Sendu al mi komentojn

30a Novembro, 2006.

LA GRAMATIKA MANOVRO "SOLVO PER EVITO". Geamikoj, ĉu okazis ĝis nun en tuta Esperantio gramatika disputo, en kiu ne sin prezentis — kutime apud la fino, kiam eluziĝis ĉiuj aliaj resursoj — tiu eskvizita kaj unike E-ista "prefere oni simple evitu tiun uzadon"? Apenaŭ problemo levas sian kapon, kiam oni pretas solvi ĝin per strategia forglito. Vere, se mi evitus ĉiujn partojn de la gramatiko, kontraŭ kiuj konsilis dum mia vivo la "solvo per evito", mi serioze dubas, ke mi plu povus paroli Esperanton.

Einstein, ĉu ne, kiam li eniris lifton en Berno en 1905, rimarkis similecon inter la akcelado supren de la lifto, kaj la gravito kiu tiras staran objekton al la tero. Tio ŝajnis al li stranga, bizara; kaj li ne ripozis, ĝis li fondis la Ĝeneralan Teorion pri Relativeco. Mi mem rimarkis la saman similecon en lifto en Sirakuzo, Nov-Jorko, kaj menciis tion al mia patrino. Zorge rimarku, kio okazis. La diferenco inter mi kaj Einstein estis, ke mia patrino konsilis min de tiam eviti liftojn, ĉar ili malbone efikas sur mia menso. Kaj stultulo mi, akceptis tion. Imagu! Sen ŝia malbona konsilo, mi eble estus sekvinta en la paŝoj de Einstein. Ne eta afero, geamikoj.

reen al la indekspaĝo

29a Novembro, 2006.

Maria Sandelin, kiu ofte blogas i. a. pri interhomaj rilatoj, skribis pri mia hieraŭa blogtemo:

Vi tute prave skribis hodiaŭ pri "la ora regulo" kiel falsa simpleco. Se oni aliflanke komprenas la admonon ne problemstarige laŭlitere, sed pli kiel instigon movi la fokuson for de si mem cele al aliaj homoj, ĝi funkcias pli bone. Kaj eble eĉ pli praktike uzebla estas krome la reenversita pensmaniero ke "oni ne postulu pli de aliaj ol de si mem". Oni ja nome ne havas moralan rajton atendi en diversaj situacioj pli da pacienco, indulgo aŭ altrusimo de aliaj ol oni mem en la sama situacio havus.

Maria Sandelin

Ĉu same, se la aliulo havas pli da potenco, forto, jarsalajro...? (Eble tio ja enkalkuliĝas en via alpendaĵo "en la sama situacio"...)

Bonvena komento, dankon. Nu ja... mi havis kialon kompreni la Oran Regulon problemstarige, ĉar per ĝi (mi pensas) ni nuntempuloj esperas eviti prijuĝojn bazitajn sur la konceptoj "bono" kaj "malbono" — kiuj por mi, influita iugrade de Anna Wierzbicka, estas semantikaj "primoj" — pri kio mi blogis la 11an Decembro, 2004.

Sed mi ĉiutagnivele ja aplikas la O. R. Ekzemple hodiaŭ matene, dum mi retrostiris el mia doma alirvojo, alia aŭtisto ĝentile haltis kaj atendis, ankoraŭ duonan domblokon for, mian enstratiĝon. Poste, apud la biblioteko, mi same faris por aliulo. (Sed poste la penso venis al mi en la kapon, ke ĉi-matene la alia aŭtisto eble ne fidis je mia stirado...)

reen al la indekspaĝo

28a Novembro, 2006.

FALSA SIMPLECO. La plej bona ekzemplo de falsa simpleco por ni E-istoj estas sendube la 16 reguloj. (Ne necesas komento!) Sed estas alia bona ekzemplo, ankaŭ rolanta en la pensado de Ludoviko Zamenhof: la "Ora Regulo".

