Sendu al mi komentojn

30a Novembro, 2007.

LA VIVO MALFACILAS por homo, kiu studas modernajn lingvojn por legi ties klasikaĵojn. Kiujn lernolibrojn oni uzu? Oni ja ne povas kontentiĝi per ekzemple*

je télécharge
tu télécharges
il télécharge
nous téléchargeons
vous téléchargez
ils téléchargent

ĉar oni bezonas la vortstokon ekzemple de Racine, de La Fontaine. Nu, pri lernolibroj eble estas problemo. Sed, se temas pri la franca, ne pri vortaroj. Hazarde mi prenis en libro-brokantejo unu el la Larousse-oj, unu de 1992. Sur ĝia kovrilo estis interalie emfazite, ke ĝi inkluzivas language classique et littéraire. Mi konas neniun alian modernan lingvon, kies vortaroj agnoskas tiun specialan bezonon, aŭ eĉ uzas la esprimon language classique kun ĝuste tiu signifo. Vive la France!

* (télécharger = 'elŝuti')
reen al la indekspaĝo

29a Novembro, 2007.

Mi komencis antaŭ kelka tempo (la 14an de majo, 2007) kompari La infana raso de Auld kun The Testament of Beauty de Robert Bridges, dirante eĉ, ke "estus preskaŭ mirakle, se ne estus simileco". Mi ja trovis iom da simileco — en ambaŭ verkoj eblas trovi similan komencan ordon de temoj (originoj, religio, patrino, milito, sekso) — eble hazarde — sed enhave ne povus esti du pli malsimilaj poetoj. Ankaŭ The Testament of Beauty vere estas unuforma filozofia poemo, komparebla kun De Rerum Natura de Lukrecio, unuigita per senvariaj metra sistemo kaj stilo, dum al La infana raso mankas (kiom mi povas vidi) uniga faktoro. Jen do interesa teoria demando: se la ordo de temoj de poemaro A samas al tiu de alia unuiĝinta verko B, ĉu tio unuigas verkon A? Mi ne scias :) La esploro daŭras.

reen al la indekspaĝo

28a Novembro, 2007.

En Le Monde Diplomatique estis artikolo de 1 majo 2006 "Ĉu scienco estas universala?", de Jean-Marc Lévy-Leblond, en kiu troviĝas:

"... ni ja konfesu, ke scienco hodiaŭ estas universaligita. Fizikistoj laboras pri la samaj esplortemoj, per la samaj akcel-maŝinoj en Ĝenevo aŭ Ĉikago, la biologoj eksperimentas same en Tokio kaj en Parizo, la astronomoj uzas la samajn teleskopojn en Ĉilio kaj en Havajo."

Bona haltejo jam tie, sed harstarige daŭriĝas:

"Sed tiu tutmondiĝo estas nur venko de iu tipo de scienco 'okcidenta', unue eŭropa, kaj poste venanta de Usono."

(Usono ja devis iamaniere enŝteliĝi.) Bedaŭrinde estas ideologioj, kiuj tre timas absolutan sciencon, ĉar tion oni neniam povos subigi al socio-politikaj dogmoj. Lingvistoj de mia jaraĝo neniam forgesos Nikolaon Marr, kiu ĝis 1950 predikis la oficialan sovetan lingvistikon. Stalino mem fine kondamnis lin, eble pro la senĉesa ridado de la cetera lingvoscienca mondo. Simile al Lisenkoismo en la biologio, la "lingvistiko" de Marr baziĝis sur la nocio, ke interkonkuras "proleta scienco" kaj "burĝa scienco", kaj komprenble la unua venku kaj la lasta pereu.

Marr kredis, se mi ne eraras, ke ĉiuj lingvoj devenas de malgranda nombro de "prasilaboj" (la faktermino estas "oligogenezo"). Sed la detalojn mi ne memoras nek volas memori.

La scienco ne estis "universaligita" (kiu, specife, universaligis ĝin?); ĝi ĉiam estis universala. La teoremo de Pitagoro kaj la atompezo de hidrogeno, kaj la manieroj malkovri ilin, validis tiom en antikva Ĉinio, kiom ili validas en moderna Parizo. Ili eĉ validas sur Marso kaj Eris* kaj ĉirkaŭ Alfa Centaŭra. Sed temante nur pri la tero — kiam oni ĉesos nomi la kulturon de la scienco, kiu jam de pli ol 100 jaroj estas konscie tutmonda, "okcidenta"?

* 2003 UB313, nove malkovrita planedo de alia suno
reen al la indekspaĝo

27a Novembro, 2007.

DE JORGE CAMACHO la eseo " La mava lingvo" tre interesas.* Interalie li atentigas, ke la vera problemo en E-ujo estas ne neologismoj, sed la ploriga stato de la komuna E-ista lingvoscio. Ja ekzistas sendube tiu "vortarofobio" pri kiu li plendas; sed aldone, multaj E-istoj (se juĝi per babilejaj diskutoj) simple ne povas domaĝi la koston de vere bona vortaro. Jen mia radikala revo pri la E-movado (ĉu Roterdama ĉu Civita): prenu ĉiom el tiuj mono kaj resursoj, kiuj nun elspeziĝas por kunvenoj, kongresoj, informado/propagandado, solenaj inaŭguroj, rilatoj kun UNESKO kaj la cetera tuta sako, kaj uzu ĝin por iel decigi la prezon de NPIV ĝis, ni diru, 20 eŭroj. Tiel oni pruvus, ke oni pli altetaksas kvaliton ol kvanton. (Tio okazos, kiam rabeno sin razos...)

* Ĝi nun alireblas de Lingva Kritiko. Eblas spekti prelegon de Jorge Camacho pere de Libera Folio ĉi tie (piede de la paĝo), okaze de la Malferma Tago de la CO.
reen al la indekspaĝo

26a Novembro, 2007.

NIA HEJMO
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Kiam mi aŭdis la tuvajn kantojn
mi surmetis sarkilajn gantojn
kaj metis la nazon en aprecon
malkovri la homan pasintecon
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
ĉar el ĉiuj eventoj de la kosma sfero
plej vivas tiuj sur la kota tero
kaj ĉu eblus la gaja mensa pentro
se la tero ne estus la vera centro?
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Universo ĉiam reale plej dista
estas ĉiam plej dubekzista
kaj la apuda fibarakto —
nia konata, kara, korartefakto.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM
reen al la indekspaĝo

25a Novembro, 2007.

PLUA KORUPTIĜO DE LA VORTO "UNIVERSALA". Mia Dio. Jen kiel nenomita intervjuato priskribas la raŭmisman (Civitan) sintenon pri E-o kompare kun la nacilingvoj: "...evidente naciaj lingvoj priskribas la mondon nacie, kaj ne universale." Mia senartifika demando estas simple, kion tio povus sub la suno signifi? Ĉu temas pri literaturo? La universaleco de ajna verko dependas ne de la lingvo, en kiu ĝi verkiĝis, sed de ĝiaj humanaj sinteno kaj enhavo. Unu el la difinaj trajtoj de klasikaĵo estas ĝuste ties universala allogo kaj daŭremo. Ĉu ni kredu, ke antaŭ 1900 ne estis klasikaĵoj? Ĉu ekzistas E-lingva klasikaĵo post 1900?

