Sendu al mi komentojn

Lunde, 29a Novembro, 2004.

La projekto, listigi ĉiujn romanojn de Dickens en neanglaj tradukoj (27a Septembro 2004), montriĝis nepraktika. Nur la nombreco defias: ekzemple de Oliver Twist (1837-9), la unua romano, estas sole en la hispana pli ol 21 tradukoj. Ankaŭ mi devus, pro tiparaj komplikaĵoj, malinkludi tradukojn en ĝuste la plej interesaj kazoj.

* * *

Ankoraŭ ne aperas jam de Januaro 2004 novaj klarigoj de la Akademio pri bazformoj (vidu "Elektado de bazformoj" ĉe http://www.akademio-de-esperanto.org/akademia_vortaro/helpo.html). Sekve mi ankoraŭ ne povas revizii la artikolon "Prova sistema analizo de Esperanta morfologio" (vidu la indekspaĝon).

reen al la indekspaĝo

Sabate, 27a Novembro, 2004.

ĴURNALISTOJ nepre necesas en libera socio. Sed fojfoje vere surprizas onin ilia rezonado. Ni konsideru la filtriĝadon de novaĵoj. Ĉiuj scias, ke oftege ĵurnalistoj kaj raportistoj bonŝance ricevas informon per filtriĝado ("likado"). Ĉiuj scias ankaŭ, ke unuopa filtriĝo — ekzemple de politikisto aŭ registarano — povas esti aŭ intenca aŭ neintenca.

La ĵurnalistoj decidas, per aplikado de la principo cui bono?, ĉu filtriĝo estas intenca aŭ neintenca: se la filtriĝinta informo profitigas la fontulon aŭ ties grupon, ĝi estis intenca (kaj do eble ne indas raporti). Se ĝi malprofitigas la fontulon aŭ ties grupon, ĝi estis neintenca.

Tuje evidenta problemo estas tamen, ke sen kompreni la pensadon de la fontulo, oni ne povas apliki la principon cui bono?. Jen fama ekzemplo: en 1998, dum la skandalo pri Prezidanto Clinton kaj Monica Lewinsky, Clinton devis atesti antaŭ grand jury de la federacia Distrikto Kolumbio. Filtriĝis novaĵraporto, ke li iam dum sia atestado koleriĝegis kaj stamfe eliris la ĉambron. Tiu raporto ripetiĝis plurfoje de pluraj novaĵretoj. Fine ĝi montriĝis falsa kaj evidentis, ke iu "plantis" ĝin.

Jen la dilemo: ĉu tiu raporto profitigis la Demokratojn (sur la bazo, ke kiam la sonbendoj haveblos, Clinton aperos pli bona, ol oni atendis), aŭ la Respublikanojn (ĉar Clinton aperos en malbona lumo)? Ne facile decideble, kaj fakte, plej multaj ĵurnalistoj faris la unuan konkludon: la filtriĝo profitigis la Demokratojn.

Mi ripetas, ke ĵurnalistoj kaj raportistoj nepre necesas. Tamen, ni konstatu, ke ili manipuliĝas — se ne de aliaj homoj, de siaj principoj!

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 25a Novembro, 2004.

Penseksperimento de Hazký Horník, pruvanta, ke ne estas reenkarniĝado:

Se estus reenkarniĝado, la homoj fine lernus, ne geedziĝi; kaj tute ne estus homaro. Sed estas homaro. Sekve, ne estas reenkarniĝado.

Q.E.D.
reen al la indekspaĝo

Merkrede, 24a Novembro, 2004.

oficiala registara bulteno
2

La unua numero de la Bulteno aperis la 26an Oktobro, 2004.

Kun plezuro ni nun aperigas la unuan raporton de la mondfama lingvisto, Ĉambezo Ĉambelano, kiu malgraŭ la fervoraj protestoj de kaj li kaj de la popolo, konsentis esplori la Barvalan lingvon dum tuta semajno kaj duono. La esploron subvenciis la flandra filio de la Instituto pri Klero kaj Klaro kaj diversaj anonimuloj.

