Sendu al mi komentojn

31a Januaro, 2008.

KURIOZA AFERO estas, ke vibrado, eble la plej ofta koncepto en la nunaj fiziko kaj kosmologio, ankaŭ jam longe ĉefrolas en okultaj skribaĵoj — de Hermes Trismegistus, tra la Framasonoj kaj la Rozkrucanoj, la teozofio, ktp, ĝis la nuntempa Nova Epoko. Ŝajne en Antikveco oni konstatis misteran potencn en la son-vibrado de la homa voĉo, kaj ĉio disbranĉiĝis de tio. Almenaŭ tio ŝajnas al mi kredebla. En retejo pri mistikismo mi legis:

"La natur-scienco instruas al ni, ke materio kaj energio samas, kaj okulta scienco diras plue, ke ĉia materio estas energio sur diversaj niveloj de vibrado."

Tio lasta sonas ne tre for de la nuntempaj kordo-teorioj.

Strange.

reen al la indekspaĝo

30a Januaro, 2008.

LA NOVA RETA ONDO aperis (la januara numero), en kiu estas kelkaj komentindaj aferoj.

• La nova Biblio — la Londona Biblio kun aldono de la duakanonaj libroj (do "katolika Biblio") eldoniĝis, kaj recenziĝas de la kapabla Sergio Pokrovskij; la fuŝoj, iuj eĉ E-lingvaj (la diferenco inter 'proverbo' kaj 'sentenco', kaj inter 'nombri' kaj 'numeri', ktp), ne tro ĝenas — krom se oni ankoraŭ proponas iuspecan ĝeneralan E-igon. Imagu similajn erarojn en scienca aŭ eĉ politika referaĵo.

Birke Dockhorn skribis pri koreaj gestudentoj, kaj tre memorigis al mi mian propran sperton pri "rita konduto" (kiel mi nomas ĝin). Mi havis ekzemple studenton el ne menciota lando, kiu senĉese embarasis min per sia lakea, komplezaĉa konduto: li eĉ retroiris el mia kabineto, riverencante, por ne turni al mi sian dorson. Sed kiam unuafoje mi devis konflikti kun li, li forte rezistis kaj eĉ fariĝis insulta. (Kaj ne temis nur pri notoj.)

• El recenzo de Carlo Minnaja venas citaĵo "La sukceson de la angla li [Tazio Carlevaro] rilatigas al demokrata elekto de la ordinaraj homoj" — precize kiel mi mem ofte vortigis la aferon (ŝajne ofende al la sentoj de pluraj E-istoj). Tiuj demokrataj elektoj de unu generacio fariĝas devigaj por la sekvaj; kiel povus esti alie? Kaj tiel "invadis" la mondon la angla.

• La Komentario de Alan Kris pri la politika situacio en Ruslando estas kompreneble tristiga. Pardonu ke mi citas min mem: homoj ĝenerale ne volas veron kaj liberecon, sed agrablajn sentojn kaj sekuron. Buŝe oni servas tiajn grandiozajn idealojn, sed age ili emas sekvi estrojn almenaŭ simbole fortajn. Kaj 40 jaroj da radikala socialismo malpreparis la popolon por tio, kio nuntempe nomiĝas progresema.

reen al la indekspaĝo

29a Januaro, 2008.

EDWIN DE KOCK nomis sian duvoluman poemaron "Konflikto de la epokoj". En sia 1988-a recenzo por Literatura Foiro, Carlo Minnaja notis, ke De Kock estas Adventisto de la Sepa Tago (la Milleristoj, la sama sekto, en kiu mi pasigis parton de mia junaĝo); sed ŝajne Minnaja ne sciis (aŭ ne taksis grave), ke Conflict of the Ages estas la titolo de bonekonata adventista libroserio verkita de la t.n. profetino de tiu eklezio, Ellen G. White.

Siatempe la verkojn de la profetino oni nomis miraklaj pro ŝia manko de formala instruado kaj erudicio. Sed dum mia posta junaĝo mi trovis, ke iuj helpis ŝin pri la abundaj historiaj piednotoj, kaj ŝajne eĉ pri la verkado. Tio estas longa rakonto, parto de mia (kiel antaŭe dirite) nekredebla vivo.

La precipa linio en la verkoj de White oftis en la maldekstra alo de la protestanta Reformacio. Necesis argumenti, ke tra ĉiuj epokoj, ĉiam ekzistis alternativa senbreĉa kristana tradicio krom la romkatolikisma. La problemo pri tio ĉiam estis tamen, ke oni devis identigi sin kun multaj "stranguloj". (Io tia ne tute fremdas ankaŭ al ni E-istoj.)

Ŝajne la verkoj de Edwin de Kock estas sendependaj (almenaŭ parte) de lia kristanismo. Mi ĝis nun ne legis ilin, sed juĝas surbaze de la recenzo de Minnaja.

reen al la indekspaĝo

28a Januaro, 2008.

ESTAS PRESKAŬ NEIMAGEBLE, nun, kiam multaj en Eŭropo (tiel laŭ mia legado) plendas pri la (nov)liberalismo, ke en 1979, antaŭ nur 29 jaroj, aperis kolekto de eseoj kun la titolo Will Capitalism Survive? [ĉu la kapitalismo vivtenos?] (red. de Ernest W. Lefever). Sed tio antaŭis la disfalon de Sovetunio, la komerceksplodon de Ĉinio, kaj la tutmondiĝon de pico kaj paco (se tiel diri).

Mi blogis plurfoje antaŭe pri "nevidebla-mano-teorioj". Ĉe trafika semaforo ĉiuj obeas. En neniu lando estas sufiĉe da policistoj/soldatoj por efektive obeigi la precipajn simplajn leĝojn: ĉiuj simple obeas, ĉar ili scias (eble subkonscie) ke tiel fartas bone la ĝenerala socio — malgraŭ provizoraj malkonvenoj por tiu kaj tiu. Eble ne estas hazardo, ke tio nomiĝas "socia kapitalo" (koncepto, kompreneble, kiu inkluzivas multon pli ol nuran obeadon de la leĝoj).

Ne ofte aperas apologia libro pri la kapitalismo, samkiel malofte oni studas ĝin en la universitatoj; eble pro sia spontanea evoluo, ĝi ne estas intelekte interesa. Sed lastatempe aperis libro pri ĝi, The Mind of the Market, de Michael Shermer (Times Books, 2007). Shermer estas fakte unu el la "novaj ateistoj" kaj fervora Darwinisto. La recenzo (de Tyler Cowen) levas tre interesan demandon:

Se la homa menso estas nur pasiva ordigilo, kaj ĉio, kio okazas, estas antaŭe fiksita (la konkludo, makronivele, de la scienco), kial valoras la digno de la individuo? Ĉu ne ties "libera volo" estas nur iluzio?

Jen la pravigo: sen libera socio ne eblas objektiva scienco mem. Sekve eĉ la demando, ĉu la homo havas liberan volon, dependas de libera socio. Ankaŭ, memevidente, la scienco povas flori nur kun socia stabileco. Kaj, fine, la nuntempa pura scienco — la teoriaj fiziko kaj kosmologio — postulas ne nur liberecon kaj stabilecon, sed enormajn rezervaĵojn da kapitalo. Do la kondiĉoj mem de la demando akordas, laŭ Shermer, kun la celoj de lia libro.

reen al la indekspaĝo

27a Januaro, 2008.

