Sendu al mi komentojn

31a majo, 2009.

Estos blogpaŭzo dum la unua parto de junio.

BROCKEN-FANTOMOJ KAJ "GLOROJ". La "kulto de la Naturo" estis centra elemento en la romantika poezio de la lastaj du-tri jarcentoj. Kial? Granda temo. Poetoj, kiuj sciis nenion pri kvantum-realo nek kvantuma implikiĝo, tamen sentis, sojle de la modern-scienca epoko, la misterecon de la puzlego, en kaj per kiu ni vivas.

Se oni legas la poezion de Wordsworth kaj Coleridge oni trafas iafoje "glorojn". "Gloro" en tiu poezio estas Brocken-fantomo (germ. Brockengespenst): dum montesplorado oni, kun la suno ĉe la dorso, vidas grandigitan ombron de si mem, aŭ de alia homo, sub si en nebulo; ofte la kapon de la grandapera figuro ĉirkaŭas aŭreolo, kiel en la bildo. Per la ideo de Brocken-fantomo de imagata ŝafisto, Wordsworth, ekzemple, nomas la homon "sola objekto kaj sublima" en sia longa aŭtobiografia poemo, The Prelude.*

"Gloro" (glory) en la angla kutime signifas nur la nimbon, sed Coleridge uzadis tiun vorton ankaŭ por la tuta fenomeno. Por ĝi ekzistas laŭ mia scio neniu alia vorto en la angla (krom la scienca termino, Brocken spectre; Brocken estas montpinto de la Harz-montoj en Germanio, kie la "fantomoj" fariĝis loka legendo).

Por iom prozigi la ideon de Wordsworth: la homo ne scias, kiel granda ŝli estas (precize tio estas ŝlia problemo); sed la Naturo kapablas tion malkaŝi.

* Libro VIII, 269-273.
reen al la indekspaĝo

30a majo, 2009.

Skribis Teodor Konopka (Toeko) el Vroclavo, kun propono pri la hieraŭa demando:

Mi pensas ke en la "postlasta".

T.

"Postlasta" (kaj kompreneble "postlastismo" kaj la tuta kompleto) fakte sonas sufiĉe impone por allogi adeptojn — se konsideri la tempon, en kiu ni vivas. Antaŭ multaj jaroj en monduma kompanio en Novjorko, oni demandis al mi mian filozofion. Mi ne havis filozofion, sed por rapide respondi ion, mi diris: "kritika realismo" — puran inventaĵon. Dum la sekva duonhoro mi aŭdis multon pri "kritika realismo" kaj fakte, inter tiu tempo kaj nun, ja aperis filozofioj kun tiu nomo.*

Estas do vero en tio, kion oni diras: elpensu taŭgan titolon, kaj sekvos mem la tuta romano...

* Hm, ŝajne mi jam rakontis tion la 10an de novembro, 2005...

reen al la indekspaĝo

29a majo, 2009.

Lastatempe mi trafis la oftan ideon, ke nacioj, artmovadoj, religioj, k. s. trapasas kvar periodojn: (i) primitivan, (ii) klasikan, (iii) barokan kaj (iv) dekadencan. Kompreneble, mi kontestas serioze ĉian historiismon (historian determinismon).* Sed nur por nin amuzi, kiel distraĵo — en kiu periodo estas E-ismo?

* Vidu ekz. 27an julio, 2006; 28an septembro, 2007; 7an aprilo, 2008.
reen al la indekspaĝo

28a majo, 2009.

LA LINGVO estas ne nur ilo de la poezio, sed ties restrikto. Jean-Paul Sartre komprenis tion. En La Nausée li skribis pri unu sia sperto:

La radiko de la kaŝtanarbo puŝis sin en la teron, ĝuste sub mia benko. Mi jam ne memoris, ke ĝi estas radiko. La vortoj estis malaperintaj, kaj, kun ili, la signfo de la objektoj, iliaj ilecoj, la feblaj gvidlinioj, kiujn la homoj desegnis sur iliaj surfacoj. Mi sidadis, iom klinite, kun la kapo subigita, sole alfrontante tiun nigran, tuberan kaj tute krudan mason, kaj mi ektimis.*

Por Sartre, vortoj kontribuas al nesincereco, t. e. mauvaise foi. Iusence vortoj deturnas nian atenton de nia realo, kaj protektas nin ankaŭ de niaj legantoj. Tio estas problemo nur por romantika poezio, ne por la klasika tradicio; sed romantikismo estas neforigebla elemento de pluraj poeziaj tradicioj dum la lastaj du jarcentoj. Kion fari? Kiel "venki la lingvon"?

Kaj plej grave: ĉu artefarita lingvo iamaniere parte konsistigas eskapon el tiu situacio? Mi ne scias; mi nur serĉas.

* La Nausée, 1938-a eldono, pĝ. 162.
reen al la indekspaĝo

27a majo, 2009.

ANKORAŬ PAPERO SUPERAS. Raportante pri malbona sorto de revuo "Familia Esperanto" HeKo komentas: pri "Reviviĝo ne en papera eldono, sed nur per retpaĝoj." (Emf. mia) Do jen aparte eksplicita esprimo de tiu kurioza sinteno.

Fama lingvisto pasigis multajn jarojn en sudamerika lando, esplorante la lingvon de tiuloka indiĝena tribo. Li finverkis gramatikon pri la lingvo, publikigis ĝin, kaj sendis kopion al la tribo (tio estas la kutimo en nia nova, progresema epoko ĉu ne). La tribo uzis ĝin laŭdire kiel necesejan paperon. Tio ne okazintus per nuraj elektronoj...

