Sendu al mi komentojn

Merkrede, 30a Junio, 2004.

Subite ĉi-matene frapis min la penso, ke la libro de Peters (vidu la 24an kaj la 27an de Junio) ignoras gravan aspekton de la komunikado: la strangan manieron, laŭ kiu komunikado kun aliuloj estas samtempe komunikado kun si mem. Ĉu ne oftege oni klarigas ion al si mem, klarigante ĝin al konato? Kaj dum diskutoj oni daŭre trovas, ke svaga penso delonge enmensa sed senforma, alprenas formon. Pro tiu faktoro, oni ne povas plene observi la rekomendojn de Peters. Ĉar se oni pensas nur, kiel manipuli la reagojn de la aŭskultantoj, aŭ evitas vortojn, oni ne rikoltas la memservajn efikojn de la komunikado.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 28a Junio, 2004.

MITO KONVENA. Ni nun tre ŝatas diri — por ŝajnigi nian epokon kompleksa, kaj tiel pardoni ĝiajn dekadencojn — ke la pasintenco estis "pli simpla tempo". Mi trovis nur unu verkiston, kiu agnoskas la "eksterordinaran kompleksecon" de la Viktorina periodo, George P. Landow. Kiel sugestas Landow, ni povas vidi Elizabetan Anglion kaj Viktorinan Anglion kiel du angliajn renesancojn. Eĉ la plej simplaj aferoj de la ordinara vivo estis tiam pli kompleksaj, ol nun, ĉar la komplekseco, kiun vidas la modernuloj en siaj vivoj, mergiĝas en konvenon. Aŭtomobilo eble estas pli kompleksa, ol ĉevalo; sed ensalti aŭton kaj forveturi multe pli simplas, ol seli ĉevalon kaj forrajdi. Komputilo eble estas pli kompleksa ol kajero, sed kiu ne preferus verki libron per komputilverkilo, ol per plumo kaj inko?

La vero estas, ke la eŭropkultura modernulo, kompare kun la viktorinano, apenaŭ devas levi fingron por vivi — ĝuste pro la komplekseco de sia teknologio, kiun li/ŝi kutime tute ne komprenas nek bezonas kompreni. Fakte, ne komprenante la teknologian kaj komercan bazojn de niaj vivoj, ni pli similas sklavojn, ol civitanojn. Ne tre fierinde, ĉu?

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 27a Junio, 2004.

Mi finis la libron de Peters, Speaking into the Air, kiun mi menciis antaŭ du tagoj. Jen resumo de la ĉefaj ideoj. Aparte (2) kaj (3) meritas pensadon, laŭ mi.

(1) La nocio, ke perlingva interkomunikado estas reciproka interpartoprenado de pluraj mensoj, estas granda iluzio. (La modelo telementation malaperis el la lingvistiko antaŭ jardekoj; Peters bedaŭrinde ignoras la lingvistikan literaturon, do ŝajne kredas tiun ideon io nova.)

(2) Kiam oni provas lingve komuniki, oni atentu ne pri si mem, sed pri la efikoj de siaj vortoj sur la alia(j) homo(j); la perlingva komunikado ne estas sindonado, ne estas sinkomprenigado, sed speco de bonintenca manipulado.

(3) Ĉar la komunikado per lingvoj ĝenerale ne ebligas interpartoprenadon de pluraj mensoj, ni pli atentu la komunikadon per nelingvaj rimedoj. En unu frazo (mia, ne de Peters): amikoj estas tiuj, kiuj ne timas intersilenton.

Laŭ Peters la moderna koncepto de (inter)komunikado en la angla komencis disvolviĝi en la frua 17a jarcento. Antaŭe, estis tre influa la ideo, ke nur anĝeloj povas vere komuniki inter si. (Ĉu interese? Se jes, legu la libron!)

reen al la indekspaĝo

Sabate, 26a Junio, 2004.

Gastigante mian filinon kaj ŝian familion de Kolorado mi ne havas tempon prepari veran blogaĵon ĉi-matene; do mi regalos vin per anekdoto (ne originala, fakte tre malnova! sed eble nova en Esperantio).

Drinkemulo eniras drinkejon kaj petas la mastron:
— Rapide! viskion, antaŭ ol komenciĝos la pugnado.
La mastro donas la viskion. La drinkemulo post kelkaj minutoj denove:
— Rapide! ankoraŭ viskion, antaŭ la pugnado.
Donite la dua viskio post iom jam denove petas la drinkemulo:
— Mastro! Rapide, ankoraŭ alian viskion, antaŭ la pugnado.
Finfine doninte la trian viskion la drinkejmastro demandas:
— Amiko, pri kiu pugnado sub la suno temas?
Respondas la drinkemulo:
— La pugnado kiu okazos, kiam vi trovos min senmona por pagi la viskiojn...
reen al la indekspaĝo

Vendrede, 25a Junio, 2004.

Fine! Inteligenta artikolo pri la religio (en la angla), kune kun pensiga citaĵo de Jonathan Swift:

You do not reason a man out of something he was not reasoned into.

