Sendu al mi komentojn

Lunde, 31a Majo, 2004.

ANKORAŬ PLENDOJ. Ne gravas kiom da Sikosek-oj kaj Johansson-oj k.s. Esperantio povas produkti, ili ŝajne ne efikas. Trarigardante rete bildojn de E-eventoj mi ankoraŭ vidas verdajn stelojn kaj standardojn, kaj eĉ en la kulturaj paĝoj de SAT aperas la jena: A língua mais famosa do mundo [tiu de Albert Einstein] amava o Esperanto. Vidu la artikolon de Henri MASSON, "Albert Einstein, Esperanto, kaj SAT". Eble nur temas pri historie interesa afiŝo, mi ne scias; sed kial eĉ tiamaniere pluvastigi misinformon?

Mi nuntempe de tempo al tempo renkontas E-lingvan tekston kun anglalingvaj glosoj. Tio memorigas min pri paradokso en la Esperantismo — ne tiu paradokso inter E-kulturo kaj E-movado, kiu interalie naskis la Manifeston de Raŭmo, sed alia, rilatanta al la internaciismo. Tiuj, kiuj vere kredas je internaciismo, devus bonvenigi la internaciecon de la angla kaj iugrade ankoraŭ de la franca, ĉar ili kiel efektivaj interlingvoj multe helpas al la interkomprenado inter la nacioj. Sed male; la tipa E-isto preferas sian lingvon ajnkoste. Kia internaciismo do estas tia?

Mi rimarkas lastatempe en s.c.e. ke Christopher Culver (kiu bed. verŝajne jam ne tenadas blogon), realismulo pri la internacia lingvosituacio, ricevas atakojn. Mirigas min, ke oni penas kompreni la nunan mondon, sed fajfas pri ĝiaj en la longa daŭro plej gravaj faktoroj.

Pardonu mian malbonan humoron; mi promesas en la nova monato ne tiom polemiki.

reen al la indekspaĝo

Sabate, 29a Majo, 2004.

Du citaĵoj el la plej lastaj afiŝoj ĉe Libera Folio apudigite parolas per si mem sen komento.

La unua estas partaĵo de (esperantigita) artikolo de Sándor Révész aperinta en la hungara taggazeto Népszabadság:

Mi povas certigi vin, kara leganto, ke Esperanto por ĉio taŭgas por kio oni povas uzi lingvon. Ĝi eĉ estis ĉiel uzata. Jen fakto.

La dua venas de raporto pri la Kopenhaga vizito de Flavio Rebello pri sia ITV-projekto:

La aplikota tekniko nomiĝas angle streaming, kiun Flavio elektis Esperantigi per 'elsendfluo'.

(Cetere: laŭ diskuto ĉe LanguageHat (Decembro 2003, en la arkivo) la angla rikoltas 20.000 novajn vortojn jare — precipe en la sciencaj fakoj.)

* * *

Laŭ NITLE Blog Census estas nun 3253 blogoj en Esperanto. Hm... (Dankon al LanguageHat, Oktobro 2003, pro la ligilo)

* * *

Pierre Levy skribis en s.c.e. "Preferinde estas kontempli la verdan maron, ol flaradi la m...v..."

* * *

Index Translationum estas verŝajne senutila. Mi provis kelkajn simplajn serĉojn, kies atenditajn rezultojn mi jam sciis. Eble tiuj pravas, kiuj diras, ke UNESCO faras nenion (ni dankemu tamen, ke ĝi estas en konsultaj rilatoj kun UEA).

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 28a Majo, 2004.

Hieraŭ blogis pri mi Luís Oliveira (babileje Spunko), skribante:

Ŝajne muzikskribado ne plaĉas al li :-) ĉar, laŭ li, la luditaj ritmoj ne agordiĝas kun la skribitaj. Nu, la afero estas tre simila al normala skribado, ne eblas prezenti ĉion per muzikskribo sed ja estas bonega gvidilo kaj komunikmaniero.

Luís certe pravas komparante la muzikskribadon kun la normala lingvoskribado. Eĉ pli oni povus diri. Mi unu fojon improvizadis gitare (aŭ eble banĝe, mi ne memoras) kaj apuda klasikmuzikisto (orgenisto fakte) demandis mire: "Kiel vi scias, kion ludi?" Verŝajne por li, la muziko simple estas la skribita muziko.

Kaj en la teoria lingvistiko estas forta tendenco (kvankam plej ofte nekonscia) atenti precipe la skribitan lingvon; eĉ verkiĝis tuta studo pri tio, de sveda lingvisto Per Linell, The written language bias in linguistics (Linköping : University of Linköping, Dept. of Communication Studies, 1982 - verŝajne ne alilingven tradukita).

Sed pri la tradicia muziknotacio, mi ne tute konsentas kun Luís ke ĝi estas "bonega gvidilo kaj komunikmaniero". Objektive, se la Diablo komandus unu el siaj lakeoj, krei muziknotacian sistemon, tiu subdiablo ne povus elpensi ion pli komplikan, pli densan, pli infere komprenimunan, ol la tradicia Okcidenta muziknotacio. Por tiuj bonŝanculoj, kiuj lernis ĝin dum sia juneco kaj facile povas ĝin legi, jes, sendube. Sed por la aliaj — mi ekzemple, kiu ĉiam muzikemis, sed pro povreco ne havis instruadon kaj do ne lernis muziknotojn — ĝi estis mian tutan vivon granda bariero inter mi kaj la muziko. Tabelnotacion por miaj specifaj instrumentoj (gitaro kaj banĝo) mi legas flue. Sed la tradician sistemon (kies praulo fakte estis la tabelnotacio, ĉefe por frethavaj kordinstrumentoj) mi devas trabarakti kiel naĝanto en melaso, iom post iom. Bonsorte mi nun havas softvaron kapablan traduki inter la tradicia notacio kaj la tabela.

Fakte, mi ne estas la unusola, kiu taksas la tradician notacion nenecese kompleksa. Ekzistas la alternativa ABC-sistemo. Ĝi uzas nur la ASCII-alfabeton, sekve oni povas el- kaj alŝuti ABC-dokumentojn rete. Laŭdire oni povas skribi eĉ orkestrajn komponaĵojn en ABC.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 27a Majo, 2004.

