Lunde, 24a Novembro, 2003.

PLEDO POR LUNĈO. Mi kutime ne partoprenas debatojn pri tiu kaj tiu Esperanta vorto, sed mi iom laciĝas pri akuzoj, ke uzante 'lunĉo' (supoze anstataŭ 'tagmanĝo') mi indulgas ankoraŭ alian senutilan kaj ne necesan neologismon el la anglaĉa.

Fakte 'Lunĉo' ne estas alternativa vorto por 'tagmanĝo' aŭ 'tagmeza manĝo'. Ĝi havas apartan signifon, kiel klarigas PIV2:

Lunĉo: Mallonga kaj malpeza manĝo ĉirkaŭ tagmezo en la landoj, kie matenmanĝo kaj vespermanĝo estas abundaj, kaj ne tro malproksimaj. Rim: Ne uzu ĉi tiun vorton anst. tagmanĝo.

En Usono ekzemple matenmanĝo estas (tradicie) sufiĉe granda manĝo, kaj ĝi okazas frue en la mateno, antaŭ la komenco de la labortago. Alia relative granda manĝo okazas dum la frua parto de la vespero. Sekve la intervena manĝo devas esti malgranda: lunĉo. En lando, kie oni manĝas nur malmulton matene, aŭ manĝas nur malgrandan kaj/aŭ malfruan vespermanĝon, oni manĝas 'tagmanĝon' (ne lunĉon) ĉ. la mezo de la tago.

Pruvo, ke la distingo gravas, troviĝas ankaŭ en la usona kutimaro: je solenaj tagoj (inkluzive dimanĉojn), la tagmeza manĝo pli abundas, kaj tiam ne nomiĝas lunch, sed dinner — vorto, kiu alitage signifas la lastan manĝon de la tago. (La termino supper, kiu iam signifis 'tre malfrua malpeza manĝo', nun konkuras kun dinner kun la sama signifo.) Sekve ekzistas kontrasto inter la du vortoj en la samaj kondiĉoj, bazita sur la relativa abundo de la koncerna manĝo.

La origino de la vorto lunch, kaj de ĝia varianto luncheon, estas neklara.

* * *

De hodiaŭ eble semajnon mi ne blogos, ĉar jam denove ni devas vojaĝi al Kolorado.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 23a Novembro, 2003.

MARK TWAIN KAJ LA ANTAŬSUPOZO PRI UNUFORMECO. Tradicia parto de la scienca metodo estis principo nomata "antaŭsupozo pri unuformeco". Tiu principo asertas, ke ĉie kaj ĉiam en la universo, regas la samaj sciencaj leĝoj, kiuj regas ĉi-loke kaj ĉi-tempe. Tio kompreneble ne estas trovaĵo de la scienco, sed ĝia antaŭsupozo. Sen tiu antaŭsupozo, oni laŭdire ne povus praktiki la sciencon, ĉar sen ĝi, oni simple povus rezigni pri stranga fenomeno: "nu, tie regas aliaj leĝoj". Alivorte, la antaŭsupozo pri unuformeco motivas empirian esploradon.

La principo originis en la geologio; taŭge do uzante geologian ekzemplon amuze parodiis Mark Twain en Life on the Mississippi (mia traduko - KM):

Dum la lastaj 176 jaroj la malsupra Misisipo mallongiĝis je 242 mejloj, do averaĝe iom pli ol 1,3 mejlojn jare. Sekve iu ajn, kiu ne estas blinda aŭ idiota, povas kompreni, ke en la malnova Oolita Siluria Periodo, la malsupra Misisipo estis pli ol 1 300 000 mejlojn longa, kaj elstaregis super la Golfo de Meksiko kiel giganta fiŝkano. Kaj samrezone, iu ajn povas kompreni, ke 742 jarojn post la nuno, la Misisipo estos nur 1,75 mejlojn longa, kaj la urboj Cairo kaj NovOrleano estos kunligintaj siajn stratojn, kaj agrable havos komunan urbestron kaj magistraton. Vere fascina estas la scienco: oni ricevas tiom grandajn profitojn, el tiom malgranda investo de faktoj.

Mark Twain eble ĝojus scii, ke niatempe la antaŭsupozo pri unuformeco trafas sur la malantaŭa kuirplato. Makrokosme, eventoj apud nigra truo, kaj eventoj apud la komenco de la universo, ne obeas la kutimajn leĝojn de la naturo. Mikrokosme, simile; eĉ la logika principo de kaŭzado malaperas. Kaj lastatempe oni eĉ sugestas, ke la lumrapido ne estas konstanta en ĉiuj partoj de la universo.

Kiom restas, mi ofte demandas al mi, el la originala moderna scienco de la 17a kaj 18a jarcentoj, kiu tiom ŝancelis la mondon.

Tamen estas praktika leciono en ĉio ĉi. Isaac Asimov (usona scienc-fikcia aŭtoro kaj eminenta populariganto de la scienco, 1920-1992) iam kalkulis, ke se la homa populacio daŭre kreskos estontece je la nuna rapido, post unu-du mil jaroj la tuta Sunsistemo estos sferforma bulo da homa karno, ekspansianta lumrapide! Ĉar tio estas nepensebla, restas nur unu konkludo: la homa populacio ne daŭre kreskos je la nuna rapido. La epifonemo do: Bone estas pensi konsekvence, sed ne preter la randon de abismo.

reen al la indekspaĝo

Sabate, 22a Novembro, 2003.

