Sendu al mi komentojn

Sabate, 31a Julio, 2004.

Jaro forpasis. Mi decidis daŭrigi la blogon almenaŭ ĝis tiu tempo, kiam mia provizanto pagigos min por pli da spaco. Mia retamiko Kolonjano (Stephan Webanck, kiu tre surprize loĝas en Kolonjo) riproĉetis min pro mia sinĝeno pri tio, dirante, ke certe mi havas sufiĉe da mono por aldona spaco. Sed jen la plena rakonto: mia provizanto, www.sunflower.com, reklamas jene: "Your available space is a hefty 5 MB, plenty of room for most web sites." Nu, taglibro kiu daŭras pli ol jaro, kun bildoj, ktp. certe postulas multe pli ol 5 mb. Mi do skribis al la provizanto antaŭ monatoj, demandante kiom oni pagu por pli ol 5 mb. La provizanto tute ne respondis!

Mi konkludis (ĉar mi ja ne estas tiel stulta, eĉ kiel mi aspektas), ke tie estis subteksto: "Plej multaj niaj klientoj ne tenadas blogojn; vi rajtas al tiom da spaco, kiom vi bezonas, ĝis nia tuta havebla spaco minacos elĉerpiĝi." Sekve — kiel oni diras — oni ne molestu dormantan hundon.

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 30a Julio, 2004.

Kara Onklo Andanto:

Ve, mi timas pro la juĝinstancoj! Por eviti maljunulinon, mi veturante koliziis kun biciklisto, kiu nun estas en hospitalo. Sed la maljunulino transiris la straton neleĝe, inter la signaloj. La biciklisto eble mortos; kiu kulpas??

Ĝenata en Ĝenevo

Kara Ĝenata:

Usono?

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 29a Julio, 2004.

Resaluton! Mi revenis hieraŭ de la Kolorada vojaĝo, kaj havis fotojn por aperigi; sed bedaŭrinde mi perdis mian fotilon. Jes, jes, mi scias: mi devintus enmeti la fotojn tuj post fotado en la komputilon de mia filino. Sed la komputilo de mia filino estis diskomponantigita pro la translokiĝo, do... mizera mi.

Tamen la senrezulta fotado levis interesan lingvan demandon: unu el la fotoj montris nekutiman specon de antikva kansasa "ventmuelilo" — ĉu ne simpla afero? Sed jen tri malsamaj ventaparatoj:

La unua estas vera ventmuelilo, vente funkcianta ilejo por mueli. La dua laŭ PIV2 estas ventgeneratoro: "generatoro, uzanta la energion de la vento por produkti elektron". Sed la tria, kiu estis pli kutima en iama Usono, nek muelis nek generatoris, sed pumpadis akvon el la tero. En la angla oni ne hezitas nomi ĉiujn tri windmills sed...?

Estus tre simple nomi la trian "ventpumpilo" sed vere estas nefinia nombro da uzoj por tia aparato; certe ni ne volas ĉiujn distingi per apartaj vortoj. S-ro Wennergren?

(La demando iom rilatas al la temo de mia afiŝo de la 18a de Januaro, 2004, "Ĉu esperantaj signifoj sekvu la fontlingvojn?")

Poste komentis Bertilo Wennergren:

En la Sveda lingvo oni nomas veran ventomuelilon (via unua bildo) "väderkvarn", kio laŭvorte signifas "vento-muelilo" (nu, "väder" ordinare signifas "vetero", sed en tiu ĉi okazo temas pri "vento"), kaj oni nomas la duan aferon "vindkraftverk" (= "ventelektrejo", "ventgeneratoro"). Iuj uzas por la dua la nomon "mölla", kiu estas malnova vorto por "ventomuelilo", kiun oni provis reenuzigi kun la nova signifo "ventogeneratoro". Mi malcertas, kiel oni nomas la trian aferon, sed kredeble temas pri "vindpump" (= "ventopumpilo"). Certe neniu Svedo nomas ĉu la duan, ĉu la trian aferon per la vorto "väderkvarn". Tio estus por Svedoj absurda kaj eĉ nekomprenebla.

