Sendu al mi komentojn

Vendrede, 31a Oktobro, 2003.

Por la vojaĝo al Kolorado mi kunportis Sándor Szathmári (Esperanta verkisto, 1897-1974), Satiraj Rakontoj (kiuj deŝuteblas ĉi tie). Pluraj el ili interesis kaj pensigis min; aparte mi menciu "Pythagoras", "Tria preĝo de Pygmalion", kaj "Logos" (tiu lastnomita tiom efikis al mi ke dum tagoj mi apenaŭ povis pensi pri io alia). Sed el la militrakonto "La barbaro" restemas nun antaŭ miaj okuloj ĉi tio:

Apud William O'Cay saltis en la tranĉeon Adamson, la kvakero, kiu dum soldatiĝo suferis gravajn konscienc-riproĉojn, ĉu li rajtas mortigi aŭ ne, sed fine venkis en li la konvinkiĝo, ke tiu, kiu ne mortigas la [malamikojn], nur helpas la ruinigon de la civilizacio, la murdadon de la senkulpuloj.

Sed Kara Leganto, en nia tempo estas homoj, kies sola profesio estas ĝuste la murdado de la senkulpuloj, kion ili faradas tagon post tago, plurope, centope, eĉ milope, kaj mi timas, Kara Leganto, ke ĝi tiom oftas, kaj jam tiom longe daŭris, ke ni komencas akcepti ĝin kiel normalan.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 29a Oktobro, 2003.

MI REVENIS hieraŭ de la Kolorada vojaĝo, kaj blogos prie kiam haveblos la fotoj. Hodiaŭ mi regalas vin per elstara specimeno de la "leĝera poezio" originale en Esperanto. Sendis Cezar.

MISOJ

MIS - la prefikso diras pri eraroj.
Obsedas nin misagoj kaj misfaroj.
Dum mia viv' mi ofte miskondutis,
mispaŝis, misakuzis, missalutis,
misskribis, mispromesis kaj misamis.

La vivon mi misuzis kaj eltrivis...
Do, mi neniam vivis sed misvivis.
Amikoj, tamen antaŭ mia diso,
por ke ĝi ne estu definitiva,
mi revas pri ankoraŭ unu "miso":
Ke mi mismortos, do mi restos viva!

Mikaelo Giŝpling
reen al la indekspaĝo

Marde, 28a Oktobro, 2003.

URSA INFORMO

Dum kampado en la arbarinterno de la naturparkego Rocky Mountain National Park en usona Kolorado, Mike siestadis en sia tendo post iom longa esplormarŝo, kiam li ekaŭdis susuradon ekster la tendo. Elmetinte la kapon li vidis mezegrandan nigran urson inter la tendo kaj lia biciklo. La urso - tiel nomata nigra urso, pli granda kaj pli danĝera ol la kutima bruna urso kiu ankaŭ habitatas la arbaron - okupis sin serĉfosante la rubejon de la plurtaga kampado.

Mike iomete ĉagreniĝis, ĉar li estis sola, kaj li ne povus atingi sian biciklon, en kies paniero estis armilo (se en la plej malbona eventualaĵo li bezonus ĝin), kaj ankaŭ informfolio pri ursoj kiun estis provizinta la parkadministrejo. Li decidis atendi iom; eble la besto formigros. Sed post preskaŭ dek minutoj la besto ne nur ne formigris, sed ĉesis interesiĝi pri la rubaĵo kaj okulumis la tendon. Mike komencis ŝviti iomete. Sed tiam li memoris, ke li havas sian poŝtelefonon. Kaj li sciis, ke lia edzino havas la oficialan broŝuron pri bestoj, presitan de la parkadministrejo. Li do tuj poŝtelefonis la edzinon.

— Manjo, parolas Mike. Tuj trovu la informfolion pri ursoj, kiun donis al ni la parkadminstrejo.

— Ĉu vi trafis urson?

— La urso min. Rapidu iom...

— Bone, bone...

Mike denove zorge gvatmetis la nazon ekster la tendon; la urso nun alproksimiĝas al la tendo, kaj snufadas ĉirkaŭ la palisetoj. Post iom resonis la voĉo de lia edzino.

— Mike?

— Manjo? Ĉu vi trovis la informfolion? Legu kion ĝi diras pri nigraj ursoj.

— Mi trovis du foliojn. Ili enhavas konsilojn...

— Jes?

