Sendu al mi komentojn

30a Novembro, 2005.

GRANDAJ NOMBROJ. La 9an ĉi-monate mi menciis ĉi tiun retejon, kiu neformale informas (aŭ eble misinformas) pri diversaj kulturoj. Laŭ tiu paĝo, en la anglalingva mondo, 1.000.000.000 estas billion kaj 1.000.000.000.000 estas trillion. Tio inkludas Kanadon (krom Kebekio), Aŭstralion, kaj Baraton (kaj ankaŭ, interese, Brazilon). Ĉie aliloke, kaj en Esperanto, 1.000.000.000 estas miliardo kaj 1.000.000.000.000 estas biliono.

Sed pri pli grandaj nombroj mi estas konfuzita. Se en Esperanto 1.000.000.000.000 estas biliono, 1.000.000.000.000.000 devus esti triliono. Sed laŭ PIV2 (sub art. '-ilion/'), triliono estas 1.000.000.000.000.000.000. Uff...

Komentas Bertilo WENNERGREN:

Kara Ken,

PIV2 pravas. En la paŝado de "miliono" al "biliono" kaj poste al "triliono" oni aldonas ĉiupaŝe ses nulojn.

En la Usona (k.t.p.) sistemo oni aldonas en ĉiu tia paŝo nur tri nulojn. Tial la distanco inter la similformaj vortoj ĉiam pliiĝas ju pli alten oni iras en tiu vortolisto. Ĉe "centiliono" la diferenco estas ridinde granda.

Vidu en PMEG.

Amike,

Bertilo Wennergren http://bertilow.com

Mojose :) Mirinde, ĉu ne, kiel longe oni povas vivi sen scii tiujn aferojn...

reen al la indekspaĝo

29a Novembro, 2005.

IAMA E-LIBREJO. Okaze ke restas iu, kiu ne jam scias — la iama enhavo de eLibrejo ankoraŭ nun, post la tragedia morto de Franko Luin, haveblas ĉe http://82.182.30.179/inko/. Mi estas ĉion elŝutanta, ĉar reta havebleco povas efemeri. (La .jpg-dosieroj estas titolpaĝoj; la .pdf-dosieroj estas la libroj mem. Ili estas en nenia ordo.)

reen al la indekspaĝo

28a Novembro, 2005.

Skribis Beĉjo:

... Pri via blogaĵo rilate kordoteorion (26an de novembro) sciencistoj ankoraŭ debatas inter si pri taŭgeco de ĝi (kaj iuj opinias ke ĝi eĉ ne estas teorio). Ekzemple ĉi tie vi povas legi blogaĵon pri la afero (kaj ĝia skribanto samopinias kun vi).

Diferenco inter la kordoteorio kaj la teorio de inteligenta planado estas tio ke, por studi la kordoteorion vi devas unue lerni la teoriojn de la relativeco kaj la kvantuma fiziko tra multaj jaroj da studoj en universitatoj (laŭ mia kono neniu instruas ĝin al infanoj kaj eĉ oni ne parolas pri ĝi en la mezlernejoj), sed danke al povo de la Usona prezidento (kaj lia politika partio) vi povas (devas) lerni la teorion de la inteligenta planado en la mezlernejoj.

Amike vin salutas, Behrouz

Laŭ mia kompreno Kansaso ne devige instruos, sed iel mencios, en la koncernaj klasoj, ke la "alernativa" teorio ekzistas. Kiel mi skribis (14an Novembro 2005), mi ne zorge sekvis la aferon. Mi ne apogas ĝin, sed ĝi ja ne estas tiom drasta kiel fojfoje misraportiĝas en la gazetaro.* Kaj ĝi ne daŭros ĉiaokaze; ĝuste mala decido fariĝis en Pensilvanio.

Pri la neceso lerni multon por disvolvi la kordoteoriojn — eĉ tio ŝajne ne sufiĉas por distingi inter scienco kaj pseŭdo-scienco. Je mia granda surprizo mi iam renkontis junan astrologon en Nov-Jorko, kiu estis tre lerta matematikisto, kaj aplikis al sia pseŭdo-scienco la plej lastajn matematikajn analizilojn! Finfine, ŝajne nek cerboj nek scioj sufiĉas por klare ĉirkaŭbordigi "veran sciencon". Mi eĉ ne asertas, nek iam asertis, ke mia scienco, la lingvistiko, estas vera scienco.

* Pli-malpli ĝusta raporto ŝajne troviĝas en la Washington Post: la koncerna instanco decidis "ke oni informu la mezlernejajn studentojn, ke facetoj de la vaste akceptata evolua teorio estas debatataj". (Rimarku, ke la kaplinio ne akordiĝas kun la enhavo de la teksto — rutina afero nuntempe.)
reen al la indekspaĝo

27a Novembro, 2005.

Damne. Hieraŭ mi legis aparte idiotan E-blogaĵon kaj verkis koleran komenton. Sed, kiel plej ofte kutime, mi ne aperigas ĝin. Tio estas bona menspuriga tekniko kiun mi lernis antaŭ multaj jaroj: ja skribu la amaran, tranĉan kaj ho! kiel trafe vortumitan atakleteron al la redaktoro ktp. — sed ne sendu ĝin.

* * *

La 8an de Novembro mi blogis pri la unua parto de la premiita eseo de Sten JOHANSSON, "Uzi Interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj". Nun aperis la dua parto. Stephan (Kolonjano) en sia hieraŭa blogaĵo menciis ĝin kun propraj komentoj kaj citaĵoj el PMEG, aparte pri landonomoj, unu el la temoj de Johansson.

Mi devas konfesi, ke iafoje la moderiga, konfliktevita esprimmaniero de PMEG levas al mi la brovon. Ekzemple Kolonjano citas:

Ĝenerale la diskutoj, eĉ kvereloj, pri landonomoj estas treege troigataj. Temas nur pri vortoj. Nur tio estas grava, ke ne ekzistu tro da variantoj, ĉar tiam la lingvo fariĝas malfacile lernebla.

"Ke ne ekzistu tro da variantoj"? Mi riskas aserti ke neniu etnolingvo en la mondo havas tiom da landonomaj variantoj, kiel jam Esperanto. (Sed mian sintenon Vi jam scias: lingvo fine iel profitas ĉion, kio sukcesas resti en ĝi.)

La surprize rapidaj ŝanĝoj/tendencoj en nia lingvo, kiujn i.a. trovis Johansson, akordiĝas kun mia persona sperto. Mi konstante vidas diferencojn inter la nuntempa lingvouzo, kaj tiu de la 60aj jaroj. Ekzemple en la 60aj jaroj oni daŭre renkontis 'sproni' (metafore por 'instigi'), 'parenteze' (kie nun oni diras 'cetere'), 'konsterni', k.a. En tiuj jaroj ĉiu sperta E-isto ofte uzis tiujn vortojn. Pasintjare denaska E-isto demandis al mi, kio estas 'sproni' :)

* * *

reen al la indekspaĝo

26a Novembro, 2005.

Ha! Fine fizikisto (Lawrence Krauss) mem honestas pri kordoteorioj. Inteligenta planado ne estas scienco ĉar ĝi ne estas malpruvebla. Sed ankaŭ kordoteorioj ne estas malpruveblaj, tamen "estas scienco". Kaj kio pri matematika eleganteco, la alia ŝiboleto de "vera scienco"?

Kompare kun E = mc2, la ekvacioj de la kordoteorioj aspektas kiel spagetoj.

Se Vi legas la anglan, ja legu la tutan recenzon.

(Oni ne miskomprenu — mi laciĝas pri miskomprenoj! — mi ne apogas inteligentan planadon (vidu mian blogaĵon de la 22a Oktobro, 2005). Mi nur havas malaltan tolerosojlon por hipokriteco.)

reen al la indekspaĝo

25a Novembro, 2005.

DU NOVAJ BLOGOJ. Kvankam mi jam decidis kaj antaŭe menciis ne provi plu ĝiskuri ĉiujn novaj blogojn, eĉ ĉiujn en bona Esperanto (ĉar nuntempe simple estas tro da), mi mencios du, ĉar mi konas la homojn jam kelkajn jarojn rete: novas La Taglibro de Rejnlandano (Stephan WEBANCK en Kolonjo) kaj Taglibro de Alejandro (Alejandro PAREJA en Madrido).

