Sendu al mi komentojn

30a Junio, 2006.

RIKOLTETO EL LIBERA FOLIO por fermi la monaton:

Memorinda diraĵo citita de Michele GAZZOLA: "kiam vi akiras la fundon, ne estas vere ke oni ne povas iri pli suben... ĉar eblas... fosi". Mi ne scias el kiu lingvo resp. kulturo ĝi venas, sed ĝi plaĉas al mi.

* * *

Aleks KADAR kontribuis terminon "vivtenismo", alternative al la nun iom diskreditita "raŭmismo" por indiki kontraston al "finvenkismo". Ĉu originala ĉe li, mi ne scias; sed ĝi ŝajne utilas.

* * *

La Redakcio mencias terminon "talpismo" kaj jene difinas: agi kiel "talpoj kiuj blinde laboras subtere sen kompreni ke iom post iom ili kavigas la fundamentojn kaj la tuto finfine falas". Ĉar la diskuto temis pri bonintenca detruado (de la reputacio de Esperanto), mi ne klare vidas la taŭgecon de la termino, ĉar talpoj ne havas ian ajn intencon krom konstrui siajn subterajn retojn. ('Talpo' en la angla estas slangaĵo por 'kontraŭspiono'; eble tio kontraŭinfluas min.)

Interese, ke en PIV2 (sub la kapvorto 'talpo') estas citaĵo de slanguzo de LLZ: "...malestime ignorante la talpan laboron de s-roj Couturat kaj Kio". Ĉu iu scias la kuntekston?

reen al la indekspaĝo

29a Junio, 2006.

KIAL MI NE BABILAS LASTATEMPE: mi kaj almenaŭ unu alia usonano, Karl FREEMAN ("Kofo"), en Modesto, Kalifornio, estas jam preskaŭ semajnon iel blokataj de Ĝangalo — kaj de la novaĵportalo kaj de la babilejo. Ni ne scias kial, nek ĉu estas aliaj krom ni. Per la Snifejo ni scias, ke ne estas ĝenerala problemo ĉe Ĝangalo.

reen al la indekspaĝo

28a Junio, 2006.

FINE MI PLENKRESKAS en la komputila sonteknologio. Post longa sopiro konservi miajn kasedojn kaj gramofondiskojn kompakt-diske, miskredante tion tre kompleksa, mi trovis la mirindan softvaron (fakte taŭgprovaĵon, pagdevo fakte nur US$30) PolderbitS. (Tio estas kvarlingva paĝo.) Ĝi ebligas durdiskigi ĉion de ajna sonfonto per ordinaraj sonkabloj, redakti la rezulton, kaj el ĝi krei KD-ojn rekte en la formato "Audio CD" per sia diskbruligilo (mi uzas Nero Express kaj iTunes).

Nun tamen jam alia tempeluzaĵo... sed vere mi ne volas perdi mian muzikokolekton. Unuj miaj kasedoj kreiĝis en la 80aj kaj eĉ kelkaj en la 70aj jaroj! Kelkaj jam ne sonigebas plu.

Kompreneble PolderbitS ne estas la sola tia softvaro; sed por mi ĝi tre taŭgas — tiel simpla, ke eĉ mi povas uzi ĝin :)

reen al la indekspaĝo

27a Junio, 2006.

ESPERANTISTOJ KONTRAŬ ESPERANTO. Pri la aktuala temo de Libera Folio, "Esperantistoj entuziasme forpelas famulojn", ne eblas diri multon novan. La esperantismo ne estas la sola inda afero, kiu ruiniĝis pro kultiĝo. Mi pensas ekzemple pri la "antropozofio" de Rudolf STEINER, la Ĝenerala Semantiko de Alfred KORZYBSKI, la poezia temperamento de Robert BROWNING. La ideoj mem ne estis malbonaj; sed ili realiĝis kiel popularaj sektoj, kaj rapide eksiĝis, plejparte, el serioza konsidero.

La kaŭzoj? Nenio fariĝas populara sekto sen organizita propagandado. Mallonge, la lingvo Esperanto suferas pro sia movada pasinteco. En 2006 oni rajtas demandi (la penso ne estas originala ĉe mi): Kia lingvo bezonas movadon por ekzisti?

reen al la indekspaĝo

26a Junio, 2006.

BLOGSERION PRI LA HISTORIO DE LA SCIENCO iniciatis Beĉjo (la 19an de Junio). Inda afero; mi esperas, ke ĝi daŭros.

