Sendu al mi komentojn

26a Junio, 2007.

BLOGPAŬZO. Nun estas la sezono de muzikfestivaloj. Blogado rekomenciĝos iam en julio. Ĝis la!

reen al la indekspaĝo

25a Junio, 2007.

ĈU PSIKIATROJ IAM PRISTUDAS KONTENTAJN HOMOJN? Se ne, kiel ili scias, kio estas "normala"? Eble ne gravas, ĉar, kiel oni diras ne tute ŝerce, "nuntempe la averaĝa homo estas nenormala". Ni ŝajne obsediĝas pri ĉio diverĝa.

Mi bone memoras unu someron, ĉe Indiana University kie mi tiam studentis, kiam mi bezonis klashorojn sed havis neniun spefican studbezonon, mi eniris kurson "teorioj pri lingvolernado". Post kelkaj semajnoj mi demandis al la instruisto: "Kial oni ne simple intervjuas sukcesajn lingvolernintojn pri tio, kiujn strategiojn ili uzadis?" Li reagis kvazaŭ li neniam aŭdis tian ideon dum sia tuta vivo.

Estas anekdoto pri du raportistoj, kiuj ĉeestis politikan mitingon. Pretigante sian kameraon, unu el la raportistoj, evidente tiu en la estra rolo, diris al sia helpanto, "Rapide, trovu kolerulon." La alia revenis post kelkaj minutoj tristamiene. "Mi ne trovis koleran homon; ĉiuj kontentas." Roris la ĉefo: "Nu, idioto, ĉu neniu trejnis vin? Kolerigu iun."

Ni estas stranga raso. Ĉiutage ni aŭ travivas aŭ priaŭdas violenton kaj mizeron. Por nin distri, ni iras al kinejo aŭ TV-umas; kaj kiuj filmoj plej plaĉas al ni? Tiuj, kiuj montras fikcian violenton kaj mizeron; la realo ne sufiĉas por ni. En moderna holivudaĵo, ĉiu eksplodo, kun ju pli da fajro kaj detruo des pli bone, ŝajne gajnas alian milionon por la kreinto.

Se Hieronymus Bosch vivus nuntempe, li ne bezonus sian imagipovon.

reen al la indekspaĝo

24a Junio, 2007.

Fizikisto fine perfektigas Grandan Unuiĝintan Teorion.

Proksimume samtempe lia edzino vidas lin ĉe dancfesto kun unu virino, en restoracio kun dua virino, kaj en embarasa situacio kun ankoraŭ tria virino.

Kion diras la fizikisto al sia edzino?

"Sed kara, mi povas klarigi ĉion..."

reen al la indekspaĝo

23a Junio, 2007.

VIDEOLUDO-MANIO : ĈU NOVA PSIKIATRIA MALSANO? Laŭ raporto ĉe Live Science, medicina grupo proponos al la American Medical Association (ĉefa profesia kuracista organizaĵo en Usono), ke videoludo-manio estu klasifikita kiel nova psikiatria malsano.

La anonco interesas precipe pro tio, ke ĝi (senintence?) malkaŝas la motivon por "oficialigi" novajn psikiatriajn malsanojn: "... por levi publikan konscion pri la problemo, kaj akirebligi asekurajn profitojn por kuracado." [emf. mia - KM]

"Scienco" je la dispono de la socio estas la plej bona ĉu ne.

KRIMO. Estas interese, ke duono el la pensistoj diras, (i) ke ni devas kompreni la motivojn de la krimuloj, dum la alia duono diras, (ii) aŭ ke ne ekzistas libera volo (filozofia argumento), aŭ ke genoj determinas krimemon (biologia argumento).

La du sintenoj (i) kaj (ii) ne kongruas unu kun la alia.

Hodiaŭ mi ricevis sentekstan retpoŝtan mesaĝon de tute nekonata homo kun la temlinio Man lebt nur einmal! probiers aus! [oni nur vivas unufoje; elprovu ĝin]. Strange. Sed mi ne obĵetas je la konsilo. Eble tio estas imitaĵo de la ofta usona Get a life! (kiu tamen estas ĉiam insulta).

reen al la indekspaĝo

22a Junio, 2007.

LA INFANA RASO, 1. Mi decidis de tempo al tempo komenti pri La infana raso de Auld dum mi legas ĝin.

La unua parto estas la alvoko, tradicia komenco de epopeo. Anstataŭ alvoki la muzojn, diojn, ktp Auld alvokas kaj alparolas la pragepatrojn: la alvoko estas tre efika. Ĉiu unuopulo devenas de miloj kaj miloj da homoj. Auld eble nomas iujn siajn realajn antaŭulojn, interalie, en la alvoko.

La poeto staras ie en la mezo de la dua duono de la diagramo, heredanto de multaj linioj, sur la vojo al reunuiĝo, kiam diverseco fine solviĝos en unuon. La bildigo estas iom puzla pro tio, ke ĉe la komenco estas la origino de la vivo — ĉia vivo kompreneble — kaj nur la homa parto de la vivo reunuiĝos (mi konjektas). La diagramo do ne vere taŭgas kiel prezento de la poeta bildigo. Aliflanke eble la poeto imagas iuspecan harmonion de la tuta naturo.

