Sendu al mi komentojn

29 marto, 2010.

SONDON PRI PROFESIAJ FILOZOFOJ faris David Chalmers (Australian National University) kaj David Bourget (London University), kun interesaj rezultoj.

Ĉ. 91% klasis sin en la analiza tradicio (sed tiu tradicio turnas sin pli kaj pli for de lingvaj problemoj al la naturo de la homa konscio); nur 4% en la "Eŭropa" tradicio (Foucault, Derrida, Heidegger...). 21% nomis David Hume kiel sian plej ŝatatan filozofon de la pasinteco. Post Hume viciĝis laŭorde Aristotelo, Kant kaj Wittgenstein.

Surprize, nur 12% el la filozofoj kredas, ke homaj eventoj estas fiksitaj (kio estas jam de longe la norma vido de la ĝenerala scienco). Alia surprizo: ĉ. 82% kredas je filozofia realismo (la ekstermensa realo ekzistas sendepende de la menso). Nur 4.2% inklinas al ideismo (malgraŭ kvantum-fenomenoj). Tiuj du trovoj firmigas mian impreson, ke modernaj filozofoj ne multe utiligas la sciencon. Aliflanke, 39% havas "platonisman" sintenon rilate abstraktajn objektojn (ekz. nombrojn). Kiel ĉiam, oni kreas specialan niĉon por la matematiko, tiu neforigebla "sankta bovo" de la nuntempo.

41% opiniis, ke estetikaj valoroj estas objektivaj; 34%, subjektivaj. 56% kredis je morala realismo (moralaj demandoj havas objektivajn respondojn). Sed tri kvaronoj nomis sin ateistoj.

La iom kaosa rezultaro ŝajne spegulas tion, ke modernaj filozofoj tre disfakiĝas; filozofo laboranta en unu studokampo eble eĉ ne scias la terminologion de la aliaj; ktp. La enketo ja suferis pro tropezo de la angle-parolaj landoj, sed tie troviĝas laŭdire la plej influaj filozofiaj fakultatoj.

reen al la indekspaĝo

26 marto, 2010.

En la aktuala numero de Literatura Foiro (numero 243, februaro 2010) Giorgio Silfer recenzas la novan filmon de James Cameron, "Avatar". Jen miaj komentoj.

La intrigo estas banalaĵo jam ripetita multfoje de la malpli inventemaj holivudanoj; la teknikoj estas aliflanke avangardaj. Sed mi ne konsentas kun tiuj, kiuj nomas "Avatar" la nova "Star Wars". Mi spektis ĝin dufoje, kaj la dua spekto fortigis mian unuan impreson, ke la pandoranoj aspektas iom tro komiksecaj — domaĝe.

La lingvo (Na'vi) inventita por la filmo abundas je glotaligitaj plozivoj /px/, /tx/, /kx/* (angle ejectives; E-vorton mi ne konas). Oni elparolu ekzemple /px/ jene: fermu la lipojn kvazaŭ por ordinara /p/; samtempe fermu la gloton. Malfermu la lipojn dum la gloto restas ferma, tiam tuj malfermu la gloton. La rezulto estas knalsona plozivo tre distingebla de ordinara /p/. Analoge ankaŭ por /tx/, /kx/. Tiaj plozivoj oftas en indiĝena Ameriko, en Etiopio, en kaŭkaziaj lingvoj, kaj aliloke. Siua lingvo, la hoĉanka, kiun mi prilaboris en la 70aj jaroj, havas tiajn fonemojn.

Bedaŭrinde, en la filmo la pandoranoj uzas glotaligitajn plozivojn ankaŭ parolante la anglan, kio neniam okazus. Necesus, ke ili aŭdu la anglajn /p/, /t/, /k/ glotaligitaj. En la realo ili aŭdus la anglajn /p/, /t/, /k/ kiel siajn proprajn /p/, /t/, /k/, kiujn ili eligus senŝanĝe. Mi supozas, ke Paul Frommer konsilis la filmistojn pri tio, sed vane.

Ne gravas. Laŭ mi la publiko jam laciĝas pri filmaj fantazioj grandskale fabrikataj. Mi antaŭvidas revenon al historiaj temoj; eĉ tio tamen ne faros veran artformon el la moderna holivudaĵo (vidu blogeron de la 18a majo, 2006).

* La iksojn oni ne uzas tiel en la fonetiko; sed tiel la glotaligitaj plozivoj skribiĝas laŭ Paul Frommer, kiu kreis la "lingvon".
reen al la indekspaĝo

23 marto, 2010.

Skribis Toño del Barrio pri mia blogero de la 18a marto 2010 (tutsube), "REVO MIA":

Kara Ken:

Kiel vi scias ke ne ekzistas unu reala Teddy Fay?