Kara Onklo Andanto:

Ve, mi timas ke fine oni ne povas fidi je io ajn! Oni diras al mi nun, ke la Tao Te Ĉing de Laocio enhavas abomenindajn konsilojn; ĉu tio estas vera?? Kiel tio povas esti?? Kiel ĉiuj scias, tiu libro estas la monde plej saĝa spirita libro!!

Konfuzita en Kalifornio

Kara Konfuzita:

Jes, verŝajne la Tao Te Ĉing konsilas kontraŭ sociala reformado kaj klerigado de la homamasoj.* Perfekte por Kalifornio; nepre certigu, ke Schwarzenegger havu ekzempleron.

Via

Onklo Andanto.

*3.
Ĉi-maniere la saĝulo regas popolon:
Malplenigante iliajn mensojn,
Plenigante iliajn stomakojn,
Malfortigante iliajn ambiciojn,
Fortigante iliajn ostojn.

Se la popolo malhavas sciojn kaj deziron
Ili ne povas agi;
Se ne estas agado
Harmonio restas.

57.
La saĝulo sekve ne klopodas
por estigi reformojn,
sed instruas al la popolo mensan pacon
por ke ili ĝuadu siajn vivojn.
reen al la indekspaĝo

Vendrede, 21a Novembro, 2003.

KATAKLISMOJ. Mi ne scias, Kara Leganto, ĉu iam vi aŭdis pri rusie-naskita usonano Immanuel Velikovsky (1895-1979). Ekde 1950 li aperigis vicon da sufiĉe popularaj libroj, kiuj proponis diversajn kataklismojn por klarigi i. a. la bibliajn miraklojn: Worlds in Collision, Ages in Chaos, Earth in Upheaval, estas kelkaj el la anglaj titoloj.

Tio ke la scienca komunumo ne traktis Velikovsky-on serioze, en si mem estas tute komprenebla. Sed la kialo de la malakcepto interesas: laŭ la tiamaj sciencistoj, perkataklisma klarigado estas nur artifiko, truko, Deus ex machina; do senenhava klarigado. Se oni rajtas simple elpoŝigi kataklismon je ĉiu problemo oni povas "klarigi" ĉion ajn.

Sed nuntempe oni rutine invokas kataklismojn: plattektonismo ekzemple klarigas la disvolviĝon de la tera supraĵo; meteortrafoj klarigas diversajn amasmalaperojn de vivformoj (plejfame tiun de la dinosaŭroj antaŭ 65 milionoj da jaroj); gigantaj erupcioj klarigas katastrofajn perturbojn al la medio. La antaŭe-mistera eksplodego en Siberio en 1908 ankaŭ estis rezulto de meteortrafo.

Kien malaperis la antaŭaj obĵetoj pri artifikeco, Deus ex machina, ktp?

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 20a Novembro, 2003.

BITAKORO estas la nova (ekde 2003/11/10) blogo de Manuel Pancorbo Castro, pri kiu mi scias ĝis nun nur, ke li estas hispano kaj interesa bloganto. Eble genetikisto. Hodiaŭ li minacis (sed ne serioze) plukompliki la hispanan nomsistemon eĉ preter la islandan (vidu 19an de Aŭgusto ĉi-bloge). Dankon al Roel Haveman, tiu lerta blogmustelo, pro la informo.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 19a Novembro, 2003.

ELOKVENTA ATENTIGO pri la rolo (efektive, pri la nerolo) de "logiko" en la evoluado de nia lingvo, venis lastatempe de la vigla Gonçalo Neves: "Ĉu Esperanto konas hermafroditojn? Studo de Gonçalo Neves pri la vorto 'virkuracisto' kaj aliaj kunmetaĵoj" (La Ondo de Esperanto, 2003: 8-9 (pp 106-107), rete havebla). Li donas multegajn ekzemplojn por klare montri, ke en la kunmetado de substantivoj regas neniu "logika" principo — same kiel en aliaj lingvoj: oni ne povas scii la signifon de kunmetaĵo, nur per la signifoj de ĝiaj elementoj.

Laŭ Neves, la evoluadon de vivanta lingvo regas kvar tendencoj: simetrio, analogio, konvencio kaj tradicio. Li pravas; tiuj rubrikoj bone priskribas la evoluadon de lingvoj. Kompreneble tamen, ili ne konsistigas sciencan hipotezon pri lingvoj (nek asertis Neves tion). Grave estas konstati tion, ĉar estas multe da miskomprenado pri tiaj ĝeneraligoj.

Rimarku ke io ajn, kio povus okazi en la evoluado de lingvo, sidus sub unu el la kvar rubrikoj simetrio, analogio, konvencio kaj tradicio. Plue oni ne povas imagi al si lingvo-evoluan eventon, kiu ne sidus sub unu el la kvar rubrikoj; sekve nenia imagebla evento povus malpruvi la hipotezon; ĝi sekve — kiel scienca hipotezo — estas senenhava (kvankam praktike utila).

