Sendu al mi komentojn

31a Julio, 2006.

MALTUTMONDIĜO. Hazarde, serĉante ion alian, mi trovis movadon por revivigi, ŝajne pro timo de la EU, la kulturon de inta Prusujo. Kompreneble, la paĝo (de iu D-ro Letas PALMAITIS) estas en la angla...

* * *

BUSH KREAS LA MONDE PLEJ GRANDAN MARKONSERVEJON. Neofte la nomo de la nuna usona prezidento aperas ligita kun media progreso. Sed la 15an de Junio, BUSH kreis 362.598 kvadratkilometrojn da protektata oceano ĉirkaŭ la plej foraj insuloj de Havajo. Jam ses jarojn laboris la mediistoj por pli protektigi la regionon. Kiel BUSH solvis la problemon? Li simple proklamis la regionon nacia monumento. Iom sagace por stultulo, ĉu ne?

* * *

reen al la indekspaĝo

30a Julio, 2006.

KELKAJ PENSOJ PRI LINGVOJ

• Ĉiuj diras, ke signifo estas tio, kion oni tradukas alilingven. Estas do misteraĵo, kial homoj tiom fieras kaj fanfaronas pri "netradukeblaj" esprimoj en siaj denaskaj lingvoj...

• Iu franco skribis, ke lerni novan lingvon, estas vivi denove. Sed kiu volas dufoje morti?

• Iu germano skribis, ke tiu, kiu ne konas fremdan lingvon, ne vere konas sian propran. Mi aldonus: kaj inverse.

• Montajno rimarkis, ke lingvo por plej multaj homoj estas kiel ŝufaristo, kiu faras grandajn ŝuojn por malgrandaj piedoj.

• Ni miras, ke iuj orientaziaj lingvoj havas specialan pronomaron nur por anoj de la reĝa familio. Sed la angla sir 'sinjoro' kaj sire 'Siro' (alparolante la Reĝon) estas historie la sama vorto. Oni do simile nomas la plej altan kaj la plej malaltan homon.

reen al la indekspaĝo

29a Julio, 2006.

Ŝajne Hans-Georg KAISER malkabeis, kaj Cezarpoezio ktp reekzistas.

* * *

Rebatas Gunnar FISCHER (Kunar) al mia antaŭ-hieraŭa respondo al li:

Saluton!

"Anstataŭe vi kritikas, ke estas 'profunde malserioze' etendi nevidebla-mano-teoriojn ekster la ekonomiko (se mi ĝuste komprenas vin)."

Evidente mi bezonas iom pli detale klarigi, kion mi kritikas. Uzi teoriojn ekster ilia origina scienco ja estas tute laŭdinde - la vivo ne akre distingas inter fakoj kiel faras multaj homoj.

La malseriozeco konsistas el tio, simple aserti, ke teorio valida en unu kunteksto (kaj eĉ ne tie sen grandaj limigoj) estas aplikebla ĉie ajn, kaj anstataŭ mem kolekti indikojn, kiuj firmigus tion, daŭre uzi la nomojn de la famaj sciencistoj, kiuj komence ekuzis ĝin, kiel "argumenton", ekzemple "Tion diras la modelo, bone pruvita de XY." Sed homoj per tiaj silentigaj frazoj pretervidas, ke la originaj sciencistoj faris siajn esplorojn en tute alia fako, ke ili do ne povis liveri la pruvon por io alia, kaj ke tial necesas atente rigardi, ĉu la sama teorio validas ankaŭ sub aliaj cirkonstancoj.

Kiel vi tre trafe skribis: "Ripete: oni simple devas pensi por si mem."

Pri lingviko kaj teorioj el aliaj sciencoj mi mem spertis eblan interesan paralelon, kiu fakte kontraŭas pli fruajn asertojn, sed tio estu temo por sekva komento. Temas pri gramatikoj kaj datenbazoj.

Kore salutas

DĴ Kunar

Dankon pro la klarigo! Ja senutilas nur garni per famaj nomoj. Mi nur menciu, ke kiam temas pri nura blogaĵo, ne eblas multo pli ol citi verkojn; kaj malgraŭ mia supozata ŝparemo, jam unu leganto nomis mian blogon — pli mallaŭde ol laŭde mi timas — "oceana". Nepre oni trovus abundon da detaloj en la libro de KELLER ekzemple.

Pri via lastemenciita sperto mi volonte legus.

reen al la indekspaĝo

28a Julio, 2006.

Kara Onklo Andanto:

Kiam mia nova aŭto misfunkcias, kaj mi veturas al la koncerna komercejo kaj priplendas la problemon, ĉiam aŭ oni respondas ke "ĉiuj niaj aŭtoj tielas; tio estas normala" aŭ la misfunkcio — kiu ĉiam okazas ĉe mi — neniam okazas ĉe la komercejo. Kion mi faru?

Frustrita en Fresno

Kara Frustrita:

Simple ŝajnigu, ke vi volas vendi la aŭton al la komercejo. Oni tuj zorge ekzamenos ĝin, kaj trovos la problemon, plus du tri aliajn.

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

27a Julio, 2006.

Skribis Gunnar FISCHER (Kunar) pri miaj enskriboj de la 20a kaj 24a de Julio, kaj fakte tuŝas implicite ankaŭ tiun de la 11a Aprilo, 2006, "KONTRAŬ LA EKONOMIKISTOJ":

Saluton!

Estas ĉiam denove interese, kombini la rimarkojn, kiujn vi faras en diversaj enskriboj. La plej lasta ekzemplo estas pri komunaj projektoj kaj la nevidebla mano (20a kaj 24a de julio 2006):

Estas rimarkinde, ke ĉe komunaj projektoj la nevidebla mano ĝuste ne funkcias, sed ke male oni bezonas ĉiam pli fajnajn ilojn kaj instancojn por vivteni certan nivelon. "Ĉiu kontribuas" ankaŭ validas por merkata ekonomio, sed tie tiu principo kompareble bone funkcias.

La fenomenon, ke foje la nevidebla mano sukcesas kaj foje ne, jam la fruaj ekonomiistoj rimarkis. Ili serioze konfesis, ke ĉiu scienca modelo havas siajn limojn. Postaj amatoraj predikantoj bedaŭrinde ne agis tiom modere.

Vi plurfoje jam skribis, ke vi neniam studis ekonomikon, do mi iom redonu, kion mi lernis en la universitato: Jam komence ĉe la studado de ekonomiko oni deklaras, ke oni studas nur "aferojn, kiujn oni povas taksi surbaze de mono" - jen la kondiĉo, kiun oni unue enkondukas en la fako. Ĉiu provo, agi alimaniere (kiel faras multaj neekonomiistoj), do estas principe kontraŭ tiu fako.

La modelo de la merkata ekonomiko ja taŭgas por klarigi kelkajn fenomenojn, precipe la funkciadon de la nevidebla mano. Sed ĝi baziĝas sur multaj kondiĉoj, kiujn oni ne trovas en la realo. Tial multaj fenomenoj de la vivo - gajnoj (!), entreprenoj (!), prezodiferencoj, la ekonomia aktiveco de la ŝtato - nek aperas nek estas klarigeblaj per tiu modelo. Estas do profunde malserioze, defendi siajn tezojn nur per la "nevidebla mano" de Adam Smith.

