Sendu al mi komentojn

Lunde, 29a Marto, 2004.

Omaĝe al Sir Peter Ustinov, kiu mortis ĉi-nokte, dum sia vivo unu el la plej amuzaj homoj en la mondo laŭ mi —


PROBLEMSPURADO
pri via nova
HP 4307T
CIFERECA FOTILO
PROBLEMO PROBABLA KAŬZO SOLVO
La fotilo rifuzas ŝaltiĝi. Vi ne premis la ĝustan butonon. Premu ĉiujn butonojn, ĝis unu el ili ŝaltos la fotilon.
La dat- kaj horindikilo ne montras la ĝustan daton resp. horon. Vi tro longe lasis la fotilon sen baterioj. Venontan fojon, enmetu la novajn bateriojn tre rapide.
La fotilo tute ne funckias. La baterioj estas malĝuste enmetitaj. Vi tro rapide enmetis la bateriojn.
La reŝarĝ-lumilo flagras kvazaŭ reŝargiĝus la baterioj, sed ne estas baterioj en la fotilo. La fotilo ne scias, ke ne estas baterioj en ĝi. Ignoru la problemon; la flagrado ĉesos post du, tri tagoj.
La fotilo ne fotas, kvankam mi premas la obturil-butonon. Vi ne sufiĉe forte premis la obturil-butonon. Premu la obturil-butonon pli forte. Se necese, uzu ambaŭ manojn.
Mia foto estis tro hela; mi ne povas distingi inter objektoj. Tio ĉiam okazas, kiam oni provas foti blankan hundon sur blanka tapiŝo. Fotu ion alian.
Mia foto estas tro malhela. Vi fotis la lenskovrilon. Deprenu la lenskovrilon antaŭ la fotado.
La zomilo ne funkcias. Ne eblas zomi tra la lenskovrilo. Deprenu la lenskovrilon antaŭ la fotado.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 24a Marto, 2004.

De hodiaŭ mi ne blogos dum eble semajno, por fari aliajn aferojn. (Jes, mi ankoraŭ prilaboras Esperantan morfologion, kaj eĉ progresas.)

* * *

Dank' al atentigoj de Kunar (skribe) kaj de Anĝelo (babileje), mi lernis ke — kiel mi mem duone antaŭvidis leginte la difinojn en PIV2 — la terminoj 'centrismo' kaj 'centralismo', kune kun parencaj terminoj en la nacilingvoj, signifas diverse laŭ la lingvo. Laŭ Kunar, en Germanio 'centrismo' havas la sencon "malo de federalismo". En la itala, laŭ Anĝelo, 'centrismo' havas la saman sencon kiel centrism en la angla — pozicio meze inter ekstremoj — dum 'centralismo' havas la sencon "malo de federalismo".

Mi emfazas do: per 'centrismo' en mia hieraŭa blogaĵo, mi celis "pozicio meze inter ekstremoj". Oni sugestis al mi, ke mi uzu por tiu koncepto ne 'centrismo' sed 'mezismo'. Tamen vere 'mezismo' sonas al mi malestima vorto, kvazaŭ insulta. Mezisto eble estus homo, kiu simple ne havas pozicion, aŭ provas eskapi fari decidon. Mian koncepton perfekte spegulas la anglaj centrism kaj centrist; Esperanto eble ne havas tute kontentigan terminon. Jen parto de la PIV2-a artikolo sub 'centr-':

Centro, 5. Modera partio, kiu en parlamentejo sidas meze inter dekstro kaj maldekstro.

En mia lando, eĉ se ekzistus tia efektiva partio, ĝiaj reprezentantoj ne sidus en speciala loko en la kongresejoj. Mi decidis do uzi, de nun, 'moderismo'.

Moderismo do estas: malekstrema kaj neideologia pozicio. La bazan rezonadon de tia pozicio mi jam klarigis en mia blogaĵo de la 11a Novembro, 2003, en Aristotela kadro ("KIAL NI NE INTERKOMPRENAS").

Moderismo estas nek romantika nek populara. Sed laŭ mi ĝi havas la avantaĝon esti racia — supozante, ke estas la vero, kio interesas nin, kaj ne io alia. Chacun à son goût kiel oni diras...

Kunar atentigis pri interesa retpaĝo kie troviĝas la jenaj vortoj (mi tradukas):

La malnovaj unudimensiaj kategorioj 'dekstro' kaj 'maldekstro', kreitaj kiel sidaranĝo de la Francia Nacia Asembleo de 1789, tro naivas por la nuntempa kompleksa politika pejzaĵo.

Bone dirite.

reen al la indekspaĝo

Marde, 23a Marto, 2004.