La 28an de Julio mi skribis pri "la kontraŭstaro ofte hipotezita en lingva evoluado, inter la du necesoj de facila sinesprimado (kio simpligas lingvojn) kaj facila komprenado (kio plikomplikas ilin)." Ankaŭ tio estas ekzemplo de senenhava "hipotezo": se lingvo simpliĝas, tion klarigas la tendenco al facila sinesprimado; se ĝi malsimpliĝas, tion klarigas la tendenco al facila komprenado. Se ĉio, kio povas okazi, aŭ simpligas aŭ malsimpligas, ĉio do "klarigiĝas" kiel rezulto de unu el la du tendencoj.

Vera scienca hipotezo pri lingvoj (aŭ pri io ajn) estas malpruvebla, almenaŭ principe: oni povas, se nenion plu, imagi al si malpruvan eventon aŭ trovaĵon, kaj povas indiki al la publiko kia estus tia evento aŭ trovaĵo.

reen al la indekspaĝo

Marde, 18a Novembro, 2003.

LA 9AN DE NOVEMBRO ni ĉeestis kunvenon de la Cordley Rocket Club, niaurba interlerneja projekto, laŭ kiu infanoj de diversaj aĝoj konstruas kaj lanĉas siajn proprajn raketojn. La instruado daŭras 12 semajnojn, kaj inkludas raket-dezajnadon, aerodinamikon, kaj propuls-sistemojn. La raketo, kiun vi vidas en la foto, estis la plej granda raketo lanĉita, malpli ol unu metron longa; ĝi estas la "kluba raketo" kaj atingis plej alten, eble 0,8 km.

Ĉirkaŭ 100 homoj ĉeestis, plejparte nespertuloj, kiel ni, kiuj ne sciis kion atendi. Ĉu la raketoj postapogee ne falos sur nin? Sed oni klarigis ke ĉiu raketo enhavas paraŝut-aparaton, kiu aŭtomate je la prava momento elĵetu etan paraŝuton kiu malrapidigu la malsupreniĝon de la raketo. Ni sentis nin pli trankvilaj post tiu anonco; tamen la paraŝut-aparatoj ne ĉiam funkciis! Sed, bonsorte, neniu el ni trafis raketon sur la kapon.

La evento okazis en grandega maizagro, ĉi-sezone havanta nur stoplojn post la rikolto. La paraŝutoj ankaŭ ebligis rehavi la raketojn; tamen kelkaj flugis preter la bordojn de la agro, kaj mi dubas, ke oni retrovis ilin. Tamen eĉ en la agrego mem, ne ĉiam estis facile trovi sian raketon, kiel montras la dekstra foto.

Estis plezure vidi tiom da sciencinklinaj gejunuloj. Tio ne tiom oftas en nuntempa Usono, kiel antaŭe; dum mia juneco ordinara usona knabo ofte kapablis senpene mal- kaj remunti sian aŭton, uzante memakiritajn sciojn.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 17a Novembro, 2003.

LA ETIMOLOGIA ERARO. Malgraŭ jaroj da serĉado mi ne povis trovi la originon de la koncepto 'etimologia eraro' (angle the etymological fallacy). Sed ĉiuj angleparolaj, se ne ankaŭ aliaj, lingvistoj konas ĝin, kaj ĝi aperas en kelkaj listoj de bonekonataj logikeraroj eĉ ekster la lingvistika studokampo.

Kutime oni difinas la eraron jene aŭ simile:

La etimologia eraro estas la eraro supozi, ke la originala signifo de vorto estas ĝia vera kaj aŭtentika signifo.

Temas pri eraro, ĉar kompreneble la signifo de vorto dependas, ne de ĝia origino, sed de la aktualaj parolantoj de la koncerna lingvo. Facile estas montri la absurdon de la etimologia eraro, per ekzemploj kiel 'triviala', kiu devenas de la latina trivium (pere de trivialis) — mezepoke la tri malpli altaj studokampoj ene de la liberalartoj, nome gramatiko, logiko, kaj retoriko. Certe neniu kredus, ke la nuntempa signifo de 'triviala' ajnmaniere entenas eĉ parteton de la originala signifo (kvankam oni povas kompreni, ex post facto, la evoluon de la moderna koncepto el la originala). Troveblas miloj da tiaj ekzemploj.

Jen bona kaj "ideale pura" ekzemplo de la eraro, de verkistino kun la nomo Esther de Waal (mi tradukas kaj adaptas):

La vorto 'obei' devenas de la latina oboedire, kiu havas komunan radikon kun audire, 'aŭdi'. Sekve 'obei' vere signifas 'aŭdi'...

Tio estas pura ekzemplo de la eraro; sed tiaj puraj ekzemploj tre raras. Plej ofte (tamen ja ofte aŭ eĉ oftege) troviĝas pli subtilaj ekzemploj. Jen unu de Ananda K. Coomaraswamy, el lia Time and Eternity (Munshiram Manoharlal Publishers Pvt. Ltd., 1993, pĝ. 3 piednoto 3) (denove mi tradukas kaj adaptas):

La vorto 'reala' parencas al la latina res, kaj probable ankaŭ al reor, 'pensi', 'taksi'... tio sugestas, ke ŝajnaĵoj havas realecon... tiugrade, ke ni povas nomi ilin.

