Sendu al mi komentojn

31a Majo, 2005.

Teodor KONOPKA (babileje Toeko) malkonsentas pri la hieraŭa aserto de Rainer, ke Sinjorino HANDZLIK estas la unusola E-isto en la Eŭropa Parlamento:

Kara Ken!

Laŭ mia scio estas almenaŭ ankoraŭ unu eŭroparlamentano-kaŝita-esperantisto - eĉ el Pollando. Tiu ĉi estas sinjoro Bronisław GEREMEK. Li estis eĉ kandidato por la Uni-estro! Verŝajne tamen li scipovas Esperanton same kiel kelkajn aliajn eŭropajn lingvojn kaj ne traktas ĝin super aliaj lingvoj. Kaj povante kun Germano - germane, kun Anglo - angle, ktp. interkompreniĝi - li ne aktivas por Esperanto.

Kun salutoj - Toeko.

Kaŝita E-isto — mi mem estis tia dum la plej granda parto de mia vivo. Eble estas eĉ pli da, en gravaj postenoj, kiuj malkaŝos sin iom post iom, nun, kiam la etoso (laŭ mia takso) pli bonas, ol antaŭ la 80aj jaroj. Nur penso...

reen al la indekspaĝo

30a Majo, 2005.

Rainer SCHWENKREIS (Ravensburg, Germanio) komentis pri mia blogaĵo de la 26a (vidu sube), temanta pri la tradukoproblemo:

Saluton Ken,

Ĵus mi legis vian blogeron pri la lingvoproblemo en la EU. Ĉar dum la germana kongreso mi aŭkultis prelegon de sinjoro HANDZLIK (kies edzino estas la ununura E-istino en la eŭropa parlamento) mi uzas la okazon transdoni al vi kion mi eksciis pri tiu ĉi temo.

Li ankaŭ pritraktis la nombron de tradukvojoj, kaj venis al la rezulto de iom pli ol 300 por la nuna situacio en la EU. Unu el la problemoj estas ke tute ne ekzistas tradukistoj por kelkaj tradukvojoj. (Imagu ekzemple dana ↔ pola, ktp.) La alia problemo estas ke precipe la poloj preskaŭ neniam ricevas dokumentojn en sia propra lingvo.

Li ankaŭ rakontis ke antaŭ voĉdono pri iu leĝo, parlamentano demandis "Ĉu ni nun voĉdonos pri la franca aŭ la angla versio?" Do fakte la lingvoproblemo ekzistas en la EU. Sed vi ja pravas, ke Esperanto ne povas solvi tion, se ne ĉiuj parlamentanoj eklernus ĝin kaj kompreneble ili devus atingi tian gradon de perfecteco, kiun nun havas esperantistoj, kiuj jam ekde 10 jaroj aŭ pli parolas Esperanton.

Poste dum la kongreso parolis parlamentano de eŭropa parlamento. Kaj li diris laŭsence (kompreneble ne tiel rekte), ke oni uzas la anglan kiel pontlingvo, kaj Esperanto restu agrabla hobio por kelkaj lingvemuloj.

Mian opinion pri tio-ĉi afero vi ja konas.

Korajn salutojn sendas

Rainer S.

Dankon pro viaj komentoj. Rimarku tamen, ke (laŭ mia provo esti realisma pri la afero) neverŝajnaj tradukovojoj kiel la unika tradukovojo dana ↔ pola probable ne okazus, ĉar aŭ estus iu polo, kiu kapablus traduki polen el iu(j) alia(j) skandinavia(j) lingvo(j) kaj la dana, aŭ iu dano, kiu kapablus traduki danen el la pola kaj iu(j) alia(j) slava(j) lingvo(j). T.e. ofte oni povas traduki en sian propran lingvon, el aro de interparencaj lingvoj.

reen al la indekspaĝo

29a Majo, 2005.

Ne nur Usono havas ruĝ-bluajn mapojn - heh.

reen al la indekspaĝo

28a Majo, 2005.

