Sendu al mi komentojn

24a Majo, 2006.

BLOGPAŬZO. Mi devas denove esti for de mia urbo, kaj dume lasi la komputilon en riparejo por ke oni instalu novan nutrilon (power supply). Ni revidos nin post eble kvar, kvin tagoj.

* * *

Hieraŭ mi kreis novan rubrikon en la indekspaĝo, "Fretless Josh Shaw" (unu el miaj anglalingvaj pseŭdonimoj). Mallongaj humuraj rakontoj pri la banĝo kaj banĝo-rilataj temoj, en la angla.

reen al la indekspaĝo

23a Majo, 2006.

Skribis Bertilo WENNERGREN rilate la temon de hieraŭ:

Kara Ken,

> Fakte, kiom mi povas kompreni, mi kaj Sten JOHANSSON pensas same pri Esperantio.
> Se estus "manifesto de Norrköping" mi tion subskribus!

Ankaŭ mi tute same pensas. Siatempe mi skribis artikolon en revuo Esperanto ("Ĉu ni estas sur la ĝusta vojo?") kun ideoj tre similaj al tiuj, kiujn prezentis Sten. Kaj ankaŭ mi siatempe volonte nomis min "raŭmisto", sed ja ne plu, ĉar tiu vorto estas nun malpurigita ĝis neuzebleco.

Amike,

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

Ĉu do — kiel mi vortumis la aferon antaŭ kelka tempo — oni vere sukcesis "ŝteli la revolucion"? Ĉu ne estas poltrone, kapitulacii antaŭ uzurpantoj de bona kaj tute trafa manifesto? Eble ne en Esperantio, ja ne tute ordinara io... Domaĝe tamen. Centoj da edukitaj E-istoj kondamnitaj al sennoma limbo, per la agoj de (la kutima) manpleno da ideologoj.

reen al la indekspaĝo

22a Majo, 2006.

LEBENSRAŬMO. Dank' al kurioza malvasto de la menso esperantista — se diri nur tion — kiam oni nuntempe renkontas la vorton "Raŭmismo" oni pensas nur pri la t.n. "Civito".

Mi nomis min raŭmisto kiam mi "lanĉis" (kiel oni diras) mian retejon, antaŭ tri jaroj, pro la simpla fakto, ke mi konsentis kun la Raŭma Manifesto (ĉiuj punktoj) du jardekojn antaŭ ol ĝi ekzistis. Sed la Civito? Silferismo? Ili signifas nenion al mi.

Fakte, kiom mi povas kompreni, mi kaj Sten JOHANSSON pensas same pri Esperantio. Se estus "manifesto de Norrköping" mi tion subskribus!

reen al la indekspaĝo

21a Majo, 2006.

KIEL IDEOLOGIOJ PREVENTAS PROPORCIEMON. Vi jam scias, ĉu ne, ke la grandmagazenaro Wal-Mart estas jam la plej granda komerca firmao en la mondo, kaj nun komencas disvastiĝi alilanden. Jen rakonto, pri kiu Vi neniam aŭdos/legos en la kutimaj amaskomunikiloj.

Ĝis la fruaj 1990-aj jaroj, preskaŭ ĉiu marko kaj stilo de persona senodorigilo vendiĝis en kartonoj. Post aĉeto oni malfermis la skatoleton, elprenis la ujon de senodorigilo, kaj enrubujigis la kartonon. Wal-Mart rimarkis, ke la kartonoj servas por nenio: la senodorigilo jam estis en plasta ujo. Wal-Mart do igis siajn provizantojn eksigi la kartonojn.

Rezulto: milionoj da arboj ne estis hakitaj; amasegoj da kartonaĵo ne estis fabrikitaj nur por forĵeti; unu biliono da senutilaj skatoloj ne eniris la landfills. Alivorte, la supozeble "malbona" korporaciego faris per unu paŝo pli por la medio, ol povus fari kelkmil idealistoj en jardekoj.

Kial tio ne raportiĝis? Mi supozas pro tio, ke la mediisma ideologio devas portreti la komercon kiel malamikon. Ideologioj ne nutras sin per komplikaĵoj.

Fonto de la informo: nova libro The Wal-Mart Effect de Charles FISHMAN (Penguin Press, 2006).
reen al la indekspaĝo

20a Majo, 2006.

