Sendu al mi komentojn

31a julio, 2009.

SURPRIZO DE LA TATARO. Montajno (Essais II: Apologie de Raimond Sebond), rakontis la jenon:

S-kta Luiso konvertis tataran reĝon al Kristanismo, kaj poste la tataro klopodis veni al Liono por kisi la manon de la Papo. S-kta Luiso forte malpersvadis lin, pro timo, ke kiam la konvertito vidos la dekadencon de la popolo, li perdos sian respekton al Kristanismo. Do la tatara reĝo ne vizitis Lionon. Li tamen poste vizitis Romon, kaj la rezulto inversigis la supozon de S-kta Luiso: la tataro des pli laŭdis Kristanismon, dirante ke ĝi devas esti granda afero, se ĝi povas vivteni sin inter tiaj homoj.

Simile eblas valorigi la lingvon Esperanton. Ni ĉiuj spiras la saman aeron; kaj kvankam eĉ aeron eblas polui, ne lingvon.

reen al la indekspaĝo

30a julio, 2009.

NEANDERTALA LINGVO. Phillip Lieberman, ĉe Brown University, konkludis antaŭ multaj jaroj, ke la Neandertalanoj ne povis havi lingvon, almenaŭ ne lingvon de speco konata. Lia esploro baziĝis sur la longeco de la faringo: la faringo de plenkreska moderna homo konsiderinde longas kompare kun tiu de ekzemple la ĉimpanzo. Tiu longeco necesas por ke la langodorso (fakte la langoradiko) havu multe da movebleco, kio ebligas la diversajn vokalajn langopoziciojn. Ĉar ekzistas trajto de la bazo de la kranio, kiu bonŝance korelativas kun la longeco de la faringo, eblis al Lieberman argumenti, ke la Neandertalana faringo similis tiun de la moderna ĉimpanzo, pli ol tiun de la moderna homo.

Sed nun oni inklinas al la ideo, ke la Neandertalanoj ja havis lingvon, surbaze de la genetiko. Esploristoj ĉe la Instituto Max Planck por Evolucia Antropologio en Leipzig sukcesis montri, ke la Neandertalanoj posedis FOXP2, la genon necesan por lingvo.* Kompreneble, nura posedo de la geno FOXP2 ne pruvas, ke ekzistis neandertala(j) lingvo(j); kaj ne ignoreblas la konsidero, ke la supereco de la moderna homo tre eble rezultis de ties posedo de lingvo, mankanta al la Neandertalanoj.

Evidente, la tuta demando restas ĝis nun sen definitiva respondo.

* Scientific American, aŭgusto 2009, pĝ. 36.
reen al la indekspaĝo

29a julio, 2009.

PRIMITIVISMO KAJ LA LINGVO. La politikaj t. n. maldekstro kaj dekstro ĉiam havis siajn ekstremulojn. (Strange, ambaŭ ekstremoj rilatas tiel rekte al romantikismo, ke preskaŭ eblas imagi konverĝon.) La blogero pri Max Stirner menciis, ke laŭ lia pensado, eĉ paroli etnolingvon estas perfido al pura anarkiismo. Sendube iu tia ideo influis la esperantiston Lanti. Sed el la verkoj de Stirner ne eblas pluki multon klaran pri lingvoj: bedaŭrinde li verkadis obskure. Por havi ekzemplon de prilingva pensado far ekstrema anarkiisto, necesas turni nin al la primitivisto John Zerzan, nuntempulo, kiu verkis eseon "Language: Origin and Meaning".

Primitivisto estas radikala anarkiisto, kiu malakceptas — aŭ diras, ke li malakceptas — ĉiom el la homa disvolviĝo post proksimume la Malnova Ŝtonepoko. Mi nek blagas nek troigas; oni vere asertas tion. Se Edeno ne troviĝas historie, oni simple pli kaj pli sin puŝu malantaŭen, fine ĝis tempoperiodo, pri kiu ni scias preskaŭ nenion, kaj tie konstruu en sia menso la deziratan Oran Epokon.

Ne surprize, Zerzan akceptas la fortan version de la Sapir-Whorf-hipotezo (delonge empirie diskredititan; vidu ekz. 28an aŭgusto 2004): "Uzi lingvon estas limigi sin al la modoj de perceptado jam imanentaj en la lingvo." Plue, la lingvo estas "baza rimedo de subpremado."