POZITIVAJ KAJ NEGATIVAJ VORTONUANCOJ. Unu el la rafinaĵoj, kiujn atentas la plej bonaj vortaroj, estas pozitivaj kaj negativaj nuancoj de vortoj. Du vortoj povas objektive samsignifi, sed havi malsamajn nuancojn, ekzemple "ŝparema" kaj "rezoluta" (pozitivaj); "avara" kaj "obstina" (negativaj). Ĉar vorto povas havi specifan nuancon, krom sia leksika signifo, aŭ esti neŭtrala.

Bona esperanta ekzemplo estas "precioza". Se ni legas la difinon en NPIV-2002 ni neniam divenus, ke la nuanco estas negativa:

"Evitanta en sia parolo ĉion krudan aŭ banalan, kaj provanta surprizi per lingvaj rafinaĵoj."

La difino enhavas nenion, kio per si mem indikas negativecon. Sed la vorto (kaj ĝiaj parencoj en aliaj lingvoj) estas negativ-nuanca. Oni ne komplimentus homon pro ties "preciozeco".

Konsideru la vorton 'mirinda'. Etimologie ene de E-o, la signifo estas nur "inda je miro" kaj tion spegulas la difinoj en la PV-oj. Sed (plej?) multaj E-istoj uzas/is tiun vorton nur kun pozitiva nuanco: "La mirinda sukceso de la Bulonja kongreso..." "Li rigardis la mirindan verdon de la juna rizo." Oni ne atendus renkonti ekzemple "La mirinda morto de la prezidento" eĉ se oni mirus pri tiu morto. Aliflanke 'miriga' ŝajnas pli emocie neŭtrala.

Malofte oni instruas tiajn detalojn en lingvaj klasoj. Mi memoras okazon, dum mia instruado, kiam ĉina studentino maltrafis rendevuon kun mi, kaj lasis mesaĝon sur mia kabinet-pordo: I was here, but you were at some meeting. Ŝi certe ne divenis, ke some meeting en la angla esprimas malestimon pri la kunveno. Multas tiuj subtilaĵoj en la etnolingvoj.

reen al la indekspaĝo

26a Januaro, 2008.

ROUSSEAU PRI SOCIO KAJ INDIVIDUO. En mia ofta distingo inter sociaj kaj individuaj problemsolvoj, eble iuj legantoj vidas tute novan ideon. Se jes, tio rezultas nur de tio — kion mi ĝisnaŭze plendas — ke ni nuntempe ne rekonas malnovan ideon. Kaj Vi devas cedi, ĉu ne, ke malofte nuntempe oni renkontas ion pri "la unuopulo" en diskutoj politikaj, ekonomikaj, socilogiaj, ktp.

Ne ĉiam tielis. Jean-Jacques Rousseau verkis en la 18a jarcento, la jarcento de la Klerismo. En liaj verkoj estas multaj paradoksoj, sed aparte unu el tiuj nomiĝas ne malofte "LA paradokso de Rousseau": la paradokso de civilizacio.

Rousseau observis, ke la homa intelekta progreso, en la sciencoj, artoj, kaj sociaj institucioj, kaŭzas, post komenca periodo de optimismo kaj sento de bonesto, samgradan malpliiĝon de feliĉo: kreskantan ŝarĝon de komplekseco, konflikto, subpremo kaj instinkta malakcepto. Tio troviĝas en lia 1750-a Discours sur les sciences et les arts, kaj perfekte priskribas la t.n. "nuntempan" situacion: malgraŭ materie plibonigitaj vivoj preskaŭ ĉie, kaj malgraŭ eĉ bonfart-ŝtatoj, ni ĝenerale ne feliĉas.

Lastatempe iu kompara sondo malkovris, ke el ĉiuj popoloj la danoj kredas sin la plej feliĉaj, sed nur antaŭ kelkaj jaroj, per alia simila sondo, Vanuatuo venkis similan konkuron. Tamen preskaŭ ĉiujare nuntempe estas ie en la mondo konferenco pri feliĉo, tiom da, ke mi ĉesis nombri ilin; tio atestas la problemecon de vasta malfeliĉo malgraŭ progreso.

Kiel solvis Rousseau la problemon? Li distingis inter la socio kaj la unuopulo: "La disvolviĝo de kleriĝado kaj malvirto okazas ĉiam en la sama proporcio, ne en individuoj, sed en popoloj — distingo, kiun mi ĉiam faris, sed kiun miaj atakantoj neniam povis kompreni."* La progreso damaĝas familiajn ligojn, interhomajn rilatojn, ĉion tribecan; samtempe ĝi vaste malfermas la eblecojn de la unuopulo. En Vanuatuo — insularo de proks. 200.000 homoj — ĉio iras glate; komunumaj valoroj fortas. Sed mi ne volus vivi tie, ĉar tiaj socioj ne facile toleras malsamemulojn. Jen la eblecoj: ni havas varman, komfortan socion, en kiu ĉiu konas sian pli-malpli fiksitan lokon, pri kiu ĉiuj jam longe interkonsentas, ni fordonas tian komforton por havi tute novajn eblecojn por la unuopulo.

Multaj sondoj en Usono celantaj geburĝojn iras jene: "Ĉu ĉio laŭ vi iras bone?" "Ne." "Ĉu vi persone fartas bone?" "Jes." Kaj la sondistoj raportas paradokson. Ili devus legi Rousseau.

* Letero al Beaumont, Oeuvres Complètes, IV, 967.
reen al la indekspaĝo

25a Januaro, 2008.

Skribis Lubeck Beck de Hoka Rivero, Viskonsino, kie li provizore loĝas en tiu pitoreska kampara vilaĝo.

Kara Ken,

Fine mi havas tempon skribi al vi. Multo okazis ĉi tie en Hoka Rivero. La tuta loĝantaro de la vilaĝo enhospitaliĝis, kiam oficiala kanono mispafis dum la investo de la nova urbestro, kaj ĉiuj pro timo saltis en senakvan naĝejon. La plimulta opinio estas, ke la urbestro kulpas, malgraŭ ke li nur estis en la mezo de sia investo. Ankaŭ estis incendio en nia necesejo; bonŝance ĝi ne atingis la domon. Intertempe la nova urbestro, kiu portis artdentaron, estis batita de fulmo; nun lia buŝo estas fermveldita. Malgraŭ tiu tragika evento, nun Hoka Rivero havos plenan trankvilon unuafoje dum 200 jaroj.

Mi intencis resendi la 5 dolarojn, kiujn mi ŝuldas al vi, sed mi jam fermis la koverton. Tamen mi certas, ke vi fidas je via ĉiama

Lu beck2

Ke lia vivo tedas, estas neniu, kiu kredas.

reen al la indekspaĝo

24a Januaro, 2008.

VIRINAJ KRANIOJ. Oni raportas, ke virinoj havas pli dikajn kraniojn ol viroj. La averaĝa dikeco de vira kranio estas 6.5 mm, dum la averaĝa dikeco de virina kranio estas 7.1 mm.

Ŝajne la scienco forpelas seksismon per unu mano, sed daŭre nutras ĝin per la alia...

