Sendu al mi komentojn

31a Julio, 2007.

SKLAVECO. La pentraĵo estas "Sklavŝipo" de la angla fondinto (laŭ multaj) de la impresionismo, Joseph Turner. Mia nuna labortabla medio, ĝi tiel kortuŝe efikas ke mi volis montri ĝin granda.

En la antikva mondo, estis multaj "sennaciuloj": nur sklavoj ne havis sian propran landon. Unu el la grandaj misteroj de la historio estas, kial pioniraj pensistoj kiel Platono kaj Aristotelo pretervidis la hororon de tiu universala hontindaĵo. Penseblas du kialoj: (i) sklavoj preskaŭ ĉiam rezultis de militoj, post kiuj la kaptitojn oni permesis vivi anstataŭ masakri, kion oni vidis kiel kompatan agon; kaj (ii) en la antikva mondo eĉ sklavo havis esperon. En Romio ŝi/li povis liberiĝi per kombino de talentoj kaj bonŝanco; kaj post kelkaj generacioj ties posteuloj estus liberaj eĉ de la makula heredaĵo.

En Imperia Romio unu fojon estis proponite, ke sklavoj portu specialan veston. La ideo ne ricevis apogon, ĉar la instancoj timis, ke per speciala vesto la sklavoj konsciiĝus pri siaj nombroj, kio povus esti danĝera. Ĝi tamen ne povis esti tro danĝera, ĉar ŝajne multaj romiaj kuracistoj estis sklavoj. Estas plej bone, kiam onia kuracisto ŝatas onin ...

reen al la indekspaĝo

30a Julio, 2007.

KIUJ ESTAS ĈI TIUJ STRANGASPEKTAJ HOMOJ? Ili estas "modernaj druidoj". La druidoj estis en Antikveco la sacerdotoj de la keltaj prareligioj. Sed ĉu la "modernaj druidoj", kiuj tiel entuziasme festenas ĉe Stonehenge ktp konscias, ke lastatempa arkeologia evidento apogas la skribojn de la Romanoj, ke la druidaj religioj faradis homan oferbuĉadon?*

Plej probable eĉ se ili scias, ili ignoras ĝin. Romantikemo pardonas ĉion, ĉu kulture, ĉu politike.

La fenomeno de modernaj druidoj komenciĝis jam en 18-jarcenta Britio, kaj estas evidento, ke la poeto/pentristo William Blake implikiĝis. Eble oni vidis en la kontraŭ-druidaj skriboj nur mensogojn kaj senbazajn antaŭjuĝojn.

* Vidu ĉi tie — tiun retejon Vi povas fidi, ĉar oni citas efektivajn librojn, neofta evento en la reto.
reen al la indekspaĝo

29a Julio, 2007.

Skribis Nicola Ruggiero:

Saluton Ken,
pri la infana raso [mia blogero de la 25a julio - KM]: lau mi ghi estas nek epopeo nek kolekto de izolitaj poemoj, sed instrucela poemaro.
--
Nicola Ruggiero
Blogo de Nicola Ruggiero

Estas malfacile respondi tion, ĉar mi volis finlegi ĝin antaŭ ol legi recenzojn kaj komentariojn de aliuloj, sed mi rimarkis, ke ĝi ofte estas nomata 'epopeo' kaj 'poemo', kaj ĝi certe havas tradici-stilan komenciĝon kvazaŭ de epopeo (I). Sed la dua parto (II) mencias (D. H.) Lawrence, kiu antaŭ kaj en la mezo de la 20a jarcento estis fulmosuĉilo por apogantoj de "libera amoro", kaj pastron (Denis) Fahey, por oponantoj. Surprizis min trovi tiajn ankrojn al specifaj tempo kaj demandoj, nun sufiĉe eksdataj, en verko celanta esti epopeo. Sed mi konservos malferman menson kaj plu legos.

'Instrucela' laŭ mi estas disputiga termino aplikita al poezio. Sed eblos komenti pri tio post kiam mi legis la tuton.