VERE MI MIRAS ke iuj E-istoj ankoraŭ pridubas la valoron de la lingvistiko por sia E-ismo. Ekde Zamenhof mem estis miskomprenoj eĉ pri elementaj fonetikaj faktoj. Skribas ekzemple Andreo PETTYN en interesa peco (parto de libro):

Waringhien kaj Kalocsay en "La Plena Analiza Gramatiko de Esperanto" asertas, ke "ĉe senpera sinsekvo" de konsonantoj voĉa kaj senvoĉa, neevitebla estas la sonkonformiĝo de unu el ili. Kaj tiam oni prononcas "absolute" kiel "apsolute", "okdek" kiel "ogdek", "longtempe" kiel "lonktempe", ktp. "Teorie"- skribas Kalocsay/Waringhien - "oni povas tion kondamni, sed la postuloj de la parolorganoj estas pli potencaj ol la teorio."

La postuloj de la parolorganoj tute ne trudas voĉasimiladon. Tio rezultas nur de fonologiaj reguloj de iuj specifaj lingvoj. La faktaj postuloj de la parolorganoj troviĝas en ajna elementa lernolibro pri la fonetiko.

Ke Zamenhof mem ne konis la fonetikon atestas eraro notita de John C. Wells en sia Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto, dua eldono, pĝ. 16. Z, kiel multaj laikoj, prenis por nazaligado tion, kio fakte estas velarigado. Bonŝance Z scipovis la rusan, do ne asertis — malgraŭ la ofteco de tiu fenomeno en la lingvoj de la mondo — ke la parolorganoj kaŭzas ĝin.

Eĉ PETTYN, kies artikolo alie tre lertas, mislernis. Li skribas ke "ne ĉiuj distingas inter la voĉa ĥ kaj senvoĉa h". Sed ambaŭ tiuj sonoj estas senvoĉaj; la unua estas velara kaj la dua glotala. Eta tragedio, ĉar lia libro certe estas influa.

reen al la indekspaĝo

26a Majo, 2005.

HAZARDE MI TROVIS E-retpaĝaron kiu priĉampionas neverŝajnan faskon da aferoj: Evoluan Psikologion (= pli-malpli la nuna etikedo por la "sociobiologio" de Edward Wilson), Libertarianismon, kaj Esperanton. Ĝi estas usona, grafike eleganta, kaj bonege organizita, sed — kiel bedaŭrinde tro ofte okazas — makulita de malbona Esperanto (tro da entuziasmuloj ne sufiĉe entuziasmas por aĉeti vortarojn, kiel neniu kondutus pri iu alia lingvo) kaj diversaj eraroj, eĉ pri Esperanto.

Sed tiu retpaĝaro donas al mi okazon por diskuti ion, kion longe mi volis mencii: la eraron de tro abstrakta pensado. Tiu eraro rolis en longega diskuto en s.c.e. pri la nombro de tradukistoj necesaj por prilabori n lingvojn, ekzemple en ĉiam kreskanta Eŭropa Unio. La Libertarianista paĝaro (erare) resumas la kutiman argumenton (sub "Esperanto" en la menuo), skribante, ke "la bezonita [legu: bezonata - KM] kvanto de dulingvaj tradukistoj pliiĝas kun la kvadrato de la kvanto de lingvoj". Se tio pravus, rapide necesus astronomia nombro de tradukistoj. Fakte ne temas pri kvadratoj, sed pri faktorialoj.

Abstrakte: se estas du lingvoj, A kaj B, necesas unu tradukisto, AB. Se estas tri lingvoj, A, B, kaj C, necesas tri tradukistoj AB, AC, BC. Se estas kvar lingvoj necesas ses tradukistoj AB, AC, AD, BC, BD, CD. Ĝenerale se ni havas n lingvojn kaj konsideras ilin po du, la formulo por abstrakta nombro de necesaj tradukistoj estas

n!
———
(n - 2)! · 2

Eksperimentado pri la formulo montros, ke ĝi permesas eĉ ke ĉiu tradukisto traduku en sian propran ("denaskan") lingvon. Se temas pri 24 lingvoj, la nombro de tradukistoj ankoraŭ ne preterpasas 300. (Kompreneble necesas pli por interdividi la laboron. Laŭ mia kompreno la EU nun disponas pri ĉ. 2000 tradukistoj.)

