Sendu al mi komentojn

30a novembro, 2008.

VORTOSORTOJ, 40 : KONSPIR- kaj KOMPLOT-.

Videblas, ke la signifoj de la du radikoj tre similas; jen la difinoj en NPIV:

komploto: Sekreta ligo por malica aŭ krima celo kontrau iu
komploti (tr): Fari komploton

konspiro: Sekreta grupa ago kontraŭ iu aŭ io
konspiri (netr): (i) Fari sekretan ligon; (ii) Celi al komuna malamika celo

Rimarku ke 'komplot-' prezentiĝas en NPIV kiel substantivo, 'konspir-' kiel verbo. Sed kurioze, la Tekstaraj kaj retaj distribuoj sugestas fortan tendencon ke 'konspir-' uziĝu substantive (la retaj distribuoj aperas inter krampoj):

'konspir-': 14 (4580) fojojn kiel verbo; 56 (10700) fojojn kiel substantivo

'komplot-': 8 (2360) fojojn kiel verbo; 21 (7340) fojojn kiel substantivo

La franca havas kaj complot kaj conspirer (netransitiva, dum comploter estas transitiva). La angla havas plot (transitiva) kaj to conspire (netransitiva). La (ne)transitiveco de la du verboj sekvas aŭ la francan aŭ la anglan ŝablonon.

Se ili venas ambaŭ de la franca, ne temas pri kazo kiel 'gazono' (rusorigina) kaj 'razeno' (germanorigina), kie la sola diferenco estas la origina lingvo. Anstataŭe, 'komplot-' kaj 'konspir-' estas paro de preskaŭ samsignifaj (eble ja tute samsignifaj) radikoj de la sama lingvo.

reen al la indekspaĝo

29a novembro, 2008.

ĈU LA ANTROPOLOGIO DRASTE DUIĜIS? La Darwin-a evolucia koncepto (blinda kaj sencela disvolviĝo) perceptiĝas kiel minaco ne nur de religiemuloj. Jam longe estas rezistemo en la homsciencoj, rezistemo malpli kria, certe, ol en la organizitaj religioj, tamen rezistemo.* Mallonge, oni simple ne emas al evoluciaj klarigoj, sed alkroĉiĝas al "interpretoj" kaj historiismaj nocioj.

Laŭ artikolo de Hannah Fearn en Times Higher Education, nun estas du apartaj antropologiaj tendaroj, almenaŭ en Britio kaj Usono, kie la disciplino precipe enradikiĝis: la socia kaj la evolucia. Ne tre surprize, sociaj antropologoj akuzas la evoluistojn pri reduktismo, dum laŭ la evoluistoj, kulturaj antropologoj simple ignoras la sciencan metodon. Ili provas priskribi kaj kompari homajn kulturojn, dum la evolucia skolo provas klarigi homajn kulturojn surbaze de la homa biologia evoluado.

Dum mia universitata kariero, mi ofte miris pro la "militoj" en antropologiaj fakultatoj. Mi ne povis tute eviti ilin, ĉar, pro mia fakstudo pri nordamerikaj indiĝenaj lingvoj, mi estis nomata "antropologia lingvisto". Sed mi neniam multe atentis antropologiajn skolojn, ĉar la enhavo de tiu disciplino simple ŝajnis al mi tro vasta. Se oni starigas "sciencon pri la homo" oni ne miru, ke preskaŭ io ajn inkluziviĝas.

* Tio estas grava punkto; multaj restas nekonsciaj pri la iomete submaskita, tamen tre reala, streĉiteco inter evoluismo kaj nuntempaj belartuloj. Jen bona ekzemplo: en preskaŭ ĉiuj usonaj universitatoj uziĝas la Norton Anthology of English Literature, en du volumoj; ĝi estas unu el miaj plej ofte legataj libroj. En volumo I, pĝ. 1469, estas skribite pri la optimismo de la 18-jarenta Britio: "La evoluismaj teorioj de la 19a jarcento kaj la historio de la unua duono de la 20a jarcento igis tian optimismon netenebla nuntempe." (emf. mia). Tute ne estas evidente, kial la biologia evoluo detruas optimismon.
reen al la indekspaĝo

28a novembro, 2008.

LA SENIDEOLOGIA SPIRITO manifestiĝis en 18-jarcenta Anglio. La du grandaj literaturaj lumoj de tiu jarcento, Dryden kaj Pope, kapablis vidi grandecon en homoj sur malaj flankoj de politika divido. John Dryden (1631-1700) verkis laŭd-poemon pri la morto de Oliver Cromwell, sed poste li laŭdis ankaŭ poezie la reĝon James II. Liaj malamikoj kritikis lian "ŝancelemon" sed laŭ mi li simple superis frakciismon kaj konstatis, ke du homoj povas reprezenti malajn politikajn vidpunktojn, tamen esti ambaŭ grandaj homoj. Alexander Pope (1688-1744) simile: en unu verko (la Prologo de la Cato) li laŭdis la Whigs (la "progresemulojn" de tiu epoko), sed en alia verko (Windsor Forest) li laŭdis la Tories (la "konservemulojn" de la epoko). Li vidis la meritojn de ambaŭ pozicioj, malgraŭ ilia radikala interoponeco.