Jen amuzaĵo. Radiostacia DĴ ĉi-matene ricevadis telefonalvokojn; je unu, hazarde la DĴ menciis la jaron 1975. La alvokinto diris: "Mi ne vivis tiam." Demandis la DĴ: "Ha, ĉu vi estis morta?"

Eble sonas komike, sed fakte, antaŭ ol ni naskiĝis, ni estis mortaj iusence.

Per tiu fajna perlo da saĝeco mi fermas la hodiaŭan blogaĵon. (Suprenradiumu min, Skoti; ne estas inteligenta vivado ĉi tie...)

reen al la indekspaĝo

Marde, 25a Majo, 2004.

La 5an de Aprilo 2004, komentante pri letero de Laurent Mariko, mi skibis ke

...la angla ne estas liberakcenta lingvo. Ekzistas principoj; kaj fakte, SE oni bone konas la vokalsistemon, KAJ la silabostrukturon, KAJ la gramatikon, oni povas trovi la vortakcenton (kvankam restas esceptoj)

kaj mi promesis pli pensi pri la afero, kaj eble doni helpilojn. Mi do hodiaŭ aperigas la mallongan "Helpiloj pri vortakcentoj en la angla" (vidu la indekspaĝon). (Gelingvistoj, bv. suspendi vian konsterniĝon!)

reen al la indekspaĝo

Lunde, 24a Majo, 2004.

Ĉar mi estas malkaŝe skeptikema kaj ikonoklasta pri nia lingvo, surprizus neniun, se mi dirus ke Esperanto ne estas tre bona esprimilo. Sed fakte ne estis mi kiu diris tion, sed ordinara (tamen inteligenta) babilanto en E-babilejo. Temis pri neintenca "insulto" pro miskompreno. Kaj tio okazis ankaŭ al mi tiam kaj tiam, sed ĉiam mi restis en la stringo de tiu fama dogmo: Ne kulpigu la lingvon; kulpigu vin mem.

Nu, mi nuntempe inklinas kulpigi nek min mem, nek la lingvon, sed la "insultiton", ĉar ofte temas pri homtipo, kiu bedaŭrinde ne maloftas en la mondo. Ĉar pensu: ĉu iu iam insultas alian homon tute senmotive? Ĉu homo dum normala konversacio simple decidas insulti alian, pro nenia kialo? Tute ne; kaj des malpli, se temas pri du amikoj. Tamen nur unufoje eraru pri vortelekto, pri humurcelo, pri io ajn, kaj se iel eblas interpreti vian diron kiel insulton, tia homo tiel interpretos. Kial? Ĉar tia homo sekrete ĝuas defendi sin kontraŭ supozata insulto. La agrabla sento de pia indigno superas la racion.

Ne gravas kiom vi pledas kaj klarigas: la oreloj de la "insultito" ĉesas aŭdi. Dum tagoj eĉ, la "insultito" pretas nutri tiun agrablan senton de sindefendo. Ne gravas, ke eĉ okjaraĝa infano povus konstati, ke per lingvo oni povas misdiri.

Mi konsilas do: se tio okazos al vi, ne malŝparu tempon pledante kaj klarigante. Provu unu fojon; se tio ne helpas, rezignu, kaj ne foroferu pli da via reala digno al la falsa indigno de tia alia.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 23a Majo, 2004.

ALANDRONG KAJ ZANGABANG. Mi iam havis ĉinan studenton, tre inteligentan (li doktoriĝis ĉe ni kaj loĝas nuntempe en Singapuro), kiu unu tagon volis montri al mi, ke la ĉina skribsistemo plene kapablas reprezenti fonetike la okcidentajn nomojn. Do li elpoŝigis liston da prelegantoj ĉe okazonta lingvistika kongreso en Pekino: "Ĉu estas brita lingvisto kun la nomo John Lyons?" "Jes," mi respondis. "Ĉu estas usona lingvisto kun la nomo Dwight L. Bolinger?" "Jes denove!" mi ridetis. Li daŭrigis, ĉiufoje korekte elparolante la nomojn, legante ilin el la ĉina skribado.

Sed antaŭ jaro mi spertis la malon. Mi estis en babilejo kun korea amiko, Lee, kiu loĝas en Seulo (mi fidas, ke ne agacos lin mia rakonto pri li) kaj kelkaj aliaj. Ni diskutadis filmojn, kaj Lee hazarde diris al alia babilanto: "Antaŭ longe mi memoras francan filmon, en kiu Alandrong kaj Zangabang aktoras!" Longe longe ni strebis por kompreni, kiuj estas tiuj "Alandrong" kaj "Zangabang". Post eble ses minutoj klariĝis, ke tiuj estas Alain Delon kaj Jean Gabin. Kaj mi konstatis, ke mia amiko lernis tiujn nomojn pere de la korea skribsistemo. Mi konkludis, ke malgraŭ kion mi atendis, la korea sistemo (kiu baziĝas tute en sonoj) ne tiel bone servas por reprezenti okcidentajn nomojn, kiel la ĉina.

Sed nun mi ne certas. Eble tiu ĉina studento jam sciis la nomojn, kaj trompis min :)

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 21a Majo, 2004.

BASBALA RUBRIKO

Lastatempe mi spektis du interesajn pitchers (ĵetistojn), kiuj superis personajn mankojn, kaj fariĝis herooj de basbalo (bazpilko). La unua estas Randy Johnson, nuntempe pitcher por la Arizona Diamondbacks, relative nova teamo. Johnson estas sen ia dubo la plej malbela viro en tuta basbalo. (La foto vere ne montras lian plenan malbelecon!) Sed mardon vespere li ĵetis perfektan ludon. (Perfekta ludo por pitcher estas ludo, en kiu la pitcher forigas ĈIUJN batters (batistojn)). Johnson tiulude kun 117 pitches venkis ĉiujn 27 batters. En la tuta basbalhistorio nur 17 pitchers iam faris perfektan ludon, kaj Johnson estas la plej aĝa inter ili (40). Kaj mi bonŝancis spekti tiun ludon.