La respektego, kiun ni sentas por la scienco, rezultas de tio, ke ŝajne nur la scienco progresas. En la artoj, en la ĝenerala filozofio, en la historiografio, en la politiko, en ĉio alia ol la scienco, ni ankoraŭ povas lerni multegon de la pasinteco. Sed nur fakuloj plu legas la sciencon de Aristotelo, Hipokrato, Ptolemeo.

Sekve ŝajnas al mi, ke ni jam trovis la Sanktan Gralon de la filozofoj — tion, kio ne ŝanĝiĝas. Ĉio nescienca, ĉio neteknologia, restas pli-malpli same, kiel ĝi estis antaŭ pli ol du mil jaroj. Kaj la moderna menso, delonge firme ankrita al la koncepto de progreso, do ne povante toleri tian situacion, klopodas tiri pli kaj pli da homa spertado sub la rubrikon de la scienco. Tio estas kaj nobla kaj malnobla afero laŭ mi, ĉar dum ĝi disvolvas la sciencojn, ĝi ankaŭ kreas kelkajn iom dubindajn "sciencojn", kaj deturnas multajn homojn for de ĉio, kio povus ilin kontentigi: la senŝanĝaj aferoj.

reen al la indekspaĝo

25a Junio, 2006.

OMAĜE AL FUTBALO, nun, kiam la mondo parolas nur pri la Mond-Pokalo, mi tradukis pecon tiuteman el la verkoj de mia plej legata humuristo, P. G. WODEHOUSE.*

* * *

LA NEFORGESEBLA FUTBAL-MATĈO INTER UPPER BLEACHING
KAJ HOCKLEY-CUM-MESTON

P. G. Wodehouse

el la novelo Tuppy Changes His Mind; esperantigis Ken Miner

Kunteksto: Bertie Wooster rakontas. Tuppy Glossop, ties amiko, akceptis provizoran anecon en la teamo de Upper Bleaching, ne sciante, ke futbal-matĉoj inter la du vilaĝoj kutime multe pli violentas ol normale, pro personaj malamegoj inter la teamanoj. Ne nur tio: la ambaŭ du teamoj indignas pri Tuppy kiel sintrudanto kiu "enmetas la nazon" nebonvenigite en la longdaŭran rivalecon.

Pro diversaj priokupiĝoj — kaj ĉar ĉe mia lernejo ne estis futbalo, kaj tiel plu — la rugbe-futbalo estas ludo, pri kiu mi ne rajtas pretendi detalan komprenon, se Vi komprenas min. Mi povas tamen sekvi la malnetajn, ĝeneralajn principojn, kompreneble.

Mi scias, ekzemple, ke la ĉefa celo estas iel manovri la pilkon laŭlonge de la kampo, kaj deponi ĝin trans la linion ĉe la mala ekstremo; kaj ke por subpremi ĉi tiun programon, ĉiu teamanaro rajtas indulgi sin je sufiĉe multe da atako kaj bato, tiom, ke se oni tiel kondutus kontraŭ siaj kunhomoj ekster la sporto, rezultus dek kvar tagoj en karcero, kune kun kelkaj severaj rimarkoj de la juĝista benko. Sed ĉi tiom elĉerpas mian scion. Tio, kion oni eble povus nomi la "scienco" de la afero, estas por mi fermita libro. Tamen oni konsilis al mi ĉe tiu ĉi matĉo ne atendi tre multe da "scienco".

Estintis multe da pluvo dum la lastaj tagoj, kaj la kampo iom gluecis. Fakte, mi vidis marĉojn pli sekajn, ol tiu ĉi peco da tereno. La ruĝhara specimeno, kiun mi estis renkontinta en la pubo, alŝmacis kaj ekŝotis inter huraoj de la populacio, kaj la pilko flugis rekte al Tuppy, kiu staris bele tie en sia uniformo malhelblua kaj oranĝa. Tuppy lerte kaptis kaj rebatis ĝin. Kaj tiumomente mi konstatis, ke ludoj inter Upper Bleaching kaj Hockley-cum-Meston ne estas ordinara ludoj.

Tuppy, farinte sian kontribuaĵon, staradis tie, aspektante modeste, kiam subite estis tondro de grandaj piedoj, kaj la ruĝhara ekzemplero algalopis, kaptis lin nuke, ĵetis lin al la teron, kaj plene surteriĝis sur lian korpon. Mi ekvidis la vizaĝon de Tuppy, kiu montris teruron, konsterniĝon, stuporigan ŝokon, kaj ĝeneralan malkontenton; kaj tiam li malaperis.

