Sendu al mi komentojn

30a Julio, 2005.

VERE HARSTARIGAJ (se preni vorton de Bertilo Wennergren) estas la malkonsentoj inter Esperantaj gramatikistoj pri vortsignifoj — se diri nenion pri lingvistikaj analizoj. Komparante la verkojn nur de Geraldo Mattos unuflanke, kaj Kalocsay & Waringhien aliflanke, oni nur malfacile rezistas la konkludon, ke pri lingvo sen denaske parolanta komunumo, simple ne ekzistas datumoj.

La intuicioj de la gramatikistoj, mallonge, tre disvarias, kaj ne haveblas la kutimaj kontroloj.

Kion fari? Mi ne scias.

reen al la indekspaĝo

29a Julio, 2005.




Laŭ Libera Folio dum programero "La Estraro Respondas" en Vilno oni demandis "ĉu UEA akceptus iujn ajn fundamentistojn, ĉu kristanajn, islamajn, aŭ judajn". Kial ne, sardone demandas mi. Ĝi jam akceptas milojn da fundamentistoj E-istaj...

Kio estas fundamentismo? Tre trafa difino en PIV2:

Reveno al supozata fundamento de ideologio, religio ks. por interpreti ties instruojn laŭvorte kaj realigi ties priskribojn en la nuno, eĉ se la ĝenerala evoluo kontraŭas ilin.

Emfazo mia.






reen al la indekspaĝo

28a Julio, 2005.

PLUS ÇA CHANGE... Denove movaduloj saltas pro ĝojo, ke favora artikolo aperis pri nia lingvo. Sed kelkaj grimacas, ĉar jam denove (en 2005!) la absurdaĵoj:

Six millions de personnes parlent aujourd'hui la langue universelle...

Komparu Sikosek, Esperanto sen mitoj, 2a eld., 2003, pĝ. 60:

... tre, tre optimisme oni povus taksi la esperantlingvanaron je maksimume 40.000 aŭ 50.000 tutmonde.

Kaj ĉu hazarde vi scias, Kara Leganto, kiel nia Claude Piron pardonas tiajn troigojn, en sia 1994-a atako al la Manifesto de Raŭmo? Li pardonas la troigojn de la movado — ĝuste la troigojn, kiuj kreis el nia lingvo ridindaĵon inter lingvaj profesiuloj — li pardonas ilin, ĉar "... tio radikas simple en la forto de la amo. Homo, kiu amegas, emas laŭdegi la amatan personon, kaj troigi ties belecon."

Tia pensado senkulpigus ion ajn. Ĉu la Kreistoj troigas kaj mensogas en sia batalo kontraŭ la valida terscienco? Ne gravas; tio nur montras la grandan amon, kiun ili havas por la Kreismo. Ĉu mi troigas kaj mensogas, rakontante pri mia vojaĝo kun eksterteruloj al Tolimano kaj reen en NIFO? Ne gravas; tio nur montras mian grandan amon por privata fantasto.

Ĉu estas ia espero? Se ni daŭre ridindigas nin movade, neniu traktos nin serioze lingve. Tio estas mia plendo kaj pledo — sed probable vana.

reen al la indekspaĝo

27a Julio, 2005.

Kara Onklo Andanto:

Ĉiuj studas cerbmalsanon kaj malfeliĉon. Neniu studas cerbsanon kaj feliĉon. Kiel oni povas kompreni nur unu flankon de duflanka monero?

Raciemulo en Racine

Kara Raciemulo:

Cerbsano estas la konduto de plej multaj homoj, kiuj iam vivis, nun vivas, aŭ estontece vivos: ege demokratia afero, bedaŭrinde nekonebla pro manko de datumoj.

Feliĉo estas seka T-ĉemizo je varmega tago. Cetere, nur maljunuloj povas esti feliĉaj, ĉar neniu atentas ilin.

Via

Onklo Andanto.



reen al la indekspaĝo

26a Julio, 2005.

LA NOVA BURĜECO. Pri la nimbuloj de la mondo kiu krom idioto plendus? Ĉu ili ne estas ĝisoste bonaj? Memkontentaj ili ja estas: ili havas nur pravajn opiniojn; kritikimunajn oni ne povas akuzi ilin pri io ajn.

Fondiĝis lastatempe la Humanista Frakcio de SAT. Ĝi kredas je civilizeco, klereco, edukiteco, homamo, amikemo, pacemo, toleremo, afableco kaj ĝentileco. Mia Dio! Ĉu ili pretervidis ion? Ili sendube ankaŭ lavas la manojn antaŭ ol manĝi, kaj ne forgesas nutri la katon.

Certe nun la malhelaj fortoj de la mondo tremos en ĉiuj siaj membroj...

reen al la indekspaĝo

25a Julio, 2005.

Mia bofrato, stiranta la boaton en la havenon de Mexico Beach du semajnojn post la alteriĝo de la uragano Dennis, kies centro pasis 150 km for. En la fono videblas iom da ventodamaĝo, sed kiel dirite antaŭe, la kabo ĉiam parte protektas la regionon kontraŭ la ventegoj. La precipa risko estas alta akvonivelo, por kio oni povas relative facile prepari.

