Sendu al mi komentojn

31a Marto, 2007.

KION AMI
Kie mi amis vin unue
mi volis resti; sed ne povis.
Mi oftumis tien asidue,
kie ŝtonoj ŝtonojn kovis,
kien memoriga vento blovis.
De freneza fizikist' mi lernis
per granda lens' haltigi tempon;
Fine ĝi tamen sternis
super tiun vitron kaj tiun trompon
malplenon, kaj de espero deprenis lampon.
Astra monarĥo, en kies eston
ajna astra akcidento povus min kondamni,
kompatu povran min; areston
kaj sklavigon mi povus ami
per plena anim', se nur ne sin balzami.
Venkas scio, malgraŭ ĉio;
espero ne malkovras sin,
kaj sceptro ankaŭ ne; sed scio
el espero nur malkovris min,
kaj — mi akceptas ami ĝin.
— KM
reen al la indekspaĝo

30a Marto, 2007.

MI, "FIZIKISTO". Kiam Kartezio lanĉis, se tiel diri, la modernan periodon en la sciencoj, lia unua ago estis kvazaŭ dividi la realon en materion (res extensa) kaj spiriton (res cogitans). Iom post iom, spirito perdis popularecon, kaj la materia universo fariĝis "la universo".

Longe poste, dum mia propra vivo, oni malkovris "malhelan materion", kiu konsistigas, kune kun "malhela energio", proksimume 96% el la universo. Kaj naiva mi pensis: a ha, jen spirito.

Sed spirito ne havas mason, kaj malhela materio nepre havas mason (tiel ni scias, ke ĝi ekzistas). Kial spirito ne havas mason? Nu, tiel opiniis malfru-mezepokaj filozofoj kiel Tomaso la Akvinano kies opiniojn mi tiutempe valorigis. Do mi flankenmetis la tutan ideon.

Nun montriĝas, ke fizikistoj fakte ne scias, kial partikloj havas mason, sed plej multaj teorioj supozas, ke la Higgs-bosono determinas mason. Kaj baldaŭ la Granda Hadrona Koliziejo de CERN serĉos tiun bosonon, kaj laŭ mia kompreno, se ĝi trovos ĝin, ni fine scios. Se oni ne trovos ĝin, nur restos la ebleco iam konstrui eĉ pli grandan koliziejon; sed intertempe mi indulgos mian sendube idiotan ideon, ke maso estas mistera afero, kaj ke eble, malgraŭ ĉio, mashava spirito ekzistas detekteble.

Vi vidas do, ke eblas interesiĝi pri la teoria fiziko, eĉ sciante nenion pri ĝi :) Ekzemple, ne demandu al mi, kio estas bosono, ĉu Higgs-a, ĉu ne-Higgs-a...

reen al la indekspaĝo

29a Marto, 2007.

KOTONON oni ankoraŭ kultivadas en la usona Sudo, kvankam kompreneble jam ne estas latifundioj. En la foto Vi vidas ĝin en la agro ĉirkaŭ niaj piedoj.

Ĉi tie eblas vidi (de maldesktre dekstren) min, mian bofraton la advokaton, mian edzinon, kaj amikinon kiu lastatempe emeritiĝis de la universitata librovendejo en Lawrence. Ŝia edzo faris la foton.

Tio estis nia plej lasta vizito al ĉe la bogefratoj en suda Georgio. Preskaŭ ĉiujare ni vojaĝas tien, por ĝui la trankvilan kaj senstreĉan etoson. Estas nur domaĝe, ke mia bofratino ne enestas la foton; ŝi estas aparte ŝatata parenco mia.

reen al la indekspaĝo

28a Marto, 2007.

MUŜOJ ENDANĜERIGITAJ. Laŭ la Instituto pri Klero kaj Klaro, novaj specoj de industria rubaĵo, kune kun kemiaj kromproduktoj, nun endanĝerigas muŝojn en pluraj partoj de la mondo. Aktivistoj el multaj landoj svarmas tra la mondo kiel ... nu, kiel muŝoj. "Muŝoj tre gravas en la biologia ekosistemo," diris proparolanto de la Instituto, "ni estas preskaŭ certaj pri tio." Estis manifestacioj de dekoj da personoj, ekzemple en Seatlo, kie jam delonge preskaŭ ne plu ekzistas muŝoj. Diris protestanto en intervjuo: "Muŝoj estis grava parto de la vivo de niaj prapatroj. Tiuj, kiuj forgesas la pasintecon, estas kondamnitaj ĝin ripeti." Neniu scias, kion li volis diri.

Frekventu ĉi tiun blogon por plej lasta informo pri la nova krizo.

reen al la indekspaĝo

27a Marto, 2007.

LA KARTONA PAPILIO DE WALT WHITMAN estas fama ekzemplo de artifika sinprezentado al la publiko. Se hazarde Vi ne scias, Walt Whitman estas la nomo, kiun donus preskaŭ ĉiu usonano, se Vi demandus kiu estis nia "epopea" poeto.* Lia poezio estis senstruktura (ni diru vers très libre...) kaj li prezentis sin kiel mistikan heroon de la individuismo, naturamanton kaj — nu, ĝeneralan amanton. Jam en 1865 li estis mondfama, kaj en 1877 fotografiisto W. Curtis Taylor fotis lin por librokovrilo kun la fama papilio.

La papilio estis farita el kartono. Ŝajne ne haveblis reala papilio, aŭ neniu papilio volis enveni la studion, aŭ neniu papilio volis sidi sur lia fingro. Ne gravas; la bildo restas.

Alia ekzemplo, ne tiel fama (ĉar li ankoraŭ vivas, kaj estas nesaĝe kritiki lin en certaj rondoj), estas Willie Nelson. Ekzistas tuta libro pri tio, kiel li kune kun sia stabo de konsilantoj, kreis sian publikan bildon. Kaj kredu min — la homo ne povas kanti. Ĉe iu sportevento, li akceptis kanti la nacian himnon, kaj la rezulto estis vera katastrofo. Li nur kantas kanzonojn, kiujn elektas aŭ verkas lia stabo specife por lia voĉo (kiu ja havas en si mem iuspecan ĉarmon).

Kaj ĉu ne la katastrofo pri la nacia himno damaĝis lian karieron? Ŝajne ne; li ankoraŭ estas plurmilionulo, mi supozas. La publiko havas tre mallongan memorkapablon. Iu famulo diris: eblas trompi iujn homojn ĉiafoje; kaj eblas trompi ĉiujn homojn iafoje; sed ne eblas trompi ĉiujn homojn ĉiafoje. Mi ne tute certas pri tio. Mi dirus, ke se homoj volas esti trompataj, ja eblas trompi ĉiujn ĉiam.

Ofte necesas konduti same, ĉu oni vere havas talenton, kaj famas meritante sian famon, ĉu ne. Kantistino Dolly Parton estis unu el la plej lertaj kanzon-verkistoj (en la stilo nomata country) kiuj iam estis en la lando, kaj kantis ankaŭ brile. Sed ĉar la publiko tiel blindas je vera kvalito, ŝi devis sian tutan karieron maksimumigi sian seksalogon kaj puckiĉan aspekton por sukcesi. (Aŭ eble ŝi nur kredis, ke tio necesas.)

* Kiel mi blogis la 22an de marto, 2004, Song of Myself de Whitman konsideriĝas la usona epopeo; sed la vera usona epopeo, kaj fakte tre bona, estas John Brown's body, temanta pri la Enlanda Milito (1861-1865) , de Stephen Vincent Benét — kiun — kompreneble! — neniu legas.
reen al la indekspaĝo

26a Marto, 2007.

MALŜPARI EĈ PLI DA TEMPO RETE

Mi ekzameniĝis per reta kvizo, kiu decidas al usonanoj, kiun eŭropan naciecon ni laŭtemperamente povus havi, eble en alia vivo aŭ alia universo. Nura distraĵo, kompreneble. Al mi aljuĝiĝis 'itala' :) Ciao; sono qui; dove sono le donne? :)

* * *

Alian kvizon mi provis, ŝajne pli seriozan, pri oniaj muzikaj preferoj. Ne surprize, mi montriĝis "inklina al pensiga kaj kompleksa muziko" kvankam la sola muziko, kiun mi iam mem ludis, estis old-time kaj blugraso. Mi povas legi kutiman notacion nur kun multe da malfacilo. (Tiu kvizo estas anglalingva, sed sufiĉe facila kaj sen slango.)

* * *

reen al la indekspaĝo

25a Marto, 2007.

