Sendu al mi komentojn

30a Marto, 2005.

Hodiaŭ mi alŝutis "Recenza artikolo pri Studoj pri Esperanto" kiu baziĝas sur la libro:

Studoj pri Esperanto, Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1993. Diversaj aŭtoroj. Antaŭparolo de Zhang Qicheng. Paralele en Esperanto kaj la mandarena. 225 paĝoj. ISBN 7-5052-0078-X. Paperbindita.

La artikolo atingeblas de la indekspaĝo.

reen al la indekspaĝo

29a Marto, 2005.

ANKORAŬ PRI INSULTOJ AL LA INTELIGENTO enskribis Sandra:

Ĉe sudo el Brazilo oni nune diras: Tiko kaj Teko (la unikaj neŭronoj) malligis la manojn.

Tiko kaj Teko estas Chip kaj Dale de Disney. :)

Dankon al Sandra. Estas interese (kvankam senutile scii) ke Chip & Dale estas vortludo bazita sur la nomo de Thomas Chippendale, 18-jarcenta brita ĉarpentisto kaj meblofaristo. La meblaĵoj "Chippendale" (aparte seĝoj) famas pro sia novklasika stilo. Kia konekto inter la Disney-bestetoj kaj la meblostilo? Absolute nenia!

reen al la indekspaĝo

27a Marto, 2005.

STRANGA SPERTO. Dum lastaj jaroj estas multo en la novaĵo pri falsaj akuzoj far infanoj. Wouter Pilger (Grizula Blogo) rakontas pri lastatempa kazo en Nederlando (2005-03-21). Fakte mi eĉ timas, ke nun la pendolo emos al la alia ekstremo, kie nenio raportata de infano krediĝos. Tamen jen kio okazis al mi. Mi neniam komprenis ĝin, kaj ne komprenas ĝin nun.

Mi estis en la kvina lerneja klaso, do 11-jaraĝa. (Mi komencis lernejon iom traŭmate, sen antaŭa infanĝardeno aŭ io tia, kun 6 jaroj; tio estas alia ĉapitro...) Unu tagon, alia lernejinfano aliris la instruistinon kaj akuzis, ke mi rompis lian skribilon. Kiam la instruistino alfrontis min, mi kompreneble neis. Mi estis la plej pasiva infano en la tuta lernejo! Kial mi rompu alies skribilon? La instruistino rezignis pri la afero.

Sed post iom da tempo, la instruistino revenis al mia skribtablo kaj delikate flustris, ke nun kvar aliaj infanoj atestis, ke mi rompis ankaŭ iliajn skribilojn! Povra mi, en plena konfuziĝo. Denove mi neis; sed kio estas unu kontraŭ kvin? La puno estis, ke mi devis la ceteran tagon stari en la vestoŝranko. Dum tiu tempo foje kaj refoje la instruistino venis al mi ne malkompate, promesante ke se nur mi konfesos, mi rajtos reveni en la klason. Sed kion mi povis fari? Mi ne rompis ies ajn skribilon. Do mi ne konfesis, kaj restis en la ŝranko.

Kio okazis? Ke infanoj kapablas kruelecon estas nenio nova; sed ĉu ili komplotas? Mi neniam solvis la misteraĵon.

reen al la indekspaĝo

26a Marto, 2005.

Kara Onklo Andanto:

Mi tiel feliĉas nun, ke mi nur volis dividi mian feliĉon kun viaj legantoj. Mi legis memhelp-libron, Kiel ŝpari tempon kaj simpligi la vivon. Ĝi konsilas forigi el sia vivo tiujn aferojn, kiujn oni vere ne volas, favore al tiuj, kiujn oni vere volas. Mi do malkonektis la telefonon, rifuzas ĉiujn petojn, elĵetis miajn gastojn, divorcis disde mia edzino, kaj komencis kreskigi rozojn kaj orkideojn. Je la unua fojo en mia vivo, mi estas feliĉa!