Oni ne maltrafu la veran celon de tiu rakonto ;) "Neceseja papero" — kvankam trovebla en Hejma Vortaro ktp — tute ne funkcias en socio, kiu ne konas necesejojn... kaj papero NE superas en socio, en kiu preferendas nenia peranto inter verko kaj publiko.

reen al la indekspaĝo

26a majo, 2009.

NOVA STUDO TROVAS OPTIMISMAN MONDON. Laŭ nova studo far mia universitato kunlabore kun la Gallup-organizaĵo, 90% el la mondo opinias, ke la sekvontaj kvin jaroj estos egale bonaj kiel, aŭ pli bonaj ol, la nuntempo. La plej optimismaj landoj: Irlando, Brazilo, Danio, kaj Nov-Zelando. Malplej: Zimbabvo, Egiptujo, Haitio, kaj Bulgario. La rezultoj de la studo prezentiĝis hieraŭ ĉe kunveno de la Asocio pri Psikologia Scienco en San-Francisko.

La esploro, bazita sur datenoj de 140 landoj kaj pli ol 150.000 plenkreskuloj, bezonas kritikan ekzamenon, ĉar (i) en ĝin iamaniere enmiksiĝis la nocio, ke la homo estas optimisma laŭ sia naturo, kaj (ii) estas raportita nenio pri procedaj detaloj.

Ŝajnas al mi, ke eblus respondi jese al la demando, ĉu la sekvontaj kvin jaroj estos minimume egale bonaj kiel la nuno, sed esti pesimisto...

reen al la indekspaĝo

25a majo, 2009.

Antaŭ kelka tempo mi estis en tia malbonfarta senespera situacio, kiam religiaj kredantoj alvokas Dion aŭ sian kutiman sanktulon, k. s. — la lipoj vole-nevole eligas la nomon de onia protektonto.* Kaj je mia posta surprizo, mi vokis: "Tennyson! Tennyson!" Jes, kaj ne nur mi vokis, sed ankaŭ la nomo min pacigis.

Alfred Lord Tennyson estis brituja poet-laureate de 1850 ĝis sia morto en 1892, kaj kredeblege la plej lerta kreanto per la angla lingvo post Ŝekspiro. Li estis la dua poeto, pri kiu mi (tute hazarde) aŭdis junaĝe; la unua estis la usona Longfellow, bedaŭrinde ne tre bona poeto, sed tiutempe kutime atentata en mialandaj lernejoj.

Kompreneble mi ne kredis, ke la spirito de Tennyson aŭdas mian voĉon. La celo de la krio — se spontanea krio povas havi celon — estis memorigi min, ke tiu majstro, kiu tiom konsolis mian junaĝon, restas parto de la mondo. Kaj mi trovis la libron, kaj legis vortojn, kiujn mi unue legis antaŭ preskaŭ 50 jaroj. Kaj kuraĝiĝis.

Tre tre ofte, ni simple forgesas tion, kio povas nin reĝojigi.

* Ne temas pri la evento priskribita la 14an de majo, sed alia evento.
reen al la indekspaĝo

24a majo, 2009.

PLI PRI d'ESPAGNAT. Alfronte de la ideo, ke la universo ne havas ekziston tute sendependan de ni (ni! supozeble nur etaĵoj sur malgranda roko ĉe la rando de nur unu galaksio inter bilionoj!), multaj sciencemaj homoj forte obĵetas. Kial? Ĉar ili akceptis la doktrinon, ke la scienco estu objektiva, kaj ili interpretas objektivecon kiel sendependan ekziston de reala universo. Tion d'Espagnat nomas "forta objektiveco". Sed objektiveco povas esti alie interpretata ("malforta objektiveco"): la scienco estu objektiva en la senco, ke iu ajn homo, kapabla fari la ĝustajn observojn kaj eksperimentojn, eltrovus la samajn faktojn pri la naturo, ne nur manpleno da privilegiitaj ŝamanoj.

Ofte mi pensas pri alternativaj okcidentaj historioj. Kia estus la nuna scienca mondvido, se la Protestanta Reformacio, sekvita de la severa Katolika Kontraŭ-Reformacio, neniam okazintus, kaj modernigita katolikismo ensorbintus la rezultojn de la nuntempa fiziko, sen trairi longan periodon de mekanikisma fiziko? Neniu scias precize, kompreneble; sed estas nun tre klare, ke kvankam Koperniko forpelis la homon de la "geografia" centro de la universo, la nuna fiziko remetis la homon en la epistemologian centron. Multaj rezistas tiun ideon, kaj pro bonaj kialoj: kia afero estas "la realo", se ĝi iel dependas de organismo — la homo — kies tuta ekzisto estas simpla hazardo?

Pro tio ŝajne plej saĝas forlasi realismon, kaj brakumi ideismon. Sed estas du problemoj pri ideismo:

(i) Se ne ekzistas reala, sendependa universo, kial ĉiuj homoj (kaj supozeble aliaj bestoj) perceptas ĝin same aŭ simile?

(ii) Se ne ekzistas reala, sendependa universo, de kie venas fizikaj leĝoj? Kial ni spertas eventojn tiel regule?

Problemo (i) solveblas per solipsismo (kontraŭ kio neniam vere estis tute kontentiga argumento); problemo (ii) estas problemo nur pro tio, ke ni antaŭsupozas homogenan universon. Tamen (i) kaj (ii) restas validaj obĵetoj je ideismo.

reen al la indekspaĝo

23a majo, 2009.

"MATERIISMO" EN LA LUMO DE NUNTEMPA FIZIKO laŭ Bernard d'Espagnat (vidu sube) ne havas sencon, aŭ, pli precize: homoj nomantaj sin "materiistoj" en 2009 havas la devon, diri al ni kion ili celas per tiu termino "materio". El diversaj difinoj li mencias:

(i) Materio estas la nombro de barjonoj minus la nombro de antibarjonoj (aŭ 1/3 el la nombro de kvarkoj minus la nombro de antikvarkoj).