Ege strangas al mi la nocio, ke aŭtoroj kiel Ibsen, Sartre, Camus, Husserl, Tagore, kaj multegaj aliaj nomeblaj, verkis "nacie". Eble la intervjuato celis ne literaturon sed la lingvon mem, sed eĉ lingve estas nenio "universala" inter la trajtoj de E-o. Ke ĝi estas eŭropa lingvo fakte atestas la uzado (laŭ mi pravigebla), far la Civito, de "Komuna Eŭropa Framo de Referenco" en sia lingvo-testado — pri kio legeblas ĉi tie.

Eĉ se temus nur pri la modernaj periodo kaj gusto, hazarde okazas, ke UNESKO tenadas liston de la plej tradukitaj verkoj, la Index Translationum. Laŭ ĝi depost 1979 la plej tradukitaj aŭtoroj estas Agatha Christie, Jules Verne, Vladimir Lenin, William Shakespeare, Enid Blyton, Barbara Cartland, Danielle Steel, Hans Christian Andersen, kaj Stephen King. Oni ne tradukigas verkojn, kiujn ne eblas vendi; jen do empiria bazo de universala allogo. Kiel tio koncernas E-on? (Daniel Steele verkas rubaĵon, sed "bonan rubaĵon" — vidu la 12an de decembro 2006. Eble same pri Barbara Cartland; mi ne konas ŝin. Enid Blyton verkas multon por junaj legantoj.)
reen al la indekspaĝo

24a Novembro, 2007.

MALBONAJ MODELOJ. Mi ne inklinas mencii "politikon" en mia blogo. Sed ĉar Hugo Chávez nun ricevas atenton en tiom da diversaj E-blogoj, mi faros escepton.

Chávez ricevas torditan raportadon en Usono — kaj strange diri, precipe far la Washington Post, demokrat-partiema gazeto. Ekzemple li ŝajne ne "fermis" tiun televidejon; li simple ne permesis renovigon de ties dissendrajto, ĉar ĝi rolis en la puĉprovo de 1992. Ŝajne estas gazetaro sufiĉe libera en Venezuelo, almenaŭ pli libera, ol kredas la eksterlanda publiko. Kaj ne negeblas ke Chávez laŭŝajne plibonigas la kondiĉojn de la plej malriĉaj homklasoj (pro tio lia probableco de konstanta reelektiĝado). Cetere, li ŝajne ne klopodis fariĝi "vivlonga diktatoro", sed petis forigon de la prezidenta deĵorlimo. Ktp.

Sed lia eraro estas grava. Li faras sin nepra, kaj ne fondas instituciojn, kiuj povu daŭri post li. Aliflanke ne tute facilas kritiki lin nur pro tio, se konsideri, ke la plej famkonataj ŝtatestroj en la mondo ĝuste tiel kondutis. Aleksandro la Granda, Karlo la Granda, kaj pli ol manpleno da romiaj imperiestroj. (Je la momento mi ne povas enmensigi modernajn ekzemplojn.) Ĉiun sekvis amasegoj da nekleruloj pro la persona faktoro; post ĉiu venis letala kaoso; tamen la tiusence plej miopaj ŝtatestroj nomiĝas, neeviteble, "la granda". La fuŝoj de tiuj "granduloj", devenantaj de simpla egoismo, rapide forgesiĝas.

Laŭ mia impreso estas unu bona libro pri Chávez , justa kaj ekvilibra: Hugo!: The Hugo Chavez Story from Mud Hut to Perpetual Revolution [Hugo! La historio de Hugo Chávez de kotkovra ĥato ĝis senĉesa revolucio], de Bart Jones, korespondanto de la Associated Press, kiu loĝis ok jarojn en Venezuelo. Steerforth, 2007. ISBN-10: 1586421352; ISBN-13: 978-1586421359. Mi ne legis ĝin, sed spektis prelegon de la aŭtoro.
reen al la indekspaĝo

23a Novembro, 2007.

reen al la indekspaĝo

22a Novembro, 2007.

ĈU PLAĈAS AL VI LUDI PRI LINGVOJ? Jen reta lingvo-identigilo. Je mia provo ĝi sukcesis ĉe Esperanto, la litova, kaj la kimra, sed misidentigis la vjetnaman kiel la francan, la afrikansan kiel la nederlandan, la maorian kiel la albanan, kaj la platdiĉan kiel la albanan. Do ĝuste ĉe tiaj kazoj, kie ĝi plej utilus, ĝi ne servas.

Tamen kiel malbona profesoro (aŭ bona ĵurnalisto) ĝi ĉiam donas ian respondon...

* * *

LA LEĜO DE HOFSTADTER: Ajna tasko eluzas pli da tempo ol Vi atendis, eĉ se Vi enkalkuligas la Leĝon de Hofstadter.

* * *

Jen interesa ideo: la malamika rilato, kiu nun ekzistas inter (i) la heredantoj de la Kleriĝo kaj (ii) la genetiko, estas simila al tiu, kiu inte ekzistis en Okcidento inter (i) la tradicia religio (kreismo, ekzemple) kaj (ii) la scienco. Tio videblas precipe en la konflikto inter la nuntempa genetiko, kiu devas paroli pri relativa inteligento inter diversaj homgrupoj, kaj la antaŭsupozoj (mi eĉ aŭdacus nomi ilin 'dogmoj') de la moderneco.

reen al la indekspaĝo

21a Novembro, 2007.

ARGUMENTO POR PERSONA MEMSTARECO. Nu, vere ne argumento, sed parabolo.

Iam estis viro kun la nomo Karlo, amerikano, kiu suferis la malbonŝancon apartiĝi de siaj gepatroj je juna aĝo, kaj la gepatroj forpasis. Karlo ne bone memoris siajn gepatrojn, sed ĉiam konsciis, ke lia patro estis irlanda. Iuj distaj parencoj de Karlo hazarde diris al li tion, kaj ĉiam li kredis ĝin. Liaj konatoj (post la sciiĝo, kompreneble, ke li estas irlanda) ofte komentis, kiel irlande li aspektas.

Karlo do (laŭ la nuntempa radikoserĉa modo) tre interesiĝis pri ĉio irlanda. Li kolektis irlandan muzikon; li entuziasme festis la Tagon de Sankta Patriko; li klopodis lerni la irlandan lingvon (kiu tre malfacilis por li); li eĉ iafoje — kvankam li aŭdis nenion pri elmigro de la patro el norda Irlando — montris simpation kun Sinn Féin kaj la Irlanda Respublika Armeo. Mallonge, Karlo estis pli irlanda, ol la irlandanoj.

Je sia 30a jaro tamen Karlo malkovris, ke lia patro fakte ne estis irlanda; ambaŭ gepatroj estis norvegaj. Estis ia miskompreno en la familio. En Karlo estis neniu guto da irlanda sango.

Karlo ege ĉagreniĝis; li ne sciis, kion fari. Antaŭ li sin proponis tri eblecoj: (i) li povis nun ŝanĝi siajn entuziasmojn de irlandaj al norvegaj: studi la norvegan lingvon; lerni skiadon; manĝi lutefisk; ktp; (ii) li povis konservi sian interesiĝon pri Irlando, sed sen la antaŭe tiel forta persona ligo; (iii) li povis decidi, ke homo estas tiu homo, kiu ŝli estas, kaj ne tiu homo, kiu estis ŝlia patro.

Kion fine faris Karlo mi ne scias; sed eble la celo de mia rakonto estas evidenta.

reen al la indekspaĝo

20a Novembro, 2007.

