Sendu al mi komentojn

31a Julio, 2008.

KONSILO POR FRAŬLINOJ. Detektiv-romanistino Agatha Christie: "Edziniĝu al arkeologo! Ju pli Vi maljuniĝos, des pli interesa li Vin taksos."

reen al la indekspaĝo

30a Julio, 2008.

Skribis Rainer Schwenkreis el Ravensburg pri mia temo de la 25a, la longeco de URLoj:

Kara Ken,

vi pravas ke la longeco de la URL ne estas limigita en la normo de la TTT konsorcio.

Vidu la tiu-rilatan sekcion:

The HTTP protocol does not place any a priori limit on the length of a URI. Servers MUST be able to handle the URI of any resource they serve, and SHOULD be able to handle URIs of unbounded length if they provide GET-based forms that could generate such URIs. A server SHOULD return 414 (Request-URI Too Long) status if a URI is longer than the server can handle (see section 10.4.15).
Note: Servers ought to be cautious about depending on URI lengths above 255 bytes, because some older client or proxy implementations might not properly support these lengths.


Tio signifas, ke la programisto ne supozu ke la krozilo povas prilabori urlojn (pardonu la vorton) pli longajn ol 255 bajtoj.

Tamen pli novaj kroziloj scipovas prilabori pli longajn.

Tie ĉi vi trovos la oficialan anoncon de Microsoft, ke Internet Explorer povas prilabori urlojn ĝis 2083 bajtoj: http://support.microsoft.com/?scid=kb%3Ben-us%3B208427&x=21&y=9.

Jen la ŝanĝo en la informatiko. En la teorio la memoro ĉiam estis senlima, sed la unua maŝino kiun mi programis permesis nur dekmil bajtojn pro programo.

Kiam mi tion rakontas al junulaj programistoj ili nur rigardas min kiel dinosaŭron.

Salutojn
Rainer

Dankon de alia dinosaŭro pro via letero :)

reen al la indekspaĝo

29a Julio, 2008.

EN LA ŜEKSPIRA VERKO The Merry Wives of Windsor, Akto I, Sceno IV, Mistress Quickly laŭdas la serviston Rugby, sed blage plendas tamen, ke estas ĉe li unu manko: li tro preĝas.

Tielas, ĉu ne: ne gravas kia estas la homo X, se oni ne ŝatas X, oni trovos "kialon". Se X verkas ion, kaj ne donas referencojn, X skribas senzorge kaj senbaze. Se aliflanke X donas multajn referencojn, tiam X nur volas elmontri sian erudicion. Se X ne prezentas argumentojn, ŝli ne preniĝu serioze; sed se X ja prezentas argumentojn, X estas sofisto. Kaj se X ne lasas trovi eĉ unu mankon, sed estas kiel anĝelo promenanta sur la tero, ne senkuraĝiĝu! ĉiam eblas diri, kiam eluziĝis ĉiuj aliaj rimedoj, ke X estas egoisto!

Mi sincere dubas, ke plej multaj homoj vere komprenas la logikeraron argumentum ad hominem. La (mal)vereco de aserto dependas nur de (i) la aserto mem kaj (ii) ĉu aŭ ne la realo konformas al la aserto. La asertanto — ties nomo, raso, sekso, nacieco, harkoloro, ktp. — neniel rilatas al la (mal)vereco de la aserto.

reen al la indekspaĝo

28a Julio, 2008.

IAFOJE OKAZAS EN LA PENSHISTORIO DE LA HOMARO, ke je tempo t1 ni kredas p; je tempo t2 ni forlasas p pro kialoj K; kaj je tempo t3 ni trovas erarojn en K. Tute bone; sed mian tutan vivon mi demandis min: ĉu ne tiam necesas reveni al p?

La filozofia idealismo (p) trafis argumentojn (K), kiuj siatempe ŝajne refutis ĝin. Sed el tiuj argumentoj K, la plej konvinkaj venis de la analiza skolo, do esence el filozofia kritiko de la homa lingvo: G. E. Moore, Bertrand Russell, kaj la Viena skolo de logika pozitivismo. Tiu skolo nun perdis kredeblecon.

Aliaj kontraŭ-idealismaj argumentoj, kiuj ne baziĝas finfine sur lingvo, siaflanke trafas la problemojn de kvantuma realo. Kiel trafe skribis F. H. Bradley in 1893, "Absoluta realo estas tia, ke ĝi ne kontraŭas sin mem."* Sed la kvantuma realo ja kontraŭas sin mem, kaj en plej frapa maniero, donante pli da nuntempa silenta apogo al idealismo, ol iam haveblis pasintece. Almenaŭ, tiel ŝajnas al mi.

* Appearance and Reality, Oxford, 1893, pĝ. 120.
reen al la indekspaĝo

27a Julio, 2008.

LA LOGIKA LABIRINTO DE LA LEĜARO vere teruras. Jen ekzemplo: la jura sistemo ne agnoskas edziĝon al pli ol unu virino. Samtempe estas leĝo kontraŭ poligamio. Sekve estas kontraŭleĝe fari ion, kion laŭ la leĝaro ne eblas fari! Nu, en Teksaso oni do revortumis la leĝon pri poligamio: kontraŭleĝas nur aserti, ke oni havas pli ol unu edzinon.

Ĉu mi estas la unusola kiu vidas la ironion? Toleriĝas nuntempe seksa konduto, kiu ŝokus eĉ la Romanojn dum ties plej diboĉaj periodoj, kaj nun oni eĉ agitas por oficiala geedziĝado de homoj de la sama sekso; tamen UNU aferon oni firme kaj absolute malpermesas: havi pli ol unu edzinon — moron, kiu ekzistis tra la tuta homa historio. Se tio ne estas freneza, nenio estas freneza.

Similas, mi supozas, la senĉesa (kaj ege multekosta) batalo kontraŭ drogoj, usone eĉ kanabon, dum la statistike plej noca kaj damaĝa drogo, alkoholo, ne nur laŭleĝas sed konsumiĝas aplombe sur ĉiuj niveloj de la socio.

reen al la indekspaĝo

26a Julio, 2008.

