Sendu al mi komentojn

29a Junio, 2005.

Hieraŭ mi alŝutis "Ĝisnuna resumo de la teorio; ĝiaj implicaĵoj por la koncepto 'radiko'" (vidu la indekspaĝon).

reen al la indekspaĝo

27a Junio, 2005.

MI KAJ LIINA: nia eksperimento pri postmorta vivo (vera rakonto).

Se Vi konas multe da brazilaj E-istoj, ĉu rete, ĉu vive, Vi scias, ke tiulande (ial) konsiderinde interagas nia lingvo kun la spiritismo. Mi kaj iama tre bona kaj kara amikino eksperimentis pri tio en la jaro, proksimume, 1958. Mi ĉiam rememoras la eventon, parolante kun spiritista brazilano.

Tio ĉi okazis nelonge post mia unua alveno al la metropolo Nov-Jorko, dum la tempo, kiam mi laboradis en maŝinejoj kaj fabrikoj (vidu sub 5a Decembro, 2004), do antaŭ la armea periodo. Mi tiutempe loĝadis en sinsekvo de luĉambroj, ĉiu en domo aŭ apartamento de iu, kiu bezonis monon kaj posedis ekstran ĉambron. Unu el tiuj loĝejoj mi trovis ĉe maljunega virino kun la nomo Liina Carus. Ŝi estis finnino; 'Carus' ĉar ŝi edziniĝis al greko, kiu estis jam delonge forpasinta je la tempo de nia interamikiĝo.

Mi havis kontraŭ mia lupago uzadon de ŝia kuirejo, kaj tiel okazis, ke ni ofte renkontiĝis, kaj poiome amikiĝis, ĝis la grado, ke ĉiumatene, antaŭ ol mi devis iri al mia laborejo, ni kutime dividis inter ni simplan matenmanĝon. Montriĝis, ke ŝi estas sufiĉe inteligenta, se ne ĝuste klera, multe legis, kaj interesiĝis pri ĉio. Fakte, malgraŭ ŝia granda aĝo, ŝia menso viglis kiel tiu de juna homo. (Mi konis plurajn tiajn homojn dum mia vivo, kaj ili ĉiam fariĝis specialaj amikoj miaj.)

Unu matenon, ŝi demandis al mi, ĉu mi havas religion. Estante tiam sensekta, mi respondis, ke ne. Ŝi daŭrigis, ke ŝi estas teozofiistino. Eble Vi, kara leganto, tro junas por memori la teozofion; ĝi estis sufiĉe populara miksaĵo el vedanto ("la lasta el la ses sistemoj de la hinda filozofio... ĝi proponas metafizikon, bazitan precipe sur la Upaniŝadoj" - PIV2) kaj diversaj okcidentaj pensfadenoj. Mi interesiĝis, kaj dum tempo eĉ ĉeestis kelkajn kunvenojn de la Nov-Jorka "Theosophical Society", sed verdire, mi ne renkontis tie multon konvinkan, nek multajn ulojn konvinkajn. Tamen mi tre ŝatis, eĉ amis, Liinan, finfine, kiel karan avinon; kaj ni multe diskutis, ĉar tio plaĉis al ni ambaŭ.

Ni konis nin eble jaron kaj duonon, kiam ŝi anoncis sian intencon reiri al Finnlando "por morti" — iukiale ŝi faris la decidon, morti en la lando, kiun ŝi forlasis antaŭ tiom da jaroj. Ŝia naskiĝloko nomiĝis Juuka (vidu la blogaĵon de 15a Julio, 2004); post aranĝo kun tieaj ankoraŭ vivaj parencoj, ŝi pakis ĉion, kaj forveturis, sur ŝipo, kies nomon mi jam ne memoras, kaj subite mi ekhavis apartamenton! Sed tiu temo iĝu alia ĉapitro...

Antaŭ ŝia foriro, ni faris du aranĝojn. La unua estis, ke, se eble, ŝi kontaktos min post sia morto "de la alia flanko". La dua estis, ke kiam ŝi mortos, ŝia familio sendos al mi poŝtkarton, kun la vortoj Liina on ehdottoman (se mi prave memoras), "Liina estas morta".

