Sendu al mi komentojn

31a Januaro, 2007.

MONATOFINAJ STOPLOJ

* * *

La samaj kompanioj (i) vendas al iuj klientoj softvarojn por plene sendatumigi durdiskojn, kaj (ii) vendas al aliaj klientoj ekipaĵon por reakiri viŝitajn datumojn. Certe tion oni nomas 'neŭtraleco', ĉu ne? (Ne; tion oni nomas kapitalismo...)

* * *

Mi forgesis mencii ke lastatempe (por tiuj kiuj interesiĝas) mi aperigis plurajn mallongaĵojn ĉe Lingva Kritiko. La nova prilingva retejo instigas diskutadon, sed bedaŭrinde, ĝis nun la profesiaj lingvistoj en Esperantio (krom mi) ne partoprenas.

* * *

Arrgh! Kial estas ĉiam la ĉefaj malamikoj de io ajn ties apostoloj mem? Ĉu Vi iam legis gloran poemon, kaj poste vizitis la koton de la komentarioj? Kvazaŭ sin bani, tiam resurmeti la samajn vestojn...

* * *

Kiom da interesaj aferoj oni lernas retumante! Ĉe la paĝaro de Interlingvistika Revuo ni legas pozicion de la redakcio: "La uzo de la lingvo por altrudi la politikan povon de unu lando super alia estas unu el plej gravaj nuntempaj problemoj." Supozeble temas, kiel kutime, pri "trudado" de la angla lingvo, do ŝajne metaforo. Sed eble ne estis metaforo kiam Lanti skribis en 1920 ke "La batalo por trudi esperanton al la Internaciistaro apenaŭ komenciĝis." (Vortoj de Kamarado E. Lanti, ĉ. 1920-1929). Iuj trudas, aliaj inkludas...

* * *

En 2006 en Usono $260 bilionoj donaciĝis al filantropiaj aferoj. El tiu sumo, $199 b. (la plimulto) venis de unuopuloj. Kial tiom da donacemo? La influo de la religio* — ĝuste tio, kion pli kaj pli oni volas ekstermi, defende al la scienco (Harris, Dennett, Dawkins...).

* Nova libro de Arthur C. Brooks (Who really cares? 2007) [al kiuj vere gravas?] statistike apogas — ne tre surprize — fortan rilaton inter la religio kaj la filantropio en Usono. Estus utile scii ion pri Eŭropo tiurilate.
reen al la indekspaĝo

30a Januaro, 2007.

LA OKULOJ, HO KOKOJ
La okuloj, ho kokoj, migradas en la ĉielo
kaj falas en nubotruojn, el kiuj ili neniam eskapos.
Kiom utilas birdo, kiu restas tere? Li estas sendanĝera
ĝis la tago de la hakilo.
Ŝtala pluvo de iu meza luno falas. Atendu
ĝis la sono iĝos kanto kaj tiam metu ĝin sur la fornon
unu horon
kiel tiu, kiu skribaĉas instrukciojn por la estonteco
en estonteca lingvo: ili neniam aŭskultos Vin, ne, ho kokoj,
ve, ho kokoj.
Rigardu, kiel jam en la longaj vicoj
preter viaj fridaj ĉaroj
ili salutas la statuojn unu de la alia
en oceanoj da forgeso.
— KM
reen al la indekspaĝo

29a Januaro, 2007.

INSEKTOJ SUPERAS. Ni vivas en stranga tempo. Mia filino, la biologio-instruistino, daŭre diras al mi ke ne homoj, sed insektoj, superas surtere, ĉar ili plej sukcesis: estas multoble pli da specioj ol iu alia vivformo, ili trovis pli da niĉoj, ili neimageble plejnombras, ktp ktp. kaj kvankam eblus ekstermi homojn relative facile, por ekstermi insektojn necesus detrui la tutan fizikan teron. Nu, gratulon, insektoj! Jen rakonto, kiun mi trovis en ies blogo:

Mi vidis armeon da formikoj, kiuj penadis hejmenporti mortan blaton, tropikspecan, proksimume centimetron longan. Ilia neceso estis puŝi la blaton supren tra vertikala distanco de 20cm, sur surfaco de glata kahelo, ĝis fendo en muro, kiu kondukus eksteren al la formikejo. La formikoj laboradis horojn. Mi admiris ilian persistemon (ĉiuj diras tion, ĉu ne...). Kaj fine ili rezignis: ne eblis fari la taskon.

Sed nun la kulmino: la blato estis tro granda por trairi la fendon ĉe la supro. Do la suprenpuŝado estis la tutan tempon tute vana.

Eble el pure scienca vidpunkto, insektoj superas. Sed se tio estas sukceso, mi preferus pereon. (Kompreneble, temas pri materiismo — tiu konvena helpilo, kiun ni ŝaltas kaj malŝaltas kiel televidaparaton.)

reen al la indekspaĝo

28a Januaro, 2007.

Skribis Manuel Pancorbo Castro (Manolo) pri la temo de la lastaj du tagoj:

Rilate al via artikolo pri la nefunkciado de tempo-indiko, mi komentas jene.

Kiam mi eklernis esperanton, estis regulo kiu tekstas ke la tempo de subfrazo estu relativa al tempo de ĉef-frazo; do, en la okazo ke ni havu subordigitajn frazojn, ni apliku la principon P' de via elektaro.

En jena ekzemplo "li vendis" tamen:

Li diris ke li vendis (li vendis antaŭ la diro)
Li diris ke li vendas (li vendis samtempe al la diro)
Li diris ke li vendos (li vendis post la diro, kaj eventuale eĉ ankoraŭ ne vendis)

(Parenteze, mi ne certas pri la praveco de tiu regulo; mi legis ĝin en gramatika manlibreto aldonita al fama hispana-esperanto-hispana vortareto "Lexicón Sopena")

Jes, la ĉefverbo servas kvazaŭ kiel tempa ankro, kaj la tempo de la subordigita verbo relativas je la tempo de la ĉefverbo. Alia maniero klarigi tion estas, ke la subordigita verbo havas la saman tenson, kiun ĝi havus en laŭvorta citaĵo: "Li diris [mi vendos]" → "Li diris ke li vendos", ktp. Tia estas la sistemo de multaj lingvoj inkl. Esperanton (sed ne la anglan, la latinan...)

Do, se ni ekstrapolas al kiu ajn situacio -- ne nur de subfrazo al ĉef-frazo -- la plej esperanteca solvo por temp-indiko estus P'. Eventuale, ni povus uzi la logikon de P se ne ekzistas dubo; via frazo "Mi konis mian edzinon" en buŝo de homo kiu loĝas en kulturo kie oni normale konas sian parulon antaŭ la nupto, estas tute komprenebla eĉ se oni uzas logikon P.

Tamen, kiel vi diris, neniu solvo estas kontentiga.

Vere ne estas rilato inter la sinsekvo de tensoj kaj la interagado inter indikado kaj tempoj. Principoj pri la dua, ekzemple, devus servi universale, por ĉiuj lingvoj.