Ne ĉiuj historiistoj konsentus kun mia interpreto de la faktoj.
reen al la indekspaĝo

27a novembro, 2008.

POLIC-PROTOKOLO, 20.

• En drinkejo en Santa Monica hieraŭ, ekestis pugnado inter du viroj, kiu ekdanĝeriĝis, kiam unu el la viroj elprenis glavon el sia vestaĵo, kaj komencis skermi. La senglava oponanto laŭdire vokis la policon, plendante ke li ne havas armilon. Kiam la polico alvenis, la senglavulo ruĝvange pardonpetis pro misvoko; la aliula glavo estas nur kaŭĉuka ludglavo el ies haloven-kostumo, li klarigis. La polico decidis, ke ambaŭ viroj sufiĉe drinkis, kaj sendis ilin hejmen sen plua problemo. La polico konfiskis la glavon.

• Senkapigita krimĉefo troviĝis en Annaheim; polic-detektivoj post mallonga esploro deklaris suicidon. Pluraj gazetoj protestis, ke homo ne povas suicidi per propra senkapigo, kaj kritikis la kompetentecon de la detektivoj. "Ĉio ajn povas okazi en Kalifornio," skribis unu raportisto, "sed ne tio." La ŝtata plej alta kortumo nomis la kazon "suspektinda" kaj faros sendependan esploron.

reen al la indekspaĝo

26a novembro, 2008.

LA ALIREBLECO DE LITERATURA VERKO ne dependas nur de ties tempo: ankaŭ rolas la tempoj de bonaj tradukoj. Mi sugestis antaŭ kelkaj jaroj, ke nuntempaj anglalingvanoj havas pli bonan aliron al Montajno (Michel de Montaigne) ol modernaj francoj, pro tio, ke Montajno verkis en la franclingvo de la 16a jarcento, sekve 400 jaroj distancigas lin de modernaj francaj legantoj. Sed ĉar ekzistas bonega traduko de Montajno en la modernanglan fare de la talentega Donald S. Frame, neniuj jarcentoj distancigas la anglalingvan leganton de la verko (Essais).

Io simila okazis en la kazo de Ŝekspiro. Iafoje germanoj parolas pri unser Shakespeare [nia Ŝekspiro]. Kiel ili rajtas nomi lin 'nia'? Pro la interesa fakto, ke ekzistis en la germana bonega traduko de la Ŝekspir-teatraĵoj komencita de la granda August Wilhelm Schlegel en Jena ĉirkaŭ 1800 (la traduko finiĝis sub la direktado de Ludwig Tieck kaj estas konata kiel "la Schlegel-Tieck"). Sekve germanoj estas distancigitaj de la Ŝekspir-verkaro je nur 200 jaroj, dum modernaj legantoj de Ŝekspiro en la originala angla estas distancigitaj je 400 jaroj, kaj bezonas ĉiugeneracie pli da piednotoj. (Ne nur Schlegel-Tieck; estas multegaj tradukoj de Ŝekspir-verkoj en la germanan, pli ol en iun alian lingvon, mi kredas.)

En Itako, en la subŝtato Nov-Jorko, kie mi naskiĝis, estis maljuna viro, kies ĉeflingvo estis la germana, kiu havis tutan kolekton de la verkoj de Goeto en la angla. Li diris, ke li pli facile povas legi Goeton en tiu modernangla traduko, ol la originalajn verkojn en la germana de la 18a jarcento.

reen al la indekspaĝo

25a novembro, 2008.

LA PLEJ GRANDA ERARO
Kiam montras sunradioj siajn povojn
riveli per humila lumo homajn trovojn
ili foje nekutiman homon trafas
kiu orajn sagojn en kaoson pafas,
kaj distranĉas siajn ĝenojn kiel aeron
disdividas fulm', plonĝante en la teron.
Sed tia homo kvazaŭ sin plurigas,
kaj malkomprenas sin, kaj tuj intrigas
diskonigi sian trovon al la mondo,
kaj derviŝe sekvas nova ĉiofondo.
Se nur trankvile tia homo vivus
kaj en profundo de la kor' arkivus
la privatan lumon, facile ĝi enordus;
la harmoni' de l' mondo tuj akordus
kun l' animo de la nekutima homo
des pli rara, nun, fajfante pri renomo.
Sed de la fingroj ĝis la verto li supozas
ke ĉiuj homoj samfervore seriozas
kaj plene kredas — ho stranga misvizi'!
ke ĉiuj entoj sur la tero samas kiel li.
Se grandaj filozofoj faris tiun eraron,
pli grandaj gardkonservis sian varon.
Esti, ne sekvi, jen la celo de la hom':
kio ne eblas en palaco, eblas en la dom'.
— KM
reen al la indekspaĝo

24a novembro, 2008.