Laŭ mi en Esperanto estu simile kiel en la Sveda: tri malsamaj vortoj por tri malsamaj iloj (kiuj nur hazarde havas la saman manieron kapti energion por sia laboro). Nomi ilin same estus - por mi - same freneze kiel estus nomi ĉiujn aparatojn, kiuj funkcias per benzinmotoro, sendistinge per la sama vorto (ekz. "aŭto").

* * *

Kunar (la alia blogviglulo — ĉu eblas, ke ni du eterne restos unikaj en la mondo? ) ensendis dum mia foresto plurajn komentojn, pro kiuj mi tre dankas. Krom unu, mi "disaspergis" ilin post la koncernaj afiŝoj — tiuj de la 4a, 10a, 13a, 14a, kaj 17a ĉimonate.

La restanta:

Reage al viaj pensoj pri filozofio kaj vivo de la 3a de julio:

"Sed nur la nefilozofoj povas vere sperti la ordinaran vivadon kiel ion alian, ol nura ĝenado. Kaj paradokse kaj ironie, nur filozofiemuloj komprenas la gravecon (kaj la allogon) de la vivo sen filozofio."

Fakte mi mem dum jaroj serioze cerbumis, kiel vivi feliĉe, kaj venis al la konkludo, ke oni plej feliĉe vivas, se oni ne serioze cerbumas. (Ja daŭre eblas "nur pro amuzo" uzi sian cerboforton.) Mi nuntempe provas denove atingi tiun bonan vojon, de kiu mi deviis tro longe.

Estas mirinde, ke junulo kaj maljunulo povas tiel simile konkludi, eĉ per preskaŭ la samaj vortoj "oni plej feliĉe vivas, se oni ne serioze cerbumas" — ĝuste tiel mi pensis antaŭ nelonge. Eble estas malsameto tamen, ĉar miakaze mi fakte atingis filozofian starpunkton, nome, la pesimismon. Sed nepre vidu mian blogaĵon prie: tiun de la 17a de Oktobro, 2003. Mi ripetas partaĵon:

Optimismo konsistas el certaj konkludoj pri la mondo, pri la realo; pesimismo konsistas el aliaj, eble la malaj, konkludoj. Optimismo ne estas "pli bona" ol pesimismo. Ĝi nur sonas pli bona, samkiel 'vera' sonas pli bona ol 'falsa' aŭ eventuale '1' sonas pli bona ol '0'. Plue, pesimisto ne nepre estas malpli feliĉa ol optimisto. Se oni kredas sin prava, oni sentas sin feliĉa, aŭ almenaŭ, kontenta.

Tre bone kaj subtile esploris la pesimismon la verkistoj de la 19-jarcenta Britio, la viktorinanoj, aparte Thomas Hardy, kaj en sia poezio kaj en siaj romanoj kaj noveloj. Sed ekzistas ankaŭ malserioza flanko: pesimisto ne povas malvenki, se temas pri ek(mal)ĝojo. Se pesimisto malpravas, li/ŝi ege ekĝojas pro neatendita bono; se pesimisto pravas, li/ŝi tute ne ekmalĝojas ĉar li/ŝi atendis la malbonon. Aliflanke se optimisto malpravas, li/ŝi ege ekmalĝojas pro neatendita malbono; se optimisto pravas, li/ŝi tute ne ekĝojas, ĉar li/ŝi atendis la bonon. Sekve ekĝojo nur eblas al pesimisto.

(Fakte tio estas truko; mi lasas al vi, Kara Leganto, displekti la aferon!)

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 21a Julio, 2004.

* * *

BLOGPAŬZO denove okazos kaj por la kutima kialo: ni forlasas la urbon por vojaĝo al Kolorado, ĉifoje por helpi al nia filino transloĝiĝi, kaj por kampadi en la granda naturparko Rocky Mountain National Park. Ni forestos proksimume semajnon. Mi ne scias, ĉu kunporti muzikilojn, ĉu librojn, ĉu ambaŭ... Ĝis la!

reen al la indekspaĝo

Marde, 20a Julio, 2004.

infanludaparato — € 8.400 adoltludaparato — € 820.000.000
reen al la indekspaĝo

Lunde, 19a Julio, 2004.