En Usono — kaj eble aliloke — la tradiciaj ĵurnalistoj de longe rikanas al la geblogistoj (aparte la politikaj), nomante ilin "aro da piĵamuloj" (sub la iluzio, ŝajne, ke plej ofte oni blogas en sia piĵamo). La usonaj blogistoj do alprenis kiel blazonŝildon de honoro "la piĵamularo" — mi do bonvenigas la du novulojn al la "piĵamularo" de Esperantujo, la nacio de vortoj.







reen al la indekspaĝo

24a Novembro, 2005.

NIA KORESPONDANTO EN AMERIKO (tri pecoj el Punch)

P. G. Wodehouse

Esperantigis Ken Miner

"Ne kulpa!" kriis ĝoje la spektintoj, fluante el kortumejo en Denver, Kolorado, al la atendantaj homamasoj en la strato; kaj leviĝis granda aplaŭdo, ĉar la publika simpatio dum la proceso unuanime favoris la karcerulon en la akuzitejo — papagon, akuzitan pro uzado de obscena lingvaĵo en publika loko.

La birdo, laŭŝajne, kutimis sidi ekster la domo de sia mastro rigardante la preterpasantojn, kaj unu el ĉi tiuj lastaj, virino de iom prudaj opinioj, arestigis ĝin, dirante ke ĉiun fojon, kiam ŝi preterpasis, ĝi uzis (laŭ ŝi) "lingvaĵon de la havenkvartalo".

La ĵurio ja estus preferinta aŭdi kelkajn specimenojn, sed la papago tro sagacis. Tute tra la proceso, sendube agante laŭ la konsilo de sia advokato, ĝi tenis striktan silenton, kun la rezulto, ke la akuzo ne povis algluiĝi. Poste, dum intervjuo kun raportistoj, ĝi laŭdire esprimis sin kun multe da malkaŝemo, aparte detale pri la familia deveno de la vicĉefprosekutisto, kiu prezidis la proceson.

* * *

Sufiĉe interesa rakonto venas de Toledo, Ohio, kie Cyril Murphy, 8-jara, aperis antaŭ la Junula Kortumo, akuzita pro provo ŝteli ladskatolon da fruktsuko el parkita liverkamiono.

La knabo konfesis je la akuzo, sed pretendis, kiel mildigilon, ke li estis instigita al la krimo far la Diablo. La Diablo, diris li, enigis lin en konversacion kaj, aŭdinte ke li soifas — ĉar la tago varmis — sugestis ke ĝuste lia bezono estas bona gluto da fruktsuko, kio haveblus de tiu jena kamiono. La arbitracianto de la Junula Kortumo, Wade McBride, konsilis lin, venontfoje kontakti anĝelon.

Cyril priskribis la Diablon "kovrita de haroj, grandaj fajrbuloj en la okuloj, tri kornoj, longa vosto kaj kvar hufpiedoj", sed la teorio en Nov-Jorkaj teatraj rondoj estas, ke fakte la knabo renkontis dramkritikiston.

* * *

Ne facilanime oni priskribas modernan homon kiel posteulon de la Bona Malnova Buldoga Raso, sed certe George Clements, de Riverhead, Nov-Jorko, meritas tiun honoregon. Li ŝatas aŭtoveturi, kaj tio kondukis lin al la kortumo de Riverside, antaŭ Juĝisto de la Paco Otis J. Pike.

"Hm," diris S-ro Pike. "Stiris sen stirlicenco, ĉu? Ĉu vi volas diri ion?"

George volis. Li klarigis, ke ĉiun fojon, kiam li provas trapasi stirekzamenon, li tiel nervoziĝas, ke oni malakceptas lin, lasante al li neniun alian opcion, ol tratranĉi la formalaĵojn kaj plufarti sen la paperoj kiuj tiel gravas al ni aliaj. Li jam de dudek jaroj aŭtostiras sen licenco, li diris.

S-ro Pike konsultis la akuzliston.

"Senzorga stirado? Troa rapido? Malĝustaj ĝiroj? Paso de sep ruĝaj semaforoj kaj rifuzo halti kiam ordonis policisto? Ne bone aspektas, George."

S-ro Clements cedis ke supraĵe liaj agoj eble ŝajnas prikomentindaj, sed ne, kiam haveblas la plena historio.

"Vere mi ne kulpis, Moŝto," li diris. "Mi estis ebria dum tiuj eventoj."

* * *

reen al la indekspaĝo

23a Novembro, 2005.

"LINGVISTIKA" FABELO. Jam longe interesas min la fabelo "La tri lingvoj", fabelo de la Fratoj Grimm, unu el tre malmultaj fabeloj pri lingvoj. Bedaŭrinde ĝi ne troviĝas inter tiuj Grimm-rakontoj, kiujn tradukis Kabe; mi do tradukis ĝin mem (jen la germana originalo) kun la helpo de angla versio:

LA TRI LINGVOJ

En Svislando iam estis maljuna grafo, kiu havis unusolan filon; sed tiu estis stulta kaj povis lerni nenion. Diris la patro: "Aŭskultu, mia filo, mi povas enigi nenion al vi en la kapon, ne gravas, kion mi faras. Vi devas foriĝi de ĉi tie; mi volas disĉipligi vin al fama majstro; li provu pri vi."

Oni do sendis la junulon en fremdan urbon, kaj li restis ĉe la majstro tutan jaron. Post tiam li revenis hejmen, kaj lia patro demandis: "Nu, mia filo, kion vi lernis?"

"Patro, mi lernis, kion la hundoj diras, kiam ili bojas," li respondis. "Dio kompatu vin," kriis la patro, "ĉu jen ĉio, kion vi lernis? Mi sendos vin al alia urbo kaj alia majstro."

Oni do veturigis la junulon tien kaj ĉe tiu majstro li restis ankaŭ jaron. Kiam li revenis, denove demandis la patro: "Mia filo, kion vi lernis?" "Patro, mi lernis, kion diras la birdetoj." Tiam lia patro koleriĝis, kaj diris: "Ho vi senvoja homo, vi eluzis tiun valoran tempon, kaj lernis nenion, kaj ne hontas alpaŝi antaŭ miajn okulojn? Mi sendos vin al tria majstro; kiam ĉi-foje vi lernos nenion, mi jam ne estos via patro."

Ankaŭ tutan jaron la filo restis ĉe la tria mastro, kaj kiam li revenis hejmen kaj lia patro demandis, "Mia filo, kion vi lernis?" li respondis: "Kara patro, ĉi jaron mi lernis, kion kvakas la ranoj." Tiam la patro atingis plej egan koleron, kaj stariĝis, kaj kunvokis la domanaron, kaj diris: "Tiu ĉi homo jam ne estas mia filo; mi eligas lin, kaj mi ordonas vin konduki lin en la arbaron kaj depreni lian vivon." Ili kondukis lin foren, sed pro kompato ili ne povis mortigi lin, do liberigis lin. Ili detranĉis la okulojn kaj la langon de korvo, por trompi la maljunan grafon.

La junulo forvagis kaj post iom da tempo alvenis al urbo, kie li informpetis pri dumnoktejo. "Jes," diris la urbestro, "se vi volas dumnokti tie sube en la malnova turo, ja iru tien, sed mi avertas vin, vi riskos vian vivon, ĉar la turo plenas je sovaĝaj hundoj, kiuj bojas kaj hojlas, kaj daŭre kaptas kaj voras homojn. La tuta regiono vivas en timego pri tiuj hundoj, kaj neniu povas ilin forigi."

Sed la junulo ne timis, kaj diris: "Nur lasu min subeniri tien al la bojantaj hundoj, kaj donu al mi ion por ĵeti al ili; ili ne nocos min." Kaj ĉar li ne konsentis dormi en la turo se ili ne obeus al lia volo, ili donis al li iom da manĝaĵo por la sovaĝaj bestoj, kaj tiam kondukis lin al la turo. Kiam li eniris, la hundoj ne bojis, sed svingis la vostojn amike ĉirkaŭ li, manĝis kion li donis al ili, kaj eĉ ne atencis hareton de lia kapo.

