Sendu al mi komentojn

31a Marto, 2006.

ĜENERALAJ KRITIKOJ PRI LA RELIGIO ŝajne plinombriĝas. La 27an de Januaro, 2006, mi menciis la libron de Sam HARRIS, kiu allogis tiom da atento, ke oni eĉ diskutis ĝin en la Usenet-forumo soc.culture.esperanto. Nun aperis tiu de Daniel DENNETT, Breaking the Spell [forigi la sorĉon]*. DENNETT estas unu el du nuntempaj filozofoj, kiujn mi legas, ĉar li, kune kun John SEARLE, ofte tuŝas sur lingvistike interesaj problemoj. Do kun granda interesiĝo mi televide spektis prelegon de DENNETT pri sia nova libro.

Samkiel tiuj de HARRIS, la argumentoj de DENNETT estas tute trafaj. Ambaŭ tamen laŭ mi havas la saman malfortecon: ili rigardas religiojn nur kiel kredsistemojn. Kaj ĉiam leviĝas la demando, ĉu la homa moralo kaj etiko ne dependas grandparte de la religio. (Tiurilate vidu ankaŭ mian respondon al Edwin STEARNS la 4an de Februaro, 2006.) Dum la demandoperiodo iu demandis al DENNETT ĝuste pri tio, kaj DENNETT respondis, ke li dediĉis tutan ĉapitron de sia libro al la rilato inter religio kaj morala konduto.

Avide do mi kuris al la biblioteko kaj legis tiun ĉapitron (Ĉap. 10). Mi tre desapontiĝis: la aŭtoro asertas (pĝ. 279), ke ne haveblas firma evidento, ke religiemuloj kondutas pli morale kaj etike, ol nereligiemuloj. Sed en piednoto tamen li mencias evidenton, ke religieco estas faktoro en la ekonomia sukceso de popoloj (McCleary & Barro), sed li malakceptas tiun evidenton, dirante, ke eblas alimaniere klarigi la rezultojn. Eble ja eblas, sed tio ne impresas kiel tre forta argumento.

DENNETT asertas ankaŭ ke la ideo, ke homoj kolektive nur kondutas bone pro timo de Dio, aŭ pro kredo je postmorta vivo por bonuloj, ktp, estas "malestimego al la homaro". Eble li pli estimas la homaron, ol mi.

Mi menciis en mia blogaĵo de la 6a Aŭgusto, 2004, ke "en Usono, la religio motivas 62% el la filantropia donacado". Pri aliaj landoj mi ne scias. Mi komprenas la nuntempan panikon pri la religio, sed laŭ mi, ni ne tro haste ataku ĝin. La sperto de la lasta jarcento instruas al ni, ke kiam religioj malestas, la homoj kreas danĝerajn surogatojn.

* Daniel C. DENNETT, Breaking the Spell : Religion as a Natural Phenomenon (Viking Adult, 2006; ISBN: 067003472X)
reen al la indekspaĝo

30a Marto, 2006.

Respondis Markus el Kolonjo:

Kara Ken,

Lester THUROW kaj Robert HEILBRONER skribis kune libron kun la titolo "The Economic Problem", sed mi ne legis ĝin. Ĉu vi legis ĝin? Verŝajne ankaŭ ne. Do, ni ambaŭ ne scias, kio vere staras en tiu libro. Ekonomiistoj ankaŭ famas pro tio, ke ili kelkfoje dum sia kariero ŝanĝas sian opinion. Hodiaŭ ekzistas kelkaj ekonomiistoj, kiuj nur propagandas sian ideologion. Oni ne bezonas studi ekonomion en universitato dum kelkaj jaroj por vidi, kie estas la eraroj. Oni nur devas informiĝi pri tio, kiel funkcias kelkaj aferoj, ekzemple kiel ekestas mono, do, kiel mono venas en nian mondon. Vi eble diros, ke la emisia banko (en Usono la privata FED) simple presas monon, sed kiel kaj kiamaniero la presita mono venas en la ekonomian cirkuladon? Informiĝu kaj pripensu (kompreneble nur, se vin interesas tio).

Mi scias, ke vi ne vidas la problemojn de kapitalismo, sed eble vi same pensus, se hodiaŭ estus la 23a de oktobro 1929, do unu tago antaŭ la komenciĝo de la lasta granda mondekonomia krizo, kiu ankaŭ pretigis la finan sukceson de Adolf HITLER en Germanio. Eble vi pensintus tiel pro la prospero, kiun vi gajnis per la akcioj, kiujn vi aĉetis.

Fine mi nur volas aldoni, ke mi ne konsideras komunismon esti la pli bona sistemo. Eĉ tute male! Mi konsideras la liberan merkaton la plej bona afero, sed nur kun monsistemo, kiu malebligas ĉiam pligrandiĝantan diferencon inter riĉeco kaj malriĉeco. Ne pro la maljusteco, sed pro tio, ke tiu diferenco finfine malhelpas la ekonomion kaj gvidas al gravaj ekonomikrizoj aŭ eĉ militoj. Ĝi ankaŭ estas danĝero por la demokratio, ĉar finfine ne la popolo aŭ la politikistoj regas, sed la kapitalo.

Amike,

Markus

Unue pri la libro — vi pravas, ke mi ne legis ĝin, ĉar mi ne komprenus ĝin. Ekonomike mi estas analfabeto. Tamen vi pikis mian scivolemon, do mi prenis la libron el la biblioteko kaj facile trovis la partaĵon, kiun ĉiuj citas. Mi esperantigas el pĝ. 631 en la 1981-a eldono:

Ĉu ekonomia komandado povas signife kunpremi kaj akceli la procezon de kreskado? La rimarkinda sukceso de Sovetunio sugestas, ke jes. En 1920 Rusio estis nur malgrava figuro en la ekonomiaj konsilioj de la mondo. Hodiaŭ ĝi estas lando, kies ekonomiaj atingoj kompareblas kun tiuj de Usono.

Tiel en 1981. Postaj eldonoj ŝajne tekstis same, ĝis la efektiva disfalo, en tiu sama jardeko, de Sovetunio. Nur povas esti unu kialo, laŭ mia rezonado, por tiel enorma mistakso de la soveta ekonomio: la aŭtoroj kredis la ŝtatpropagandon, kiun eĉ sovetanoj mem ne kredis. Sed sufiĉe pri THUROW kaj HEILBRONER.

Mi vidas la problemojn de la kapitalismo. Sed ne estas juste kondamni pomon pro tio, ke ĝi ne estas oranĝo. La celo de la kapitalismo ne estas egaligi ĉiujn civitanojn (kvankam ja multaj kapitalistoj volonte bonfartigus ĉiujn se eble), sed produkti laŭeble plej grandan bonon por laŭeble plej granda nombro. Sekve la ekzisto de relative malriĉaj homoj ne estas evidento, ke ĝi ne funkcias. La nombro de milionuloj en Usono kreskis en 2004 ĝis rekordo de 7,5 milionoj (fonto). Tio, laŭ mia kompreno, estas kapitalista sukceso. (Kaj senlaboreco nur 4,5% en Februaro malgraŭ novaj teknologioj KAJ enmigrado — Havajo havas 2,4% :) )

reen al la indekspaĝo

29a Marto, 2006.

Skribis Markus el Kolonjo:

Kara Ken,

Vi skribis en via blogo de la 28a de marto pri futurologio kaj ke "scioj kreskas eksponenciale". Kio ankaŭ kreskas eksponenciale estas la mono kaj samtempe kompreneble la ŝuldoj. El tio sekvas niaj problemoj, nome "malsato, terorismo kaj nuklea ĉantaĝado, ktp, ktp."