LA PIGO (pica pica, la sama specio, kiel en Eŭropo) ne estas la oficiala ŝtatbirdo de Kolorado, sed ĝi estas la oficiala ŝtatbirdo de mi. Ĝi abundas en Kolorado tamen. Tre inteligenta birdo, kaj tre sentima. Mi fotis ĉi tiun dum la lasta vizito tie, laŭ la sekva aventureto:

Ĉiam en Kolorado mi frumatene ellitiĝas, haste vestas min, enaŭtiĝas, kaj veturas sole al la Natura Parko, nur kelke da km de la domo de mia filino, antaŭ la sunleviĝo. (Maljunuloj eniras la naturparkon senpage, per kartmaŝino.) Unu matenon mi estis tie, sidante en la parkita aŭto; trinkante kafon; mi vidis neniun alian tiel frue. Sidi senmove, jen la maniero vidi ĉion en naturparko. Baldaŭ venas laŭ la ŝoseo, ŝajne senzorge kaj konfide pri sia ĉirkaŭaĵo — vulpo. Tuj la pigoj en la loko komencas elsendi grandan alarmon.

Ĉar pigoj konstruas nestojn en boskoj. Kaj malgraŭ la protestado de la pigoj, la vulpo sciis, kion li celas; kaj kvankam mi ne povis el la aŭto vidi la detalojn, fine la vulpo estis ion manĝanta, mi divenis, pigajn ovojn. Fine la vulpo foriris, kaj mi fotis unu el la pigoj, kiu bonvolis bele pozi sur stango.

Birdo inteligenta, sed ne sufiĉe. Ĉar aro da pigoj tre facile povus forpeli vulpon, el la aero beke surplonĝante ties kapon; pigoj sufiĉe grandas. Sed ilia kulturo preventas, ke ili solvu siajn problemojn.

reen al la indekspaĝo

19a Majo, 2006.

Hieraŭ mi ete reviziis "La tezo pri telea '-ig': utileco de tekstesploroj", vere nur anstataŭigante 'teleologi-' per 'tele-'; redankon al Probal DASGUPTA pro tiu terminologia informo. (Vidu la indekspaĝon.)

* * *

Jorge CAMACHO, en sia bloga vortaro, citas Giulio Cesare GIACOBBE* pri la meditado:

"La vorto meditado apartenas al la okcidenta kulturo, kaj oni tradicie uzis ĝin en la religia sfero por la ĉefe monaĥa praktiko direkti vole la pensadon al edifaj pensoj, kiel la misteroj de la kredo, la instruoj de Kristo, la vivo de l' sanktuloj ktp. La orientan praktikon de la mensa silento, tre malsaman je meditado, oni nomis per la sama vorto pro la ekstera simileco inter ambaŭ. Se paroli precize, oni fakte devus nomi ĝin kontemplado."

Jen eraro tre ofta inter la novepokuloj: la nocio, ke eblas esti konscia, sen esti konscia pri io. Laŭlitere, "mensa silento" ne eblas. Tiu konstato ne nur rolas en la moderna psikologio, sed elementas en la fenomenologio de HUSSERL. Maksimume eblas sinkoncentrado, kiel en "la okcidenta kulturo"...

*Ekzemplo de tiaj aferoj, kiajn ŝatas tiuj, kiuj ŝatas tiajn aferojn, ĉu ne. Unu el liaj libroj titoliĝas (mi ne inventas): "Kiel fariĝi budho en kvin semajnoj" (Come diventare un Buddha in cinque settimane)
reen al la indekspaĝo

18a Majo, 2006.

KIAL FILMOJ NE ESTAS VERA ARTFORMO. Mallonge: en filmoj oni rutine toleras fuŝojn, kies ekvivalentojn oni neniam tolerus en veraj artoj.

Pri la neceso ke vera artisto unue regu siajn materialojn, oni povus citi multajn pensulojn. Mi citos William AULD. En eseo "Kio estas artverko?" (kiu unue aperis en Nica Literatura Revuo 7/1, n-ro 37, paĝoj 8-13), AULD skribis pri

... la regado de la artisto super la fizikaj esprimiloj de sia arto: de la pentrartisto super la farboj, jes, sed ankaŭ super la formoj; de la komponisto super la sonoj; kaj de la poeto super la vortoj. Ĉar inter la koncepto de la artisto, kaj la farita artverko, ĉiam staras la lukto kontraŭ la fizikaj limoj de la esprimilo.