En la tradicio de la Klerisma deismo, Zamenhof faris el la "ora regulo" unu angulŝtonon de sia homaranismo: "Kiel Vi volas, ke la homoj faru al Vi, faru ankaŭ al ili tiel same." Simpla, ĉu ne? Kiu povus obĵeti?

Multe da inko fluis montrante la malon. Kompreneble, ĝi ne estas simpla. Ekzemple la Ora Regulo antaŭsupozas bonajn/raciajn dezirojn. Supozu — ni limigu nin al du homoj pro konveno — ke S-ro A volas, ke S-ro B donu al li luksan domegon. Sekvas, ke lia devo estas doni luksan domegon al S-ro B. Sed se S-ro A jam disponus pri luksa domego, li ne estus ĝin dezirinta. Aŭ pli ekstreme: S-ro A rezignis pri la vivo, volas morti (ne tiel malofta afero), kaj petas helpon de S-ro B. Do lia devo estas mortigi S-ron B. Ktp.

Kaj se la Ora Regulo antaŭsupozas bonajn/raciajn dezirojn (inter aliaj aferoj), ni havas la taskon ankoraŭ filozofiumi pri tio, kio estas bona kaj racia deziro, do neniel eskapas la tradiciajn problemojn de la filozofio.

Mia precipa obĵeto je la Ora Regulo tamen estas, ke ĝi ne helpas pri efektivaj etikaj dilemoj, kie gravas starpunktoj. Ekzemple, ĉu estas juste, mortigi unu homon por savi kvin? Kio okazas, se en tia kazo ni aplikas la Oran Regulon? De la starpunkto de la unu homo, ni kredeble ne mortigos lin por savi kvin aliajn, ĉar se ni estus li, ni volus pluvivi. (Sed eble tiu homo ja pretas morti por savi la kvin... alia komplikaĵo.) De la starpunkto de unu el la savotaj kvin, ni ja mortigu la unu homon (krom se ankaŭ tiu homo altruismas...)

reen al la indekspaĝo

27a Novembro, 2006.

Kara Onklo Andanto:

Mi havas teruran problemon. Mi estas viro, 22-jara, bonaspekta kaj kun interesa personeco, sed nur 1,55 metrojn alta. Honeste, ne gravas kion la virinoj diras, ili preferas altan viron. Malalta viro apenaŭ ekzistas por ili.

Mi supozis, ke mi trovis solvon. Genia ulo inventis specialajn botojn, kiuj aldonas ĝis 10 cm al onia alteco, kaj sen ia ekstera spuro de artefariteco. Ili multekostas, tamen mi aĉetis paron da, kaj ili bonege efikas — efikas kiel magio! Kaj nun la virinoj sufiĉe interesiĝas pri mi.

Sed jen la problemo: finfine oni ja devas demeti la botojn. Kio okazas, kiam en la intimeco de ŝia buduaro, mi devas subite perdi 10 cm de mia alteco?

Fidante rapidan solvon de via bonekonata saĝeco, mi estas

sincere via,

Senutila Botoparo

Kara Senutila:

Unue: ne nur viroj uzas artefaritaĵojn, jes?

Unu solvo estas diri al ŝi, ke viaj botoj ja estas magiaj botoj, kiujn donis al vi via Feina Baptopatrino, kaj se vi ilin demetus, vi transformiĝus en ranon. Ŝi rajtas havi aŭ vin — kun botoj — aŭ senbotan ranon. (Se ŝi preferos la ranon, mi ne havas konsilon.)

Estas alia solvo: fariĝu nudisto kaj frekventu naturistejojn por trovi virinojn, kiuj nek trompas vin, nek aliulon, nek sin mem. Fakte, se la mondo estus naturistejo, estus multe pli da harmonio inter la seksoj — laŭ mia humila opinio.

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

22a Novembro, 2006.

Pri mia poemo "La Blovofloro" (sube) mi trovis komenton en Thackeray (kiu tute ne sciis, ke li komentas pri mia poemo...):

Kio! Ĉu rivero rapidas el montego pura kaj libera, por flui tra belaj paŝtejoj, por nutri kaj elsendi helajn flankrojojn, nur por finiĝi en vilaĝa defluilo?