Ne eblas per rezonado malakceptigi tion, kio ne per rezonado akceptiĝis.
reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 24a Junio, 2004.

ank' al mencio far lingvisto Jens Stengaard en BJA-listo (diskutlisto pri sociolingvistiko), mi trovis tre utilan libron, Speaking into the air: a history of the idea of communication de John Durham Peters (Ĉikago : University of Chicago Press, 1999, 2000).* Jen iom da fonmaterialo:

Estas pluraj konceptoj en Okcidento, kiujn ni konsideras naturaj kaj ĉiamaj, kiuj tamen estas relative novaj produktoj de la moderna epoko. Unu estas "la naturo" — konceptata kiel agrablaj pejzaĝoj, arbaroj, ktp. kie oni ŝatas pasigi tempon por refreŝigi la spiriton. Tiu koncepto originis nur en la 19a jarcento. Alia ekzemplo estas tiu mistera britusona koncepto privacy, kiu laŭdire ne nepre ekzistas samsignife eĉ en moderna Eŭropo: eĉ se oni havas nenion por kaŝi, oni preferas esti imuna je la rigardado de aliaj homoj. (Kvankam usonaj juristoj pretendas trovi tiun "rajton" en nia konstitucio, fakte tiu vorto ne enestas la konstitucion; la koncepto ne ekzistis en la 18a jarcento, kiam verkiĝis tiu dokumento: ĝi estas alia sankta bovo de la moderneco.)

Simila koncepto, laŭ Peters, estas "la (inter)komunikado" — esprimo, kiun ni uzadas preskaŭ ĉiutage, kaj kiu ludas enorman rolon en la moderna vivo. En antaŭaj jarcentoj ĝi ne ekzistis kun sia nuntempa signifaro; fakte laŭ la aŭtoro ĝi originis en la malfrua 19a jarcento. La libro de Peters sekvas ĝiajn historiajn fontojn kaj disvolviĝon. Ankoraŭ ne finleginte ĝin mi ne povas nun resumi ĝian tutan enhavon, sed ĝi komencas per komparo inter la du plej influaj profetoj pri (inter)komunikado en Okcidento, Sokrato kaj Jesuo. Sokrato emfazis la dialogadon ( la unuan grandan parton de la komunikado), kaj Jesuo, la dissendadon (la alian).

Peters neeviteble estis influita de la postmodernistoj, sekve fojfoje (ironie) komunikas per multaj vortoj tion, por kio pli simpla dirmaniero sufiĉus. Tamen lia libro certe ne estas inter la plej frustraj specimenoj de tiu nuntempa aflikto.

La titolo de la libro de Peters venas de la biblio, 1 Korintanoj:

9 Tiel ankaŭ vi, se vi per la lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata? ĉar en la aeron vi parolus. 10 Eble estas tiom da specoj de voĉoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa.

En mia papera taglibro estas samtema citaĵo de Filono de Aleksandrio:

Ĉu mirinde, ke la Plej Supera Realo ne estas komprenebla por la homoj? Eĉ la mensoj, kiuj enestas nin ĉiujn, estas nekoneblaj aferoj.
*Jiao liu de wu nai : Chuan bo si xiang shi (Pekino : Hua xia chu ban she, 2003). Verŝajne ekzistas nur ĉina traduko.
reen al la indekspaĝo

Marde, 22a Junio, 2004.

Kvankam mi mem scipovas, kiel muzikanto, nur oldtime kaj blugrason — relative simplajn muzikstilojn — mi estas tre sentema pri tio, ke la klasika muziko (kaj ĝenerale la "alta kulturo" de Okcidento) estas viktimo de la nuntempaj gustoj. En Usono, pli kaj pli da urbegaj FM-radiostacioj, kiuj antaŭe dissendis tuttage la klasikan muzikon, nun aŭ ŝanĝiĝis al la populara, aŭ malpliigis siajn klasikajn ofertojn. Oni diras al mi, ke la situacio similas en Eŭropo. Unu kialo eble estas, ke la publiko instinkte perceptas, ke la klasika muziko estas pasinteca afero: la moderna artmuziko ne sukcesis efiki sur la publika konscio.

Mi bone memoras la verkon de Henry Pleasants, kiu nun retrovide ŝajnas profeta, The Agony of Modern Music (NovJorko : Simon and Schuster, 1955).* Li argumentis interalie, ke en la pasinteco, komponistoj interagis kun sia (aristokrata) publiko (kaj devis tion fari, ĉar de tiuj ili recevis monapogon). Nuntempe, la tipa komponisto recevas monapogon de registaroj kaj specialaj institucioj, kaj ignoras sian publikon, verkante esence por aliaj komponistoj. Tion oni povus nomi "akademiigado" de la serioza muziko, ĉar precipe en la universitatoj, oni verkas inter si kaj ne por la publiko.

Antaŭ du jaroj aperis de John Winsor Breaking the Sound Barrier (an argument for mainstream literary music) (Writer's Showcase, 2002; ISBN: 0-595-24998-1)*. Winsor argumentas, ke vere ekzistas objektivaj normoj de kvalito en la muziko. Revolucia ideo! kaj ebla solvo. Mi intencas legi ĝin.

*Bedaŭrinde verŝajne ne estas tradukoj alilingven de tiuj libroj.
reen al la indekspaĝo

Lunde, 21a Junio, 2004.

