Sendu al mi komentojn

27a Junio, 2008.

BLOGPAŬZO

Venis la sezono de muzik-festivaloj; mi rekomencos blogadon la 1an de julio.

* * *

ĈU LA HUNDO RIDETAS? Ne; temas pri nur hazarda formo de la vizaĝo (kvankam, se mi havus hundon, mi preferus tian...). Iuj ŝafoj havas "ridetan" mienon. Ankaŭ iuj homoj havas relative fiksitajn vizaĝojn; mi mem, mian tutan vivon, suferis pro tio ke mia vizaĝo formiĝis tiamaniere, ke ĉiuj pensas "Li ne ŝatas min." Mi trovis tion tre ofte, je mia bedaŭro. Mi preferus emocie neŭtralan vizaĝformon, sed ne eblas ŝanĝi, krom per plastika kirurgio (kion mi ne intencas klienti), la formon de sia vizaĝo.

Alia homo, kiu havis similan problemon, estis la brita aktoro kaj humuristo, nun forpasinta, Peter Ustinov. En sia aŭtobiografio, Dear Me!, li menciis, ke lia vizaĝo montras vole-nevole kvazaŭ ridetaĉon, preskaŭ rikanon, tage kaj nokte, kiel ke ĉiuj emis miskompreni lin, aparte oficiroj dum lia soldateco. Terura malbeno!

Mi vidis viron kiu, kiel la hundo, fikse "ridetas". Li estas usona basbalisto; bedaŭrinde mi memoras nek la nomon nek eĉ la teamon.

reen al la indekspaĝo

26a Junio, 2008.

Skribas Walter Klag pri germanaj dialektoj:

Kara Ken!

"...mi ne scias, je kiu grado ankoraŭ viglas la regionaj dialektoj de germanlingvujo."
Germanlingvio estas plimalpli Germanio, Aŭstrio kaj Svisio (parte). En televido la altgermana estas ĉie tute la sama. Altgermanan oni parolas ankaŭ kun personoj, kiuj venas el aliaj germanlingviaj regionoj. Kiam mi estis en Berlino mi rimarkis nur, ke oni diris 'nich' anstataŭ 'nicht' (=ne).
Vizitis min germanlingva sudafrikano; li parolas la norman germanan.
Kun miaj gelernantoj mi parolas preskaŭ nur altgermanan, kun la gekolegoj iom dialekton, same kun mia edzino. Dependas de la temo.
En la bruŝuro de Rosegger, "Die Entdeckung Amerikas",* oni povas studi la stirian dialekton, kiu ankoraŭ vivas, kvankam miksita kun la altgermana. En Stirio mi parolas ion inter la stiria kaj altgermana, ankaŭ depende de la temo.
Pri Stirio (ankaŭ en angla): http://de.wikipedia.org/wiki/Steirisch
Nia domo estas oriente, en distrikto Fürstenfeld.

Salutas Walter, Vieno

* Vidu blogeron de la 25a Majo, 2008.

Walter Klag en Vieno

Estas interese, kaj tre kutime, ke oni ŝanĝas lingvon aŭ dialekton depende de la temo. Antaŭ kelkaj jaroj mi multe legis dulingvan meksikan uzret-forumon; plej multaj partoprenantoj regis kaj la hispanan kaj la anglan. Pri plej multaj temoj oni skribis hispane. Sed mi rimarkis, ke tuj kiam la temo ŝanĝiĝis al io "tipe nord-amerika" (ekzemple virinaj rajtoj), oni preskaŭ ĉiam ekskribis angle.

reen al la indekspaĝo

25a Junio, 2008.

Skribas Walter Klag el Vieno pri mia hieraŭa blogero:

Kara Ken!
Prave; ankaŭ la germana estas iel artefarita - kaj la skribo kaj la elparolo.
Ekzemple
a)
"Die Waage" - "die Waagen" (la pesilo/j) — La dua 'a' estis enmetita en la 1920aj jaroj por eviti konfuzon kun "Der Wagen" - "die Wagen" (la veturilo/j respektive la aŭ'to/j).
b)
http://de.wikipedia.org/wiki/Aussprache_der_deutschen_Sprache
Siebs verkis faman libron, Deutsche Bühnensprache (Germana teatra/sceneja lingvo) kaj priskribis la norman elparolon.
Tamen en Vieno oni elparolas "die Sonne" (la suno) tiel: [di sone], normo estus [di zone].
Kiam mi estis infano mi aŭdis ofte: Tiu parolas (germane) laŭ la skribo; do ne en dialekto.
Ĉar mi parolas ĉiutage kun miaj infanoj esperante, por mi tiu lingvo estas "natureca".
Salutas Walter

Fakte en malneta versio de tiu blogero mi menciis la norman altgermanan kiel ekzemplon, sed mi forstrekis tion, ĉar vere mi ne scias, je kiu grado ankoraŭ viglas la regionaj dialektoj de germanlingvujo.

"Laŭ la skribo" — interesa temo. Ekde la momento, kiam mi lernis pri la t. n. "fonema" skribado de la finna lingvo, mi supozis, ke tiulingve oni parolas kiel oni skribas. Sed finno diris al mi, ke nur unu fojon dum lia vivo li renkontis homon (instruiston), kiu parolas la finnan precize laŭ la skribo — kio sonas laŭ li strange. Do eĉ ne la finna...

