Sendu al mi komentojn

31a Marto, 2008.

LA REVIZORO, TEATRAĴO DE GOGOL, kies enorma influo sur la rusa kulturo ŝajne neniam malaperos,* iniciatis longan disputon pri tio, ĉu Gogol satiris (i) la koruptan burokratan sistemon, aŭ (ii) la koruptajn homojn, kiuj efektivigis ĝin. Lia intenco certe estis ataki la homojn, ne la sistemon; laŭ mia kompreno Gogol mem estis politika konservemulo. Kial, do, preskaŭ ĉiuj vidas en La Revizoro satiron pri la sistemo?

Mi proponas, ke ni modernuloj ĉiam defaŭlte kulpigas la sistemon, ne la homojn. Jen vestiĝo, sendube, de la romantikismo de la jarcento antaŭ Gogol: homoj estas esence bonaj, sed la socio koruptas ilin, kaj sekve la precipa bezono estas ĉiam ŝanĝi la sistemon. Mi kredas, ke antaŭ la romantikisma periodo neniu pensulo post La Respubliko de Platono iam konkludis, ke sociaj aranĝoj kulpas pro la homa malbono. Tiu emo trovi makulojn en sistemoj kaj ne en homoj penetris en preskaŭ ĉiun faceton de la moderna prisocia pensado, de la politiko ĝis la pedagogio.

Estas multo bona en la romantikismo. Ne necesas akcepti severajn atakojn al ĝi, kiel ekzemple la grandan verkon de Irving Babbitt, Rousseau and Romanticism (1919), kiu — mi iomete hontas konfesi — iam tro influis min. Sed oni devas esti kritikema, ne nur pri sociaj sistemoj, sed ankaŭ pri la kritikoj. Imagu La Revizoro kun decaj homoj: tiel ĝi ne funkcius kiel satiro (kaj apenaŭ amuzus!).

Sed kiel ŝanĝi homojn? Verŝajne neeblaĵo. Teorie ja estas unu maniero forigi koruptecon sen mirakle plibonigi la homojn: konstrui malferman socion laŭ la maniero rekomendata de Dennis Bailey (vidu la 24an de decembro 2006, "Du konceptoj de malferma socio"). En tia socio, tute ne ekzistus privateco: ĉiuj povus scii ĉion pri ĉiuj, inkluzive registojn. Anonimeco, la radiko de la korupto, ne ekzistus. En tia socio kontentus nur homoj, kiuj havus nenion por kaŝi — sed ĝuste tiajn homojn ni supozeble volas ĉu ne. Senutila revo, Vi diras? Certe. Sed ankaŭ tia estas la espero plibonigi la homojn, laŭ ĉia evidento.

* Kompreneble ĝi tradukiĝis en E-on, kaj film-versio kun E-subtitoloj spekteblas ĉi tie.
reen al la indekspaĝo

30a Marto, 2008.

Hieraŭ mi alŝutis lastatempan artikolon, "Kion signifas '-aĵo'? Konverĝo de du morfemoj" (vidu la indekspaĝon). Temas pri la uzado de '-aĵo' por kaj nenombreblaj kaj nombreblaj substantivoj.

* * *

POLIC-PROTOKOLO, 14.

En Tro-da-Homoj, Kalifornio, civitano vokis la policon plendante, ke najbaro havas kokon, kiu je sunleviĝo regule kokerikas, vekante la tutan apartamentaron, kaj demandis, ĉu ne estas leĝo kontraŭ koko en apartamentejo. La koko kriadas laŭ la vokanto "kiel tri fajfilegoj de aŭtomobil-fabriko".

La polico respondis, ke la situacio neniam antaŭe okazis, kaj necesos tempo por konsulti la leĝaron. Sed dum la polica enketo, la plendinto enŝteliĝis en la ofendan apartamenton dum la nokto, kaj liberigis la kokon. Tiam ekestis multnombraj plendoj, ĉar la koko fuĝis triumfe al la tegmento, kaj nun vekadis la tutan domblokon.

Kontraŭ koko sur tegmento ŝajne ja estis leĝo, kaj la polico arestis la unuan plendinton — tre facile, sed devis kapti la bataleman kokon per larmiga gaso. Unu gazeto raportis polic-brutalon. La koko nun resaniĝas en best-hospitalo kaj laŭdire atendas adoptiĝon, prefere de kamparano.

reen al la indekspaĝo

29a Marto, 2008.

LA ANGLA LINGVO KIEL PROPAGANDILO POR E-O? Laŭ Libera Folio "La artikolo [pri] Esperanto en la anglalingva Vikipedio estis alirata 57.746 fojojn dum februaro 2008" — pli ol alilingvaj vikipedioj. Sekve la angla lingvo estis el ĉiuj lingvoj vikipedie la plej granda informŝoseo al Esperanto.

Ĉu ne proklamis la Manifesto de Raŭmo, ke la angla ne estas nia malamiko? ;)

Interese estus scii, kiulingvaj estas plej multaj E-lernolibroj, vortaroj, ktp.

* * *

ISRAELO, IZRAELO; TRACIO, TRAKIO... Se oni volas distingi en E-o sisteme ĉiujn antikvajn popolojn kaj regionojn disde ties modernaj (eventuale proksimumaj) ekvivalentoj, oni ne nur faras ion, kion neniu alia lingvo faras, sed faras laboron senfinan. Tiu emo estas des pli pridemandebla, ke E-istoj malofte (laŭ miaj observoj) distingas inter 'helen-' kaj 'grek-'. Mia solvo estus: fari tion kiam la etnolingvoj kutime faras ĝin, t.e. kiam la du terminoj tre malsamas (Persio/Irano, Mesopotamio/Irako, ktp.). (Kompreneble ni konservu tiujn kazojn, kiuj jam enradikiĝis.)

reen al la indekspaĝo

28a Marto, 2008.