— Wm. Makepeace Thackeray, The History of Henry Esmond, 1852.

* * *

Kara Leganto, jam denove estos blogpaŭzo; ni ekveturos hodiaŭ al Kolorado, por Dankfesti kun la tiufilina familio. Ni revenos lundon.

reen al la indekspaĝo

21a Novembro, 2006.

LA RABISTO

Ne por mi ŝi jen surmetis
sveltajn gantojn, orelringojn,
fluan jupon, kaj aĉetis
tiujn ĉarmajn fingretingojn.
Tamen se mi ĝuste vidas,
en mian intervjuon gravan
falas ŝi, kaj tie sidas,
donante sindividon ravan.
Ne brilas sunsistema suno
por mia eta fidestino,
nek al mia etfortuno
atentas tiu ĉi virino:
sed menso daŭre rondbanditas,
rabas ĉion, kaj ĝin profitas.
— KM

Inspirita de "Rondeau" de James Henry
Leigh Hunt (1774—1859)

reen al la indekspaĝo

20a Novembro, 2006.

LA BLOVOFLORO

Ne gravas kion la poeto pensis,
kiel li vivis, ke per strategioj
siajn kampojn li defensis
kontraŭ bruaj abrazioj.
Gravas ke tiu flor' intensis,
reagis al la ter' infera
kiel maroborda blovofloro
en vent' konkera kaj aŭstera.
Pezajn semojn sur la ondojn,
ne pli flosajn ol marmoro.
Aliaj mondoj! faru sondojn,
detektu nin kaj nin kaj nin,
aŭskultu la respondojn,
kaj la poeton, danku lin.
— KM
reen al la indekspaĝo

19a Novembro, 2006.

KOMPRENEMO

Antaŭ ol kritiki al aliuloj,
mejlon iru en ties ŝuoj.
(Vin la mejlo el risko savos;
aldone, Vi ties ŝuojn havos.)
— KM
reen al la indekspaĝo

18a Novembro, 2006.

TRE OFTA OPINIO pri la kontrasto inter la scienco kaj la belartoj estas, ke la scienco havas historion nepersonan, t.e. se Newton, Maxwell, Einstein kaj la ceteraj neniam vivus, do aliaj homoj farus la samajn antaŭenpaŝojn. La historio de la belartoj aliflanke dependas de unikaj kreivuloj.

Je mia surprizo, muzikteoriisto John Winsor* pensas alie, almenaŭ pri la historio de la artmuziko: li opinias, ke ankaŭ la historio de la artmuziko estas nepersona. T.e. se Bach, Mozart, Stravinski kaj la ceteraj neniam ekzistus, aliaj komponistoj farus la samajn progreserojn.

Tio estas parto de lia konvinko, ke estas progreso en la artmuziko. Kion Vi opinias? Mi ankoraŭ ne pretas tute akcepti la tezon de Winsor: por mi, la belarta historio estas historio pri unuopaj homoj. Kaj mi ne vidas, kial necesas aserti nepersonecon de la muzikhistorio por subteni la nocion de progreso. Mi ne negas tamen la misteron: kiel bonaĵoj povas kreski el homoj (la artistoj), kiuj tre ofte ne estis, laŭ kutimaj normoj, bonaj homoj? De Platono ĝis Zamenhof, oni parolas mire pri "Dia Frenezo" kaj "Mistera Forto". Tio neniel signifas, ke artistoj ne devas laboregi. Sed ili laboregas por pli ol famo kaj renomo. Kiam Schubert mortis, nur 31-jara, oni trovis en lia loĝejo laŭdire nur kelkajn meblaĵojn kaj kofron da manuskriptoj.

* Breaking the Sound Barrier, Writer's Showcase Press, 2002, pri kiu mi blogis unue la 22an de Junio, 2004, kaj la 5an Junio, 2006, kaj menciis aliloke.
reen al la indekspaĝo

17a Novembro, 2006.