Ofte ekestas la diskuto, kiel agu la politiko rilate al la ekonomio. Mi nun ne volas skribi pri politiko, ĉar tion oni ne faru en komento, sed volas atentigi pri la konduto de la ekonomiistoj: Ĉiam kiam ili skribas pri la efiko de certa ago al la ĝenerala ekonomio, ili aldonas "ceteris paribus", do "se ĉiuj aliaj kondiĉoj restas neŝanĝitaj". En la mondo ŝanĝiĝas daŭre la plej multaj faktoroj, tiel ke ne eblas diveni, kiel efikos certa ago. Eĉ eblas, ke sub diversaj cirkonstancoj la sama paŝo rezultas unufoje tiel, alifoje tute male. La ekonomiistoj evidente konscias pri tio.

Se tamen ekzistas diversaj ekonomiaj skoloj, kies membroj verve predikas certan vojon, tiam tio ne mirigu. Ĉiam ekzistis homoj, kiuj opiniis, ke ili divenas la estontecon, aŭ kiuj simple "vetas" je certa evoluo. Tio tamen ne signifas, ke ili estas pli saĝaj ol siaj kolegoj, kiuj sin retenas.

Kore salutas

DĴ Kunar

Vi surprizis min, ĉar mi atendis akuzon pri nekonsekvenceco: en unu kunteksto mi aludas al nevidebla-mano-teorioj, kaj en alia ŝajne malfidas ilin. Sed vi tute perceptas la diferencon. La problemo pri komune kreata informverko (t. e., manko de ekvilibro kaj objektiveco, ne nur eraroj) tute ne rolas en la de mi ekzemplitaj evolucioj.

Anstataŭe vi kritikas, ke estas "profunde malserioze" etendi nevidebla-mano-teoriojn ekster la ekonomiko (se mi ĝuste komprenas vin). Se tio estas kritiko kontraŭ la vikipedioj k. s. mi bonvenigas ĝin :) Sed mi faru kelkajn defendojn pri mia propra pliampleksigo de la koncepto.

(a) Estas vere, ke mi ne pretendas kompreni la ekonomikon;* sed pri lingvoj lastatempe influis min Rudi KELLER, Sprachwandel: Von der unsichtbaren Hand in der Sprache (Tübingen: Francke. 2a reviziita eldono, 2004).** La laboro de E-lingva lingvisto Alicja SAKAGUCHI ankaŭ influiĝis de li. Ĉar KELLER ja spekulativas pri la efektiva mekanismo, li evitas la akuzon, ke nevidebla-mano-teorio estas simpla konfeso de nekompreno. Do mallonge: mi etendas ne tiom la ekonomian principon, sed jam lingvistikigitan.

(b) Usonaj filozofoj Robert NOZICK (1938-2002) kaj Daniel DENNETT (1942- ) ankaŭ aplikis nevidebla-mano-teoriojn ekster la ekonomiko, notinde al la natura selektado. (La 31an de Marto, 2006, mi blogis pri nova DENNETT-libro kontraŭ la religio.) Pluaplikoj ekzistas ankaŭ de Friedrich HAYEK (1899-1992), kies tre interesajn neekonomikajn verkojn oni neglektas nur pro kontraŭ-liberalisma antaŭjuĝado. (Ankaŭ mi neglektas ilin, sed nur pro tempomanko.)

(c) Se la solaj kialoj oponi la pluaplikadon de nevidebla-mano-teorioj ekster la ekonomiko estas, ke oni difinas ekonomikon kiel studofakon ekskluzive pri mono, kaj la principo ceteris paribus, mi respondus, ke validaj principoj ofte vojaĝas de scienco al scienco; mia propra scienco, la lingvistiko, prenis multon de — strange diri — la geologio! kaj iom malpli, la biologio. Tute nova scienco ne povas alie. Kaj la principo ceteris paribus estas konata en ĉiuj kampoj (se ja ofte forgesita de laikoj).

Al via lasta alineo mia blogaĵo de 11a Aprilo rilatas; kaj ankaŭ tiu de 3a Januaro, 2006 pri nefideblaj prognozoj de "publikaj intelektuloj" ĝenerale. (Ripete: oni simple devas pensi por si mem.)

Fina vorto: certe la homoj ne planas sian historion. Tamen videblas, laŭ fidinda evidento, progreso en pluraj kampoj. Tio laŭ mi pravigas esploron pri klarigoj. La historiismo en ĉiuj siaj formoj malsukcesis; ni do serĉu aliloke.

* Mi ja studis ĝin; mi nur ne komprenis ĝin :)
** Angla versio: On language change : the invisible hand in language. Tr. Brigitte NERLICH. Routledge, 1994.
reen al la indekspaĝo

26a Julio, 2006.

LA ALTERNATIVA MONDO. Estas du mondoj. Unue estas la mondo, kiu sendas robotojn por esplori Marson, trovas vakcinon kontraŭ cervika kancero, displektas la strukturon de DNA, kaj inventas Tutmondan Loktrovan Sistemon. Kaj estas alternativa mondo, kiu malkovras malvarman fuzion, homeopation, la Podkletnov-gravitoŝirmilon, hidrinojn, kaj la Heim-spacpropulsadon. Enloĝantoj de la du mondoj parolas similajn lingvojn, similaspektas, eĉ havas la saman DNA. Ne temas nur pri tio, ke aferoj ne funkcias en la alternativa mondo. Tio povas okazi ankaŭ en la reala mondo. Sed en la alternativa mondo, ŝajne ne gravas. (De Bob Park.)

Sociopolitike ankaŭ estas du mondoj. Pri tio oni povus detali. Sufiĉas diri, ke nia kara lingvo situas, en la okuloj de la mondo, firme en la alternativa mondo: ĝi ne funkcias nek iam funkcios laŭ la maniero tradicie esperata, kaj por tro multaj el ni, ŝajne ne gravas. Ni strebu, ke nia lingvo funkciu kiel eble plej bone ene de la efektivaj eblecoj.

* * *

NOVA LIBRO. La 1an de Aŭgusto aperos The Female Brain [la ina cerbo], de Louann Brizendine, M.D., kiu fine kaj sentabue resumos ĉion, kion ĝisnune malkovris la scienco pri cerbaj kaj hormonaj malsamecoj inter viroj kaj virinoj (Morgan Road Books; ISBN: 0767920090). Jen antaŭpresa recenzo en la angla.

reen al la indekspaĝo

25a Julio, 2006.

SE VI LOĜAS, kiel mi, en lando ne uzanta la SI (Sistemon Internacian de Unuoj), Vi povas aŭ uzi kompleksajn formulojn, kiel diskutis la Rejnlandano , aŭ Vi povas ekhavi senkoste la senkostan Convert, kiun mi uzadas. Jen simpla ilo, kiu donas ĉiujn imageblajn ekvivalentojn temperature, distance, mase, peze, ĉiel ajn.

reen al la indekspaĝo

24a Julio, 2006.

LA VIRUSO PENETRAS ĈIEN Mi ĵus rigardis al La Vortaro, el scivolemo, kian vortaron oni kuraĝus nomi "la" vortaro. Kaj en la Oftaj Demandoj mi trovis demandon antaŭvideble oftan:

D. Mi trovis erarojn en La Vortaro, kaj la vortolistoj havas mankojn, kial tio ?
R. La Vortaro ankoraŭ ne estas finpreta produktaĵo. Temas pri komuna projekto, al kiu ĉiu uzanto kontribuas.

Mi jam divenis, sed...

Eble oni kredas, ke ĉe vortaroj aparte malgravas la kvalitoj ekvilibro kaj objektiveco. Male! Vortaro povas esti samtiel tendenca, kiel enciklopedio. Longe mi planas krei sisteman kolekton de ekzemploj el la PV-oj (kie fakte la ideologiaj nuancoj pli maloftas, ol mi atendis, tamen rolas), kaj verki ion pri la temo. Eble iam mi povos fini tiun projekton.

reen al la indekspaĝo

23a Julio, 2006.

