Sendu al mi komentojn

30a januaro, 2010.

Skribis Luis Guillermo Restrepo Rivas pri la temo de lastaj blogeroj:

Kara Ken,

Mian koncepton pri "koncepto" en pluraj mensoj/cerboj mi ilustras per la ĉi-kune sendita bildo:

Ĉiu cirklo estas la ensemblo de la realaĵoj kiujn iu homo konsideras reprezentata per iu vorto/koncepto, jene: La blua de homo pensanta en (uzanta) la anglan, la ruĝa de homo pensanta en (uzanta) la hispanan, kaj la verdan de esperantoparolanto.

Malgraŭ la fakto ke ĉiuj tri konceptoj (la tri ensebmoj da realaĵoj) ne estas ekzakte egalaj, ilia koincido estas sufiĉa por interkompreno.

Sed vere tio rilatas pli al mensoj ol al lingvoj: Tri ensembloj de realaĵoj (el unuopulaj travivaĵoj) en la mensoj de tri homoj, eĉ parolante unu saman lingvon, ne posedas ekzakte egalan koncepton pri "arbo", sed la koincido (realaĵoj kiuj en la tri ensembloj meritas la nomo "tree", "árbol" kaj "arbo") estas espereble sufiĉa por interkompreno.

Amike,
Luis Guillermo Restrepo Rivas

Tre bone; mia sola atentigo koncernas "tio rilatas pli al mensoj ol al lingvoj". La lingvo mem estas mensa; precize kiel, neniu tute scias. Por Saussure la klarigo estis la fundamenta rolo de la lingva signo, konsistanta el "koncepto" kaj sonŝablono. Verdire, tio kreis pli da problemoj, ol ĝi solvis.

reen al la indekspaĝo

24a januaro, 2010.

Skribis Bertilo Wennergren pri la lasta (ĉi-suba) blogero:

Kara Ken,

Vi skribis:

"Sed, kiel ni nuntempe komprenas, la konceptoj de diversaj lingvoj ne tute samas, nur tre ofte (sed ne ĉiam) intersimilas. "La koncepto" de arbo estas malsama en norda Afriko, Masaĉuseco, Siberio... Ekzistas en diversaj lokoj diversaj prototipoj."

Jes, sed ne estas tute klare, ke temas pri malsimilecoj inter lingvoj, almenaŭ ne ĉiam. Rusparolantoj, kiuj loĝas en norda Afriko (certe ekzistas kelkaj...), kaj kiuj loĝas tie jam longe, povas havi tute tipan nord-Afrikan prototipan ideon pri arbo, dum Araba familio loĝanta jam delonge en Siberio (kredeble ekzistas unu aŭ du...) povas havi tipe Siberiajn ideojn pri prototipaj arboj. Sed ja temas pri la Rusa kaj pri la Araba lingvoj.

En tiaj okazoj do temas pri diferencoj inter homoj kaj iliaj vivospertoj, ne pri diferencoj inter lingvoj.

Mia Rusa kaj Araba ekzemplo eble sonas iom malverŝajna, sed pensu pri ĉiuj Anglalingvanoj, kiuj loĝas diversloke en la mondo, kun tre diversaj vivomedioj kaj spertoj, sed kiuj parolas ja la saman lingvon. Ne eblas do diri, kia estas la prototipo de la Angla vorto "tree". Kaj ne eblas ŝovi la aferon al diversaj dialektoj de la Angla. Same povas esti, ke unu sama Angla dialekto estas parolata kaj en tropika regiono kaj en netropika, k.t.p.

Efektive "koncepto de lingvo" ne esta tre sencohava. Konceptojn havas homoj, en siaj kapoj, kaj tiuj konceptoj povas esti draste malsimilaj, eĉ inter samfamilianoj samlingvaj. Tio kompreneble igas tute enigma la fenomenon kaj fakton, ke lingvoj tamen iel funkcias por komunikado! Mi ne scias, kiel tio eblas, sed ja eblas.