* * *

NEĜEROJ. Junaĝe mi havis mikroskopon, kaj mi klopodis konfirmi, ke neniuj du neĝeroj samas. Denove kaj denove mi metis neĝeron sur mikroskop-platon por ĝin studi, sed ĉiam la plato tro varmis, aŭ eksterdome mia spirado tro varmis, kaj la neĝero degelis.

Sed oni raportas, ke jes, estas vere (konsentas plej multaj sciencistoj), ke ĉiu neĝero estas unika, kaj nun ŝajne eblas klarigi la kialon.

Pri fingropremaĵoj aliflanke mi pli kaj pli dubas.

* * *

Ja estas ĝis nun muuulte da duamanaj tradukoj en Esperantio. Ŝajne oni ofte sekvas la padon de "la Majstro". Tiel eblas mispaŝi. Geist en la 19-jarcenta germana ofte, mi kredas, devus esti nia 'menso', ne nia 'spirito'. Ktp.

reen al la indekspaĝo

23a Januaro, 2008.

VORTOSORTOJ 29. IUJ "FANTOMVORTOJ" DE ESPERANTO. Iafoje en NPIV-2002 evidentiĝas, ke oni kreis vorton sen plena intenco, nur por havi radikon por alia vorto, aŭ por havi prefikson. Sendube la plej interesa ekzemplo estas 'usklo': por havi 'uskleco' ŝajne necesis 'usklo', sed malfacilas elpensi kuntekston, kie oni efektive uzus tiun vorton malsame ol 'litero'.

Alia ekzemplo estas 'tiroo'. En NPIV-2002 ni trovas "tiro/o: tiroido (en kunmetaĵoj)". Antaŭ kelkaj tagoj en E-blogo mi fakte vidis 'tiroo' anstataŭ 'tiroido' sed mi supozas, ke temas pri miskompreno. Mi ne vidas kial oni ne simple kapvortigis 'tiro-' paralele kun aliaj morfemoj, kiuj servas nur prefikse: 'anhidro-', 'ato-', 'bio-', 'eko-', 'ekto-' k.s.

'Azoo' paralelas al 'tiroo'.

'Taa' teorie estas vorto, kun la signifo 'rilata al Tao', rezulte de la analizo de 'Tao' kiel 'Ta/o'. Sed ĝi ŝajne ne uziĝas.

reen al la indekspaĝo

22a Januaro, 2008.

LA RUSO ANDREI LINDE (n. 1948 en Moskvo, nun usonano) estas unu el la malmultaj fizikistoj-kosmologoj, kiuj efektive pensas serioze pri la rolo de la homa konscio en la kosmo. (Linde estis precipa disvolvanto de la bonekonata kaj mejlŝtona inflacia teorio pri la origino de la universo.) Mi mem aŭdis liajn opiniojn podkaste en intervjuo ĉe Stanford University, sed tiutema artikolo, "Inflation, Quantum Cosmology and the Anthropic Principle" [inflacio, kvantum-kosmologio, kaj la antropa principo], legeblas en la angla ĉi tie (precipe sekcio 10 por nefakuloj).

Mallonge: la universo, kiel tuto, ne ŝanĝiĝas tempe: "...sen la ĉeesto de observanto, ni havas mortan universon." La tempa disvolviĝo de la universo ŝajne estas kvazaŭ viviga suplemento far la observanto (ni). Anglalingve kapablaj fizikistoj povas legi la artikolon mem por kompreni la sciencon malantaŭ la spekulativo de Linde.

Rimarku, ke lia ideo estas tute malsama ol la nun diskreditita nocio, ke kvantumaj vektor-kolapsoj bezonas konscian observanton. La pensado de Linde (kaj de kelkaj aliaj, kiel B. S. Dewitt kaj J. A. Wheeler) proponas tute novan manieron kompreni (aŭ eble ne kompreni!) la ligon inter la realo kaj la konscio. Kaj la ŝlosilo, ne tre surprize, estas tiu mistera afero de ĉiuj epokoj — la tempo.

Nur per grandega rezisto mi ne lacigas Viajn okulojn pri la multaj kontribuaĵoj de la poetoj pri tiu temo.

reen al la indekspaĝo

21a Januaro, 2008.

MI ĈEESTAS KORBOPILK-LUDON. Kiel dirite plurfoje en la blogo, mi ne estas sporta aficionado. Sed hieraŭ posttagmeze mi ĉeestis korbopilk-ludon ĉe mia universitato, je la unua fojo en mia vivo. Mi parolas honeste: dum la antaŭ-eventoj mi sentis min transportita reen en la pasintecon, ĝis unu el la antikvaj helenaj aŭ romaj festivaloj. Nur mankis bestoferoj kaj dancado antaŭ statuo de Minervo.

La antaŭ-eventoj ekis proksimume duonhoron antaŭ la ludo. Unue oni indikis al ni, kio estas malpermesata. Ĉar ne pretervideblis, ke tie kaj tie estis grandaj, muskolozaj viroj, kiuj gardis la trankvilecon de la evento. Tiuj estis, britangle, chuckers-out — la forigistoj. Ne estis permesate interpugni, iel tuŝi la ludistojn, stari sur la sidejoj, nek krii insultojn al la opona teamo; ktp.

Tiam estis sinvarmigaj manovroj de la teamoj. Ambaŭ teamoj elvenis sur la ludplankon kaj multe interĵetadis la pilkon, dume dancante tien kaj reen. Poste estis solenaj grupiĝoj de ambaŭ teamanaroj; supozeble ili diskutis strategion. Dum ĉi tiu tuta tempo tre laŭte ludas muzikbando, unue patriotajn melodiojn, poste, kun la helpo de rokgitaro, iuspecan eĉ pli laŭtan kaj absolute hipnozan melodion, dum kiu vico da viroj aperas ĉe ĉiu flanko de la ludejo, portantaj buntajn standardojn. Kun la standardoj ili marŝis tre impone ĉirkaŭ la ludejo.

Post pliaj paganaspektaj paradoj kaj ceremonioj, oni honoris la gepatrojn de diversaj teamanoj de la hejma teamo. Mi estis jam preta hejmeniri post tiel impona spektaklo, sed tiam komenciĝis la efektiva ludo. Sed unue necesis kanto de la nacia himno, dum kio ĉiuj stariĝis.

Nia teamo venkis, 70-63. Kiel kutime, la sportdioj aprezis la ceremoniojn. Mia universitato eble estas intelekte neglektinda, sed ĝi produktas sportajn sukcesojn kun nekredebla elano.

reen al la indekspaĝo

20a Januaro, 2008.

PRI BARATA (HINDUJA) KLASIKA MUZIKO mi ne scias, ĉu mi iam blogis; sed ĝi tre rolis en mia vivo, kvankam mi ne rajtas diri, ke mi iam fariĝis eĉ adekvata aprecanto de tiu tradicio. Jen anekdoto, kiun mi legis en la uzreta forumo rec.music.classical. (Necesas scii, ke Haafiz Khan estis la patro de la nuna sarod-guruo, Amjad Ali Khan; kaj ke Rajendra Prasad estis la unua prezidento de Barato):

Rajendra Prasad demandis al Haafiz Khan, ĉu plaĉus al li ia komplezo de la nova prezidento. Nuntempe oni petus ekzemple teron por konstrui muzik-instituton aŭ simile. Sed Haafiz Khan petis: "Sinjoro, tre helpus al la muzika mondo, se Vi ordonus al All India Radio, ne sonigi Darbari Kanada (nokt-ragon) dum la mateno."