Nun la neevitebla "plendo". Nur la presejo (Fonto, Gersi Alfredo Bays) responsas, kompreneble, pro la teksto sur la dorsokovrilo de tiu ĉi eldono (la dulingva, esperanta-portugala eldono), kie ni legas, bedaŭrinde, ke la eldono estas dulingva por faciligi interkomparon de la du tekstoj, kaj para quem não conhece o Esperanto, demonstrar que esta é a língua da futura humanidade que não mais será a raça menina [por tiuj kiuj ne konas Esperanton, montri ke ĉi tiu estas la lingvo de la estonta homaro, kiu ne plu estos la infana raso].

Do: dum iuj movaduloj provas sendubigi la publikon, ke nia lingvo ne celas anstataŭigi la etnolingvojn, aliaj movaduloj anoncas, ke male, Esperanto estas la lingvo de la estonta homaro (kaj sugestas samtempe ke Auld kredis tion).

Sendube la paĝoj elfalos ankaŭ...

reen al la indekspaĝo

21a Junio, 2007.

INTER LA PLEJ GRAVAJ JAPANAJ KLASIKAĴOJ estas la Kroniko Japana, aŭ Nihon-gi, tradicia historio kompilita en la 8a jarcento laŭ Okcidentaj kalendaroj. Ĝi konsistas el mita kaj tradicia historio, en 30 libroj; la unuaj tri libroj nun haveblas en Esperanto.

La informo venas de Vastalto, kies blogo (Junio 17a, 2007), Akvosfero, estas tre interesa, aparte por natur- kaj ĝardenamantoj, kaj estas la sola E-blogo krom la mia, laŭ mia scio, kiu principe freŝas ĉiutage.

Ekas la Nihon-gi: "Pratempe kiam la Ĉielo kaj la Tero ankoraŭ ne dividiĝis, nek la Inismo kaj la Virismo disiĝis, estis ĥaosa amaso..." Mi ĝis nun ne renkontis originlegendon pri la mondo, kiu ne komencis ĉe ĥaoso. Kaj ĥaoso ĝi ja estis laŭ moderna kosmologio, tuj post la Praeksplodo.

reen al la indekspaĝo

20a Junio, 2007.

LA 14an MAJO MI MENCIIS, ke mi volas kompari La infana raso de Auld kun The Testament of Beauty de Robert Bridges. Necesas do unue legi La infana raso ĉu ne. Ĝi alvenis hodiaŭ de la flandra retbutiko. Sed nun mi ne trovas mian ekzempleron de la Bridges. Ve. Sed fine mi trovos ĝin.

La infana raso estas tre interesa!

DU DEFENDOJ DE MALENGAĜISMO

Platono, Leĝoj, 496d:

Pro ĉi tiuj kialoj mi diras, ke vera filozofo restas trankvila kaj prizorgas siajn proprajn aferojn, kvazaŭ ŝirmante sin apud muro kontraŭ blovegoj de sablo kaj grajlo. Vidante ke aliuloj plenas je senleĝeco, li kontentas, se li povas teni sin mem libera de malbono kaj malsanktaj faroj dum sia vivo kaj fine adiaŭi.

Kaj Thomas Mann, Taglibroj 1918-1939, Aŭgusto 5, 1934:

Cinika egoismo — memcentra priokupo pri sia persona bonfarto kaj sia propra vivtenado fronte al la obstina kaj volupta frenezo de "la historio" — estas plene pravigebla. Nur stultulo prenas la politikon serioze, sin ĝenas pri ĝi, foroferas sian moralan kaj intelektan forton al ĝi. Eblas nur vivteni, kaj konservi siajn proprajn liberecon kaj dignon.

Por tiuj kiuj tiel emas, do jen paro da loci classici. Kuntekstoj: la Leĝoj de Platono estis lia matura verko, lia lasta fakte, kaj ne finita. Mann devis alfronti la Hitleran ŝtatestriĝon kiu ĵus ekis en 1933. Li fine venis al Usono en 1936, la jaro de mia naskiĝo.

reen al la indekspaĝo

19a Junio, 2007.

