Sendu al mi komentojn

31a Majo, 2007.

LA STRANGA OBSEDIĜO PRI GRUPANECO. Antaŭ kelka tempo en retbabilejon venis junulo, kiu petis niajn opiniojn pri "grava demando". Li demandis ĉu Ludoviko Zamenhof estis dekstramana. Ni konfesis nescion pri tio, kaj li daŭrigis: Zamenhof certe estis dekstramana, ĉar li kreis la radikon 'dekstr-', al kiu necesas aldoni prefikson 'mal-' por derivi la malan signifon. Se Zamenhof estintus maldekstramana, opiniis la junulo, li estus kreinta ekzemple 'sinistr-' kaj al tio necesus almeti 'mal-' por la signifo 'desktra'.

Montriĝis, post iom da interparolo, ke ĉi junulo estas maldekstramanulo, kaj klopodas organizi movadon por la rajtoj de maldekstramanuloj. Ni ne aŭdacis nomi tion triviala maniero akiri identecon, sed mi suspektas, ke ni ĉiuj tiel pensis private. Sed kial ne maneco? Preskaŭ ĉio alia uziĝas tiel. Oni rigardas sin en spegulo, kaj anstataŭ demandi "Kio estas mi?" oni demandas "Al kiu(j) grupo(j) mi apartenas?" — kvazaŭ la nura memo ne sufiĉus.

Ŝajnas al mi, ke nenio, kion oni ne mem elektis, ludas rolon, ĉu pozitivan ĉu negativan, en racia memtakso. Oni ne elektis siajn gepatrojn, sian landon, sian rason, sian sekson ... eĉ la gene hereditan parton de sia inteligenteco oni ne mem elektis. Kiel oni povas fieri aŭ malfieri pri io, kion oni ne mem faris? Se temas pri suferado pro tiaj faktoroj, tio estas io alia. Oni rajtas defendi sin. Sed la moderna obsediĝo ŝajne superas sindefendon; la memo de multaj homoj nun ŝajne konsistas el grupanecoj.

Mi konis kantistinon kun germana patro kaj irlanda patrino. Ŝi preskaŭ freneziĝis provante ekvilibrigi siajn lojalecojn inter la du, dum siaj prezentoj. Aldone ŝi estis kompreneble virino kaj maldesktramana, sed ŝi eble ne havis energion grupaniĝi en kvar direktoj; du sufiĉis.

Sed eble mi simple ne komprenas tribanecon.

reen al la indekspaĝo

30a Majo, 2007.

POLIC-PROTOKOLO, 6. VERDHARA VIRINO HALTIGITA PRI MONFALSADO.

En Small Bend, Indiano, policanoj haltigis 70-jaraĝan virinon kun verda hararo kaj tatu-kovritaj brakoj, kiu en restoracio provis pagi la kalkulon per falsa $20-bileto. Je la akuzo ŝi deklaris senkulpon, sur la bazo, ke ŝi ŝtelis la bileton el la poŝo de la kelnero. Oni tiam esploris la kelneron kaj trovis 49 pli da falsaj biletoj en ties poŝoj. "Nura koincido," li klarigis. Lin oni do arestis.

La virino protestis al la juĝisto ke ŝteli senvalorajn objektojn ne estas krimo en la regiono, kie ŝi naskiĝis; kaj fakte (ŝi daŭrigis) milionoj da homoj faras tion ĉiutage. La juĝisto aranĝis plusendon al mensa hospitalo por ekzameno.

reen al la indekspaĝo

29a Majo, 2007.

Dek unu homoj — dek junuloj kaj unu aĝulo — pendis sub helikoptero, tenante ŝnuron. La ŝnuro ne sufiĉe fortikis por ĉiuj; iu devos fali, alie pereos ĉiuj. Sed ili ne povis decidi, kiu delasu la ŝnuron.
Tiam la aĝulo faris tre kortuŝan paroladon. Li volonte delasos la ŝnuron, ĉar li amas la homaron, kaj li kredas nenion pli nobla, ol morti por aliuloj. Krome, li estas nur senutila blankharulo, kiu preskaŭ finis sian vivon, dum la aliaj havas ankoraŭ multe da jaroj antaŭ si kaj brilan estontecon.
Tuj kiam la aĝulo finis sian paroladon, la aliaj aplaŭdis...

reen al la indekspaĝo

28a Majo, 2007.

HEJMO
Dum eta sekundo sidante senmove
mi sentis la mondon flugi tra spaco,
kaj neniam sur ĝia firma surfaco
mi volas tion senti denove.
— KM

reen al la indekspaĝo

27a Majo, 2007.

Skribis Luis Guillermo Restrepo Rivas, aŭtoro de la science orientata blogo Skribitaj Pensoj:

Kara Ken,
Foje mi legas viajn blog-artikolojn kaj tre ŝatas ilin.
Por mi, kiel membro de tiu "malgranda parto de la laika publiko" interesiĝata pri lingvoj kaj lingvistiko, via artikolo pri LA EVOLUO DE LINGVOJ [21a majo, 2007] estis klariga kaj kleriga.
Kiel ne-fakulo pri lingvoj: Kiom povas evoluigi lingvojn kelkaj — mi diru — "internaj" leĝoj propre lingvaj, kaj eĉ "ekonomiaj", ne en la senco mona sed pri malŝparo de energio (mensa kaj muskola) kaj pliefikigo de komunikado, kiel leĝo de Zipf, aŭ similaj?
Dankon pro viaj skriboj.
--
Luis Guillermo Restrepo Rivas
http://luisguillermo.com

Laŭ mia scio la leĝo de Zipf ne liveris (kaj ne celis) plian komprenon pri lingva evoluo; pli interesa tiurilate estis la t. n. glotokronologio: supozante, ke ĉiuj lingvoj evoluas kun pli-malpli la sama rapido, oni provis determini la aĝon de ajna lingvofamilio per la elcentaĵo de "fundamenta vortstoko" retenita de ĉiu familiano. Iafoje ĝi liveris rezultojn akorde kun konataj nelingvaj fenomenoj (popolmigrado, arkeologia evidento, ktp), iafoje ne. La ĝenerala konkludo estis, ke la evolua rapido tro malsamas de kazo al kazo (inter aliaj obĵetoj) por fidi je la metodo, kaj ĝi neniam atingis centran lokon en la historia lingvistiko.