— La unua komence diras: "Restu trankvila"

— Jes, jes; kion plu?

Mike pensis sardone, ke ĉia konsilo tiel komenciĝas.

— "Prenu la infanojn"

— Manjo, dank' al Dio, ili estas hejme kun vi. Rapide, kion plu?

— Tuj poste ĝi diras, "Ne kuru, sed zorge moviĝu foren de la urso"

— Sed mi estas kompreneble en la tendo. Ĉu vi ne trovas ion utilan por mia situacio??

Momento pasis. Mike miris, ke tiom longe necesas por trovi en informfolio pri ursoj ion pri kiel savi sin de urso. Tiam refoje la voĉo de la edzino:

— "Faru multe da bruo; kunbatu potojn kaj patojn; klakfrapu la manojn ktp por fortimigi la urson"

— Ha, jes, certe, certe - nun mi certigu la beston per laŭta memreklamo, ke mi estas en la tendo!! Krome certe mi povos trankvile tiel fari, kiel konsiliĝis unue...

— Vi povus subite elkuri el la tendo, farante bruegon.

Mike subvoĉis iujn sakraĵojn.

— Mike, atendu; la alia informfolio diras malsame. Ĝi diras "Sub neniaj cirkonstancoj provoku la urson per bruo; alparolu ĝin mallaŭte, tiel ke ĝi komprenu, ke vi ne minacas al ĝi"

— Ha jes, kaj mi ne forgesos karesi ĝin ankaŭ...

Tiumomente tra la tendoklapon aperis nigra faŭko. La okuloj de la urso rigardis rekte en la okulojn de Mike, kiu tuj svenis; sed eĉ dum lia sveno li povis aŭdi la voĉon de sia edzino leganta:

— "Grave estas certigi, ĉu temas pri urso aŭ ursino. Ursino kun ido estas aparte danĝera. Ne paŝu al inter la ursino kaj ŝia ido. Helpus ankaŭ scii la specion kaj subspecion de la urso, ĉar ne ĉiuj egale koleriĝemas..."

Sed la sveno estis vekiĝo el lia sonĝo.

reen al la indekspaĝo

Marde, 21a Oktobro, 2003.

Iam estis universo, en kiu la homoj ne sciis, ĉu ili estas senmortaj, aŭ ne. Plejparte ili atingis la konkludon, ke ili ne senmortas. Tiam multaj senesperiĝis; sed kelkaj kuraĝis kaj asertis, ke ne nur ilia mortemo ne perturbas ilin, sed ke ili efektive preferas esti mortemaj, ol esti senmortaj. "Nature la vivo finiĝas," ili diris, "infanece estas, voli eterne vivi."

Tiuj kuraĝuloj tiom alkutimiĝis al senespero, ke senespero komencis ŝajni normala, kaj ili asertis ekzemple: "Mi preferas nepersonan, senmensan universon, ol universo, kiu enhavas eĉ la eblon de malbonvolo."

Sed tempo pasadis, kaj finfine la scienco de tiu universo progresis ĝis tiam, kiam oni abandonis materiismon; kaj iĝis klare ke, ĉar menso kaj materio havas tute malsamajn karakterojn, menso povus ja esti senmorta.

Do la kuraĝaj nihilistoj montriĝis ne estinti kuraĝaj, malgraŭ ĉio, ĉar ne estis eraro, kontraŭ kio ili estis rokfirmaj, sed vero.

Kaj tiam oni memoris interalie la vortojn de Jean-Baptiste Chassignet, kiu skribis, post priskribo de la kontentoj de la nehomaj bestoj:

L'homme seul, dérivant comme plante divine
Du ciel spirituel sa féconde origine,
Préfère à sa patrie un long bannissement.

* * *

Mi ne blogos de nun ĝis la 29a, ĉar ni devas veturi al Kolorado.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 20a Oktobro, 2003.

Estas domaĝe, ke la junaj genuntempuloj, malgraŭ granda amo al la muziko, vaste ignoras la muzikon de Baĥo. Mi ne dubas, Kara Leganto, ke vi konas la "keltan muzikon" - la tradician muzikon de Irlando, Skotlando, Bretonio, kaj sporade de Kimrio, kiu en lastaj jardekoj tre populariĝis. Ĝuste tiu muziko povas servi kiel ponto al Baĥo (Johano-Sebastiano).