Ni veturis al Minesoto por aŭskulti Mike Seeger, fraton de la plibone konata Pete Seeger. Malkiel sia frato, Mike ne prostituis sian muzikon al politika ideologio, sed fariĝis bona muzikisto kaj esploranto de etna muziko, precipe usona, sed ankaŭ alilandaj.

Ankaŭ malkiel sia frato, Mike efektive lernis ludi la banĝon. En la foto li ludas primitivan kalabaŝ-banĝon; li havas enorman kolekton da ĉiaspecaj banĝoj. Li ankaŭ ludas gitaron (kiu ne ludas gitaron?!), buŝharmonikon, pajnoŝalmon, kaj multajn aliajn. Li estis unu el la fondintoj de la New Lost City Ramblers (tio estas ioma truko; neniam ekzistis Old Lost City Ramblers!).

Mike Seeger estas iomete konata internacie pro kelkaj eŭropaj turneoj.




reen al la indekspaĝo

Vendrede, 18a Junio, 2004.

Foren ĉi-matene al plua muzika evento, ĉi-foje en Minesoto; regos do blogsilento ĝis lundo.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 17a Junio, 2004.

Kara Onklo Andanto:

Kion fari?? Mi kaj mia familio estas religiemaj kaj tradiciemaj homoj. En la lernejoj oni instruas al la gejunuloj sekularan humanismon, evoluismon, novpaganismon, sekspolitikon, kaj postmodernismon. Ni ne plu povas elteni! Kien iras la mondo??

Uncertain en Usono

Kara Uncertain:

Ĝoju! Ĉu vi ne legas la gazetojn? Ĉiu generacio de studentoj pli analfabetas, ol la lasta. Se oni ne povas lerni entute, oni ne povas lerni sekularan novpapadapaskatologiismon. Relaxovajetje.

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 16a Junio, 2004.

Iam mi havis kolegon, en la lingvistika fakultato de mia universitato, kiu foje diris al mi, kiam menciiĝis iukuntekste la logiko, "Nomu al mi unu aferon, kiun vi povas fari per la logiko, kiun mi ne povas fari sen ĝi." Ekde tiam mi evitis lin — al memkonfesa neraciulo, fuĝado kaj evitado estas la plej bona reago.

Sed multaj nelingvistoj diras: "Kion oni povas fari per la lingvistiko, kion oni ne povas fari sen ĝi?" Kaj tio laŭ mi estas justa demando. Ĉi-bloge mi esperas montri, ke vere estas fenomenoj, kiujn la lingvistiko povas trakti, kiujn la ĝenerala publiko ne suspektas. Ni konsideru unu specon de germana akĉento en la angla.

Estas bone sciate, ke la normdona germana lingvo (Hochdeutsch) ne permesas la sonon [s] vortkomence. Kie skribiĝas vortkomenca 's', oni prononcas [z]: so, sie, Seife, Sikosek k.s. malgraŭ la skribado elparoliĝas [zo], [zi], [zajfe], [zikosek] k.s. (Tial la kromnomo de Ziko Sikosek!)

Sekve, kiam needukita germano parolas la anglan, li/ŝi emas anstataŭigi vortkomencan 's' en anglaj vortoj per la sono [z]: sister, silent, sorry k.s. emas soni [zister], [zajlent], [zari].

El tio eble konkludus la naivulo, ke la germanoj simple havas problemon pri la sono [s] vortkomence. Sed ne! Ĉar la samaj germanoj facile povas elparoli vortkomencan [s], se tiu [s] rezultas de anstataŭigo de vortkomenca angla senvoĉa 'th' kiel en thing, theater, thrift. Tiujn vortojn tipe elparolas la needukita germano [sing], [siater], [srift].*

Do jen ni havas paradokson: la samaj germanoj kaj emas kaj malemas elparoli vortkomencan 's' parolante la anglan.

Memevidente, [s] de 'th' por tiuj parolantoj ne = [s] de 's'. Psikologie, la du ne estas la sama sono. Tion oni neniel povas ekspliki surbaze de nura fonetiko — nuraj fizikaj faktoj. Aliflanke, la lingvistiko scias tre malmulton pri tio, kiel organizas sin la lingvo en la homa cerbo, do ne rekte povas ekspliki la fenomenon psikologie. Sed ni povas klarigi la fenomenon (kaj aliajn similajn) pere de ordigitaj reguloj.**

Ni nomu la regulon, kiu anstataŭigas vortkomencan 's' per [z], "s → z". Ni nomu la regulon, kiu anstataŭigas vortkomencan 'th' per [s], "th → s". La reguloj do aplikiĝas en la ordo

s → z

th → s

Post aplikiĝo de la unua regulo, la dua regulo kreas novan [s]. Sed tiu nova [s] ne fariĝas [z], ĉar la regulo por tion fari, jam preterpasiĝis.

Se la reguloj aplikiĝus en la inversa ordo, ĉiuj sonoj fariĝus [z]: ni aŭdus ne nur [zister], [zajlent], [zari] sed ankaŭ *[zing], *[ziater], *[zrift]. (Asterisko signas neekzistan formon.)