En la vin- kaj bierkelo de kastelo en Anglujo, nomata Carstone, estas speciala bierbarelo, tre granda, preskaŭ du metrojn longa kaj samgrande alta, kiun la kastelanoj nomas La Princo de Kimrujo, pro ĝia konsiderinda similaspekto je Reĝo Edward VII.

Hazarde mi scias tiajn aferojn... sed ne per eksterkorpaj noktflugoj al Anglio. Ekzistas vere ĉarma blogo, kreita de reala English butler, angla ĉefservisto, kiu laboras jam 15 jarojn en tiu kastelo. Butlers ankoraŭ ekzistas! Se vi legas la anglan kaj ŝatas bonan kaj rafinitan anglalingvon, ja ĵetu rigardon.

* * *

En la USENET-forumo soc.culture.esperanto oni atentigis pri artikolo bazita sur la ofta rimarko, ke ĉiulande kie estas UK, tiu lando gajnas la Mondpokalon. Unu s.c.e.-leganto ofendiĝis! Temas pri humuro, samideanoj... HU-MU-RO... :)

* * *

Krom basbalo ekzistas softbalo, kaj eĉ Monda Pokalo de Softbalo. Softbalo ludiĝas de junaj virinoj. Estas nur 7 innings anstataŭ 9, kaj la pilko estas pli granda kaj iom pli mola. Mi komencis spekti la matĉon inter Usono kaj Ĉinio; mi ne povis kredi miajn okulojn: Usono gajnis 10 runs en la unua inning dum Ĉinio restis senpoenta! Mi devis fermi la okulojn; fine mi ne povis plu rigardi. Laŭleĝa murdado...

Ekzistas eĉ Monda Pokalo de Ĵetsagetoj. Tion mi ankoraŭ ne spektis.

* * *

En mia urbo unu televida kanalo estas dediĉita al retkamerao, kiu simple videbligas la centran parton de la urbo, dum aŭdiĝas tuttage klasika muziko . Hieraŭ longe restis araneo (de la saltanta speco) sur la lenso kaj je la unua fojo depost 1977 estis io interesa por vidi...

* * *

reen al la indekspaĝo

22a Julio, 2006.

ANTISEMITA RETORIKO INTER ESPERANTISTOJ? Ĝi ja ŝokas, se konsideri la originon kaj fruan historion de nia lingvo. Sed ĝi ŝajne ekzistas. Kritiki Israelon estas en ordo; sed kiam oni komencas uzi mokajn kliŝojn kiel "okulo pro okulo" kaj "elektita popolo" tio estas simple la tradicia antisemitismo, ne malpli fia nun, ol ĝi estis antaŭe.

reen al la indekspaĝo

21a Julio, 2006.

DAŬRE ONI PUNAS SUKCESON. Konfliktoj inter Microsoft kaj kontraŭ-trustaj leĝistoj estas nenio nova. Jam ĉi-jare la giganta korporacio ricevis frapojn de la EU kaj en Suda Koreio. Sed nun la konkurantoj de Microsoft, Apple kaj Google, komencas ricevi similan traktadon — pli malgrandskale kompreneble. Estas justo en tio, ĉar ĉu ne verŝajne, ke la konkurantoj de tre sukcesa firmao kaŝe kunlaboras kun la jura sistemo, uzante la leĝojn armile kontraŭ sia malamiko?

Mi supozas, ke ni devos tre longe atendi, antaŭ ol oni laŭdos en historio-lernolibroj Mikrosofton pro ĝiaj donacoj al la mondo, kiel ni nun laŭdas ekzemple Edison, Foucault, Daimler kaj la ceterajn.

La ulo en la foto ne estas Bill Gates, sed mia bofilo, kiu (laŭ onidiro) aspektas kiel Bill Gates. Ĉu ne? :) Li estas urboplanisto.

reen al la indekspaĝo

20a Julio, 2006.

"SE ĜI FARUS KAFON," diris iu pri tiu ĉi fama tranĉilo, "kaj enhavus ankaŭ revolveron, eble mi aĉetus." Min aliflanke la svisarmea tranĉilo efikas male: ĝi jam havas tro. Estas io absurda en ĝi. Tamen pripensu foje la komputilon, kiu faras tiom da diversaj aferoj krom komputi, samkiel la svisarmea tranĉilo faras multajn aferojn krom tranĉi. Kial la komputilo ne absurdas?

Eble simpla respondo: malkiel la tranĉilo, la diversaj uzoj de la komputilo evoluis nature kaj senplane. Neniu atendis ilin kaj neniu intencis ilin. Kaj ĝuste tiel progresas multo bona kaj malabsurda: grandaj sciencaj malkovroj, sukcesaj ekonomiaj sistemoj, utilaj filozofiaj vidpunktoj. "La nevidebla mano" funkcias pro tio, ke la kolektivo, interagante tra longaj periodoj, iel kapablas solvi problemojn. Lingvoj mem tiel estiĝis.

Bonŝance, neniu vere komprenas la mekanismon.

reen al la indekspaĝo

19a Julio, 2006.

ĈIAM LA SAMAN ERARON oni faras, taksante la kreskon resp. malkreskon de la E-parola komunumo (vidu ekzemple artikolon de Lu WUNSCH-ROLSHOVEN en 2002-a numero de la revuo Esperanto): oni ignoras la en- kaj elfluadon de interesatoj. Se montriĝas fine de jardeko ekzemple 9-procenta kresko, ne nepre temas pri la samaj homoj, kiuj enestis komence de la jardeko.

Grupo kreskas nur, se la envenintoj restas en la grupo. Aligrupaj statistikoj povas same pretervidi, kompreneble: eklezioj, politikaj partioj, k.c.. Kresko nur de la fluado estas mikse bona kaj malbona novaĵo, ne gravas la grupo; sed se temas pri lingvo, necesas restado en la grupo sufiĉe longe, por vere lerni ĝin; la ĉiam relative granda nombro de nekompetentaj E-istoj atestas la veran situacion, ĉu ne.

reen al la indekspaĝo

18a Julio, 2006.

Ĉar estas pluraj leteroj, miaj respondoj devos mallongi.

Pri "ĈU INTERNACIAJ ORGANIZOJ AŬ MONDCIVITANECO?" (14a Julio) skribis Klaus LEITH el Kolonjo:

La Eŭropa Unio ne estas tipa interregistara organizo komparebla al la aliaj organizoj kiujn vi menciis (Internacia Monfonduso, INTERPOL, NATO, Araba Ligo, UN, Monda Banko). Ĝi fondiĝis per interregistaraj traktatoj en 1957 sed hodiaŭ prezentas tute novan konstruaĵon: Ĝi havas propran, rekte elektitan parlamenton (kvankam ties funkcioj ankoraŭ ne egalas tiujn de naciaj parlamentoj) kaj propran kortumon, kaj ĝia ekzekutivo, la Eŭropa Komisiono, havas kelkajn povojn kiuj ne dependas de la membroŝtatoj. Eĉ eŭropunia civitaneco - paralele al la nacia civitaneco - jam ekzistas, kvankam ĝi ankoraŭ ne multe gravas, ĉar la nacia civitaneco ĉefas. (Eŭropunia civitaneco ekzemple donas la rajton je protekto kaj helpo de la ambasado de alia EU-membroŝtato en ekstereŭropa lando, kie la hejmlando de EU-civitano ne estas diplomate reprezentata).