La semajno en Florido tre agrablis kiel kutime, malgraŭ la kunesto ĉi-foje de ĉiuj 5 nepinetoj! Mia bofilo flugis tien mardon, do entute ni havis 4 plenkreskulojn por varti la infanojn; aldone mia bofrato (tiu en la foto) kaj bofratino loĝis en apuda domo kaj helpis.

Mi ne povas esprimi kiel ĝojigas min viziti Floridon. Mi plenkreskis precipe tie, kaj kiom da "radikoj" mi havas, mi havas tie.

La vetero sunemis malgraŭ sporadaj pluvoj, kun tre trankvila maro. Ni marfiŝis dufoje sed senkapte. Ni revenis hieraŭ Kansasen.

reen al la indekspaĝo

11a Julio, 2005.

Hodiaŭ mi traktas Kunar kiel gastbloganton kaj permesas al li "havi la lastan vorton" pri nia lastatempa temo, ĉar alie neniam plenmelkiĝos la bovino...! (Ŝajne li ja forte asertas, kiel antaŭe Markus, ke la germana ja perdas utilajn distingojn pro la anglaj pruntaĵoj; tio estas grava punkto.)

Cetere, mi kaj mia edzino nun preparas nian ĉiujaran vojaĝon al Florido. (La centro de la uragano Dennis alteriĝis proks. 150 km okcidenten de la regiono de nia plaĝdomo, kiu kiel kutime relative bone fartis pro la protekto de la Kabo San Blas kontraŭ la ĉiam deorientaj ventegoj; vidu la mapojn ĉe 11a Novembro, 2004. Do mi supozas, ke nia domo restas stara.)

Sekve mi ne blogos dum unu, du semajnoj. Ĝis!

* * *

NEOLOGISMOJ KAJ LINGVOJ, PARTO 2 (Gunnar Fischer)

Saluton!

"Kiel diferencas 'event', nun sentata kiel indiĝena vorto en via ekzemplo, disde 'Nase' (nazo) kiu iam antaŭe trairis tiun saman procezon?"

La grava kvalita diferenco konsistas el tio: "Event" oni prononcas (kvazaŭ) angle, do "i-'wänt", dum la prononco de "Nase" aŭ ĉiam estis aŭ iam iĝis konforma al la germana prononcmaniero.

La transprenon de anglalingva esprimo ĉiam akompanas la klarigoj (aŭ almenaŭ la pensoj), ke

1) oni ne rajtas ŝanĝi la skribmanieron aŭ prononcon de tiu vorto, do adapti ĝin al la reguloj de la germana lingvo - tio estus "falsigo", "fuŝado"

2) oni devas transpreni vortojn el la angla por novaj aferoj, ĉar neniu rajtas elpensi novan germanan vorton

3) oni devas transpreni vortojn el la angla por novaj aferoj, ĉar neniu rajtas plivastigi la signifon de ekzistantaj germanaj vortoj

Ĉu tiu opinio pri lingvoj estas racia el la vidpunkto de lingvisto? Se homoj kritikas senpripensan (!) transprenon de anglalingvaj vortoj, tiam ili alcelas tiun opinion.

"Mi insistas, ke la disvastiĝo de la angla ne estas perforta afero."

Ne intermiksu la eniron de anglalingvaj vortoj en la germanan kun la disvastiĝo de la angla lingvo!

"Kvankam eble al la nuna generacio ĝi ŝajnas perforta, ĝi rezultas de milionoj da sendependaj decidoj de la lasta kaj antaŭlasta generacioj."

Pri tiu punkto ni verŝajne ĉiam restos malsamopiniaj. La angla lingvo estas deviga fako en la lernejo en Germanio. Tial hodiaŭ neniu havas elekteblon, ĉu lerni la anglan aŭ ne. Krome mi forte dubas, ke milionoj da homoj sendepende (!) decidas. La fenomenoj de "memfortiga efiko" kaj "premo de la amaso" ne estus klarigeblaj, se tiu teorio ĉiam validus.

Ne intermiksu la disvastiĝon de la Usona kulturo kaj de la angla lingvo!

"Aliflanke, se perdiĝas utilaj distingoj, tio ja estas malbona afero. Necesas montri, ke tio okazas, en la kazo de la nuntempe angle-influataj eŭropaj lingvoj."

La "Asocio 'Germana Lingvo'" (Verein Deutsche Sprache, VDS) interalie donas kvin ekzemplojn por eksterordinare ĝenaj anglaĵoj: event, kids, statement, highlight, service point.

Ĉiuj kontentigas i.a. kriteriojn, pri kiuj vi parte jam atentigis:

1. La esprimo devas aparteni al la ĉiutaga lingvo, do ne aperi kiel baldaŭ ŝanĝanta modovorto.

2. Devas jam ekzisti minimume du pli precizaj vortoj: Ereignis, Großereignis, Vorfall, Vorgang, Vorkommnis, Begebenheit, Geschehen, Abenteuer (anstataŭ "event"); Kinder, Kleine, Jugendliche, Gören, Rangen (anstataŭ "kids"), Erklärung, Rede, Aussage, Stellungnahme, Darlegung, Darstellung, Gutachten, Ansicht, Äußerung, Mitteilung (anstataŭ "statement"); Glanzlicht, Glanzpunkt, Gipfel, Markstein, Prachtstück, Zierde, Schmuckstück, Höhepunkt (anstataŭ "highlight"); Auskunft, Information, Anlaufpunkt (anstataŭ "service point").