CENZURADO KAJ MALPERMESADO. Mi ĵus esploris liston de libroj diverslande malpermesataj, kaj trovis interesajn kaj neatenditajn kazojn. Ekzemple la fama Chomsky-libro, kiu proponis la tezon Chomsky-Herman,* estas malpermesata — sed en Turkio! Laŭŝajne ĝi iamaniere ofendis tiun landon, laŭ ties registaro; en Usono ĝi estis siatempe best-seller kaj prelegoj far Chomsky daŭre restas bone pagataj. (Usono bone traktas siajn disidentojn...)

La libro aperis en 1988; ŝajne oni atendis iom longe, antaŭ ol malkovri la ofendon.

Ĉu en neniu lando oni iam malpermesis libron pro nekompetento aŭ kiĉeco? (Pardonu miajn utopiajn revojn ...)

* Edward S. Herman and Noam Chomsky, Manufacturing Consent: The Political Economy of the Mass Media, Pantheon, 1988.
reen al la indekspaĝo

19a Novembro, 2007.

Walter Klag komentis (rilate la hieraŭan blogeron), ke eble la Toyota-kapapogiloj fariĝas el japana oro :) Nu ja; mi suspektas, ke la prezoj fiksiĝas iel en la importanta lando. Por tiu sama aŭto mi alian fojon bezonis novan naboĉapon; tio kostis la kronjuvelojn. Do mi deprenis la tri restantajn naboĉapojn, por krei simetrion.

* * *

BLOGOJ. Antaŭ kelka tempo mi menciis rezignon pri menciado de bonaj novtrovataj E-blogoj, ĉar nun estas tiom da. Sed en eksterordinare ambicia kaj rimarkinda taglibro, Ora Mezo de D. Mych, legeblas ege informivaj artikoloj, aparte pri la vivo en la ekstrema nordo, apud la rivero Jenisejo. Tiaj apenaŭ legeblas alilingve/aliloke en la reto.

Alian blogon mi mencios, tiun de la kanadano Nirgle, nur pro kaprico. Mi konatiĝis kun Nirgle en E-babilejo antaŭ longe; li scipovas E-on, sed blogas angle. Sufiĉe bona verkisto, laŭ mi. Lia blogo similas al tio, kio verŝajne estus mia blogo, se mi blogus anglalingve.

reen al la indekspaĝo

18a Novembro, 2007.

ESTAS LEGENDO PRI BRASIDAS, grava Sparta oficiro, kiu rolis dum la unua jardeko de la Peloponeza Milito. Li trovis muson en sia tornistro, kaj lasis ĝin vivi, ĉar la muso mordis lin, montrante batalspiriton. Ĉar estis virto en tiu tempo, ne defeti, eĉ kiam venko ne eblis.

Mi povas atesti kontraŭ defetismo; jen kio okazis al mi antaŭ eble 9 aŭ 10 jaroj. Mi havis bonan aŭton, de la marko Toyota, kaj perdis unu el la sidejaj kapapogiloj (vidu la bildon). Irinte al la vendejo, kie mi estis aĉetinta la aŭton, mi lernis, ke nova kapapogilo kostas $250! Mi apenaŭ povis fidi miajn orelojn. $250 por nura remburita ligna bloko estas ne komerco, sed ŝtelado. Nu - multaj homoj simple rezignus. Kion povas fari unuopulo kontraŭ giganta korporacio? Sed mi tro koleris por rezigni.

Mi iris al la publika biblioteko, kie estas konsultilo enhavanta la nomojn kaj adresojn de la ĉefdirektoroj de ĉiuj usonaj korporacioj. Mi serĉis sub "Toyota USA" unu el la vicprezidentoj pri publikaj rilatoj. Kaj mi skribis al li indignan leteron, dirante, ke prezo de $250 por nura kapapogilo estas absolute absurda, aparte pro tio, ke ĝi estas sendanĝeriga parto de la aŭto — ĝi preventas koldamaĝon okaze de akcidento.

Post kelkaj semajnoj, dum mi estis for de la domo, la vicprezidento pri publikaj rilatoj telefonis al mi. Jes! Bedaŭrinde mi ne estis hejme, sed mia filino respondis, kaj la vicprezidento lasis mesaĝon, ke mi retelefonu al li. Sed mia filino perdis la numeron (grrr...). Tamen post pluaj semajnoj mi fakte trovis la perditan kapapogilon, do ĉiaokaze ne bezonis plu ĝeni la korporacion.

Iuj ne kredas min, sed tio ja okazis. (Se Vi iam devos fari simile, mi rekomendas: protestu al la kiel eble plej alta instanco, kaj skribu presitan paperan leteron. Retpoŝto tro facilas ignori.)

reen al la indekspaĝo

17a Novembro, 2007.

Dylan van Rijsbergen plendas pri "Hefnerismo" en Trouw. Mirinde; oni legas nun en vastlegataj gazetoj tion, kion oni legis antaŭ duonjarcento en "reakciaj" komunikiloj: la feminista revolucio, kvankam necesa kaj apoginda, estis ankaŭ porkĉielo por viroj. "Jam tempo por nova movado, inventonta novajn bildigojn de sekseco kaj pornografio." Iomete tro tarde, dirus mi.

* * *

CITAĴO DE LA JARO

"La dioj, kiujn mi servas, eble ne ekzistas, sed mi rifuzas forlasi la altejojn por serĉi la abismon."

— Johann Chrysostomus Senn (1795 - 1857)

reen al la indekspaĝo

16a Novembro, 2007.

KIAL BERVALANOJ PIEDIRAS MALRAPIDE. (Legendo en unu akto.) Iam en Bervalo estis viro, pli malstulta ol la kutima bervalano. Analfabeta jes, sed klera inter la bervalaj normoj. Kaj li estis lerta retorikisto, kaj bonŝancis havi la mienon de scienculo, kaj penetrajn nigrajn okulojn, digne blankan hararon, kaj firman mentonon. Kaj sunvitrojn dum la somero. Kaj li predikis novan doktrinon, ke oni lavu siajn ŝulaĉojn.

"Ĉu Vi ja neniam lavas Viajn ŝulaĉojn?!" insistis la reformisto. "Ĉu Vi ne scias, ke ĉiaspecaj mikroboj vivas tie? Imagu al Vi, kia bestetaro povas vivi sur ŝulaĉo, kiu ne laviĝis dum jaroj kaj jardekoj. Kaj tiuj bestetoj havas akvon por trinki de la strato, panerojn de Via propra buŝo, kiuj falas suben sen Via scio, por manĝi. Ne nur estas vivformoj sur Viaj ŝulaĉoj, sed ili eĉ nutras sin, kaj sin reproduktas. Kaj Vi neniam lavas ilin for. Vi, tie!" — li fingrindikas dramece unu el la aŭskultantoj — "Jes, Vi! Ĉu Vi lavas viajn vestojn?" "Nu, kompreneble." "Ha! Sed kio pri la ŝulaĉoj? Eh? Ilin Vi tute neglektas!" Lia logiko estis senmakula. Kaj neniu povis nei, ke la predikanto pravas: ne estas kialo lavi ĉion vestan, sed ne la ŝulaĉojn.