Ankoraŭ pri antikvaj tajpiloj (verŝajne furoro!) skribis Toeko (Teodor Konopka en Vroclavo, Pollando):

Se temas malnovajn skribmaŝinojn... Kiam mi aliĝis al loka sekcio de Pola Esp.-Asocio, oni havis ĉi tie (tio estis 1958-a jaro) antaŭmilitan skribmaŝinon Underwood kun sufiĉe grandaj presliteroj. Du aŭ tri estis ŝanĝitaj je polaj literoj. Oni longe ĝin uzis, poste aperis ia valizmaŝino, tre malgranda.

Eble en 1968 mi aĉetis al mi skribmaŝinon simple en vendejo. Ĝuste alvenis tempo kiam oni ĉesis postuli permeson el la oficejo de internaj aferoj kaj cenzorejo. En aliaj periodoj la permeso estis deviga kaj la skribmaŝinoj estis registritaj. Tiun aĉetitan tiam maŝinon — bulgaran (Marica) — mi havas ĝis nun, kvankam mi ĝin ne uzas. Antaŭ 5 jaroj mi aĉetis al mi novan, elektran skribmaŝinon kun "komputila" klavaro kaj kun ŝanĝebla literaro. Domaĝe eblis alaĉeti nur saman literaron, nur kun tre malgrandaj literetoj. Tiun ĉi mi uzas en tempoj kiam ne funkcias la komputilo.

Eble alifoje mi rakontos al Vi pri aliaj interesaĵoj el tempo de "popoldemokratio".

Kun salutoj

Toeko

Dankon, amiko. Tajpiloj gravis por multaj niaj samaĝuloj; mia vivo estus tute alia, se mia patrino ne aĉetintus por mi tajpilon, kiam mi estis nur 12-jaraĝulo.

Kutime mi ne blogas rekte pri politiko. Sed kiam mi legas pri tio, ke iam en moderna lando oni devis peti permeson de sia registaro por aĉeti skribmaŝinon, mi ne povas ne komenti. Temas pri aroganteco.

Dick Armey, iama Majoritatestro en la usona Domo de Reprezentantoj, rimarkis lastatempe dum televida grupdiskuto, ke laŭ li socialismo estas supraĵa kaj aroganta, dum kapitalismo estas profunda kaj humila (!). (Apenaŭ necesas diri, ke Armey apogas relative ekstreman formon de kapitalismo.) Mi malkonsentas; tamen mi provis uzi liajn kvar kategoriojn por organizi mian propran vidpunkton. Laŭ mi la skemo estas iom interesa kaj eble pensprovoka:

supraĵa aroganta POZICIO
+ + totalismo
+ - socialismo
- + kapitalismo
- - centrismo

Kompreneble necesus klarigi la terminojn; tamen mi ne volas en unu blogaĵo tro pisti la okulojn de la legantoj.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 22a Marto, 2004.

MIA STRANGA (?) KONCEPTO PRI E-KULTURO. En la revuo Monato en 2002 aperis interesa eseo de Garbhan MACAOIDH, "Lingvo, mito kaj legendo". En tiu eseo la aŭtoro atentigas, ke nia lingvo, malgraŭ verkoj mitecaj kaj legendecaj de ekz. Szathmári, Beaucaire, John Francis, Abel Montagut, en strikta senco ne povas esti esprimilo de "indiĝenaj" mitoj kaj legendoj, ĉar ĝi neniam travivis periodon de buŝa tradicio simila al tiuj de "analfabetaj aŭ apenaŭ alfabetaj popoloj".

Tiu rimarko pensigis min ĝis konstato, ke eble mia koncepto pri Esperanta kulturo malsamas al tiu de plej multaj E-istoj. Por mi, al internacia lingvo apartenas internacia kulturo, ne nova "indiĝena" kulturo. La verkoj de Dickens, Goeto, Tolstojo, Murasaki Shikibu, jam estante parto de la internacia kulturo (ĉar ne nur resp. angloj, germanoj, rusoj kaj japanoj legas ilin), estas parto de la Esperanta kulturo. (Tial mi ne hezitas ofte blogi pri la naciaj aŭtoroj, kiujn mi admiras.) La t.n. epopeo de Montagut, kvankam interesa, ne pli interesas al mi ol vere nacia epopeo,* nur ĉar ĝi verkiĝis en Esperanto.

Lingvoj kaj kulturoj ne ĉiam pariĝas, des malpli, kiam temas pri lingvo internacia. Mi tion bone lernis, kiam mi studis la jidan lingvon antaŭ kelkaj jaroj. Kiel vi eble scias, antaŭ la Dua Mondmilito estis grava jidlingva komunumo en Vilno. Ties intelektuloj legis verkojn en multaj lingvoj, kaj pridiskutis ilin en la jida. Se oni sugestus al tiuj, ke necesas jida epopeo, ili sendube ridetus aŭ eĉ ridus. Simile se oni sugestus, ke oni kreu epopeon en la mezepoka latina, la iama interpopola lingvo de tuta Eŭropo. Neniu parolis nur jide en Vilno, nur latine en mezepoka Eŭropo. Kaj laŭ mia scio, neniu parolas nur Esperanton! (Se vi priaŭdos, ja sciigu min...)