Ĉu la regulordo havas ian realecon? Ofte (sed ne ĉiam, kaj evidente ne ĉi-kaze) oni povas pretendi historian realecon: la defaŭlta hipotezo estus, ke la du reguloj apartenas al sinsekvaj historiaj periodoj.

*Iuj germanoj anstataŭigas anglan senvoĉan 'th' ne per [s], sed per [t]. Por tiuj mia demonstro ne taŭgas.
**En la plej lastatempa lingvistiko, estas aliaj rimedoj por trakti tiajn fenomenojn.
reen al la indekspaĝo

Lunde, 14a Junio, 2004.

En la Bonaj Fruaj Tagoj de la interreto, Roger Ebert, plej fama usona filmkritikisto (ĉe la Chicago Sun-Times), aperigis sian liston de Holivudaj filmkliŝoj. Ĝi estis amuzega kaj multe elŝutata. Sed poste Ebert publikigis du librojn: Ebert's Little Movie Glossary (1994) kaj Ebert's Bigger Little Movie Glossary (1999), ambaŭ de Andrews McMeel Publishing en Kansas City.* La presitaj libroj nun enhavas la kliŝojn, kaj la originala rete havebla kaj senkosta kliŝolisto ŝajne malaperis de la reto (sendube oni timas nun havebligi ĝin pro kopirajt-problemoj).

Hazarde okazis, ke antaŭ nelonge Teodoro Konopka (babileje Toeko) skribis al mi:

"Iam mi tralegis kaj parte ekmemoris kelkajn ecojn de usonaj filmoj:

(i) policestro ĉiam estas Negro.

(ii) krimulo neniam estas Judo.

(iii) ĵus naskiĝinta infano aspektas kiel 3-4-monataĝulo.

(iv) en Usono la litkovriloj havas strangan formon de la litero 'L': virino estas kovrita ĝis la kolo, viro - ĝisduone.

Domaĝe aliajn ecojn mi forgesis, sed estis ankaŭ trafaj. Kun rideto -

Toeko"

Malgraŭ ke la reta listo de Ebert malaperis, tamen alia homo, Giancarlo Cairella, surretigis sian The Movie Clichés List. Cairella geniule, por eviti riski kopirajtatencojn, kompilis sian liston el kontribuaĵoj de legantoj, eĉ ne redaktante iliajn tekstojn. Tiel, ĝi povas enhavi (kaj sendube ja enhavas) multajn el la originalaj kliŝoj de Roger Ebert. Mi donos esperantigitajn ekzemplojn laŭ kategorioj:

Alkoholo: Ajna senespera drinkemulo povas ekĉesi drinki, okaze de grava tasko. Tuj, kiam la drinkemulo ĉesas drinki, li ekrehavas ĉiujn siajn kapablojn, kaj suferas neniujn malagrablajn postsimptomojn.

Asteroidoj: Asteroidoj ĉiam veturas tra la spaco farante bruon, kiel tre potenca sed mutigita motoro.

Aŭtoj: Aŭtoj neniam startas la unuan fojon, kiam oni fuĝas de malbonulo.

Aviadiloj: En ajna filmo multe temanta pri aviadilo, iu mortigas la piloton, kaj pasaĝero kun malmulte da flugsperto devas surterigi la aviadilon. Hazarde tiu ĉiam trairis kelkajn fluglecionojn, sed ne tiun pri surteriĝado.

Bestoj: Letala reptilio ĉiam atakas unue virinon, eĉ se ŝi kunekunas kun 30 viroj.

Binokloj: Kiam ajn oni rigardas per binoklo, ni vidas du superkuŝajn cirklojn, anstataŭ unu.

Biologio kaj genetiko: Minimume unu el paro da ekzaktaj ĝemeloj naskiĝis jam malbonega.

Bomboj: Kiam oni tranĉas la draton al la detonaciilo, haltas la tempmezurilo. Tio ne povas okazi tamen, ĝis kiam restas nur unu sekundo.

Drinkejoj: Ĉiam, se ulo (kutime la protagonisto) eniras drinkejon, okazas pugnado, kutime rekte sub reklamafiŝo "BUDWEISER". La probableco de pugnado pliiĝas, se fone aŭdeblas country music.

Eksterteranoj: Ĉiuj anoj de ekstertera specio portas la saman veston, inkluzive hararanĝon kaj juvelaron. Pro tio oni povas facile rekoni ilin. Eksterteranoj, kiuj vestas sin alie, havas ion por kaŝi.

Herooj: Se heroo malvestas sin ĝis la talio, li fariĝas nevenkebla.

Komputiloj: Oni povas fari kompleksegajn kalkulojn, kaj ŝarĝi vastajn datenokvantojn, ene de malpli ol tri sekundoj. Modemoj kapablas traigi datenojn je rapido de du gigabajtoj sekunde.

Liftoj: Se postkuranto postkurato prenas lifton, ne gravas; la alia ĉiam povas ĝiskuri per la ŝtuparo, eĉ se temas pri 20 etaĝoj.

Morto: La lastaj vortoj de mortanto ĉiam estas koheraj kaj signifoplenaj.