LA EKSKLUDA REGULO EN LA USONA JURO ĉiam perpleksigis min, kaj mi ĝojis fine trovi klarigon pri ties origino. Jen la aranĝo, preskaŭ unika en la jura mondo: krimulo akuziĝas pri krimo, kaj komenciĝas proceso. Sed poste montriĝas, ke la polico akiris la evidenton eksterleĝe (ekzemple, ili ne havis permeson serĉi domon, aŭ ili forgesis deklari al la krimulo ties rajtojn, aŭ simile). Do oni ekskludas la evidenton. Tute bone ĝis tio.

Sed kio sekvas? Armite nur per ordinara prudento, oni atendus novan proceson, kun nova evidento laŭleĝe akirita. Sed ne — oni liberigas la akuziton! De kie venis tia frenezaĵo?

La reguloj pri krimaj procesoj en Usono venas de la juĝistoj. (En aliaj landoj ili pli ofte venas de la leĝfaraj branĉoj de la registaro: parlamentoj, kongresoj, k.s.) Kaj la ekskluda regulo estas la unusola rimedo, kiun juĝistoj povas plene regi. Nova proceso ekzemple postulus kunlaboron de aliaj instancoj, instancoj en aliaj branĉoj de la registaro. Mi esprimu la aferon propravorte: oni sekvis la plej rendimentan kaj simplan vojon. Nebule mi memoras skribi ion pri tio lastatempe...

reen al la indekspaĝo

25a Julio, 2008.

ĈU LA PLEJ LONGA URL? Mi kompreneble jam sciis, ke URLoj iĝas ĉiam pli longaj. Sed mi ĝis lastatempo ne mem spertis tion. Mi ricevis antaŭ nelonge retpoŝtaĵon, en kiu mi alklaku la jenan URLon:

http://favorites.safeway.com/a/tBIfmnjAYX3zvB7R8WrBD43lhjo/sfwy1?
t=BIfmnjAYX3zvB7R8WrBD43lhjo&email=miner@sunflower.com&i_image6=
1600027534&i_image5=2113007067&i_image4=4400001796&i_image3=20335600000
&i_image2=20628100000&i_image1=71575620006&i_title6=1600027534
&i_title5=2113007067&i_title4=4400001796&i_title3=20335600000&i_title2=
20628100000&i_title1=71575620006&i_body6=1600027534&i_body5=2113007067
&i_body5=2113007067&i_body4=4400001796&i_body3=20335600000&i_body2=
20628100000&i_body1=71575620006&i_svg6=1600027534&i_svg5=
2113007067&i_svg4=4400001796&i_svg3=20335600000&i_svg2=20628100000
&i_svg1=71575620006&i_price6=1600027534&i_price5=2113007067&i_price4=
4400001796&i_price3=20335600000&i_price2=20628100000&i_price1=71575620006
&i_promo1=&i_disclaimer=&SFW_TO=special.offers@safeway.com

Kaj ĝi funkcias! (Nura reklamo.) Tiu estas la plej longa, kiun mi vidis ĝis nun. Mi kredas, ke ekzistas maksimuma longeco por domajn-nomo, sed ne por tuta URL (?).

reen al la indekspaĝo

24a Julio, 2008.

KLARIGA NOTO PRI LA HIERAŬA POEMO. La Dickens-romano Our Mutual Friend [nia komuna amiko] estas romano, en kiu la ĉefa figuro estas la morto.

John Harmon "mortas" sed vivas sub alies masko. Gaffer kaj Rogue Riderhood gajnas la vivon nokte serĉante kadavrojn en la rivero Thames; ili pludonas la mortintojn al la polico — post alproprigo de eventuala mono el la mortulaj poŝoj. Mr Venus la remburisto gajnas la vivon kolektante ostojn, kiujn li kunmete reskeletigas por muzeoj aŭ vendas kiel kuriozaĵojn. Rogue Riderhood mortas, kaj estas revivigita de kuracistoj, kaj tiu morto estas unu el la plej interesaj en la romano, ĉar multaj streĉas sin por savi vivon, ĉar ĝi estas homa, sed post sia savo tiu vivo reestas kaj restas la sama aĉulo, kiel antaŭe. La sanktuleca maljunulino Betty Higden mortas laŭ maniero, kiun ŝi intencis kaj planis el socia pozicio de tuta senpotenco, en tre kortuŝa sceno.

Do jen kvin diversaj vizaĝoj de la morto en unu romano.

Kaj la kriplulineto Jenny Wren? 12-jara laŭ aĝo sed plenkreska laŭ sperto, ŝi "mistike" resumas la ĉeftemon, kiam ŝi duonlude sed duonserioze krikantas de Londona tegmento suben al sia grizhara juda protektanto kaj amiko Riah: "Venu, venu ĉi-supren kaj estu morta!" — ŝi ankaŭ ricevas viziojn pri floroj kaj sendoloraj (kontraste al ŝi) infanoj. Tial kaj tiel la hieraŭa poemo.

Our Mutual Friend estas unu el la tro neglektataj romanoj de Dickens. Vitrobidludo pri la morto. Eblas legi ĝin en preskaŭ iu ajn lingvo; mi kore rekomendas ĝin. Kaj ankaŭ — ĉar aŭtoris ĝin Dickens — ne mankas humuro.

reen al la indekspaĝo

23a Julio, 2008.

LA INFAN-VIZIO DE JENNY WREN
Mi flaris florojn, mejlojn da floroj;
mi ne vidis florojn dum mia vivo;
kaj mi vidis infanojn vice marŝantajn,
descendantaj laŭ ia malfora deklivo.
Mi flaris rozojn neniam viditajn,
kaj mi time metis la manon tien
por mane sensi neniam vunditajn
infanojn marŝantajn oblikve mien.
Kaj l' infanoj demandis: "Kie vi estas?"
venante laŭ floreskalaro aera,
"Kie vi estas?" ili ade demandis,
kaj la demando igis min leĝera.
Se vi aŭskultus, plenkreska sciulo,
mi ne eterne restus senvorta;
mi dirus malferme (se mi nur aŭdacus):
Vi venu — ankaŭ vi — kaj estu morta!
— KM

Jenny Wren figuras en la Dickens-romano Our Mutual Friend — nana infanino, ĉirkaŭ 12-jaraĝa.

reen al la indekspaĝo

22a Julio, 2008.