La Barvala lingvo estas konata pro sia kapablo esprimi multon en malmultaj vortoj. Unu fojon venis ĵurnalisto por fari intervjuon kun la Financa Ministrino Persefone Persa KVINAVIVO. Interpretisto ĉeestiĝis kaj la ministrino komencis:

— Enoq ayuwik...

La interpretisto levis la manon por paŭzo kaj interpretis:

— La respubliko unue volas vin sincere komplimenti pro via tre laŭmoda kaj interesa kravato.

Tiam al la ministrino:

— Bone, bonvolu daŭrigi...

Ni analizu (kial ne utiligi konvenan ekzemplon?) lingvistike tiun esprimon "enoq ayuwik":

'-e-' "komplimenta ago de la respubliko"
'-n-' "via kravato"
'-o-' "vola sincera ago, neperfektiva aspekto"
'-q-' "la unuan, duan aŭ trian fojon"

'-ay-' "Ha, io laŭmoda kaj interesa!"
'-u-' "malne sincere"
'-wik-' "kolo de porko"

(Ĝis nun ne estas komprenite, kial en la Barvala kulturo penso pri "kolo de porko" ĉiam akompanas komplimentojn.)

Kiel ofte rimarkate, la lingvo havas nur unu prepozicion, 'waningamankŝuĉ'. Sed ĝi ne ofte uziĝas, ĉar ekzistas multegaj tre specifaj deklinaciaj vortfinoj:

'napa' "ol via kravato"
'nepa' "el via kravato"
'nopa' "sur via kravato"
'nupa' "malgraŭ via kravato"
'nipa' "temante pri via kravato, kio momente ne estas videbla al mi"

— kaj multaj aliaj.

La posedado estas suplementema: '-n-' "via kravato", '-m-' "mia kravato". Pri aliaj kravatoj miaj informantoj ĝis nun obstine rifuzis paroli. Eble ili hontas, ke ne ekzistas vortoj por tiuj konceptoj. Ankaŭ rimarku, ke oni ne povas simple paroli pri kravatoj ĝenerale; oni devas specifigi, pri kies kravato temas.

La esprimkapablo, kvankam inter limoj enorma, ne multe utilas, ĉar la Barvalanoj ne ofte parolas, kaj solvas plej multajn malkonsentojn per pugnado, dum kio ili kutime simple kriadas 'Huj!' 'Huj!' 'Huj!'.

En venonta numero, plu pri tiuj ĉi interesaj popolo kaj lingvo.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 21a Novembro, 2004.

Haveblas nun BETA-versio de Google Scholar, serĉilo pri seriozaj artikoloj. Mi eksperimentis pri "Esperanto" kaj faris 1.410 trafojn. Bedaŭrinde la vorto "Esperanto" plej ofte en la reto havas sian metaforan signifon (ia ajn lingvomiksaĵo). Kun la vera signifo aperas plej ofte librotitoloj. (Dankon al LanguageHat)

La devizo "Stand on the shoulders of giants" ("staru sur la ŝultroj de gigantoj") devenas de fama letero de Isaako Newton al Robert Hooke en 1675: "Se mi vidis pli antaŭen [ol vi kaj Kartezio], do nur pro tio, ke mi staris sur la ŝultroj de gigantoj."

reen al la indekspaĝo

Sabate, 20a Novembro, 2004.

Kara Onklo Andanto:

Mi havas tre seriozan problemon por prezenti al vi.

Mi lastatempe komencis suspekti, ke mia edzino dupigas min, kaj amrendevjuadas kun alia viro. Ŝi ekzemple ofte eliras en alies aŭto dum la vespero, dirante, ke ŝi pasigos tempon kun amikinoj. Ŝi revenas kutime malfrue, kaj ŝtele envenas per la malantaŭa pordo. Fine, ŝi ofte ricevas telefonvokojn, kaj tre ektimas, kiam mi komencas respondi ilin.