Mi aŭdis Amjad Ali Khan plurfoje dum mia vivo. Per la bildo Vi povas vidi ankaŭ, se Vi konas la banĝon, ke sarodo, samkiel la tradicia banĝo, havas peltkovritan korpon, ne kalabason (tamen ja ekzistas ankaŭ kalabas-banĝoj). Alia simileco al unu speco de banĝo estas, ke sarodo ne havas fretojn. (Tiuj du trajtoj elĉerpas tamen la similecon...)

reen al la indekspaĝo

19a Januaro, 2008.

PRI VIRINOJ DENOVE mi pensas ĉi-matene, ĵus leginte interesan kontribuaĵon al la frua feminismo de Dorothy L. Sayers (1893-1957), la bonekonata brita kreinto de aventuroj de Lord Peter Wimsey, tutmonde legataj eĉ nuntempe. Ŝi famiĝis ne nur pro siaj detektiv-romanoj, sed ankaŭ pro nefikciaj ĝenroj, interalie teologio kaj feminismo. En frua eseo* ŝi skribis:

"Verŝajne neniu viro iam degnis imagi, kiel strange lia vivo aspektus al li mem, se oni taksus tiun vivon, senĉese kaj ĉiam, nur laŭ ties maskleco."

Alivorte, virino estas ĉiam vidata kiel virino; viro estas vidata iafoje kiel viro, iafoje ankaŭ kiel homo.

Ke Sayers certe pravis, evidentiĝas post nur iom da honesta pensado flanke de viroj (aparte validis tio en la 50aj jaroj). Tamen mi aldonus ion, kion eble Sayers ne konstatis: inter viroj mem, viro estas tre ofte vidata nur kiel viro. En la familio ekzemple de mia edzino, se viro ne interesiĝas pri "masklaj" aferoj — ne pafas, ĉasas nek fiŝkaptas ekzemple — nek minimume sekvas iun sporton — li ne estas normala viro, kaj sekve ne estas normala homo.

Iomete post la tempo, kiam mi konatiĝis kun mia (nun forpasinta) bopatro, mi kaŝe aŭdis dum li diskutis min kun alia viro: "Liaj interesiĝoj?? Li tute ne havas interesiĝojn. Li ne fiŝas, li ne pafas, li ne ĉasas, li ne sekvas iun sporton. Kiujn interesiĝojn li havas??" Mi ridetas nun, pensante pri tio. Kaj fakte, mi lernis fiŝkapti iom, de mia bofrato, kaj eĉ lernis tion ete ĝui, sed je la komenco tio estis al mi tute fremda. Kaj ĉasi kaj pafi? Neniam.

Unu el la grandaj avantaĝoj de la maljunaĝo estas, ke pli kaj pli, homo (ĉu viro ĉu virino) estas nur homo, kaj tiam la du seksoj povas multe pli facile ne nur vidiĝi, sed ankaŭ interrilati, laŭ mi.

* Dorothy L. Sayers, "The Human-Not-Quite-Human", en Unpopular opinions, Londono: V. Gollancz, ltd., 1946.
reen al la indekspaĝo

18a Januaro, 2008.

REAKCIA. Tiu ĉi blogero estus unu el la 'vortosortoj' se mi entute komprenus la vorton.

Temas pri 'reakcia' kaj ties signifo. Nu — por empirie trovi la signifon de iu vorto, necesas esplori la uzadon de tiu vorto. Ni esploru do objektive pri la signifo de 'reakcia' en nur unu E-lingva blogo, tiu de Ralph Dumain. Trovi la signifon ĉe unu uzanto estus almenaŭ bona deirpunkto.

Unue ni trovas, ke la Konfuceismo estas reakcia. (Aŭ proksimume — la faklingvaĵo ne perfekte kompreneblas sen speciala trejnado.) Tiel ni lernas unuavice, ke tuta ismo povas esti reakcia, kaj duavice, ke io povas esti reakcia retroaktive — eĉ se ĝi ekzistis longe antaŭ la deklaro, ke ĝi estas reakcia, do jen ŝajne grava diferenco inter 'reakcia' kaj 'reaga'.

Poste ni lernas, ke la filozofo Henri Bergson (1859-1941) estis reakcia. Kaj iom poste, ke ankaŭ la filozofoj Ludwig Wittgenstein (1889-1951) kaj Friedrich Nietzsche (1844-1900) estis reakciaj. La intelektuloj Jacques Ellul (1912-1994) kaj Regis Debray (n. 1940) ankaŭ estis/as reakciaj. (Malgraŭ tio, ke Debray ŝajne iam estis disĉiplo de Che Guevarra, li estas tamen reakcia pro sia kredo, ke ne eblas forigi la religion el la homaro. Mi konsentas, ĉar ĉiam eblas rebapti la religion per novaj nomoj ĉu ne.)

Ankaŭ la modernismo estis reakcia. Do duafoje tuta ismo aŭ tuta tempoperiodo povas esti reakcia.

Do nia tasko estas trovi ion komunan inter Konfuceismo, Bergson, Wittgenstein, Nietzsche, Ellul, Debray, kaj la modernismo. Ideale tiu komunaĵo iel akordu kun la kutima vortara difino: tendenco kontraŭi novajn, progresemajn paŝojn kaj konservi aŭ restarigi malnovajn kondiĉojn. Tion mi lasas al Vi kiel ekzercon. En la kuntekstoj de Dumain tamen, ni klare peceptas, ke esti reakcia estas ne tre dezirinda stato; kaj mi ja esperas, ke mi ne estas reakcia; ĉar mi aŭdis, ke la kuracoj multe pli doloras, ol la malsano.

reen al la indekspaĝo

17a Januaro, 2008.

PRI CITAĴO DE TARKOVSKIJ

Multaj nuntempe citas diversteme Andrej Tarkovskij (1932-1986), la grandan rusan film-reĝisoron. Ankaŭ mi plucitos lin post aliulo:*

"La ligo inter la homa konduto kaj la homa sorto estas detruita. Tiu tragika breĉo kaŭzas la homan senton de nestabileco en la moderna mondo. La homo [nun] kredas, ke nenio dependas de li — ke lia persona sperto ne efikos sur la estonteco — pro tio li alvenis al la falsa kaj letala supozo, ke li ne rolas eĉ en la determinado de sia propra destino."*

Ortega y Gasset (1883-1955) venis al la sama konkludo antaŭ Tarkovskij. La diferenco estas ŝajne, ke laŭ la unua, estas absolute nenia rimedo kontraŭ tiu tragedia disvolviĝo; ni simple vivas en tempo de nova speco de homo, la "amas-homo", nun socie simboligata kaj eĉ konkretigata de la bonfart-ŝtatoj; dum laŭ Tarkovskij (per implico) ni povas iel ripari la breĉon. Ambaŭ ili pravas, sed sur malsamaj niveloj.

Kvankam la socio eble estas tiel kondamnita de la epoko, en kiu ĝi vivas, male la unuopulo. Ĉar la individuo povas kvazaŭ prezenti ĉe la pordego de Hadeso la Oran Branĉon, sur kiu nun sidas ĉiuj mortaj poetoj. La Hadeso tra kiu promenis Eneo ne estis primitiva ejo de morto kaj turmento, sed vizio konstruita per menso. La celo de la subiĝo de Eneo en Hadeson estis la kunligo de pasinteco, nuno, kaj estonteco.

