Sendu al mi komentojn

31a januaro, 2009.

Dum kelka tempo mi blogos sporade, kiam leviĝas temo.

* * *

Vincent Grousset, kiu interesiĝas interalie pri amerikaj indiĝenaj lingvoj, skribis kun demando pri Benjamin Lee Whorf kaj la fama Hopia koncepto de la tempo (Vincent kunsendis tekston, "Process Thought and the Hopi Universe" [procez-pensmaniero kaj la hopia universo], de John R. Mabry):

Kara Ken,

[...] Mi ŝatus kun vi kunĝoji tre interesan tekston anglalingvan pri la hopia mondkoncepto. Certe vi jam aŭdis paroli pri la usona Benjamin Lee Whorf. Li studis la hopian lingvon kaj montris, ke ili ne disigas la tempon en estinteco, estanteco kaj estonceco, tute male. Ili ne havas tempon nek spacon, por ili ĉio estas UNU realeco disigenda en "kaŝita" (unmanifest) kaj "malkaŝita" (manifest). Eble mi esperantigis malbone tiujn konceptojn ĉar la ideo estas ankaŭ, ke la unmanifest enhavas "eblaĵojn" (potentiality).

Amuze, tiun prakonon pri realeco remalkovris angla XX-jarcenta filozofo Alfred North Whitehead kun sia process thought, nur en la 20a jarcento dum la tradiciaj popoloj konantis ĝin ekde jarmiloj! Vi povos ekkompreni, ke tiu "indiĝena" mondkoncepto multe pli "sanas" ol la nia kartezia, ĝi precipe pli viva kaj viviga estas. Nenio stabilas, ĉio ŝanĝiĝas ĉiumomente. En la teksto la aŭtoro diras, ke la indiĝenaj lingvoj estas pli verby (verbemaj?), samkiel ilia mondkoncepto bazita en la rilato. Ĉio estas verbo, ĉio estas rilato. Mi ŝatus havi vian opinion pri tio, kvankam mi imagas ke vi ne multe Whorfemas, ĉu ne? [...]

Kore via,

Vincent Grousset, andlingvarema

Bedaŭrinde s-ro Mabry estas nescia pri posta senmitigo. Whorf publikigis pri la hopia lingvo en la 30aj jaroj; li lernis pri tiu lingvo de unu parolanto, kiu loĝis tiutempe en Novjorkurbo (Whorf mem faris nur unu mallongan viziton al la hopia popolo en Arizono), kaj neniam publikigis efektivan gramatikon de la lingvo. Alia lingvisto, Ekkehart Malotki, en 1979 kaj 1983, aperigis tri volumojn pri la hopia lingvo, el kiuj la plej grava, interalie pro sia senmitiga valoro, estis Hopi Time.*

Malotki montras, ke la hopia maniero koncepti la tempon similas al tiu de aliaj lingvoj, sed la lingvo (kiel ĉiuj lingvoj) esprimas siajn konceptojn laŭ sia propra maniero. La miskonkludoj pri la hopia koncepto de la tempo ŝajne estis faktoro en la fama hipotezo Sapir-Whorf pri lingva relativeco: esprimado = konceptado. Tiu ĝenerala hipotezo estis malpruvita per empiria testado kaj nur la malforta versio de la hipotezo supervivas: lingvoj povas influi, sed ne regas, pensadon.

Estas multaj recenzoj pri la laboro de Malotki en la fakliteraturo. Li estas nun emerita, sed eĉ instruis la hopian ĉe la Universitato de Norda Arizono.

Per stranga koincido, mi mem lastatempe reinteresiĝis pri Whitehead! Jen: la filozofio komenciĝis per la demando, "Kio ne ŝanĝiĝas?" Kaj la sola respondo estas: "La ŝanĝiĝado mem ne ŝanĝiĝas." Alivorte, nur la ŝanĝiĝado konstantas, kaj fine la realo estas procezo, kiel vi skribis. La procez-filozofio de Alfred North Whitehead kaj aliaj do gravas. La problemo pri Whitehead, tamen, estas kompreni lin...

Fine, pri verbemaj lingvoj: ankaŭ antikvaj okcidentaj lingvoj (Latino kaj la helena) estis rimarkinde verbemaj, kompare kun modernaj lingvoj. Sed la pensado ne estas senpere lingvodependa. Platono povis verki en verbema lingvo pri senŝanĝaj esencoj; Whitehead povis verki en pli substantivema lingvo pri procez-filozofio.