Ho! Jean de la Bruyère (1645-96) estas preskaŭ tiel interesa, kiel Montajno — kaj pli ikonoklasta. Jen lia kaŭstika komento pri la altruismo:

"Tiu homo bonas, kiu faras bonon al aliuloj. Se li suferas pro la bono, kiun li faras, li estas tre bona. Se li suferas pro tiuj, por kiuj li faris bonon, tiam lia boneco tiel grandas, ke ĝi povus pliboniĝi nur per plia suferado; kaj se li mortas pro tiuj, lia virto ne povas pliiĝi; ĝi estas heroa; ĝi estas perfekta."*

Certe nur Ayn Rand inter la modernuloj kompareblas kun li tiuteme. Anĝela vizaĝo (almenaŭ en la portreto de Largillière), sed plumo kiel ponardo.

* Celui-là est bon qui fait du bien aux autres; s'il souffre pour le bien qu'il fait, il est très bon; s'il souffre de ceux à qui il a fait ce bien, il a une si grande bonté qu'elle ne peut être augmentée que dans le cas où ses souffrances viendraient à croître; et s'il en meurt, sa vertu ne saurait aller plus loin: elle est héroïque, elle est parfaite.

Les caractères, 44 (IV)
reen al la indekspaĝo

16a Novembro, 2006.

Komente pri mia hieraŭa mencio pri la vorto Vorführeffekt, du germanlingvanoj ja skribis:

Kara Ken!

Se oni ne scias, pri kio temas, oni neniel povus kompreni kio estas Vorführeffekt. La nuda vorto mem tion ne esprimas. Mi klopodas: fuŝprezento?

Salutas Walter Klag, Wien — Vieno

Kara Ken,

baldaŭ aperos la nova "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto" de KRAUSE
( http://www.buske.de/product_info.php?cPath=1_112&products_id=2785).

Eble en ĝi iu aĉentinto trovos kontentigan E-igon de "Vorführeffekt". ;-)

Koncize, Kolonjano

Mi ja iom mise skribis, ke tiu vorto "kaptas" la signifon. Kiel tre ofte okazas, oni ne povus scii la signifon nur el ĝiaj elementoj. Se eblus tio por tuta lingvo, ni jam havus la longe deziratan "filozofian lingvon" kiun serĉis Leibniz k.c.

Pri la fenomeno mem, mi dirus "koboldefiko" (ĉar kiam temas pri tiaj aferoj, mi ja komencas kredi je koboldoj). Sed estas multaj koboldefikoj.

reen al la indekspaĝo

15a Novembro, 2006.

LE MONDE DIPLOMATIQUE en Esperanto bedaŭrinde ne aperigis la novembran artikolon de Stefan Durand, kiu estas en akordo kun mia antaŭa kritiko (31a Aŭgusto, 2006) pri la termino "islam-faŝismo". Ne servas al ies intereso montri, aŭ ŝajnigi, ke oni ne scias la diferencon inter la du variantoj de totalismo. (Ekzistas angla versio, sed havebla nur ĉe abonintoj.)

* * *

LA GERMANA HAVAS VORTON. Ni ĉiuj spertis tion, ĉu ne: prezenti misfunkcian aparaton — aŭton, fotilon, komputilon, kion ajn — al la riparisto, nur por trovi, ke ĉe la riparisto la misfunkcio rifuzas okazi.

La angla havas multajn vortojn, sed ŝajne mankas vorto por tiu ofta frustraĵo. Sed la germana Vorführeffekt kaptas, laŭdire, ĝuste la deziratan signifon. Kaj pri esperantigo? Eble germano volus sugesti ion...

reen al la indekspaĝo

14a Novembro, 2006.

SANKTA SOFIO

Mi plantis floron
en belan amforon,
ke ties parfumo
aromu de Ŝi,
sed kreskis la floro
el dia angoro
nur al la lumo
kaj ne al mi.
— KM
reen al la indekspaĝo

13a Novembro, 2006.