Pri ekonomiaj konsideroj: ni havas sufiĉe klarajn konceptojn pri "markitaj" trajtoj (maloftaj inter lingvoj, relative malfrue lernataj de infanoj, malaperemaj el lingvoj) kontraste al "nemarkitaj" trajtoj (pli universalaj inter lingvoj, frue lernataj de infanoj, persistemaj kaj renoviĝemaj en lingvoj). Alivorte ni havas pli-malpli klaran ideon, kio estas lingva simpleco kaj kio estas lingva komplekseco. Sed la direkto de evoluo ne estas konstanta. Ekzemple se lingvoj ĉiam pli simpliĝus, ĝis nun ĉiuj lingvoj estus maksimume simplaj: ili havus (se ekzempli nur pri fonologio) nur silabojn konsonanto + vokalo, malhavus sonojn kiel ekz. [ĥ], havus vokalsistemojn kiel /i u a/ aŭ /i u a e o/, kaj tiel plu. Estas multaj tre simplaj lingvoj en tiu senco; sed ankaŭ estas multaj pli kompleksaj, eĉ multe pli kompleksaj. Sekve konstanta plisimpliĝado ne akordas kun la faktoj. Ofte simpleco en unu parto de lingva sistemo kostas malsimplecon en aliaj partoj.

Jen kiel mi mem ofte bildigas la aferon: el la vidpunkto de la parolanto, simpleco estas avantaĝo (ŝparo de energio, ktp). Sed el la vidpunkto de la aŭskultanto, komplekseco estas avantaĝo (lingvoj estu redundaj, ĉio estu klare aŭdebla kaj maksimume distingata, ktp). Ĉar por komunikado ĉiam necesas la vidpunktoj de kaj parolantoj kaj aŭskultantoj, lingvoj diakrone karambolas inter simplaj kaj malsimplaj trajtoj. Tio ne estas scienca ekspliko! Ĉar ĉio, kio okazas, falas en unu el la du kategorioj aŭtomate. Alivorte kiel "teorio" ĝi ne estus malpruvebla. Alia konsidero estas ke ĉar lingvoj havas tiom da aŭskultantoj, kiom da parolantoj, ĉiuj lingvoj estus ĝis nun precize duone simplaj, duone kompleksaj! (Se tio signifus ion.) Tamen ĉiam ŝajnis al mi, ke estas iom da vero en tiu bildigo.

Nicolas Lemann skribis lastatempe en The New Yorker: "La mondo ja ŝanĝiĝas, sed ne laŭ ies plano." Tio ŝajne veras ankaŭ pri lingvoj.

reen al la indekspaĝo

26a Majo, 2007.

INTERRETEJA SALUTO. Cezar (Hans-Georg Kaiser) en sia retmagazino Karapaco-panoramo, (devizo: "aerbalono por bona perspektivo") afable salutis mian blogon, pro kio mi sincere dankas.

Karapaco-panoramo estas laŭ mi la plej interesa formato, kiun li kreis ĝis nun. En la aktuala numero (25.5.07) estas poem-tradukoj de Zamenhof, kun notoj de Cezar: Goeto, Heine, Mozarto. Kiu ne konas "Röslein, Röslein, Röslein rot, / Röslein auf der Heiden"? Nu, multaj nun ne konas ĝin; sed mi (kiel ĉiam evidentas) nekuraceble malnovmodas. Ankaŭ li tradukis jam alian verkon de B. Traven.

Estas multo alia en la aktuala numero: informo pri la nova Krause-vortarego (98 eŭrojn ĝis la 30a de junio de la FEL-butiko? Aj, kia tento — sed ĉu mia edzino disponigos la monon? :)): amuzaĵoj; unuciklado; kaj aliaj aferoj. Mi ne ĉiam konsentas kun Cezar pri io kaj tio, sed mi ja anas en tiu partio, kies intenco estas helpi malbanaligi Esperantujon, kaj kiu ĝuste taksas la valoron por ni de Interreto.

reen al la indekspaĝo

25a Majo, 2007.

HECTOR BERLIOZ, la fama franca komponisto, kiu ŝajne havis eĉ plian hararon ol lingvisto Steven Pinker, enamiĝis en 1826 kun irlanda aktorino Harriet Smithson, kaj tiel profunde deziris ŝin, ke li verkis tutan simfonion, la Symphonie Fantastique, unu el la plej dramoplenaj muzikaĵoj iam verkitaj, por al ŝi fari impreson. Tio estas amo! Kaj li ja edziĝis al ŝi en 1833, sep jarojn poste.

Sed ili malkuniĝis en 1842. Jen la avantaĝo de nereciprokita amo. Se li ne akirus ŝin, li ankoraŭ amus ŝin en 1842. Eble eĉ poste. Kaj rimarku, ke li verkis la grandan simfonion antaŭ ol li edziĝis al sia amatino. Kiel skribis Robert Louis Stevenson: "Estas pli bone vojaĝi kun espero, ol alveni."* Tio estas tre serioza konsilo.

Tamen Berlioz resurmetis la ŝuojn kaj plu verkis aliajn simfoniojn, uverturojn, kaj kelkajn operojn. La genio estas 90%-e laboro, 10%-e reviziado, kaj 5%-e la kapablo forgesi la pasintecon.

* Virginibus puerisque VI, El Dorado.
reen al la indekspaĝo

24a Majo, 2007.

Viro kaj ties edzino aĝis en siaj 60aj jaroj, kaj unu tagon ĝino aperis al la edzo kaj diris al li: "Mi plenumos al vi unu deziron; kion vi deziras?"
La viro pensis kaj diris: "Mi deziras havi kunulinon 30 jarojn pli junan ol mi."
"Bone," diris la ĝino, "vi ricevos vian deziron." Kaj subite la viro estis 90-jaraĝa.

reen al la indekspaĝo

23a Majo, 2007.