* = Trends in Linguistics: Studies and Monographs 20, 1983 (Hago, Mouton)
reen al la indekspaĝo

14a januaro, 2009.

BLOGPAŬZO. Pro familiaj problemoj mi havas nun nekutimajn devojn, do devos portempe ĉesi la ĉiutagan blogadon.

reen al la indekspaĝo

13a januaro, 2009.

reen al la indekspaĝo

12a januaro, 2009.

Skribis Teodor Konopka el Vroclavo pri pola czy (antaŭhieraŭa temo):

Saluton! Pri Via antauhieraŭa blogaĵo: Czy pan dużo podróżuje? [Ĉu Vi multe vojaĝas?] — vere signifas "ĉu sinjoro multe vojaĝas" (pan = sinjoro) — tiel oni diras al fremda aŭ konata viro kun kiu ni ne estas en pli intimaj rilatoj (alimaniere ni dirus ekz. czy ty [ci] dużo podróżuje?".

Czasami chodzę do kina czy teatru. "Iafoje mi iras al kinejo aŭ teatro". Mi neniam tiel dirus, kvankam teorie tiu ĉi formo estas korekta. Mi pensas ke plimulto dirus la frazon ne kun czy = "ĉu" sed kun albo = "aŭ".

Amike - Teodor-Toeko

Amiko Teodor, dankon! Mi volis sendi la polajn ekzemplojn al vi por kontrolo, sed mia Outlook Express daŭre fuŝas kaj ne aperigas la polajn super- kaj subsignitajn literojn. (Ankaŭ tiuj en via letero ne videblas.)

Nu, pri la lasta ekzemplo, des pli bone, se pola czy kondutas precize kiel esperanta "ĉu" :) Tiel la escepteco de la du lingvoj je la principo de Cheng estas la sama. Nenia hazardo, ĉu ne, ĉar la pola estis lingvo de Zamenhof.

reen al la indekspaĝo

11a januaro, 2009.

PRI "LINGVA IMPERIISMO". Hazarde dum la feria sezono mi aĉetis libron pri la historio de la franca lingvo, popularan verkon: The Story of French (Jean-Benoît Nadeau kaj Julie Barlow, St. Martin's Griffin: 2006). La libro detale priskribas la senĉesan strebadon de la francoj, kun la forta aprobo kaj apogado de siaj diversaj registaroj ekde la regno de François I en la 16a jarcento, por disvastigi la francan lingvon tra la mondon. Verŝajne neniu alia lingvo en la mondo iam ricevis tiel fortan kaj sisteman oficialan apogon.

Sed, interese, tiu aktiveco por la franca ne nomiĝas "lingva imperiismo" — tiun esprimon oni ŝajne rezervas por la angla. En la kazo de la franca lingvo la kutima termino estas "kultura diplomatio".

Estu kiel ajn, mi aparte interesiĝis pri tiu parto de la libro de Nadeau kaj Barlow, en kiu ili listigas kompareblajn strebojn por la angla. Ĉar evidente, grava faktoro en la nun malfortigita statuso de la franca estas la ascendo de la angla — kiun mi (ekzemple) kutime vidas kiel naturan disvolviĝon. Jen la oficialaĵoj:

• En 1945 pli ol 40 landoj aliĝis al la International Civil Aviation Organization, kies anglalingva majoritato elektis la anglan kiel lingvon por ĉiuj aerhavenoj.

• En 1961 la Anglo-American Conference raportis al la British Council kun rekomendo, ke nur la angla estu uzata en sciencaj komunikaĵoj.

• La usona armeo ekrifuzis negocii en alia lingvo, ol la angla. (Nadeau kaj Barlow ne mencias, kiam tio okazis.)

Tio estas la sumo de oficialaj klopodoj por la angla antaŭ la moderna periodo menciitaj en la libro. Ĉion alian eblas konsideri kiel liberajn elektojn de individuoj aŭ organizaĵoj. Ekzemple dum la jardeko komencanta en 1967, usonaj, britaj kaj nederlandaj publikaĵoj komencis malakcepti referaĵojn en lingvoj aliaj ol la angla. Ktp. Kaj ankaŭ la longdaŭra rolo de la angla en komerco rezultis de multegaj liberaj elektoj.

Mi dirus do, ke kvankam la angla nun suferas la akuzojn pri "lingva imperiismo", la franca fakte estis ties vehiklo.

reen al la indekspaĝo

10a januaro, 2009.