"La aserto ke 'la germanan lingvon ŝajne multaj Germanoj ne plu akceptas kiel esprimkapablan, modernan lingvon' sonas al mi kiel ioma troigo, sed mi ne estas germano."

Tiun prijuĝon mi ne faras pro nenio; ĝi estas la resumo de miaj spertoj. Tiel parolis studentoj en la universitato pri la germana; tiel oni argumentas, kiam temas pri la transprenado de anglaj vortoj (kiel menciita supre); tiel oni argumentas por anglalingva edukado en Germanio ("unue limigita al certaj fakoj").

"la problemo pri la germana nuntempe estas, ke alinacianoj ne lernas ĝin."

Ankaŭ pri tio asocioj kiel la VDS cerbumas. Laŭ ĝi kulpas la Germanoj mem - varbado por la germana lingvo apenaŭ okazas. Kaj se oni eĉ ne postulas de eksterlandanoj, kiuj venas Germanien (eksterlandaj studentoj ekzemple), ke ili lernu la germanan lingvon, kiel iu ajn lernu ĝin? Kompreneble la germana ne estas "mondolingvo", sed aliflanke ĝi estas (relative) granda kaj ekonomie forta.

Projektoj kiel "SignandSight" nur reprezentas unu pensoskolon, da kiuj ekzistas pluraj en Germanio. Multaj aliaj homoj pledas por diversaj formoj de multlingvismo aŭ por aŭtomata tradukado, malmultaj por planlingvo...

Uzi la anglan ne signifas, ke ĝenerale "homoj akceptas la anglan kiel Eŭropan lingvon" sed montras, ke homoj, se ili entute regas fremdan lingvon, plej verŝajne iom komprenas la anglan. Tio estas la rezulto de jardekoj da deviga instruado.

La fremdecon, kiun vi sentas, multaj aliaj same sentas pri la "internacia" angla; pro tio ĝi ĝis nun ne sukcesis transpreni la "identigan" taskon, kiun Eŭropanoj kiel mi atendas de Eŭropa lingvo. (Nu, lingvoj kutime ne kreas identecon, sed reflektas ĝin... tiam mi diru, ke la "internacia" angla ne sukcesas reflekti Eŭropan identecon.)

Eble la diferencoj inter "la plej verŝajne funkcianta rimedo" ("ni ja ne havas ion pli bonan...") kaj "Eŭropa lingvo" ("tio estas parto de ni") estas nur nuancoj. Sed mi daŭre vidas ilin.

Kore salutas

DĴ Kunar
http://www.muenster.de/~kunar/

reen al la indekspaĝo

10a Julio, 2005.

Tro da seriozaĵoj lastatempe...

Nu, la NASKanoj nun "ĝuas sin" (kiel diras ni anglalingvanoj) en Brattleboro, Vermonto, Usono (pri NASK vidu ĉi tie), kun partoprenado de la Ges-roj WENNERGREN (vidu BBBlogo, hieraŭa blogero). Tuj oni ekdiskutas besteton (vidu la NASK-faskon n-ron 3), kiu oftas en orienta Usono, kaj kiel nomi ĝin en nia lingvo. Stulte, nur post kiam mi metis komenton en la BBBlogon, mi ekmemoris kontroli ĉe la mamuloj de Wouter Pilger, kaj tie trovis "tamiaso @ Amerika stri-sciuro; ĉipmunko Tamias striatus". La sobriga penso venis al mi en la kapon, ke multaj laboremuloj faras multon por nia lingvo, tiom sendanke, ke ni eĉ forgesas profiti ilian laboron...


Jen kelkaj pluaj neseriozaĵoj...

reen al la indekspaĝo

9a Julio, 2005.

Skribis Kunar pri neologismoj kaj lingva purismo:

Kara Ken,

Via enskribo de la 7a de julio meritas pli longan komentadon.

Pri la difino de "sinonimo": Mi lernis ke sinonimaj vortoj havas tre similan, sed ne ekzakte saman signifon. Ofte ja eblas uzi plurajn, sed en certaj situacioj nur kelkajn aŭ unu el ili.

Troviĝas kaj rigoraj kaj malrigoraj difinoj; PIV2 donas ambaŭ, aldonante ke difino kiel la via plej oftas. Kiel ekzemplon de perfekta sinonima paro ĝi donas 'gazono'/'razeno'. Tio laŭ mi estas bona ekzemplo, ĉar malfacilas vidi eĉ etan stilan diferencon. Male la ekzemploj de Piron: 'aŭtodidakte' ekzemple malsamas ol 'memlerne' stilnivele. Se oni elektas skribi/diri 'birdscienco' anstataŭ la internacie rekoneblan 'ornitologio' devas esti laŭ mi ia speciala komunikcelo.

Mia intenco estis substreki ke ĝuste la neperfektaj sinonomoj havas komunikan valoron — ideo, kiu ŝajne ne envenas la kapon de Piron. Almenaŭ li ne mencias ĝin.