Postkuradoj: Postkuratoj ĉiam haltas por ĵeti obstaklojn (rubujojn, konstrulignon, seĝojn) je siaj postkurantoj. Ne gravas, ke ili tiel perdas pli da tempo, ol necesas al la postkurantoj por simple supersalti la ĵetaĵojn.

Sano: En filmoj, oni neniam tusas, ternas, nek sin mungas; ĉiuj ĉiam estas perfekte sanaj, escepte, kiam ili mortantas. Tiam nura tuso estas signo de tre baldaŭa morto.

Skermado: Dum skermado, la bonulo ĉiam saltas sur tablon/benkon/pianon/platformon, kiu levas lin super la malbonulon. Tiam la malbonulo glavatakas la krurojn de la bonulo, kaj la bonulo evitas saltante en la aeron super la klingon de la malbonulo.

Taksioj: En filmoj, oni povas tuj kaj senpene alvoki taksion, krom se oni estas en danĝero. Tiam estas neniu taksio en la tuta urbo.

Tranĉiloj: Kiam malbonulo provas murdi iun per tranĉilo, li kutime uzas nur unu manon. La viktimo uzas ambaŭ manojn por forpuŝi la brakon de la malbonulo, por eviti penetron per la tranĉilo. La malbonulo NENIAM simple uzas sian alian manon por preni la tranĉilon kaj facile ponardi la viktimon.

*Britiaj titoloj: The Little Book of Hollywood Clichés kaj The Bigger Little Book of Hollywood Clichés, Londono: Virgin.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 13a Junio, 2004.

La muzikevento en Council Bluffs, Iovao, lastfoje menciita, ne meritas blogatenton.

Denove hodiaŭ tamen, mi devos eliri la urbon, do ne havos tempon blogi ĉiaokaze.

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 11a Junio, 2004.

Denove Frank Lee (pri kiu mi certas, ke vi neniam aŭdis, krom de mi ) Kiam li konsentis veni al Leavenworth lastan semajnfinon por dividi la scenejon kun diversaj sentalentuloj, mi jam divenis, ke ne nur pro tio li venas en la regionon. Dimanĉon vespere li ludis en mia propra urbo, Lawrence, en la Gaslight Tavern, kaj mi fine persone konatiĝis kun li. (Precipe li ŝatis mian edzinon, fakte, ĉar kaj li kaj ŝi estas suduloj, ambaŭ el la subŝtato Georgio.) La Gaslight Tavern havas la grandecon proksimume de telefonbudo; li do prezentis sur la portiko (iomete sed nemulte pli granda), havebligante intiman kuneston kiu tre agrablis al mi kaj la ceteraj aŭskultantoj, kaj, verŝajne, al li.

En la foto Frank ludas metalan resonatorgitaron, tre taŭgan kaj tradician por bluso. Li bone kantas kaj ludas laŭ kompleksa trifingra stilo, kiun (kiel mi ofte blage diras) mi donus brakon por povi imiti... Frank Lee ne famas, sed li grandas. Mi ŝatas tiajn aferojn.

Hodiaŭ ni veturos al jam ankoraŭ muzikevento en Council Bluffs, Iovao. Tie temos pri famuloj; mi raportos poste. Ĝis!

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 10a Junio, 2004.

PARDONPETOMANIO? LanguageHat (9 Decembro 2003) menciis el artikolo en Le Figaro, ke la Kanada registaro pardonpetis al la Franc-Luiziananoj ("Cajuns"Arcadians) pro sia deporto ilin antaŭ du kaj duono jarcentoj. Konsiderante kiom kruelas kutime nia mondo, ĉiun ajn bonintencan agon ni devus bonvenigi — aŭ tiel mi supozas. Sed verŝajne ekzistas praktika templimo. Ni ne atendas, ke la nuntempaj romanoj pardonpetu pro la amasmortigado de kristanoj sub Diokleciano; ke la modernaj skandinavoj pardonpetu pro la vikingoj, aŭ la modernaj mongoloj pro la Ĥanoj. Malhelpus en kelkaj kazoj la nuna neesto de respondecaj homoj — kiu en la nuna mondo povus pardonpeti pro la perforta konverto de la saksoj far Karlo la Granda? (Verŝajne nur la Papo ne agnoskas templimojn.)

Sed mi havas seriozan celon levante ĉi tiun temon. Manko de limoj povas esti kaptilo. Antaŭ kelkaj jaroj en s.c.e. mi argumentis dum monatoj kun homoj, kiuj kredis (laŭ mia tiama ne tre komprenema interpreto), ke ĉar ne ekzistas fidinda metodo nombri la parolantojn de ajna lingvo, oni rajtas pretendi gigantajn nombrojn por Esperanto. Alia ekzemplo: en la fonologio, ni ofte devis skribi regulojn, ke tio kaj tio okazas "trans nefinia nombro da konsonantoj" (vokalharmonio ekzemple en la turka, la finna, k.s.). Ni kompreneble sciis, ke neniam temas pri ekz. 100.000.000 konsonantoj; sed ĉar ne ekzistis teoria limo, ni devis skribi la plej ĝeneralan regulon. Alia ekzemplo estas vortaroj: kvankam neniu serĉus en anglalingva vortaro por trovi la signifon de tree, vortaro devas enhavi ĉion senlime. Do ĉiuj vortaroj malŝparas multe da spaco difinante vortojn kiel 'la', 'mi', 'du' k.s. (La plej fruaj anglaj vortaroj fakte ne faris tion; ili nur enhavis "malfacilajn vortojn" k.s.) Ĉu povus ekzisti pli klara ekzemplo de la konflikto inter teorio kaj praktiko?