Kontraŭ-intelektula anekdoto (por kontentigi iujn miajn kritikantojn):

Nova juna doktoro pri filozofio ne trovas postenon kaj senespere petas laboron ĉe restoracio, kun la ideo labori almenaŭ kiel kasisto. Sed la unuan tagon la ĉefo ordonas lin, "Balau la plankon."

La junulo protestas indigne: "Sed mi estas doktoro pri filozofio!"

"Ehe, pardonu," diras la ĉefo, "tiuokaze atentu; mi instruos al vi, kiel fari ĝin..."

reen al la indekspaĝo

27a Marto, 2008.

Skribis Maria Sandelin pri la antaŭ-hieraŭa blogaĵo, "La soldata vivo":

El via blogaĵo de la 25a de marto: "Soldatiĝo ne estis la sola maniero maturiĝi, sed ĝi estis unu el la plej efikaj. Nuntempe, la adoleskaj vivstilo kaj ĝenerala sinteno povas daŭri eĉ ĝis mezaĝo"

Pri la dua frazo mi konsentas, mi observis la samon. Kion "maturiĝi" signifas en la unua frazo? El la kunteksto mi konkludas ke povas temi pri aspektoj kiel "memdisciplino", "eltenemo", "grupa interagado" kaj similaj aferoj? Tradicie ja precipe viraj virtoj (en ĉefe pozitiva senco), kion ankaŭ atestas la fakto ke miltservado daŭre estas precipe vira okupo.

Mi kredas ke al la demando kio estas "matureco" virinoj respondus parte malsame, kaj ne nur ĉar ili ne militservis. Mi konkludis ke, manke de soldata vivo :-), ĉefe du faktoroj igas homon plenkreska: vivtenado per propra laboro kaj (konkreta) prizorgado de infanoj (ne nepre oniaj biologiaj). Eĉ se sen garantio, temas pri efikaj manieroj.

Amike,
Maria

P.s Pardonu ke ĉi-foje mi sendas la tekston kun x-oj, estas iu eraro.

(Fakte mi preferas la iksojn; de tia teksto mi rutine HTML-igas per makroo.)

Estas malfacile plene difini maturiĝon, sed la trajtoj de vi listigitaj kontentigas min (kvankam iomete surprizas min, ke vi konsideras tiujn virtojn precipe viraj). Mi aldonus toleremon pri diverseco inter homoj kaj aparte lernemon. Estas rimarkinde, kiom da homoj kredas, ke ili jam lernis ĉion necesan ĝis la aĝo de ĉ. 25 jaroj, kaj rifuzas iri unu paŝon plu.

Estis virinoj en la armeoj eĉ kiam mi deĵoris (la 50-aj jaroj; volontulinoj kompreneble), kaj preskaŭ senescepte mi admiris tiujn, kiujn mi konis. Multaj flegistinoj, ĉar temis pri la medicina korpuso; mi laboris en du hospitaloj.

Pri infanoj (ankaŭ por viroj) kaj enspeza laboro vi certe pravas. Mi havas kolegon, samaĝan kiel mi! kiun mi absolute ne nomus matura, kaj li eĉ soldatis, sed neniam edukis infanojn, kaj neniam manlaboris. Al tiuj du faktoroj mi ĉiam atribuas lian nematurecon.

Sed la konskripcio tre efikis, ĉar ĝi tuŝis regule tiom da viroj.

reen al la indekspaĝo

26a Marto, 2008.

En Studoj pri Interlingvistiko (Prago, KAVA-PECH, 2001) estas interesa artikolo de Aleksandr Duličenko sub la titolo "Planlingvo: inter lingvokonstruo kaj etna lingvo". Ĝi proponas la saman interpreton (sed multe pli detale) de la situo de E-o inter lingvoj, kiun mi bloge proponis la 18an de oktobro, 2004, post la kabeo de Christopher Culver: "LA SERĈADO AL LINGVA AŬTENTECO". Tiam mi ne konis la artikolon de Duličenko.

Simpligite, la ideo estas, ke dialektoj (la plej aŭtentaj lingvoj) nutras naciajn literaturajn lingvojn (pli abstraktajn lingvojn), kaj siavice naciaj literaturaj lingvoj nutras Esperanton (la plej abstraktan lingvon). "Abstrakteco" respondas al grado de planiteco kaj distanco de la natura, plejparte senkonscia, evoluo de lingvoj ("aŭtenteco" — mia termino, ne tiu de Duličenko — estas la malo de abstrakteco).

Duličenko prave, laŭ mi, izolas por speciala komento unu el la plej gravaj malfaciligaj faktoroj, eble la plej gravan, rilate la trian etapon: la transdonadon de la lingvo de unu generacio al la sekva. Ĉe dialekto aŭ nacia literatura lingvo tio ne estas problemo; sed ĉe Esperanto relative malmultaj uzantoj restas uzantoj sian tutan vivon; la lingvo povas evolui per abruptaj saltetoj pli ol glate. Vortoj, konstruoj, parolmanieroj ktp povas ekuziĝi sed forfali antaŭ ol konstanta parolantaro ilin aŭ firme akceptas aŭ firme malakceptas.

La plej grava forto kontraŭ tiu tendenco estas verŝajne la skriba lingvo; la Interreto alvenis je oportuna tempo.

reen al la indekspaĝo

25a Marto, 2008.

LA SOLDATA VIVO. Jules Michelet (1798-1874), la franca historiisto, en konverso kun Matthew Arnold, nomis la francan popolon "barbaroj civilizitaj de la konskripcio". Stranga sentimento ĉu ne. Ĉu ne Orwell skribis pri la "malpli civilizitaj" homoj, kiuj gardas la aliajn kaj povigas ilin esti "alte civilizitaj"?* Oni forgesas, ke en la pasinteco, oni agnoskis la militan vivon respektebla vivmaniero. Kaj daŭre hodiaŭ, oficiroj kaj eĉ ordinaraj soldatoj povas esti pensuloj kaj poetoj. Tiaj ne kutime restas soldatoj tutvive, jes — same kiel la plej grandaj ĵurnalistoj oftege ne restas ĵurnalistoj.

