Sendu al mi komentojn

31a Majo, 2008.

VORTOSORTOJ, 35. ENTUZIASMO. Samkiel la vorto "demokratio", "entuziasmo" ne ĉiam estis pozitiva termino. Monsinjoro Ronald Knox, la fama angla defendanto de la rom-katolikismo (1888-1957), verkis tutan polemikan libron kontraŭ la "entuziasmo", kiu, laŭ li, helpis vivtenigi la protestantismon en la moderna mondo, malgraŭ ties nekredebla dissektiĝemo (Enthusiasm, 1950, Clarendon Press).

La vorto venas de la helena enthousiasmós, bazita sur éntheos, la stato esti posedata de dio, sperti specialan inspiriĝon. En la 18a jarcento enthusiasm en la angla ankoraŭ iom retenis sian originan signifon: "sendirekta, ekstravaganca religia fervoro". Kompreneble, nuntempe ĝi signifas simple grandan fervoron, kaj havas neŭtralan aŭ, eble pli ofte, pozitivan sencon.

Negativaj vortoj ofte iĝas pozitivsencaj laŭ la jaroj. Estas konjekto, ke 'brava' devenas de malnovitala braido, brado "sovaĝa, barbara" — senco, kiun tiu vorto laŭdire ankoraŭ povas havi en la hispana kaj portugala. La inverso ankaŭ okazas: la nuntempe tre negativa 'bigoto' ŝajne havas tre misterajn originojn, ne nepre negativajn: ligo kun la hispana bigote 'lipharoj', estas suspektata sed ne pruvita. Sed eblas ankaŭ, ke ĝi iam estis simple familinomo, aŭ eĉ varianto de 'Visigoto'. Sed neniu vere scias. La leciono por ni estas: vortoj estas nur hazarda trinkmono; gravas la ideoj.

reen al la indekspaĝo

30a Majo, 2008.

AL GEORGE ELIOT (MARY ANN EVANS, 1819-1880)
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
En Gan Eden, antaŭ la dismalsamiĝo de la sezonoj,
kiam la persiko kaj la persik-floro samtempe surarbis,
kiam la infano promesis iam kisi la infaninon kaj tion faris
kiam alvenis la plenkreskiĝo kiel plenumiĝo kaj ne kiel nun,
tiam ne brovis super la mondo la sama mistero kiel nun.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Sed devis fermiĝi la oraj pordegoj, anĝeloj konservu la memoron;
kaj nun estas puzloj kaj enigmoj pli hantaj kiam ni ilin ignoras
ol kiam ni lasas ilin kostigi la senkostan aeron de la vivo,
kaj interplekti la varpon kaj vefton de la plej simplaj aferoj,
kiel ekzemple nia stranga amo.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Kiam la ĉevaloj tiris vin en via kaleŝo mi ne estis tie;
sed dum vi pensis kaj plugis mi estis en via suspiro kaj spiro
kiel la roso sur estonta matena greso fariĝas unua floko da iama neĝo.
Simple dankon, Mary Ann Evans, ke vi donis al mi vin; vi tion ne devis;
mi salutas vin el tie, kie ne estas pordegoj, nek pordoj, — sed oro nur.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM
reen al la indekspaĝo

29a Majo, 2008.

Mi nun pristudas la verkon de Helmut Velger, Kontribuoj al la norma esperantologio, jurisman modelon por la rolo de la Fundamento kaj aliaj aŭtoritatoj en la esperantologio.

Du antaŭjuĝojn miajn mi devos superi:

(i) Neagnoskata principo pri juro, kiun mi lernis fakte de profesoro pri juro: se la reguloj apogas Vin, insistu je la graveco de la reguloj. Se la reguloj malapogas Vin, tiam la reguloj estu nur rekomendoj, kiuj devas esti flekseble interpretataj...

(ii) La gramatiko de Esperanto estas ne simple subtila, sed nekompleta. Nekompleta objekto malobeas la logikleĝon principium tertii exclusi: "p v ~ p". Ĝi permesas antinomiojn. En la juro nekompleteco ne gravas, ĉar neniam necesas kontempli la tutan leĝaron samtempe. Lingvo aliflanke estas imanenta sistemo de kontrastoj.

Antaŭen kaj supren!

reen al la indekspaĝo

28a Majo, 2008.

VORTOSORTOJ, 34. GLAMURO. Longe min interesis tiu vorto, sed esperante ĝi ne aperas laŭ mia scio en eĉ neologismemaj E-vortaroj. Tamen en Beletra Almanako 2 (pĝ. 20) ĝi aperas kun jena gloso:

glamura: pompe fascina, brile rava

La fonto estas la angla (brit. glamour, uson. glamor). Ĝi uziĝas alilingve kiel fremdvorto, krom eble en la hispana, kie ĝi troviĝas en vortaroj kun la prononco ['glamur].