Do iom post iom la tuta popolo konvertiĝis al la lavado de la ŝulaĉoj. Nu - tiutempe estis en Bervalo unu lavmaŝino. Laŭ dekreto de la Alta Konfabulario ĉiuj ŝulaĉoj estis kolektitaj, kaj oni metis ilin en la komunan lavmaŝinon, kaj ŝaltis ĝin. Kaj post 10 minutoj estis en tiu lavmaŝino nodigita sfero de la pleja komplekseco iam konata en la mondo — nodoj ene de nodoj. Tiel implika ĝi estis, ke ne eblis ĝin eltiri el la maŝino, kaj tie ĝi restas ĝis la hodiaŭa tago, en publika muzeo.

En Barvalo (Vi eble rememoros), oni ne scias, kiel malligi siajn ŝulaĉojn, sed simple portas siajn ŝuojn 24-7. Bervalo estas la malo: neniu plu portas entute ŝulaĉojn, kaj ili promenas tre malrapide, por ne faligi sin pro la malfiksaj ŝuoj. Kaj el neceso venis la neevitebla virto: nun la senlaĉaj ŝuoj estas grava parto de ilia kulturo, kaj oni vendas ilin — en kiĉigita formo, kompreneble — eĉ al turistoj.

reen al la indekspaĝo

15a Novembro, 2007.

STARE DECISIS. Tiuj, kiuj jam longe legas mian blogon, memoros diversajn jurajn opiniojn miajn, ekzemple mian malŝaton (laŭmodan) al la ĵuria sistemo, kaj mian aprobon (ne laŭmodan) de la mortpuno pro aparte hororaj krimoj. Ĝis nun mi ne menciis stare decisis, tre vaste akceptatan principon de la juro: laŭ ĝi, juĝisto povas fari decidon sur la bazo, ke la sama decido fariĝis antaŭe en simila kunteksto. La principo do jure valorigas precedencojn.

Kompreneble tio estas nur tuŝo al grandega temo.

Kio estas la historio de stare decisis? Ne tre nobla afero. En la frua Romia Respubliko, la praetores (magistratoj) oficis precipe en la provincoj, deĵoris nur unu jaron, kaj emis konsideri sian postenon nur kiel ŝtupon al pli alta posteno, kutime tiu de generalo. Nature, ili ne tre interesiĝis pri juro, kaj tre ofte simple decidis surbaze de pasintaj kazoj. La plena esprimo estis stare decisis et non quieta movere [adheri al pasintaj decidoj kaj ne movi trankvilajn aferojn]. Alivorte, kiel ni diras en la modernangla, "ne ĝeni dormantan hundon".

La temo estas interesa, ĉar en neniu alia serioza priokupo ni kutime kredas, ke io malnova estas defaŭlte io bona — fakte, ni kutime pensas male.

reen al la indekspaĝo

14a Novembro, 2007.

POLIC-PROTOKOLO, 11. Je la unua fojo en Mudville, Nov-Jorko, polico estis vokita al koncerthalo. Laŭ la protokolo, la orkestro ludis laste en la programo la Unuan Simfonion de Johannes Brahms, ĉiujn 4 movimentojn. La aŭskultantaro tiom ŝatis la prezenton, ke ili aplaŭdis kaj bisis, ĝis oni konsentis doni bisaĵon. La kondukisto tiam anoncis, ke la bisaĵo estos la Dua Simfonio de Brahms (ankaŭ 4 movimentoj).

Abrupte la humoro de la aŭskultantaro ŝanĝiĝis. Momenton antaŭe, ili estis aplaŭdantaj furioze; nun, ili komencis ĵeti diversajn objektojn — precipe fruktojn kaj ovojn, sed ankaŭ siajn ŝuojn — sur la scenejon, kaj trafis kelkajn el la georkestranoj.

La orkestro rapide forlasis la halon per malantaŭa pordo kaj eskapis en sia buso. La polico, ne povante aresti, nek eĉ monpunigi, plurajn centojn da homoj, senfare reiris al la policejo.

* * *

Mi volas danki al Markus Reinold en Kolonjo, kiu atentigis min pri idiota eraro (nun korektita) en la hieraŭa blogero. Cetere Walter Klag spritis letere, ke la ĉimpanza konduto raportata de mi ŝuldiĝas al tio, ke simio ne konas akuzativon! :) (Kaj ne nur...)

reen al la indekspaĝo

13a Novembro, 2007.

INTER ALIAJ MITOJ PRILINGVAJ (Eskimoj havas cent aŭ eĉ mil vortojn por 'neĝo', ktp), la plej lasta sendube estas, ke simioj kapablas lerni kaj uzi lingvojn. Fine haveblas (ankaŭ rete) piedaltera resumo, far Clive Wynne, profesoro pri psikologio ĉe la Universitato de Florido, fakulo pri bestaj lernado kaj konduto, kaj konata skeptikulo pri la besta lingvolernado. Lia konkludo: "Kartezio pravis: ne ekzistas besto — ne gravas en kia medio nek per kia trejnado — kiu povas konigi siajn pensojn per lingvo."

La temo diable pli kompleksas, ol kredas la averaĝa laiko. Ekzemple oni signas al la ĉimpanzo:

xxxxx (1) Metu la pilkon en la skatolon.

La ĉimpanzo metas la pilkon en la skatolon. Bonege, la ĉimpanzo komprenas tute por ĝi novan komandon, do kapablas sintakson. Sed tiam oni signas:

(2) Metu la skatolon en la pilkon.

La ĉimpanzo faras samkiel antaŭe, kaj metas la pilkon en la skatolon. (Ĉar ja temas pri pilko kaj skatolo, kaj oni devas fari ion.) Aĥ! Malsukceso. Sed — ankaŭ homo reagos same al (2), SE ŝli devas iamaniere reagi, ĉar pro principoj de la pragmatiko, la homo scias, ke ne eblas meti skatolon en pilkon, tamen atendas senchavan mesaĝon.

Malgraŭ ĝenerala venko de la skeptikuloj, iuj veteranoj de tiu studokampo daŭre persistas pri siaj pretendoj. Mi ne scias, kiu pli interesas, ĉu la rezultoj, aŭ la motivo.

reen al la indekspaĝo

12a Novembro, 2007.

EN LA POLITIKO, EBLAS ĈIO AJN. Jen unu el la plej strangaj rakontoj en la mondhistorio. Hormizd II, monarĥo de Persio 302-309, volis filon, kaj lia edzino komplezis. Ŝi gravediĝis kun Ŝapur II (309-379), kaj restis graveda je la tempo de la morto de Hormizd. La Magoj prognozis filon, kaj la korto aranĝis kroni lin — antaŭ ol li naskiĝis – por garantii monarĥan sinsekvon kaj malriski enlandan militon.

Reĝan liton oni metis mezen en la palaco; la reĝino kuŝadis sur ĝi; oni lokis la diademon sur ŝian ventron, kaj la humilsternitaj satrapoj adoris sian nevideblan kaj ankoraŭ ne sentivan suverenulon.

Nu - temas pri legendo almenaŭ. Ni havas la rakonton nur de unu fonto (Agathias). Tio estas ofte la problemo pri antikva historio. Sed ĉu vera ĉu malvera, ĝi ja estas fascina rakonto.


reen al la indekspaĝo

11a Novembro, 2007.

Skribis malnova babileja amiko "Kurawiri" el pariza ĉirkaŭurbo:

Kara Ken,

Mi absolute volis diri al Vi, ke plaĉas min ege viaj pripensoj metafizikaj en via taglibro interreta.
Ankaŭ volis mi scii, ĉu Vi pensas iatage arigi ilin, ĉar ili estas tre valorhavaj.
Mi esperas, ke baldaŭ ni povus babili pri la Logoso kaj pri la Rilato (tio, kion la kristana teologio nomas "Amo") kiel fundamenta esenco kiu estigas la Universon.
Dankon por via taglibro kiun mi legas kun ega plezuro.