HELPILOJ AL LIBERIGO DE LA IMAGIPOVO. Iam kaj tiam oni aperigas en popularaj scienc-magazinoj bildojn, kiuj supozeble montras, "kiel aspektas molekulo". Instinkte kaj rezolute ni provas konformigi la universon al niaj sensoj. Kompreneble, ne eblas vidi molekulon, kaj ne nur pro tio, ke molekulo tro malgrandas; eĉ se ni estus same malgrandaj kiel molekulo, ne eblus vidi ĝin, ĉar okulo kaj okulhava cerbo ne povus esti tiel malgrandaj, kaj optiko ne funkcias tiunivele. Kaj eĉ se okulo povus esti tiel malgranda, molekulo ne ekzistas en la sama maniero, en kiu ekzistas arbo aŭ mia mano. Kompreneble temas pri instrumentoj + modeloj; sed ĉu ni vere komprenas, ke temas pri instrumentoj + modeloj?

Iom strangas kaj suspektemigas tio, ke ĉio ĉirkaŭ ni "havas sencon". Ĉar la defaŭlta funkcio de la menso estas ĝuste tio — aranĝi, ke ĉio ĉirkaŭ ni "havu sencon". Sed ekzistas almenaŭ du mensaj statoj al ni konataj, en kiuj ĉio "havas sencon"; tiuj estas la sonĝa stato kaj la normala maldorma stato. Ĉio "havas sencon" en unu el tiuj du statoj, sed nenio "havas sencon" en ambaŭ. Sekve nin akompanas ĉiam kaj senĉese almenaŭ unu memorigilo pri la dirita strangeco. Kial, neniu scias.

Ni vere kaj senpere konas nur nian propran bulon da spac-tempo. Ni etendas nian bulon space por krei universon kaj tempe por krei historion kaj estontecon; kaj la rezulton ni nomas "la reala mondo". Sed ni ne pli kapablas vidi galaksion aŭ rakonton, ol molekulon; tamen nia scienco ĝisoste dediĉas sin al tiuj etendoj, ĉar tiel, nia bulo da spac-tempo "havas sencon", almenaŭ (laŭdire) por la sciencistoj. Restas tamen la fakto, ke ne eblas kompari nian sencon kun ia absoluta senco, por kontroli, ĉu ĝustas la nia.

Ĉio supre dirita estas nur lama pledo por libereco de la imagipovo.

La foton sendis longtempa slovaka amikino Darinka Hofereková (Dayka de la babilejoj), pro kio dankon al ŝi.

reen al la indekspaĝo

21a Julio, 2008.

Resaluton! Ni ĉeestis tre inspiran blugras-festivalon en Lathrop, Mizuro; pluraj magiaj momentoj. La plej bona grupo estis la gejunuloj "The Martins", el Jefferson City, kiujn ni aŭdis antaŭ du jaroj en alia loko. Nunaj aĝoj de 17 ĝis 22; ĉiuj gefiloj de la patro, Elvin Martin, la basisto. Blugraso ne mortas.

* * *

La 15an de julio la Kanada CBS dissendis intervjuon pri E-o — Humphrey Tonkin kaj usona lingvisto. Iom pli ol la kutima banalaĵo, ĉar la lingvisto sciis ion pri E-o, kaj facile kritikis la daŭre kolportatajn neŭtralecon de eŭropa planlingvo kaj senmilitigan efikon de samlingveco. Ofte tielas pri minoritata idearo ĉu ne: ĝi preĝas 100 jarojn, ke la publiko ĝin atentu; kaj fine la publiko ja atentas ĝin, sed — tro detale... Bedaŭrinde Tonkin parolis unue kaj ne povis respondi al la lingvisto.

Dankon al s.c.e. pro la informo.

reen al la indekspaĝo

18a Julio, 2008.

BLOGPAŬZO dum kelkaj tagoj por muzik-festivalo.

* * *

VORTOSORTOJ, 35. SINGULTI:

Eligi bruon, post mallongaj intertempoj ripetatan, kaŭzatan de spasma kuntiriĝo de la diafragmo kaj de la spirorganoj kun subita fermiĝo de la gloto: beboj ne malofte singultas post mamsuĉado.... plorsingulti: singulti pro plorado. (NPIV-2002)

Tiu nia vorto ŝajne venas rekte de la latina singultare, kiu fakte signifis, laŭ la vortaroj, 'plorsingulti'. La singultadon rezultan (almenaŭ teatre) de drinkado aŭ simple sen ia plorado la Romanoj aŭ ne nomis, aŭ nomis per nun perdita vorto. Eble ankaŭ por tio ili uzadis singultare, sed ŝajne neniu scias.

Mi memoras ke dum multaj jaroj mi kredis, ke ekzistas verbo 'gulti', kiu havas refleksivan formon 'gulti sin' aŭ 'singulti'...

Laŭ Reta Vortaro la franca, la germana, kaj la hungara distingas inter 'singulti' simpliciter kaj 'plorsingulti', same kiel la angla (hiccup kaj sob).

reen al la indekspaĝo

17a Julio, 2008.

NOMITAJ URSOJ? Se hazarde Vi spektis la fantasto-filmon The Golden Compass (reg. Chris Weitz, el romano de Philip Pullman, 2007), eble Vi, kiel mi, surpriziĝis ke urso havas homecan nomon (Iorek Byrnison). Sed ŝajne tio okazis, ekz. en la tempo de Ŝekspiro; en The Merry Wives of Windsor menciiĝis fama urso kun la nomo Sackerson.

Mi spektis la filmon refoje per DVD. Enestas du por mi allogaj ideoj, (i) paralelaj universoj kun realisma detalo (etaj partikloj, "polvo", kiuj interligas mondojn), kaj (ii) la aletiometro, instrumento kiu diras la veron, sed nur se oni kapablas ĝin legi (ankaŭ realisma!). La temo estas kompreneble la konflikto inter bono kaj malbono, la eterna temo, kiu obstine restas en la imagipovo de la homaro, ne gravas kiom da kritikistoj provas ĝin forstampfi.