LA SEP DORMANTOJ : FORGESITA GRAVA LEGENDO. La tempo estas fascina temo, kaj mi ofte blogis prie. La temo fascinis ankaŭ la mezepokulojn. Laŭ tre persistema legendo, la jeno okazis:

Dum la regno de romia imperiestro Decius, kiu persekutadis kristanojn, oni akuzis al sep junuloj, ĉ. 250 p.K., ke ili estas kristanoj. La regnanto donis al ili iom da tempo por forlasi sian fidon, kaj la junuloj iris sur monton, eniris kavernon por preĝi, kaj ekdormis. La imperiestro perdis paciencon kaj ordonis, ke la kaverna enirejo estu obturita, kaj la junuloj dormis pli ol cent jarojn, ĝis la regno de Theodosius, kristana imperiestro. Ili vekiĝis, trovante sin en nova mondo, kie la kristanismo estis la oficiala religio. Al ili ŝajnis, ke ili dormis nur unu tagon.

La legendo estis ĉie konata en Okcidento, aparte post la vivo de Gregorio de Tours, kiu inkludis ĝin en sia libro pri mirakloj, kaj eĉ aperis en la Korano. La popoloj kredis ĝin laŭvorte, kaj la sep dormantoj fariĝis interalie kristanaj sanktuloj.

La legendo estas parabolo pri la pasado de tempo, graveda je signifo. Ĉiuj gravaj aliiĝoj en la historio progresas per etaj paŝoj, tro etaj por ke iu unuopa homo ilin perceptu. Sed sume ni are spertas la rezultojn, kvazaŭ la mondo irus de unu stato pli-malpli subite al alia. La transformiĝo de pagana imperio en kristanan, la posta transformiĝo de barbara eŭropo en modernajn ĝentilajn sociojn, la plej lasta transformiĝo de eŭropo de privilegiaj sociaj klasoj en la nuntempan, kie ordinaraj homoj povas vivi pli bone ol iam vivis reĝoj kaj princoj — ĉio okazis kvazaŭ ni dormis longe, kaj subite vekiĝis.

reen al la indekspaĝo

28a Julio, 2007.

RATATOUILLE. Maria Sandelin blogis (11an de julio 2007) pri porinfana literaturo. Mi iom vortoze komentis tie. Porinfanajn filmojn mi oftege spektas, ĉar mi havas pretekston de 5 nepinetoj. Fakte mi spektis preskaŭ ĉiujn lastatempajn porinfanajn animaciojn; sed mi devas diri, ke la plej lasta — Ratatouille — belas, sed ankaŭ bizaras. Mi tre ĝuis ĝin; sed mi iel suspektas, ke ĝi originis el veto inter du filmistoj: unu vetis kun la alia, ke li ne povas verki filmon pri rato, kiu povas kuiri, starante sur la kapo de plenkreska viro, kaj manipulante ties kuiradon per tirado de la hararo. Kaj la alia filmisto konsentis, kaj, mirabile dictu, faris ĝuste tion!

... kio nur pruvas, ke nuntempe ĉio ajn eblas, ne gravas kiom neverŝajna.


reen al la indekspaĝo

27a Julio, 2007.

Beĉjo (Behrouz Soroushian) skribis pri mia hieraŭa blogero:

Saluton Ken,
Pri via lasta blogo (la 26a de Julio 2007) mi pensas, ke sama argumento ankaŭ funkcios pri la angla lingvo. Kvankam mi suspektas, ke vi iel pravigas la uzon de skemismo en tiu lingvo. Ĉiuokaze hodiaŭ iuj "Housband"-oj ne plu estas "mastroj de la domo".
amike, behrouz

Nu ja, mi certe ne nomus min mem "mastro de mia domo" :)

La angla unikas inter la ĝermanaj lingvoj pro sia neofta kunmetado, pruntinte tiom el la franca. Sed jes, en la ĝermana parto de la lingvo, estas kazoj kiel husband. En la malfrua malnov-angla (kiu vere estis tipa ĝermana lingvo, antaŭ eble 900 jaroj) tio estis húsbonda. Sed estas ioma miskompreno pri la signifo de tiu vorto. Hús estis 'domo'; bonda eble ekzistis en la malnov-angla sed ne estas memstare atestata; tamen la norena (pranordia) havis bóndi, de bóa, 'loĝi, havi domon'. La signifo estis 'kamparano posedanta sian propran domon' kaj ne, kiel ofte supoziĝas nuntempe, 'mastro de la domo' (en la senco de superulo super siaj edzino kaj infanoj). En la mezangla (ĉ. 15a jarcento) hus(e)band ja povis signifi 'intendanto, dommastrumanto'. Ŝajne el tiu signifo kreskis fine la sola moderna signifo 'edzo'.