La sekvan matenon la junulo aperis kaj staris antaŭ ĉiuj netuŝita kaj sana, kaj diris al la urbestro: "Mi komprenas la lingvon de hundoj, kaj ili klarigis al mi kial ili kaŭzis tiom da ĝenado en la regiono. Ili devas resti en la turo pro sorĉaĵo, por gardi trezoron kaŝitan sub ĝi; ĝis kiam tiu trezoro estos forprenita, ne estos paco por ili nek por aliaj, kaj la sorĉaĵo restos nerompita. Ĉi tion mi lernis el ilia interparolado." Ĉiuj ĝojis, kiuj tion aŭdis, kaj la urbestro promesis adopti la junulon kiel filon, se li povos solvi la aferon.

Tiam la junulo reiris al la turo, kaj pro la interparolo de la hundoj nun komprenis kion necesas fari, kaj tre baldaŭ revenis al la domo de la urbestro, kun granda kesto plena je oro. La hojlado de la sovaĝaj hundoj de tiam ne aŭdiĝis; ili malaperis, kaj la regiono estis liberigita de la pesto.

Post tempo venis la ideo al la junulo en la kapon, iri al Romo. Survoje tien li alvenis al marĉo, kie sidis kvakante ranoj. Li aŭskultis, kaj kiam li konstatis tion, kion ili diras, li fariĝis pensema kaj malĝoja. Kiam li alvenis Romon, la papo ĵus estis mortinta, kaj inter la kardinaloj estis multe da necerteco pri ties sekvonto. Fine ili interkonsentis, ke tiu, kiu spertos dian miraklon, tuj estos la nova papo. Kiam tio estis decidita, la juna grafido paŝis en la preĝejon, kaj du neĝblankaj kolomboj flugis al li sur la ŝultrojn kaj restis tie. La klerikoj rekonis en tio signon de Dio, kaj tuj demandis al li, ĉu li konsentos esti papo. Li estis sendecida kaj pridubis pri sia indeco, sed la kolomboj diris al li, ke li konsentu. Do fine li diris "jes".

Oni do sanktoleis kaj konsekris lin, kaj tiel plenumiĝis la profetaĵo, kiun li estis aŭdinta en la kvakado de la ranoj kaj kiu tiel malĝojigis lin, nome, ke la papo estas mortonta. Tiam li devis kanti meson kaj sciis neniun vorton, sed la du kolomboj daŭre sidis sur liaj ŝultroj kaj diris al li ĉion en la orelojn.

Kio estas la signifo de la fabelo? Mi ĉiam tezis, ke "La tri lingvoj" eĥas, en sia fina parto, la historion de Skta. Ambrozio (ĉ. 340-397). Ĉirkaŭ la jaro 374, en la mezo de grava krizo en la Eklezio, subite mortis la episkopo de Milano. Tiutempe la urbestro de Milano estis la populara Ambrozio, kaj la popolo insistis, ke li estu la nova episkopo, malgraŭ tio, ke li eĉ ankoraŭ ne estis baptita. Li priprotestis sian neindecon, sed fine li cedis, kaj oni baptis lin, ordinis lin sacerdoto, kaj konsekris lin episkopo en unu tago! Kaj li bone deĵoris tiel.

Sed la unua parto de la rakonto ŝajne estas siaspeca, kaj la abrupta divido inter ĝi kaj la mallonga dua parto indikas du originalajn rakontojn. Interesa demando estas, kiuj estis la tri majstroj, kiuj instruis al la grafido la lingvojn de hundoj, birdoj kaj ranoj? La epifonemo kompreneble estas: eĉ ŝajne senutila lernado povas poste utiliĝi. Kaj tion bone scias ĉiu lingvisto.

reen al la indekspaĝo

22a Novembro, 2005.

MISINFORMO: En mia blogaĵo de la 3a Oktobro, 2005, mi skribis:

En Wichita, Kansaso (mia ŝtato, kiu, malgraŭ sia reputacio kiel malprogresiva ŝtato, ne havas la mortpunon), Dennis Rader, kiu torturis ĝismorte 10 senkulpajn homojn, ricevis aljuĝon de tutviva enprizonigo.

Kansaso ekde 1994 ja havas (denove) la mortpunon; mi eraris. Sed la krimoj de Dennis Rader fariĝis antaŭ tiu jaro; tial oni ne povis aljuĝi mortpunon en ties kazo. (Mi korektis la blogaĵon.)

reen al la indekspaĝo

21a Novembro, 2005.

reen al la indekspaĝo

20a Novembro, 2005.

Victor Agricola, en Tokio (babileje Scivolemo), kaj mi hieraŭ diskutadis maljunulojn en la Ĝangala babilejo. Li rakontis al mi japanan anekdoton pri la monto Obasute, kiun Vi povas vidi en ĝia nuna aspekto tuj supre:

Iun tagon, la reĝo ordonis al la popolo elpensi bonan manieron por trakonduki fadenon tra la rafanego (daikon).

En tiu epoko regis la politiko forpreni kadukajn maljunulinojn al la monto kaj forlasi (forĵeti) ilin tie.

La daikon havas ja tre malgrandan kaj tre longan trueton laŭlonge tra si.

Iu kaduka maljunulino proponis alligi fadenon al formiko, enŝprucigi sukeron tra la trueton, kaj solvis la problemon.

Ekde tiam tiu malhumana kutimo ĉesis ekzisti.

La demando estas, kiel ŝi alligis fadenon al la formiko...

reen al la indekspaĝo

19a Novembro, 2005.

LA ALKEMIO KAJ DU FAMULOJ. Dum unu vivperiodo mi sufiĉe interesiĝis pri Carl Gustav JUNG (1875-1961) , la svisa psikiatro kiu ribelis kontraŭ Freŭdo kaj disvolvis nun ĉiutagajn konceptojn kiel la arketipoj, la kolektiva subkonscio, animus kaj anima. Kiam ekestiĝis kulto pri li kaj diluitaj versioj de liaj ideoj en la 60aj jaroj, mia interesiĝo paliĝis. Sed mi ĉiam miris, ke Jung dediĉis tiom da tempo al la alkemio. Kaj fakte — malgraŭ multaj teorioj — neniu certe scias, kion li serĉis. Oni povus nomi lian priokupon pri la alkemio la precipa misteraĵo pri Jung.

Nuntempe ni scias, ke Isaako NEWTON (1643-1727) , aŭtoro de Principia Mathematica kaj, pli ol iu alia, fondinto de la moderna scienco — la plej influa sciencisto en tuta mondhistorio — ankaŭ laboris longe kaj arde pri la alkemio. Hazarde okazis, ke la fama brita ekonomiisto John Maynard KEYNES, en 1936, akiris taglibrojn kaj personajn kajerojn de Newton, kaj eĉ prezentis prelegon ĉe la Royal Society Club en 1942 pri lia sindediĉo al la alkemio. Ĝis nun tiuj materialoj haveblas en konvena formo kaj multaj fakuloj havis okazon legi ilin.

Kaj pri Newton ankaŭ, neniu certe scias, kion li serĉis.

Pri Newton oni povas klarigi, ke liatempe la distingo inter scienco kaj nescienco ne tiom klaris, kiel nun. Kaj pri Jung ni povas diri, ke la psikiatrio estis pseŭdoscienco jam en la manoj de Freŭdo, do estis facila paŝo de unu falsaĵo al alia. Sed la afero restas stranga en ambaŭ kazoj.

reen al la indekspaĝo

18a Novembro, 2005.

Reage al mia blogaĵo de la 12a Novembro, 2005 (ĈU VALIDAS LA KONCEPTO "HOMARO"?), Valentin BONDARENKO sendis skizon pri teozofio kaj degenerologio:

"Mi pensis pri homaj originoj. Inter homoj kaj bestoj estas longa kaj nebule komprenata evoluo. Kiam ni komencis esti homoj? Arbitra decido, ec science. Sed nun ciuj supozeble scias, kio estas homo: homo estas ido de alia homo. Ankau tio kondukas nin nenien — nur ripeto de la problemo pri la ovo kaj la kokino."