ĈU ESPERANTO MALOBEAS LINGVAN UNIVERSALAĴON? Eblas respondi: preskaŭ :)

Lisa Lai Shen Cheng verkis en 1991 disertaĵon, aprobitan de Noam Chomsky, la grandulo mem, kun la titolo "On the typology of wh-questions" [pri la tipologio de ki-demandoj]. En 1997 ĝi aperis kiel libro. Ekzameninte multajn lingvojn (ĉiam en la Chomsky-skolo temas pri loteca elekto, sed ne gravas...), ŝi proponas, ke se lingvo havas specialan vorteton por fari jes-ne-demandojn (kiel nia "ĉu"), ĝi ne povas havi regulon, kiu frazkomencen ŝovas ki-vorton ("kio", "kiu", "kial"...) por fari ki-demandojn, kiel ekzemple

(Necesas scii, ke multaj lingvoj ne movas ki-vorton; la ki-vorto restas en sia kutima loko en la frazo. En tiaj lingvoj oni diras "Vi venis kiam?", kaj tute ne eblas "Kiam vi venis?".) Nu, nia lingvo ja havas demandovorteton ("ĉu") por fari jes-ne-demandojn, tamen movas ki-vortojn. Ĝi do ŝajnas esti kontraŭ-ekzemplo je la universala trajto.

Sed se oni legas la tutan disertacion de Cheng, oni trovas, ke ankaŭ la pola estas escepto. La ŝajnan esceptecon de la pola la aŭtoro provas forklarigi, sed tre lamas ŝia argumento, kaj ŝi rapide antaŭeniras por disvolvi aliajn facetojn de sia tezo.

La pola demandovorto czy kondutas same kiel nia "ĉu". Per ĝi oni kreas jes-ne-demandojn:

Czy pan dużo podróżuje?
[Ĉu Vi multe vojaĝas?]

Sed ĝi uziĝas ankaŭ en infinitivaj lokucioj:

Nie wiem czy wyjechać (czy nie).
[Mi ne scias, ĉu foriri (ĉu ne).]

Ĝi povas montri alternativecon:

Czy dostanie miejsce czy nie, i tak będzie zadowolony.
[Ĉu li trovos sidejon, ĉu ne, li kontentiĝos.]

Tiuj lastaj du funkcioj distancigas czy de alilingvaj jes-ne-demandovortoj. Sed nia lingvo de "la pola okulisto" kondutas same. Se la pola estas kontraŭ-ekzemplo je la ĝeneraligo de Cheng, do ankaŭ estas E-o.

Pri unu paralelaĵo mi ne certas:

Czasami chodzę do kina czy teatru.
Iafoje mi iras al kinejo aŭ teatro.

Ĉu iu diras nialingve "Iafoje mi iras al kinejo ĉu teatro"?

reen al la indekspaĝo

9a januaro, 2009.

Let us possess one world; each hath one, and is one.
— John Donne, "The good-morrow"
[ni posedu unu mondon; ĉiu havas unu, kaj estas unu]

LA SONĜO DE SKIPIO. Tre malmultaj homoj konas la ĝustan manieron esplori la memon. Oni ne rigardas internen, sed eksteren: oni rigardas la eksteran mondon, la mondon "ekster la memo" — kio estas precize la memo. La universo estas Via. Neniu vidas ĝin, kiel Vi vidas ĝin. Kiu rigardas anstataŭe internen, trovas nur tion, kion esploris ekzemple Freud, pli-malpli la saman por ĉiuj homoj.

La Sonĝo de Skipio, Somnium Scipionis, estas la ununura restanta parto de la sesa libro de De Republica de Cicerono (ĉ. 51 a.K.). Ĝi estis bonekonata en eŭropa Mezepoko pro la komentario de Macrobius (nun seninteresa), kaj estas unu el la plej rimarkindaj verkoj, kiuj iam ekzistis. Esence ĝi estas vizio. Jen partaĵo:

"Dum mi rigardis mi vidis ĉiuflanke aliajn aferojn supere glorajn kaj mirindajn. Estis steloj, kiujn ni neniam vidas de tie ĉi sube; kaj ĉiuj steloj estis grandegaj, pli ol nia iama imagipovo. La plej malgrandaj el ili, plej dista de la ĉielo, sed plej apud la tero, brilis per sekondara lumo [la luno - KM]. Sed la stelaj globoj tre preteris la teron laŭ grandeco. [kiel li sciis? - KM] La tero mem aspektis al mi tiel malgrande, ke mi hontis pri nia imperio, kiu estis nur punkto sur ties supraĵo."