Malkiel Piron, MALOVEC distingas (Gramatiko de Esperanto 7.1) inter neologismoj kaj fakterminoj surbaze de eventuala oficialigo, skribante pri la lastaj, ke "multaj el ili neniam estos oficialigitaj, tamen ili ne estas neologismoj, ili simple havas specialan taskon en la lingvo". Ekzemploj de fakterminoj estas glicerino, ŝafto, vulkanizi. En kelkaj kazoj Piron eĉ atakas fakterminojn, kiel mono-, pediatro, aŭtoktona, diakrona, eŭfonia k.s.

Laŭ mi la grava demando ne estas, ĉu Esperanto bezonas neologismojn, sed kiom multajn kaj por kio. Se vi parolas pri literaturo - neniu diskuto necesa, tie ili bonvenas. Krome modesta nombro da neologismoj ĝenerale ne malhelpas. Kiom ridinde, ke Idistoj ankoraŭ hodiaŭ asertas, ke en Esperanto nur ekzistas la vorto "malsanulejo" kaj ne "hospitalo"!

La demando tamen estas, ĉu je la komenco ne helpas, se eblas esprimi sin per du vojoj: neologismo aŭ kunmetaĵo.

Ĝuste! Mia revo pri Esperanto estas, ke ĝi laŭgrade ensorbu la plej bonajn trajtojn kaj la plej subtile nuancitajn vortojn de aliaj lingvoj.

Tie mi vidas certan avantaĝon de Esperanto kompare al lingvoj, kiuj postulas tujan lernadon de multaj diversaj vortradikoj por pli fajna esprimkapablo. (Tio kompreneble nenion diras pri la beleco de la angla kiel literatura lingvo.)

Atentu tamen, ke tiaj movadoj, kiujn vi kondamnas kiel "lingvopurismajn", ofte havas tute aliajn agokialojn. Se nur temus pri reciproka influado de lingvoj (kiu reale ofte okazas sufiĉe unurekte de la prestiĝa lingvo al la aliaj) kaj enkonduko de neologismoj por novaj aferoj, tiam kelkaj fenomenoj restas malklaraj por mi rilate al la germana:

1) Anstataŭ la germanan vorton "Rasierwasser" oni nun preskaŭ nur renkontas "Aftershave". Se jam antaŭe ekzistis vorto por tio, kie restas la kialo por nova esprimo (krom "preferinda, ĉar negermana deveno")? Aliaj ekzemploj: Torwart/keeper, Zeitlupe/slow motion. Aŭ ie kaŝiĝas signifodiferenco, kiun mi ne kaptis, aŭ via teorio ne klarigas tion.

Kiel mi provis klarigi al Markus (hieraŭa blogaĵo), se lingvo nur anstataŭigas unu vorton per alia, eble origine fremda, nenio perdiĝas. Tio okazis multfoje en la historio de ĉiu mondgrava lingvo. Gravas nur (laŭ mi) se perdiĝas utilaj distingoj, kiel okazus, se fremda vorto anstataŭigus plurajn indiĝenajn vortojn, kiel (ŝajne) en kelkaj ekzemploj de Markus. (Sed tiam ne estas forta argumento kontraŭ fremdaj vortoj, ĉar lingvo povas perdi utilajn distingojn ankaŭ interne, senhelpe de fremdaj vortpruntoj. Fakte tio estas unu rezulto de malbona edukado.)

2) Foje aperas ŝajne angladevenaj vortoj, kiun tamen iuj Germanoj elpensis kaj kiuj, se entute, ekzistas en la angla nur kun tute alia signifo: Handy, Smoking, Showmaster... la ĉefa kritiko kontraŭ tiuj vortoj estas, ke ili ne atentas la prononcon de la germana, sed de la angla (kvankam kompreneble apenaŭ iu Germano prononcos ilin kiel denaska parolanto de la angla). Kial aperas vortoj, kiuj por granda parto de la parolantaro estas malfacile aŭ ne ĝuste prononceblaj kaj/aŭ skribeblaj? Kie estas la utilo en tio (krom denove "prestiĝo")?

Tipe okazas, ke fremda pruntaĵo perdas sian originan signifon kaj elparolon. Tipaj ankaŭ estas artefaritaĵoj. (Sen ĝuste tio, la nuntempa angla, kies vortprovizo estas 2/3-e francdevena, ne ekzistus.*) Nur ne forgesu, ke nenio diktas, ke tiaj kreaĵoj daŭru. Novaj vortoj estas unu afero; provizoraj laŭmodaĵoj estas alia.

Kelkaj lingvokomunumoj longtempe batalis por tio, ke siaj respektivaj lingvoj ne plu estu konsiderataj "kamparanaj dialektaĉoj" aŭ malpermesataj. Mi demandas min, ĉu nun venas la turno reen, ĉar la germanan lingvon ŝajne multaj Germanoj ne plu akceptas kiel esprimkapablan, modernan lingvon. Mi ne asertas, ke mi scias la respondon, sed male ĝojus pri klerigaj klarigoj viaflanke.

Kore salutas

DĴ Kunar

La aserto ke "la germanan lingvon ŝajne multaj Germanoj ne plu akceptas kiel esprimkapablan, modernan lingvon" sonas al mi kiel ioma troigo, sed mi ne estas germano. Mi nur povas prezenti mian impreson: la problemo pri la germana nuntempe estas, ke alinacianoj ne lernas ĝin. Pro tio estiĝis retejoj kiel SignandSight, kiuj havebligas la germanlingvan gazetaron en la angla, ne tiom por anglalingvanoj, kiom por aliaj eŭropanoj. Tio estas rimarkinda disvolviĝo, ĉar ĝi klare indikas, ke la angla komencas akceptiĝi kiel komuna eŭropa lingvo.