Dum mia armea deĵoro mi estis en pli bona stato, ol iam antaŭe. Mi estis sana, forta, kaj en kompanio kun iuj el la plej bonaj homaj specimenoj, kiujn mi iam trafis. Mi konskripciiĝis, kiel multaj aliaj; bedaŭrinde mia lando ĉesis konskripcii en 1973. Kial bedaŭrinde? La trista vero estas, ke la soldata vivo estis la sola vera kulturo, kiun multaj modernuloj iam konis. Eĉ nuntempe, kiam mi konatiĝas kun mezaĝulo antaŭe ne konata, mi scias ene de kelkaj minutoj, ĉu li iam soldatis aŭ ne. Soldatiĝo ne estis la sola maniero maturiĝi, sed ĝi estis unu el la plej efikaj. Nuntempe, la adoleskaj vivstilo kaj ĝenerala sinteno povas daŭri eĉ ĝis mezaĝo.

Nun Usono havas profesiajn armeojn. En ili troviĝas ankoraŭ pensuloj kaj poetoj. Mi tion scias, ĉar iafoje mi legas ilajn blogojn. Vivu la reto! La antaŭjuĝoj kontraŭ gesoldatoj preskaŭ nesupereble fortas. Michelet komprenus.

* "Li [Kipling] klare vidas, ke homoj povas esti alte civilizitaj nur dum aliaj homoj, neeviteble malpli civilizitaj, tieas por gardi kaj nutri ilin." Vidu 4an decembro, 2005. (Jes, mi iam aperigis antiarmean poemon en E-o. Mi estis juna, kaj volis plaĉi miajn kunulojn. La poemo ne estis malbona, fakte...)
reen al la indekspaĝo

24a Marto, 2008.

Skribis Stephan Webanck el Kolonjo pri la hieraŭa blogero:

Kara Ken,

vi skribis:

> (Lingva noto: eble oni miras pri mia esprimo "plej lasta": Ĉu ne pleonasma?
> Ne; ĉar "mia lasta artikolo" povus indiki finan artikolon — povus signifi,
> ke ne estos pli da artikoloj.)

La difinoj de "lasta" en ReVo ne pensigas min, ke "plej lasta" povus signifi ion malpli lastan ol "lasta" mem.

(En la germana ne uzeblas superlativo de letzte, sed ja ekzistas allerletzte, kiu implicas, ke la *antaŭa* "lasta" ankoraŭ ne estis definitive lasta, sed post la *nuna* ne sekvos plia ...)

Mi uzus "mian plej novan|freŝan" aŭ "mian ĵusan" por esprimi tion, kion vi celis.

Kaj mi konfesu, ke mi tute ne cerbumintus pri la afero, se vi simple skribintus "mian lastan" kaj ne ne aldonintus la lingvan noton. :)

Fine ni esperu, ke ĝi ja definitive ne estis la lasta artikolo, kiun vi verkis por Lingva Kritiko.

Ankoraŭ ne leginte la artikolon mem sendas paskajn salutojn el Rejnlando

Via Kolonjano

Ankaŭ en la angla (lingvo, kiun vi regas kiel indiĝeno kaj pri kiu vi certe ne bezonas sciigon), last ne permesas superlativon; sed ni havas ankaŭ recent (kp. 'lasta' en 'lastatempe/a' kaj kredeble 'plej lastatempe/a'), kaj eblas diri most recent por eviti la dusencecon de mi evitotan. Ĉar ankaŭ en la angla, se mi parolus pri my last article, oni rajtus miskonkludi, ke la Parco staras ĉe mia pordo aŭ simile.

"Mia ĵusa artikolo" ankaŭ servus, sed ŝajne nur se mi verkis ĝin ĵuse :) "Plej nova" certe estas la esprimo, kiun mi devintus uzi.

reen al la indekspaĝo

23a Marto, 2008.

REARANĜO DE LA INDEKSPAĜA LISTO DE ARTIKOLOJ. Hieraŭ mi kopiis mian plej lastan artikolon al Lingva Kritiko, kaj reviziis mian indekspaĝon tiel ke ĝi nun ligas LK-artikolojn al LK.

(Lingva noto: eble oni miras pri mia esprimo "plej lasta": ĉu ne pleonasma? Ne; ĉar "mia lasta artikolo" povus indiki finan artikolon — povus signifi, ke ne estos pli da artikoloj.)

reen al la indekspaĝo

22a Marto, 2008.

LA PUZLA NOCIO "UNIVERSALA LINGVO". Se oni serioze esploras lingvojn, oni tre rapide trovas, ke ili ne same dispecigas la mondon. En iuj semantikaj kampoj, ĝis nun detale studitaj, tio aparte reliefiĝas: kolorsistemoj, nombrosistemoj, parenceco-sistemoj, konversaciaj antaŭsupozoj, nomenklaturoj de flaŭro kaj faŭno, kaj parolformuloj montras egan diversecon. Neniu tia sistemo estas "pli bona" aŭ "pli logika" ol iu alia. Neniu unusola lingvo povus eĉ proksimume ensorbi ĉiujn tiajn sistemojn, ĉar ili konfliktas unu kun la alia. 'Verdo' kaj 'bluo', 'bruno' kaj 'flavo', aŭ estas po unu koloro, aŭ ne. Mia onklino aŭ estas mia krom-patrino, aŭ ne. Rano aŭ estas ajna anuro aŭ ne. Kaj tiel plu.

Pro tio mi nomas la nocion de vere universala lingvo "puzla". En la fruaj tagoj de la E-ismo, oni devis barakti pri tiaj diferencoj ene de la eŭropaj popoloj, kie ili iom malpli severis: la signifo de 'ne' ekzemple, kaj slava versus neslava verbaspekto. Sed kompare kun tutmonda amplekso, tio estis nur bagatelaro. Tamen estas E-istoj, kiuj parolas pri nuntempa universaliga tajlorado de la interlingvo. Kiu koloro estu 'bluo' en tutmonda interlingvo, mi petas? Kaj sur kiu bazo?