Amike,
Vincent "Kurawiri" Grousset

Mi ĉiam ĝojas, se iu trovas ion utilan en mia blogo. Tamen mi devas klarigi, ke kiam temas pri filozofio mi — almenaŭ lastatempe — nur pludonas la pensadon de hispan-usona filozofo George Santayana (1863-1952). La ideoj apartenas al li. Mallonge dirite: mi serĉis filozofion, kiu povas harmoniigi la konstatojn de Platono kun la postuloj de la materiismo, kaj en Santayana mi trovis ĝin.

Arigo de la tiutemaj blogeroj do ne necesas, ĉar ĉio jam enestas la verkojn de Santayana. Bedaŭrinde, tiu en nia tempo tro neglektata pensisto nemulte tradukiĝis alilingven. Lia frua verkego, The Life of Reason, ekzistas almenaŭ en la hispana. Tiu verko traktas precipe la humanisman flankon de lia pensado. Lia matura filozofio troviĝas tamen en du gravaj verkoj, Realms of Being kaj Scepticism and Animal Faith, kiuj laŭ mia scio ne elangliĝis; kaj eĉ pri The Life of Reason estas problemo, ĉar mi ne scias, ĉu La vida de la razón estas la originala versio, aŭ la reviziita kaj mallongigita versio, kiun li preparis en Romo ĉirkaŭ 1950.

Pri amo kiel principo de la universo, ankaŭ multaj poetoj verkis. Mi ĉiam dubis la taŭgecon de 'amo' kiel metafora fundamenta principo de universo tiel ege violenta, kiel la nia; tamen mi strebas kompreni la poetojn. La esencoj de Santayana estas morale neŭtralaj; ankaŭ ili estas tute pasivaj, kaj kaŭzas nenion. Ili estas nur la karakteraj enkorpiĝoj, kiujn ekzistanta objekto devas alproprigi por esti spertata de homoj. Se uzi tradician terminologion, ili forviŝas (laŭ mia nuna interpreto) la distingon inter primaraj kaj sekundaraj kvalitoj (Galileo, Kartezio, Locke). Maso kaj koloro do estas esencoj; sed ankaŭ ekz. la nombro 4, trianguleco, grandiĝado kaj malgrandiĝado, la kaŭzado, kaj nefinia nombro de aliaj, sole kaj en kombinoj. Per ili ni spertas la mondon; al ili ni (kutime) ne turnas nian atenton.

reen al la indekspaĝo

10a Novembro, 2007.

Plu komentas Gunnar Fischer diversteme:

Saluton!

Pri la nombro de esperantistoj: Jes, ĉiam ekzistas homoj, kiuj parolas pri kelkaj milionoj. Sed ne kulpigu ĉiujn senescepte. En artikolo de Libera Folio ( http://www.liberafolio.org/2007/contiintervjuo/ ), oni nomas tiun informon "troigita"; en komento tio, Jorge Camacho supozas, ke en tiu cifero estas unu nulo tro (do efektive 200.000). En la germanlingva versio de la kritikata Vikipedio-artikolo, tiu nombro ne aperas, sed anstataŭe la rimarko, ke apenaŭ eblas taksi la nombron de la parolantoj. Dum mia tempo kiel aktivulo en la junularo, mi mem atente forigis la indikon pri "kelkaj milionoj" el ĉiu informilo aŭ teksto, kiun mi redaktis kaj pledis por tio, ĝenerale ne plu uzi ĝin.

Sed kompreneble ĉiu havas sian propran opinion, kaj se iu obstinemulo nepre volas disvastigi tiun ciferon, li faros tion. Tiel prezentiĝas percepta misbalanco: 1. Facile eblas konstati kaj memori, ke iu ie denove parolis pri "milionoj da parolantoj". Sed multe malpli facilas fari la samon je ĉiu okazo, dum kiu iu ĝuste ne faras tion. 2. Plie se iu skribas, ke "ne eblas bone taksi la nombron" kaj se aliaj konsentas, sed poste alvenas eĉ nur unu, kiu denove insistas pri la milionoj, tiam oni inklinas al tio, citi la malbonan ekzemplon de unu por averti kontraŭ misago, sed ne la bonan manieron de la aliaj. 3. Facilas nombri tian okazon kiel ekzemplon, ke "esperantistoj denove distrumpetas troigitan ciferon", sed ne eblas diri, ke (ĉiuj) "esperantistoj kondutas sobre". Unu sola homo fuŝas la tutan bildon. 4. Aldoniĝas la psikologia fenomeno, ke oni memoras ekstremojn pli bone (ĉu negative aŭ pozitive, ne gravas). 5. Kaj krome gazetaro kaj aliaj medioj preferas prezenti ekstremajn novaĵojn, opiniojn, homojn. Ili ankaŭ inklinas al mallongigoj kaj insistas pri tiaj nombroj. Do se iu diras "Iam oni parolis pri milionoj, sed tiu cifero ne ŝajnas al mi defendebla," tiam oni devas timi, ke poste legeblas nur la cifero, ne la moderigo.

Efektive do multaj cirkonstancoj malhelpas al tio, disvastigi pli sobran informon. Ni ne subtenu tiun malbonan direkton per tio, ke ni plendas ĝenerale pri "ĉiuj" aŭ "la" esperantistoj: Se eĉ la moderuloj kritikas (senkiale) aliajn moderulojn, kiel ili vivtenu la emon, entute aktivi rilate al informado? Kaj se tiuj ne informas, tiam oni lasas la kampoj nur al ekstremistoj.

Rilate al via kolego: La postulo, ke oni sen lernado de la lingvo rekonu maksimumon da vortoj, memorigas pri la naturalisma skolo de planlingvoj. Je iu grado, reguleco kaj "natureco" ( = simileco al la latinidaj lingvoj) harmonias, sed iam ili ankaŭ konkurencas. Kompreneble eblas diskuti, kiu principo estas pli grava; sed tio estas diskuto, ne fina prijuĝo.

Facile percepteblas la problemoj, se lingvo rekte transprenas vortojn senŝanĝe: Tiam lernantoj de tiu lingvo devas krome lerni la prononcon kaj specialajn signojn de la fontolingvo. Oni povus argumenti, ke estas tre verŝajne, ke lingvolernanto ĉiel ajn iomete regas la plej prestiĝan lingvon, do la anglan. Sed en tiu pozicio antaŭe estis aliaj lingvoj, kiuj influis la germanan, kaj tiuj ŝpuroj ne komplete perdiĝis dum la jarcentoj.

Ĉiutagaj germana vorto kiel "Portemonnaie" (monujo) daŭre havas francan skribmanieron (aŭ prononcon, depende de tio, kion oni volas lasi). Nur dum la lasta ortografia reformo antaŭ ĉirkaŭ jardeko, oni ŝanĝis tion al "Portmonee" (laŭ la germana prononco).

Oni povas diskuti pri la utilo, rekte transpreni gravajn (aŭ modajn) vortojn. Tamen oni konsciu ankaŭ pri la kostoj, kion tio alportas al la lingvolernado.