En la angla la skribo diable misgvidas, pro freneza mikso da kialoj. Ekzemple la vorto debt, 'ŝuldo'. Ĝi ĉiam prononciĝis [det], kaj oni skribis ĝin 'dette' k. s. dum jarcentoj! Sed en la 18a jarcento, iuj pedantoj decidis, ke pro ĝia latina origino (debitum), ĝi devus enhavi 'bt'. Do oni reliterumis ĝin por montri la latinan originon. Same ĉe multaj vortoj. Avantaĝo tamen, ĉar tio ofte igis la skriblingvon internacie pli rekonebla.

reen al la indekspaĝo

24a Junio, 2008.

"ĈIUJ LINGVOJ ESTAS ARTEFARITAJ"... tion ofte oni aŭdas kiel defendon de E-o. Kvankam estas vero en tia aserto, estante duonvero ĝi estas evitinda apliko de ĝenerala apologia strategio (se oni asertas, ke E-o havas iun kaj tiun "nedezirindan" trajton T, kaj ne eblas nei T, tiam argumentu, ke ĉiuj lingvoj havas T — speco de tu quoque).

Jes, plej ofte la normaj lingvoj de modernaj naciŝtatoj estas certagrade artefaritaj. Kiam necesis iel forĝi el miksaĵo de popoloj kaj dialektoj nacian lingvon, kreiĝis normaj parolspecoj, kiujn — almenaŭ komence — neniu efektive parolis hejme kaj neformale. En pluraj kazoj okazis eĉ certa grado de konscia lingvoplanado; sed rezultis plej ofte gamo de stilaj kaj "lektaj" niveloj, de la patrina ĝis la parlamenta, se tiel diri.

Sed nenie en tia gamo de popolaj stilaj niveloj estas io komparebla kun artefarita lingvo kiel E-o. La plej simpla maniero konstati la diferencon estas pensi pri originoj. E-o havis definitivan originon: ni povas diri senhezite, ke antaŭ 1887 E-o ne ekzistis. Tiurilate E-o iom similas piĝinojn kaj kreolojn: egale senhezite ni povas diri, ke antaŭ, ni diru, 1800, Tok Pisin de Papu-Nov-Gvineo ne ekzistis.

Kontraste, natura parolspeco, ne gravas kiu — ĉu la formalstila angla uzata radie kaj televide, ĉu la plej senprestiĝa dialekto de suda Italio — havas la saman antaŭan historion, kiel la homoj, kiuj parolas ĝin. Filo ĉiam komprenis sian patron. Naturaj parolspecoj emerĝas, kiel biologiaj specioj; la aliaj ekestas, iome kiel hibridoj. Tio restus vera eĉ se artefarita lingvo aŭ kreolo ĝenerale taksiĝus "supera". Simple temas pri malsamspecaj historioj.

reen al la indekspaĝo

23a Junio, 2008.

VORTOSORTOJ, 34. LAZURO. La radiko 'lazur-' troviĝas trifoje en la listoj de esperantaj "plej belaj vortoj" kompilitaj de Bernard Golden. (La sola alia vorto pli ol unufoje enlistigita estas "aŭroro", dufoje.) Interesa demando estas: de kie venas la vortkomenca 'l'? Cf. angl. azure, fr. azur, germ. Azur, hung. azúr, ned. azuur, port. azul. Montriĝas, ke la 'l' estas origina, kaj la pola, rusa (lazur) kaj E-o inter modernaj lingvoj konservas ĝin.

Ŝajne: malnovpersa la:zhuward, en la araban kiel (al-)lazward. La vortkomenca 'l' forfalis en la latinidaj lingvoj, eble ĉar oni misinterpretis ĝin kiel la araban artikolon. Aliaj modernaj lingvoj prenis ĝin de latinida lingvo (probable la franca), escepte de la slavaj. En la mezepoka greka (lazoúrion) kaj literaturlingve en la mezepoka latina (lazurius, lazulus) restis la 'l'. Supozeble la pola kaj la rusa prenis ĝin de la mezepoka latina aŭ greka, kaj E-o siavice de la rusa. (?)

Lapis lazuli estis la nomo de la koloro kaj de la tinkturo en eŭropa Mezepoko: "ŝtono de lazulus".

reen al la indekspaĝo

22a Junio, 2008.

INFLACIO DE HONORIGOJ estas, argumenteble, aparte grava signo de nuntempa intelekta malsekuro. Ĉie, kien oni rigardas, menciiĝas pli da Nobel-premiitoj kaj Nobel-kandidatoj. Doktoroj akumuliĝas kiel plasta rubaĵo, aparte se oni enkalkuligas pure honorajn doktorigojn. Kaj ne eblas ĵeti brikon sen trafi "publikan intelektulon". La situacio komencas certagrade respeguli la subitan abundiĝon de kavaliroj en Britio dum la malfrua 19a jarcento: finfine oni simple "aranĝis" kavaliriĝojn. Kaj kiam ajn mi kritikas publikan figuron, mi aŭdas la defendon: "Sed ŝli gajnis X-premion!" (Nemulte gravas, kio estas X.)

