Sendu al mi komentojn

21a junio, 2009.

Devos esti blogpaŭzo ĝis la fino de la monato.

reen al la indekspaĝo

20a junio, 2009.

PLURSIGNIFECO KAJ PLURSENCECO : DU MALSAMAJ AFEROJ. Leviĝas okaze malfacilaj kazoj, sed principe temas pri du malsamaj aferoj. Unue ni konsideru plursignifecon. Estas tri specoj. Bv. konsideri (1) - (3):

(1) Karlo profitis de grafo por plenumi siajn celojn.

(2) Tra la fenestro mi ekvidis la kolegon de s-ro Crêmieux.

(3) Maljunaj viroj kaj virinoj envenis.

(1) havas du signifojn pro la dusignifeco de 'grafo': aŭ "speco de nobelo" aŭ "aro de verticoj kaj eĝoj". Tio estas leksika plursignifeco. (2) havas du signifojn pro la du eblaj analizoj de la vorto 'kolego': aŭ '[koleg]o' aŭ '[kol][eg]o'. Tio estas morfologia plursignifeco. (3) havas du signifojn pro la du eblaj frazosintaksaj analizoj: aŭ "maljunaj [viroj kaj virinoj]" aŭ "[maljunaj viroj] kaj virinoj". Tio estas sintaksa plursignifeco.

Trajto de normala plursignifeco estas, ke ne eblas ambaŭ interpretoj samtempe. La efiko estas la sama, kiel en optika ambigueco:

Eblas vidi en la bildo aŭ broŝuran eksteron aŭ broŝuran internon. Sed ne samtempe! Oni vidas aŭ la unuan, aŭ la duan; la du interpretoj povas anstataŭigi unu la alian en rapida alternado, sed je iu preciza momento ni vidas aŭ unu aŭ la alian. Same ĉe la lingvaj ekzemploj. Malsamtempaj interpretoj do estas la ŝlosila koncepto, kiam temas pri plursignifeco.

Ni komparu plursencecon. Multaj vortoj havas pli ol unu sencon, sed ni sentas, ke ĉiuj estas sencoj "de la sama vorto". Ekzemplo estus "interferi". "Interferi" havas tri PIV-ajn sencojn: tiujn de (i) elektronika interferado, (ii) akustika interferado, (iii) lingva interferado. Aldone — kvankam ŝajne ne kun la sankcio de NPIV — multaj uzas "interferi" en la senco de ia ajn sintrudo en la aferojn de aliuloj aŭ simile, imite al la nacilingvoj. Sed eblas vidi, ke ĉiuj kvar sencoj de "interferi" reprezentas la saman fenomenon. Se mi priskribas tute novan fizikan procezon, en kiu serio da eventoj perturbas alian serion da eventoj, mi povas nomi tion "interferado" senhezite. Nenio malhelpas, ke pluraj sencoj realiĝu samtempe, ekzemple elektronika kaj akustika interferado. Ni ne spertas tiun senton de alternado inter la pluraj sencoj, kiun ni spertas en la kazo de plursignifeco.

En vortaroj, oni ideale prezentas diversajn sencojn de la sama plursenca vorto en la sama artikolo; se temas pri plursignifeco, oni aranĝas la informon en apartaj artikoloj.

Fine, "svageco" estas termino ideale limigenda al plursenceco, aparte kiam malfacilas klare distingi inter la diversaj sencoj.

reen al la indekspaĝo

19a junio, 2009.

KAŜITAJ EMOCIOJ EN LA ETNOLINGVOJ : TEZO DE RAGNARSSON. Ofte, kiam oni legas artikolon, aparte artikolon pri poezio, des pli pritrakton teorian, oni finleginte demandas al si: Jes, sed kion ŝli efektive diris? Jen kio okazis al mi, kiam mi legis "Verki poezion en Esperanto" de Baldur Ragnarsson en Beletra Almanako n-ro 3 (Septembro 2008), pp. 56-66. Volonte cedite, ke la temo malfacilas; volonte cedite, ke tia temo nur povas esti persona kaj subjektiva. Tamen oni volas kompreni la eventualajn valorajn konstatojn de la aŭtoro.

Ragnarsson skribas, ke en onia hejma lingvo estas emociaj ligoj inter vortoj kaj signifoj (62). La aŭtoro pluskribas: "Intelekta transporto en alian lingvon de signifoj de hejmlingvaj vortoj emocie ŝarĝitaj devas transiri psikologian baron, kiu iel izolas la homon disde la emocia ligiteco al la koncernaj, hejmlingvaj vortoj." Ĝis tiu punkto tute bone.