(ii) Ebleco (i), plus la nombro de leptonoj minus la nombro de antileptonoj.

d'Espagnat komentas, ke ajna difino estus arbitra. La fakto estas, ke la fiziko ne trovis materion, en la senco laŭ kiu oni uzadis tiun vorton ĝis, ni diru, 1900; kaj ni scias tion jam de pli ol jarcento. En unu senco la fiziko "malsukcesis", kiel diris Richard Feynman en siaj Berkeley Lectures (60aj jaroj). Kio do restas al la "materiistoj"? Ja restas pozitivismo, sed pozitivismo estas iusence la malo de materiismo: pozitivisto atentas nur la rezultojn de siaj eksperimentoj, kaj asertas nenion pri iuspeca "realo" malantaŭ la fenomenoj. Tio estis la supozata pozicio de Niels Bohr; sed Bohr devis konsideri la instrumentojn, per kiuj fizikistoj ekzamenas la fenomenojn, kaj per konsidero de la instrumentoj, Bohr efektive ligis la rezultojn de la fiziko denove al la homa konscio.

Restas ankaŭ simpla rifuzo agnoski la filozofiajn implicaĵojn de la moderna fiziko. Sed rifuzo ne estas pozicio, nur temperamento. Ĉu ne Cesare Cremonini rifuzis rigardi tra la teleskopo de Galileo? ;)

Ĉiam ni nin trovas submetitaj al niaj vortoj. d'Espagnat kelkfoje mencias la lingvo-problemon, sed laŭ mi tiu temo meritas multe pli da atento.

reen al la indekspaĝo

22a majo, 2009.

VINTRE
Griznube la ĉioscia ĉielo
komentas la sezonon. Sur hotela planko
iras klak-klake la pikaj kalkanumoj
de moderna princino, senkapa sed kun hararo,
senbraka sed kun ŝarĝoj neimageblaj,
dum je distanco de duonmil metroj sube
kuŝas frostfebre mil mortintaj herooj
diruntaj unuope se ili plu havus buŝojn:
Mi ne volas scii.
— KM
reen al la indekspaĝo

21a majo, 2009.

Kara Onklo Andanto:

Mi luprenis ĉambron en Houston, sed nun la luigantino volas forigi min, nur pro la batatelaĵo, ke mi lernas la saksofonon. Estonta muzikisto devas sinekzerci, ĉu ne? Aliflanke mi ne volas esti senloĝeja. Kion mi faru?

Timema en Teksaso

Kara Timema:

Ho, facila solvo haveblas. Dum kelka tempo ne pagu la luprezon. Tiel vi baldaŭ ŝuldos al la luigantino monon. Tiam ĉiufoje, kiam ŝi petas pagon, pagu parte, sed neniam finpagu. Vi trovos, ke ŝi preferas sian tutan monon ol finon de la saksofon-koncertoj, kaj ne forigos vin.

La metodo, konata jam de longe, nomiĝas "kreiva ŝuldo".

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

20a majo, 2009.

ALTERNATIVAJ ENERGIOJ POR AŬTOJ. Elektro-akumulatoroj, sunenergio, grenenergio, kunpremita aero, kuireja graso — oni eĉ inventis aŭton, kiu funkcias per kokin-fekaĵo. Jes, tiaj aŭtoj estas "verdaj". Sed tiuj, kiujn mi vidis, senescepte ne estas sekuraj kontraŭ akcidenta damaĝo. Ĉu Vi iam scivolis, kial usonanoj ŝatas grandajn aŭtojn? Interalie pro tio, ke en karambolo oni havas multe da malmola metalo inter si kaj la alia aŭto. Sekve, eĉ se oni fabrikus mirindan "verdan" aŭton, kiu rendimentus je 25km/litro, la publiko ne aĉetus ĝin — escepte se ĉiuj aliaj aŭtoj estus simile malgrandaj kaj malpezaj.

Eblas do antaŭvidi, ke la transformiĝo al verda socio estos poioma kaj malrapida, almenaŭ en Usono. Kompreneble, publika transportado estas la ĝenerala solvo; sed tio funkcias plejbone en malpli grandaj landoj. Ekzemple en mia regiono, la vivo sen privataj aŭtoj estus nepensebla.

reen al la indekspaĝo

19a majo, 2009.

LA LABORON DE LA AKADEMIO mi respektas kaj neniel malestimas. Sed legante interalie "La nova Akademia elpaŝo pri landnomoj" mi ne povis eviti la penson, ke lingva akademio, kiu prenas serioze sian rolon (kiel la nia), iom similas la Rom-katolikan Eklezion (kiun ankaŭ mi ne malrespektas nek malestimas). Historia studo pri tri aferoj — uzuro, sklaveco, kaj la principo extra ecclesiam nulla salus — montras la saman strebon sekvi netuŝeblajn principojn kiam konvenas, sed multe balanci kaj danci kiam ne konvenas.

Nacilingvaj akademioj vere ne gravas. Ĉiam eblas simple lasi la lingvon evolui. Sed ĉe ni E-istoj lingvoakademio signifas ion, ĉar nia lingvo, malhavante indiĝenajn parolantojn, bezonas kelkan preskribadon. Oni ja volas kompreni unu la alian per la lingvo, almenaŭ iafoje. La ironio estas, ke por vere servi la lingvon, la A de E devus esti iugrade malpli "demokrata" ol ĝi estas. Sed ĉu mi rekomendus tion? Pereu la penso! Mi ne havas solvon.

reen al la indekspaĝo

18a majo, 2009.