Kompreneble la leganto ege scivolas, kiel Zerzan sukcesos redukti la t.n. subpremadon far la lingvo al io homcela, al iuspeca klasbatalo. En bona ordo li rilatigas la originon de la lingvo al disdivido de laboro, kiu "necesigas relative kompleksan regadon de grupa agado". Fakuloj komencas regi. Nun, kompreneble, leviĝas la problemo de la kokino kaj la ovo. Ĉu la lingvo originis por ke iuj homoj regu aliajn, aŭ ĉu unue la homoj regis unu la alian? Nu, li citas Engels: "unue laboro; post tio, kaj poste kun tio, parolado". (Punkto, fino.)

Zerzan kurte citas multajn pensistojn, de Lacan ĝis Norman O. Brown (aldone al la kutimaj maldekstraj saĝuloj), sed ne donas verk-referencojn, des malpli paĝ-referencojn, do kuntekstoj ne scieblas. Tamen dum mia legado mi pensis, ĝis certa punkto, ke la eseo pli kompetentas ol mi atendis. Prudenta spekulativo en si mem ja ne nocas. Sed apud la fino la deklaroj iĝas vere nekredeblaj:

"Ĉe la fino de la Paleolitiko, dum malpliiĝinta proporcio de verboj en la lingvo* spegulis la malpliiĝon de unikaj kaj libere elektitaj agoj pro la disdivido de laboro, la lingvo ankoraŭ posedis neniujn tensojn."

Mirindaj scioj! Kelka faklegado informus s-ron Zerzan, ke ĉiu nuntempe konata homa grupo, ne gravas la grado de civilizacio, havas kompletan kaj ofte tre kompleksan lingvon. Sed pri lingvoj de la Paleolitiko ni scias absolute nenion. (Eĉ Engels ne sciis...)

Lia konkludo? "Nur politiko, kiu malkreas la lingvon kaj la tempon,** kaj sekve estas viziema ĝis volupteco, havas signifon." Ŝajnas al mi, ke frunta lobotomio estus pli simpla vojo al Edeno — por tiuj, kiuj tion volas. Sed mi konfesas ioman simpation al ĉi tiu homo. Unu tagon dum la Malvarma Milito, mi rimarkis al kolego duonserioze: ĉu vi konstatas, ke sen elektro ne povus esti grandskalaj militoj, nuklearmila bombado, kaj fakte la tuta aĉa nuntempa homa kondiĉo? Elektro estas la fundamento de niaj problemoj; ni simple abolu elektron, kaj... (Mia kolego nur restis mire silenta.)

* Zerzan ŝajnas sisteme konfuzita pri la ofta observo, ke nuntempaj lingvoj havas multe pli da substantivoj (je la kosto de verboj), ol la helena kaj la latina.
** Zerzan kredas, ke la frua homo iel ekzistis sen konscio pri tempo. Sed mankas spaco por diskuti tiun interesan faceton de la eseo.
reen al la indekspaĝo

28a julio, 2009.

Pardonu; mia kablokonekto hieraŭ bezonis riparon.

* * *

LA MORTO (pardonu pro sombra temo!). La lasta verso de fama poemo de Wallace Stevens, "Sunday Morning", servas kiel ŝlosilo por la tuta imagipova metafiziko pri la morto, kiun Stevens tiuverse priskribas jene:

Downward to darkness, on extended wings.
[Suben en malhelon, per etenditaj flugiloj.]

Oni pereas, jes, sed per etenditaj flugiloj. Jen la samo en la pensado de Yeats: Yeats, proksima al sia morto, verkis duan poemon pri Bizanco (ideala belartlando), kaj sur la dorso de la delfeno, trovas ke li eskapas karnon nur per karno, kaj finas la poemon en bildoj de dancanta junulino. Mi interpretas la dancantan junulinon (la animon) analoge al rotacianta amaso da pulvoro sur la surfaco de rotacianta likvo; ŝi rotacias pli kaj pli rapide, perdante mason sed gajnante rapidon, ĝis je la punkto de maksimuma rapido, ŝi malaperas. Kie ŝi estas? Nenie kaj ĉie.

Plibone per nuraj vortoj ne eblas fari!

reen al la indekspaĝo

26a julio, 2009.

Resaluton!

Mi alŝutis "Noto pri la etnolingva identeco-teorio rilate Esperanton" (vidu la indekspaĝon). Ĝi resumas iom la fakliteraturon kaj konkludas, ke tiu teorio ne rilatigeblas al la situacio de Esperanto.

reen al la indekspaĝo

19a julio, 2009.

Nun estos blogpaŭzo dum kelkaj tagoj pro vojaĝo.