SABATON OKAZIGIS BICIKLOKLUBO Wheeling Wheelmen paradon kaj demonstracion pri antikvaj bicikloj en mia urbo, Laŭrenco (Lawrence), Kansaso. La kialo de la grandaj pedalradoj estas, ke tiam ne haveblis ĉentransmisiiloj por variigi la rapidon. Estas iom malfacile komenci veturi; sed ekveturiĝinte, oni povas atingi tre kontentigan rapidon. Plej maldekstre en la foto vi vidas, ke la pedalradego ne ĉiam estis la antaŭa.

La rajdantoj estis vestitaj en tipa 19-jarcenta maniero. La demonstracia preleganto emfazis la rolon de la biciklo en la liberigado de virinoj (mi fotis ankaŭ virinajn biciklistojn sed ne volis eluzi tro da spaco per fotoj).

Leciono pri interdependeco: se unu falas, neeviteble falas ĉiuj... Kiel oni surseliĝas? Malfacile! Malhelpas mallongaj kruroj...

reen al la indekspaĝo

Sabate, 17a Julio, 2004.

LA TV-KANALOJ C-SPAN, KAJ EUROZINE. Eŭropanoj ofte plendas, ke usonanoj ne konas la eksteran mondon. Tio nur parte pravas. Usonaj amaskomunikiloj distingas, implicite, inter la "serioza" kaj la "neserioza" publiko. La grandaj TV-retoj kiel CNN, NBC, CBS k.a. vere ne multon raportas pri aliaj landoj, kaj diskutoj pri gravaj aferoj tro ofte havebligas al la partoprenantoj nur kelkajn minutojn, eĉ sekundojn, por klarigi ion (kio kompreneble absurdas). Pri gazetoj kaj revuoj ne tiom gravas — ironie — ĉar ĉiugeneracie malpli da homoj legas ilin.

Sed ekzistas pluraj alternativaj, kablaj kanaloj. Unu ekzemplo estas la History Channel kiu riceveblas en kelkaj aliaj landoj, eĉ tieslingve. Sed la plej grava serioza kaj alternativa kanalo estas C-SPAN, kies nuntempaj tri subkanaloj verŝajne ne atingas eksteren — bedaŭrinde, ĉar tie haveblas bonaj kaj ofte profundaj diskutoj pri ĉio ajn.

La mirakloj de C-SPAN estas du: (i) ĝi tute ne ricevas registaran monsubtenon, sed estas volonta entrepreno de grupo da kablo- kaj satelit-kompanioj; (ii) ĝi estas tute neŭtrala, kaj do malpruvas la oftan diron, ke politika kaj socia neŭtraleco ne eblas. C-SPAN kreiĝis en 1979 kun la ĉefa celo dissendadi dum la tagaj horoj la debatadon en ambaŭ domoj de la nacia kongreso.

Mi persone plej ofte spektas C-SPAN. Kaj tiam kaj tiam mi pensas al mi: se nur alilandanoj scius, ke vere ni diskutas ĉion en Usono — sed ne pere de la plej popularaj komunikiloj. Kaj ĉiuj politikaj vidpunktoj reprezentiĝas pere de C-SPAN. Mi antaŭ kelkaj jaroj eĉ spektis kongreson de la usona komunista partio (kio fakte estis sufiĉe amuza afero).

Kompreneble ankaŭ tiurilate tre utilas la reto. Lastatempe mi trovis alian bonan rimedon, kiel amerikanoj povas sekvi la novaĵon de Eŭropo: la plurlingvan Eurozine. La artikoloj estas ege interesaj (ĉu oni konsentas aŭ ne). Por usonano ili povas subtile malkaŝi la etoso(j)n de Eŭropo.

Poste komentis Kunar:

Kiam ekestas la temo pri "tiuj terure superfacaj kaj naivaj Usonanoj", mi kutime rakontas varion de la jena ŝerco:

"Ho, tiuj Usonanoj vere estas tiom nekredeble stultaj, superfacaj kaj naivaj!"
"Kial vi venas al tiu pritakso?"
"Ili kredas ĉion, kion raportas la Usonaj televidkanaloj kaj gazetoj. Mankas ajna dubo, ke ties enhavoj ne ĝustas!"
"Tio ja sonas vere zorgige! Sed kiel vi povas esti tiom certa pri tiu terura fenomeno?"
"Nu, mi ĉiutage spektas la nacian televidon kaj legas la regionan gazeton. Ili regule raportas pri tio!"
reen al la indekspaĝo

Vendrede, 16a Julio, 2004.