Je la tempo, kiam li rekonsciiĝis, estis speco de intergrega milito en alia parto de la kampo. Du sortimentoj da kruduloj, kapoj virbove minacaj, interŝovis unu kontraŭ la alia, la pilko ie en la mezo.

Tuppy forviŝis konsiderindan kvanton da Anglujo el siaj okuloj, rigardis ĉirkaŭ si kvazaŭ en sveno, vidis la amaskunvenon, kaj kuris tien. Tuj kiam li alvenis, du pezuloj ŝovis lin denove en la koton. Tiam li estis en taŭga pozicio, ke tria pezulo piedbatu lin ripe, per piedo granda kiel violonvalizo. Tiam la ruĝhara ulo denove falis sur lin.

Mi nun ekkomprenis la eraron de Tuppy. Li tro elstaris pro sia malhelblua kaj oranĝa kostumo. La koloroj tro okulfrapis. Sub la nunaj cirkonstancoj, estus estinta pli saĝe ne esti tiel videbla. Krom tio, ambaŭ teamoj klare rankoris pro la "eksterulo". Ili diskriminaciis favore al li. Post ĉiu el tiuj ŝovfestoj al kiuj mi aludis ĵuse, kiam la tuta afero implodis kaj tunoj da homaĵo sin rulis en implikita amaso, la lasta homo, kiu deŝiris sin el la kotega monteto, ĉiam estis Tuppy. Kaj kiam — malofte — li sukcesis dum kelkaj sekundoj stari surpiede, iu — kutime la ruĝhara molusko — profitis la okazon lin denove renversi ...

Fine unu homo kuŝis sur la tero senmove. Upper Bleaching trudis, je grandaj aplaŭdoj, la unuan vundon. Brankardo venis kaj brankarduloj, kaj forportis la viktimon al hospital-vagono. Dume la aliaj ludantoj sidiĝis, suprentiris la ŝtrumpetojn, kaj pripensis la vivon. Jen la momento, mi pensis, por la sava telegramo. Mi survenis la kampon kaj paŝis tien, kie sidis Tuppy, defrotante la koton de sur sia brusto.

Lia mieno estis tiu de homo, kiu trapasis aŭtomatan gladmaŝinon, sed liaj okuloj radiis strangan subbrulantan brilon. Li estis tiel kovrita de tero, ke mi dubis, ke nura bano iam povos lin purigi. Estus plej simple, mi pensis, nur forĵeti lin, kiel ĉifitan uzitan naztukon.

"Tuppy?" mi diris.

"Eh?"

"Telegramon por vi."

"Eh?"

"Jen telegramo, kiu alvenis post via eliro de la domo."

"Eh?" diris Tuppy.

Mi agitis lin iomete per la pinto de mia bastono, kaj li ŝajnis iom reviviĝinta.

"Zorge, azeno," li murmuris. "Mi estas unu kompleta kontuzo. Pri kio vi balbutas?"

"Telegramo venis por vi; eble ĝi gravas."...

Sed li rifuzis rezigni.

"Ne ekzistas iu potenco sur la tero, kiu povus forigi min de tiu ĉi kampo, antaŭ ol mi senintestigos tiun ruĝharan rubaĵon. Ĉu vi rimarkis, kiel li daŭre faligas min, kiam mi ne havas la pilkon?"

"Ĉu tio ne sekvas la regulojn?"

"Kompreneble tio ne sekvas la regulojn. Ne gravas. Granda venĝo alfrontas tiun klienton. Mi spertis sufiĉon. De nun, mi asertos mian personecon."

"Iom nebulas al mi la reguloj de tiu ĉi distraĵo," mi diris. "Ĉu estas permesate mordi lin?"

"Mi tion provos; ni vidu, kio okazos," diris Tuppy, iom pli kontenta pro tiu penso.

Tiam la ĉerkoportantoj revenis, kaj la batalado reinciatiĝis laŭ la tuta fronto.

Estas mirinde, kian efikon povas havi mallonga ripozo por ateleto. La tumultado rekomenciĝis kun eĉ pli da viglo. Kaj ĝia centra figuro estis — la juna Tuppy.

Vi scias, ĉu ne, kiel, dum nuraj ĉiutagaj aktivecoj, oni neniam vidas la profundaĵojn de iu homo. Ĝis tiu momento, mi estus dirinta — se Vi estus demandinta — pri Tuppy ke li estas sufiĉe pacema homo, sen multe da ĝangaltigreco en si. Sed nun jen li, kureganta tien kaj reen, fajro fluante el la naztruoj, absoluta danĝero al la trafiko.