Alivorte, artisto minimume scias uzi siajn ilojn. Sed filmfaristoj permesas al si fuŝojn kun nekredebla aplombo. Se skulptisto misbatus la ĉizilon, se muzikisto forgesus noton dum prezento, se pentristo lasus fali guton da misfarbo sur sian drelikon — la pritakso estus ne pli ol: nekompetenta.

Sed pri filmoj ŝajne estas aliaj normoj. Oni nur kolektas la fuŝojn pro amuziĝo, kaj eĉ la profesiaj filmkritikistoj simple ridetas pri ili. Anakronismoj, mikrofonmast-ombroj, misfotadoj, dialogaj misoj, rutine evidentas (aparte per la nuna DVD-teknologio) en eĉ premiitaj "artfilmoj". Malgraŭ la ofte enormaj monkvantoj...

reen al la indekspaĝo

17a Majo, 2006.

PRI CARLO RUBBIA sufiĉe da diskuto hodiaŭ. Unue atentigas Nicola RUGGIERO:

Kara Ken,

Jen interesa artikolo/intervjuo al Carlo Rubbia, far prestiĝa tagĵurnalo itala La Repubblica: http://www.repubblica.it/2005/i/sezioni/scienza_e_tecnologia/rubbiaene/rubbiaene/rubbiaene.html.

Nicola

La intervjuo estas lastatempa (17.05.2006). Mi ne bone legas la italan sed ŝajne RUBBIA plendas ke Italio ne atentas la estontecon, kaj li disvolvos siajn esplorojn en Hispanio. Nur unu nova energio savos la planedon. Li iros al Hispanio por realigi tion, kion ne eblis realigi en Italio. Ŝajne la nova teknologio estas nova speco de sunenergio, ne la nuna speco, sed nova kaj pli rendimenta, kiu povas laŭleĝe disvolviĝi en Hispanio sed ne en Italio.

Ankaŭ skribis Beĉjo:

Kara Ken,

Propono de profesoro Rubbia ne estas malakceptita kaj kelkaj landoj (ekzemple Barato) havas tre aktivajn esplorojn pri lia propono. Mi estas jam skribinta artikolon pri lia propono en la E-revuo Monato (bedaŭrinde mi ne memoras kiun numeron). Lia propono pri "Accelerator driven Reactors" estas realigebla. Rigardu al: http://www.iaea.org/OurWork/ST/NE/NENP/NPTDS/Projects/ads.html.  

Amike via,
Beĉjo

La diskuto estas teknika kaj super mia kapo! Sed mi ja esperas, ke la novaj teknologioj sukcesos. (Ŝajne la artikolo de Beĉjo estis "Ĉu fino de la atomepoko?" Monato 9/02/14.)

reen al la indekspaĝo

16a Majo, 2006.

Skribis Nicola RUGGIERO reage al la hieraŭa temo, Patrick MOORE:

Sal Ken!

Mi jam sciis pri la paŝo malantaŭen de Patrick Moore, kaj jam ege bedaŭris pri tio. Mi ne estas fundamente kontraŭ nuklea energio; pro tio mi ŝategus se en Italio, kie bedaŭrinde Universitato ŝajnas plejparte simpla lernejo kaj ne esplorejo, oni pli kaj pli studus kaj esplorus la tezon de Carlo Rubbia (http://en.wikipedia.org/wiki/Carlo_Rubbia).

Mi konfesas, ke mi preferas sunan kaj ventan energiojn sed ankaŭ, ke mi ŝategas vian karikaturon pri esperantistoj ;-))

amike,
Nicola

Kompreneble mi, malkiel Nicola, vidas la "konvertiĝon" de MOORE kiel paŝon antaŭen. Sed la vikipedia artikolo pri Carlo RUBBIA estas tre interesa.

Ĉiam, kiam oni mencias scienciston, kiu havas gravan novan ideon, kiu tamen ne akceptiĝas, oni demandas "Kial?" Laŭ la reto, RUBBIA ne estas neniu; li deĵoris kiel Ĝenerala Direktoro de CERN 1989-1993 kaj partoprenis 1984-an Nobelpremion pro la malkovro de tri (du?) novaj subatomaj partikloj.