Kiel oni diris 'edzo' en la malnov-angla? Ceorl, kiu signifis apenaŭ pli ol 'viro'. Kp. la modernan germanan mein Mann, 'mia edzo'.

Sed misiga (pro eksdatiĝo) skemismo ja ekzistas en la angla; moderna ekzemplo estas steamshovel (ŝovelmaŝino). Jam delonge ne temas pri steam (vaporo), sed pri dizelmotoro, sed mi mem nur lastatempe lernis la aktualan vorton por tiu aparato: power shovel.

reen al la indekspaĝo

26a Julio, 2007.

ĜENERALA ARGUMENTO KONTRAŬ SKEMISMO : "AKCIDENCOJ" KAJ "ESENCOJ"

En sia eseo "Speech and signification" [parolado kaj signifado],* la filozofo George Santayana mallonge diskutas la fakton, ke la lingvo permesas al ni nomi ŝanĝiĝemajn aferojn per relative stabilaj vortoj, tiel ke ne necesas konstante ŝanĝi niajn teminojn dum la historio antaŭeniras. Se konsideri, ke li verkis tion ĉirkaŭ 1905, kaj ke nun, pli ol cent jarojn poste, la mondo aliiĝas eĉ pli rapide, des pli interesas la argumento.

Kiel ekzemplon li uzas la vorton 'rivero'. Fluanta rivero povas ĉesi flui, kaj glaciiĝi; tiam ĝi tre malsamas ol antaŭe, tamen ni daŭre nomas ĝin 'rivero'. Povus esti lingvoj, kiuj posedas apartan vorton por glaciiĝinta rivero (kvankam mi hazarde ne konas iujn tiajn), kio pli-malpli decidigas pri la arbitreco de la afero; sed restas la fakto, ke nenia utilo sekvus tute "logikan" skemismon, laŭ kiu ni nomus fluantan riveron ekzemple "akvofluaĵo", termino, kiu subite fariĝus tre "nelogika" se la rivero glaciiĝus. Simile la lingvo estus en iom da kaĉo, se temus pri io alia ol akvo: sur Titano, satelito de Saturno, estas laŭdire riveroj de metano. Kaj jam ni havas la problemon de "La kosmonaŭtoj surteriĝis sur la lunon" k.s.

Sekve la ofta aserto, ke skemismo ŝparigas al ni vortojn, estas tordo de la efektiva situacio: skemismo ŝparigas al ni radikojn, sed ne vortojn. Sub plene skemisma sistemo, ni devus krei novan vorton kiam ajn la materia medio aliiĝus. Kaj kvankam ekzistas evidento (ne rolanta ĉi tie), ke parolantoj vaste ignoras la morfologiajn derivojn de siaj vortoj, certe estas iom ĝene, ke la kompatindaj germanoj (mi blagas, kompreneble) daŭre devas uzi vortojn Walfisch (baleno) kaj Fledermaus (vesperto) longe post la konstato, ke temas pri nek fiŝoj nek musoj. Similaj ekzemploj kompreneble troviĝas en aliaj lingvoj.

En multaj kazoj ne necesas atendi ĝis tre aliiĝas la mondo por trovi neaplikeblecon de tro analizaj E-vortoj. Ni jam scias, ĉu ne, ke iuj oftalmologoj ne kuracas, sed faras reserĉadon, do "okulkuracisto" ne estus "logika"; ke ne ĉiu spuro estas "piedsigno"; ke oni ne nur drinkas en tavernoj ("drinkejoj") sed ankaŭ manĝas, konversas, ktp; ke ne ĉiuj fueloj bruliĝas ("brulaĵo"); ktp. La skemismo havas la efikon fiksi signifojn por ĉiam — se ni prenas serioze la idealon de analizebleco.

Laŭ tradicia filozofia nomenklaturo vortoj laŭeble esprimu "esencojn" kaj ne "akcidencojn". Ili faru tion tamen kun perspektivo kaj ekvilibro, ne detruante la eblecon konstrui analizajn terminojn kiam tio necesas.