Eble vi ne scias pri lia ekzisto, ĉar li agas anonime kaj kun maksimumaj lerteco kaj subtilo :-)

(mi ĝojas ke vi revenis al regula blogado)

Amike,
Toño del Barrio
http://www.delbarrio.eu

Se reala Teddy Fay ekzistus, malaperus konataj malbonuloj de la mondo unu post la alia, sub misteraj cirkonstancoj, multe komentate en la amaskomunikiloj!

Pri regula blogado, tio verŝajne ne longe daŭros, ĉar mi planas translokiĝon al alia subŝtato. Kiam tio okazos, mi ankoraŭ ne scias.

reen al la indekspaĝo

22 marto, 2010.

"MI TROVIS NENION DIREBLAN PRI TIO." Mi ĵus legis en Beletra Almanako 6 la rakonton de Sten Johansson, "Ranoj". Mi ĉiam legas ion de lia plumo, kaj ankaŭ ĉi tiun mi admiras; ĝia simbolismo aparte interesas. Sed "Ranoj" memorigis min ankaŭ pri mia fremdiĝo en la nuna socio. Mi pasigis multajn jarojn en religiaj sektoj. Kiam venas al mia pordo sektaj prozelitistoj, se almenaŭ unu el ili hazarde estas inteligenta, mi kutime diskutas kredsistemojn kun tiu, samkiel oni diskutus varojn kun vendistoj. La tipa nuntempulo trovas nur "nenion direblan".

Ne multaj vidas domaĝon en tio, sed ŝajnas al mi granda manko, kvazaŭ centra breĉo en nia erudicio, ke la religio, tiel granda parto de ĉio homa jam de miloj da jaroj, nun estas fermita libro por ni. Sen certa grado de religiaj scioj ne eblas kompreni eĉ la 19an jarcenton, se diri nenion pri pli foraj tempoj. Kaj "Ranoj" pludonas iom eksdatan stereotipon: religiemuloj estas tristaj kaj ne ridetas. En la reala vivo ili ofte, eĉ tro multe, ridetas...

Sed mi forgesis: religio estas tute en ordo, tiom longe, ke ĝi estas ekzota, fremda kaj prefere orienta. Oni mokas nur la katolikan rosarion, ne la Tibet-budhisman; Jesuon, sed ne Kriŝnon.

reen al la indekspaĝo

21 marto, 2010.

DU SOLVOJ DE DESPERO. Jam longe ni volas, ke la vivo estu alia ol ĝi estas: ni laboras por fariĝi saĝaj, sed saĝaj ni simple malaperas pro morto, kaj longe antaŭ tiu morto la mondo ne plu atentas nin. Jen la paradokso, ke kiam ni plej povas instrui, ni ne povas plu instrui. Ju pli granda kaj signifoplena estis nia vivo, des pli katastrofa estas ties fino. Ni sopiras Edenon, kie oni laboris sen doloro, kie korpo kaj animo ne kontraŭis unu la alian, kie arto ne naskiĝis el sia propra despero, kie tempo ne estis detrua forto.

Unu solvo, al kiu turnas sin multaj homoj, estas esence nostalgio: ni valorigas memoratajn momentojn, kiam la vivo atingis bonon kaj belon. Kutime tiuj momentoj okazis dum nia juneco: la momento de la unua enamiĝo, la momento kiam ni spertis plej grandan inspiron, la momento kiam ni plene sentis, ke la vivo estas grandioza aventuro.

Sed se tio estus la solvo, estus racie simple suicidi post, ni diru, la 35a jaro, ĉar ĝis tiam ni spertis ĉion spertindan, kaj post tiam estas nur malkresko. Haveblas pli bona solvo: oni turnu sin al la naturo, al la organika mondo. Ĉu ni plendas pri statueska arbo, ke ĝi ne estas nura arbido? Ĉu ni plendas pri rozarbusto, ĉar ĝi ne plu estas vergeto? Tute ne: la arbo kaj la rozarbusto ĉiujare redonas sprosojn. Ili konstante "reinventas sin". Ni desperas nur pri ni mem; la vera solvo estas atenti tion, kio ne estas ni mem. Ekzemple ankaŭ arto: ĉu ni plendas pri peco da muziko, ĉar ĝi atingis la trian movimenton, kaj ne plu estas en la unua movimento? Ĉu ni plendas pri pentraĵo, ĉar ĝi estas finita? Male, ĝi estas bela ĉar ĝi estas finita.

La ĉi-supra estas nur proza rediro de granda filozofia poemo de William Butler Yeats, Among school children. La tempo ne regas nin, se ni inventas (per la imagipovo) nian propran dancon laŭ la tempo, kaj la danco estas ni.

reen al la indekspaĝo

20 marto, 2010.

LA KONJUNKCIA TESTO POR PLURSENCECO / ABSTRAKTECO. Sergio Pokrovskij aperigis en Lingva Kritiko interesan artikolon, "Fandi kaj gisi", kiu pritraktas interalie la diferencon inter vortoj, kiuj havas plurajn sencojn, kaj vortoj, kiuj estas simple abstraktaj. La distingo ja rolas en la lingvistiko, kaj antaŭ longe malkovriĝis utila testo por tiu distingo.