Laŭ artikolo en Electronic Telegraph, 19 Majo 1997, RUBBIA celis vere utopiecan teknologion:

"Nia celo estas generi malmultekostan nuklean energion, kiu ne povas kaŭzi akcidentojn, ne produktas radioaktivan rubon, kaj ne propagas plutonion. Ni esperas ekigi nian unuan komercan fabrikon ene de kvin jaroj."

Nun, 9 jarojn poste, kio okazis? Mi trovas nenian novaĵon, eĉ en la Italiaj retgazetoj. Eble unu el la legantoj fizikistoj povos informi nin. (Kurioze estas, ke en la multo pri li rete havebla, preskaŭ nenio mencias tiujn ideojn, eĉ lia propraj intervjuoj kaj aŭtobiografio.)

reen al la indekspaĝo

15a Majo, 2006.

PATRICK MOORE, fondinto de GREENPEACE, nun apogas nuklean energion:

"La nuklea energio estas la sola energirimedo, sen emisiado de forcejefikaj gasoj, kiu povas kaj efektive anstataŭigi fosiliajn bruligaĵojn kaj plenumi terglobajn bezonojn." (MOORE, en pasintjara alparolo al Uson-kongresa subkomitato.)

Hazarde mia bofilo, urboplanisto en Kolorado, amikiĝis kun MOORE ĉe konferenco, kaj atentigis min. Interese... jen homo, kies organizo faris pli ol iu alia por preventi la usonan disvolvon de nuklea energio.

Tiaj surprizoj preskaŭ kredigas onin je . . .

(Vidu mian blogaĵon de la 31a Oktobro, 2005, pri provizora konservado kiel solvo al la problemo de nuklea rubo.)
reen al la indekspaĝo

14a Majo, 2006.

HIERAŬ MI PASIGIS horon legante la diversajn ĉefartikolojn en Ĝangalo, el la klavaro de Flavio REBELLO mem, pri siaj projektoj. Estas multo tie prikomentinda, sed plej frapis min lia mirego, ke Kalle KNIIVILÄ, redaktoro de Libera Folio, ŝajne ne estas lia plej bona amiko. Skribis REBELLO senartifike:

La nuraj kontaktoj, kiujn mi havis kun s-ro Kalle, estis propono, kiun mi faris du fojojn al li, por ke Libera Folio translokiĝu al Ĝangalo kiel subportalo.

Nu?! Eble ne pro nenio Libera Folio sin nomas "sendependa movada bulteno"...

* * *

Skribis Gunnar FISCHER (Kunar) pri la filmo La Ĉielo super Berlino, pri kiu mi blogis la 2an de Majo:

Kara Ken,

La ofteco, per kiu mi reagas al viaj enskriboj, estas tute maladekvata kompare al ilia kvalito. Eĉ se ni rilate al kelkaj temoj restas diversopiniaj — plej gravas, ke oni esprimas sin dece kaj pensige.

La 2an de majo vi menciis filmon de Wim Wenders kaj miras pri la homa memfiero. Fakte iom simile mi skribis pri posta filmo "In weiter Ferne, so nah!" (Faraway, so close!), en kiu ŝajne la samaj karakteroj reaperas: http://kunar.livejournal.com/114062.html resp. http://kunar.livejournal.com/2005/10/07/.

Tiu idealigita hombildo ĉiam ĝenis min, ĉar ĝi aŭtomate gvidas al seniluziigo. Sen bonŝance ekzistas facila kuracilo kontraŭ ĝi: Simple oni iru foje inter homoj kaj oni tuj vidas, kiel ili vere estas...

Cetere mi konas almenaŭ du kontraŭajn ekzemplojn, kiuj montras iom pli memironian sintenon:

En la filmo "La glavo en la ŝtono" (germane: "Die Hexe und der Zauberer", http://www.imdb.com/title/tt0057546/) la magiisto Merlin havas strigon kiel amikon, kiu nomiĝas Archimedes. Kiam Archimedes primokas la provojn de Merlin, eduki la junan Arthur, Merlin minacas la strigon per la vortoj: "Se vi ne tuj silentas, mi transformas vin al homo!" La strigo, videble malŝatanta tiun penson, ĉesas fari rimarkojn.