Nun la aŭtoro skribas: "Tiu transiro, iel paradokse, tamen ofte ebligas pli liberan, pli senĝenan esprimadon en la alia lingvo, ol estas eble en la pli intime sentata gepatra lingvo." Li plu skribas: "Mi havas la teorion, ke tiel ja povas okazi — la psikologian baron, kiun mi jam menciis, transsaltas intelekte la malinhiba potencialo de la alia lingvo, kreante samtempe liberon de esprimado, kiu semantike malfermas alireblon de sentoj kaj pensoj tenitaj en konvenciaj, foje eĉ tabuaj kutimoj, esence propraj en la gepatra lingvo." (62-63).

Laŭ Ragnarsson transiro de la psikologia baro do havas tri efikojn: (i) ĝi izolas la poeton disde la emocia ligiteco inter ŝli kaj la hejmlingva vorto; (ii) ĝi kreas liberon de esprimado; kaj (iii) ĝi malfermas alireblon de sentoj kaj pensoj tenitaj en la gepatra lingvo. Pri (i) ne estas disputeblo. Pri (ii) oni kompreneble demandu, ĉu ne sinesprimado per ekzemple proza kaj laŭeble scienca aŭ "klinika" lingvaĵo permesus la saman liberon de esprimado. Sed per (iii) ni revenas al poezio kaj ties celoj, kaj ĉe (iii) estas la problemo. Ĉar Ragnarsson tuj konstatas, ke ne eblas diskuti la celojn de poezio sendepende de sentoj kaj emocioj. Alie restus simple prozo, aŭ en ekstrema kazo, seka kaj scienca priskribado. Necesas iel reenporti la emociojn, kiujn oni forigis transirante la intelektan baron menciitan de la aŭtoro.

Tion faras Ragnarsson skribante, ke la transiro "semantike malfermas alireblon de sentoj kaj pensoj tenitaj" en la gepatra lingvo. (Ĉar kiun alian fonton havus tiuj sentoj kaj pensoj — fine, tiuj emocioj?) Laŭ la aŭtoro, ekzistas en la gepatra lingvo sentoj kaj pensoj alireblaj per sinesprimado en alia lingvo. Se ne temas pri speciala trajto de E-o (krom ties neŭtraleco), tio signifas, ke kiam mi esprimas min en ekzemple la hispana, mi aliras sentojn kaj pensojn tenitajn en la angla, sed iel inhibitajn de la emocia ŝarĝo de tiulingvaj vortoj. Se mi ne eraras, tio estas tezo de Ragnarsson. Ŝajnas al mi, ke la motivo de ĉi tia nekutima pretendo estas la neceso kaj forigi kaj samtempe konservi en E-o la emociojn, kiuj konsistigas la specialan provincon de la poezio.

Ekzemploj de tiuj en la etnolingvoj kaŝitaj sentoj kaj pensoj bonvenus, sed tuj post la prezento de sia tezo, la aŭtoro eniras diskuton pri la esprimebleco de subtilaj pensoj kaj ideoj en E-o. Tute bone, sed kien malaperis la emocioj? Eble la vera tezo estas, ke subtileco de vortfarado egalas, aŭ povas anstataŭi, emociojn en E-a poezio. Ĉu tia tezo vivtenus? Eble; eble ne.* Sed se tio estas la tezo, laŭ mi oni tion malferme porargumentu.

* La ideo eble eĉ ricevus apogon en iuj postfluoj de la klasika tradicio.
reen al la indekspaĝo

18a junio, 2009.

POŜAJ LIBROJ. Reinteresiĝante lastatempe pri la detektiv-romanoj de Georges Simenon, mi ĝojis trovi, ke ankoraŭ haveblas (aŭ rehaveblas) eldonoj de poŝa grandeco. Tiu en la bildo, ekzemple, havas grandecon de ekzakte 12 X 16,2 cm — kaj sidas en malantaŭa poŝo de mia pantalono. Inte multe pli haveblis ol nun tiaj konvenegaĵoj.