Skribis Teodor Konopka ("Toeko") pri improvizita elektra lutilo:

Saluton! Inspiris min skribi hodiaŭ al Vi la mencio pri lutilo. Kiam proksimume en 1971-a jaro mi ekinteresiĝis pri elektroniko kaj kelkaj ni en mia laborejo komencis konatiĝi kun transistoroj k.s. aĵoj (transistoroj germaniumaj - la siliciaj ne estis konataj aŭ ne haveblaj ĉi tie) - estis preskaŭ neeble aĉeti ... "pistollutilon" . Kion do faris juna inventisto (mi) ? Mi faris ĝin mem. Laborante en elektrejo - mi akiris malbezonan relajson kun unu bobeno 220 V~, iajn kuprajn stangetojn... Gi evidentiĝis eĉ pli bona ol lutilo kiun havis la telefonmajstroj kaj relajsmajstroj. Iu alportis libron "1000 cirkŭitoj" (cirkvitoj - laŭ VI) kaj ni lutis, lutis.

La lutilon mi ĝis nun havas kaj ... uzas. Novan, fabrike faritan, mi ne posedas ĝis nun....

Do - ĝis alia okazo,
Teodor

Koincide, mi ĵus skribis al Stephan Webanck pri mia juna inventemo. La diferenco inter mi kaj vi estas, ke vi havis sciojn, kaj mi (ankaŭ iom pli juna ol vi tiame) laboradis en tuta malhelo. En nia tiama hejmo estis nur unu libro: tre eksdata unuvoluma enciklopedio. Tie mi lernis pri Tesla-bobenoj, kaj tuj volis havi ĝin. Sciante nenion, mi provis konstrui do Tesla-bobenon el aŭtomobila indukto-bobeno, kaj konektis ĝin al 120-volta domkurento. Kompreneble, ĝi eksplodis; kaj mia patrino metis finon al granda estunta kariero.

Mi posedis dumvive diversajn pistol-lutilojn, sed tiel mallertas, ke ĉiam lutaĵo pli eluziĝas, ol fariĝas lutado.

Nu, pri 'cirkvito' / 'cirkŭito' mi scias, ke iuj ne ŝatas 'kv' kaj 'gv' en nia lingvo, sed mi sentas min tiel, ke sen 'kv' kaj 'gv' E-o ne estus E-o :) De gustibus... (Teodor ĉiam skribas 'cirkŭito' kaj mi ĉiam ŝanĝas ĝin...)

reen al la indekspaĝo

24a Marto, 2007.

PRI LIUTOJ KAJ LUTOJ. Bach war gar kein Lautenist! [Baĥo estis neniu liutisto] kriis plendete germana liutisto Lutz Kirchhof, en iuj siaj KD-notoj. Ĉar Baĥo ja verkis por la instrumento, sed se li mem estus ludinta ĝin (almenaŭ laŭ la opinio — sendube pravigebla — de Kirchhof), li ne estus verkinta komponaĵojn preskaŭ neludeblajn. Kirchhof tamen ludas la pecojn tiel, kiel Baĥo verkis ilin, malgraŭ la malfacilo.

Ankaŭ ni scias (se gravas al iu!) ke Kalocsay ne estis liutisto. En fabelo lia, aperinta en Monda Kulturo (vintro 1963/64, ppĝ. 185-6), "Iluzioj", li skribis: "Eĉ la dolĉaj melodioj jam formortis sur la kordoj rustiĝintaj de lia liuto..." [emf. mia] Mi aŭdacas aserti, ke neniu liuto iam ekzistinta en la mondo estis metale kordumita.. Tio premkrevigus la instrumenton.

Kio do pri lutado? Nu ja, ĉiam eblas trovi ion, ĉu ne. Serĉu en Via NPIV-2002 (se Vi bonŝanĉas posedi ĝin) 'ajuto' kaj Vi trovos, ke ajuto estas "lutita al fino de tubo kaj servanta por reguligi la fluon de likvo aŭ vaporo [emf. mia]". Eble iam ajutoj estis plejofte allutitaj al io, sed delonge ja ne. Ĉiu hodiaŭa ĝardenhoso havas alŝrrraŭbitan ajuton, ekzemple, se diri nenion pri tualetaĵoj, plastaj ajutoj, ktp. Tiaj arkaikaj spuroj iom oftas en NPIV — sen makuli, certe, ĝian utilegon.

Restas mencii eble ke 'lut-' kaj 'liut-' fojfoje interkonfuziĝas, aparte ĉe anglalingvanoj. (Sed ŝajne iuj diras 'luton! por Saluton!)

Sufiĉa harfendofesto por hodiaŭ.

reen al la indekspaĝo

23a Marto, 2007.

Skribis Maria Sandelin pri "Idealismo, homaranismo kaj humanismo":

Dankon pro interesa artikolo, kiun mi tralegis dufoje. Rilate vian sperton priskribitan en la enkonduka alineo vi skribas:

"La skandalo estas pura senkovra homeco kune kun hipokrita babilado pri 'frateco' kaj 'interkompreno' kaj 'homaranismo' kaj 'interna ideo' ktp."

Mi tiom ofte — kaj en mia propra vivo kaj sur nacia kaj internacia niveloj — spertis tiun fenomenon: tiu kiu plej laŭte kaj bombaste babilas pri idealismo, pri etiko kaj simile, ofte ne eltenas proksiman esploron de la propraj agoj, la propra maniero esti kaj vivi. Günter Grass estas ja nur unu lastatempa ekzemplo sur la internacia scenejo. Kvankam mi cerbumis, mi ne plene komprenas la mekanismon en la fono. Pri iuspeca parta blindeco ja ĉiukaze ŝajnas temi sed pri kio plia?

Mi tamen ne celas ke ne troviĝus homoj kiuj fakte vivas iom pli konscie kaj etike ol averaĝa homo, sed tiuj homoj ne ŝajnas laŭte babili pri sia boneco. Kaj ĉar nur homojn eblas ami aŭ ne ami, oni sintenu singarde al babiloj de homoj kiuj atestas ke ili amas la homaron.

Amike,
Maria

Mi ne volas miskompreniĝi. La "skandalo" kiun mi aludis apartenas al la E-ismo entute, ne al unuopuloj. En mia sperto la homoj, kiuj plej laŭtas pri homamo, plej ofte ne estas la samaj homoj, kiuj mem agas precize male. Mi skribis pri E-ismo ĝenerale kaj kolektive. Ĝia baza ideo estis/as ke komuna, neŭtrala, nenacia kaj neetna lingvo helpus moderigi interpopolajn rilatojn; sed la historia fakto ŝajne estas, ke ĝi eĉ ne moderigis la interesperantistajn rilatojn.

Se temas pri hipokritaj unuopuloj, kaj la fona mekanismo, mi nur povas doni mian opinion. Veraj hipokrituloj — homoj, kiuj intence ŝajnigas sin bonaj, tamen intence estas malbonaj — eble ne ekzistas, pro manko de klaraj ekzemploj de intenca malbono. Iuj psikologoj tezas, surbaze de kreskanta evidento, ke (krom kazoj de nedisputebla cerbmalsano) eĉ la plej monstraj homoj en la historio kredis, ke ili ne intencis fari malbonon, sed eble fuŝis, precipe pro misfaroj de aliuloj. Tio ŝajnas esti la kutima bildigo. Do, se tio veras, nia reala malamiko estas la kredoj, kiuj ebligas tiajn iluziojn. Intertempe, ni defendu nin laŭeble.

reen al la indekspaĝo

22a Marto, 2007.

IDEALISMO, HOMARANISMO KAJ HUMANISMO

Mi ne intencis blogi denove pri tiu ĉi temo. Sed antaŭ kelkaj tagoj mi hazarde aŭskultis prelegon (antaŭ gejunuloj eĉ), en kiu E-isto nomis aliajn E-istojn, kun kiuj li ne konsentas, 'idiotoj', 'kretenoj' kaj 'merduloj'. Nenio nova inter E-istoj, tio; kaj mi ne kondamnas ĝin. La skandalo ne estas pura senkovra homeco; tion mi bonvenigas, eble eĉ antaŭ gejunuloj. La skandalo estas pura senkovra homeco kune kun hipokrita babilado pri 'frateco' kaj 'interkompreno' kaj 'homaranismo' kaj 'interna ideo' ktp. Do mi decidis atenci Vian paciencon unu fojon plu pri malnova temo.

La konstato spegulata en la hodiaŭa amuzbildo estas nenio nova — fakte ĝi atingis ĝis nun preskaŭ la statuson de kliŝo. Tamen ĝi fascinas. La filozofo George Santayana skribis:

xxxxxxxxxxEstas nenio pli ĉipa ol idealismo. Necesas nur malagnoski la xxxxxxxxxxnetaŭgecon de niaj hazardaj antaŭjuĝoj, kaj deklari, ke la xxxxxxxxxxunuaj rimoj, kiuj atingis niajn orelojn, estas la eternaj xxxxxxxxxxkaj nepraj harmonioj de la mondo.[1]

Kion la filozofo volas diri? Uzante la vorton 'rimoj' li atentigas nin pri la sonĉarmo de vortoj: 'homaro' — ĉu ĝi ne bele sonas? Kaj belas ne nur la sono; ankaŭ la koncepto ĉarmas. Neniuj du ideoj pli allogas la homon, ol 'ĉiuj' kaj 'unu'. Multe pli orelofendas ekzemple 'iuj', 'duono', 'kelke da'. Kaj estas multe pli facile pensi pri tutecoj kaj unuecoj, ol pri partoj kaj samploj kaj specimenoj.