* IV, 5, de The Life of Reason
reen al la indekspaĝo

25a Julio, 2007.

RESALUTON! La fiŝado en Florido estis aparte bonŝanca ĉi-jare. Ni motorboatis 64 km mezen en la Golfon de Meksiko kaj fiŝadis funde, t.e. restante senmovaj kaj celante fiŝojn (ekz. pagelojn) habitatajn proksime ĉe la marfundo, en nia kazo ĝis ĉ. 58 metrojn suben. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne havas fotojn por aperigi.

Ĝojigis min vidi artikolon en la jidlingva gazeto Forverts pri Zamenhof kaj Esperanto. Ĝi asertas "kelkcent milojn" da fluaj parolantoj (pli ol realisma cifero sed ja ne la kutima "miliono"), kaj "kelkajn milionojn plu" kiuj "iom konas" la lingvon. Ni faras progreson, se nur helikrapide. Dankon al "Gunananda" pro la anonco en s.c.e.

Dum la feriado en Florido mi interalie faris pluajn notojn pri La infana raso, sed bedaŭrinde mi perdis ilin survoje. Mi daŭre serĉos ilin. Resume tamen mi povas diri ke post la komenca parto (la alvoko, kiun mi prikomentis la 22an de junio) La infana raso ne aspektas, al mi, kiel epopeo, sed kiel kolekto da izolitaj memstaraj poemoj.

reen al la indekspaĝo

13a Julio, 2007.

BLOGPAŬZO ĜIS LA MONATOFINO pro eksterurba vojaĝado (Florido kaj Georgio). Bonajn dezirojn al ĉiuj legantoj.

reen al la indekspaĝo

12a Julio, 2007.

En Die fröhliche Wissenschaft [la gaja scienco] Nietzsche skribis (II.76):

La plej granda danĝero, kiu ĉiam minacis la homaron, kaj ankoraŭ minacas ĝin, estas la erupcio de frenezeco — tio signifas erupcion de arbitreco en sentado, vidado, kaj aŭdado, ĝuon de mensa sendisciplineco, ĝojon en homa neracio. [emf. mia — KM]

La universo estas 74%-e nenio kaj 22%-e malhela. Atomoj konsistas plejparte el malplena spaco; solideco estas iluzio kreata de elektraj kampoj. Pli kaj pli da nenio estiĝas ĉiusekunde pro universa ekspansio. Nombro dividita per nulo ne estas nulo, sed malpli ol nulo — nenio, ĉar la operacio neeblas.

Krom tio estas ni. Nur ni ne estas nenio. Ĝis nun.

reen al la indekspaĝo

11a Julio, 2007.

SCHADENFREUDE LAŬ LUKRECIO : ĈU MISTERO SOLVITA? Lukrecio plendis, en sia De rerum natura, ke pro la "povreco" de la latina lingvo ne eblas traduki la helenan terminon homoiomereia. Tio estis la doktrino de Aneksagoro, ke elementaj substancoj (karno, osto, fajro, k.s.) konsistas el ĉiam pli malgrandaj eroj de la sama substanco. Lukrecio, romia poeto-filozofo (ĉ. 98-55 a.K.), estis rimarkinda homo, kies fruan atomteorion pravigas pluraj nuntempe validigitaj konstatoj. Iuj eĉ nomas lin la unua evoluisto.

Malofte komentata diro de Lukrecio temas pri tio, kion ni nuntempuloj (eble pro la "povreco" de niaj lingvoj!) kutime nomas per la germana termino Schadenfreude: nia supozata memkontenta plezuro je la suferoj de aliaj homoj. Libro II de De rerum natura komenciĝas jene:

Kia ĝojo, kiam en la maro la ŝtormventoj vipegas la akvojn, vidi de la marbordo la malfacilaĵojn de aliaj homoj! Kompreneble la afliktoj de aliuloj ne estas per si mem fonto de plezuro; sed konstati la ĝenojn, kiuj ne ĝenas onin mem, tio ja estas ĝojo.