La alia estas Jimmy Gobble, nuntempe pitcher por la Kansas City Royals, mia hejmteamo. (Ne tre sukcesa teamo ĉi-sezone tamen.) Li laste venkigis sian teamon dufoje kontraŭ la Texas Rangers (mi spektis tiujn ludojn ankaŭ). Kvankam li ne malbelas, lia persona manko estas lia familinomo 'Gobble'. Kiel verbo ĝi signifas 'voraĉi (manĝaĵon)'; kiel substantivo ĝi signifas la glu-gluadon de meleagro! Mi kompatas iun ajn, kiu devis plenkreski kun tiu nomo. Tio tamen ne malhelpis, ke li fariĝis unu el la grandaj pitchers.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 20a Majo, 2004.

POLITIKO PRI KOMENTOJ. Ĝis nun mia politiko pri komentoj estis, ke mi tute ne havas politikon pri komentoj! Kaj eĉ nun, ĉefe temas pri tio, kien meti ilin. Tiu demando kompreneble leviĝas nur ĉar mi ne uzas blogservon (iuj eĉ pro tio neas, ke mi entute tenadas veran blogon).

Mi decidis, ke komento tro valoras (se entute ĝi aperu) por simple enŝovi ĝin post la koncernan afiŝon, aŭ alligigi ĝin tie. Komento estas bona okazo repensi kaj eble resumi la ĉefajn ideojn de la originala afiŝo. Mi do faros de nun same, kiel mi faris hieraŭ pri la komento de Kunar, kaj diversfoje pri aliaj komentoj. Tio jes riskas ripetemon; sed nenio estas perfekta.

Krom tio, mi postulas kompreneble ke komento estu en gramatika Esperanto, aŭ enhavu fuŝojn nur tiel malgravajn, ke mi povas (ĉu silente, ĉu per repoŝta kontrolo) ilin korekti.

* * *

La 13an de Majo mi komparis la politikon al la fikcio, ĉar en ambaŭ, oni ne restas kontenta kun neeksplikeblaĵoj, sed insistas, ke ĉio okazanta estu klarigebla (cedite ke estas marĝenaj literaturaj ĝenroj, kiuj fajfas pri komprenebleco). Unu rezulto de tio estas komplot-teorioj.

Responde al tio skribis Kunar:

UNU ORIGINO DE KOMPLOTTEORIOJ

La komplotteorioj kaj la manio klarigi ĉion minimume parte ŝuldiĝas al nia moderna vivo.

Jen du nuntempaj dogmoj:
1e: Per la moderna naturscienco eblas klarigi ĉion.
2e: Se io eblas al vi, tiam vi devas fari ĝin. (Alikaze vi ne eluzas vian eblojn, kaj tio estus kvazaŭ peko.)
=> Se okazas io, tiam homoj nepre devas trovi klarigon.

La ideo, ke "foje ne eblas klarigi aferojn", kontraŭus la unuan dogmon kaj tial ne estas akceptebla. Sekve la serĉado de klarigo ne aŭtomate havas finon; teorie eblas serĉi senfine, kaj praktike tio ŝajne vere okazas.

Post kiam ĉiuj vojoj klarigi ion per simplaj, ordinaraj kialoj elĉerpiĝis, restas nur la komplikaj, strangaj. Jen ni jam alvenis ĉe la komplotteorioj kaj similaj frenezaĵoj...

Kore salutas

DĴ Kunar

CIRCULUM, CUJUS CENTRUM DIABOLUS. Certe la rezonado de Kunar validas por Okcidento. Laŭ mia legado (kiu tiurilate, mi koncedas, ne tre ampleksas), politikaj komplot-teorioj aparte burĝonas en neokcidentaj mondopartoj, aŭ en mondopartoj, kies vera okcidenteco dubindas. Sed Kunar laŭ propra diro intencis skribi pri nur unu origino de komplot-teorioj; certe ili ekzistis antaŭ la scienca epoko kaj nun ekzistas ekster la okcidenta influosfero.

Mi sugestas ankoraŭ alian originon — baze religian aŭ kvazaŭreligian (multaj pensistoj, ĉu ne, vidas en la modernaj politikaj ideologioj surogatajn religiojn; do tia komparo estas nenio nova eĉ pri Okcidento). Mian tutan vivon mi miris, ke en Mezepoko kaj frua Renesanco alie decaj kaj pensemaj homoj, kiel ekzemple Tomaso la Akvinano, kaj aliaj homoj, kiuj laŭ mia impreso vere meritis la nomon 'sanktuloj', tamen povis rekomendi, ke herezuloj estu mortigitaj. Fine mi trovis la respondon: tiuepoke, oni ne povis kredi, ke homo povas esti herezulo ex bona fide, t.e., sincere. Se herezis iu, tiun posedis la diablo. En modernaj vortoj, li/ŝi estis io kaj superhoma kaj samtempe subhoma: mortigante tian, oni ne vere mortigas homon, sed diablulon.

Do mallonge: diabluloj kapablas ĉion. Kiam temas pri diabluloj, eĉ la plej neverŝajnaj ligoj, komplotoj, sekretaj aranĝoj, povas ekzisti.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 19a Majo, 2004.

La 2an de Majo (vidu ĉi-sube) mi blogis pri ŝajna logika problemo, kiun nun letere komentas Kunar. (Vidu lian blogon se nur pro la du belulinoj — afiŝo lia de la 17a de Majo.)

Unue mi re-prezentos la problemon en mallonga kaj eble pli klara formo:

Konsideru la du asertojn (a) kaj (b):

(a) Kiu ne estas por ni, tiu estas kontraŭ ni.

(b) Kiu ne estas kontraŭ ni, tiu estas por ni.

La evidenta celo de kaj (a) kaj (b) estas nei, ke eblas neŭtraleco: oni estas aŭ por ni, aŭ kontraŭ ni — ne ekzistas meza pozicio. Kion oni neas, oni kutime ne kredas; sekve la parolantoj de (a) kaj (b) evidente ne kredas, ke eblas neŭtrala pozicio. Sekve la du asertoj logike devus havi la saman signifon: 'por' kaj 'kontraŭ' estas (laŭ la opinio de la parolantoj) binaraj antonimoj — antonimoj tiaj, ke neo de unu aŭtomate asertas la alian).