Kaj la filozofo emfazas ne nur eŭfonion, sed hazardecon, de la idealismo-instigaj simboloj. Tio estas pli interesa. Onia mensbildo de ideala kio ajn dependas de tio, kion oni (hazarde) spertis. Fama ekzemplo estas la platona ideala urboŝtato: ĝi estis, je la ega konsterniĝo de ni modernuloj, totalisma socio.[2] Kial? Ĉar la helenoj (kiel la modernaj ĉinoj) plej timis ĥaoson. Ideala ŝtato de homoj, kiuj neniam aŭ ne lastatempe spertis ĝisfundan ĥaoson — ekzemplo povus esti iuj el la skandinavaj popoloj — antaŭvideble ne estos totalisma.

Kiom mi povis eltrovi, la vorto 'idealismo' ekzistas nur ekde la 18a jarcento (unue france kaj germane), kaj en sia filozofia senco kaj en sia populara senco. Tiu estis la jarcento de romantikismo; la jarcento, kiam ekestis mezklasoj; la jarcento, kiam la novaj, nearistokrataj burĝoj bezonis vortarojn, normigitajn ortografiojn, manlibrojn pri "interhome akceptebla" konduto; la jarcento, kiam ekestis preskriba gramatiko; la jarcento, kiam la vorto 'demokratio' akiris sian pozitivan nuancon (antaŭe ĝi havis neŭtralan aŭ eĉ negativan konotacion). Plej verŝajne, nuntempaj formoj de idealismo devenas pli-malpli sendevie de la romantikismo.

Idealismo kutime kontrastas kun realismo, vorto/koncepto, kiu venis poste, kvazaŭ reage al la alia, en la 19a jarcento. Tiu estis la jarcento de industriiĝo kaj imperiismo, la jarcento kiam ekfloris la ideoj de Adam Smith kaj liberalismo, kaj burĝonis tiu genia "sensistema sistemo", la kapitalismo, kiu transformas malbonon (la iom blindan avidecon de la homo) en bonon ("la plejan bonon por la pleja nombro"). Sed bedaŭrinde iuj idealigis la realismon! La romantikigebla unuopula kreivo de la frua kapitalismo ne plu vaste ekzistas; nun eblas riĉiĝi nur ŝovante monon tien kaj reen, kreante nenion; tamen multaj ankoraŭ vivas optimisme en ties korono. La sola vere funkcipova idealo, paradokse, estas en la mezo — kiel kutime.

Kio, fine, pri "la homaro"? Ami la homaron sed ne ami ĉiujn homojn estas la realo, kiun ni devas alfronti. La ŝablono ne unikas: "mi amas la vivon" povas diri iu ajn, kiu tamen ne amas ĉion, kio okazas en la vivo. Spinozo povis deklari amon al la Naturo (kiun li nomis Dio), malgraŭ la nedisputebla fakto, ke la Naturo kapablas kaprice detrui nin tute, per asteroido, plago, inundoj, nigra truo, supernovao, aŭ kio ajn. Simile la homaro povus detrui onin tute, sub certaj kondiĉoj. "Ami la homaron" do ŝajne estas unu el tiuj sinesprimoj, kies signifo ne troveblas en siaj konsistigaj vortoj — idiotismo, finfine, kiel "ami la Naturon" aŭ "lasi fali la manojn". Burĝa status-simbolo de la nova publika moralo, signanta, ke la parolanto superas supozatajn aliajn homojn, kiuj kontraste NE amas la homaron. Tiu lasta vidpunkto tamen ne ofte eksplicite aŭdiĝas.

Inter la gravaj diferencoj inter homaranismo kaj humanismo estas tio, ke humanismo ne postulas idealigon de la homaro. Mi senhezite nomus min apoganto de nova humanismo; tio estis laŭ mia kompreno la sinteno de ekzemple la forpasinta William Auld. (Por tre komprena, ampleksa takso de Auld (en la angla), vidu Geoffrey Sutton en EAB Update, n-ro 32, jan-mar 2006, ppĝ 1-7.) Esence la distingo estas la sama, kiel la distingo inter 'homa' kaj 'humana'. La ŝlosila koncepto en homaranismo estas akceptado; la ŝlosila koncepto en humanismo estas plibonigado. 'Homa' estas, fine, biologia koncepto; 'humana' estas kultura koncepto. Oni povus citi multajn diversgrade kontentigajn difinojn de humanismo; unu, konciza kaj neta, estas: vivfilozofio inspirata de homeco kaj gvidata de racio. Tio, kio inspiras, estas ne homoj (kiun povus inspiri la amaskonduto de homoj?) sed la "Forto Mistera" — se uzi la vortumon de Zamenhof — kiu distiliĝas el homoj: intelektaj kaj spiritaj atingoj spite sian originon. Humanistoj kredas ekzemple ke moralaj valoroj dependas de homa kunsentemo kaj scienca kompreno. Homaranismo estas finfine religia sinteno, dependanta de fido: ĉiu homa vivo — ne gravas kia! — enhavas la "dian fajreron" aŭ simile. Humanismo estas sekulara kaj racia koncepto. Nenio en la humanismo igas nin promocii tribanecon al homaraneco — pligrandigi la nocion de tribo al nocio de supertribo, solvi la mitologiojn de la historiaj nacioj en unu giganta supermitologio, sufiĉe senenhava por kontentigi ĉiujn.

Estas malfacile defendi la distingon inter homaranismo kaj humanismo en la nuna medio pro pluraj kialoj. E-istoj (kaj ne nur) ofte uzas la du terminojn sinonime, eble eĉ subkonscie, sendube pro la Zamenhofa sindediĉo al tio, kion li nomis, fine, 'homaranismo', sed unue nomis 'hilelismo', nomo pli facile ligebla al la efikoj de la Haskala, la juda versio de la Klerismo. (Sed, kiel mi atentigis antaŭe, Zamenhof finis sian vivon cionisto, ne homaranisto. [3]) Ankaŭ, pli kaj pli da homoj uzas 'humanismo' kvazaŭ ĝi signifus 'milito kontraŭ la religio', kio tute ne estis inter la celoj de la Renesancaj fondintoj de la humanismo. La fondintoj estis mem religiaj homoj (pro sia tempo); fakte Erasmo, unu el la plej eminentaj, verkis tre interesan studon pri biblia problemo. (Mi iam blogis pri ĝi.) Eblas agi kaj pensi humanisme kaj racie ankaŭ pri la religio.

Kaj eĉ pri Esperanto! Sed tio estas alia temo.

[1] The Life of Reason [la racia vivo], fina reviziita unuvoluma eldono 1952 (Prometheus Books, 1998), pĝ. 57.
[2] Estas ja alternativaj interpretoj de La Respubliko.
[3] Blogaĵo de la 30a Aprilo, 2006. (Rimarku la poste korektitan eraron pri Walter Lippman.)
reen al la indekspaĝo

21a Marto, 2007.

La datrevenon de J. S. Bach ni
solenas hodiaŭ, la 21an de
Marto. Malnovmoda en sia
propra tempo, li sciis, kion li
faras, la protekta sanktulo de
ĉiuj tiaj, sentempa kaj senmorta.

LA "BONA" LINGVO KAJ POPOLO. Kiam mi unue legis la recenzon de Carlo Minnaja pri Lingvo kaj Popolo de Tonkin, kaj atingis la frazon "la Esperanta popolo estas tamen pli bona ol la cetera ĉirkaŭa mondo" (kaj iom levis la brovojn), mi komprenis ĝin kiel opinion de Minnaja; sed poste mi decidis, ke Minnaja imputas tiun memestimon al Tonkin. Ĝi tuj memorigis kompreneble la libron de Piron, La bona lingvo, kiun mi havas kaj legis, kelkparte dufoje; sed pri tiu libro mi ne volas nun (re)komenti.

Mi primeditis tiun ideon (la plibonecon de la E-popolo) longe, kaj fine por mi la sola maniero trovi sencon en ĝi, estas supozi konfuziĝon inter la lingvo mem, kaj — io alia. Ĉar evidente, atribui plian bonecon al homgrupo nur pro ties lingvo aŭ origino estus simpla ŝovinismo (supozas mi), malgraŭ la malgrandeco kaj eventuala sengraveco de la koncerna homgrupo. Se jes, do ŝajne la koncerna opinio estas nur recikligo de tiu laŭ mi diskreditita ideo, ke "vera" E-isto partoprenas la "internan ideon". (Ja la Civita estraro ŝajne inklinas ankaŭ tiudirekten, sed kiugrade mi ankoraŭ ne certas.)