Ĉu vi opinias la homon origini el bestoj?... Apenaŭ... Mi jam scias, ke vi negative tenas vin rilate al la teozofio, sed tiu "pseŭdoscienco" , miaopinie, prezentas cede alpreneblan hipotezon pri la origino. Kaj se ekprojekcii tiun hipotezon al ĉefaj aksiomoj de alia "pseŭdoscienco" degenerologio, riveliĝas bildo - kio estas la moderna homaro. Oni estas devigata operacii la nocion "pseŭdo-", ĉar bedaŭrinde la aktuala scienco k la ĝenerala homa menso ŝajnas speciale ĉirkaŭbaritaj per ŝelo de stereotipoj, ne ebliganta al homoj akcepti plurajn postulatojn por kompreni la levatajn demandojn. Jen do ankaŭ vi, Ken, saĝa pensemulo, ŝajnas ne kapabla transpaŝi la akcept-barilon, supozeble opiniante ĉion eksterŝelan eksterscienca, do konsekvence neebla frenezaĵo..., kaj daŭre baraktas en viaj filozofiecaj nerespondeblaj demandoj.

Ken, bv. ne kompreni min senhezita durulo, kiu trovis en iuj nebulecaj fontoj solvojn de la kernaj filozofiaj demandoj... Ankau mian cerbon obsedas la levita (hm, kia kalambureca vorto "levita" almenaŭ en la rusa, ;) ) demando kaj mi dubeme penadas digesti vastegan spektron de teorioj kaj starpunktoj por sublimi mian propran opinion pri la ĉrkaŭo, homaro k mondo... Ĉe mi mankas la specifa terminaro k elokventeco por esprimi miajn pensojn reeĥe al via hieraŭa blog-artikolo.

Ĉi sube mi provos esprimi mian modestan opinion je jena via demando: "Jes, homoj konsistigas specion. Tio estas scienca fakto. Sed kion, ekzakte, ĝi signifas plu? Tio estas mia demando: kio estas humanitas?"  Sed por tio mi bezonas konverĝigi du pensojn, eltiritajn el tiuj du pseŭdosciencoj, por konklude formuli la opinion.

Do, pri la unua. Mi nur komencis studi la teozofiajn fontojn, el kiuj sekvas, ke nia civilizacio estas jam kvina sur la Tero. Tiuj esploristoj kromnomas la civilizojn rasoj.
- Dum la unua "memnaskuloj" la homo estis iu efemera kumuliĝinta eterbuleca estaĵo, ĉe kiu la korpo estis ia ondeca, anĝelsimila k ciklopeca. Sen lingvoj, la interkomunikiĝo - telepatia kaj trans la supera universa informspaco.
- Fine de la dua raso, "senostuloj", kiu havis preskaŭ la samajn trajtojn, okazis la materialisma enkorpiĝo, apero de hermafroditoj.
- La trian rason "lemurulojn" oni dividas je du ŝtupoj: la komencan  karakterizas divido je la seksoj, la finan — ekstreme altaj natura kaj teknologia evoluiĝoj.
- Ankaŭ la kvara raso "atlantoj" divideblas je du specioj — la komenca estis konservinta la evoluiĝon de la prauloj, sed preskaŭ pereis pro terglobaj kataklismoj, la finan karakterizas interna luktado pro la vivterenoj, perdo de ligoj kun la "delikata mondo" (la supera universa informspaco) kaj definitiva memdetruiga neniiĝo...
- La kvina, jam nia raso "ariuloj", ĝermiĝis je fino de la atlantismo k estas la unua civilizo sen scii kio do estas la supera universa informspaco, kiun oni laike nomas "transtomba mondo"... Ĉi tie mi ne tuŝas la ampleksegan temon de la tergloba disloĝiĝo, ankaŭ el kiu elfluas la progresa kaj regresa tendencoj. Ordinare oni pensas, ke la sovaĝulaj triboj estas la rezulto de diverskiala bremsiĝo de la evoluo. Hehe, kial do ne male - parte tio estas la rezulto de regresaj tendencoj de iam pli altinivelaj generacioj pro eksteraj cirkonstancoj. Intercetere, ankaŭ la psikologio pruvis, ke homa regresiĝo estas multe pli facila kaj rapida, ol la evoluo. Tiuaspekte ankoraŭ oni esploru: kiu el kiu devenis - homo el simio, aŭ male. Ĉe tio mi haltu, kaj reiru al...

La dua pseŭdoscienco "degenerologio". Kiu, laŭ mi, estas same profunda, esploranta procezojn de genezo, evoluo, maturiĝo, dekadenco kaj pereo. Kiun mi konsideras ne nur pure biologia fako, ĉar la tuta ĉirkaŭa kosmo enhavas la menciitajn evoluetapojn. Ĝi koncernas kiel biologiajn mikroprocezojn, tiel ankaŭ la universajn makroprocezojn. La biologia parto estas sufiĉe aktive esplorata de ĉirkaŭmedicinistaj fakuloj kaj ekzistas sufiĉe da dokumentitaj esploroj kaj fontoj. Miakomprene, estiel la ĉefa ekstraktaĵo estas jena penso: tiun kutiman disvolvon, kiun oni observas ĉe ĉiu ajn homo, ekde la nasko ĝis la kadukiĝo k morto, endas respeguli je pli daŭraj procezoj: genroj, triboj, popoloj, nacioj, civilizacioj ktp, se ili trafis en certajn cirkonstancojn, kiujn oni nomas "kuiriĝi en propra suko". En tiuj kazoj la Naturo enŝaltas malbone esploritajn degeneraciajn mekanismojn por ĉeso de kadukiĝanta kaj putranta branĉo. Por la homa socio tio signifas, ke la Naturo enŝaltas mekanismojn por ĉeso de disvolvo de konkreta ekz. genro. La specialistoj dispartigas la rivelaĵojn je tri niveloj:
- malrapida renversiĝo de la libido (ekde la propagandataj 69-aj pozicioj ĝis la samseksamo kaj definitiva abomeno naski novan vivon).
- Aldone al la unua grado aperas diversaj psikaj kaj mensaj malsanoj, ĝis la izolenda grado.
- Aldone al la unuaj ambaŭ gradoj aperas ankaŭ la eksteraj korpaj kriplaĵoj.

Por la homa socio la ĉefa konsekvenco de la skizitaj problemoj konsistas en tio, ke ili draste influas konduton de la engaĝita homo, ekde la infanaĝo mem. La kaŝataj derivaĵoj elvekas tiun malnormalan konduton, kiu estas sublimita en la konata "formularo de satanismo". Esence do la kerno de pluraj satanismaj religioj kaj ceteraj antihumanismaj rivelaĵoj sin genezas en la biologiaj degenerologiaj procezoj. Laŭ diversaj taksoj de la fakuloj la homaro aktuale estas proksimume egalparte krevita laŭ la skizita bisekcanto. Kaj pro la specifaĵoj de la konduto pleja parto de la mondaj registoj apartenas al la degeneruloj, el kio influas, ke la mondon regas la satanismo. En la mezepoko la eklezio havis la reguligajn instrumentojn: la inkvizicion k monaĥejojn. Dum jam en la fluanta "demokratiigo" en pluraj landoj estas agnoskataj la samseksamaj edziĝoj kaj la ĉiujaraj "solenaj" demonstracioj... Najbare kaj tre dense staras kaj interplektiĝas problemoj de semitismo/antisemitismo, iom flanke sed influe — problemoj de disvastigo kaj trudado de modernaj religioj...

Konverĝe do mi revenu al la ambaŭ temoj por unuigi ilin. Plej elstaraj teozofoj asertas, ke plej evoluiĝinta homa civilizacio estis la tria, antaŭ milionoj da jaroj a.k. La evoluo estis tiomgrada, ke ili sukcesis prepari mekanismojn de memkonservado kaj derivado de la evoluo laŭ alia vojo, krom la atlantisma kaj niacivilizacia branĉo. La pruvaĵojn penadas esplori la ufologio… Kaj se respeguli la degenerologian aksiomon al la vica sinsekvo de la kvinopo, konkludeblas, ke ni estas travivantaj la stumpan memdetruiĝan branĉon de la evoluo. Kaj la moderna homaro senevite detruos sin mem. Post la nia povas resti ankoraŭ unu "daŭriga" civilizo, kirlita je spuroj de judo-islama miksaĵo, kiu estos eĉ pli stupida kaj abomeninda ol la nia kaj kiu pereos eĉ pli rapide, ol la moderna...