Amike,
--
Bertilo Wennergren

Pravas preskaŭ ĉio, kion vi skribis. Aparte gravas via lasta alineo. Ĝis la nuna tago neniu tute kontentiga nocio de "konceptoj" haveblas, sed tre evidentas, ke ili varias eĉ laŭ la parolanto. Kaj ne nur: onia "koncepto" pri io ne nepre konformas al la realo. La 1916-a Cours de Saussure estis diversrilate iom skiza; aldone ĝi (kiel la verkoj de Aristotelo, kiujn ni havas) estis postmorte ellaborita el notoj de liaj studentoj. Sekve iafoje ne precize scieblas, kion Saussure mem havis enmense.

Nia interkomprenado (tia, kia ĝi estas) rezultas parte de pragmatikaj principoj, unu el kiuj estas la Principo de Kvanto:

(i) oni donu sufiĉe da informo por la aktuala celo de la konversacio;
(ii) oni ne donu pli da informo, ol kiom necesas.

Tiel, kiam necesas, eblas interkompreni tre detale, ekzemple en la sciencoj. Sed tiam necesas flankenmeti niajn kutimajn "konceptojn".

"Koncepto de lingvo" tamen estas sencohava, ĉar ŝajne eblas posedi konceptojn, kiuj ne partneras kun lingvaj signoj. En Usono ekzemple (kaj verŝajne ankaŭ alilande) vendiĝas grandkvante plastaj sakoj por rubujoj. Antaŭ ol meti freŝan sakon en rubujon, oni tiras ĝin rapide tra la aero, tiel ke enfluanta aero balonige finmalfermas la sakon. Tion faras ĉiuj; verbo tamen por tiu ago ne ekzistas laŭ mia scio, almenaŭ ne en la angla :) (Eble iuj ja diras balloon the sack sed mi neniam aŭdis ĝin.) Alia ofta ekzemplo: oni supreniras ŝtuparon nokte sen lumilo, kaj la atendita plej supra ŝtupo ne ekzistas. Kion oni faras/sentas? Ĉiu el ni povus doni similajn ekzemplojn.

reen al la indekspaĝo

21a januaro, 2010.

L'ARBITRAIRE DU SIGNE. Dum lastaj jaroj, unu el miaj priokupoj estas (re)legi la lingvistikajn klasikaĵojn. Neniu verko povus esti pli klasika en nia studokampo ol Cours de linguistique générale (1916) de Ferdinand de Saussure. Tiu F. de Saussure, fakte frato de la E-isto Réne de Saussure, estas ofte nomata patro de la moderna lingvistiko.

En la Cours estas multo komentenda (malgraŭ ĝia senhezita kaj senkritika akcepto far kelkaj generacioj da literaturaj teoriistoj kaj aliuloj ekster la lingvistiko); plej multajn kritikojn jam prizorgis la elstara verko de Oksforda profesoro Roy Harris, Reading Saussure: A Critical Commentary on the Cours de linguistique générale (Open Court, 1987). Tamen restas fundamenta problemo ĝenerale pretervidata: la arbitreco de la lingva signo bedaŭrinde dependas en la Cours de la nocio de universalaj konceptoj.

La lingva signo por Saussure estis ligo inter du aferoj: (i) koncepto kaj (ii) sono (pli ĝuste sona ŝablono):

Ekzemple:

Kaj la koncepto kaj la sonŝablono estas psikaj entoj. Kaj la fundamenta ideo de Saussure estas, ke tiu ligo inter sono kaj koncepto estas arbitra. Laŭ Saussure ni scias tion pro la fakto, ke en diversaj lingvoj, diversaj sonoj ligiĝas al "la sama" koncepto. En la latina la koncepto 'arbo' ligiĝas al la sonŝablono arbor, sed en la germana al Baum, en la angla al tree, ktp. En Parto I, Ĉapitro 1, § 2 ni legas ke "ne ekzistas interna rilato inter la ideo 'fratino' kaj la franca sonsinsekvo s-ö-r [soeur]; la sama ideo povus esti reprezentata per ajna alia sonsinsekvo. Tio demonstriĝas per diferencoj inter lingvoj kaj eĉ per la diverseco de lingvoj. La signifo 'bovo' havas kiel indikilon unuflanke de la landlimo [inter Francio kaj Germanio] b-ö-f [boeuf] kaj o-k-s [Ochs] sur la alia flanko."