Se ni neglektas la diferencon inter la unuopulo kaj la kolektivo, kaj ties esencan senvalidigon de la ŝtato, ni estas ĉiam en danĝero de novaj eraroj. Nur la individuo kapablas agi racie sen perdi sian spiritecon. Nur la individuo povas kredi je la graveco de sia vivo, jes, graveco ankaŭ por la homara estonteco. En ĉiuj publikaj sferoj ni devas kompromisi; unuopule ne. Sui cuique fingunt fortunam, skribis iu Romano: karaktero formas fortunon.**

* David Lord Puttnam CBE, dum prelego ĉe la Royal Society en decembro 2007. Mi aŭskultis podkaste.
** Cornelius Nepos, T. Pomponii Attici vita, 11.
reen al la indekspaĝo

16a Januaro, 2008.

KAHLIL GIBRAN KAJ MARY HASKELL. Kahlil Gibran, Kahlil Gibran, Kahlil Gibran — mian tutan vivon mi aŭdis pri tiu homo, kaj sciis nenion pri li. Nun haveblas "la tuta rakonto" ĉi tie (bedaŭrinde nur en la angla).

Antaŭ kelka tempo* mi blogis pri la multe glorita nacia poeto de Skotlando Robert Burns, kies nekonata patrino devis fordoni sian vivon al la edukado de la Burns-a vico da eksteredziĝaj infanoj. Nun montriĝas, ke malantaŭ Kahlil Gibran ankaŭ estis nekonata virino, Mary Haskell. Ŝi monapogis lin en Nov-Jorko ĝis la nuntempa ekvivalento de $150.000 antaŭ ol fine li malkovris oron per sia libro de konsila kaj konsola poezio, The Prophet, nun triaranga inter plej popularaj libroj en la mondo.

Lia alkoholismo kontrastis kun lia reputacio kiel sanktulo, kaj li mortis en 1931 parte pro hepata cirozo. Mary Haskell heredis liajn manuskriptojn (multajn el kiuj ŝi mem estis korektinta) kaj pentraĵojn; lia fratino ricevis lian monon.

Laŭ la artikolo en The New Yorker, tre simila poeto, laŭ verkenhavo kaj sukceso, estas la brazila saĝulo Paulo Coelho. (Plus ça change...) Ankaŭ pri li mi scias nenion.

* 13a Januaro, 2005.
reen al la indekspaĝo

15a Januaro, 2008.

Skribis Beĉjo:

Saluton Ken,

Hieraŭ vespere kiam mi rigardis NPIV-on hazarde mi trovis la vorton 'stupro'. En NPIV oni signifigas ĝin kiel 'seksperforto'. Mi serĉis por ĝia etimologio sur la interreto kaj trovis, ke en Latino ekzistas la vorto 'stuprum'. Sed mi ne estas certa ĉu la signifo de tiu lasta vorto estas seksperforto aŭ malvirginigo? Ĉu vi scias tion? Dankon pro via helpo.

/behrouz

Mi ne konis la vorton, sed laŭ mia latina vortaro (Chambers Murray, tre bona) la baza signifo de stuprum estis 'malhonoro, profano' — do io pli ĝenerala ol nur seksperforto. Sed ĝi precipe uziĝis por agoj rilataj al malĉasto, kaj sendube ankaŭ kiel eŭfemismo por kaj seksperforto kaj malvirginigo. Eblas kompreni ke la signifo poste striktiĝis.

Estas interese demandi, de kie E-o havas ĝin. La sola NPIV-a ekzemplo estas de Paula Mährti, pseŭdonimo de la aŭtoro de La Manto. Mi konkludas do ke ĝi venas de la itala stupro, "violenza sessuale" laŭ mia Garzanti. Mi vidas cetere ke la E-vorto estas rete iom uzata.

reen al la indekspaĝo

14a Januaro, 2008.

Skribis Tonyo del Barrio pri miaj bestoj de hieraŭ:

En Hispanio, "popolnivele", oni uzas la vorton pantera por la nigra besto, kaj leopardo por la flav-bruna. Fakte, ĝis antaŭnelonge mi pensis ke temas pri malsamaj bestoj. En Latinameriko ŝajne la vorto "pantera" estas uzata pli vastsence.

Kolego mia, kiu multe vojaĝas en Latinameriko, ofte komentas pri la kaosa lingva situacio tie, kie preskaŭ ĉiu lando kaj regiono havas siajn specialajn vortojn, kaj apenaŭ kreiĝas leksikonoj, kiam ili eksdatiĝas (kaj pleje ili tute ne kreiĝas).

La antikva latina uzadis du vortojn: pardus kaj panthera; la antikva helena simile havis pardos kaj panthera. Poste en ambaŭ lingvojn venis resp. leopardus kaj leopardos, eble kiam oni rimarkis similecon al leono (?). Mi povas nur aldoni, ke ĝis la moderna periodo Okcidento havis tre svagajn kaj ofte amuzajn nociojn pri sovaĝaj bestoj, kiel videblas en la mezepokaj bestiaria. (Eble estontuloj diros tion ankaŭ pri ni, vidante niajn precizajn bildojn de prahistoriaj saŭroj, kaj eĉ homoj, kiujn ni ja neniam vidis.)

reen al la indekspaĝo

13a Januaro, 2008.

DIVERSAĴOJ

Jen la plej malmultekosta aŭto en la mondo. Prezo, iom malpli ol 2000 eŭroj. Ĝi fabrikiĝas en Barato (Hindujo), kaj, kompreneble, ĝi havas esperantan nomon: la nano. (Tiu nomo ja povus esti itala, sed kial barata firmao uzus italan nomon?) Esperanto ŝajne daŭre utilas por nomi varojn. Tio pruvas, ke... ke... nu, ĝi pruvas ion ĉu ne.

* * *

Hi hi hi! Mi ĵus trafis ion al mi tute novan en E-o. Afiŝanto en sci.culture.esperanto afiŝis ion pri "kvarkapa familio". Mi neniam renkontis antaŭe tiun dirmanieron, kaj imagis al mi tre monstran familion. Mi supozas post iom da pensado — kvarhoma.

* * *

Vastalto (11a januaro) superas min! Li trovis kazon en NPIV-2002 de perfekte cirkla difinoparo:

peticio: petskribo
petskribo: peticio

Se oni difinas unuradikan vorton per kunmetita vorto, tio ja estas mem speco de difino, sed ne adekvata, certe. Ekzemple se mi petas per skribita noto al mia poŝtisto ne lasi malferma la poŝtkeston dum pluvo, tio estas peta skribo, sed ne petskribo. Do vere mankas el NPIV-2002 vera difino de 'peticio', kaj Vastalto pravas.

Ebbe Vilborg trovis perfektan paron de sinonimoj: 'pantero' kaj 'leopardo'. Tion apogas NPIV-2002, sed faklingve ŝajne la unua estas Panthera pardus dum la dua estas Felis pardus; ĝenerale 'leopardo' indikas iom pli malgrandajn variantojn. Popolnivele tamen ja la du uziĝas sinonime.

* * *

La retpaĝaro de Tonyo del Barrio, inkl. lian blogon, nun havas novan adreson: http://www.delbarrio.eu.

reen al la indekspaĝo

12a Januaro, 2008.