Se io ne malicas, ĝi frenezas;
eĉ la lingvoj de la homoj blezas;
ĉar ti' pri kio vort' atestas,
ti' la aĵo mem ne estas.
Walfisch ja ne estas fiŝo, kaj pedanto
vane ĝemus pri foxglove, nenia ganto,
Fledermaus, multege malpli muso
ol papero papiruso,
kaj primrose, tiel kiel rozo
kiel pizo estas kiel pozo.
Kial lingvoj igas al la homoj
nomi per ki' ne estas nomoj?
Eĉ ke duko vere estas duko —
tre eble jam alia truko.
— KM
reen al la indekspaĝo

12a Novembro, 2006.

DU FRONTISPICOJ.

Antaŭ kelkaj tagoj Beĉjo montris foton (2006-11-05) de frontispico ĉe la universitato Ryerson, uzata kiel enirejo de sporthaloj. Jen ĝi plej maldekstre. Frontispico povas esti ankaŭ titolpaĝo de libro. De kie venas la duobla signifo? La dua bildo sugestas la originon.

En malnovaj libroj titolpaĝo povis surhavi arkitekturan frontispicon. La libro en la foto estas mia ekzemplero de fama jida traduko de la Tanaĥ, t.e. la juda Biblio. El la hebrea kaj aliaj lingvoj tradukis ĝin usonano, Jehoaŝ (Solomon Bloomgarden, 1870-1927), poeto, naskiĝinta en Litovio, loĝanta en la metropolo Nov-Jorko kaj en Kolorado.

Tio estas nur unu el la nekutimaj libroj, kiujn mi kolektis dum la jaroj. Ankaŭ interesa havaĵo mia estas jida traduko de la Nova Testamento far alia usonano, Henry Einspruch, kristana konvertito. Pri tiuj du tradukoj mi kontribuis de temp' al tempo notojn al fakperiodaĵoj, aparte unu nomata Der Pakntreger. Tiu studo estis tre plezuriga parto de mia vivo dum kelkaj jaroj.

reen al la indekspaĝo

11a Novembro, 2006.

ERARO HIERAŬ, SCIENCO HODIAŬ. Inte estis apenaŭ io pli pseŭdoscienca ol la nocio, ke kulture akiritaj trajtoj genare heredeblas. Laŭ mia — konfese aĉa — memoro, io tia iam eĉ servis kiel ideologia kolono de oficiala soveta sociobiologio, kune kun la psikiatria traktado de politikaj disidentoj.

Sed nun la epigenetiko ŝajne estas plenrajta parto de la genetiko. Laŭlonge de la duopa helico de DNA estas epigenomo, konsistanta el kemiaj markiloj kaj ŝaltiloj, kies funkcio estas helpi aktivigi aŭ malaktivigi la specifajn genojn. Ilin povas sproni nutraĵoj kaj ĝis certa grado eĉ la medio.

Tre simile fakte kondutas la lingvolernado. Ŝajne la homo estas "programita" lerni lingvon; se ene de specifa tempoperiodo io "ŝaltas" la mekanismon, oni lernas lingvon normale; se pro iu kaŭzo dum tiu kruca periodo ne okazas ŝalto — kiel maloftege ekz. en kazoj de izolitaj infanoj sen lingva enigado — la homo neniam plene lernos lingvon. Sed se nur la ŝalto okazas, tiam la homo rapide akiras la tutan fundamentan gramatikon kvazaŭ unubloke. (Tial modernaj lingvistoj parolas pri "lingva organo" k.s.)

El la sciencrevuo Discover, Novembro 2006.
reen al la indekspaĝo

10a Novembro, 2006.

Mi mencios ke la poemo, kiun mi aperigis hieraŭ, estis inspirita de alia ies poemo — mi nun ne povas ĝin trovi — laŭ kiu la amo estas floro, kaj la amikeco ŝirmarbego; mi intencis konstrui el la ideo, ke la soleco do estas la vasta firmamento. Sed la mia evoluis al tio, kio ĝi nun estas.