Sed la fundamentaj pretervidaĵoj tamen estas pensi (a) ke ĉiu lingvoparo bezonas apartan tradukiston, kaj (b) ke la havebla tradukistaro restos konstanta. En la reala vivo unu tradukisto ofte povas traduki el pli ol unu lingvo en sian propran, aparte se la lingvoj estas interparencaj. Kaj plue, la havebleco de la ĝustaj kombinoj konstante ŝanĝiĝos. Unu jaro dungiĝos homo, kiu kapablas traduki en la francan el la germana, la angla kaj la rusa. La sekvan jaron malaperos tiu, kaj dungiĝos iu, kiu kapablas traduki en la rusan el la angla kaj la pola. Ktp. ktp.

Plue: se la EU prosperos, la tradukado fariĝos pli kaj pli bonsalajra kariero, kaj plurfacetaj tradukistoj aperos el la tero. Resume, mi ne vidas tradukoproblemon kiel argumenton por akcepto de Esperanto. Eble mi malpravas, sed se jes, iu devos demonstri al mi kiel.

reen al la indekspaĝo

25a Majo, 2005.

LA ARĜENTAJ ŜUOJ estas grava simbolo en mia vivo, kaj mi volas provi dividi kun Vi ĝian signifon.

Ne nur pro tio, ke mi loĝas en Kansaso, sed ĝenerale, mi ĉiam taksis la infanromanon La Mirinda Sorĉisto de Oz bona kaj interesa — multe pli ol la filmaj kaj teatraj versioj. (Ĝi, kune kun la postaj Oz-libroj, haveblas en E-traduko.) En la originala libra versio de La Mirinda Sorĉisto de Oz grave rolas la arĝentaj ŝuoj.

La magiaj ŝuoj unue apartenis al la Fia Sorĉistino de la Oriento. Kiam la domo de Doroteo falis sur tiun sorĉistinon, kaj ŝin mortigis, Doroteo ekhavis la ŝuojn. Ĉe la fino de siaj aventuroj ŝi uzas ilin por reveni al Kansaso:

"La Arĝentaj Ŝuoj," diris la Bona Sorĉistino, "havas mirindajn kapablojn. Kaj plej kurioze ili povas porti vin al ie ajn en la mondo per tri paŝoj, kaj ĉiu paŝo okazas dum palpebrumeto. Vi nur devas kunfrapi la kalkanumojn trifoje kaj ordoni ke la ŝuoj portu vin kien vi deziras iri."

"Se estas tiel," diris la infano ĝojoplene, "mi tuj petos ke ili portu min al Kansas!"

Kaj ŝi tiel faris.

Sed ŝi estus povinta reveni al Kansaso ĉiam ajn per la magiaj ŝuoj! nur ŝi ne sciis tion. Ĝuste tiel, oftege homo ne kapablas konstati eskapon el siaj problemoj, pro nescio pri siaj opcioj.

Tiu temo ofte aperas en la literaturo de la mondo; ne nepre devas temi pri ŝuoj. Edith Wharton, la usona romanistino, en 1905 aperigis The House of Mirth. (En 2000 aperis filmversio, fakte tre bona.) Juna fraŭlino Lily Bart, la viktorina protagonistino, trafas neelteneblajn problemojn pri mono kaj pri sia reputacio, kaj fine suicidas, ĉar ŝi ne konas opciojn, kiujn konus iu ajn modernulo — ŝi estis viktimo de sia tempo.

Simile ni ĉiuj ofte viktimiĝas de niaj tempo kaj loko. Sed tre ofte, haveblas eskapo: la magiaj ŝuoj, kiuj estas simple — la racio. Sed "mallarĝa estas la pordo... kaj malmultaj ĝin trovas"...

reen al la indekspaĝo

23a Majo, 2005.

Inter la komponaĵoj de Maurice RAVEL (1875 - 1937) estas Daphnis et Chloé, verko, kiun mi hazarde aŭskultis antaŭ nelonge. La potenco de la verko efikis sur mi ĝis la grado, ke mi ekvolis scii pli pri tiu legendo. Ĝia nuna formo devenas de frua romano de la 2a jarcento p. K. far mistera greko kun la nomo Longus (ne konfuzenda kun Velius Longus, samepoka Romana gramatikisto, nek kun Livio, kiu ankaŭ portis la nomon Longus), kiu ŝajne verkis nenion alian. Resumo de la rakonto (en la angla) troviĝas ĉi tie.