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 9a Junio, 2004.

INTERESA APOSTROFADO. Li Ĉanglu (babileje Celumio) mi konas jam de kelkaj jaroj en la babilejoj. Li estas poŝtisto laboranta en vagonaro inter Pekino kaj lia hejmurbo Ĉangĉun. Ĉi tiu lia tre kompetenta trajnpoemo aperis en lia blogo en Septembro 2003. Ĝi montras interesan nekutiman, sed tute akcepteblan, apostrofadon (elizion) de la artikolo 'la':

Adiaŭ

Ekruliĝas lante l' vagonaro,
Kiu estas nia ama baro.
Kiso por vi vane restas kaje,
Kiel mi al vi ridetas gaje?

La vagon' forportas la sopiron,
Nevolonte tenas ni l' korŝiron.
Larmogut' rulfalas de l' orbito,
Kuris mi de vido por evito.

Elvidiĝas neplu trajnkonturo,
Mia koro mornas de l' torturo.
Mi atendas urĝe ĝis revido,
Estas suferego post l' avido.

Celumio
2003-09

(Mi kopiis la poemon kun la permeso de la aŭtoro.) Kiam oni elizias, la rezulto devas esti prononcebla. Tio signifas, ke devas esti vokalo flanke de la l-o. Kutime, la vokalo sekvas la l-on: l'eniro, l'ovo. Sed la vokalo povas antaŭi la l-on, kiel plurfoje faris Celumio en sia poemo: "Nevolonte tenas ni l' korŝiron". Kutime, kiam tio okazas, temas pri prepozicio: de l', ĉe l' k.s. Sed tio ne nepre necesas. Bertilo en PMEG (Normala Apostrofado) donas la ekzemplon "vidis ke l' sentoj plu restas".

Interesa afero! La eblecoj por poezio en nia lingvo pli abundas, ol mi kredis.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 7a Junio, 2004.

PLEJ LASTA AMUZAĴ-RIKOLTO. (Mi scias, ke nura vico ne tre belas; sed lastatempe mi trafis plurajn problemojn pri lokado de bildoj. Do mi kontentigas min — kaj espereble ankaŭ vin — per vico.)

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 6a Junio, 2004.

La muzikfestivalo en Leavenworth estis ĝenerale tre forgesebla. Fakte ni revenis frue. Ni ĉeestis nur pro du partoprenantoj: banĝisto-gitaristo-kantisto Frank Lee (en la maldekstra foto, fotita de mi), kaj la grupo High on the Hog (ĉi-suba foto). Sed por aŭdi tiujn, oni devis aŭ trasidi multe da rubaĵo (estis nur unu scenejo), aŭ resti en la loĝveturilo kaj legi libron. Mi plejparte elektis la lastenomitan alternativon; mia edzino la alian (omaĝon al ŝia pacienco).


Estas historia konekto inter Frank Lee kaj High on the Hog.* Frank Lee longe estis banĝisto en la nekredeble energia oldtime-grupo The Freighthoppers, kiujn ni amegis kaj sekvadis dum ĝia ĉ. trijara ekzisto. La nuntempa heredinto de The Freighthoppers — en la senco, ke ili prezentas interalie la saman malnovan usonan dancmuzikon kun la sama rapideco kaj energio — estas sen ia dubo High on the Hog. Tamen Frank nuntempe turneadas sole.

Mi rimarkas ĉe tiaj grupoj nuntempe tendencon imiti la "keltajn" grupojn (kompreneble la muziko mem estas plejparte irland- kaj skotland-devena). Kiel vi scias, en la 60aj jaroj komenciĝis renesanco de la "kelta" (aparte irlanda) muziko, kiu daŭras eĉ nun. La grupoj baldaŭ lernis du teknikojn, per kiuj oni povas tre eksciti aŭskultantaron. Unu estis la iompostioma komenco: ekzemple unue la violono ludas ĝis certa kulmino de tensio kaj atendado, kaj nur tiam ekludas la baso kaj la aliaj instrumentoj, ofte unu post la alia. La alia tekniko estis kunĉenigi plurajn melodiojn kaj ludi ilin seninterhalte ("Nun ni ludos 16 rilojn. La unua rilo nomiĝas..." — mi troigas iomete). Aparte aplaŭdige al la aŭskultantaro, estas tonalŝanĝo en la ĉeno.

La unuan teknikon plene ensorbis High on the Hog. La duan, ili ne povas, pro la subtila fakto, ke la banĝisto, Curt Alsobrook, ne ŝatas uzi kapotaston. Sen kapotasto kutime nekonvenas ludi la banĝon en pli ol du tonaloj. Por aliaj oni devas reagordi. Sekve, kun tia obstina banĝisto, la grupo ne povas simple ŝalti ekzemple de G al A en la mezo de vicigitaj ĵigoj aŭ riloj.