MI SUBITE FARIĜIS ANTIKVA HISTORIO. Kiam mi loĝis en la t. n. bohemia kvartalo de Nov-Jorko, Greenwich Village, en la fruaj 60aj jaroj, ĉiuj "vilaĝanoj" legadis radikalan revuon kun la nomo The Realist, redaktatan de Paul Krassner (kiu ankoraŭ vivas, en verŝajne tre meritita obskuro). Lastatempe iu barbulo aperis televide, dum programo pri antikvaĵoj, kun plena kolekto de ĉiuj numeroj de tiu revuo; la valoro de la kolekto estis taksita je $1.500 ĝis $2.000.

Mi aperigis leteron en tiu revuo; la precizan jaron mi ne memoras. Ĝi estis atako al loka luigisto de apartamentoj, kiu tiutempe turnadis la dorson al malriĉaj Porto-Rikanaj enmigrintoj por prefere luigi ĉipe al laŭmodaj "artistoj kaj verkistoj" (el kiuj la plimulto estis nur gefiloj de monhavaj gepatroj, kiuj volis aktori diversajn rolojn dum kelka tempo, tiam reiri hejmen).

La atako estis pura hipokriteco. Mi mem luis apartamenton de tiu sama luigisto, kiun mi atakis ($30 monate; imagu al Vi!). Verŝajne mi atakis lin nur por trankviligi al mi la konsciencon.

reen al la indekspaĝo

22a Majo, 2007.

EL ĈIO IO. Nova pasigrafia sistemo inventiĝis de biervalano Rimo Desplitaŭga. Ĝi funkcias mirinde bele malgraŭ nekutima rilatumo inter mesaĝaj elementoj kaj mesaĝo. Ekzemple signifas "ne". Fakuloj nun interdisputas, precize kio konsistigas kontribuon al la interlingvistiko. "Tiu diskuto mem estas kontribuo," opiniis s-ro Desplitaŭga.

* * *

Domservistino eniras vendejon de polvsuĉiloj. La vendisto ofertas dirante: "Tiu ĉi, sinjorino, ŝparos al vi duonon de via laboro." "Bonvolu," diras ŝi tuj, "du el tiuj."

* * *

POLIC-PROTOKOLO, 5. Tri ŝtelitaj motorcikloj, trovitaj kaj konservataj ĉe policejo en Mecklenburg, Misisipo, malaperis dum la nokto pasintan lundon. "Ŝajne," diris la policestro, "iu ŝtelis ilin."

* * *

reen al la indekspaĝo

21a Majo, 2007.

LA EVOLUO DE LINGVOJ. De longe tiu malgranda parto de la laika publiko, kiu entute interesiĝas pri lingvoj, ne povas gluti la ideon ke la evoluo de lingvoj estas principe senrilata al eksterlingvaj sociaj eventoj. La dubo tuŝis ankaŭ lingvosciencistojn. La detaloj de la longa kaj ankoraŭ daŭrema strebado sistemigi tiajn konektojn plenigus tutan libron, kaj ne eblas ĉi tie eĉ resumi ilin. Sed mi mencios unu el la plej utilaj antidotoj por tiu miskompreno: plivastigi siajn lingvajn horizontojn.

Geraldo Mattos estas unu el la restantaj apogantoj de tiu vidpunkto. En la aktuala numero de Literatura Foiro, aprilo 2007 (n-ro 226), ppĝ. 109-110, li argumentas ĝenerale (kiel argumentis aliuloj antaŭ li), ke socia stabileco malrapidigas lingvan evoluon, dum socia malstabileco akcelas ĝin. Li listigas 6 "pozitivajn faktorojn" kiuj inhibas lingvajn ŝanĝiĝojn: 1. konscio pri sampatrujeco; 2. harmonia popolo; 3. progresiga registraro; 4. bonefika instrusistemo; 5. libera gazetaro; 6. stabila ekonomio. Memevidente, Mattos havas enmense pruvekzemplojn el Okcidentaj, precipe Eŭropaj, socioj. Komparu la konservemon de la islanda kun ekz. la tumulta historio de la angla k. s.

Ni iru iom pli okcidenten, kaj konsideru Nord-Amerikon. Tie estas ĉ. 52 indiĝenaj lingvofamilioj; unu estas la ekde la komenco plej studata lingvofamilio Algonkina, konsistanta el preskaŭ 30 lingvoj. Oni komencis esplori la orientan branĉon de tiu familio jam en la 17a jarcento, kaj ĝis la 1920aj jaroj, la florperiodo de la plej granda fakulo Leonard Bloomfield, la rilatoj inter la lingvoj estis tre bone komprenataj. Eŭropaj lingvosciencistoj komence ne certis, ĉu eblos uzi la saman metodikon por studi la rilatojn inter senskribaj lingvoj, kiun oni uzadis antaŭe en Eŭropo; sed la esploro estis ĝisfunda sukceso.

Estas tri branĉoj: orienta, centra (kie mi mem laboris), kaj preria. La originloko ŝajne estis ie en nuntempa Miĉigano. La trajtoj de la lingvaj rilatoj, la grupiĝoj, la aliiĝoj, estas similaj al tiuj, kiujn oni trovas en la hind-eŭropa lingvofamilio, aŭ en iu alia lingvofamilio. Fakte Bloomfield ofte komparis la Algonkinan lingvofamilion al la ĝermana branĉo de la hind-eŭropa. Troveblas nur la samspecaj ŝanĝiĝoj, kun pli-malpli la samaj rapidoj, kiuj troveblas aliloke en la mondo.

La centra Algonkina branĉo montras specialan koheron; la preria la plejan diverĝemon. Sekve oni povus konkludi (ĉi tio ne estas la sola ebla klarigo) ke la centraj lingvoj ne ŝanĝiĝis tiel rapide inter si, kiel ekzemple la preriaj. Ne necesas resti en Nord-Ameriko: tre konservema lingvo, laŭ fakuloj pri Afrikaj lingvoj, estas la Ega, membro de la Niĝer-Konga lingvofamilio kaj parolata en nuntempa Eburio. Sed en ambaŭ kazoj mi tre dubas, ke libera gazetaro, stabila ekonomio, ktp, kontribuis al la fenomeno.