Do mi planis strategion: mi kaŝos min ie antaŭ la domo, por ŝin gvati, je ŝia venonta hejmenveno. Do mi kaŝis min unu vesperon sub nia aŭto kaj longe atendis.

Dum mi estis sub la aŭto, mi rimarkis sufiĉe da rustiĝo sur la dampilo. Mia demando estas, ĉu mi tuj aĉetu novan dampilon, aŭ nur ŝprucigu sur ĝin iom da kontraŭ-rusta protektilo, kaj simple de tiam kontrolu ĝin sporade?

Dubema en Des Moines

Kara Dubema:

Se estas rustiĝo sur via dampilo, certe estas rustiĝo aliloke. Kontrolu la tutan aŭton. Defrotu kiel eble plej multan ruston per sablopapero; tiam uzu la protektilon.

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 19a Novembro, 2004.

PRI LA ABORTIGADO mi decidis diri kelkajn vortojn. Unuflanke estas du ĉieaj logikaj absurdaĵoj:

(a) Se veras (kiel ĉiuj diras) ke devus esti malpli da abortigado, kiel ankaŭ oni povas diri, ke pri ĝi estas nenio malbona?

(b) Ĉiuj argumentoj de la feminista vidpunkto apoge al libera abortigado taŭgus, SE la seksrilatoj estus devigaj. Sed ili kutime ne estas devigaj; ili estas nur forte dezirataj.

Aliflanke jen la scienco pri la afero, kiom mi povas kompreni:

(i) La cerbaj ondoj komenĉiĝas en la tria trimestro de gravedo. Surbaze de tio, oni rajtus oponi malfruan abortigadon — kion fakte malpermesas ĉiuj nacioj de la EU krom Francio kaj Britio (kaj eĉ en tiuj landoj estas multe malpli da abortigoj, ol en Usono).

Atinginte tiun pozicion, oni povus plue oponi, sur religia aŭ filozofia bazo, ĉian abortigadon. Sed tion farante, onu devus konsideri jenajn faktojn:

(ii) Duono de ĉiuj zigotoj mortas sen alkroĉiĝi al la utero. El tiuj, kiuj ja alkroĉiĝas, 35% abortas.

(iii) La katolika eklezio doktrinis ĝis 1869, ke la homa vivo komenciĝas 40 tagojn post la koncipo, ne kiel nuntempe, ĉe la koncipo.

Ni ne baldaŭ aŭdos la lastan vorton.

Fonto de la informo: Gregg Easterbrook, "Abortion and Brain Waves", artikolo aperinta en The New Republic kaj represita en Edward O. Wilson, red. The Best American Science and Nature Writing (Houghton Mifflin, 2001).
reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 18a Novembro, 2004.

PRI MIAJ RIMARKOJ de hieraŭ ("Christopher Culver pravigita") skribas Bertilo:

La metodo zorge kontroli pri temo, pri kiu oni mem havas fakajn sciojn, estas uzinda ankaŭ pri ordinaraj enciklopedioj kiel ekz. Britannica. Vi havas fakajn sciojn ekz. pri Esperanto. Se vi kontrolos, kiel informas vico de enciklopedioj pri Esperanto, kia estos la rezulto? Kaj kia estos la verdikto pri tiuj enciklopedioj?

Estas tute vere, ke la Vikipedio (almenaŭ la Esperanta) enhavas multegon da malĝustaĵoj, sed la samo validas ankaŭ pri tradiciaj enciklopedioj. Kiam eraro montriĝas en vikipedio, eblas ĝin rapide korekti. Tio ne eblas pri tradiciaj enciklopedioj, en kiuj eraroj povas resti dum multaj jardekoj sen korekto. Estas do avantaĝoj kaj malavantaĝoj pri ambaŭ specoj.

La lernaĵo estas, ke oni neniam uzu senkritike ajnan enciklopedion, ankaŭ ne vikipediojn. Ĉiam oni uzu plurajn fontojn, komparante ilin. Tiam la vikipedioj aldoniĝas kiel ankoraŭ unu uzebla kaj uzinda fontospeco, inter multaj.