Rigardu ĉi-supre la komencon (kaj ĉeftemon) de la ĵigo el Suito 2 de liaj Angliaj Suitoj. Se vi eĉ nur mense aŭskultos la supran liniaron (por dekstra mano), vi aŭdos ĵigmelodion apenaŭ distingeblan de Irlanda nuntempe populara ĵigo; fakte, ĝi iom similas al "Kesh Jig" se hazarde vi konas tiun ĵigon.

La kialo de speciala rilato inter Baĥaj suitoj kaj la "kelta muziko" estas, ke ili ambaŭ devenas de dancmuziko. Vidu ekzemple ĉiujn erojn de Suito 2 (mi listigas france ĉar ne por ĉiu haveblas esperantigo):

Krom la Prélude, ĉiuj tiuj terminoj nomas dancojn de ĝis la 17a kaj 18a jarcentoj. Vi trovos, ke aparte la bourrées kaj la gigues de Baĥa suito havas tiun saman intensan antaŭenpelan potencon, kiun ni tiom aprezas en la irlandaj kaj skotlandaj ĵigoj kaj riloj. Kompreneble, Baĥo plievoluigis ilin; kaj ankaŭ temas pri maldekstra mano, do kontrapunkto. En la t.n. "serioza" muziko oni malkovras ion novan je ĉiu reaŭskulto.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 19a Oktobro, 2003.

La "Fliegner-vortaron" (kiel mi nomas ĝin) aŭtoris Josef Fliegner, babileje Jojo, ĝermanisto en Leverkusen, Germanio. Mi scipovante iom la germanan uzas ĝin sporade por trovi esperantigojn; krom tio ĝi liveras gramatikan terminaron en du partoj, "Begriffe aus der Wennergren-Grammatik" (Konceptoj el la Wennergren-gramatiko, t.e., PMEG; sed verŝajne ne el la plej lastaj versioj) kaj "Begriffe aus der traditionellen Grammatik" (Konceptoj el la tradicia gramatiko). Tio, kune kun la multaj lingvistikaj terminoj en PIV2, povus servi kiel bazo por E-lingva lingvistika terminaro. Aparte interesa estas listo de "Lautmalende Verben" (Sonimitaj verboj; onomatopeaj verboj): tre utilas povi konsideri unuloke ekzemple 'aĥi', 'anheli', 'baci', 'bei', 'blablai', 'bleki' ... ĝis 'trili', 'ululi', 'zumi'.

PMEG mem listigas (en la sekcio Gramatika Vortareto) terminojn el PAG (Plena Analiza Gramatiko de Kalocsay kaj Waringhein).

* * *

De Kunar mi ŝtelis:

Filozofa ŝerco por intelektuloj:
- "Ekzistas la tezo ke ne eblas verki ion vere novan, ĉar ĉiuj ideoj jam iam estis pensitaj."
- "Prave! De kiu aŭtoro venas tiu teorio?"

* * *

Kara Onklo Andanto:

Mi loĝas en tre malbona urboparto, kie okazadas multe da domŝteloj. Mi timegas ke fine la domŝtelistoj eltrovos ankaŭ min!! Mi aĉetis ferocan gardhundon; sed ofte, mi nokte revenante hejmen, la hundo ne rekonas min, kaj atakas min mem. Ĉu vi havas sugeston??

Nervoza en NovJorko

Kara Nervoza:

Jes. Ŝtelistoj preferas ŝteli de konata domo; vi devas deturni la domŝtelistojn al la domo de via najbaro. Simple metu afiŝon antaŭ vian domon, donante ĉiujn specifaĵojn pri la najbara domo, aparte la plej nesekurajn enirmanierojn. (Forigu la gardhundon; ĝi nur malpersvados
la ŝtelistojn pristudi la afiŝon.)

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

Sabate, 18a Oktobro, 2003.

aŭre en mia urbo, kaj tute aparte sur la universitata kampuso, oni konstruadas teatrojn, muzeojn, informcentrojn, komputilejojn, kaj tiel plu, sed tute ne emas kompreni, ke homoj apenaŭ povas profiti de tiuj elstaraj establoj, ne gravas kiel imponaj, se ili ne povas parki iuloke en du-mejla (3.218688-kilometra por vi alilandanoj) radiuso de la koncerna konstruaĵo.* La rezulto estas, ke oni ofte devas lasi sian aŭton en malpermesata loko, kaj rekuri al ĝi sufiĉe rapide por eviti monpunon.