En fantazia libroserio aperas du estaĵoj, kiuj povas ŝanĝi sian eksteran aperon. Bedaŭrinde ili pro iu maloportuna okazaĵo perdis tiun gravan kvaliton kaj devas resti fiksitaj en unu formo. Unu de la du karakteroj plendas, ke lin trafas la kompareble pli malbona sorto: Li estas kaptita en la korpo de homo, dum lia kunulo iĝis granda lupo...

Kore salutas

DĴ Kunar

Dankon pro la bonkoraj vortoj kaj ankaŭ pro la du tre frapaj kontraŭekzemploj. Mi mem ekmemoris alian: en (ne tre bona) 1985-a filmo Runaway Train, Sara, la fervojistino (Rebecca DE MORNAY), graŭlas al prizoneskapinto Manny (Jon VOIGHT): "Vi estas besto!" Manny respondas: "Malplibone: homo."

reen al la indekspaĝo

13a Majo, 2006.

Skribis Stephan WEBANCK el Kolonjo pri la hieraŭa blogtemo:

Kara Ken,

Mi ĵus legis:

"[...] Sed lingvopreferoj tipe estas individuaj decidoj. Homoj kapablas kaj rajtas agi laŭ siaj propraj interesoj. [...]"

En Germanujo almenaŭ infanoj/junuloj ekde la 10a vivojaro kutime ne povas eviti instruadon de fremda lingvo (plej ofte la angla) dum minimume ses lernojaroj. Ne gravas, ĉu ili frekventas malaltnivelan postelementan lernejon aŭ gimnazion. (La gimnazioj distingiĝas per la deviga instruado de dua fremdlingvo [tradicie latina aŭ franca] du jarojn post la unua. En regionoj proksime al najbaraj landoj -- Germanujon ĉirkaŭas naŭ ŝtatoj kun manpleno da aliaj lingvoj oficialaj -- foje eblas elekti la lingvon de la apuda lando anstataŭe.)

Do la decidopovo dum la jaroj de plej bona lernipovo estas limigita al eskterlerneja/libertempa okupiĝo pri aliaj lingvoj, ekz. strangaĵoj kia Esperanto.

Kiel eblas krei edukosistemon, kiu ne estos deviga por postaj generacioj? Maksimume tiuj povas ŝanĝi ĝin. Sed tio ne estas trudado de ekstere, t.e. de ekster la socio, sed disvolviĝo interne de la socio. La edukosistemo naskiĝis el individuaj decidoj reage al la realo; la realo siavice rezultas de la individuaj decidoj de multege da civitanoj (precipe komercistoj mi supozas) uzadi la anglan lingvon.

Sed ... ĉu mi missupozas, ke por usona junulo en publika lernejo nur instruado de la angla (aŭ ĉu tiun ĉi en la lernejoj de usona Hispanidujo jam forpelis la hispana?) estas neevitebla? Okupiĝo pri ekzotikaĵoj kia la franca aŭ germana verdxajne estas afero de volunteco, ĉu ne?

Jes. La hispana pli kaj pli gravas (unu mia filino malsukcesis akiri postenon, kiu postulis la hispanan); sed laŭ mia scio ĝi ne estas nepraĵo en iu lerneja sistemo — ekzistas nur ĉiam pli forta premado lerni ĝin. (Eble Miami estas escepto.) Bonŝance, la hispana jam delonge estas la plej instruata fremdlingvo en Usono, ekde la Dua Mondmilito. Se iu "high school" havebligas nur unu fremdlingvon, ĉiam, laŭ mia scio, temas pri la hispana. Aliaj lingvoj instruiĝas tie kaj tie sed tio estas luksaĵo. (Universitate kompreneble oni povas studi eĉ nekutimajn lingvojn.)

Kompreneble jam instruado de la gepatra resp. la lingvo de la ŝtato gastiga povas esti problemo. Ĝuste nun la mizeraj lingvoscioj de multaj enmigrintoj kaj ties idaro estas grava temo en Germanujo (laŭnombre plej gravas la elhejme turk- kaj ruslingvanoj [germandevenaj homoj, kiuj perdis la germanan ĝuste pro "lingva imperiismo" en eksa Soveta Unio]). Ŝajnas, ke kontentigaj buŝa kaj skriba uzopovoj de la germana iom post iom fariĝos escepta kaj elita fenomeno.