Skribis Hans Schorsch/Cezar pri mia blogaĵo de antaŭhieraŭ:

Kara Ken,
Francis Bacon estis fama rozkrucisto, ĉu tiuj eble ne estas tiom stultaj kiel "la ekstera mondo" ofte tro facilanime pensas:)! Ĉu la movebla templo estis eble nur bonega truko de la rozkrucistoj por tiel ruze veki la impreson [kaj] montri al la nobeloj, kiaj "mondfremdaj stranguloj" ili estas? Ĉu ili eble mem ridegis pri tiu bonega karnavalvesta ŝerco de sia kunfrato? Mi ne konis tiun bildon, sed mi tuj devis pensi pri la historia Francis Bacon (la alia estas moderna pentristo), kiu estis fakte plia teknika geniulo kiel Leonardo da Vinci. Kiom da veraj antaŭdiroj pri la evoluo de la tekniko li faris, tio estas vere nekredebla! Bacon estis en ĉiuj rilatoj grandulo, tiom sprita, ke kelkaj eĉ pensis, ke li estis la vera verkinto de la teatraĵoj de Ŝekspiro!
Korajn salutojn al vi kaj al viaj legantoj, Ken!
Mediteme, Cez!
(Jen ulo, kiu ankoraŭ nun serĉas la ŝtonon de l' saĝeco kun granda lupeo, sed nenie trovas ĝin... Ĉie li vidas nur eraremajn homojn, kiuj proksimiĝas aŭ malproksimiĝas la veron :)

Mia sistema kaj konsekvenca predikado dum preskaŭ kvar jaroj estas precize ke ne ekzistas ŝtono de l' saĝeco — kurtvojo al plena kompreno, kiu evitas la paciencajn laborojn kaj necertecojn kaj korektotajn mispaŝojn de la scienco.

La tezo pri intenca ruza klaŭnado (kiun vi aplikis ankaŭ al la framasonaj rangoj antaŭ kelka tempo) estus kredebla, se estus kroma evidento por ĝi, kaj akceptinda, se ĝi ne ankaŭ imunigus kontraŭ racia kritikado ĉian ajn idiotaĵon. La "principo de karitato" (Prinzip der Wahrheitsunterstellung; indulgence; principle of charity)* postulas defaŭltan nian antaŭsupozon, ke aliuloj diras la veron laŭ sia scio, intencas komuniki tion, kion ili komunikas, ktp; sen io tia, estus eĉ plia ĥaoso en la interhomaj rilatoj, ol nun estas!

* vidu blogerojn de la 19a majo 2004 kaj 20a marto 2007

LA PENSOJ LIBERAS. Mi tre ĝojas mencii, ke en Karapaco-Panoramo nun aperas (18.6.07) E-traduko de kanto, kiun mi konas mian tutan vivon, Die Gedanken sind frei: "La pensoj liberas", tradukita de Cezar, kun sondosiero eĉ. La marŝmelodio facile lerneblas kaj neforgeseblas. Mian tutkoran gratulon!

reen al la indekspaĝo

18a Junio, 2007.

SOC.CULTURE.ESPERANTO, la uzreta diskutforumo, estas mirinda ejo. Ekzemple, mi ne blogas multe pri mia lando. Eble sufiĉas tio, kion oni povas legi en s.c.e. Vere, kvankam mi loĝas en Usono mian tutan vivon, mi ne sciis eĉ duonon el tio, kion mi lernis per tiu senkompara uzreta forumo. Kaj lingvoscienco, politiko, historio... vera minejo da scioj kaj sciigoj, sen kiu neniu deca homo devus nomi sin informita.

"Se homo komencas kun certecoj, li finos kun duboj," skribis Francis Bacon, "sed se li estas kontenta komenci kun duboj, li finos kun certecoj."*

La problemo estas povi distingi inter la tempo, kiam oni komencas, kaj la tempo, kiam oni finas.

* The Advancement of Learning, Ib, v, 8.
reen al la indekspaĝo

17a Junio, 2007.

Ĉu frua malsukcesa flugmaŝino? Ne. "La Templo de la Roza Kruco" de Teophilus Schweighardt Constantiens, a.k.k. Daniel Mogling (17a jarcento).

"La Templo kaj ĝiaj mistikaj kunfratoj estas ĉiam proksimaj al la saĝulo, kiu malkovras ilin nur perceptante ene la misterojn de la spirito. La Templo havas radojn por indiki, ke ĝi povas iri ien ajn; ĝi pendas de la Ĉielo per ŝnuro ĉar ĝi estas movata de la Volo de Dio. La rozo kovras unu fenestron kaj la kruco la alian."

Laŭdire la sekto ankoraŭ ekzistas. Ŝajne ne estas limo je la streboj de la homo, trovi komunumon kaj — necesas diri — eviti rezonadon. Kompatinde, ege kompatinde, ĉar per la sama elspezo de energio, kiun oni fordonas al okultismo, oni povus lerni pri veraj sciencoj, multe pli fascinaj ĉar realaj, kaj egale aŭ eĉ pli ekzotaj. Sed oni ne scias tion kaj rifuzas sciiĝi. Miloj da mensoj forĵetataj ĉiumomente. Mi preferas ne scii kiom da. La pasinteco stultis ĉar ĝi ne sciis pli bone; la nia ne havas tiun senkulpigon.