Amike,

Bertilo Wennergren http://bertilow.com

Mi bonvenigas la kiel kutime moderigajn vortojn de Bertilo. La kruca frazo estas "Kiam eraro montriĝas en vikipedio, eblas ĝin rapide korekti." Temas pri variaĵo de la fama demando, Quis custodiet ipsos custodes? Ne necesas ajnaj fakscioj por ŝanĝi la tekston de vikipedia artikolo; kutimaj enciklopedioj verkiĝas rekte de fakuloj, kaj kiam ili korektiĝas, ili korektiĝas ankaŭ de fakuloj. Kaj retaj enciklopedioj ne devas atendi jardekojn.

Laŭ mi la vikipedioj estas signifoplenaj pri nia tempo, ĉar ili spegulas ekstreman disvolviĝon de la fido de John Stuart Mill, ke libera diskutado emas konduki finfine al pleja vero. Kvankam estas pravo en tio, oni forgesas, ke Mill estis viktorinano, kaj vivis en erao kiam klare distingiĝis inter kleraj kaj nekleraj homoj, kaj inter la potencoj de la du homklasoj influi la publikan opinion.

Mi konfesas tamen, ke, kiam Google-serĉo kondukas min al unu el la vikipedioj, kaj temas pri simpla kaj nedubebla afero, eble nura rememorigo, mi utiligas tiun fonton. Sekve mi ne asertas tutan neuzindecon.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 17a Novembro, 2004.

Por mi kiel por multaj, ne estas dubo, ke la verkisto plej bone komprenanta Usonon, estas Tom Wolfe. Lian socian satiradon oni fojfoje komparas kun tiu de mia amata Dickens; per tio Vi povas kompreni mian entuziasmon pri li. Ankaŭ kiel Dickens, Wolfe tre amuzas. Mi aŭskultis prelegojn de li dufoje. Kial li ĉiam portas blankan kompleton k.t.p., mi ne scias! Li vere ne estas dando, sed iukiale elektas tiel aspekti.

Verkoj de Wolfe estas multaj kaj — malgraŭ ke ŝajnus al mi preskaŭ neeble traduki lin — tradukiĝis en multegajn lingvojn; mi nur povas selekti miajn plej favoratajn verkojn, kaj limigi min al certaj lingvoj.

Precipe mi ŝatas la eseojn, kaj tute aparte la kolekton

Hooking up. NovJorko : Farrar, Straus, and Giroux (2000).
Hooking up : Neuigkeiten aus dem Weltdorf. Munkeno : Karl Blessing Verlag (2001)
[eseoj pri la usona kaj ĝenerale okcidenta vivado en la jaro 2000]

Inkludita en Hooking up estas rakonto "Ambush at Fort Bragg" pli frue aperinta kaj aparte presita kiel:
Embuscade à Fort Bragg. Parizo : Laffont (1997)
Emboscada en Fort Bragg. Tr. López Guix & Juan Gabriel. Barcelono : Ediciones B (1997)
[satiraĵo pri la novaĵ-industrio]

Estas franclingva kompilaĵo enhavanta plurajn eseojn kaj rakontojn:

Le gauchisme de Park Avenue. Parizo : Gallimard (1972)

Kaj estas simila hispanlingva:

El periodismo canalla y otros artículos. Barcelono : Ediciones B (2001)

Kaj:

Radical Chic & Mau-Mauing the Flak Catchers. Nov-Jorko : Farrar, Straus and Giroux (1970)
Radical Chic und Mau Mau bei der Wohlfahrtsbehörde. Reinbek bei Hamburg : Rowohlt Taschenbuch Verlag (1972)
[satiraĵoj pri interalie la politika korekteco en ties naskaj jaroj]

The painted word. NovJorko : Farrar, Straus and Giroux (1975)
Le mot peint. Tr. Léo Lack. Parizo : Gallimard (1978)
La palabra pintada. Tr. Diego Medina. Barcelono : Editorial Anagrama (1999)
[pri la arto]