Mi ripetos tion, kion mi ofte diris: tio NE estas "venko" por ni anglalingvanoj. La angla de SignandSight estas tre bona; tamen oni sentas ian subtilan fremdecon. (Ekzemple "feuilleton" estas vorto preskaŭ neniam aŭdata en Usono; pri Britio kaj la BK-aj landoj mi ne scias.) Multe malpli bona estas la ordinara ĉiutaga "internacia angla".

*Multaj ŝajne misopinias, ke temas nur pri "altnivelaj" anglaj vortoj; sed miloj da tute ĉiutagaj vortoj kiel face, table, chair, castle, honor, courage, season, manner, study, feeble, poor, ... estas francdevenaj.
reen al la indekspaĝo

8a Julio, 2005.

Du leteroj hodiaŭ pri lingva purismo (hieraŭa blogtemo). Mi aperigas (kun komentoj) unu hodiaŭ, la duan morgaŭ.

Skribis Markus REINOLD el Kolonjo, Germanio:

Saluton Ken!

... Mi regule legas vian blogon kaj nun volas komenti vian lastan pri lingva purismo, ĉar ankaŭ en mia lando nun ekzistas asocio, kiu celas defendi la germanan lingvon kontraŭ la angla influo. Ĝi estas la "Verein Deutsche Sprache"). La kunfluon de la germana kaj angla lingvo oni ĉi tie nomas "Denglisch" (deutsch + englisch).

Cetere eĉ Hitler estis kontraŭ lingva purismo, ĉar en 1943, se mi ne eraras, li malpermesis asocion por la germana lingvo, kiu jam antaŭ la jaro 1933 ekzistis, kaj kiu daŭre engermanigis ĉiujn vortojn eĉ jam delonge akceptitajn. Ekzemple elpensis ili "Treibling" (de "treiben" = peli, movigi) anstataŭ "Motor". En letero al tiu asocio legeblas: "Hitler ne ŝatas la trudan engermanigon". Hitler kaj la nazioj fakte uzis fremdajn vortojn por ŝajnigi malbonajn aferojn bonaj, ekzemple "Konzentrationslager" (= koncentrejo), kiu fakte estis mortigejo.

Ŝajne mi eraris, kaj eraris serioze, pri lingva purismo en Nazia Germanio: mi nun vidas kaj la eraron kaj ĝiajn kaŭzojn (pri kiuj mi ne deflankiĝos tamen...). Ja pardonu min.

Kiam oni vizitas Germanion, oni tuj rimarkas, ke ne nur la reklamoj estas en la angla, sed ankaŭ multaj magazenoj havas anglajn nomojn. Tamen tio ne signifas, ke germanoj bone parolas la anglan. Male. Enketo montras, ke la plejmulto aŭ ne komprenas aŭ miskomprenas la anglajn sloganojn de la reklamo. La parfum-magazeno Douglas ekzemple havis sloganon "Come in and find out" kaj la homoj diris, ke tio signifas "Envenu, kaj trovu denove la elirejon". Regiona energifirmao havis la sloganon "One Group. Multi Utilities" kaj la traduko popola estis "Unu grupo. Multaj instrumentoj." - "Drive alive" de Mitsubishi ili tradukis al "Supervivu en nia aŭto". En granda ĉeno de bakejoj ili vendis dorsosakojn, kiuj nomiĝis "body bags".

Tiu asocio "Verein Deutsche Sprache" precipe ekzistas, ĉar lastatempe pro la varbado kaj pro la televido anglaj vortoj amase venas en la germanan lingvon kaj ankaŭ ŝanĝas la germanan gramatikon. Multaj lingvistoj diras, ke tio riĉigas la germanan lingvon, tamen estas fakto, ke ekzemple

• "event" anstataŭas la du vortojn "Ereignis" kaj "Veranstaltung" (oni nenie pli aŭdas aŭ legas tiujn vortojn kaj eĉ ĉiu simpla kantado en loĝejo por maljunuloj iĝas "mega-event")

• "job" anstataŭas eĉ kvar vortojn: "Arbeit", "Anstellung", "Aufgabe" kaj "Beruf"

• "ticket" anstataŭas "Fahrkarte", "Eintrittskarte", "Strafzettel" (plej ofte "Knöllchen"), "Alarmmeldung"

Antaŭ kelkaj tagoj en la metroo mi aŭdis du junulojn paroli. Unu diris al la alia: "Kio estas 'event' germane?" - kaj la alia respondis: "'Event'? Ĉu ĝi ne estas germane?"

Tiel la nombro de la vortoj en la germana lingvo malpliiĝas. Tute ne temas pri riĉigo. Riĉigintaj estis la vortoj "E-Mail", "timing", ... ktp... Vortoj, kiuj tiel ne ekzistis antaŭe.