Feliĉa en Freeport

Kara Feliĉa:

Gratuuulon! Imagu, kio okazus, se ĉiuj homoj legus la saman memhelp-libron.

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

22a Marto, 2005.

LA VORTLUDO Düsseldorf > Dusseldoof (vidu lastan blogeron) estas duoble amuza, oni atentigas min, ĉar ankaŭ 'Dussel' estas speco de stultulo. Momente mi ne memoras similan ekzemplon pri usona urbonomo, sed tre oftas intenca misprononco de la ŝtatonomo Missóuri (Mizuro) kiel mísery (mizero) per simpla akcentŝovo.

* * *

ĈU MALNOVA = BONA? Ofte oni renkontas implicitan kredon pri civilizacioj, ke ju pli aĝa, des pli bona. Manko de evidento krias laŭte, kaj kontraŭ-ekzemploj ne mankas. Senriska ekzemplo estu Antikva Egiptujo: ĝi daŭris kvar mil jarojn; kaj mi preferus loĝi en la Infero, ol en Antikva Egiptujo — eĉ se mi estus ano de la regantaj klasoj. Tiu socio stagnis egale por ĉiuj homklasoj.

* * *

LA VIKIPEDIOJ, FINA VORTO. Jen tre ampleksa artikolo de Daniel H. Pink pri la historio de Wikipedia, en la angla. Laŭgrade estiĝas hierarkio (kia surprizo!). Mi diros nenion plu pri la temo.

* * *

reen al la indekspaĝo

20a Marto, 2005.

LINGVA NOTETO PRI LA GERMANA DOOF. Mi estis antaŭ kelkaj tagoj en la babilejo de Ĝangalo, kiam iuj germanoj vortludadis pri prononco de Düsseldorf kiel Dusseldoof. Kiam mi interesiĝis, pri kio temas, oni diris ke mi serĉu en mia Langenscheidt, kio estas doof. Mi do kontrolis ne nur mian Langenscheidt sed ankaŭ mian pli ampleksan Wahrig*. Jen la artikolo en la lasta:

doof [Adj.; umg.] dumm, töricht, einfältig (nddt. Form zu nhd. taub)

Do slanga adjektivo, signifanta 'stulta', 'naiva', 'simpla'; malaltgermana formo el novaltgermana taub, 'surda'. Unu el la "sonleĝoj" kiuj rilatas inter la altgermana kaj la malaltgermana estas tiu, ke /p/ en la unua respondas al /f/ en la lasta. Do ne estus surprize, se ankaŭ la angla, kies ĝermana parto estas historie malaltgermana, heredus formon kiel tauf aŭ io simila. Kaj fakte, mi subite memoris, ke mi ofte aŭdis en la usonangla doofus, kun la signifo 'stultulo', 'naivulo' — ankaŭ slangaĵo.

Kvankam doofus ne troviĝas en la OED (Oxford English Dictionary), ĝi ja troviĝas en reta vortaro. De kie la -us? Neklare. Sed la skota havas eĉ rekte doof, 'stultulo'. (La skota aŭ skotangla ne estas la skotgaela; ĝi estas tute aparta angla lingvo, kiu ne heredis la francan influon, kiun heredis la norma angla; la skota preskaŭ malaperis en la moderna periodo, kvankam restas kelkaj poetoj, kiuj verkas en ĝi.)

Kaj kio pri la esperanta 'dupo', laŭ PIV2 "naiva trompeblulo aŭ trompito"? Verŝajne nia 'dup-' devenas de la angla dupe. Sed miaj vortaroj rilatigas dupe ne al ĝermana fonto, sed al franca. Do de kie la francoj ekhavis ĝin? Ja senfinas tiaj esploroj! kaj jam mia noteto fariĝis notego...