Ĉi tion mi mencias anticipe al mia morgaŭa eseeto, jam denove pri "la homaro".

* * *

Galileo Galilei supozeble diris: "Mi neniam renkontis homon tiel senscian, ke mi ne povis lerni de li ion." (informfonto necerta)

Kaj fama usonano Will Rogers supozeble diris: "Mi neniam renkontis homon, kiun mi ne ŝatis." (informfonto necerta)

Galileo kaj Will Rogers estis du tre bonŝancaj homoj. (informfonto certa)

reen al la indekspaĝo

20a Marto, 2007.

Skribis Walter Klag el Vieno pri "vera":

Fakte en la germana ekzistas la vorto "wahrsagen", sed estas la parolado de klarvidantoj!

Salutas Walter

Jes, tio respondas al nia soothsay (prognozi la estontecon). Sooth estas arkaika vorto por 'vero' (-th estas malnova substantivigilo). La vorto devus laŭ siaj elementoj signifi "diri la veron" sed signifas ĝuste wahrsagen!

Skribis ankaŭ Maria Sandelin samteme:

Saluton,

En via hodiaŭa blogaĵo vi skribis:

"Kaj ja estas interese, kaj eble signife, ke en la hind-eŭropa lingvofamilio neniu lingvo havas verbon, kiu signifas "diri la veron", kvankam ĉiuj havas verbojn "mensogi".

Jes, sendube interese. Tamen eblas interpreti la fenomenon pozitive, se pensi ke nur tion necesas aparte nomi, kio devias de tio kio estas normala kaj pli ofta. Kaj ĉu ne finfine estas tiel ke spite ĉiutagajn mensogetojn, blankajn mensogojn, sintrompojn aŭ eĉ vivmensogojn, ni homoj multe pli ofte diras la veron ol mensogas?

Amike,
Maria Sandelin

Rave kaj prave! Vi eĉ esprimis principon, kiun agnoskas la lingvoscienca kaj filozofia tradicioj depost la 50-aj jaroj, specife la lingvistika subfako pragmatiko. Ni nomas ĝin angle the principle of charity (estas probleme, trovi ĝustan E-igon de charity aŭ latine caritas en la ĝusta senco). Laŭ tiu principo, ĉiu lingvouzanto atendas, ke aliaj lingvouzantoj diras la veron; tio estas la defaŭlta kaj baza supozo.

Post la 50-aj jaroj la ideo multe evoluis, precipe sub la influo de filozofoj. Unu vortumo estas: "Oni maksimumigu la veron aŭ raciecon en la diroj de aliuloj."

Estas multo pli direnda sed ... :)

* * *

Jen pluaj specimenoj de la senkomparaj farsoj de Igudesman & Joo, al kiuj mi ligigis la 4an de marto (se amuzas Vin primuzika humuro).

* * *

reen al la indekspaĝo

19a Marto, 2007.

VORTOSORTOJ, 15. VERA. Iuj duonseriozuloj de la 19a jarcento asertis, ke la homo inventis la lingvon por povi mensogi. Kaj ja estas interese, kaj eble signife, ke en la hind-eŭropa lingvofamilio neniu lingvo havas verbon, kiu signifas "diri la veron", kvankam ĉiuj havas verbojn "mensogi". Kaj Aristotelo havis la interesan opinion, ke la poezio (kio por li inkludis tragediojn, ktp) estas pli serioza kaj filozofia ol la historio, ĉar la historio pritraktas nur unuopajn faktojn, dum la poezio pritraktas universalaĵojn;* tio implicas, ke ĝenerala aplikebleco pli gravas, ol vero.

Kaj verdire, eĉ hodiaŭ, ofte oni scivolas, kiom utilas vero, se malvero povas havi tiom da, aŭ eĉ pli da, praktika efiko. Kiom ja krom teorie valoras A, se la tuta mondo kredas ~A? Aliflanke, absolute ne eblas mensogi, se oni ne scias la veron (pensu iom, kaj Vi konstatos tion!). Tion bone komprenis Platono, sed mi forgesis la citlokon.

La hind-eŭropa radiko retrokonstruiĝas kiel *wero-, sed tiu radiko herediĝis nur en la italika, okcident-ĝermana kaj kelta branĉoj (se ignori certajn detalojn). La alibranĉaj radikoj baziĝas sur signifoj kiel "ekzistanta, aktuala", "justa" kaj "fidinda". Eblas proponi la opinion, ke 'vera' en la moderna senco (akordo kun la realo) estas iusence sekondara koncepto. Kaj ĉar la tuta demando estas lingva, la filozofoj (aparte la analizaj) multe prihakis ĝin.

* Poetiko 9.1451a38-b7 kaj 23.1459a17-30.
reen al la indekspaĝo

18a Marto, 2007.

KAJ TEMANTE PRI HELIKOJ, mi ĵus legis Heliko de Sten Johansson. Ĝi estas nur infanonivela leĝera skeĉo sed ĝi havas bonan epifonemon. Mia sinteno, sendube, estus: "Oni ne ĝenu la helikon!" Alivorte, kvankam nia lingvo ne originis nature, ĝi tamen povas evolui nature, se ni permesos tion, trovante sian inspiron ĉe la plej bonaj aŭtoroj kaj tradukistoj.

Ankaŭ la verketo de Johansson memorigis min pri la distingo inter helikoj kaj limakoj. Ĉar iuj diras "helikpoŝte" kaj aliaj diras "limakpoŝte" ĉu ne. Se hazarde Vi ne scias, limako ne havas konkon (fakto, kiu ne efikas sur la poŝta rapido tamen). Alie la du tre intersimilas. Ĉiam estas multe da disputado, ĉu limakoj manĝeblas, ĉar ili infestas multajn razenojn, ekzemple en mia regiono, dum parto de la jaro. Ĉar ja oni manĝas helikojn; kial ne limakojn?

La respondo ŝajnas esti: mar-limakoj ja manĝeblas — almenaŭ iuj popoloj manĝas ilin. Ter-limakoj principe manĝeblas, sed bedaŭrinde la parazitoj, kiuj plej ofte loĝadas en limakoj, povas esti letalaj. Kuirado ja devus mortigi la parazitojn, do... la ebleco restas. (En la Vikipedioj mi ne trovis la temon; ŝajne, kiam temas pri vivo kaj morto, ili agnoskas limojn.)

reen al la indekspaĝo

17a Marto, 2007.

Skribis Kalle Kniivilä, redaktoro de Libera Folio kaj kvarlingva blogisto (vidu la adreson sube de lia letero), pri mia hieraŭa kritiko:

Mi tute ne komprenas vian logikon. Eble vi mislegis? Renato Corsetti diris:
xxxxxxxxxx"Fakte la afero estas tiel normala, ke..."
Do, Renato Corsetti efektive diris ke elekto de B-komitatanoj sen baloto estas "normala".
La titolo de la koncerna artikolo estis:
xxxxxxxxxxxxxxCorsetti: "Elekto sen elekto estas normala"
Eventuale oni povas diskuti, ĉu aŭ ne estas prave uzi citsignojn ĉirkau eldiraĵo, kiu ne estas laŭvorta citaĵo, sed kies enhavo tamen estas absolute ĝusta. Sed ne pri tio temis via kritiko. Anstataŭe vi ial rezonas pri la signifoj de la vorto "regula", kiu tute ne rilatas al la afero kaj eĉ ne estas menciita en la artikolo. Mi miras.
----
Kalle Kniivilä
http://www.kniivila.net

Ja ne estus unika evento, se mi eraris. La legantoj devos decidi por si mem.

reen al la indekspaĝo

16a Marto, 2007.

GRAMATIKO GRAVAS: DEFENDO DE CORSETTI. Ne ofte oni renkontas tiel klaran kazon de gramatike inspirita miskompreno. Bonvolu konsideri, kio okazis. 2007-03-13 en Libera Folio aperis artikolo sub la kaplinio

Corsetti: "Elekto sen elekto estas normala"

Unuavice rimarku ke citmarkoj ĉirkaŭas ion, kion Corsetti laŭ la intervjuo ne diris. Estas ja ĵurnalistoj kiuj faras tion, sed ... tio ne estas mia tuta plendo. Corsetti, laŭ la artikolo, efektive diris: "Fakte la afero estas tiel normala, ke ĝi eĉ estas antaŭvidata en la Ĝenerala Regularo. Alivorte temas pri ebleco tiel normala, ke oni eĉ reguligis ĝin."