Kore salutas
DĴ Kunar

Mi tute konsentas kun viaj atentigoj pri troa ĝeneraligado, kaj esperas ke mi mem (almenaŭ ĉi-teme) ne tiel pekis. Certe la situacio pliboniĝis. Antaŭ nur kelkaj jaroj mi longe devis argumenti en sci.lang (sole kaj senhelpe, bedaŭrinde) kontraŭ la nocio, ke, ĉar mankas rimedoj precize taksi nombrojn de lingvoparolantoj, oni rajtas do pretendi je milionoj.

Dum la tempo, kiam la franca estis la prestiĝa lingvo, kulturitaj homoj scipovis ĝin aŭ almenaŭ uzadis ĝiajn vortojn en siaj etnolingvoj. Tion oni akceptis kiel signon de internaciemo kaj ricevema sinteno je novaj ideoj. Sed mi ĉiam scivolis, ĉu estis reago — aparte tiam, kiam Napoleono invadis Vienon ktp — simila al tiu kontraŭ la angla en nia tempo. Eble mia legado informos min.

reen al la indekspaĝo

9a Novembro, 2007.

Nova temo! Skribis Klaus Leith el Kolonjo pri la blogero pri pomvino kaj la Eŭropa Komisiono:

Kara Ken,

Jen precizigo koncerne la "pomvino-krizon" (via blogero de la 3a de Novembro): La Eŭropa Komisiono proponis novan regularon por la Eŭropa vinmerkato, en kiun ĝi metis la (laŭ ĝi "internacie akceptitan") difinon, ke vino estas produkto de vinberoj. Tio difino fakte estus malpermesonta la vendadon de produktoj kiel pomvino (aŭ aliaj fruktvinoj) je tiu nomo.

Tiuj, kiuj kritikas la "Eŭropunian diktaĵon", tute malatentas la fakton, ke temas pri proponita regularo, kaj ne pri jam valida leĝo. Tio signifas ke la membroŝtatoj ĝuste povas ankoraŭ pridiskuti la proponon kaj demandi ŝanĝojn. Tion kelkaj germanaj ministroj faris en la pasintaj tagoj, kaj la Komisiono jam certigis, ke ĝi ŝanĝos la difinon por ke la nomo "pomvino" ne estu malpermesata. Ŝajnas al mi, ke la Brusela burokrataro do ne agis diktatore, sed priatentis membroŝtatan kritikon.

Cetere multe pli gravas, ke la Eŭropa Komisiono ankaŭ proponas malpermesi la aldonon de sukero al vino, ĉar tion la germanaj vinproduktantoj grandskale praktikas (kelkaj dek milionoj da kilogramoj ĉiu-jare).

Saluton el Kolonjo
Klaus

Dankon pro la klarigo. Mi eble tro fiksiĝis je la pasinteco, memorante tempon en Vieno sub Metternich, kiam oni laŭdire "preskribis la altecon, je kiu birdoj flugu, kaj la rapidon de la kurado de kunikloj"*. Estas malnova maksimo: ju pli malrapide kaj laŭgrade io disvolviĝas, des pli firme kaj longe ĝi restas. Sed — mi esperas nur bonon al Eŭropo.

Mi scias nenion pri vinfarado, sed laŭ la reto, oni aldonas sukeron al vino (precize, al la mosto), kiam ne sufiĉas la sukerenhavo de la vinberoj, por altigi la finan alkoholenhavon. Tiel oni povas "savi" la produktadon okaze de malbona vinbera sezono. Ĉar la klimataj kondiĉoj ne restas konstantaj, ŝajnas al mi ke ne eblus tute malpermesi la aldonon de sukero. Sed mi ja ne estas vinisto.

* El Beethovens Konversationsbuch, dato ne sciata de mi.
reen al la indekspaĝo

8a Novembro, 2007.

Skribas nun Gunnar Fischer ankaŭ pri, interalie, la aktuala temo:

Saluton!

Venis denove la tempo por reagi al kelkaj enskriboj de vi.

5a Oktobro, 2007. "Nek la kristanoj nek la E-istoj kontentas pri tiaj nombroj."

La problemo konsistas en tio, ke tiu kalkulomaniero simple estas malĝusta. Ĝi ne baziĝas sur statistiko. La "leĝo de la grandaj nombroj" diras: Kun kreskanta nombro da ekzamenitaj objektoj, la relativa ofteco (t.e. la cifero el via eksperimento) alproksimiĝas al la reala verŝajneco (t.e. la ĝenerala cifero). Kelkaj erare sekvas al tio, ke la verŝajneco devas troviĝi en ĉiu objekto. Sed tion la regulo tute ne diras. En unusola ekzemplo povas estis la plej grandaj devioj. Pri tiu eraro mi atentigis Ziko antaŭ jaroj, cetere. Kaj pri tiu statistika eraro mi prelegis en Esperanto.

Vi tute pravas. Ĉiaokaze mi supozas, ke efektivaj statistikaj metodoj malfacile aplikeblas al nombroj de lingvoparolantoj, precipe pro manko de klaraj kriterioj por difini 'parolanto'. Eĉ la haveblaj ciferoj por diversaj etnolingvoj estas nur 'informitaj divenoj'.

Restas tamen la fakto, ke tiu necerteco, en si mem neŭtrala, ĉiam uziĝas flanke de movaduloj por sugesti pli grandan nombron de E-parolantoj, neniam (kompreneble) por sugesti malpli grandan nombron. Bona ekzemplo troviĝas aktuale ĉe blogero de Slavik Ivanov, precipe la komentaro.

24a Oktobro, 2007. "LA ETERNA MANKO"

Tute klare temas pri malobeo al la "dek malpermesoj al esperantistoj": "Ne fondu la de vi intencitan gazeton, ĉar da ili ekzistas jam tromulte!" ( http://www.muenster.de/~kunar/malpermesoj.htm) Vi vidas, ke tiuj problemoj jam estas klasikaj en Esperantujo.

Libera Folio raportas, ke "Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) perdis siajn oficialajn rilatojn kun Unesko, la organizaĵo de UN por edukado, scienco kaj kulturo. La kialo de la nuligo ŝajne estis la neglekto de ILEI sendi raporton al Unesko pri sia kontribuo al la celoj de Unesko dum la pasintaj ses jaroj." (emf. ald.) Kompare kun tio, mi eĉ ne havas plendrajton...

4a Novembro, 2007.

KOLEGO DEMANDIS AL MI, kial nur E-o sialingvigas ĉion, dum aliaj lingvoj ne hezitas simple alpreni, konservante kaj la vorton kaj (se latinskriba lingvo) kutime ankaŭ la literumon. (...) Nur nia lingvo kreas novajn vortojn

Al tio necesas respondi: Ĉu?

1. Mi ne vetus je tio, ke lingvoj kiel la finna aŭ hungara ne ŝanĝas la skribmanieron de vortoj. La simileco al Esperanto konsistas en la (kompareble) facilaj prononcoreguloj, kiuj estus rompitaj, se oni senŝanĝe transprenus vortojn el aliaj lingvoj.

2. Kiam Germanoj transprenas anglajn vortojn, ili certe ne transprenas la prononcadon, sed ion, kion ili opinias anglan prononcadon.

3. Mi aŭdis prelegon pri anglismoj en slavaj lingvoj. En la ekzemploj mi vidis kaj vortojn, kiujn oni rekte transprenis, kaj vortojn, kiujn oni skribis alimaniere (en latina alfabeto) kaj vortojn, kiujn prononcojn oni rekreis, uzante cirilan alfabeton.