Strange, ekzistas historia ligo inter "glamuro" kaj "gramatiko". La sonoj [r] kaj [l] ofte interŝanĝiĝas dum la eŭropa lingva historio. Glamour fakte estas skotgaela, kaj signifis/as 'gramatiko'! Kaj 'gramatiko' kaj 'glamuro' do devenas de la helena grammata 'skribitaj literoj'. Malnova signifo estis 'magio, mistereco'. En analfabetaj socioj tiu, kiu povas skribi, havas misteran potencon en la okuloj de la amasoj.

Sekve en malnovaj libroj, la vorto glamour ankoraŭ havas sencon de ne nur beleco (kutime virina beleco), sed ankaŭ mistereco. 'Glamura' en BA2 troviĝas en poemo de Benoît Philippe, "Lingvomorto", en kiu (nekomprenata) lingvo estas 'glamura'.

reen al la indekspaĝo

27a Majo, 2008.

Philip Brewer donis al mi permeson kopii la jenan anekdoton, kiu tre amuzis min la tutan semajnon:

LA PRAKTIKA VIDPUNKTO

Idisto kaj volapukisto vojaĝas piede tra la dezerto. Je krepusko, ili starigas la tendon, kuiris kaj manĝs rizon kaj fabojn, kaj lacaj post longa tago, ili ekdormas.

Dum la nokto, la volapukisto vekas la idiston kaj diras, "Rigardu supren. Kion vi vidas?"

La idisto diras, "Stelojn. Milionojn kaj milionojn da steloj."

"Jes," diras la volapukisto. "Kaj kion tio signifas por vi?"

La idisto pensas dum momentoj, kaj tiam diras, "Kosmologie, ke la universo estas vastega. Teologie, ke ni estas nur unu eteta ero el kreaĵo de Dio. Kronologie, ke estas proksimume 3:15 atm. Meteorologie, ke ni ĝuos bonan veteron dum nia venonta vojaĝo ĉi-tage. Kial? Kion tio signifas por vi?"

"Ke vi estas idioto! diris la volapukisto. "Iu ŝtelis nian tendon!"

Kompreneble, ne devus temi pri idisto kaj volapukisto; iu ajn du uloj servus.

reen al la indekspaĝo

26a Majo, 2008.

Je la tempo de la hodiaŭa alŝuto mi sekvas per NASA-televido kun granda intereso la surmarsiĝon de la spacveturilo Phoenix. Se ĉio bone funkcios, ni eble baldaŭ scios, ĉu estas evidento por iama vivo sur marso.

* * *

DU LIBROJ alvenis hieraŭ, la dua Beletra Almanako, kaj poemaro de Adam Kirsch, nuntempa usona poeto pri kiu mi (kontraŭkutime) interesiĝis (temas pri lia plej nova libro, Invasions).

• En BA2 mi legis unue la eseon de Trevor Steele. Ĝi pensigas refoje pri la projekciado de nuntempaj valoroj en la foran pasintecon.* Supozeble tio ne nocas, se oni konscias (kiel Steele), kion oni faras. Usona verkistino kun la nomo Jean Auel projekciis nuntempajn valorojn en la homan prahistorion (ŝajne kun granda mona sukceso); kaj la spac-opero "Star Trek", kiun mi fakte tre ŝatis, ne ignoreble projekciis nuntempajn valorojn en la foran estontecon kaj en la eksteran spacon!

Sed pri la pasinteco mi opinias jene: por mi pli gravas ne la historia Jesuo, la historia Sokrato, la historia Sapfo, ktp. Por mi gravas, samkiel por la antikvuloj mem, la simbola valoro de tiuj personoj. Ne estas multe da diferenco inter reala persono vidata tra disfokusaj okulvitroj de fragmenta historio, kaj tute imagata persono. Kaj plej gravas laŭ mi la imagipovo.

• Pri Adam Kirsch, miksaj sentoj. La poemoj estas zorge konstruitaj; kaj li utiligas tradiciajn formojn. Kaj ni iom intersimilas; ekzemple mi iam primokis la framasonojn ("Princo de la Tabernaklo" povas esti nura taksiŝoforo)**; ankaŭ Kirsch primokas la framasonojn: en "The Masonic Temple" li rakontas, ke viro trapasas la inician ceremonion, deprenas la okulbandaĝon, kaj ĉagrene vidas ke inter la adeptoj estas tiu viro, kiu fripone vendis al li lian aŭton. Perfekte!

Aliflanke la poemoj de Kirsch plenplenas je strikte nuntempaj aludoj, kiuj post kelkaj jardekoj apenaŭ rekoneblos (Miami Beach, Social Security, mini-jupes, popularaj libroj kaj TV-steluloj kaj ŝlagroj...). Ĉu vere niaj poetoj tute rezignis pri verkado "por ĉiam"? Eble. Laŭ mi tio estas speco de suicido: la iluzio de eterneco estas nepraĵo.