Mi ne diras, ke E-lingvaj verkoj kiel La Infana RasoPoemo de Utnoa ne valoras; nur ke ili ne estas nepraĵoj. (Kaj fakte mi tre dubas, ke multaj el ni efektive legas ilin.) Nia internacia lingvo konduku nin al plia, ne al malplia, internacieco. Lingve, Esperanto heredis kaj heredas la plej bonajn karakterojn de la naciaj lingvoj (almenaŭ ideale).** Kulture, devus laŭ mi esti simila rilato: kaj la lingvo kaj la kulturo esprimu tion, kion nomis J. Werner "Eŭropa kaj monda kultura komuneco" (Terminologia Kurso, Rudnice nad Labem, 1986, pĝ. 23).

*Mi menciu parenteze ke Usono, eble surprize, havas epopeon, John Brown's Body de Stephen Vincent Benét. Ĝi temas pri la Enlanda Milito (LA evento en nia historio) kaj verkiĝis en 1927; en 1929 ĝi ricevis Pulitzer-premion por poezio. Unu kritikisto nomis ĝin "la plej legebla epopeo en la mondo" — ne necesas diri, ke preskaŭ neniu legas ĝin, eĉ en Usono! Plej multaj usonanoj bedaŭrinde akceptas kiel nacian "epopeon" Leaves of Grass de Walt Whitman. Sed epopeo kutime estas rakonto (epiko).

** Ekzemple la distingojn kiujn mi listigis en mia blogaĵo de la 18a de Decembro, 2003.
reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 21a Marto, 2004.

Sociologia profesoro Frank Furedi (Universitato de Kent, Anglio) verkis eseon, en kiu li rakontas, ke lia okjaraĝa filo venis hejmen de la lernejo kaj diris: "Paĉjo, mi vere malamegas Buŝ!" Spritas Furedi, ke finfine nun "la politika vivo en la Okcidento fariĝis tiel infaneca, ke eĉ okjarulo povas partopreni..."

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 19a Marto, 2004.

Nuno Magalhães skribis, rilate mian blogaĵon de la 10a de Marto, pri Esperanto kaj la angla kiel interlingvoj, kaj tiun de la 16a de Marto, pri procesosistemoj:

Iam vi afiŝis pri angla kaj esperanto dirante ke la angla estas "de facto" la internacia lingvo. Laŭ mi ĝi ne estas internacia sed internaciigita - kaj por mi tiu kunportas gravegan malsamon. La problemo de la angla, krom ĝia neneŭtraleco, estas ke ĝi trudas la aliajn lingvojn - kulpe de la truditoj, fakte.

Nuntempe se mi diras al iu "mi kontrolos mian correio electrónico" ĉiuj strange rigardas; tamen, se mi diras "Mi kontrolos mian email" do ĉiuj normale reagas. Eble ne estas bona ekzemplo ĉar kadre de teknikaj fakoj (ĉefe komputilaj) la angla ĉiam estas kreanto de novaj vortoj. Pli ĝenerale mi menciu ke ne strangas en surstrataj anoncafiŝoj trafi anglajn vortojn. Tio por mi estas bedaŭro kaj mi provas iom batali kontraŭ tio sed la amaso fajfas kaj eĉ trovas amuza uzi alilingvajn sprimojn.

La (laŭ mi) troeco eĉ permesas ke la plej multo de entreprenoj nepre angle nomu siajn produktojn - ekzemple ĉe ni oni havas voktarifojn "After-Hours" kaj la plimulto de klientoj eĉ ne scias kion tio signifas. Sed bone. Pri la parabolo: se esperanto estus "de facto" la internacia lingvo ĝi ne trudus (aktive aŭ pasive) aliajn kaj do mi ja ŝategus. Tamen, ne tiel estas, do parabole mi sugestus, eĉ se malfacile, la anglan. Tia estas la vivo :)

Pri via hodiaŭa afiŝo, ĵurisistemoj: Portugalio estas ĵuristotribunala tamen eblas, en kelkaj situacioj, peti ĵurion (tio estas maloftega). Iam afiŝante ie, pri usonaj tribunaloj (kie la plej multo estas ĵuria) mi komentis: "Se mi estus procesita usone mi ja preferus dungi aktoron ol advokaton, ĉar kio gravas estas konvinki la ĵurion ;)"

Tio estas bonega letero; tamen mi devas iom malkonsenti pri la angla. La vortoj de Nuno, "kulpe de la truditoj", laŭ mi plej taŭgas. Laŭ mia (tute laika) impreso, la disvastiĝo de la angla, samkiel la disvastiĝo de la ekonomia kaj komerca influo de la angleparolaj landoj, kaj samkiel la disvastiĝo de la libermerkata sistemo mem, estas finfine rezulto de milionoj da sendependaj spontaneaj decidoj.