4. Se "nur Esperanto" kreas novajn vortojn, de kie venas la novaj vortoj en la angla? Jam Martin Luther kreis novajn germanajn vortojn por anstataŭigi la latinan, simile okazis en la postaj jarcentoj por kontraŭstari la francan influon ktp. Kreado de novaj vortoj ne estas io stranga, sed kutima.

Ŝajnas al mi, ke oni komparis Esperanton nur al la okcidentaj lingvoj (latinidaj kaj la angla). Tiaj komparoj estas tute decaj, sed oni ne sekvu el tio "ĉiuj lingvoj, nur ne Esperanto".

Necesas noti ke ekzistas almenaŭ tri principoj, esperantigi vorton, ne nur la du, kiujn vi mencias: Ĉiam restas la eblo, krei la vorton el ekzistantaj radikoj. Tiuj tri diversaj ebloj konkurencas kaj foje unu taŭgas pli ol la aliaj. Estus granda eraro, limiĝi al unu aŭ postuli ke ĉiu el ili ĉiam liveru bonan rezulton.

Mi reagas relative emocie al tiu temo, ĉar mi jam tro ofte spertis, ke homoj uzas la argumenton "ĉiuj aliaj lingvoj" aŭ "ĉiu normala lingvo" kontraŭ Esperanto. Ĉu tiaj konstatoj veras (vidu miajn dubojn supre) aŭ ĉu "esti sama" egalas al "bona", tion oni ja eĉ ne konsideras en tiaj diskutoj.

Kore salutas

DĴ Kunar

Ĉiuj bonaj punktoj, kaj ĉiuj, mi kredas, jam responditaj en miaj komentoj pri la antaŭaj leteroj — krom la lasta.

"Esti sama" ja ne egalas, laŭ mi, al "bona". Mi iam revis, fakte, ke nia lingvo fariĝu pli bona lingvo, ol la etnolingvoj. Sed la tuta temo, el mia vidpunkto, rilatas al mia blogero de antaŭ kelkaj tagoj, "Esperanto kiel anti-lingvo". Mia kolego tre serioze traktis E-on je la komenco, sed ĉiam plendas, ke kvankam li legas ses lingvojn, li ne povas legi pli da E-o, ol da la rumana. Li ne povas "ensorbi" ĝin lege, kiel li "ensorbis" la aliajn. Tio ŝuldiĝas precipe al (i) skemismo kaj (ii) E-igado de etnolingvaj vortoj.

Ne temas pri plendo nek reform-propono, nur pri realaĵo.

reen al la indekspaĝo

7a Novembro, 2007.

Skribis Anĝelo (Angelo la Mann) el, mi kredas, Palermo, ankaŭ pri la temo de lastaj tagoj:

Saluton Ken,

[...] Mi daŭre legas vian blogon, sed kutime mi silentas. Mi volas nur rimarki ke "korpopilko" estas fakte la samo kiel itala "pallacanestro".

Plue, mia E-amikino, kiu klopodis por lerni la italan lingvon, unufoje sendis al mi leteron por kompreni kio estas la itala ludo de "piedfrapo" :-)

'Piedfrapo' estas ja ludo, kiun plaĉus al mi iafoje ludi kun iuj konatoj...!

Pallacanestro estas kompreneble paŭso, do ja estas escepto al mia ĝeneraligo. Ni scias ĉi-kaze ke ne temas pri indiĝena vorto, ĉar la ludo inventiĝis en Usono — fakte laŭ ofta (sed pridisputata) pretendo, ĉe mia universitato, la Universitato de Kansaso.

Tamen mi vidis ofte itallingvajn tekstojn en la reto, liberale aspergitajn per fremdaj (precipe anglaj) vortoj senŝanĝaj, kaj ju pli alta la intelekta nivelo de la teksto, des pli dense.

reen al la indekspaĝo

6a Novembro, 2007.

Skribis Tonyo del Barrio ankaŭ pri pruntado de (novaj) etnolingvaj vortoj en E-on:

Kara Ken:

Vi komentis en via lasta blogero:

"kial nur E-o sialingvigas ĉion, dum aliaj lingvoj ne hezitas simple alpreni, konservante kaj la vorton kaj (se latinskriba lingvo) kutime ankaŭ la literumon. Konsideru nur ludonomojn: bridge, poker, base-ball, basket-ball, football, golf, hockey, volley-ball ŝiuj estas en la franca, kiel en aliaj lingvoj, same, kiel en la origina lingvo (kun specialaj elparoloj kompreneble). Nur nia lingvo kreas novajn vortojn: 'korbopilko' k.s. (ofte nur per paŭsado)."

Nu, tio ne estas ekzakte ĝuste, almenaŭ en la hispania hispana. En la hispana, anstataŭ "basket-ball" oni diras "baloncesto". Por "foot-ball" oni ŝanĝas la literumon al "fútbol", kaj eĉ oni foje trovas la vorton "balompié". Por "volley-ball" oni uzas ambaŭ formojn "voleibol" kaj "balonvolea". Al "poker" oni ĝenerale almetas akcenton super la "o". Por "hand-ball", nur "balonmano" uziĝas.

Laŭ mia scio, la samo okazas en multaj aliaj lingvoj. Fakte, la senpera alprenado estas minoritata, ŝajnas al mi.

Krome, notu ke en Esperanto necesas aparta finaĵo, pro la reguloj de la lingvo. En tio ankaŭ nia lingvo ne estas aparta. En la eŭska la subjektoj prenas finan "a", kaj en tiuj ekzemploj, la respondaj eŭskaj vortoj kompreneble adaptiĝas al tiulingvaj reguloj.

Kaj ankaŭ rilate al la alpreno de novaj vortoj, ankaŭ ne estas strange uzi tute malsimilan vorton. Francoj ne diras "byte" kaj hispanoj uzas tute alian vorton por "stewardess".

Memoru mian tezon, Esperanto estas normala lingvo :-)
http://www.liberafolio.org/2007/normalalingvo/

Amike,
Tonyo
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/eo.htm
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/blogo.htm

Mi ne plendas pri E-o; mi uzas ĝin preskaŭ ĉiutage, kaj mi ne volas reformi ĝin. Mia persona lingvouzo estas (almenaŭ laŭ mia takso) konservema. Mi nur konstatas, ke multo el tio, kion oni jam rimarkigis diversloke pri personaj kaj lokaj nomoj, validas ankaŭ pri ordinaraj vortoj. Mi ofte uzas la (iom ekstremajn) ekzemplojn 'Laroŝfuko' kaj 'Niĉeo' — vortoj, kiuj sendas, mi ne dubas, multajn homojn al la vortaro: ili estas La Rochefoucauld kaj Nietzsche. Ĉar oni tiujkaze esperantigis laŭ la sono, ili vere helpas neniun: homo, kiu scias, kiuj estas La Rochefoucauld kaj Nietzsche, ne rekonas la nomojn, kaj homo, kiu ne scias, kiuj estas La Rochefoucauld kaj Nietzsche, ne lernas per 'Laroŝfuko' kaj 'Niĉeo' pli ol ŝli sciis antaŭe. Kaj — ĉu estas tute abomeninde, lerni ion per E-o?

Prenu denove la ekzemplon volley-ball. Oni povus esperantigi laŭ la sono kaj ekhavi 'valibalo' (eble britoj kaj/aŭ certaj bostonanoj preferus 'volibalo'). Sed laŭ NPIV ni esperantigu laŭ la skribo: 'volejbalo'. La unua ne tuj rekoneblas vide, kaj la dua ne tuj rekoneblas aŭde. Eble pro tio la plej gravaj latinskribaj lingvoj ne ŝanĝas siajn pruntaĵojn.