Iuj parolas pri "la epoko de legitimaĵoj". En Libera Folio estas nun tasfrakaso pri tio, ke la redaktoro nomis Nobel-premiito homon, kiu nur ricevis premion de la Sveda Regna Banko (Sveriges Riksbank). Necesas observi tiujn fajnajn distingojn ĉu ne. Mi ne estas fervora admiranto de Jean-Paul Sartre, sed li gajnis poentojn ĉe mi kiam li malakceptis Nobel-premion, laŭdire klarigante: verkisto devus ne permesi, ke oni faru el li institucion.

Kompreneble, pri mi mem mi ĉi-pere informas al la Nobel-komitato: ne malŝparu Vian tempon .

reen al la indekspaĝo

21a Junio, 2008.

NOVELETO EN BELETRA ALMANAKO 2 (marto 2008) de Reinaldo Marcelo Ferreira, "Ordinara homo", tuŝis plurajn miajn penstemojn. Viro, vivinta sian tutan vivon tute normale, tamen ade aŭdinta la tutan tempon misteran voĉon per sia poŝkasedilo, fine entombiĝas kiel "ordinara homo". Ni ne scias, kion diris al li la voĉo, krom ke li neniam menciu ĝin al aliuloj; kaj li obeis. Ankaŭ pro timo li obeis. (Se NIFO portus Vin al alia galaksio kaj reen — ĉu Vi raportus tion? Pro tio ni scias ke... sed tio estas alia temo.)

Mi sidis en kafejo kiam mi legis la verketon, kaj kopias jene el mia kajero.

La origino de la supraĵeco estas en tio, ke oni vivas nur por rakonti siajn spertojn. Mi lernis tion unue de Thomas Merton, de kiu mi lernis — surprize diri — nemulton alian. Sed li skribis ie, ke li interesiĝis unue pri la religio pro sia konvinko, ke "devas esti pli en la vivo, ol vojaĝi, kaj poste rakonti pri siaj vojaĝoj". Ni devas paroli; silento kontraŭas la homan universon. Sed se Vi spertas nur por disrakonti, Vi ankoraŭ spertis nenion gravan.

Mi, lingvisto, pasigis mian vivon pensante pri la homa lingva interkomunikado. Sed la plej grava demando restas: Kio efektive okazas, kiam oni parolas (prefere ne per la lipoj...) al si mem?

reen al la indekspaĝo

20a Junio, 2008.

AL VIRINO
Tio, kion vi kunportis, ino,
xxxxx kaj ne la korpa ŝelo,
vin surtronigis preter ĉia fino
xxxxx kaj super ĉia belo.
Strangan freŝon vi enportis
xxxxx en ies kernanimon,
kvankam via ŝato ne tre fortis
xxxxx kaj metis al li limon.
Vi metis fingron al la pala vang',
xxxxx kaj levis brovon;
vi parolis per tenera lang'
xxxxx kaj faris movon;
kaj for de li forflugis fremdaj emoj,
xxxxx enu', kaj kora morn',
kvazaŭ flugus blovofloraj semoj
xxxxx antaŭ la maja ŝtorm'.
— KM
reen al la indekspaĝo

19a Junio, 2008.

MALAKCEPTO DE EU-PLIFIRMIĜO far ankoraŭ alia referendumo, kune kun la firma rezoluteco de la eŭropa estraro iamaniere fine sukcesigi ĝin aŭ ĝian ekvivalenton, sugestas al neeŭropano fundamentan breĉon inter eŭropanoj kaj iliaj estroj.

Sed ne gravas; oni simple faru kiel faras la potenculoj en mia urbo. Ili volas prikonstrui; ili volas krei ankoraŭ pli da antaŭurbaj loĝkvartaloj, kie ĉiuj domoj samaspektas, kaj oni sentas sin kiel pilĉardo en ladskatolo, malgraŭ la plej vastaj horizontoj en Usono. La civitanoj referendumas kontraŭe unu jaron; sekvan jaron estas nova referendumo; denove la enloĝantoj kontraŭas. Venontan jaron, jam alia referendumo.

Fine la potenculoj tiom lacigas la voĉdonantojn, ke ili cedas. Demokratio estas nur lingvaĵo, kiel en Mezepoko "Pro la benita Virgulino!" — cinika kaj ceremonia esprimo praviganta ĉion, kio okazas.

reen al la indekspaĝo

18a Junio, 2008.

Kiom da relativistoj necesas por instali lumampolon?
Du. Unu tenas la ampolon, dum la alia rotaciigas la universon.

Kiom da E-istoj necesas por instali lumampolon?
Inter 50.000 kaj dek milionoj.

Kiom da c-anoj necesas por instali lumampolon?
Unu Ĉefdelegito de la Ministrejo pri Elektraj Aferoj.

Kiom da gramatikistoj necesas por instali lumampolon?
[Ĉu [[vi] [bonvolus [ripeti [la demandon]]]]]?


reen al la indekspaĝo

17a Junio, 2008.