Absoluta. Kuraĝigite de la fakto, ke la arbitraciulo nun ŝajne rigardis la ludon kun ĝenerala indiferento — aŭ eble lia fajfilo plenŝtopiĝis je koto — Tuppy nun faris tre imponan prezenton. Eĉ mi, kiu tute malkomprenis la fajnajn detalojn, klare vidis ke se Hockley-cum-Meston volas venkon, unuavice en la agendo staras: forigi ĉi tiun Tuppy.

Favore al ili mi devas cedi, ke ili batalis kiel eble plej feroce. La ruĝharulo aparte strebis. Sed Tuppy estis farita el fortika materialo. Ĉiufoje, kiam la oponantoj pistis lin al la tero kaj sidis sur lian kapon, li levis sin, kiel la Fenikso, el siaj propraj cindroj. Kaj fine estis la ruĝharulo, kiu pereis. Kiam fine krepuskis kaj ekestis nebuleto, la ruĝharulo unu momenton kuris pace kaj senĝene, la sekvan momenton ekflugis Tuppy tra la aero, celante ties kolon. Ili karambolis kun forta kraŝo, kaj poste la ruĝhara kotopo lamis foren, iamaniere maneole kripla.

Post tio, estis efektive nenio plu. Upper Bleaching, multe kuraĝigite, ekokupiĝis eĉ pli ol antaŭe; iuspeca cunamo disvastiĝis sur la kampo, kaj kiam la kadavroj estis forprenitaj, restis Tuppy, kuŝanta sur la pilko.

Kaj tio finis la eventon.

* En mia blogaĵo de la 24a Novembro, 2005, mi tradukis pecojn el WODEHOUSE. Li estas defia aŭtoro por tradukisto, sed mi faras laŭ mia kapablo.
reen al la indekspaĝo

24a Junio, 2006.

Hieraŭ mi iom reviziis "Enkonduko al parolagoj" (vidu la indekspaĝon).

* * *

RIKOLTETO EL SOC.CULTURE.ESPERANTO:

E-ĵurnalo, pri kiu mi ĝis nun ne aŭdis: El Pola Ĉinio

* * *

Tre bona diraĵo de usona movadulo Steven BREWER pri E-ista kritikemo: "Ju pli vi volas *fari* ion, des pli oni emas plendi." Se mi estus eĉ prezidanto de la Esperanto-Societo de Nov-Anglio (pli fiforta sorto ol morto!) mi ofte pensus kiel Agamemnono en la brila teatraĵo Iphigénie en Aulide de Racine (1674: I.1., 10-12), kiun mi legis en Florido:

Heureux qui satisfait de son humble fortune,
Libre du joug superbe où je suis attaché,
Vit dans l'état obscur où les Dieux l'ont caché !
Feliĉa la kontentul' je sia humila sorto,
Libera de la jug' superba, kiu min draŝas:
Bonkoraj en obskura stato dioj lin kaŝas !

* * *

Kaj "CS" skribis interalie: "La esperantistoj estas stranguloj" — dirvolante "nelogikuloj". Nu, plibone ol la alia senco. Mi memoras kiam grava usona revuo raportis la UK-on de 1986 en Pekino (mi ne memoras kiu, TimeNewsweek), kaj — kompreneble — fiksis scivolan atenton sur la ekstravaganculoj. Tio okazis ses jarojn post la Manifesto de Raŭmo...

reen al la indekspaĝo

23a Junio, 2006.

DENOVE LA VIKIPEDIOJ. Du novaj kritikoj aperis en la angla, tiu de Jaron LANIER (5-30-06) kaj alia (la dua laŭ mia scio) de Robert McHENRY (6-7-06).

LANIER skribas pri "la allogo de nova reta kolektivismo, kiu estas nenio alia ol renaskiĝo de la ideo, ke la kolektivo estas ĉioscia, ke estas dezirinde koncentri influon en ŝtopiĝon, kiu kapablas enkanaligi la kolektivon kun maksimuma verŝajno kaj forto." Li nomas ĝin (iom ekstreme!) "cifereca maoismo".

McHENRY skribas, ke "se konsideri la metodon, per kiu kreiĝas la vikipediaj artikoloj — se estus eĉ ŝajna ekvilibro en la ĝenerala pritraktado de la temoj, estus mirakle." Li citas du "neeskapeblajn faktojn": (a) vero ne estas demokratie determinata kaj (b) talento ne egale distribuiĝas tra la populacio (sed forta konvinko pri siaj opinioj ja tiel estas).