Hodiaŭ ni staras antaŭ mondekonomia krizo komparebla kun tiu, kiu komenciĝis en 1929. Kapitalismo ne povas funkcii sen grandaj ekonomikrizoj kaj financkraŝoj, kiel ankaŭ jam skribis Lester THUROW, ekonomiisto en la MIT. Se ni ne forigas la eraron ene de nia monsistemo, se ni ne starigas ekonomian sistemon, kiu daŭre estas stabila kaj kiu daŭre zorgas, ke ne devas ekzisti multegaj homoj, kiuj vivas sub malbonegaj kondiĉoj, ni neniam solvos la menciitajn problemojn malgraŭ ĉiu teknika progreso.

Amike,

Markus

Mi ne pretendas esti ekonomikisto. Sed ĉu ne Lester THUROW estas tiu, kiu laŭdis en la 80aj jaroj la ekonomian sukceson de tiama Sovetunio? Ŝajne la libro titoliĝis The Economic Problem (Englewood Cliffs, Nov-Ĵerzejo : Prentice-Hall, 1981, represita kelkfoje.) Li ja kunverkis ĝin kun Robert HEILBRONER do eble ne tute respondecas.

reen al la indekspaĝo

28a Marto, 2006.

MULTAJ HOMOJ vidis tiun ĉi bildon. Kaj longe mi serĉis ĝian originon. Kiam ekhaveblis la reto, mi pensis: fine mi ne nur posedos kopiojn, sed mi eltrovos ankaŭ la originon. Ne montriĝis tiel facile!

Tio, kio plej deflankigis min, estis la ĉiama aserto, ke ĝi estas 16-jarcenta germana lignogravuraĵo; sekve mi rete serĉis inter malnovaj germanaj lignogravuraĵoj. Fine mi trovis, ke ĝi aperis — ŝajne unuafoje — kiel peco da art nouveau en la libro Weltall und Menschheit [Kosmo kaj Homaro], 1902-1904, redaktita de Hans KRAEMER.* Laŭ fakuloj ĝi prezentas dilemon en la pensado de Immanuel KANT, "la antinomion pri la spaco".

Tamen por mi ĝi ĉiam bildigis la Klerismon, aŭ pli ĝuste, klerismon — ĉar vere la koncepto estas daŭra kaj sinsekva. Laŭ pluraj "futurologoj", kiel Ray KURZWEIL aŭ Glenn REYNOLDS ni nun staras sur la sojlo de tempo kiam dum la vivdaŭro de nunaj junuloj nanoteknologio havebligos preterreve longajn vivojn, oni povos havi ĝisdatan sonstudion en sia hejmo je kosto de malpli ol $1.000, estos enorma kresko de komputa potenco, antaŭenpaŝoj en la elektroniko solvos la problemojn de malsato, terorismo kaj nuklea ĉantaĝado, ktp, ktp.

Detaloj ne tiom gravas. Se oni studas la futurologion de la pasinteco oni trovas ĝin detale erara, sed koncepte ĝusta: scioj kreskas eksponenciale. La problemo estas, ke tiu kreskado flankenlasas minoritatojn el la homaro vivantajn ankoraŭ en diversaj pasintaj stadioj...

* Weltall und Menschheit: Geschichte der Erforschung der Natur und der Verwertung der Naturkräfte im Dienste der Völker. 5 volumoj, Berlino : Bong
reen al la indekspaĝo

27a Marto, 2006.

rut chenmoHghachDaj HolmeyvaD yuropHa' rur law' HolmeyvaD yurop rur puS. Tio diras, en la klingona: "Se ni ne povas havi 1.000.000 parolantojn, almenaŭ ni havas neeŭropecon."

reen al la indekspaĝo

26a Marto, 2006.

En la informpaĝo de TEJO estas aserto en 30 lingvoj ke nia lingvo estas "strukture pli simila, cetere, al lingvoj ekstereŭropaj ol eŭropaj". Unu el la 30 lingvoj estas la klingona. Damne; kie mi lasis mian vird'dakaase...

reen al la indekspaĝo

25a Marto, 2006.

LA SCIENCO KONTRAŬ LA EKZISTENCIALISMO. Mi ne scias, ĉu Vi konas la faman libron de Albert CAMUS (1913-1960), Le mythe de Sisyphe (La mito pri Sizifo). Ĝi estas ekzistencialisma klasikaĵo. Sed ĝia unua alineo perfidas la fundamentan eraron de tiu filozofio:

Estas nur unu serioza filozofia problemo, kaj tio estas, la suicido. Decidi ĉu aŭ ne la vivo indas vivi, estas respondi la fundamentajn demandojn de la filozofio. Ĉio alia — ĉu la mondo havas tri dimensiojn, aŭ ĉu la menso havas naŭ aŭ dudek kategoriojn — leviĝas poste.

Kiel oni povas decidi, ĉu la vivo indas vivi, antaŭ ol oni konas la realon? La doktrino estas laŭ mi kapalterigo de racia aliro al ekzistado. Unue la scienco laŭeble informas nin, kio estas reala. Estas nia respondeco laŭeble kleriĝi pri la sciencaj malkovroj, kaj laŭe ordigi niajn vivojn. Kaj malkiel Sizifo, la scienco ne suprenpuŝas la ŝtonegon ĉiam ekde la fundo, sed amasigas kaj kunigas sciojn, do laŭgrade antaŭeniras.*

Temante pri tio, mi iam legis, aŭ komencis legi, la faman verkon de la fondinto de la moderna ekzistencialismo, Søren KIERKEGAARD (1813-1855), Enten-Eller (Aŭ-Aŭ),** kaj hodiaŭ mi komprenas, ke ĝi tre malhelpis al mia aprezado de la muziko kaj aliaj artoj, kreante en mi senton de kulpeco. Vera stumbloŝtono. La devizo estu ne "aŭ... aŭ" sed "kaj... kaj" ...

* La penso venas de Brian GREENE, aŭtoro de The Fabric of the Cosmos (la teksaĵo de la kosmo), Knopf : 2004

** Kopenhago, C.A. Reitzel, 1843.
reen al la indekspaĝo

24a Marto, 2006.

reen al la indekspaĝo

23a Marto, 2006.

Skribis Stephan WEBANCK pli teknologie pri la Ĝangala babilejo:

Kara Ken,

mi siatempe inventis "b4" kiel "bela, bunta, brua babilejo".

Ĝi estis ironia aŭ eĉ iom rezignaciema komento pri tio, ke Ĝangalo ĝuste elektis Flash-on (anstataŭ pli taŭgan teknikon) por la nova babilejo.

Krome agacis (ne nur min) la kolora ĥaoso: Babilanto ja povas elekti inter multaj inkaj koloroj kaj paperaj fonoj. Tiuj eble plezurigas ŝlin, sed ĉe aliaj kaŭzas nelegeblecon de siaj kontribuaĵoj sur ties ekranoj ...

Kaj la magia egaliga opciero, kiu transformas ĉiujn tajpitaĵojn al unukolora teksto, komence tute ne ekzistis. (Krome ĝi ja absurdigas la "liberecon pri koloroj": oni realvenas al tute senkolora pra-IRC-a aspekto. Kompreneble tiel oni koncentriĝas eble pli pri enhavo ol aspekto ...)

Plia ĝenaĵo estis la defaŭlte aktiva sonaro, kiu pafas al la oreloj de freŝa babilanto.

Nu, intertempe ni lernis pri la opcioj kaj konscias, ke tiu ĉi babilejo same kiel la "malnova" ne ĝuos plian programistan subtenadon (mono plian fojon jam delonge elĉerpiĝis, ĉu ne?), do restos tia (tiom mankhava), kia ĝi estas nun.