* * *

Skribis Teodor Konopka (Toeko) pri mia temo de la lastaj du tagoj:

Kara Ken! Ĉu ne ekzistas iu pli serioza temo por priokupiĝi ol "0,99999999.....1"? Vere laŭ mi ĝi estas nur senfrukta misuzado de la tempo, de propra cerbo kaj ... elektro.
Toeko - Via leganto

Aparte elektro, ĉu ne? (Toeko estis antaŭ sia emeritiĝo fakulo pri elektro-tekniko.)

Nu, ŝajnas al mi interese, ke pluraj el matematikaj strangaĵoj strangas nur en la dekuma sistemo (aŭ en unu el la aliaj poziciaj sistemoj); tio estas unu. Kaj nefinieco estas ĉiam interesa al certa speco de homo.

reen al la indekspaĝo

18a julio, 2009.

Skribis Stephan Webanck (Kolonjano) responde al mia heriaŭa demando:

Kara Ken,

LMNO* "1" estas pli konciza skribmaniero por "0,999..." (perioda dekuma frakcio, kiun LaTeX-ulo skribus tiel: "0,\overline{9}").

La aritmetika diferenco estas 0.

Cetere: Ĉu iuj novaĵoj pri via alirpovo al Uzreto?

Salutojn el Rejnlando,
Kolonjano

* laŭ mia negrava opinio

Prave; tiel diras al ni la nuntempaj hereduloj de Pitagoro: 0,999... = 1. Haveblas pruvoj, sed intuicie, inter 0,999... kaj 1 povas esti neniu nombro. Simile inter 1,999... kaj 2; inter 2,999... kaj 3; kaj tiel plu.

Pri Uzreto, bedaŭrinde mi ne trovis novan senkostan aliron al soc.culture.esperanto (krom per Google Groups).

reen al la indekspaĝo

17a julio, 2009.

Jen demando por Vi: kio estas la diferenco inter 1 kaj 0,999999...? (Memoru, ke la 9-oj ripetiĝas senfine...)

reen al la indekspaĝo

16a julio, 2009.

POEZIO EN PROZA VERKO

"Mi estas certa, ke Frans ne faris krimon."
"Ĉu vi amas lin?"
"Tiu vorto signifas nenion. Mi bezonas alian vorton, specialan, kiu ne ekzistas."

Fernande Steuvels, en la 1950-a romano de Georges Simenon, Amie de Madame Maigret, bezonas vorton, "kiu ne ekzistas". Sed kelkajn paĝojn poste, Fernande ja diras: "... mi amas lin." Nun la vorto, uzata spite de sia antaŭe konfesita nesufiĉeco, havas poezian signifon — aŭ, se Vi volas, poezian nesignifon. Kiel nomi la fenomenon? Se oni prenas vorton, kaj deŝiras de ĝi laŭeble ties kutiman, publikan signifon, restas nur ties kunteksta signifo (ne nur lingve kunteksta), nepre ne tiel fiksita. En la proza specimeno, Fernande preparis nin per sia unua rifuzo uzi la vorton. En eksplicita poezio, la ĝenro mem preparas nin, per sia rifuzo esti prozo.

reen al la indekspaĝo

15a julio, 2009.

VEREC-DENSECO. La nocion de verec-denseco, aŭ denseco de vereco, mi lernis lastatempe per la retserĉilo Wolfram Alpha, kaj per kelkaj komputilistaj artikoloj (kiom el ili mi povis kompreni). La verec-denseco de iu logika formulo de longeco L (esprimata en iu logika sistemo, ekzemple la klasika logiko) estas la nombro n de veraj (taŭtologiaj) formuloj de longeco L, dividite per la suma nombro m de ĉiuj formuloj de la sama longeco en tiu logika sistemo: nL/mL.

Mi ofte skribis en mia blogo ke ni pensu ne "aŭ A aŭ B" sed "kaj A kaj B". Ekzemple ne "aŭ opinio A aŭ opinio B" sed "kaj opinio A kaj opinio B" (ĉar estas iom da vero en preskaŭ ĉiuj opinioj). Kaj logike, "kaj"-formuloj havas multe malpli altan verec-densecon ol "aŭ"-formuloj:

p kaj q kaj r kaj s
1/16 (6,25%)

pqrs
15/16 (93,75%)

Tiu rezulto estas intuicie komprenebla. Ne gravas la enhavoj de la propozicioj p, q, r, s, la probableco, ke serio da propozicioj ligitaj per "kaj" inkludos taŭtologiojn, estas multe pli malalta ol la probableco, ke serio da propozicioj ligitaj per "aŭ" inkludos taŭtologiojn. "Kaj" liveras pli da ŝancoj efektive diri ion substancohavan. (Almenaŭ tio estas mia interpreto.)