Kara Ken, bonvolu pardoni min pro ne tro serenaj pensoj, sed ŝajne vi ne kontraŭas, ke mi esprimu ilin al vi. Delonge jam mi rimarkis tian dependon: ju pli vaste homo rigardas la mondon, des pli pesimismaj pensoj naskiĝas en la menso. Mi tamen pretas ŝanĝi mian opinion sub gravaj k konsiderindaj argumentoj. Bedaŭrinde mi dume ne renkontis fontojn aŭ homojn, kiuj kapablas renversigi la skizitan starpunkton. Mi dubas, ke almenaŭ io el ĉi mesaĝo estas aperiginda en via blogo kiel la reeĥo. Kvankam, pri tio vi decidu mem.

Amike, Valentin Bondarenko

S-ro Bondarenko mencias libron de G. P. KLIMOV, Протоколы Советских Мудрецов (Protokoloj de sovetiaj saĝuloj), kaj indikas mallongan biografion de la aŭtoro, ĉefpaĝon de la libraro, kaj bibliografion.

predikmodalo› Mi parolas ne pri S-ro Bondarenko sed pri liaj guruoj:

La scienco estas malfacila. Kutime oni devas lerni matematikon; minimume oni devas lerti pri elementa logiko kaj scii, kio estas evidento. Oni devas malpurigi la manojn per eksperimentoj. Oni devas respekti faktojn kaj, malkiel preskaŭ ĉiuj "ordinaraj homoj", vere interesiĝi pri la vero, pri la realo, kiom oni povas kompreni ĝin, ne gravas, ĉu ĝi plaĉas aŭ ne. Oni devas labori per etaj ŝtupoj kaj tre pacienci.

Malgraŭ la enorma sukceso de la scienco, por multaj homoj ĝi tute ne kontentigas. Tro malfacila, tro komplika. Oni volas ĉirkaŭiri ĉion tion, kaj havi senperajn sciojn, senpene kaj senlabore, jam plene verajn kaj kompletajn — perfekte formitan juvelon da vero, el senprobleme fidinda kaj aŭtoritata fonto.

Miaflanke, mi partias kun la sciencistoj.‹ /predikmodalo

reen al la indekspaĝo

16a Novembro, 2005.

Kara Onklo Andanto:

Mi elpensis genian planon por riĉiĝi en Ameriko, kaj mi petas vian opinion.

Mi starigos katbredejon kaj bredos katojn. La unuajn katojn mi simple trovos rondvagantajn, kaj kolektos ilin. Ili mem reproduktiĝos kaj baldaŭ mi havos multajn. Apud la katranĉo estos ratbredejo; simpla afero estos kolekti kaj bredi ratojn.

Per la ratoj mi nutros la katojn. De la katoj mi ekhavos peltojn, kiujn mi vendos. Post la deprenado de la peltoj restos katkarno; mi nutros la ratojn per la katkarno. Do per la ratoj mi nutros la katojn, kaj per la katoj mi nutros la ratojn — vera ekosistemo!

Kion vi opinias?

Ukridge en Ukrainio

Kara Ukridge:

Jam ne eblas riĉiĝi en Ameriko; ĉu vi ne legas la gazetojn? Aldone, komercado pri katpeltoj (kaj hundpeltoj) ŝajne estas kontraŭleĝa en pluraj landoj, sed kompreneble tio ne detenu vin...

Prefere vi forgesu pri peltoj kaj fabriku katapultojn. Aŭ katakombojn, katalogojn, katodojn, aŭ kataplasmon. (Mi ne scias, kio estas kataplasmo, sed ja ĉio lerneblas per la interreto.)

Via

Onklo Andanto.



reen al la indekspaĝo

15a Novembro, 2005.

Skribis el Francio Roland Platteau reage al mia blogaĵo de la 3a Novembro, 2005:

Estas laŭ mi multe da nepreterpaseblaj mankantoj en la listo de KIUJ ESTAS LA GRAVAJ PUBLIKAJ INTELEKTULOJ. Almenaŭ unu tuj saltas min en la menson: Vandana Shiva.

Mi ne konas Vandana SHIVA krom ke ŝi estas barata medio-aktivistino. Oni ne forgesu tamen, ke tiu mia listo estis rezulto de sondo nur inter gelegantoj de la du koncernaj revuoj Foreign Policy kaj Prospect. Ankaŭ mia persona listo de gravuloj malsamus.

reen al la indekspaĝo

14a Novembro, 2005.

← Jen adaptaĵo de humurbildo, kiun sendis Stephan WEBANCK (babileje Kolonjano, laŭ lia loĝurbo). Dankon al li!

* * *

JEN AMUZA AFERO: Kansaso, mia (nuna) ŝtato, "famas" pro lastatempa voĉdono de la ŝtata Board of Education, ke en la lernejoj oni menciu la teorion "inteligenta planado" (vidu blogaĵon de la 22a Oktobro, 2005) en klasoj pri biologio — aŭ io simila; mi ne zorge sekvis la debaton. Post la decido, la oficejo de nia ŝtatestrino, Kathleen Sebelius, ricevis multajn leterojn el ekster la ŝtato, protestante la rezulton, kaj minacante, ke "nun mi neniam turistos en Kansaso" :)

Neniu turistas en Kansaso ĉiaokaze! Se mi vidus turiston en Kansaso, mi svenus. Jen ekzemplo de tio, kion oni nomas "vakua minaco"... kvazaŭ por protesti ion, mi minacus ne fariĝi ĉielplonĝisto :)

* * *

Restante en humura humoro, se tiel diri, mi menciu plej lastan advokato-ŝercon, kiun mi aŭdis. Advokato tre sukcesis en proceso; la juĝisto konsentis kun li ĉiupunkte, kaj li sentis sin tre venkinta. Tuj li sendis telegramon al sia kliento: "Justeco triumfis!" La kliento senhezite respondis per alia telegramo: "Tuj apelaciu al supera tribunalo!"

Tiun anekdoton rakontis mem advokato, kaj fakte mi ofte trovis, ke rete plej multaj priadvokataj humurbildoj venas de advokatoj, almenaŭ tiuj en la angla.

reen al la indekspaĝo

13a Novembro, 2005.

Amiko Teodor KONOPKA (babileje Toeko), en Vroclavo, Pollando, sendis al mi premiitajn fotojn de fotokonkurso pri "viro de la jaro":

3a premio 2a premio 1a premio

Kvankam la fotoj verŝajne ne aperos en Tvój Styl, ili eble sufiĉe bonas por miaj Karaj Legantoj — kiuj, mi preskaŭ certas, ne inkludas tiajn virojn

reen al la indekspaĝo

12a Novembro, 2005.

ĈU VALIDAS LA KONCEPTO "HOMARO"? Mi antaŭ longe blogis (la 9an Decembro, 2003), en tute alia kunteksto, ke "povas esti pli da diferenco inter unuopaj homoj, ol inter specioj de nehomaj vivestaĵoj". (Alivorte, du homoj povas esti pli malsamaj, ol ekzemple, ni diru, ĉevalo kaj bovo en la besta regno.) Nun la kunteksto estas ne bono sed malbono.

Kiel deirpunkton, ni konsideru du baratanojn, Ravi Ŝankar kaj Abu Salem. La unua estas 85-jaraĝa majstro de la sitaro, kiu kun ĝojo kaj ĝojigado interagas muzike kun sia filino-disĉiplo Anuŝka. (Mi lastatempe ĉeestis jenan koncerton.) La dua respondecas pri la mortoj de pli ol 250 senkulpaj homoj, kaj enhospitaligo de aliaj 1 000 (lin mi selektas el mil ekzemploj, ĉar oni ĵus fine ekstradiciis lin el Portugalio). Ambaŭ, oni diras al ni, estas homoj. Ekzakte kion tio signifas?