Tiu argumento dependas de la nocio "la sama ideo", "la sama koncepto". Sed, kiel ni nuntempe komprenas, la konceptoj de diversaj lingvoj ne tute samas, nur tre ofte (sed ne ĉiam) intersimilas. "La koncepto" de arbo estas malsama en norda Afriko, Masaĉuseco, Siberio... Ekzistas en diversaj lokoj diversaj prototipoj. "La koncepto" de fratino ne estas la sama en landoj, kiuj distingas ekzemple inter pli juna fratino kaj pli maljuna fratino de la parolanto, aŭ en landoj, kie estas katolikaj monaĥinoj, aŭ en landoj, kie hospitala flegistino estas nomata 'fratino'; ktp.

Sekve ne eblas paroli pri "la sama koncepto", nur pri similaj konceptoj, kaj ne ĉiam eĉ pri similaj konceptoj. La vero estas (kaj Saussure mem agnoskas tion ĉi aliloke en la Cours), ke ankaŭ konceptoj estas arbitraj. La ĝenerala tendenco de kulturoj lingve reprezenti similajn konceptojn rezultas de ĝenerala simileco inter homaj medioj, kaj la sukceso de tradukado inter lingvoj dependas de la grado de tiu media simileco, kaj de la historioj de la koncernaj popoloj.

Diverseco de lingvoj ne konsistigas sukcesan argumenton por la arbitreco de la lingva signo. Estas aliaj manieroj argumenti ĝin, sed ili tro kompleksas por nura blogero.

reen al la indekspaĝo

16a januaro, 2010.

LA POEMO "LA OFERO DE LUKRECIO" de Baldur Ragnarsson en BA 5 (p 19) tuŝas sur granda misteraĵo pri De Rerum Natura de Lukrecio. La misteraĵo konsistas en tio, ke malgraŭ centra doktrino de la poemo, ke dioj kaj diinoj ne rolas en la mondo de homoj (la verko estas bela ekzemplo de frua materiisma scienco), Lukrecio tamen komencas sian poemon per alvoko de Venuso, kaj mencias ankaŭ en la poemo Marson, Flora-n, Ceres-on, kvazaŭ li estus religia kredanto. La poemo de Ragnarsson sugestas, ke Lukrecio ne trovis en la verkoj de Epikuro (lia mentoro) kontentigan sentemon je la kreiva forto de la Naturo; Lukrecio elpaŝas por trovi tion "ekster la atoma teorio de Epikuro"; la Ragnarsson-poemo finiĝas per la vortoj "ofero ne malhelpas". Mi tre ŝatas la poemon, aparte pro la taŭgeco kaj ĝenerala aplikebleco, en nia tre misteroplena mondo, de tiuj tri vortoj.

Fakte la poemo de Ragnarsson harmonias kun la opinio de Bonnie A. Catto en The Classical Journal 84:2 (1988-89), ke Lukrecio mem sugestas en Libro 2, 652-654, ke li uzas Venuson nur kiel metonimon de la kreiva forto de la Naturo. Eĉ malfrue en Libro 1, la poeto konfesas, ke la materiisma filozofio de Epikuro iom amaras por tiama publiko, kaj tial li revestas ĝin poezie. (Epikuro mem ŝajne entute kondamnis poezion — malpermesis ekzemple Homeron samkiel Platono — tamen Lukrecio estis arda poeto, kvankam ankaŭ arda epikuristo.)

Eble "La ofero de Lukrecio" de Ragarsson instigos aliulojn legi De Rerum Natura. Ĝi vere estas monumento samtempe literatura kaj scienca.

reen al la indekspaĝo

13a januaro, 2010.

"BITNIKO", laŭ NPIV-2002: "Membro de spontana movado socia k beletra, naskiĝinta en Kalifornio k ribelanta post la jaro 1950 kontraŭ la filistreco k puritaneco de la Usona socio. → hipio, marĝenulo.

Jack Kerouac laŭdire lanĉis la bitnikaron per sia romano On the Road (1957). Kiam Kerouac mortis en 1969, li estis senmona. Nun lia literatura heredaĵo valoras je milionoj da dolaroj, kaj liaj posteuloj interluktas pri la heredo.