Kiel scias jam ĉiu, kiu iom esploris la gramatikon, specife la morfologion, de nia lingvo, 'X-igi' (X = nuda radiko) povas signifi aŭ 'igi X-o' aŭ 'igi X-a' (se ne ankaŭ aliajn aferojn). 'Reguligi' do signifas aŭ 'igi regulo' aŭ 'igi regula'. Eble pro la ofta aserto (malgraŭ oceanoj da evidento) ke esperanta radiko havas fiksitan signifon,* oni pretervidas ĉi-kaze la plursencecon de 'regula'. Kiel ni legas en NPIV-2002, sub art. 'regula':

(1) Konforma al reguloj.
(3) Farita aŭ okazanta en unuforma, konstanta, antaŭvidebla maniero.
(2, 4) (specialaj signifoj)

Evidente, Corsetti intencis signifon (1) per sia 'reguligis', dum la aŭtoro de la kaplinio celis signifon (3). Mi supozas, ke tute ne temas pri uzo de la vorto 'normala' flanke de Corsetti, ĉar li (laŭ la intervjuo) zorge klarigis, ke la ebleco estas normala — kaj reguligita laŭ senco (1). (Fulmotrafo ne estas normala, sed fulmotrafo estas normala ebleco. Ktp.)

* Vidu miajn "Morfologio 4, 5" (indekspaĝo) por argumentoj rilate la variadon de E-radikaj signifoj.
reen al la indekspaĝo

15a Marto, 2007.

Kara Onklo Andanto:

Mi estas en tre tikla situacio, kaj nur Vi, per Via fama saĝeco, povas elretigi min el la implikaĵoj de la sorto.

Mi fianĉiĝis al tre bela, vere kapturna virino — platenhara, kun neforgesebla profilo, kaj pli kurba ol la Rivero Mozelo. Sed beleco ne estas ĉio. Ŝi ordonas min kiel hundon. Ŝi intencas reformi min, modli min. Ŝi malpermesas al mi fumadon kaj drinkadon. Ŝi forprenis miajn detektiv-romanojn, kaj nun insistas, ke mi legu ekzemple Spinozon. Tio kronas ĉion. Mi jam ne volas edziĝi al ŝi.

Sed jen la problemo: ŝi ege amas min. Mi ne volas vundi ŝian sentemon per senpera rifuzo, per kruda adiaŭo. Kvankam mi preferus edziĝi al Jael, la edzino de Ĥeber, ol al ŝi, mi kompatas ŝin. Eble ŝi eĉ suicidemos. Kiel mi povas liberigi min de ŝi, sen rompi ŝian koron?

Sincere,

Liberiĝema en Luiziano

Kara Liberiĝema:

Ha, kia koincido. Vi fianĉiĝis al mia nevino, Hildegard von Bingen Reyes; ŝi ofte mencias vin. Ne timu; ankaŭ ŝi volas finigi la rilaton, sed ne volis vundi vian koron. Mi ĵus konsultis ŝin; ŝi eĉ dancis iomete pro ĝojo. Iru vian vojon en paco.

(Ŝi petas min tamen memorigi al vi la USD 20 kiujn vi prunteprenis; kaj ankaŭ, la lastan fojon, kiam vi uzis ŝian aŭton, vi tute elĉerpis ĝin je benzino.)

Kompate via frato

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

14a Marto, 2007.

Pri mia afiŝo de la 9a Marto, 2007 (vidu iom sube) komentas Gunnar Fischer:

Kara Ken,

pri statistikaj eraroj oni ne povas tro atentigi. Mi jam faris prelegon en Esperanto pri kutimaj eraroj kaj popularaj trompmetodoj.

Cetere ekzistas eĉ pli simpla eraro kompare al tiu, kiun vi menciis ("tria, eble nekonata faktoro, kaŭzas A kaj B"): Foje simple B kaŭzas A, ne inverse.

Ĉu tio sonas tro ridinde? Jen kio legeblis antaŭ kelkaj jaroj en la TTT-ejo de la magazino DER SPIEGEL:

"Komuna ornamado de la kristnaskarbo kreas harmonion inter geedzaj partneroj. Kiel lastatempaj esploroj montris, ambaŭ eventoj forte korelacias. Por solvi konfliktojn, do utilas kune prepari la arbon de kristnasko."

Al la multe pli evidenta klarigo, nome ke feliĉeco inter ambaŭ partneroj gvidas al komunaj aktivecoj kaj sekva kuna ornamado de la kristnaska arbo, la aŭtoro ŝajne ne venis. Sed kompreneble tio estintus tro triviala, por verki artikolon pri ĝi...

Cetere oni ankaŭ diskutas, kiel interrilatas longa vivo kaj geedza stato. Geedziĝo ne nepre kaŭzas longan vivon, sed ofte estas kaŭzita de ĝi: Homoj kun bonaj vivkondiĉoj kaj -perspektivoj estas pli atraktivaj (se oni ne malice kalkulas pri heredo de mortmalsanaj riĉeguloj).

Tio similas al via ekzemplo pri la dombestoj: Homoj, kiuj estas tre malsanaj, ne povas zorgi pri dombestoj. Do povas esti ke eĉ ne kaŝiĝas tria variablo malantaŭ tio, sed simple regas influo al la alia direkto: La sanstato decidas, ĉu homoj havas dombestojn.

Aldone mi menciu alian alarmigan eraron: En iu okcidenta industrilando (Britio, se mi ĝuste memoras) oni eltrovis, ke homoj kun birdoj kiel dombestoj mortas pli ofte pro pulma kancero. Ĉu la birdoj malsanigis? Ne, fakte estis tiel, ke ambaŭ fenomenoj troveblis ofte en la malaltaj sociaj klasoj, kie oni kutime pli fumas...

Kore salutas
DĴ Kunar

Bonaj ekzemploj. Mi aldonu alian pli subtilan logikeraron, specon de argumenta retropafo: argumento povas enhavi logikeraro(j)n, tamen ĝia konkludo povas pravi (pro aliaj kialoj). Ĉar en argumento de la formo p, q, r, ... → q, falsa(j) p, q, r, ... ne implicas falsan q. Evidente, ĉu ne? Tamen multaj homoj ŝajne kredas ke ili, trovinte logikeraro(j)n en ies argumento, malpruvis ties konkludon. Oni ja nur malpruvis, ke tiu specifa argumento validas.

reen al la indekspaĝo

13a Marto, 2007.

LA CIVITO OKAZE DE INTERNACIA VIRINA TAGO. En Heroldo Komunikas, 325 9-C, 8 mar 07, Giorgio Silfer rimarkas ke "la egalrajteco de virinoj ofte konfliktas kun la egalrajteco de lingvoj kaj kulturoj" kaj emfazas, ke raŭmistoj ne indiferentu pri indiĝena kulturo kiu agadas abomeninde kontraŭ virinoj.

Oni apenaŭ povus malkonsenti pri tio. Sed la tie esprimita opinio de Silfer ŝajne konfliktas iom frape kun la Pakto por la Esperanta Civito, kie ankoraŭ ni trovas: "3. Konsekvence, laŭ la propra naturo, la esperanto-komunumo respektas ĉiun religian (ne)kredon, ĉiun politikan opinion demokratie esprimitan kaj ĉiun kulturan tradicion." [emfazoj miaj - KM]

Mi atentigis jam antaŭ kelkaj jaroj* pri tia altfluga retorikemo, kiu ŝajne instigas skribi sen pensi.

* "Ĉu vere oni volis diri tion?" 13a Oktobro, 2003.
reen al la indekspaĝo

12a Marto, 2007.

"KIEL LA MENSO FUNKCIAS". Laŭ Live Science la 10 ĉefaj "misteroj de la menso" estas, en ordo de graveco, la jenaj:

1. la konscio
2. ĉu eblas kongeli kaj poste degeligi la vivan homon (kriogeniko)
3. la maljuniĝado
4. genaj kompare kun kulturaj vivinfluoj
5. la ridado
6. la memorado
7. perceptado de tempo
8. doloro en amputitaj membroj (fantomdoloro)
9. la dormado
10. la sonĝado

Krom tiuj detaloj, ni komprenas la menson tre bone.

reen al la indekspaĝo

11a Marto, 2007.

Du homoj menciis al mi, ke retmesaĝoj al mi reensaltas. Tio devas esti problemo pri la du specifaj lokoj, ĉar aliaj retleteroj venas normale. Venis tamen du leteroj de Rejnlanda Stephan Webanck, la unua pri mia hieraŭa blogero:

La entuta homa loĝantaro (espereble) neniam eĉ alproksimiĝos gigantan nombron kiel bilionon. ;-)

Do plian fojon mi atentigas, ke en E-o unu biliono egalas al mil miliardoj (kp. mian malnovan blogeron: http://preview.tinyurl.com/yryscj) aŭ miliono da milionoj. La serion daŭrigas la triliono, kiu estas miliono da bilionoj aŭ miliono da milionoj da milionoj.

Vere tiu problemo devus esti iel solvita. Jes, en la nuna Esperanto 'biliono' estas 1012. Kaj mi intencis 106 x 109 homojn, do 106 miliardojn da homoj. Mi fuŝis (denove). Sed se ni sekvus la sugeston de NPIV-2002, ni uzus 'duiliono' por 1012 kaj tio liberigus 'biliono' por deca servado kiel 109 . Ĉu mi povus eskapi per ŝajnigo, ke mi havis tion enmense? Nu, plej probable ne...