Tiam sekvas la kutima mezepoka skemo, la sferoj. Super la sfero de la luno ĉio estas eterna, kaj sub la luna sfero estas ĉio mortema. Sonas "la muziko de la sferoj". Sed, paradokse, la malplej alta regiono, la tero, estas la plej centra. Kiel ni scias, la modernaj astronomoj, ĉiam — kiel ĉiuj sciencistoj — senespere laŭvortemaj, deprenis tiun centrecon de la tero. Sed restas la centreco de la homo, kiu en nia tempo komencas reakiri sian gravecon, danke al nova spekulativo pri la rolo de la menso en la universo. Restas do la paradokso de la Sonĝo: la malplej signifa (ni) estas la plej signifa. Fakte signifo kaj signifeco loĝas nur en ni.

Mozart verkis unuaktan dram-serenadon, Il Signo di Scipio; mi neniam aŭdis ĝin.

reen al la indekspaĝo

8a januaro, 2009.

Skribis Piotr Rumiński el Pollando pri amleteroj (mia antaŭ-hieraŭa temo):

Kara Sinjoro!

Amleteroj precipe de mondfamaj uloj estas valoraj. Oni ilin kaŝas profunde en muzeoj, ĉar tio estas eterna memoraĵo. Romantika periodo abundas, ke verkistoj kreis ĝin. Mi persone ne skribis amleterojn, sed nur kutimajn kaj oficajn. Miaj leteroj ĉiam finiĝis: via Piotr.

amike salutas vin Piotr el Pollando

Mi supozas, ke ekzistus en muzeoj eĉ pli da famulaj amleteroj, se la ricevintinoj ne konservus ilin (aŭ, okaze de malbonŝancaj sekvoj, ilin detruus!).

reen al la indekspaĝo

7a januaro, 2009.

NUN NE VENDU AL MI KARBON
Nun ne vendu al mi karbon;
pasero flugas en la arbon;
kandelon mi bruligas ame,
kaj morgaŭ ŝajne faros same.
— KM
reen al la indekspaĝo

6a januaro, 2009.

AMLETEROJ KIEL LITERATURA ĜENRO. Legado de diversaj tre bonaj poetoj, ekzemple la senkompara John Donne en la angla tradicio, konvinkos iun ajn pri la graveco de amleteroj. Kaj vere, amleteroj estas tre kurioza afero. Mi kelkfoje, dum mia junaĝo, enamiĝis, kaj verkis amleterojn — kvankam mi renkontis mian amatinon preskaŭ ĉiutage. Ĉu frenezaĵo? Ŝajne ne; mi trovis, ke tio ofte okazas. Kaj kiam Vi aŭdis pri disrompita amafero, en kiu la virino ne redonis la amleterojn? Aŭ kazo de eksteredza amafero, en kiu amleteroj ne rolis kiel jure uzebla evidento?

Viroj verkas amleterojn eĉ kiam la amatino loĝas apude. Amletero do ŝajne estas komunikilo, kiu ludas rolon sendependan de la "geografiaj cirkonstancoj". Katulo kaj Plinio memorigas nin, ke je sia pinto amleteroj eniras la fluon de memorebla kaj memorinda literaturo. (Sed ili apenaŭ serioze konkuras kun la ampoezio, escepte kiam la du koincidas.)

La funkcio de amleteroj ŝajne estas enkulturigi erotikajn sentojn, aŭ eĉ deflankigi deziron en esence platona aŭ, almenaŭ, spirita kaj nekorpa direkto. Tio klarigas, kial virinoj kutime ne verkas amleterojn: ilia eroto jam estas enkulturigita, ĉar ili pensas (supozeble) ne nur pri amoro sed ankaŭ pri ties sekvo. Tio klarigas ankaŭ, kial la nuna generacio nemulte atentas amleterojn: nek amo nek amoro, striktsence, inkluziviĝas en la moderna koncepto "sekso" (amorado nur distra, kiel TV-spektado).

Sed verdire, mi ne konas la nuntempon, do nur povas diveni. Alia motivo de amleteroj verŝajne estas en iaspeca maniero aserti masklecon.

reen al la indekspaĝo

5a januaro, 2009.

Skribis Walter Klag el Vieno pri mia blogero de la 2a januaro:

ARTEFARITA LINGVO

Ankaŭ la altgermana lingvo (Hochdeutsch) estas artefarita.

Ekzemple genitiva formo kiel Der Hut des Vaters (La ĉapelo de la patro) ne ekzistas en iu germana dialekto.