Mi konsideris mem eksperimenti, serĉante erarojn en temoj, kiujn mi detale konas (ekzemple iuj lingvistikaj temoj). Sed mi ne elspezis la tempon ĉar (a) tio pruvus nenion; defendantoj simple dirus "Bonege; nun vi riparu ĝin" kaj (b) krom ĉe la sciencaj artikoloj, la problemo ne estas eraroj, sed partizaneco kaj manko de objektiveco.

Aliaj blogaĵoj pri la vikipedioj: 18a Novembro 2004, 25a Januaro 2005, 20a Februaro, 2005, 30a Januaro 2006, 3a Majo 2006.
reen al la indekspaĝo

22a Junio, 2006.

KONTRAŬ INTELEKTULAJ ŜTATESTROJ. Oni povas facile konsenti kun Spinozo, kiam li skribas (Pri la plibonigo de la kompreno, 1677), ke la plej dezirinda homa stato estas plena harmonio inter la menso kaj la tuta naturo. Sed jen la rifo: la tuta naturo inkludas la homojn, inter kiuj troviĝas ankaŭ tiuj, kies malsaĝo senĉese igas la filozofon konstrui ĉirkaŭ si fortreson, nur por resti entute cerbsana.

Ni demandas: kiel filozofia menso povas harmonii kun frenezeco?

Povas esti nur unu respondo: la homa frenezo devas havi funkcion; kaj ĝia funkcio nur povas esti: ke dum la ĝenerala homaro priokupas sin pri sia frenezo, la filozofo, pretervidata, havas liberon pensi. Nur minacas tiuj ŝtatoj, kiuj mem ludas pri la filozofio. De tiaj, ho Sinjoro, savu nin.

Mi skribis tion antaŭ ol mi (ĵuse) finlegis The Future of Freedom: Illiberal Democracy at Home and Abroad [la estonteco de la libereco: malliberala demokratio hejme kaj eksterlande], de Fareed ZAKARIA (Norton & Co., 2003). Nun mi vidas neceson repensi la temon.

reen al la indekspaĝo

21a Junio, 2006.

RESALUTON! Ni pasigis semajnon (ĉi-foje sen infanoj!) ĉe nia Florida plaĝdomo, tiam vizitis ruinon de malnova fuorto (San Marcos de Apalache) en alia parto de Florido, poste restis du tagojn ĉe miaj gebofratoj en Moultrie, Georgio, la hejmurbo de mia edzino.

En la foto estas mi kun krabkaptokaĝo kaj retoj. Ni kaptis 24 blukrabojn (callinectes sapidus) de sur la varfo por manĝi. La tagon antaŭ nia alveno mia bofrato, kune kun unu mia bonevo, oceanfiŝante kaptis 21 "hispanajn" skombrojn (scomberomorous maculatus), do mi kaj li kompreneble avide enboatiĝis, sed kaptis nur unu sufiĉe grandan por konservi. Ien ili malaperis...

Eĉ se oni ne mem fiŝkaptas, sed nur aĉetas, la maraĵoj ĉe la Florida marbordo estas mirindaj. Ni manĝis ĝissate salikokojn, seranojn, kaj pektenojn, interalie. (Unu jaron mi kaj la bofrato mem kolektis la pektenojn, sed mi iom tro aĝas por tio nuntempe.)

Uraganeto "Alberto" trapasis sed ne tuŝis nian lokon; ni ricevis nur iom ekstran pluvon. "Alberto" fakte utilis por estingi kelkajn arbarincendiojn en la ŝtato.

* * *

Skribis Carlo MINNAJA el Padovo pri grava eraro en mia blogaĵo de la 30a Aprilo, 2006:

Estimata redaktoro de TAGLIBRO,

mi legas en la Taglibro, 30 aprilo 2006 ke la fama usona ĵurnalisto Walter Lippmann ŝajne vizitis d-ron Zamenhof en Varsovio kaj eksciis pri lia cionisma periodo.

Bv. atenti, ke NE temas pri la usona ĵurnalisto Walter Lippmann, sed pri samnoma germana profesoro pri juro, longjara membro de la Akademio de Esperanto, kies biografio ĉerpita el la Enciklopedio de Esperanto aperas en la Vikipedio.