Mi ekzemplos per klaraj kazoj. Pro la morfologio de nia lingvo nekontestebla estas la dusenceco de 'sendata':

(1) Mi rifuzas konsideri sendatajn dokumentojn.

(1) povas signifi, ke mi rifuzas konsideri dokumentojn, al kiuj mankas datoj, aŭ ke mi rifuzas konsideri dokumentojn, kiujn oni sendas al mi (kaj ne donas al mi permane). Komparu nun (2):

(2) Mi rifuzas konsideri sendatajn dokumentojn, kaj ankaŭ mia sekretario.

La testo baziĝas sur la fakto (supozeble universala), ke konjunkciado konservas signifojn. Frazo (2) aŭ ties ajnlingva ekvivalento ne povas signifi, ke mi rifuzas konsideri dokumentojn, al kiuj mankas datoj, dum mia sekretario rifuzas konsideri dokumentojn, kiujn oni sendis (anstataŭ doni permane). Alia maniero rigardi la fenomenon estas supozi, ke (2) estas rezulto de elipso de la dua verblokucio; t. e., (2) devenas de (3), kie parentezoj indikas la elipsotan parton:

(3) Mi rifuzas konsideri sendatajn dokumentojn, kaj ankaŭ mia sekretario (rifuzas konsideri sendatajn dokumentojn).

La principo estas, ke "kaj" postulas samsignifecon de la du okazoj de 'sendatajn', kio videblas kaj en (3) kaj en la elipsaĵo (2).

Ni turnu nin al klara kazo de abstrakteco, uzante la ekzemplon de Pokrovskij: 'skribilo'. Konsideru (4):

(4) Johano subskribis la dokumenton per skribilo.

Ni ne scias, ĉu la skribilo estis plumo, krajono, peniko... la signifo estas abstrakta. Ni provu nun la teston per konjunkciado:

(5) Johano subskribis la dokumenton per skribilo, kaj ankaŭ Maria.

La konduto de (5) estas la malo de tiu de (2). (5) restas tute bona frazo, se Johano uzis krajonon dum Maria uzis plumon, aŭ se Johano uzis penikon dum Maria uzis globkrajonon... je ĉiuj eblecoj egale temas pri skribilo.

Laŭ la testo do, 'sendata' estas plursenca, dum 'skribilo' estas abstrakta. La leganto rajtas eksperimenti pri aliaj ekzemploj. La konjunkcia principo funkcias etnolingve kaj por vortoj kaj por frazoj. La sola rifo estas, ke eble tiu principo ne funkcias por ĉiuj E-istoj. Kiu scias?

reen al la indekspaĝo

19 marto, 2010.

POR ĜISDATIGI PUBLIKIGADON, eblas raporti aperon de mia "La neebleco de priesperanta lingvoscienco"* en la esearo La arto labori kune : festlibro por Humphrey Tonkin (UEA : Roterdamo, 2010; detaloj ĉi tie); kaj akcepton de mia "Problemaj sonsinsekvoj en esperanta poezio"** por la internacilingva scienca revuo Teleskopo. Ankaŭ en Beletra Almanako numero 6, aperas diskuteroj miaj.

Sekve mia longa blogsilento ne spegulas tutan farnienton :)

* Versio preskaŭ sama troveblas en la indekspaĝo.
** Nur en Teleskopo, sed samtemaj artikoloj troveblas en la indekspaĝo.
reen al la indekspaĝo

18 marto, 2010.

REVO MIA. Jam longe mi pensas: se mi estus romanisto, mi kreus heroan figuron: homon, verŝajne viron, kiu simple trairus la mondon mortigante malbonulojn. Li forigus de la mondo la policimunajn deliktintojn, tiom sukcesiĝintajn, ke neniu leĝo povas ilin tuŝi. Kaj li mortigus ilin anonime kaj kun maksimumaj lerteco kaj subtilo, ĉar, kompreneble — tia estas nia mondo — li mem estus krimulo. Ironie, nun estas pli da justeco en prizonoj ol ekster prizonoj, ĉar la plej hororaj krimuloj ne longe vivas en prizono.

Sed mi tardas; tia superheroa figuro jam ekzistas. Lin kreis romanisto Stuart Woods, usona eskap-literatura aŭtoro, tre sukcesa. La heroo nomiĝas Teddy Fay. Legante tiujn romanojn oni ekkomprenas Aristotelon, laŭ kiu tragedio estas elpurigo. La legendo de Teddy Fay estas ja elpurigo, sed ankaŭ enigmo: estas sur nia planedo 6.809.100.000 homoj, kaj eĉ ne unu reala Teddy Fay.

Sed oni rajtas revi.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.