La penso de la estiminda Coomaraswamy tute validas: mi ne malkonsentus, ke "ŝajnaĵoj havas realecon tiugrade, ke ni povas nomi ilin". Sed li asertas, ke la nura etimologio de 'reala' sugestas tion.

Jen fine tria ekzemplo. Roger Kimball en The New Criterion (Schiller's "Aesthetic Education," 1an de Marso 2001) skribis (tradukite/adaptite de mi):

Ĉu povas esti nur hazarde, ke sapientia, 'saĝo', havas sian radikon en sapor, 'gusto' - la senso de sentado, intuicio, sentemo? Kiun profundan veraĵon sugestas tiu etimologio?

Evidente, Kimball neniam aŭdis pri la etimologia eraro, ĉar li eksplicite mencias etimologion! Sed ĉu vere etimologioj sugestas profundajn veraĵojn?

La respondo devas esti 'ne'. Se oni zorge studas la evoluadon de vortsignifoj, oni trovas, ke fakte temas pri hazardaĵoj ree kaj ree. Sed eĉ se ni ne scius tion, ni povus rimarki, ke nur tre elekteme kaj prokonvene oni aplikas la etimologian eraron. 'Papero' devenas de la helena nomo de la herbo papiruso; ĉu estas ia profundaĵo en tio? K.t.p.

Kompreneble, scioj pri etimologioj valoras al la lingvouzanto, aparte al poetoj kaj aliaj literaturuloj. La veran naturon de tiu valoro certe indas esplori, sen trafi en la etimologian eraron.

(Post-noto: iuj post-modernistoj — mi konas unu — argumentas, ke la etimologia eraro ne estas eraro, plej probable pro tio, ke Heidegger tiel eraris.)

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 16a Novembro, 2003.

Unu el miaj filinoj, kun eble 12 jaroj, revenis de ĉe sia amikino kaj lamentis:

— Ve, mi lasis mian jakon ĉe Andrea. Se nur mi estus lasinta ion alian!

— Kial? — mi demandis.

— Ĉar ne plaĉas reiri tien nur por jako...

* * *

LA FONETIKAN EKSPERIMENTON de Oksana Burkina mi partoprenis. Oni devas aŭskulti 25 parol-specimenojn de nia lingvo, kaj ilin prijuĝi. Eluzis eble duonhoron. Ankaŭ Ĝangalo priraportis.

reen al la indekspaĝo

Sabate, 15a Novembro, 2003.

Ni havas popoldiron, atribuitan (dubinde) al iu indiano:

Don't criticize another man, until you've walked a mile in his moccasins.

Sed iu spritulo verkis anekdoton jenan:

— Kial mi ne kritiku alian homon, ĝis kiam mi iris mejlon en liaj mokasenoj?

— Ĉar tiam vi estos for de li, kaj aldone, vi havos liajn mokasenojn.
reen al la indekspaĝo

Vendrede, 14a Novembro, 2003.

GONÇALO NEVES plendis (la 12-an) pri ĝenaj "piednotoj" kiuj ne estas veraj komentoj sed aldonoj, provoj "direkti kaj influi la leganton, surbaze de ege dubindaj argumentoj". Lian ekzemplon li prenis de portugallingva biblia versio.

Miaflanke, ne multe ĝenas min notoj eĉ tiaj, se ili estas presitaj en akompana volumo, kaj ne samlibre kaj sampaĝe kun la teksto. Mi preferas komentariojn aparte presitajn, ĉar notoj rapide eksdatiĝas (eĉ kiam ili ne tiel ofendas, kiel tiu menciita de Neves), dum la teksto bezonas retradukon nur relative malofte. Sekve se mi havas, ni diru, bele presitan biblion, aŭ belan eldonon de Ŝekspiro, presitan en 1920, ĝia valoro restas, se ĝi ne havas 1920-ajn notojn.

* * *

"KREDU, KE VI JAM TION RICEVIS" laŭtekste ordonis Jesuo (Marko xi.24). Kaj aliloke en la Kristanismo oni renkontas la kvazaŭ-ordonon "kredu!". Sed multaj obĵetas, ke oni ne rajtas imperativi pri kredado, ĉar oni ne povas simple voli kredi — tio estas nur sintrompo. Kaj la obĵeto havas forton.

Aliflanke, en la post-Kartezia pensado en l'Okcidento, ĉu oni ne principe ordonas "dubu!"? Kaj ĉu ne dubado estas simple malo de kredado?

Ŝajnas, ke oni ne povas elturniĝi per "Estu neŭtrala!" aŭ "Agnostiku!" ĉar same tiaj ordonoj implicas, ke eblas vole krei sian internan staton.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 13a Novembro, 2003.

LAŬ MALNOVAJ TRADICIOJ pri fundamentaj maloj, la paroj generiĝas sennombre kaj ĝemele; en la vortoj de Platono "en ĉiu paro unu estas perceptato, la alia percepto, kiu ĉiam samtempe naskiĝas kun la perceptato." (Theaetetus 156b).