*Ĉu vi iam rimarkis, ke ni diras 'mejloŝtono' sed ne 'kilometroŝtono'?

Kaj jarkomence regule aperas en la kampusa gazeto (senkosta kaj egale senutila ĉifono, nekompetente produktata de la ĵurnalismaj studentoj) anonco:

Pasintjare la Administrejo pri Parkado [legu: la miniatura gestapo de la prerio] enspezis $30,000 kiel parkmonpunojn. Ni estus tre feliĉaj, se eĉ ne cendon ni devus elpreni el la kolektiva poŝo de la universitata komunumo [ha! sen tiu mono, ili ne povus pagi la parkpolicon]; ni jam denove petas, ke en la venonta jaro vi ĉiuj zorgadu, kie vi parkas, tiel ke ni ĉiuj povu pluvivi en harmonio kaj senĝene, por la plibonigo de la komunumo, ktp. ktp.

Sed oni ĝoju! Kiam profesoro emeritiĝas, post 25 aŭ pli da jaroj da servado al la universitato, post miloj da kontraŭleĝaj sed nepre necesaj misparkoj, post pago de sennombraj monpunoj al la Administrejo pri Parkado, divenu kion li/ŝi ricevas?

Liberan parkadon sur la kampuso.

* * *

DU NOTOJ pri lastatempaj blogaĵoj...

Eĉ pli interesa miniatura golfludo haveblas ĉe http://www.psychogoldfish.com/. Paciencu dum la programaro ŝarĝiĝas; tiam alklaku ĉe "Mini-Putt" (NE ĉe "Mini-Putt 2") kaj denove iom paciencu. (Mi trovis ankaŭ "Bomb Droid" amuza; mi lernis forbombi la malamikojn sed mi ne sukcesis kompreni, kiel oni serĉas la elirejon de la koncerna nivelo.)

Mi konstatis pere de Taglibroj ke Argilo estas Clayton Smith.

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 17a Oktobro, 2003.

Antaŭ tri jaroj mi komencis legi la ĉefverkon de George Boole (1815-1864; angla kreinto de la bulea algebro), An investigation into the Laws of Thought (1854), nuntempe ofte titolata simple The Laws of Thought, la leĝoj de la pensado. Tiu estas la libro, kiu lanĉis la modernan formalan logikon (Frege kaj Peano poste aldonis kvantizantojn). Kaj nun mi aĉetis ekzempleron de tiu libro, kaj plu legos en ĝi. (La verkstilo de la 19a jarcento estas, almenaŭ en la angla, tiel freŝa kaj klara ke vere, legado estas plezuro. Oni verkadis ne por restrikta klaso de universitatanoj, kiel nuntempe, sed por ĉiu ajn inteligenta homo.)

Mi forte sentas, ke estas minimume unu fundamenta diferenco inter la nocioj 'vera' kaj 'falsa' kiel uzataj de logikistoj, kaj la samaj nocioj uzataj en ordinara lingvaĵo: en ordinara lingvaĵo, pozitiva afekcia elemento imanentas en 'vera', kaj ties malo en 'falsa'. Fakte tiu ideo esprimiĝas je la fino de ĉapitro 2 de la libro de Boole, kie li skribas, ke tiuj aspektoj de la lingvo ne pritraktataj en lia sistemo, apartenas al emocio kaj sentado, kaj ne al "komprenado". Ne por nenio Boole uzadis, ne 'vera' kaj 'falsa', sed '1' kaj '0'!* Sed eble iuj ni nuntempanoj sentas eĉ, ke iel '1' estas "pli bona" ol '0'...

Analoge laŭ mi oni devus logike, kaj ne emocie, pensi pri optimismo kaj pesimismo en filozofio. Optimismo konsistas el certaj konkludoj pri la mondo, pri la realo; pesimismo konsistas el aliaj, eble la malaj, konkludoj. Optimismo ne estas "pli bona" ol pesimismo. Ĝi nur sonas pli bona, samkiel 'vera' sonas pli bona ol 'falsa' aŭ eventuale '1' sonas pli bona ol '0'. Plue, pesimisto ne nepre estas malpli feliĉa ol optimisto. Se oni kredas sin prava, oni sentas sin feliĉa, aŭ almenaŭ, kontenta.

* En la bulea sistemo ili havas pure formalajn difinojn.