Ĉiuj lingvoj kaj dialektoj ŝanĝiĝas, kun diversaj rapidoj, kaj ili ŝanĝiĝas ĉie kaj ĉiam, ankaŭ prahistorie, antaŭ ol estis eĉ civilizacioj kun siaj supozataj akcelaj kaj inhibaj efikoj. Tial ni havas lingvofamiliojn kaj (eble) pli distajn rilatojn. La relativaj rapidoj jen pliiĝas, jen malpliiĝas, sen evidenta rilato al eksterlingvaj eventoj. La eraro de la trovado eksterlingvajn klarigojn estas tiu, pri kiu mi blogis la 9an de marto, 2007: konfuziĝo inter kaŭzeco kaj samtempeco.

Helpema lastatempa libro eble estus William Croft, Explaining Language Change, Longmans, 2000. Mi ne vidis ĝin, sed mi uzis la ideojn de la sama lingvisto en aliaj kuntekstoj.
reen al la indekspaĝo

20a Majo, 2007.

Skribis Dirk Bindmann pri mia hieraŭa blogaĵo:

Kara Ken Miner,
eble interesas vin, ke la vorto "naŭto" jam estas uzata literature: en "Poemo de Utnoa" de Abel Montagut.

La plej facila (kaj iom tradicia) respondo estas "poeta privilegio"

Cetere mi malkonsentas kun vortumoj tiaj:
> sed 'naŭto' en nia lingvo estas muzika termino ("intervalo inter naŭ tonoj en diatona gamo" lau NPIV-2002)
NPIV ne estas norma verko, do ne povas preskribi, kion signifas iu vorto "en nia lingvo". Difinoj en NPIV estas same akcepteblaj aŭ neakcepteblaj kiel efektiva uzado de vortoj en ajnaj esperantaj tekstoj (escepte de la Fundamento).
Kore
Dirk Bindmann

Tutprave, vortaroj ne preskribas signifojn. Mi kutime, diskutante E-vortojn, skribas "laŭ NPIV-2002" kaj simile. Mi vidas nun, ke mia dua krampo devus tuj sekvi la difinon.

La rolo de vortaroj: vi donis al mi pretekston diri kelkajn vortojn pri la lingvoscienca problemo de signifoj en Esperanto. Ĉe etnolingvo, se lingvisto volas scii kion signifas vorto aŭ konstruo, li/ŝi sondas la reagojn de indiĝenaj parolantoj (aŭ introspektas, se ŝi/li mem estas i. p.). Kvankam nia lingvo havas denaskajn parolantojn, ĝi kompreneble ne havas indiĝenajn parolantojn; la kutima datenfonto por lingvoscienco mankas. Eblas nur studi korpusojn. Sed tiam mankas negativa evidento — datenoj pri kio ne eblas en la lingvo.*

Eble oni scivolus, kiel ni komprenas unu la alian, en lingvo relative svaga je signifoj. La fakto estas, ke (kiom mi scias) oni neniam esploris, ĝis kiu grado E-istoj komprenas unu la alian (mi pensas precipe pri tekstoj): oni ĉiam nur parolas pri sinesprimado — kio estas nur duono de la lingva komunikado. Kial ne esplori la gradon de komprenado? Mi multe pensis pri tio, sed estas grandaj obstakloj en la vojo de tia esploro.

Ĉiaokaze: mi suspektas, ke vortaroj ludas rolon ĉe vivanta planlingvo, kiun ili ne ludas ĉe etnolingvoj. Estas vere ke neniu vortaro ĝuas absolutecon; aliflanke la Fundamento jam ligas nin al almenaŭ la koncepto de preskribeco.

* Vidu ekzemple "Tranĉitaj frazoj kaj la problemo pri negativa evidento" (indekspaĝo).
reen al la indekspaĝo

19a Majo, 2007.

VORTOSORTOJ, 19. KOSMONAŬTO KAJ ASTRONAŬTO. Sovetunio/Rusio kaj Usono unue sendis homojn en la spacon, kaj estiĝis en la du landoj respektive tiuj du vortoj por tiaj provizoraj eksterteruloj. Ambaŭ uziĝas en nia lingvo samkiel nacilingve, laŭ reta guglado 'kosmonaŭto' proks. duoble pli ofte (616 trafoj) ol 'astronaŭto' (376 trafoj). Ĉu jam alia kazo de sinonimeco?

NPIV-2002 ja traktas la du kiel sinonimojn, donante difinon nur de la unua, 'kosmonaŭto', do benante ĝin iusence, kio akordas kun plia ofteco almenaŭ rete. Unu vortaro (ŝajne preskaŭ ĉiam la plej eksperimenta kaj antaŭenpuŝa), la Benson-a*, samas sed provas fari distingon:

'astronaŭto' implies traveler to other bodies in space; 'kosmonaŭto' implies traveler through space and is therefore the preferable general term (pĝ. 49) ['astronaŭto' sugestas vojaĝanton al astroj; 'kosmonaŭto' sugestas vojaĝanton tra la spaco, do estas preferinda ĝenerala termino]

Skemismo levas sian kapon: vortoj signifu laŭ siaj elementoj se eble. Nu, defaŭlte, kial ne? Sed se ni detranĉas 'astro-' kaj 'kosmo-' restas '-naŭto'. Nautes en la helena ja estis maristo, sed 'naŭto' en nia lingvo estas muzika termino ("intervalo inter naŭ tonoj en diatona gamo" laŭ NPIV-2002) kaj tute ne rilatas al naŭtiko. Unu jam ekzistanta vorto kun fina '-naŭto' povus pravigi la analizon de Benson: 'aeronaŭto' estas balonisto (ne ĝenerala aviadisto) sed kredeble konsistas el 'aero' kaj '-naŭto'. Sed oni povas juĝi ĝis kiu grado '-naŭto' akcepteblas kiel esperanta morfemo per la demando: ĉu ni akceptus 'spaconaŭto'? Mi aŭdacas diri ke ne.