Poŝlibroj de tiaj dimensioj iam multe vendiĝis, ne nepre broŝuraj. Inter proksimume la jaroj 1880 kaj 1930 haveblis tiagrandecaj libroj kun rigidaj kovriloj, kaj Britie kaj Usone; mi havas multajn. Kaj el Germanio venis ĝis la 60-aj jaroj eĉ faklibroj de poŝa grandeco (kutime broŝuraj, sed bone binditaj). Eble tiuj ankoraŭ haveblas, mi ne scias. Tio estis civilizacio!

reen al la indekspaĝo

17a junio, 2009.

LINGVOMANIO. Ĉiu movado, afero, religio, ktp havas sian karakterizan ĵargonon — specialan sublingvon, en kiu kelkaj vortoj kaj esprimoj aperadas kun pli ol hazarda ofteco. Esploro pri tio estas parto de "enhav-analizo" (angle content analysis). Lastatempe mi trovis rete uzeblan ilon, kiu izolas el iu ajn retpaĝo ties plej oftajn vortojn: Keyword Analysis Tool. Per ĝi mi eksperimente esploris tri korpusojn de Zamenhofaj tekstoj. Jen la 10 plej oftaj leksikaj vortoj (prepoziciojn, artikolojn, tabelvortojn k.s. mi ignoris) en tiuj tekstoj:

"Paroladoj de Zamenhof": 'lingvo' 109, 'Esperanto' 100, 'afero' 97, 'Kongreso' 95, 'povas' 80, 'esperantistoj' 67, 'mondo' 67, 'granda' 65, 'tempo' 65, 'havas' 59

"Homaranismo 1906": 'lingvo(n)' 44, 'devas' 32, 'homaranoj' 17, 'religio' 16, 'unu' 15, 'homoj' 15, 'Homaranismo' 13, 'gento' 13, 'havas' 12, 'patrujo' 11

"Esenco kaj Estonteco...": 'lingvo/lingvon/lingvoj' 394, 'povas' 100, 'internacia' 98, 'Esperanto' 71, 'homoj' 68, 'afero' 46, 'havas' 41, 'povus' 38, 'vortoj' 37, 'kongreso' 36

La plej ofta vorto en la tri Zamenhofaj tekstoj estas memevidente 'lingvo' (kaj 'lingvon', 'lingvoj').

reen al la indekspaĝo

16a junio, 2009.

MIA RENOMA NOMO. Mia nomo, "Kenneth", estas skotgaela, kaj laŭdire signifas "bonaspekta". (Nome kaj tomboŝtone sonas ĉio nur bone.) Ne estis multaj historiaj figuroj kun la nomo "Kenneth", eĉ en Skotlando. Unu tamen estis la reĝo Kenneth MacAlpin, kiu en la jaro 844 unuigis Skotlandon per konkero de la Piktoj, la indiĝenaj enloĝantoj.

La skotoj venis el Irlando al norda Britio; skoti estis la romia nomo de la irlandanoj. Neniu scias, kiuj estis la Piktoj. Ili eble estis keltoj; sed iuj diras, ke ili parencis kun la Eŭskoj (kompreneble, ĉiam ajn, kiam temas pri mistera popolo, ĝi neeviteble iel rilatas al la Eŭskoj).

La Piktoj tre ŝatis tatuojn. Krom tio, ili famis pro sia feroca batalemo. La keltoj ne povis konkeri ilin. La romianoj ne povis konkeri ilin. La anglo-saksoj ne povis konkeri ilin. Eĉ la danoj, kiuj konkeris duonon de Britio, ne povis konkeri la Piktojn. Sed Kenneth MacAlpin sukcesis. Mi do fieras havi tiel grandan nomon. (Aliflanke, eble la Piktoj simple laciĝis.)

La Piktoj postlasis kelkajn surŝtonajn skribaĵojn, ĝis nun ne deĉifreblajn. (Ili NE nomiĝas "piktogramoj".)

reen al la indekspaĝo

15a junio, 2009.

Skribis Inga Johansson pri "La Burĝa Porko" (blogero de antaŭhieraŭ):

Eble la nomo de la kafejo — The Bourgeois Pig — (13a junio) estas por memorigi kaj honorigi la kanton de fama belga kantisto Jacques Brel: http://www.youtube.com/watch?v=dCHi5apc1lQ

Ha, sen ia dubo! Laŭ la refreno burĝoj ja similas porkojn: ili "fariĝas des pli stultaj, ju pli ili maljuniĝas". (Jen la kanzono "Les Bourgeois" kun anglaj subtitoloj.) Kia koincido, ke tuj poste mi skribis ion pri stulteco... Dankon pro la atentigo.

reen al la indekspaĝo

14a junio, 2009.