La alia rilatas al mia blogtemo de antaŭhieraŭ, pri (aliaj!) brilaj homoj kun la nomo Stephen, Steven, Stefan aŭ Stephan; kaj la vivlongiga efiko de dombestoj:

Pri mia vera nomo mi nur povas konjekti, ke miaj gepatroj elektis ĝin eble, ĉar laŭ la (katolika) tradicio, Sankta Stefano estis la unua martiro en la kristana prakomunumo (mi estis la unua el la du filoj). Sed fakte tiu nomo iom popularas inter viroj naskiĝintaj ĉirkaŭ la jaro 1964 kaj mi dubas, ke tion kaŭzis la samnomeco de iuj siatempaj eminentuloj, ĉu germanaj, ĉu alikulturaj.

Sperto instruis min ĉiam literumi mian familian nomon por certigi, ke oni ne fuŝe notu ĝin (abundas ekzemploj!). Sed ankaŭ mia persona nomo jam distingiĝas pro sia fideleco al la helena origino: La "ph"-a formo ja prononciĝas same kiel la "f"-a, tamen en Germanujo "Stefan" ŝajne pli oftas, do homoj notemas ĝin tia.

Pri dombestoj por olduloj oni ankaŭ ĉi tie supozas, ke la "kunuleco" helpas, kiam temas pri homo, kies geedza partnero mortis unue. Kaj oni ja kredemas, ke soleco de maljun(eg)ulo ne estas bona por ties sano ("morti pro aflikto" estas malnova esprimo por la morto de la vidv[in]o baldaŭ post tiu de la edz[in]o).

"Dumviva" aŭ plurjardeka kunevivado kun la sama persono ja estas gravega kaj stabiliga ĉe "tradiciaj" paroj, por kiuj eks(ge)edziĝo verŝajne neniam estis konsiderinda. Mi nur bezonas imagi, en kian abismon falus mia patro, se mia patrino forpasus.

Bonaj punktoj; tamen mi dubas, ke homo en sanstato s, akirinte katon, ekde tiu punkto akirus pli longan vivtempon. La esploro, sur kies bazo oni vidas rilaton, simple trovis ke homoj kun dombestoj vivas pli longe. Mi povas imagi ekzemple ke homoj kun dombesto(j) estus pli moderaj kaj bonkoraj, pli ĝuas hejmestadon, malpli drinkas, ricevas korpekzercadon promenigante la bestojn, ktp. kaj tiaj faktoroj plilongigas la vivon.

Pri nomoj — mia familia nomo ĉiam estis problemo, ĉar 'Minor' sufiĉe oftas, sed ne 'Miner' (sama elparolo). Kaj unu mia filino nomiĝas 'Esla' kiu oftege fariĝas 'Elsa'; unu tagon ŝi eĉ minacis ŝanĝi sian nomon al 'Elsa Minor'.

reen al la indekspaĝo

10a Marto, 2007.

KIOM DA HOMOJ VIVIS SURTERE? Mi ĉiam volis, por eviti arbitron, difini cerbsanecon kiel "la konduton de plej multaj homoj, kiuj iam vivis", sed mi havis neniun nocion pri la nombro de jam vivintaj homoj. Fine, laŭ artikolo de la 1-a de marto en la reta versio de Scientific American, oni kalkulis, ke proksimume 106 bilionoj da homoj vivis jam sur la planedo. (La homoj nun vivantaj estas kompreneble nur 6% el tiu nombro.) Bonege! Do cerbsaneco estu ilia konduto. Kiel do ili kondutis? Ili kondutis tiel, ke ili naskis, post longa tempo, nin. Ni estas la fina frukto de barbareco.*

Por kalkuli la nombron, la demografo hipoteze lokis unu homparon en 50.000 a.K. — siajn "Adamon kaj Evan" — kaj uzis konatajn pliiĝrapidojn ktp. por kalkuli sian rezulton.

* Tion oni povus kompari kun la "antropa principo" en la kosmologio.

reen al la indekspaĝo

9a Marto, 2007.

LA PLEJ OFTA LOGIKERARO sen ia dubo estas preni samtempecon por kaŭzatecon. La kutima anekdota versio estas la rakonto pri aviadila oftvojaĝanto, kiu ĉiam aviadile vojaĝas kun kontrabaso, malgraŭ la kosto de ekstra sidejo por la baso, ĉar li aŭdis, ke neniam en la historio okazis aviadila kraŝo kun kontrabaso en la aviadilo.

Estas lastatempe alternativa anekdoto pri usona edzparo, kiu rimarkis, ke tre multaj brilaj mensoj havas la nomon 'Steven' aŭ 'Stephen': Stephen Hawking, Steven Pinker, Stephen Wolfram, Stephen Jay Gould ... do ili nomis sian filon 'Stephen'.

Pri tiaj ni ridas; sed nur antaŭhieraŭ mi renkontis maljunulinon, kiu, aŭdinte ke aĝuloj kun dombestoj vivas pli longe, tuj akiris katon. Kaj preskaŭ ĉiusemajne scienc-raportistoj raportas novan trovon pri tio kaj jeno, kiu korelativas kun vivlongeco, aŭ preventas kanceron aŭ alchajmeron, aŭ helpas al ĝenerala sano.

Nura samtempeco povas ja esti vera kaŭzado unu de la alia:

Sed multe pli ofte, la situacio estas la jena:

En la kazo de la unuaj du anekdotoj, X = simple hazardo. En la tria, simple estas probable, ke la sama speco de homo, kiu prizorgas sian sanon ktp., havas dombeston. Ktp.

reen al la indekspaĝo

8a Marto, 2007.

INTERNACIA VIRINA TAGO estas hodiaŭ, bona okazo atenti al unu el la veraj heroinoj de nia tempo, Ayaan Hirsi Ali.

Mi blogis pri ŝi antaŭe ("Kie estas la viroj?", 2 junio 2006); nelonge post tiam ŝi transloĝiĝis al Usono. Televide mi spektis/aŭskultis prelegon de ŝi, okaze de la apero de ŝia parte aŭtobiografia libro, Infidel (Free Press, februaro 2007; ISBN-10: 0743289684; ISBN-13: 978-0743289689), kaj trovis ŝin inteligenta, realista, bone informita kaj intelekte klaresprima dum ŝi respondis al demandoj de la aŭskultantaro.

Eblas legi pri ŝi multloke rete, el diversaj vidpunktoj.

* * *

Inkunabloj de Esperanto

Kadre de la digitaliza projekto de la Aŭstria Nacia Biblioteko prilaboriĝos ankaŭ iom post iom la havaĵo de la Kolekto por Planlingvoj. Ni skanis kiel unuan parton la tiel nomatajn inkunablojn de Esperanto, t.e. la Esperanto-librojn kaj -broŝurojn inter 1887 kaj 1900. Temas pri objektoj tre raraj kaj foje eĉ unikaj. Pro la fakto, ke ĝuste tiuj publicaĵoj estas la plej ofte legataj de nia biblioteko, la skanado signifas ankaŭ protekton de tiuj dokumentoj.

http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/index.htm

(Dankon al Walter Klag, Vieno)

reen al la indekspaĝo

7a Marto, 2007.

CARLO MINNAJA en la aktuala numero de Literatura Foiro aperigis tre interesan kaj informivan artikolon pri la 18-jarcenta Venecia komediverkisto Carlo Goldoni (1707-1793). Ĝi spronis aparte mian interesiĝon ĉar mi suspektas similecon inter Goldoni kaj mia ŝatata P. G. Wodehouse (1881-1975). En ambaŭ kazoj, kiel skribas Minnaja pri Goldoni, oni "atentas pli multe la lingvaĵon ol la enhavon" — tre malfacilas traduki tiajn verkojn (kvankam ambaŭ tradukiĝis, tre etskale, esperanten). Kaj en ambaŭ kazoj, la verkisto ignoris seriozaĵojn, aŭ traktis ilin leĝere, ironie aŭ karikature.

La artikolo ankaŭ tre bele priskribas Venecion kaj elvoke pentras la finon de ties flora periodo: "La maro ne plu estas la edzino de la doĝo, kiu povis dum la antaŭaj jarcentoj elhaveniĝi per sia festa boato, ĵeti ringon en la ondojn kaj diri: Ni edziĝas al vi, ho maro, kiel signo de absoluta kaj ĉiama posedo." Ja tio estas verkado.

* * *

SCARLATTI EN IBERUJO
Malhela arbaro malantaŭ domo,
malantaŭ arbaro hela ĉielo kun suno,
malantaŭ hela suno malhela universo,
en kupran lageton falis ia konverso;
el granda kaj sufoka de la naturo premo,
vortoj, signoj, kaj virtuala plumo:
Kiom valoras inko en supernovao?
Sed eĉ en kupro estas conversação.
— KM
reen al la indekspaĝo

6a Marto, 2007.