Vi tezas, ke kiam lingvo prenas vortojn el fremdaj lingvoj, ĝi, perdante tiel siajn proprajn vortojn, malpliriĉiĝas. Sed vi mem koncedas, ke vorto, fremda por la nuna generacio, indiĝenas por la sekva. Ne temas do pri perdado, nur pri ŝanĝiĝado. Kiel diferencas 'event', nun sentata kiel indiĝena vorto en via ekzemplo, disde 'Nase' (nazo) kiu iam antaŭe trairis tiun saman procezon?

Se aliflanke vi volas argumenti, ke la germana perdas utilajn distingojn (kiel implicas kelkaj viaj ekzemploj), tiam vi ja havas argumenton.

Vi certe pravas, se vi diras, ke ne temas pri raciaj argumentoj. Ili ja estas treege emociaj. Sed ĉu ekzistas ne-emociaj argumentoj, se temas pri lingvo?

Jes, ĝuste pro tio ekzistas lingvoscienco, lingvistiko. Se oni studas la tratempan disvolviĝon de lingvoj, oni trovas, ke ege baldaŭ la origino de tiu kaj tiu vorto ĉesas gravi por la parolantoj, aŭ eĉ sciiĝi. La lingvo antaŭenmarŝas; la sentoj provizoras. Neniu grava lingvo sur la tero restis "pura" en la senco ke ĝi neniam influiĝis de aliaj lingvoj. Kelkaj — la japana, la turka, la persa kaj la angla mem ekzemple — efektive transformiĝis de aliaj lingvoj.

Ankaŭ lingvistoj havas emociojn! Ni scias ekzemple, ke la eraroj de hieraŭ estas nun tute bona lingvouzo. Sekve ni scias, ke eraroj de la nuntempo, se ili daŭros, iam estos jam ne eraroj. Tielas. Ankaŭ nin agacas la eraroj! Sed samtempe ni scias, ke pli gravas vero, ol iluzioj.

Mi estas kontraŭ purismo, kiel cetere ankaŭ la asocio "Verein Deutsche Sprache", sed mi ankaŭ estas kontraŭ tiu trudo de la televido kaj la reklamo premi perforte novajn anglajn vortojn en la germanan lingvon, kiuj anstataŭas kelkajn jam ekzistantajn vortojn. La plejmulto ja entute ne komprenas tiujn novajn vortojn, ĉar ili ne bone parolas la anglan.

La novaj vortoj, kiuj vere enradikiĝos (multaj ne restos; ja ne ĉio nova estas ŝanĝiĝo), iam estos germanaj vortoj, ne nepre kun la originaj anglaj signifoj. 'Event' estas bona ekzemplo. Ĝi ne estas "vere" angla, kompreneble: latine 'eventus' > malnovfrance 'event' > angle 'event' (eble > germane 'event'). Vortoj saltas de lingvo al lingvo.

Ĉiam oni diras "perforte". Mi insistas, ke la disvastiĝo de la angla ne estas perforta afero. Kvankam eble al la nuna generacio ĝi ŝajnas perforta, ĝi rezultas de milionoj da sendependaj decidoj de la lasta kaj antaŭlasta generacioj. Mi miris mian tutan vivon, ke la cetera mondo tiom emas al usona populara kulturo. Sed neniam laŭ mia scio oni tenis revolveron al la kapo de iu, kaj ordonis "Parolu la anglan!" "Aŭskultu rokon!" "Spektu usonajn filmojn!" ktp. Laŭ mi la konflikto ne estas inter Usono kaj la cetera mondo, sed inter sociaj klasoj.

Kaj la plej bone kaŝita sekreto en la mondo estas, ke ankaŭ Usono aliiĝis kaj aliiĝas pro Tutmondiĝo — laŭ iuj pensistoj, eĉ pli ol Eŭropo.

Se temas pri Esperanto, ja estas tute alia situacio, ĉar laŭ konstruo Esperanto vivas pro kaj per fremdaj influoj. Kaj ĉiu nova vorto estas esperantigata.

La letero iĝis pli longa ol mi intencis. Mi do finos ĉi tie.

Amike, M@rkus~~~

Estas do du sintenoj: prunteprenado riĉigas lingvon, kaj prunteprenado malriĉigas lingvon. La dua sinteno estas unugeneracia, la unua, stabila por la longa daŭro. Ŝajne la sento, ke lingvo malpliriĉiĝas pro prunteprenado de fremdaj vortoj estas relative moderna fenomeno: la 16-jarcenta fervora lingvopuristo Jan van Hout (1542-1609) konsideris germanajn vortojn pliriĉigilo por la nederlanda kaj maloponis ilin. Kiam komencis verki Chaucer en Anglio jarcenton antaŭe, li ne reiris al la Anglosaksa lingvo, sed senĝene akceptis la francan heredaĵon, kaj ekfondis la Nov-Anglan.

Aliflanke, se perdiĝas utilaj distingoj, tio ja estas malbona afero. Necesas montri, ke tio okazas, en la kazo de la nuntempe angle-influataj eŭropaj lingvoj.

reen al la indekspaĝo

7a Julio, 2005.

SCHIFFMAN PRI LINGVA PURISMO (artikoleto)

En la tuta mondo, krom en Esperantio, literaturamantoj laŭdas riĉajn multtavolajn lingvojn kiel la angla aŭ la brazilportugala. En Esperantio, oni kondamnas ilin. Jen kion Claude PIRON, unu el niaj plej popularaj aŭtoroj, skribis (1989; dua 1997-a eldono pĝ. 85) pri la angla lingvo, post rutina denunco de diversaj esperantaj neologismoj:

Ia ŝpara principo regas en la plimulto de la lingvoj. Ne en ĉiuj, konsentite. La angla, ekzemple, tute ne havas ĝin: ĝi amasigas sinonimojn kaj tavolojn diversepokajn sen honto kaj hezito, tiel larĝigante la distancon inter la sociaj klasoj.