LINGVO "SEN GRAMATIKO". La renoma angla lingvo de Ŝekspiro, en la tempo de la reĝino Elizabeth I (1533 - 1603), kutime nomiĝas la Frumoderna Angla. La mejloŝtono de ĝia komenco estis la fino de la t. n. Granda Vokalŝovo, kiu, pli ol iu alia faktoro, malsamigis la anglan literumadon disde tiu de aliaj eŭropaj lingvoj: /i/ > [aj], /a/ > [ej], k. c. Ĉar la literumado restis kiel antaŭe, dum la elparolado ŝanĝiĝis.

Ne ekzistis en tiu tempo norma gramatiko. Kompreneble ĉiu lingvo kaj dialekto havas gramatikon, ĉar ne eblas paroli lingvon alie ol per reguloj; normaj reguloj tamen devenas de la relativa prestiĝo de unu dialekto, plus diversaj nocioj pri "logiko" kaj "klareco", kiuj apogas la socie motivigatajn preferojn. La norma gramatiko estiĝis en Anglio nur longe post la Ŝekspira periodo, en la 18a jarcento.

Sed per tiu "sengramatika" lingvo de sia tempo, Ŝekspiro ege influis ne nur la anglan, sed la literaturojn de pluraj nacioj. Tiu lingvo, sen norma gramatiko, estis tre klara kaj esprimiva. Bonŝance en unu el siaj teatraĵoj, The Merry Wives of Windsor, Ŝekspiro kreis du figurojn, unu francon (Dr Caius) kaj unu kimron (Hugh Evans), kiuj parolas erare por krei komikan efikon. Ilia parolado malobeis la verajn regulojn de la lingvo, tiel pruvante, ke eblas erari en lingvo "sen gramatiko".

Kompreneble la reala gramatiko, kaj ne la eventuala norma gramatiko, de ajna lingvo aŭ dialekto konsistigas la objekton de lingvistika esploro.

reen al la indekspaĝo

16a Junio, 2008.

MALSONĜOJ, KAJ LA LUCIDA REALO. Mi devis inventi tiun terminon "malsonĝo" por servi al nova sperto. Mi tiom eksperimentis pri lucidaj sonĝoj, ke jam dufoje mi estis en situacio, en la reala vivo, kie mi suspektis sonĝadon. La unuan fojon, mi iris en publikan necesejon kun nekutime komplekseta aranĝo de subĉambroj, tiel ke mi dum kelkaj minutoj ne povis trovi la pordon, tra kiu mi envenis. "Ehe!" mi pensis, "eble mi sonĝas denove." Sed tuj mi konstatis, ke ne; tamen mi tiel pensis dum eble 20 sekundoj.

La duan fojon mi perdis ion, kaj trovis ĝin en loko "neebla". Tio okazas kelkfoje tage al maljunulo. Kaj denove mi mise suspektis dum kelkaj sekundoj, ke mi sonĝas. Tio kompreneble levas la malnovan demandon, kiel oni instinkte scias la diferencon, kiam oni vere ne sonĝas, sed ne instinkte scias la diferencon (krom se oni sonĝas lucide), kiam oni sonĝas. Kaj fine:

Kio estas la lucida realo?

reen al la indekspaĝo

15a Junio, 2008.

THÉÂTRE DE L'ABSURDE? Politiko estas politiko, sed iafoje venas la lasta pajlero. Hillary Clinton nun apogas la homon, kiun ŝi taksis dum 5 monatoj ne sufiĉe sperta por esti prezidanto. Ĉu ni konkludu, ke ŝi intence, kaj en plena posedo de siaj mensaj kapabloj, nun apogas netaŭgan kandidaton?

Oni rajtas klaŭnumi se oni volas. Sed oni klaŭnumos sen mia partopreno.

reen al la indekspaĝo

14a Junio, 2008.

JEN KIO OKAZAS, kiam sciencistoj, ignorinte filozofion jam pli ol 100 jarojn, rekomencas fari filozofion. (En la jeno, ĉiupaŝaj pravigoj enestas parentezojn.)

Argumento de la novaj idealistoj:

Premiso 1. La universo estas matematika (komuna sperto post Newton)
Premiso 2. La matematiko estas mensa (memevidenta propozicio)
Konkludo: La universo estas mensa (1, 2)

Argumento de Max Tegmark:

Premiso: La universo estas matematika (komuna sperto post Newton)
Konkludo: La universo estas matematiko (?)

La dua argumento kapalteras: de la konkludo ja eblus inferenci la premison, sed ne inverse, kiel ĉi-supre.

Ni rimarku pasante, ke nunaj argumentoj por idealismo devas mencii matematikon, interalie pro la malsukceso de la tradicia argumento:

Premiso: Ni povas koni objektojn nur per niaj sensoj.
Konkludo: Ni tute ne povas koni objektojn kiel ili vere estas.

Kvankam multaj homoj senkritike akceptis tiun argumenton en diversaj formoj, la konkludo surprize ne sekvas de la premiso. Necesas dua premiso, eble "Niaj sensoj tute ne perceptas objektojn, kiel ili vere estas." Sed tion oni neniam proponas, ĉar — kiel ni scius ĝin? Ĉu ne per niaj sensoj? Ktp.

Laŭ mi ni forgesu pri la sensoj-problemo kaj koncentriĝu pri la (mistera) rilato inter la matematika menso kaj la universo.

reen al la indekspaĝo

13a Junio, 2008.