Mi ne sufiĉe ofte kaj daŭre ĉeestas lastatempe, sed tamen konjektas, ke la demandoj pri detaloj de agordo fare de novuloj (alinome la "FAQ") maloftiĝis. Eble tio estas (plia) pruvo por la tezo, ke ĉiu el la supozeble relative malmultaj faktaj homaj babilantoj (jam sufiĉe spertiĝintaj) akiris po dekojn el la intertempe jam ĉirkaŭ du mil kontoj.

(Se mi estus vantulo, mi opinius, ke la informoj en miaj pri-babilejaj blogeroj iel utilis. Dume la tria blogero tiutema, do la dua pri "b4", daŭre estas redaktota ...)

Sed povas esti, ke ankaŭ estas multaj, kiuj eĉ ne ekpensas pri agordebleco. Mia vidpunkto ja influiĝas de preskaŭ dudek jaroj da okupiĝo pri komputilaj aferoj, do certe estas superaveraĝe teknikema. :-)

Krom la daŭre reaperonta frustriĝo de unuopuloj pro evidenta (sed tute ne kontentige klarigebla) malfunkciado de "EK", la postulema "Flash" estas kaŭzo de problemoj sur la babilantulaj komputiloj. Fakte kelkaj daŭre ekskludiĝis el la rondo pro tio, ke ili aŭ ne povas eniri la babilejon aŭ ne povas resti en ĝi longe pro subita kraŝo.

Ĉi-foje denove ne tiom koncize,

Kolonjano

Mi ĝojas legi, ke via blogo pluvivos!

Ĉu vere ĉ. du mil kontoj? Mi miras. Sed kiel mi diris ofte (longe farinte notojn pri la gebabilantoj en la malnova Ĝangala), la plejmulto estas unufojuloj kaj neniam revenas. Kaj ĉe la nova, ni havas firman evidenton, pro la devigaj kontoj.

Fine pri la sonoj, ili estas por mi granda pluso, ĉar oni povas dum tempoj de malrapida trafiko priokupiĝi pri aliaj aferoj ĉe onia skribtablo, kaj scii, kiam iu envenas. (Mallaŭte kompreneble!)

reen al la indekspaĝo

22a Marto, 2006.

LA NUNTEMPA BABILEJA SITUACIO. Vera abundokorno da eblecoj. Restas kompreneble la fidinda Ĝangala, aŭ kiel Kolonjano nomas ĝin, la "b4": la bunta, blua, brua... kaj unu plu, mi forgesas... babilejo (http://ĝangalo.com./babilejo/flashchat.php se oni jam havas konton kaj volas ĉirkaŭnavigi la t.n. Novaĵ-portalon). En ĝi ne haveblas supersignoj, krom se oni (a) havas Ek!, kaj (b) povas Ek! funkciigi (mi ne). Ankaŭ ne funkcias tie unikodaĵoj; sekve ne eblas konvene diskuti pri aliaj lingvoj kun malsamaj alfabetoj, supersignoj, ktp.

Renaskiĝis nun la Snifejo (http://pp.kpnet.fi/jhii/sablo/), tute malferma kaj senkonta; oni povas gvati sen paroli. Kaj oni povas aperigi bildojn el sia komputilo kaj ilin okulumi, aŭ eĉ diskuti (se ili ne tro grandas). Oni povus kredeble gvidi kursojn, kun diagramoj kaj skemoj! Ĝi havas supersignojn kaj ebligas uzi unikodaĵojn.

Ni gebabilemuloj do ŝuldas al Snifi grandan dankon pro babilejo, eĉ se ne longevivonta, kun bildaperigebleco. Kaj temante pri Snifi — ĉu Vi iam rimarkis, ke tiuj kies denaskaj lingvoj sprosigas supersignojn kiel vinkojn en la printempo, plej fervore volas forigi ilin el Esperanto? La 6a de Majo, se mi ne eraras, estos la datreveno de Freŭdo. Li certe havus komenton ;)

Fine, ankaŭ leviĝis el la cindroj de sia antaŭa memo http://babilejo.org/, kiu tre bonas. Supersignoj, kaj ĉio konvena. Multaj rafinaĵoj. Sed iukiale ĝi ne legas unikodaĵojn. Ĝia bonveniga paĝo ekas per "BONVOLU unue LEGI la tutan paĝon!!!"... penso, kiu oftege trairas ankaŭ mian menson...

Babilado en E-babilejoj ne estas ĉies plezuro. Kutime ie inter du ekstremoj: mensparaliza pacienc-elĉerpa nebabilemo flanke de unu-du ĉeestantoj, aŭ ĝis 20 babilantoj kun ĝis 10 samtempe interplektataj konversoj. Sed mi ĝuas ĝin. De gustibus...

reen al la indekspaĝo

21a Marto, 2006.

KIEL VI SCIAS, plaĉas al mi malkovri interesajn muzikinstrumentojn. Jen moderna 39-korda varianto de la kantele, la suomia nacia instrumento. Tian varianton ludis Timo VÄÄNÄNEN ĉe Kultura Esperanto-Festivalo 2005 en Helsinko (Li ankaŭ partoprenis la sontrakon de la Disney-filmo The Lion, The Witch and the Wardrobe, bazita sur la libro de C. S. LEWIS. (Ĉion tion mi lernis poklake el Kunar, blogero de la 25a Februaro, 2006.)

La instrumento, konstruita je diversaj grandecoj kaj kordnombroj, ŝajne estas speco de pinĉkorda citro, sen fretoj — ĉiu kordo donas nur unu noton. La plej simplaj, laŭ mia kompreno, havas nur 5 kordojn. Ĝi utilas, kiel ĉiuj malgrandaj harpoj ekde la helena liro, por akompani kantadon. Oni ludas ripete seriojn da notoj por krei sontapiŝon por la kantado — fakte, tio estas unu maniero uzi la banĝon, mian instrumenton. (Sed mi ne kantas, do... )

reen al la indekspaĝo

20a Marto, 2006.

Nova E-ista forumo diskutas civilizecon, klerecon, homamon, kulturecon, amikecon, pacemon, toleremon, mildecon, afablecon, bonan guston, sencon por scienco, kulturon kaj arton, do 13 aferojn, kaj havas 3 registritajn uzantojn. Kalkule do por ĉiuj aferoj po 0,2 homo...

reen al la indekspaĝo

19a Marto, 2006.

Hieraŭ vespere mi alŝutis mallongan artikolon "Kial participoj ne povas esti ordinaraj adjektivoj" (vidu la indekspaĝon).

reen al la indekspaĝo

18a Marto, 2006.

KUNLINGVISTOJ kaj lingvoamantoj! Ĵeromo VAŜE, unu el la redaktantoj de Reta Vortaro, kreis retserĉilon "Kukolo", kiu "aŭtomate fleksias vortojn kaj alternas inter x-literumo kaj ĉapel-literumo". Ĝi alireblas per la URLo ĵus donita, aŭ per la elstara prilingva retejo de Roel HAVEMAN, pri kiu mi blogis kelkfoje antaŭe, specife ties ligokolekto, kie ĝi nomiĝas "Kukolo (Ŝelo por Google)".

Mi ĝis nun ne havis tempon vere eksperimenti per la nova serĉilo, sed se ĝi bone funkcias, ĝi ŝajne tre helpos al ĉiuj tiuj, kiuj uzas la reton kiel prilingvan datumbazon. Dankon, S-ro VAŜE, pro la informo.

reen al la indekspaĝo

17a Marto, 2006.