Mi hazarde konas grupon da junaj bohemianoj en mia urbo. Ili supozeble forlasis la burĝajn valorojn de siaj gepatroj (sed pretas elspezi ties monon tiel longe kiel eble, por financi sian vivstilon), sed sufiĉe ofte, mi rimarkis, ekestas inter ili teruraj kvereloj, kaj pri kio? Pri mono. Dume, la veraj burĝoj, kiujn mi konas, preskaŭ neniam kverelas pri mono. Ironie, ĉu ne?

Mi ŝatis la bitnikojn, precipe ĉar ili legis. Post la bitnikoj venis la hipioj, kiuj ne legis. Mia marĝenula generacio estis la hipsteroj*, kiuj antaŭvenis kaj la bitnikojn kaj la hipiojn. Nia guruo ne estis Kerouac sed Norman Mailer. (Ankaŭ la hipsteroj ne legis, ĝenerale, sed mi legis.) Ni mem nomis nian vivmanieron simple "la vivo"; ĝi estis malhela demimondo de sporada krimo, senkariereco, drogoj (nepre necesaj por ajna serioza ribelo) kaj multe da interesiĝo pri ĵazo. (Nun la ĵazo estas por multaj usonanoj "intelektula muziko", strange diri.)

Mi nuntempe, firma ano de la ariergardo, trovas la perspektivon pli bunta ol antaŭe, ĉar verdire, ĉiuj avangardoj rimarkinde intersimilas.

* La vorto eskapis la E-vortarojn.
reen al la indekspaĝo

9a januaro, 2010.

KONTINGENCAJ PARADOKSOJ. Ne ĉiuj paradoksoj estas krizaj. Se paradokso minacas tutan pensilon — ekzemple la matematikon aŭ la logikon — temas pri sistema paradokso. Ekzemplo estas la Paradokso de la Mensoganto. Aliaj paradoksoj ne estas sistemaj kaj kreas nur kontingencajn problemojn. La distingo prilumas la demandon, ĉu eblas tempvojaĝado en la pasintecon. (Eblas!)

Ni komencu per la fama Paradokso de la Mensoganto. Oni diras (1).

(1) Ĉi tiu frazo estas malvera.

Tiaj frazoj minacas detrui la integron de la logiko, ĉar (1) estas nek vera nek malvera, pro jena rezonado: se (1) estas vera, ĝi estas malvera (ĉar la enhavo de la frazo ja estas, ke ĝi estas malvera). Se aliflanke (1) estas malvera, ĝi estas vera, ĉar la enhavo de la frazo ja estas ĝuste la propozicio, ke ĝi estas malvera. Sekve (1) ne povas havi verec-valoron, ĉar aŭ "vera" aŭ "malvera" kondukas al kontraŭdiro.

Pro frazoj kiel (1), iuj filozofoj vidis la problemon en tio, ke (1) indikas sin mem. Ili do kreis distingon inter lingvo kaj metalingvo, tiel ke neniu frazo indiku sin mem. Sed ankaŭ (2) indikas sin mem:

(2) Ĉi tiu frazo estas vera.

Frazo (2) kreas nenian problemon. Se ĝi estas vera, ĝi estas vera. Se ĝi estas malvera, ĝi estas malvera. Nenia problemo. Sekve ne ĉiuj memindikaj frazoj estigas problemojn. Sed ĉar temas pri la integro de logika sistemo, estas utile malpermesi memindikadon.

Ni turnu nin al tempvojaĝado, kie ne temas pri la integro de logika sistemo, sed nur pri ebleco. Ĉiam oni diras, ke tempvojaĝado en la pasintecon ne eblas, ĉar ebligas paradoksojn: se mi ekzemple vojaĝus en la pasintecon kaj mortigus mian patron, mi ne povus entute ekzisti por vojaĝi en la pasintencon por... ktp. Sed kiel, se mi vojaĝas en la pasintecon, kaj savas mian patron de morto? Tiel mi ebligas mian propran ekziston, sed estas nenia paradokso en tio. Sekve ne ĉiuj vojaĝoj en la pasintecon kreus problemojn. Tempvojaĝantoj simple devas (iel) lerni krei nur koherajn konsekvencojn.

reen al la indekspaĝo

5a januaro, 2010.