Plej bonaj (laŭ mia pritakso) fikciaĵoj:

The bonfire of the vanities. NovJorko : Farrar, Straus Giroux (1987)
Fegefeuer der Eitelkeiten. Munkeno : Kindler (1988); Knaur (1990)
Le bûcher des vanités. Parizo : Sylvie Messinger (1988)
La hoguera de las vanidades. Barcelono : Editorial Anagrama (1988, 1995)
La foguera de les vanitats. Tr. Manuel de Seabra. Barcelono : Columna (1996) [katalune]
Ognisko próznosci. Varsovio : Panstwowy Instytut Wydawn (1996)
A fogueira das vaidades. Tr. Lia Alverga-Wyler. Rio-de-Ĵanejro : Editora Rocco Ltda. (1989, 1995)
Medurat ha-havalim. Tr. Tsipi Borsuk. Tel-Avivo : Modan (1989)
[tranĉega satiraĵo pri rasoj, socia rango, arto, kaj invest-bankumado en la urbego NovJorko dum la 80aj jaroj]

A man in full. Nov-Jorko : Farrar, Straus and Giroux (1998)
Un homme, un vrai. Parizo : Robert Laffont (1999)
Todo un hombre. Barcelono : Ediciones B (1999); Punto de Lectura (2000)
Um homem por inteiro. Rio-de-Ĵanejro : Editora Rocco Ltda. (1999)
Gever be-milu'o. Tr. Ori Balsam. Moshav Ben Shemen : Modan (2003)
Facet z zasadami. Tr. Hanna Szajowska. Varsovio : Panstwowy Instytut Wydawn (2001)
Muz na vrcholu. Tr. Václav Viták. Prago : BB Art (2000)
[la plej akra satiraĵo ĝis nun, pri sociaj klasoj, riĉo kaj povro, kaj masklismo en la urbego Atlanta (Georgio)]

* * *

CHRISTOPHER CULVER PRAVIGITA. La 11an de Novembro, 2003, mi blogis citante Culver:

A few days ago I ceased collaborating in the Wikipedia project, in both its English and Esperanto versions... The majority of editors in Wikipedia have no significant knowledge of the articles they edit.

Antaŭ kelkaj tagoj mi ĉesis kunlabori kun la projekto Vikipedio, en kaj ĝia angla kaj ĝia Esperanta versioj... Plej multaj Vikipediaj redaktoroj ne havas seriozajn sciojn pri la artikoloj, kiujn ili redaktas.

Nun Robert McHenry, iama ĉefredaktoro de la Encyclopedia Britannica, simile komentas. McHenry uzis la saman metodon, kiun mi plurfoje menciis en mia blogo: simple zorge kontroli pri temo, pri kiu oni mem havas fakajn sciojn. Konsulti Vikipedion, ajnlingve, estas laŭ McHenry ago de pura fido.

reen al la indekspaĝo

Marde, 16a Novembro, 2004.

VORTOJ maldevancus nian spertadon eĉ se la mondo ne ŝanĝiĝus. Ĉar eĉ sur individua nivelo tio okazas. Perfekta ekzemplo estas la emocio, kiun oni spertas post certaj nekutime misteraj sonĝoj. Ĝi ne estas agrabla, kaj ĝi ne estas malagrabla. Ĝi ne estas agrabla ĉar ĝi tro perturbas, tro pensigas, por esti en la kutima senco agrabla; ĝi ne estas malagrabla, ĉar se ĝi malagrablus, ni ne volonte restus dum kiel eble plej longa tempo — kutime tiel longe, kiel daŭras ioma memoro pri la sonĝo — kun la emocio. Kiel fina komponanto, ni forte sentas, kaj ke la sonĝo estis grava, kaj ke ĝi ne gravis ĉar nur temis pri sonĝo. Vere mi ne konas similan emocion.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 14a Novembro, 2004.