Skemismo ne ĉiam retrofunkcias. Se vorto kreiĝas per kunmeto de du elementoj ('vaporo' + 'ŝipo' → 'vaporŝipo'), tio ne nepre signifas, ke disigante hazarde estiĝintan vorton oni retrovas bazajn elementojn ('oksikoko' *→ 'oksi' + 'koko'). Tian iluzian kunmetaĵon oni nomas en la anglalingva lingvistiko cranberry (oksikoko), ĉar berry ja estas bero, sed cran- estas nenio. Kaj kiel en ĉiuj (?) lingvoj, "oksikokoj" abundas ankaŭ en nia lingvo.

La vera problemo estas, ke ne eblas simple leĝfari kontraŭ falsaj morfemoj. Ĉu Vi iam aŭdis pri 'uskleco'? De 'minuskl-' kaj 'majuskl-' oni detranĉis 'min-' kaj 'maj-' kvazaŭ ili estus morfemoj, lasante 'uskl-' kvazaŭ ankaŭ ĝi estus morfemo, kaj devenigis 'uskleco' (la karaktero esti aŭ minuskla aŭ majuskla). Kaj 'uskleco', for de esti barbarismo, estas tre utila vorto. Geamikoj, lingvo, kiu povas el ne unu, ne du, sed tri falsaj morfemoj krei novan radikon, povas fari ion ajn! (NPIV-2002 eĉ sentis neceson kapvortigi 'usklo' — vorton, kiun mi ne atendas baldaŭ vidi — nur por havi radikon por 'uskleco'.)

* Peter Benson, Comprehensive English-Esperanto Dictionary, ELNA, 1995. Nacilingvaj vortaroj, iom pli demokratie, donas ambaŭ senprefere; ekzemple Wahrig Deutsches Wörterbuch; El Diccionario Oxford, Il nuovo dizionario italiano Garzanti.
reen al la indekspaĝo

18a Majo, 2007.

La sola blogo pli obskura ol la mia: germana blogo skribata tute en morskodo.

* * *

ĈU PROFITI DE LA NAIVO DE ALIULOJ? (vidu antaŭhieraŭ) Nu, estas ekstremoj. Jen kio okazis iom post la Renovigo de la Monarĥio en Anglio en la 17a jarcento sub Karlo II. Estis ĝis tiam tre malmultaj katolikoj en Anglio; sed tiam, kiel eĉ dum mia vivo, protestantoj kapablis kredi la plej bizarajn karakterojn de katolikoj. Ne nur tio; la reĝo pli-malpli sekrete estis katoliko, kaj lia filo malkaŝe konvertiĝis al tiu fido; kaj estis vasta — kvankam tute neracia — timo ke katolika Francio invados Anglion, restarigos la malnovan eklezion, kaj masakros la protestantojn. Iu entreprenemulo profitis la naivon: li inventis enpoŝigeblan sindefendilon, la t. n. "protestantan draŝilon", kiu konsistis el vipeto kun peco da plumbo ĉe la pinto, per kiu supozeble oni povos forpeli atakojn, kiam okazos la invado. Tiu fripono sukcesis vendi tiom da tiuj vipoj, ke li fariĝis riĉega. Do klara ekspluatado.

Aliflanke estas disputeble, ĉu eĉ eblas mem bone vivi sen ĝis iu grado profiti la naivon de aliuloj. Mémoires de la vie privée de Benjamin Franklin, la aŭtobiografio de la usona grandulo, kiu publikiĝis en Parizo en 1791, montras (aparte se oni legas "inter la linioj") kiel Franklin eksukcesis precipe pro la naivo de siaj kuntempanoj. Schopenhauer legis tiun aŭtobiografion kaj aprobis; kaj mi vole-nevole faris same. Simple estas en la mondo tro da valoraĵoj, kiujn la plimulto ne volas, por ne profiti ilin.

La ŝlosilaj vortoj estas "ne volas". Malkiel la ĉarlatano kiu vendis milojn da "protestantaj draŝiloj", malnaivulo ne forprenas ion de naivuloj nur per sia malnaivo. Kaj se oni eĉ proponas klarigojn kaj senmitigojn al aliuloj, kaj tiuj ne volas la klarigojn kaj la senmitigojn, kion fari? Ŝajnas al mi, ke aplikeblas la devizo de hispanlingva blogo, kiun mi de tempo al tempo vizitas: Tengo dos ojos, ellos me acusan de explotador. Finfine, ne kulpigu min, sinjoro, se mi havas okulojn. Mi serĉis la dokumentojn de UEA, kaj trovis nenion pri Fina Venko, nek eĉ pri iu specifa grandskala kampajno. La libro de Sikosek/van Dijk ricevis nur pozitivajn recenzojn (laŭ mia scio) kaj trairis du eldonojn. Se restas naivo, do pro kies kulpo?

reen al la indekspaĝo

17a Majo, 2007.

ESTAS TALMUDISTA TRADICIO, ke por ĉiu interteksta konflikto estas tria teksto, kiu solvas la konflikton: teksto klarigas tekston. La beletro simile interpretas sin mem;* ju pli oni legas, des pli oni trovas tion vera. Ekzemple kiu homo ne iam dum sia vivo revis pri rimedo haltigi tempon? Kaj la tempo starigas konflikton. Laŭ Platono, Heraklito fame asertis ke "ĉio ŝanĝiĝas; nenio restas", kaj la moderna scienco certe ne disputas tion. Aliflanke tempo kiel fluado — tempo kiel ĝin spertas vivestaĵoj — ne rolas en la moderna fiziko kaj iuj fizikistoj eĉ pretas malferme nei la realon de la tempo: ĝi estu nur iluzio. Tiuj estu niaj du tekstoj: nur ŝanĝiĝado realas (i); tempo ne ekzistas en la realo (ii).