Tamen (a) kaj (b) tute ne havas la saman signifon. Ili esprimas tute malajn sintenojn pri tiuj, kiuj konsideras sin neŭtralaj. Laŭ (a), tiuj memsupozaj neŭtraluloj estas fakte kontraŭ ni (malgraŭ kion ili kredas); sed laŭ (b), ili estas fakte por ni (malgraŭ kion ili kredas).

La problemo do estas: kiel asertoj, kiuj neas neŭtralecon, povas tamen esprimi sintenojn, kontrastajn sintenojn eĉ, pri neŭtraluloj?

Skribas Kunar:

Provu interpreti la diraĵojn ne kiel opiniojn aŭ asertojn, sed kiel matematikajn funkciojn, kaj la tuto solviĝos. (Necesas tamen rilate al kelkaj detaloj la toleremo de normala homo, kion matematikistoj ofte ne havas.)

En ambaŭ frazoj, persono trovas mondon kun tri eblaj pozicioj: "por", "kontraŭ", "neŭtrale al". Ĉiu homo en la mondo transprenas ekzakte unu el la tri pozicioj.

Ambaŭfoje la respektiva persono volas forigi neŭtralecon, do krei dupozician mondon. (Verŝajne por diri poste: "En tiu ĉi afero ne eblas resti neŭtrala!")

Ili same elektas la plej simplan metodon por fari tion, nome nombri ĉiujn neŭtralulojn al unu de la du ekzistantaj grupoj.

Matematike:

difinitaj valoroj: "por", "kontraŭ", "neŭtrale al".
atingeblaj valoroj: "por", "kontraŭ".

transforma funkcio 1:

"por" -> "por"
"kontraŭ" -> "kontraŭ"
"neŭtrale al" -> "kontraŭ"

transforma funkcio 2:

"kontraŭ" -> "kontraŭ"
"por" -> "por"
"neŭtrale al" -> "por"

Rimarku ke la funkcioj en sia vorta formo eĉ ne enhavas la ŝajne memkompreneblan "por" -> "por" resp. "kontraŭ" -> "kontraŭ". (Ĉi tie matematikistoj cetere admonus, ke ankaŭ tion oni devas noti, ĉar alikaze ne temas pri funckio. Sed por ĉiuj aliaj homoj estas en ordo.)

Resume ambaŭ frazoj do ne estas stultaj, sed koncize esprimas interpreton de la mondo. Se kritiki ion, tiam la ideon malantaŭ tiu maniero vidi la mondon, nome ke por homoj ne eblas alia vojo ol "por" aŭ "kontraŭ".

Kore salutas

DĴ Kunar

Eble la plej bona respondo estus simple diri, ke mi kaj Kunar havas malsamajn lingvoteoriojn :) Mi neniel kapablas (en la vortoj de Kunar) "interpreti la diraĵojn ne kiel opiniojn aŭ asertojn, sed kiel matematikajn funkciojn", kaj kredi, ke lingvoparolantoj disponas pri aprioraj "difinitaj valoroj" — mi ne kapablas imagi al mi, ke parolantoj komencas per agnosko de tri eblaj pozicioj, kaj per siaj diroj, celas forigi unu. La teorio pri parolagoj (Sprechakte; actes de langage; vidu mian artikoleton "Enkonduko al Parolagoj", indekspaĝo) laŭ mia scio ne konas tian parolagon; sed se ĝi ekzistus, eble ĝi nomiĝus "malsincera (cinika?) aserto".

Ne estus oportune detale eniri la aferon ĉi tie, sed parto de mia prilingva filozofio estas la t.n. principle of charity (Prinzip der Wahrheitsunterstellung; Fr. indulgence; Esp. verecatribua principo (?)) kiel proponita de Donald Davidson* (estas ioma diskuto ĉi tie), laŭ kio oni akceptu la diraĵojn de parolanto kiel fidindan prezenton de ties mondkoncepto. Alivorte, defaŭlte oni kredu, ke la parolanto sinceras.

Vere mi ne celis sugesti ke la du asertoj estas stultaj. Estis ilia efektiva malsameco, spite de ilia logika sameco, kio interesis min. Mi suspektas nun, ke helpilo pri (a) & (b) kaŭras ie en

La malamiko de mia malamiko estas mia amiko

k.s. (ankaŭ atribuitaj al Mezoriento, se gravas tio).

———

*NE kiel etendita verke de certaj aliaj filozofoj.
reen al la indekspaĝo

Marde, 18a Majo, 2004.

En la indekspaĝo mi skribis, post la titolo "Prova Sistema Analizo de Esperanta Morfologio", ke ĝi estas momente reviziata. Mi atingis proksimume duonan revizion. Sed mi vere ne povas daŭrigi, ĝis la Akademio decidos, kiel praktike trakti la problemon pri radikaj karakteroj (vidu sub "Elektado de Bazformoj" ĉe la paĝo pri la Akademia Vortaro). Sekve: la reviziado de tiu mia artikolo estas prokrastita.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 17a Majo, 2004.

NEOLOGISMOJ oftege havas avantaĝojn super kunmetaĵoj, laŭ mi ofte pretervidatajn. Unu estas gramatika fleksebleco: el neologisma radiko oni facile povas krei kromajn gramatikajn formojn, kaj tian radikon oni povas facile uzi en novaj kombinoj. Alia estas semantika elasteco: neologisma radiko facile povas uziĝi kun metafore etenditaj signifoj, dum kunmetaĵo emas konservi sian laŭliteran signifon.*

Mi ekzempligos tiujn du punktojn per nur unu ekzemplo, 'fuelo' (kontraste kun 'brulaĵo' kiun tipe altrudemas la konservemuloj). El 'fuel-' eblas facile krei 'fueli' kaj 'refueli' kaj diri, ekzemple, "Rapide oni refuelis la ŝipon", aŭ krei 'refuelaviadilo', 'refuelokazo', 'refueltempo', '(re)fuelstacio' k.s. Ankaŭ oni povas uzi metafore etenditajn signifojn: "Ŝia rezistado nur fuelis lian pasion"; "Li fuelis sin per kafo, por tutnokte labori".