Aliflanke (ĉiam estas alia flanko!), ĉiu homo bezonas kialon vivi, eĉ se la kialo estas pura iluzio. "Ĉiu kultura strategio, ĉiu ideologio, kaj ebligas kaj malebligas. Ĝi plifaciligas funkciadon en kiu ajn socia medio, samtempe ĝi malebligas alternativajn perspektivojn kaj strategiojn." (Ralph Dumain). Kaj sensencaĵo povas esti mistere kreiva. La fakta bazo de la akupunkturo estas absurdaĵo — ĉakroj certe ne ekzistas — tamen stumble ĝi trafis utilan manieron bloki nervimpulsojn. La tradicia maniero instrui la kantadon plenas je absurdaĵoj de anatomia vidpunkto, tamen ĝi funkcias eĉ hodiaŭ. Nevalida logika argumento povas hazarde havi veran konkludon. Kaj tiel plu. Ni konservu humilecon, eĉ kiam diable malfacilas.

reen al la indekspaĝo

16a Junio, 2007.

LA ESENCA KRITIKO PRI OPINISONDOJ. Mi ĵus legis laŭ mi tre valoran studon pri opinio-sondado, kiu pli kaj pli akceptiĝas kiel fidinda indikilo de publika pensado. La kritiko troviĝas en .pdf-formato ĉi tie. Aŭstralia, en la angla. Mi resumos kelkajn punktojn.

James Fishkin, usona fakulo, kritikas ke sondoj kutime elvokas tujajn respondojn pri aferoj, kiujn la subjektoj ne nepre pripensis antaŭe. Laŭ li, en valida sondo la subjekto estus instruata pri la koncernaj temoj dum tago, eble semajnfino, poste donus siajn opiniojn. Tio solvus unu gravan problemon, nome, tion ke respondantoj ofte ŝanĝas siajn supraĵajn opiniojn dum periodo da tempo. [Sed ĉu tiaj sondoj entute ekzistas? -KM]

Laŭ gvidprincipoj de la Aŭstralia Gazetara Konsilio, la rezultoj de ĉiu sondo interalie devus esti publikigataj nur kune kun detaloj pri (i) nomoj de la eventualaj aŭspiciantoj, (ii) la nomo de la sonda organizaĵo, (iii) la vortumado de la demandoj, (iv) la grandeco kaj la metodo de la samplo, (v) la populacio el kiu oni tiris la samplon, kaj (vi) kiuj rezultoj baziĝas sur nur unu parto de la samplo (ekzemple, viroj).

Gravas la erarmarĝeno (sampla eraro), la maksimuma verŝajna diferenco inter la sondrezultoj kaj la tuta populacio. Ofte raporte oni ne distingas inter elcentaĵoj kaj elcentaĵaj poentoj. Pliiĝo de 40% ĝis 50% ne estas pliiĝo de 10%, sed pliiĝo de 10 elcentaĵaj poentoj. Diferenco inter du sondrezultaroj de nur kelkaj elcentaĵaj poentoj povas esti signifa. Relative fidindaj rezultoj havas erarmarĝenon de ±3. Rimarku, ke se la gazetaro proklamas ekzemple 51%-an apogon por unu partio rezulte de sondo kun erarmarĝeno de ±3, tio NE signifas, ke "pli ol 50% el la respondintoj apogas tiun partion". Pro erarmarĝeno de ±3, la efektiva "apogo" estas inter 48% kaj 54%. Preskaŭ neniam la gazetaro atentigas pri tio. Kiel oni diras, statistikoj ne preventu bonan kaplinion!

Estas multego alia valora en la artikolo. Mi kiel lingvisto aparte interesiĝis pri vortumado de la demandoj. Lastatempe oni sondis la usonan publikon pri enmigranta politiko rilate la jam enlandajn kontraŭleĝajn enmigrintojn. Sondo uzanta la vorton "amnestio" elvokas kontraŭajn respondojn: nenian amnestion. Sed se sondo evitas senperan uzon de la vorto "amnestio" sed tamen metas esence la saman demandon per aliaj vortoj, la respondoj favoras al amnestio. Tiaj sondoj do pruvas nenion. Kaj ĉar neniam eblas antaŭvidi, kiuj kaj kiel alternativaj vortumoj influus la rezultojn, la plej saĝa konsilo estas: ne tre fidu sondojn.

reen al la indekspaĝo

15a Junio, 2007.

ENIGMO. Pri Kalĥaso, la helena aŭguristo, estas legendo ke li mortis pro ridado, kiam lia profetita mortotago alvenis, kaj li ne mortis. Ĉu do la profetaĵo plenumiĝis, aŭ ne?

reen al la indekspaĝo

14a Junio, 2007.

ESPLORA ĴURNALISMO ĈE LIBERA FOLIO : LA PERSISTA PROPEDEŬTIKA ARGUMENTO. Veteranaj ĉi-blogaj legantoj jam scias, ke por mi ĵurnalistoj, en la vasta mondo, estas necesa malbono, kiel advokatoj, mikroboj, kaj socia malkontento. En malgranda submondo kiel la nia, certe tolereblas unu ĵurnalisto, por kiu ne sufiĉas simple raporti kaj eble iom interpreti okazintajn eventojn, sed kiu ankaŭ malpasive kaj agrese elfosas faktojn, kiujn neniu alia elfosas, je sia propra iniciato.