Male al interregistara sistemo, en la Eŭropa Unio kelkaj juraj aranĝoj rekte efikas al ĉiuj civitanoj sen neceso de membroŝtata agado. Tial cetere la tuta eŭropunia leĝaro estas tradukata en ĉiuj (nuntempe dudek, baldaŭ dudektri) oficialaj lingvoj de la membroŝtatoj: por ke ĉiu civitano eblu ekscii pri ĝi. Tipa interregistara organizo nur uzas kelkajn preferatajn lingvojn (ses en la UN, du en NATO).

La multlingveco karakterizas la Eŭropan Union kaj la egalrajteco de ĉiuj oficialaj lingvoj estas agnoskita en la eŭropaj traktatoj. Se la principo de lingva egalrajteco estas rigore defendata kaj oni ne lasas ununuran aŭ kelkajn lingvojn uzurpi preferan pozicion, la kostoj (en tempo kaj mono) de ĉi tiu multlingveco pli kaj pli altiĝos, kaj oni sin demandos pri alternativo. En tiaj cirkonstancoj Esperanto havas ŝancon iĝi pontlingvo por Eŭropo. Tio estas miaopinie multe pli atingebla en Eŭropo ĝuste ĉar la Eŭropa Unio ne estas tipa interregistara organizo.

Salutojn el Kolonjo
Klaus

Dankon pro interesa kaj informhava letero. Aparte la juraj aranĝoj interesas; kaj ni esperu, ke la malsukceso de la konstituciaj referendumoj ne estos komenca mortfrapo al la EU, kiel prognozas iuj.

Agnoskite do, ke la EU ne estas tipa interregistara organizo. Mi celis nur kontrastigi inter interregistaraj organizoj kaj internacianaj fenomenoj kiel mondcivitaneco, sennacieco, kaj implicite kompreneble, Esperanto.

Pri Esperanto kuntekste de la EU mi dubas kaj eĉ malapogus, kiel ĉiam. Scivolaj legantoj povas konsulti miajn aliajn blogaĵojn pri tiu temo (5a kaj 19a Marto 2004; 26a kaj 30a Majo 2005; 8a Januaro 2006; kaj eble aliloke). Eĉ se nia lingvo havus la leksikajn kaj tradukistajn rimedojn, ne eblus trapiloti la reputacion de la movado.

* * *

Skribis Gunnar FISCHER (Kunar) pri mia hieraŭa blogaĵo, "ESPLORANTO SEN MITOJ":

Saluton!

Hodiaŭ vi skribis pri la neracieco, per kiuj homoj alfrontas kelkajn temojn. Ŝajnas al mi, ke la aŭtoro de la libro kaj vi kondamnas ekologian engaĝiĝon kiel ĝenerale neracian, fundamentisman fenomenon.

La problemo tamen estas, ke ĝuste en tia ĝenerala malakcepto kaŝiĝas la neracieco kaj fundamentismo, kiun oni alstrebas eviti. Principe la nura rimedo konsistas el tio, zorge analizi ĉiun unuopan ekzemplon. Unu obstaklo troviĝas en tio, ke la homoj pli forte perceptas indikojn, kiuj jesas la proprajn teoriojn, ol tiujn, kiuj gvidas al opinioŝanĝo. (Vi mem blogis pri tio.)

Vi jam plurfoje skribis, ke la duboj pri atomenergio estas senbazaj. Bedaŭrinde ĝis hodiaŭ mi ne trovis la tempon por prepari bonan respondon. Mia frato, kiu studas ĥemion, estus la pli taŭga kontaktpersono, ĉar li havas la sciencan bazon. Sed mi komencu per eta rakonto:

Antaŭ kelkaj semajnoj, kadre de lia studado, mia frato vizitis firmaon, kiu iel rilatas al atomenergio. Reprezentanto de tiu firmao prelegis antaŭ la studentoj kaj ĉiam denove prezentis la dubemulojn kiel stultulojn kaj ĉiun ŝtatan leĝon pri atomenergio kiel neracian limigilon, kiu malpligrandigas la profiton de la entrepreno. Tamen en lia prelego li faris tiom bazajn erarojn pri ĥemio, ke la ĉeestantaj studentoj estis ŝokitaj. Ne estas tre kuraĝige, se la memdeklaritaj "spertuloj" kaj "profesiuloj" eĉ ne mem konas sian temon...

Du argumentoj kontraŭ la duboj pri atomenergio, kiuj bazixgas sur la nefordiskuteblaj akcidentoj, estis:

1. La akcidento de Ĉernobilo ne povas okazi ĉe ni en Germanio, ĉar ni havas la plej modernan teknikon.
2. La akcidento de Ĉernobilo okazis pro homaj misagoj instigitaj de senrespondeca profitopensado, ne pro misfunkciado de tekniko.

Kiel kompreni tion? La sama reprezentanto antaŭe jam esprimis sian bedaŭron pro tio, ke la firmao devas elspezi grandajn sumojn pro iuj leĝaj devigoj. Ignorado de sekureco kombinita kun troigita profitostrebado ĝuste gvidis al tiu akcidento, kiel li mem konfesis... kaj tiu homoj volis trankviligi la aliajn.

Nu, la diskuto pri la temo certe ne finiĝas ĉi tie. Sed espereble tio servas kiel interesa komenciĝo.

Kore salutas
DĴ Kunar

Ne forgesu la eraron argumentum ad hominem: vereco resp. malvereco de iu aserto ne dependas de tio, kiu faras la aserton, sed nur de la enhavo de la aserto. Se aliflanke tiu ulo pretendus esti kemiisto...

Mi neniel malestimas ekologian engaĝiĝon; tio ekzistis longe antau la ideologia fenomeno nomata "mediismo". Kaj mi ne dubas, ke, kiel vi sugestas, ekzistas ĝis nun ankaŭ mala ideologio, "kontraŭ-mediismo". Kiel kutime, ie en la mezo troviĝas la (enuiga kaj teda!) vero, inter la — kiel vi diras — unuopaj ekzemploj.

Ideologio estas kredaro, kiu havas i. a. jenajn trajtojn:

1. La kredaro rapide fariĝas socia interligilo.
2. Ĝi sprosas je karieruloj, kiuj vivtenas per la kredaro.
3. La plej fervoraj adeptoj fine faros ion ajn por eviti forlasi la kredaron.
4. La adeptoj, eĉ kiam ili scias la koncernajn faktojn, tamen kredas, ke en bona afero troigoj ne nocas.

Mediismo ĉe iuj aparte havas la karakteron de politika masko. Frapaj ekzemploj (inter multaj haveblaj) estas evento dum la Unua Golfa Milito (1990-1991) kaj la nuna "flava sablo" el Ĉinio, pri kiu blogis Bertilo kaj Birke antaŭnelonge. En la milito Saddam Hussein verŝis ĉ. 5 milionojn da bareloj da nafto en la Persan Golfon, kreante ekologian katastrofon. Ĉu oni vidis iujn manifestaciojn de mediistoj? Kaj imagu la reagon, se la "flava sablo" venus el ekzemple Usono aŭ Barato.

Pri la nuklea energio estas kompreneble multo direnda pli ol haveblas spaco. La akcidento de Ĉernobilo estis terura afero kaj mi ne volas minimumigi ĝin; sed nun ni vidas la ekstremecon de la antaŭaj troigoj: tuta Svedujo ne ekstermiĝis ekzemple, malgraŭ la vento; kaj la rusoj mem fine decidis pozitive: en nuna Rusio mem estas 30 reaktoroj, 11 de la Ĉernobila speco (fonto).

* * *

Gunnar komentis ankaŭ pri mia blogaĵo de 8a Julio pri blogokomentiloj. Mi metis tien lian kontribuaĵon.