DENOVE D'ESPAGNAT. La 10an de majo (vidu sube) mi menciis Bernard d'Espagnat. Kia trovo! Kaj kia domaĝo, ke mi ne trovis lin pli frue! Mi rapide tralegis la 1979-an À la recherche du réel (escepte de la malfacila ĉapitro 4), kaj nun relegas ĝin zorge, kun plena atento.

d'Espagnat, nun 87-jaraĝa, estas Emerita Profesoro pri Fiziko ĉe la Universitato de Paris-Orsay, kie li interalie direktoris la Laboratorion pri Teoria Fiziko kaj Elementaj Partikloj. Al li aljuĝiĝis la Premio Templeton ĉi-jare. Fine, jen teoria fizikisto, kiu konas la filozofion, kaj ne hezitas loki, almenaŭ prove kaj laŭeble, la kvantum-problemojn inter la tradiciajn priokupiĝojn de filozofoj. (Li trovas plej taŭga la pensadon de la 17-jarcentaj realistoj, aparte Spinozo.) d'Espagnat verkis librojn post 1979, sed mi volis komenci ĉe la komenco: li ja meritas tiom da studo.

À la recherche du réel ne estas faklingva. Neniuj ekvacioj aperas en ĝi; iu ajn povas kompreni ĝin, kiu havas minimumajn sciojn pri la kvantum-fenomenoj. Eĉ ĉapitro 4 ne enhavas matematikon; d'Espagnat ellaboris rimedon priskribi la esencan problemon sen matematiko. La anglan tradukon (In Search of Reality, 1983) ŝajne faris la aŭtoro mem, eble kun helpo de nenomitaj aliuloj.

Se mi ne blogos dum kelka tempo, la kaŭzo estas mia priokupiĝo pri tiu ĉi libro.

reen al la indekspaĝo

17a majo, 2009.

PERSPEKTIVO. Multaj el niaj malkonsentoj kaj disputoj, kaj granda parto de nia unuopa koncepta konfuziĝo, povus profiti de simpla agnosko de du aferoj: (i) la rolo de modeloj en nia kompreno pri la mondo, kaj (ii) la neceso de perspektivo inter tiuj modeloj.

Unue pri modeloj: ni ne spertas la mondon senpere, ĉar inter ni kaj la mondo intervenas ne nur konceptoj sed ankaŭ la homa lingvo. Niaj lingvoj, kaj iuj niaj bazaj konceptoj, evoluis antaŭlongege, sub kondiĉoj por ni nuntempe eĉ ne imageblaj. Ili tute ne adekvatas por pritrakti la mondon, kiel ni nun komprenas ĝin. Pro tio la scienco uzadas modelojn, ofte matematikajn, sed ankaŭ grafikajn. Tiuj modeloj havas mankojn. La modelo de la atomo kreita de Niels Bohr, laŭ kiu atomo similas etan sunsistemon, longe utilis; kaj ne multe gravis, ke tute ne rolas en reala atomo la centrifuga forto, kiu necesus por ke la partikloj restu en siaj orbitoj! Sed kvankam sciencaj modeloj havas mankojn, ili ne havas tiom da mankoj, kiom havas la ordinara homa lingvo kaj niaj ĉiutagaj konceptoj.

Due pri perspektivo: estas hierarkio de modeloj, de "malgrandaj" ĝis "grandaj": modelo de la atomo, modelo de molekulo, modelo de natura objekto, modelo de la tero, de la sunsistemo, de la galaksio, de la videbla universo. En ĉiu modelo estas unuoj de ĝusta grandeco por tiu modelo. Estus facile miskredi, ke ĉiu modelo enhavas ĉiujn aliajn modelojn de malplia grandeco. Ne! La realoj, kiujn reprezentas la modeloj, ja enhavas unu la alian, sed ne la modeloj.* Neŭra sinapso ne rolas en modelo de galaksio; ktp.

Ni nombru la modelojn M1, M2 ktp, kie la nombroj indikas relativajn grandecojn de la modeloj, komencante per la malplej granda, M1. Tiam eblas esprimi mankon de perspektivo jene: oni mise parolas pri elemento E de modelo Mn kvazaŭ ĝi estus elemento de modelo Mn +m, kie m ≥ 1.

Ekzemplo: oni diras, ke la vivo estas sensignifa, ĉar iam la universo radikale maldensiĝos aŭ kolapsos. Evidente, modelo de la homa vivo ne enhavus elementojn de modelo de la tuta universo. Alia ekzemplo: la filozofio komenciĝis per serĉo por "tio, kio ne ŝanĝiĝas". Sed oni obĵetas: ĉio ŝanĝiĝas; sekve la filozofio ne havas objekton. Mankas perspektivo: modelo de la homa historio ne enhavas elementojn de modelo de la tero (kiunivele ja ĉio ŝanĝigas), nek de ajna pli granda modelo.

La principo do estas: oni parolu per elementoj de la modelo, pri kiu temas la diskuto, kaj ne saltu al pli alta nivelo tute ne komparebla laŭ grandeco kun la unua.

* Estas esceptoj.
reen al la indekspaĝo

16a majo, 2009.

PRI DU E-BLOGOJ mi atentigu: tiuj de Andreas Kueck (Kück), relative nova, kaj de Dirk Bindmann, ĵuse nova, ambaŭ en bona E-lingvo kaj pri seriozaj temoj. La E-blogosfero ŝajne daŭre ampleksiĝas.

Oni plendetas pli-malpli regule en la uzret-forumo soc.culture.esperanto, ke E-blogoj, kune kun la senĉesa parado de novaj, iom efemeremaj aranĝoj kiel Dua Vivo kaj Twitter, konkuras kun s.c.e. je la malavantaĝo de la lasta. Eble estas vero en tio; la tuta nombro de lingve kompetentaj E-istoj eble ne sufiĉe grandas por subteni aregon da komunikiloj. Sed ĉiu havas sian preferon, kaj iuj partoprenas per pluraj samtempe.