En Vieno oni diras Dem Vater sein Hut (Dem Foda sei Huat); dem = Dativo.

Mi jam menciis en via blogo Aussprache der deutschen Sprache.

Salutas Walter

Jes, absolute vi pravas; pluraj naciaj lingvoj estas parte artefaritaj. (Ankaŭ estas diversaj niveloj de formaleco eĉ en la usonangla.) Sed certe en la kazo de Hochdeutsch lingvistoj ne povus detekti artefaritecon, se ili konsiderus nur tiun lingvon, kaj ne komparus ĝin kun la parolataj variantoj. Esperanto, ni eble povus diri, estas artefarita en pli profunda senco, ol Hochdeutsch, le français sans fautes, kc.

reen al la indekspaĝo

4a januaro, 2009.

INTERESA ESPLORADO DE ECKEHART KÖHLER. Ha! Eta triumfo. Mi konstante gurdas la diferencojn inter homoj ĉu ne. Nun moderna esploristo pri interalie la filozofio de la matematiko, Eckehart Köhler, donas grenon al mia muelilo.

Köhler agnoskas, ke necesas principo de racia intuicio por konstati la verecon de certaj logikaj principoj. Sed laŭ li tiu intuicio ne ekzistas kun la sama forto en ĉiuj homoj, kaj li sugestas eĉ, ke ĝi tute mankas al iuj homoj. Konsideru ekzemple tiujn logikajn esprimojn nomatajn analizaj. En la pasinteco, kiam logikisto provis demonstri la analizecon de iu logika esprimo, kaj aŭskultanto post serioza pripenso daŭre malkonsentis, la logikisto simple konkludis, ke tiu homo ne estas racia, samkiel oni decidus pri homo neanta ke 2 + 2 = 4. Sed laŭ Köhler iuj homoj simple ne havas la koncernan intuicion.

La precipa verko de Köhler pri tiu temo estas "Logic is objective and subjective", referaĵo prezentita ĉe la History of Philosophy of Science Working Group (HOPOS), Vieno, 6-9 julio, 2000. Bedaŭrinde ankoraŭ ne haveblas reta versio; nek mi povas eltrovi ion pri Köhler rete. Sed eblas legi pri liaj ideoj en Michèle Friend, Introducing Philosophy of Mathematics (Acumen Publishing Ltd., 2007), pĝ. 45-47; 76-77.

reen al la indekspaĝo

3a januaro, 2009.

I strove with none; for none was worth my strife
— Walter Savage Landor (1775-1864)
[mi disputis kun neniu; ĉar neniu meritis mian disputadon]

KIO ESTAS DIGNO? Majoro Tellheim, en la teatraĵo de Lessing, Minna von Barnhelm (1768), estis homo mense parenca al mi. Li estis fiera prusa oficiro, akuzita pri krimo, kiun li ne faris; li rifuzis defendi sin, kvankam li estis senkulpa, ĉar tiel li perdus sian dignon. (Lia amorantino, Minna, devis savi lin.) Mi kelkfoje faris tion dum mia vivo — ne volis degni "redukti min" al la nivelo de miaj akuzantoj. Per la literaturo oni ofte lernas, ke iu verkisto pensis pri tiu sama situacio, en kiu oni trovas sin mem; tiam oni ne konsideras sin tute freneza.

Kio estas digno? Vere mi ne povas defendi la koncepton; unu fojon mi eĉ primokis ĝin. En la jaroj 1973-76 mi loĝis, instruis kaj esploris lingvojn en Viskonsino. En mia universitato tie estis meksika profesoro, kiu ofte diris dum disputoj, ke por li lia digno estas la plej grava afero. Mi pensis: "Kio sub la suno estas lia digno?"

Eble mi komprenas nun. Unu afero lerneblas tamen de Lessing: plej facilas reteni dignon se oni hazarde havas fidelan amorantinon kun racia menso!

reen al la indekspaĝo

2a januaro, 2009.

ĈU ESPERANTO ESTAS MEMEVIDENTE ARTEFARITA LINGVO? De tempo al tempo leviĝas tiu demando: se lingvistoj subite trovus E-on, sciante nenion pri ĝia origino, ĉu ili scius, ke ĝi estas artefarita lingvo? Jes, kaj pro pluraj kialoj. Jen unu el la plej tujaj perfidiloj: la leksiko de la lingvo kune kun la vorto "kaj".