* * *

reen al la indekspaĝo

17a Julio, 2006.

MI MALKOVRIS, ke la "monde plej bona ŝerco" pri kiu mi blogis la 22an de Aŭgusto, 2003, estis prenita el ero de malnova usona radioprezentaĵo The Jack Benny Show, kiu dissendiĝis la 16an de Januaro, 1955. Mi havas kompletan kolekton de tiu serio sur lumdiskoj, kaj hazarde aŭdis tiun antaŭhieraŭ.

* * *

ESPLORANTO SEN MITOJ. Interesa libro aperis de Dick TAVERNE, The March of Unreason : Science, Democracy, and the New Fundamentalism [la antaŭenmarŝo de la neracio: la scienco, la demokratio, kaj la nova fundamentismo] (Oxford University Press USA, 2005).

La libro argumentas, ke neracio kreskas en la moderna mondo, kaj ke publikan opinion pli kaj pli dominas senpensaj antaŭjuĝoj kaj rifuzado engaĝi faktan evidenton. La temoj inkludas gene modifitajn kreskaĵojn kaj manĝaĵojn, ekonutraĵon kaj senkemian terkulturon, la vakcinon MMR*, mediismon, la antaŭzorgan principon, kaj la novajn kontraŭ-liberalisman kaj kontraŭ-tutteriĝan movadojn. TAVERNE asertas, ke malakcepto de evident-bazitaj aliroj nutras kulturon de suspektemo, malfido, kaj senankreco, tamen (ironie) kondukas al dogmaj asertoj kaj netoleremo. (Resumo bazita sur pufreklamo de la presejo.)

Rimarku la esprimon "rifuzado engaĝi faktan evidenton". Miasperte tio tute ne estas troigo. Kolego mia disputadis kun iu pri la Kioto-akordoj. Mia kolego demandis: Ĉu vi iam legis la tekston de la akordoj? Respondo: Ne. Mia kolego retsendis al li la tekston, sed la disputanto malferme rifuzis legi ĝin! Similaĵoj okazis en mia propra familio, kaj unu fojon filino mia — supozeble trejnita en la scienco — diris pri iu disputebla temo: "Ne gravas al mi, kio estas la evidento; mi ne kredas ĝin." Antaŭ nur 50 jaroj, iu tion dirante simple forcedus sian pretendon esti klerulo.

* Vakcino kontraŭ morbilo, mumpso, kaj rubeolo.
reen al la indekspaĝo

16a Julio, 2006.

REEN AL LA TOMBO
Baĥ' al mi en sonĝo miris
pri la nuno, kaj li diris:
Ha, instrumentojn vi nun havas!
reviviĝintan, tio min ravas!

Post tagoj tri en la kulturo
miron anstataŭis duro:
Adiaŭ; mi ne sufiĉe fortas;
Nun mi scias, kial ni mortas.
- KM

reen al la indekspaĝo

15a Julio, 2006.

Interese en la kunteksto de miaj lastaj du blogaĵoj, ke mi hazarde legis en la julia numero de Ondo de Esperanto artikolon de mia kunlingvisto, Probal DAŜGUPTA, "Epistolo al similstrebanoj". Resumete (kaj ne adekvate) ĝi komparas la spiritajn kaj politikajn strebojn de multaj E-istoj. Leginte ĝin mi komprenas eĉ pli klare ol kutime la heterodoksecon de mia E-ismo: mi ne trovas miajn valorojn en Esperanto; mi alportas miajn valorojn al Esperanto. Heterodokse eble, sed certe ne unike — nur la ordinara prozverkista sinteno rilate lingvon.

* * *

Ĝis lastatempe mi tute ne sciis, ke Condoleezza RICE, usona Ministrino pri Fremdaj Aferoj, estas pianisto. Kun 15 jaroj ŝi prezentis la 3an Piano-Sonaton de Mozarto kun la Denver Symphony Orchestra. Ĝis universitato, ŝi sekvis la muzikon profesie. Nun 51-jaraĝa, D-rino RICE muzikumas ĉiun duan semajnon kun kvar amikoj amatoraj.

Nia unua Ministro, Thomas JEFFERSON (1743 - 1826) ankaŭ muzikemis. Li estis elstara violonisto, kaj ludis ĉambro-muzikon, aparte barokajn tercet-sonatojn. Sed kompreneble, tiutempe la hejma muziko estis kutima.

El la New York Times, la 9an de Aprilo 2006.
reen al la indekspaĝo

14a Julio, 2006.

ĈU INTERNACIAJ ORGANIZOJ AŬ MONDCIVITANECO? Internaciaj organizoj estas interregistaraj organizoj: la Eŭropa Unio, la Internacia Monfonduso, INTERPOL, NATO, la Araba Ligo, UNO, la Monda Banko, kaj la ceteraj. Per natura procezo ni atendus, ke mondregistaro, se iam ĝi realiĝos, realiĝos el interregistaraj organizoj.

Mondcivitaneco aliflanke estas... nu, se diri honeste, mi neniam komprenis, kio ĝi estas, nek al kio ĝi kondukas. Same pri sennacieco, la fundamenta ideo de SAT. Mi legis iomete na Eŭgeno LANTI el respekto pro ties rolo en la disvolvo de E-vortaroj, sed kvankam li estis tre interesa homo, liaj ideoj — kiom mi legis — ŝajne ne sidas tre bone en 2006, kaj SAT mem certe moder(n)iĝis jam delonge.

Ĉiaokaze: kiel Vi vidas, mi provas displekti mian specon de internaciismo. Ĉar internaciisto mi estas kaj ĉiam estis. Sed kia? Esperanto apenaŭ ligas onin al interregistarismo, ĉar Esperanto simple ne rolas tiel...

reen al la indekspaĝo

13a Julio, 2006.

Neniu blogaĵo hieraŭ; subita foriro el mia urbo ...

* * *

CHARLES TAYLOR AL HAGO. Mi estas konvinkita, ke Okcidento, kune kun granda parto de la cetera mondo, eniris stadion, kie ĝenerale la registaroj pli saĝas, ol la popoloj, kiujn ili regas — eble inkluzive eĉ aŭtokratiojn kiel nuntempa Ĉinio. Se mi pravas, la estonteco multe dependas de internaciaj organizoj, kies aktivecoj povas transpasi la efemerajn, malkonstantajn kaj ofte neraciajn kapricojn de la popoloj. La fina celo povas esti nenio alia ol mondregistaro.

Multaj dirus — kaj ne senkiale — ke mondregistaro estas revo pli neverŝajna, ol eĉ la E-ista "Fina Venko". Eble jes. Sed pri la unua, kaj tute ne pri la dua, oni povas vidi trakteblajn signojn de progreso. Unu tia signo estas la enkarcerigo de Charles TAYLOR en Hago, kie oni procesos kontraŭ li pro hororaj militkrimoj dum la 11-jarlonga Siera-Leona enlanda milito. Tio sekvas la akuzon de Slobodan MILOŠEVIĆ — du en unu jaro 2006.

Estas multaj problemoj pri internaciaj militkrimtribunaloj, kaj progreso tre malrapidas. Sed la vojo ĝustas kaj justas.

reen al la indekspaĝo

11a Julio, 2006.

SIKOSEK VIVAS! Hieraŭ mi legis tre bonan artikolon en Libera Folio de Ziko Sikosek pri konservado de minoritataj lingvoj: "Ĉu protekti lingvojn aŭ parolantojn?" Ĝia ĝenerala tezo estas, ke ofte oni senpense (iom pavlov-reage?) klopodas protekti lingvojn, kies parolantoj en la realo volas paroli alian lingvon.