Tiam ni venas al verso en fama poemo de William Butler Yeats, Byzantium [Bizanco], en kiu la belartoj estas "vivo-en-morto kaj morto-en-vivo". Stranga verso! Kiel la belartoj estu vivo-en-morto kaj morto-en-vivo? Tiu teksto ne solvas la problemon, sed mem estas problema teksto. Sed tiam ni venas al la romano Der Nachsommer de Adalbert Stifter: frue en ĉapitro 1 ni trovas:

Resto dum moviĝado; tio estas la postulo de ajna artverko.

Kio estas morto, se ne resto? Kio estas vivo, se ne ŝanĝiĝado? Jen do la solvo: artformo estas precize tio, kio restigas moviĝadon. La pentrarto kaj la skulptado plej evidente montras tion, sed laŭ mi pli interesas du artoj, poezio kaj muziko, kiuj mem uzas tempon en speciala maniero por fari la samon. La rolo de la morto (la unusola vera resto) en la klarigo respondas al la ĉiama emfazo pri vivo kaj morto en la belartoj; tio estas longa kaj subtila temo, sed sen morto ne estus vivo.

Ni studu do la "Talmudon de la vivo" (beletron) kaj ni trovos tion, kion ni serĉas. (Ke ne ĉiuj serĉas la samajn aferojn ne necesas diri.)

Eblas legi pri lastatempa fizikista pensado pri la tempo en la scienca revuo Discover, Junio 2007, pĝ. 78-83.

* Samteme vidu 1an decembro 2006
reen al la indekspaĝo

16a Majo, 2007.

JAM LONGE MI SCIIS, ke la fundamenta strukturo de kredgrupoj devus esti diskutata inter E-istoj, sed mi ne volis tuŝi tiel delikatan temon, estante pli-malpli eksterulo (mi ne membras, ekzemple, en iu E-organizaĵo). Sed verŝajne neniam estos okazo pli taŭga ol nun. Probal Dasgupta, la unusola kandidato por la prezidanteco de UEA, mem levis la temon, vole-nevole, en intervjuo publikigita de La Ondo de Esperanto (Majo, 2007). Mi atentigas specife pri parto de lia respondo al demando pri lia programo:

"Mi volas kunkonstrui movadon, kie la tradiciaj membroj, kroĉitaj al eventuale ne tre ĝisdataj ideoj pri Esperanto kaj pri la* funkciado, ne sentos sin ekskluzivataj."

Laŭ mia (certe ne tre profunda) konstato, la fundamenta problemo de ajnspeca kredgrupo — ĉu eklezio, politika sekto, socia reform-movado, kia ajn — estas ke la periferio de malnaivuloj dependas kaj profitas de interna kerno de "veraj kredantoj". Tio levas la etikan demandon, ĉu oni profitu la naivon de aliuloj? En Esperantujo ne povus ekzisti raŭmistoj/vivtenistoj sen generacioj da finvenkistoj, kiuj daŭrigis kaj donis vivsangon al la movado ekde la komenco. Kaj same nuntempe, certe ne povus esti organizaĵo kiel UEA, en kiu membras ankaŭ malnaivaj E-istoj, se ne estus relative granda bazo de naivaj E-istoj, kiuj vere taksas nian lingveton serioza alternativo al la monda hegemonio de la angla.

Eblas misgvidi homojn ne nur rekte per misinformado, sed ankaŭ per retenado de korekta informo. Kiaj ajn estu la kritikendaj facetoj de la perfida kaj kornkapa Civito, almenaŭ ĝi ne suferas pro la strukturo de mia diagramo.

Se oni legas la tutan intervjuon kun d-ro Dasgupta, oni (kiel kutime ĉe politikaj intervjuoj) ne trovas tre specifajn farotajn paŝojn. Mian personan respondon al la etika demando mi donos poste, sed eble ankaŭ aliuloj volus komenti.

* 'ties'?
reen al la indekspaĝo

15a Majo, 2007.

NULSUMA PENSADO. Nulsuma aranĝo estas aranĝo, laŭ kiu se unu partoprenanto havas ion, ni nomu ĝin X, aliaj partoprenantoj malhavas X. Kaj se X estas kvanto, ju pli da X unu partoprenanto gajnas, des pli perdas da X la aliaj. La termino 'nulsuma' devenas de tio, ke se oni subtrahas ĉies perdojn de ĉies gajnoj, la sumo estas nulo. Ekzemploj de nulsumaj ludoj estas ŝako kaj goo: ne eblas, ke ambaŭ ludantoj venku. Ekzemplo de nenulsuma ludo estas pokero: Vi ne nepre perdas ion se mi gajnas ion (ni ignoras la interesojn de la kazino, ktp.)

Ni turnu nin al ekonomiaj ekzemploj. Se ni vivas sur izolita insulo, kie haveblas nur fiksita kvanto da manĝaĵo, mia gajno estas Via perdo: mi ne povas havi manĝaĵon alie ol per forpreni ĝin de Vi, kaj inverse. Tio estas nulsuma situacio. Sed se mi loĝas sur insulo, kiu produktas pli da bananoj ol ĝi povas manĝi, kaj Vi loĝas sur alia insulo, kiu produktas pli da pomoj ol ĝi povas manĝi, kaj ni interŝanĝas fruktojn, ni ambaŭ gajnas. Tio estas nenulsuma situacio.

En la reala vivo, aparte nuntempe, la tergloba ekonomio tre kompleksas, kaj estas kaj nulsumaj kaj nenulsumaj situacioj.* Sed mia tezo (naiva jes, ĉar mi, kiel ofte dirite, ne komprenas la ekonomikon) estas, ke kvankam oni akceptas almenaŭ teorie la ekziston de nenulsumaj ekonomiaj situacioj, oni kondutas tamen kvazaŭ ĉio estus nulsuma. Tial oni forte emas kulpigi la riĉulojn de la mondo pro la malriĉo de la senhavuloj — kaj ofte ja sukcesas hontigi ilin, aŭ ili sin mem. Sed en la mondo, kia ĝi estas, mia eventuala mizero plej ofte tute ne forigus Vian povrecon, nek la Via mian.

