Sendu al mi komentojn

Necesos en novembro pro familiaj kaj aliaj devoj malpliigi mian blogadon.

22a novembro, 2009.

Skribis Luis Guillermo Restrepo Rivas pri mia blogero de la 18a (vidu sube):

Do, bone, ke Sartre ne estis "filozofiISTO, sed "filozofo". :)

--
Luis

Supozeble unu el la du nuancas malpli profesie ol la alia. Sed kiu?

* * *

DEZIRO MEM PLI BONA OL TIES PLENUMO. Oftaj miaj blogtemoj pritraktis tiun ideon, kaj bonŝance nun eblas doni locum classicum por la koncepto. En Simpozio de Platono estas tri rakontoj pri erotika amo. La unua, de Aristofano, enhavas ŝlosilan scenon: du amorantoj, kiuj vere amas unu la alian, kaj nur unu la alian, enmezas en sia amorado. En tiu momento (iom nekonvene), Hefesto aperas al la paro, kaj demandas: "Ĉu vi volas, ke mi kunveldu vin, korpe kaj anime, tiel, ke vi neniam reapartiĝos?" La geamantoj, en la ekstazo de sia amo, krias "Jes, jes! Tion ni volas!" Hefesto diras: "Pensu zorge." Sed la amparo insistas, "Jes, kunveldu nin."

Kio estas la evidenta implicaĵo? Se Hefesto ja kunveldus ilin, erotika amo ĉesus ekzisti, ĉar nun la amparo ne plu estus du apartaj homoj. La mesaĝo de Platono estas klara: se fakte oni plenumas sian deziron (aŭ pliĝuste, sian supozatan deziron), for estas la deziro, kaj for estas la ekstazo de enamiĝo. Sokrato do fine instruas, nome de la saĝulino Diotima (mistera figuro, kiu nur tiuloke menciiĝas en la tuta platona verkaro), ke oni serĉu la idealan amobjekton — la idealan belecon mem — kiu, estante perfekta formo, ne kondukas al sia propra neniigo.

reen al la indekspaĝo

18a novembro, 2009.

KRITIKO DE JEAN PAUL SARTRE PRI ISTECO. En sia frua (eble sia unusola pure filozofia) verko, L'Être et le néant (1943), Sartre kritikis la ĉefan mekanismon de la burĝa socia ordo, rolludadon. Laŭ Sartre, ludi rolon signifas ke homo akceptas sin kiel objekton. Unu el liaj ekzemploj estis tiu de kelnero, kiu akceptas sin kiel kelneron, kondutas kontente kiel kelnero, negante kaj cenzurante sin kiel liberan homon. Kelnero estas "objekto" kaj per sia memakcepto kiel objekton, oni cenzuras sian esencan homecon (la fama sartra nocio mauvaise foi). La samo validus pri politika, klasa, religia memidentigo: se oni akceptas sin ekz. kiel anon de la laborista klaso, aŭ kiel burĝon, aŭ kiel kristanon, aŭ, se uzi por ni eĉ pli konvenan ekzemplon, kiel Esperantiston, oni negas sian homan liberecon, kaj kondutas "kiel objekto".

Ne surprize, Sartre, kvankam li fariĝis komunisto, neniam aliĝis al la partio, kaj fine rifuzis la ideon de klasbatalo, supozeble ĉar nomi homon ano de klaso faras el li aŭ ŝi nuran "objekton". Aldone eblas observi la similecon inter uuflanke klasismo kaj aliflanke rasismo, seksismo, aĝismo kaj cetera antaŭjuĝado kaj stereotipado. Ofte mi pensas, ke eĉ multaj aristokratoj de antaŭaj jarcentoj verŝajne estis decaj homoj — ni scias preskaŭ nenion pri la plimulto el ili (la venkintoj verkas la historiojn ĉu ne), sed kiuj longe apogis la belartaĵojn, kiujn ni nuntempe tiel admiras, se ne aristokratoj? Ktp.

reen al la indekspaĝo

12a novembro, 2009.

MIKROSOFTA SERĈILO BING PROFITOS KAPABLOJN DE WOLFRAM ALPHA. Por usonaj uzantoj, poste supozeble ankaŭ pli vaste, la Mikrosofta serĉilo (antaŭe "Live Search", "Windows Live Search", kaj "MSN Search") jam komencis aldoni datumaranĝojn el Wolfram Alpha al siaj serĉkapabloj. Skribas Shoeller Porter nome de WA en sia blogo:

"Wolfram Alpha liveras tujan, senbiasan kaj personigitan informon, kio distingas ĝin disde tio, kio kutime ĝis nun troveblas per retserĉoj. Uzante Wolfram Alpha, Bing agnoskas la komplementajn avantaĝojn de perkomputilaj scioj en la unua rango de la retserĉado."

Mi lastatempe uzis Bing kaj trovis ĝin sufiĉe bona. Pri Wolfram Alpha vidu blogeron de la 15a julio 2009.

reen al la indekspaĝo

4a novembro, 2009.

SONDOMANIO. Daŭre oni trafas en la gazetaro sondojn por pruvi, ke tipa usonano ne akceptas biologian evolucion kiel ĝustan bildon de la origino de la homo. Se jes, mialandanoj nepre estas minoritato, se taksi per lastatempa retsondo pri la temo (por ĝisnunaj rezultoj alklaku ĉe "View results"). Granda plimulto el la sondatoj akceptas evolucion. Sed kiom el ĉiuj usonanoj retumas? Jen informo pri tio ĝis 2009: 73,9% el la usona loĝantaro uzas la reton, la monde plej granda elcentaĵo.

