* Julio 2003 Sendu al mi komentojn

Ĵaŭde, 31a Julio, 2003.

PRI ĴURNALISTOJ multaj en Usono kaj alilande plendis dum jardekoj, ke ili influiĝas de siaj ideologioj -- antaŭjuĝas la eventojn, ne estas neŭtralaj. Kaj dum tiuj jardekoj, la ĵurnalistoj rutine dementis la akuzon.

Nuntempe estas aliel: la ĵurnalistoj plejparte konfesas, ke ili ja ne estas neŭtralaj (nur necesis 40 jaroj por tion elpremi; kaj kompreneble ili nun diras, ke ne eblas esti neŭtrala), sed insistas, ke iliaj personaj opinioj ne ilin influas profesie.

Nu, nur ili mem povas scii tion. Sed neneŭtraleco ne estas la plej grava problemo pri ĵurnalistoj; la plej grava problemo estas, ke ili ofte simple eraras. Ĉiufoje dum mia kariero, kiam mi legis ion de la ĵurnalistoj, pri kiu mi havis personan sperton, mi trovis erarojn -- 100% el la okazoj. Kaj ne nur tio: kiam mi rakontis tion al kolegoj en aliaj studokampoj, ili rakontis la samon pri si mem.

Unu fojon mi intervjuiĝis. La ĵurnalisto ne nur ne surbendigis la intervjuon, ŝi eĉ ne faris notojn! Kia memorpovo! Kaj poste mi petis: ĉu mi rajtus kontrole antaŭlegi la priskribon, antaŭ ol ĝi aperos? La respondo: ne, ne eblas; mi havas templimon. Miaj kolegoj rakontis same: ĉiam estas templimo. Ĉu vere tio estas bona maniero mastrumi la precipan fonton de informo pri la mondo, kiun posedas la senhelpa unuopulo?

Politikistoj, bone sciante la problemon, rapide lernas manipuli la ĵurnalistojn, kio ne tre malfacilas; ili reagas antaŭvideble al stimuloj. Kaj kion faru la publiko? Oni devas malplekti la proksimuman veron el inter la linioj. Oni devas legi plurajn ĵurnalistojn, kies opiniojn oni jam scias; kaj oni devas demandi al si: "Konsiderante la opiniojn de ĉi tiu, kaj konsiderante, kion li/ŝi skribis, kaj konsiderante la probablon de kaj eraroj kaj manipulado, kio povus esti la proksimuma vero?"

Mi bone scias, ke ĵurnalismo estas malfacila profesio, ankaŭ ke estis kaj estas inter ili granduloj; sed konsideru ke armite per nur proksimuma vero, oni alfrontas nur proksimuman mondon, kio tre hezitigas min pri tiuj oftuloj inter ni, la -- mondcivitanoj.

* * *

Iuj Esperantistoj ne timas konfesi, ke inter ni estas homoj kun psika patologio, kaj moligi la ŝokon pludirante, ke la cetera mondo eble eĉ pli neŭrozas, ĉar ĝi ne akceptas Esperanton. SALVADOR DALI iam diris (laŭdire): La diferenco inter mi kaj frenezulo estas, ke mi ne estas freneza! Li ankaŭ rimarkis ke nur Gala savis lin de frenezeco; sed krom tiu persona faktoro, kaŭras en liaj vortoj speciala signifo. Imagu ke iu diras: La sola diferenco inter mi kaj riĉa homo estas, ke mi ne estas riĉa. Tio signifas proksimume: Mi havas ĉiujn karakerojn de riĉulo, krom riĉo. Tio malsamas ol: Mi ne estas riĉulo. Ĉi lasta estas nura neo; la unua efektive asertas ion. Dali do celis, ke li estas iusence simila al frenezulo, tamen ne freneza.

Restas ankoraŭ iom da espero, do, por ni.

* * *

Mi ne taglibros dum almenaŭ semajno (ha, vi bonŝanculoj), vojaĝante al Florido por iom da malstreĉado kaj eble fiŝkaptado, pri kiu vorto rimarkis Bertilo en PMEG, ke ĝi ne nepre signifas ke oni kaptos fiŝon, sed almenaŭ provos. Ni vidos!

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 30a Julio, 2003.

KOSMOLOGIO. Jen scienco! En ordinaraj sciencoj, kiel ekzemple botaniko aŭ ornitologio, restadas pli-malpli konstanta domego, en kiu oni konstruas pli kaj pli da ĉambroj, pasejoj kaj ŝrankoj por pendigi la laboratoriajn tukojn. Sporade oni festas datrevenon aŭ konstruas turon kun bela bildo de fama sciencisto. Sed en kosmologio, du- trifoje jare disfalas la tuta domo, kaj oni konstruas novan ekde la fundamento.

Nun oni informas nin, ke nur 4% el la universo estas materio. Sed la cetero ankaŭ estas materio (aliel oni ne povus konservi materiismon; tio nomiĝas kosmologiko); la cetero nomiĝas 'malhela materio' kaj krom tio ekzistas ankaŭ 'malhela energio' kies rolo estas akceli la pluspacigon de la spaco. Materio kaj energio kompreneble estas interŝanĝeblaj, sekve la du estas la sama malhela afero. Ĉu vi komprenas ĝis nun? Kompreneble ne; ĝi estas malhela.

