger. Kissinger malamegas tian pensadon. Kissinger oponis agadon en la Balkanoj. Kissinger Associates forte kontraŭis la militon en Irako. Li ne povas kompreni la koncepton de apogado al la demokratio - la ideo estas al li tute fremda.

Do: mia interesiĝo pri la neokonservativuloj rekreskis post la 11a de Septembro. Ili estis dirantaj: Ni ne povas plu daŭrigi la politikon pri Mezoriento, kiun ni kondukis dum la lastaj kvindek jaroj. Ni ne povas daŭrigi regadon de krimaj marionetoj, apogante tiranecon en la regiono nome de stabileco. Ni devas akcepti la taskon malkorki ĝin kaj esperi, ke la pli progresiva flanko venkos.

Kiel la neokonservativa filozofio rilatas al la Iraka milito?

La CIA, kiu certe ne estas neokonservativa, volis daŭrigi la Irakan armeon, ĉar oni neniam scias, kiam oni bezonos grandan lokan armeon. Tiamaniere Usono antaŭe regadis. Tio estas la Kissinger-a pensmaniero. Sed Wolfowitz kaj aliaj volis disigi la Irakan armeon, ĉar ili ne volis, ke iu ajn suspektu, ke ili volas restarigi armean regadon.

Mi ne povas imagi al mi, ke vi iam trovos hejmon kun la usona Dekstro!

Ne kun la Dekstro de Buchanan kaj Reagan...

* Tiu retpaĝo de Cez jam ne haveblas, krom kaŝmemore; sed mi konservis ĝin; dankon al Felizardo ESLABÃO, babileje Ado, pro la atentigo. Kiel rimarkis Ado, ja trista afero. Cez estis interalie la plej lerta tradukisto el la germana en Esperanton, kiun mi iam renkontis.

** Our Mutual Friend, fino de ĉapitro 7

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.