Ofte la E-istoj argumentas (kaj ne nur pri neologismoj) ke tio kaj tio "ne estas problemo" ĉar ili povas montri manieron, revortumi la tutan koncepton. Tio ne estas argumento! Estas nefinia nombro da manieroj esprimi ion ajn. Strikte ni eĉ ne bezonas pronomojn; ni povus simple ripetadi substantivojn. Sed neniu homa lingvo faras tion. (Mi konas almenaŭ unu E-iston, kiu parolas kaj skribas nur la E-an ekvivalenton de la Basic English inventita de Charles Ogden en 1930. Siaopinie li esprimas sin adekvate, sendube; sed kompreni lin, estas kvazaŭ solvi krucvortenigmon; ironie, ĉu ne?)

*Metafora etendado de signifoj estas LA mekanismo, per kiu lingvo disvolviĝas.
reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 16a Majo, 2004.

INTELEKTA ANTAŬULO DE BERTILO. Se vi konas PMEG-on (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko), vi scias, ke ĝia aŭtoro Bertilo Wennergren elektis eviti multajn tradiciajn gramatikajn terminojn. Kiel li mem skribas en sia Enkonduko:

PMEG provas klarigi la lingvon en facila maniero. Ĝi tial uzas novstilajn gramatikajn esprimojn, kiuj estas espereble pli facilaj ol la tradiciaj vortoj. Eĉ tiaj kutimaj vortoj kiel akuzativo, substantivo kaj prepozicio forestas. Anstataŭe PMEG parolas pri N-finaĵo, O-vorto kaj rolvorteto. Tio ne signifas, ke la tradiciaj vortoj estas malbonaj. Ili nur ne estas bezonataj en PMEG.

Mi trovis interesan 19-jarcentulon, kiu simile faris: William Barnes (1801-1886). Li estis amiko kaj kolego de mia ŝatata samjarcenta romanisto Thomas Hardy (vidu multloke en mia blogo). Li estis rimarkinda praktika lingvisto, kiu seninstrue lernis plurajn lingvojn, de la anglosaksa ĝis la persa; sed ĉefe li estis ĉampiono de la Dorset-dialekto de la britangla, poeziante en tiu dialekto. (La Dorset-dialekto ankaŭ multe rolas en la romanoj de Hardy; la "Wessex" de Hardy fakte estis Dorset.)

Barnes estis lingvopuristo kaj volis forigi el la angla kiel eble plej multajn latin- kaj grekdevenajn vortojn, favore al la anglosaksa. Anstataŭ photograph li preferis sun-print; anstataŭ perambulator (bebĉareto) li preferis push-wainling.

Ankaŭ li verkis gramatikon, An Outline of English Speech-Craft (1878), en kiu same li evitis "klasikajn" terminojn. Anstataŭ intransitive li skribis unoutreaching; anstataŭ genitive li skribis offspring case.

Al Bertilo do ne mankas minimume unu intelekta antaŭulo; kaj eble estas pli da, en aliaj nacioj.

Referenco: Norman Page, red., Oxford Reader's Companion to Hardy, Oxford University Press (2000).
reen al la indekspaĝo

Sabate, 15a Majo, 2004.

Maljunaj homoj produktas malpli da sistema pensado, ol junaj homoj — sed ne nur pro tio, ke ili perdis siajn mensajn povojn: ankaŭ pro tio, ke ili fariĝis pli saĝaj, sekve malpli sagacaj.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 13a Majo, 2004.

Tom Clancy, usona populara gurdverkisto, skribis ie, ke la diferenco inter la fikcio kaj la realo estas, ke la fikcio devas esti komprenebla. (Simila ideo parte instigis min en mia blogaĵo de la 3a de Februaro, 2004.) Pli kaj pli mi komprenas, ke ideologioj, aparte la politikaj, neeviteble havas tiun karakteron de la fikcio: se la eventoj, kiuj okazas en la mondo, ŝajnas hazardaj, senplanaj, stumblaj — ne gravas; ni altrudu formon al la ĥaoso. Je unu ekstremo, tiel rezultas la senfinaj komplot-teorioj kaj epidemia suspektemo de la homamasoj kaj iliaj demagogoj. Sed eĉ en la politikaj verkoj de tiuj, kiujn mi plej respektas, oni vidas spurojn de tiu nerezistebla emo, organizi la eventojn en kompreneblan tuton. Verŝajne nur la sciencistoj povas toleri vivi en "sensignifa" universo.

Estas antidoto, eĉ kvazaŭscienca antidoto. Montaigne jam en la 16a jarcento malkovris ĝin. En sia longa eseo, "Apologio por Raymond Sebonde", li tre interese komparas la homojn kun la bestoj. Ĉu vi ne ofte miris, ke birdo malgraŭ misprovoj kaj fuŝoj tamen sukcesas konstrui neston? Ke sciuro, malgraŭ ke ĝi ne povas retrovi ĉiujn nuksojn, kiujn li enterigis, tamen travivas? Kaj se ne la unuopulo ĉiam sukcesas, tamen la specio. La ŝlosilo do estas konstati, ke ni homoj ja ne tiom malsimilas: iamaniere, ni trastumblas kaj travivas, kaj spite de ni mem, en la longa daŭro (eble) plibonigas nin.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 12a Majo, 2004.

TRO DA RADIKOJ. Mia plej bona amiko estas anglo kiu longe loĝis en Usono, kaj pasigis sufiĉe da tempo ankaŭ en aliaj landoj; mi estante usonano loĝis en multaj lokoj en mia propra granda kaj bunta lando. Ankaŭ kelkaj tagoj, dum lunĉo kun mia amiko, mi hazarde komentis pri tio, ke ni ambaŭ "ne havas radikojn". Post ĵeti rigardon al niaj piedoj por pravigi tiun aserton, mia amiko diris serioze: "La vero estas, ne ke ni ne havas radikojn, sed ke ni havas tro da radikoj."