Wolfram Alpha donas verec-densecojn por logikaj esprimoj de minimume 3 variabloj. Oni serĉu ekzemple "p Or q Or r Or s".

reen al la indekspaĝo

14a julio, 2009.

Mi alŝutis provbalonan version de "Komparaj frazoj : elipsa kaj prepozicia analizoj" (vidu la indekspaĝon). Temas pri frazoj kiel

(1a) Karloi estas pli alta ol liai frato.

(1b) Karlo estas pli alta ol sia frato.

La precipa trovo estas, ke kvankam ŝajne nur (1a) estas Zamenhofa, la du konstruoj estas proksimume egale multe uzataj en la nuntempa Esperanto.

reen al la indekspaĝo

13a julio, 2009.

LA NOVA ONDO APERIS, kun lingva artikolo de Geraldo Mattos, "Adjektivo kaj participo". Ofta temo lia! Li tute pravas; en plej multaj frazoj estas io, kio fiksas la tempan referenc-punkton, kaj la participojn oni devus elekti relative je tiu referenc-punkto. Tipa homa lingvo observas tian precizecon nur en parto de sia gramatiko; eble pro tio oni emas neglekti ĝin kiam ĝi eblas. Konsideru (1):

(1) Mi konatiĝis kun mia edzino en 1963.

Sed kiam mi konatiĝis kun ŝi, ŝi ne estis "mia edzino". Do oni precizigas:

(2) Mi konatiĝis kun mia nuna edzino en 1963.

Ve, tio ne helpas. Ŝi en 1963 ankaŭ ne estis "mia nuna edzino". Alia provo:

(3) Mi konatiĝis kun mia estonta edzino en 1963.

Sed "mia estonta edzino" neniel povas indiki la nunan virinon. Ĉu ne ekzistas rimedo indiki tiun virinon, simple kaj senprobleme? Senprobleme sed ne simple:

(4) Mi konatiĝis en 1963 kun tiu virino, kiu nun estas mia edzino.

Sed — kaj plej grave — oni senhezite kaj leĝeranime uzas ĉiujn tiujn frazojn (1) - (3) kun la signifo de (4). Ne estas surprizo do, ke ni emas ignori precizecon ĉe la participoj.

reen al la indekspaĝo

12a julio, 2009.

INTERESA SPECO DE — NEŬTRALECO? En la detektiv-romanoj de Georges Simenon, la detektivo, Jules Maigret, de tempo al tempo devas telefoni al sia brita kolego Chief Inspector Pyke, ĉe Scotland Yard. Maigret kutime diras al homoj, ke li ne parolas la anglan. Sed kiam li kaj Pyke konversas, ĉiu parolas, ne sian propran lingvon, sed la lingvon de la alia: Maigret parolas (malbone) la anglan; Pyke parolas (malbone) la francan. Mi memoras kelkajn tiajn kazojn en la reala vivo. Laŭ la kutima difino de neŭtraleco (neniu havu avantaĝon), tio estas speco de neŭtraleco.

reen al la indekspaĝo

11a julio, 2009.

ROLINTERŜANĜOJ. Iafoje en la poezio estas interŝanĝo de subjekto kaj objekto, kun stata verbo. La plej frua, kiun mi hazarde konas (sed sendube ekzistas pli fruaj), estas tiu de 17-jarcenta germanlingva poeto Angelus Silesius (kies monumento staras en Vroclavo; vidu la bildon), en La Keruba Migranto, VIII:

Vi ne enloĝas lokon;
loko enloĝas vin.

En poemo de William Butler Yeats, The Falling of the Leaves, estas du rolinterŝanĝoj: "la longaj folioj amas nin" (ne: "ni amas la longajn foliojn"); "la sezono de pasio forgesas nin" (ne: "ni forgesas la sezonon de pasio"). Kaj en pli bonekonata poemo de Yeats, Ephemera:

Passion has often worn our wandering hearts [pasio ofte portis niajn migremajn korojn]

Ne: "Niaj migremaj koroj ofte portis pasion".

La plej gravan poemon de Yeats, The Rose of the World, mi eĉ ne diskutos, sed la tuta poemo iusence estas rolinterŝanĝo.