* * *

LA MODERNA PROGRESEMA PENSADO. Skribis Gabor Steingart, berlina oficejestro de Der Spiegel:

"La nuntempa proletaro havas malmulte da edukado kaj neniom da inklino akiri pli. En la fruaj tagoj de la industria revolucio, malriĉuloj aliĝis al laboristaj asocioj, kiuj ofte servis ankaŭ kiel edukaj asocioj. La moderna ano de la subaj klasoj, kontraste, plene evitas personan plibonigon." *

Kiu aŭ kio kulpas?

La tutglobiĝado, memevidente!

* Tradukita el lia verko Weltkrieg um Wohlstand. Wie Macht und Reichtum neu verteilt werden (Piper, tria eldono 2006; ISBN 3492047610). Elĉerpaĵoj en la angla periode aperas en Spiegel Online International.
reen al la indekspaĝo

9a Novembro, 2006.

KOMPARO

Amo estas inkvizitoro,
amikeco era grego,
sed soleco? Gubernatoro
kies fina kortego
administras nian staton
sen nenecesa delego.
Amo konas advokaton:
la vivo ĝin regas,
provizas naskaparaton
kaj infanojn flegas.
Amikeco leĝeras
kaj kore kolegas;
sed soleco bonaeras,
elkarcerigas korojn
kaj laste aperas.
— KM
reen al la indekspaĝo

8a Novembro, 2006.

FINE, INTER E-ISTOJ PLI ADEKVATA DISKUTO PRI LA VIKIPEDIOJ. Vidu en Libera Folio la artikolon de Toño del Barrio kaj la multajn komentojn. Mi (ne surprize) konsentas kun Bertilo Wennergren: taŭga reformo disŝirus la bazan filozofion de la vikipedioj.

Fareed Zakaria jam argumentis,* ke estas en la mondo ne malsufiĉe da, sed tro da demokratio. Debatiga tezo, certe, sed eble li pravas. Mi preferus diri ke komune fuŝprilaboritaj informverkoj trivialigas la demokration.

* En The Future of Freedom, W. W. Norton & Company; 1a eldono 2003. ISBN: 0393047644
reen al la indekspaĝo

7a Novembro, 2006.

RETOLOGIO? Laŭ raporto en Scientific American (2 Novembro), du universitatoj en Anglio (Southhampton) kaj Usono (MIT) iniciatas "Sciencon pri la Interreto". Oni konfese ne scias, kia scienco ĝi estos, sed la du universitatoj klopodas kolekti komence $19M da privata kaj registara subtenado. Vidu ĉe www.webscience.org.

Oni povas longe argumenti pri tio, kio estas scienco. Eble la plej simpla (se ja iom cinika) difino: scienco estas esploro, kiu kapablas serioze anticipi subtenon je starta nivelo de $19M, kiam eĉ ne certas, kia scienco ĝi estos.

reen al la indekspaĝo

6a Novembro, 2006.

Skribis Beĉjo pri mia hieraŭa blogero:

Kara Ken,

Vi kaptis tiun temon pri kiu mi volis skribi blogeron. Mi volis aludi malfacilaĵojn rilate trovon de senco por propozicioj kiel p q kiam falsa p rezultigas ĝustan q. Tie la tuta propozicio (por formala logiko) estas ĝusta. Sed semantike ĝi ne havas sencon. Tio estas la komenca punkto por multaj teorioj au proponitaj neformalaj logik-sistemoj kiuj provas kongruigi la matematikan logikon kun la semantiko. Tiu branĉo de la scienco precipe estas grava por artefarita inteligento kaj permaŝina tradukado.

Amike vin salutas, behrouz

Beĉjo aludas la vertabelon por la kutima logika implicado:

p q
T T T
T F F
F T T la propozicio estas vera ankaŭ kiam p falsas kaj q veras
F T F

Tio ja estas stumbloŝtono por multaj. Ankaŭ ĝena el lingvistika vidpunkto estas la logika veraĵo "p → (p v q)". En ordinara lingvaĵo, kiam oni asertas nur p, oni tute ne asertas p v q, ĉar tiam aserto havus nefinian signifon: p → (p v q v r v s v ...)