La rakonto ege amuzas. Jen la prapatro de ĉiuj tiuj intrigoj, laŭ kiuj knabo kaj knabino (aŭ eventuale viro kaj virino) estas pro diversaj cirkonstancoj longe kune, kaj laŭgrade enamiĝas, sed malgraŭ evidento tiel abunda, ke duonblinda cimcerbulo ne povus pretervidi ĝin, ne konstatas sian enamiĝadon. Tio fakte estas unu el la famaj kinofilmaj kliŝoj de Roger Ebert. Pli realisma, laŭ mi, estus rakonto pri du enamiĝintoj, kies interamo laŭgrade senkonscie forvaporiĝas... Sed el tia materialo ne venas baletoj kaj operoj.

reen al la indekspaĝo

22a Majo, 2005.

Jam denove mi devis paŭzi, ĉi-foje pro komputilaj problemoj. Pardonu.

Teodor (babileje Toeko), sciante ke mi ŝatas diraĵojn kaj devizojn, ensendis du. La unua pritraktas la esoteran verkadon, gravan temon: de Platono ĝis Leo Strauss estis homoj, kiuj verkis esotere, sub la konvinko, ke la ĝenerala publiko de povas toleri tro da vero:

Ne diru, kion vi pensas! Se vi jam parolas - ne skribu! Se vi jam skribas - ne subskribu! Se vi jam subskribas - ne miru!

La alia eĉ pli interesas (mi tradukas el la germana):

La daŭro de kunsido kalkuliĝas laŭ la kvadrato de la nombro de partoprenantoj.

Al tiu lasta mi konas esceptojn; unuj fakte okazis al mi: kiam mi venis al mia universitato en 1977, mi rimarkis ke fakultataj kunvenoj ofte frustre baldaŭ fermiĝis, pro plendoj de iuj partoprenantoj, ke ili havas tro da laboro por resti. Sekve multaj ĉeestantoj ne helpis daŭrigi kunvenon, se ĉeestis unu-du el la senpacienculoj.

reen al la indekspaĝo

12a Majo, 2005.

Skribis Teodor (babileje Toeko) pri mia lasta blogaĵo:

Saluton! Eble ne komento, sed demando: ĉu la okcidentaj Judoj - mi pensas pri la francaj, sudeŭropaj, hispanaj, eble magrebaj - plu uzas la "spanioli"? Evidente, ke post forpelo de Judoj el Hispanio - plejparto haltis en germanaj ŝtatetoj kaj tie alprenis ilian lingvon. Poste ili disvastiĝis en Pollando (tiam atingante preskaŭ Moskvon) kaj sude de Pollando.

Ĝis - Toeko

Laŭ mia scio la judoj forpelitaj el Hispanio laŭ dekreto de 1492 plejparte enmigris Mezorienton, Turkion, Grekion, Nord-Afrikon, kaj Balkanion. Ili ja parolis judhispanan lingvon (mi ne scias, ĉu ekzistas E-vorto). Laŭ la plej lasta Encyclopedia Britannica ĝi estas preskaŭ morta en tiuj regionoj, kvankam la Oxford English Dictionary registris, ke ankoraŭ en 1948 estis parolantoj en aliaj landoj, kaj eĉ komunumo en Londono. La judhispana ankaŭ skribiĝas per hebreaj literoj kaj enhavas hebreajn vortojn.

Sed en 1492 la jida, aliflanke, jam ekzistis ekde la 9a jarcento. Jen traduko de artikolo:

LA JIDA, ankaŭ nomata judgermana, precipa ĉiutaga lingvo de aŝkenazaj (centr- kaj orient-eŭropaj) Judoj, kaj kune kun la hebrea, unu el ties literaturaj lingvoj. Skribata per hebreaj literoj, la jida disvolviĝis en la 9a jarcento el la frankuja dialekto de la altgermana, kio uziĝadis tiutempe inter la Judoj loĝantaj en (nuna) Germanio, kiuj uzadis la hebrean por religiaj ritoj kaj por sanktaj skribaĵoj.