* * *

En Chuck SMITH'S Journal (14a Oktobro) mi lernis pri surreta miniatura golfludo, kiun oni povas trovi ĉe http://www.bigred903.com/bin/minigolf2.swf. Ignoru la konsilon de Amuzulo, kaj provu ĝin!

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 16a Oktobro, 2003.

Christopher Culver malĝoje rimarkis (12an Oktobro) en sia blogo : "Mi jam vidis dum la pasintaj du jaroj ke multaj eblecoj de Esperanto rezultas en nenio..." Tiupunkte mi atendis ion pri mortemaj movadaj projektoj, sed li daŭrigas: "Aŭtente internacia amika rondo povus esti, sed fakte okazas teruraj kvereloj kaj disputoj inter multaj el ni."

Ĉu li ne pravas? Kiam mi nove konatiĝas kun du Esperantistoj, ekzemple en babilejo, preskaŭ ĉiam evidentiĝas post tempeto ke unu malamas la alian, aŭ eĉ reciproke.

Sed mi surprizos vin ĉi-teme, kara leganto, ĉar laŭ mi ne temas pri difekto en la E-istoj, sed pri difekto en la idealo. Pli evitinde estas akcepti idealon, ne gravas kiel noblan, por kiu haveblas neniom da evidento, ol akcepti la realon, ne gravas kiel malnoblan.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 15a Oktobro, 2003.

Estas manĝaĵoj, pri kiuj oni havas nur ekstremajn opiniojn: aŭ oni tre ŝatas, aŭ oni ne povas toleri. Se oni petus de usonano ekzemplojn, sendube inter ili estus Brusel-brasiko, ŝafaĵo, en salakvo bolitaj ternuksoj (delikataĵo en la sudaj ŝtatoj, efektive nekonata norde), sardeloj, krudostroj, tohuo kaj aliaj sojfabaĵoj. Mi persone ŝatas ĉiujn el la ekzemploj, kaj aparte sojfabaĵojn, eble pro tio, ke dum parto de mia juneco mi estis vegetarano.

Lastatempe ekhaveblas, almenaŭ Usone, nova sojfaba produkto: sojkolbaso. Kara leganto, mi imagas al mi vian reagon: Nur usonano povus manĝi ion tian! Eble jes; sed konsideru la sanon: sojkolbaso enhavas nek grason nek karbohidratojn. Fakte ĝi ne enhavas viandon, nur ian sojaĵon kaj spicojn. Vi scias, kio estas hot dog. Nuntempe mi fojfoje aĉetas tofu pups (pups slange = puppies = hundidoj). (Mia edzino plendas pri la kosto: fakte ili ja iom altekostas pro manko de granda merkato.)

Se vi hazarde estas meksikano vi ankaŭ scias, kio estas chorrizo: tre spica meksika kolbaso. Hieraŭ ekaperis en nia nutrovarejo sojfaba versio de tio (bedaŭrinde sed neeviteble oni nomis ĝin Soyrrizo). Mi aĉetis paketon; ne malbona.

La malkovron, kiu ebligas al mi tiom da saniga manĝado, mi faris antaŭ multaj jaroj en NovJorko: mi oftege manĝis la francian kuiradon tiutempe, kaj plej ofte mendis escargots (helikojn). Post longa tempo mi konstatis, ke ne tiom la helikojn, sed la buteron kaj ajlon mi ŝatis. Simile pri kolbasoj: mi simple trovis, ke plaĉas al mi la spicoj, kaj ne tre gravas la "spicato" se tiel diri.

* * *

Kara Onklo Andanto:

Ve al mi! Mia patro tre koleras, ke mi studas Esperanton anstataŭ la angla, ĉar li volas ke mi trovu bonan postenon. Mi timas, ke fine li ne nur elĵetos min el la domo, sed ankaŭ senheredigos min, kaj fordonos mian KD-kolekton. Kion mi faru??

Tremanta en Trazimeno

Kara Tremanta:

Vi devas konvinki vian patron, ke Esperanto estas la angla, nur ornamita per multaj o-oj. Aranĝu ke li trafu nur frazojn kiel "La blua birdo helpas la homoseksualan hakeron". No biga dilo. (Konsultu Ĝangalon por materialo.) Alternative, provu konvinki lin ke nepre la EU decidos favore al E-o laŭ biblia profetaĵo, kaj tiam vi havos bonegan postenon. Se via patro tro inteligentas kaj rezistos dupiĝi per tiaj rimedoj, eble li pravas.