Alikaraktera estus eventuala adopto de Esperanto kiel la oficiala lingvo de la EU (ekzemple). Tia decido venus "de supre". Por tio Sten Johansson uzis la vorton "desuprismo" (dankon al Kunar pro la artikolatentigo): "Ni rezignu la postulojn, ke eta grupo da idealistoj decidu, per kiuj rimedoj UNO, EU aŭ unuopaj personoj komuniku internacie." Klaus Mohrhoff en la BJA-listo antaŭ kelkaj monatoj simile skribis.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 18a Marto, 2004.

Hieraŭ estis Tago de Skta. Patriko, kio en Usono estas multe pli granda afero, ol en Irlando; kompreneble estis parado ankaŭ en mia urbo, Laŭrenco (Lawrence).

Nepre necesis sakŝalmbando! Kvankam tiuspecaj sakŝalmoj en la foto estas skotaj, ne irlandaj, ne gravas; la skotoj estas nur irlandanoj (latine scoti) kiuj migris al nuna Skotlando en antikvaj tempoj. (Ankaŭ, la irlandan sakŝalmon oni nepre ne povas ludi marŝante; oni devas sidi.)

Estis aliaj muzikbandoj; en ĉi tiu foto, tiu kun la banĝo estas mia malnova amiko Sherman Jacher, kiu akompanis min gitare en mia blogfoto de la 23a Septembro, 2003.

Mi iom freneziĝis fotante; vi povas vidi spektantojn, ĉevalistojn, belulinojn, antikvajn aŭtojn, aŭtojn nur strangajn , kaj eĉ stilziranton!


reen al la indekspaĝo

Marde, 16a Marto, 2004.

Jam delonge mi interesiĝas iom pri juraj aferoj, aparte pri processistemoj. Detale la sistemoj de diversaj nacioj kompreneble malsamas, sed grava distingilo estas ke iuj landoj havas ĵurian sistemon (akuzito en kriminala proceso havas la rajton al decido per ĵurio), dum en aliaj nacioj, decidas tribunalo de juĝistoj. Usono havas ĵurian sistemon, kiu apenaŭ plu ekzistas en Eŭropo, travivante ekster Britio nur en Aŭstrio, Belgio, Norvegio kaj en partoj de Svislando. (Jen fonto de la informo.) Mi kredas, ke ankaŭ Israelo malhavas ĵurian sistemon.

Neniam plaĉis al mi la ĵuria sistemo por la nuntempaj socioj, kaj delonge mi serĉas porlaikulan ĝeneralan komparon inter la du sistemoj. Pro tio interesis min nova libro de Richard Dawkins — zoologo ĉe Oksforda Universitato kaj fama populariganto de biologia scienco, pri kiu mi laste blogis la 12an de Novembro, 2003 — A Devil's Chaplain (Houghton Mifflin Co: Septembro 2003). Ĝi estas kolekto de eseoj pri multaj temoj, iuj sciencaj, iuj ne. Unu mallonga eseo pritraktas processistemojn.

Lia konkludo estis: se oni ne kulpas, oni preferu juĝistotribunalon. Sed se oni kulpas, oni preferu proceson per ĵurio. Laŭ mi tio bonege reliefigas la naturon de la du sistemoj.

Parenteze: en mia menciita antaŭa blogaĵo pri Dawkins, mi erare nomis lin usonano. Li verŝajne estas anglo. (La afero estas iom konfuza; li fakte naskiĝis en Afriko.)
reen al la indekspaĝo

Lunde, 15a Marto, 2004.

Jen acerosprosoj; estas nur Marto, sed printempecas. Povas esti la vera komenco de la printempo, aŭ povas esti falsa printempo, kiu post kelkaj tagoj cedos al ankoraŭ frosta nokto, kiu mortigos la antaŭsignojn. Neniu scias.

Aznar malvenkis en Hispanio. La 1an de Majo aliĝos dek pli da landoj al la EU. Opinioj pri la estonteco tre dismalsamas. Neniu scias.

reen al la indekspaĝo

Sabate, 13a Marto, 2004.

Ĉu vi scias, kial nuntempaj junuloj ofte portas strangajn hararanĝojn?