PUBLIKIGADO INTE KAJ NUN. Tiuj el ni nuntempuloj, kiuj verkas, sterkas kaj berserkas, havas du opciojn: paperon kaj la reton. Mi neniam tute komprenis, kial Esperantujo tiom ankoraŭ alkroĉiĝas al tradicie presataj revuoj ktp; ŝajne iel restas en tio sufiĉe da prestiĝo por motivi la malkonvenon (ĉenon da paŝoj inter la verkisto kaj la legantaro; eblecon aŭ eĉ probablecon de tajp- kaj preseraroj; k.c.).

La nuntempo ne estas la unua tempo, kiam haveblis alternativa publikigado. En frua 17-jarcenta Anglio, verkistoj ofte koniĝis kaj eĉ famiĝis sen esti surpaperaj. Ekzemple nur kelkaj el la verkoj de la poeto John Donne presiĝis dum lia vivo; tamen li estis bone konata ene de malgrandaj rondoj de aprezantoj. Estis kutimo cirkuligi etajn faskojn da kopiitaj manuskriptoj; ili penetris en jurajn bibliotekojn, en universitatojn, kaj en la hejmojn de intelektuloj. Oni povus nomi tion frua formo de samizdato. Donne preskaŭ neniam provis presigi siajn poemojn. Presado de materialo, kiu nur celis kelkcent legantojn, estus iom sensenca kaj malrendimenta.

La avantaĝoj de nuntempa reta publikigado estas konsiderindaj: tuja havebleco de la materialo anstataŭ la neceso atendi monatojn kaj eĉ jarojn; ĝustaj seneraraj versioj; ebleco de tuja korektado kaj ĝisdatigado; nur interesatoj legas. Eĉ estas movado inter sciencistoj ĉirkaŭnavigi la kutimajn restriktojn de engrupa aprobo antaŭ publikigo. Al mi estas misteraĵo, ke en Esperantujo oni tiel adoras la vikiaĵojn (Ziko van Dyck eĉ verkis libron pri ili), dum tiun alian formon de radikala demokratio oni plejparte ignoras.

reen al la indekspaĝo

23a novembro, 2008.

SEKTO. Verŝajne neniu vorto incitas tiom da indigno, uzate pri E-ismo. Ĝenerale E-istoj neas, ke E-ismo estas sekto, kaj iafoje oni trafas dirojn kiel "Se ni kondutas tiel kaj tiel, oni kredos, ke ni estas sekto." Nu, kio estas sekto? Mi plenkreskis en religia sekto, do mi scias, kio estas sekto. Nur la pejorativa senco koncernas nin, ĉar nur tio ofendivas. NPIV difinas:

Religia aŭ religi-simila organizaĵo, prezentanta aspektojn de fermiteco, de fanatikeco, de potenc-avido aŭ de mensmanipulado.

Pri E-ismo Vi juĝu. Ne ĉiuj E-istoj agas kiel sektanoj, sed konsideru la tipajn trajtojn inter ni de sekto:

• viglaj kaj embarasaj leter-kampajnoj je ajna publika kritiko de E-o, ne gravas kia
• vigla deziro varbi pli da homoj je ajna kosto
• endemiaj troigado kaj mitokredemo
• speciala vorto por la ago eksiĝi (en nia kazo, "kabei")
• fondinto-kulto: oni pendigas bildojn de la fondinto, kaj emas vidi en li la plej saĝan homon, kiu iam ekzistis
• aŭtomataj senkulpigiloj: "ne kulpigu E-on, sed vin mem" ktp
• minacaj kritikoj estas "stumbloŝtonoj" (oni riskas perdi la "veran vojon")
• alkroĉemo al ajnaj apogantoj, kiuj atingis eĉ etan famon, ne gravas ties kvalifikoj

Estas interese legi la sindefendojn. Claude Piron simple redifinis 'sekto' tiel, ke ni ne estu sekto. Laŭ li, sekto havas guruon. Tute bone; ni havas Zamenhof. Sed tuj Piron ŝanĝas la kriterion: necesas diktema estro, kaj viva. Nu, mia iama religia komunumo ne havas diktatoran kaj vivan estron, tamen estas sekto. Sekto laŭ Piron kolektas monon, kaj ĝiaj estroj vivas bone. Sed mia sekto havis profetinon, kiu neniel mone profitis. Sekto laŭ Piron estas unuiĝinta kaj monolita. Sed mia sekto havas klare difineblajn ortodoksulojn kaj marĝenajn frakciojn; unu el tiuj ekfamiĝis en Waco, Teksaso, antaŭ kelkaj jaroj.*

Piron plendas, ke la ekstera mondo ne konas nin; sed mi timas, ke ju pli bone la ekstera mondo konas nin, des pli probablas ke ĝi vidas nin kiel sekton. Nuntempe la situacio laŭ onidiro pli bonas ol antaŭe. Eble. Por mi nur eblas juĝi per la interretaĵoj.