Eble la plej kontentiga (por praktikaj celoj) estas P'': indikanta esprimo devas ĝuste priskribi la indikaton je la tempo de la koncerna evento, je la tempo de la parolo. Tio permesas la "bonajn" ekzemplojn, sed malpermesus "Nazio gajnis Nobel-premion" (ĉar Lorenz estis Nazio nek je la tempo de la evento nek je la tempo de la parolo). Laŭ tiu principo, ankaŭ bonas "Esperantisto gajnis Nobel-premion" eĉ se la homo fariĝis E-isto post la evento, sed tiam ni sentas etan mensogecon, ĉar tiam rolas pragmatika principo, la Principo pri Rilateco (vidu par. 5.0 de mia "Enkonduko al la pragmatiko"). La fakto, ke la homo nun estas E-isto tute ne rilatas al ties gajno de la Nobel-premio.

Ĉi rilate mi havas la teorion ke lingvo estas unu tia kon-sistemo (aŭ kogn-sistemo...) kie la teoremo de Gödel aplikeblas. Do, perfekta kohereco ne atingeblas.

-- Manuel Pancorbo Castro

Gödel-specaj pruvoj ekzistas por la matematiko kaj la formala logiko, sed ne por ordinaraj lingvoj. Logikaj planlingvoj ekzistas (Lojban ekzemple), sed ili kompreneble finfine suferus la saman sorton, kiel la formala logiko. La ĉefa problemo pri lingvoj estas ne kompleteco kaj konsekvenceco, sed la fakto, ke ili evoluiĝis dum periodo de eble 60 000 jaroj, por tute aliaj celoj, ol ni nun (kiel homraso, ni diru) celas.

reen al la indekspaĝo

27a Januaro, 2007.

Pri mia hieraŭa blogaĵo skribis Teodor Konopka (babileje "Toeko"), kiu travivis la ventegojn en sia pollanda urbo Vroclavo:

Saluton! Mi pensas, ke ulo kiu aliĝis al nazia partio estis: 1. - nazio kiu deziris agadi en la kadroj de nazia organizaĵo. 2. ne estis nazio, sed vidis, ke multe pli facile li faros karieron (iun ajn) en la kadroj de organizaĵo nazia.

Do - en la kazo 2. li estis nur karierulo. Kaj nun: en la kazo 1. li certe ankau nun estas nazio, sed ne esprimas tion ĉi publike, do oni ne povas diri "iama nazio". Kaj en la kazo 2. oni prefere nomu lin "iama membro de nazia partio" kio estas "malpli forta" ol nomi lin iama nazio. Kiel ajn ĉirkaupensumadi - la vorto "nazio" alkroĉiĝis al li nedeŝireble.

Toeko

Mi emas konsenti kun Vi, Teodor. Sed kiel iafoje okazas, la vortaroj, striktsence, staras en nia vojo. La difino de 'Nazio' en NPIV-2002 estas "membro de la Germana Nacisocialisma Laborista Partio" :) (La alia tia kazo, pri kiu mi iam blogis, estas ke striktsence ni ne povas diri, ke la homo estas besto, ĉar en NPIV-2002 la difino de 'besto' estas "Ĉiu animalo escepte de homo".) Tio signifas nur, ke la parolkomunumo volas fari pli da distingoj, ol la leksikografoj volas agnoski.

reen al la indekspaĝo

26a Januaro, 2007.

KIEL LINGVA INDIKADO NE FUNKCIAS. Konrad Lorenz, laŭ Vikipedio, ne nur aliĝis al la Nazia Partio en 1938, sed esprimis sin tiutempe plene en akordo kun ĝiaj celoj, kaj eĉ akiris universitatan postenon pere de tiu membreco. Tio tamen ne malhelpis, ke li dividis en 1973 Nobel-premion kun du aliaj etologoj, unu el kiuj estis alia aŭstro, Karl von Frisch. Kiu estis Karl von Frisch? Li estis homo, pri kiu lingvistikaj studentoj frue lernas, ĉar li montris, ke abeloj havas lingvon — lingvon el "dancoj" per kiuj ili transdonas informon al aliaj abeloj. Sed reen al Lorenz: ĉu estus taŭge aserti, ke pro li, "Nazio gajnis Nobel-premion"? Supozeble tute ne, ĉar kiam li gajnis la premion, li ne estis Nazio. Kio pri "Iama Nazio gajnis Nobel-premion"? Tute bona frazo, ni diru, ĉar kiam Lorenz gajnis la premion, li ja estis "iama Nazio".

Ni do starigu principon P: indikanta esprimo devas ĝuste priskribi la indikaton je la tempo de la koncerna evento.

Ni turnu nin al demando, kiu pli-malpli oftas, Ĉu E-isto povus gajni Nobel-premion? Nu, kial ne. Sed la plej saĝa rimedo okazigi tion eble estus atendi, ĝis kiam gajnos ĝin taŭga ulo, kaj tiam konverti ŝlin post la fakto. Ĉu oni rajtus senmensoge diri, pri ulo, kiu E-istiĝis post gajno de la premio, ke "E-isto gajnis Nobel-premion"? Debateble. Sed kial debatable? Ĉu nia principo ne funkcias?

Ni do reviziu nian principon al P': indikanta esprimo devas ĝuste priskribi la indikaton je la tempo de parolo pri la koncerna evento.

Nun konsideru du pluajn frazojn: (A) "Mi konatiĝis kun mia edzino en 1958." Nu, en 1958 ŝi ne estis mia edzino. Do principo P malpermesas tiun frazon tiukuntekste. Kio pri (B): "Mi konatiĝis kun mia estonta edzino en 1958"? Principo P' malpermesas tiun ĉi. Sed kaj (A) kaj (B) estas tute bonaj frazoj por priskribi la situacion.

Al Vi, kara leganto — kiu kompreneble havas nenion alian por fari — mi lasas elrezoni, kiuj kaj kiaj principoj devus regi...

reen al la indekspaĝo

25a Januaro, 2007.

DU PLUAJ NOTOJ PRI 'KOGNI'. Nur hazarde mi renkontis hieraŭ la por mi tute novan (kaj iom hororan) anglan verbon to cognise (brit.) kaj to cognize (us.). Ili ŝajne okazas fojfoje en sciencaj, precipe psikologiaj, tekstoj. Ili aperas en vortaroj, sed en tre malmultaj. La signifo ŝajne estus ĝuste 'kogni'; rafinaĵoj necesigus klarigon pri onia specifa teorio pri sciado. (Mi persone neniam uzus tiujn verbojn.)

La alia noto estas ke 'kogni' ne troviĝas en la grandega kaj ambicia Etimologio de Esperanto de Raymond Gerard. Li enlistigas sub hind-eŭropa radiko *gen- (kio estas korekta) aliajn E-radikojn sed ne 'kogn-' ('ko-' estas nur fortigilo). Mi profitu la okazon esprimi admiron al tiu verkego. Estas kelkaj plendoj sed mi eĉ ne emas esprimi ilin, tiom imponas la laborego. Surprizis min precipe, ke la malnov-slava ne rolas inter la etimofontoj.

* * *

POLIC-PROTOKOLO, 2. La 12an de Januaro, 2007. En Calvin Lake, Suda Karolino, bombokomploto kontraŭ la urba administrejo estis malsukcesigita, kiam polico trovis duontunon da eksplodiloj en apuda subtera aŭtoparkejo. Neidentigita viro luis la kamionon, laŭ la policraporto, de la entrepreno Avis en Kolumbio, tiam per ĝi portis la eksplodilojn al la parkejo. Oni kaptis la viron, kiun la polico priskribis "ne tre inteligenta", en Kolumbio, kiam li revenis tien por rehavi sian sekurmonon de la luejo. Ankaŭ la viro pagis per sia propra kreditkarto, diris mire la policanoj.

reen al la indekspaĝo

24a Januaro, 2007.