La termino magisterium, eble iom miskomprenita de Pullman (?), indikas Rom-katolikan koncepton, la instruan funkcion de la eklezio, iom svage konsistantan el la papo kaj la episkopoj. Ĝi ne estas primare grupo da specifaj homoj, sed ideo, koncepto. Laŭ katolika doktrino ĝi estas senerara.

reen al la indekspaĝo

16a Julio, 2008.

FORFALO DE SUBJEKTO KAJ OBJEKTO. Mi vere ne scias, ĉu temas pri nova tendenco, aŭ ĉu mi nur ne sufiĉe legis E-verkojn, sed ofte nuntempe mi rimarkas malkopiitajn subjektojn; t.e. verbojn, kies subjektoj ja ĉeestas, sed en antaŭa lokucio; ekzemple:

Li manĝis frue, ĉar [li] malsatis.
Ili diras, ke [ili] ne volas iri.

Iam kaj tiam mi rimarkas ankaŭ (sed malpli ofte) similan forfalon de objekto:

Li trovis la koverton, kaj malfermis [ĝin].
Li prenis ĝin, sed lasis [ĝin] fali.

Mi vidas nenion nocan en tiuj du fenomenoj, sed ili interesas, aparte ĉar ili ne estas anglismoj, malkiel pluraj nunaj tendencoj en E-o, ekzemple la oftiĝanta forfalo de tuta verba komplemento:

Li diris ke li estas sciencisto, sed li ne estas [sciencisto].

Ĉu vi estas vegetarano?
Mi estis, sed nun mi ne estas [vegetarano].

Tion oni rajtus malbonvenigi, ĉar "X (ne) estas" kutime signifas "X (ne) ekzistas".

reen al la indekspaĝo

15a Julio, 2008.

RENDIMENTO

Viro eniras usonan francekuiran restoracion kun sia amikino, al kiu li volas doni bonan impreson. Kiam venas la kelnero li do mendas por la paro, kun pompe postulema mieno:

"Mignonettes à la crême d'écrevisses, kun Cèpes à la Rossini, kaj kun buteritaj terpomoj tre junaj; botelon da bona vin blanc laŭ via elekto; kaj por frandaĵo, Perigordajn truflojn."

La kelnero foriras, kaj post kelkaj minutoj la paro aŭdas krion ĉe la pordo de la kuirejo:

"Du el numero 14..."

reen al la indekspaĝo

14a Julio, 2008.

Mi alŝutis reviziitan version de "Amatora tezo pri la Montaguta aleksandrido" (vidu la indekspaĝon), analizinte nun 403 versojn, kaj de nun simple frandos ĝin lege.

* * *

En Heroldo Komunikas aperis komentario de civita senatanino Elena Grisafi reage al mia komenca blogero de antaŭ 4 tagoj pri Peter Singer. Multo en la komentario de Grisafi estas jam traktita dum la lastaj kelkaj tagoj, responde al aliuloj.

Grisafi skribas ke "la homoj havas... elekteblon." Tutprave; ni ĉiuj antaŭsupozas (escepte dum diskutoj pri la libera volo*), ke la homo havas iaspecan decidpovon, se nur kulturan kompleksecon, kiun preskaŭ certe ne havas bestoj. Sincera priokupo de pensemaj homoj pri besta suferado estas nobla afero; tion mi tute ne dementas.

Grisafi skribas ke la ideo, ke la homo estas besto "povas pravigi ĉian bestecan konduton en homo". Vere la celo de tiu ideo estas ne pravigi, sed klarigi, multrilate la amaskonduton de homoj. Tiajn klarigojn oni nomas etologiaj klarigoj — okaze ke oni volas lerni novan imponan prestiĝvorton :)

Fine: memevidente preskaŭ ĉio, kion ni diras pri la konscioj de bestoj, ne superas informitan spekulativon. Neniu homo scias, kiel bestoj spertas sian ekziston.

* Vidu 9an julio, 2006 por mia persona "solvo".
reen al la indekspaĝo

13a Julio, 2008.

Skribis Dirk Bindmann el proksime de Naumburg, Germanio:

Kara Ken,

ankoraŭ pri Peter Singer kaj viaj du rezervoj.

Mi legis nur lian verkon "Praktika Etiko" (la germanan tradukon). Ŝajne ĝi enhavas ĉiujn gravajn temojn de lia filozofiado. En germanlingvaj landoj Peter Singer pli famas pro siaj opinioj pri eŭtanazio ol pro sia bestoprotektado. Okazis eĉ kelkaj skandalaj atakoj kaj misfamigoj kontraŭ li fare de kristanaj fundamentistoj.

Efektive. Mi volas iam blogi pri ekstremisma retoriko; ne nur kristanaj fundamentistoj indulgas sin tiel.

Pri via unua rezervo:

La koncepto "la homo estas besto" logike ne ebligas la sintenon, ke la homo estu la supra predhava besto. Tiu ĉi sinteno kompreneble eblas, kaj fakte la homo estas tia. Sed ĝi ne konkludeblas el la homa besteco. Tian konkludon malpermesas la estas-estu-regulo, kiun trovis David Hume: El la fakto, ke io estas, ne sekvas logike, ke tio ankau estu. Ekzemple: El la fakta okazo de militoj ne sekvas, ke militoj okazu.

Kutime oni atentigas, ĉu ne, ke ne eblas eltiri devon el fakto. Ŝajne vi bezonas principon, ke ne eblas eltiri nepraĵon el fakto, kio estas pli debatebla. Sed mi ne argumentis eĉ tiel; mi celis nur la naturecon de la fakto mem: se la homo estas la plej supra besto, ŝajnas nature, ke la homo manĝas aliajn bestojn. La unuopa homo kompreneble povas elekti agi alie.

Dum la Singer-prelegoj kaj demando-periodoj kiujn mi aŭskultis, interesis min ke precipe temis pri besta suferado, pli ol simple la (ideale sensuferiga) mortigado kaj manĝado de bestoj.