* Jen freŝa ekzemplo de la nuntempa pelmelo pri kristanaj originoj.
** 3a Oktobro, 2003. Temas pri la nuntempaj framasonoj.
reen al la indekspaĝo

25a Majo, 2008.

Walter Klag en Vieno publikigis trilingve kaj broŝurforme Die Endeckung von Amerika, amuzan rakonton en la stiria dialekto de Peter Rosegger. Mi tradukis ĝin en la anglan por la publikaĵo. Jen la E-a versio, por Via edifado:

Peter Rosegger

LA TROVO DE AMERIKO

Iam estis viro, kiu povis starigi ovon. Li nomiĝis Kolumbo. Iam la reĝo de Hispanio diris al tiu: "Kolumbo," li diris, "Ĉu vi bonvole volus trovi Amerikon?"
"Ho jes", diras la Kolumbo, "tion fari mi ŝatus. Mi ja estas la Kolumbo!"
"Bone," diris la reĝo. "Mi donas al vi ŝipon, sursidu kaj ekvojaĝu!"

Nu bone! La Kolumbo sursidas, kelkaj aliaj ankaŭ sidiĝas ĉe li kaj ili ekvojaĝas.

Post kelktri tagoj la stiristo venas de la pruo en la ĉambreton al Kolumbo kaj diras: "Kolumbo, mi vidis ankoraŭ nenion, neniun teron, ne!" "Ankaŭ la ovo ne jam staras," diras la Kolumbo, "ni plu veturu!"

La kvaran tagon venas li, la stiristo, denove de la pruo, li rapide kuras en la ĉambreton al Kolumbo:
"He, Kolumbo, mi ne jam vidas neniun teron, ne!"
"Ankaŭ la ovo ne jam staras," diras Kolumbo, "ni pluveturu!"

Kaj tiel ili daŭrigas kelkdek tagojn.
Surprizite venas la stiristo al Kolumbo:
"Kolumbo, mi vidas teron!"
"Ĉu mi ne ĉiam diris tion?" diris la Kolumbo, "ankaŭ mia ovo staras."

Kiam ili poste veturas al al tero, jen kuras tien kaj reen sur la firma grundo nigraj viroj.
"Bonan matenon!" diras la Kolumbo, "Permesu al mi demandi: Ĉu tio estas Ameriko?"
"Jes certe", diras la nigruloj.
"Kaj vi estas la negroj?"
"Jes certe", ili diras, "tiuj ni estas, kaj vi sendube estas la Kolumbo."
"Estas vero!", diras la Kolumbo.
"Damne, amikoj!", krias la nigruloj, "Ni estas trovitaj!"
Tradukita de la stiria de Walter Klag patro
Eldonejo kaj presejo Klag
Vieno 2007
reen al la indekspaĝo

24a Majo, 2008.

ĈE LA MONUMENTO "MAIDEN CASTLE"
Ne paĝo, ne eĉ ŝtono konservas ilian famon,
sed grestiga ros' kaj ĉiu frond' de musko,
argilo, el kiu ili iam faris vazojn;
jarmilaj jaroj forportis iliajn farojn.
Multajn fojojn rigardis reĝo aŭ iu estro
trans ĉi tiu sama kampo al l' antikva vojo,
antikva tiam eĉ, perdita en ties nuno
kaj plej perdita en la nia, gvidanta al la maro.
Multaj ĉi teraj blokoj iam estis bastiono
kontraŭ violento kaj vetero kaj senrimorse
pluvantaj sagoj kaj tamtamaj el la lun' radioj
falantaj, falantaj, ĝis la maten'.
Ho Mai-Dun majstra, ĉu templo vi, aŭ tercikatro?
Laŭ mi l' infano de la raso, kaj la granda patro.
— KM
reen al la indekspaĝo

23a Majo, 2008.

* * *

DMITRI BREĈALOV, mi ne povas ne mencii, havas tute novan fotoblogon Ora Mezo (ĉio en unu loko!) kaj ĝi estas simple rave bela. Li estas la fotisto, kiu mi ŝatus esti, se mi estus fotisto.

* * *

LA "100 PLEJ ENLOĜINDAJ URBOJ EN USONO" kompiliĝis, kaj unu estas Olathe, Kansaso, nur 20 mejlojn (32 km) de mi. Je mia surprizo, unu el la kialoj estis, ke Olathe plej rapide kreskas inter Kansasaj urboj. Du pensojn mi havas pri tio: (i) nur frenezulo preferus loĝi en rapide kreskanta urbo, kaj (ii) eblas en Kansaso esti la plej rapide kreskanta urbo se nur 10 homoj jare ekloĝas tie (nu jes, mi troigas iomete).