La Ĝangala Blogaro ŝajne kreskas kvante kaj kvalite. En la ĉefpaĝo aperas la plej lastaj blogaĵoj de ĉiuj blogistoj; en vertikala vico maldekstre oni vidas la nomojn kaj eventuale fotojn de, aŭ bildojn pri, la diversaj unuopaj blogantoj — Bent, Leonego, Teo, Karesema kaj la aliaj, entute 15 "plej popularaj". Plurajn tiujn homojn, unujn eĉ dum jaroj, mi jam konas per la Ĝangala Babilejo. La kvalito kaj de lingvo kaj de enhavo kompreneble varias.

reen al la indekspaĝo

Sabate, 13a Novembro, 2004.

Mi vere ne miras, ke informitaj religiemuloj, kiel ankaŭ postmodernistoj, skeptikemas pri la scienco. Ofte ŝajnas jene: kiam la rezultoj de la scienco ne trafas kiel atendite, ĉiam estas elturniĝo; kaj la elturniĝo ankaŭ estas scienco; ĉar kion ajn trovas la sciencistoj, tio estas scienco, per difinado.

Oni unue rimarkas tiun skemon ĉe la kvantum-fiziko: logikaj paradoksoj en kampo, kie regas la matematiko — certe la esenco de la logiko. Oni do provas distingi inter la nivelo de la tre malgrandaj aferoj, kaj la cetera realo. Poste, en la supozeble materiista kosmologio, ne troviĝas sufiĉe da materio por klarigi la konduton de galaksioj, do oni nomas la ceteran mason "malhela materio"; kaj ĉar la pligrandiĝo de la universo akceliĝas, ekaperas ankaŭ "malhela energio". Fine, en la plej lasta genetiko montriĝas, ke ne estas sufiĉe da genoj por karakterizi la homon, do nun temas pri la interagado de la genoj...

Sed eble ene de la ordinaraj homaj aferoj troviĝas fenomenoj paralelaj al la suprenomitaj tri. Unue, paradoksoj certe estas nenio nova en la homa spertado. Veroplenaj proverboj konfliktas unu kun la alia; oni povas samtempe ami kaj malami iun aŭ ion; la mondo estas samtempe sorto kaj volo. Due, kvankam la homoj estas preskaŭ nekredeble miopaj eĉ kiam ili inteligentas, tamen en la longa daŭro estas nedubebla progreso — ĉu "malhela energio"? Trie, kvankam la homamasoj ĝenerale pigras kiel porkoj, estas geniuloj kiel Ŝekspiro aŭ Einstein — ĉu ne mistero komparebla al "interago de la genoj"?

Estas interese, ke en la antikva scienco — kio ne distingiĝis de la filozofio — la homo estis la modelo de ĉio reala. Ke la moderna scienco forte neas tion, ne signifas, ke ni nesciencistoj ne rajtas profiti ĝin.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 11a Novembro, 2004.

Rrresaluton! Hieraŭ ni revenis de Florido, de specife la "forgesita marbordo" kiel oni nuntempe nomas la regionon. Sube Vi vidas mapojn. La vorto "patotenilo" meritas klarigon: la formo de tri el la usonaj subŝtatoj — Teksaso, Oklahomo, kaj Florido — havas malvastan protrudaĵon; tion ni nomas "patotenilo" (panhandle). Kvankam mi naskiĝis en NovJorko kaj nun loĝas en Kansaso, mi plenkreskis en Florido kaj sentas min floridano.

Mexico Beach, kie estas nia plaĝdomo, kaj Port St. Joe, estas ĝemelurbetoj nur 10 mejlojn (16,1 km) for unu de la alia.

* * *

Adiaŭ maro, mia maro,
forgesita mia land',
florida marbirdaro,
rustora strand'!
Forgesu min
dum ankoraŭ unu jaro.

* * *

Pri la elekto: post la 1972a elektovenko de Richard Nixon, Pauline Kael — longtempa filmkritikistino por la revuo The New Yorker — rimarkis: "Mi ne komprenas, kiel li elektiĝis! Mi ne konas eĉ unu homon, kiu voĉdonis por li." Tio enkernigas ĉion...

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.