Ĉar ili rifuzas demeti la kapaŭdilojn, kiam ili sidas ĉe la barbiro!



(Tio estas originala.)

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 11a Marto, 2004.

Aperis du novaj E-lingvaj blogoj, tiuj de

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 10a Marto, 2004.

RETPAĜARO DE MIĤIL. Internacia humuro estas tikla kaj frustra afero, pri kiu apenaŭ eblas ĝeneraligi. Sed mi pli-malpli alvenis al la konkludo, ke la E-lingvano kies humursento plej proksimas al la mia, estas Michiel Meeuwissen (babileje Miĥil). Aldone mi konas lin longe, se nur virtuale. Ja vizitu lian paĝaron, se vi ne jam konas ĝin; estas multo amuza tie. (Li ankaŭ eble estas la unusola alia homo, krom mi mem, kiu konsideras iksojn belaj! Mi ĉiam pensis, ke ili donas al nia lingvo "francecan" aspekton.)

* * *

Pri mia blogaĵo de la 5a Marto skribis Kunar (mi intermetos respondojn):

Saluton!

Refoje vi skribis ion tiom interesan, ke necesas respondi al tio.

"inteligenta junulo en triamonda lando povas lerni unu duan lingvon, kaj vi rajtas pagi la koston lerni aŭ la anglan, aŭ Esperanton. Kiun lingvon vi honeste elektus? (Je mia eterna miro, pluraj respondis "Esperanton"...)"

Ĝuste _ĉar_ mi estas tiom konvinkita pri kelkaj kvalitoj de Esperanto, mi elektus la anglan por tiu junulo: Laŭ mia sperto, lernado de la angla kostas multe kaj por atingi uzeblan nivelon (ekz. por laboro), necesas intensa studado. Male, Esperanton homoj lernas hobie kaj eĉ sub normalkaze neeblaj cirkonstancoj; tio ankaŭ povus okazi al tiu junulo. Se la obstakloj por atingi akcepteblan nivelon en du lingvoj tiom diversas kaj mi rajtas decidi kies obstaklojn mi forigu, tiam mi kompreneble elektas la pli grandajn, nome tiujn de la angla.

Via miro tamen mirigas min. Vi montras tiom multan vivosperton en via taglibro; ĉu vi ne lernis, ke eĉ se la "bona" respondo estas tiom klara, kelkaj tamen elektas la alian? Tion alportas la libereco elekti. (Tio ankaŭ prezentas interesan filozofian problemon: Ĉu libereco ne foje malhelpas, ĉar homoj per ĝi povas rifuzi eĉ sian personan feliĉon? Ĉu la homaro eble grandparte ne pretas al libereco, ĉar la homoj ne kapablas uzi ĝin?)

Nu - falsa miro estas retorika truko

La rezonadon de Kunar mi akceptas: Esperanto NE estas facila lingvo; sed, ĉar mankas al ĝi la grandaj frazeologiaj ŝarĝoj de la naturaj lingvoj, oni povas ĝin lerni tre bone ene de kelkaj jaroj, aparte se oni multe legas bonajn aŭtorojn. Tamen tio, kion mi vere celis en mia parabolo, estas la klare videbla objektiva plia utilo de la angla.

(Pri la filozofia problemo, mi dirus ke la (politika) libereco fojfoje ege nekonvenas kaj ĝenas; sed ĝi tiom valoras, ke oni volonte toleras la nekonvenon kaj la ĝenojn.)

"Kiel mi ofte diras, estas grava distingo inter (a) agnoski fakton kaj rimedi ties malbonajn efikojn, kaj (b) apogi la fakton mem. Se ekzemple oni disdonas kondomojn en lernejoj, ĉu tio signifas, ke oni apogas dismalĉaston? Se oni klopodas jurajn reformojn, ĉu tio signifas, ke oni apogas krimon? K.s."

Tiu ekzemplo kun la kondomoj bonegas! Se mi ne eraras, tio estas kutima morala problemo en Usono, ĉu ne?

Tion oni pli debatis ĉe ni antaŭ kelkaj jaroj, ol nuntempe. (Mi iam legis en babilejo, ke oni disdonas kondomojn eĉ ĉe E-istaj junuleventoj. Ĉu vere, mi ne scias.)

"tie kaj tie homoj vidas kaj agnoskas, ke la angla estas de facto internacia lingvo, kaj racie klopodas malpliigi la malegalecojn inter ĝiaj uzantoj; sed tiujn klopodojn tuj atakas la E-istoj kiel apogadon al la angla lingvo."