Pri via dua rezervo:

Jes, vi pravas. Kontraŭspeciismo kontraŭas la ideon ke "ĉiu homa vivo estas sankta". Peter Singer ne bazas sian argumentadon sur la religia koncepto de sankteco. Sanktigoj aŭ tabuigoj povas faciligi ĉiutagajn moralajn decidojn, sed ili katenas etikajn rezonadojn, kiuj ja pridemandu la moralojn. Anstataŭ sanktigoj necesas raciaj argumentoj (kiuj kompreneble estas diskutindaj). Peter Singer eĉ ne provas racian argumentadon samcelan al la sanktigo de la homa vivo. Tio estus ja speciismo, kaj krome pli interesas lin la dubindaj kazoj, en kiuj etike defendeblas mortigo de homo. Ekzemple por fini nekuraceblan, suferigan malsanon, se la malssanulo mem deziras la morton. En tiaj kazoj la ĉiutaga moralo ofte ne helpas. Pri mortpuno Singer laŭ mia malbona memoro ne skribis, sed kontraŭ mortpuno ja ne mankas raciaj argumentoj. Sufiĉas la mencio de eblaj juĝistaj eraroj aŭ eĉ intencaj misjuĝoj.

Kore
Dirk

Pri eŭtanazio kaj multaj aliaj tiaj temoj mi havas opinion ne tre popularan: mi opinias, ke estus preferinde ne politikigi ilin, sed lasi ilin solviĝi en la praktiko per unuopaj decidoj — pli-malpli kiel okazadis antaŭ la nuna periodo; sed ĉar ili jam politikiĝis, oni diskutu ilin publike per siaj elektitaj reprezentantoj, por edifi la publikon, kaj ne lasu ĉion al kortumoj. Mi timas, ke pri politikigitaj moralaj demandoj la multokupaj aŭtoritatuloj (juĝistoj ekzemple), eĉ se ĝenerale bonintencaj, emos pli kaj pli al la plej simplaj kaj altrendimentaj solvoj.

Pri mortpuno pro la plej hororaj krimoj mi persone ankoraŭ ne decidis, sed mi ne konsentas ke la argumento pri eraroj sufiĉas, ĉar la juro eraras en ambaŭ direktoj, kaj ĉar eraroj konsistigas materie solveblan problemon (DNA; pluaj neantaŭvideblaj teknikoj), dum restos la morala demando. Sed ne multe gravas, ĉar plej multaj progresintaj socioj jam oficiale decidis — simple kaj altrendimente.

reen al la indekspaĝo

12a Julio, 2008.

Skribis Ĵeromo Vaŝe pri vegetarismo, la temo de la lastaj kelkaj tagoj:

kara ken,

pri tianomaj bestaj rajtoj vi komentas:

'se ni forlasas speciismon, ĉu ni ne devus do forlasi ankaŭ tiajn ideojn, kiel ekz. ke "ĉiu homa vivo estas sankta", ktp?'

konstraŭspeciistoj supozeble respondus, ke ankaŭ bestaj vivoj estas sanktaj. lastatempe minosun raportis pri moda demando de ĉinaj knabinoj (http://www.ipernity.com/blog/xlp_minosun/74288) "kiun vi savus, se mi kaj via patrino samtempe falus en akvon?". eble ni demandu kontraŭspeciiston, kiun li savus, homon aŭ skarabon...

Peter Singer ne bazas siajn konkludojn sur ia religieca ideo, kiel ekz. sankteco, sed nur sur ordinaraj konceptoj de la filozofia etiko, precipe la koncepto "interesoj". Li proponas, ke homoj kaj bestoj egale rajtas pri respekto al iliaj interesoj (enkalkuligante la relativan nekoneblecon de bestaj interesoj).

Singer savus la homon kaj ne la skarabon, kaj mutatis mutandis savus homon prefere ol beston. Sed prenu pli realecan ekzemplon: estas multaj homoj, mi kuraĝas diri, kiuj savus beston (per difino senkulpan) — aparte amatan dombeston — prefere ol monstran homon. T.e., veraj speciistoj probable maloftas.

La tutan demandon pri praktika homa etiko malfaciligas la fakto, eksperimente apogita,* kiel vi sendube scias, ke plej multaj homoj ne mem mortigus unu homon por savi kvin, malgraŭ la etika racieco de tiu faro. T.e., homoj ne agas racie eĉ etike.

sed via unua argumento pli fortas. kial oni ne predikas neperforton al bestoj? kial oni petas ĝin nur de homoj? probable ĉar homoj komprenas, kio estas doloro. kaj tiel oni revenas al apartigo de homoj pro racio, kun specialaj rajtoj kaj specialaj devoj.

ŝajnas al mi, ke la afero rilatas al tro simpligita ideo pri moralo: bestodefendantoj implice difinas moralon negative, per nura nedolorigo: doloro estas malbono, nedoloro a? plezuro estas bono. siaopinie ili postulas pli altan moralon etendante nedolorigon al bestoj...

----------
ĵeromo
----------

La apartigo de homoj pro racio kompreneble estas anguloŝtono de speciismo. Kiel ĵus menciite (kaj per multe da alia evidento), ĝenerale homoj ne agas racie. Kiam la klasikaj filozofoj de Okcidento asertis, ke la homo estas racia, ili volis diri, ke laŭ sia naturo la homo estas racia, kvankam ne ĉiuj homoj kondutas laŭ sia naturo. Tio estas, almenaŭ, mia kompreno. Kaj se ni provas difini "racion" sen atenti efektivan konduton, baldaŭ la koncepto ne multe malpli svagas ol iuspeca flogistono.

Pri doloro de bestoj ni havas ioman neŭrologian komprenon, sed kompreneble ne sufiĉan. Verŝajne (kaj Singer diskutas tion ĉi) ne ĉiuj vivuloj suferas same. Sed la faktoroj estas miksaj: ni homoj unuflanke suferas pli ol bestoj, ĉar ni intelekte ekzamenas, se tiel diri, la suferadon. Aliflanke, homoj povas raciigi sian suferadon, lerni toleri ĝin, scii ke ĝi iam ĉesos, ktp, dum bestoj ne tion povas do supozeble suferas pli.