Vastalto en sia blogo, perceptiva japano, ofte levas tiajn demandojn. La sobra fakto estas, ke Esperanto kreiĝis eŭropa (gramatike, leksike, semantike). Parta solvo — mia solvo fakte, kvankam ŝajne ne multe favorata de aliaj E-istoj — estas agnoski ke tiu kulturo, iam nur Okcidenta, kun lokaj adaptiĝoj mem fariĝis universala. Sed necesas koncedi, ke tio ne tre helpas pri nia lingvo. Spirite ĝi povas esti tutmonda, sed kiel ĉiam, "la diablo estas en la detaloj."

reen al la indekspaĝo

21a Marto, 2008.

Hegelon eblas refuti
sed ne printempan venton.
Aliflanke
ĉu al ĉio reagi danke
dum oni mem alfrontas morton?
Mi diras jes:
mi adoras tiun senton
kaj povas muti.
— KM
reen al la indekspaĝo

20a Marto, 2008.

Hieraŭ mi faris finrevizion al "Kuri / kuranta / kutantan : alia diferenco inter participoj kaj ordinaraj adjektivoj", kaj promociis ĝin al "fina versio". Mi emas atendi ĝis eventuala rebato aŭ sindefendo de Jorge Camacho al la lasta artikolo (de Marcos Cramer) en Lingva Kritiko, tiam aperigi la mian tie.

reen al la indekspaĝo

19a Marto, 2008.

ANTONIO SOLER. Domenico Scarlatti transplantiĝis al Hispanio, kaj mortis en Madrido. Unu el liaj studentoj estis Antonio Soler (1729 - 1783), kies 6 Klavar-konĉertoj por orgeno kaj klaviceno (mi emfazas tion ĉar estas multe da klavar-muziko de li) konsistigas la plej ĉarman muzikon, kiun mi aŭdis dum longa tempo. Vere Vi ne kredus, kiel ludemaj kaj inventemaj ili estas. Kiel mi ofte diris: la klasika muziko ne estas tio, kion oni supozas. Mi preferas 1, 3, 4, 5, 6.

La kombino orgeno kaj klaviceno tre bone funkcias en la manoj de Soler: unu instrumento kies notoj daŭremas (la orgeno), kune kun alia instrumento, kies notoj pli abruptas (la klaviceno), faras ekscitan efikon, similan al tiu de la tradicie ofta (en la usona folklora muziko) duetado de violono kaj banĝo. La komparo ĝustas, kvankam ŝajne nur mi rimarkis ĝin :) Kvankam mi tre ŝatas ankaŭ Scarlatti, lia fama hispana studento estis siaspeca kaj unika. Estas multaj tiaj en la artmuzika tradicio.

reen al la indekspaĝo

18a Marto, 2008.

IOM POST IOM ĈIO INTERKONEKTIĜAS — tio igas la vivon nekredeble interesa. Antaŭ multaj jaroj en romantika sonĝo pri iu amrilato, mi kriis jamais! jamais! [neniam]. Sed en la sonĝo, jamais signifis toujours [ĉiam]. Maldormiĝinte mi longe pensis: kiel vorto povas signifi sian malon, eĉ en sonĝo?

Hieraŭ en muzeo, mi trafis skulptaĵon de Pierre Eugène Emile-Hébert, nomatan "Et toujours! Et jamais!" [kaj ĉiam kaj neniam]. Mi ne povas montri bildon ĉar hazarde neniu surretas; sed la temo estas tiu fama, "La morto kaj la junulino" (Schubert verkis kaj kanton kaj kordoterceton kun tiu nomo).

Kaj nun mi komprenas la sonĝon: tio, kio neniam estas, ĉiam estas. La ideo — ĝi ja ne facile vortiĝas — rolas ankaŭ en Yeats; tial por li malĝojo estis bonaĵo: kion oni neniam havas, tion oni ĉiam havas (ĉar ne povas perdi). Eble la sama ideo troveblas en Proust, sed mi ĝis nun ne legis Proust. Li estas aldonita al mia listo.

reen al la indekspaĝo

17a Marto, 2008.

LINGVOSCIENCA SENUTILO DE LA JARO. Tion ĉi Vi ne kredos. Erez Lieberman, matematikisto ĉe Harvard University, kreis formulon por antaŭkalkuli la tempon necesan por reguliĝo de neregula etnolingva verbo, surbaze de ties ofteco. Ekzemple por la angla had [havis] > haved, 38.800 jaroj. Aliflanke la reguliĝo held [tenis] > holded bezonos nur 5.400 jarojn.

Eblas legi skize pri la epokfara esplorado de Lieberman ĉe Science News Online, sed la detaloj enestas la aprilan numeron de Discover (pĝ. 16). Sed ne malŝparu Vian tempon; la "angla lingvo" probable ne havos, 5.400 jarojn post la nuno, iujn ajn verbojn, kaj antaŭ la jaro 40808 tre povas esti nova glaciepoko.

reen al la indekspaĝo

16a Marto, 2008.

ONI MISGVIDAS EĈ LATINE! Jen (por Via eventuala fasciniĝo) la komenca teksto pri E-o el la latinlingva Vikipedio:

Esperanto sive Lingua Zamenhofiana est lingua artificiosa, quam loquuntur multi homines per totum orbem terrarum. Latine potest fortasse "Lingua Sperantica" dici.

Bone ĝis nun; sed ni legu plu:

Ab antiquissimis temporibus, homines unam linguam communem omnibus intelligibilem desiderabant...

Ridinde ĉu ne. "Jam de Antikveco, homoj volis komunan lingvon, kompreneblan al ĉiuj." Antikveco volis nenion tian. Antikvuloj nek vidis problemon en lingva diverseco, nek eĉ degnis studi lingvojn de aliaj popoloj. Neniu tia interesiĝo menciĝas en la tuta historio de Antikveco; tio estas bonekonata kaj surpriza "truo" en la alie vasta scivolemo de la antikvuloj, aparte la helenoj. La deziro al universala lingvo estas fenomeno nur ekde la 17a jarcento en Eŭropo.