Kiam temas pri logiko (kontraste al la matematiko), laŭ mia opinio ĉiuj problemoj originas en la diferenco inter unuflanke abstraktaj propozicioj, kaj aliflanke asertoj. Ĝuste tial, interalie, mi ripete insistas en miaj priesperantaj artikoloj, ke natura lingvo ne povas esti logika. Bedaŭrinde mi ne ĝiskuris la disvolvadon de alternativaj logiksistemoj.

reen al la indekspaĝo

5a Novembro, 2006.

ĈU VI IAM RIMARKIS, ke ĉiu logikeca sistemo enhavas esprimojn, kiuj intuicie malhavas sencon, sed necesas pro la sistemo? Ekzemple en la matematiko, x 0 = 1 por ajna x. Se eksponento indikas kiom da fojoj nombro estas altigota, x 0 ŝajne devus signifi "x altigota je 0", do 0. Sed x 0 devas = 1. Kial? Pro tio ke ekzemple

Notu, ke 2 4 = 16 (kiel konstatis Kant...). Kaj

Sekve 2 0 = 1.

En la formala logiko estas ankaŭ tiaj aferoj. Ekzemple "(pq) v (qp)" estas logika veraĵo por ajnaj p, q. Tio signifas ordinarlingve, ke por iuj ajn du propozicioj, unu implicas la alian, kio simple falsas. Tamen facilas pruvi ĝin logike vera.

Fakte mi ofte miris, ke pp estas logika veraĵo, ĉar kian sencon havas la lingva diraĵo "se propozicio estas vera, ĝi estas vera"? Kaj la "A = A" de Aristotelo — se "du" aferoj estas la unusama afero, kiel eblas nomi "ilin" aparte? Mi suspektas, ke kvankam iu ajn filozofo tie vidas la plej evidentajn faktojn en la mondo, sen specialaj antecedentoj ni ne baldaŭ sukcesus krei sencon el ili...

reen al la indekspaĝo

4a Novembro, 2006.

EN FLORIDO MI INTERALIE FINLEGIS la romanon Jane Eyre de Charlotte Brontë (1847), kiu hazarde ekzistas en esperanta traduko de H. J. Bulthuis (reviziita de Franko Luin). Tiu ĉi verko estas la plej kortuŝa amrakonto, kiun mi iam legis, kaj mi ŝatas ĝin des pli pro tio, ke al mi malplaĉas realismaj amrakontoj; tiu ĉi estas malferme idealigita amrakonto en du sencoj. Unue, la viro, Edward Rochester, estas "virina viro" — viro, kiel virino volas imagi viron. Due, okazas kruce en la rakonto supernatura evento (kion ŝajne la kritikistoj ne degnas prikomenti, kiujn mi legis ĝis nun).

Kelkaj komparoj inter la originalo kaj la Bulthuis-a traduko (paĝado laŭ la traduko, elŝutebla de eLibrejo):

pĝ 322: she had got very stout, but was not strong with it. Bulthuis: "ŝi tre dikiĝis, sed ne estas sufiĉe forta". La tradukisto miskomprenas la esprimon; la ideo estas, ke kutime dikeco fortigas la korpon (laŭ 19-jarcenta pensmaniero), sed ĉi-kaze ne. Pli bone estus "ŝi tre dikiĝis, tamen ne same fortiĝis".

pĝ 399: while I sat there and looked out on the still trees and dim lawn, to a sweet air was sung in mellow tones the following strain: Tiam sekvas 12-kvarversa rimhava kanto. Bulthuis: "dum mi sidis tie rigardante eksteren al la mallumiĝanta ĝardeno kaj la senmovaj arbogrupoj, mi aŭskultis la dolĉan kanton, kiu estis kantata de ĉarma voĉo. La enhavo de la kanto temis pri turmentata koro, kiu fine renkontis la aspiritan amon, kaj finiĝis per la vortoj:" Tiam sekvas senrima (kaj senmetra) traduko de la lasta kvarverso.