Lubeck Beck, kun granda verisimilitudo je sia propra memo, skribis:

La Gott-metodo — freneza kiel supsandviĉo. Ekde antaŭ horo mi havas kapdoloron; laŭ via kalkulilo ĝi daŭros minimume 1,5 minutojn plu. Bonege... ha, ĝi nun 'stas for. La metodo estas malpruvita. Ankaŭ mi havas ĝis nun 4 nevojn; laŭ la kalkulilo mi havos minimume plu 0,1 nevon. Ha jes, mi forgesis; tiu jam naskiĝis antaŭ 20 jaroj; sentaŭgulo kaj vivanta sakstrato. En la universitato li ĉefstudis rusan literaturon; kompreneble li nun laboras pri armaturita betono. Sed kompare kun vi, vi kun viaj senutilaj kalkuloj, li estas Einstein. Cetere, Esperanto daŭros eterne, ĉiuj scias tion; ĉu vi neniam aŭdis pri la eternaj komencantoj?

Dubeme via

Lubeck2

Inter amikoj
kaj halebardpikoj
nura insulto
ne estas multo.

reen al la indekspaĝo

12a Junio, 2008.

KIOM LONGE DAŬROS NIA LINGVO? Ekzistas interesa metodo taksi nekonatajn tempodaŭrojn — adapto de la t. n. Kopernika Principo far fizikisto Richard J. Gott III en la 90aj jaroj. Mi pensis ke estos almenaŭ amuze kalkuli por E-o, malgraŭ la probableco, ke iu jam faris tion.

La rezonado: se estas nenio speciala pri nia tempo, ni povas esti 95%-e certaj, ke ni observas X (ion ajn, kio havas daŭron) en la meza 95% de ties ekzisto. (95% estas arbitra, sed ni preferus, ĉu ne, almenaŭ tiom da certeco.) Esperanto estas nun 121-jaraĝa. Laŭ la kalkulo, ĝi daŭros kun 95%-a certeco minimume 3 pli da jaroj, maksimume 4719 pli da jaroj. (La ampleksoj ĉiam tiel grandas; ne tre utile.)

Ĉu aŭ ne tia kalkulado preniĝu serioze, la principo gravas, ĉar ĝi implicas ke ĝenerale ju pli longe io jam ekzistis, des pli longe ĝi probable ekzistos, se ni observas ĝin je loteca tempo. En la kutima futurologio oni rezonas male, atentante precipe la plej novajn fenomenojn. Ekzemple en kutime imagata futuro estas multaj komputiloj, sed malmultaj ĉevaloj.

Jen la kalkulilo, kiun mi uzis. La originaj referencoj estas:

Gott, Richard, J III. "Implications of the Copernican principle for our future prospects" Nature, vol 363, 1993, pĝ. 315-319
Gott, Richard, J III. "A grim reckoning", New Scientist, Nov 15, 1993, pĝ. 36-39

Ankaŭ estas multaj retpaĝoj pri la metodo.

reen al la indekspaĝo

11a Junio, 2008.

LUCIDA SONĜADO, 3. La plej sukcesa ĝis nun, la plej realisma lucida sonĝo. Ĝi tiel realismis, ke dum la sonĝo mi miris pro la realismo. Sed mi povis regi la eventojn nur dum tempo; poste eventoj regis sin mem, kaj ĉio deflankiĝis malbone. Ekzemple mi damaĝis ŝtuparon; la posedanto de la domo volis pagigi al mi enorman sumon por riparoj al la ŝtuparo; mi rifuzis pagi. Sekve en posta sceno, aro da dungitaj bravulaĉoj venis por bati min, sendube sendite de la posedanto. Unu bravulaĉo levis grandan bastonon por la unua batego, kaj mi devis decidi: ĉu nun ne estus bona tempo eliri la sonĝon?

La sonĝo, kiel mi ĵus diris, estis tre realisma. Ĝi estis fakte tiel realisma, ke mi timis la batadon; mi supozis, ke ankaŭ la doloro estos realisma. Do mi eliris la sonĝon. Sed la eliro ĉi-foje ne estis tiel facila kiel kutime. Mi trapasis etapon, kiam mi ne tute fidis je mia kapablo eliri. Mi pensis: "Ehe; ĉi tia estas la cerbmalsano." Sed fine mi eliris.

Kutime mi uzas specialan krion por eliri. Sed ĉifoje ĝi ne sufiĉis; mi devis imagi min en la lito, ktp.

Je la unua fojo mi iom ektimas la eksperimentadon. Jung skribis ie (almenaŭ sugestis), ke estas danĝere umi pri onia subkonscio. Fakte mi preskaŭ certas, ke Jung malkonsilus lucidan sonĝadon. Sed eble mi timas nur pro tio, ke mi legis Jung. Mi inklinas al daŭrigo.

reen al la indekspaĝo

10a Junio, 2008.

PLURTEMAJ TEMOJ

• Kio estas la diferenco inter Ĉeĥov kaj Tolstoj? Ĉeĥov ne lernis Esperanton en du horoj... ankaŭ ili ja aspektis malsame; bildo ja valoras pli ol mil vortoj. Sed malgraŭ la diferencoj, la tuta mondo ankoraŭ avide legas ilin ambaŭ (tiuj almenaŭ, kiuj ankoraŭ legas...).