Ne necesas diri ke mi tute konsentas. Fakte la 15an de Aŭgusto, 2003, mi esprimis skeptikecon pri la tuta ideo, konservi lingvojn (tiurilate membrante mem en minoritato!). Samteme vidu la 22an Aŭgusto, 2003. Mia opinioj kreskis el mia spertado; mi mem laboris en la lingvokonserva kampo dum la jaroj 1973 ĝis 1976 en Viskonsino.

Apartaj lingvoj manifestas tribismon, neracian kaj grandskale sangofluigan senton de aparteco, esence primitivan. Kvarono el la lingvogrupoj de Nov-Gvineo, hejmo de nunaj 1.200 el la proks. 6.000 lingvoj de la mondo, ekstermiĝis pro intermilitado dum ĉiu antaŭnuna jarcento.* Unu rezulto de tio estas, ke nun ano de la lando Papu-Nov-Gvineo povas atingi mezume plejaĝon de 65 jaroj. Ĉiufoje, kiam lingvo pereas, pereas ankoraŭ alia guto da tribismo. La sola savo de la homaro estas diversaspeca unuiĝado, kaj plia lingva unuiĝado, kaj loka kaj tergloba, estas grava parto de tiu procezo.

* Citaĵo el Before the Dawn [antaŭ la tagiĝo] de Nicholas WADE (The Penguin Press HC, 2006).
reen al la indekspaĝo

10a Julio, 2006.

LA TUJA GURUO. Legante recenzon de libro pri la mistikismo, mi ekmemoris spertaĵon de la 60-aj jaroj, dum mia juneco en Nov-Jorko.

Sur la strato en mia tiama urboparto, la okcidentaj 80-aj stratoj, mi konatiĝis kun junulo sendoma, el la norda parto de la ŝtato. Li estis forlasinta sian metion (paketo-dezajnadon) kaj familion, kaj venis al Nov-Jorko, kiel multaj aliaj tiutempe, por "trovi sin". Mi tiutempe havis laboron, do mi ofertis dividi kun li mian ĉambron, dum li serĉu laboron. Li dormadis sur la planko.

Plurfoje mi envenis la ĉambron senfrape, forgesante ke li enestas, kaj surprizis lin sidantan ĉe la fenestro kun binoklo, sen pantalono. Iom post iom fariĝis klare, ke lia sekseco konsistis el gvatado junajn virinojn sur la strato per binoklo — varianto de vuajerismo — skopofilio per reala "skopo" se tiel diri.

Nu, post eble du semajnoj li adiaŭis, ne dirante, ĉu li trovis laboron aŭ ne.

Post eble du pli da semajnoj, mi legis en la gazeto de mia iama loĝloko, The Village Voice, pri nova "guruo" en Greenwich Village (la bohemia kvartalo). Li fondis iuspecan grupon por la studado de "mistikaj tradicioj kaj memrealigado". Foto akompanis la artikolon; temis pri tiu sama ulo, kiu antaŭe priokupis sin el mia ĉambro pri la binoklo.

reen al la indekspaĝo

9a Julio, 2006.

KURTVOJO AL FILOZOFIA SOLVO. La brita filozofo Galen STRAWSON (filo de pli konata P. F. STRAWSON, ankaŭ filozofo de la analiza skolo), konstruis fortan argumenton kontraŭ absoluta libera volo — argumenton apogatan ankaŭ de la scienco.

La plena argumento troviĝas en lia libro Freedom and Belief (Oxford University Press, 1987). Pli mallonga versio haveblas el intervjuo de Marto, 2003.

Se absolute ne ekzistas libera volo, do homoj ne morale respondecas pri siaj agoj. Monstroj eskapas kondamnon. Hitlero, Stalino, Pol Pot, Idi Amin, ne povis agi alie, ol ili agis. Kiel solvi la problemon?

Facile. Se krimuloj ne respondecas pri siaj agoj, ankaŭ ne respondecas la socioj, kiuj kondamnas kaj punas ilin. Nenio aliiĝas; la morala mondvido daŭrigas kiel antaŭe.

La solvo venis al mi hieraŭ matene.

reen al la indekspaĝo

8a Julio, 2006.

ĈU KOMENTILOJ VERE UTILAS?. Jam delonge oni skribas al mi, konsilante ke mi kreu komentilon en mia blogo, kvankam jam ĉiam eblas sendi retleteron per miaj "mailto"-ligiloj ("sendu al mi komentojn"). Ŝajne la nuntempuloj verkis al si varianton de la malnova diraĵo de Occam: "Alklakoj praeter necessitatem non sunt multiplicanda." Oni povus ankaŭ citi komediiston Steven WRIGHT el mia lastatempa blogaĵo: "Pigreco kontentigas NUN."

En Usono, iuj blogistoj komencas repensi la tutan kampon pri blog-komentiloj. Teorie, komentiloj spronas debatadon kaj interŝanĝadon de ideoj. En la praktiko, kio okazas? Unu kotopo komentas; eble estas respondo de la blogisto (eble ne); eble estas unu-du pli da komentoj; plej optimisme la temo forvelkas post nur manpleno da kontribuaĵoj. Gesinjoroj, simpla konverso sur la strato atingas pli ol tio.

Militanta kontraŭ seriozaj koment-interŝanĝoj estas simpla principo: malnovaj temoj ne interesas. Kaj serioza temo rapide fariĝas malnova. La "Leĝo de Miner": La atentodaŭro de nuntempa plenkreskulo inverse proporcias je la havebleco de diskutrimedoj, oble la graveco de la temo. Laŭ mi, komentilo servas por simple anonci: "Jen mi; mi legas vian blogon; brave!" kaj nemulton plu.

Komentiloj similas al tiu teknologio, per kiu oni povas neniam respondi sian telefonon: mesaĝoj eniras iuspecan ciferecan limbon, kaj aŭtomate malaperas post 5 tagoj. Out of sight, out of mind kiel oni diras: ekstersensa, eksterpensa. Kiu volas respondi al temo, kiu jam ŝoviĝis en arkivon?

Retletero aliflanke, tio estas alia. Per la ekstra laboro (ofte ĝis 5, 6 alklakoj, imagu al Vi!), oni montras sian seriozecon. Paralele en la eksterreta mondo: se Vi volas vere allogi ies atenton, ne sendu retmesaĝon, sed paperan leteron! La sama principo aplikeblas: ju pli da laboro en la komunikaĵo, des pli da sincero kaj graveco.

Poste skribis Gunnar FISCHER (Kunar):

Kara Ken,

[...] Vi estas ekzemplodona rilate al la maniero, per kiu vi traktas komentojn de viaj legantoj. Tial vi ne bezonas serioze pripensi, ĉu uzi rektajn komentilojn.

Spamado intertempe ekzistas kaj en la formo de retmesaĝoj kaj en la formo de komentoj. Unu rimedo kontraŭ spamokomentoj estas, ke la komentanto devas entajpi respondon al triviala demando aŭ iun kodon el ciferoj kaj literoj. Sed spamado ne nur okazas tra robotoj: Fakte jam ofte mi ricevis komentojn de homoj, kiuj nur volis atentigi pri sia propra reta taglibro.

Tamen ekzistas ankaŭ aliaj ekzemploj. Mi spertis pli ol unu fojon, ke tra bona enskribo ekestis tre interesa diskuto, kiu daŭris pli ol cent komentojn (el kiuj kompreneble ne ĉiuj estis same legindaj). Mi ankaŭ partoprenis politikan (nepartian) agadon, kiu ekestis tra enskribo kaj ties diskuto. Plie mi memoras, ke mi komentis enskribojn, kiuj jam aĝis kelkajn monatojn, kaj tamen ricevis reagon. Multaj bonaj temoj ne velkas...