Sed ja Olathe estas impone progresa. Jam ne oni rikanas pri ĝi kiel en la jaro, kiam soveta futbalteamo vizitis Laŭrencon, kaj la universitatanoj blagadis, ke eble la tuta teamo dizerte fuĝos en Olathe!

Laŭdire la nomo, "Olathe" ([o'lejθa]), signifas "bela" en unu el la Algonkinaj lingvoj (la ŝaŭnia). Sed eble ĝi fakte signifas: "Pardonu; mia lingvo ne havas adjektivojn"... (ĉar ja tiuj lingvoj malhavas ilin).

reen al la indekspaĝo

22a Majo, 2008.

HERMETIKA VIDPUNKTO. En la 19a jarcento, virinoj paradokse estis samtempe adorataj kaj malestimataj. Dum salonaj vizitoj la amindumanto preferis sidi aŭ iomete super, aŭ iomete sub, sia amatino (prefere ol samnivele). George Eliot, rimarkante tion, iam skribis,* ke "metafizike" la du samas, super kaj sub. Kion ŝi volis diri? Ŝi fakte celis la hermetikan tradicion, kie troviĝas en eminenta loko la slogano "kiel supre, tiel sube". Supozeble tio estis la ŝlosilo de ĉia magio: makrokosmo = mikrokosmo. La moderna fiziko ĝiskuris la priokupojn de la magiistoj, sed trovis, ke makrokosmo fakte NE egalas al mikrokosmo. Sed la eraro de la magiistoj estis nur, ke ili ne kontentis resti ĉe homaj aferoj.

Kiu superas? Ĉu la rapidemulo, kiu supraĵe vidas multajn lokojn, aŭ la zorgemulo, kiu vidas kelkajn lokojn profunde? Ĉu la riĉulo, kiu devas sian tutan vivon sklaviĝi al sia mono, aŭ la malriĉulo, kiu kapablas ĝui tion, kion li havas? Ĉu la potenculo, kiu devas ĉiam gardi sian dorson, aŭ la senpotenculo, kiu responsas pri nenio, do kapablas puran konsciencon? La mondo ĉiukaze elektas la unuan; la sanktulo ĉiam la duan; sed la saĝulo vidas nur falsan dikotomion.

En homaj aferoj, malmulte rolas geometrio. Ofte mi pensas mire pri tiu helena koncepto, stasis, kiu tiel oftas en la platonaj dialogoj: ĝi signifis "konflikto, malpaco" sed ankaŭ "senmoveco, ŝanĝrezistemo". Kiel eblas tio? Supozeble, kiam sociaj frakcioj obstinas (konflikto), regas ĝenerala paralizo (senmoveco). La usona termino estas gridlock**; mi ne konas pli bonan.

Sociaj maloj maldiskretas; io tia eble inspiris la dialektikon de la Hegelanoj.

* The Mill on the Floss, vi, 7
** festgefahrene Situation; embouteillage; embotellamiento... tamen la angla gridlock ne = bottleneck.
reen al la indekspaĝo

21a Majo, 2008.

LONGE MI KREDIS, ke bruloferado de infanoj fare de la Fenicoj (Kanaanoj), aparte la Kartaganoj, estis mito; ĉar preskaŭ ĉio, kion ni scias pri tiuj popoloj, verkiĝis de ties malamikoj; ankaŭ dubemigas tio, ke neniu fenica teksto mem mencias la kutimon, kaj ne ĉiuj antikvaj kronikistoj mencias ĝin (sed jes Plutarko kaj Tertuliano).

Sed elfosoj en la 70aj jaroj, samkiel tiuj de la 20aj jaroj, malkaŝis milojn da urnoj enhavantaj braĝajn ostojn kaj cindrojn de infanoj.* Kvankam fakuloj ankoraŭ pridisputas la aferon, mia nuna konkludo estas ke tre probable ne temas pri mito.

Ŝajne neniu epoko povas por ĉiam eskapi la enketojn de estontaj arkeologoj, kaj iliajn sekvojn, ĉu laŭdajn, ĉu kondamnajn.

* Robert G. Ballard, Mystery of the Ancient Seafarers, National Geographic, 2004, pĝ. 37. Lastatempa plena priskribo (kiun mi ne legis): Shelby Brown, Late Carthaginian child sacrifice and sacrificial monuments in their Mediterranean context, Sheffield Academic Press, 1991.
reen al la indekspaĝo

20a Majo, 2008.