Nu, por pli mankas tempo.

reen al la indekspaĝo

3a Novembro, 2006.

JARON LANIER mi priblogis la 23an de Junio, 2006, citante lian atakon al la vikipedioj (li iom severe nomis ilin "cifereca maoismo"). Tiutempe mi ne certis, kiu li estas — kaj nun ankoraŭ ne certas. Nek mi tute komprenas, kiel li atingis pozicion de influo en la cifereca kulturo. Sed liaj ideoj ŝajne altiras respekton, kaj li regule kontribuas felietonon "Jaron's World" al mia plej ŝatata scienc-revuo, Discover, aparte pri komputilaj kaj futurologiaj temoj. (Lanier ŝajne doktoriĝis en 2006, sed honoris causa, t.e., per honora diplomo.)

En la novembra numero de Discover Lanier kritikas la koncepton "saĝeco de homamasoj" priĉampionita de James Surowiecki en sufiĉe influa libro,* kaj supozeble ekzemplata en la vikiecaj projektoj. Liaj konkludoj estas miksaj. Unuflanke la interreto mem estas pozitiva ekzemplo de la grega dinamiko; aliflanke, kolektiva agado kapablas grandan malbonon, kaj minimume tendencas fiksi jam ekzistantajn kulturajn normojn, malhelpante al fundamenta ŝanĝiĝo. Unuflanke, la "saĝeco de homamasoj" estas angulŝtono de la demokratio kaj de la libera merkato; aliflanke ĝi tendencas izoli kaj malvidebligi la genion de la unuopulo.

Mi suspektas ke la grega saĝo funkcias plej bone, kie temas pri fundamentaj, "bestaj" necesoj kaj deziroj, kaj malpli bone kie temas pri serioza ekzamenado de subtilaĵoj. Se jes, do kiel ĉiam, in medio stat virtus. Sed se mi eraras, mi preferas erari unuope.

* James Surowiecki, The Wisdom of Crowds (Doubleday, 2004, ISBN: 0385503865).
reen al la indekspaĝo

2a Novembro, 2006.

PENSOJ EL FLORIDO

Per mia internaciemo mi penetris la murojn inter la popoloj, kaj lernis, ke ĉie en la mondo la homoj pli-malpli samas.

Sed ĝuste tio estas la problemo.

* * *

La disputo pri (nov)liberalismo kaj tutglobiĝo memorigas la Miton pri Athrahasis. La dioj kreis la homojn por terkulturi, tiel ke la dioj havu oferaĵojn. Sed poste la dioj koleriĝis kaj detruis la homojn, ĉar ili faris tro da bruo, kaj Enlil ne povis dormi.

Fine tamen la dioj tre bedaŭris sian homdetruon, ĉar tiam ĉesis la oferaĵoj.

Epifonemo: oni ne desegu la branĉon, sur kiu oni sidas.

* * *

"Ĝi ne estas eŭropocentra. Ĝi ne estas snoba. Ĝi ne estas elitisma. Ĝi estas simple vera." (komponisto kaj muzikteoriisto John Winsor, pri la miljara progreso de la okcidenta muziko)

* * *

"Mia avo naskiĝis en 1888 kaj li ne havis vivstilon. Li ne bezonis tion; li havis vivon." (brita verkisto Michael Bywater)

* * *

reen al la indekspaĝo

1a Novembro, 2006.

UNIVERSO

Malofte, malofte parolas mia Damo
evante al mia adamo;
gestas nur, ke mi ŝin vidu,
koron tenu, kaj cerbon bridu.
Unusola grandatomo,
kaj ne pli ol unu homo
tien kaj reen kurvojaĝas
kie steloj brulas kaj truoj braĝas.
Ho mia Eva! Ĉien, sed kiam al la tero?
Kiam via venkapero?
Inter amantoj eblas silenti,
sed tion eblus foradventi!
Ja miraklon mi ne volas.
Sed ve, mi solas, mi solas, solas.
— KM
reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.