VERE MI SENTAS HONTON. Mi kaj Demiano (Francisco CAMPOS, en Braziljo, Brazilo), ofte diskutas en la Ĝangala babilejo la klasikan muzikon kaj similajn priartajn temojn. Li miris pri rakonto mia, kiel mi en 1985 pasigis someron en Vaŝingtono, D. K., kaj multe vizitis la National Gallery of Art, kie ofte mi estis la unusola homo en unu tuta etaĝo de la muzeo, krom la gardistoj.

Mi rimarkis ankaŭ, vojaĝante tra Usono, ke ofte en montara vilaĝo, meze de iuj el la plej belaj pejzaĝoj en la mondo, la enloĝantoj iradas kun okuloj fiksitaj teren. Kaj simile, mi fojfoje aĉetis librojn el brokantejoj, pagante nur kelkajn dolarojn, kiuj nun sufiĉe valoras. (Unu estis kompleta Liber Usualis en bona kondiĉo; ekzemplero nun vendiĝas ĉe eBay je US$125).

Kiel Benjamin FRANKLIN, vere mi sentas honton, ke mi tiom profitis la banalon de miaj kunhomoj. Sed ĉu mi ne faris laŭeble? Ni havas diraĵon: "Oni povas konduki ĉevalon al akvo, sed oni ne povas igi ĝin trinki." Mi kondukis kiel instruisto ja kelkmil ĉevalojn al akvo — kaj ankoraŭ ne tute rezignis...

reen al la indekspaĝo

16a Marto, 2006.

Kara Onklo Andanto:

Mi ofte legis leterojn de viaj legantoj pri "perfektaj krimoj". Sed kompare kun tiuj, la mia estas absolute 100%-e fuŝimuna. Jen ĝi.

Oni iras en magazenon, aĉetas diversajn aferojn (kion ajn oni bezonas), pagas, akiras kompreneble kvitancon, kaj portas la acetaĵojn al sia aŭto. Poste oni revenas en la saman magazenon, prenas novajn ekzemplerojn de la samaj varoj, portas ilin al la ristornejo kun la kvitanco de la antaŭa aĉeto, kaj per ia preteksto petas redonon de sia mono.

Tiel oni senkoste havas la varojn en la aŭto. Oni faras tion ripetfoje, kaj fine havas senpage ĉion, kion oni volas.

Sagaca en Saginaw

Kara Sagaca:

Ho, naivulo! Ĉu vi neniam rimarkis en la plafonoj de magazenoj tiujn "spegulojn"? Ili estas observejoj. Malantaŭ ili estas gvatantoj, kutime kun fotiloj. Kiam ili rimarkas idioton portantan varojn de la bretoj rekte al la ristornejo, ili povas ja adicii 2 kaj 2.

Pozu bele kaj ridetu por via foto.

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

15a Marto, 2006.

La blogo de Mohammad KARAMUDINI, pri kiu mi blogetis tra la jaroj, ankoraŭ vivas kaj viglas! Fakte ĝi senĉese pliboniĝas. Vere Irano estas unu el la monde plej interesaj kulturoj. Danke al D-ro KARAMUDINI kaj al Beĉjo ni povas scii ion pri ĝi en "la alia internacia lingvo".


reen al la indekspaĝo

14a Marto, 2006.

SELF-HATRED. En intervjuo kun Francis FUKUYAMA, Bernard-Henri LÉVY diras akrajn vortojn pri Eŭropo. Pro mia natura ĝentilo mi ne ripetos nek tradukos ilin.

Mi rimarkis ofte dum la lastatempa malpaco inter Usono kaj okcidenta Eŭropo, ke unu ne bezonas mem insulti la alian; oni nur atendu iom — la alia insultos sin mem, kaj pli efike.

La self-hatred (ŝajne jam iom internacia termino: 'sinmalestimo' aŭ io simila) de modernaj socioj laŭ mi ne tute devenas de iliaj historioj. Mi iam pristudis la 17-jarcentan usonan kolonion Massachusetts Bay por disertacia temo, kiun mi poste forlasis. La misiistoj tie sendadis raportojn reen al Eŭropo pri la indianoj, por interesi siajn landanojn kaj allogi subtenadon. Tuj la Eŭropanoj komencis romantikigi la indianojn, emo kiu daŭras ĝis la nuna tago. Ŝajne kreis similan efikon la fruaj esploroj en Centra kaj Suda Ameriko.

Necesas pli ol iomete da sinmalestimo, por idealigi ŝtonepokulojn eĉ antaŭ la hororoj de la lasta jarcento.

reen al la indekspaĝo

13a Marto, 2006.

IOM PLI PRI SPAMO. Stephan WEBANCK skribis mallonge pri spamo (vidu la blogeron de antaŭhieraŭ), demandante interalie "Kio pri via retprovizanto? Ĉu ĝi ne ofertas (malŝalteblan kaj eble eĉ de vi agordigeblan) spamfiltrilon?" Laŭ la sistemo de mia provizanto — la fama Sunflorejo — ĝi aŭtomate blokas siaflanke "spamecajn" mesaĝojn, poste sendas liston de lastatempaj blokitaĵoj; mi povas kontroli ilin, kaj mendi eventualajn deziratajn per sendo de numero. Tiun filtradon mi ne povas agordi, sed kompreneble mi povas ankaŭ filtri miaflanke per mia retpoŝtilo.

Sed neniu filtrilo vere funkcias (kiel ankaŭ skribis Stephan). Malgraŭ regula kaj ĉiam samaspekta korespondado kun mia plej bona amiko kaj kolego Keith PERCIVAL, konata historiisto pri la lingvistiko, kiu loĝas kelkmonate jare en Seatlo, iujn liajn leterojn mise elfiltras mia provizanto, tute seneksplike, kaj mi devas mendi ilin. (Sed ja temas pri nur kelke da klakoj...)

De kiuj landoj venas la tutmonda spamo? En unu kunveno de nia komputilo-klubo (tiu por emeritoj de mia universitato; kompreneble aliaj estas bonvenaj) estis prelego de fakulo pri spamo. Dum la demandoperiodo mi demandis: de kiuj landoj venas, precipe, la spamo? Ĉar multaj akuzas, ke ĝi plejparte venas de Usono, dum usonanoj emas kredi, ke ĝi venas plejparte de aliaj landoj, ofte nomante Brazilon kiel kulpulon.

La respondo estis nesimpla (kiel plej multaj respondoj). Usono havas multajn komputilojn. Per diversaj rimedoj, eblas uzi alies komputilojn por dissendi spamon. Sekvas, ke iusence multe da spamo venas de Usono, sed duamane. Estas unu erarimuna (mi supozas) metodo detekti spamon el origina neusona fonto: buĉita anglalingvo. Kompreneble, tio nur uzeblas de angle scipovaj homoj. Kaj por uzi la metodon, oni ofte devus malfermi la spamaĵon por legi pli ol la salutfrazon. Kaj estas danĝere malfermi spamaĵon.

reen al la indekspaĝo

12a Marto, 2006.

En The Economist skribiĝis en passant pri la ĵurnalismo, ke "sen formala trejnado... preskaŭ ĉiu ajn povas ĝin fari".

Preskaŭ?

* * *

Oni faris pri la vicprezidanto sondon, kiu malkaŝis du plendojn: (a) ni ne sufiĉe scias, precize kion li faras, kaj (b) ni ne aprobas la manieron, laŭ kiu li plenumas siajn taskojn.

reen al la indekspaĝo

11a Marto, 2006.