Tri por Zhuāngzĭ
1
la kialo
kial la lifto ne venis
estas ke ĝi
jam estas tie
2
kiom longe ho homoj
vi atendos atendon
nu
ĉu ni ne vivas vivon
3
se la dioj donis
lignan bovlon
ne serĉu
oran kuleron
— KM
reen al la indekspaĝo

23a Januaro, 2007.

KOREKTO: Bertilo Wennergren klarigas pri 'kogni':

Kara Ken,

La verbo "kogni" estas vere tre suspektinda, kaj mi pensas, same kiel vi, ke ĝi ne vere ekzistas.
Sed la radiko KOGN/ tamen (iomete) ekzistas. Ĝi uziĝas kun A-finaĵo. Serĉu Gugle "kaj estas (kogna|kognaj|kognan|kognajn)", kaj vi vidos, ke ĝi identas al la pli internacieca vorto "kognitiva".
Kredeble iu elpensis la verbon "kogni" kvazaŭ bazon por la A-vorto "kogna", kaj eĉ sukcesis elfantazii sufiĉe ambician signifon por tiu neekzistanta verbo. Sufiĉe harstarige...

Amike,

Bertilo Wennergren http://bertilow.com

Tiu estis stulta blogaĵo, vere, ĉar iukiale neniam venis al mi en la kapon la ideo, kontroli la adjektivan formon. Do 'kogna' estas simple unu el du manieroj traduki cognitive, kognitiv, cognitif ktp. en Esperanton, kaj la solaj "strangaĵoj" estas, ke en NPIV-2002 la kapvorto estas apenaŭ uzata verbo, kaj la iom kurioza verba difino en NPIV-2002. La alia E-vorto estas 'kognitiva' (kiu do ne kreiĝis de Fernando de Diego kiel mi mise sugestis).

Ĉio alia en la blogero restas vera kaj taŭga ;) Ve; mi ja ne fariĝas pli juna...

reen al la indekspaĝo

22a Januaro, 2007.

MEMNUTRANTA FLASKO
DE ROBERT BOYLE.
(Ĉu ĝi funkcias? Jes, sed ne
eblas vidi la fluadon.
)

VORTOSORTOJ, 9. KOGNI. Jen unu el la plej strangaj vortoj en nia lingvo (se ĝi fakte enestas nian lingvon!). NPIV-2002:

kogni: Rekoni, percepti, kapti (veron) helpe de logika konkludado, aŭ asiste de genia intuicio (Platono, Arĥimedo k.a.), aŭ aŭskultante sian dajmonon (Sokrato), la Sanktan Spiriton (en kristana filozofio) aŭ supernaturan estaĵon (dion, spiriton, "Forton Misteran" [Zamenhof] en diversaj religiaj tradicioj).

Tute mankas el la artikolo citaĵoj, kaj la radiko ne rolas en la Tekstaro. Rete ankaŭ ne, krom unu fragmento el morta ligilo "Vergilio, la patro de Okcidento" kie videblas nur la vortoj "rerum cognoscere causas, kogni la kaŭzojn kaj bazojn de la aferoj". La unua demando do estas, kiu E-isto efektive uzis tiun radikon? Kiu verkis "Vergilio, la patro de Okcidento"? Nu, ĝi estas traduko, far V. Ošlak, de verko de germana filozofo Theodor Haecker (1879-1945), Vergil, Vater des Abendlandes. Restas nun eltrovi, kiun germanan vorton uzadis Haecker, kiu instigis kreon de 'kogni' flanke de la tradukisto. Evidentas el la ĉi-supra fragmento, ke 'kogni' celas traduki la latinan cognoscere, sed tiu vorto simple pli-malpli ekvivalentas je 'scii', 'koni'. Se oni havas specialan teorion pri la sciado, ne necesas inventi specialan vorton, kvankam Fernando de Diego ja ŝajne kreis 'kognitiva'* — ĉu li ne sciis pri 'kogn-'?

Inter filologoj estas termino hapax legomenon, kiu = vorto/esprimo trovata nur unufoje en lingvo, teksto aŭ tekstaro. (Por vorto/esprimo neniam uzata en lingvo, tamen trovebla en vortaro(j), lingvistoj parolas pri 'hantaĵoj'...)

Sed ni ne tro hastu. Oni relegu la difinon kaj pripensu tion, ke kvankam estas nur unu maniero scii fakton, nur unu maniero koni la mondon — la scienca — kio pri nesciencistoj? kaj kio pri sciencistoj, kiam ili nur "vivas ordinare"? Ili, ni diru, kognas la mondon, parte helpe de la lingvo. Mallarmé iam skribis (mia traduko):

Mi diras 'floro'! kaj el la forgesiteco, kie mia voĉo forigas ajnan konturon [la efektivan formon de floro - KM], en la senco, ke ĝi estas io alia ol konataj kalikoj [la scienca vido - KM], leviĝas muzike la ideo mem, kaj bonaroma, tiu ideo, kiu mankas el ĉiuj bukedoj.**

Eble tio alproksimiĝas al la intenco de la vortkreinto. (Neniam kredu, ke poetoj ne komprenas la sciencon. Almenaŭ pasintece, iuj komprenis ĝin tre bone; pri la nuno mi ne certas.)

* Inversa serĉo ĉe http://www.esperanto-es.net/diccionario/.

** Oeuvres complètes, red. Henri Mondon kaj G. Jean-Aubry (Parizo : Librairie Gallimard, 1945), pĝ. 368.
reen al la indekspaĝo

21a Januaro, 2007.

DEMOKRATIO
La beleco ne demokratias, ĉar
ŝi donas sin prefere al unu ol kvar,
spite voĉdonojn, spite balotojn
nur kelkaj eĉ volas ŝiajn dorlotojn.
La virtoj demokratias eĉ malplimaniere:
ĉar nun "valorojn" oni svingas fiere.
Valorojn Niĉeo heredigis al ni
ĉar la virtoj aromis tro de Di',
kaj kiu ne serĉas, neniam trovas,
kaj hazardan trovon, ventoj forblovas.
La vero respektas nenies rajtojn,
ĝi havas monarĥiajn trajtojn;
menskavaliroj longe luktas
antaŭ ol la vero fruktas.
Vero, virtoj, kaj beleco: jen kelkula forto
por kiu demokratio estus morto.
— KM

Inspirita de frazo el C. S. Lewis, "Notes on the Way" (Time and Tide)

reen al la indekspaĝo

20a Januaro, 2007.

PENTRART-RENOVIGA CENTREJO. La 12an de septembro, 2003, mi blogis ke "la venonta renesanco trovos siajn imitindaĵojn... en la 19a jarcento. Pri tio mi estas konvinkita; mi jam vidas tie kaj tie evidenton, ke ĝi okazas."