Jen kelkaj bonekonataj ekzemploj:

medio   perceptato   percepto
frua:   tero   ĉielo
platona:   agato   aganto
skolastika:   intellectum   intellectus
seksa:   ina   vira
ĉina:   jino   jango
cerba:   dekstra   maldekstra
Husserl:   esto   konscio
Jung:   tera   spirita
gramatika:   objekto   subjekto
. . .   . . .   . . .

Ĉu eble estas io baza malantaŭ ĉio ĉi? Laŭ mi jes: negado. X kaj
ne-X. La koncepto estas semantike fundamenta, ĉar ne eblas difini ĝin; nur eblas montri ekzemplojn. Pluraj dikaj verkoj traktas negadon, supoze disanalizante la koncepton en diversajn specojn de negado, k.t.p., unuj kun tre sukcesaj rezultoj; sed neniu el ili povus fari eĉ la plej komencajn paŝojn, sen la jam imanenta koncepto 'ne' ekde la komenco. Neniu logika sistemo povas funkcii sen negado; nek ekzistas homa lingvo malhavanta ĝin (kvankam estas lingvoj, kiuj malhavas eĉ 'kaj'!).

Sed la tradicioj pli bone prezentas la fenomenon, ol la nuntempa ordinarlingva abstraktaĵo 'negado'; la vortoj 'negado' kaj 'neado' havas en si mem negativan (neeviteble!) afekcian nuancon, dum la tradicioj prezentas nur malecon: neniu el la du polusoj havas signifon, sen la alia. Strange diri, la tradiciaj paroj pli similas al la moderna logika traktado: sistemo de du puraj malsamoj, kiel 1 kaj 0 en la bulea logiko (vidu la 17an de Oktobro).

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 12a Novembro, 2003.

MI NE SCIAS KIU PLI AGACAS, ĉu la senĉesa "reinventado de la rado", aŭ ĉu (ofte samtempa kun la unua) la senagnoska recickligado de ideoj de ne tre foraj antaŭuloj.

Usonano Richard Dawkins en sia The Selfish Gene (Oxford University Press, 1976), "kreis" la koncepton 'mimeo'*, unuo de kultura evoluado (kulturero) funkcianta paralele al la rolo de la geno en biologia evoluado. Kaj nun la tuta mondo diskutadas la mimeon; ĝi estas la plej lasta zumvorto.

*Angle kaj france meme; propona esperantigo bazita sur la helena fonto mimema, 'io imitata', kaj sur la jam nialingvaj 'mimeografo' kaj 'mimetismo'

Sed jam en 1936 lanĉis usonano Arthur O. Lovejoy (1873-1962) la studofakon history of ideas, per sia influa libro The great chain of being: a study of the history of an idea (Harvard University Press), kaj en 1948 pluevoluigis ĝin per sia Essays in the History of Ideas (Baltimoro: Johns Hopkins Press). Mi ne vidas distingon inter la 'mimeo' de Dawkins kaj la 'ideo' de Lovejoy, krom ke tio de Dawkins sonas (neeviteble) pli 'scienca'. (Estas cedinde tamen, ke la history of ideas ne tre enradikiĝis siatempe, almenaŭ ne en Usono kaj Britio.)

Ĉiaokaze, certe estas kerne por nia kompreno pri la historio de la homo, ke kutime por historiaj tempoj temas pri kultura evoluado, kaj por prahistoriaj tempoj, ĉefe pri biologia. Tiu drasta apartigo estigas nebulecon ĉe la komuna bordo de historio kaj prahistorio, nome malfrua prahistorio, kiam sendube okazis gravaj kulturaj disvolviĝoj, eble neniel retroveblaj, inkluzive lingvojn.

reen al la indekspaĝo

Marde, 11a Novembro, 2003.

CHRISTOPHER CULVER komentis la 8an pri Vikipedio:

A few days ago I ceased collaborating in the Wikipedia project, in both its English and Esperanto versions... The majority of editors in Wikipedia have no significant knowledge of the articles they edit.

Longe enigmis por mi la rezonado malantaŭ tiu projekto.

* * *

Argilo blogis la 8an pri matematikaj primoj (2, 3, 5, 7, 11, 13, 17, ..., 213466917-1, ...). Vere ili estas inter la plej interesaj (kaj misteraj) temoj en la matematiko. La primoj iusence estas la solaj "veraj" nombroj, ĉar ĉiuj aliaj nombroj estas nur produtoj de la primoj.

Plej multaj matematikistoj estas vole-nevole platonistoj pri nombroj (t.e., ili opinias ke, aŭ almenaŭ kondutas kvazaŭ, nombroj havas iaspecan realan ekziston ekster niaj cerboj); mi longe sopiris argumenti sisteme, ke oni ne povas esti platonisto nur pri nombroj. La argumento havus la deirpunkton, ke la frua strebado eviti la konsekvencojn de la kvantum-fiziko per divido de la universo en du submondojn, tiun de tre etaj aferoj kaj tiun de normalgrandecaj aferoj, ne sukcesis, ĉar la 'du submondoj' interagadas. Simile, nombroj interagadas kun ĉio alia (se ne, ni ne konus ilin).