Mi ŝatas blogojn aparte pro tio, ke ili ne striktsence estas novaj. Erazmo kaj Montajno pioniris la rektan alparoladon al la publiko; tio estis grava faceto de la Renesanco: "Jen kion mi opinias..." — je la unua fojo en la historio, ekrolis la zorge esprimataj reagoj kaj opinioj de la unuopulo.

reen al la indekspaĝo

15a majo, 2009.

Skribis Maria Sandelin pri mia hieraŭa blogero:

Kia bonŝanco ke vi sukcese atingis la Medicinan Centrejon, kie profesiuloj povis vin prizorgi kaj sendi al hospitalo! Kaj vidu, vi kreis grandan poezion, tute kongrue kun la malnova ideo pri artistoj kiuj kreas influitaj de drogoj :-)

Salutas,
Maria

Eble Vi konas la legendon pri la fama poemo de la anglo Samuel Taylor Coleridge (1772-1834), "Kubla Khan". Laŭdire li komencis ĝin sub la influo de opiaĵo; iu "persono el Porlock" (najbara vilaĝo) interrompis lin frapante ĉe la pordo, kaj la poemo ne finiĝis.

Mia "persono el Porlock" ŝajne estis (fine) la Medicina Centrejo, sed mi volonte fordonas la interrompitan inspiron, kompensitan de eventuala savo de mia vivo :)

reen al la indekspaĝo

14a majo, 2009.

Dum lastaj tagoj okazis al mi amuzaĵo — kaj preskaŭa morto.

Mi suferas pro sukera diabeto, kaj prenas ĉiuvespere, antaŭ la enlitiĝo, 25 unuojn da insulino. La vesperon de la 10a mi erare faris injekton dufoje, do senscie ricevis ne 25 unuojn sed 50 unuojn da insulino. Mia speco de insulino estas longefika, do la erare duobligita kvanto ne plene efikis antaŭ la sekva mateno, la mateno de la 11a.

Tiumatene mi veturigis mian edzinon kiel kutime al la Medicina Centrejo, kaj revenis hejmen por verki ĉe la komputilo. La tutan matenon mi sentis min tre strange; mia glukozemio falis ĝis 0,47 (mi sciiĝis poste); tamen mi suspektis nenion. Fine mi iris por reveturigi la edzinon hejmen, perdis la vojon, kaj nur kun granda malfacilo trovis la Medicinan Centrejon. Tie mi eĉ ne rekonis mian edzinon kaj kondutis ebriege; tuj la stabo konstatis, ke mi ne normalas. Ili mezuris la glukozemion, pumpis glukozon al mi en la buŝon ktp, kaj sendis min al hospitalo. Du horojn mi restis tie.

Jen kion mi poste legis ekrane de mia komputilo, tajpitan ĵus antaŭ eliro de la domo (en la angla kompreneble):

Lundon, la 11an de majo, 2009, je proksimume 9:45 matene, mi atingis Iluminiĝon. Ne eblas trovi la ekon de la dormo. Nek eblas trovi la ekon de la maldormo. Ne temas pri tio, ke ni flugas en la halon kaj el la halo kiel birdo: temas pri tio, ke ne eblas trovi momenton, kiam ĉi tiuj eventoj komenciĝas.

Do jen, Kara Leganto, la tuta vero — per hipoglukozemio :)

reen al la indekspaĝo

13a majo, 2009.

INTERESAN ENKETON PRI LA TERMINO "LA KLERISMO" faris Ralph Dumain (2008-10-08). Temas pri la Okcidenta kultura movado de la 18-a jarcento, kiam la racio agnoskiĝis kiel fina aŭtoritato, kaj kies valoroj konstruis la modernajn Eŭropon kaj Usonon. Ĉar la Esperanta termino "Klerismo" (NPIV) ŝajne similas al neniu nuntempa alilingva termino, la precipa demando (almenaŭ por mi) koncernas ties originon en nia lingvo; tiu demando post la enketo de Dumain restas mistero. Certe iu esperantologo povus klarigi tion?

Ĝis nun mi pensas, ke eble la termino devenas paŭse* de la hebrea-jida השׂכלה, Haskalah, kies radiko, שׂכל, rilatas al klereco: "intelekto, kompreno". La Klerismo atingis (malfrue) la judojn, kaj ili tiel nomis ĝin. Mi ne scias, ĉu la vorto estis Zamenhofa (fakte ĝi ne troviĝas en la Tekstaro ajnaŭtore); aliflanke Zamenhof ne estis la sola persono de juda kulturo inter E-istoj.

* Por tiuj, kiuj ne konas la terminon: paŭsi estas krei novan vorton en unu lingvo L1, ne prenante ĝin el alia lingvo L2, sed uzante L2 kiel modelon.
reen al la indekspaĝo

12a majo, 2009.

Hodiaŭ nur kurtaĵo.

Elstara poemo estas poemo konvinkanta onin, ke senutilas mem verki. Oni ricevas tioman bombardon de siaj propraj pensoj kaj sentoj, ke oni pensas: ĉio jam estas dirita.

Ĉio jam estas dirita, ja eble. Sed en iu specifa lingvo, eble ne.

(Por anglalingvanoj interesataj, la poemo instiginta la ĉi-suprajn rimarkojn estas ĉi tie:"I could not sleep...".)

reen al la indekspaĝo

11a majo, 2009.

STAR TREK. Iafoje nia prefikso 'mal-' aparte utilas — kiel scias ĉiu sperta E-isto. Sekvaĵo estas parto B (angle sequel) de longa rakonto, kiu sekvas alian parton A. Malsekvaĵo (angle prequel) do estas parto de rakonto, kiu antaŭas parton jam rakontitan. Mi ne scias, kiom la anglaĵo penetris alilingven (en la franca troveblas préquelle) sed depost la serio "Star Wars" multe uziĝas malsekvaĵoj (se licas tiu termino). Kaj la nova "Star Trek" estas malsekvaĵo de la tuta serio. (Mi spektis ĝin, kompreneble.)