Ĉu vi legis la artikolon "Sterki kaj sterki konstante" de Sten Johansson? http://www.algonet.se/~kallekn/folio/sten.html

Ĝin mi pritraktis antaŭ kelkaj semajnoj: http://www.livejournal.com/users/kunar/35646.html

La artikolo de Johansson bonegas. (Fakte mi ĝis nun ne legis ion de ties plumo, kio ne bonegas.) Mi haste trarigardis ĝin antaŭe, kaj ĵus zorge relegis, kune kun la komentoj de Kunar, kiujn mi miavice komentis hieraŭ en lia blogo.

Al via enskribo mi respondas: Kompreneble ajna malamikeco kontraŭ la angla lingvo far esperantistoj estas idiota. Se mia celo estas komunikado kaj Esperanto unu ilo, tiam mi ĝoju kiam mi legas ke ankaŭ funkcias aliaj rimedoj.

Samtempe mi spertas novan ideologion en mia hejmlando Germanio: La amaso estas konvinkita pri tio, ke la angla estas la respondo al ĉiu demando pri internacia komunikado, kaj ke ĉiu (Germano) povas lerni ĝin en la lernejo ĝis flua nivelo.

Ĝuste ĉar tio ŝajnas ne opinio, sed fakto, kelkaj homoj verve atakas Esperanton kaj ĝiajn parolantojn. Tio eble estas tute logika, ĉar se la angla jam sufiĉas, tiam ajna okupiĝo pri plia lingvo estas superfluaĵo kaj tempoperdo. Sed tio ne estas bona maniero trakti _personojn_, kaj la regula argumentado per ĝenerala utilo ("Esperanto estas senutila") eĉ tute malĝustas, ĉar utilo ĉiam estas persona afero. Kaj se iu asertas ke Esperanto por _mi mem_ ne havas utilon (eĉ ne kiel ekzoktika hobio), tiam tio estas ankaŭ idiota, ĉu ne?

Kunar ĝoju, ke en lia lando Esperanto ĝuas la lukson, ke oni atakas ĝin!

Fanatikuloj en supraj pozicioj regule postulas, ke edukado kaj studado en Germanio okazu parte aŭ entute en la angla. Alivorte: Germanoj rezignu praktiki la germanan en pli altnivelaj kampoj kaj transiru komuniki en la angla. Ĉu tio vere estas "necesa kotizo" por internacia komunikado? (La penson, ke tiaj ideoj indikas ke la angla eble ne estas tiom facile lernebla kiel kutime estimate, mi ne plu sekvu ĉi tie.)

Prave tiuj estas fanatikuloj, laŭ mi. Sed eble ili vidas, en la angla, novan Latinon.

Koncize: Mi kiel esperantisto ne kontraŭas la anglan, sed ŝatas ĝin kiel interesan lingvon. Sed mi kontraŭas tiujn personojn, kiuj propagandas ĝin kiel "perfektan, universalan komunikilon", postulas la forigon de aliaj lingvoj kiel necesan kondiĉon kaj malrespektas homojn, kiuj interesiĝas pri aliaj lingvoj. Ĉiuj tri laŭ mi ne servas internacian komunikadon, sed eĉ blokas ĝin.

Kore salutas

DĴ Kunar

Estas mirige, ke post preskaŭ ducent jaroj da lingvosciencaj esploroj, la averaĝa homo ankoraŭ kredas, almenaŭ implicite, ke lingvoj "forpelas" unu la alian el la cerbo, kiel nemiksiĝemaj likvoj. Sed aliflanke — temas pri mono, kiel ĉiam. Kaj oni ne povas monapogi ĉion.

Mi volas diri kiel eble plej emfaze: la disvastiĝo de la angla ne estas "venko" por ni anglalingvanoj. Eĉ homo malpli amema pri sia lingvo, ol mi, ne ŝatas vidi sian lingvon ĉie kaj ĉiam ĝismorte buĉata. Kara leganto, vi ne kredus: nuntempe komencas aperi el eŭropaj presejoj eĉ kolektoj de erudiciaj artikoloj en mutilita anglalingvo, sen ia redaktado!

reen al la indekspaĝo

Lunde, 8a Marto, 2004.


Honore al Internacia Virina Tago mi aperigas foton, kiun mi vidas ĉiutage sur la muro antaŭ mia skribtablo. Kiam ajn mi estas en malbona humoro, mi rigardas ĝin, kaj ĝi levas mian spiriton.

Ĉi tiu teamo skipas refuel-aviadilon KC-135 en la Usona Aerarmeo; mi kredas, ke la foto venas de la tagoj de la Iraka liberigo.








reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 7a Marto, 2004.