LA NEGRAVECO DE LA LINGVO. Kiam la koncepto de biologia evolucio estis nova, eĉ ardaj apogantoj kiel Thomas Huxley povis gluti nur kun ega malfacilo la ideon, ke adaptiĝado estas tute hazarda. Certe devas esti iuj gvidaj principoj? Fine oni akceptis la realon de sencela, neteleologia disvolviĝo — kiam temis pri la biologia evolucio. Sed kiam temas pri lingvoj, la sama rezisto regas ĝis la nuna momento. La lingvo estas simple "tro grava" por ne havi celon, tro esenca en la homo, por ambladi senvoje.

Jam longe ni estas en la stringo de forta konvinko, ke la lingvo estas la precipa kogna rimedo de la homo. La Logika Pozitivismo de la 20aj kaj 30aj jaroj kolapsis precipe pro tio, ke ties principoj ne pravigis sin mem; sed malgraŭ la disfalo de tiu doktrinaro, nin regas ankoraŭ io tre simila, aparte en la britusona filozofia tradicio, nome la lingve bazita Analiza Skolo, kiu ankoraŭ dominas filozofian pensadon en tiuj du landoj kaj aliloke. Tiel okazis, ekzemple, ke W. V. O. Quine, kredeble la plej eminenta usona filozofo (1908-2000), verkis tutan libron* argumentante kontraŭ la koncepto 'propozicio', ŝajne neniam pensante, ke nia havo de la vorto 'propozicio' estas nura historia hazardo, samkiel nia havo de iu ajn specifa vorto aŭ gramatika konstruo.

La kredon, ke lingvouzanta menso reprezentas la mondon, oni plenrajte nomas speco de moderna platonismo. Sed tiu kredo ignoras, kiel jam sugestite, la historion de lingvoj, kiun kompreneble Platono neniel konis, nek konas hodiaŭ tiuj lingvistoj, kiuj okupas sin pri la t.n. "universala gramatiko", ĉar la du subfakoj de la lingvoscienco — la historia kaj la teoria — preskaŭ neniam allogas la samajn homojn. En la disvolviĝado de homaj lingvoj troveblas ne pli da "inteligenta dizajno" ol en la biologio aŭ en la kosmologio: la lingva historio de la planedo estas sencela ĥaoso. (Mi prezentas en mia blogo serion "Vortosortoj" precipe en la espero, ke tipaj ekzemploj konvinkos pri la loteca maniero, laŭ kiu ni akiras vortojn.)

La gramatiko simile drivas pro senrilataj kialoj. Fonologia hazardaĵo povas kaŭzi profundajn ŝanĝojn al la gramatika sistemo. Tiel, la perdo de vortfinaj neakcentitaj vokaloj en la angla lingvo kondukis al preskaŭ tuta perdo de ties heredita ĝermana inflekcio. La frua perdo de vortfinaj konsonantoj plej verŝajne faris tonlingvojn el diversaj lingvoj. La franca lingvo, kiu kapablis redukti ekzemple aqua al [o], kaj kies skriba formo akiris tiom da prestiĝo en la moderna periodo, estis siatempe orelgrata evidento, ke neniu raso povis pli terure buĉadi Latinon, ol la Frankoj.

Menéndez Pidal rakontas pri interesa kazo en la historio de la hispana. La moderna hispana havas idiomaĵon echar de menos signifantan "senti la mankon (de)", ekzemple Te echo de menos "Mi sentas mankon de vi." Laŭvorte la esprimo estas puzla: echar havas multajn signifojn sed baze ĝi signifas 'ĵeti'. Kio okazis? En la portugala, estis esprimo achar menos. Achar signifas 'trovi' kaj respondas al la hispana hallar, kaj fakte en Mezepoko kaj ĝis la 17a jarcento en la hispana oni ja diris hallar menos kun la dirita signifo. Hispanparolantoj simple miskomprenis achar kiel echar. Ne estas surprizo, ke post tiam, la hisp. echar akiris pli da signifoj.**

Alia interesa ekzemplo estas angla verbo, nuntempe ne tre uzata kaj verŝajne tute ne uzata en Usono, to chirrup. Samkiel 'bleki' estas ĝenerala termino en Esperanto por sono de ajna besto, chirrup estas ĝenerala termino por iu ajn sono, kiun homo uzas por atentigi beston (hundon, katon, ĉevalon, ne gravas kiun). Ĝi devenas kiel varianto de to chirp 'pepi' (eligi sonon de birdo). Sed ĉar hazarde chirrup similsonas al cheer up, 'feliĉigi/iĝi' (tute senrilata esprimo), ĝi havas nuancon de feliĉo. Oni ne povas chirrup-i malgaje.

Eblus skribi paĝojn pri tiaj ekzemploj — ja ne ĉiuj tiel ekstremaj — kaj tio tuŝus nur la kazojn, kies klarigojn ni hazarde scias. Konsideru, ke en iuj lingvoj, ĝis 30 aŭ 40% el la vortoj ne herediĝis de la pralingvo. De kie ili venis? Ni verŝajne neniam scios.

La plej produktiva mekanismo en la lingva historio estas metaforo. Metaforo! Sed jen la paradokso de metaforo: ekde Aristotelo oni diras, ke metaforo estas komparo, ekzemple "La tempo (A) estas rivero (B)". Kiel eblas aserti, ke A similas al B, se ni ne konas A? Kaj se ni konas A, kial ni bezonas komparon por esprimi A metafore per B? Ja ne surprize, ke homoj kredis sin kapablaj inventi pli racian kaj bonordigitan lingvon, ol la naturo povis kunpecigi.

Nu, mallonge: se la lingvo estus la precipa kogna rimedo de la homoj, ni estus en profunda kaĉo. Estas pro tiu kredo, ke la Chomsky-anoj serĉis pli ol duonan jarcenton (sensukcese) "universalan gramatikon". Ĉar homoj tre simile kognas, sed tre malsame kaj diversdevene parolas, kaj se malgraŭ la hazarda lingva evolucio, la lingvo estas LA homa kogna rimedo, do oni devas serĉi "la lingvon malantaŭ la lingvoj". Sed la solvo estas simple konstati ke kvankam la homo ja emas uzadi simbolojn, ne ĉiuj simboloj estas lingvaj.

Kaj tre eble ne la plej gravaj simboloj estas lingvaj. Saĝuloj fine lernas, iuj rapide kaj iuj nur post jaroj, ke se ni volas koni homon, la malplej grava afero estas rimarki, kion li/ŝi diras. Oni lernas "legi karakteron" — mienon, konduton, temperamenton, agojn. Plej ofte oni devas eĉ plene ignori la dirojn. Aldone, ni devas agnoski, ke estas senlingvaj homoj en la mondo: surdmutuloj, aparte triamondaj, kiuj pro diversaj kialoj ne lernis aŭ ne plenlernis ian ajn gestolingvon. Sed ili estas homoj, kaj ili kognas, kaj ili havas karakteron. Kaj eĉ gestolingvaj surdmutuloj (se denaskaj) havas malfacilaĵojn pri la legado; neniu plene komprenas kial. (Tial ekzistas por ili specialaj kolegioj kaj universitatoj.) Sed ankaŭ ili estas homoj, kaj ili kognas, kaj ili havas karakteron. Kaj eĉ pli da homoj ekzistas, kaj estas plene homoj, al kiuj mankas unu specifa lingvo, pri kiu ili havas indiĝenan kompetentecon. Tio estas fakto, kiun prilingvaj profesiuloj jam longe rezistas, bedaŭrinde.

Fine do, la lingvoscienco ne estas filozofio, kaj ne estas psikologio; ĝi estas nur lingvoscienco. Sed ne atendu, ke nunaj lingvofamuloj rapidos diri tion.

* Philosophy of Logic, 1970.
** Manual de Gramática Histórica Española, 14a eldono, Madrido, 1973, pĝ. 26.
reen al la indekspaĝo

5a Marto, 2007.

Ĉar kelkaj miaj legantoj estas sciencistoj, jen io por priharfendi, pro kiu dankon al Geek Press:

Ofte oni vidas tiajn aferojn; estus interese vidi similajn el oponaj vidpunktoj. Kompreneble la ĉi-supraj trosimpligas. (i) En la unua fluskemo, nenio limigas la ideojn, kiujn eblas havi, se ni malakceptas Kant; sed evidente ni ne solvis ĉion science, nek tion atendas, do estas limoj.* (ii) Ĉiuj sociaj sciencoj, inkl. ekzemple la lingvistikon, estas ekskluditaj per la postulaĵo "Eksperimenti". (iii) Ni neniam konscias pri ĉiuj niaj antaŭsupozoj, kiuj estas parto de ĉiu teorio. (iv) Modernaj religiaj konceptoj estas, ĉe kleruloj, miksaĵoj el sciencaj kaj nesciencaj elementoj — kiel fakte estis la pensado de Kepler kaj Newton (se mencii nur du inter pioniroj), kaj pluraj modernaj filozofoj. (v) Organizitaj religioj tre ofte ne estas precipe kredsistemoj; en kvin minutoj mi povus trovi de sur la strato dek eklezianojn en mia urbo, kiuj havas neniun nocion pri la oficialaj doktrinoj de siaj eklezioj. (vi) Fine, religianoj ofte tute ne ignoras kontraŭan evidenton, sed provas ĝin pritrakti; ĉu sukcese, tio estas alia demando.