Pri lia vizito al Zamenhof rakontas letero de li al N. Z. Maimon, priraportita en ties "La kaŝita vivo de Zamenhof" kaj menciita kun komento ankaŭ de Zofia Bent Fornalowa en Literatura Foiro, n. 220, aprilo 2006, p. 84.

En la cetere abunda biografiaro de la usona ĵurnalisto troviĝas neniu aludo al vizito al Zamenhof. Cetere, se entute li venis al Eŭropo kun Wilson, tio okazis en 1918, do plenan jaron post la morto de LLZ, kaj nenie estas menciite ke iu el la usona delegacio vizitis Pollandon.

Koran saluton

Carlo Minnaja
Dip. Matematica Pura ed Applicata
Via Belzoni 7
IT - 35131 Padova
http://www.math.unipd.it/~minnaja

Mi estus devinta kontroli, pro interalie la famaj du Einstein-oj ktp, sed... mi fuŝis. Mi humile pardonpetas al la legantoj kaj tre dankas al D-ro Minnaja pro la atentigo.

reen al la indekspaĝo

7a Junio, 2006.

Denove mi estos plurajn tagojn for. Do jam alia paŭzo; mi pardonpetas.

* * *

Skribis Beĉjo el Toronto (vidu la hieraŭan blogaĵon):

Kara Ken,

Mi multe serĉis sur la interreto kaj finfine trovis ke LLP estas mallongigo de "The Liberation Prison Project" kaj ĝi temas pri librovendejo kiu vendas budhanajn librojn. Vi povas vidi iliajn retpaĝojn ĉi tie:

http://www.liberationprisonproject.org/

Bonvole informu "Senhelpan en Sacramento" kaj savu lin de freneziĝo. Li neniel bezonas demandi tiajn demandojn el tiu maljuna amarulo "Onklo Andanto". Respondo de liaj demandoj troviĝas sur la interreto.

Amike via, beĉjo

Rimarkinde! Kredu min, ni tute ne sciis pri tio. Jen pruvo, ĉu ne, de reta telepatio, konsiderante la respondon de mia stabano Andanto. Eble mi altigos lian salajron, agnoske tiujn eksterordinarajn povojn .

* * *

LA EPOKO DE LA SENLABORA SATIRISTO estas jam, gesinjoroj, ĉe nia sojlo. Kio restos al la satiristoj kaj parodiistoj, kiam fine ĉiuj ideologoj parodios sin mem?

Le Monde Diplomatique fame havas rete legeblan Esperanto-version. Legu kion skribas Jean-Marc LÉVY-LEBLOND en sia artikolo "Ĉu scienco estas universala?" (Junio 2006):

"... ni ja konfesu, ke scienco hodiaŭ estas universaligita. Fizikistoj laboras pri la samaj esplortemoj, per la samaj akcel-maŝinoj en Ĝenevo aŭ Ĉikago, la biologoj eksperimentas same en Tokio kaj en Parizo, la astronomoj uzas la samajn teleskopojn en Ĉilio kaj en Havajo. Sed tiu tutmondiĝo estas nur venko de iu tipo de scienco
‹‹ okcidenta ››, unue eŭropa, kaj poste venanta de Usono."

Eble en Ĉilio devus esti aliaj specoj de teleskopoj, konstruitaj laŭ tute aliaj principoj...


reen al la indekspaĝo

6a Junio, 2006.

Kara Onklo Andanto:

Vi devas helpi min, ho Eminenta Saĝulo. Mi freneziĝas. Mi renkontis la mallongigon 'LLP' kaj ne rekonis ĝin; reta mallongiga vortaro informas, ke ĝi mallongigas "La LLP-Projekto". Mi jam semajnon ne dormas. Kio, ho Majstro, el la avanpunkto de Via altmonta sidejo, estas la klarigo?

Senhelpa en Sacramento

Kara Senhelpa:

Al ĉiuj demandoj, mia filo, estas nur unu respondo. Necesas fluadi kun la jino kaj la jango. Precipe la jino. La jino estas ina, pasiva, kaj praktika. Ĝi ne priokupiĝas pri mallongigoj ekzemple. Via demando tro jangas. Forgesu ĝin! Konsideru prefere la koanon de Bhu Hsu, kiu diris: "Mi volas morti en mia naskiĝloko." Ĉu Bhu Hsu do volis morti?

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

5a Junio, 2006.

SERIOZAN MUZIKON ONI LEGAS. Antaŭ kelkaj monatoj usona flutistino Eugenia ZUCKERMAN prezentis ĉe mia universitato. La koncerto tre interesis, aparte pro ŝia eksperimenta komponaĵo el klezmeraj elementoj. Sed precipe ŝi ludis klasikaĵojn.