Rimarku, ke mi parolas pri pruntaĵoj. Oftege, pruntita vorto laŭgrade indiĝeniĝas, ĝis parolantoj jam ne konscias pri ties fremda origino. Tiam estas tute normale adapti ĝin al la sonsistemo ktp. de la koncerna lingvo.

reen al la indekspaĝo

5a Novembro, 2007.

Skribis Bertilo Wennergren pri la hieraŭa blogero:

Kara Ken,

Vi skribis:

"KOLEGO DEMANDIS AL MI, kial nur E-o sialingvigas ĉion" [...] "Nur nia lingvo kreas novajn vortojn: 'korbopilko' k.s. (ofte nur per paŭsado)." [...] "Mi ne povis respondi."

Interese. Ĉu vi vere pensas, ke nur Esperanto agas tiel? Ĉu vi ne scias, ke ankaŭ aliaj lingvoj faras same aŭ simile?

Lia demando ja estis, kial "nur" Esperanto evitas neŝanĝitajn pruntaĵojn. Mi suspektas, ke li havis enmense la plej kulturitajn latinalfabetajn lingvojn, ekz. la anglan, la francan, la germanan, la italan, k.s. Iuj lingvoj kompreneble devas pro fonotaktikaj kaj morfologiaj kialoj modifi novajn vortojn.

Cetere:

"Mi konas neniun principon, regulon, maksimon, nek akton de la Akademio, kiu necesigas tion."

Ĉu vi ne konas la 15-an regulon de la Fundamenta Gramatiko?

15. La tiel nomataj vortoj "fremdaj", t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo. [...]

(El sinteza Esperanta versio de la 15-a regulo - traduko el kunmeto de la kvin nacilingvaj versioj en la Fundamento.)

Mi eraris; Regulo 15 ja ŝajne malpermesas, ke ekzemple volley-ball estu E-vorto tute sen aliiĝo.

(Oni devas iel maski ĝin )

reen al la indekspaĝo

4a Novembro, 2007.

KOLEGO DEMANDIS AL MI, kial nur E-o sialingvigas ĉion, dum aliaj lingvoj ne hezitas simple alpreni, konservante kaj la vorton kaj (se latinskriba lingvo) kutime ankaŭ la literumon. Konsideru nur ludonomojn: bridge, poker, base-ball, basket-ball, football, golf, hockey, volley-ball ĉiuj estas en la franca, kiel en aliaj lingvoj, same, kiel en la origina lingvo (kun specialaj elparoloj kompreneble). Nur nia lingvo kreas novajn vortojn: 'korbopilko' k.s. (ofte nur per paŭsado).

Mi ne povis respondi. Mi konas neniun principon, regulon, maksimon, nek akton de la Akademio, kiu necesigas tion. Antaŭ kelka tempo mi menciis en blogero, ke preskaŭ la tuta mondo uzadas velcro, almenaŭ velkro aŭ simile, tamen E-o kreis sian propran vorton ('lapo'). Iom ekstrema kazo, jes.

reen al la indekspaĝo

3a Novembro, 2007.

POMVINO NE PLU RAJTAS NOMIĜI 'POMVINO'. Mi legis en Frankfurter Allgemeine (rete), ke pro decido de la Eŭropa Komisiono, oni jam ne rajtos nomi pomvino (Apfelwein) 'vino'. Vortara aŭtoritato de la EK nervozigus min persone, se mi loĝus en Eŭropo.

Ĉu nun la EU rajtas, pretekste de komercaj politikoj, dikti eĉ la lingvaĵojn de la membraj ŝtatoj? Ne mirinde, ke eŭropanoj pensas dumense pri tiu burokrataro — kiun mi ĝis nun, eble erare, ĉiam laŭdis kiel bonan elpaŝon antaŭen.

La arkitekturon mi aliflanke neniam ŝatis

reen al la indekspaĝo

2a Novembro, 2007.

ANKORAŬFOJE LA EKZISTENCIALA DEMANDO

En malnova artikolo, Baldur Ragnarsson diskutis E-on kiel "anti-lingvon",* tiel tuŝante la centran paradokson, kiu motivis la Manifeston de Raŭmo — nome tion, ke nia lingvo, ebligante specialajn rilatojn inter ni mem, izolas nin iusence de niaj ne-E-istaj samnacianoj.

Ĉiu lingvo, inkl. la nian, estas kaj lingvo kaj anti-lingvo: ĝi kaj kunigas kaj malkunigas. Neeskapeble! Tio levas la demandon, ĉu nia internacia kaj interlingva ekzistado estas "supernacia" aŭ "subnacia". Ĉu ni vidas kvazaŭ de supre ĉiujn domojn, aŭ ĉu ni loĝas aparte en la diversaj domoj, kunligite inter ni kvazaŭ per subteraj kanaloj?

Ŝajne kvankam la unua eble estas nia idealo, ni fakte spertas la duan. Ni certe ne similas la viron en la bildo, kiu rigardas siajn kunŝtatanojn kvazaŭ per binoko, eĉ se hazarde mankas al ni socia kapitalo en niaj respektivaj landoj.

* Simila sed ne tutsama koncepto originis ĉe brita lingvisto M. A. K. Halliday. (Mi ne scias ĉu necesas mencii la jenon, sed: tie kaj tie en la reto troviĝas artikoloj publikigitaj en la t.n. "UEA Papers in Linguistics". "UEA" tiukuntekste ne signifas "Universala Esperanto-Asocio" sed "University of East Anglia".)
reen al la indekspaĝo

1a Novebbro, 2007.

DE ANTONIN DVOŘÁK la Konĉerto por Violonĉelo en B minora, Opus 104, laŭdire estas la plej granda violonĉelo-konĉerto ekzistanta. Kaj hazarde okazas, ke mi havas du prezentojn (KD-e) de ĝi, unu de la Orchester Pro Musica, Vieno, kaj la alian de la Slavonic Philharmonic Orchestra — ĉeĥa grupo mi kredas. (Bedaŭrinde mi ne povis trovi retinformon pri tiuj ensembloj, eble ĉar muzikistaroj oftege ŝanĝas siajn nomojn, aŭ eĉ ĉesas ekzisti.) Sed muzik-aprecantoj, pli adeptaj ol mi, sendube demandus: Kiu el la du estas la pli bona?

Tiaj demandoj pli kaj pli leviĝas en la uzretgrupo rec.music.classical, kaj la disputoj preskaŭ tiom longiĝas, kiom tiuj en soc.culture.esperanto pri nia lingvo. Mi ne povas respondi. Kiel la plimulto de homoj, mi emas al tiu, kiun mi unue aŭskultis: ĉi-kaze, tiu de la Orchester Pro Musica. Ankaŭ mi preferas, kaj plibone povas taksi, ĉambromuzikon ol simfonian muzikon. Pli kaj pli mi miras je la abundo de nia kultura heredaĵo: ne nur sufiĉe da elstara muziko por okupi tutan vivlongon, sed kutime pluraj prezentoj de la plej bonaj pecoj.

Dvořák mi aparte ŝatas, ĉar li ŝatis (kaj provis kompreni) Usonon. Ne tre profesia sinteno, sed pri muziko mi certe ne estas profesiulo.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.