Mi mem blogis, sed nur pasante,* pri la manko de fidinda evidento por la ofte reklamata propedeŭtika valoro de nia lingvo kuntekste de lingvolernado. Nun Libera Folio (2007-06-12) dokumentas la aferon detale, kaj intervjuas personojn kiuj rilatas diversmaniere al la demando.

Estas aparte ironia la intervjuo kun Claude Piron, kiu en lastatempa prelego iom laŭte plendis, pri oponantoj de Esperanto, jenmaniere: "Neniam faktoj, neniam dokumentoj, neniam kontroleblaj datumoj, neniam komparoj. Nur senbazaj asertoj." Apenaŭ eblas nei, ke en la LF-intervjuo estas Piron, kiu trovas sin en kanuo sen pagajo.

Jen la modelo! Malkaŝi la faktojn, intervjui la ulojn; kaj Dio helpu tiun, pri kiu la esplora ĵurnalisto povas bedaŭre skribi "X preferis ne respondi al niaj demandoj".

* la 2an de oktobro, 2005
reen al la indekspaĝo

13a Junio, 2007.

PRI LINGVOJ ONI KREDOS ION AJN. Antaŭ pluraj jaroj dum vizito al miaj filino kaj bofilo en Kolorado, ili proponis al mi glason da skota viskio, da kiu botelon forgese lasis gasto en ilia domo. Ĝi nomiĝis Laphroaig (pron. [la'frojg]). La junuloj tute ne povis toleri ĝin, sed laŭ mi ĝi estis la plej bona skotviskio, kiun mi iam trinkis. Ĝi memorigis al mi riĉgustan nederlandan piptabakon. Do je mia ĝojo ili donis al mi la botelon. Mi neniam plu indulgis min; ĝi diable multekostas.

Lastatempe mi hazarde legis pri Laphroaig rete, kaj trovis la aserton, ke la vorto signifas, en la skotgaela, "la bela kavo apud la vasta golfo". Mirinde; tiom en nur tiuj du silaboj! (Kompreneble, la sama difino troviĝas ankaŭ en la vikipedioj.) Sed mi alkutimiĝis al tio, ĉar tiel oni forte emas romantike ornami la signifojn de indianaj nomoj. Nomo unusilaba supozeble signifas ekzemple "Voĉsono venanta tra arbaro dum suna tago". (Preskaŭ ĉiam temas pri bela bildigo; unu indiana nomo kiun mi trafis fakte signifas 'furzbubo' sed ne eblis konvinki la tribanojn mem.)

Fine mi trovis, ke neniu scias la originon nek signifon de 'laphroaig', sed laŭ iuj ĝi eĉ ne estas skotgaela, sed norena (pranordia). Vidu http://www.islayinfo.com/islay_place_names.html, kaj oni dankemu pro detalemuloj.


reen al la indekspaĝo

12a Junio, 2007.

RICHARD RORTY mortis, usona pragmatisma filozofo, kiun mi menciis antaŭ kelka tempo. Pri li skribis Gary Shapiro en The New York Sun:

Dum siaj lastaj jaroj, li antaŭvidis la disvolviĝon de "literatura kulturo", en kiu romanoj kaj poezio anstataŭigos filozofiajn kaj religiajn tekstojn kiel fonto de etiko.

Ĉu stranga opinio? Eble ne, se etiko estas parte transcendo de kulturaj normoj. Konsideru la pasintecon: kiam ĉio imagebla jam enkorpiĝis en la aparaton de la ŝtato, la literaturo restis unu el la solaj fontoj de sendependaj opinioj kaj ideoj. Pludonate de mano al mano, ofte kopiata kaj cirkuligata sub la plej severaj kondiĉoj, sencede kontraŭa al la unusola mondvido dekretita de "la kultura pensmaniero", ĝi servis kiel ĝenerala, progresipova, vere transnacia koncepto de ne kulturo sed Kulturo.

Kompreneble, necesas ke la koncerna literaturo estu pli ol la plej lasta efemera lanugo.

(Tio ne estas mia observaĵo, sed mi forgesis, kie mi legis ĝin.)

reen al la indekspaĝo

11a Junio, 2007.

INVADO DE LA LINGVISTOJ. Laŭ Heroldo Komunikas, John C. Wells estos la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto.

Jam longe mi konas tiun nomon, kvankam antaŭ ĉ. 2000 mi tute ne sciis, ke li estas E-isto. Dum miaj profesoraj jaroj ĉe la Universitato de Kansaso mi ofte uzis lian senkomparan trivoluman manlibron pri la precipaj dialektoj de la angla lingvo, Accents of English (Cambridge University Press, 1982).

Li ankaŭ verkis la inter E-istoj plibone konatan Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto (UEA, 1989), kiu servas kiel bonega enkonduko de lingvosciencaj konceptoj por E-istoj, kvankam ĝi ekzamenas nian lingvon mem nur skize. Pri liaj aliaj verkoj mi ne havas personan konon.