Ĉiuj aŭdis la enigmon "Se arbo falas en fora arbaro, kaj tieas neniu por ĝin aŭdi, ĉu ankoraŭ estas sono?"

Jen nova versio kiun mi aŭdis (por edzoj): "Se vi asertas ion en fora arbaro, kaj ne estas tie via edzino por vin kontraŭdiri, ĉu vi ankoraŭ malpravas?"

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 15a Julio, 2004.

KIEL MI PERDIS 300 LIBROJN FUĜANTE. Kvankam iuj, depost la komenco de mia blogo, taksis min burĝeca, mia embourgeoisement, se ĝi entute okazis, okazis dum mia mezaĝo. Dum mia juneco, post forlaso de la religia sekto, mi elektis bohemian vivstilon. Mi havis neniajn mondajn ambiciojn. Atinginte nur ĝis la 10a klaso en la altlernejo mi devis ĉiaokaze eklabori por subteni mian patrinon (kiu fakte estis mia avino, kiu laŭleĝe adoptis min kiel bebon). Kiam ŝi mortis, mi ne havis vivplanon, kaj ne intencis plu ĉeesti lernejojn. Mi laboris permane, en fabrikoj kaj maŝinejoj, kaj multe legis.

Estis dum tiu periodo kiam mi loĝis en la "Orienta Vilaĝo" de NovJorko — tiama populariĝinta (nun "oficiala" verŝajne) nomo de la parto de malsupra Manhattan orienten de la bonekonata Greenwich Village ĝis la t.n. liternomaj avenuoj (A, B, C, D, East River!). Mi havis etan apartamenton ĉe la kruciĝo de Avenuo B kaj 4a Strato, por kiu mi pagis luon de nur $30 monate. La ege malalta lukosto klariĝas de tio, ke en NovJorko tiutempe ekzistis leĝa sistemo nomata rent control: la posedantoj de la apartamentejoj rajtis pliigi la luprezojn nur kiam envenis nova luanto, kaj tiam nur ete. Sekve ni ĉiuj serĉis apartamentojn kiujn okupadis la sama persono aŭ familio dum multaj jardekoj; ni eĉ legadis la nekrologojn, por scii kiuj apartamentanoj lastatempe mortis.

Nu, mi pagis $30 monate dum pli ol jaro. Unu tagon, venis letero de la posedantoj, kiuj loĝis en Brooklyn. Ili informis min, ke pro ia eraro, mi estas paginta la tutan tempon tro malaltan luprezon; la prava luprezo estas $60 monate, kaj mi devas retropagi $420! Se mi ne pagos, ili elŝlosos min el la apartamento post 4 tagoj. Kompreneble, tio ne estis justa postulo (estis ne mia eraro, sed eraro de la posedantoj — aŭ eble ili simple inventis la tutan aferon). Sed la posedantoj estis advokatoj, kaj mi miaflanke ne povis pagi advokaton por defendi min; do restis nur unu solvo: fuĝi.

Mi do haste trovis apartamenton en la okcidentaj 80aj stratoj, kaj iom post iom portis miajn librojn, per la metroo, al la nova apartamento. Sed mi devis labori dum la tagoj, kaj do sukcesis transporti nur ĉ. 150 el miaj libroj, antaŭ la lasta vojaĝo, kiam mi trovis la pordon ŝlosita, kun ankoraŭ ĉ. 300 el miaj libroj ene.

Sed tio estis nenia katastrofo, ĉar en la nova apartamentaro mi konatiĝis kun la virino, kiu poste fariĝis mia edzino; kaj ĉar la unuaj 150 libroj estis la plej bonaj. Pri la ceteraj — nu, mi neniam kapablis forĵeti libron. Inter la forlasitaj estis ekzemple historio de la finnlanda vilaĝo Juuka, en la finna, kiun mi ne povis legi. Nek, mi estas certa, povis la povraj avidaj advokatoj de Brooklyn. Mi retroesperas al ili Bonan Vivon.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 14a Julio, 2004.

Poste komentis Kunar:

Vidu http://www.offthemark.com/internet/Internet.htm (Precipe la trian, "Barb renkontas sian retbabilejan amikon")
reen al la indekspaĝo

Marde, 13a Julio, 2004.