Laŭ mia sperto la kvalito de la diskuto dependas de la enskribo mem. Povas cetere ankaŭ esti, ke neniu komentas, ĉar oni jam diris ĉion en la enskribo. Mi malŝatas la tendencon, ke homoj iĝas "atentoputinoj": Ili skribas intence polemike aŭ mode por altiri komentojn.

Eble la decido inter komentilo kaj retadreso ankaŭ dependas de la legantokvanto. La plej grandaj germanlingvaj blogoj, kiujn mi konas, regule rikoltas pli ol 50 komentojn - eble ne en ĉiu enskribo, sed en almenaŭ unu enskribo tage. Ili ricevus centojn da mesaĝoj, ĉar kelkaj homoj reagas nur per retpoŝto. Se dum kelkaj minutoj multaj homoj volas komenti, tiam kelkaj atentigas pri io, kion la unuaj jam rimarkis - sen ke la aŭtoro havis ŝancon, ĝustatempe enretigi la unuajn reagojn, ĉar simple ĉio okazis en tiom malmulta tempo.

Ŝajnas al mi, ke tre dependas de la cirkonstancoj, ĉu komentiloj aŭ retadreso pli bonvenas. Sed mi neniam malŝatis, ke necesas sendi retmesaĝon al vi...

Kore salutas
DĴ Kunar

Tiujn "atentoputinojn" ni nomas trolls (troloj — la mitologiaj figuroj). Kial? Mia tezo estas, ke temas pri konfuziĝo inter du anglaj vortoj, troll (trolo — mitologia figuro) kaj trawl (trenlogo). Strange diri, en Esperanto la eraro estus pli verŝajna: 'trolo' ja havas la du signifojn; en la angla aliflanke troll kaj trawl ne same elparoliĝas, almenaŭ ne de edukitoj.

Ankaŭ en Usono estas blogoj — kutime politikaj — kun multegaj komentoj. Ĉar ĉiuj volas "esprimi sin". Ankaŭ miloj da homoj alvokas televidajn diskutojn per C-SPAN dum la mateno por esprimi siajn opiniojn. Sed mi ĉiam demandas al mi: kiuj atentas tiujn opiniojn? Stranga besto, la homo. Sed ankaŭ eĉ kvarpiedulo, se ĝi estus la lasta sur la tero, krius pro doloro, malgraŭ neniu orelo por aŭdi ...

reen al la indekspaĝo

7a Julio, 2006.

LA ETERNA IDEO, KAJ LA NOVA MIZANTROPIO. Historio de Esperanto (Kaliningrado: Sezonoj, 2005. Serio Scio N-ro 5) iom sensacias en Esperantio, eble la plej grava libro post Esperanto sen mitoj de Sikosek. Ĝia aŭtoro, Aleksander KORĴENKOV, verkis en la aktuala (julia) n-ro de Ondo de Esperanto artikolon "Cent jaroj de la interna ideo".

Pri Zamenhof mi ĉiam havas pli da demandoj ol eblas respondi. Ekzemple kiel li povis samtempe kredi ke, unuflanke, "la ĉefloĝantoj neniam akceptos egalrajte la judojn" (kaj tial asimilado ne taŭgas), kaj aliflanke, ke "al ĉi tiu komunumo [de hilelistoj] iom post iom aliĝus ĉiuj aliaj popoloj"?

Tamen ne multe gravas; poste homaranismo anstataŭis hilelismon. Fine de sia vivo LLZ ŝajne reasertis (kaŝe) sian cionismon kaj seniluziiĝis pri homaranismo (kp. mian blogeron de la 30a Aprilo, 2006). Sed ĝuste kio estis tiu homaranismo?

Skribas KORĴENKOV:

Krom kelkaj personoj, neniu sciis, ke en Ĝenevo Zamenhof prezentis nur duonon de sia parolado. Tial la interna ideo, menciita en la unua parto kaj detaligita en la dua, poste ricevis tre malsamajn interpretojn. Nur en 1959 la dua parto estis publikigita.

Kie?

Hazarde mi trovis rete mencion de libro Homaranismo "aŭtore" de "La unua strangulo" kiu laŭ la reklamo enhavas "La originalajn skribaĵojn de Zamenhof pri hilelismo kaj homaranismo". Kiu kompilis ĝin, kion ĝi enhavas, kaj ĉu ĝi seriozas, mi ne scias, nek mi trovas mencion pri ĝi en la E-lingva reto.

Ŝajne ne estas tiel facile scii, ĝuste kiel LLZ fine konceptis sian homaranismon. Sed ŝajnas al mi, ke nuntempa (kontraste al 19-jarcenta) homaranismo devus engaĝi tiujn mizantropojn, kiuj konsideras homojn nur parasitoj sur "la naturo" kaj kiuj tiel fanatikas pri la medio, ke ili nomas "speciismo" la tute naturan ideon, ke homoj estas la plej gravaj estaĵoj sur la planedo. Mi estas pesimisto pri la homoj kiel tuto, kaj mi preferus, ke la tuta tero ne estu kovrita de betono; sed se tio estus la sola rimedo savi la homan rason, mi akceptus ĝin. Ne ĉiuj tiel pensas, kredu min.

reen al la indekspaĝo

6a Julio, 2006.

Giuseppe CASTELLI sendis foton de alia ploranta leono, tiu en Lucerno, Svislando:

Li skribas:

Ĝi ploras ĉar trafis ĝin sago.

La monumento estas pri la fidelo kaj virto de la svisoj; pli precize, de la svisaj dungsoldatoj mortintaj por defendi la francan reĝon kontraŭ la franca revolucio...

Dankon! Nun mi serĉis sagon ankaŭ ĉe la Viena, sed ne vidas. Aliflanke eble sago implicitas en ambaŭ per artista tradicio.

Kiel multaj aliaj alilandaj artobjektoj, la Lucerna leono kopiiĝis en Usono — en Atlanta, Georgio, memorigante 3 000 nekonatajn soldatojn de la Konfederaciaj Ŝtatoj de Ameriko, mortintajn dum la usona Enlanda Milito:


reen al la indekspaĝo

5a Julio, 2006.

Walter KLAG afable ensendis el Vieno fotojn, inkluzive unu de nekutime bela leonskulptaĵo ĉe la kastelo Schlosshof (jen seslingva paĝo), oriente de sia urbo:

Li skribas ke ĝi estas monumento memoriganta "la venkon de niaj trupoj super Napoleono 1809 ĉe Aspern (hodiaŭ parto de Vieno). Temis pri la unua malvenko de Napoleono laŭ aŭstri-germana historikoncepto". Do la t. n. Kvina Koalicio — Britio kaj Aŭstrio kontraŭ Francio.

Ploranta leono — tian koncepton oni ne renkontas ĉiutage. Ĝi sukcesas komuniki malĝojon (do sentemon) tamen samtempe forton. Sed neniu skulptus rorantan ŝafidon por kombini tiujn du trajtojn. Roranta ŝafido elvokus nur ridadon.. Kial? Nemo dat quod non habet.

Dankon al prof. Klag.

reen al la indekspaĝo

4a Julio, 2006.