Alia universitat-nivela lingvisto, ankaŭ trejnita en la britusonaj esplormetodoj, Probal Dasgupta,* estos la nova prezidanto de UEA. Ankoraŭ alia tre interesa lingvisto E-ista (kiu faras tre bonan esploradon specife pri Esperanto) estas Liu Haitao. Kio fine rezultos (se entute io) el plia interesiĝo pri nia lingvo flanke de lingvistoj, kiuj efektive konas la fakliteraturon, mi ne scias.

* Li doktoriĝis ĉe New York University, kie ankaŭ mia edzino studentis. Pli plenan biografion pri li eblas legi en Libera Folio (biografio 3).
reen al la indekspaĝo

10a Junio, 2007.

FALSA FONTO
Fonto, falsa fonto, al vi sakron:
vi recikligas la saman akvon.
Tamen en vi ĉi-matene
taĝetoj abundis, kaj plenplene.
L'akvo neniam kredis florojn
sed sekvis siajn proprajn morojn;
sed floroj floras ĉiaokaze
reale se eble; se ne, senbaze.
Kaj eĉ malantaŭ la akvo kreskas
la samaj sprosoj, kaj likveskas
akvumkristaloj por florumi
la fonton falsan, kaj ĝin konsumi.
— KM

reen al la indekspaĝo

9a Junio, 2007.

"BLUA SANGO" — MALKONSENTA OPINIO. 29.5.07 aperis en Karapaco-panoramo notico pri la origino de la nocio, ke nobeloj havas "bluan sangon":

La esprimon "blusanga" oni uzis ekde la fino de la mezepoko por la hispanaj moŝtoj en Hispanio. La membroj de la reĝa familio pro la severa kortega etikedo ne rajtis fari iujn fizikajn (korpajn) laborojn per sia korpo. Tio kondukis al manko de oksigeno en la sango, pro kio la vejnoj aspektis sub la haŭto bluecaj. Tiel ŝajnis, kvazaŭ blua sango fluas en la reĝaj vejnoj.

Prefere ol enmeti longan komenton en jam arkivitan afiŝon de KP, mi simple prezentos ĉi tie mian version.

Pravas ke la esprimo originis en Hispanio: sangre azul oni atribuis al iuj el la plej malnovaj familioj en Kastilio (ne nur iu specifa reĝa familio). Sed estas du problemoj pri la ĉi-supra klarigo. Unue, nobeloj kutime ne vivis malaktivajn vivojn: ili devenis de hereda klaso de militistoj, kies precipa metio estis batalado: kutime nur ili posedis ĉevalojn kaj armilojn. Dum pacaj tempoj la viroj ade rajdis, ĉasis, pafis, gardis kaj prizorgis siajn ofte vastajn kaj disĵetitajn teritoriojn, interkonkuris sporte, kaj strebis por konservi sian potencon el la manoj de ambiciaj reĝoj. La plej lasta akuzo, kiun oni atendus aŭdi pri nobeloj, estas ke ili (kiel klaso) ne vigladis korpe. Due, la du koloroj de homa sango, depende de oksigena enhavo, ne estas blua kaj ruĝa, sed ruĝa kaj helruĝa. Piku al Vi la haŭton, eĉ post longa neaktiveco, kaj Vi vidos ne bluan, sed ruĝan sangon. La relative blua koloro de la vejnoj ĉe palhaŭtaj homoj rezultas de pluraj tavoloj da kovra haŭto.

La esprimo "blua sango" havas malferme rasisman originon: ju pli bluaspektaj la sangovejnoj, des pli blanka la haŭto. La malnovaj nobelaj familioj ideale ne estis "malpurigitaj" de judaj, maŭraj aŭ alie fremdaj trajtoj, inter kiuj supozeble estintus pli malhela haŭto.

reen al la indekspaĝo

8a Junio, 2007.

POLIC-PROTOKOLO, 7.

* * *

La polico en Orange County, Kalifornio, ricevis plendan telefonvokon la 6an junio, ke birdoj plonĝbombadas gastojn ĉe la feriejo Montage, dum ili (la gastoj) sidadas ĉirkaŭ la naĝejo. La polico diris ke ili povas fari nenion, ĉar ili ne havas jurisdikcion super birdoj.

* * *

En Boca Raton, Florido, la 5an junio, maljunulo vokis la policon por raporti ŝtelon de siaj poŝtaĵoj. Li diris ke je la 1a p.t.m. li metis la poŝtaĵojn en sian poŝtkeston, kaj je la 3a ili jam ne estis tie. La polico promesis esplori la situacion.

* * *

En Panama Heights, Ohio, 45-jarulo forstiris de benzinejo sen pagi. Post 4 tagoj, la viro revenis al la sama benzinejo por peti laborlokon. Oni rekonis lin kaj vokis la policon, kiuj arestis lin pro ŝtelado. "Ĉu tio ĉi signifas," demandis la viro, "ke mi ne ricevos la laborlokon?"

* * *

reen al la indekspaĝo

7a Junio, 2007.