Komence ne estis multe da diferenco inter la jida kaj la altgermana, krom la multaj hebreaj vortoj en la jida; sed laŭgrade la lingvo disvolvis apartajn karakterojn. Ekde la 14a jarcento, okazis vastaj migradoj de jidparolantoj en slavajn teritoriojn, kaj la lingvo, disradikigite de sia germana fonto, fariĝis riĉa literatura lingvo. Depost tiu tempo la jida multe influiĝis de la ĉirkaŭaj slavaj lingvoj vortstoke, fonologie, kaj gramatike.

Encyclopaedia Britannica, 1974-a eldono

Mi kredas — sed ne certas — ke 'spanioli' estas rumana vorto por 'hispana'. Bona demando por niaj rumanaj kunbabilejanoj...

reen al la indekspaĝo

10a Majo, 2005.

MAYN INTERNATSIONALIZM. Kolego petis min traduki lingvistikan artikolon el la jida: Roman Jakobson, "Sosir foter fun der modernen lingvistik" (YIVO Bleter, 1944). Dum lastaj tagoj do mi prilaboras ĝin, kaj la tasko pensigis min: kial mi studis la jidan lingvon en la 80aj jaroj? Mi eĉ ne estas juda... Kaj unu demando kondukas al alia, ĉu ne: kial mi ekstudis la alian "judan" internacian lingvon, Esperanton, kiel juna bubo?

Mi apenaŭ rajtas nomi min internaciisto en la senco de Woodrow Wilson aŭ John Kerry. Ili kredis resp. kredas, ke malgraŭ la inferaj historioj de plej multaj gravaj landoj dum la moderna periodo, malgraŭ idiotaj decidoj sennombraj de iliaj registaroj, malgraŭ la mortoj de nedireble multe da homoj far tiuj — malgraŭ ĉio tio, tamen per ia magio, internaciaj organizoj ek nun kunlaborante povas alveni al saĝaj politikoj. Kun mia kutima pesimismo (parenteze, Vaclav Havel estis lastsemajne en Usono, ĉe Georgetown University, kie li alparolis la studentojn; mi spektis la prelegon televide, kaj la ĉeĥrespublika eksprezidento ankaŭ asertis, ke li estas pesimisto) mi preferas kredi, ke ĉiu nacio simple profitas internaciajn organizojn por antaŭenigi siajn proprajn interesojn.

Tion ni nomu politika internaciismo. Mi do estas kulture internaciisma. Mi abomenas ekzemple ŝovinismon. Miaj samlandanoj konstante plendas, ke niaj industrioj transoceaniĝas, kvazaŭ unu usonano, ne gravas kiu kaj kia li estas, pli valoras ol iu ĉino, iu meksikano, ne gravas kia kaj kiu li estas. Tio estas nur tribismo, kaj bedaŭrinde kreskas el la koncepto "familio" kio estas baza sed ne racia ("familio" — mi ofte diras — tiuj estas la homoj, kiuj konas vin vian tutan vivon, kaj ankoraŭ ne scias, kiu vi estas...)

Sed pri la jida: mi vidas kelkajn similecojn inter Esperanto kaj la jida, kiujn eĉ la lertega Claude Piron maltrafis ("Kontribuaĵo al la studo pri la influoj de la jida sur Esperanton", originale en Jewish Language Review, 4, 1984, elfrancigita de Doron Modan). La tabelo de korelativoj ekzemple — iam mi blogos prie. Sed konsideru la nombron de internaciaj vortoj eĉ en la artikolo, kiun mi nun tradukas: imperie, epoĥe, gramatik, kontrast, genesis, lingvistik, orientacie, paradoks, praktik, racionalizm, element, funkcie, definicie, instrument, problem, struktur, modern, adekvat, metod, princip, apostol, ĥaos, prolog, epilog, impet, kurs, pruv, rezultat, hipotez, internacional, direkt, antinomie, perzon kaj multaj aliaj, kiujn ĉiu E-isto povas facile rekoni.