Pri mia skribmaŝin-trezoro mi blogis la 14an de Februaro; tiuteme enskribis amiko Joan Pere SUNYER (mi iomete redaktis):

Kiam mi estis viriĝanto (14-jaraĝa proksimume), ĉar miaj gepatroj estis instruistoj, ni loĝis en lernejo - funkcia loĝejo en la knabino-lernejo. La knabo-lernejo, kie laboris mia patro, situis trans la strato. En tiu knabo-lernejo estis malgranda konstruaĵo kie, al la dua etaĝo, lokis la direktora oficejo. Al la teretaĝo, inter la ŝtuparo kaj klasĉambro, oni trovis ĉambreton kiu servis kiel biblioteko-konservejo-sekretarioficejo. Kaj en ĉi tiu "oficejo", sur malnova skribtablo, tronis supermezura skribmaŝino! (Japy)... Kaŝe, mi ofte eniris la oficejon kaj tajpis... Nun, mi ne memoras kion mi tajpis, sed mi plezurege tajpis ! La komputila klavaro ne kaŭzas saman sentaĵon... mankas la returniro de la mekanika ĉaro kun sia granda kromita stango... kaj la bruo... la odoro... kiel vi bonege scias. Ne ?

Vere nenio kielas la odoron de skribmaŝino! Ia kombino el inko kaj lubrikaĵo, mi supozas.

Pri la bruo: ĝi estis tre malavantaĝa por kontoristoj! Se ekhaltis la bruo, tuj sciis la mastro pri laborhalto. Nuntempe, kun silentaj klavaroj, oni povas ŝtele pasigi la tempon alie... Eble pro tio pluraj reserĉistoj trovis, ke en la komputila epoko, estas malpli da aŭ samnivela produktemo, anstataŭ pli da. (Ankaŭ la "Leĝo de Parkinson", ĉu ne — la farenda laboro ekspansias por plenigi la haveblan tempon.)

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 5a Marto, 2004.

Estas nun en la mondo, laŭ mia konvinko, grava miskomprenado pri lingva politiko, specife pri la angla. Simple esprimite: tie kaj tie homoj vidas kaj agnoskas, ke la angla estas de facto internacia lingvo, kaj racie klopodas malpliigi la malegalecojn inter ĝiaj uzantoj; sed tiujn klopodojn tuj atakas la E-istoj kiel apogadon al la angla lingvo.

Unu ekzemplo estas artikolo "Europe's three language problems" de belga profesoro Philippe Van Parijs, kiun bonkore sendis al mi Renato Corsetti antaŭ kelkaj monatoj. Ĉiuj diras, ke Van Parijs argumentas "por la angla". Sed la aŭtoro vere ne argumentas por la angla; li akceptas la fakton (kiun apenaŭ eblas ne akcepti) ke la angla jam estas interlingvo, kaj tion akceptinte, li racie proponas rimedojn por minimumigi la neegalecojn inter la uzantoj de tiu lingvo.

Alia ekzemplo estas artikolo en Ĝangalo, datita 2004/1/31, "Nova multmiliona projekto por enkonduko de la angla en eŭropa regiono". Temas pri projekto por disvastigi la anglan en Sardinio: "Temas pri konkludo de pli ol trijara laboro, kiu ekiris de la konvinko, ke la utiligo, flanke de ĉiuj sardoj, de la angla kiel komunikilo povas esti la definitiva ŝultropuŝo por disfaligi la fizikajn kaj kulturajn barilojn, kiuj disigas Sardinion de la restanta mondo," raporte diris la grupestro. Bv. rimarki tiujn lastajn vortojn: por disfaligi la barilojn... ne rekte por apogi la anglan kiel internacian lingvon: ĝi jam estas internacia lingvo, kaj oni volas, tion agnoskinte, forigi la neegalecon inter sardoj kaj aliaj eŭropanoj.

Kiel mi ofte diras, estas grava distingo inter (a) agnoski fakton kaj rimedi ties malbonajn efikojn, kaj (b) apogi la fakton mem. Se ekzemple oni disdonas kondomojn en lernejoj, ĉu tio signifas, ke oni apogas dismalĉaston? Se oni klopodas jurajn reformojn, ĉu tio signifas, ke oni apogas krimon? K.s.

Jes, egaligaj rimedoj pri la angla havas la efikon plifortikigi la anglan. Kiel alie? Sed gesinjoroj, oftege oni devas elekti inter idealisma maljusto kaj realisma justo. Ĉu vere vi tiom amas Esperanton, ke vi deprenus de la sardoj pli da partoprenado en la vivo de Eŭropo? Iam en babilejo mi proponis parabolon: inteligenta junulo en triamonda lando povas lerni unu duan lingvon, kaj vi rajtas pagi la koston lerni aŭ la anglan, aŭ Esperanton. Kiun lingvon vi honeste elektus? (Je mia eterna miro, pluraj respondis "Esperanton"...)

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 4a Marto, 2004.