Ĝenas, ke la filmtekniko de malsekvaĵoj ĉiam superas tiujn de la originaj filmoj. Kiu kredus fakte, ke la ĵusaperinta 2009-a rakonto laŭtempe antaŭis la 1966-an? Sed oni ŝajnigas kredon. Mi iom sopiras tamen la malnovmodajn sekvaĵojn, en kiuj interakordis tempo kaj ŝajnigo.

Jes, mi ĝuis la filmon, kaj memoros ĝin — kelkajn tagojn.


reen al la indekspaĝo

10a majo, 2009.

DENOVE LA KVANTUM-FENOMENOJ : FRANCA VOĈO. Oftaj legantoj eble memoras miajn pasintjarajn blogerojn pri la rus-usona fizika teoriisto Andrei Linde (22a januaro kaj 12a novembro, 2008). Bernard d'Espagnat, ankaŭ fizika teoriisto kaj scienc-filozofo, ŝajne pensas simile. Jen frua citaĵo:

"La doktrino, ke la mondo konsistas el objektoj, kies ekzisto estas sendependa de la homa konscio, montras sin en konflikto kun la kvantum-mekaniko kaj kun faktoj establitaj per eksperimentado." *

Evidente la tiutema pensado de la premiita franco pli fruis ol tiu de Linde. Lia 1979-a libro, À la recherche du réel, le regard d'un physicien [serĉi la realon: la vidpunkto de fizikisto] estis multe legata. D'Espagnat kaj Linde ŝajne atingis similajn konkludojn, sed malofte, se entute iam, oni esprimas tiujn konkludojn klare kaj koncize: tutsimple la filozofia ideismo ricevas apogon de la scienco.

Ĝis nun (plej?) multaj fizikistoj malferme neadis la ideon, ke la kvantum-fenomenoj havas iajn ajn filozofiajn implicaĵojn (Heisenberg ĉiam estis escepto) . Eble ili timis, ke duonbakituloj tordos la faktojn, en la nomo de popularaj ideoj pri la "Nova Epoko" ktp. Sed laŭ mia impreso, jam ne eblas insisti, ke la scienco anstataŭigis la filozofion: la du evidente interrilatas. Aliflanke, George Santayana (kiu ofte menciiĝis en mia blogo) opiniis, ke jes la ideismo validas, sed ne gravas. (Momente mi ne povas trovi tion en liaj verkoj.)

La ekonomia krizo prefere ne deturnu nin de la ekscitaj novaj esplorlimoj, kiuj larĝiĝas en nia tempo.

* Bernard D'Espagnat, "The Quantum Theory and Reality," Scientific American, novembro 1979.
reen al la indekspaĝo

9a majo, 2009.

"LA MORTO ESTAS PATRINO DE LA BELECO." Jen verso el la plej fama poemo de Wallace Stevens, Sunday Morning. Tiu longa 8-parta poemo pritraktas interalie la homan sopiron al eterna vivo, kaj la (laŭ la poeto falsan) religian plenumon de tiu sopirado. Interalie Stevens demandas, precize kian eternan vivon ni sopiras? Ĉu nur ni daŭre vivu, dum la naturo, kiun ni supozeble ankoraŭ adorus, restus mortema? La argumento de la poemo vere malkaŝas, kiel abstraktaj kaj sensangaj povas esti religiaj kredoj.

Sed ĉu vere "la morto estas patrino de la beleco"? Multaj homoj ekzamenis tiun deklaron. Floro ne povas beli sen morto, ĉar floro estas mortema. Kaj la vivanta floro ne estus tio, kio ĝi estas, sen multaj antaŭe formortintaj specioj. La belartaj produktoj de unu artisto floras dum tempeto, sed fine la artisto mortas, kaj vere nur post ŝlia morto eblas, ke la de ŝli produktita beleco atingas sian maksimuman valoron. Mallonge do: ĉio bela mortemas. Kio en la universo ne "mortas"? Maso/energio eble — kion la homo eĉ ne povas senpere percepti. Kaj fine la universo, kaj ĉio bela en ĝi, estus morta sen ni (Andrei Linde).

Ĉu tia interpreto kontentigas? Eble ne, ĉar oni povus diri simple, ke ĉio (ne nur beleco) perceptebla de la homo mortas.

Sed por Stevens ĝuste tiu "ĉio perceptebla" estas bela. Tiel li argumentas en aliaj poemoj, kaj tio estas laŭ mi la vere provoka pozicio de Stevens.

reen al la indekspaĝo

8a majo, 2009.

LA PROBLEMO PRI NOVAJ E-VORTOJ. Dum lastaj semajnoj mi ege ĝuadis la diskutojn ĉe la Vortaro-Blogo de John C. Wells, la nuna prezidanto de la Akademio de Esperanto, kiu nun planas revizion de sia bonekonata Concise Esperanto and English Dictionary. En tiu blogo li do invitas diskutadon pri konsiderataj aldonoj, ŝanĝoj, kaj forigoj. Precipe temas pri vortoj por objektoj.

La tasko konstante ĝisdatigi vortstoke nian lingvon estas granda, eĉ enorma, se oni konsideras ne nur la ĉiutagan lingvaĵon, sed ankaŭ la specialajn bezonojn de la diversaj sciencoj kaj esplorkampoj. Kaj ofte mi pensas pri tio, ke nia lingvo en ideala senco bezonas vortojn ne nur por objektoj trovataj en la nuntempo, sed ankaŭ por objektoj de ĉiuj pasintaj epokoj. Por doni nur unu ekzemplon: mi kalkulis ĉirkaŭ 78 antikvajn armilojn, por kiuj estas vortoj almenaŭ en mia lingvo, kaj mi supozas, ankaŭ en aliaj nacilingvoj. Tiaj vortoj aperas iafoje en la literaturo.