Oni kredus, ke latinisto scius tiajn aferojn. Sed ŝajne ne.

reen al la indekspaĝo

15a Marto, 2008.

Kara Onklo Andanto:

Mi legis multajn filozofojn, de la antikvaj ĝis la nuntempaj, kaj mi venis al la konkludo, ke mi ne ekzistas.

Kion mi faru nun?

Iluminata en Ilinojso

Kara Iluminata:

Nun vi devas iom aktori.

Via,

Onlko Andanto.

reen al la indekspaĝo

14a Marto, 2008.

Hieraŭ mi alŝutis "Kuri / kuranta / kurantan : alia diferenco inter participoj kaj ordinaraj adjektivoj" (vidu la indekspaĝon).

reen al la indekspaĝo

13a Marto, 2008.

JURA LINGVAĴO KAJ NIA LINGVO. Mi ĉeestis prelegon de filozofo Scott Soames (Universitato de Suda Kalifornio) hieraŭ vespere, pri jura lingvaĵo. Tre interesaj temo kaj prelego, kiuj pensigis min multe pri E-o kaj lingvoplanado. Mi vidas jenan paralelecon:

Lingvoplanado en la kazo de E-o tre similas la promulgadon kaj postan interpretadon de leĝoj. Ekzemple: leĝoj estas skribitaj; la Fundamento estas skribita. Juĝistoj kaj aliaj juristoj devas interpreti la skribitajn leĝojn en tute novaj medioj. Esperantaj gramatikistoj kaj akademianoj devas interpreti la skribitan Fundamenton en tute novaj medioj. Kaj la ĉefaj demandoj en ambaŭ sferoj estas: ĝis kiu grado la juĝistoj kaj juristoj rajtas krei novan leĝaron preter la jam skribita, kaj ĝis kiu grado la gramatikistoj kaj akademianoj rajtas krei / aprobi novan lingvaĵon preter la Fundamento.

En la juro troveblas ambaŭ ekstremoj: iuj juĝistoj tre konservemas, opiniante, ke juĝistoj restu strikte ĉe la skribita teksto. Sed iuj argumentas, ke oni rajtas spekulativi, kiel opinius la aŭtoroj de la skribitaj tekstoj, se ili vivus nun. Kaj la samaj ekstremoj videblas en nia nuntempa sinteno pri la Fundamento de nia lingvo, kune kun multaj mezaj pozicioj. En la komentaro pri la lasta artikolo, de Marcos Cramer, en Lingva Kritiko leviĝas ekzemple la demando, ĉu Zamenhof, se li vivus nuntempe, aprobus novajn radikojn el ne-eŭropaj lingvoj same defaŭlte, kiel el eŭropaj lingvoj.

Sed estas unu grava diferenco inter la juro kaj E-o: en la juro, post relative mallonga periodo de rezonado kaj disputado, devas esti ia decido. En la kazo de E-o, la debatoj povas longe daŭri.

reen al la indekspaĝo

12a Marto, 2008.

FASCINA EKVIDO de nuna Moskvo legeblas en diVERse, la E-blogo de Kalle Kniivilä, kun multe da bildoj. Mi aparte ĝuis certajn partaĵojn, ekzemple "gravas ne faktoj, gravas kia estas la oficiala linio", kaj la ĉarman rakonton pri maljunulino, kiu montris foton de Garri Kasparov dum manifestacio: policisto prenas kaj disŝiras ĝin, sed tuj ŝi elprenas alian de en sia jako: "Mi havas pliajn, ŝi diras venkeme."

Kasparov estis gasto hieraŭ de CNN; mi ĉiam atentas, kion li diras. Li ĉiam ŝajnas en plena posedo de multe da faktoj (temante pri faktoj). Kaj li ege lertas pri intervjuoj; ne estas facile rapide elmitrali, usonstile, decan reagon al kompleksegaj aferoj en la kutime haveblaj kelksekundoj. (Ni havas, Vi komprenas, specialajn TV-retojn "por seriozaj aferoj", en kiuj intervjuoj daŭras ĝis tri horojn; eksterlandanoj apenaŭ konas ilin, bedaŭrinde.)

Se la rusia "elekto" estis jam denove nova farso, la usona estas jam denove nova cirko. Pro tio, ke Demokrat-partiaj kadruloj de Florido kaj Miĉigano kredis la ekspertojn de antaŭ kelkaj monatoj — Clinton facile kandidatiĝos, dum la Respublikanoj disputos pri kandidato (precize la inverso okazis) — ili riskis tro frue okazigi siajn antaŭelektojn. Nun, ne gravas kiel solviĝos la problemo, la fine malvenka partio povos kulpigi la solvon kaj invoki neregulan procedon. Alidire la damaĝo jam estas farita, punkto.

reen al la indekspaĝo

11a Marto, 2008.

ĈU VI SCIAS, kara leganto, ke en nuntempa Usono — pri aliaj landoj mi ne rajtas paroli — la vorto 'amo' preskaŭ ne uzeblas? Tiu vorto mortis, perdis sian signifon, restas nur banala. En unu el siaj poemoj, Yeats skribas pri a loveless man [senama homo]. En nuntempa poemo tia verso signifus nenion; por Yeats ĝi signifis ĉion.

Kio estas amo? Lastatempe mi faris gravan malkovron, kaj je mia surpizo, ĝi venas de la Platona Sokrato (Simpozio 207a): amo estas deziro al senmorteco. Ĉiuj ĝiaj manifestaĵoj imitas la deziron reprodukti kaj generi, ĉar generado estas la sola maniero vivi senmorte. Ni ĉiuj aŭdis pri la tri plej gravaj helenaj "specoj" de amo: eros, philia, agape. La rilaton inter eros kaj generado ne necesas komenti. Unu el la signifoj de philia estis amo al la menso, kaj mensa generado estas principe senmorta. Kaj agape eĉ en la modern-greka estas la ĝenerala vorto, pura amo, kiu interalie fiksas senmortajn konektojn inter epokoj.