Oni scias nuntempe, ke la precipa lingvo de Zamenhof estis la rusa. Tamen neniu povas eviti pensi, ke la jida inspiris la duan internacian lingvon.

reen al la indekspaĝo

9a Majo, 2005.

Pri la mortpunotemo [29a Aprilo kaj 4a Majo] skribis Kunar:

Kara Ken,

"Sed alia faktoro, kiun mi forgesis mencii antaŭe, estas la ebleco de eraroj."

Ĉu vere? En la origina artikolo mi ja legas:

"La precipa kialo oponi abstrakte la mortpunon estas kompreneble la ĉie akceptita doktrino, ke preferindas erare malpuni kulpulon, ol erare puni senkulpulon."

Hm, jes. Miamense tiuj estis du malsamaj punktoj.

Grava argumento kontraŭ la mortopuno cetere estas, ke ĝi estas multe tro milda. Se oni konfrontus min per la elekto inter morti tuj aŭ putri vivante dum jardekoj en iu karcero, mi certe preferus la morton!

Kore salutas

DĴ Kunar
http://www.muenster.de/~kunar

Kie haveblas ambaŭ elekteblecoj, la sperto montras tamen, ke ege malmulte da krimulegoj preferus morti. Male, iliaj advokatoj ŝvitlaboras tage kaj nokte por redukti mortkondamnon al tutviva enkarcereco. Sed tiu kredo ja utilas, ĉu ne; ĉar la plejmulto de la progresinta mondo jam decidis...

reen al la indekspaĝo

7a Majo, 2005.

EBLAS JA HAVI iom tro da ĉapoj. La foto fakte montras mian ĉapelarbon. En Usono la t.n. basbal-ĉapo estas oftega vestaĵo de maljunuloj; oni preskaŭ rajtus nomi ĝin oldula uniformo. Ni nomas ilin 'basbal-ĉapoj' ĉar iam portadis ilin basbalistoj. Basbalistoj ankoraŭ portas ion similan, sed pro decido de iu burokrato, ĝi nuntempe, kvankam en la formo de basbal-ĉapo, vere estas speco de kasko. En unu el miaj poemoj estas koplo:

You don't know what a friend you've got
In this old geezer hat.

Mi neniam intencis kolekti basbal-ĉapojn; ili simple akumuliĝis, kaj mi ne forĵetemas pri io ajn. Plej ofte, almenaŭ en Usono, basbal-ĉapo surhavas tekston — nomon de firmao, nomon de festivalo, nomon de loko, devizon. Jen ekzemploj el mia kolekto:



Oklahoma International Bluegrass Festival: grava blugrasevento en Guthrie, Oklahomo, kaj vere internacia. Tie ni aŭskultis blugrasistojn el la Ĉeĥa Respubliko, Japanio, kaj Svislando. Ĝin kreis kansasano Byron Berline, eble la plej bona blugras-violonisto en la mondo.
Santa Fe Trails: blugras- kaj oldtime-festivalo ĉiujara en mia urbo. Ni havas nekutime bonŝancan aron da mandolinistoj kiuj partoprenas Santa Fe Trails kaj ankaŭ alian ĉiujaran eventon, Mandofest. Al Santa Fe Trails venas ankaŭ kompreneble muzikistoj de apudaj urboj.
La sama festivalo. Mi forgesis, ke mi jam havas ĉapon, kaj akiris duan.
Rocky Mountain National Park: granda naturparko tre apud Estes Park, Kolorado, kien ni ofte veturas.Unu el la avantaĝoj esti aĝa estas, ke oni rajtas senkoste viziti iun ajn nacian naturparkon en Usono. Sidi apud la vojo vespere, dum sunsubiro, kaj partopreni la naturon kune kun "alkoj" (ruĝaj cervoj) kaj cent specioj de birdoj, tio estas ĉielo.
Notre Dame, la granda universitato en Indiano. Mi kaj mia edzino partoprenis someran kurson tie antaŭ kelkaj jaroj. Plej multaj homoj, vidante tiun ĉapon, supozas ke mi studentis tie, kio estigas iom da prestiĝo .
Intel Inside. Komento ne bezonata...
Final Four. Iuspeca grava korbopilka sportevento. Mi scias nenion pri ĝi; mi simple trovis la ĉapon.
Unu-du mi havas sen teksto. Tiuj kutime altiras duan rigardon. Fakte, unu tian mi portis dum lasta vizito al mia kuracisto; kiam li envenis la ĉambron, kie mi atendis, kaj vidis sentekstan basbal-ĉapon, li eksplodis en ridadon! Nun mi scias, kiel esti unika .
Ankaŭ junuloj portas basbal-ĉapojn, sed plej ofte kun la viziero ĉe la nuko...
... krom se temas pri ĉevalvosta hararanĝo .
reen al la indekspaĝo