Nu, mi ege sentis la mankon de mia amikino; kaj mi tre serioze traktis niajn aranĝojn. Sed mi neniam ricevis la poŝtkarton (eble ĉar mi post iom da tempo devis trovi novan loĝejon, kaj ŝi pluvivis pli longe, ol ŝi volis); kaj ankaŭ ŝi neniam kontaktis min "de la alia flanko". Mi vere ne scias, kial ni ne simple interkorespondis letere.

Do la eksperimento aŭ ne sukcesis, aŭ, kiel mi ofte diris poste pri la temo, mi "ne sufiĉe meritis" viziton de mortinto. Alia ekspliko estus, ke simple ne ekzistas postmorta vivo... Estas ja evidento por ĝi! Sed amikoj, estas evidento por ĉio. Ĝuste la problemo por la mondo estas, ke haveblas tro da evidento — kaj bedaŭrinde la diversaj evidentoj interkonfliktas.

reen al la indekspaĝo

25a Junio, 2005.

Homoj, ja ĝuu la anekdotojn pri inĝenierado ĉe la aktuala (23a Junio) Skribitaj Pensoj! Des pli amuzaj, ĉar ili devenas de la reala vivo.


reen al la indekspaĝo

24a Junio, 2005.

PRI LA DEMOKRATIO ne mankis teoriistoj, malgraŭ ties ĝenerale senplana evoluo. Sed neniu teorio antaŭvidis tri nuntempajn nepraĵojn de demokratia ordo: (i) politikajn partiojn, (ii) ĵurnalistojn kaj (iii) advokatojn. Pri advokatoj oni povas diri almenaŭ, ke ili konsistigas profesian klason; kontraste, iu ajn povas fariĝi ĵurnalisto (kaj iu ajn kutime tion faras...) kaj tre influi la mondon. Kaj politikaj partioj — mi timas, ke lastatempe ili precipe funkcias por senigi de la individuo la neceson pensi — aparte en tiuj landoj, kie partioj multnombras.

Mi mem ne membras en iu ajn politika partio. Se nur same facile estus, eviti la efikojn de la ĵurnalistoj kaj la advokatoj...

reen al la indekspaĝo

22a Junio, 2005.

EN LIBERA FOLIO nun diskutiĝas multe pri kabeado. Do mi komencis demandi al mi, kiamaniere oni fariĝas sufiĉe grava persono por kabei. Ŝajnis al mi, ke nura ordinara kotopo ne povus fari tion. Mi do demandis al mia iama kolego, Lubeck Beck, kiu scias ĉion; li skribis responde:

Saluton, Ken. Ha, kabeado. Jes. Mi iam kabeis. Mi simple ellitiĝis unu matenon kaj diris laŭte, "Mi ĉi-pere kabeas." Sed mia aserto ne multe efikis en ĉambro, kie mi estis sola. Mia edzino estis veturiganta la infanojn lernejen. Do mi telefonis al la loka gazeto kaj anoncis press conference.

— Kiu Vi sub la suno estas? — demandis la ĉefraportisto.

— Lubeck Beck! — respondis mi. — Mi jam diris al Vi. Kaj mi kabeis. Mi pretas por press conference, je Via konveno. Matene prefere.

— Vi faris kion?

— Kabeis. Tio signifas: forlasi la Esperanto-movadon. Ĉu Vi neniam aŭdis pri Esperanto? La simpla, fleksebla solvo de la monda lingvoproblemo?

— Monda lingvoproblemo?

Ni ĝuis longan diskuton, dum kiu plejparte la ĉefraportisto silentis; mi erare kredis, ke li faras notojn. Fakte li estis remetinta la aŭskultilon.

Tio do estis mia kabeo. Strange, mi sentis min same poste, kiel antaŭe.

El tio ni lernas, ke necesas unue akmei, antaŭ ol kabei.

reen al la indekspaĝo

21a Junio, 2005.

LA ŜTONA URBO, de Anna Löwenstein (2a eldono, Antverpeno : Flandra Esperanto-Ligo, 2000), mi komencis legi antaŭ semajno; jam antaŭ la lego ĝi surprizis min dumaniere. Unue, mi prenis ĝin por originalan E-verkon, kaj tiun supozon fortikigis la diro mem de la aŭtorino en la Antaŭparolo (pĝ. 13), ke "post la apero de La Ŝtona Urbo en Esperanto, ĝi aperis ankaŭ en la angla." Sed sur paĝo 341, apud la fino de la libro, ŝi mencias, ke ŝi verkis ĝin en la angla, kaj esperantigis ĝin.