'Sekto' parencas al la latina sequi, 'sekvi', kaj devenas de secta (sekvantaro) parte tra la franca secte. Sekto tipe "sekvas iun" tutsimple. Por la unuopulo ne estas hontaĵo aparteni al sekto. La granda franca pensisto Pascal estis Jansenisto. Multaj kulturitaj britaj verkistoj de antaŭaj jarcentoj apartenis al politikaj kaj religiaj sektoj. Ke tio povas esti embarasaĵo de temp' al tempo tamen ne eblas nei.

* La t.n. "Branch Davidians", sekvantoj de David Koresh. 82 homoj mortis, kiam la registaro invadis ilian centrejon en 1993.
reen al la indekspaĝo

22a novembro, 2008.

Skribis Luis Guillermo Restrepo Rivas pri mia blogero de la 19a novembro, "SENBAZAJ BAZOJ":

Kara Ken,

Certe, en ĉiu sistemo de rezonado — ne nur en scienco — por ne fali en kompletan ĥaoson kie direblus io ajn, necesas bazi, per ia "logiko" ĉiun diraĵon sur alian (ĉiun eron sur alian), sed la ĉeno de sinsekvaj diraĵoj ne povas esti senfina, necesas iu unua bazo "absoluta" por la sistemo. La plej klara ekzemplo aŭ modelo estas la matematikaj branĉoj, kies diraĵoj (aparataj elmontroj, teoremoj, ... ktp.) venas sinsekve el iu grupo de aksiomoj, ĉi lastaj akceptendaj senpruve. Akcepti iun aksiomaron estas do filozofia pozicio.

Amikece,
Luis Guillermo RESTREPO RIVAS

Jes, certe, la antaŭsupozoj de la scienca metodo funkcias iusence kiel la aksiomoj de formala sistemo aŭ formala lingvo — kun la diferenco, ke oni ne deduktas la teoremojn rekte de la aksiomoj. Sed estas alia diferenco. La aksiomoj de formala sistemo estas kutime pli-malpli memevidentaj. Ekzemple por la propozicia kalkulo Łukasiewicz starigis la aksiomojn

(p → ( q → p))
((p → (q → r)) → ((p → q) → (p → r)))
((~p → ~q) → (q → p))

La antaŭsupozoj de la scienca metodo aliflanke ne estas memevidentaj. Ekzemple jen ofta vortumo:

• la universo estas reala kaj sendependa de niaj mensoj
• la universo obeas leĝojn ĉiam kaj ĉie validajn
• la universo estas komprenebla por la homo

Neniu el la tri tute eskapis filozofian dubon: la unuan defias idealistoj; la dua laŭ ĉies konfeso ne validas pri la Praeksplodo mem; la trian defias ekzemple Colin McGinn kaj la novmisterianoj (vidu mian blogeron de la 5a januaro 2008), kaj nun fizikisto David Wolpert (vidu mian blogeron de la 25a oktobro 2008).

reen al la indekspaĝo

21a novembro, 2008.

MI VIZITAS AŬGURISTINON. Ĉi tie estas reta aŭguristino; mi konsultis ŝin. Unue mi demandis, ĉu mi vivos ĝis la aĝo de 90. Ŝi respondis, "Ne, escepte se estos plenluno ĉi-nokte." Mi kontrolis ĉe alia retejo kaj je mia desaponto, ne estos plenluno ĉi-nokte. Do mi ne vivos ĝis 90. Mi demandis pri 80. Ŝi diris, "Jes." Ha! Do inter 80 kaj 89. Hm, en kiu direkto mi pludemandu... Mi demandis pri 88. Ŝi diris "Ne." Do tiam 87. Ŝi diris, "Kiam la dinosaŭroj revenos." Impudenta respondo. Mi interpretas tion kiel "Ne." Tiam 86. Ŝi diris, ke jes, se mi korpekzercos minimume kvarfoje semajne.

Do mi havas ŝancon. La domŝtuparo mem sufiĉos. Imagu, Vi devos toleri min pliajn 14 jarojn! Mi tiam demandis, ĉu E-o iam akceptiĝos je signifa nivelo. Ŝi respondis, "Jes, sed tio povos kaŭzi malfacilaĵojn."

reen al la indekspaĝo

20a novembro, 2008.