Tuj mi pensis pri mia blogaĵo de la 22a de Marto, 2004, kie mi provis (nesukcese, laŭ mia tiama sento) klarigi mian koncepton pri Esperanta kulturo. Eble iuj dirus, ke ne havi radikojn, kaj havi tro da radikoj, estas pli-malpli la sama afero; sed la situacio iom similas al tiu fama kliŝo pri la glasoj duonplena kaj duonmalplena: temas pri sintenoj. Laŭ mia pensado, la ideala E-isto ne malhavas radikojn (kiel supozeble la sennaciuloj, la mondcivitanoj, la ekstremaj Raŭmistoj), sed havas "tro da radikoj" — tro da radikoj por esti ŝovinisto, naciisto — akceptado, ne malakceptado.

Sed mi vere ne tute rajtas juĝi: multaj E-istoj havas rektajn sciojn pri la nuna Esperantio; mi nuntempe nur legas kaj retumas.

reen al la indekspaĝo

Marde, 11a Majo, 2004.

ĈU GRAVAS ANTAŬULOJ? En ĉapitro 4 de la romano A Pair of Blue Eyes (1873) de Thomas Hardy, estas partaĵo mencianta la titolon esquire, eskviro (kaj bv. memori, ke temas pri la 19a jarcento). S-ro Swancourt, homo kiu tre estimas sociajn kaj familiajn konektojn, diras al la protagonisto, Stephen Smith:

Now, as regards that word 'esquire.' Why, Mr Smith, that word 'esquire' is gone to the dogs — used on the letters of every jackanapes who has a black coat.

[Pri tiu vorto 'eskviro': nu, Mr Smith, tiu vorto 'eskviro' ruiniĝis — ĝin uzadas nun en siaj leteroj ĉiu ajn impertinentulo, kiu hazarde havas nigran mantelon!]

'Eskviro' (angle plej ofte mallongigita kiel Esq. — mi estus ekzemple Ken Miner, Esq.) kompreneble originale havis sian vortaran signifon. Laŭ PIV2: "Nobelo, kiu akompanis kavaliron kaj portis liajn armilojn survoje." Sed dum la jarcentoj en Britio ĝi pli kaj pli vastigis sian aplikeblecon, ĝis fine preskaŭ iu ajn, kiu konsideris sin ĝentlemano, rajtis uzi ĝin. Nuntempe ĝin rajtas uzi advokatoj kaj urbaj oficialuloj. (Diferenco inter Britio kaj Usono tiurilate estas, ke en Usono ankaŭ inaj advokatoj uzas ĝin.)

Tiu vorto jackanapes (elp. proks. [ĝékenejps]), kiun mi tradukis per 'impertinentulo', ne uziĝas (aŭ uziĝas maloftege) en la moderna angla. En la 16a jarcento ĝi signifis 'malsovaĝa simio'. Nun ĝi signifas 'advokato'. Konkludu por vi mem ...

Tiu Hardy-a partaĵo (kaj la tuta romano, fakte) vere levas interesan demandon pri la valoro de titoloj, kaj de alispecaj familiaj konektoj kaj heredaĵoj. Kiel ni scias, dum la plejparto de la homa civiliza historio, antaŭuloj tre gravis: oni estis nobelo, ĉar onia patro estis nobelo; oni estis fiŝvendisto, ĉar onia patro estis fiŝvendisto. En la moderna socio, kiam triumfis la komerco kaj la industrio, ne tiom gravis, kiu estis onia patro. Sed eĉ hodiaŭ, estas homoj, kiuj altetaksas devenojn. Laŭ mi — natura demokrato kiu preskaŭ ignoris la familion, en kiun mi naskiĝis — vera konekto inter unuopa homo kaj ties prauloj estas pure fantazia: neniu aŭtomate "estas iu" nur pro tio, ke lia avo "estis iu".

Kial, do, ni ĉiuj gurdas konstante, ankoraŭ nuntempe, ke la familio estas la fundamento de la socio? Mi vidas konflikton tie: la nocio, ke familioj estas la plej bazaj sociaj institucioj, parencas al la nocio, ke antaŭuloj gravas. La nuntempo akceptas la unuan, sed malakceptas la duan.

Mi scias, kompreneble, ke dum la moderna periodo estis diversaj provoj aboli la familion, kadre de certaj politikaj kaj sociaj ideologioj, kaj ne mirige: temas, almenaŭ supraĵe, pri nura racio. Ne nur estas tute hazarde, en kiun nacion oni naskiĝis, sed estas tute hazarde, en kiun familion oni naskiĝis. Tamen ĝenerale ne sukcesis provoj aboli la familion.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 9a Majo, 2004.

Jen interesa ideo:

Oni neniam povas komprenigi la kritikistojn, ke malsukceso povas esti pli granda, ol sukceso... Havi la forton, ruli 200-kilograman ŝtonon ĝis montopinto estas sukceso; havi la forton ruli 5.000-kilograman ŝtonon nur duonon el tiu distanco estas malsukceso. Sed multe pli forta faro estas la lasta.

— Thomas Hardy (1840-1928), angla poeto kaj romanisto, en sia taglibro, 1907.
reen al la indekspaĝo

Sabate, 8a Majo, 2004.

Kio povas esti la signifo de Mateo 25:29 kaj Luko 19:26? —

Ĉar al ĉiu, kiu havas, estos donite, kaj li havos abundegon; sed for de tiu, kiu ne havas, eĉ tio, kion li havas, estos prenita.

En Legendoj de la Judoj de Louis Ginzburg*, I. 78, ni trovas: "Tiu, kiu avidas tion, al kio li ne havas rajton, ne nur malsukcesas plenumi sian deziron, sed ankaŭ perdas tion, kion li havas." Sed la senutila servisto deziris nenion. Laŭ la Oksfordaj notoj, la talantoj estas la donaco de la vivo, kion oni ne lasu neplibonigita.

Alia problemo pri tiu parabolo estas "mi rikoltas, kie mi ne semis, kaj kolektas, kie mi ne disŝutis". En la lumo de verso 24 ("severa homo"), ŝajnas, ke ne povas temi nur pri laboremo.