INTELIGENTULOJ ŜAJNAS PLI STULTAJ OL ILI ESTAS. Vera tragedio: ĝuste la homojn, kiujn oni devus atenti, oni ne atentas. Ĉar oftege ju pli inteligenta oni estas, des pli stulta oni ŝajnas. Kial? Pro rezigno. Se dum multaj jaroj oni zorge parolas, provas esprimi sin klare, strebas detale konstrui argumentojn, kiuj havas efektivajn premisojn kaj konkludojn — sed ĉiam vane — fine oni simple rezignas. Tro facilas murmuri al si: kiel gravas entute? Aliuloj tute ne konas min ĉiaokaze; kial mi poluru personecon? De nun mi simple atentu mian internan vivon.

Sed oni ne povas silenti! Tute silenta homo finus sian vivon en menshospitalo. Oni ja devas diri ion: oni do diradas ion ajn — kaj ŝajnas stulta.

Esceptoj: inteligentaj kaj tre egoismaj homoj. Sed laŭ mi ne estas tiom da, kiom oni opinias.

reen al la indekspaĝo

13a junio, 2009.

BURĜA-ŜMURĜA. En mia urbo, Lawrence, estas kafejo kun la nomo The Bourgeois Pig [la burĝa porko]. (Ĝi videblas en la foto.) La petola nomo ĉiam pensigas min: kiu estas burĝa nuntempe? Ĉu japana programisto, kies hobioj estas astronomio kaj spacesplorado, estas burĝa aŭ neburĝa? Iuj ideologoj (pli akuze ol komplimente) nomis eĉ min burĝa. Ĉu iama ruldomulo kaj nuna emerita lingvisto estas burĝa aŭ neburĝa?

Mi levas la ŝultrojn (se tiel diri). Antaŭ kelkaj tagoj mi sidis trotuare ĉe La Burĝa Porko kaj trinkis tason da espreso, sentante min tute normala. Sed eble mi estis nur reakcia.

reen al la indekspaĝo

12a junio, 2009.

KIO ESTAS POEZIO? Iuj poetoj malŝatis aŭ eĉ timis la sciencon: Walter de la Mare, Yeats. Iuj poetoj interesiĝis pri la scienco, esploris ĝin kaj eĉ inspiriĝis per ĝi: Coleridge, Paul Valéry. Multaj se ne ĉiuj poetoj sentis la limojn de la lingvo, sed Valéry plupensis pri la matematiko: li konkludis, ke se ni havus "ĝustan notacion", ni povus kompreni kaj esprimi fundamentajn verojn. Sed de kie venus la "ĝusta notacio"? Ankaŭ el niaj cerboj, kaj fine, el nia lingvo. La sola eskapo estas eskapo el notacioj. Sed notacioj (oni konstante certigas nin) igas nin homaj... la evolucia advento de la moderna homo koincidas, laŭ preskaŭ ĉies supozo, kun la advento de la lingvo. Kaj neniu estaĵo povas racie "malakcepti" sin mem. La sola eskapo el la lingvo devas okazi per la lingvo. Kaj ĝuste tio estas — je la pinto de sia sukceso — poezio.

reen al la indekspaĝo

11a junio, 2009.

KURIOZA ARTIKOLO de Johano Negrete aperas en la aprila numero de Literatura Foiro (n-ro 238), "Solresol, la muzika lingvo: ĉu ankaŭ parolebla?" (pp 75-80). En la kampo de artefaritaj lingvoj la aŭtoro egaligas aposteriorecon al parolebleco, apriorecon al neparolebleco. Sed la ekzisto de Lojban, sistemo de parolebla simbola logiko evoluinta el ideo de profesoro James Cook Brown en la 50aj jaroj, detruas tiun tezon — kaj ne menciiĝas en la artikolo. Surprizas, ke entuziasmulo pri artefaritaj lingvoj ne konas Lojban.

Kio tamen ne surprizas, estas la plej interesa rimarko iam skribita pri Lojban: "fluency in Lojban is difficult to achieve" [flueco en Lojban malfacile atingeblas]. Kial? Temas pri tiu misa revo de multaj homoj — vere logika lingvo ;)

reen al la indekspaĝo

10a junio, 2009.