Kiam mi skribis tion, mi eĉ ne sciis pri la mirinda establo, la Art Renewal Center (150.000 trafoj jare). Ĝi celas profiti kaj disvastigi la ekde la fruaj 70aj jaroj renovigitan interesiĝon pri la pentrarto de la 19a jarcento. Esence temas pri remalkovro de Bouguereau, Alma-Tadema, Gérôme, Leighton, Sargent, Tissot, Godward kaj aliaj pentristoj preskaŭ forgesitaj dum proksimume la periodo 1900 ĝis 1970. (Mi mem bone memoras la tagon, kiam oni zorge klarigis al mi, kial mi devas ne ŝati Fragonard — ĉar ekde mia juneco mi spontanee admiris ties La Lectrice, ĉ. 1770-1772, kiun mi hazarde trovis kiel frontispicon de iu libro. Vidu maldekstre.) Vizitu ankaŭ Vi la ARC-muzeon, kaj ĝuu.

* * *

RATOLOGIO KAJ...? Laboratoriaj ratoj kaj universitataj studentoj servas kiel eksperimentaj subjektoj en preskaŭ ĉiuj sciencoj, de la biologio ĝis la socio-psikologio. Malfacilas rezisti la penson, ke se la mondo konsistus el ratoj kaj studentoj, ni komprenus ĝin sufiĉe bone ĝis nun.

* * *

POLIC-PROTOKOLO, 1. Atlanto, Georgio, la 2an de Decembro, 2006. Viro nuda krom orelringoj promenadis en la mezo de la Avenuo Piedmont, je ĉirkaŭ la 5a ptm. Aŭtoj deviadis por eviti trafi la nudulon. Li estis ruĝhara, kun tatuaĵoj sur la brakoj, kolo kaj dorso. La polico ordonis, ke li moviĝu for de la vojo. Unue, la viro komplezis; sed kiam la polico klopodis aresti lin, li ekbaraktis, sin liberigis de ilia stringo, kaj reenkuris en la mezon de la trafiko. Denove stirantoj devis bremsi kaj devii por ne renversi lin. La polico kursekvis la viron kaj lin kaptis. Li estis tre paranoja, ripete protestante, ke li jam ne uzas drogojn, kaj ke li kredas, ke li estas en Indiano. (Ja inter liaj paperoj estis Indiana adreso.) La viro ŝajne estis sub la influo de nekonata drogo. Oni enkarcerigis lin pro amoka konduto.

* * *

MIA AMIKO, "VERKITA". La retejo I Love Languages enlistigas PMEG kiel "Online book describing the grammar of Esperanto, by Verkita de Bertilo Wennergren."

* * *

reen al la indekspaĝo

19a Januaro, 2007.

IMPATIENS
Sunlumego enfluas tra mia vintra fenestro
kaj mi akvumas la florojn tie, en mia fenestro
kaj pensas pri la diversaj revolucioj, al kiuj mi povas aliĝi;
vere surprizus Vin, kiom da ili restas al mi.
Ekzemple morgaŭ mi sendos monon por apogi paserojn
kiuj sukcesas manĝi malgraŭ la ŝtelado de la korvoj.
Strange, miaj floroj nomiĝas Impatiens,
rozruĝaj; mi estas tre pacienca homo. Vere mi atendas
la perfektiĝon de la mondo pli longe jam, ol mi vivis,
pli longe eĉ, ol enfluis la sunlumego tie, tra mia fenestro,
tra ĉiuj fenestroj.
— KM
reen al la indekspaĝo

18a Januaro, 2007.

LA POEZIA EFIKO DE TRAFIKO. Kiel Okcidento eniris la modernan periodon, la problemo, aŭ krizo, por la verkisto estis urbegoj. Estis ĉe la komenco de la 20a jarcento du specoj: tiuj, kiel Londono aŭ Parizo, kie ne estis spaco por — se uzi la francan vorton — flâneurs — por tiuj, kiuj nur volis stari kaj rigardi. Krom tiuj estis urbegoj kiel la Dublino de James Joyce, bruaj kaj malpacaj, sed observeblaj. Kaj nun, ambaŭ specoj forestas: nun ne temas pri homamasoj, sed aŭtoamasoj. Oni ne povas eĉ vidi la homojn; ili enestas siajn aŭtojn; ili kunportas kun si parton de siaj hejmoj.

La timo antaŭe estis ke la homo jam ne povas toleri esti sola. La kolektiva aspekto estis kiel aspekto de formikejo, sed oni sciis, ke homoj ne estas formikoj. Edgar Poe verkis malofte legatan novelon jam en 1840, The Man of the Crowd; la verkisto sidadis en krepusko rigardante urban homamason, kaj decidas sekvi unu maljunan viron, por malkovri, kion li faras. Mallonge dirite, la viro faris nenion, sed rondiradis cirkle, sencele. Kaj Poe vidis en ties vizaĝo grandan malbonon, kio restas ankoraŭ puzlo por la kritikistoj. La klarigo estas, ke Poe timis la tute solan homon. Sed jam ne temas pri timo esti sola: ĉiu homo nun solas, en sia persona fortreso, sia aŭto.

Tiel, oni povus diri, ni transpasis el la moderna periodo en la postmodernan. Kaj nun kio plej mankas estas la kapablo imagi al si vivon, kiu ne estas sia propra. Ĉar alia fenomeno akompanis la eniĝon en la nunan periodon: estis poetoj, kiuj simple iris siajn proprajn vojojn. Baudelaire estis unu. Robert Frost estis alia. Kaj mia amata Thomas Hardy kaj lia adepto Philip Larkin; kaj multaj aliaj. Ili estis, se Vi volas, egocentraj poetoj: ili sukcesis transformi ĉion en partojn de sia persona rakonto. Ili ne timis esti solaj: ili nur povis esti solaj. Aŭto ekzistas por veturi ien; alia aŭto, alia paradokse koneksa fortreso, estas komputilo. Nun povas interkonektiĝi ĉiuj soluloj. Jes, mankas karno kaj sango; la temoj iĝas malpli materiaj kaj pli pensaj — oni verkas pri ideoj. Ĉiusemajne mi malkovras blogojn esprimantajn ideojn tiel novajn, ke mi eĉ ne povas kompreni ilin. Estus grava eraro flankenŝovi ilin nur pro nekompreno. Do resume: apenaŭ la postmoderna periodo komenciĝis, kiam ĝin anstataŭigis alia periodo. Kiel ĝi fine nomiĝos, ne tiom gravas. En la longa daŭro periodoj tre ŝrumpas.

reen al la indekspaĝo

17a Januaro, 2007.

Walter Klag plu skribis pri nobeloj:

Kara Ken!

Kvankam mi loĝas en lando kiu estis monarkio dum multaj jarcentoj mi ne ekzakte scias, kiu titolo signifas kion. Krome la "valoro" de la titoloj ŝanĝiĝis kun la tempo.

Simpliga estas jena rimo: Kaiser, König, Edelmann; Bürger, Bauer, Bettelmann. (Imperiestro, reĝo, nobelo; burĝo, kamparano, almozpetanto) La plimulto estis "kamparano, almozpetanto".

En 1919 oni senvalidigis la titolojn en Germanio kaj Aŭstrio. Multaj nobeloj iĝis ege malriĉaj, ĉar ili perdis ankaŭ siajn posedaĵojn. Escepto estas Fürst (princo) Karl Schwarzenberg (ŝvarcen-), la nova ministro por eksteraj aferoj en Ĉeĥio. Li estas laŭ la ŝtananeco nek germano, nek aŭstro, sed ĉeĥo kaj sviso.