EN HOMAMASO
Juna knabino kun verda ĉapo
dancas inter la plenkreskuloj.
Mi, mi serĉas kunoldulon,
homon
kies vizaĝofaltoj marskanalos
pri nedirebla sperto,
homon
kies okuloj, vidante la miajn,
montros la sekretan rekonon.
Sed juna knabino kun verda ĉapo
dancas inter la plenkreskuloj,
kaj ŝi egale servos.
— KM
reen al la indekspaĝo

19a novembro, 2008.

SENBAZAJ BAZOJ : KIAL FILOZOFIO GRAVAS. Mi kaj Ĵeromo Vaŝe (kreinto de la bonega serĉilo Kukolo parenteze) iafoje diskutas ion kaj tion en la komentilo de lia blogo. Ĉar homo, kiu nomas sian blogon "Interparoloj" devas toleri, ĉu ne, longajn interŝanĝojn :) Nia lasta diskuto, pri la naturo de la scienco, finiĝis per konstato de Ĵeromo, kiu tuŝis sur tre grava punkto: mallonge, ĉiuj imperiestroj estas nudaj — eĉ la scienco.

La plej simpla ekzemplo de senbaza bazo rolas en la kristanismo, specife en longa disputo inter Katolikoj kaj Protestantoj. La Protestantismo bazas sin sur la nocio Sola Scriptura: nur la Biblio, kaj nenio alia, estu la fonto de kristanaj doktrinoj.* La Biblio do teorie estas la bazo de la Protestanta kredaro. Sed se la Biblio estu la sola fonto de doktrinoj, kiel pravigi la doktrinon Sola Scriptura mem? Ĝi ne troveblas en la Biblio. Alivorte, la bazo mem ne havas bazon. Kaj ne eblas nei, ke la Katolikoj pravas pri tio: nenie en la Biblio mem troveblas la doktrino, ke nur la Biblio servu kiel doktrinaro. "Necesas," argumentas la Katolikoj, "ankaŭ sankta tradicio."

Kio pri la scienco? Preskaŭ ĉiuj pensantaj homoj nuntempe akceptas la sciencan metodon kiel la plej bonan manieron serĉi la veron pri ni kaj nia universo. Sed ĉu la scienca metodo mem estas trovaĵo de la scienco? Kompreneble ne. Kredo je ĝia valideco estas, ĉu eksplicite ĉu implicite, filozofia pozicio. En sia pura formo, tiu pozicio eĉ havas nomon: pozitivismo. Vole-nevole, la scienco staras sur la filozofio. Certe bonaj argumentoj apogas tiun pozicion! sed tiuj argumentoj ne estas sciencaj, sed filozofiaj.

* Martin Luther, Schmalkaldische Artikel II, 15 (1537)
reen al la indekspaĝo

18a novembro, 2008.

Skribis Walter Klag el Vieno pri mia blogero de la 11a novembro:

Kara Ken!

Certe vi konas la poemon "Riproĉo":
...Se estus vi doninta
nur dornojn sen la roz',
mi ilin forĵetinte
nun vivus en ripoz'.
el Esperanta Antologio (1958)

Ĉu ne?

Walter

Verdire mi ne konas tiun poemon, kaj bedaŭrinde ĝis nun ne havas Esperanta Antologio.

La penso "la roso falas sur la rozon sen sono" fakte devenas de Anne Finch, Grafino de Winchelsea (1660-1720), poetino, kies temperamento tiel fremdis al la tempo en kiu ŝi vivis, ke ŝi tute ne sukcesis inter siaj samtempuloj.

reen al la indekspaĝo

13a novembro, 2008.

ESTOS BLOGPAŬZO de proksimume kvar tagoj.

* * *

Tonyo en sia blogo aperigis hispanian televid-programon de Eduardo Punset, kune kun siaj komentoj. Mi spektis la programon, kaj jes, bedaŭrinde, tia estas la sorto de E-istoj, ke ili devas prezentiĝi kun nudistoj k.s. Sed kiu faris el ni sekton? La E-istoj mem. Tio estas la bildo, kiun kreis la tradiciaj movadanoj.

Kiel komentis Tonyo, la programo certe ne estis rigora scienca pritrakto, sed tion ni jam atendas ĉe popularigoj. Laŭ mi tamen la ideo de la programo ne tute malĝustas. Serĉo al komunumo tre eble ludis rolon en la E-movado. Kiel alie ni klarigu ekzemple la fakton, ke ekde la komenco E-istoj (inkl. LLZ mem) verkis originalan literaturon en E-o? Kian utilon havas originala literaturo en nura neŭtrala helplingvo? (Kaj kiom da modernaj aferoj havas himnon? ktp)

En la 19a jarcento detruiĝis multaj tradiciaj komunumoj, precipe pro la industria revolucio. Ne surprize, en tiu jarcento estiĝis multaj novaj transnaciaj ismoj, ne nur E-ismo: teozofio, vegetarismo, spiritismo, sennombraj religiaj sektoj — se diri nenion pri politikaj ideologioj — kiuj servis interalie kiel surogataj komunumoj.

reen al la indekspaĝo

12a novembro, 2008.