Mi ĝojis, kiam mi legis en la biografiaj notoj ke ŝi aperis kiel gasto ĉe la televida matena serio "Breakfast with the Arts" [matenmanĝo kun la artoj], ĉar mi eĉ ne sciis, ke tia serio ekzistas. Se Vi multe legas mian blogon Vi jam scias, ke mi ofte domaĝas, kaj tre sincere, la laŭgradan elviŝiĝon de la "alta kulturo" en Okcidento.

Do hieraŭ mi spektis "Breakfast with the Arts" (A&E-reto). Bedaŭrinde montriĝis tamen, ke tiuserie "la artoj" ne signifas artmuzikon, pentrarton, literaturon, sed popularan muzikon, filmojn, moderndancadon kaj simile.

Se necesas mencii: vera arto estas tio, kio daŭripovas; alia kriterio ne eblas. Multaj nuntempuloj demandos indigne: kiel oni povas scii, ĉu nuna verko daŭros? Ne estas tiel malfacile. Laŭ konvinkaj argumentoj de John WINSOR (Breaking the Sound Barrier, Writer's Showcase Press, 2002), pri kiu mi blogis unue la 22an de Junio, 2004, daŭripova artaĵo konektiĝas kun senŝangaj homaj biologiaj kaj psikologiaj temoj — unuvorte, al arketipoj. Vera artaĵo estas, se uzi esprimon de WINSOR, neevitebla kaj sen artifiko. WINSOR inventis la terminon "literatura muziko" por emfazi sian teorion. Ofte mi havis la saman penson: artmuzikon oni ne povas uzi kiel fonon, suplemente kaj pasive: oni devas tute atenti ĝin, kiel skribitan tekston.

Jam pasis kvar jaroj post la apero de la libro de WINSOR, kaj mi ne trovis refuton. (Ignoradon, jes.)

reen al la indekspaĝo

4a Junio, 2006.

Delonge mi legas kun intereso la eseojn de Maria SANDELIN en Libera Folio, ofte pensante al mi: Jen sendependa menso. (Malgraŭ, aŭ eĉ pro tio! mi ne ĉiam konsentas kun ŝi.) Ŝi estas la edzino de Kalle KNIIVILÄ, redaktoro ankaŭ liberpensa de la (tre sukcesa) retbulteno mem. Ŝi tenadas blogon ĉe http://mariasandelin.livejournal.com/.

En sia plej lasta blogaĵo, "Ni, la aliaj kaj la celo de la vivo" (1an Majo 2006), ŝi finas per malestima mencio pri komunikiloj, en kiuj "ĉiuj ĉiam samopinias". Tie ŝi tuŝas sur grava problemo, la kreskanta balkanigado de la Okcidenta opiniaro. Oni forte emas legi nur tion, kun kio oni jam konsentas, ĉu temas pri retejoj, ĉu presitaĵoj, ĉu libroj, ĉu io ajn. Tio havas interalie la rezulton, ke la komunikiloj mem timas aperigi ion, kion la legantoj ne aprobos.

Iugrade ĉiam tielis, sed en la t. n. "informepoko" pli gravas. Ĉar kio pri perditaj faktoj, kiujn multaj neniam scios? Faktoj ne estas opinioj; faktoj estas faktoj. Sed bedaurinde la samaj komunikiloj kiuj kolportas opiniojn, brokantas ankaŭ faktojn. Rezultas, ke diversaj opinianaroj scias malsamajn arojn de faktoj, kio kontribuas al plua balkanigado.

Resume malfacilas forgesi la famajn vortojn de Sartro, kiuj ankaŭ bone resumus la ceteran enhavon de la SANDELIN-blogaĵo: "La infero estas aliaj homoj."*

* Huis Clos, 1944.
reen al la indekspaĝo

3a Junio, 2006.

Skribis Anĝelo el Palermo, Italio, pri la hieraŭa blogaĵo:

Saluton Ken,

parolante pri via 2a-junia bloglumado, vi asertis ke:

"faŝismo" ne estas ĝusta termino, ĉar la faŝismo historie disvolviĝis el (demokratiaj) ŝtatoj

Sed faŝismo en Italio (kaj la unua politika partio kiu nomis sin "faŝismo" estis la itala) ne naskiĝis en demokratio. Tiutempa Italio ne estis vera demokratio, estis lando kie demokratio estis aperonta, kaj aristokratoj fondis faŝismon por halti la naskon de demokratio (kaj eble de socialismo brrrr!). Kutima diraĵo en italaj konservemaj rondoj estas "demokratio estas antaŭsigno de socialismo", kaj oni povas toleremi iom da nigraj ĉemizoj por ne havi socialismon, ĉu?