Salutas Walter

Mi interesiĝinte faris iom da esploro en la PV-oj. La jenaj kvin rangoj, en ranga ordo, akordiĝas kun la anglia sistemo kaj kredeble ankaŭ aliaj: duko, markizo, grafo, vicgrafo, barono.

Super ĉio estas kompreneble princo; kaj sub la aliaj estas baronetoj, kiuj tamen precize ne estas nobeloj en Anglio. Nur viglas nuntempe kavaliroj (kiuj kompreneble ankaŭ ne estas nobeloj); interese, ankaŭ usonano povas kavaliriĝi, sed ne rajtas leĝe uzadi la titolon Sir + donita nomo (ekzemple Sir John). Bill Gates do ne rajtas nomi sin, teorie, Sir Bill...

Kio do estas margrafo? NPIV-2002: "Titolo de iuj princoj de la Rom-germana Imperio." Origine kaj Zamenhofe ĝi estis 'markgrafo', do grafo de markio.

Samteme, eble interesa estas disputo inter usonaj E-istoj en la 60-aj jaroj. Tio kondukas nin al VORTOSORTOJ, 8:

* * *

VORTOSORTOJ, 8. KONTEO: LA PLEJ PACIENCA NEOLOGISMO? En Usono, ĉiu ŝtato dividiĝas en konteojn. Ekzemple mia ŝtato, Kansaso, havas 105 konteojn. En ĉiu konteo unu urbo/vilaĝo servas kiel kontea sidejo, kie adminstriĝas la aferoj de la konteo. En la angla, la vorto estas county, kio signifis 'grafejo', ĉar en Anglio ĝi estis la regiono de grafo. Sed la usonaj E-istoj ne volis uzi 'grafejo' por usona konteo, ĉar tute ne estas grafoj (nek aliaj nobeloj kompreneble) en Usono. 'Konteo' tamen nek estas oficiala, nek ĝuas sufiĉe da respekto por enesti vortarojn (ekz. ĝi ne enestas NPIV-2002), nek ĝi aperas en la Raporto pri Naŭa Oficiala Aldono. Kiam, ho Akademianaj Moŝtoj? :)

reen al la indekspaĝo

16a Januaro, 2007.

LA MARO NE MURDAS
La maro ne murdas po unuopa guto
lunradiojn sufoke sub sia salo:
Gratulon al la maro! Sagaca atuto!
Sed ĉe homoj temas pri falo.
Are ili falis sed po unu preĝas,
jen la venĝo de la venĝa luno,
kaj rezistado kontraŭleĝas.
Kia povra hom'! sed kia povra puno.
— KM
reen al la indekspaĝo

15a Januaro, 2007.

VORTOSORTOJ, 7. FRAJO, SMALL FRY, KAJ KAVIARO. Jen vera fasko da miskomprenoj. 'Frajo' signifas en nia lingvo la ovaron de fiŝo; sed en sia origina lingvo, la franca, frai ne signifas tion, sed junan fiŝon, jam el la ovo. La angla antaŭ longe heredis fry 'fiŝovaro' de ĝermanaj etimoj (kiel ekz. gota fraiw 'semo, ido'). Sed ŝajne ne estas historia rilato inter tiuj ĝermanaj etimoj kaj la franca frai (malgraŭ la sona kaj semantika similecoj). Sekve la esperanta vortsignifo ŝajne devenas de misetimologio el la franca tra la angla. Por eĉ pli kompliki la aferon, la angla ankoraŭ havas ĝermanan fry praktike nur en la fiksa lokucio small fry — la idetaro de iu ajn vivestaĵo, sed aparte fiŝoj, aŭ figurasence 'negravuloj'. Sed pro konfuziĝo inter fry 'fiŝovaro' kaj tute alia fry 'friti' (de la franca frire), anglalingvanoj nature pensas pri fritita fiŝaĵo, aŭdante small fry.

El tia ĉio estas plezura malstreĉiĝo paroli pri kaviaro, kion mi tre ŝatas. Estas miskredo ke nur riĉuloj manĝas kaviaron; ili nur manĝas la multekostan. Ĉia kaviaro bongustas, same kiel sardeloj kaj kaporoj — por tiuj kiuj ŝatas ilin ;) Kaviaro estas la frajo de certaj fiŝoj, aparte sturgoj, preparita por manĝi. La vorto havas obskuran originon sed posteuloj troveblas tre frue (16a jarcento) en la turka kaj la itala.

reen al la indekspaĝo

14a Januaro, 2007.

Antaŭ kelkaj tagoj mi blogis pri la Brandenburg-Konĉertoj de Baĥo; Walter Klag skribas pri ties historiaj antecedentoj:

Kara Ken!

Mi bloglegis pri "Brandenburgische Konzerte de Karl Richter". Dankon pro la informo. Laŭ mi tiu surdiskigo estas la plej bona. Plej plaĉas al mi la sesa konĉerto: Tre trankviliga sed tamen iel optimisma. Ĉu vi konas ties historion?

1718/19 Bach ludis sur nova klaviceno antaŭ la duko de Brandenburg, kiu petis Bach pri komponaĵoj. Ili estis finkomponitaj nur en 1721 kaj havis la titolon "Six Concerts avec plusieurs instruments". Sed de la nobelo li ne ricevis monon. Tial li transprenis la postenon de Thomaskantor (ĉefmuzikisto) de la urbo Leipzig. Kiam li komponis la sesan konĉerton mankis jam kelkaj muzikistoj. Tial Bach devis limigi sin kaj komponis la konĉerton por instrumentoj en la malalta sonregiono.

Tion rakontis al mi kolego, kiu studis kun mi matematikon antaŭ multaj jaroj. Tamen tiun informon mi nun nenie trovas en la reto. Mi skribis al li kaj atendas lian respondon.

Salutas Walter

Walter kunsendis la bildon de la duko, aŭ margrafo (precize kio estas la diferenco, kompreneble usonano ne scias ).

Temante pri optimismo, unu el la diferencoj inter la baroka muziko kaj la romantika estas, ke en la romantika muziko unu komponaĵo povas esprimi (se tio estas ĝusta vorto) plurajn emociojn, dum en la baroka, nur po unu emocio en verko. Kaj tiu emocio estis, tre ofte, senbrida ĝojo. La epoko (la 17a jarcento; Baĥo estis siatempe malnovmoda!) estis ja optimisma. Tiu estis la tempo de Kartezio kaj Newton, kiam komenciĝis la moderna scienco kaj esperodonaj novspecaj liberecoj. Strange diri, mi ne multe ŝatas la arkitekturon, meblon, ktp de tiu epoko. Nur la muzikon.

Alia tre ĝoja peco kiun mi lastatempe malkovris estas Vivaldi, Konĉerto por 2 violonoj in tromba, 2 bekflutoj, 2 mandolinoj, 2 ŝalmoj (? chalumeaux), 2 teorboj (?), violonĉelo, kordoj kaj continuo, en C-maĵora, RV 558. Mi kore rekomendas ĝin al tiuj, kiuj povas ĝin trovi. La mia estas de Philharmonia Virtuosi, Richard Kapp, kondukisto.

reen al la indekspaĝo

13a Januaro, 2007.