Jes, homoj konsistigas specion. Tio estas scienca fakto. Sed kion, ekzakte, ĝi signifas plu? Tio estas mia demando: kio estas humanitas? Supraĵe mi notis, ke por multaj modernuloj "la homaro" estas, ne scienca koncepto, sed religia koncepto. Se jes, la trajtoj kiuj supozeble unuigas ĉiuj homojn estas spiritaj trajtoj. Kaj spirita trajtaro, kiu inkludas homon kiel Ravi Ŝankar unuflanke, kaj aliflanke homon kiel Abu Salem, komencis ŝajni al mi preskaŭ, se ne entute, senutila. Kaj aparte, se oni ne akceptas iun specifan religian sistemon.

Mi pensis pri homaj originoj. Inter homoj kaj bestoj estas longa kaj nebule komprenata evoluo. Kiam ni komencis esti homoj? Arbitra decido, eĉ science. Sed nun ĉiuj supozeble scias, kio estas homo: homo estas ido de alia homo. Ankaŭ tio kondukas nin nenien — nur ripeto de la problemo pri la ovo kaj la kokino.

Tiam mi malkovris interesan artikolon, "The experience of human diversity and the search for unity: concepts of mankind in the late Enlightenment" [la spertado de la homa diverseco kaj la serĉo al unueco: konceptoj de la homaro en la malfrua Klerismo], de Annette Meyer, ĉe Universität zu Köln (Cromohs, 8, 2003: pĝ. 1-15). Ekvidante klare ke "la homaro" (en la moderna senco) estis kreaĵo de la 18-jarcenta Klerismo, mi legis la artikolon.

Estas multo interesa en tiu artikolo. En Essays on the Principles of Morality and Natural Religion (Londono, 1758, pĝ. 26), Henry Home, Lord Kames, skribis pri la leĝoj de la homa naturo, kiujn (mi tradukas)

"oni derivu de la komuna naturo de la homo, en kiu partoprenas ĉiu persono, kiu ne estas monstro" (emfazo mia).

Eĉ tiam do, oni sentis la impulson "ekskludi" specialajn kazojn. Kaj kio pri la "sovaĝuloj" kiujn oni malkovris en la Amerikoj? Ili estis, laŭ la pensado de pluraj tiamaj pensistoj, "infanoj" de la homaro. Grava elemento en la Klerisma koncepto "la homaro" estis la homa perfektigebleco. Ĉu nuntempe iu seriozulo kredas, ke homoj estas surtere perfektigeblaj?

Laŭ Meyer, grava faceto de la Klerisma esplorado estis, ke la tuta demando, kio estas la homaro, devenis de la observebla fakto — paradokse — de la homa diverseco! Sekve pesimisto kiel mi rajtus aserti, ke nia fanfaronado pri "la homaro" estas ĝuste neado de la homa diverseco (en la psikologia senco de 'neado': mensa subpremado de io neagrabla).

Meyer finas sian artikolon kun la penso, ke la demando ne estas respondita, kaj fakte, plej gravas nun, ol iam antaŭe. Mi tradukas:

La scienca komunumo de la 19a jarcento serioze pridubis la sciencon de la Klerismo ĝenerale, kaj aparte dubis pri ĝiaj provoj je historia esplorado, kiujn oni [nun] pritaksis el tre profesia vidpunkto. Konceptoj, taŭgaj por la historio de la homaro, ludis neniun rolon en la erao de naciismo.

Nur nun, en la erao de Tutteriĝo, kiam malnovaj ideologiaj kaj politikaj tradicioj perdis sian hegemonion, konceptoj pri la homaro denove gravas. Necesis longa tempo kaj granda strebado por agnoski "diversecon" kiel sperton, kiu ne postulas kreon de hierarkia ordo. Tamen, dum daŭre popularas la kontraŭstaro inter civiliziitaj kaj barbaraj nacioj kaj popoloj, la serĉo al unuiga koncepto de la homaro ŝajnas pli urĝa ol iam antaŭe. Studo pri la 18-jarcentaj aliroj al la historio de la homaro estas do deviga — pro historiaj, historiografiaj, kulturaj kaj eĉ politikaj kialoj.

Tie mi lasas, provizore, la aferon. Al mi estas interesege, ke nuntempe ni multe pli ofte parolas pri diverseco, en diversaj kuntekstoj, ol unueco. Koncepte tamen, la du forte interrilatas.

reen al la indekspaĝo

11a Novembro, 2005.

Skribis el Rusio Valentin BONDARENKO (babileje vb007) pri mia blogaĵo de la 7a Novembro, "Ĉu la mondo fariĝas pli paca?" jene:

Estimata Ken,

En via blog-artikolo de la 7-a de novembro vi kroĉis tiom vastan k profundegan temon, ke mi eĉ hezitas ekel kiu ties rando mi komencu mian reeĥan komentaĵon.

Vi pravas, ke multaj institucioj produktas samtemajn esplorojn kaj raportojn, similajn al la RHS (ekzistas ja tia mendata komerco :) ). Tamen eĉ je unu ero ili ne rilatas al la HOMA SEKURO... ne en tiu tereno ili "fosadas" por esplori la sekurecon kaj la elfluantajn danĝerojn. Eĉ pli — suspekteblas, ke foj-foje tio estas speciale farata por flanken ekdirekti ĉies atenton. Sendube, la vivkvalito, argumentata per la prezentitaj ciferoj, estas la premiso por la sekuro, sed neglektinde eta.

Vi, Ken, havas jam la omaĝindan aĝon, k ĉu vi opinias la mondon sekuriĝinta, kompare al ekz. la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento, pro tio, ke "nun preskaŭ ĉiuj en la EU povas ferii alilande", aŭ pro la ekonomiaj prosperoj, ke kelkobliĝis la monda produktado? Vane, se jes...

Miaopinie, por ekhavi konkludon pri la homa sekuro, necesas esplori la animan, mensan, sindifinan kaj sintenan terenojn... kaj krome, ŝajne, ekaparteniĝo al la "ora miliardo" sendube nur malpliigas la sekurecon, ĉar puŝas la socion en la staton ekdependi de la malnaturaj artefaritaj kaj defendendaj cirkonstancoj, kiuj malfacilas teni je sufiĉa nivelo... Bedaŭrinde, la modernaj religioj ne kapablas "kombi" la mensojn kaj animojn tiel, ke la homo humiliĝe ne naskadu novajn atencojn je la ĝenerala sekureco. Eĉ male, fakte pluraj modernaj religioj estas efikegaj armiloj, danĝerigantaj la sekuron. Supozeble nur la paganismaj, vedismecaj religioj kaj teosofiaj organizoj, similaj al http://www.ts-adyar.org/ kapablas harmoniigi la animojn sen krei danĝerojn al la homara sekureco.

Krome, se oni pensas la menciitan Malvarman Militon finiĝi, oni estas naivulo, kies starpunkto estas lerte prilaborita de la moderna masmedia propagando. "Laŭ la RHS, depost la fino de la Malvarma Milito, estis rimarkinda malpliiĝo de politika violento." - Ha! En tiu ĉi via propozicio sin kaŝas duobla malvero! :) Ĉu oni ne vidas, ke malaperis nur la front-al-fronta kontraŭstaro, sed ne la malvarma milito, akomodiĝinta je la modernaj kondiĉoj kaj daŭre elvekanta la politikan violenton? Ĝi nur aliformiĝis, kaj senĉese entenas la samajn militecajn celojn. Ekzistis antaŭe kaj ekzistos ĉiam terglobe pensantaj politikistoj, kiuj ne faras la mondon pli paca kaj tolerema. Ĉu vi ne rimarkis, ke pluraj lastatempaj sangozaj konfliktoj estas pretekstataj de slogano "demokratiigo"? La slogano fakte estas nur ŝirmo por aliaj celoj, parton el kiuj mi iom emociece skizis ĉi tie http://www.livejournal.com/community/esperanto/102746.html al unu ukrainiano.