Via

Onklo Andanto.

reen al la indekspaĝo

Marde, 14a Oktobro, 2003.

La Taglibro de Argilo (14a Septembro) estas renovigita kaj havas novan adreson. Bedaŭrinde la supersignoj tie ne videblas per mia retumilo, malgraŭ ke ankoraŭ temas pri Unikodo (UTF-8). Kio okazis?

Aŭ mi pretervidis aŭ ne aperas en lia paĝaro la reala nomo de Argilo, sed mi suspektas per retrotraduko ke ĝi estas 'Clay'. Surprize al mi (mi lernis per krucvortenigmo, tiu riĉega fonto de moderna klereco), argil ankaŭ estas angla vorto, signifanta apartan specon de blanka argilo, multe uzatan de potistoj.

* * *

KUNAR (la 8an ĉi-monate) ofertis interesaĵojn kiujn mi forgesis mencii (kaj ne nur ke li menciis min!). Interalie amuzan komparon inter vampirĉasistoj kaj informadikistoj, kaj la interesan rimarkon ke "kiam drakoj tusas, ili verŝajne ne metas la manon antaŭ sian buŝon (faŭkon)". Tio levas sennombrajn flankdemandojn, ĉu ne, interalie ĉu drakoj havas buŝojn aŭ faŭkojn, kaj eĉ ĉu ili havas manojn. Eble tiajn profundaĵojn ni lasu al la profesiaj filozofoj; tamen drakoj memorigas min pri interesa alternativa Eden-rakonto, per kiu mi vin nun regalos. (Mi malgraŭ serĉado ne scias la originon.)

Vi sendube memoras, ke laŭ la kutima Eden-rakonto, Adamo kaj Evo estis kune (post ŝia kreiĝo el lia ripo) en Gan Eden, la Edenĝardeno, kaj la Serpento tentis Evon, kaj ŝi manĝis la malpermesitan frukton. Ŝi manĝis, kaj poste tentis ankaŭ Adamon, kaj li manĝis. Jen la falo de la homaro, pri kio respondecas, laŭ tiu tradicia interpreto, la virino.

Laŭ la alternativa interpreto: la "serpento" efektive estis enorma drakego (kiel aperas fakte Satano en Apokalipso), kiu mortminacis Evon: "Vi ne mortos [se vi obeos min; alie...]". Adamo (la biblia teksto ne mencias, kie estis Adamo dum tiu epizodo) estus devinta defendi la virinon, sed li foris aŭ eble timis; li do ne plenumis sian destinon, kaj vere estis li, kaj ne ŝi, kiu respondecas pri la falo de la homaro.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 13a Oktobro, 2003.

CHRISTOPHER CULVER skribis en sia blogo (oni devas tre subenrulumi por alveni la afiŝojn) la 8an de Septembro ke "la pasinteco estas la sola afero kiu neniam malaperas kaj efektive pli kaj pli grandiĝas laŭ la paso de tempo". Mi ne povas ne konsenti; mi mem apenaŭ atentadis la nuno(j)n, dum mia vivo (sed tio vere estis eraro, kontraŭ kiu avertis Alfred North Whitehead ie en siaj verkoj).

Culver estas studento pri klasikaj lingvoj ĉe la Madrida kampuso de la usona Saint Louis University. Pli bonan studento-taglibron oni apenaŭ povus trovi; ĝi estas dulingva kaj dulingve bona.

* * *

ĈU VERE ONI VOLIS DIRI TION? La problemo pri idealisma lingvaĵo ĉiam ŝajne estas la sama: oni simple ne atentas la signifojn de siaj vortoj. Post legado oni gape demandas al si: Ĉu vere oni volis diri tion? Ne mirinde, ke en la praktiko oni ne tre serioze traktas la rezultajn dokumentojn, tiel ke ili havas plej ofte, laŭ mia impreso, nur simbolan, sed ne efikan, valoron.

Ekzemple Artikolo 16 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (Rezolucio 217 A (III) de la Ĝenerala Asembleo de UNO, 10an de decembro 1948) asertas: "Plenaĝaj viroj kaj virinoj, sen ia ajn limigo pro raso, nacieco aŭ religio, rajtas edziĝi kaj fondi familion." Sed konsideru logike: se viro havas rajton edziĝi, do iu virino havas devon edziniĝi al li; kaj se virino havas rajton edziniĝi, do iu viro havas devon edziĝi al ŝi; ĉar ne povas esti rajto sen responda devo. Sed tio memevidente estas sensencaĵo.