LA HOMO ESTAS PLI GRANDA OL LIA PEREO. Mi ĵus legis "De la morto al la senmorteco" de Zofia Banet-Fornalowa en Beletra Almanako 5 (junio 2009, pp 46-66), kaj ankaŭ (unuafoje) la teatraĵon de Robindranath Tagor, "Poŝtoficejo" (pp 99-121, traduko de Provat Ghose & Probal Daŝgupto). En aŭgusto 1945 naziaj soldatoj kondukis ĉ. ducent geinfanojn kaj personaron de la orfejo de Janusz Korczak, en la Varsovia geto, al la ekstermejo Treblinka. En julio, la antaŭa monato, oni surscenigis en la orfejo la teatraĵon de Tagor, pri la morto de infano, kies imagipovo (kaj tiu de lia viziema avo) savas lin de mortotimo. La mesaĝo de la teatraĵo estis, en la vortoj de Daŝgupto, ke "la homo estas pli granda ol lia pereo".

La angla vikipedio citas Joshua Perle, kiu laŭdire vidis la prenon de la infanoj propraokule:

"... Miraklo okazis. Ducent infanoj ne kriis. Ducent puraj animoj, mortkondamnitaj, ne ploris. Eĉ ne unu forkuris. Neniu provis sin kaŝi. Kiel vunditaj hirundoj ili kroĉis sin al sia instruisto kaj mentoro, al sia patro kaj frato, Janusz Korczak, ke li protektu kaj konservu ilin. Janusz Korczak marŝis, kapkline, tenante la manon de unu infano, sen ĉapelo, leda zono ĉirkaŭ sia talio, kaj portante grandajn botojn... la ŝtonoj de la strato ploris je la vido."

"La homo estas pli granda ol lia pereo." En la evoluado de ĉiuj vivformoj, krom la homa, pereo estas la mekanismo de disvolviĝado. Sed en nia epoko ni bezonas konstantan rememorigon: la homo estas escepto. Kaj imagipovo estas ankoraŭ nia savo, dumvive kaj alfronte al neniigo.

La pedagogiaj ideoj de Korczak ŝajne havas ion komunan kun tiuj de Maria Montessori (kies sistemon mia edzino lernis kaj diversgrade uzadis sian tutan vivon), kvankam la du edukistoj ŝajne neniam renkontiĝis.

reen al la indekspaĝo

4a januaro, 2010.

Kontribuas Ĵeromo Vaŝe (kies senusklecon mi kiel kutime indulgas) al la nuna temo, la feliĉo:

kara ken.

mi volonte konsentas kun bernardo behra, ke feliĉo estas prefere flanka rezulto de daŭra kaj neniam finiĝinta vivocelado. aŭ kiu atendas ke oni proponos al li kilogramon da pura, aparte pakita feliĉo?

paŭlo veyne (http://en.wikipedia.org/wiki/Paul_Veyne) en enkonduko al la verkaro de seneko, kiun mi citas laŭmemore, emfazas, ke la senco de "feliĉo" glitis laŭtempe. ĉe antikvuloj la demando estis: "ĉu oni povas diri ke tiu aŭ tiu homo estis feliĉa?". tiam feliĉo dependis de kunhomoj, eĉ pli radikale ol vi probable celis per tiuj vortoj. antikvulo ne demandus homon, ĉu li sentas sin feliĉa, sed juĝas ĉu li bone, eminente, modele plenumis sian vivon. nia ĝuisma mondo miras pri dolorismo kaj sinoferemo, ne komprenante ke tra ili homoj ne celas personan plezuron sed plenumon de komuna idealo. inverse alikulturanoj ne komprenas, ke nuntempaj loĝantoj de riĉaj landoj kontentiĝas per nura individua ĝuo, indiferente pri ĉio cetera.

sampezon inter tiuj du vidpunktoj eble atingis momente la renesanca humanismo. sed inteligentaj kompromisoj ne longe konservas favoron de homoj. (aŭ ĉu ni imagas tiun evoluon, nur ĉar la kruda popola ĝuismo superbruas la filozofian opinion, kiu sole restas en libroj?)