JU PLI DA LINGVOJ, DES PLI DA UNUECO? Nia epoko tre amas paradoksojn, iam skribis iu. La plej lasta blogaĵo de Tonyo (12.1.07) mencias artikolon en The Economist, laŭ kiu aldonado de ĉiam pli da oficialaj lingvoj al la Eŭropa Unio povas konduki al plia unuiĝo. Precize kio estas la argumento por tiu ŝajna sinkontraŭdiro?

Oni devas iom "legi inter la linioj" de la artikolo. Ŝajne estas du ideoj: (i) La koncernaj popoloj devas percepti sian anecon en la EU; tiuj, kiuj sentas sin precipe parolantoj de minoritataj lingvoj (la irlanda, la kataluna, la eŭska, la galega), pli firme sentos sin partoprenantoj en la EU, se la EU oficialigos tiujn lingvojn. Tio ke la lingvoj ne estas/os praktike uzataj relative malgravas. (ii) La registaroj de la koncernaj landoj pliiĝe transprenos mem la koston de la tradukado.

Du ideoj, kaj du eraroj: (i) perceptoj pli gravas ol realaĵoj kaj (ii) se registaro pagas, oni ne mem pagas. Sed ŝajne la argumento iom validas, ĉar tiuj eraroj firme estas enradikiĝintaj en la nuna kulturo de Okcidento. Kaj mi eĉ pretas krediĝi, ke (i) tiel maljunas, ke ĝi jam ne estas eraro...

reen al la indekspaĝo

12a Januaro, 2007.

FLUGI
La merloj de Wallace Stevens soris,
sed l' albatrosoj de Baudelaire
fojfoje sur ferdek' deĵoris:
nenio naskiĝas en aer'.
Inter ŝpaloj estas ŝotr'
kaj en la fraz' banalmiel'.
L'infer, c'est ja les autres
sed nur infera bagatel'.
Flugiloj sur la piedoj
flugi eble ne bezonas;
kiu soras sen rimedoj,
ties piedoj ja imponas.
— KM
reen al la indekspaĝo

11a Januaro, 2007.

BAĤO, P. D. JAMES, KAJ MAHLER. Vera trezortrovo: la Brandenburgische Konzerte de Karl Richter rehaveblas en KD-formato. Antaŭ monato mi klopodis krei proprajn KD-ojn kopiante miajn gramofondiskojn, sed trovis, ke mi ne havas ĉiujn ses konĉertojn diske. Sed nun ne gravas; mi simple aĉetis ilin. (Se interesas vin, jen Amazon-fonto en Germanio. Estas aliaj haveblejoj kompreneble.)

Pri Mahler — kutime mi nemulte atentas simfonian muzikon, en la senco de la klasik-perioda orkestro. Maksimumis por mia gusto la ĉambro-orkestro, kaj mi preferis sonatojn kaj konĉertojn por unuopaj instrumentoj. Alie tro da teksturo kaj tro da voĉoj. Sed hazarde dum mi aŭskultadis la usonan radiostacion WCPE mi aŭdis partaĵon de la Unua Simfonio de Mahler ("Der Titan") kaj mi flustris aŭdeble "Kio estas tio?!" kaj ... nu, mi estas rezistinta konvertito. (Nun mi komprenas la T-ĉemizojn.) Sed la movimentoj de Mahler estas looongaj...

P. D. James estas argumenteble la plej bona el la nuntempaj britaj krimromanistoj, kaj pro tio, ke ŝi laste verkis romanon — surprize scienc-fikciecan — el kiu oni faris sukcesan filmon, Children of Men [homidoj], mi mencias ŝin. Mi ja indulgas min fojfoje per ŝiaj krimromanoj. Ŝia detektivo, Adam Dalgleish, estas kulturita poeto kaj pentrarta aficionado, kiu en Devices and Desires [intrigoj kaj deziroj; alilandaj titoloj varias ege], kiun mi nun legas, heredas de sia onklino sufiĉe da monrimedoj por forlasi sian polickarieron kaj nur verki. Malkiel 19-jarcentaj aŭtoroj kun poetaj figuroj, James neniam donas specimenojn de lia poezio, kaj verdire lia poeta flanko ne ŝajnas al mi tre realisma.

La krimo en krimromanoj estas kutime murdo. Kial murdo? Sendube estas studoj pri la psikologia bazo de tiu populara literatura ĝenro, kaj mi iomete esploris tion rete, sed ne trovis kontentigan teorion. Mi mem eble ne estas tipa leganto: mi preskaŭ neniam provas mem solvi la krimon. Mia plezuro devenas de tio, ke "bono venkas". Tial plaĉis al mi la TV-serio "Columbo" ĉar ekde la komenco oni sciis, kiu estas la murdinto. Sed temante pri realismo — ĉu vi iam rimarkis, ke en krimromano la polico ŝajne koncentriĝas pri po unu kazo? En la realo sendube estus tiom multaj samtempe, aparte en metropoloj, ke la polico bonŝancas se ili povas efektive solvi la plimulton.

reen al la indekspaĝo

10a Januaro, 2007.

VORTOSORTOJ, 6. TAOISMO, DEISMO KAJ DE-ISMO. Mi bone memoras la tagon, kiam mi serĉis en NPIV-2002 esperantigon de Taoism, ne trovis ĝin, kaj preparis retleteron por atentigi la koncernulojn pri jam alia korektendaĵo en la fama vortaro. Sed je mia surprizo, mi fine trovis ĝin, sub art. "Ta/o". Iu decidis, ke 'ta-', ne 'tao', estu la radiko. Vivi estas lerni. Kompreneble, tio kreas etan problemon, ĉar laŭ la responda artikolo, ni uzu ne 'Taismo' sed 'Taoismo' — la sola kazo konata de mi, kie ne rajtas forfali '-o' antaŭ sufikso (aŭ sukfiksoido se Vi sekvas PAG ktp).

'Deismo' estas (simpligite) la kredo, ke Dio ja iam kreis la universon kaj ĝin "startigis", sed ne sin intermetas en ĝin poste. Tiu sinteno sidis bone kun la 18- kaj 19-jarcenta koncepto de mekanisma, kvazaŭ-horloĝa universo. La vorto laŭ NPIV estas Zamenhofa eĉ — sed ne havas radikon! Aŭ pli ĝuste, 'de-' ne estas ĝia radiko. (Se oni ne ŝatas senradikajn vortojn oni povas uzi tamen 'diismo' kun la sama signifo.)

'De-ismo' aliflanke (kun vera radiko 'de-') estas "troa" uzado de de en lingvo, kiu (kiel la nia) havas tiun multrolan prepozicion. (Wouter Pilger uzis 'deismo' por la ekstrema kazo de la malnov-franca de François Villon). Ĝerman- kaj slavlingvanoj iafoje uzas 'de-ismo' por priskribi la Esperanton de latinid-lingvanoj. Estas kredeble, ke nia Esperanta 'de' ja havas tro da signifoj, kiel atestas la diversaj rimedoj por eviti ĝin (vidu PMEG 12.3.2). Unu el tiuj estas la uzado de akuzativo senpere post transitiva verbo, kiel en lastatempa frazo de Manolo: "La elekto jaron kiel tempunuon estas malpli kaprica ol tio kio trafluas el la legado vian artikolon." Tia uzado forigas objekt-sencan 'de'. Zamenhof mem laŭ PMEG iafoje uzis tian konstruon (PMEG 12.3.2.2); oni vidas ĝin de tempo al tempo.