Kio instigas belartojn? La deziro al senmorteco. Nun mi komprenas la poetojn, kaj jen la ligo inter la belartoj kaj la amo. La amo do estas la Forto Mistera (se uzi la terminon de Zamenhof) en la homo; laŭ tio, kion Sokrato lernis (laŭ sia propra diro) de Diotima — Simpozio 202e, 203a — la amo estas "mesaĝanta spirito inter la homo kaj la dioj". Bedaŭrinde la instruado de Diotima malfacilas, des pli ĉar ŝi esprimas ĉion mitologie. Mi nur komencis studi la aferon.

reen al la indekspaĝo

10a Marto, 2008.

FAJNA AGORDO DE LA ANTROPA PRINCIPO. Isaac Newton levus la kapon en sia tombo, se li scius la nuntempan spektulativon pri la rolo de la homa menso en la kosmo. Pri tiaj aferoj, lia devizo estis hypotheses non fingo — "mi ne ŝajnigas hipotezojn" pri finaj kialoj en la fiziko.

La t.n. "antropa principo" altetaksas tion, ke se certa aro da fizikaj ŝajne arbitraj valoroj estus aliaj, ol ili estas, la universo ne povus interalie generi vivon — do ne nin, la observantojn.

Nun aldoniĝas plua paŝo en tia rezonado (se ĝi estas valida rezonado): se homoj ekzistus dum alia stadio en la evoluo de la universo, ol la nuna, ne eblus scii pri la Praeksplodo kaj la ekspansio de la kosmo. Ne eblus eĉ scii, ke nia galaksio ne estas la tuta universo. Se ni ekzistus ekzemple 100 miliardojn da jaroj post la nuno, nia kosmologio estus grave erara. (Tio kompreneble levas la demandon: kion ni ne scias nun pro la ŝajne hazarda temploko de nia ekzistado?)

Tiel, se la antropa principo signifas fajnagordon de la realo "por komplezi nin", nun la principo mem estas fajne agordita. Interesatoj povas legi resumon kaj elŝuti .pdf-artikolon pri tio ĉe http://arxiv.org/abs/0704.0221.

reen al la indekspaĝo

9a Marto, 2008.

ABSTRAKTAJ PRINCIPOJ, kiel mi kelkfoje blogis en la pasinteco, neniam superu homojn. Se Vi iam legos Huckleberry Finn de Mark Twain, Vi trovos, ke precize tio estas centra mesaĝo de tiu romano. Huck Finn vere kredas, ke lia devo estas perfidi la sklavon Jim, kaj raporti lian eskapon al la instancoj. Sed li ne povas fari tion, pro sia humaneco, kaj la humaneco de Jim.

Problemo pri abstraktaj principoj, en la etiko kaj en la juro, estas ke ili povas konflikti unu kun la alia. Tiam necesas tria principo, eĉ pli abstrakta, por gvidi decidon inter la unuaj du principoj. Ekzemple en la usona juro, libereco de sinesprimado povas konflikti kun la t.n. rajto pri privateco: raportisto enketas la privatan vivon de politikisto, por krei sensacion kaj antaŭenigi sian karieron. La kazo atingas altan kortumon, kaj iu juĝisto, devante fari decidon, "malkovras" metaprincipon: publika figuro iugrade cedas sian rajton pri privateco.

Se iam interkonfliktas du metaprincipoj, jen eblo de meta-metaprincipo. Tia sensencaĵo gvidas fine al malplia respekto al la juro. Fina solvo ne ekzistas: necesas simple iamaniere trastumbli la problemojn. Kaj tion plej multaj instancoj fakte faras; homaj socioj ne estas maŝinoj. Oni simple trastumblas; tamen en la longa daŭro estas progreso. Ĉu mi envoku denove nevideblan manon? :)

reen al la indekspaĝo

8a Marto, 2008.

FRANCIS BACON KAJ LA KVAR IDOLAROJ. Okcidento preskaŭ unuanime taksas Francis Bacon (1561-1626) unu el la plej saĝaj angloj, kiuj iam vivis. Eble jes, eble ne — li ne estis tute lucida en sia persona vivo. Amuzan sindefendon li iam faris: li konfesis akcepti bakŝiŝojn, sed insistis, ke ili ne influas lin! Ĉiaokaze li estis unu el la grandaj defendantoj de la scienca revolucio de la 17a jarcento.*

Bacon famas precipe pro siaj kvar "idolaroj". Li nomis "idoloj" la blindigilojn, kiuj laŭ li malhelpas al homoj pensi libere kaj freŝe, kaj bonvenigi novajn ideojn. Unue estis (i) Idoloj de la Tribo: tordoj de la realo, originantaj el nia homa naturo. La precipa simptomo estas, ke ni homoj kredas tion, kion ni kiel raso volas kredi: "Kion la homaro volas esti vera, ĝi plej facile kredas."

Due estis (ii) Idoloj de la Kaverno. Tio estis individuigo de (i): oni plej facile kredas tion, kion oni persone kaj unuope volas kredi. Kaj eblas konsideri ankaŭ konfliktojn inter (i) kaj (ii). Trie estis (iii) Idoloj de la Bazaro. Temas pri lingvoj kaj vortoj — kiuj rezultas, kompreneble, de homaj interagoj (sekve "de la bazaro"): "vortoj malhelpas komprenon". Tial li bonvenigis la matematikigadon de la sciencoj, ĉar tiel oni superas vortojn. Ĉiu legema E-isto legis pri John Wilkins (1614-1672), ĉu ne, kiu klopodis krei artefaritan lingvon nur por la sciencoj: tion eblas vidi kiel provon ekzorci la Idolojn de la Bazaro de Bacon.

Fine (iv) Idoloj de la Teatro: filozofioj. Li celis precipe la antikvulojn, kies konceptoj tiel longe preventis la firmiĝon de vere moderna scienca sinteno: la perfekteco de la cirklo, la "nobleco" de certaj metaloj, la kohero de la universo kaj ĝia rilato kun la homo, teleologion, k.c. Bacon tiom malestimis "filozifiajn" sistemojn, ke li malakceptis ĉion teorian, eĉ de Kepler kaj Koperniko, kaj emis nuligi la distingon inter teoria kaj praktika scienco.