Li daŭrigas pri batalkampo, kiun oni rigardas de fora distanco, kaj ne mem partoprenas; kaj ĝenerale pri aliaj homoj kaj ties strebadoj al mono kaj potenco, dum oni mem rigardas de supre, kontenta pri sia saĝa evitado de tiaj stultaĵoj. Ktp. Strange, Lukrecio ŝajne kaj asertas, kaj samtempe neas, Schadenfreude. Laŭ li, oni ne ĝoju je la suferoj de aliuloj, sed oni ja ĝoju, ke oni mem ne suferas ilin.

Por mi la rimarko de Lukrecio solvas longdaŭran problemon: kial Aristotelo diris, en sia Poetiko, ke tragedio estas elpurigo (katharsis). Neniu moderna kritikisto laŭ mi iam adekvate klarigis, kiel tragedio (t.e. tragedia teatraĵo, kiel tiuj de la helenoj) povas esti elpurigo. Nun mi emas pensi, ke tragedio "elpurigas" nin en la senco, ke ni ĝojas ke ni mem ne devis suferi la sorton de la tragediaj figuroj. Alivorte: tragedio memorigas nin pri la malbona sorto, kiu povus esti la nia. Tio, de kio ni iĝas elpurigataj, estas malkontento.

reen al la indekspaĝo

10a Julio, 2007.

Kara Onklo Andanto:

Mia filo estas brava kaj bona bubo, escepte de sia neforlasebla hobio, ŝteli motorciklojn. Nun oni arestis lin pro krimo, kiun li ne faris — malobeo de la municipaj zonleĝoj. Li neniam malobeis la municipajn zonleĝojn, nur ŝtelas motorciklojn. Li estas specialisto. La instancoj nur volis kapti lin pro io ajn, kaj nun mi timas, ke li enprizoniĝos senkulpe. Kio kaŭzas tiajn terurajn maljustecojn??

Sincere,

Filamanto en Philadelphia

Kara Filamanto:

Tutmonda varmiĝo?

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

9a Julio, 2007.

PRI ROMANISTO-JURISTO SCOTT TUROW mi blogis la 8an marto, 2006, post kiam mi ĉeestis liajn prelegojn pri la ĵura sistemo kaj pri la mortpuno ĉe mia universitato. Hazarde mi posedas (je mia surprizo) romanon de li, The Burden of Proof [la pruvdevo], 1990. Do mi legis ĝin ĵuse. Mi malofte legas nuntempan fikcion, krom detektiv- kaj spion-romanojn. Tiu ĉi estis jura dramo kaj supozeble serioza fikcio.

Ĝi estis bona, eĉ bonega, por sia ĝenro. Sed poste mi legis la kritikistojn, kaj devis miri: "profunda", "grava", "brila". Post nelonge ĝi estos forgesita; ni ĉiuj scias tion; tamen la adjektivoj antaŭenfluas. Mi serioze ne scias, kiel fartas la povraj pufkritikistoj kiam tute elĉerpiĝas ilia staplo de laŭdvortoj kaj je ĉirkaŭ la deka fojo ili devas recikligi ĉiujn ekde la komenco: "sensacia", "nekredebla", "kolosa"...

Se oni tro aeras balonon, ĝi krevas. Lingvo simple senfine ŝvelas. Mi preferus la balonon.

reen al la indekspaĝo

8a Julio, 2007.

Hieraŭ mi alŝutis malneton de "La neebleco de priesperanta lingvoscienco" (vidu la indekspaĝon). Kiel kutime, komentoj estas bonvenaj.

reen al la indekspaĝo

7a Julio, 2007.

ĈIAM EBLAS HUMURO. Ĉu Vi iam aŭdis pri la guerre des bouffons? Jean-Jacques Rousseau, kiu mem estis talenta muzikisto, publikigis "Leteron sur la temo de franca muziko" (mi ne scias la jaron), en kiu li kondamnis polifonion kaj instrumentan muzikon, kaj deklaris, ke la franca lingvo tute ne taŭgas por kantado kompare kun la itala, kaj ke "la francoj ne havas ian ajn muzikon, kaj neniam ĝin havos". Tio estigis grandan tumulton en Francio; oni publike pendumis kaj bruligis Rousseau-an figuraĵon, kaj la skandalo eĉ dividis la reĝan familion. Sed fine montriĝis, ke Rousseau ne seriozis kaj la tuta afero estis nura blago.