PRI VIRINAJ SCIENC-PIONIROJ oni skribas multon. Ili estis konsiderinde pli nombraj ol oni kredas. Madame Curie, la plej famkonata, kuiris tunojn da peĉblendo en sia gazona ŝedo antaŭ ol ŝi malkovris novan elementon radiumon, kune kun sia edzo. Ŝia vivo ekzemplas ne nur virinojn en la sciencoj, sed ankaŭ la puran laboremon de fruaj gesciencistoj. (Mi ofte scivolas, ĉu ili apartenis al la "laborista klaso"...)

Sed pro pure intelektaj atingoj neniu superas la klerisman nobelinon Émilie du Châtelet (1706-1749).* Ŝi multe laboris kun Voltaire por disvastigi inter francoj la renomon de Isaac Newton, en tempo, kiam multaj francoj pli inklinis al la "Kartezia skolo". En tiu interesa populara konflikto la relativa sukceso de la Newton-anoj kontraŭas al la kutima ideo pri nacia fiero de la francoj.

Madame du Châtelet (tiel ŝi kutime nomiĝas en Usono) ne estis humila homo. Jen kion ŝi skribis al Frederiko la Granda:

"Mi estas plenrajte integra persono, respondeca mem pri ĉio, kio mi estas; ĉio, kion mi diras; ĉio, kion mi faras. Eble estas metafizikistoj kaj filozofoj pli eruditaj ol mi; sed mi ilin ne renkontis. Tamen, ankaŭ ili estas nur feblaj homoj, kaj havas siajn mankojn. Do, kiam mi sumigas miajn dotaĵojn, mi konfesas min malsupera al neniu."

Jen iuj ŝiaj verkoj (rimarku, ke ŝi eĉ tradukis la Principia):

Dissertation sur la nature et la propagation du feu, Parizo, 1744
Analyse de la philosophie de Leibniz, 1740
Principes mathématiques de la philosophie naturelle, traduko de Newton, Parizo, 1766, 1779

Estas multaj aliaj. Ŝi tragike mortis nur 42-jaraĝa, pro embolozo rezulte de sia nasko de infano je troa aĝo.

* Plene: Gabrielle Émilie Le Tonnelier de Breteuil, marquise du Châtelet. (Fonto vikia.)
reen al la indekspaĝo

11a Januaro, 2008.

"ĜI LA HOMAN TIRAS FAMILION" : Ĉu eblas enferma vortordo en E-o?

Latine, aparte en poezio, oftas kazoj, kie la elementoj de sintagmo enfermas elementon gramatike eksteran je tiu sintagmo. Estas multaj ekzemploj eĉ en latinaj esprimoj ĝenerale uzataj, ekzemple "magna cum laude": magna kaj laude apartenas al la sama sintagmo. Kvazaŭ ni dirus en E-o "granda kun laŭdo" anstataŭ "kun granda laŭdo". Inter la apartigitaj elementoj povas esti ankaŭ verbo: krom "hominem fortem vidit" eblas "hominem vidit fortem" ktp: "li vidis fortan homon" / "li fortan vidis homon".

En Latina poezio multege da lingvaĵo rajtas interveni inter du elementojn de unu sintagmo, kio frenezigas studentojn. Ekzemploj el Katulo:

auratam optantes Colchis avertere pellem "dezirantaj forporti de la Kolĥianoj la oran lanon"

tortaque remigio spumis incanuit unda "kaj la akvo tordata de la remiloj ŝaŭmofloke blankiĝis"

Nu, inflekcia lingvo faciligas tion. Sed ĉar E-o havas akuzativan sufikson, ni povas klare vidi, kiuj akuzativaj elementoj apartenas al la sama sintagmo, eĉ se ili ne ordiĝas unu post la alia. Sed tio laŭ mia scio preskaŭ neniam okazas en E-o, eĉ en poezio. Des pli tio mirigas, ke tia vortordo aperas en la E-ista himno:

"Ĝi la homan tiras familion"

Kial ĝi ne uziĝas? Mi supozas, ke la etnolingvoj de la E-istoj havas tiel fortan influon, ke oni ne emas ilin tre malsekvi.

reen al la indekspaĝo

10a Januaro, 2008.

POLIC-PROTOKOLO, 12.

En Southfield, Viskonsino, viro loĝanta en la 1000-a dombloko de Southfield Drive raportis trovi du iPodojn, unu Gucci-brakhorloĝon, unu paron da orelringoj, kaj unu diamantan kolieron en sia poŝtkesto. La polico suspektas krimon.

En Forka Rivero, Kalifornio, najbaroj raportis al la polico, ke virino pafis sian edzon. Post foriro de la ambulanco, la polico elvokis el la virino la informon, ke ŝi pafis lin ĉar li vekiĝis dum la nokto murmurante "Matilda! Matilda!" La polico demandis, kial tio estis kialo pafi lin? La virino klarigis, ke ŝia nomo estas Lennora.

Bankrabunto en Tenesio tenis revolveron kaj donis al la giĉetisto skriban instrukcion: "Metu la monon en la sakon!" Sed li skribis tion sur deponilon, kiu surhavis liajn realajn nomon kaj adreson.
reen al la indekspaĝo

9a Januaro, 2008.

PROFETAĴOJ por la nova jaro:

• Pli kaj pli Vi rimarkos ke la esprimo "tergloba varmiĝo" anstataŭiĝas per "klimatŝanĝo". Kaj sub iu el la du nomoj, ĝi daŭre servos por konverti homojn al plia sininformo pri nuklea energio.*

• Pli kaj pli, Irako malmenciiĝos en aktualaĵoj.

• Aperos nova libro de Sikosek/Van Dijk, emfazanta precipe lingvajn problemojn.

* (Vidu blogerojn de 31a oktobro, 2005, kaj 9a Aprilo, 2007.)

* * *

GOOGLE DEKLARAS MILITON KONTRAŬ WIKIPEDIA. Raportas Andrew Keen, konata kritikanto de la reto, ke la Google-iniciato malsamos ol la vikipedioj dumaniere: (1) Ĉiuj artikoloj estos subskribitaj de siaj respondecaj aŭtoroj, kaj (ii) aŭtoroj elekteble profitos per sia laboro. La Google-sistemo nomiĝos "Knol".

reen al la indekspaĝo

8a Januaro, 2008.

BONO KAJ MALBONO denove. Pluraj konatoj miaj kredas je diversaj nuligoj de la distingo inter bono kaj malbono — t.e., ili proponas nedualismon. Longe mi provis kompreni tiun ideon, sed ĝis nun menciis en la blogo pri ĝi nur la interesan fakton, ke bono kaj malbono estas du el relative malgranda nombro de vere universalaj konceptoj (semantikaj primoj), troveblaj en ĉiuj lingvoj ĝis nun esploritaj. Tion esploris/as interalie la antropologia lingvistino Anna Wierzbicka (vidu blogeron de la 11a decembro, 2004). Semantikaj primoj estas tiaj, ke ne eblas plu difini ilin sen enkonduki komplikaĵojn.