Tiu ĉi lasta Bacon-idolaro estas, laŭ mi, grava nuntempa problemo. Ĉar sciencistoj (kvankam certe estas esceptoj) tiel longe malestimis kaj ignoris la filozofion, kaj misprenis ĝin (aparte metafizikon) por mistikismo kaj/aŭ religio, ke nun, kiam sciencisto vere volas diri ion filozofie gravan, ŝli ne havas la ĝustajn antecedentojn kaj kadron. Povas tiel rezulti kaj malbona spekulativa scienco kaj malbona filozofio.

* Cetere, mi eraris en mia postulo de la 4a aŭgusto, 2005, ke la scienco estu principe publika. Mi nun vidas, ke tiu mia ideo venis de Bacon, kiu komprenis efektive preskaŭ nenion pri la scienco, eĉ de sia tempo. Mi ĉi-pere malasertas tiun blogeron.
reen al la indekspaĝo

7a Marto, 2008.

JOHN FIELD (1782-1837) estis irlanda komponisto, precipe por la piano, kiun mi tre ŝatas. Pri li estas ofte dirate, ke li "inventis la nokturnon", muzikformon, kiun Chopin poste multe rafinis. Field pasigis plurajn jarojn en Peterburgo kun Muzio Clementi kaj mortis, laŭ mia kompreno, en Moskvo.

Ĉu Vi serĉas trankvilan muzikon? Nokturnojn, kiuj vere estas ripozigaj? Vi trovos ilin ĉe Field. Nokturno de Chopin povas subite laŭtiĝi; ne nokturno de Field. Kaj la sonatoj de Field, kiujn mi ĝis nun aŭskultis, havas senescepte memorindajn melodiojn. Field neniel tiom grandas kiel Chopin, kaj Field havas eĉ siajn mallaŭdantojn. Sed provu lin! Ne ĉio kaj ĉiu en la muziko devas esti grandegaj.

La piano-konĉertojn de Field aliflanke mi ne tiom ĝuas.

(Nokturno, fr. nocturne, it. notturno, estas teorie trankvila, meditema muzikpeco.)

reen al la indekspaĝo

6a Marto, 2008.

INSULTO AL LA SOCIALISTOJ. La 28an de januaro mi menciis en blogero la novan libron de Michael Shermer, The Mind of the Market [la menso de la merkato] — esence, defendo de liberaj merkatoj kaj de "nevidebla-mano-teorioj". Unue mi supozis, ke estas nenio nova en tiu libro, sed mi eraris: ĝi unike proponas analogian rilaton inter "inteligenta dezajno" kaj la socialismo. Skribas Shermer en samtema eseo:*

"Simile al vivestaĵoj kaj ekosistemoj, ekonomioj ŝajnas dezajnitaj — kaj samkiel homoj nature deduktas la ekziston de desupra inteligenta Dezajnisto, homoj ankaŭ (tre kompreneble) konkludas, ke necesas desupra registara dezajnisto en preskaŭ ĉiu faceto de ekonomio. Sed, samkiel vivestaĵoj formiĝas fakte defunde per natura selektado, ekonomio estas muldata de la fundo per la nevidebla mano. Tiu analogio inter evolucio kaj ekonomioj ne estas perfekta..."

"Ne estas perfekta..." La kritikantoj de Shermer ne koncentriĝas, tamen, pri la neperfekta analogio, sed pri egaleco. Ĉiam revenas la diskuto al tiu ideo, pri kiu mi jam sufiĉe ĝis nun skribis. Sed vere Shermer insultas grandan tradicion: la revon pri tute raciigita socio. Estas laŭ mi neniel riproĉinde, ke oni havas revojn. Sen revoj, kie estus la imagipovo? Kaj sen imagipovo, kie estus la motoro de la intelekto? Shermer devus aldone ne forgesi, ke ankaŭ radikalaj socialistoj pretendis kredi, ke la evolucio favoras ilin ĉu ne. Evolucio ne estas la fundamenta ideo, laŭ mi, sed objektiveco, de la speco unue ekkomprenita de Galileo en la scienco kaj de Machiavelli en la politiko: "Jen kiel la mondo efektive funkcias."

* Scientific American, januaro 2008, pĝ. 38.
reen al la indekspaĝo

5a Marto, 2008.

DE VILHELMO LUTERMANO aperis tre interesa artikolo en Le Monde Diplomatique en E-o: priskribo kaj komparo de la nunaj tri ĝeneralaj E-perspektivoj: UEA, SAT kaj la Civito. Ĉe Heroldo Komunikas, danke al kiu mi sciiĝis pri tiu artikolo, estas respondo flanke de la Civito. Por rapida skizo pri la strukturo de la Civito, indas legi Lutermanon kaj la respondon.

* * *

E-PLANEDO estas bona afero kaj ebligas rapidan fluglegon de multaj blogoj samtempe. Sed ĉiam eblas, ke leganto de e-planedo obĵetos je iu ties enhavaĵo. Estis interalie pro tio (plus la ĉiutagemo de mia propra blogado), ke mi elektis ne partopreni en e-planedo. Ĉar kiam temas pri nur unuopa blogo, blogado estas libera kaj sendependa; se oni ne ŝatas la enhavon de specifa blogo, oni simple ne legu ĝin.

* * *

Komentas Luis Restrepo Rivas pri la amaspafunto de hieraŭ, kiu erare pafis unue sin mem:

> ... li konfuziĝis, kaj mortigis unue sin mem ...

En tiaj procedoj la ORDO estas gravega, decida! por la rezulto, ne kiel en multiplikado.

:)

Luis

Nu jes. Ĉi-kaze pli kiel subtrahado...

reen al la indekspaĝo

4a Marto, 2008.

POLIC-PROTOKOLO, 13.