LINGVA PROBLEMO KIEL POZITIVA HISTORIA INFLUO. Jes, tio okazis almenaŭ unu fojon en la historio — la historio de Anglio. Lingva problemo helpis krei la novan institucion de ĉefministro.

Georgo I estis la unua (1714-1727) el la Hanover-reĝoj de Anglio; ili estis germanoj. Georgo I ne parolis la anglan; liaj ministroj ne parolis germane. Ili devis do interparoli latine; sed Latinon ili nur stumble parolis. Pli kaj pli do la reĝo ne ĉeestis la kunvenojn de la kabineto, kaj la potenco kaj influo de Robert Walpole, la ĉefa ministro, jam granda, eĉ pli kreskis. Kvankam la ofico de ĉefministro oficialiĝis nur poste, tamen Walpole estis, de facto, la unua.

En miaj historiaj lernolibroj estas multaj portretoj de britaj ŝtatestroj: Walpole estas la unua, kiu ĉiam ridetas en siaj portretoj. Li havis bonajn kialojn rideti. Interalie lia regado sukcesis pro lia interesa kaj eble unika sinteno pri politika moralo: korupto kaj bakŝiŝado estis ĉie, kaj Walpole profitis ĝin, ĉar tio ebligis al li antaŭvidi la agojn de la ceteraj ministroj; sed li neniam mem akceptis ŝmirmonon kaj ŝajne tenis sin mem libera de korupto (malgraŭ akuzoj). Li do profitis la avaron kaj senskrupulon de siaj kuntempanoj, sen persone difektiĝi. (Eblas pridisputi la defendeblecon de tio, kompreneble.)

Walpole stiradis la ŝtaton de 1721 ĝis 1742, plej longe el ĉiuj angliaj ĉefministroj.

reen al la indekspaĝo

6a Junio, 2007.

Hieraŭ mi hazarde rigardis la ĉielon, kaj vidis nekutime multajn blankajn strekojn, trenstriojn de multaj altflugaj aviadiloj. Kaj poste mi trafis diraĵon de Joseph Conrad:

La homo ne flugas kiel aglo; la homo flugas kiel skarabo.*

La homo ankaŭ povas flugi kiel aglo, se ŝli ne postulas korpe veturi je rapidoj kiel 960 km/hr. Tio taŭgas eble por mondgravuloj (kiuj ja sidas komforte en gaselŝprucigaj jetoj por ĉeesti internaciajn konferencojn pri la medio!), sed simple absurdas por ordinara homo.

* Frederick R. Karl, Joseph Conrad: the Three Lives, Nov-Jorko 1979, pĝ. 738
reen al la indekspaĝo

5a Junio, 2007.

En la 7a jarcento a.K., mense gvidataj ŝipoj. Laŭ Homero, Naŭsikaa diris al Odiseo:

Ĉar la Feakianoj ne havas pilotojn; iliaj ŝipoj ne havas stirilojn, kiel tiuj de aliaj nacioj, sed la ŝipoj mem komprenas, kion ni pensas kaj volas; ili konas ĉiuj urbojn kaj landojn en la mondo, kaj povas transiri la maron egale facile kiam ĝi estas kovrita de nebuloj kaj nuboj, tiel ke ne estas danĝero de ŝiprompo, nek ia ajn risko.

Odiseado VI, 552-555.

Nur en nia jarcento, la 21a, sciencistoj serioze konsideras mense gvidatajn maŝinojn. Alia ekzemplo de la komuna homara stoko da konceptoj, el kiu ĉerpadas la imagipovo ankaŭ de la scienco (kp. la 19an aprilo, 2007).

reen al la indekspaĝo

4a Junio, 2007.

VORTOSORTOJ, 20. NERDO? Jam ekzistas secchione (itala), nörtti (finna), nerdo (hispana), nerd, geek (anglaj). Mankas al Esperanto (kaj al kelkaj aliaj eŭropaj lingvoj) tia mikse estima/malestima vorto por studemulo, kiu preferas sciojn ol sociajn graciojn. Ke la angla estas fonto de almenaŭ du alilingvaj kreaĵoj (la finna kaj la hispana) eble estus kialo adopti en nian lingvon 'nerdo'. Kaj ja troveblas rete du, tri trafoj de tiu vorto en E-tekstoj.

Kiam Neil Armstrong, Michael Collins, kaj Edwin Aldrin, Jr. atingis la lunon en 1969, kiel avangardo de la NASA-teamo, oni aŭdis ĉie en Usono: "la nerdoj venkis!", kaj post tiam estas plia honoro en tiu origine iom primoka vorto. Nia epoko ja metis grandan investon en cerbojn.

Ĉu 'nerdo' sukcesos en nia lingvo kompreneble neniu scias. Tio eble dependas de tio, kiom da etnolingvoj pruntos ĝin. Sed mi memoras la tempon, kiam mi trovis 'blogo' en nur unu etnolingvo — la portugala.