Tiu estas tre malnova kaj bonekonata ekzemplo; jen pli nova: en La Pakto por la Esperanta Civito (la Nova Teksto) aprobita en Svislando, 10 aug 98, oni trovas, en la 3a tezo: "Konsekvence, laŭ la propra naturo, la esperanto-komunumo respektas ĉiun religian (ne)kredon, ĉiun politikan opinion demokratie esprimitan kaj ĉiun kulturan tradicion." Ĉu vere ĉiun kulturan tradicion kaj ĉiun religian kredon oni respektu? Certe milfoje ne! (Certe mi ne devas mencii la memevidentajn kontraŭ-ekzemplojn.) Sed jen la embarasaj vortoj, kvazaŭ en ŝtono gravuritaj.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 12a Oktobro, 2003.

LA POLITIKE KOREKTA KATO

The Cat Came Back. (minstrel-kanto de Harry S. Miller, 1893)

Antaŭ iom da tempo, kato ekaperis en mia domo. Mi tute ne konis tiun katon, nek najbaraĵe, nek aliloke. Ĝi estis nigra kun blankaj strekoj en la vizaĝo, kaj rigardis min ŝajne sen multe da persona interesiĝo, de sur brakseĝo en mia studejo. Fakte, tiu estis mia kutima brakseĝo; mi prenis kaj eldomigis la beston sen plua ceremonio. Sed kiel sub la suno ĝi envenis? Mi zorge ekzamenis ĉiujn eblajn envenejojn, sed ĉiuj pordoj kaj fenestroj estis en ordo.

La sekvan tagon reaperis la kato. Ĉifoje ĝi sidis sur la kovrilo de mia portebla komputilo, kiun mi volis ekuzi tiumomente. Kiel ĝi envenis? mi denove demandis al mi. Eble per la fumtubo de unu el la kamenoj. Lasante la katon plulavi sin (vere pikas min bestoj, kiuj pli ofte sin lavas ol mi), mi iris kontroli la kamenojn, sed ili estis sekuraj. Mi revenis en mian studejon; restas la kato, rigardante min kun aroganta mieno.

Kutime, mi ne alparolas katojn. Tamen kolerete: "Kiel vi envenis? Kiu enportis vin, kaj kial?" Mi neviolente sed firme prenis kaj relokigis la beston de sur mia komputilo. Ĝi ne rezistis. Mi decidis ignori la katon kaj malfermis la komputilon, kaj startigis ĝin. Eble mi nur imagas tiun katon. Eble mi vizitu morgaŭ kuraciston pri la afero; ja, lastatempe mi sentadis min, ke mi tro aĝas. La komputilo rifuzis starti.

"Elprenu la disketon, idioto," diris la kato. Nun mi tute rezignis. Kato ne nur parolas, sed nomas min idioto. Nu bone; kio, finfine, estas realo? Ĉio estas relativa; ĉu ni ne aŭdas tion centfoje semajne? Mi elprenis la disketon senvorte; nura parolanta kato ne povu ŝanceli min. Tamen la komputilo ankoraŭ ne volis starti. Nu, ne gravas; kion oni povu fari en tia mensa stato?

"Ĉu vi ne memoras," daŭrigis la besto akuze, "ke iam, en la 60aj jaroj, vi verke kreis tiujn du 'japanojn', kiujn vi nomis 'Sufokita Kato' kaj 'Hodiaŭa Fuŝhumuro'? Kaj elpensis absurdajn aventurojn pri tiuj du mituloj? Kaj ĉu vi ne memoras, ke eĉ en la 60aj jaroj, kiam ĉio ajn eblis, neniu redaktoro akceptis tiujn idiotajn rakontojn, kaj vi devis rezigni pri la afero, kaj fari ion alian?"

Tio estis longa prelego por kato, pensis mi. Fakte, mi jes memoris la aferon. Mi tiutempe perforte devintis konstati la riskon ofendi japanojn; mi neniam eĉ pensis pri ofendi katojn.

"Sed vidu, S-ro kato," mi komencis (ĉar nun mi sentis min pli ĉehejma je la strangaĵo), "mi primokis neniun; mi nur lingve ludis kun nomoj..."

La kato rigardis min nun kun nekaŝita malestimego. Ĝi levis antaŭpiedon en serioza kaj solena gesto.