ŜERCO DE LA JAR(MIL)O(J)

En eksdiktatura lando, fremda vizitanto surprizite vidas longan vicon da civitanoj, kiuj atendas vidi la tombon de la fifama antaŭa tutpotenculo. Demandas la vizitanto: "Kial tiom da homoj volas vidi la tombon de tia terura homo?" "Ĉar," diras la ĉiĉerono, "ili volas esti certaj, ke li estas morta."

(Dankon al P. J. O'Rourke, sed mi suspektas ankaŭ antikvan fonton)

* * *

JAM ALIAN FOJON pri personaj nomoj en E-o: mi pasigis horon retserĉante informon pri konata E-isto "Helmut Velger" nur por trovi, per subita inspiriĝo, ke la homo nomiĝas "Helmut Welger". Aj aj aj ...

reen al la indekspaĝo

19a Majo, 2008.

ĈU GRENO POR ILIA MUELILO? Je demandoj pri la granda nombro per capita de prizonuloj en Usono — laŭdire la plej granda inter progresintaj landoj — multaj usonanoj respondas: "Eble Usono simple kaptas siajn krimulojn." La implicaĵo kompreneble estas, ke aliaj progresintaj landoj tiurilate postrestas (ĉar ŝajne ja estas multe da krimo en nuntempaj socioj). Veran evidenton pri tio mi ne konas, sed hieraŭ en Aftenposten mi legis, ke en Norvegio en 2007 raportiĝis 11.033 ŝteloj, sed solviĝis nur 80. Hm... kiu scias? Ĉu eblas fidi Aftenposten? Eble ĝi tro dekstrismas.

La UN havebligas statistikon kun ligilo "International Crime Victim Survey" sed kompreneble — ĉar mi volas ĝin — la paĝo rifuzas malfermiĝi.

reen al la indekspaĝo

18a Majo, 2008.

Skribis Toño del Barrio pri unu el miaj "citaĵoj de la jaro" de la 15a de majo, nome "Scienco kaj racio tre gravas, sed scienco kaj racio ne vizitos vin en la hospitalo."

Kara Ken:
Kontraŭe al la komento de Greg Epstein, se iam mi estos en hospitalo, mi ja esperas ke scienco kaj racio, kaj ne religio, vizitos min. Kaj certe mi preferos la viziton de scienca doktoro ol tiu de kapelano. Eĉ por konsolo.
Amike,
Toño

Kiam mi estos en hospitalo, mi bonvenigos iun el la du, kondiĉe, ke ŝli estos deca homo, havos interesan temon por diskuti, kaj ne tro longe interrompos mian legadon.

reen al la indekspaĝo

17a Majo, 2008.

LA LOGIKA PROBLEMO NEI EKZISTON. Antaŭ kelka tempo mi rimarkis pri la "nova ateismo" ke estas probleme aserti la NEekziston de io. Jen logika klarigo, prezentata kiel deirpunkto (ĉar estas multaj analizoj). Ĝi rilatas ne nur al pretendoj pri Dio aŭ dioj, sed al neo de la ekzisto de io ajn.

Ne necesas (kaj vere ne eblas) adekvate difini ekziston. En la normala logiko tio ne gravas: oni manipulas konceptojn per iliaj interrilatoj, same kiel matematikistoj manipulas nombrojn, sen povi diri, precize kio estas nombro (aŭ alia matematika ento). Sed necesas klare pensi pri tio, kion signifas la propozicio (1), neo de la ekzisto de Z:

(1) ~ (∃x) (x = Z)

(1) signifas, ke Z estas malsama ol ĉio, kio ekzistas. Sed dum x estas variablo, Z estas nomo.

Ni supozu unue ke la signifo de nomo estas ties indikato, kaj ke Z fakte ne ekzistas. Tiam (1) estas aŭ falsa aŭ sensignifa, same kiel la fama ekzemplo de Russell "La nuna reĝo de Francio estas kalva". La problemo estas evidente, ke ne eblas indiki neekzistantan enton por predikati, ke ĝi ne ekzistas. Malpli formale: se io ja ne ekzistas, kiel oni scias, precize kian ekziston oni neas? Por elturniĝi el tiu problemo, ni supozu, ke la signifo de nomo ne estas ties indikato, sed ia propreco, kiel en (2):

(2) ~ (∃x) (Zx)

Nun ni transformis Z de nomo al predikato, kaj (2) asertas, ke nenio respondas al tiu predikato (havas la proprecon Z). Sed propreco nur povas esti signifa, se estas almenaŭ unu individuo, kiu havas tiun proprecon; kaj (2) neas, ke tia individuo ekzistas. Sekve validas ankaŭ pri (2), ke se ĝi estas vera, ĝi estas falsa aŭ sensignifa: ĝi mem neas tion, kion ĝi antaŭsupozas (t.e. neas, ke ekzistas la nomata propreco).