Spontanee,
Kolonjano

La doktrino de PHILLIPSON pri "lingva imperiismo" estas doktrino pri motivoj. Laŭ tiu teorio, oni ne enkondukis prestiĝlingvojn en novajn teritoriojn por meti homojn en kontakton kun la cetera planedo per gravaj mondolingvoj, sed por ilin pli subpremi (kaj se oni asertis alie, oni simple mensogis). Ŝajnas al mi, ke se oni volus pli subpremi popolon, oni malpermesus al ĝi lerni la lingvon de la regantoj — kaj ke tio iam okazis en la historio de la mondo, mi dubas. Tro subtila ideo por la averaĝa subpremanto, mi suspektas.

Ne estas novaĵo, ke lingvoj ekokupas novajn habitatojn, kaj kun dezirindaj efikoj en la longa daŭro. Se nur atenti Okcidenton kaj Afrikon: la helena post Aleksandro ĉie; poste Latino ĉie; la norman-franca profunda efiko sur la angla; la germana profunda efiko sur la skandinavaj lingvoj; la germana en iama Ĉeĥoslovakio kaj Hungario; la franca en Rusio kaj Pollando kaj post Napoleono ĉie; la franca denove en Okcidenta kaj Centra Afriko; la angla ĉie post la Brita Imperio kaj pro Usono. Ĉiam temis pri pli grava, pli internacia lingvo, al habitato de malpli grava, pli paroĥisma lingvo. Kvankam eblas trovi kazojn de naiva kaj troa "lingva orgojlo", ĝenerale mi ne nomus tion trudado flanke de la potencaj nacioj, sed ensorbado flanke de la malpotencaj. Ĉar efektive ne estas tiel facile, perforti lingvon al homo, kiu vere ne volas ĝin — kiel bone scias ĉiuj lingvoinstruistoj...

reen al la indekspaĝo

12a Majo, 2006.

En 2005 Libera Folio nomis Robert PHILLIPSON "konata lingvisto". Ĉi-jare li malferme brakumis Esperanton, kaj nun LF nomas lin "konata sciencisto". Mi ne certas, ĉu tio estas promocio, aŭ malpromocio... Kiel mi blogis pasintjare, li profesoras ĉe Copenhagen Business School (Handelshøjskolen, Prikomerca Altlernejo de Kopenhago).

Por tiuj, kiuj interesiĝas pri la teorioj de PHILLIPSON — lingvisto Alan DAVIES, Universitato de Melburno, aperigis en 1996 kritikan recenzon ( "Ironising the myth of linguicism", Journal of Multilingual and Multicultural Development, 17(6): 485-496) pri ties libro Linguistic Imperialism. Respondo de PHILLIPSON, kun finaj vortoj de DAVIES, aperas ĉi tie (en la angla).

La ĉefaj argumentoj de DAVIES (mia vortumado):

• PHILLIPSON kredas, ke lingvoj estas esencaj, kiel la raso, la sekso, k.s. Sed lingvoj estas akcidencaj, kiel kulturoj, religioj, k.s. Akcidencaj homtrajtoj povas aliiĝi kaj anstataŭi unu la alian.

• PHILLIPSON kredas, ke uzado de specifa lingvo tipe estas trudata de ekstere. Sed lingvopreferoj tipe estas individuaj decidoj. Homoj kapablas kaj rajtas agi laŭ siaj propraj interesoj.

• PHILLIPSON vidas en siaj konceptoj teoriajn konstruaĵojn, kaj asertas, ke lia analizo havas "teoriajn ankrojn". Sed scienca teorio devas esti malpruvebla. Neniaj imageblaj cirkonstancoj povus malpruvi la ekziston de "lingvismo" aŭ de "lingva imperiismo".

Estas aliaj kritikoj kaj komentoj; por anglalingvuloj jen longa diskuto. (Jes, mi kutime ne rekomendas la vikipediojn, sed...)

reen al la indekspaĝo

11a Majo, 2006.

MI REVENIS pli frue ol planite (kaj trovis mian kabineton en ĥaoso; mia filino dum nia foresto kurtcirkvitigis lumilon, kio rostis diversajn dratarojn. Mi nun uzas kurenton el alia ĉambro).

* * *

← Jen akvilegio (aglofloro; la usona specio aquilegia formosa, ne aquilegia vulgaris, kiu kreskas Eŭrope). Tiu estas la oficiala floro de la ŝtato Kolorado, kaj mia plej ŝatata. Mi fotis ĝin survoje al la Rocky Mountains.