Kial mi diskutas la tezon? Ĉar ĝi estas la unusola klarigo, kiun mi povas trovi, por la nocio ke materia egaleco en si mem estas valoro.** Al mi ŝajnas, ke oni konfuziĝas inter nura envio kaj maljusteco. Se mi havas sufiĉon, estas tute negrave ke aliuloj havas pli, eĉ se la situacio estas nulsuma. Kaj temante pri valoroj — teorie ĉiu komerca interŝanĝo estas nenulsuma, se ĉiuj partoprenantoj agas racie, ĉar ĉiu partoprenanto devas konsideri la ricevotajn varojn almenaŭ ete pli valoraj, ol la varoj donotaj; alie tute ne estus interŝanĝo. Kiel ni bone scias, amase homoj malofte agadas racie; sed se tio estas la problemo, ni agnosku ke tio estas la problemo, kaj ne io alia.

Fine, alia faceto de la temo: oni raportis lastatempe per sistema esploro, ke en Ĉinio nun samtempe kreskas enspeza neegaleco kaj malkreskas povreco. En kies valorsistemo oni rajtas abomeni la duan je la kosto de la unua?

Miaj ekzemploj venas de vikipedioj, do estas demokratie kaj senelitisme disvolvitaj, do akceptindaj :)

* Oni tamen devas speciale argumenti por la nulsumaj, surbaze de varoj, kiuj estas en si mem malabundaj kaj dezirataj. Ekzemple ne estas sufiĉe da oro en la mondo ke ĉiu havu egalan kvanton; se ĉiuj volas oron, do jen nulsuma situacio. Sed se mi ne volas oron...

** Rimarku, ke mi diras "egaleco en si mem" — materia egaleco kiel idealo. Povas esti multaj eksteraj kialoj preferi egalecon ol neegalecon. Ekzemple la psikologia faktoro (senartifike dirite, envio).
reen al la indekspaĝo

14a Majo, 2007.

LEGADO.

Mi pasigis multajn agrablajn horojn ĉe la retejo Cosmic Evolution, restudante iom la elementajn konceptojn de la fiziko, kaj notante la multajn nebulajn facetojn de nia kosmo. Vere ĉiuflanke estas misteroj: antimaterio, malhela materio, malhela energio, kvazaroj, nigraj truoj, sunaj neŭtrinoj, la formado de galaksioj, la serĉo al unuiĝinta teorio. Kvankam ni staras ĉe la fino de periodo de ĉiam pli rapida malkovrado, mi sentas min kvazaŭ ĉio nur ĵus komenciĝis. Ankaŭ mi komencis studi sisteme la Elementoj de Eŭklido ĉe alia retejo; hazarde mi jam havas la du volumojn. (Eŭklido surprize ofte fuŝis: neglektis difinojn, pruvoj ne funkcias, ktp. — fuŝulo konsolas fuŝulon!)

Pri E-a literaturo — mi konfesu, ke mi provis legi Pro Iŝtar de Heinrich Luyken, kaj faris sinceran penon, sed ne povis interesiĝi. Mi nun atingis la etapon, kie mi jam ne kontentas pri senkostaj legaĵoj kaj devos aĉeti pliajn E-librojn. Mi planas (sed eble neniam finos) komparon inter La infana raso de Auld, kaj The Testament of Beauty (1929) [la testamento de beleco] de angla poeto Robert Bridges. Mi suspektas similecon; fakte estus preskaŭ mirakle, se ne estus simileco.

Kaj — antaŭ longe mi komencis legi Faust de Goeto. Sed maljunaj homoj devas esti realismaj: mi neniam finos ĝin, se mi insistos legi ĝin en la germana. Mi do komencis legi la tradukon (kun ja pli da notoj ol teksto!) de Walter Arndt. Tiu legado eble servos kiel balzamo post mia priokupo pri la kosmologiaj misteroj, ĉar D-ro Faŭsto tragedie ne kontentiĝis per tio, kion li povis scii. Kaj mi estas en la mezo de Der Nachsommer* de Adalbert Stifter, ankaŭ en angla traduko; tiu estas stranga romano, eble la plej stranga, kiun mi iam legis; sed ĝi iel ensorbas la atenton. (Niĉeo laŭdis ĝin; tamen mi legas ĝin...)

Kaj multe da poezio de la irlanda poeto Yeats [jejc]; kaj plie la filozofon George Santayana. Mi serĉis "iuspecan modernan platoniston" — li jam estis sub mia nazo. Ĉu mi forgesis ion? Nu ja, mi ne menciu ĉion.

* Kiel E-igi? Mi tute ne scias. Periodo de somereca vetero post la efektiva somero, ne nepre rilata al specifa jarparto nek specifa sanktula festo. Angle Indian summer.
reen al la indekspaĝo

13a Majo, 2007.

Mia rimarko pri Waringhien en la hieraŭa blogero estis ironia; 'ciro' estas fundamenta vorto kaj ne eblas kulpigi na Waringhien. Kalocsay demonstris en 1925 ke Zamenhof mem ankaŭ nefundamente uzadis multajn "nenecesajn" nelogismojn. Vidu la leteron de "Kopar" ĉe http://www.tekstoj.nl/lm/lm25-4/leterkesto.html. Ĉiam mi sentis, ke kiel inter katolikoj estas tiuj "pli katolikaj ol la papo" ankaŭ inter ni estas tiuj "pli E-istaj ol Zamenhof".

* * *

SARKOZY KAJ AĜ-DEMOGRAFIO. La 11an de februaro, 2005, mi aludis la eblecon de sufiĉe vasta kaj influa percepto, ke Dekstro kaj Maldekstro en nuna Okcidento interŝanĝis rolojn — percepto ke la nuna Maldekstro timas la estontecon kaj daŭrigas la penskutimojn de la pasinteco, dum la nuna Dekstro proponas esperon pri fundamenta aliiĝado. Temas kompreneble pri perceptado, ne pri vero; sed ŝajne pli kaj pli gravas perceptado.