SPAMO SENFINA. La kombino de genieco kaj naivo surprizas min. Jen kelkaj tipaj instigoj al tuja premo de la foriga klavo:

• Saluton! Vi gajnis premion! Alklaku ĉe *for*

• Saluton! Vi estis elektita por *for*

• Vi havas viruson! Por forigi ĝin, alklaku ĉe *for*

• Saluton! Mi estas eksambasadoro de Gvatemalo al Kanariaj Insuloj. Pro cirkonstancoj preter mia responso, mi ege bezonas Vian helpon. Mi *for*

• Saluton, Jim! Kiel vi fartas? Dankon pro la lunĉo kiun ni dividis lastan lundon *for*

• Saluton! Ĉiuj scias pri Viagro. Sed ĉu Via peniso sufiĉe longas? Alklaku ĉe *for*

• Saluton! Ni starigas sportklubon por junuloj ĉi tie en Madagaskaro, kaj tre bezonas Vian helpon. Eblas per ĉekoj aŭ *for*

• Saluton! Ĉu Vi volas gajni milojn da dolaroj? Nur laborante en via hejmo Vi povas *for*

• Saluton! Ĝuu brilan futuron! Diplomoj de prestiĝaj neakdredititaj universitatoj *for*

Kaj la ĉampiono el ĉiuj:

• Saluton de Amazon.com! Ni bedaŭrinde trovis, ke ni perdis ĉian personan informon el Via konto. Bonvolu tuj sendi *for*

Intertempe, validajn leterojn de amikoj mi devas elfosi el la spamrubujo de mia servilo. Reen al papero!

reen al la indekspaĝo

10a Marto, 2006.

DENASKAJ PAROLANTOJ? En la diskutlisto BJA-listo (kiun mi ne partoprenas), estis interparolo pri la demando, ĉu nia lingvo havas denaskajn parolantojn en la normala senco. La deirpunkto ŝajne estis la unua alineo de mia laste alŝutita mallonga artikolo "Tranĉitaj frazoj kaj la problemo pri negativa evidento" (vidu la indekspaĝon). Jen la alineo:

"Mankas al Esperanto denaskaj parolantoj. La movada esprimo 'denaska parolanto' signifas homon, kies unuaj vortoj estis esperantaj, kaj kiu parolas/is nian lingvon hejme kun sia familio. Sed infanoj ne lernas sian 'gepatran' lingvon de siaj gepatroj, sed de iom pli aĝaj aliaj infanoj, en kompleta parolkomunumo. Tio ne ekzistas ĝis nun por ni."

Kiel tute komprenas Bertilo, kaj mi esperas ne nur li, mia aserto devas kompreniĝi en la kunteksto de la tuta artikolo. Unu problemo estas mem la esprimo "denaska parolanto", per kiu preskaŭ ĉiam oni tradukas la anglan terminon native speaker. Ĉar ekzistas ja homoj, kiuj denaske parolas Esperanton! Sed ili ne utilas por kontroli lingvistikajn faktojn pri la lingvo.

Se oni ne atentas min, ja ne tiom gravas; eble oni atentos al William AULD, kiu prave skribis en sia "Pri la naturo de Esperanto" (en Studoj pri Esperanto, Pekino : Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1993, ppĝ. 158-169) pri "grava koncepta eraro":

"Sendube tiaj eksperimentoj [pri hejma Esperanto - KM] estas samtempe utilaj kaj treege interesaj. Sed ili enhavas unu gravan konceptan eraron. Nome, eĉ por tiuj denaskaj esperantistoj Esperanto devas en tre frua stadio fariĝi lingvo dua kaj multrilate duagrada... praktike — dum la pliparto de la jaro — la nacia lingvo ekster la hejmo estas la lingvo uzata kaj uzebla; kaj kiam komenciĝas la formala edukado de la infano, Esperanto ne havas rolon en tio — aŭ maksimume, pro hejma edukado en kaj pri Esperanto — havas rolon apartan kaj kvante limigitan... En multaj okazoj la denaska esperantisto neniam implikiĝas en la movadon, kaj ofte, pro manko de praktikado, pli-malpli forgesas la lingvon. La denaska posedado de iu ajn lingvo neniam garantias per si mem pli ol minimuman lingvan kompetencon de la posedanto..." [emfazo mia - KM] (ppĝ. 158-9)

La 10an de Septembro, 2003, mi blogis pri tiu temo, kun komentoj de Gunnar FISCHER, mem denaska E-isto.

reen al la indekspaĝo

9a Marto, 2006.

Hm. La 2a de Marto estis "Monda Tago de la Libro". Mirinde, kiom oni maltrafas en ĉi mondo. Sed kvankam "monda" ŝajne nur temis pri organizintoj en Britio kaj Irlando; tamen ili faris sondon, kaj trovis, ke plej multaj homoj preferas, en sia fikcio, intrigojn kun feliĉaj dénouements, t.e. feliĉaj finoj. (Daŭre oni faras sondojn por lerni tion, kion jam sciis ĉiuj. Ŝajne estas en la mondo tro da mono.)

Sed se vere plej multaj homoj preferas feliĉajn finojn, kial do tiom da modernaj romanoj havas malfeliĉajn finojn? Stulta demando! Seriozaj verkistoj ne verkas por la publiko; tio estus speco de prostituado. Ars gratia artis. Holivudo malsamas. Ĝi verkas por la publiko, ĉar ĝi tre ŝatas monon. Sed io fuŝiĝis, ĉar la plej lastaj sensaciaj filmoj, laŭ la Los Angeles Times, ne tre sukcesis ĉe la biletbudo. Brokeback Mountain, Capote, Crash, Good Night and Good Luck, kaj Munich. Eble necesas pli da feliĉaj finoj.

reen al la indekspaĝo

8a Marto, 2006.

NOVA REKORDO. Nun, laŭ artikolo "Petskribo al UN dividas esperantistojn" en Libera Folio, kazo leviĝis, kie E-istoj misinformas ne nur la mondon, sed ankaŭ unu la alian. (Mi antaŭ longe renkontis Stancel en babilejo, poste skribis al li avertante pri la cifero 2.000.000, sed vane.)

* * *

Pri la mortpuno (vidu plej laste la 4an Marto) skribis el Kolonjo Stephan WEBANCK:

Kara Ken,

Mi ĵus revizitis vian blogon kaj mia aktuala humoro devigas min, verki tiun ĉi reagan retleteron, kvankam mi eble bedaŭros tion poste. :-)

Kiel oni povas kompari akcidenton kun mortkondamno!?

Se ne temas pri atako aŭ atenco, aviadila kraŝo kutime ne okazas ĉar oni planis ĝin antaŭe, ĉu? Dum mortpuno estas rezulto de proceDo (inkludanta proceSon), kiu realiĝas laŭ difinitaj reguloj (leĝoj, prokurora/advokata/ juĝista/ĵuria ritaroj, ...). Multaj homoj partumas ekde la arestiĝo ĝis la fakta mortigo de la kondamnito.

Resume mortpuno kompare al morto pro akcidento efektiviĝas post (ofte tre longa) intenca agado flanke de (almenaŭ parte raciaj) homoj.

Mi ne komparis akcidenton kun mortkondamno. Mi komparis du erarajn eventojn: (a) senintencan kaj neplanitan morton rezulte de erara mortkondamno, kaj (b) egale senintencan kaj egale neplanitan morton rezulte de aviadila kraŝo. En kazo (a) ni diras, ke la eraro estas grava argumento kontraŭ la mortpuno; en kazo (b) ni diras, ne ke la eraro estas argumento kontraŭ la aerveturado, sed ke la eraro estas statistike tolerebla. Sekve, ni ne pensas konsekvence pri la du tragedioj.