LA ANTROPA PRINCIPO : ĈU KOPERNIKO MALPRAVIS?* Antaŭ Koperniko, la homo ĝuis centran lokon en la fizika universo. Post Koperniko, la homo estis relative sensigifa en la fizika universo. Jen la vera "Kopernika revolucio" kiu tiel forte efikis sur ĉiu faceto de la homa memkompreno — malgraŭ populara opinio, ke la precipa psika traŭmato estis duboj pri la ekzisto de Dio. (Teismo, tre fleksebla idearo, povas adaptiĝi al ĉiuj eventualoj.)

En 1973 Brandon Carter, tiam fizikisto ĉe la Universitato de Kembriĝo, atentigis pri la "fajna agordo" de la universo — aro da fizikaj konstantoj, ŝajne arbitraj, sen kiuj ne eblus vivo, kaj do ne inteligentaj mensoj, en la kosmo. Ekzemple:

• Steloj kiel nia suno produktas energion per fuziado de du hidrogen-atomoj en unu helium-atomon. Dum tiu reakcio, 0,007% el la maso de la du hidrogen-atomoj transformiĝas en energion. Se la elcentaĵo estus 0,006 nur ekzistus en la universo hidrogeno. Se la elcentaĵo estus 0,008 estus neniom da hidrogeno (do ne akvo, do ne vivo).

• La tuta maso de la frua universo estas kruca. Se estus pli, la universo implodus; se estus malpli, neniuj galaksioj formiĝus.

• La kvanto de malhela energio en la universo estas kruca. Se ĝi estus pli granda ol ĝi estas, la gravito ne sufiĉus por krei galaksiojn, stelojn, kaj planedojn.

Estas 9, 10 aliaj kiujn mi ne mencias, sed la laste menciita estas konsiderata nuntempe la plej grava. Laŭ fizikisto Steven Weinberg ĉe la Universitato de Teksaso, "Tiu ĉi [kvanto de malhela energio] estas LA fajna agordo kiu ŝajnas ekstrema; ĝi superas ĉion, kion eblas imagi kiel puran hazardon."

"Se Vi ne volas Dion, Vi devas akcepti multiverson," diris Bernard Carr, kosmologo ĉe Queen Mary University en Londono. Ĉar la koncepto de multiverso, kombine kun ĝenerala kordo-teorio, povas klarigi la "koincidojn" kiuj konsistigas la antropan principon: nia universo estas nur unu el enorma nombro de universoj, ĉiuj kun malsamaj fizikaj leĝoj. Ni kompreneble loĝas en unu el tiuj, kiuj hazarde havas la konstantojn, kiujn ni bezonas por ekzisti.

Alivorte, esence Darwin-a klarigo de la tuta universo. Sed kompreneble — multiverso ne ŝajnas malpli spekulativa ol fleksebla teismo. "Sed," Vi obĵetos, "multiverso estas ideo scienca." Ne laŭ ĉiuj fizikistoj. Ĉio dependas de unu centra demando: ĉu, kaj precize kiel, la matematiko kongruas kun la realo. Testebleco de kordo-teorioj kaj de la realeco de multiverso tre nebulas.

Laŭ Andrei Linde, pri kiu mi blogis la 22an de januaro 2008, konscio povas esti komponanta parto de la universo, kune kun spaco kaj tempo. "Se neniu observas la universon," li diras, "la universo estas morta."

* Plena raporto: Discover, decembro 2008, pĝ. 52-58: "A universe built for us". Reta versio.
reen al la indekspaĝo

11a novembro, 2008.

ROSFALO
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Ni diras, ke la ros' sur rozon falas
sen fari sonon, sed la bild' eraras:
ros' ne estas roso en l' aero,
sed rosiĝas, se kun rozo paras.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Kaj pri la son' mi povas nur konjekti,
sed sensostreĉe mi aŭdace vetus
ke vi aŭ mi ja povus tion aŭdi —
sed nur se vi aŭ mi sufiĉe etus.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Estu sono do la kovro de la flor'
kaj kraŝo sur petalojn estu;
en mondo efemera ne harfendu;
kie mankas vort' la gloro restu.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
— KM
reen al la indekspaĝo

10a novembro, 2008.