*Gerhard Wahrig, Wahrig Deutsches Wörterbuch, Bertelsmann Lexikon-Verlag, 1978. ISBN 3-570-01631-5
reen al la indekspaĝo

19a Marto, 2005.>

Kara Onklo Andanto:

En via respondo al Agitita en Agincourt [24a Februaro 2005 - O.A.] vi pretervidis tre gravan taktikon en la aŭtoŝtelado, per kiu oni povas eviti ke la posedinto raportos la ŝtelon. Ŝtelu ĉiam nur malnovan aŭton tre kontraŭleĝe parkitan, ekzemple apud hidranto. La posedinto kredos, ke la polico fortrenis la aŭton, kaj preferos perdi la aŭton ol pagi la monpunon.

Petro A., ĉelo 764, Centra Municipa Prizono, Attica, Nov-Jorko

Kara Petro:

Tre sagace. Sed verŝajne ĉe vi ja ne tiom sukcese?

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

18a Marto, 2005.

ANKORAŬ PRI DISKREDITITAJ INTELIGENTOJ skribis Birke Dockhorn:

Kara Ken,

en via blogo vi petis pri aliaj esprimoj por manko de inteligento. Eble vi intertempe jam ricevis la sekvajn, kiuj venis al mi en la kapon, de aliaj fontoj. Tamen mi sendas ilin nun:

ĉe li/ŝi ŝraubo malfiksiĝis
havas birdon (tiu ĉi tamen pli ofte rolas por esprimi frenezecon)
ne plu havas ilin ĉiujn
ne estas tute likimuna / senfenda

Amike,

Birke

Ja estas variantoj de la samaj tie kaj tie, sed tio ne malpliinteresigas la genron. Dankon al Birke. Mi pensas nun ke fine mi sendos la tutan liston al Wouter Pilger, kompilanto par excellence pri neformalaĵoj en nia lingvo. Jen lia indekspaĝo.

reen al la indekspaĝo
16a Marto, 2005.

DA ESPRIMOJ POR MANKO DE INTELIGENTO (vidu la lastan blogaĵon) mi rikoltis iom. Skribis Mohammad KARAMUDINI:

Kara amiko,

En la ĉiutaga persa literaturo oni havas proverbon: "la monero ne falis." Tiu proverbo aludas al publikaj telefonaparatoj, kiuj funkcias nur post engluto de monero. Se la monero ne falis en la monerujon, komunikado ne ekestiĝas! La proverbon oni elparolas kiam oni deziras esprimi ke iu persono ne komprenis aŭ miskomprenis aferon.

Dankon al S-ro Karamudini.

Taras Gordienko ensendis:

li havas blatojn en kapo
li ne kaptas stelojn el ĉielo
lia cerbo rustiĝas
li korvojn kalkulas
li faŭkas
malsaĝa kiel ŝtipo
tegmento forveturis
trosatis per hiskiamo (manĝis hiskiamon tre multe)
ne ĉiuj estas hejme
globetoj malantaŭ pulioj

Krom la lasta, mi komprenas ĉiujn, do eble mi pravis, ke tiaj esprimoj bone paŭsiĝas interlingve. Sed eble, nura inĝeniera problemo...

Dankon al la kontribuintoj.

reen al la indekspaĝo
11a Marto, 2005.

En multaj lingvoj (eble ĉiuj) estas abundo da manieroj esprimi mankon de inteligento: havas truon en la kapo, mankas butono, ŝraŭbo mankas, supre malplena, ne ludas kun plena kartaro, jam ne havas ĉiujn tasojn en la ŝranko, ne tute estas tie, k.s. Ili kutime facile pausiĝas de unu lingvo al alia. Jen la plej lasta, kiun mi aŭdis: "la lifto ne atingas la plej supran etaĝon"... Se Vi konas aliajn, ja ensendu ilin.

* * *

Dum mia blogotempo pluraj legantoj provis instigi min ekuzi blogprogramon. Mi serioze konsideris tion, aparte lastatempe, kiam la arkivado "permana" eluzas ĉiam pliiĝantan tempon. Mi do elŝutis la E-version de WordPress 1.5 kiun havebligis Bertilo Wennergren (vidu lian blogaĵon de la 6a Marto, 2005). Sed mi lernis, per kontrolo ĉe mia provizanto, ke per la Sunflower-servilo nur eblas uzi puran (X)HTML-on. Do, mi rezignas pri tio, almenaŭ provizore.

