Sendu al mi komentojn

31a marto, 2009.

BLOGPAŬZO

Bedaŭrinde pro malbona sanstato de mia edzino, mi devas ĉesi blogi dum kelka tempo.

* * *

reen al la indekspaĝo

29a marto, 2009.

LA AMASKOMUNIKILOJ estas bona ekzemplo de homa inventaĵo, kiu tute preterkreskis siajn originojn. Publikaj gazetoj komenciĝis por ke la civitanaro havu la sciojn necesajn por partopreni en sia socio. Sed samkiel spektosportoj — alia nova opiaĵo de la amasoj — ili rapide fariĝis celo en si mem, precipe pro tio, ke per la "inform-industrio" eblas gajni monon. Nuntempa civitano supozeble sentas sin tute neadekvata, sentas eĉ kulpon, se ŝli ne sekvas la eventojn de la mondo — tute spite de tio, ke ŝli nek povas nek volas partopreni en tiuj eventoj. Mia filino demandis al mi unu tagon: "Kial mi devas scii pri tragedioj, kiuj tute ne tuŝas min?" Mi ne havis respondon, kaj ŝi decidis, sen rimorso, simple malŝalti la televidilon. Se okazos io nepre scienda, ŝi scios perklaĉe.

Mi ofte menciis antaŭe en mia blogo, ke modernaj aktualaĵoj estas distraĵo; se ne, kial estas ĉiam muziko dume? Unu tagon mi kalkulis, ke 90% el la aktualaĵoj temas pri malpli ol 4% el la mondo. Ja ne prenu serioze tiujn precizajn ciferojn; sed io simila realas. Kaj per neevitebla mekanismo, la amaskomunikiloj mem kreas parte la eventojn, kiujn ili raportas. Kiam fakuloj kunvenas en diskut-grupoj, ili pli kaj pli argumentas, ne pri tio, kio veras, sed pri politikaj strategioj kaj publikaj reagoj. Ĉar malvero aŭ duonvero havas la saman efikon, kiel vero, se ĉiuj ĝin kredas.

Kion fari? Ĉiu devas decidi por si mem. Sed mi proponas minimume la jenan maksimon: la individuo havas la rajton regi la enhavon de sia propra menso. Se ne, la vivo ne indas vivi.

reen al la indekspaĝo

25a marto, 2009.

SPERTI POR RAKONTI. Unu el la plej gravaj paŝoj en la progreso de la homa animo estas tio, ke oni ĉesas "sperti por rakonti". T.e., oni ĉesas vojaĝi, legi, lerni tute aŭ precipe por havi konversotemojn. Multaj homoj, eble plej multaj, valorigas nek sperton nek lernon, se estas neniu, al kiu ŝli povas ĝin rakonti. Nur du verkistoj konataj de mi rimarkis tiun fenomenon; unu estis Thomas Merton (1915-1968), la usona Trapisma monaĥo kiu interesiĝis interalie pri la Zen-budhismo; la alia estis Montajno (Michel de Montaigne, 16a jarcento), kiu rimarkis ĉion.

Montajno (Essais, xxxix: "De la Solitude") citas Persion dufoje pri la temo:

Ĉu scioj estas al vi nenio
se vi ne rakontas ilin al iu?

Kaj:

Ho maljunulo, ĉu vi kolektas rubon por alies oreloj?

La kutimo signas veran mankon de interna vivo, kaj multaj, mi timas, ne venkas ĝin antaŭ siaj lastaj jaroj. Jes, la homo estas socia besto. Jes, neniu povus esti la lasta homo sur la tero, kaj ne freneziĝi pro soleco. Ni bezonas aliajn homojn. Sed ni egale bezonas privatan vivon. Ni bezonas spiritajn akiraĵojn, kiuj estu nur niaj.

Ĉiu homo do demandu al si: "Ĉu mi spertas/lernas nur por rakonti?"

reen al la indekspaĝo

23a marto, 2009.

PETRARKO EN LITERATURA FOIRO. En LF, n-roj 232, 233 kaj 234 de 2008, aperigis Nicolino Rossi serion da eseoj "Francesco Petrarca: humanisma poeto". La serio admirindas pro informivo kaj kompetento. Sed la nomo de la aŭtoro perturbis min: kiam mi vidis tiun nomon antaŭe? Trafoliumante aliajn numerojn de LF, mi ekmemoris: la poemo en n-ro 224 de 2006, "Vivsence kaj pripense", estis restinta en mia memoro. Je mia plezuro, la aŭtoro estis la sama. Do, mi pretas legi pli de S-ro Rossi.