La reta katalogo de la Esperanto Association of Britain ja enlistigas jene:

Stone City, The. Löwenstein. £7.99
London, 1999, pb. 228p. 21cm. English version of La Ŝtona Urbo

Ĉu ie la Esperanta versio enlistiĝas kiel "Esperanta versio de The Stone City"? Eble mi simple maltrafis tion. Sed ja FEL listigas ĝin en sia fako "romanoj originalaj".

Nu, tiaj aferoj jam ne konsternas min troe. Mi alkutimiĝis.

Sed alia surprizo atendis min sur tiu sama paĝo 341. Post kritiko de kelkaj neologismoj ('lontana' kaj 'dista'), Löwenstein skribas pri iliaj proponantoj:

Ŝajnas, ke por ili Esperanto ne estas vivanta lingvo, sed speco de duonkuirita supo, en kiun ĉiu rajtas ĵeti sian karoton. Intertempe la du novaj vortoj aldoniĝas al la esperanta vortaro, kiu riskas rapide iĝi same ampleksa kiel tiu de la angla.

Evidente mi loĝas sur tute alia planedo. Mi ĉiam konsideris nian vivantan lingvon ĝuste tiuspeca supo, en kiu ĉiuj rajtas ĵeti siajn karotojn, kaj ju pli da, des pli bone. Kaj la nocio, ke ampleksa lingvo estas risko, sonas strange en miaj oreloj. Ŝi mencias la anglan kiel ekzemplon. Mia Dio. Plej multaj literaturamantoj vidas en granda vortstoko (kiel tiuj de la angla kaj la brazilportugala) ne problemon, sed trezoregon.

Lingvoj bone scias, kiel perdi balaston. Ili tre spertas pri tio.

reen al la indekspaĝo

19a Junio, 2005.

Kvankam mi ne intencis plu noti specifajn E-blogojn, Beĉjo estas (almenaŭ por mi) nekutime interesa, kaj en bona lingvaĵo. Iranano loĝanta en Stokholmo. Li la 5an de Majo priskribis propagando-teknikon "Google-bombo" kiu ja devus utili por io...

Baldaŭ, reen al la regula blogado.

reen al la indekspaĝo

18a Junio, 2005.

Hodiaŭ mi alŝutis "La KIPARSKY-principo pri desubstantivaj verboj" (vidu la indekspaĝon).

reen al la indekspaĝo

13a Junio, 2005.

Mi alŝutis "KIPARSKY-metodo aplikata al Esperantaj ilovortoj" (vidu la indekspaĝon).

* * *

Ne estos blogado dum proksimume semajno; ni havas gastojn.










reen al la indekspaĝo

12a Junio, 2005.

Daŭrigante en la sama humoro, kiel lastfoje...

Gurua instruaĵo:

enspiru
elspiru
enspiru
elspiru
se vi forgesos tion ĉi
iluminiĝo ne gravos

reen al la indekspaĝo

10a Junio, 2005.


Teodor KONOPKA (babileje Toeko) ensendis du aparte bonajn anekdotojn:

En klubejo por maljunuloj interparolas du sinjoroj. Subite unu demandas:
— Franĉjo - ĉu hazarde en tiu ĉi semajno estas cia kvindeka datreveno de edziĝo?
— Jes.
— Kaj kion ci planas?
— Nu... por la dudekkvina datreveno mi veturigis mian edzinon al Francio.
— Vere? Kaj kion ci faros por la kvindeka?
— Hm... eble mi veturos tien por ŝin revenigi...

-/-

Iu ornitologo-amatoro ofte sidadis en sia ĝardeno kaj ululis kiel strigo. Iun fojon strigo respondis lin. Ek de tiu ĉi momento li ĉiunokte "interparoladis" ĉimaniere kun sia pluma amiko. Eĉ li faris notojn pri tiuj ĉi interparoloj. Iumomente li konstatis, ke per grandaj paŝoj li proksimiĝas al momento kiam ebla fariĝos interspecia komunikado.

Hazarde ĝuste tiam lia edzino dum siaj ĝardenaj okupoj ekkomencis babiladon kun najbarino:

— Ĉu vi scias - mia edzo estas pasia ornitologo. Tutajn vesperojn li sidadas en la ĝardeno interparolante kun strigoj.

— Interesege! Kia koincido de hazardoj! Mia ankaŭ...