* Louis Ginzburg kaj aliaj, The Legends of the Jews. Philadelphia, The Jewish publication society of America (1909). Ofte represita. Kvankam malnova, tre utila verko por kompreni bibliaĵojn.
Agadot ha-Yehudim. Ramat Gan : Masadah (1966-1975).
Les Légendes des Juifs. Parizo : Editions du Cerf : Institut Alain de Rothschild (1998).
Le leggende degli ebrei. Milano : Adelphi (1995).
reen al la indekspaĝo

Vendrede, 7a Majo, 2004.

Hodiaŭ mi iomete plu reviziis la artikolon "Kial ne reformi la anglan skribsistemon" (vidu la indekspaĝon).

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 6a Majo, 2004.

Ĉie serĉas nia vido
tion, kio ne haveblas;
el ni eĉ plej sincera rido
pro iom da doloro feblas.

— el To a Skylark de Percy Bysshe Shelley (1792-1822)
reen al la indekspaĝo

Marde, 4a Majo, 2004.

DE AURIBUS MOVENDIS. Mi havis kolegon, kun la neverŝajna nomo Lubeck Beck, kiu eĉ en daŭre plifreneziĝanta mondo estis nekutime nekutima. Unu fojon, en 1995 fakte, li decidis, ke li neniam estos plene kontenta, ĝis li lernos movi siajn orelojn. Li iukiale enviis al la eta nombro el la homaro, kiuj senlerne kaj denaske povas fari tion.

Lubeck do konsultis plurajn kuracistojn kaj sciencistojn, demandante al ili, kiel homo povas lerni movi siajn orelojn. Ili informis lin, ke ĉiuj normalaj homoj fakte havas la ĝustajn muskolojn, fakte, tri ĝustajn muskolojn; sed ne en la oreloj, sed en la kranihaŭto apud la oreloj. Ili estas la flavaj aferoj en la bildo ĉi-supre (ĉar la normala homa kapo havas du flankojn, temas kompreneble pri ses muskoloj). Se ĉiuj havas la muskolojn, kial do ĉiuj ne povas movi la orelojn?

La kuracistoj kaj sciencistoj klarigis, ke nur necesas ke la cerbo eksentu unufoje, kie situas la muskoloj. Oni iras al medicina teknikisto; la teknikisto elektre stimulas la muskolojn per elektrodoj, kio kaŭzas unufojan moviĝon de la oreloj. De tiam, oni povos mem movi ilin.

Lubeck longe serĉis teknikiston, kiu konsentu plenumi lian deziron, kaj finfine li trovis unu tian; la teknikisto stimulis la muskolojn per elektraj elektrodoj, kaj Lubeck ekpovis movi la orelojn.

Sed la rimedo kaŭzis kelke da flankefikoj.

Unue, li komencis spekti viziojn pri lando Sennomio, orienten de Dagestano, sub la Kaspia akvo, kie la homoj havas brankojn kaj manĝas fiŝojn, planktonon, kaj unu la alian. Inter la vizioj aperadis reklamoj por Viagro. Kaj tiam, ekde 1996, lia nazo plilongiĝis, kaj la sekvan jaron li ekpovis paroli la svedan, neniam ĝin studinte.

La moralo: gardu vin; eble vi ricevos tion, kion vi volas.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 3a Majo, 2004.

Kara Onklo Andanto,

Ve, mi ĵus legis, ke ĉio en la universo estas inter si interkonektita ! Kia danĝera universo ! Ĉu estas vere, ke nura papilia ekskuo de la flugiloj povas kaŭzi tertremojn kaj cunamojn ?!

Timema en Tjanĝino

Kara Timema:

Trankviliĝu. Tio okazas nur, kiam kreas Holivudo filmon pri la evento.

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 2a Majo, 2004.

ESTAS INTERESA MENCIO en la Eseoj de Renesanca pensisto Sir Francis Bacon (1561-1626), pri du diroj de Jesuo (Eseoj, III: Pri unueco en la religio):

(a) Tiu en Mateo 12:30 kaj Luko 11:23 ("Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontraŭ mi");

(b) Tiu en Marko 9:40 ("tiu, kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni") kaj Luko 9:50 ("tiu, kiu ne estas kontraŭ vi, estas por vi").

Tuj oni rajtas obĵeti, ke 'por' kaj 'kontraŭ' (aŭ la helenaj ekvivalentoj) ne estas binaraj antonimoj:* oni povas esti neŭtrala. Ĝuste tiun opcion neas ambaŭ diroj; kaj kiel ajnan aserton, ni povas akcepti ilin aŭ ne. Ne pri tio mi skribas. Estas alia problemo; por ĝin konstati, alprenu momente la vidpunkton de iu, kiu konsentas al unu el la du propozicioj: tiesmense do, 'por' kaj 'kontraŭ' ja estas binaraj antonimoj (almenaŭ en ĉi tiuj evangeliaj kuntekstoj).

Momente supozante, ke 'por' kaj 'kontraŭ' estas binaraj antonimoj, p reprezentu "tiu estas por ni" kaj q reprezentu "tiu estas kontraŭ ni". Sed tiam q estas ĝuste ~ p, kaj la du propozicioj (~ p → q kaj ~ q → p) estas simple ~ p → ~ p (aŭ ekvivalente ~ ~ p → p) kaj estas logike vakuaj.

Tamen ne la lingva distingo! La du asertoj esprimas malsamajn sintenojn pri eventualaj neŭtraluloj. Aserto (a) esprimas, ke eventualaj neŭtraluloj estas vere kontraŭ ni (malgraŭ kion ili aŭ ni opinias); (b) esprimas, ke eventualaj neŭtraluloj estas vere kun aŭ por ni (malgraŭ kion ili aŭ ni opinias). Kaj jen la kerno de la afero: Kiel povas asertoj, kiuj efektive neas la ekziston de neŭtraluloj, tamen esprimi opiniojn, kontrastajn opiniojn eĉ, pri neŭtraluloj?

Troveblas ankaŭ pli simplaj ekzemploj, ĉu ne, kie logike vakua aserto tamen ŝajne havas signifon: "Milito estas milito" k.s. Ni simple komunikas pli, ol ni efektive diras — tial ekzistas ekde la 60aj jaroj la lingvoscienco pragmatiko.