Sed la precipa problemo () estas, ke ne nur religia fido ŝajne sekvas la duan fluskemon, sed ankaŭ politikaj sektoj, ĉirkaŭ cent mil psikoterapiaj skoloj, kaj ĉiuj ajn ideologioj kaj fermitaj kredsistemoj, en kiuj argumentado kaj evidento ludas neniun aŭ minimuman rolon. Kaj kompreneble la ordinara, ĉiutaga realo — pri kiu necesas konsulti la filozofojn (se iujn entute), ne la sciencistojn, kiuj ankaŭ devas iri al la necesejo kaj pagi impostojn — multe pli kompleksas ol iu el la du skemoj.

Kiel ajn tamen oni aranĝu la skemojn, la konflikto estas reala — eĉ la precipa konflikto de nia tempo.

* Kiel skribis ie Hobbes: "Neniu ajn sinesprimado povas finiĝi en absoluta scio pri la realo."
reen al la indekspaĝo

4a Marto, 2007.

(Pri la oktobaso pli ĉi tie.)

CIFERAJ PALINDROMOJ: 111.111.111 x 111.111.111 = 12.345.678.987.654.321 (Ĉu tio povus esti signifa?)

* * *

LA PROBLEMO pri malamikoj de la nov-liberalismo estas, ke ili, en sia senlima saĝeco, decidis kontraŭi la unusolan ideologion kiu teorie povus, koncepteble, forigi la militadon el la mondo por ĉiam. Se la militado estas (kiel mi fakte opinias) esenca trajto de la homa besto, ankaŭ la sporto povas servi kiel sekuriga valvo de la troa testosterono; sekve ne tre surprizos min, se ekestos movado baldaŭ kontraŭ la sporto. Ĉu vere nekredeble? Ĉu Vi sciis, ke ekzistas movado kiu celas la finon de la homa specio? Ĝi eĉ havas argumentojn. Sed tio ne ĝenu nin. Ĉu eĉ klerulo nuntempe konus argumenton, se oni ĝin prezentus al ŝli sur arĝenta plado, garnitan per akvokreso?

* * *

POLIC-PROTOKOLO, 2. La 1an de decembro pasintjare, viro prirabis bankon en Sharonville, Ohio, kaj fuĝis per biciklo. La polico poste trovis la biciklon proksime al apuda apartamentejo. Laŭdire la sama viro prirabis aliajn 5 bankojn en 4 ŝtatoj, ĉiam fuĝante per biciklo.

Tio, fine, estas inteligenta! Se oni prirabas bankon, kiu policano serĉas homon sur biciklo? Tio meritas leteron al Onklo Andanto. Kaj ĝi igas min pli estime rigardi mian blogsistemon, kiun oni ja ofte komparas kun biciklo sur la informoŝoseo ...

* * *

Tre amuza filmeto ĉi tie "Rachmaninoff had big hands" :)

reen al la indekspaĝo

3a Marto, 2007.

* * *

* * *

Skribis Toño del Barrio interalie pri Unamuno, kiu menciis Esperanton en novelo sia:

Saluton, Ken:

Vi diris antaŭ kelkaj tagoj en via blogo [16an februaro, 2007 - KM]:

"Ĉarman legendon oni rakontas pri Unamuno: li estis rektoro de la Universitato de Salamanca en 1924, kiam la registaro ekzilis lin, kaj li restis en ekzilo ĝis 1930, ses jarojn. La tagon, kiam li revenis al la Universitato, li komencis sian prelegon dirante: "Kiel ni diskutadis hieraŭ ..."

Nu, ne estas klare ĉu li diris tion, sed tiukaze tio estus omaĝo al verkisto de antaŭ kelkaj jarcentoj: Fray (frato) Luis de León, kiu mem estis profesoro en la sama universitato Salamanko (Salamanca). Vi povas legi pri li en http://en.wikipedia.org/wiki/Luis_Ponce_de_Le%C3%B3n; ankoraŭ ne en la esperanta, sed mi supozas ke ni baldaŭ enmetos artikolon pri li, inter alie ĉar unu el liaj verkoj estis tradukita esperanten: "La perfekta edzino".

Pri Unamuno, vi povas legi citaĵon kun mencio al Esperanto en unu el liaj noveloj, "Niebla" tie ĉi: http://www.esperanto-es.net/archivo/aneksoj/mencioj.html#unamig.

Unamuno ja estis lingvosciencisto (kaj multe pli). Li estis fakulo pri la vaska lingvo en sia junaĝo, unu el la plej gravaj en la unuaj momentoj de la scienca pritrakto de la lingvo, kvankam poste li fariĝos plie defendanto de la hispana.

Amike,
Toño
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/

Dankon pro la informo. Aparte mi ŝatas la tre citeblan "Anarquismo, esperantismo, espiritismo, vegetarianismo, foneticismo... ¡todo es uno!" :) (El "Niebla")

Alia hispano — kvankam hispano nur laŭnaske — kiu multe influis/as min estas George Santayana, usona filozofo (1863-1952).. Li naskiĝis en Madrido, kaj usoniĝis kun 9 jaroj; kvankam li pasigis la lastan parton de sia vivo en Eŭropo, li neniam sentis sin ĉehejme en Madrido; li ŝajne estis ĝisoste nov-angliano (prelegis ĉe Harvard University dum kelka tempo), kaj estas tiom konata pro sia elstara anglalingva verkstilo kiom pro sia filozofio. Li mortis en Romo.

reen al la indekspaĝo

2a Marto, 2007.

KONSTRUI MURON EL TENISPILKOJ: VIKIMANIO (DENOVE). Kunpeciĝas nun ĉe BBBlogo nova diskuto pri fuŝoj en la vikipedioj. Dufoje mi provis kontribui, sed la komentilo malakceptis min per mesaĝo, ke mi ne solvis la aritmetikaĵon :) Do jen mia — espereble lasta tiutema — komento:

Mi blogadis dum jaroj kontraŭ la fundamenta ideo de la vikipedioj, ĝis fine mi laciĝis pri la temo. La plej grava problemo ne estas evidentaj eraroj kaj alispecaj misoj, sed pli subtilaj faktoroj. Jen formato, kiu ne nur permesas, sed invitas homojn indulgi siajn antaŭjuĝojn, partizanecon kaj neobjektivecon, anonime kaj sub la egido de informa verko. Fojfoje estas mankoj en ordinaraj enciklopedioj, sed ordinaraj enciklopedioj havas responsajn aŭtorojn kaj redaktorojn, kies reputacioj dependas de la kvalito de iliaj verkoj. Sekve eblas fidi ilin je nivelo ne atingebla de la vikiaĵoj.

Neniom da pokriza flikado riparos ideon tiel fuŝfundamentan. Estas en la naciaj gazetaroj detalaj kritikoj. Oni legu ilin.




reen al la indekspaĝo

1a Marto, 2007.

ASTEROIDA MINACO.

Se oni ricevas sian informon pri mondeventoj nur de la amaskomunikiloj, oni devas toleri la problemon, ke unu grava evento povas tute flankenŝovi alian. La asteroido 99942 Apophis komencis diskutiĝi de sciencistoj dum la granda cunamo de 2004 en la Hinda Oceano; la raportado pri la cunamo kompreneble delogis atenton de la asteroido.

La 13an de Aprilo, 2029, la asteroido pasos pli proksime al la tero, ol la plej foraj artefaritaj satelitoj. Se ĝi hazarde eniros certan gravitan "ŝlosilotruon", ĝi trafos la teron post 6 jaroj, en 2035, specife la Pacifikon. Ties probableco estas tre malgranda, sed la ekzakta orbito ne estas sciata pro la neregula formo de la asteroido, kiu havas diametron de proks. 320 metroj.

Tio sufiĉe grandas por kaŭzi konsiderindan damaĝon, sed ne "minacas la homrason" ktp. kiel povus multe pli granda asteroido. Kaj preparotempo abundas. La ĉefa minaco estas politika: NASA povus deŝovi la asteroidon se necese, sed fuŝa deŝovo povus sendi la asteroidon aliloken, kaj tiam kompreneble Usono estus kulpa. Plejbone do starigi plurnacian teamprojekton.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.