• Oni diras, ke "verdo estas la nova ruĝo". Sed kiu estis la unua ŝtatestro, kiu atentigis pri tutmonda varmiĝo? Margaret Thatcher, en alparolo ĉe la Royal Society en septembro 1988. (informfonto)

• Ekonomika guruo Nassim Nicholas Taleb opinias, ke kiam malfortiĝas la religio, kreskas la naciismo. Se li pravas, E-istoj devus ĝeni sin. En Centra Eŭropo, la plej nereligia socio en la historio de la mondo, io ajn povus okazi! (informfonto)

• La Hubble-teleskopo estis planita jam en 1946. 1946! Necesas la longa vido, kaj iom da fido..

reen al la indekspaĝo

9a Junio, 2008.

Nord-hungaria Informo jam denove* ripetas la eraron, ke antikvuloj vidis en la mondo lingvoproblemon. Kiel evidento uziĝas la Babeltura legendo. Sed la rakonto pri la Babelturo estas klariga mito — apartenanta al granda klaso de tiaj origin-mitoj. Ĝi klarigis la diversecon de popoloj kaj lingvoj. Se estus rakontite, ke homoj el diversaj popoloj provis unuiĝi por konstrui la turon, sed ne povis pro lingva diverseco, tiam estus esprimo de la ideo, ke lingva diverseco estas problemo. Ni atentu, ke laŭ la Babeltura mito, diverseco de lingvoj kaj de popoloj havas la saman originon. Se unu diverseco estu "problemo", tiel ankaŭ la alia; kaj supozi, ke la antikva mondo vidis "problemon" en popola diverseco, estas evitinda anakronismo.

Konsideru ankaŭ, ke la neeblo konstrui la turon apenaŭ estis solvendaĵo por la hebreoj; laŭ la rakonto, Dio (aŭ ĉi-kuntekste eble la dioj) ja ne volis, ke oni konstruu ĝin.

La antikva lingvistiko (se tiel diri) komenciĝis, ne pro la diverseco de lingvoj kaj popoloj, sed pro la neceso konservi la kapablon legi arkaikiĝantajn lingvojn religie gravajn en onia propra kulturo — Sanskriton en la kazo de Barato, la sumeran en la kazo de Akado, la malnov-ĉinan en la kazo de Ĉinio. Ne haveblas evidento, ke iu en la antikva mondo studis samtempulan lingvon fremdan al si. Ŝajne eĉ la koncepto, ke fremdaj lingvoj vere estas lingvoj, estas relative moderna; simile la ideo, ke lingvo estas io alia ol la eksterlingva mondo. En la hebrea ekzemple, la sama vorto (dabar) signifis kaj 'aĵo' kaj 'vorto'.

* vidu la 16an marto 2008
reen al la indekspaĝo

8a Junio, 2008.

Virino maldungis sian ĝardeniston pro pigreco, plendante, ke li pasigas pli da tempo babilante kun siaj amikoj, ol laborante pri la ĝardeno. Do ŝi forigis lin, kaj klopodis mem fari la ĝarden-laboron. Ŝi fostondis la radikojn de la granda morusarbo por plimultigi ĝiajn berojn, kaj ĝi mortis. Tomatojn ŝi tro akvumis, kaj ankaŭ ili mortis. Kreskis brusel-brasiko kie ŝi (supozeble) plantis florojn; kaj multo, kion ŝi plantis, tute ne kreskis. Entute ŝi ruinigis sian ĝardenon. Tiam ŝi pensis, kiel bela kaj bonstata estis la ĝardeno antaŭe, kaj fine ŝi iris al la eksĝardenisto, petis pardonon, kaj lin redungis. Kion ŝi lernis?

Ŝi lernis, ke pli saĝas taksi la ĝardenon, ol la ĝardeniston.

reen al la indekspaĝo

7a Junio, 2008.

"SOFISMO!" Laŭ la jaroj mi notis argumentajn manovrojn de la E-istoj (studo, kiu ja ne suferas pro manko de ekzemploj), kaj sendube la plej ofta estis tu quoque (varianto de ad hominem): akuzo supozeble estas falsa, ĉar "ankaŭ Vi faris/as tion!" ktp. Logikeraro kompreneble, sed vere populara. Ŝajne hipokriteco estas "la nepardonebla peko", eĉ pli malbona, ol esti malprava.

Sed lastatempe mi plurfoje vidis akuzojn de sofismo, precipe kiam la oponanto gajnis validajn poentojn. Ŝajne akuzo de sofismo estas la lasta rimedo, kiam ĉio alia malsukcesas. Sed kio precize estas sofismo? La difino en NPIV-2002 koncizas: "Rezono ŝajne ĝusta, sed fakte erariga." Sekvas citaĵo de Zamenhof: "Arte fabrikita opinio, kiun oni perforte enbatas en la cerbon de ĉiuj per diversaj sofismoj kaj rektaj mensogoj." Kiel ofte menciate, unu el la mankoj de NPIV estas citaĵofontoj, kaj mi ne trovis ĝin rete, do ne eblas doni ekzemplon de tio, kion Zamenhof rigardis kiel sofismon.