Rimarku ke la problemo estas nur, ke ni provas logike esprimi la neekziston de individuo aŭ propreco. Neo (3) ekzemple estas tute en ordo:

(3) ~ (∃x) (Gx & ~ Hx & (G = H))

(3) esprimas logikan neeblecon (la neeblecon, ke povas esti io, kio havas kaj malhavas samtempe la saman proprecon). Sekve la problemo ne estas nure logika neado, sed specife la neado de la ekzisto de individuo aŭ propreco.

Ankaŭ estas tute en ordo nei la ekziston de io kun difinita priskribo, kiel ekzemple en (4):

(4) ~ (∃x) (x havas karakterojn F...K)

kie "F...K" estas karakteroj efektive havataj de individuoj (do signifohavaj). Sed la problemo tiam estas — kiam temas pri dioj — ke ajna konceptebla ento, kiu meritas la nomon "dio", havas almenaŭ unu unikan karakteron — kio sendas nin reen al (2). La saman argumenton mi uzus pri iu alia filozofie interesa ento.

Fino. Sed verdire ne necesas la logika aliro; sufiĉas ordinara prudento. La universo estas tre granda afero! Iuj fizikistoj nun suspektas, ke la universo fakte senlimas, kaj eĉ disputas pri la maniero, laŭ kiu ĝi senlimas. En senlima universo, ĉio, kio logike eblas, ie/iam ekzistas. Alfronte do al universo neimageble grandega, kaj eble eĉ senlima — ni estu iomete humilaj pri niaj asertoj pri tio, kio ne ekzistas.

reen al la indekspaĝo

16a Majo, 2008.

POLIC-PROTOKOLO, 16.

En Krumhorn, Norda Dakoto, virino raportis al la polico, ke viro enrompis en ŝian garaĝon kaj ŝtelis ŝian sportaŭton. La polico facile kaptis lin kiam li revenis post dudek minutoj por demandi, kiel ŝalti la satelit-gvidadon.

* * *

Maljunulo en Polystyrene, Kalifornio, perdis sian poŝtelefonon. Li do alvokis sian telefonon per alia telefono, kaj viro respondis, dirante, ke li ja trovis la poŝtelefonon; sed li rifuzas redoni ĝin sen rekompenco. Li donis adreson de sia laborejo, kie oni "povas laŭ sia konveno lasi la monon". La polico iris al la laborejo kaj kaptis la profitavidulon.


reen al la indekspaĝo

15a Majo, 2008.

CITAĴOJ DE LA JARO (estis du egale meritaj; mi ne povis preferi unu ol la alia.)

• Koncerne la konsolan efikon de la religio: "Scienco kaj racio tre gravas," rimarkis Greg Epstein, humanisma kapelano de Harvard University, "sed scienco kaj racio ne vizitos vin en la hospitalo."

Hm, jes. Kiuj kolektas kaj konservas la fragmentojn, post kiam ĉiu nova sekulara kataklismo siavice frakasas la socion? La eklezioj — ĝis nun.

• Iris Murdoch: "La 19-jarcenta romano kapitulaciis al la konvencio; la moderna romano kapitulacias al la neŭrozo. La 19-jarcenta romano estas pli bona ol la 20-jarcenta romano, ĉar la konvencio malpli letalas el la du."* Pli-malpli mia sentimento.

* "The Sublime and the Good" (eseo en Chicago Review, 1959, ofte kaj multloke represita

* * *

LA PLEJ AMUZA SCIENC-PROJEKTO DE 2004 studis la naĝvojojn de orfiŝoj, kaj se Vi povas elmini utilajn konkludojn el tiu rimarkinde detala esploro, Vi pli lertas ol mi. (Necesas subenrulumi.)

Estas onidiro, ke orfiŝo en globo, kvankam ĝi naĝas ĉiam en cirklo ĉirkaŭ sia enhavilo, kredas ke ĝi naĝas laŭ rekta linio. Kvankam tian konduton ofte eblas rimarki ĉe homoj, precize kiel oni malkovras la kredojn de orfiŝoj mi ne certas.

reen al la indekspaĝo

14a Majo, 2008.

En dumil dudek sepa jaro
ni atingis al la maro;
cito arescit lacrima.
La promes' de Naŭsika' —
lukso de la simpla Ta',
cito arescit lacrima.
Frue pri mirakloj ja
fanfaronis Naŭsika';
la mevoj grakas pompe ja,
cito arescit lacrima.
— KM

Cicerono: "rapide sekiĝas larmo"
De partitione oratoria, 57

reen al la indekspaĝo

13a Majo, 2008.