* * *

Jorge CAMACHO nun havas blogon, sed ĝi ne tre viglas.




PENSOJ EL LA MONTARO

Kial oni revigas trovon de ĉielarka fino? Mi dufoje vidis
hodiaŭ finojn de ĉielarkoj, la teron tuŝantajn.
Pli facilas enspiri tutan montaran pejzaĝon, kaj ĝin porti hejmen, ol paŭzigi unusekunde Baĥan sonpentraĵon.
Min unu fojon preterpasis virino, dum mi aŭskultadis en mia aŭto la Angliajn Suitojn (J. S. BACH), kaj ridetis rekone al la muziko. Tuj mi diris al ŝi: "Estu mia edzino!" Sed nur silente. Iam la Dia Malkontento estis ŝarĝo de poetoj; nun demokratece ĉiuj rajtas partopreni.
reen al la indekspaĝo

3a Majo, 2006.

BLOGPAŬZO

Morgaŭ matene ni forvojaĝos kaj restos proksimume semajnon en Kolorado. Estos do blogpaŭzo ĝis la 13a aŭ la 14a de Majo.

* * *

La 9an de Marto ricevis la germana filozofo Jürgen HABERMAS la premion "Bruno Kreisky" pro kontribuado al homrajtoj. La Viena gazeto Der Standard presis lian akceptoparolon la 10an kaj 11an de Marto; partaĵo de ĝi mencias la interreton kaj stimulis sufiĉe multe da debato.

Mi volis aliri la originalon, sed, kvankam Der Standard parte rete haveblas senkoste, oni devas sin registri kaj plenigi formularon por legi ĝin, kion mi preferas ne fari. Mi do aperigas esperantigon de la angla versio de la citaĵo, kiu aperis multloke, inkl. ĉi tie:

La uzado de la interreto kaj plivastigis kaj fragmentigis la kuntekstojn de la interkomunikado. Estas pro tio, ke la interreto povas subfose efiki sur la intelektula vivo en aŭtoritatismaj reĝimoj. Sed samtempe, la malpli formala horizontala interligado de komunikaj kanaloj malfortigas la atingojn de la tradiciaj interkomunikiloj, kiuj antaŭe fokusigis la atenton de anonima kaj disigita publiko al specifaj temoj kaj informoj, permesante al la civitanoj koncentri sin pri la samaj kritike filtritaj temoj kaj ĵurnalismaĵoj samtempe. La prezo, kiun ni pagas por la pliegaleco havebligata de la interreto, estas disigita aliro al neredaktitaj raportoj. En tia ĉi medio, kontribuaĵoj de intelektuloj perdas sian potencon krei fokuson.

Plej multaj retanoj, almenaŭ en Usono, vidas en la opinio de HABERMAS nur ankoraŭ alian plendon, ke la intelektuloj perdas sian tradician influon super la socio. Mi mem havas miksajn sentojn.

Li parte pravas: mi jam ofte plende blogis pri la Vikipedioj, kiuj ne estas redaktataj de neŭtralaj redaktoroj. Kaj ĝenerale necesas pli ol averaĝa kapablo distingi inter fidindaj kaj nefidindaj retaj informfontoj — kapablo, kiu des pli maloftas ju pli malaltiĝas la edukonivelo de la publiko. HABERMAS do pravas, laŭ mi, pri la kvalita demando.

En la kvanta demando tamen mi vidas kompensan faktoron. La tradiciaj interkomunikiloj precize filtris (vorto de HABERMAS mem) la temojn, kiujn oni povis priscii kaj diskuti. Novaĵo estis nur tio, kion "oni" decidis esti novaĵo. Nun, ĉiuj retuzantoj mem kreas la temojn. Do laŭ mia pensado, la kvanta pliiĝo kompensas la kvalitan perdon.

* * *

reen al la indekspaĝo

2a Majo, 2006.

LA NEEKSPLIKEBLA HOMA ORGOJLO. Estas en la rakontaj artoj interesa kaj ripetiĝema intrigo: io nehoma volas esti homa.