Rossi traktas Petrarkon precipe kiel poeton, sed la fama toskano verkis ankaŭ filozofiaĵojn, kaj hazarde mi posedas kelkajn elĉerpaĵojn el lia De remediis utriusque fortunae, t.e. "Pri rimedoj por bona kaj malbona fortuno" en angla traduko. La verko estas kolekto de dialogoj. Verdire, por la moderna leganto, ili ne tre profundas. Aliaj renesancaj filozofoj, ekzemple Leon Battista Alberti, estas pli interesaj. Sed en grandaj memoj ĉiam estas gemoj, kaj Dialogo 121 instruas ion tre utilan. La temo estas tio, ke la homo konstante serĉas pacon kaj trankvilon, sed ne vidas, ke paco jam haveblas, ne estontece (kiel ĉiuj kredas), sed en la nuno.

Ĝis nun certe ĉiuj nacianoj aŭdis la faman rakonton pri la fiŝisto. Li sidas apud la oceano kontraŭ sia malgranda boato, trankvile ripozante kaj fumante pipon, kaj alvenas turisto, kiu salutas la fiŝiston. Post kelka konverso la turisto detektas mankon de ambicio, kaj demandas: "Jen, vi povus aĉeti duan boaton, kaj dungi homon, kaj kapti eĉ pli da fiŝoj." Respondas la fiŝisto, "Jes; kaj tiam?"

"Tiam," diras la turisto, "vi gajnus pli, kaj aĉetus trian boaton, kaj dungus aliulojn; poste vi havus tutan floton da fiŝboatoj!" Respondas la fiŝisto, "Kaj tiam?"

"Tiam vi fariĝus riĉa, kaj vi povus investi monon, kaj eĉ krei pliajn fiŝflotojn." "Kaj tiam?" denove demandas la fiŝisto.

"Nu, post longa kaj sukcesa vivo, vi povus retiriĝi, ripozi apud la maro, kaj ĝui la vivon sen ĝeno."

"Sed," respondas la fiŝisto, "tion mi jam faras nun."

Mi ne rakontis ĝin bone, sed — Vi kaptas la ideon.

reen al la indekspaĝo

22a marto, 2009.

SKANDINAVIO KAJ NORDA ANGLIO dividas lingvajn kaj geografiajn trajtojn. Mi aparte amas tiun regionon (kvankam mi neniam estis korpe tie), pro iama interesiĝo pri Bede (Beda venerabilis aŭ S-kta Beda, m. 735 a.K.), kaj pri diversaj nordaj poetoj, aparte Wordsworth. Ankaŭ la tri fratinoj aŭtorinoj Brontë estis norduloj (Yorkshire-aninoj), el kiuj mia plej ŝatata estas Charlotte.

Estas multaj skandinavaj vortoj en la angla, kaj eĉ ekzistas malnovaj manuskriptoj en stranga lingva miksaĵo, skandinavaj prepozicioj kune kun anglosaksa vortstoko. En la tempo de Bede kaj tuj poste, ofte eblis misaŭguri, ke Norda Anglio iam estos aparta lando. Tio ne okazis. Tamen en 2003 estis proponita flago por tuta Norda Anglio (tiu supre). Ĝi klare simbolas la ligojn kun Skandinavio.

Mi vere preferas landojn kun multaj aparte distingeblaj regionoj, ol la pli kaj pli homogenajn naciŝtatojn. Se diversaj regionoj montras ligojn al tute aliaj landoj, des pli bone. Mi ofte sentas la mankon de tiaj konektoj en la kazo de nia Alasko (kies loĝantoj certe spertas multon komunan kun la skandinavoj) kaj de nia Luiziano (kiu nuntempe preskaŭ tute perdis siajn iamajn konektojn kun francaj lingvo kaj kulturo).

Sufiĉas, ke ni dividas la saman kulturan trunkon, sen ke ankaŭ ĉiuj branĉoj kaj folioj estu tutsamaj.

reen al la indekspaĝo

19a marto, 2009.

LA MAGIO DE LA POEZIO. Mi legis biografion de la hugenot-devena brita poeto Walter de la Mare por lerni, kiel li interesiĝis pri la poezio (ĉar dum sia juneco li tute ne montris tian inklinon). Laŭ liaj propraj vortoj, okazis kvazaŭ konvertiĝo. Li estis leganta klasikaĵon dum siaj lernejaj jaroj, kaj subite konstatis, ke "la poemo vere celas tion, kion ĝi diras!" Per tiu sperto, eblas kompreni lian difinon de la poezio: "la esenco de la realo — tiu stranga alianco inter animo kaj senco". Antaŭe li lernadis la sencon; nun li ekkonis la animon de tiu arto.