-/-

Kaj temante pri Francio, tiu lasta ege memorigas min pri fama satirbildo, kiu aperis en The New Yorker. Mi devis ĝin rekonstrui pro kopirajtigo de la originalo:

reen al la indekspaĝo

9a Junio, 2005.

SUR SANGA TERO de Julio Baghy mi finis legi. Ĝi estas vera E-klasikaĵo, kaj se nenio alia konvinkus min pri la utilo de nia lingvo, sufiĉus tiaj originalaj verkoj.

Komentoj: tre legebla, fojfoje profunda, ĉiam antaŭenpuŝanta intrigo pri la frua historio de la komunista revolucio en Rusio — la konflikto inter la "ruĝuloj" kaj la "blankuloj". Kelkaj nekutimaj vortoj enestas, kiel ekz. 'rekviri' (= rekvizicii) kiu dank' al Sinergetik en la babilejo klariĝis kiel rekta pruntaĵo el la hungara; kaj mi ankoraŭ ne scias, kio estas 'pagono'. (Ŝajne ĝi ne estas preseraro, kaj eĉ la lerteco de Sinergetik ne povis helpi min pri tiu vorto.)*

*Poste: Teodor solvis la problemon. 'Pagono' estas epoleto. Aŭ, eble tiu surŝultraĵo, sur kiun oni metas epoleton.

Eta plendo mia estus, ke Baghy iom tro facilanime emas ĝeneraligi pri virinoj — iliaj sentoj, iliaj pensoj — eĉ por tiu epoko.

Kiel Kredu min, Sinjorino! de Cezaro Rossetti, Sur Sanga Tero estas parte aŭtobiografia; sekve Esperanto menciiĝas tie kaj tie. Sed laŭdire Johano Bardy (kiu estas Baghy mem) ne tiom rolas en Sur Sanga Tero kiom en Viktimoj.

Mi decidis ne legi nun Viktimoj, kies sekvaĵo estis Sur Sanga Tero, sed nun komenci La Ŝtona Urbo de Anna Löwenstein. La publika biblioteko de mia urbo surprize havas ĉ. 40 E-librojn; iu iam prisemis ĝin. (Mi intencas imiti tiun nekonatan bonfarulon, kiam haveblos tempo, sed mi devos rezisti la emon koncentriĝi pri nur lingvistikaj verkoj...)

reen al la indekspaĝo

8a Junio, 2005.

LA NAIVECO devus ne esti subtaksata.

Necesas multe da lerto por esti sisteme naiva.

Aparte oni devas regi la lingvajn manipulilojn. Ekzemple, se oni ŝatas homon, oni diras ke ŝi/li "kuraĝas pri siaj konvinkoj". Se oni malŝatas la saman homon (la saman homon!) oni diras ke ŝi/li "estas obstina kiel azeno". Alia ekzemplo: se oni ŝatas homon, oni diras ke ŝi/li "ŝparemas". Se oni ne ŝatas la saman homon, oni diras ke ŝi/li "monavaras". Por unu homo oni estas pacemulo; por alia oni estas poltrono. Ktp.

Vaste distribuitaj estas tiaj paroj; fakte, tio, kio iras nuntempe sub la nomo "la politiko" konsistas el preskaŭ nenio alia. (La fenomeno ankaŭ interpreteblas Aristotele; vidu la blogaĵon de 11a Novembro, 2003.)

La naiveco troviĝas en tio, ke oni uzas la ilojn sen konstati ke la sistemo ne baziĝas sur io reala — temas pri ĉiam la samaj homoj.

Kelkaj aliaj ekzemploj:

Ŝate: Malŝate:
eraris mensogis
agis private agis kaŝe
fola bufona
edukita elitisma
zorgema harfendema
bonevestita danda
sentema maldikhaŭta
digna orgojla

Kaj simile ad nauseam...

reen al la indekspaĝo

6a Junio, 2005.

Hodiaŭ mi alŝutis "CROFT-modelo por la Esperanta radiko-kategorieco" (videbla per la indeks-paĝo). Certe ne la lasta vorto pri la temo, sed, espereble — kontribuaĵo.

reen al la indekspaĝo

4a Junio, 2005.