*Binaraj antonimoj estas antonimoj tiaj, ke inter ili ne ekzistas meza pozicio. Ekzemploj estas viva/morta, fraŭla/edziĝinta, sama/alia, la tagoj de la semajno. (Ofte la koncernaj vortoj estas absolutaj adjektivoj en la senco de mia blogaĵo de la 8a de Januaro 2004.)
reen al la indekspaĝo

Sabate, 1a Majo, 2004.

Manuel Pancorbo komentas mian blogaĵon de la 25a de Aprilo, pri diversaj signifoj de 'ni':

Pri via koncerna artikolo (25a de aprilo), mi ankaŭ multe cerbumadis iam. Mi parolas pri la gramatika okazo, kie "ni" kompreniĝas kiel aŭ "mi kaj vi kaj (eventuale) aliaj" aŭ "mi kaj aliaj sed ne vi".

Ĝuste mi atingis konkludon ke konvenus distingi *ĝuste* tiujn konceptojn de vi atentigitajn, kaj ne pliajn. Aliajn opciojn ("ni" kiam se ni ĉiuj viras, "ni" kiam ni ĉiuj virinas, ktp; aŭ "ni" se ni estas samrangaj , "ni" se ni estas miksorangaj, ktp) mi konsideras superfluaj. Mi jam estis en situacioj ke tiu neklara signifo de "ni" kaŭzis miskomprenetojn.

Se mi ne estus tiel rigorema rilate al netuŝeblo de esperanto, mi proponus malsamajn pronomojn por ambaŭ. Ekz. "ni" por diri "mi kaj vi kaj (eventuale) aliaj" kaj "ini" por "mi kaj aliaj sed ne vi".

La semantikaj okazoj kiujn vi atentigas estas ankaŭ rimarkinda (flanka komento: mi preferas "moŝteca ni" anstataŭ "reĝeca ni"). En la hispana, "ni" ofte uziĝas kiel surogato de "oni", por malpezigi la diskurson; tia kromsignifo povus klarigi plurajn viajn demandojn! Krom tio, la homo kaj ties "kunuloj" kiuj demonigis japanojn, certe celas ne resti sola en tiu opinio; tial li arogas al si la rajton inkluzivigi "anonimajn" homojn kiel apogantojn de lia opinio.

Mi povas aldoni plian ekzemplon de stranga "ni"-uzo, parenca al tiu "onieca". En prezento de sciencoaportoj (ekz. doktoraj tezoj), oni tre ofte uzas "ni"-n kaj "oni"-n, anstataŭ "mi". Tio kompreneblas kiam temas pri komuna laboro kaj la parolanto estas la "delegito" de la komunumo. Sed en doktoraj tezoj, kiam homo devas defendi sian personan kontribuon, mi ne trovas tion logika. Miaj gekunuloj klopodis konvinki min ke tio estas "eduka" retoriko, por ne emfazi memon; sed vice mi respondis ke tia sinteno montras malkuraĝon defendi ideojn kiel vere proprajn, kaŝante ilin sub la jupo de aliaj (ekz., tezgvidanto), kredeble pli science kreditaj.

Eble tio klarigas al vi la ekzemplon pri Hubble. Kredu min ke mi vidis tiajn "ni"n kaj oni"n en artikoloj subskribitaj de unu sola homo...

Manuel Pancorbo Castro

Tre interesa letero kun interesaj ekzemploj. Mi saltu tuj al la lingvistike plej grava aspekto de la tuta interdiskuto: la supozata rilato inter lingvo kaj mondo. Ekzistas grava semantika skolo (sub diversaj etikedoj, ekzemple "la formala semantiko", "model-theoretic semantics", k.s.), kiu celas, je tre baza nivelo de sia analizado, difini la ekzaktajn objektojn en la reala (eksterlingva) mondo, pri kiuj temas lingvaj esprimoj — inkluzive pronomojn. Fari tion formale (aparte pri pronomoj) estas kompleksa tasko, kaj tiuj, kiuj dum jardekoj prilaboris tiun taskon meritas nian admiron. Sed eĉ se ili plene sukcesus, tia modelo ne povus alfronti du gravajn karakterojn de la homa lingvo: (a) svagecon kaj (b) malsamajn intencojn de interparolantoj. Se per 'ni' unu interparolanto celas unu grupon, kaj alia interparolanto alian, malsukcesas la komunikado. Memevidente, tio ofte okazas.

Pri la sugesto de Manuel, ke nur la distingo 'ni'-inkluziva / 'ni'-ekskluziva gravas por noti, mi ne emas malkonsenti. Sed ĝenerale, la lingvistiko ne rajtas atenti nur tiujn distingojn, kiuj respondas al gramatikaj distingoj en tiu kaj tiu lingvo. Ĉar, kiel mi strebis montri en mia ĉi-paĝara artikolo "Enkonduko al pragmatiko" (vidu la indekspaĝon), ekzistas multaj tre sistemaj distingoj, plej probable universalaj, kiuj plejparte neniam gramatikiĝas, tamen gravas por interkomprenado. Kiam temas pri nelingvistikaj prilingvaj diskutoj, nur por distrado, kompreneble tiam oni sentu sin libera babiladi pri io ajn — ĉar ĉiuj kleraj homoj iugrade interesiĝas pri lingvoj, ne nur lingvistoj.

Pri la uzado ne 'ni' kaj 'oni' en formala stilo, kvankam temas pri unuaŭtora verko, mi rimarkis ŝancelajn tendencojn en la usonangla. (Parenteze: anstataŭ 'oni' en la angla oni kutime pasivigas la verbon: It is therefore concluded, that ... k.s.) En la 70aj jaroj, kiam mi doktoriĝis, tio estis kutima. Dum postaj jardekoj, pli kaj pli oni inklinis al simpla 'mi'. Sed eĉ kiam mi emeritiĝis en 1999, se studento insistis uzi 'ni' aŭ ne povis rezisti pasivigadon de la verbo, ni profesoroj ne rigoris pri nia prefero. Sed mi ne kredas, ke nepre temas pri senpersonigado de oniaj vortoj; ni povas suspekti laŭplaĉe kiom da tiaj psikologiaj motivoj, sed finfine oni lernas sian lingvon de aliaj kaj plejparte simple imitas la aliajn.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.