Jen ekzemplo de la magio de la poezio; ĉi-semajne mi nomas ĝin la plej granda poemo iam verkita — kaj vere, se konsideri ĝian mallongecon, tiu pretendo ne tiel absurdas. Ĝin verkis angla poeto ne vaste konata, William Browne (1590-1645):

On the Countess Dowager of Pembroke

Underneath this sable hearse
Lies the subject of all verse:
Sidney's sister, Pembroke's mother:
Death, ere thou has slain another
Fair and learn'd and good as she,
Time shall throw a dart at thee.

La laŭvorta signifo de la versoj estas:

[pri la grafvidvino de Pembroke]

[sub tiu ĉi zibelaĵa baldakeno]
[kuŝas la subjekto de ĉia versado]
[fratino de Sidney, patrino de Pembroke]
[ho Morto! antaŭ ol vi mortigos aliulon]
[tiel belan, scihavan, kaj bonan kiel ŝi]
[la Tempo ĵetos lancon kontraŭ vi]

Unuavide simpla epitafo, ĉu ne? Sed en la dua verso ni lernas, ke tiu ĉi mortinta virino estas "la subjekto de ĉia versado". Do la mortema homo. Kaj kia daŭro estu la intervalo inter la nuno kaj la sekva mortigo de egale bona estaĵo? Eterna daŭro, ĉar la implicaĵo estas, ke neniam estos same bela, scihava, bona ulino. Do dum eterna* tempo la Morto ne viktimigos aliulon tiel bonan. Tamen iam dum tiu eterna tempo, la Tempo mem mortvundos la Morton. Eterna tempo ne havas finon, sed ĝi ja havas komencon. La sola maniero plenumi la verec-kondiĉojn de la poemo estas supozi, ke la Tempo ĵetas la lancon antaŭ la komenco mem de la Tempo. Sed ĉar ne eblas tion lingve komuniki, la tenso estas futura.

Allen Tate (1899-1979), mem poeto, usona, samkiel mi multe valorigis ĉi tiun epitafon de Browne; Tate skribis pri ĝi jene:

"Por kompreni ĝin ni devas analizi la signifon de la diferenco asertata en la poemo inter la Tempo kaj la Morto, dramece personigitaj kaj en konflikto. Pro tio, ke en unu el la ĉefaj poeziaj modoj la Morto estas konceptata kiel la efiko de la Tempo, ni devas fari apartigon de ideoj, kaj vidi ke la Tempo sin turnas kontraŭ si mem, tiel ke detruo de la Morto estas efektive detruo de la Tempo."**

Mi legis tiujn ses versojn ĉirkaŭ 20 fojojn, kaj ankoraŭ ne tute malpakis ĝin. La verkoj de iuj renesanculoj plenplenis je tia kvalito, almenaŭ en Britio.

* "eterno" havas du signifojn: (i) periodo de senfina tempo, (ii) ekstertempeco. Mi celas (i).
** Allen Tate, "Understanding modern poetry", en College English 1:7 (1940), pĝ. 570
reen al la indekspaĝo

18a marto, 2009.

Lubeck Beck informis min, ke ekzistas societo de Esperantistaj Lingvokodistoj (kiuj kompreneble havas membrojn en ĉiuj landoj de la tero, kvankam nur po 0,2), kiuj kredas, ke ĉiu detalo de la eksterlingva realo esprimiĝu gramatike. Ilia plej ŝatata puzlo estas la ekzempla frazo (1):

(1) Ĉi tiu manuskripto estis kopiita.

Ne temas pri atismo kaj itismo (tiun bagatelaĵon ili flankenmetis antaŭ longe). La demando estas, ĉu la manuskripto menciita en (1) estas la originalo, aŭ kopio de la originalo. Ĉar neniu gramatika manovro solvas tiun problemon, ĝi konsistigas gravan defion por la Lingvokodismo.

Bedaŭrinde ankoraŭ neniu kreis Vikipedian artikolon pri la moderna Lingvokodismo. Vi estu la unua! (Ne menciu min.)

reen al la indekspaĝo

17a marto, 2009.