Mi ignoros la ideologio-dependan lastan frazon. [1] Precipe gravas la nocio "sinonimoj".

Unu el la principoj, kiujn oni lernas en elementa lingvistika kurso, estas, ke lingvoj abomenas sinonimojn. Se ekzistas en lingvo pro historiaj kialoj du semantike apudaj vortoj, post sufiĉe da tempo la lingvo trovos ian utilecon en la kontrasto. Se ne, unu el la konkurantoj malaperos. Fakte en la angla lingvo (pace Piron) preskaŭ ne ekzistas sinonimoj. Preskaŭ ĉiam estas minimume stilaj aŭ nuancaj diferencoj. En elementaj lingvistikaj klasoj oni ofte nur povas oferti couch kaj sofa (ambaŭ 'sofo') — kaj eĉ pri tiu paro, estas kutime studentoj kun la opinio, ke estas subtila stila diferenco inter eĉ tiuj (sofa taksiĝante kutime iomete pli prestiĝa).

En La bona lingvo oftege aperas la esprimo "la reala Esperanto". Kiaj psikologiaj statoj motivas lingvan purismon? Kiuj lingvoj trairis tiajn movadojn? Kun kiaj rezultoj?

Unu fakto tuj reliefiĝas: lingvopurismo devenas ne de lingvistikaj principoj, sed de ideologiaj konvinkoj, kutime politikaj. Malferma antiintelektismo ankaŭ ludas rolon. Tia estis la lingvopurismo en Koreio (Norda kaj Suda). Norda Koreio tamen, post periodo de lingvopurismo, kiam oni provis tute aboli la ĉinajn skriberojn, en la 60aj jaroj devis pro praktikaj kialoj moderigi sian pozicion. En la Sudo, klare videblas, ke la unusola vere lingvistika argumento apogis ne purismon sed la ĉinajn skriberojn (kiujn oni uzu kune kun la Hangulo): en la korea (kiel en la japana) estas multegaj ĉinoriginaj vortoj, kiuj same sonas. Tre utilas povi skribi ilin malsame. En 1998-a publika sondo, preskaŭ 76% el la respondantoj opiniis, ke la ĉinaj skriberoj devus instruiĝi en la elementaj lernejoj. La deziro senigi la korean de japanaj vortoj estas komprenebla; sed eĉ tiurilate la argumentoj estas same nelingvistikaj kaj fakte ofte sensencaj: fremdaĵoj "minacas detrui la nacian psikon" k.s.[2]

La sperto de Germanio dum la naziista periodo ne bezonas komentojn. Ĝi ne estis tute nova, sed radikis en Herder kaj Fichte, homoj kiuj influis ankaŭ al popoloj negermanaj. Tre ofte, lingva purismo estas parto de ĝuste tia ŝovinismo kaj naciismo, kies kontraŭstaron oni atendus de la E-istoj. En la kazo de Esperanto, al kiu mankas nacio, temas pri 'esencismo', la kredo ke

"lingvoj estas klare difinitaj, bordhavaj, aŭtonomaj sistemoj, kiuj respondas rekte al kulturaj identecoj" (Jaffe 1999: 120-121, trad. mia).

Lingva purismo en Kroatio vigliĝis post la disfalo de Jugoslavio, kun la pure loka celo, forigi serbaĵojn. Lingva purismo en Francio nuntempe evidentas: oni oponas "Franglais" kaj la registaro eĉ subvencias la movadon diversmaniere; ironie, proksimume 2/3 el la angla vortprovizo estas historie franca! (Mi ne plendas.)

Estas purismaj tendencoj inter parolantoj de la kurda. Ili aperas en Paragvajo, lando nuntempe oficiale dulingva (la hispana kaj la gvarania); en Nov-Gvineo; en Irano; en Irlando. Multaj lingvokomunumoj trairis ĝin; multfoje ĝi kaŝas sin ne tre zorge sub la etikedo "lingvoplanado" sed preskaŭ neniam vere sukcesas kaj preskaŭ neniam ĝuas la aprobon de kleruloj, kiel okazas en Esperantio.

Ŝajne lingvopurismo plej sukcesis en Islando. Ekzistas Islanda Lingvo-Komitato kiu gvidas registarajn instancojn. La rezulto estas, ke laŭdire 'telefono' estas simi, 'komputilo' estas tolva, 'supersona' estas hljodfrar ktp. — ĉiuj vortoj el la indiĝena vortstoko (kvankam kompreneble la antikvuloj ne rekonus ilin). Leksike do la islandanoj sukcesis detranĉi sin disde la tuta cetera mondo. Se ni tre energie laboros, eble ni povos simile efiki sur Esperanto... [3]

Harold Schiffman, profesoro pri dravidaj lingvistiko kaj kulturoj ĉe la University of Pennsylvania, skribas [4], ke malantaŭ ĉia lingvopurismo ekzistas kredsistemo, kiu inkluzivas iujn aŭ ĉiujn el la jenaj eroj (trad. mia):

• Kredo, ke ekzistas ie, eble en la pasinteco, aŭ en specifa teksta tradicio, stato de 'pureco' al kiu la lingvo povas strebi, aŭ reiri;

• Kredo, ke estas homoj kun specialaj scioj, kapablaj fari decidojn pri tio, kio estas pura kaj kio ne estas pura;

• Kredo, ke pureco estas bonaĵo, kapabla renovigi aŭ fortikigi la moralan teksaĵon de la lingvo, de ĝia lingva kulturo, aŭ de ĝiaj parolantoj; pureco/purismo do estas sava rimedo; ...