E-o senpene rekoneblas kiel hind-eŭropa lingvo; tio ne bezonas klarigon. Sed plue, E-o (kompreneble) havas grandan nombron el tiuj radikoj, kiuj apartenas al la norda kaj okcidenta branĉoj de la hind-eŭropa lingvofamilio, — t.e. al la slava, balta, ĝermana, kelta kaj italika branĉoj — sed ne al la aliaj branĉoj, t.e. la hindirana, la armena, kaj — plej grave por la nuna temo — la helena. Radikoj kiel 'sem-', 'pork-', 'gren-', 'fab-', 'fos-', 'bed-', 'vesp-', 'rad-', 'plekt-', 'barb-' kaj multaj aliaj ne havas parencojn en, ekzemple, la helena. Lingvisto do metus E-on firme en la nord-okcidentan vortstokan regionon.

Sed tiam oni rimarkus "kaj", neeskapeble helenan vorton. Konjunkcioj kutime ne pruntiĝas de aliaj lingvoj; E-o do ŝajnus stranga besto: lingvo kun tiom el la nord-okcidentaj radikoj, tamen kun helena konjunkcio, povus nur esti artefarita.

reen al la indekspaĝo

1a januaro, 2009.

Mi esperas al ĉiuj legantoj kiel eble plej feliĉan novan jaron.

* * *

Skribis Walter Klag el Vieno pri mia blogero pri Max Stirner (la 19an de decembro):

MAX STIRNER pravis. La pensado estas bilda, senvorta, do nelingva. Se oni volas konsciigi-lingvigi tiujn pensojn, oni ofte ne trovas trafajn vortojn. Ekzemple: En printempo, en iu loko, floras floroj, kiujn mi tre bone konas. Tamen ni ne scias la specinomon. En nia bieno ekzistas 30 birdospeciojn, de kiuj mi scias la biologian nomon. Ekzistas kelkaj aliaj, kiujn mi ankau tre bone konas, sed ne iliajn nomojn.

http://de.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Wittgenstein: Laut Wittgenstein liegt die Logik aller Erkenntnis zugrunde — und markiert zugleich deren Grenze: "Die Grenzen meiner Sprache bedeuten die Grenzen meiner Welt" [laŭ Wittgenstein la logiko estas la bazo de ĉia scio — kaj samtempe metas ties limojn: "La limoj de mia lingvo signifas la limojn de mia mondo"] (Tractatus 5.6).

Wittgenstein volis certe diri: La limoj de la lingvo estas la limoj de la logiko.

Sed logiko estas nur eta parto de la mondo.

Walter

Nu, estas tie multaj komentindaĵoj. Por provi respondi la demandon, ĉu homoj pensas nur lingve, necesas zorge difini terminojn. Multe da mensa aktiveco okazas senhelpe de lingvo, kaj ekzistas homoj — denaskaj surdmutuloj, kiuj malbonŝance neniam lernis eĉ gestolingvon — kiuj tamen sukcesas vivi, eble ja ne tre altnivele, sed kiel normalaj homoj, sen ia lingvo aŭ simbola sistemo. Multaj psikologoj restriktus la terminon "pensado" al tio, kio okazas per interna lingvaĵo. Sed tio signifas, ke tiuj surdmutuloj ne pensas. Tio estas embarasa konkludo en epoko, kiam oni eĉ komencas paroli pri la pensado de bestoj, ekzemple de sciuro, kiu "kalkulas" la diversajn faktorojn, kiuj permesos aŭ ne permesos al ĝi salti al apuda arbobranĉo. Mallonge, pri la rolo de lingvo en la pensado la verdikto restas ankoraŭ decidota.

Sed oni ja pravas dirante, ke estas multaj konceptoj, kiujn ni ne povas lingve esprimi. Kion Vi faras, kiam Vi svingas freŝan plastan rubaĵosakon rapide malsupren tra la aero por ke la aero ĝin blovu plene malferma? Mi ekzemple faris tion pli ol 100 fojojn dum la jaro 2008, sed mi ne konas vorton por tiu ago en iu ajn lingvo.

Pri Wittgenstein: la frua Wittgenstein (la Wittgenstein de la Tractatus, verkita jam en 1918) skribis multon, kion li poste dementis. La simbola logiko antaŭ longe eksuperis la naturajn lingvojn (do la limoj de la naturaj lingvoj ne koincidas kun la limoj de la logiko), kaj Wittgenstein skribis tre alie pri lingvoj en sia posta ĉefverko, Philosophische Untersuchungen (finita en 1949), ol en la Tractatus.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.