JEN MI
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
"Jen mi:
vere kaj vere
ombro de ombro,
kaj la sola vido kaj sono
kiun mi spertas senpere
antaŭ la fina fi'."
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Tamen, tamen:
ĉu Vi iam trafis procezon
kiu ne havas finon?
Faru al mi komplezon:
ne diskutu finon
per senfinaj vortoj.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM
reen al la indekspaĝo

4a marto, 2009.

Skribis Walter Klag el Vieno pri mia lasta blogaĵo (1a marto; sube):

Kara Ken!

Sed: En latina mi lernis "Pars pro toto", do parto por la tuto.

Alia "travivaĵo": Mi ricevis oferton de firmao kun malgranda eraro en la faktursumo. Mi pensis, ke mi pagu tiujn cendojn por eviti diskutadon kaj mendis. Ses monatojn mi eksciis, ke la firmao pro konkurso ne plu ekzistas.

Walter

Pars pro toto estas nomo de parolturno aŭ frazfiguro, per kiu menciante parton oni indikas la tuton: "Tri paroj da okuloj rigardis lin minace" ( = tri homoj rigardis lin), k.s.

Sed estas alia ebla signifo. Longe en kaj Okcidento kaj Oriento regis nocio pri izomorfa rilato inter mikrokosmo kaj makrokosmo. Unu el la Upaniŝadoj parolas pri "la mondo kiel oferota ĉevalo". En Okcidento la ĉefa ideo estis, ke la homo reprezentas la tutan universon, kaj ĉio, kio okazas al la homo, estas manifestaĵo de iu universa principo, kaj inverse. Tiu nocio centris en la spirita interpreto de la alkemio kaj en diversaj esoteraj hermetikaj tradicioj; moderne ĝi influis kelkajn poetojn (ekz. Yeats, en iuj ties humoroj). La homon oni vidis kiel mezulon en la "granda ĉeno de estado" de Dio ĝis grajno da sablo.

Eĉ nuntempe oni aŭdas iafoje la jenon: se oni komparas la grandecojn de ĉiuj estaĵoj en la universo, de la plej eta partiklo ĝis la plej granda stelo, la homa korpo havas averaĝan grandecon. (Kompreneble, oni neniam mencias, ke tio validas ankaŭ por kelkaj bestoj...) La skemo mikrokosmo = makrokosmo forfalis post la 16a jarcento pro la nova scienca kompreno pri la efektiva universo. (Sed iuj poetoj, eĉ en la 16a jarcento, ekzemple John Donne, klare vidis, ke la skemo ne plu teneblas, kaj serĉis aliajn rimedojn por rilatigi la homon al la fizika universo.)

Pri via travivaĵo, ha jes! Sufiĉe ofte mi iras al vendejo, kiu jam ne estas tie. Kaj oni tre devas sin gardi pri garantioj, ĉar post kelkaj jaroj, la responsuloj estos for, kaj priokupos sin pri tute alia entrepreno. La nuna mondo similas infanan sablokeston, kies aranĝo ŝanĝiĝas de tago al tago. Des pli gravas, ke la unuopulo ordigu sian vivon.

reen al la indekspaĝo

1a marto, 2009.

PARTO NE POVAS KOMPRENI LA TUTON. Tion jam konkludis multaj rilate la puran sciencon, sed nur intuicie. Fizikisto David H. Wolpert,* ĉe la NASA Ames Research Center en Mountain View, Kalifornio, pri kiu mi blogis la 25an de oktobro, 2008, proponas rigoran pruvon de tiu tezo. Li konkludis, ke neniu intelekto, ne gravas kiel potenca, povas havi ĝustan ideon pri universo, de kiu ĝi estas parto. En la angla haveblas mallonga artikolo pri la teoremo de Wolpert ĉe Scientific American, aktuala numero.

Se al la argumento de Wolpert ni aldonas la malnovan kaj ĝis certa grado pravigeblan ideon, ke manko de kompreno pri la tuto ne permesas tute ĝustan ideon pri iu parto, sekvas, ke ni simple ne povas kompreni la universon, tout court. Kaj se Wolpert pravas, ni devos adiaŭi la esperon je fizika Granda Unuiĝinta Teorio ("teorio pri ĉio"). Koincide, en la sama numero de Scientific American, pĝ. 83 en la papera eldono, estas noto pri nova libro argumentanta, ke homo estas pli ol ŝlia cerbo. Ĉu Vi iam aŭdis tion antaŭe? (Ja verŝajne ne lastatempe...)

Estas aliaj manieroj rilati al la universo — nia hejmo — ol havi sciencan komprenon pri ĝi.

* Fakte Wolpert diplomiĝis pri la fiziko, sed nun estas komputilisto.
reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.