Kiu difinis la demokratiigon estiel la vivorda k paciiga panaceo? Ĉu vi scias kioma monsumo estas validita far vialanda Kongreso en la venontjara buĝeto, alprenita antaŭ semajno, "por disvolvo de la demokratio en eksteraj landoj"?  Ekzemple mi ĝenerale preferas apliki la nocion "civitana socio" anstataŭ "demokratio". Laŭ mi "civitana socio" estas la tia, kiu enhavas balancigitaj, far sendependaj institucioj, interesoj inter la popolo kaj la registoj. Kie estiel la ekstremaĵoj estas: "totalitarismo" kaj "anarkio". Mia lando ne konvenas al tiu nocio, ĉar la damnota registaro uzurpis kaj leĝigis la tutan potencon por aroge kaj senpune okupiĝi pri la riĉiĝo.

Same, ankaŭ en via lando ne estas la civitana socio (esence do la demokratio), ĉar la popolo ne havas efikecajn rimedojn por influi je la registaro (ne la prezidento &Co, kiu estas la "subfadena pupo", sed FRS & la familioj) kaj estas komplete programiita far la masmedia propagando.

Ha, Ken, ĉu vi vidis jenan esploron: http://sevlar.narod.ru/WTC/wtc.html   ?

Resume do, Ken, mi ne dividas vian optimismecon pri kresko la homa sekureco pro altiĝo de vivkvalito. Plivere eĉ male... Bv. pardoni min pro iom longa kaj drasteca reeĥo :) kaj kredu, ke mi estis penanta koncizigi ĝin.

Amike,

Valentin Bondarenko

Ha, tio estas nenio. Kiam homoj veturis al la luno en 1969, oni ne nur kredis, sed eĉ instruadis en lernejoj diversloke en la mondo, ke la tutan aferon oni simulis en holivuda studio. Tian rekordon nenio povas superi

Konspir-teorioj pri la amaskomunikiloj aparte absurdas, pro la nekompetenteco de la amaskomunikiloj. La amaskomunikiloj plej probable ne povus konspiri vojon el papera sako.

reen al la indekspaĝo

10a Novembro, 2005.

Ĉu interesas Vin la pentrarto? Eble eĉ revolucia pentrarto? Nun estas skolo, kiun oni ŝajne nomas "la Romantika Realismo" — galerio en San-Francisko ofertas multajn specimenojn. Supozeble tiu skolo estas almenaŭ parte reago je tio, kion jam longe iuj nomas la "kulto de malbelo" en la artoj (tiurilate oni povas legi mian blogaĵon de la 15a Oktobro, 2004).

Mi certe ne estas fakulo pri la pentrarto, fakte nek pri iu ajn arto; sed mi scias sufiĉon por konstati, ke skol-etikedoj ne signifas multon. La terminoj (neniam tre precizaj) ankaŭ en la filozofio jam eluziĝis! Iam, dum mia juneco, kunbohemiulo demandis al mi, kio estas mia filozofio. Ĉar mi tute ne havis filozofion, mi devis rapide pensi, kiel respondi. El la pura aero mi inventis "la kritika realismo". Tiu respondo ŝajne kontentigis mian amikon, kiu (ne volante perfidi sin) diris "Ehe, interese." Post tiu tempo mi tre ofte renkontis tiun filozofian skolnomon "kritika realismo", neniam dufoje kun la sama signifo.

Usona pentristo Bryan Larsen pentris la ekzemplon, kiun mi aperigis.

reen al la indekspaĝo

9a Novembro, 2005.

ĈIAM ONI DEMANDAS pri tumultoj, kiugrade ili estas organizitaj — planitaj — kaj kiugrade spontaneaj. Relativa afero, sendube, sed mi ja suspektas, ke neniu bebo naskiĝas kun la scioj, kiel konstrui molotov-koktelojn. Kaj kompreneble, se oni longe faras nenion, kiam spontanee komenciĝas violento, atendas profitontoj en la kulisoj. (Eble utilus lernu.net por ŝtatestroj...)

* * *

KIEL SCII, ĈU VI ESTAS usonano (franco, italo, hispano, brazilano, ... ĉ. 25 landoj kaj regionoj estas pritraktataj). Tre interesa kaj amuza retpaĝo, bedaŭrinde en la angla. Mi decidis "melki" ĝin de temp' al tempo por interesaj (ne nepre ĝustaj!) ĝeneraligoj pri diversaj landoj, sub diversaj rubrikoj. Ĉi-foje la rubriko estas etnaj ŝercoj.

LANDO
AŬ REGIONO:
ETNOŜERCOJ
PRI:
Anglio irlandanoj
Aŭstralio nov-zelandanoj
Barato (Hindujo) siĥoj
Brazilo portugaloj
Bretonio belgoj
Ĉinio (neniuj menciitaj)
Francio belgoj
Germanio orientfrisoj, bavaroj
Grekio turkoj, albanoj
Italio la Carabinieri
(armea policbranĉo)
Japanio (neniuj)
Kanado novlandanoj
Kolombio meksikanoj, kubanoj, usonanoj
Meksiko (neniuj menciitaj)
Nederlando belgoj
Nov-Zelando aŭstralianoj
Pollando rusoj
Skotlando angloj
Sud-Afriko la Afrikaner
Suomio (Finnlando) svedoj
Svedio norvegoj
Teksaso meksikanoj
Turkio turkaj nordanoj
(regiono de la Nigra Maro)
Ukrainio moldavoj
Usono poloj

Kompreneble la "datumojn" kontribuis anoj de la koncernaj landoj/regionoj, sed temas nur pri opinioj kaj impresoj.

reen al la indekspaĝo

8a Novembro, 2005.

DE LA KLAVARO DE STEN JOHANSSON — blogis mi iam — mi ĝis nun ne vidis ion malbonan. Jen la unua parto de lia "Uzi Interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj", premiita eseo. Malkiel mia lastatempa "La tezo pri teleologia '-ig': utileco de tekstesploroj" (Oktobro, 2005; vidu la indekspaĝon), Johansson interesiĝas ne pri gramatikaj temoj, sed pri vortstoko.

Pri la supozeble interkonkuranta paro 'plaĝo' kaj 'strando' mi vere ne komprenas, kial Johansson skribas, ke en PIV2 ili "aperas pli-malpli egalrajtaj". PIV2 fakte faras la saman distingon, kiun mi rutine faras: strando estas nura akvobordo, ne prikonstruita (kie ja povas okazi kruda sunbanado ktp); sed plaĝo estas "strando, aranĝita por la akceptado de feriantoj". Fakte John C. WELLS, en sia Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, dua eldono, UEA, 1989, pĝ. 62, mencias la saman distingon. Mi vidas grandan avantaĝon en tiaj utilaj distingoj, ofte unikaj en Esperanto.

Estas inter lingvistoj bonekonata principo, ke "lingvoj abomenas sinonimojn" — se duoblaĵoj ekzistas dum kelka tempo, plej verŝajne kreskos distingo (eble utila) inter ili. Tiu principo maloftege menciiĝas en la prilingvaj skribaĵoj de E-istoj, sed ja Baldur RAGNARSSON skribis en sia recenzo pri La bona lingvo de Piron:

... estas lingvistika principo, ke lingvo ne longe toleras du absolutajn sinonimojn. Preskaŭ ĉiam okazas, ke unu aŭ elfalas aŭ alprenas nuancan signifon, ofte apartastilan. (Esperanto 1009(1), Januaro, 1990, pĝ. 33)

Estus tragedio, se utilaj eventualaj nuancoj perdiĝus el nia lingvo pro bonintenca sed miopa neologismofobio.

Mi kun plezuro atendos la aliajn du partojn de la eseo de Johansson. Dankon al Martina di SORCIFEA (babileje LaPrincino) , kiu en la Ĝangala babilejo atentigis min pri ĝi.

reen al la indekspaĝo

7a Novembro, 2005.

ĈU LA MONDO FARIĜAS PLI PACA? UNUA RAPORTO PRI HOMA SEKURO. Jam delonge mi gurdas, ke ni tro neglektas rigardi la mondon grandskale, kaj pro tio ofte "ne povas vidi la arbaron pro la arboj" (se esprimi kliŝe).