KIAL FREŬDO KREDIS SIN SCIENCISTO? Jen demando, kiu dum jaroj pensigis min. En siaj popularaj verkoj Freŭdo konstante laŭdis la sciencon, kaj konsideris sin mem ĉampiono de la scienco. Sed lia psikanalizado uziĝas nuntempe preskaŭ universale kiel memevidenta instru-ekzemplo de pseŭdo-scienco.* Ĉi-matene, postvekiĝe, dum mi kuŝis surlite, mi subite eksciis la respondon. Freŭdo konsideris sin sciencisto pro tio, ke malkiel siaj antaŭuloj, li provis klarigi la homan animon sen la helpo de aŭ religio aŭ sistema filozofio. Li ŝajne rezonis, ke laŭ senescepta dikotomio, ĉia spekulativo estas aŭ (i) scienca aŭ (ii) religia/filozofia. Do aŭ (i) aŭ (ii); se ne (ii), do (i).

Se oni sufiĉe longe vivas, oni komprenas ĉion :) Eble do la vera obstaklo al plena kompreno ne estas la naturo de la scienco, sed simple la morto.

* Escepte eble de la restanta minoritato de freŭdistoj.
reen al la indekspaĝo

9a novembro, 2008.

KONTRAŬLEĜA INICIATIVO. En la blogo de Slavik Ivanov (13 Sep 2008|10:16pm) estis amuza observaĵo pri "proaktiva" mediismo. Mi rimarkis la samon. En unu el la stratoj de mia urbo dum longe estis truo sufiĉe granda por rompi pneŭon de aŭto, kaj tute mortigi bicikliston. Dum monatoj la urbo ne riparis la truon; fine mi prenis ŝovelon kaj iom da sablo de la riverbordo, kaj preparis iri provizore plenigi la truon. Mia edzino avertis min: "Oni arestos vin! Nur la instancoj rajtas tion fari!" (Fine oni riparis ĝin tamen — laŭ sia taskotabelo...)

reen al la indekspaĝo

8a novembro, 2008.

POLITIKIGADON DE PRESKAŬ ĈIUJ SFEROJ DE LA VIVO vidas nia tempo, de la medio ĝis seksorientiĝoj. En la interlingvistiko oni eĉ provas politikigi — aŭ teni politikigitaj — lingvojn. Ekzemple ĉe Gesellschaft für Interlinguistik e. V. oni legas, kvazaŭ aksiomon de proponata nova scienco, ke "la internacia pozicio de lingvo estas kutime esprimo de politika kaj ekonomia potencekvilibro". Tiaj deklaroj montras kiel strikte oni nun interpretas la realaĵojn de la mondo. Oni diras ekzemple, ke la pozicio de la franca lingvo en la nuna mondo estas mizera. Kio pri Montaigne, Racine, Voltaire, Rousseau, Balzac, Zola, Flaubert, Hugo ... ? Ĉu oni jam ne legas ilin? Ĉu oni iam ne plu legos ilin?

Estas bedaŭrinde, ke ni tiel baldaŭ forgesis kiel oni iam studis lingvon en la lernejoj: oni lernis paralele la gramatikon kaj la literaturon — aŭ iafoje unu post la alia; kiu ajn la specifa aranĝo, oni studis ambaŭ egale. Tion signifis "studi la lingvon". Pli moderne temis pri gramatiko kaj "kulturo"; tio jam estis deflankiĝo. Kaj nun, tro ofte, nur pri gramatiko. Ĉio alia langvoras en la manoj de la politikigistoj.

La pozicio de lingvo en la mondo — almenaŭ en mia mondo — ne dependas de io tiel efemera kiel la potenco de landoj. La angla ekzemple ne estas granda lingvo pro la potenco de la Brita Imperio kaj Usono. Ĝi estis granda lingvo en 1700, antaŭ ol ekzistis Brita Imperio aŭ Usono. Ni estas simple tre bonŝancaj, ke la lingue franche, kiujn la mondo generis, estis ĝis nun grandaj kaj gravaj lingvoj, kun mondklasaj aŭtoroj kaj trezorejoj plenaj je daŭrema oro.

reen al la indekspaĝo

7a novembro, 2008.

IUJ AFEROJ NENIAM ŜANĜIĜAS. En la nova ONDO estas intervjuo kun Arvydas Juozaitis, kulturataŝeo de Litovio en Kalingrado, el kiu ni lernas, ke la angla "estas totalisma lingvo: kiam vi aŭdas ĝin, vi konstatas, kiom ĝeneralaj en ĝi estas konceptoj kaj esenco de vortoj."

Fascine. Ĝis nun estis nur popularaj lingvaj kliŝoj (ekz. la franca estas aparte logika kaj bona lingvo por diplomatio; la itala estas bona lingvo por kantado kaj por amaferoj; la germana aparte taŭgas por filozofio kaj malbenoj...). Sed nun ni trovas homojn, kiuj, malestimante tiajn dinosaŭrajn stereotipojn, kreas proprajn novajn superstiĉojn. (Ĉi tiu homo doktoriĝis, parenteze.)