Li daŭrigas:

Purismaj movadoj sporade venas kaj malaperas, ili kreskas kaj malkreskas.... Ili ofte rilatas al ŝanĝoj en la socia ordo, aŭ leviĝas kiam potenc-rilatoj estas redifinataj. Ili ofte estas tre nesciencaj, dependaj je dubindaj ideoj pri tio, kio estas indiĝena kaj kio ne estas indiĝena. Sekve multaj facetoj de tia movado "fuŝiĝas" pro nescio pri la historio de diversaj vortoj, aŭ ĉar ĝi fariĝas tro kompleksa por resti konsekvenca.

Ĉu la punktoj de Schiffman validas ankaŭ por la Esperantista lingvopurismo, Vi devos juĝi por Vi mem. Mi jam voĉdonis...

Cetere, se iu kredas, ke Zamenhof aprobus lingvopurismon inter E-istoj, tiun eraron jam frue korektis KALOCSAY (1925). Ja ofte oni diras, kun pli ol guteto da trafeco, ke Zamenhof kreis pli da siatempe "ne necesaj" neologismoj, ol iu alia unuopa E-isto!

NOTOJ

[1] Aŭstralio ofte estas nomata lando preskaŭ sen sociaj klasoj. Ĝi parolas la anglan. Cetere mi tute ne konas "ŝparajn principojn" kiuj regas plej multajn lingvojn .

[2] Estas artikolo pri la koreia kazo kaj multe da referencoj ĉe http://www.fortunecity.com/victorian/exhibition/605/page31.html

[3] La islanda estas ekstrema kazo; sed tre ofte, ankaŭ Esperanta kunmetaĵo ege malpli rekoneblas ol Esperanta neologismo. Mi mem ekzemple lernis traduki la anglan "retarded" (por priskribi ekzemple infanon naskiĝintan kun cerbdamaĝo) per malfruiĝinta. Sed ĝis nun mi neniam sukcesis komprenigi al alia Esperantisto, kion mi volas diri per tiu vorto, kaj devis uzi la anglan kiel klarigilon.

[4] http://ccat.sas.upenn.edu/~haroldfs/540/handouts/emotion/sentimen/node5.html

REFERENCOJ

JAFFE, Alexandra, 1999. Ideologies in action : language politics on Corsica. Berlino kaj Nov-Jorko : Mouton de Gruyter. (= Language, power, and social process 3)

KALOCSAY, Kálmán, 1925. Leterkesto de Literatura Mondo, Aprilo 1925. Rete havebla ĉe http://www.tekstoj.nl/lm/lm25-4/leterkesto.html. Pseŭdonimo "Kopar".

PIRON, Claude, 1989. La bona lingvo. Vieno kaj Budapeŝto : "Pro Esperanto" / Hungara Esperanto-Asocio. Dua eldono, 1997, Vieno : IEM.
reen al la indekspaĝo

6a Julio, 2005.

Roel HAVEMAN daŭrigas sian surretigadon de Literatura Mondo, atinginte nun februaron 1923. Multo tie leginda.

reen al la indekspaĝo

4a Julio, 2005.

Mi retlegis en la Pollanda gazetaro citaĵon de tiulanda Ĉefministro Marek Belka. Studentoj demandis al li, ĉu post la elekto li volus deĵori kiel parlamenta deputito por la opozicio:

"Nepre ne; la opozicio estas kvaroble pli stulta ol eĉ la plej azena registaro; ilia sola funkcio estas difekti. Se mi estus parto de la opozicio, mi probable tranĉus al mi la pojnojn."

Vere, kompare kun tiaj diroj, usona politiko enuigas ...

reen al la indekspaĝo

3a Julio, 2005.

LIBRODEDIĈOJ (honestaj, sed neniam vidotaj):

• Mi dediĉas tiun ĉi libron al miaj karaj familianoj, malgraŭ kiuj mi jen sukcesis fari ion dum mia vivo.

• Mi dediĉas tiun ĉi verkon al miaj multaj kolegoj, kies konsilojn kaj plibonigojn dum mi prilaboris la manuskripton, mi tute ignoris.

• La verkon, kiun Vi vidas antaŭ Vi, mi dediĉas al mia iama amiko kaj kolego, S-ro Lubeck Beck, malgraŭ kies multaj obĵetoj mi tamen publikigis la aferon.

• Mi dediĉas mian verkon al la karaj kritikistoj, antaŭ kiuj mi volonte ĵetas ankaŭ — ĉi tiujn perlojn.
reen al la indekspaĝo

1a Julio, 2005.

SATIRBILDRIKOLTO

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.