La blogo de Luis Guillermo RESTREPO RIVAS, Skribitaj Pensoj, kiun mi menciis iam antaŭe, ne nur estas bonega blogo en si mem (li obsediĝas jam longe pri robotoj ), sed kolektis ligilojn al pli da aliaj blogoj, ol iu alia unuopa blogo (139 ĝis nun, kaj la Ĝangala URLo estas tuta blogaro). Ja esploru ilin. Mi rezignis pri ĝiskurado de novaj blogoj; ili reproduktiĝas kiel kunikloj (sed kun lingvaj mutacioj...)

* * *

Mi legis la respondon de Marteno MINIĤ al la eseo de Christopher CULVER (vidu la blogaĵon de 26a Aprilo 2005) pri la demando, ĉu la E-movado nocas aŭ (fakte!) apogas lingvan diversecon. . Multe da gaso ambaŭflanke, laŭ mi.

* * *

reen al la indekspaĝo

3a Junio, 2005.

Stephan Webanck (babileje Kolonjano) skribis pri la hieraŭa blogero:

Kara Ken,

Rilate fuŝojn en filmoj ("goofs") mi jam delonge konsultas IMDB, kiu ankaŭ enhavas interesajn detalojn sub la kategorio "Trivia".

Kaj la triopo de la "Reen al la estonteco"-filmoj estas parto de mia privata viddiskaro. Ankaŭ mi spektis ĝin jam plurfoje. :-)

Koncize el Rejnlando,

KOLONJano

Vere tiu Internet Movie Database famas, ĉu ne, kiel la plej bone organizita datumbazo en la reto, kaj unu el la plej grandaj. Tie mi lernis pri aliaj filmoj de Mary Steenburgen, kiun mi iukiale ĉiam ŝatis. Kaj pri la senkompara Christopher Lloyd mi nur malĝojas, ke li ne rolis en pli da filmoj.

Mi fakte ne sciis pri la kategorio "trivia" tie; dankon al Kolonjano pro la informo!

Mi havas viddiskilon sed ĝi ne funkcias — bonŝance por mi, ĉar alie mi certe pasigus tro da tempo esplorante la filmojn en kiuj rolas miaj plej ŝatataj geaktoroj (kiuj oftege ne estas steluloj). Kristnaske oni donacis al mi membrecon en Netflix kaj mi eĉ ne uzis ĝin ĝis nun...

* * *

Mi hieraŭ vespere ĉeestis gitarkoncerton de Stephen Bennett — se ne la plej bona gitaristo en Usono, certe la plej bona konata de mi. Li ludas ordinaran gitaron, metalan blus-gitaron, kaj (kiel vi vidas en mia foto) harp-gitaron, kiun li heredis de sia patro. Ĝi havas kolon de ordinara gitaro, kun 12 ekstraj baskordoj. Ĝi iom similas al la theorbo kiu disvolviĝis en la 1500-aj jaroj kaj daŭris ĝis la 18-a jarcento.













reen al la indekspaĝo

2a Junio, 2005.

Mi trovis du interesajn retaĵojn. Unu estas retserĉilo, pri kiu mi tute ne sciis, www.alltheweb.com. Laŭ ĝisnuna takso ĝi ŝajnas tiel bona, kiel Guglo; kaj avantaĝo estas (aparte por retpaĝistoj kiel mi), ke la bildserĉilo ebligas serĉi por specife senfonaj .gif-bildoj. Pri tio mi ĝis nun ne eksperimentis tamen.

La alia estas distra retejo por tiuj, kiuj scipovas la anglan kaj interesiĝas pri filmoj: kolektejo de filmaj fuŝoj, glitoj, pretervidaĵoj dum filmado de eĉ la plej bonaj filmoj: The Slip-Up Archive. Homoj ensendis tien ĝis nun 14.262 glitojn. Mi donos ekzemplon el filmo kiu tiom plaĉis al mi, ke mi respektis ĝin 4, eble 5 fojojn: "Back to the Future 3" (sed mi neniel rimarkis la fuŝon!):

Kiam oni haltigas Doc kaj Marty antaŭ ol ili eniras la konteo-foiron vespere, se oni zorge rigardas, oni povas vidi en la fono lumon respegulatan de aŭtoj en apuda aŭtoparkejo. (La jaro supozeble estas 1885.)

The Slip-Up Archive pritraktas ne nur filmojn, sed ankaŭ (pli malgrandskale) romanojn kaj televidaĵojn. Mi mem intencas ensendi du erarojn, kiujn mi rimarkis en moderna romano.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.