Kondiĉe ke la proceso okazas sine ira et studio (laŭ mi malfacile garantiebla en sistemo, kiu bazigas verdikton sur la decido de dekkelk nefakuloj laŭdire skrupule elektitaj pro sia senpartieco), tamen povas esti, ke homo mortiĝos pro eraro(j), ĉu mensogaj eldiroj de atestantoj, ĉu malĝusta interpretado de indikaĵoj, ĉu ... Tion oni ja povus iel atribui al "statistiko".

Mi kontraŭas la ĵurian sistemon kaj blogis pri tio la 16an Marto, 2004. Sed usonaj juĝistoj preferas la ĵurian sistemon, laŭ Scott TUROW, aparte kiam temas pri eventuala mortpuno, ĉar ili preferus ne mem devi fari tian decidon. Kaj pri la alispecaj eraroj — TUROW kaj aliaj fakuloj konstatas, ke perfekta juro ne eblas. (Mi ĉiam uzis kiel ekzemplon la pasadon de tempo: kiel justas, se A konviktiĝas pro krima ago en 2005, kaj en 2006 B iras libere malgraŭ sama ago, ĉar intertempe aliiĝis la leĝaro? Ktp.)

Aliflanke estas du trajtoj, kiuj sufiĉe senraciigas la koncepton de mortpuno:

• Kvankam estas la ŝtato, kiu kondamnas kaj mortigas, tamen restas la impreso, ke venĝo flanke de familianoj de viktimoj ankaŭ ludas gravan rolon. Ĉeestado dum la mortigo de la kulpinto supozeble ne tute neglekteblas, se mi konsideras raportojn pri tiaj eventoj en Usono.

Mi ja opinias (kaj esperas), ke Usono tiurilate distingiĝas de aliaj ŝtatoj, kiuj daŭre aplikadas mortpunon. En Ĉinujo oni ŝajne uzas ĝin por senkuraĝigi krimulojn, ĉar mortpuno povas trafi eĉ pro (laŭ nia morala skalo) multe malpli gravaj deliktoj ol murdo. En aliaj ŝtatoj mortpuno okazas pro iuj libroj laŭdire nedisputeblaj ĉar sanktaj, do praviĝas pro "supera potenco" (t.e. "Dio(j)"). La ideo kompensi murdon per mortigo (mortpuno same kiel mortigo fare de soldato laŭ- difine ne estas murdo, ĉu ne? ;-) ) memorigas pri la moralo de la Malnova Testamento.

Estas la viktimfamilianoj, kiuj tiel ofte pensigas min pri la tuta demando. Kiu parolas por ili? Ĉu ili havas voĉon? Kion ili opinias?

Kiel mi diris, mia menso malfermas pri la demando. Devas esti iu kialo, kial nur manpleno da modernigitaj landoj ankoraŭ havas la mortpunon. Striktsence, venĝo ne estas racia. Ĝi ne revivigos la amaton. Sed ĉu mi rajtas decidi por la viktimoj kaj la viktimfamilioj ke ili ne volu venĝon? Ne. Mi nur rajtas decidi tion por mi mem.

• Kortumo povas verdikti, sed ŝtatestro povas transformi la verdikton. Tiel el mortpuno fariĝas dumviva mallibereco. Kia progreso!

Minimume necesas certigi, ke la koncerna ulo ne murdu aliajn homojn. Kaj, laŭ esploroj de Scott TUROW, malgraŭ populara kredo, prizonuloj ĝenerale preferas vivi, ne gravas la kondiĉoj. Do mem el ilia vidpunkto, dumviva mallibereco ne egalas al, aŭ "eĉ pli malbonas ol", mortpuno.

Mi ne disponas statistikon, kiom ofte (sub)ŝtatestro en Usono "mildigas" verdikton post apelacio flanke de la kondamnito. Sed ŝajnas al mi, ke plej ofte ŝli konfirmas la kortuman decidon kaj tiel definitive ebligas la mortigon.

Estas paĝo de statistikoj, ŝajne el la jaro 2005, laŭ kiu depost 1976, 229 mortkondamnitoj ricevis mildigojn, kutime per agoj de subŝtatestroj.

Aparte impresas min, ke la sistemo en Usono ŝajne baziĝas sur la neŝanĝiĝebleco de homo: Ofte (?) homoj pasigas jarojn en malliberejo atendante sian mortigon. Tute ne gravas, ke iu, kiu estis murdisto en junaĝo, povus iam transformiĝi al homo, kiu povus kontribui ion "valoran por la socio", post kiam li pasigigis 15 aŭ 20 jarojn en malliberejo kaj havis ŝancon evolui. La decidon pri mildigo ne influas la sorto de la kondamnito, sed taktikaj konsideroj de politikisto. Eble 80jara subŝtatestro, kiu jam alvenis ĉe la fino de sia kariero, povus juĝi mildige senkonsidere pri ebla malpopulariĝo, sed ne ambiciulo juna aŭ mezaĝa.

Kvankam Usono devis rezigni, post longa strebado, pri la teorio ke prizonoj povas ĝenerale reformi krimulojn, ja estas kazoj de "ŝanĝitaj koroj" — kutime tamen ne flanke de la plej brutalaj murdintoj. La problemo ĉiam estas, kiel distingi inter sinceraj reformitoj kaj trompantoj. Kiel vi decidus?

Ŝajnas, ke dumviva kaptiĝo de kondamnito ne sufiĉas por kontentigi la koncepton de "kompenso" aŭ "venĝo". Aliflanke la sistemo ne sukcesas garantii mortigon sufiĉe baldaŭ post la verdikto. Tio estas aparte kruela aspekto.

Tio ŝuldiĝas al la advokatoj kaj ties apelaciaj opcioj, ne al la ekzisto de la mortpuno. Imagu, kion vi dirus, se oni rapidege ekzekutus ilin!

Kiel vi eble scias, en Germanujo (kaj supozeble multaj aliaj "civilizitaj" ŝtatoj, kiuj aboliciis mortpunon per aparta leĝo (aŭ eĉ jam malpermesas ĝin en siaj konstitucioj) la plej severa puno estas "dumviva malliberiĝo", kiu fakte plej ofte signifas "reliberiĝo post 15 jaroj". Almenaŭ estas regulo rekonsideri la eblan reensocii?on de la kondamnito post tiom da jaroj.

Mi nur scivolas, ĉu la viktimoj de aparte brutalaj krimoj taksas tiun sistemon civilizita...

Se mi ne eraras, Japanio kaj Suda Koreio havas la mortpunon, sen esti rimarkeble malpli civiliziitaj ol eŭropaj landoj; pri la aliaj 75 landoj oni rajtus fajfi, se ne hezitigus la harstariga fakto, ke ĉiu el ili rajtas voĉdoni en la t. n. Unuiĝintaj Nacioj

Pri la indulgorajto de la germana ŝtatestro estas menciinde, ke li ja ekzemple aplikis ĝin pri kelkaj el niaj (t.e. precipe 1970aj kaj 1980aj) teroristoj, kiuj do nuntempe ĝuas liberecon. Pasis jardekoj kaj eĉ teroristoj kapablas forĵeti konvinkiĝojn kiam ili pli (s)aĝas. Sed verŝajne io tia ne eblus en Usono, ĉu?

Harditaj krimuloj baldaŭ lernas, kiel ŝajnigi korŝanĝon. La problemo estas (kiel antaŭe dirite): kiel oni distingu la sincerajn disde la nesinceraj? Por persona naivo ne estas rimedo; sed mi ne arogus al mi la rajton riskigi la vivojn de aliaj homoj pro mia persona sentimentalo (kontraste al efektiva evidento).