Ankoraŭ en humura humoro — RIKOLTETO DE STEVEN WRIGHT (kp. blogaĵon de 5a Feb, 2006):

• Ĉu ekzistas muzeo por ĉiuj tiuj kapoj kaj brakoj, kiuj mankas al la aliaj muzeoj?
• Se ĉio ŝajne iras glate, memevidente Vi pretervidis ion.
• Laboremo kontentigas estontece. Pigreco kontentigas nun.
• Mi intencas vivi eterne. Ĝis nun, ĉio en ordo.
• Pura konscienco estas kutime simptomo de malbona memorkapablo.
• Duono el la homaro subaveraĝas.
• Nur 99% el advokatoj gajnas por la aliaj malbonan reputacion.
• Eĉ serpentoj timas serpentojn.
• Se estas hodiaŭ nul gradoj, kaj morgaŭ estos duoble pli malvarma, kio estos la temperaturo morgaŭ?
• Mi aĉetis milionon da loteribiletoj. Mi gajnis unu dolaron.
• Se Vi eniras taksion, kaj la ŝoforo ŝoforas retro, ĉu li devas paĝi Vin?
• Kial ni lavas bantukojn? Ĉu ni ne estas puraj, kiam ni ilin uzas?
• Kial Tarzan ne havis barbon?
• Mi eltrovis ĝeneralan solvon por ĉio. Sed ĝi ne solvas ion specife.
reen al la indekspaĝo

3a Julio, 2006.

Interesaĵon ni legas de Juli ZEH en Süddeutsche Zeitung (30.06.2006): homo sen ideologio (ĉi-okaze la nova germania Kancelierino Angela MERKEL) simple "ne ekzistas" Tion mi tute ne sciis; ja ĉiutage oni lernas ion...

* * *

Long longe mi forgesas mencii al Vi ĉi tiun filmon: http://bigpicture.typepad.com/writing/2006/06/amazing_rc_airp.html. Ja spektu ion vere belan kaj mirindan.

* * *

BERVALANA ŜERCORIKOLTO

Kiel Bervalano sendas konfidencan telekopion?
Li faldas ĝin antaŭ ol meti tra la maŝinon.
Bervalano diras al alia: "Ve, mi perdis mian hundon."
"Kial ne meti afiŝon en la gazeton?"
"Tio ne helpus, idioto; hundoj ne povas legi ..."
Bombo falis en Bervalan vilaĝon; estas bona novaĵo kaj malbona.
La bona: neniuj vunditoj.
La malbona: ĉiuj mortis.
Kial Bervalanoj, aĉetinte skatolon da lakto, ĉiam malfermas ĝin tuj en la superbazaro mem?
Ĉar estas presite sur la skatolo: "Malfermu ĉi tie."
Du Bervalanoj sur strando; unu diras: "Rigardu, morta mevo."
La alia, rigardante supren: "Ĉu vere? Kie?"
Policisto haltigas Bervalanon pro tro rapida stirado, kaj ordonas: "Donu al mi vian nomon!"
Respondas la Bervalano: "Ha, ĉu?? Kaj kiel mi nomiĝos poste?"
(adaptitaj de http://www.chistes.com/)

reen al la indekspaĝo

2a Julio, 2006.

Pardonu ke pro provizora kurenthalto iom tardas la hodiaŭa blogaĵo.

PRI LA PERSA KULTURO ofte blogas Beĉjo. Kaj ofte oni prave lamentas en Usono kaj alilande pri la nuna situacio, ke Irano ja ne estas iu ajn lando. Kiel skribas Christopher HITCHENS (kiu ne kutimas mildigi siajn vortojn!) en recenzo pri libro de Nahid MOZAFFARI (red.), Strange Times, My Dear : The Pen Anthology of Contemporary Iranian Literature (Arcade Publishing, 2005): "Sub la aglomerita teokratia fango de nuntempa Irano, ankoraŭ akvoglobete fluas antikvaj kaj ravaj literaturaj fontoj."

Mi ne scias multon pri Irano. Mi iam havis lingvistikan studenton de Tehrano, kiu lertis pri deklamado de tradicia poezio. Kaj la unua libro de GOETO kiun mi iam vidis, estis lia West-Östlicher Divan (1819), dediĉita al Hafez (14-jarcenta persa mistikulo kaj poeto.) (Edward SAID jam skibis, ke la rilato inter Germanio kaj Mezoriento estis speciala 19-jarcente: tiu lando ne havis naciajn interesojn tie, malkiel Britio kaj Francio, kaj la rilato povis esti tute kultura.)

La instrumento en la bildo nomiĝas 'tar' kiu estas ŝajne tre disvastigita hind-eŭropa radiko kun la signifo 'kordo'. Se iu scias pli pri tiu instrumento (kies resonkesto ja havas la formon de moderna akustika gitaro), ja informu min.

Jen Vi povas gustumi persan tradician muzikon ĉe Radio Darvish. Se Vi havas iTunes, Vi povas ricevi ties programojn rete.

reen al la indekspaĝo

1a Julio, 2006.

ESTAS RIMARKINDE, ke du el la plej malfacilaj muzikiloj en la mondo fariĝis, unu post la alia, la plej disvastigitaj porteblaj dom- kaj tavern-instrumentoj: la liuto kaj la gitaro.

liuto, fronta vido liuto, flanka vido

La liuto konstruiĝas preskaŭ tute el ligno, kaj estas malpeza kiel plumo. Gitaristo, kiu unuafoje enmanigas liuton, tuj rimarkas ties malpezon. La kordoj (diversnombraj) aranĝiĝas, kiel ĉe la moderna mandolino ktp, en samtonaj duopoj, krom la plej alta, kiu kutime estas nur unukorda, kaj la plej malaltaj, agorditaj laŭ oktava intervalo.

Ĝi estis ĉiutaga instrumento en Mezepoko kaj Renesanco, kaj tiel daŭris ĝis fakte ĉ. 1800. Ĝi uziĝis en diversaj roloj, ankaŭ sole, kaj ofte oni aranĝis por ĝi popularajn melodiojn. (Fakte mi havas unu sondosieron de renesanca peco, kiu laŭsone povus esti komponita hieraŭ.) La plej granda serioza komponisto por la liuto estis laŭ mi Silvius Leopold WEISS (1687 - 1750), kaj mia opinio ne unikas.

Kaj pri malfacileco — tre helpas havi kaŭĉukan pojnon! Imagu al Vi Renesance 10 kordoparojn, kaj baroke ĝis 14. (Tamen la basajn oni ne fretumis.)

La gitaron ĉiuj konas. Ĝi similis unue al la kvinkordara liuto, kaj ŝajne atingis sian nunan formon nur en la mez-18-a jarcento, kiam ĝi ekhavis nur unuopajn kordojn kaj akiris sesan baskordon. Kaj la liuto kaj la gitaro ŝajne havas radikojn en Azio kaj la inta araba mondo, sed pri la gitaro Hispanio certe rajtas arogi al si specialan rolon. Nuntempe, se nur unu portebla muzikinstrumento enestas onian hejmon ĉie en la mondo, tre verŝajne temas pri gitaro.

Sed ankaŭ la gitaro ne estas facila. Iu ajn gitaristo apogos min se mi diras, ke se gitaristo ne ludas almenaŭ ĉiusemajne, kaj perdas siajn fingrokalusojn, tiu ludos poste nur kun granda doloro. Kaj se oni ne dekomence lernas la ĝustan manieron uzi la pojnon, oni neniam fariĝos lertega. (Mi tiun eraron mem faris.)

Escepto estas la moderna elektra rok-gitaro. Ĝi tre facilas ludi, ĉar pro la amplifado, la distanco inter la kordoj kaj la fretaro povas esti tre eta. Mi ĉiam kredis, ke tio sole kaj senhelpe klarigus la triumfon de la roko dum la moderna periodo.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.