Esperanto aparte taŭgas por kultura interkompreno — memevidente!

reen al la indekspaĝo

6a novembro, 2008.

Resaluton! Mia edzino enhospitalis dum kelka tempo, tial la paŭzo. Mi eble devos forlasi portempe la ĉiutagan blogadon; ni vidos.

* * *

Komentis Walter Klag el Vieno pri la temo de la 2a novembro, "ODI ET AMO":

Kara Ken!

Ĉu vi konas la germanan vorton Hassliebe? (malam-amo)

Fakte mi ne konis tiun vorton, kaj estas iom interese ke la angla ekvivalento de tiu (eble origine freŭda) esprimo, love-hate relationship, metas amon unue, dum la germana vorto metas unue malamon. Sed eble temas pri eŭfonio. Mi konjektas, cetere, ke la germana vorto pli aĝas ol la freŭda teoriumado.

Mi trovis plian ekzemplon tiurilatan, temas pri kanto:

Die Männer sind alle Verbrecher [ĉiuj viroj estas krimuloj]
ihr Herz ist ein finsteres Loch [iliaj koroj estas malhelaj truoj]
hat 1000 verschied'ne Gemächer [ili havas 1000 diversajn ĉambrojn]
aber lieb [sed ĉarmaj]
aber lieb [sed ĉarmaj]
sind sie doch. [ili estas tamen]

Eble ie audebla per mp3.

Salutas Walter

Ne, mi ne aŭdis tion, sed jen la eterna cri de coeur, ĉu ne, de la amrilato. Speco de varma suicido!

reen al la indekspaĝo

3a novembro, 2008.

B L O G P A Ŭ Z O

reen al la indekspaĝo

2a novembro, 2008.

ODI ET AMO. Nova scienca esploro trovas, ke amo kaj malamo interdividas la samajn cerbocirkvitojn. Ankaŭ, tiuj cerboregionoj sin priokupantaj pri rezonado pli malaktivas dum amo, ol dum malamo. El tio oni konkludas, ke malamo retenas almenaŭ iometon da racio, kontraste al amo.

Ĉiuj antonim-paroj havas ion komune. Pro tio amo/malamo, supro/malsupro, dekstro/maldekstro estas antonimoj, dum ekzemple *amo/malsupro, *malsupro/dekstro ne estas antonimoj. Eble pro tio filozofoj interesiĝis pri dialektiko kaj la unuiĝo de maloj. Sed el cerbaj esploroj ne eblas inferenci multon rekte pri efektiva homa spertado. La aranĝo de la sensaj centroj de la cerbo ekzemple ne estas izomorfa kun la situo de la korpopartoj. Eĉ tiunivele necesas interfaco inter cerbo kaj memo.

reen al la indekspaĝo

1a novembro, 2008.

FONETIKE ANALFABETA PAPAGISTO. Dankon al d-ro Giridhar Rao en Hajderabado, kiu sendis jenan ligilon pri parolanta papago, kies dresisto ŝajne ne scias la plej elementajn faktojn pri la artikulacia fonetiko. Jes, ekstremaj pretendoj pri lingvokapablaj bestoj estas ĉevaleto mia. Antaŭen kaj supren!

* * *

Skribis Bertilo Wennergren pri mia lasta blogero (tiu de la 30a de oktobro):

Kara Ken,

Vi skribis: "Richard Dawkins nun atakas Harry Potter". Sed en la artikolo, al kiu vi ligis, mi ne povis trovi atakon rilate al la Potter-libroj. Mi trovis nur la jenon, kio apenaŭ estas atako:

xxxxxxx Prof Dawkins said he wanted to look at the effects of "bringing children up to believe in spells and wizards".

xxxxxxx "I think it is anti-scientific — whether that has a pernicious effect, I don't know," he told More4 News.

xxxxxxx "I think looking back to my own childhood, the fact that so many of the stories I read allowed the possibility of frogs turning into xxxxxxxprinces, whether that has a sort of insidious affect on rationality, I'm not sure. Perhaps it's something for research."

Plani esploradon ne estas atako.

Eble aliloke li diris ion alian. Ĉu?

Bertilo

Jes, vi pravas. Plani esploradon ne estas atako — kvankam pli-malpli evidentas, ke Dawkins jam decidis pri sia opinio. Mi konfesas ke mi preferas infanjarojn, dum kiuj ranoj ja povas transformiĝi en princojn. (Apenaŭ eblas ne pensi pri la romano de Dickens, Hard Times, lia plej sukcesa satiro pri la tiama burĝa utilismo, kiu tiel groteske unuigis la materiistojn kaj la bigotojn.)

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.