(Mi aldonu, ke la germana ŝtatestro ne estas la plej potenca politikisto — la federacia kancelierino — sed kutime persono, kiu okupas tiun ĉi oficon — federacia prezidanto — nur fine de longa politika aŭ jura kariero. Strebado al populareco do ne plu influas tiom kiom -- neniam ekskludebla -- saĝeco.)

Dum la nazia jardekduo ankoraŭ ne tiom malproksimiĝis de la nuntempo kiom ekz. la Napoleona epoko, mortpuno en Germanujo definitive restos tabuo. Kaj tiu pozitiva fakto verŝajne ne dankindas al "intelektuloj". Same kiel daŭra ekzistado de homoj, kiuj en "rondo de drinkuloj" laŭtvoĉe favoras "simplajn" solvojn, ne kaŭzos la reenkondukon de mortpuno.

Ĉi tie ĉiam la sama rutino: (sub)ŝtato abolas la mortpunon. Tiam okazas nekutime horora krimo, pri kiu oni apenaŭ povas paroli sen vomi. Tiam estas granda publika krio (ne nur de viktimfamilioj sed eĉ de "civilizitaj" homoj ) reinstali la mortpunon. Poste la sama ciklo denove. Simplaj solvoj?! Ŝajnas al mi, ke unu porĉiama fina tutnacia abolicio estas la plej simpla solvo.

Por fini iom filozofiece: la koncepto de "puno" baziĝas i.a. de nia ŝajna certeco distingi inter "kulpaj" (ĉar racie planintaj, intence agintaj) kaj "senkulpaj" (ekz. mense malsanaj) krimuloj. Meti tian "kulpulon" en malliberejon aŭ tian "senkulpulon" en hospitalon por protekti la ceteran socion eble ŝajnas progresinta, sed aliflanke daŭre estas tre primitiva solvo.

Primitiva solvo, jes, mi konsentas. Fakulo Scott TUROW, pro kies prelego kaj forumoj la diskuto komenciĝis, parolis espereme kaj eĉ optimisme pri scienca solvo: iam estonta drog-terapio. Li tute seriozis. Kemia reformo kredeble kontentigus eĉ la viktimfamiliojn. (Kompreneble, homoj kiuj timas gene manipulitan tritikon ne facile akceptos tian solvon...)

Se mi daŭrigus, tio kondukus nin eble ankaŭ al diskuto pri la scienceco de psikologio kaj psikiatrio ...

Eble alian fojon, ĉar fakte mi havas fortajn opiniojn pri tio.

Tamen miaj konvinko kaj espero estas, ke progresoj sur la scienca tereno ankaŭ kondukos al eĉ pli civilizita socio, kiu (re)malkovros la vivindecon kaj valoron de la unuopulo por la tuto. Bedaŭrinde nur eta parto de la nuna homaro ĝuas vivon en socioj, kiuj disponas la necesajn anta?kondiĉojn por tia estonta evoluo. Eble nur malgrandaj socioj (ekz. kelkaj nuntempaj ŝtatoj kun nur kelkaj milionoj da loĝantoj) povas vere garantii dignan vivon de ĉiuj siaj anoj, simple ĉar ili tiom dependas de ĉies kontribuado (el kio ajn tiu konsistu).

Sed pri la influoj de biologia, socia kaj scienc-teknika evoluoj unu sur la aliajn ni nur povas konjekti. El la perspektivo de historiisto pri la evoluo de nia planedo Homo sapiens estas sufiĉe nova specio, ĝia socia evoluo de hordo aŭ tribo al nunaj socioj eĉ pli nova, kaj ĝiaj malkovroj kaj aplikadoj de (modernaj) sciencoj nur la plej nova paŝo.

Multaj, kiel vi, substrekas la junecon de nia specio. Mi male emfazas la 6.000 jarojn da civilizacio, post kiuj ni ankoraŭ ne povas solvi eĉ niajn plej bazajn problemojn. Estis multe da progreso, aparte lastatempe — sed ke la homo kapablas perfektiĝi, tion mi devas nei. Evidento simple mankas.

Ĉu la iom post iom okazinta evoluo de nia cerbo sufiĉas por mastri la defiojn de la proksima estonteco kaj postvivigi sufiĉe grandan porcion el 6,5 miliardoj da genetikaj unuoj, ankoraŭ estas eltrovota. Eble iu el la venontaj generacioj daŭrigos sur teknologie multe malpli alta, sed socie tre stabila nivelo. Aŭ la specio malaperos pro la simpla fakto, ke ĝi ne plu kapablas kompensi korpajn malavantaĝojn per lerta uzado de iloj necesaj por adaptigo de natura medio al homaj bezonoj. La ludo daŭras ...

Kiel kutime, tiu ĉi teksto tro longiĝis kaj tuŝis multajn temojn. Sed tiel vi almenaŭ ĝuos unu plian komenton pri blogero via kaj al via legantaro restos iom pli da espero, ke via blogemo ne elĉerpiĝos tiom baldaŭ pro nia admirado nur silenta. :-)

Vere, mi jam delonge ne plu investis tiom da tempo kaj energio por redakti tian monologon (aŭ ĉu kvazaŭ-eseon?) tamen certe ne lingve seneraran. (Mi certe malkovros iujn fuŝojn resendinte la retleteron aŭ relegonte ĝin post iom da tempo.) Foje mi simple ne povas rezisti la tentojn de troa duonklereco ...

Nu, jen almenaŭ io malpli efemera ol sageto aŭ kugleto rapide pafita dum babileja konversacio. ;-)

Transoceanan saluton el la "malnova mondo",

Kolonjano (da?re ne reekbloginta, ĉu pro saĝeco? :-) )

Mi dankas! Unu vorto ne aperis en via eseo — la vorto justeco. Kaj laŭ mi tio gravas, ĉar 'venĝo' elvokas tute aliajn emociojn, ol 'justeco'...

reen al la indekspaĝo

7a Marto, 2006.

LA USONA NOV-KONSERVATIVISMO. Mi decidis provi klarigi tiun oftan terminon, ĉar ŝajne nemultaj komprenas ĝin, eĉ en Usono. Mi nur diros kelkajn vortojn pri temo, kiu meritas (kaj fakte jam plenigas) tutajn librojn. La difinaj trajtoj (kiuj, kiel kutime nun, apenaŭ rilatas al la baza signifo de 'konservativa') estas tiuj de Irwin STELZER,* kun miaj adaptaĵoj.

Kontraste al la pli frua usona konservativismo (antaŭ la 70aj jaroj), la nov-konservativismo

• akceptas kiel donitaĵon la socialajn kaj ekonomiajn reformojn de Franklin Delano ROOSEVELT (kolektive kaj kutime nomata The New Deal, "la nova aranĝo" post 1932).

• akceptas la ideon, ke la politiko gvidas la buĝeton, ne inverse — pli toleras deficitan elspezadon.

• malpli inklinas al komplezemo al tiraneco en la nomo de stabileco: 'stabileco' (ofte "realismo") jam ne estas magia vorto.

• estas pli popolisma kaj malpli fidema pri la virtoj de la komercaj klasoj.

STELZER opinias, ke la koncepto povas kompreniĝi nur en la kunteksto de la usona historio, sekve la nocio de nov-konservativismo ekzemple en Eŭropo ne havas sencon. Tamen tie kaj tie oni vidas la terminon en eŭropaj politikaj skribaĵoj; mi ne certas, kion ĝi signifas por tiuj aŭtoroj.**

Malkiel opinias multaj eŭropanoj, la nov-konservativismo konsiderinde pli aĝas, ol la iraka milito. Ĝi influis la elekton de Ronald REAGAN kiel prezidenton en 1981.