LA INTELEKTISMO DE LA AMASOJ. Mi kaj la franca dramverkisto Jean Racine (1639-1699) havas du komunajn karakterojn: (i) niaj avinoj patrinis nin, kaj (ii) ni ambaŭ lernis ami librojn en religiaj sektoj. Racine estis jansenisto; mi estis Miller-isto, t.e., adventisto de la sepa tago.

Tiom da homoj esprimas dubemon, kiam mi mencias klerigan influon de religia sekto, ke mi nuntempe plejparte evitas la temon. Restas vere, ke tio okazis al mi. Unue, religiemuloj legas pli ol la ĝenerala publiko. Due, ili legas pli seriozajn librojn ol la ĝenerala publiko. (Kiuj dubas tiujn du asertojn, tiuj konsideru la legokutimojn de la ĝenerala publiko.) Trie, ĉar la plej kutimaj homaj distraĵoj malpermesiĝas al ili, religiemuloj havas pli da tempo, ol la "mondanoj", por legi.

En 1942, kiam mi havis 6 jarojn, aperis libro de John D. Snider, kun la titolo I love books: a guide through bookland. Nur necesas rigardi la nomon de la presejo — Review and Herald — por scii, ke ĝi estis adventista publikaĵo. Kaj antaŭ mia 20a jaro, mi jam posedis tiun libron. Ĉar multaj modernaj libroj "ne taŭgis" por kristano, el tiu libro mi lernis pri la klasikaĵoj de la pasinteco, pri Tennyson, Ruskin, Charles Lamb, Matthew Arnold, Ŝekspiro; Cicerono, Plutarko, Seneko. Kompreneble, la libro de Snider estis multe tro negativa kaj bridema pri la moderneco kaj eĉ pri la pasinteco. Tamen ĝi lanĉis min en la mondon de libroj — kion ne faris, kun unu-du esceptoj, la lernejoj.

Kiam, multajn jarojn poste, mi lernis pri Kartezio kaj la bazaj konceptoj de la moderneco, mi konstatis Gravan Problemon: post Kartezio, nur elito povas kompreni la veron. Konsideru la ordinaran nuntempan homon: li ne komprenas la filozofion; li ne komprenas la sciencon. La moderna mondo kondamnas la ordinarulon al vivo aŭ tute sensignifa, aŭ sklaveca al tiu elito kiu "komprenas" kia estas la mondo. En aliaj vortoj, la vero fariĝis esotera. Religioj, aliflanke, parolas al ĉiuj. Tial mi ĉiam pensis: la religiemuloj havas pravajn instinktojn, sed malbonajn argumentojn; la sekularistoj, inverse. (En la epoko de religidevena terorismo kompreneble necesas repensi la aferon.)

Nu, por fini: mi ne restis en la sekto. Vi scias, ĉu ne, kio okazis al la jezuitoj: ili tiel bone edukadis, ke iliaj plej bonaj studentoj forlasis la eklezion. Same faris al mi John D. Snider. Antaŭ kelkaj jaroj en brokanta librovendejo mi trovis ekzempleron de lia libro en bona kondiĉo, kaj aĉetis ĝin. Ĝi kuŝas nun sur mia skribtablo, por memorigi min, de kie mi venis.

Poste komentis Kunar:

Aldonindas la rimarko ke religiaj komunumoj havas alian valorsistemon ol la "ĝenerala amaso". Tial ili ne estas fiksitaj al ties tabuoj kaj povas ĝuste rilate al la jenaj pli libere pensi. Tio ankaŭ klarigas, kial religioj unuflanke al eksteruloj faras "sklavigan" impreson (→ malpermeson de aferoj, kiuj por nemembroj estas normalaj), sed samtempe povas doni tre liberigan efikon (forigon de katenoj, kiujn altrudas la "normala" socio).

Kompreneble mi skribas laŭ propraj spertoj. Mi estas membro de relative moderna, libereca katolika paroĥo.
reen al la indekspaĝo

Sabate, 10a Julio, 2004.

KELKAJ SOBRAJ PENSOJ PRI L'AMO. La homa ekzistado diktas multajn stultajn aferojn; altan rangon inter ili tenas la ammilito inter la seksoj. Se mi estus demono, kaj volus eterne kaj subtile perturbi la homaron, mi povus elcerbumi neniun pli bonan intrigon, ol dividi la rason en virojn kaj virinojn, kaj tiam blindigi ilin unu pri la alia per speciala blindeco, simila al neniu alia — blindeco, kiu eĉ plaĉas al ili.