Pri unu afero mi senkulpigu min: mi elspezas tempon tre zorge lokante la bildojn rilate al la teksto. Mi ĉiam fieras pri mia ekzakteco — sed fieras vane. Daŭre mi trovas, ke vidate per aliaj kroziloj, kaj eĉ foje per aliaj versioj kaj eble eĉ komputiloj, la bildoj ne situas ĝuste tie, kien mi metis ilin. Tio ne rezultas de senzorgeco! Ĝi estas verŝajne neevitebla, se oni ne uzas specialan programon. Laŭ mia scio, la plej bona retumilo por legi miajn paĝojn, estas Netscape 7.1, ĉar per tiu mi kreas ilin.

reen al la indekspaĝo
10a Marto, 2005.

GARY MICKLE 3. Estus katastrofe se homoj vivus nur per la racio. Sed tio ne estas baldaŭa danĝero. Intertempe, la racio kaj la vero estas la solaj esperoj por ni homoj, mi asertas konfide. Estas nova por mi emo flanke de la E-istoj (ne forgesu, ke mi naskiĝis en 1936) diri la veron kaj pensi racie. Mi daŭrigas la legadon de Gary Mickle kaj de temp' al tempo komentos.

Ĝis nun mi atentigas nur, ke Lanti (interesega homo — malprava, sed interesega) kaj iugrade Zamenhof mem eraris ankaŭ lingvistike. Kiel ni ĉiuj scias, estis du pensfadenoj en la historio de planlingvoj: (a) projektoj por "filozofia lingvo" kiu estu diversmaniere "pli bona" ol la naturaj lingvoj, kaj (b) projektoj por solvi "la lingvoproblemon". Kvankam nian lingvon oni kutime metas en skatolon (b), por la pioniroj, aparte Lanti, ĝi ankaŭ havis karakterojn de (a). La baza problemo de nelingvistoj estas tre simpla, kaj validis en 1900 same kiel en 2000: ili ne konas sufiĉe da diversaspecaj lingvoj. Tial Zamenhof kaj René de Saussure kredis je ia transcenda "logiko" (kio fakte nur estis la eŭropaj semantiko kaj pragmatiko) kaj Lanti verŝajne kredis eĉ, ke E-o estiĝu la unusola homa lingvo.

reen al la indekspaĝo
7a Marto, 2005.

GARY MICKLE 2. Bone; mi legis la laŭ la aŭtoro bazan artikolon de Gary Mickle, "La patrina lakto kaj la tero: pri etnismo kaj rasismo, sennaciismo kaj kosmopolitismo", verkon progresantan. Estas plezuro raporti ke kun la ĝis nun verkita malneto mi kore konsentas.

Ĝis nun li pritraktas la temon "etnismo" kaj substrekas du centrajn tezojn: (a) tre popularaj konceptoj pri "etna identeco" estas grandparte mitoj aŭ almenaŭ evitendaj troigoj; (b) kaj subpremantoj kaj apogantoj de etnaj minoritatoj tendencas dupiĝi de la samaj mitoj resp. troigoj. (Mia vortumado, kompreneble, ne tiu de S-ro Mickle.)

Estas al mi aparte interese, ke en Usono tiuj mitoj aŭ troigoj konsistigas la "oficialan" sociologian doktrinaron de la plejmulto de universitataj profesoroj; usone tiuj konsideras sin maldekstremaj (pliaĝanta politika postrestaĵo de la 60aj jaroj). Tiuj, kiuj oponas tiujn doktrinojn, kutime nuntempe membras inter la konservativuloj. Tiom malnovas tiu konflikto en Usono, ke la unua atako flanke de la oponantoj presiĝis jam en 1970: Daniel S. Boorstin, The Sociology of the Absurd, or, the Application of Professor X ( Simon and Schuster; # ISBN: 0671204998). Tiu mallonga (94-paĝa) libro ankoraŭ aperadas en novaj eldonoj. Bedaŭrinde mi ne trovis tradukojn alilingven.