Mi scias, ke iuj malkonsentos kun mi, sed mi opinias, ke speciala problemo ekzistas precipe pro unika (?) aspekto de E-o: laŭ la Fundamento, ne eblas en E-o uzi fremdan vorton kiel fremdan vorton. Regulo 15 (specife la franca versio, kiu ŝajne estas aŭtoritata) de la gramatiko postulas, ke novaj vortoj prenu la gramatikajn finaĵojn de E-o. Tio signifas, ke se oni volus uzadi ekzemple atlatl (antikva amerika lancoĵetilo) en E-o, necesus aldoni la finaĵon '-o': "atlatlo". Pro la principoj de la lingvo, tio aŭtomate kreus radikon 'atlatl-' kaj pravigus ankaŭ "atlatla", "atlatli", ktp.

En plej multaj etnolingvoj, eble en ĉiuj, nova vorto estas komence klare fremda, kaj nur se ĝia neceso daŭras, oni poste sialingvigas ĝin. En E-o necesas sialingvigi ĝin ekde la komenco, kaj implicite agnoski ĉiufoje novan radikon, eĉ se la koncerna vorto rapide malaperos el sekvaj eldonoj de la koncerna vortaro.

Por kelka diskuto pri tio ĉi, vidu jenan komentaron ĉe Lingva Kritiko. Tie trafe atentigas Bertilo Wennergren, ke en neformalaj interparoloj fakte oni ja aŭdas en E-o fremdajn vortojn fremdvorte uzatajn (t.e., sen finaĵoj). Sed ŝajne ne en la skriba lingvo.

reen al la indekspaĝo

7a majo, 2009.

La hieraŭan citaĵon de Eugen Rosenstock-Huessy mi prenis el ties libro Out of Revolution: Autobiography of Western Man, 1938.

(Mi ne scias, kial en la anglalingvaj landoj oni majuskligas ĉiujn "gravajn vortojn" de librotitoloj. La kutimo eble estas relikvo de la 18a jarcento, kiam multaj presistoj majuskligis, principe, ĉiujn substantivojn (kiel la moderna germana). Sed tio neniam estis tute sistema en la angla, kaj aliaj nordaj lingvoj — ekz. la sveda — same majuskligis en la pasinteco, sen havi la nunan kutimon pri librotitoloj. Iam mi devos esplori tion.)

reen al la indekspaĝo

6a majo, 2009.

PENSOJ DE ROSENSTOCK-HUESSY, 2. "La klas-batalo inter kapitalo kaj laboro estas tiel reala kaj tiel falsa, kiel la seks-batalo inter edzo kaj edzino, la aĝ-batalo inter junuloj kaj maljunuloj, la landlimo-batalo inter najbaraj grupoj... en la barakto inter la seksoj la viro povas ekspluati la virinon, kaj la virino povas ekspluati la viron; sed ankaŭ povas ekzisti feliĉa geedziĝo. En la klas-batalo, kapitalo povas ekspluati laboron, sed laboro ankaŭ povas ekspluati kapitalon, aŭ povas esti vera paco, kiel estis en Anglio inter 1850 kaj 1882, je la granda desapontiĝo de Markso. Anglaj laboristoj ekspluatis la mondon en paca kunlaboro kun anglaj kapitalistoj de 1846 ĝis 1914..."

Kiel evidentas, Rosenstock-Huessy serĉis analogiojn. Li ne volis meti la politikon en unu faketon, kaj ĉion alian en aliajn faketojn, kiel ofte oni emas fari. La elstaraĵo pri analogioj estas, ke ili ne gvidas senpere al solvoj; analogio gvidas al kompreno pri la celo de la analogio. Sed por tio necesas, ke la bazo de la analogio estu jam plibone komprenata, ol la celo. Ekzemple en unu el la ĉi-supraj kazoj,

bazo de la analogio = la rilato inter la seksoj
celo de la analogio = la rilato inter kapitalo kaj laboro

Ĉu ĉi-kaze la bazo estas plibone komprenata ol la celo? Mi dirus, ne. Do la analogio ne kondukas al sia celo. Tamen ĉiuj analogioj aldonas al ĝenerala kompreno, kompreno pri la mondo kiel ni ĝin perceptas.

reen al la indekspaĝo

5a majo, 2009.

PENSOJ DE ROSENSTOCK-HUESSY, 1. Unu obstaklo je solidareco estas la stereotipado de grupoj, ekskludante ilin de la komuna intereso. Ni antaŭsupozas, ke ni jam konas ilin kaj ilian pensmanieron. Unu jaron Rosenstock-Huessy kuninstruis ĉe Harvard kun la itala kontraŭ-faŝisma historiisto Gaetano Salvemini. Salvemini plendis pri la oftega usonana miskredo, ke Italio estas "katolika lando". Ĉu ne Vatikano estas tie? Tiu misa antaŭjuĝo kaŭzis ĉiajn mispaŝojn en la usona fremdpolitiko rilate Italion, ĉar laŭ Salvemini, estas tiom da nekatolikoj en Italio, sur la nivelo de la unuopulo, kiom en iu alia lando.

Mi rimarkis la samon rilate Usonon. Unu korespondanto, en mia propra blogo, kredis min teisto, ŝajne nur pro tio, ke mi estas usonano. Alia homo, en babilejo, antaŭsupozis, ke mi multe priokupiĝas pri mono, pro la sama kialo. Tria homo opiniis, ke usono estas "stranga lando" surbaze de unu vizito al nekutima urbo en Florido. Ĉiuj tri hazarde estis E-istoj. Kaj ankaŭ mi emas al diversaj antaŭjuĝoj, kiujn mi devas konstante rezisti.