Fronte al tiom da necertecoj, ŝajnas al mi, ke vere la vegetaranoj havas la atuton: ili perdas nenion gravan, kaj gajnas, certe, iom da konscienca paco.

* Vidu blogeron de la 7a januaro, 2004.
reen al la indekspaĝo

11a Julio, 2008.

Skribis Walter Klag el Vieno pri vegetarismo (vidu hieraŭ):

Kara Ken!

Antau 25 jaroj nia familio transiris al vegetarismo, konkrete: Ni ne plu manĝis viandon, ni manĝis malmulte da fiŝo, ni daŭre manĝis lakton, fromaĝon ktp. Krome ni rezignis pri ekstraktitaj faruno kaj sukero, kaj alkoholo.
La sekvo: Malpli da pezo, malpli da infektoj kaj kario, pli da energio, entute pli da bonfarto.
Daŭris plimalpli unu jaron por senti la pliboniĝon.
Jen mia opinio pri vegetarismo sen teorio kaj religi-similaj "argumentoj".
En tiu jaro ni lernis ankau esperanton.

Salutas Walter manĝinta legomsupon.

Jes — multaj tiel sukcesis; ŝajne la nombro de diversaspecaj vegetaranoj en la mondo kreskas. Kaj Singer klarigis ankaŭ, ke ju pli da vegetaranoj, des pli da premo sur la viando-produktantoj pli humanigi siajn metodojn, kiujn nun kontrolas nur la profit-motivo. Ne gravas, ĉu oni havas teorion; la premado sur la produktantoj estas la sama.

reen al la indekspaĝo

10a Julio, 2008.

PETER SINGER, influiĝanta filozofo, aŭstraliano nun profesoro ĉe (mi kredas) Princeton University, multe verkis pri la homa uzado de bestoj, "bestaj rajtoj", la racieco de vegetarismo, k.s. Eble lia plej bonekonata libro estas Animal Liberation (1975). Mi ĝis nun aŭskultis du liajn prelegojn, unu ĉe la Royal Society en Britio kaj la alia ĉe Stanford University, Usono, per podkastoj. Ĉiun prelegon sekvis longa demando-periodo.

Singer estas unu el la plej zorge rezonantaj kaj klareksplikaj filozofoj, kiujn mi iam aŭskultis, samtempe bonvenigema pri malkonsentoj kaj tolerema pri kontraŭaj argumentoj. Se iu povus konverti min al vegetarismo, Singer ja tion povus. Tamen pri lia doktrino mi havas du rezervojn:

• Konstante ni aŭdas la mesaĝon de modernaj pensuloj, ke "la homo estas besto". Per tiu konstato ŝajne venis multe da komprenado nova kaj helpa pri homaj problemoj. Nu — inter bestoj mem, en ilia natura stato, estas multe da doloro kaj suferado, ĉar preskaŭ ĉiu besto estas predo de alia besto, kiu manĝas ĝin, ofte vivan. Eblus diri, ke la homo estas simple la plej supra predhava besto, kaj ja certe ne (kutime) la plej kruela. Sed kiam temas pri vegetarismo k.s., subite ni forlasas la koncepton "homo estas besto" kaj turnas nin abrupte al duondieca, ideale etika, koncepto pri homoj. Tio ŝajnas al mi iomete nekonsekvenca.

• La ideo, ke homoj rajtas uzadi bestojn laŭplaĉe, baziĝas laŭ Singer sur kredo, kiun Singer nomas "speciismo", analoge al rasismo kaj seksismo. Nome la kredo, ke la homa specio estas tiel speciala, ke ĝi rajtas kaŭzi suferadon al bestoj pro sia propra profito. Singer rekomendas kontraŭ tiu kredo. Sed se ni forlasas speciismon, ĉu ni ne devus do forlasi ankaŭ tiajn ideojn, kiel ekz. ke "ĉiu homa vivo estas sankta", ktp? Se estas nenio speciala pri ĉiu homa vivo, nur pro ties homeco, kiel ni povas pravigi ekzemple abolon de mortpuno eĉ pro hororaj krimoj, ktp? Alivorte, speciismo estas dueĝa glavo; kiel eblas forlasi unu sekvon sed konservi la alian?

Klarigoj pri tiuj du punktoj estus bonvenaj.

reen al la indekspaĝo

9a Julio, 2008.

Skribis Luis Guillermo Restrepo Rivas pri mia antaŭ-hieraŭa listo de senedzinaj granduloj:

Kara Ken:

Vi skribis en via blogo: "fraŭloj precipe kontribuis al la Okcidenta civilizo".
Iu povus opinii sprite: Do, "inteligentaj" homoj kontribuis al nia civilizo, brave! :)
Malpli sprite, mi pensas ke la listo de historie gravaj geedziĝintaj homoj — viroj kaj virinoj — ankaŭ devas esti tro longa.

Amike,
Luis Guillermo Restrepo Rivas

Pri via unua punkto, jes, mi pensis pri tio ;) Sed mi mem edziĝis, kaj mi ne volis esti tiel facile puŝita el la kompanio de inteligentuloj...

Kaj jes, certe estas multaj gravaj gekontribuintoj ne en la listo. Tamen sen la listanoj, kiuj certe rangas alte, apenaŭ eblas imagi nian civilizon. La listo vere surprizis min.

reen al la indekspaĝo

8a Julio, 2008.

Kara Onklo Andanto:

Mi aŭdis, ke la Instituto pri Klero kaj Klaro proponas premion pro solvo de la jeno: Ĉu du homoj, kiuj ne scias pri kio ili parolas, scias pli, aŭ scias malpli, ol nur unu homo, kiu ne scias pri kio ŝli parolas? Mi decidis proponi solvon: la du scias pli, se ili ne atentas unu la alian. Ĉu laŭ via opinio mi pravas?

Esperema en El Paso

Kara Esperema:

Vi pravas, krom se la du homoj konsistigas movadon, partion, sekton, frakcion aŭ komitaton. Tiukaze iĝas ĉio senespera kaj 1 + 1 = -2.

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

7a Julio, 2008.