Rolinterŝanĝo estas travidebla peno transiri la limojn de la lingvo. Por rolinterŝanĝo la verbo ĉiam devas esti stata (nu, eble mi trovos esceptojn; tiuj devos esti aparte konsiderataj). Proze, multaj lingvoj (ne ĉiuj) same traktas statojn, kiel agojn:

(1) Karlo rompas la vazon. (ago)
(2) Karlo ŝatas la vazon. (stato)

(2) gramatike bildigas la situacion kvazaŭ Karlo faras ion, samkiel en (1), sed vere laŭ (2) nur estas rilato inter Karlo kaj la vazo; nek Karlo nek la vazo "faras ion". Se ni volas esprimi la rolon de la vazo en tiu "ŝat-rilato" nur eblas pasivigi:

(3) La vazo estas ŝatata de Karlo.

Sed (3) ankoraŭ portretas "agon" de Karlo. Nur proze bizara (4) sufiĉe eskapas la gramatikon:

(4) La vazo ŝatas Karlon.

Sed, Vi obĵetas, (4) ne bildigas "realan situacion". Sed ĉu (2) bildigas realan situacion? Ĉu elekti Karlon kiel "aganton" estas pli ol arbitra elekto? Io por pripensi...

reen al la indekspaĝo

10a julio, 2009.

DENOVE LA ĴURNALISMO. Kiel ofte okazas, preparota komentario al blogero de Ĵeromo Vaŝe (ĉi-kaze tiu de 2009-07-05, "Klaĉo ĉiutempa") iĝis tro longa por komentario.

Nun en Usono stumblas al sia fino semajnlonga televida tamtamado pri Michael Jackson, tiel obseda, ke efektivaj aktualaĵoj (Afganistano, Ujguroj, G8-pintkunveno...) devis aperi en substrio de la ekrano, en moviĝanta teksto, kiel anonco pri severa vetero. Jes, la amaskomunikiloj donas al la publiko tion, kion ĝi atendas kaj ŝajne volas. Kiel alie eblas vendi reklamspacon?

Sed kapitulacio al la vulgaraj interesiĝoj de la amasoj ne estas la precipa problemo, ĉar ĝi kompreneblas. Nek biaso: Ian Hargreaves en sia 2003-a libro Journalism: Truth or Dare? ja citas rezulton de sondo, ke nur 30% el britaj ĵurnalistoj konsentas, ke ili estas devigataj raporti la aktualaĵojn ĝuste kaj objektive. Sed eĉ tion mi komprenas: ĵurnalistoj celas, ekde la mezo de la 20a jarcento, interpreti mondeventojn. Nura raportado supozeble ne estas vera ĵurnalismo, samkiel nuraj kronikoj ne konsistigas historion.

La ĉefa problemo — ĉefa ĉar ĝi havas teorian solvon — estas laŭ mi efektivaj eraroj. Kiel ekzemplis Ĵeromo, respekto al faktoj jam de longe ŝajne ne estas la reganta principo. Demandu al iu ajn fakulo/profesiulo, kiu unuamane scias la faktojn pri io; ĉiuj diras la samon: la gazetaro fuŝas — precipe ĉar ĝi rifuzas ebligi kontrolon de la koncerna raporto antaŭ ol ĝi presiĝas resp. televidiĝas. Mi ofte rakontas veran anekdoton pri tio: mi vidis en urba gazeto artikolon pri lingvistika esplorado de unu mia studentino. La artikolo estis detale ĝusta. Mi miregis! Kiel okazis tia miraklo? Montriĝis, ke mia studentino rajtis (rara evento!) korekti la raporton antaŭprese.

Se tio fariĝus la ordinara, ĉiutaga ĵurnalisma procedo (malgraŭ la nekonveno), mi ne plu plendus pri la gazetaro.

reen al la indekspaĝo

9a julio, 2009.

Ne maltrafu Oran Mezon. Jen retejo, kiu povas igi eĉ min ami la homaron...

* * *

"UJGURA SKRIBADO". En la aktualaĵoj estas konfliktoj inter ĉinoj kaj ujguroj. Mi neniam forgesos la ujgurojn — dum multaj jaroj estis en ĉiu lingvistika lernolibro specimeno de "ujgura piktografio". Ĉiu nova lernolibro simple kopiis ĝin el antaŭa lernolibro; neniu iam kontrolis la fonton. Fine, en la 80-aj jaroj, unu lingvisto enketis: la specimeno montriĝis tipa fabrikita afero vendata al turistoj, kiuj vizitas la regionon.

reen al la indekspaĝo

8a julio, 2009.

LA RIGARDANTO
En la senherba tienda
mi ŝatas sidi kaj rigardi la homojn
de distanco.
Ili dikas kaj magras
vende kaj aĉete
kvazaŭ en tranco.
Mi ne diris, ke mi ŝatas ilin.
Mi ŝatas rigardi ilin.
Kiel, se ili rigardus min?
Ne estas ŝanco.
— KM
reen al la indekspaĝo

7a julio, 2009.