• Viro suicidis en stranga maniero hieraŭ vespere en drinkejo ĉe la angulo de 4a Strato kaj Sparta Avenuo. Laŭdire la viro, kolerigita per iu bagatelaĵo, kuris armite en la drinkejon kun la intenco mortpafi ĉiujn, kaj fine sin mem. Sed li konfuziĝis, kaj mortigis unue sin mem. La polico komentis pri la manko de inteligento de la nuntempaj maniuloj, kompare kun tiuj de la Ora Epoko.

• Piano malaperis el tegmenta apartamento en Streta Akvofalo, Viskonsino, dum la familio vojaĝadis en alia ŝtato. Oni rimarkis neniun alian forprenon, krom la piano. Troviĝis flanke de la ekstera muro vinĉego, kiun la polic-detektivoj nomis "forta indico". Policanoj, opiniante ke domŝtelistoj kutime ne havas propran vinĉon, ĝis nun ne trovis la ŝtelitan pianon, sed precipe enketas la ŝtelitan vinĉon, kiu laŭ ili "multe pli valoras, ol la piano".

reen al la indekspaĝo

3a Marto, 2008.

Luis Guillermo Restrepo Rivas, fizikisto kaj aŭtoro de Skribitaj Pensoj, akceptas la solvon de Victor Sadler hieraŭ proponitan:

Kara Ken, jen mia opinio pri "Vortosortoj, 32" de la 1a de Marto

Eble bona "solvo" estus GRANDA kaj MALGRANDA, jene: "Granda nuklea forto", kaj "malgranda nuklea forto"

Tiu-ĉi solvo estus iom de ĝenerala aplikado, ekzemple: anstataŭ "malbela belo" => "malgranda belo". anstataŭ "malhela helo" => "malgranda helo"". Kvankam "malbela belo" kaj "malhela helo" estas kontraŭdiraj (sensencaj) por mi, dum "malgranda belo" kaj "malgranda helo" ne estas tiaj sed ne estas sensencaĵoj.

--
Amikece,
Luis Guillermo Restrepo Rivas

Kun la beno de almenaŭ unu fizikisto, ni konsideru do la problemon solvita, tiun pri la nukleaj fortoj. "(Mal)granda belo/helo" aliflanke.... eble, sed mi ne certas, ke ĉiuj E-istoj akceptus ilin.

reen al la indekspaĝo

2a Marto, 2008.

Skribis Victor Sadler el Nederlando pri la hieraŭa VORTOSORTOJ:

Ĉu ne eblas paroli pri '(mal)granda forto'? Ĉu forta forto kaj granda forto povus esti malsamaj aferoj?

Ni povas bedaŭri la 'tro laŭliteran komprenon de la Esperanta nocio "radiko"', sed vi kaj mi kaj ĉiuj ceteraj lingvanoj ja sentas problemon ĉe 'forta forto'.

Cetere, ĉu naskonta virino estas 'patriniĝonto', 'patriĝontino' aŭ 'patriniĝontino'?

Mi ne scias, ĉu tio havas ion komunan kun fortaj fortoj, sed ĝi estas amuzeta.

Salutas
Victor Sadler

Se fizikistoj ne havus kialon obĵeti, vi eble ja solvis la problemon. Mi mem pensetis pri "pliforta kaj malpliforta fortoj" sed eĉ tiuj ŝajnis ne vere eviti la efikon de samradikeco.

El viaj ceteraj ekzemploj (gravedaj je intereso :)) mi mem elektus la unuan, "patriniĝonto", sur la bazo, ke 'patr-' malpli sekse neŭtralas ol '-ont'; sekve la dua sugestas, ke ŝi fariĝos patro. La tria malobeas la principon (mi supozas) de "neceso kaj sufiĉo". Ĝeneralaj problemoj pri amplekso kaj loko de afiksoj menciiĝas en mia "Rimarkoj pri En la komenco estas la vorto de Geraldo MATTOS" (indekspaĝo), aparte 7.5.2 kaj 7.5.3.

reen al la indekspaĝo

1a Marto, 2008.

VORTOSORTOJ, 32. FORTO, FORTA, KAJ FORTIKA. Se oni legas pri fiziko en la Esperanta Vikipedio, oni rapide trovas esprimojn kiel "la fortika nuklea forto". Tio estas supozeble unu el la kvar fundamentaj fortoj: (i) la fortika nuklea forto, (ii) la malfortika nuklea forto, (iii) elektro-magneta forto, kaj (iv) gravito, akk la Higgs-a forto (des pli, se post kelkaj monatoj ni malkovros la Higgs-bosonon ĉe la akcelilo de CERN).

Kion ni pensu pri esprimoj kiel "la fortika forto" kaj "la malfortika forto"? Kial "fortika" kaj ne "forta"? Supozeble pro tio, ke "forta forto" kaj "malforta forto" sonas strange. Kaj ja ili estus iom strangaj: pro la interna logiko de nia lingvo, ĉiu ajn forto estas forta. Kiel do paroli pri "fortaj fortoj"? Kaj "malforta forto" estus oksimorono, kiel "malbela belo" aŭ "malhela helo".

Tiaj estas la rezultoj de tro laŭlitera kompreno de la Esperanta nocio "radiko" (vidu miajn morfologiajn artikolojn listigitajn en la indekspaĝo).

"Fortika" laŭ la vortaroj signifas: "havanta firman, rezistan konsiston; malfacile rompebla, difektebla, venkebla". Vestoj, drapoj, muskoloj, ktp sed etendasence ankaŭ sano, argumento, ktp povas esti fortikaj. Mi ne scias, de kie venas "fortika" en Esperanton. Forticus troveblas en la scienca Latino kun la signifo "fortikaĵo"; sed forticus ŝajne ne estis ofta latina vorto, kaj ne enestas la kutimajn tiulingvajn vortarojn, kvankam forticulus enestis la klasikan lingvon, kun la signifo "rezoluta".

Estu kiel ajn, mi sugestas ke, se ne agacus la problemo de samradikeco, ni ne hezitus diri "(mal)forta nuklea forto".

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.