KIEL REĜO
Ricevi — la plej granda tasko:
lentanoj en delikata fasko
araneaĵe kunligita
hornblendkolora kaj aŭgita —
tro bonaj! tro bonaj por mia mano,
tro bonaj por la fiterano.
Tero! Diru al mi per kiu leĝo
mi rajtas vivi kiel reĝo?
Kiun armeon mi batalis?
Kiun ŝipon mi admiralis?
Ha jes, la prezo: mia viv';
taŭgas tio: la prezo — mia viv'.
— KM
reen al la indekspaĝo

12a Majo, 2008.

LA MALSANO
La mondo de la metropol' silentas
kaj nenie estas voĉo nek murmuro;
da konverso estas eĉ ne spuro;
ĉu neniu la malsanon iel sentas?
Sub nia urbo estas do ruina muro
kies fundo tuŝas la terkernon;
el ties supro, celante la eternon
suprenpuŝas nekonata aperturo.
Bonfarantoj eliksirojn tre adeptas
kaj gardas ke doloroj ne doloru
kaj pagas ke aktoroj plu aktoru
ĝis eĉ poetoj mankon ne perceptas.
Do, mond' de metropol', silentu!
en ĉiu grava manier', kaj foru
serioza tristo, ĝis nur la pluv' memoru,
kaj silento la ruinon suplementu.
— KM
reen al la indekspaĝo

11a Majo, 2008.

PRI SIMFONIOJ. Ĉiam mi ĝisnune emis kutime al ĉambromuziko, sed lastatempe mi iom plivastigis miajn horizontojn. Kvankam nenio iam pli belos por mi ol diversaj tercetoj kaj kvartetoj (ekzemple la en ĉiu movimento nesuperebla Piano-terceto en B-bemolo* de Beethoven), kaj malgraŭ mia nealkutimiĝo al orkestraj tembraroj, mi hazarde aŭdis parton de simfonion de Mahler kaj ĝi interesis min.

Mi komencis (pro iu kialo ne tute klara al mi) per simfonioj de Haydn, kvankam ĉe ĉambromuziko mi plej favoras al Mozart kaj Schubert. Rapide tre plaĉiĝis al mi n-roj 70, 83 ("La Poule"), 101, 102. Nun mi komencas aŭskulti ankaŭ simfoniojn de Mozart, kiu el ĉiuj komponistoj plej similas al Haydn, sed pli inventemas. N-ro 18, aparte la dua movimento, andante grazioso, impresas min kiel "serioze gaja".

Mi trovas, ke nepre necesas aŭskulti muzikon, aparte la simfonian, per kapaŭdiloj. En simfonio ĉio gravas: (mal)laŭteco kaj tembraro ekzemple. Kaj estas multaj subtilaĵoj, kiujn oni ne rimarkas (nu: mi ne rimarkas) se oni (mi) aŭskultas antaŭ laŭtparoliloj. Kompreneble plej bonas vivaj koncertoj, kiam ili haveblas. Alia kialo uzi kapaŭdilojn estas, ke mi kutime aŭskultas enlite, antaŭ dormo, ĉar tiam eblas tute koncentriĝi. Unue mi dormiĝadis dum simfoniaro; tio eble rilatas al mia sukceso pri lucida sonĝado (vidu 24an februaro 2008). Sed nun mi finaŭskultas nur unu simfonion, kaj tiam malŝaltas la diskilon antaŭ dormiĝo.

Malkare eblas aĉeti kapaŭdilojn kun tre malgrandaj orelŝtopiloj. Tiuj plej bonas por la lito. Estas al mi miraklo, ke tiuj etaĵoj povas peri tiel altkvalitan sonon, kiel enĉambraj laŭtparoliloj, sed ili iel tion povas.

Lastatempe sciencistoj malkovris, ke la aranĝo de moderna orkestro (alt-tonaj instrumentoj maldekstre, basinstrumentoj dekstre) optimumas nur el la vidpunkto de la orkestranoj! La natura homa aŭdado preferas altajn tonojn dekstre, malaltajn tonojn maldekstre (tial la aranĝo de la diversaj klavar-instrumentoj, pri kiu neniam estis hezito). Mi pensis interŝanĝi la kapaŭdilojn, sed, verdire, mi timas fari tiun eksperimenton...

* la t. n. "Erzherzog-Trio", t. e. la Arkiduk-terceto, ĉar dediĉita al la aŭstria arkiduko Rudolfo
reen al la indekspaĝo

10a Majo, 2008.

DRASTAJ RIMEDOJ. En la interesa kaj informiva blogo de Giridhar Rao (9a de aprilo) mi legis la jenon:

La [kataluna] regiona registaro lastatempe anoncis fonduson de 7,4 milionoj da eŭroj por antaŭenigi la katalunan filmindustrion. Ĝi ankaŭ donis 15.000 eŭrojn al filmfaristo por tri "erotikaj filmoj" ĉar ili antaŭenigus la katalunan lingvon.*
Sed malgraŭ malavara publika mondonacado, la 12 katalunaj filmoj produktitaj pasintjare estis spektataj de nur 0,8% de la 24 milionaj filmspektantoj en la regiono.