WOLFRAM ALPHA : RELATIVAJ TRADUKO-LONGECOJ DE LINGVOJ. La hegemonio de la angla lingvo kiel internacia lingvo rezultas, kiel ni ĉiuj scias, de la influo de la Brita Imperio ekde ĉ. 1815 plus la potenco de Usono en la 20a jarcento. Pri la ebleco de pure lingvaj faktoroj oni malofte parolas. Aliflanke se oni demandas al laikoj, oni ofte aŭdas la opinion, ke en la angla eblas "esprimi sin pli mallonge" ol en aliaj lingvoj. Kaj vere, uz-instrukcioj, manlibroj, ŝildoj, reklamoj, ktp. en la angla ofte aspektas pli mallongaj, ol siaj tradukoj en aliajn lingvojn, aparte en la latinidajn lingvojn.

La nova retserĉilo Wolfram Alpha montriĝas tre neadekvata (kiel jam diskutis Tonyo), eĉ absurda, kiam temas pri ordinaraj temoj; sed ĉar la nova serĉilo celas specife "komputeblajn" temojn, ĝi iafoje utilas. Unu informospeco, kiun ĝi provas trakti, estas "tipaj traduko-longecoj" de lingvoj relative al la angla.* Se oni serĉas nomon de lingvo, plej ofte oni ricevas interalie tian informon. Mi eksperimentis pri pluraj lingvoj, eŭropaj kaj alilokaj.

Plej multaj lingvoj havas (laŭ Wolfram Alpha) tipan relativan traduko-longecon 1,1 relative al la angla. Tio signifas, ke en tiuj lingvoj necesas 0,1%-e pli da spaco por traduki anglalingvan tekston, relative al la originalo. La ciferon 1,1 ricevas preskaŭ ĉiuj europaj lingvoj. Tiu cifero ne estas tre alta; kaj bedaŭrinde mi ne povis eltrovi la fonton de la informo, kiun redonas Wolfram Alpha.

La eŭska ricevas 1 (saman traduko-longecon kiel la originalo). La ciferon 1 ricevas ankaŭ la latva. Manpleno da lingvoj, inkl. kelkajn eŭropajn, ricevas pli altajn ciferojn: la itala, la nederlanda, la suoma, la joruba, la greka ricevas 1,2. Aliaj ricevas pli malaltajn ciferojn: la svahila kaj la litova ricevas 0,98. La turka ricevas 0,97. La slovaka ricevas 0,95. La serba ricevas 0,89.

Esperanto ricevas 0,94 (se eblas fidi tion). Kaj la mandarena? Malalta cifero, kiel oni atendus: 0,53 :) Nur pensu pri la skribspaco ŝparebla estonte...

* La serĉilo povas trakti ankaŭ aliajn lingvajn temojn, ekzemple "leksikan similecon" inter lingvoj. Ekzemple, la leksika simileco inter la hispana kaj la portugala estas 89%; inter la hispana kaj la itala 82%; ktp. Estonte sendube estos pli da tiaj eblecoj.
reen al la indekspaĝo

6a julio, 2009.

LA ALIA KRISHNAMURTI. Mi multe emfazis en mia blogo la diferencojn inter homoj, nomante tiun emfazon eĉ la anguloŝtono de mia filozofio.* Jen la ekzemplo de ĵus forpasinta U. G. Krishnamurti (nepre ne konfuzenda kun Jiddu Krishnamurti). Tiu homo (U. G.) estis unu el la plej kontraŭ-mistikaj, piedalteraj, skeptikemaj, malabstraktemaj pensistoj en la mondo. Tamen apud la komenco de sia libro The Mystique of Enlightenment, parto 2, li skribas tute senartifike la jenon:

"Se mi fermas la okulojn, kelka lumo penetras tra la palpebrojn. Se mi kovras la palpebrojn, ankoraŭ restas lumo. Ŝajne estas iuspeca truo en la frunto, kiu ne videblas, sed tra kiu io penetras. En Hindujo tiu lumo estas orkolora; en Eŭropo ĝi estas blua. Estas ankaŭ iuspeca lumpenetrado tra la nuko, kvazaŭ estus truo pasanta inter tiuj lokoj en la antaŭo kaj la malantaŭo de la kolo. Interne estas nenio krom tiu lumo. Se oni kovras tiujn lokojn, estas tuta kompleta malhelo. La lumo faras nenion por helpi al la korpo; ĝi simple estas tie."