* Angle to live high on the hog signifas "vivi laŭ riĉula vivmaniero, manĝi bone" (slange).
reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 3a Junio, 2004.

Morgaŭ matene ni forlasos mian urbon, Laŭrencon (Lawrence), por veturi al tritaga muzikfestivalo en Leavenworth, ne tre dista. Mi do ne blogos dum kelkaj tagoj. (Mi fotos iom!)

* * *

Skribis Kunar defende al nuntempa Esperantio:

... Pri via malbonhumore verkita enskribo de la 31a de majo:

"Tiuj, kiuj vere kredas je internaciismo, devus bonvenigi la internaciecon de la angla kaj iugrade ankoraŭ de la franca, ĉar ili kiel efektivaj interlingvoj multe helpas al la interkomprenado inter la nacioj. Sed male; la tipa E-isto preferas sian lingvon ajnkoste."

Tiuj, kiuj vere kredas je internaciismo, bonvenigas la internaciecon de la angla kaj uzas ĝin, kiam ĝi bone, plej bone aŭ nure funkcias kiel komunikilo. Tio estas mia longjara sperto kun esperantistoj. Mi bedaŭras ke vi ŝajne neniam renkontis personojn de tiu tipo. Bonvolu kredi min: Ili ekzistas, sed estas tro saĝaj, por provi plu argumenti kontraŭ la fanatikuloj. Se la jenaj ŝajnas esti la "tipaj" esperantistoj, tiam ankaŭ pro tio, ke ili pro sia stranga konduto pli facile kaptas la atenton kaj pli klare restas en la memoro ol la normaluloj.

"Ne gravas kiom da Sikosek-oj kaj Johansson-oj k.s. Esperantio povas produkti, ili ŝajne ne efikas. Trarigardante rete bildojn de E-eventoj mi ankoraŭ vidas verdajn stelojn kaj standardojn"

Mi provas esprimi tion propravorte: Vi trovas en la reto bildojn de Eo-flagoj ĉe renkontiĝoj kaj vidas en tio pruvon, ke "modernuloj" ne havas ajnan influon al Esperantujo. Permesu al mi kelkajn replendajn demandojn: Ĉu la fakto, ke kelkaj ne sekvas novajn ideojn, signifas, ke neniu sekvas ilin? Ĉu la fakto, ke kelkaj nun daŭrigas malnovan konduton, signifas, ke neniam iu transiros (aŭ eĉ jam transiris) al alia? Ĉu la fakto, ke evidente ne ĉiuj agas tute same, nome laŭ certa idearo, estas signo de fanatikismo?

Jen kion mi skribis kiel 21-jarulo: "Novaj ideoj bezonas tempon por disvastiĝi kaj sukceso ne venas post unu tago." Jam antaŭ monatoj mi atentigis pri tio, ke Johansson konsilas "Forlasi la monopolismon. Estus egocentra ideo pensi, ke utilas nur mia maniero agi por au per Esperanto." Tio efektive permesas ankaŭ, ĝuste ne sekvi ĉiujn liajn konsilojn. Devige postuli, ke ĉiu ne plu uzu la flagon, estus laŭ tio kontraŭ la ideo de Johansson... (Pri ambaŭ citaĵoj vidu ankaŭ http://www.livejournal.com/users/kunar/35646.html)

Ĝoju, ke vi ŝajne neniam spertis la rezignadon kaj memkaŝemon, kiu nuntempe regas kelkajn Eŭropajn Esperanto-asociojn. Ili tiom timas erari pri io ajn kaj esti akuzitaj pri "fanatikismo", ke ili ne plu sukcesas produkti informilojn sen duonjara diskuto eĉ pri la plej eta vorto. Tiel jam ofte projekto fiaskis je la fino, ĉar la tempo ne plu sufiĉis aŭ ĉar la aktivuloj perdis la emon kunlabori plu. Spertinte tion, mi ĉagreniĝas kiam kelkaj firme asertas ke "ĉiuj esperantistoj ne estas sufiĉe memkritikemaj". Mi simple ne ŝatas frazojn kiuj trudas certan opinion aŭ kvaliton al ĉiuj esperantistoj.

Kritiko estas kiel medikamento. Evidente dependas de la dozo, ĉu ĝi havas bonan efikon kaj ĉu efikon entute.

Laste, iom polemike: Ĉu vi vere kredas, ke la organizantoj de tradiciaj Esperanto-kongresoj unue transprenas novajn ideojn? Ĉu vi vere atendas, ke la s.c.e.-anoj — aparte konataj pro sia eksterordinara kverelemo — verve kaj unuanime laŭdus realismulon? Se vi serĉas ion tie, kie ĝi nur tre malverŝajne troveblas, ne plendu, se vi vere ne trovas ĝin. ;)

Kore salutas

DĴ Kunar

Estas bone, ke mi skribis la 12an de Majo "Sed mi vere ne tute rajtas juĝi: multaj E-istoj havas rektajn sciojn pri la nuna Esperantio; mi nuntempe nur legas kaj retumas" (konsiderante, ke mi apenaŭ konas E-istojn nuntempe en la "reala vivo" (kvankam en la 60aj jaroj mi multe aktivis (neniam tre tutkore ĉar eĉ tiam mi vidis la ridindaĵojn (aparte la troigadon pri kiu skribis Sikosek (kaj mi menciu, ke tiutempe estis neniu, kiu emis nomi la nudan imperiestron (mi mem provis, kompreneble, sed neniu aŭskultis (oni nomis min "meditemulo" (kvazaŭ tiu estus insulto!))))))) Kaj...