Eble vi spektis la 1987-an amuzan kaj bonefaritan kinaĵon, "Moonstruck", kun Cher kaj Nicolas Cage:

Ronny Cammareri: I love you.

Loretta Castorini: [polmbatas lin dufoje vizaĝe] Snap out of it!

Ne estas facile traduki "Snap out of it!" Lame ni diru eble: "Renormaliĝu!" Iuokaze, jen ĝuste mia konsilo al la enamiĝintoj de ĉi mondo.

Ĉu temas pri virina beleco? Mi rakontu al vi sperton mian. Mi estis en bazarego kie havis standon kosmetika firmao; tie estis aŭtomata diapozitiv-prezento de virinaj fotoparoj "antaŭe" kaj "poste". Mi staris tie preskaŭ duonhoron, paralizite de miro. Unu post la alia ŝminkita vizaĝo dekstre, kune kun la sama vizaĝo, maldekstre, kiel kreis ĝin la naturo. En multaj kazoj oni tute ne scius, kiel la koncerna virino efektive aspektus sen la kosmetikaĵoj. Mi vidis ankaŭ, ke tre ordinara ina vizaĝo povas fariĝi konsiderinde bela en la manoj de lerta kosmetikisto.

Mi eĉ ne mencias vestaĵojn.

Tiom pri aspekto. ¿Ĉu temas pri amo? Parodioj abundas pri la vakuo de la romantika amo. Estu viroj A kaj B, kaj estu virino: viro A tutvive apogas la virinon, savas ŝin de drakoj, oceanaj inundoj, kaj falantaj meteoroj. Viro B estas senhelpa klaŭno kun la sentemo de ĉimpanzo. Tamen la virino neas viron A favore al viro B. "Kial?" blekas la povra A senespere. Kompatoplene rigardante lin ŝi respondas, kun la mieno de astronomo klariganta ke jen! la luno ĉirkaŭiras la teron: "Mi ne amas vin." (Laŭ sciencaj — mi supozas — esploroj, por ĉiu homo estas miloj se ne milionoj da taŭgaj amantoj.)

Ĉu gravas? Certe gravas. Gravas kaj amuzas. La tuta seksa vivado de nia specio baziĝas sur sistema iluzio, kiun ni ne nur toleras, sed bonvenigas kaj eĉ postulas. Viro kaj virino ja povas esti vivpartneroj, povas ami unu la alian, povas kompreni unu la alian. Sed malofte (kiel klare videblas), kaj ne pro tio ke ili estas viro kaj virino — malgraŭ tio.

Kompreneble, mi skribas de la vidpunkto de maljuna viro (kiu tamen ne forgesis la plezurojn — kaj la mizerojn — de la iluzioj); mi invitas opiniojn de la alia duono de la homar'.

Poste komentis Kunar:

Laŭ mi, la provo pensi sobre pri amo estas same senchava kiel la provo science malpruvi religion...

Iu tre inteligenta pensanto iam saĝe skribis: Ne eblas per rezonado malakceptigi tion, kio ne per rezonado akceptiĝis. [Jonathan Swift en la mia de la 25a de Junio 2004 — la fripono citas min kontraŭ mi mem :) Kaj ne unuafoje... -KM] Laŭ mi tre trafa frazo ĉi tie.
reen al la indekspaĝo

Vendrede, 9a Julio, 2004.

Kunar, reage al mia satirbildo pri la du komputilistoj la 7an (antaŭ du tagoj), sendis ŝercon de komputilistoj pri la resto de la mondo. (Iom subtila; legu ĝin dufoje se necesas!)

"Ekzistas nur 10 specoj da homoj en la mondo: Tiuj, kiuj komprenas duuman kodon, kaj tiuj, kiuj ne."

(Vidu ankaŭ la t-ĉemizon ĉe http://www.getdigital.de/index/0x29/more/pic. Temas pri firmao de informadikistoj kiuj specialiĝis pri vendado de vestaĵoj al samprofesiuloj.)