Nun oni volas harmoniigi ĝeneralan relativecon kun kvantum-teorio, kio ebligos ligi al si la ŝuojn per nur unu mano; tamen ne multaj homoj povos kompreni la novan teorion, kaj por praktikaj celoj, nekomprenebla scienco nemulte superas ŝamanismon. Ĉu lastatempe vi konsideris ŝamanismon? Ĝi estas konceptaro bazita sur la povo de la ŝamanoj, punkto. Ĝis nun oni nur faris eksperimentojn, kiujn iu ajn el la publiko povas ripeti, kiu hazarde havas ciklotronon; sed de nun temos nur pri la povo de la ŝamanoj. Ankaŭ tio estas malhela.

* * *

MIA ĈIAMSERĈA SETI-ANTENO detektis ion de proks. la regiono de la Andromeda galaksio, kio jene aperis:

Malkodite ĝi esprimis, ke en la universo estas iu kiu ne scias, ke Bertilo WENNERGREN verkis (inter siaj aliaj multnombraj faroj) paĝaron helpan al retej-kreontoj. Do mi haste ligiligas Kiel Fari TTT-Paĝojn . Ĝuu kaj profitu!

* * *

SUBITA PENSO. Kial mi laboru por unuiĝinta homaro, dum tio, kion mi plej timas, estas unuiĝinta homaro? La homo pensas kaj agas racie nur unuope; kolektive, ĝi tre minacas. Ie meze staras la helena eris... ne surprize do, ke laŭ la tradicia "natura leĝo" la familio estas la sola agnoskata sociunuo. Nu, ja ensendu obĵetojn...

* * *

Frapa frazo de Jonathan Aitken (recenzo de The Liar's Tale de Jeremy Campbell en la brita Spectator de la 3a Januaro ĉi-jara): "Lies can go half way round the world before the truth has got its boots on."

reen al la indekspaĝo

Marde, 29a Julio, 2003.

DEPARTEMENTO DE POEZIO. Kutime mi ne multe atentas homamasan poezion. Ĉiu ajn nuntempe kun korpa temperaturo de 37C verkas "poezion" kaj trudas siajn verkojn al la mondo. Jam ne ekzistas formo (rimo? metro? strukturo? pri kio temas?) sekve fluas la versoj kiel akvo tra rompita digo. Tamen, tamen...

Kaptis mian okulon tiu de virino en Brazilo, similsentemulino mia do kompreneble rara avis, Maria Nazaré de Carvalho Laroca. Preter la ordinara, laŭ mi. En ŝiaj kreaĵoj oni povas spursekvi la influon de la scienco, kio ne oftas, kune kun kre- kaj vivĝojo. Jen du mallongaj (kontentige nialingvigis Saulo Salgado Wanderley):

TEIMOSIA

Insisto
em acender
estrelas
em seu caminho.

No entanto,
você prefere
tropeçar feliz
na escuridão.

OBSTINO

Mi insiste
ŝaltas stelojn
sur vian vojon. Spite al tio
vi preferas
faletadi
en la mallumego...
PEREGRINA

Passageira de mim,
Prossigo peregrina
No leme deste frágil corpo,
Plasmado na poeira das estrelas.

Vou conduzindo este balão
Feito de sonho e fogo,
Sangue e poesia,
Em equilíbrio,
Sobre ossos de cristal ...

Quantas vezes, meu Deus,
Me desavim comigo
E desembarquei
Na estação da insensatez...

Todavia, intrépida prossigo
E transvôo, com leveza,
Por sobre as frias dores dos caminhos,
Buscando ancorar a minha face
No espelho que ainda vai chegar.

PILGRIMANTA

Pasaĝerino de mi,
Mi daŭrigas
Pilgrimante
Ĉe direktilo
De tiu malfortika
Korpo skulpta
En stelpolvaro.

Mi estas kondukanta
Tiun balonon
Faritan el revo, fajro,
Sango kaj poezio,
Ekvilibre,
Sur kristalostoj ...

Kiomfoje, Dio mia,
Mi malpacigis min
Kaj mi elŝipiĝis
Ĉe malsaĝeco-stato...

Tamen, mi daŭrigas sentime
Kaj transflugas malpeze
Super malvarmaj vojoj-doloroj,
Kaj mi serĉas ankri mian facon
Ĉe spegulo
Kiu ankoraŭ alvenos.

* * *

Mia plej ŝatata poeto jam ne vivas (mia plej ŝatata io ajn jam ne vivas), Thomas Hardy (anglo, 1840-1928). Jen mallonga juvelo de li, kiun mi riskis esperantigi:

SEVENTY-FOUR AND TWENTY

Here goes a man of seventy-four,
Who sees not what life means for him,
And here another in years a score
Who reads its very figure and trim.

The one who shall walk to-day with me
Is not the youth who gazes far,
But the breezy sire who cannot see
What Earth's ingrained conditions are.