ĈU KONI PLI GRAVAS OL KOMPRENI? Laŭ James Hillman jes. Li fondis psikologian skolon "Arketipa Psikologio". Carl Jung (1875-1961), kiu unue esploris la arketipojn, servis kiel precipa deirpunkto, sed Hillman utiligas ankaŭ literaturon, mitojn, religiojn, poezion. La skolo ĝuas internacian influon; jen ekzemple portugallingva blogo mencianta ĝin. Hazarde mi havas libron de Hillman — mi tute forgesas, kiel mi akiris ĝin.

Hillman kaj liaj disĉiploj estas esence kontraŭ-sciencaj. Jen ilia tezo — mi esprimos ĝin per miaj propraj vortoj: la scienco estas tute en ordo, kiam temas pri la fizika mondo; sed la homon nia scienco ankoraŭ ne komprenas. Sed tiu nekompreno ne malhelpis, ke estiĝis ĝis nun pluraj tre influaj materiismaj skoloj de psikologio. Ilin ĉiujn la Arketipa Psikologio malakceptas. Kiam temas pri la homa menso, nia psikologio laŭ AP estas nur unu mitaro el multaj eblaj mitaroj. Hillman kaj liaj sekvantoj simple proponas pli bonan mitaron. Interalie ĉiu homo laŭ tiu skolo havas personan daimon (tio sekvas tradiciojn vere preskaŭ universalajn), kiun fakte la unuopa animo mem elektis antaŭ sia naskiĝo! Onia daimon gvidas la unuopulon tra la vivo kaj helpas ŝlin plenumi sian destinon.

La "evidento" kiun oni uzas en tiu skolo estas preskaŭ ekskluzive anekdota — kaj intence! Estas nenia maniero decidi inter pluraj konkurantaj hipotezoj. Estas nenia maniero malpruvi hipotezon. Oni simple deklaras. Pro tio mi diras, ke la skolo estas kontraŭ-scienca. Kaj kiel filozofio la skolo malsukcesas, laŭ mi, eviti determinismon.

Tamen mi interesiĝas pri la Arketipa Psikologio pro du kialoj: (i) ĝi provas kontempli la homan animon sendepende de la tempo (kiu ja estas iusence iluzio de vivestaĵoj); kaj (ii) ĝi instruas, ke koni pli gravas ol kompreni. Tiuj du punktoj laŭ mi estas fiozofie defendeblaj. Do — kiu scias? eble tiu skolo fine stumblos en ion tre interesan.

reen al la indekspaĝo

9a junio, 2009.

LA BEDAŬRINDA STRUKTURO DE KREDGRUPOJ. La opinio de Dirk Bindmann kaj komento de Ĵeromo Vaŝe esprimitaj lastatempe en la blogo de la unua bone reliefigas la internan moralan dilemon* de multaj kredgrupoj, inkluzive la nuntempan E-ismon: sen utopiistoj de la pasinteco (kaj iugrade ankaŭ de la nuntempo), nia lingvo ne ekzistus; tamen pro intelekta honesto ni devas kontesti tiun saman naivon, el kiu ni profitas. Tiu morala dilemo tuŝas ĉiujn, kiuj vidas en E-o ion pli ol nuran lingvon.

Se aliflanke ni vidas en E-o nuran lingvon, ni ne pli respondecas pri ties origino, ol pri la (sangozaj) originoj de niaj nacilingvoj.

* Vidu mian blogeron de la 16a de majo 2007.
reen al la indekspaĝo

8a junio, 2009.

PRI RIMARKO EN LA LASTA KOMENTARO ĉe la vortaro-blogo de John Wells, ke "la lakeca 'emajlo' strangas, konservante nek la literumadon nek la sonon de la originala angla vorto" — 'emajlo' ne devenas de la angla, sed de la franca émail. (Mi neniam sukcesis meti komenton en la Wells-blogon, do rezignis.)

reen al la indekspaĝo

7a junio, 2009.

GARY MICKLE mi prikomentis trifoje en 2005 (6an, 7an, kaj 10an de marto), unu el la plej inteligentaj voĉoj en E-ujo. Li nun verkas blogon, interesan kaj trilingvan. Maldekstrulo laŭ temperamento sed ŝajne ne dogmema, nostalgiema pri Lanti (homo juĝebla eĉ pli freneza ol Max Stirner, se la ekstera mondo entute konus lin), sen ideologia hejmo en mondo pli kaj pli pragmatisma se ne sciencema, kaj en movado pli kaj pli svagcela, Mickle "emas distanciĝi" de tiu movado; kaj ne gravas la kialoj, almenaŭ tiurilate ni du intersimilas.