Malgraŭ ĉiuj antaŭjuĝoj, foje spertuloj pri komputiloj ankaŭ scias kiel adekvate interagi kun homoj! ; )

Kore salutas

DĴ Kunar

Dankon al Kunar; kaj dankon ankaŭ al la diversaj homoj, kiuj kuraĝigis min dum lastaj tagoj pri la blogo.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 8a Julio, 2004.

Antaŭ kelkaj jaroj — eble dek — mi komencis suferi pro nedormemo. Mia kutima kuracisto (en sia nekomprenebla saĝeco) sendis min al psikiatro.

La psikiatro montriĝis esti psikiatrino. Fakte, ŝi estis porinfana psikiatrino. Mi dubeme klarigis mian dormproblemon; tuj ŝi testis min per longa vico da demandoj (temis pri fama psikiatra testo kies nomon mi ne memoras). Oni devis respondi al ĉiu frazo per "forte konsentas", "iom konsentas", "iom malkonsentas", aŭ "forte malkonsentas". Mi nur memoras du frazojn: "Mi interagas kun Dio" kaj "Mi estas tre grava persono".

Sciante ke mia turmentantino estas edzino de pastro, mi rimarkis bonhumore: "Se Sokrato aŭ Jesuo respondus honeste, ĉu ili trafus cerbsanaj?" Ŝi ne ridetis (psikiatroj, mi ofte rimarkis, ne havas tre disvolviĝintan humursenton). Abrupte ŝi simple diris: "Ĝi estas empiria testo" kaj rigardis min kvazaŭ diri: Tio sufiĉas scii. (Mi poste lernis, ke en la medicino empiria testo estas testo sen teoria bazo, kiu simple "funkcias", neniu scias kial.)

Mi heziteme respondis "Iom konsentas" al "Mi estas tre grava persono" (ne haveblis spaco en la formularo por doni klarigojn) kaj redonis la paperon al ŝi. Tuj ŝi turnis sin al alia "empiria" rimedo: drogo. Ŝi donis al mi pilolojn kun la instrukcioj: Prenu unu ĉiutage dum du semajnoj. Se vi sentos vin iel alie, ol kutime, tio indikos, ke la medikamento helpas vin. (Tio okazis post ne pli ol 20-minuta intervjuo inkluzive la teston.)

La medikamento donis al mi kapdolorojn, kio estis "io nova", sed ŝi verŝajne fine decidis, ke mi estas "normala". Poste oni diagnozis al mi dormapneon (fizikan nekapablon enspiri en la pulmonojn sufiĉe da aero por paca dormado), kaj nun mi uzadas specialan maŝinon por povi dormi. Sed tiutempe temis pri nura plendo al mia kutima kuracisto — ĝis la nuna tago mi ne scias, kial li sendis min al psikiatro, nek kiel mi fartis pri la empiria testo.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 7a Julio, 2004.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 5a Julio, 2004.

LA POLITIKO — fame diris (laŭdire) Otto von Bismarck — estas la arto pri eblecoj. Tio ne estas ekzakta citaĵo; estas multaj versioj. Sed la senco estas klara. Ĝuste pro tio ne justas argumenti, ke ĉar registaro A iam apogis registaron B, registaro A ne nun rajtas malapogi registaron B. La politiko estas tia! Sen provizoraj ligoj, tute ne eblas ŝtatestrado. Multaj, kiuj supraĵe defendas "politikajn" poziciojn nuntempe, trompas sin, ĉar fakte ili simple ne ŝatas la politikon. Tia malŝato estas tute komprenebla; mi mem oftege sentas min tiel. Konsideru la vortojn de la poeto Paul Valéry:

Mi rigardas politikon, politikan agadon, ĉiujn formojn de politiko, kiel malnoblajn valorojn kaj malsuprajn aktivecojn de la menso.

Tio estas honesta kaj defendebla pozicio. Sed Valéry evidente ne taksis ĝin politika pozicio.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 4a Julio, 2004.

AGER STIPULIS HORRENS. Post la irana revolucio de 1979, multaj junuloj komencis imiti la tiamajn revoluciantojn per vizaĝa stoplaro. Tiu modo daŭris ĝis la nuntempo; eble temas pri ia masklismo. Sed por mi la demando estas, kiel ili entute faras tion. Ŝajnas al mi, ke aŭ oni razas sin, aŭ ne. Kiel ili restigas la vizaĝharojn stoplaj? Ĉu ekzistas specialaj raziloj? Ĉu ili razas sin normale, tiam restas endome du-tri tagojn por ke la stoplaro kresku, poste ripetadas la procedon? Mi estas miregigita. Se iu scias la respondon, ja skribu. (Eble mem stoplarulo legas.)