Uzante la rimarkojn de Salvemini kiel ekzemplon, Rosenstock-Huessy komentis: "Nun Vi vidas, kio okazas, se oni ne komprenas, ke ĉiu, kiu estas homo, devas permesi al ĉiu alia homo ankaŭ esti homo... ne licas ekskludi homon pro tio, ke Vi 'jam konas ŝlin'."

La plej danĝera stereotipado nuntempe koncernas ne Usonon sed la Islaman mondon.

Solidareco, avertis Rosenstock-Huessy, ne estas unuanimeco. "La idealo de la homaro ne estas tuta interkonsento... fakte unuanimeco estas suspektinda... plej fidindaj estas tiuj decidoj, kiuj venkas per unu voĉo." Kiel ekzemplon li citis la Francan konstitucion de 1875, kiu establiĝis per unu voĉo kaj daŭris 55 jarojn.

reen al la indekspaĝo

4a majo, 2009.

EUGEN ROSENSTOCK-HUESSY* estis unu el la malmultaj pensistoj, kiuj kritikis la fakton, ke plej ofte la homsciencoj imitas la natursciencojn. Li argumentis, ke la homsciencoj anstataŭe imitu la gramatikon, ĉar laŭ li, la homa lingvo estas la fundamenta socia realo**. (Ofte mi pensis: kio estintus la sekvo, se ĉi tiu homo estintus E-isto?) Per "gramatiko" li ne celis ordinaran gramatikon, sed iuspecan "metagramatikon". Mi neniam legis lian esearon (Speech and Reality, Argo Books, 1969); du faktoj deturnis min: (i) li estis arda kristano, kies pensadon verŝajne tre influis la eldiro "en la komenco estis la Vorto", kaj (ii) unu disertacio, kies aŭtoron mi bedaŭrinde forgesis, provis objektive sistemigi lian pensadon, kaj evidente malsukcesis.

Laŭ mi ni neniam plene komprenos la formulon "en la komenco estis la vorto". En la helena la frazo estas, kompreneble, "en la komenco estis la logos" — kaj por la evangeliisto Johano, kiu tion skribis, ĝi signifis certe interalie "en la komenco estis la Kristo, t. e. Jesuo". Tio evidentas el la kunteksto. Se oni elektas ignori la kuntekston, do pro la pluraj sencoj de logos, eblus egale bone traduki/interpreti: "en la komenco estis la racio". Tiel komenciĝas la platona fadeno en la Kristanismo: la racio fariĝis persono. Sed en la (neoficiala) Judismo ankaŭ disvolviĝis la ideo, ke lingvo estas origina kaj fundamenta, kaj la kabalaj tekstoj emfazis mistikan signifon de la hebreaj literoj.

Tamen Rosenstock-Huessy influis plurajn gravajn homojn, kaj en la sekvaj kelkaj blogeroj, mi ripetos de ĉi tiu homo diversajn pensojn, kiuj ŝajnas al mi aparte signifaj por la nuntempo.

* Informo pri Rosenstock-Huessy haveblas rete, germane kaj angle. Lia kritiko de la homsciencoj similas el tiu de Wilhelm Dilthey.
** Tio memorigas pri Mortimer Adler, kies difino de "la semantiko" estis simple "la homsciencoj". (Adler, alia senprestiĝa pensisto, mortis en 2001 preskaŭ tute sen rimarko en la gazetaro.)
reen al la indekspaĝo

3a majo, 2009.

LA ANGLA "JE". Surprizus multajn E-istojn, ke la angla lingvo havas ion similan al nia "ĝenerala prepozicio". Sed tia ja estas la angla dialekta kaj iom arkaika "prefikso" a-. Tiu sama prefikso, literumita o', rolas eĉ regule en la normiga modernangla en la esprimo o' clock, kiel en ekzemple It's ten o' clock. (estas la deka horo). Multaj lernantoj kredas tion nur mallongigo de la prepozicio of, sed la afero ne estas tiel simpla.

La esprimon o' clock kompreneble lernas ĉiu, kiu lernas la bazan anglan. Tiuj, kiuj sufiĉe plulernas la lingvon tamen, iafoje vidas frazojn kiel

He was a-running like a madman. (Li estis kuranta kiel frenezulo.)

He's a-working on it. (Li prilaboras ĝin.)

Tiu "prefikso" a- vere jam ne havas precizan signifon, krom eble nuanco de daŭreco. Ĝi estas supervivaĵo de konverĝo, okazinta antaŭ la periodo de la Ŝekspiraj verkoj, de pluraj apartaj prepozicioj, kiuj fariĝis simpla ŝva-sono en la parola lingvo. La rezulta "prefikso" ankoraŭ ekzistas en vortoj kiel awake (maldorma), asleep (dorma), alive (viva), abed (en la lito) k. a. Ĉar la originaj signifoj estis tiuj de la modernaj of, on, in, at, la moderna "signifo" de a- vere estas senforma miksaĵo.

Kompreneble, la nuntempa lernanto de la angla ne devas lerni pri a-. Oni povus uzadi la anglan dum multaj jardekoj sen tion trafi.

reen al la indekspaĝo

2a majo, 2009.

PRI FEINOJ
"Se ĉio estas iluzio,
kio estas iluzio?"
(Oni demandas pri etikedoj
nur en prelega halo;
kaj la ofta vorto "kredoj"
levas nebulojn el ĉiu valo.)
La feinoj
estis estintaj legintaj la libron
pri la feinoj.
— KM
reen al la indekspaĝo

1a majo, 2009.

Ve; mi lernas lastatempe, ke post la modernismo venis ne nur la postmodernismo, sed nun la transmodernismo, dum mi restas ne tute adaptita al la modernismo. Kio okazos al mi?

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.