* * *

KIAL NI NE INTERKOMPRENAS: la ekspliko de Aristotelo (Etiko; Ethica Nicomachea). Konsideru iun ajn virton, ekzemple kuraĝon. Per zorga ekzamenado oni povas konstati du ekstremojn kaj mezon, jene:

ekstremo A:   mezo:   ekstremo B:
poltrona   kuraĝa   malprudenta

Aristotelo malkovris la principon, ke vidate de la vidpunkto de iu el la ekstremoj, la mezo misaperas proksima al la mala ekstremo: se mi estas poltrono, tute malhavanta kuraĝon, vera kuraĝulo aspektas malprudenta; kaj se mi estas malprudenta, vera kuraĝulo aspektas poltrono, neta senkuraĝulo. La idealo de Aristotelo estis la mezo, kiun oni eltrovas ekzamenante tiajn skalojn.

La metodo ne limiĝas al virtoj, kaj fakte por modernuloj pli facile kompreniĝas kiam temas pri nevirtaj skaloj. Ni konstruu skalon por vivstadioj:

ekstremo A:   mezo:   ekstremo B:
juna   mezaĝa   maljuna

Estas facile observebla fakto, ke por junulo, mezaĝulo aspektas maljuna; kaj por maljunulo, mezaĝulo aspektas juna.

Konsideru "politikon":

ekstremo A:   mezo:   ekstremo B:
maldekstra   modera   dekstra

Moderulo ŝajnas dekstrulo al maldekstrulo, kaj maldekstrulo al dekstrulo.

Sekve: por trovi la mezojn, oni serĉu ĝuste tion, kion kutime troigas la anoj de du ekstremoj. La mezoj gravas, ĉar in medio stat virtus, en la mezoj troviĝas la (realaj) virtoj; kaj ni povas aldoni, ke in medio stat veritas, en la mezo troviĝas la vero, kion ni empirie konstatas fojon post fojo.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 10a Novembro, 2003.

ANKAŬ HODIAŬ MI KOLERAS. Mi deŝutis La Deka Logo (Omaĝe al Liven Dek), Inko, 2003, de http://www.esperanto.nu/eLibrejo/ kaj kun granda plezuro komencis legi la fantaziaĵon de Giulio Cappa, "Post la fina venko"; ĝuste kiam mi plej interesiĝis pri la intrigo, la rakonto abrupte ĉesas!!

Mi apenaŭ povis kredi, kion miaj okuloj vidas. Tiam aperas lama noto de la aŭtoro: "Kia omaĝo estas nefinitaĵo?" Ĝuste mia demando... kaj vera respondo ne sekvas.

Prave rimarkis Gonçalo Neves en sia blogo (vidu 3an kaj 8an de Novembro miabloge), ke en Esperantio mankas ne nur profesieco sed eĉ postulemo. Kie alie oni presigus nefinitan rakonton??

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 9a Novembro, 2003.

AKTUALA HUMORO: kolera! Antaŭ kelkaj jaroj en mia urbo, Laŭrenco (Lawrence), Kansaso, universitata urbo, estis pluraj malgrandaj librobutikoj — temis pri etindustrio: oni eniras familiaran butiketon, partoprenas kafon kaj konversacion kun la vendisto, trafoliumas la plej lastajn librojn kaj ĵurnalojn.

Iom post iom enŝteliĝis la ĉenoj (la usone plej grandaj, por interalie seriozaj libroj, estas Barnes & Noble kaj Borders), kaj multaj urbanoj, aparte la universitata komunumo, protestis: "Ni savu la sendependajn librovendejojn" ktp. Mi, ĉiam obstina ikonoklasto, defendis la ĉenojn, ĉar mi ofte estis trovinta, ke la malgrandaj vendejoj nur emis stoki librojn, kiuj bone sidis kun la opinioj de la butikistoj; la grandaj ĉenbutikoj verŝajne ne havis opiniojn, kaj ofertis ĉion. Kaj finfine la ĉenbutikoj venkis, kaj malaperis la butiketoj.

Sed nun, jarojn poste, la ĉenbutikoj jam ne ofertas ĉion: ili stokas pli kaj pli popularaĵojn. Mankas pli kaj pli seriozaj libroj. Kompreneble oni povas mendi ilin; sed oni malpli povas butikumi — trafoliumi ilin en la butiko, kiel antaŭe agrablis. Ne nur tio: pli kaj pli malhaveblas bonaj libroj, ĉar eldonejoj aĉetiĝas de grandaj firmaoj, kiuj tiom posedas, ke ili ne priatentas la eldonejojn, kiujn ili rigardas kiel pokerĵetonojn. Libro post libro — elĉerpita, elĉerpita, elĉerpita.

Bonŝance mi havas propran libraron — mi forvendis trionon kiam mi emeritiĝis, pro spacmanko, sed restas pli ol 900 libroj. Kaj ankaŭ bonŝance, ĉiam restas la bibliotekoj, aparte la universitataj, kiel la nia ĉe la Universitato de Kansaso. Sed kiam temas pri libroj, ofte nuntempe mi sentas min strangulo en stranga lando...

reen al la indekspaĝo

Sabate, 8a Novembro, 2003.

GONÇALO NEVES la 6an ĉi-monate blogis pri la demando, Kio estas venki? Mi povas aldoni kelkajn vortojn pri tiu temo.