Tio per si mem kompreneble pruvas nenion. Sed interesus min scii detalojn pri la evolucio-sondoj. Dum mia juneco usonanoj laŭdire estis la plej sciencemaj homoj en la mondo (kvankam la baza scienco ĉiam plej prosperis en Eŭropo), kaj ne mankis sondoj por apogi tion. Se sciencemo ŝanĝiĝis, oni ja demandu sin: Kial?

reen al la indekspaĝo

3a novembro, 2009.

PENNY LA DEBILULINO. Rakonteto, kiun mi ĵus metis kiel komenton en la blogon de Maria, memorigis min pri alia rakonto pri konversacio.

Okazis, ke mi devis veturigi tri infanojn — unu el miaj nepinetoj kaj du ŝiajn amikinojn — al picejo por manĝi. Post la manĝo, du el la knabinetoj devis iri al la necesejo, kaj mi restis ĉe la tablo kun la tria. Ŝi tuj iniciatis konversacion: "Ĉu Vi naskiĝis en Lawrence?" "Ne, en NovJorko." "Ha, NovJorko — granda metropolo. Kial Vi venis al Lawrence?" Kaj tiel plu. Ŝi havis nur eble 8 jarojn, sed kapablis, je mia miro, konversi kiel plenkreskulo.

Poste mi demandis al mia nepineto: "Kiu estis tiu ulino, kiu restis ĉe la tablo kiam vi du iris al la necesejo?" "Ho," respondis ŝi, "tiu estis Penny. Ŝi estas debila kaj havas problemojn en la lernejo, kaj bezonas specialan instruistinon."

reen al la indekspaĝo

2a novembro, 2009.

ĈIUJ LINGVOJ ESTAS PRIVATAJ. Multaj filozofoj kaj lingvistoj priesploris la eldiron de Ludwig Wittgenstein en §243 de sia Philosophische Untersuchungen, ke ne povas ekzisti privata lingvo. Mi argumentas, ke ĉiuj lingvoj estas privataj, ĉar (premiso 1) sen vortsensacoj ne eblas kompreni lingvon; (premiso 2) vortsensacoj situas nur mensinterne de la unuopulo, same kiel ĉiuj aliaj sensacoj.

Privata lingvo en la senco de Wittgenstein estas teoria "lingvo", kies vortoj povus indiki nur privatajn sensacojn (ekzemple internajn statojn: dolorojn, plezurojn, la koloron ruĝon, amuziĝon, ...) de la lingvouzanto, kontraste al ordinaraj lingvoj, kies vortoj (almenaŭ parte, kaj principe ĉiam) indikas publikajn objektojn. El ĉiuj diskutoj pri tiu ĉi temo (Ayer, Kripke, kaj multaj aliaj), neniu laŭ mia scio konsideris, ke antaŭ ol paroli pri la indikado de vortoj, necesas konsideri la sensacojn de la vortoj mem.

Se la sensaco de lingva vorto (ekzemple la vorto "arbo") estas same privata, kiel la sensaco de iu alia interna stato (ekzemple percepto de la koloro "ruĝo"), ĉiuj lingvoj estas privataj. Kaj mi proponas, ke onia sensaco de la vorto "arbo" (ekzemple) estas same nealirebla por aliuloj, kiel onia sensaco de la koloro "ruĝo". Necesas kompreneble plia disvolvo kaj detala defendo de la ideo; sed la ideo mem estas laŭ mia scio freŝa filozofia tereno. Kio preventis konsideron de la sensacoj de vortoj ĝis nun? Plej probable la influo de Ferdinand de Saussure, por kiu vorto ne ekzistis antaŭ ol ĝi eksignifis ion (kaj do fariĝis "travidebla").

reen al la indekspaĝo

1a novembro, 2009.

Teodor Konopka (Toeko), al kiu dankon, sendis la ĉi-dekstran amuzbildon :)

* * *

Lynn Margulis pri nuntempa scienco:

"Preskaŭ ĉiuj sciencistoj, eble eĉ ĉiuj, preferas pritrakti demandojn respondeblajn per rekta evidento. Rekonstruon de la historio de la vivo, la precipan laboron de la evoluciisto, oni ofte ignoras kiel nepruveblan spekulativon. Filozofion kaj historion oni konsideras kiel dubindajn tradiciojn, senutilajn priokupojn, en modernaj sciencaj rondoj, aparte en Usono. Aktivaj sciencistoj ofte neas eĉ, ke ili havas filozofion — ili diras, ke filozofio malhelpas al ilia laboro." — Acquiring Genomes: A Theory of Origins of Species (Basic Books, 2002), p. 37.

Lynn Margulis estas tre interesa biologo, nuntempe ĉe la Universitato de Masaĉuseco en Amherst. Ŝi jam longe insistas, ke la precipa mekanismo de biologia evolucio, kreanta novajn speciojn, estas ne hazardaj mutacioj (kvankam tiuj ja rolas), sed simbiozoj inter tute malsamaj organismoj. Komence ŝia pensado nur donkiĥotis en la ĉeffluo de biologia scienco, sed nuntempa esplorado pri la homa genomo laŭdire apogas ŝin.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.