La Oxford English Dictionary, difinante la anglan ekvivalenton, tekstas: "Bonaspekta sed erara argumento, uzata aŭ intence por trompi aŭ misgvidi, aŭ uzata por montri inĝenion en sia argumentado." La du difinoj akordas pri tio, ke sofismo estas eraro. Sekvas de tio, ke akuzo de sofismo estas akuzo de eraro.

Se oni akuzas pri eraro, necesas diri, pri kiu eraro temas. Alie la akuzo estas vakua. Ni memoru tamen la diron de Platono (kiu donis al ni la nocion "sofismo"): ne eblas trompi homon intence, se oni ne mem scias la veron — pro tio mi opinias, ke intencaj trompoj tre maloftas.

reen al la indekspaĝo

6a Junio, 2008.

La marsesplora Phoenix baldaŭ ekzamenos per siaj ŝkopo kaj analizilo la historion de sia loko, samkiel oni surtere faras, pligrandskale, en la polusaj regionoj. Ĉu ni esperu, ke troviĝos evidento de iama vivo? Kutime oni respondas "Jes, certe." Sed aliflanke, se ni trovos, ke vivo povas disvolviĝi aliloke en la universo (la plej natura supozo), tiam ni havas la problemon: kial ni estas la solaj konataj inteligentuloj? Ĉu estas io, kio garantias finon de inteligenteco? Tiusence, estus plibone esperi, ke ni estas solaj: tiam nia estonteco — principe — senlimas.

Amebo ja ne mortas, sed ĝi estas nur amebo: la universo eble ne havas celon, sed la homo ja povas havi celon. Tiu celo estas sin kompreni kaj disvolvi, fariĝi tutaĵo. Alivorte, konduti kiel natura estaĵo en neŭtrala (sed danĝera) universo. Tiun vojon eblos sekvi, eĉ se ni solas.

reen al la indekspaĝo

5a Junio, 2008.

EVOLUO
Ses piedojn ja ne havas homoj;
kiraso ne protektas mian bruston;
kiel sortis, ke mi pri floraromoj
kaj insektoj havas saman guston?

Sendube ankaŭ mi polenas florojn
kaj kreas ne nur cerbe novajn specojn,
dum ili transformetas vivdolorojn
kaj senescepte plibeligas la belecojn.
- KM
reen al la indekspaĝo

4a Junio, 2008.

LA STRANGA IDEO KE SAMLINGVECO KONDUKAS AL PACO. Interesis min la skribaĵo de Giorgio Silfer en HeKo 357 8-C, 2 jun 08: "Esperanto 121-jara". Precipe Silfer esprimas miron, ke la 1887-a manuskripto de Zamenhof, "Lingvo Internacia", sukcesis travivi la caran cenzuron. Precipe interesas min tamen la ebleco prilumi la demandon, kial oni iam kredis, ke komunlingveco kondukus al paco inter etnoj. Se mi ĝuste komprenas, Silfer tezas kredon, ke komunlingveco kondukus al bona ekonomia stato en pluretna regno, kiu siavice (laŭ la teorioj de la tre influa sociologo Ludwig Gumplowicz) kondukus al paco.

Sed kompreneble la Unua Libro ne citis teoriistojn, kaj ekde la komenco, mi supozas, la nocio, ke komuna interlingvo stimulus pacajn interrilatojn, ne nur en plurlingva ŝtato sed ĝenerale, estis akceptata de la E-istaro kiel evidentaĵo. Ke tio okazis malgraŭ la abundaj kontraŭ-ekzemploj vere puzlas. Kiel Silfer atentigas, la usona enlanda milito (la t.n. Secesia Milito), la plej sanga milito de la koncerna jarcento, okazis inter samlingvanoj. Kaj kio pri la interhelenaj militoj, kiujn supozeble ĉiu klera homo tiutempe konis de siaj lernejaj jaroj, kaj kiuj daŭris tra la tuta arkaika periodo 750-320 a.K.? Estu kiel ajn, mi dankemas ke nia lingvo ekzistas, eĉ se — kiel multaj aliaj bona aferoj — ĝi ekzistas pro nebulaj kaj eĉ dubindaj kialoj.

Parenteze: Gumplowicz, kiel ekzemplo de la t.n. Socia Darvinismo, faris gravan eraron, kiu ankoraŭ restas inter ni kaj (kune kun vestiĝoj de la kristanismo) klarigas laŭ mi ĉiuspecan historiismon. Pli bona nomo estus Socia Lamarkismo: estis Lamarko kiu kredis, ke la evoluo havas celon. Laŭ la natura selektado de Darvino, ĉio, kio ni estas, estas pura hazardo. Tre malmultaj homoj en la 19a jarcento (almenaŭ en Britio kaj Usono) komprenis tion. Ironie, tiuj, kiuj ja bone komprenis ĝin, estis la ortodoks-kristanaj oponantoj de la Darvinismo. La deistoj siaflanke daŭre kredis, kun la t.n. Sociaj Darvinistoj, ke la historio havas celon.

reen al la indekspaĝo

3a Junio, 2008.