Poste komentis Kunar:

Eble trankviligas vin ke ankaŭ multaj aliaj homoj havas la samajn demandojn - viroj same kiel virinoj, junuloj same kiel maljunuloj.

Pri la razado ekzistas tute diversaj kutimoj inter la kulturoj:

En Germanio, normalkaze bone razita vizaĝo estas signo de seriozeco, flegemo, civilizacio. La kliŝan krimulon oni facile rekonas per tio, ke li ne estas bone razita. Kompreneble intertempe ekzistas kontraŭa modo, sed ĝi ankoraŭ ne eniris multajn niĉojn. De viroj en certaj oficoj oni simple atendas, ke ili estas razitaj.

En Sicilio, tute male, stoplaro estas kvazaŭ necesa parto de la "ordinarvira" aspekto. Stoploj ŝajne montras, ke "sendube temas pri viro". Kompreneble ĉe viroj kun malhelaj haroj, multe pli facile percepteblas stoploj. (Ĉe blondulo kiel mi oni apenaŭ ion vidas eĉ post unu semajno; kompreneble la virinoj sentas la diferencon post maksimume du tagoj, kiam ili tuŝas miajn vangojn.)

Por subteni nian komunan teorion pri la misteraj "preskaŭraziloj": En unu jaro en Catania mi vidis nur unu viron kun vera barbo.
reen al la indekspaĝo

Sabate, 3a Julio, 2004.

Mi ofte skribis dum mia vivo: oni ne povas krei filozofion surbaze de la trovoj de la scienco, ĉar kaj la trovoj kaj la scienco mem daŭre aliiĝas, dum la filozofio okupas sin pri tio, kio neniam aliiĝas. Tio ja estas la antikva sinkompreno de la filozofio. Sed ĉu vere ekzistas io, kio neniam aliiĝas? Strikte, ne. Sed praktike, jes: la ordinara homa vivado. Sed jen tikla temo por komuniki, aparte en nia epoko.

La ordinara homa vivado estas tio, kio ebligas al ni kompreni la skribaĵojn de antaŭ jarcentoj. Sen la ordinara homa vivado — la ellitiĝado matene, la matenaj devoj, la manĝado, la necesejo, la argumentado pri la registaro, la lingvo, la mortado — sen ĉio tio nek ekzistus scienco nek plua filozofio. Kvankam ni kondutas ofte kvazaŭ ni estus nur flosantaj cerboj en pura maro de abstraktaĵoj, ni estas, finfine, sociaj bestoj. Nur kripla pensmaniero ignoras tion.

Tial mi inklinas al tiuj filozofoj, kiuj laŭ mia impreso plej tenas la piedojn sur la tero: Unamuno aparte — en la unua duono de sia Del sentimiento trágico de la vida — komprenis la neeskapeblon de la ordinara vivado. Ankaŭ la kulturantropologo Ernest Becker. La popularaj verkoj de Schopenhauer; The Life of Reason de la hispani-usona George Santayana;* unuopaj konceptoj de la pli sistemaj filozofoj — ekzemple la Allzumenschliches de Nietzsche — por mi estis interesaj.

Sed nur la nefilozofoj povas vere sperti la ordinaran vivadon kiel ion alian, ol nura ĝenado. Kaj paradokse kaj ironie, nur filozofiemuloj komprenas la gravecon (kaj la allogon) de la vivo sen filozofio. "The road not taken" (usona poeto Robert Frost) jam ne haveblas por kompari.

*George Santayana (1863-1952), The life of reason; or, The phases of human progress. NovJorko : Scribner (1953). Ofte represita. Surprize, verŝajne ne ekzistas tradukoj.
reen al la indekspaĝo

Vendrede, 2a Julio, 2004.

La 27an de Julio, 2003, mi komencis tiun ĉi blogon. Sekve la 27a de Julio, 2004, apud la fino de ĉi monato, estos unujara datreveno. Ĉi-monate do, mi devos decidi, ĉu mi daŭrigos, aŭ fermos la butikon fine de la monato.



reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.