Nenio katastrofa se nur Zamenhofa :)

reen al la indekspaĝo

9a Januaro, 2007.

Skribis Maria Sandelin pri mia hieraŭa blogtemo:

Saluton. Rilate vian hodiaŭan blogaĵon mi volas diri jenon. Unue: la prezidanto de la Sveda Akdademio Horace Engdahl ne parolas pri Esperanto kiel alternativo en la koncernaj kazoj, sed pri la sveda. Ĝenerale validas, ke homoj malpli bone komprenas, krome pli pene, malpli nuance kaj simile, esprimas sin en fremda lingvo ol en la gepatra. Oni povas nomi tion "stulteco" aŭ io alia, sed ke tiel estas, estas nekontestebla fakto.

Jes, absolute mi konsentas. (Persone mi estus elektinta alian vorton ol 'stulta', sed...) Pardonu ke mi misidentigis Akademianon Engdahl; la informfonto al kiu mi donis ligilon nomis lin "la nuna sekretario de la akademio" kaj konfese eĉ tion mi pretervidis.

Due, se paroli pri la angla kaj Esperanto: Vi skribas:

"Sed laŭ la sama rezonado, ĉiuj 'iĝas pli stultaj' en Esperanto, nenies etnolingvo. Ĉu ne plibone, ke nur kelkaj estu stultaj, ol ĉiuj?:)"

Ne, mi ne opinias pli bone ke ĉiam la samaj estu stultaj dum aliaj samaj malstultaj. Kompreneble ankaŭ Esperanto ne povas esti plene neŭtrala lingvo, ĉar - samkiel homoj malsame bone regas sian gepatran lingvon, tiel ankaŭ Esperanton. Krome Esperanto ja donas avantaĝon al parolantoj de eŭropaj lingvoj. Sed temas pri grava grada diferenco: Esperanto finfine estas pli facile lernebla ol la angla, kaj ĝi estas nenies - kaj tial ĉies - lingvo.

Amike,

Maria Sandelin

Pri la facileco de Esperanto en la unuaj stadioj de la lernado ne estas dubo. Kaj entute mi ja taksus Esperanton pli facila ol iu etnolingvo, pro aliaj kialoj. Aliflanke, ne pro nenio Geraldo Mattos, Prezidanto de la A de E, skribis ke Esperanto estas "regula, sed tute ne facila" lingvo.* Mattos mem plenigis 79 paĝojn pri la participoj kaj 161 paĝojn pri la cetera morfologio; Wennergren dediĉis 700 presitajn paĝojn al la tuta gramatiko, kaj tio nur pritraktis la praktikaĵojn.

Sed la centra temo estis neŭtraleco. Eĉ se ni prenas en konsideron la malsamajn scipovojn de unuopaj E-istoj, kaj la nacilingvojn — Esperanto estas finfine la lingvo de la Esperantistoj. Ĝi jam havas denaskajn parolantojn (kvankam ne indiĝenajn); ju pli la lingvo alproksimiĝas al plena parolkomunumo, des malpli neŭtrala ĝi estos — se ni difinas 'neŭtralecon' laŭ la kutima maniero (neniu havu avantaĝon). Almenaŭ tiel mi vidas la aferon, ĝis kiam iu malpersvados min.

* Mi iam spursekvis tiun citaĵon al ĝia fonto, sed perdis la referencon. Iu publikaĵo el Germanio, mi kredas. Ĝi aperas tamen bonŝance en la malantaŭo de la 2002-a eldono de NPIV.
reen al la indekspaĝo

8a Januaro, 2007.

NEŬTRALA STULTECO. Laŭ lastatempa raporto, membro de la Sveda Akademio asertis, kontraŭ la uzado de la angla en svedaj universitatoj, ke "kiel svedo oni iĝas pli stulta en la angla". Laŭdinde originala argumento, tion mi cedas. Sed laŭ la sama rezonado, ĉiuj "iĝas pli stultaj" en Esperanto, nenies etnolingvo. Ĉu ne plibone, ke nur kelkaj estu stultaj, ol ĉiuj? :)

Neŭtraleco ŝajnas esti iuspeca Sankta Gralo en iuj rondoj, en la kunteksto de lingvoj kaj aliaj sociaj koncernoj. Konsideru ekzemple nacion, kiu, atentante precipe siajn proprajn interesojn, helpas la Trian Mondon. Oni atendus, ke apogantoj de triamonda filantropio kaj bonfartigado bonvenigus tiun helpon. Sed tro ofte oni ne aprobas ĝin, ĉar, kvankam ĝi sufiĉe bone funkcias, tamen ĝi ne estas neŭtrala, do ne "ideologie pura". Samteme konsideru lingvon, kiu kunigas multajn homojn internacie, kaj trarompas lingvajn barilojn inter popoloj pli, ol iam antaŭe post Renesanco. Bonege, ĉu ne? Ne; ĉar ĝi ne estas neŭtrala. Estas mezepoka diraĵo, kiun mi vidis lastatempe en la reto: Cattus amat piscem sed non vult tangere flumen [la kato deziras la fiŝon, sed ne volas tuŝi la riveron]. Riveroj ne ĉiam fluas rekte kaj regule, sed iafoje fluas elfleksite kiel ĉiuj riveroj naturaj...

reen al la indekspaĝo

7a Januaro, 2007.

LA TEKSISTO
Teksis ĝis tekse sata la prof-o
ĉe la rezistaj randoj de sia ŝtofo,
perdis siajn mallumajn kaj lumajn detalojn
en, respektive, la krepuskojn kaj la noktofalojn,
kaj plej laste teksis eĉ pri tio
ĉu ekzistas punktoj, ĉu ekzistas Dio,
kaj la notoj pli vastis ol la teksto mem,
kaj en la teksaĵo malaperis eĉ la tem'.
Li neniam netigis sian teknikon,
neniam tiel:
"nenio vera havas radikon,
ne, neniel"
do detale navede "ne por nenio"
varpigis veftojn en nescio.
— KM
reen al la indekspaĝo

6a Januaro, 2007.

VORTOSORTOJ, 5. JUSTA kaj ĜUSTA. 'Justa' kaj 'ĝusta' estas historie la sama vorto, la unua bazita sur la latina justus kaj la dua sur ties itala posteulo giusto. La E-signifoj sin interkovras laŭ interesa kaj kurioza maniero.

En NPIV-2002 ni havas sub art. 'justa':

1a. Respektanta egale kaj senpartie la rajtojn de la aliaj homoj, kaj haviganta al ĉiu lian apartenaĵon.
2a. Konforma al la interna juĝo de la konscienco.
3a. Bazita sur la realo.
4a. Virta.

Kaj sub art. 'ĝusta':

1b. Precize konforma al regulo, leĝo, destiniteco.
2b. Precize konforma al la cirkonstancoj, al la intencata celo.
3b. Tia, ke ĝi liveras informojn verajn.