Serioze, mi je la komenco de mia blogado tute ne intencis skribi pri Esperantio, ĉar mi vere ne konas la nunan Esperantion rekte. Kaj mi plurfoje ĵuris ne plu fari tion. Sed la tentoj ĉiam superis min; tamen eble (aparte, kun tiel atentema leganto kiel Kunar!) mi nun faru la finan ĵuron. Ĉar vere, estas multo alia, pri kio skribi.

Meritas apartan komenton la alineo de Kunar pri rezignado kaj memkaŝemo de kelkaj Eŭropaj Esperanto-Asocioj. Kiam mi legis tion, mi tuj komprenis, kaj tristiĝis. Sed se temas pri nefinitaj projektoj, mi povas atesti, ke ankaŭ en la 60aj jaroj, E-projektoj tre ofte neniam finiĝis. Ŝajnas al mi, ke la kialo estis kaj estas, ke ekzistas absoluta limo al la persistemo de nesalajrataj homoj. Tio kompreneble estas ideo ne nur mia.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 2a Junio, 2004.

KIEL MI SUPERRUZIS LA MUZIKINDUSTRION. Jen serioza konfeso; eble ĝi utilos al iuj legantoj.

Skribita, presita muziko apenaŭ haveblas nuntempe, eĉ rete, krom je neproporcie granda kosto (krom la folklora, aŭ la tre malnova, kiu ne estas kopirajtita, aŭ kies kopirajtoj elĉerpiĝis). Longe tre agacis min, ke se mi volas lerni kanton — miakaze ekzemple ragtime-aĵon el la 30aj jaroj — mi devas pagi "tra la nazo" (se uzi tiun malagrablan sed esprimivan anglan vortumon) por la skribita muziko.

La solvo konsistas el (a) midi-dosieroj kaj (b) softvaro por konverti midi-dosierojn al skribita muziko. Sed estas komplikaĵo... tamen jen la metodo:

Midi-dosieroj de multaj muzikopecoj haveblas rete. Ni prenu ekzemplon: mi volas lerni la kanton "Has anybody seen my gal?" (alia titolo estas "Five Foot Two"). Mi guglas 'has anybody seen my gal midi' kaj trovas retejon www.smickandsmodoo.com/aaa/lyrics/gal.htm kie haveblas kaj la teksto, kaj midi-dosiero de la melodio. Trovo oftas, ĉar muzikretpaĝkreantoj ne timas kopirajtprocezon pri nura midi-dosiero. La kopirajt-posedantoj ŝajne forgesas, ke ekzistas softvaro kapabla konverti midi-dosieron al skribita muziko (notacio).

La softvaro, kiun mi uzas por konverti midi-dosierojn al muzika notacio, nomiĝas MusicEase Professional; ĝi nun kostas preskaŭ $200 sed ne tiom kiam mi aĉetis ĝin.* Estas pluraj alternativaj softvaroj. Sed jen la komplikaĵo: oftege midi-dosieron enhavas multajn trakojn; tiu por "Has anybody seen my gal?" havas 9. Se mi simple konvertas la midi-dosieron senpere al notacio, ĉiuj 9 trakoj aperas; kaj mi nur volas la melodian trakon (ne nur tio: MusicEase bezonas diable longan tempon por konverti ĉiujn 9 trakojn).

Mi do havas ankoraŭ alian softvaron, Willow Pond Presto Arranger.* (Tiu senkosta programaro bed. jam ne haveblas — iam ĝi vendiĝis kune kun Vindozo — sed mi volonte sendos ĝin al iuj, kiuj petos.) Tiu softvaro permesas forviŝi trakojn el plurtraka midi-dosiero. Mi do malfermas la midi-dosieron "Has anybody seen my gal?" en Presto Arranger, forviŝas ĉiujn trakojn krom la melodia, konservas la rezulton, kaj malfermas la rezultan dosieron en MusicEase. Jen la muzika notacio de la melodio.

Tiam (ĉar kiel mi blogis antaŭe mi ne povas facile legi la tradician notacion) mi konvertas, ankaŭ per MusicEase, la tradician notacion al tabelnotacio por gitaro, banĝo aŭ kiu ajn instrumento laŭplaĉe.

* Kompreneble, MusicEase kaj Presto Arranger faras multajn aliajn aferojn, krom nur fari tiujn konvertojn.
reen al la indekspaĝo

Marde, 1a Junio, 2004.

Kara Onklo Andanto:

Vere mi timas pri mia edzo. Li aĉetis amatoran teleskopon, kaj nun faras nenion, krom gapadi al ĉielaj objektoj, anstataŭ pensi pri sia kariero!

Edzino en Edinburgo

Kara Edzino:

Ne ĝenu vin; pensu foje jene: Hodiaŭ, la universo; morgaŭ, la mondo.

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.