4a Majo, 2005.

Mia malnova amiko Kristian Pinard, en Montpelier (mi kredas), Francio, skribis:

Leginte vian pensadon pri mortpuno [29a Aprilo, 2005 - KM], kaj precipe tiun paragrafon ...

"Kompreneble, se ne haveblas la mortkondamno, la maksimuma puno estas vivlonga enprizoneco. En Usono (pri aliaj disvolviĝintaj landoj mi ne scias, sed kredeble samas tie), la traktado de enprizonigitoj iĝas pli kaj pli humana. Kaj tio ne malbonas; sed certe oni rajtas demandi: ĉu tutviva subtenado en cirkonstancoj pli bonaj, ol la plej malbona eksterprizona vivo (pagata kompreneble de la civitanoj), estas entute puno?"

... mi rememoris aferon kiu okazis ĉi semajne en Francio, ĝuste pri tiu temo : la plej malnova krimulo enkarcerigita ĉe ni, (ekde la jaro 1961 pro kruela mortigo de infano) demandis antaŭ la "Cour Européenne de Justice" (Eŭropa Kortumo pri Justeco, la plej alta en Europo, eĉ super la naciaj kortumoj) por sia liberigo, laŭ la motivo ke "vivlonga enprizoneco estas nehoma puno, kvazaŭ torturo", do puno ne kongruante kun la eŭropaj traktatoj.

La Kortumo juĝos tion post du monatoj, mi informos vin pri la rezulto. Sed laŭ la debato inciatita post tio, ĉiuj sin demandas kio okazos, se la Kortumo decidas ke "vivlonga enprizoneco" ne povas esti pli longa ol dekoj da jaroj...

Mi mem, kiu ne defendas la mortpunon, interalie ĉar la vivo estas io tro mistera por ke ni povu preni ĝin, ne scias kion pensi. Kion faros la societo kun danĝeraj krimuloj tiel liberigitaj ? Mi atendas scivoleme kaj senpacience la juĝon.

Amike salutas vin,

Kristian

Ankaŭ mi. Kaj via frazo "la vivo estas io tro mistera por ke ni povu preni ĝin" memorigis min, ke la demando iom interagas kun la demando pri abortigado. Al multaj ŝajnas strange, samtempe apogi liberalan abortigadon (kie vivoj eĉ ne komencitaj, do maksimume senkulpaj, forpreniĝas), kaj malapogi la mortpunon, kie rolas (kutime) ega kulpo.

Sed alia faktoro, kiun mi forgesis mencii antaŭe, estas la ebleco de eraroj. Estas nun en Usono kreskanta nombro de kazoj, kie laŭ DNA-evidento enkarcerigitoj fakte estis senkulpaj (senkulpaj almenaŭ je tiuj krimoj, pro kiuj ili kondamniĝis). Tio certe persvadas multajn kontraŭ la mortpuno.

Fine, estas facile vidi ke malrapide kaj laŭgrade, tamen neeviteble, ni alproksimiĝas al la konvinko, ke homoj ne respondecas pro siaj agoj. Kio okazos tiam?

reen al la indekspaĝo

3a Majo, 2005.

De nun estos sube de ĉiu paĝo unu ligilo al unusola arkivpaĝo. (Nekredeble, neniam venis al mi en la kapon tiu ideo, ĝis prelego pri mia blogo, kiun mi prezentis al nia por emeritoj Komputila Klubo. Unu aŭskultanto proponis al mi tiun evidentan tempoŝparegan solvon.)

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.