Subjektiveco neeviteble abundas en la difinoj. Sed estas interese ke 3a kaj 3b koincidas je malpleja subjektiveco.* La nocio "konformeco al la realo" ja ankaŭ povas esti subjektiva, sed almenaŭ ĝi proponas la eblecon transformi argumentojn pri opinioj en argumentojn pri faktoj. Kaj ĉiuj seriozaj argumentoj havas faktajn premisojn. La problemo estas, ke por multaj homoj, io tute fakta tamen povas esti "maljusta" (memkontraŭdire, kompreneble, en lumo de 3a/3b), kaj do la cirklo rekomenciĝas.

* Ankaŭ estas interese, ke nenie en la difinoj de 'justa' estas io pri 'leĝo', la baza signifo de la latina jus. Tio trovas lokon anstataŭe en la difinoj de 'ĝusta'.
reen al la indekspaĝo

5a Januaro, 2007.

Skribis Walter Klag el Vieno — kie 2007 estos cetere la 50a datreveno de la morto de la komponisto Erich Wolfgang Korngold (1897-1957), kiu famas ankaŭ en Usono pro sia Holivuda filmomuziko:

Antaŭnelonge ni parolis pri la turfalko. Aperis tiutema austria poŝtmarko, ĉar tiu birdo iĝis "birdo de 2007".

Salutas

Walter Klag, Vieno

Apuden mi metis poŝtmarkon, kiu montras la oficialan ŝtatbirdon de Kansaso, la Western Meadowlark, t.e. okcidenta herbkampalaŭdo (Sturnella neglecta). Ĝi aspektas tre simile al la orienta varianto, sed ĝia krio tre malsamas, kaj estas la plej stranga, alimonda birdkrio, kiun mi konas. La prezo de la poŝtmarko, 20¢, fiksas ĝin en la jaro 1981 (nun estas 39¢ :)

reen al la indekspaĝo

4a Januaro, 2007.

MERLINO
Nenio pli strangas en la vivformuloj
ol ke infanoj naskiĝas al junuloj —
egale sen la tempo por la ĝuo,
kaj tro senpaciencaj pri la bruo.
Preĝas el malgranda brevier', aŭ
eĉ nenia, kiu mem ekestis nur hieraŭ.
Geavoj do kolektas l' avantaĝon,
profitante sian plian aĝon.
En l' universitat' novicoj penas
pri ĉio, kion ili ne komprenas;
postaj jaroj alportas ja remburson
sed "Mi jam trairis tiun kurson."
Pri unu legendas verse kaj eĉ proze
ke li vivis retro, kvankam etnervoze:
Merlino, li estis granda tempsorĉisto,
senkompara kiel viv-Mefisto:
sen tiaj la vehiklo de l' epokoj
simple sinkus en komencaj dokoj.
— KM
reen al la indekspaĝo

3a Januaro, 2007.

Mi sincere volas danki tiujn, kiuj okaze de la nova jaro afable skribis laŭde pri mia blogo. Ĉiam estas agrable scii, ke oni havas legantojn!

* * *

VORTOSORTOJ, 4. MORFEO KAJ MORFOLOGIO. El la centoj da helenaj dioj, diinoj, duondioj, nimfoj ktp restas en la nuntempa konscio nur kelkaj. Unu estas Morfeo, "la dio de la dormo". Dormemulo diras ekzemple, "Mi devas iri en la landon de Morfeo" kaj simile.

Fakte Morfeo estis la dio de sonĝoj. Kaj morfologio estas la studo pri diversaj formoj, unue en la biologio, poste en la lingvistiko (formoj de vortoj), de la helena morphé 'formo'. Kiel rilatas dormo kaj sonĝoj al biologiaj kaj lingvaj formoj? La subteksto ŝajne estas, ke la dio Morfeo kapablas ŝanĝi sian formon, kaj do aperas en sonĝoj sub diversaj maskoj. (En pluraj nordamerikaj indiĝenaj folkloroj estas tia estaĵo, nomata "Transformiĝanto".)

Kaj kio okazas en homaj sonĝoj? Konatoj kaj familianoj ofte rolas, sed kutime transformite; poste necesas displekti kiu estis kiu. Iuj estas pli ol unu homo samtempe, kaj iujn tute ne eblas identigi. Pli ol tio, ni vere scias tre malmulton pri sonĝoj kaj ilia eventuala utileco. La lasta teorio, pri kiu mi legis, konsistigis "nulan hipotezon": sonĝoj montras nenian sistemon ajn.

reen al la indekspaĝo

2a Januaro, 2007.

INTELIGENTA DEZAJNO
Kiel kuiri kosmon recepte
kaj movi la teron nur percepte?
Papilio, oni diras, movis
la mondon per svingo de alelo
kaj ne nur cimo tion povis:
ankaŭ la vento blovis
kaj faris homon el anĝelo.
Alimonde eble nura gaso
fariĝintus aera mensa raso,
kaj tute ne necesus ŝtono,
maskla potenca virkomplekso
pri ŝtalo kaj pri betono,
kaj kontraŭmetebla polekso.
Sed, kiel l' afero fakte okazis,
la tempo maltro fajne razis.
Ĝis; ni revidos nin inter la steloj
ankoraŭ home, kaj en kapbobeloj.
— KM
reen al la indekspaĝo

1a Januaro, 2007.

Feliĉan novjaron!

* * *

KULTURO, KAJ SIMILE. Pro la frakaso ĉirkaŭ Pola Radio nun laŭdire iuj minacas ne okazigi la UK-on en Bialistoko en 2009. Tio certe tremigos la korojn de tiuj instancaĉoj... Dume oni debatas en s.c.e. ĉu lingvo povas vivteni sen akciaj kompanioj. Aliloke en la mondo, unu E-isto kabeis, kaj unu malkabeis; ĉio iras stabile. Nova E-blogo aperis, menciis la kutimajn milionojn, kaj apogas pacon, bonon, kaj la medion. La Civito elektis Vicministron pri Digoj kaj Hidrologio. Bonvenon al 2007.

Mi malkovris interesan komponiston, la ĉeĥon Leopold Kozeluch (1747-1818), kies verkojn kompreneble superbrilis siatempe tiuj de Mozarto. Aparte bela estas lia Konĉerto por Klarneto en E-bemolo, per kiu mi konatiĝis kun la eminenta klarnetistino Emma Johnson, brita mi kredas, unu el la manpleno da muzikistoj, kiuj sukcesis karieriĝi kiel klarneta soloisto. (Mi nuntempe multe aŭskultas komponaĵojn por du instrumentoj, la piano kaj la klarneto. Cetere mi ne povas decidi ĉu mi kunportus en ekzilon la piano-sonatojn de Mozarto, aŭ tiujn de Betoveno. Sed eble mi bonŝancos, ke neniu sendos min en ekzilon.)

Temante pri la Civito, jen interesa citaĵo:

"Esperanto fariĝis la memstara esprimilo de memstara, supernacia popolo"

Divenu, kiu skribis tion. Ĉu ano de la Civito? Ĉu alispeca raŭmisto? Ne: Gaston Waringhien, en 1957-a recenzo pri La infana raso en Nica Literatura Revuo 2/3, ppĝ. 116-120.

(Kia koincido... Tonyo en sia blogo (8.12.06) en passant rekomendis "dediĉi tempon al la legado de Waringhien"...)

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.