bona ekzemplo de la antikva vidpunkto en la traduko de "historio" de herodoto far spiros sarafian, libro 1a, paragrafo 30a:
- kiu estas, laŭ via opinio, la plej feliĉa en la mondo?
krezo faris tiun ĉi demandon, ĉar li kredis, ke estas li mem la plej feliĉa homo. tamen, solono, tute ne flatante lin, kun vera sincereco respondis:
- telo, la atenano, mia reĝo.
krezo konfuziĝis pro la stranga respondo kaj tuj demandis denove:
- kaj kial vi kredas, ke tiu telo estis tiel feliĉa?
la saĝulo respondis:
- unue, ĉar telo, vivante en patrujo feliĉa, naskis bonajn kaj belajn infanojn kaj prosperis al li vidi, ke ĉiuj el ili naskis ankaŭ bonsanajn geidojn. krome, li estis sufiĉe riĉa, laŭ niaj mezuroj, kaj lia fino estis brilega, ĉar, en batalo de la atenanoj kontraŭ la najbaraj eleŭzisanoj, li militis kaj forpelis la malamikojn, kaj tie li mortis plen-glore. tiel, la atenanoj enterigis lin tie kie li falis, paginte el la publika kaso kaj lin multe honoris.

ĵeromo

Eblas malplekti du ideojn en la antikva vidpunkto pri feliĉo: (i), la ideo ke onia feliĉo dependas de reputacio inter samtempuloj, kaj (ii) la ideo, iom pli progresinta, ke feliĉo estas grupa (ekz. civita) trajto. Io simila al la individuismo, kiu karakterizas niajn modernajn konceptojn, estis konata en la atena civilizo videble dum ties disfalo, sed laŭ mi verŝajne ankaŭ inter fruaj lirikaj poetoj, kies verkoj, bedaŭrinde, estas plejparte perditaj. La priskribo de Herodoto esprimas la fundamentan heroan idealon: feliĉo estas gloro kaj famo. Eĉ Aristotelo, kvankam li superis la heroan idealon, konservis ties spiriton opiniante ke paradokse oni ne scias, ĉu oni estas feliĉa aŭ ne, antaŭ sia morto. Sed tio, kion oni moderntempe provas mezuri, diskutas ĉe konferencoj preskaŭ ĉiujare, prikonsilas en memhelplibroj, premias en komparoj inter landoj kaj popoloj, ktp, estas persona sento de bonstato (kun emfazo de "persona" kaj de "sento").

La komuna elemento de ĉiuj konceptoj estas dependeco de aliaj homoj, kio (mi proponas) ne sufiĉas por moderna poeto aŭ filozofo, kiu estas neeviteble en konstanta rilato de amo-malamo kun sia socio. Bone ke vi menciis la renesancan humanismon, ĉar ofte mi demandas min, ĉu Montajno estis "feliĉa". (Pri la temo eksplicite li aludis kompreneble Aristotelon.) La problemo pri tiaj diversaj malnaivaj mondvidoj estas ĉiam la sama: "Bone por ni, sed kio pri la homamasoj?"

reen al la indekspaĝo

2a januaro, 2010.

Skribis Bernard Behra el Francio pri feliĉo (vidu sube):

Kara samideano,

Viaj vortoj, do via opinio, pri feliĉo interesas min:

"Jen la vero pri felico : la precipa kauzo de felico estas bonaj sociaj interrilatoj. Tio eksplikas la ofte surprizajn rezultojn de tiutemaj esploroj kaj sondoj : felico ne dependas de ekonomiaj kaj aliaj materiaj faktoroj. La fonto de homa felico estas aliaj homoj."

"Felico ne estas la precipa vivcelo. La precipa vivcelo estas scio kaj kompreno."

Dankon. Vi donas al mi materialon por pripensi.

Kelkaj ideoj rapide venas sen ordo :