Sed, kiel ofte okazas, la literaturo donas helpon. Unu el la noveloj de Anatole France (1844-1924), "Le manuscrit d'un médecin de village" (ĝi aperis en la kolekto l'Étui de nacre), pritraktas la temon en oblikva maniero. Kampara kuracisto klarigas, ke li neniam kompatas siajn pacientojn: "Ni [kuracistoj] iras, kien la amo al la homa specio vokas nin, sed ni iras sen kompato." La kuracisto donas jenajn kialojn:

(i) Nenio en la mondo estas aŭ tute bona aŭ tute malbona.
(ii) En milito, ekzemple, oni devas ĉiaokaze flankenmeti kompaton.
(iii) Kompato malfaciligas objektivan observadon de la paciento.
(iv) Ofte-indulgita kompato febliĝas ĝis malapero.
(v) Por sciencisto la naturo tiel interesas kaj fascinas, ke eĉ malbona manifestaĵo de la naturo estas bela.

Aliaj kialoj evidentiĝas dum la rakonto. La kuracisto kredas ekzemple ke la simplaj, durvivaj vilaĝanoj mem ne sentas kompaton, kaj ke ili estas ĉiuj samaj: "Ili estas tiel samaj unu al la alia, ke neniu fragmento da individueco malaperas, kiam unu forpasas." Sed (i) kaj (v) estas liaj plej gravaj rezoneroj: eĉ en malbonaĵoj estas bonecoj, ĉar ili pliigas la sciencajn sciojn, kaj la naturo en ĉiuj siaj aspektoj estas bela kaj fascina.

Sed! fine de la rakonto juna knabo en vilaĝo servata de la kuracisto, knabo aparte inteligenta, bela kaj spirita — fakte genia — mortas pro meningito, kaj la kuracisto, malgraŭ sia filozofio, nun ploremas. Anatole France tiel instruas al ni, ke kvankam scienca homo povas havi nedualisman vidpunkton, tiu vidpunkto, kiel ĉiuj vidpunktoj, baziĝas sur normalaj kaj atendataj homoj kaj eventoj — antaŭjuĝoj, ni dirus nuntempe. Alfronte al profunda escepto, la sinteno kolapsas.

reen al la indekspaĝo

7a Januaro, 2008.

Aperis NOVJARA MESAĜO DE LA PREZIDANTO DE UEA. Preparu Vin! D-ro Dasgupta estas ofte tre amuza sed ankaŭ klarvida en siaj anglalingvaj lingvistikaj artikoloj. Sed ni ja vivas en la postmodernisma erao. Prezidantaj komunikaĵoj povas esti, minimume, malfacilaj. Se la unua mesaĝo de la nova prezidanto ŝajne rekomendas, ke oni prenu serioze Lanti pri la sennaciigo de la mondo, kaj ke tio okazu per interna disfal(ig)ado de la nacioj pro senĉesaj dispartiĝoj, helpe de plua interreta aŭtodidaktismo (legu: analfabeteco) de la junularoj — ne tro haste supozu, ke tio nepre estas la intencita mesaĝo. La intencita mesaĝo eĉ de Alico en Mirlando ankoraŭ disputiĝas ĉu ne.

reen al la indekspaĝo

6a Januaro, 2008.

ĈU NENIUJ CENZURITAJ MEMOROJ ANTAŬ 1800? Jam longe mi suspektas, ke nia nuntempa cirko da psikaj malsanoj ekestis kulture komence en la 19a jarcento, rezulte (parte) de la pseŭdoscienco psikanalizo kaj ties parencoj. Jen la unua konkreta evidento. Harrison Pope, en la fakrevuo Psychological Medicine, raportas, ke antaŭ proksimume 1800 troveblas neniu kazo de cenzurita memoro, nek en fikciaj nek en nefikciaj verkoj. Ŝajne ĝi estas kreaĵo de la moderna epoko, stimulata de amaskulturo kaj holivudo. Eblas legi pri tio en la angla ĉi tie.

Intertempe aperis la libro de Christopher Lane, Shyness,* [timideco] montrante, ke la difino de psika malsano konsiderinde vastiĝis.

Mi opinias, ke tiaj kazoj estas nur pinto de glacimonto.

* Shyness: how normal behavior became a sickness [la timideco: kiel normala konduto fariĝis malsano], Yale University Press, 2007. ISBN-10: 0300124465; ISBN-13: 978-0300124460
reen al la indekspaĝo

5a Januaro, 2008.

LA (NOV)MISTERIANOJ : KIAM LA SCIENCO KONFESAS MALVENKON. Ĉu la penso iam venis al Vi en la kapon, ke la scienco estas esence limigita? Ke estas aferoj, kiujn la homa cerbo simple ne kapablas kompreni, neniam kapablos kompreni? Iuj pensistoj alvenis ĝuste tiun konkludon, kaj verkas pri ĝi. La "estro" de tiu skolo ŝajne estas la brito Colin McGinn, kiu rezignis pri la strebo kompreni, kio estas la homa konscio. Noam Chomsky distingas inter solveblaj kaj principe nesolveblaj problemoj. Kaj estas aliaj. Misterianoj kutime rezignas specife pri la homa konscio, pri la problemo "korpo-menso". Iuj simile rezignemas pri aliaj aferoj.

Aliaj aferoj — ĝuste tie kuŝas la problemo. Ĉar oni pensu: se ni neniam komprenos la homan konscion — la homan menson — kion entute ni do iam komprenos?

La prefikso 'nov-' iafoje uziĝas pro tio, ke en antaŭaj jarcentoj estis similaj konkludoj, far ekzemple Leibniz kaj Samuel Johnson. Sed ke modernuloj tiel decidas, estas vera ŝoko. Laŭ mi tute ne eblas scii, ke ion ni neniam komprenos. Simpla logikeraro, samnivela kun la "scio" ke io ne ekzistas/os. Certe la vero estas, ke ni simple ne metas la ĝustajn demandojn; kiam ni povos meti la ĝustajn demandojn, ni trovos tre utilajn respondojn; tiel ĉiam progresis la scienco ĝis nun.

Egale certe, la misterianismo donos novajn komforton kaj kuraĝigon al la religianoj.

En la angla eblas legi mallongan diskuton pri la misterianismo ĉi tie. (La anĝelo signas la misterianan pozicion; la abako signas kritikanton.) Angle (neo)mysterian, (neo)mysterianism. Rete mi trovis france, skandinave, nederlande ktp mysterianisme k.s. do simple E-igas laŭ Regulo 15.

reen al la indekspaĝo

4a Januaro, 2008.

SPERTO PRI YEATS. Jam longe mi interesiĝas pri la irlanda poeto kaj dramisto William Butler Yeats [jejts] (1865-1939), kaj iujn liajn poemojn mi eĉ parkerigis — ne tre ofta kutimo mia. Antaŭ kelkaj tagoj, estante en librovendejo mi prenis Yeats-antologion, enhavantan kaj poezion kaj prozverkojn, kiujn mi ne jam legis. Mi hezitis, ĉu mi aĉetu ĝin, aŭ ĉu mi jam havas tro da libroj nunmomente por legi. Dum mi trafoliumis tiun libron, marĝenvide mi rimarkis sur la sama breto alian antologion: Poetoj kontraŭ milito. Apud ĝi estis alia libro Poetoj kontraŭ la milito (ne estis indikate, pri kiu milito temas, nur "la milito").

