Sendu al mi komentojn

25a majo, 2010.

Okaze de mia baldaŭa translokiĝo al Kolorado, eksiĝos la nuna mia interret-aliro. Post tiam la nunaj paĝoj de LINGVISTIKA RETEJO DE KEN MINER malaperos, inkluzive ĉiujn lingvistikajn artikolojn, la blogon, ĉion.* Tamen post ĉeso de mia konto laŭdire restos la nunaj paĝoj 30 tagojn. Mi ne scias, ĉu jam ene de 30 tagoj mi povos starigi novan retejon per Kolorada retprovizanto; se jes, mi avizos ĉi tie pri la nova retadreso.

Se ne eblos tio, tamen iam mi verŝajne kreos almenaŭ novan blogon (kies adreson necesos trovi gugle aŭ per onidiro), kaj eble tutan novan retejon. Mi pardonpetas pro la malkonveno.

* Mi tamen havas la tutan paĝaron en memorbastoneto, eĉ laŭ la sama strukturo, kiel la reta paĝaro.
reen al la indekspaĝo

5a majo, 2010.

Ĉar mi nun planas translokiĝon al Kolorado, mi antaŭvidas malmulte da blogado dum majo.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.