Vi ne venkas, kiam viaj kontraŭuloj unu belan tagon humile diras: "Nu ja, vi pravis." Tio preskaŭ neniam okazas! Vi venkas, kiam silente kaj senagnoske la kontraŭuloj iom post iom adoptas vian opinion, kvazaŭ ili mem ekde la komenco tiel opiniis — nenia ŝanĝiĝo okazis.

La malavantaĝo de tio estas, ke vi neniam havas la plezuron diri: "Ĉu mi ne diris?" — ĉar ili ne agnoskos ian aliiĝon. Sed tiu plezuro rapide vaporiĝas ĉiaokaze, aparte se vi jam multfoje diris tion dum via vivo...

* * *

"Media dilemo en Germanio: iama endanĝerigita birdo manĝadas rarajn fiŝojn" (Ĝangalo 2003/11/7) Antaŭ kelkaj jaroj mi vidis parodian bufro-afiŝon: "Savu la arbojn — mortigu la kastorojn"...

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 7a Novembro, 2003.

DIE ROSENKRANTZ-SONATEN (Les Sonates de Rosaire; The Mystery Sonatas) de Heinrich Ignaz Franz von Biber (1644-1705) plaĉas al mi ege; mi tutkore rekomendas ilin al ĉiuj genuntempuloj, kiuj opinias enuiga la artmuzikon de la pasinteco.

Por tiuj 15 sonatoj Biber agordis la violonon nekutime (scordatura); anstataŭ G-D-A-E, li agordis ekzemple al A-D-A-D.* Se vi konas kordmuzikilojn, vi konstatos ke en tiu agordo la fingrataj kordoj oftege kunvibrigas ankaŭ la harmonojn de la nefingrataj kordoj. Pro tio, kaj pro zumtonoj de la akompana instrumento (kutime orgeno), Sonato XI, ekzemple, sonas iom kiel rago de norda Barato (ties alap, antaŭ ol komenciĝas la tamburo). Mi sugestas, se eble aŭskulti unue Sonatojn I kaj XI. Se ne tiam vi enamiĝos, mi manĝos mian ĉapelon (kiel ni diras usone)!

La personeco kaj vivo de Biber estas misteraj. Li verŝajne iel interesiĝis pri la hermetika tradicio, kaj eble estis speco de Rozkrucano. Ie mi havis notojn pri li, sed ili mistere (!) malaperis...

* Tio ankaŭ estas banĝo-agordo, pri kiu mi iom eksperimentis per speciala banĝo, al kiu mi havigis dikajn kordojn por la pli malaltaj A kaj D.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 6a Novembro, 2003.

Fakte ne estis hundo, kiu diris tion, sed mia babilejamiko en Pollando, Toeko (emeritulo kiel mi). Liaj vortoj tiom ridigis min, ke mi ne povis rezisti ilin recikligi; mi esperas, ke li pardonos min.

La agacoj de la komputila epoko vere malutilas, sed ofte niaj lamentoj pri ili malhavas proporciecon. Se sin trudas reklamo dum nia retumado, nur necesas sekundo por forklaki ĝin. Se ni ricevas spamon, same; kaj kompare kun la komercaj dissendoj de papera reklamado, kiu ŝtopas niajn poŝtkestojn ĉiutage, kion oni ne povas simple forklaki, sed devas enporti en la domon kaj mane forĵeti en nevirtualan sed realan rubujon, la elektronika ĝenado vere estas nenio.

Tamen ni estas nuntempe en stranga humoro pri tempo. Sekundoj, ni imagas al ni, gravegas. Nuntempe oni komparas du grafikilojn, ekzemple, aŭ du skanilojn, kaj elektas unu, ĉar necesas al ĝi nur .5 sekundo por fari ion, dum al la alia necesas 1 sekundo. Certe tio estas sensencaĵo! Ĝi memorigas min pri la fruaj tagoj de altfideleca stereofonio: oni volonte pagis por frekvencoj, kiujn oni eĉ ne povis aŭdi!

Sed vere estas seriozaj plendoj pri komputiloj. Daŭre oni devas ĝisdatigi kaj lerni novajn versiojn. Kaj preskaŭ nenio vere funkcias perfekte, ĉar la produktistoj ekvendas antaŭ ol forigi la cimojn. Ne nur tio: formatoj daŭre aliiĝas, tiel ke oni ofte devas konverti siajn tekstojn, bildojn, ktp de unu formato al alia; ekzemple mi havas lingvistikajn tekstojn kreitajn antaŭlonge en la formato de WordPerfect 5.1, kies super- kaj subsignojn mi nun ne povas legi per iu ajn redaktilo, ĉar mi kreis la signojn per WP5.1-aj makrooj. Ironie, la plej sekura rimedo por konservi gravajn dokumentojn estas — papero!

reen al la indekspaĝo

Lunde, 3a Novembro, 2003.

PRI ANKORAŬ ALIA BLOGO atentigis min Roel Haveman (babileje Rul), tiu de Gonçalo Neves. Neves antaŭe estis unu el la vic-prezidantoj de la Akademio de Esperanto. La 14an de Oktobro li blogis amuze pri sia proponata nova premio "La Galimatio de la Jaro"; post legi en lia blogo mi emetas krei ankoraŭ alian premion "La Etendita Metaforo de la Jaro" ! Estas multo interesa tie; mi intencas legi ĉion.