Profesoro Boorstin ne konsideris sin konservativulo en 1970 tamen. Tempora mutantur...

reen al la indekspaĝo
6a Marto, 2005.

GARY MICKLE 1. En Libera Folio Renato CORSETTI skibis, ke li "estas vidanta la laŭgradan forviŝon de la itala kulturo favore al la usona". Vere estas progreso en la mondo; dum mia juneco oni neis, ke Usono havas kulturon...

Sed serioze... tiu artikolo kune kun la sekvaj komentoj de Eugen Macko konvinkis min, ke mi devus konatiĝi kun la pensado de Gary Mickle. Multaj liaj verkoj kune kun parenca materialo troveblas ĉe http://home.arcor.de/gmickle/skk/index.html. Mi nunmomente eĉ ne komencis; sed trafoliante la enhavojn, mi memoris anekdoton. Iam ĉe ia E-evento mi renkontis homon, kiu prezentis sin kiel mondcivitanon. Mi demandis al li, ĉu li estas civitano ankaŭ de Turkoj kaj Kajkoj. Li demandis: "Kompreneble; kie ĝi estas?"

Espereble venontfoje mi povos diri ion pri Gary Mickle.

reen al la indekspaĝo
4a Marto, 2005.

LA LEĜO DE GODWIN estas natura leĝo pri Usenet-novaĵgrupoj, nomita laŭ Mike Godwin — parto de la legendaro de la interreto. La leĝo tekstas:

Ju pli longiĝas novaĵgrupa diskuto, des pli la probableco, ke ekaperos komparo de io kun Nazioj aŭ Hitlero, alproksimiĝas al 1.

Jen la FAQ. Por ĝisdatigi la leĝon, oni devus apliki ĝin ankaŭ al diskutlistoj. (Ĝuste pro tio mi mem malabonis je unu el ili.)

Korolario: diskutoj pri la historiaj Nazioj aŭ pri la historia Hitlero tute ne longe daŭras.

Epifonemo: en nia epoko, se oni ne povas paroli per metaforoj, oni entute ne povas paroli.

reen al la indekspaĝo
3a Marto, 2005.

Per la blogo de Kunar mi malkovris novan blogon, tiun de Axel, en bona E-o ("liva ĵurnalo eĉ por dekstremuloj"). Sprita franca junulo; oni neniam certas, kiam li humuras kaj kiam li seriozas. Sed ja oni diris tion pri mi ne malofte.

* * *

Plezuro ankaŭ estas mencii, ke Mohammad KARAMUDINI, la irana biologo kaj edukisto, starigis novan E-blogon.

* * *

La 17an Julio 2004 mi menciis Eurozine. Nun aperis "nova fenestro al la intelektula vivo de Eŭropo", Sign and Sight, resumo de la germana gazetaro en la angla. Ĝian manifeston (Tuesday 1 March, 2005) oni povas legi plurnivele; en unu senco ĝi prezentas ankoraŭ pluan paŝon en la sukceso de la angla kiel eŭropa interlingvo.

* * *

reen al la indekspaĝo
2a Marto, 2005.

Jen mi eksponas la banĝon al lernejinfanoj (3a kaj 4a klasoj) antaŭ kelkaj tagoj. Mi ludis iom, tiam komparis banĝon kun gitaro. Tio estis bona okazo ventoli mian teorion, ke la usonaj vakeroj, se ili entute kunportis muzikilojn, probable kunportis banĝojn, ne gitarojn kiel en la kinaĵoj. Gitaro ne daŭrus jaron en tia rustika vivo; la pleja damaĝo, kiun povas suferi banĝo, estas rompita kapo (membrano); kaj simple estas almeti novan.

La foton faris mia filino, kiu instruas en tiu lernejo. Pro komplikaj kialoj ĝi ne estas bona; kiam mi havos pli bonan, mi anstataŭigos ĉi tiun.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.