Iafoje oni vidas nerd en franc- kaj alilingvaj tekstoj, sed fremdvorte uzatan. Indiĝena inflekcio (ekz. franca virina nerde) estus indiko, ke ĝi plene ensorbiĝis.

reen al la indekspaĝo

3a Junio, 2007.

LA HUMILIGA KOSMOLOGIA TEMPDEPENDO.

De la daŭra ekspansio de la universo sekvas, ke en la tre fora estonteco, proksimume post 100 jarmiliardoj, la distaj galaksioj ekster la nia ne plu videblos, ĉar ilia rapido foren de ni proksimiĝos al la lumrapido. Se homoj ekzistos tiam, ili ne scios, ke la universo pli grandas ol la loka galaksiaro. Tiutempaj homoj, sen scioj pri la scienco antaŭa, ne povus refari la suneklips-observon de 29 majo 1919 de Arthur Eddington, por pruvi la relativecon proponitan de Einstein, ĉar distaj steloj kiel k2 Tauri ne videblos. Ili ankaŭ ne scios, ke iam estis Praeksplodo, ĉar la kosma fonradiado ne plu ekzistos.

Kosmologio tiam estus simila al tiu de nia nuna pasinteco, ĉirkaŭ 1900.

Kaj nun la ĉefpunkto: se simile masiva informbreĉo okazis en nia pasinteco, kion ni ne scius nun? Humilige, laŭ mi.

reen al la indekspaĝo

2a Junio, 2007.

Peruana verkisto Mario Vargas Llosa paroladis ĉe mia universitato antaŭ multaj jaroj, kaj mi neniam forgesis lian pledon: neniam pensu, li diris, ke liberalaj institucioj valoras nur por manpleno da progresintaj landoj kun longe evoluintaj parlamentaj sistemoj — nur taŭgas por "ni", ne por "ili": ĉiuj bezonas tiujn instituciojn.

Vargas Llosa skribis lastatempe ke "ĉia naciismo estas mensogo" — individuoj ne difiniĝas per sia membreco en rasoj, lingvoj, religioj. Sed la rebato al naciismo laŭ li ne situas en altretorika internaciismo sed en la literaturo, kiu rivelas homojn kiel homojn. (Anglalingva artikolo de Jonathan Rée en Prospect).




reen al la indekspaĝo

1a Junio, 2007.

NE EKZISTAS SENKOSTA LUNĈO.

Poggio Bracciolini laŭdire klarigis al Cosimo de' Medici kaj aliuloj, kiel S-kta Petro sciis, ke tiu estis anĝelo kiu kondukis lin ekster prizonon en Agoj xii.7-ll: "Nun mi certe scias, ke la Eternulo elsendis Sian anĝelon kaj liberigis min el la mano de Herodo..." La solvo estas laŭ Poggio: S-kta Petro rimarkis, ke lia liberiganto ne petis monkompenson, do devas esti anĝelo.

Vere ni homoj kutime faras ion nur pro gajno, eĉ sanktuloj. Gottfried Keller verkis novelon pri sanktulo, kiu intence ŝajnigis sin ega pekanto, por ke nur Dio sciu la veron, kaj li havu nenian homan kompenson.* Tamen des pli li volis dian kompenson.

La penso venis al mi en la kapon, ke eble la krudaj kutimoj de la homoj venas, per iuspeca transcenda scio, de la krudaj leĝoj de la naturo. Ekzemple el la Energikonserva Leĝo ni ricevas la anglan proverbon, "ne ekzistas senkosta lunĉo": ĉio estu kompensata, ĉio kostas ion. Nu, nur fantazieto mia.

Ne nur al anĝeloj ni permesas rompadon de la leĝoj de la naturo, sed ankaŭ al bestoj, kiuj kompreneble superas nin: ili povas vivi sen mono, kaj nek pekas nek ĉekas. Nuntempe cirkuladas vaste kredata raporto, ke aro da anasoj aŭ anseroj flugas en kojna formacio, de la formo "V", ĉar tio ebligas ke ĉiu partoprenu la aerfluon de la tuj antaŭa fluganto, kaj do la birdoj "kune eluzas malpli da energio, ol ili eluzus unuope". Mirinda ekzemplo por ni homoj! Ni lernu de la bestoj!

Kio pri la Energikonserva Leĝo? Sendube, la kojna formacio kreas provizoran avantaĝon por ĉiu birdo lokanta sin malantaŭ alia. Sed kompreneble la unua birdo plej laboras; la plej lastaj malplej; kaj la unuan pozicion prenas jen unu, jen alia birdo. Eble iuj birdoj zorge evitas la unuan pozicion kaj ĉiam gajnas avantaĝon, dum aliaj estas altruistoj kaj pli ofte estras, sed memevidente la tuta energio elspezata de la formacio ne povas esti malpli ol la kombina energio de ĉiuj. La Leĝo pri Konservado de Energio restas; ne ekzistas senkosta lunĉo eĉ por bestoj.

* Der schlimmheilige Vitalis [la miskonduta sanktulo Vitalis]
reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.