OLDULO KAJ JUNULO

Jen sepdekkvar-jarulo iras
Sen vivkoncept' eĉ teoria;
Ne la dudekjara miras:
Tutkompreno eŭforia!

Kolego mia ĉi-vespere
Ne estos la junula saĝo
Sed l'oldulo pli prefere
Ekster la komprena kaĝo.
reen al la indekspaĝo

Lunde, 28an Julio, 2003: Jen la "Bertilaj Avertoj" kiuj gvidis min dum miaj unuaj paŝoj en retejo-kreado:

Ne malbonaj konsiloj por la vivo ĝenerale, mi pensas, ĉu?

Kaj temante pri la vivo ĝenerale, oni multe plendas al Aristotelo nuntempe (mi ne dubas, ke li ricevas minimume cent retpoŝtaĵojn tage), ke li malpravis pri la homoj, skribante en sia Metafiziko ke la homo nature volas scii. Post 6 000 jaroj da civilizacio la homo nature volas sidi en brakseĝo kaj ne levi fingron se ne nepre necesas, kaj volas scii nur kiel li povas havi de sia registaro pli da socialaj programoj, tamen pagi malpli da impostoj. Sed la Filozofo ne skribis, ke la homo nature volas scii; li skribis ke "la homo laŭ sia naturo volas scii" (980a22), kaj proponis per tiuj vortoj, ke la homo vivu laŭ sia naturo, kio estas problemo nur por ni el ĉiuj animaloj.

* * *

Helpilo por trovi e-lingvaj retpaĝojn: serĉu la koncernan vorton (ekzemple 'blogo') kune kun la vortoj 'kaj' kaj 'estas', tiel:"blogo kaj estas" -- aperos nur e-lingvaj paĝoj. (La ideo venas de artikolo de Sten Johansson, "Kia Esperanto en Interreto")

* * *

En nia tempo neniu dubas ke ĉio rapide aliiĝas; sed samtempe, estas pli facile ol iam antaŭe konservi la pasintecon (per elektronikaj rimedoj). Estas interese ke la du fortoj, rapida ŝanĝiĝado kaj pli efika konservado, ambaŭ rezulte de teknika progreso, estas en kontraŭstaro inter si. Tiu kontraŭstaro memorigas pri la kontraŭstaro ofte hipotezita en lingva evoluado, inter la du necesoj de facila sinesprimado (kio simpligas lingvojn) kaj facila komprenado (kio plikomplikas ilin).

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 27an Julio, 2003: Jen la ekapero de mia taglibro. Ni vidu, ĉu filozofiema kaj eble iom tro parolema usona lingvisto havos ion utilan por rakonti al la ĝenerala publiko. Mi ne povas antaŭdiri ke ĉiutage aperos io; sed oftege mi enskribos ion.

Surretan taglibron ĉispecan oni usone nomas 'blog', kio estas mallongigo de 'weblog'. 'Blog' elparoliĝas [blag] - ne tre bela vorto, kiu cetere aldonas nialingve nuancon de ŝercemo; tamen mi emas seriozi eĉ pri miaj humuraĵoj. (Nu, kutime.) La neologismo 'blogo' komencas uziĝi tie kaj tie (rete per Google oni povas trovi ĝin, ekzemple); tamen mi ĝis nun konsideras 'taglibro' iom pli... digna.

* * *

EDZINOJ. Eble vi konas tiun rimarkon kiun faris Vik en Kredu Min, Sinjorino! pri sia nova edzino Liza: "Ŝiaj diroj kaj pretekstoj estis ofte tute kontraŭraciaj, sed ŝia insisto trumfis spite ĉion." Kredu ankaŭ min. Al mia edzino ekzemple tiugrade mankas scienca kompreno, ke laŭ ŝi kandelo funkcias per brulkonsumado de la meĉo, kaj la vakso tieas nur por malrapidigi la konsumadon. Iam ŝi rakontis kun aprobo la opinion de najbarino, ke se oni veturas je konstanta rapido, oni pli baldaŭ alvenos. Estas ŝi, ne mi, kiu kredas ke se oni jam kvinfoje ĵetis moneron, kaj kvinfoje montriĝis fronto, ege estas probable, ke je la sekva ĵeto montriĝos dorso.

Sekve en ajna konflikto inter ni, mi ĉiam nepre certas, ke mi venkos; ĉar ĉu mi ne iom komprenas eĉ kvantum-teorion? Sed diable ofte ŝi iel pravas, ĉar en la universo ekzistas malbonintencaj koboldoj, kies sola vivrolo estas garantii malvenkon de edzoj, tiel ke la edzinoj, ebriaj je oftaj sukcesoj, fariĝas netolereblaj . . .

* * *

KELKAJ KATOJ. Multaj lingvoj havas specialan vorton, per kiu oni kreas multegajn utilajn esprimojn. Ekzemple en la franca, temas pri coup; en la angla, get. Sed nur en Esperanto temas pri katoj:

KELKAJ NEKATAJ DIFINOJ.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.