Pinocchio de Carlo COLLODI volis esti homa. La figuroj en La Mirinda Sorĉisto de Oz, aparte la Stana Lignohakisto, volas esti homaj. Sed ne temas nur pri pupoj kaj klaŭnoj. La inteligentega androido "Data" en la TV-serio Star Trek TNG volas esti homa. Kaj en stranga germana filmo de 1987, Der Himmel über Berlin (a.k.k. Wings of Desire kaj Les ailes du désir), eĉ anĝeloj volas esti homaj.

Ĉar Der Himmel über Berlin pli ol iu alia enkarniĝo de tiu intrigo disvolvas la ideon, mi ree spektis ĝin vidbende. Eble Vi memoras ĝin. Mi tradukas de "oficiala hejmpaĝo":

La ĉielo super la Berlino de Wim WENDERS plenas je mildaj, vetermantele vestitaj anĝeloj, kiuj aŭskultadas la torturajn pensojn de homoj, kaj provas konsoli ilin. Unu el la anĝeloj, Damiel (Bruno GANZ), volas fariĝi homa post enamiĝo kun bela trampezistino, Marion (Solveig DOMMARTIN). Peter FALK, rolante sin mem, helpas al la transformo, klarigante la simplajn ĝojojn de homa spertado, ekzemple la subliman kombinon de kafo kaj cigaredoj.

La filmo gajnis premion ĉe Cannes, "Plej bona reĝisoro" (WENDERS). Tra la tuta filmo fadenas longa poemo de Peter HANDKE, Lied vom Kindsein [kanto pri infantempo]. Ofte ripetiĝas la frapfrazo Als das Kind Kind war [kiam la infano estis infano].

Konsideru, kion oni devas kredi, por akcepti entute la ĝeneralan tezon: oni devas kredi, ke malgraŭ ĉia kontraŭa evidento, en la homa ekzistado estas io tiel dezirinda, ke eĉ superaj estaĵoj ("Data", la anĝeloj) volas ĝin. "Data" en Star Trek povas kalkuli pli rapide ol iu konata komputilo; li havas la forton de dek homoj; li kapablas perfekte ludi la violonon kaj aŭskulti plurajn muzikaĵojn samtempe, kun plena aprezado. Tamen li volas esti homa. La anĝeloj en la filmo vivis eterne: ili vidis la teron ekde la komenco, ekde kiam estis nur solidiĝanta lafo. Ili sciis la tutan pasintecon kaj supozeble la tutan estontecon ankaŭ. Alivorte, tiuj superaj estaĵoj havis ĉion, kion la homaro supozeble sopiras.

Tamen ili volis esti homaj. Pro bela trampezistino kaj la sublima kombino de kafo kaj cigaredoj! Se Vi komprenas tion, Vi pli vidkapablas, ol mi.

La filmo estis vide bela, krom la scenoj fotitaj (iukiale) en preskaŭ tuta malhelo; pri la senfina ĝemkantado de Nick CAVE mi devis fine rezigni kaj malŝalti la sonon. Verŝajne eĉ se mi komprenus la vortojn, ne multe helpus...

reen al la indekspaĝo

1a Majo, 2006.

Hodiaŭ mi alŝutis du mallongajn artikolojn, "La morfemefiko de KALOCSAY-SCHUBERT" kaj "Kial lingva nereguleco utilas". (Vidu la indekspaĝon.)

* * *

Mi aŭdis tre bonan, ne nur amuzan sed saĝigan anekdoton. Ŝajne la aŭtoro estas Jack GERMOND, verkisto kaj pripolitika komentisto ĉe la gazeto The Baltimore Sun, sed la rakonto ofte ripetiĝis de aliuloj.

Viro sonĝas multe dum la nokto, ĉiam pri la cifero 5. Li sonĝas pri 5 kunikloj sub 5 arboj; pri 5 geinfanoj kun 5 pomoj. Ĉiam pri 5. Tiam li vekiĝas kaj rigardas la horloĝon: la horo estas 5:55 matene. Li vestas sin kaj iras al rendevuo, kiu montriĝas esti ĉe domnumero 555, 5a Avenuo, sur la 5a etaĝo. Estas tie 5 homoj.

Fine li frapas al si la frunton: "Ehe! Nekredeble! Tiel klaran aŭguron mi ne povas ignori!" Kaj li tuj rapidas al la ĉevalkurejo kaj privetas je $555 la 5an ĉevalon.

Tiu ĉevalo finas la kuron — en la 5a vico...

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.