Ĉu necesas pli? "U. G." simple priskribis sian propran staton, kiun li nomis Iluminiĝo. Ekzistas homoj, kiuj konstante aŭdas muzikon, kaj miras junaĝe, ke aliuloj ne aŭdas ĝin. Mi konis tian homon; li diris nenion pri Iluminiĝo: li estis la iam bonekonata lingvisto Charles Hockett (1916-2000), tute normala homo.

Emanuel Swedenborg (1688-1772), "la ununura homo kun sciencaj legitimaĵoj, kiu fondis religian sekton"**, senartifike raportis, kun tre detalaj priskriboj, ke li vizitis la ĉielon kaj interparolis kun anĝeloj. Laŭ pluraj esploristoj Swedenborg ne estis mense malsana — aŭ pliĝuste, oni ne volas viktimiĝi de cirkla rezonado (oni eksplikas la viziojn per mensa malsano, sed la mensmalsanon kredebligas nur la vizioj). Krom la nekutimaj spertoj, li kondutis tute normale kaj kontribuis al la frua scienco de sia tempo.

Sed ne necesas ekstremaj ekzemploj. Se oni nur zorge atentas homojn, oni sin konvinkos pri la diferencoj.

* Ekz. 18a decembro 2008, kaj la poemo "La plej granda eraro" (vidu "Versado" en la indekspaĝo).
** John R. Swanton, "Emanuel Swedenborg". The Scientific Monthly 46:2 (feb., 1938), pp. 132-140
reen al la indekspaĝo

5a julio, 2009.

CITAĴOJ DIVERSDEVENAJ

* * *

La plej granda avantaĝo de Interreto estas, ke eblas esplori la mensojn de veraj frenezuloj, tute sen risko.

En la lando de blinduloj, unuokula homo estas reĝo; duokula homo estas mistikulo.

La plej bona rimedo konservi sekreton en la nuntempa mondo estas verki libron.

La nuntempo estas vere tre malgranda; preskaŭ ĉio jam okazis...

* * *

reen al la indekspaĝo

4a julio, 2009.

KOSMOPOLITISMO LAŬ APPIAH. Gana-usona filozofo Anthony Appiah, aŭtoro de interalie Cosmopolitanism: Ethics in a World of Strangers [kosmopolitismo: la etiko en mondo de fremduloj] (W.W. Norton, 2006) kaj ebla influo sur la nuna usona prezidanto Barack Obama, trovas la originojn de la kosmopolitismo en la cinikoj de la 4a jarcento p. K., kiuj "malakceptis la kutiman sintenon, ke ĉiu civilizita persono apartenas al komunumo inter komunumoj". Laŭ Appiah pluraj stoikoj alprenis la ideon, de Cicerono ĝis Marko Aŭrelio; ankaŭ la kristanisma fondinto Paŭlo, kiu skribis pri stato "kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas ĉio kaj en ĉio" (Koloseanoj iii.11). Ne surprizas do la retroatribuo de la koncepto al Sokrato far Plutarko, menciita en mia blogero de la 4a junio, 2009.

Laŭ Appiah du fadenoj interplektiĝas en la sinteno nomata kosmopolitismo: "Unu estas la ideo, ke ni havas devojn je aliuloj, devojn, kiuj preteriras ligojn de familieco kaj parenceco.... la alia estas la ideo, ke ni prenu serioze la valoron ne nur de la homa vivo, sed de specifaj homaj vivoj." Por pli ampleksa diskuto en la angla, kun kelka spekulativo pri similaj ideoj de Obama, vidu la la eseon de Carlin Romano en The Chronicle Review (6a junio).

reen al la indekspaĝo

3a julio, 2009.

KLARA EKSPLIKO. En HeKo 394 2-C, 25 jun 09 eblas legi laŭ mi tre klaran prezenton de la teorio de la Esperanta Civito — la plej klaran, kiun mi ĝis nun legis. (Samteme utilas HeKo 394 9-A, 2 jul 09.) Por mi ankoraŭ obtuza detalo unuavide estis "la Jakobena koncepto de la naciŝtato" kaj "la Jakobena naciŝtato". Ambaŭ mencioj estas dusencaj. Aŭ la koncepto entute de naciŝtato estu Jakobena, aŭ ekzistas aparta Jakobena koncepto pri la naciŝtato.