Depost 1948 pliiĝis mondkomerco ĝis $7.000 bilionoj jare kaj sepobliĝis monda produktado. La nova plialtiĝo de vivkvalito permesas al preskaŭ ĉiuj ĝui luksaĵojn, kiujn iam nur povis havi malmultaj. Eŭropaj vojaĝoj iam estis privilegio de britaj aristokratoj; nun preskaŭ ĉiuj en la EU povas ferii alilande. Nova eŭropa milito laŭ la maniero de la 20a jarcento nun estas nepensebla. Kaj la plej malriĉaj landoj? Homoj nun vivas pli longe, manĝas pli bone, havas plian aliron al pura akvo. Vivdaŭro pliiĝis 20 jarojn. Alfabeteco de plenkreskuloj pliiĝis 30%-e. Fakte, ĝuste pro la ĝenerala pliboniĝo (inkluzive plian informon) ni tiel klare vidas la restantajn problemojn.

Kaj nun? Kredu-nekredu, malpliiĝo de violento. La 17an Oktobro, 2005, publikiĝis la unua Raporto pri Homa Sekuro, financata de 5 registaroj — tiuj de Kanado, Britio, Norvegio, Svedio, kaj Svislando — lanĉita ĉe UNO (kvankam ne oficiala produktaĵo de UNO). Laŭ la RHS, depost la fino de la Malvarma Milito, estis rimarkinda malpliiĝo de politika violento. La nombro de armilaj konfliktoj malpliiĝis pli ol 40%-e kaj la nombro de maĵoraj konfliktoj (rezultigantaj 1.000 aŭ pli da "batal-mortoj") malpliiĝis 80%-e. Violento aparte malpliiĝis en regionoj, kie estas ekonomia prospero. Tre detala informo pri la raporto RHS en la angla haveblas de la roma Zenit News Agency.

Fakte, similajn rezultojn trovas aliaj esplor-institutoj (vidu la unuan ligilon). Kial do ni havas ĝuste malan impreson? Ĉu necesas diri? En la Ĝangala babilejo unu tagon, demandiĝis pri iu evento, kial la amaskomunikiloj ne raportis ĝin? Mi respondis senhezite: ĉar nenio eksplodis...

Kvankam oni avertas, ke estas nenia indiko ke aŭroras erao de universala paco, la mondo ja multe pli grandas, ol niaj TV-ekranoj. (Fakte, se mi ne konstatus tion, mi ne multe volus pluvivi.)

reen al la indekspaĝo

6a Novembro, 2005.

POLEMIKA NOTETO: En 2000 Ilja De Coster skribis:

... mi daŭre atendas fundamentajn kritikojn kontraŭ la principa idearo de esperantismo kaj Interna Ideo. La Raŭma manifesto nur diras ke ĝi kritikas la pracelojn, sed esence ĝi nek kritikas nek alportas argumentojn por ĉi kritiko.

Kiom mi povas kompreni, la kritiko estas simpla kaj unuvorta: eksdatiĝo! Fine ne estis interlingvo, kiu alportis al Eŭropo pacon (kaj prosperon), sed mondkomerco.

reen al la indekspaĝo

5a Novembro, 2005.

GOOGLE DEFENDATA. La 13an de Aŭgusto, 2005, mi blogis pri la klopodoj de Google, skani la enhavojn de kvin el la plej grandaj bibliotekoj en la mondo, tiel ke oni povu rete serĉi ilin. Mi tiam prognozis, ke la projekto sukcesos piloti sin tra la neeviteblan ĝangalon de juĝaj kopirajt-procesoj. Laŭ lasta informo, de la retĵurnalo Delaware Online, mi pravis ĝis nun.

La redakcio de la retĵurnalo defendas la projekton, atentigante, ke ne temas pri tiuspeca "piratado" kiu skandale okazis pri mp3-muziko k.s. Per Print Library eblos nur serĉi, ne elŝuti senkoste tutajn verkojn. Tamen la kopirajtintoj protestas, ke por serĉebligi libron, Google devos ja tute kopii ĝin. Delaware Online antaŭvidas ke la disputo finfine atingos la usonan Kongreson por decido. Mi suspektas tamen, ke longe antaŭ tiu punkto, la advokatoj simple rezignos.

La bibliotekegoj estas tiuj de la universitatoj Stanford, Harvard, Oxford, kaj Michigan, kaj mia iama lernhaveno, la New York Public Library.

reen al la indekspaĝo

4a Novembro, 2005.

ELNA PRESOS LA POMEGON. La utilega, cerbsana, kaj plej ampleksa praktika E-gramatiko, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo WENNERGREN, ĝis nun havebla nur rete, estos presita de la usona landasocio ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko) en 2006. Ĉe BBBlogo eblas legi detalojn, historion pri PMEG (kaj iusence historion pri Bertilo!), kaj diskutadon.

Mi fakte longe ne komprenis, kial necesas papera versio de la hiperteksta gigantaĵo, kiu tiel facile uzeblas rete, kaj en tiu formo povis tra la jaroj rapide redaktiĝi kaj pliboniĝi. Sed oni memorigis min pri ĝia valoro kiel propagandilo: la publiko, vidante imponajn librojn kiel PMEG kaj PIV2, teorie emos pli serioze trakti nian lingvon.

Mi ridetas iom, memorante la multajn jardekojn, dum kiuj ni konstante eksponis nian "facilan" lingvon, kun — imagu al vi! — nur 16 gramatikaj reguloj; oni simple kungluas la vortelementojn... PMEG kiel libro havos laŭ Bertilo ĉ. 700 paĝojn (iom pli granda ol la averaĝa etnolingva gramatiko sur miaj bretoj) kaj PIV2 havas 1265 paĝojn — ja ne tiom, kiom mia Wahrig Deutsches Wörterbuch, sed inter miaj pli grandaj vortaroj.

Ĉiaokaze, koran gratulon al mia nekredeble laborema amiko, de kiu mi lernis tiom pri tiom.

reen al la indekspaĝo

3a Novembro, 2005.

KIUJ ESTAS LA GRAVAJ PUBLIKAJ INTELEKTULOJ en Anglalingvujo? Tre koincide, hieraŭ Ivo Magalhães PINTO (babileje Kokido), en Três Rios, Brazilo, en la Ĝangala babilejo laŭdis Usonon pri la jena, kion mi estis ĵus preparinta por la blogo:

En Oktobro la usona revuo Foreign Policy kaj la brita revuo Prospect petis siajn legantojn voĉdoni por la 20 plej gravaj el listo de 100. Jen la rezultoj:

1 Noam Chomsky; 2 Umberto Eco; 3 Richard Dawkins; 4 Václav Havel; 5 Christopher Hitchens; 6 Paul Krugman; 7 Jürgen Habermas; 8 Amartya Sen; 9 Jared Diamond; 10 Salman Rushdie; 11 Naomi Klein;12 Shirin Ebadi;13 Hernando de Soto; 14 Bjørn Lomborg; 15 Abdolkarim Soroush; 16 Thomas Friedman;17 Papo Benedictus XVI; 18 Eric Hobsbawm; 19 Paul Wolfowitz; 20 Camille Paglia

Kokido laŭdis pro tio, ke Chomsky gajnis la plej altan rangon.

Mi vere konas nur sep el la 20. Chomsky mi ne denove prikomentos; mi jam ofte menciis lin en mia blogo. Umberto Eco mi fakte ne legis krom mallongaj humuraĵoj kaj parto de La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea (1993) en angla traduko. Richard Dawkins mi estimas kiel scienciston sed malestimas pro lia netolerema sinteno pri la religio (pri lia "mimeo" mi blogis la 12an de Novembro, 2003). Václav Havel mi tre estimas, ĉar li publike kritikas reĝimojn, kiujn indas kritiki, en epoko de komplezemo. Jared Diamond estas brila historiisto (i.a.) kiu neeksplikeble kapablas lamenti la malaperon de la hororoplena kulturo de la Majaoj. Camille Paglia kaj Christopher Hitchens estas eksterideologiaj pensistoj kiujn mi admiras, sed kiuj havas preskaŭ nenion komunan inter si.

La ceteraj estas por mi precipe nur nomoj.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.