* STELZER redaktis The Neocon Reader (Grove Press, 2005; ISBN: 0802141935).

** Ekzemple João Carlos ESPADA, Direktoro de la Instituto pri Politikaj Studoj de la Universidade Católica Portuguesa, nomas sin nov-konservativisto.

reen al la indekspaĝo

6a Marto, 2006.

Raportas Libera Folio, ke laŭ la prezidanto de Pola Radio, Andrzej SIEZIENIEWSKI, parolas Esperanton "homoj ĉiuflanke edukitaj, homoj okupantaj tre altajn postenojn en siaj landoj."

La raporto daŭrigas, ke la konferenco finiĝis per ŝaumvino. Pikas mian scivolemon, per kio ĝi komenciĝis...

reen al la indekspaĝo

5a Marto, 2006.

Hieraŭ la BBC raportis pri Kamboĝo, ke ĝi fariĝis ege populara turisma vizitloko, sed ke la turistoj aparte agacas tie pro sia malatento pri senzorga damaĝo al la vidindaĵoj, specife la templo Angkor Wat. La raporto estis vere naŭza. Mi longe kredis, ĉu prave ĉu neprave, ke la nacianoj de la mondo vere ne tiom malamas unu la alian — pliĝuste ĉiuj simple malamas turistojn. Eĉ birdojn kaj bestojn oni preferas spekti en ties naturaj habitatoj, sed ni vidas unu la alian precipe kiel turistojn.

Oni diras, ke la turismo edukas. Tion mi ne multe vidas: homo kapablas viziti landon, kaj eliri ĝin kun la samaj antaŭjuĝoj, kun kiuj li/ŝi envenis. Ĉar la homo antipatias unu aferon pli ol ĉiujn aliajn: ŝanĝi siajn opiniojn. (Junaj vojaĝantoj kompreneble estas bela escepto.)

reen al la indekspaĝo

4a Marto, 2006.

DENOVE PRI LA MORTPUNO. Venis la 16an de Februaro por prelegi ĉe mia universitato Scott TUROW — bonekonata verkisto*, advokato, kaj esploranto pri jura teorio, aparte la mortpuno. Ĉar mi iom engaĝas min pri tiu temo (mi blogis pri ĝi kvinfoje en 2005: 29an Aprilo, 4an Majo, 9an Majo, 3an Oktobro kaj 22an Novembro), mi avide iris por aŭdi lin, kaj ĉeestis ankaŭ du neformalajn forumojn kun li la sekvan tagon.

TUROW nomas sin agnostikulo pri la demando, kaj mia menso ankaŭ malfermas. Sed mi ankoraŭ ne povas kompreni ĉies plej konvinkan argumenton kontraŭ la mortkondamno, nome, la riskon erare depreni la vivon de senkulpuloj. Nur relativa manpleno da tiaj kazoj pruveble okazis. Ĉu ne unu sufiĉus, demandas Vi?

Eble. Sed pri aliaj aferoj ni ne tiel pensas. Manpleno da homoj mortas ĉiujare en aviadilaj kraŝoj, sed daŭre ni aŭdas, ke aerveturado estas statistike sendanĝera. Kial oni ne diras, ke la mortpuno estas statistike justa? Kaj ne nur tio: la senkulpuloj, kiuj erare mortkondamniĝis, nur senkulpis pri tiuj specifaj krimoj, pro kiuj ili ricevis la mortkondamnon. Tre malofte — TUROW nur nomis fakte unu kazon en Usono — ordinara senkrima homo "de sur la strato" ricevas la mortpunon.

Estu kiel ajn, TUROW diris ion tre surprizan. Iu demandis al li en forumo, ĉu ankaŭ la eŭropanoj ne vere volas la mortpunon por la plej hororaj krimoj. TUROW diris ke jes, la ordinaraj civitanoj de Eŭropo same volas la mortpunon kiel plej multaj usonanoj, sed "eŭropanoj fidas la intelektulojn, kiuj regas ilin" do kapitulacas al siaj registaroj! Mi vidas tie du naivajn ideojn: (i) ke ĉie en Eŭropo la ŝtatestroj estas "intelektuloj", kaj (ii) ke estas bona ideo riverenci al politika aŭtoritato en mondoparto, kiu tiom dum la lasta jarcento suferis pro ĝuste tio. Tiu diro de TUROW ne sidus bone inter miaj samlandanoj, mi suspektas.

* Li verkis ekzemple la romanon Presumed Innocent, el kiu oni kreis sukcesan filmon en 1990.
reen al la indekspaĝo

3a Marto, 2006.

Hodiaŭ mi alŝutis "Tranĉitaj frazoj kaj la problemo pri negativa evidento" (vidu la indekspaĝon).

reen al la indekspaĝo

2a Marto, 2006.

MI KONIS dum mia vivo ĉiujn homklasojn, de la plej malaltaj ĝis la plej altaj. Laŭ mia impreso estas du specoj de riĉulo. Unu speco kultivas eleganton (artobjektojn, muzikon, florĝardenojn, trankvilajn ĉirkaŭaĵojn); la alia, komforton (banejojn kaj saŭnojn, servistojn, distraĵojn, proprajn filmteatrojn, k.s.). Ne necesas diri, kiun specon mi preferas, nek kiun specon oni plejofte vidas nuntempe, kompare kun la pasinteco.

Utila trovaĵo estis, ke prefere oni ne elserĉu por si mem riĉecon, sed vivu mem modere aŭ eĉ simple, tamen havu riĉajn amikojn. Tiel estas la amikoj, kiuj devas ĝeni sin pri la mastrumado de sia mono (tre enuiga tasko por migrema menso), dum oni mem povas ĝui la rezultojn dum vizitado (kio estu ofta).

Estas tre facile havi amikojn, ĉu riĉajn, ĉu malriĉajn: simple multe aŭskultu, malmulte parolu. Sennombraj miaj iamaj studentoj venis al mi post sia diplomiĝo, dirante "Ho, mi apenaŭ povas esprimi, kiel vi helpis min!" Kaj fakte, mi faris precize nenion por ili, krom aŭskulti. Carl JUNG trovis (kaj apogas nuntempa sociopsikologia esplorado), ke la homo ofte helpas sin mem, tamen ne sufiĉe fidas je sia kapablo, do atribuas la helpon al aliulo.

reen al la indekspaĝo

1a Marto, 2006.

la ruino de la originala
en Ateno
la usona rekonstruo
en Tenesio

DUM LASTATEMPA VIZITO AL NASHVILLE ni vizitis "la usonan Partenonon" en tiu urbo. Ĝi enhavas la grandan statuon de Atena, 13 metrojn altan, plenfinitan antaŭ nur kelkaj jaroj. Ĝi iom pucas sed aŭtentikas (la helenaj skulptaĵoj originale ne estis pure blankaj, kiel ni vidas ilin nuntempe, sed estis hele farbitaj), kaj sufiĉe imponas (vidu sube).

Sed tio, kio plej frapis min, rilatas al la bronzaj pordegoj fronte de la templo, kiu enhavas la statuon. Apud ili estas klariga ŝildeto, kiu rakontas, ke "niaj" pordegoj superas la originalajn, ĉar ili konsistas tute el bronzo, ne nur bronze kovrita ligno, kaj havas perfekte ekvilibrigitajn ĉarnirojn, tiel ke ne necesas plankreloj por subteni la pezegon. Eĉ en kultura centrejo usonanoj ne povas ne fanfaroni :)

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.