La unuan interpreton ŝajne ni devas tuj malkonsideri, ĉar certe neniu dirus, ke la naciŝtato estas inventaĵo de la Jakobenoj. Ni do elektu la duan. Kaj ja montriĝas, ke ekzistis aparta koncepto de la naciŝtato, kiu en Francio nomiĝis Jakobena. En la angla Vikipedio ni legas, ke "Jakobena eduka politiko, kiu influis modernan Francion ankoraŭ en la 20a jarcento, provis forstampfi franciajn minoritatajn lingvojn, kiujn ĝi konsideris reakciaj, kiel la bretonan, la eŭskan, la katalunan..." Laŭ mia kompreno Gary Mickle nuntempe esprimas tiun ideon. Ĝi solvas la enigmon, kiel eblas oponi minoritatajn lingvojn de perspektivo aŭ dekstra aŭ maldekstra.

Ŝajnas al mi jene: kiam la normalaj koherigaj faktoroj (interalie) kreas grandajn kaj potencajn naciŝtatojn, tiam ni malestimas la koherigajn faktorojn, ĉar potenco aŭtomate oponendas (nelogike, kompreneble, sed tio ŝajne estas la kredo). Sed kiam la samaj koherigaj faktoroj kreas malgrandajn kaj senpotencajn minoritatajn komunumojn, tiam ni emas ilin respekti, ĉar se grandeco kaj potenco estas "malbonaj", kompreneble eteco kaj senpotenco estas "bonaj". Tio verŝajne ne estas la maniero, laŭ kiu politik-teoriistoj priskribus la aferon, sed por la ordinara mortemulo ĝi ŝajnas kredebla. Ĉio tio ŝajne tamen malmulte rilatas el E-o, kiu ja estas minoritata lingvo, sed ne rezultis de la kutimaj koherigaj faktoroj.

reen al la indekspaĝo

2a julio, 2009.

AMAFERO
Somere, kiam gestudentoj malaperas,
kampusoj iĝas pacaj kaj trankvilaj.
Fakultatoj fine kaj dankeme ekliberas;
allogas nun vojaĝoj, kaj similaj.
Se subvencia mono al la man' adheras
elspezrimedoj montras sin facilaj:
la tujfrenezo turnas sin, ĉu vira ĉu virina,
al ĉefurba "konferenco interdisciplina".
En la bus' aperis, ve, fraŭlino Szasz
kaj sidis miaflanke, ino ne tre bela,
"ordinara" oni dirus sen bias',
kun ridet' agrabla tamen, foje hela.
Ŝi specialiĝas pri ekzota gas'
ekstraktebla el la nuks' betela
kaj mi pri verda ĉina porcelano;
ni konversis pri vetero, kaj pri sano.
El ĉiu referaĵo mankis intereso
krom por du-tri kapoj kaj kapinoj
kaj ĉar alia ekis tuj post ties ĉeso
mi palpis en la poŝ' por aspirinoj.
Sed necesis fine ia firma intermezo
liberiga je la volapuke fremdaj fakterminoj;
despere mi eskapis, kaj bonŝance sur teras'
sidlokon trovis flanke de fraŭlino Szasz.
"Ni insultas ilin," diris ŝi, kaj pravis.
"Mi ne volas fari tion." "Ankaŭ ja ne mi."
Sed en l' okul' ŝi konspiremon havis:
"Ĉu ni skandalon kreu?" kobolde emis ŝi.
Kaj iom post iom la saman noton klavis
nia cerboduo, kaj eta plano unuiĝis inter ni.
Ni estis kune tiun tagon kaj la sekvajn
montrante signojn nur amantaspektajn:
De tiam el la hal' ni eliradis pare,
kaj revenis kune la matenojn, kaj ĉeestis
neniun referaĵon poste; terase nur, aŭ trotuare
rukulis en murmuraj voĉoj. Ni ĉiam tamen restis
en niaj ĉambroj post disiĝo, kaj malŝpare
proprajn librojn legis kaj solecon dolĉe festis.
La konferenco levis siajn ŝultrojn: "Ĉu perplekso?
Nenio prioritaton prenas super sekso."
Per nia tromp' ni kokris la kolegojn kaj la modojn.
Ĉu mi fraŭlinon Szasz revidos? Kiu scias?
Ŝultrolevigo, ne defio, malnodas firmajn nodojn,
kaj amaferoj — amaferoj, ili tre varias.
— KM
reen al la indekspaĝo

1a julio, 2009.

NEŬTRALISMO estis la lasta el la pretendoj de la tradicia esperantisteco, kiuj povis realisme alfronti la nuntempon.

Kiom ĝi vere ekzistis, tiom al ĝi nun malĝojan adiaŭon.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.