Kiel komentis Giridhar, la ceteraj sendube ĝuis holivudaĵojn.

Unu el la kromproduktoj de la progreso estas amaskulturo. Kion fari? Homoj preferas X kaj malestimas Y, kaj homoj balotas, se nur per siaj piedoj. Ne eblas senbalotigi ilin, ĉar ni estas, ĉu ne, demokratoj, kaj ne eblas ŝalti kaj malŝalti demokratecon kiel akvokranon; necesas loĝi en la domo, kiun ni konstruis. Ĝis nun neniu konstruis pli bonan domon.

Sed kiam tio okazos, sciigu min, ĉu?

* Vidu ankaŭ "Grant for porn in Catalan", Daily Telegraph, 04/03/2007.
reen al la indekspaĝo

9a Majo, 2008.

Resaluton!

Skribis Walter Klag el Vieno pri mia blogero de la 30a aprilo 2008, "ZIPFAJ ZELOTOJ : NENIUJ SURPRIZOJ", en kiu mi skribis interalie:

"... kial entute E-o montriĝas tiel natureca, aparte en eŭropa kunteksto? Pro tio, ke E-o estas tradukata lingvo. Jen hipotezo kun iom da kredebleco, kvankam tute ne testita: estas neniu sintaksa konstruo en E-o, kiu ne troveblas en almenaŭ unu el la etnolingvoj de Eŭropo."

Kara Ken!

Interese: Natureca, ĉar tradukata. Aŭ natureca, ĉar cerbo-konforma? Aŭ simpla konvencio?

En la kunteksto de mia blogero, natureca ĉar tradukata (la E-sintakso imitas la sintaksojn de la etnolingvoj). La natureco de Manaris et al. kaj de Bujdosó manifestiĝis el komparo de E-o kun hindeŭropaj kaj specife eŭropaj hindeŭropaj lingvoj. Se oni komparus la Zipf-proporciojn de E-o kun tiuj de ekzemple aŭstroneziaj lingvoj, kredeble rezultus alie.

Ja ekzistas kriterioj de natureco en pli vasta senco: ekzistas trajtoj komunaj al ĉiuj konataj lingvoj. Multaj teoriistoj vidas en tiu trajtaro cerb-konformajn karakterojn. Sed la granda plimulto de homaj lingvoj simple malaperis antaŭ longe, kaj ni devas vole-nevole akcepti la nuntempe konatajn lingvojn kiel realisman samplon. Tio malebligas certecon pri la cerbstrukturaj implicaĵoj de (nun) universalaj trajtoj.

Mi parolis kun miaj familianoj pri frazoj kiel: Estas bonE, ke la suno brilas.

Mia edzino (nun 57jara, instruistino de la angla, lernis E-on en 1985): "Das ist eine Regel, die man leicht lernen kann, aber nicht logisch" (Temas pri regulo facile lernebla, sed ĝi ne estas logika).

Mia filino, denaskulino (="tradukita/ata" vorto???), nun 22jara: "La finaĵo estas -E, ĉar tio estas nenio konkreta."

Mia filo, denaskulo, nun 20jara: Oni povas diri bonA kaj bonE.

Mia patro, nun 86jara, lernis E-on 1985: "Es ist eine Aussage, keine Eigenschaft" (Temas pro konstato, ne eco).

Mi mem lernis E-on en 1984 kaj neniam sentis problemojn kun tiu regulo.

En unu familio kvin opinioj!

Salutas el Vieno
Walter
2008 05 04

La konstruo "Estas bonE, ke la suno brilas" ne estas escepto je mia "hipotezo", ĉar ĝi ŝajne havas ruslingvan originon. La 24an de aŭgusto, 2007, mi blogis pri Interlingvistika Revuo de Julio, 2007, en kiu estas artikolo de Johano Petik. En sia artikolo Petik, iom radikala E-reformisto, klarigis la originon de tiu konstruo (kaj argumentis kontraŭ ĝi).

La varieco en via familio ja estas interesa! Sed pri la gramatikeco de "Estas bonE, ke..." ne estas dubo; tio ja estas parto de E-o, pace Petik. En PMEG ekzemple (25.1.1) ni legas: "Oni uzas E-vorton kiel perverban priskribon anstataŭ A-vorto, se la priskribata subjekto estas I-verbo aŭ subfrazo."

Pri la vorto "denaskulino" k.s. — kiel mi diris en mia blogero, la ekzoteco de E-o troveblas en ĝia morfologio (vortfarado). La natureco, pri kiu ni parolas, koncernas la sintakson, kiun mi priskribis "tradukata el la etnolingvoj".

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.