LA MEZA VOJO. La skolastikuloj ofte diris: in medio stat virtus "virto staras en la mezo"; kaj modereco estas idealo en ĉiuj respektindaj kulturoj. Sed estas iom stranga la ideo, ke tio rilatu eĉ al kreivo. Kiel povus esti tro da kreivo? Tamen ŝajne ekzistas almenaŭ unu paradokso en la kreiva vivo: fraŭloj precipe kontribuis al la Okcidenta civilizo. Jen ekzemploj de viroj, kiuj neniam edziĝis:

Ludwig van Beethoven, Robert Boyle, Johannes Brahms, Frederic Chopin, Nicolaus Copernicus, René Descartes, Gustave Flaubert, Galileo Galilei, Edward Gibbon, Vincent van Gogh, Thomas Hobbes, Horacio, David Hume, Franz Kafka, Immanuel Kant, Søren Kierkegaard, Charles Lamb, T. E. Lawrence, Gottfried Leibniz, John Locke, Mikelanĝelo, Friedrich Nietzsche, Sir Isaac Newton, Blaise Pascal, Marcel Proust, Maurice Ravel, George Santayana, Jean-Paul Sartre, Franz Schubert, Benedictus de Spinoza, Arthur Schopenhauer, Herbert Spencer, Adam Smith, Stendhal, Jonathan Swift, Nikola Tesla, Henry David Thoreau, Henri de Toulouse-Lautrec, Leonardo da Vinci, Voltaire, Ludwig Wittgenstein...

La listo inkludas la plej gravajn virojn en Okcidento! Kaj ĉiuj fraŭloj; do iliaj genoj supozeble ne nutris la komunan genaron (se tio gravas). Mi ellasis plurajn nomojn eble nur en Anglalingvujo konatajn. Mi ne menciis klerikojn nek monaĥojn, nek tiujn, kiuj ja edziĝis, sed post la edziĝo kreis nur malmulton; ktp. Kaj mi ne menciis virinojn, ĉar la listo venas de artikolo de Christopher Orlet, kiu ne menciis virinojn.

Do: la plej grandaj mensoj en Okcidento ne konis persone la vivmanieron de plej multaj viroj sur la tero. Ĉu tio ne estas grava manko? Tiuj homoj, sen kiuj mi persone ne povus (aŭ ne volus) vivi, argumenteble ne spertis kompletan homan vivon. Abel Montagut metis en la menson de Emme Soraa la riproĉon "ke nia civilizo estas danĝere tro multe / intelekta..." (Poemo de Utnoa, I, 570-1).

reen al la indekspaĝo

6a Julio, 2008.

VICTOR HUGO, samkiel Thomas Hardy, famis eksterlande pro siaj romanoj, sed konsideris sin precipe poeto. Ĉiam mi legis, ke li estis LA franca poeto de la 19a jarcento, kaj lastatempe mi bonŝancis trovi dulingvan eldonon (tute kontraŭ miaj atendoj) de multaj liaj poemoj. Hazarde mi malfermis la libron ĉe tiuj el L'Art d'être grand-père [la arto esti avo], inter kiuj estas ege ĉarma kaj amuza vizito kun infanoj al zoologia ĝardeno, "Le comte de Buffon fut bonhomme..." [bona ulo, tiu Grafo de Buffon...]* (IV.i).

Ĝi esprimas la kaoson de la naturo: kiaj strangaj kaj neverŝajnaj bestoj ekzistas! Ofte mi pensis pri tio, ke iuj vidas en la naturo belan ordon, dum aliaj vidas senordan miksamason de formoj. La lasta vido estas la moderna, kaj vere Hugo verkas kiel 20a-jarcenta poeto. Vere li vivis antaŭ sia tempo tiurilate. En Antikveco kaj Mezepoko la kaosan naturon oni klarigis per orda principo: Dio kreis ĉion, kion eblis krei; nenie estas breĉo. Oni nomas tiun tradicion "la granda ĉeno de estado". La poemo de Hugo estas samtempe amuza kaj saĝa. Ja legu ĝin iam, se eble.

La tradukoj en la anglan de E. H. & H. M. Blackmore estas same bonegaj, laŭ mi, kiel tiu de Montajno far Donald S. Frame, kiun mi menciis antaŭ longe.

* Buffon estis la unua granda naturfilozofo de Francio. Dum granda parto de la 18a jarcento li estis direktoro de la Muséum National d'Histoire Naturelle, kies filion, la Parc zoologique de Paris, Hugo sendube vizitis.
reen al la indekspaĝo

5a Julio, 2008.

"LA PLEJPARTO DE LA HOMOJ APENAŬ BEZONAS NIVELON PLI ALTAN" — tiel skribis klarvida italo en s.c.e.; kaj tio estas la vero pri la "internacia angla", piĝino bazita sur la angla, kiun preskaŭ tute ne komprenas anglalingvanoj. Natura piĝino ne estas plenkreska lingvo. Ĝi taŭgas nur por efemeraj necesaĵoj, kaj ne kompareblas kun E-o nek kun etnolingvo. Se E-o mem estus vaste uzata, ne dubu, ke rapide kreskus el ĝi degenera varianto por provizoraj ĉiutagaĵoj. Internacia piĝino tute normalas en epoko kiel la nia.


reen al la indekspaĝo

4a Julio, 2008.

KONTRAŬ KONTRAŬ-ANONIMECAJ BLOGOJ. La komentiloj de plej multaj E-blogoj permesas komenti homojn, kiuj ne partoprenas la saman blogservon kiel la blogisto. Oni simple elektas "anonima" (kio ja ne havas sian kutiman sencon; oni plenrajtas aldoni sian nomon, retejon, ktp). Sed iuj blogoj ne permesas tion; unu estas tiu de Ralph Dumain. Mi do devas komenti tie ĉi.

Rilate ties blogeron verkitan la 10an de januaro, ne temas, kiel Dumain ŝajne kredas, pri kvar usonanoj. Richard Dawkins estas brita profesoro ĉe Oxford; lia plej diskutata libro, The God Delusion, aperis en 2006 far la brita eldonejo Transworld. Ĝi montriĝis tre debatiga en Britio. La libron de Dennett, aliflanke, la britoj nomis "tipe usona".