- Se feliĉo ne estas vivcelo, ĝi do povas esti rezulto aŭ konsekvenco de la klopodo por atingi ian vivcelon.
- Tamen feliĉo povas esti akceptita kiel vivcelo, tiel oni prenu la vojon por atingi ĝin, ekzemple : provi akiri scion kaj komprenon.
- Feliĉo povas ankoraŭ esti vivmaniero : mi elektas esti feliĉa, mi decidas ĉefe vidi la bonan flankon de io aŭ iu, ktp.
- La feliĉo, aŭ la vojo por atingi ĝin, povus esti vido aŭ rigardo pri la vivo kaj pri aliaj, sed pozitiva vido-rigardo. Mi malaprobas tiujn vortojn de Sartre - aŭ almenaŭ ili ĝenas/konfuzas min - "Infero, ĝi estas la aliaj homoj !" (vidu ĉi-sube). Pro realismo aŭ klarvideco, se mi kapablas tion, mi evidente scias ke la homoj, solaj aŭ kunaj, ofte vivas en manko de paco, sereno, feliĉo, sano, vivrimedo, ktp. sed tio ne malpermesas provi ŝanĝi sian propran vidon, sintenon kaj ag- aŭ vivmanieron, pri si mem kaj pri aliaj.
- Eble scio kaj kompreno ne sufiĉas por esti feliĉa. Ekzemple : homo kiu tro bone klarvidas, do scias kaj komprenas la homan realon : mizero, sufero, malsano, maljunigho, morto, vanteco, ... povus esti tiom elrevigita, ke li tute malkapablas esti feliĉa.

Mi ŝatas vian blogon/taglibron kaj dankas vin pri ĝi, eĉ se mi kelkfoje ne komprenas aŭ malkonsentas. Mi provas kompreni la nocion de vivtenisto, sed mi ankoraŭ ne sukcesis.

Korajn salutojn.
Bernard Behra

El Vikipedio http://eo.wikipedia.org/wiki/:

Huis Clos estas franca, ekzistencialisma teatraĵo de Jean-Paul Sartre, skribita en 1944. En la franca, la nomo signifas "Fermata Aperturo," sed en la angla, tre ofta traduko "No Exit" signifas "Sen Elirejo." Nur kvar personoj ludas en la teatraĵo, kaj unu estas tie ne longtempe.
La teatraĵo komencas kun iu kiu gvidas viron, kiu nomiĝas Garcin, en grandegan hotelon. Tiu hotelo estas Infero, kaj baldaŭ la aŭdantaro konsciiĝos pri tio. Ili eniras en ĉambron. La ĉambro ne havas fenestrojn, kaj ekzistas nur unu pordo. Ankaŭ du virinoj baldaŭ eniras, kiuj nomiĝas Inès kaj Estelle. Ili atendas torturiston, sed torturisto neniam venas, kaj ili konstatas, ke ili estas tie por torturi unu la alian. Eventuale, oni diras la faman frazon, "Infero, ĝi estas la aliaj homoj!"

Mi fakte plurfoje citis en mia blogo l'infer, c'est les autres de Sartre. Ĝuste pro la grado de vereco, kiun mi vidas en tiu deklaro de Sartre, mi diras ke feliĉo ne estas vivcelo (por filozofo), ĉar ĝi dependas de aliaj homoj. Konfesinde, estas simileco inter la sento, ke oni scias la veron (ne gravas kiel malagrablan), kaj la sento, ke oni estas feliĉa. La temo estas senfina!

reen al la indekspaĝo

1a januaro, 2010.

Al ĉiuj gelegantoj, ĉiajn novjarajn bonesperojn.

* * *

FELIĈO DENOVE. Antaŭ kelka tempo mi menciis esploron (supozeble sciencan) pri la demando, kiu lando plej feliĉas. (La laŭron ricevis Danio, kvankam intervjue danoj esprimis miron, ke "tamen oni ĉiam plendas ĉi tie".)

Nun oni faris enketon pri feliĉo en la diversaj subŝtatoj de Usono. Vi neniam divenus, kiu subŝtato plej feliĉas: Luiziano. Oni kolektis la datumojn antaŭ uragano Katrina; tamen Luiziano neniam estis tre prospera subŝtato.

Jen la vero pri feliĉo: la precipa kaŭzo de feliĉo estas bonaj sociaj interrilatoj. Tio eksplikas la ofte surprizajn rezultojn de tiutemaj esploroj kaj sondoj: feliĉo ne dependas de ekonomiaj kaj aliaj materiaj faktoroj. La fonto de homa feliĉo estas aliaj homoj.

Pro tio mi ĉiam diras: feliĉo ne estas la precipa vivcelo. La precipa vivcelo estas scio kaj kompreno (laŭ — kiel ĉiam necesas diri — mia opinio).

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.