Mickle verkis la 23an de majo blogeron pri la nuna stato de E-ismo, kaj sekvis komentario en HeKo. Mi mem ne ismumas, sed ŝajnas al mi, ke la Civito ne vere estas plureca; el ties tri programoj kaj kandidatlistoj, du estas maldekstraj (klasbatala kaj neklasbatala laŭ mia kompreno), do 2/3-a garantiebla majoritato. Iu spritulo iam rimarkis, ke nuna "plureco" gaje bonvenigas ĉion, kio konformas al la regantaj normoj de plureco. Ŝajne tielas.

reen al la indekspaĝo

6a junio, 2009.

HA! FINE MI SCIAS, KIO ESTAS SONĜOJ. Ili estas vestiĝo de la antau-lingva mensa stato, postlasaĵo de pli frua homevolua stadio. Rimarku, ke dum sonĝo la eventoj, figuroj, ktp, estas perfekte senchavaj kaj tute kongruaj; la problemo ekestas poste, kiam ni provas vortigi ilin. Ankaŭ aliaj mamuloj sonĝas (laŭ kelka evidento), sed supozeble por ili ne estas postaj "analizprovoj".

Nu — "mi scias" estas kompreneble troigo. Sed eble fruktodona hipotezo; kaj jam per la reto mi vidas, ke la ideo ne estas tute nova.

reen al la indekspaĝo

5a junio, 2009.

Du viroj vojaĝas en varmaera balono kaj perdas la vojon. Baldaŭ ili trovas sin en kanjono. Unu el la viroj diras: "Ha, mi havas ideon. Ni voku por helpo en tiu ĉi kanjono, kaj la eĥoj portos niajn kriojn ĝis la fino de la kanjono. Sendube iu aŭdos nin!"

Do li klinas sin super la rando de la balonkorbo kaj kriegas: "Ha loooo! Kie ni estas?" Plurfoje ili aŭdas la eĥojn.

Post 15 minutoj ili aŭdas eĥan voĉon: "Ha loooo! Vi estas en varmaera balono!"

La kriinto komentas: "Tiu devas esti teoria matematikisto."

Demandas la alia: "Kiel vi scias tion?"

"Pro tri kialoj. Unue, necesis longa tempo antaŭ ol li respondis. Due, li tute pravis. Kaj trie, la respondo estis tute senutila."

reen al la indekspaĝo

4a junio, 2009.

PRI "SOKRATA MONDCIVITANECO". Mi skribis kelkfoje iom ridindige pri "mondcivitanoj" en mia blogo, ĉar al mi ŝajnas, ke oni apenaŭ pravigeble nomas sin "civitano" de enormaj regionoj de la mondo, kiujn oni eĉ ne konas aŭ eĉ ne priaŭdis. Sed laŭ Giorgio Silfer en HeKo (2 junio 2009), Sokrato nomis sin mondcivitano! Aldone, laŭ Silfer, Sokrato "pagis per sia vivo la negon de nacia identeco, favore al transnacia".

La ideo de mondcivitana pozo en la antikva mondo des pli surprizas, ju pli oni konas tiun mondon, kaj aparte la helenojn. Tiu "Sokrata citaĵo" situas en verko de Plutarko. En la nuntempa volumo 3 de la Moralia de Plutarko estas eseeto kun la titolo "Pri ekzilo, aŭ fuĝado el onia lando". Unue Plutarko citas Herkulon (!); tuj poste li skribas:

"Sed Sokrato esprimis ĝin pli bone, kiam li diris, ke li ne estas civitano de Ateno, nek Heleno, sed civitano de la mondo (precize tiel, kiel oni nomas sin civitano de Rodiso aŭ Korinto), ĉar li ne limis sin ene de la landlimoj de Sunium, Taenarum, nek la montoj de Ceraunia."

Tiu supozata eldiro de Sokrato (ofta en la reto) ne estas pli fidinda, ol la eldiro de Herkulo ĵus antaŭa. Oni kutime ne serioze uzas Plutarkon kiel aŭtentan fonton de eldiroj de ajnaj antikvuloj, des malpli Sokrato. Kaj skribi ke Sokrato "pagis per sia vivo la negon de nacia identeco, favore al transnacia" nur povas veki miron. Fakte laŭ Platono (Krito 51c), Sokrato kredis, ke oni obeu ĉion ajn, kion ordonas la civito, eĉ maljuste. (Oni legu kaj estu ŝokita.)

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.