POEZIO KAJ LA ENTROPIO DE KOMUNIKADO. Entropio estas mezuro de la malordo de sistemo. Evento havas sekvojn; ju pli kreskas la nombro de eblaj statoj post la evento, des pli la entropio de la sistemo, en kies kadro okazis la evento. Ekzemple kiam krevas balono, estas multe pli da eblaj statoj de la balono post la krevo, ol antaŭ la krevo: antaŭ la krevo estis nur unu stato. Poste estas miliardoj da eblaj statoj. Tial ne eblas entropia fluo en la inversa direkto.

Kiam mi diras ion, mi havas enmense propozicion (ni diru por simpligi), kiun mi volas komuniki. Sed al mia diro respondas multegaj subtile malsamaj komprenoj eĉ en la samaj lingva kaj eksterlingva kuntekstoj. Mi neniam tutcertas, precize kiun propozicion Vi konstruos el mia diro. Tiel la riceva flanko de la komunikado kreas plian entropion, plian malordon.

Sed ĉe la dira flanko de la komunikado la inverso okazas: multaj miaj pensoj, sentoj, emocioj, ktp gvidas al unu esprimo: la frazo, kiun mi parolas/skribas. Sekve antaŭ mia frazo estas plia entropio, kaj post mia frazo estas plia entropio; la frazo mem havas minimuman entropion. Se ni ĝeneraligas "frazo" al "teksto" ni ekhavas la jenan procezon:

Poemo malsamas de ordinara teksto interalie per tio, ke ĝi prenas serioze sian minimuman entropion, t. e. funkcias kiel entropia fiksilo en kiel eble plej multaj kuntekstoj (homaj, epokaj, kondiĉaj...).

Tio estas nur kruda skizo de mia koncepto; eblus ja simple forgesi pri entropio kaj diri simple: poemo estas fiksa maŝo, nodo, ankro, pli-malpli daŭrema, de homa sinesprimo.

reen al la indekspaĝo

2a Junio, 2008.

Michael Shermer pri kredoj:

Jardekoj da zorgema kaj vastampleksa esplorado pri la kognado kaj kredforma psikologio montras, ke neniu simple arigas faktojn kaj eltiras konkludojn el tiuj faktoj per indukta procedo. La plimulto el ni, plej ofte, atingas niajn kredojn pro amaso da psikologiaj kaj sociaj kialoj, kiuj malmulte aŭ eĉ neniel rilatas al logiko, racio, empiriismo, aŭ datenoj.

Niaj kredoj formiĝas plejparte de niaj gepatroj, niaj gefratoj, niaj egalulo-grupoj, niaj instruistoj, niaj mentoroj, niaj profesiaj kolegoj, kaj de la ĝenerala kulturo. Ni kreas kaj tenas tiujn kredojn ĉar ili donas emocian komforton, ĉar ili bone sidas kun niaj vivstiloj kaj karieroj, aŭ ĉar ili funkcias bone kadre de nia familia interagado aŭ niaj sociaj interligoj.

Tiam ni retrokonstruas en tiujn kredojn la klarigojn, kial ni havas ilin.

Michael Shermer, tradukita de mi.

Ĉu inkluzive niajn kredojn pri la scienco?

reen al la indekspaĝo

1a Junio, 2008.

Ĵeromo Vaŝe, en sia interesa blogo Interparoloj, skribis 2008-01-21 pri la problemo "traduki" el pli frua stadio de la sama lingvo, en kiun oni "tradukas": oni ne kontrolas vortarojn ĉar temas pri "la sama lingvo". Se nuntempa anglalingvano ne povas legi Ŝekspiron, haveblas modernaj "tradukoj"; sed se ŝli ne povas legi Dickens, ne estas rimedo.

Pri mensaj bildoj similas. Konsideru la rozon. La rozo en Okcidento funkcias kiel la lotuso en Orientazio: mistika floro, simbolo de beleco, eterneco, ktp. Tre ofte en okcidentaj hermetikaj kaj okultaj libroj videblas la rozo kiel simbolo — sed kutime oni imagas, aŭ eĉ bildigas, ne la "veran", sovaĝan rozon, sed la modernan, kultivitan rozon.

Kvankam la rozo estis kultivata tre frue en homaj civilizacioj, kaj novaj kultivoformoj burĝonis multloke, dishibridigado de la rozo en Eŭropo vere maturiĝis (laŭ diversaj retpaĝoj) nur en la 1880-aj jaroj. Rezultas demando, ĉu la simbola rozo en Eŭropo estas (i) unu el la sovaĝaj rozoj, (ii) unu el la neeŭropaj kultivitaj rozoj, aŭ (iii) la moderna kultivita rozo? Ŝajnas al mi, ke la respondo ne povas esti (i), ĉar tiuj floroj, kvankam ja belaj, apenaŭ havas sufiĉe da splendo por servi kiel unika kaj impona simbolo.

La afero memorigas pri tio, ke kiam gejunuloj en la 60-aj jaroj, dum la repopulariĝo de "orientaj" doktrinoj, lernis la mistikan silabon aum, ili prononcis ĝin [aum]. Nur tiuj malmultaj, kiuj konis iomete Sanskriton, sciis elparoli [om]. (Ne gravis; ŝajne la efiko estis la sama en ambaŭ kazoj...)

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.