Ĝis la reskribo,

Anĝelo.

Vi pravas! La demokratio en tiama Italio ne tiutempe estis plene enradikiĝinta. Tamen ĉiam estas danĝero, ĉu ne, ke demokratia aŭ demokratiiĝanta socio (aparte pro ties popolisma komponanto) povas drivi en iuspecan faŝismon.

Ŝajne tiu diraĵo de viaj konservemuloj montriĝis prava, en la senco ke en la centreŭropaj demokratioj, socialaj programoj kreskis ĝis preskaŭa ekonomia netenebleco. Sed tio estas jam alia temo...

reen al la indekspaĝo

2a Junio, 2006.

KIE ESTAS LA VIROJ? La kuraĝa kaj daŭre mortminacata Somalia virino kaj iama Nederlanda parlamentano AYAAN HIRSI ALI, laŭ raporto de la 28a de Majo en The Houston Chronicle, eble ekloĝos en Usono, por labori ĉe la American Enterprise Institute, dekstrema Think Tank havanta sian ĉefstabejon en Vaŝingtono, D. K.

S-ino HIRSI ALI famas pro sia sentima kritikado de Islamo. Ju pli mi legas pri ŝi kaj ŝiaj spertoj, des pli mi certas, ke Usono estus ŝia natura hejmo. Laŭ mia kompreno ŝia alveno estas preskaŭ, sed ne tute, certa.

Ke ŝi ankaŭ kritikemas pri la rolo de la religio en la Usona politiko, kaŭzas ioman konsterniĝon en iuj rondoj. Laŭ mi tio estas nenia problemo. S-ino HIRSI ALI havas preskaŭ la samajn opiniojn kiel Christopher HITCHENS,* tre influa homo en la usona politiko kaj egale malkontenta pri la rolo de la religia ekstremismo (de iu ajn religio) en la politiko. Kaj HITCHENS kaj HIRSI ALI ne timas uzi la vorton "faŝismo" por priskribi la idealan reĝimon de la islamaj ekstremuloj.

Striktsence, "faŝismo" ne estas ĝusta termino, ĉar la faŝismo historie disvolviĝis el (demokratiaj) ŝtatoj. Sed la nuna komplezema etoso en diversaj landoj eble pravigas fortajn vortojn de la alia flanko.

* Fakte HITCHENS aperigis artikolon pri S-ino HIRSI ALI en la gazeto Slate, kie li nuntempe publikigas multajn siajn komentariojn.
reen al la indekspaĝo

1a Junio, 2006.

LA KVAR SIGNIFOJ DE ‹‹ESTI››. William Jefferson CLINTON, la 42-a prezidento de Usono, mensogis al la nacio dum monatoj, kaj mensogis eĉ al Grand Jury.* Poste penante senkulpigi sin antaŭ tiu eminenta instanco, li fame diris: Nu, tio dependas, kion signifas 'estas'... (It depends on what the meaning of the word 'is' is.) Kaj la komentistoj neniam ĉesis primoki tion.

Sed kiel mi rimarkis en mia artikolo, "Kial ne reformi la anglan skribsistemon" (vidu la indekspaĝon), ofte oni pri io pravas, sed nur hazarde — sen ia bazo, tamen pravas. La granda germana filozofo Gottlob FREGE malkovris en 1879 kvar signifojn de 'esti':

(i) Egalsigna esti: "Zamenhof estas la kreinto de Esperanto."

(ii) Ekzista esti: "Estas biero en la fridujo."

(iii) Predikata esti: "La domo estas granda."

(iv) Enariga esti: "Karlo estas policano."

CLINTON do pravis, ke multo dependas de la signifo de 'esti'. Sed en la kunteksto de lia deklaro al la Grand Jury, tio tute ne rilatis, kaj ne helpis lin. Ĉu li iam aŭdis la nomon "FREGE" mi ne scias...

* Tamen li finis sian prezidentecon kun pli alta publika aprobo (65%), ol iu usona deĵorofina prezidento depost Eisenhower — la publiko ĝenerale konkludis: Nur temis pri sekso. (Ne gravas; Usono estas pruda nacio. Ĉiuj scias tion, heh.)
reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.