Je mia surprizo, ĵurnalisto John Ward Anderson, skribante en The Washington Post, Demokrat-inklina gazeto, diris pli-malpli la samon,* kaj kredeble se mi legus pli, mi trovus plian tian spekulativon, ke baloto por Sarkozy estis por la francoj esence baloto por ŝanĝiĝo, dum baloto por Royal estis voĉdono por sameco. Se tio pravas, des pli malutilas la tradicia politika terminaro, kiel ofte dirite ĉi-bloge kaj aliloke.

Du subtemoj ne aperis en la diskutoj kaj analizoj, kiujn mi legis pri la francia elekto. Unu estis tio ke la francia elekto estis plua paŝo en tendenco videbla jam interalie en Kanado, Svedio, Germanio, Aŭstralio (ĉu nun eblas aldoni Serbion? tro baldaŭ por diri): laŭgrada sinturnado for de la tradicia Maldekstro. La dua — kiu rilatas al la unua — estis la aĝ-demografio: la multaj francoj pli ol 68-jaraĝaj voĉdonis precipe por Sarkozy, kaj kiel ni ĉiuj scias, Eŭropo fariĝas daŭre pli maljuna. Estos interese, se dum la mezuma aĝo daŭre kreskos pro nesufiĉa naskado, "konservemuloj" pli kaj pli regos en Okcidento, sed en "progresemaj" — aŭ almenaŭ malnostalgiaj — direktoj.

* Artikolo represita en The Denver Post la 7an majo.
reen al la indekspaĝo

12a Majo, 2007.

Resaluton! Rehejmiĝante antaŭ nur kelkaj tagoj, ni devis prizorgi la gazonojn kaj sekigi la kelon post dumfora pluvego.

Tragike, nur kelktage post mia mencio (27 Aprilo) ke danĝeras en Kansaso nur fulmotondroj kaj ciklonoj, ciklono (4 Majo) preskaŭ tute detruis la vilaĝon Greensburg — sed 431 km sudokcidentan de ni. Mortis 10 homoj, multjara rekordo.

(La foto montras antaŭan simile grandan alilokan. Ŝajne Greensburg eĉ ne havas gazeton.)

* * *

Skribis Bertilo Wennergren pri 'cirkonferenc-' kaj 'periferi-' (vidu la 29an aprilo 2007):

Kara Ken,
> Supozeble neniu parolas pri 'cirkonferencaj trafiko, intereso, kontaktoj'.
Certe ne.
> Sekve, la vorto 'periferia' (kiel miloj aliaj kompreneble) havas signifon preter siaj elementoj.
> Aŭ tio, aŭ ni forlasu la sinonimecon de la radikoj 'cirkonferenc-' kaj 'periferi-'.
Al mi ŝajnas, ke la dua vojo estas la ĝusta. Laŭ mi PIV malpravas, kiam ĝi egaligas "cirkonferenco" kaj "periferio".
Kredeble oni devas tiujn vortojn difini proksimume jene:
"cirkonferenc/o". 1. Rando de dudimensia geometria figuro precipe tiu de kurba figuro (cirklo, elipso...). 2. Longo de cirkonferenco 1.
"periferi/o". 1. Rando de dudimensia geometria figuro. 2. Rando aŭ randa parto de tereno, regiono aŭ simile. "periferi/a". 1. Rilata al periferio. 2. Okazanta ĉe aŭ en periferio 2.
Oni komparu kun "perimetro":
"perimetr/o". Longo de periferio 1.
Mi tamen ne estas matematikisto, nek geometriisto, kaj tial oni ne tro fidu la detalojn de tiuj miaj rapidaj difinoprovoj. Mi aparte hezitas pri "cirkonferenco" 1. Ŝajnas, ke la Angla vorto circumference havas nur la signifon de mia "cirkonferenco" 2.
Plej gravas, ke laŭ mi "cirkonferenco" tute ne havas la signifon de "periferio" 2, sur kiu plej ofte baziĝas la A-formo "periferia".
Se miaj difinoj pravas, la vorto "periferia" ne estas (same klara ekzemplo de) vorto, kiu havas "signifon preter siaj elementoj". Sed sendube ekzistas multaj aliaj ekzemploj de tiu fenomeno.
Amike,
-- Bertilo Wennergren (http://bertilow.com)

Vi pravas; mi pretervidis ke ne nur la adjektivo sed ankaŭ la substantivo kaj la adverbo uziĝas ĝenerale, ekz. "Li vivis sur la periferio (*cirkonferenco) de sia kulturo"; "Tiu frakcio aktivadas nur periferie (*cirkonference) en la organizaĵo"; k.s. Rimarku, ke eĉ se ni decidus, ke la ĝenerala (ne strikte geometria) senco ŝuldiĝas al metaforeco, ni tamen devus klarigi, kial nur 'periferi-' kaj ne 'cirkonferenc-' metafore uziĝas. Kompreneble la problemo en nia lingvo specialas pro nia emo konkretigi (provi sendepende difini) radikojn.

Alilingvaj vortaroj traktas la paron kun diversaj gradoj de fajneco. Malgraŭ tiu diverseco inter vortaroj, la angla ne restriktas la signifon de circumference al nur la longo de periferio. Ekzemple Cambridge Advanced Learner's Dictionary difinas:

"circumference" 2: the outside edge of an area of any size or shape [la ekstera rando de areo de ajna grandeco aŭ formo]

Tiel eblas to locate a point on the circumference [loki punkton sur la cirkonferenco] ktp.

Ebla harfendo pri viaj difinoj estas ke ankaŭ sfero, cilindro k.s. havas cirkonferencon.

* * *

Walter Klag (Vieno), kiu, kiel mi, verkas humuraĵojn, rimarkis samteme ke "CIRKONFERENCO estas kunveno de ŝmiraĵo" — lernigante al mi novan vorton, 'ciro', de la franca cirage (aĥ, tiu Waringhien....) — ledkremo.

* * *

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.