(Se blogisto ĉiaokaze povas antaŭvidi kaj elkribri nedeziratajn komentojn, mi ne vidas la kialon de la suplementa restrikto malpermesi "anonimecon".)

reen al la indekspaĝo

3a Julio, 2008.

UNUE LA SCIENCO TRIUMFIS pri ĉiela meĥaniko. Newton montris, ke la fizikaj leĝoj, kiuj funkcias surtere, funkcias ankaŭ ĝenerale en la universo (tiam la universo konsistis el nur nia sunsistemo). Samtempe oni interesiĝis pri la historio de la tero, kaj iom post iom naskiĝis la geologio, grandparte danke al la germana mineralogia tradicio. Tiam ni sciis, ke la tero tre aĝas; tio pavimis la vojon por evoluciaj doktrinoj, kiuj kulminis en la laboro de interalie Lamarck kaj Darwin. Kaj vere la plej grava paŝo estis la scienco pri vivo, ĉar biologiaj temoj gvidis al la unua koncepto de la universo, kiu ne estis meĥanika. Antaŭe oni vidis la universon kiel grandan maŝinon (horloĝon, laŭ la kutima bildigo). Post la naskiĝo de la viv-sciencoj, eblis vidi la universon kiel organismon.

Samtempe ekestis nova konstato. La homo — la sciencisto mem — estas parto de la universo, kiun li studas. Nenio povus esti pli evidenta, sed nenio montriĝis pli problem-stariga, tiel problem-stariga, ke la nuntempa scienca bildigo preskaŭ ignoras ĝin, kaj oni daŭre imagas la scienciston super sia mikroskopo, apartigitan de la mondo de "krudaj faktoj" kiun ŝli studas. Sed efektive la sciencisto estas ne nur super, sed ankaŭ sub, sia mikroskopo.

Kial la nova sinteno malaperis? Laŭ mi, pro precipe unu kialo: oni finfine nomis ĝin "Romantika Scienco". Kaj la nomo, la etikedo, detruis ĝin. La nova sinteno sekvis la Klerismon, kaj la Klerismo kulminis en la laboro de Immanuel Kant. Kant tezis, ke nia scienca kompreno estas limigita de la menso mem. Li "solvis" la problemon per drasta apartigo inter la mondo, kiun la scienco povas koni (esence, la mezurebla, kvantigebla "fizika" mondo), kaj la cetera mondo (pensado, sentado, konscio... kaj neeviteble, religio kaj filozofio). Kartezio estis farinta la samon, esence, en la 17-a jarcento; Kant detale sistemigis la apartigon. Sed la problemo pri Kant estis, ke la mensa aparato, kiun li elteoriumis, ne restas konstanta. Kant inkludis ekzemple tempon kaj spacon, sed nun montriĝis, ke ni povas kompreni ankaŭ relativecon kaj kvantum-fenomenojn. La mensa aparato ne restas fiksita; eĉ la matematiko mem progresas.

La ĉefa figuro en la t.n. Romantika Scienco estis Friedrich Schelling. Li kredis, malkiel Kant, ke ni komprenas la naturon laŭ specifa maniero ne pro la aranĝo de niaj mensoj, sed pro tio, ke ni estas parto de la naturo. En la unuaj du jardekoj de la 19a jarcento, Schelling inspiris multajn, inkluzive Goethe, pri kies "Goeto-scienco" mi multe blogis antaŭ kelkaj jaroj. Sed iom post iom, post la tria jardeko de la 19a jarcento, la nova sinteno forvaporiĝis — ne ĉar iu "malpruvis" aŭ sukcese "kontraŭ-argumentis" ĝin, sed simple pro la etikedo "romantika". (Ankaŭ ne helpis, ke Goeto verkis studon pri la optiko ŝajne fuŝan.) Restas nur malmultaj nuntempe en tiu tradicio, kaj pri ĝi eĉ la science informita publiko scias nenion.

Sed ne eblas eskapi la fundamentan konstaton de tiu tradicio: ni ja estas parto de la naturo, kiun ni studas. Mi scias nek kiel nek kiam, sed iam future, ni devos remalkovri tiun veron, kaj tiam, tre verŝajne, ni povos solvi fundamentajn problemojn, kaj alveni al la Sankta Gralo — unuiĝinta teorio pri la kosmo.

reen al la indekspaĝo

2a Julio, 2008.

SOMERA ŜTORMO
Mi vidis ilin de observ-distanco,
knabinetojn du, en jena cirkonstanco:
inter la lignejo kaj la domo fora
torentis ega pluv' jam preskaŭ kvaronhora.
Longe tie l'etulinoj paciencis,
longe la decid' ambivalencis.
Rigardo kuris fine inter ili;
la pluvkurten' ne ĉesis plu defili;
kaj jen el stakigitaj lignoj
samtempe ekstariĝis du demandosignoj:
"Ĉu nun?" "Jes nun!" kaj du hararoj
raketis birde tra la maroj
dum du piedoparoj plaŭdhelice radis
kaj vane la somera ŝtormo protestadis.
— KM
reen al la indekspaĝo

1a Julio, 2008.

POLIC-PROTOKOLO, 17.

• La franca polico monpunis instruiston en Cap Croissant pro ofendo al minoritata grupo, ĉar li asertis en unu el siaj klasoj, ke modernaj homoj superas Neandertalajn homojn. Oni prezentis sondosieron kiel evidenton; ŝajne "spiono" iel kaŝeniĝis en la klasejon, maskvestite kiel turka teroristo. La polico poste pardonis la instruiston, kiam unu el la studentoj klarigis, ke Neandertalaj homoj ne ekzistas sur la tero jam de 30.000 jaroj.

• Amaso da papera kaj kartona rubaĵo incendiiĝis en Ora Valo, Kalifornio; la lokaj polico kaj fajrbrigado ĵus estingis la fajron, kiam alkuris mezaĝa viro, kiu ekbruligis ĝin denove. La polico tuj senmovigis lin, kaj la viro anoncis, ke li estas S-ta Francisko de Asizo. La polico ekflaris alkoholon, kaj subite la viro mem ekbruliĝis. Postfajre oni arestis lin pro krimbruligo kaj perturbo de la paco.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.