La humuro estas laŭ mi multe tro neglektata kiel klarigo de strangaj sintenoj kaj faroj. Kolego mia iam prezentis prelegon pri iu 17-jarcentulo, kiu asertis la plej strangajn ideojn pri bestoj kaj iliaj "lingvoj". Mia kolego prenis lin tute serioze; dum la demandotempo mi sugestis, ke eble la homo simple havis humursenton kaj ŝercadis. Li reagis kvazaŭ li neniam pensis pri tiu ebleco (kaj ĝis la nuna tago mi estas konvinkita, ke mi pravis).

Humuro ekzistis en ĉiuj epokoj, ne nur regalas la nian.

reen al la indekspaĝo

6a Julio, 2007.

MALAMIKOJ DE LA SCIENCO surprize multas en la nuntempa ideologia cirko. Sed efektivaj kritikoj limiĝas plejparte al nur unu filozofia deirpunkto. La tri seriozaj atakoj baziĝas sur ideoj de W. V. O. Quine, Nelson Goodman, kaj Wilfrid Sellars (informo pri ilia pensado facile trovblas rete). Ĉiuj tri heredis la lingvo-orientitan britusonan filozofion kiu floris en la lasta jarcento. La baza sinteno de tiu skolo estis, ke (i) esplori la lingvon estas esplori la menson, kaj (ii) esplori la menson estas esplori la realon. Por lingvisto la pli malfortika ŝtupo estas la unua: estas multaj lingvoj, kaj homo tute sen lingvo (ili ja ekzistas) tamen havas menson. Sed pri la dua ŝtupo — necesas mencii ankaŭ ke estas multaj mensoj.

Kontraste, en The Life of Reason George Santayana skribis:

La scienco estas simple ordinaraj scioj, plivastigitaj kaj rafinitaj. La valideco de la scienco estas de la sama speco kiel tiu de ordinara perceptado, memorado, kaj komprenado: ĝi konsistas el efektiva imitado, jen percepta, jen cela. La solaj diferencaj karakteroj de la scienco estas plia tempdistanco inter perceptoj, kaj plia dedukta ekzakteco de signifo al signifo kaj de celo al celo. (V, 1)

Ekzistas lingvistoj, bedaŭrinde, kiuj mem partoprenis la lingvo-orientitan filozofion, kaj tiel aldonis prestiĝon al sia studokampo. La influo de Chomsky restas granda, kaj mi timas, ke nur post lia morto eblos plena kaj penetra retakso de lia pensado kaj de liaj atingoj(?). Intertempe, aliaj filozofiaj skoloj, kaj aliaj lingvistikoj, daŭras kaj daŭros.

(Mi ne inkludas ĉi-supre la kontribuojn de Thomas Kuhn, ĉar laŭ mi liaj observoj pri la sociaj faktoroj en la scienco validas kaj utilas; ke ili apartenas al la scienc-filozofio mi tamen ne vidas.)

reen al la indekspaĝo

5a Julio, 2007.

ATINGANTOJ : LA SOLA SENKLASA SOCIO. Mendelssohn, la komponisto; Robert Bridges, la poeto; kaj Lord Dunsany, laŭ multaj la inventinto de la "fantasta" literatura ĝenro — ĉiuj naskiĝis en riĉajn familiojn, kaj ĉiuj pretis labori ne por pano, sed por la belartoj. Kaj fakte, se ni pensas pri patronado, la belartoj apenaŭ ekzistus sen riĉaj homoj. Nek la sciencoj: la Franca Revolucio ne kreis, sed heredis (kaj renomis) la Jardin du Roi (nun la Muséum national d'Histoire naturelle). Kaj ĉiam tielis.

Por montri kiel scienco povas unuigi ekstremojn de socia klaso, mi volas kontrastigi du anglajn sciencistojn, Michael Faraday kaj Lord Rayleigh (John William Strutt). Faraday (1791-1867) estis filo de hufferisto; li ricevis preskaŭ nenian lernejan instruadon. Dum sia tuta kariero li devis superi sian malhavon de matematikaj scioj; tamen li fariĝis la plej grava frua sciencisto pri elektro, kaj interalie inventis la elektran motoron. Sen liaj atingoj la nuna mondo simple ne ekzistus. Lord Rayleigh (1842-1919) estis la tria barono Rayleigh, filo de la dua barono. Ne necesas diri, ke li naskiĝis en la sino de lukso. Sed lia scienca laboro tuŝis preskaŭ la tutan gamon de la fiziko; fakte en siaj lastaj jaroj li plej kontribuis al la samaj fakoj, kiel Faraday: elektro kaj magnetismo. Li gajnis nobel-premion en 1904. Maltipe de modernaj sciencistoj, li ankaŭ famis pro sia verkstilo.