Mi ofte rimarkis, ke modernuloj akceptas plej ekstremajn gradojn de homa stulteco, se nur temas pri homoj de la fora pasinteco. Ekzemple laŭ la biblia libro Genezo, ekzistis lumo antaŭ ol ekzistis suno. Triumfe kokerikas la modernulo: Kia stulteco! memevidente la antikvuloj ne sciis, ke lumo venas de la suno.

Sed tio vere ne estas memevidenta. Unu el la ĉefaj problemoj pri komprenado la pasintecon, estas ke oni ne povas distingi metaforon disde laŭlitera esprimo en fremda kulturo. Kaj kulturoj de malsamaj tempoperiodoj estas partparte fremdaj unu al la alia. Imagu al vi, ke iam iu estonta generacio rimarkos en niatempa dokumento frazon kiel ekz. "Kolero miksita kun tristego inundis lian koron." Kia stulteco! diros la estonta arkeologo: tiuj antikvuloj (ni!) kredis, ke emocioj estas likvoj.

Sekve do, kiam ni legas, ke la antaŭsokrataj helenaj filozofoj instruis ke ĉio konsistas el akvo, aŭ ke ĉio konsistas el aero, ni ne bezonas akcepti tion laŭlitere. Ĉar konsideru: ĉu la antikvuloj estis blindaj? Nordamerika indiĝena tribo diras ekzemple: la nokto estas granda birdo, kiu alŝvebas la teron, kaj kaŝas la sunlumon. Kurioze! Verŝajne tiuj naivuloj vere estis blindaj, ĉar sufiĉas rigardi en la ĉielon, por vidi ke ne estas granda birdo tie dum la nokto. Sudamerika indiĝena tribo insistas al eksteruloj, ke ili estas papagoj! Ĉu tio signifas, ke ili ne povas rimarki la diferencon inter homo kaj papago?

Plue: parolmanieroj tre malsamas de tempo al tempo; metaforo en la antikva mondo ne nepre estis tio, kion ni modernuloj nomas metaforo. Estas alternativaj vidpunktoj. Owen Barfield (1898-1997) teoriis ekzemple (aparte en sia Poetic Diction: A Study in Meaning, Londono: Faber & Gwyer, 1928, kiu trairis plurajn eldonojn), ke fakte la antikvuloj ne uzadis metaforojn en la moderna senco: pliĝuste, iliaj vortoj kompare kun la modernaj simple havis tre ĝeneralajn signifojn. Kruda sed sufiĉe simpla ekzemplo: 'piedo1' (parto de besto) ne transportiĝis al 'piedo2' (parto de meblaĵo) per metaforo; 'piedo' ekde la komenco havis tiom ĝeneralan signifon, ke ĝi povis servi por nomi parton kaj de besto kaj de meblaĵo. 'Ĉielo1' (blua volba spaco) ne transformiĝis al 'ĉielo2' (restadejo de Dio, dioj, anĝeloj, beatuloj) per metaforo, sed ekde la komenco estis sufiĉe ĝenerala termino, ke ĝi povis inkludi la du modernajn konceptojn sub unu semantika rubriko. K.t.p. Laŭ tia vidpunkto, lingvo tra sia historio ne heredas "mortajn metaforojn" sed pli kaj pli stretigas vortsignifojn.

Bedaŭrinde oni ne povas empirie bazigi tiajn teoriojn. En la t.n. 'homaj sciencoj' oni nur povas kompari, kio ŝajnas intuicie kredebla, kaj kio ne. Aŭ niaj prauloj estis tiel stultaj, ke ili apenaŭ estus povinta generi nin (!), aŭ ni simple ne sufiĉe komprenas ilin.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 3a Marto, 2004.

Se vi ŝatas la "keltan muzikon" (la tradician muzikon de Irlando, Skotlando, Bretonio kaj iugrade Kimrujo), mi volas kiel eble plej emfaze rekomendi al vi du KD-ojn. Eble surprizos vin, sed laŭ mia prefero la ideala instrumento por tia muziko ne estas la violono (ĉies kutima opinio), ne estas la sakŝalmo, ne estas mia propra instrumento la banĝo. La ideala instrumento estas la butonakordiono.

1. Joe Burke with Charlie Lennon: Traditional Music of Ireland. Green Linnet GLCD 1048. 1983. (La foto maldekstre montras Joe Burke.)

2. Ceann Gólaim: The Art of Irish Accordion Music. Trubach SC 2026 Blue Sun. 1997. La akordionisto estas Sonaí Choilm Learaí (prononcu proks. [sAni kAlem lEri]).

Ambaŭ muzikistoj ludas en la 'rula stilo'. Joe Burke uzas pli da ornamado. Mi dirus ke la fingrorapido de tiuj ĉi du estas preskaŭ superhoma.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.