Ĝuste tiam mi rimarkis, en la Yeats-libro, mallongan poemon "On being asked for a War Poem" [je peto por poemo primilita], kiu tekstis jene (mi tradukas, kiel kutime, laŭvorte):

I think it better that in times like these [laŭ mi prefere, en tempoj kiel la niaj,]
A poet's mouth be silent, for in truth [la poeta buŝo silentu, ĉar vere]
We have no gift to set a statesman right; [al ni ne estas dotite korekti ŝtatestron;]
He has had enough of meddling who can please [tiu sufiĉe jam trudis sin]
A young girl in the indolence of her youth, [kiu povas plaĉi junulinon en ŝia juna apatio,]
Or an old man upon a winter's night. [aŭ maljunan viron je vintra nokto.]

Sen plua hezito mi aĉetis la Yeats-libron.

reen al la indekspaĝo

3a Januaro, 2008.

LA FALKO KAJ MI
La falko vidas grandan grizan universon
transiratan de unu sola, ankaŭ griza, muso
kaj ignoras ties samon kaj diverson
pro terura kaj natura falkfokuso.
Kaj mi? Ĉu mi havas ian senkulpigon?
Mi, filozofo, ĉion serioze prenas:
falkon, muson, kaj la fluginstigon:
kaj l' universo vidas min, kaj ne komprenas.
— KM
reen al la indekspaĝo

2a Januaro, 2008.

TIMI TIMON : ĈU LINGVA PRESTIDIGITADO?

Usona prezidanto Franklin D. Roosevelt (1882-1945) fame diris, en sia unua inaŭgura alparolo de 1933:

"The only thing we have to fear is fear itself." [La sola afero, kiun ni havas por timi, estas la timo mem.]

Fakte proksimume 360 jarojn antaŭe, Montajno (Michel de Montaigne) skribis en sia eseo pri timo:

C'est ce dequoy j'ay le plus de peur que la peur. [Tio, kion mi plej timas, estas la timo.] (18. De la peur.)

Kaj mi mem ĉiam respondas, kiam oni primokas mian timon flugi: "Fakte mi ne timas flugi; mi timas la timon flugi." Sed ĉu vere eblas "timi timi"? Se jes, kio efektive estas la diferenco inter (1) kaj (2)?

(1) Mi timas transiri la straton.

(2) Mi timas timi transiri la straton.

Por argumenti ke du frazoj malsame signifas, lingvistoj ofte testas jene: oni provas aserti unu el la frazoj, kaj samtempe nei la alian. Je la grado ke tio ne eblas, la du frazoj same signifas. Do ni demandu, ĉu ekzistas kredebla kunteksto por (3) aŭ por (4):

(3) Mi ne timas transiri la straton, sed mi timas timi transiri la straton.

(4) Mi timas transiri la straton, sed mi ne timas timi transiri la straton.

Kiel oni skribas en la prisciencaj lernolibroj — tion mi lasas al Vi kiel ekzercon. Helpilo: se la komparo mem ŝajnas intuicie ege bizara, tio estas indiko, ke ne vere estas empiria diferenco.

reen al la indekspaĝo

1a Januaro, 2008.

Feliĉan Novjaron al ĉiuj!

* * *

VIVANTA PERSONIĜO DE LA TRADICIA E-ISMO. Ne plaĉas al mi ĉiam esti la unusola; sed mi atendis vane aliulan elpaŝon; do kiel ofte okazas, estas denove mia devo protesti. Temas pri unu el la lastaj spiroj (?) de la tradicia E-ismo — La lingva defio de Claude Piron (diversloke estas versioj kun E-aj subtitoloj). Ironie la filmeto portas la kromtitolon "Facing up to reality" [alfronti la realon].

Jen kiel plene ideologio povas blindigi la racion. Nur fiksa ideo de nekredeblaj proporcioj permesus al inteligenta homo aserti serioze la aferojn, kiujn Piron asertas. Ekzemple: lingvo (la angla) kiu funkcias fakte internacie jam pli ol cent jarojn, kaj nunmomente pli vaste ol iu alia lingvo en la historio, "ne estas adaptita al la postuloj de interkultura komunikado". Gesinjoroj, kiam estas tioma malakordo inter onia teorio kaj la faktoj, estas kutime forlasi la teorion.

25 000 000 000 eŭrojn oni ŝparus jare per ĝenerala uzado de E-o?! (Piron savas sin iomete, citante François Grin* kaj ne sin mem.) Per kia miraklo? Kiom kostus la sciencaj fakvortaroj kaj tradukegoj, kiuj devus iamaniere aperi — ne nur en la internacia politiko, sed ankaŭ en la esplorkampoj ĉelbiologio, neŭroscienco, kosmologio, ekonomiko, molekula biologio, farmakologio, bioinformadiko, medicino, genetiko, geologio, aeronaŭtiko, psikologio... Kiom da eŭroj, por ŝutigi tutan sciencan kaj teknologian mondon en nian lingvon? Ĉu oni ne scias, ke nur specialistoj kapablas traduki fakliteraturon? Certe la kosto de tia "solvo" estus efektive netaksebla, ĉar malkiel la situacio ĉe la etnolingvoj, tia laboro devus komenci preskaŭ ekde la fundamento, kaj sen specialistoj en plej multaj kampoj. Kaj preskaŭ ĉiujare estiĝas novaj sciencoj. Kaj ĉiujare aldoniĝas ankoraŭ miloj da novaj fakterminoj. Ĉu vere estas surprize, ke preskaŭ ĉiuj pensemaj homoj oponas trudon de ĝenerala planlingvo?

Multobligu la ĉi-supran aron de lingvouzantaj esplorfakoj per realisma faktoro kaj Vi ekkomprenos "la veran esperanto-situacion" (kiun ŝajne pli kaj pli da ekstermovadaj instancoj estas lernantaj). Mallonge la esperanto-situacio — el la vidpunkto de finvenkistoj — estas neelirebla cirklo: por esti ĝenerale uzata la lingvo devas establiĝi; sed por establiĝi ĝi devas esti ĝenerale uzata. Ajna planlingva "solvo" de la "problemo" de multlingveco same fartus. Etnolingva roliĝo aliflanke — la ĉiama kaj natura disvolviĝo de iu lingua franca — ne bezonas establiĝon.

Estas multo alia komentenda en la filmeto, sed mi sentas min idioto paradigante faktojn tiel memevidentajn. Mi ne malŝatas Piron kiel homon (malgraŭ lia bedaŭrinda tendenco bildigi siajn oponantojn psike malsanaj), kaj iafoje eĉ laŭdis lin en miaj artikoloj. Tamen ĉi tia sensencaĵo ne servas nian lingvon, sed plu ridindigas ĝin.

(Tiuj, kiuj taksas la ĉi-supran komentaron tro negativa, kuraĝu: La decembra numero de Ondo publikigis la sendube longe atenditan astrologian mapon de Zamenhof, kune kun multaj edifaj detaloj. Nepre oni sendu tion al d-ro Grin por aldoni al sia stoko da persvadiloj.)

* Le scénario "espéranto" apparaît comme le plus avantageux, car il se traduirait par une économie nette, pour la France, de près de 5,4 milliards d'Euros par année et, à titre net pour l'Europe entière (Royaume-Uni et Irlande compris), d'environ 25 milliards d'Euros annuellement. (El la fama raporto. Grin laŭdire aŭ ne estas E-isto, aŭ ne estas "oficiala E-isto" (!), aŭ "nur legas kaj prelegas tiulingve", aŭ...)
reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.