Lord Rayleigh estis nur junulo kiam Faraday mortis; sed ĉu Vi kredas, ke tiuj du, la hufferista filo kaj la barono, ne povus interparoli?

Mi ĉiam ŝatas la prisciencajn programojn de BBC Radio 4, ĉar tie eblas aŭdi ĉiujn regionajn akĉentojn de Britio, de tiu de la Londona East End ĝis RP ("ricevita prononcado" — kiom el ĝi entute vivtenas nuntempe). Kaj kiam temas pri grandaj nuntempaj atingoj — ekzemple la mondfama operejo en Sydney — ne estas vere diri, ke arkitektoj kaj konstruistoj konstruis ĝin; egale ne estas vere diri, ke laboristoj konstruis ĝin. La sola vero estas ke ili ĉiuj konstruis ĝin.

reen al la indekspaĝo

4a Julio, 2007.

NOVA SEKCIO "POEZIO". Ĉiuj miaj poemoj nun estas redaktitaj kaj kopiitaj en unu dosieron, atingeblan de la indekspaĝo. Poste mi faros same pri miaj tradukoj de "fabeloj" de Lord Dunsany.

reen al la indekspaĝo

3a Julio, 2007.

Resaluton! Ni estos sporade en la urbo dum venontaj tagoj, do mi blogos iom.

Skribis Walter Klag el Vieno pri mia blogero de la 25a junio, "ĈU PSIKIATROJ IAM PRISTUDAS KONTENTAJN HOMOJN?":

Jen citaĵo el Vieno de Peter Altenberg:

Ekde 1910 Altenberg malsaniĝis pro la nesingarda vivmaniero kaj devis ofte restadi en frenezulejoj. Li suferis je melankolio kaj manio pri persekutiĝo, kaj fantaziis, ke la flegistoj volas venenadi lin. Post resaniĝo Adolf Loos veturis kun li en nokta trajno al Venecio. Tie Altenberg skribis pri la pacientoj: "Se mi pensas pri la homoj en sanatorioj: Ĉiuj plaĉaj, noblaj, saĝaj, trankvilaj, honestaj uloj. Ĉu gravas, ke unu imagas al si esti imperiestro, alia princino? Ĉiuj tute normalas, escepte de unu fiksa ideo. Sed ekstere, en la vivo, ĉiu estas plena de fiksaj ideoj! Oni havas ambicion; kial...?"

El: Walter KLAG, Peter ALTENBERG : Vivo kaj verkoj. Dua kaj lasta kajero.
(Eldonejo kaj presejo Klag, Vieno 2007, ISBN 978 3 901211 32 4)
[Mi menciu ke la unua kajero haveblas de UEA kaj la dua de tie haveblos verŝajne en aŭtuno - KM]

Estas homoj eĉ pli nemoveblaj. Iam ĝenadis min akademika malamiko, pri kiu ofte oni plendis rilate specifan aferon, ke li havas idée fixe. Mi ĉiam respondis: Idée fixe? Évidemment; toutes ses idées sont fixes.

G. K. Chesterton skribis, ke cerbmalsanuloj ofte estas la plej logikaj homoj sur la tero. Se oni zorge sekvas ilin tra iliaj internaj pensprocedoj, oni trovas ĉion racia kaj logika. La sola problemo estas, ke ilia logiko estas tute fremda al la kaprica mondo, en kiu ni vivas. "La frenezulo ne estas tiu, kiu perdis sian racion. La frenezulo estas tiu, kiu perdis ĉion escepte de sia racio."*

Sed mi ja konsentas kun Altenberg, almenaŭ parte. Mi persone neniam havis maniecan ambicion, kaj neniam komprenis unucelajn homojn. Sed tiaj homoj ankaŭ necesas kaj profitigas la socion, sen ia dubo.

* Orthodoxy, II: The Maniac
reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.