* * *

ESTES PARK estas montarvala vilaĝo en usona Kolorado, kie loĝas unu el miaj filinoj. Ne necesas diri, ke ni ofte vizitas ŝin. Kun alteco de 2 293 metroj la aero estas klara kaj freŝa, kaj agrabla entute, se nur oni memoras ne tro streĉi sin korpe. Ĝia areo estas nur 16 km2 kaj ĝi havas nur 6 089 enloĝantojn sen turistoj (kaj ni kompreneble evitas vojaĝi tien dum la turisma sezono); do ideala loĝloko — estante en valo inter montaroj ĝi ne povas plukreski. Bedaŭrinde la foto ne montras krom eta parto de la vilaĝo; mi ne povis trovi starpunkton por foti la tuton de alte.

Mi havas pli da fotoj, sed pro teknikaj kialoj mi ne povas fari el ili .jpg-ojn, kaj mi ne volas ŝarĝi mian paĝaron per .bmp-oj.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 2a Novembro, 2003.

Hm, nun mi devos avizi mian hantkaton (vidu 12a Oktobro), ke miaj iamaj "japanoj" Sufokita Kato kaj Hodiaŭa Fuŝhumuro ne tiom streĉis la limojn de la politika korekteco, ĉar en verko "Denaska Kongresano" (Sten Johansson, el Denaska kongresano kaj aliaj noveloj, Al-fa-bet-o Skövde, 1992; deŝutebla ĉi tie) mi trovis la "italojn" Gianfranco Minestrone, Rinaldo Risotto, Gabriella Gorgonzola kaj Francesco Cappuccino. S-ro Kato, iru hanti ankaŭ mian kolegon...

* * *

ROEL HAVEMAN surretigis la unuajn du numerojn de Literatura Mondo ĉi tie. (Jes, jes, mi scias: Kiu ne legas s.c.e.? Sed tamen...) Oktobro kaj Novembro 1922. Tre konfuzas min Maud de Alfred, Lord Tennyson (angla poeto, 1809-1892), tradukita (?) de Kalocsay en la Oktobra numero. Maud efektive estas ĉ. 30-paĝa longa monodramo kiu ofte presiĝis kiel eta libro; tiu de Kalocsay estas nur 8-strofa poemo. Eble li nur intencis kapti la spiriton de la originalo.

La poetikaj diskutoj de Kalocsay memorigas min pri demando mia: ĉu neniu iam rimarkis, ke en la Esperanta poezio estas multege da substantivoj, nur pro tio, ke estas permesate elizii nur vortfinan
-o, kaj ne (kutime) -a, -e? Plue, se ĉeestas akuzativa -n, kaj/aŭ pluralsigno -j, ne eblas elizii. Tiel en niaj poemoj oni oftege trovas neakuzitivan singularan substantivon, apenaŭ (laŭ mia impreso) pravigite de nur la semantika enhavo de la poemoj en si mem. Estas interese ke la klasikaj lingvoj de l'Okcidento — la latina kaj la helena — estis "verbaj lingvoj" — ĝuste la malo de la nia, almenaŭ en ĝia poezio.

* * *

Kara Onklo Andanto:

Mi heredinte sufiĉe grandan monsumon de riĉa onklo (ne vi, kompreneble, ha ha ha !) planas ĝisfundan komparon inter ĉiuj iam proponitaj planlingvoj, por prezenti senkoste al ĉiuj registaroj de la mondo. Sed mi timas, ke mi ne havas sufiĉe da scioj pri tiom da planlingvoj ! Ĉu vi opinias, ke tamen mi plenumu la planon ?!

Bondezira en Bonaero

Kara Bondezira:

Jes, kompreneble. Se afero tute ne indas fari, ĝi tute ne indas fari bone.

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

Sabate, 1a Novembro, 2003.

ESTAS GRANDA DIFERENCO inter (a) akcepti fakton kaj (b) apogi vidpunkton. Neglektado pri tiu distingo kaŭzas multe da miskomprenoj en la nuntempa mondo. Ekzemple se oni opinias (kun ekzemple Platono, Leĝoj, Libro 1, 626a-b), ke konstanta militado estas la normala stato de la homaro, kaj paco la escepta stato, oni tiel opinias ne ĉar oni aprobas tion, aŭ apogas senĉesan militadon, sed nur ĉar en tio oni vidas la realon. Ĉu oni iam akuzis Markson, ke li apogas klaskonfliktadon kaj la revolucion de la proletaro? Ne (krom miskomprenantoj); temis pri lia vido de la historio. Aliflanke Ĉikagan politik-filozofon Leo Strauss (1899-1973) oni nun vaste atakas, ĉar li supozeble apogis esoteran regadon en demokratiaj landoj. Sed fakte li nur hipotezis, ke en la normala politika vivo de nacioj, la regado jam estas esotera. Oni povus fari la saman distingon pri Makiavelo, inter tio, kion li rekomendis, kaj tio, kion li nur agnoskis.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.