"Vi eble komprenas multon, meine kleine Nachtmuzik, sed neniam vi komprenis pri ofendado. Jen la reguloj: oni devas respekti ĉiujn rasojn, religiojn, etnojn, klasojn, seksojn, sekspreferojn, naciecojn, flankokupojn, kaj katojn. Nur Respublikanojn oni rajtas ofendi, ĉar en politiko justas ĉio. Eĉ se efektive vi ne respektas la respektendulojn, vi devas ŝajnigi, ke vi respektas ilin. Kiel vi sentus vin, se vi estus kato, kaj oni nomus iun 'Sufokita Kato' en literatura verko, kiun vi hazarde legadus? Permesu al mi informi vin" -- nun vere la besto fariĝis aparte indigna -- "ke ne nur mi estas kato, kiel vi klare povas vidi, sed ankaŭ mi havis onklon, kiun oni senintence sufokis sub litkuseno." Tio verŝajne estis lia aso. Mi estis plene embarasita kaj ne povis respondi. "En la nomo do de mia onklo, kiu fakte estis "sufokita kato", mi do de nun hantadas vin. Vi neniam eskapos. Tage kaj nokte mi ne permesos al vi forgesi vian facilaniman primokon de mia parenculo. Bonŝancon pri la komputilo."

Kaj kun tiuj vortoj la kato, por la momento, ekmalaperis.

Kaj la kato pravis; ĝi oftege reaperadis, rigardante min silente. Ĝi neniam denove parolis al mi, do mi ne atentis ĝin post tiam, kaj prizorgadis miajn aferojn. Fakte, ĝi estas en la ĉambro nun.

Oni neniam povas tute eskapi la spiriton de sia epoko. Nek la katon.

* * *

Kara Onklo Andanto:

Ve! Ve! Mi ĵus aĉetis ekzempleron de la Benson-a vortaro,* kaj Benson diras, ke nek PV nek PIV nek PIVS enhavis esperantajn nomojn por ajnaj neteraj lunoj krom Diono, unu el la satelitoj de Saturno. La samo veras pri PIV2. Nekredeble! Ekzistas 30-40 gravaj satelitoj en nia Sunsistemo kiuj ĝis 1995 ankoraŭ ne havis esperantajn nomojn! Mi timas nun, ke se morgaŭ okazos la Fina Venko, ni estos en profunda kaĉo!

Ĉagrenita en Ĉikago

Kara Ĉagrenita:

Trankviliĝu. En kaĉo, jes; sed ne en profunda kaĉo. Unue, se vi pluen legus, vi lernus ke Benson mem vortkreis en sia vortaro por ĉiuj sunsistemaj satelitoj kun diametro de pli ol 500 km. Due, la surreta Astronomia Terminaro de Rapley, Jacques kaj Sözüer esperantigis preskaŭ ĉiujn gravajn satelitojn.

La kaĉo estas nur en tio, ke la du aŭtoritatoj ne tute akordiĝas inter si. Tio tute ne estas grava afero; ĝi signifas nur, ke la du projektoj ne konsciis unu pri la alia, parte faris la saman laboron, kaj ne aranĝis por posta kunlaborado pri la malsamaj terminoj. Escepte de tio, ĉio estas en ordo.

Via

Onklo Andanto.

*Comprehensive English-Esperanto Dictionary de Peter J. Benson (ELNA, 1995), sekcio "Glossary of Neologisms"

reen al la indekspaĝo

Sabate, 11a Oktobro, 2003.

Kara Onklo Andanto:

Mi pasigis plurajn jarojn verkante libron pri algoj de Nederlando, sed nun mi timas, ke la publiko opinios la temon enuiga; kian titolon mi povas doni al ĝi, por allogi interesatojn?

Esperema en Enschede

Kara Esperema:

Estas kelkaj formuloj, kiuj oftege funkcias. Ekzemple mi sugestus

Mitoj pri nederlandaj algoj
Nederlandaj algoj sen mitoj
Nederlandaj algoj sen mitoj (dua eldono)
[ne gravas ke ne estis unua eldono]
La vero pri nederlandaj algoj
Nederlandaj algoj kaj vi
Nederlandaj algoj: la Gordia nodo malligita
Mia vivo inter nederlandaj algoj
Kiu estas kiu inter nederlandaj algoj

Tamen se ĉio alia malsukcesos, reklamu ĝin inter la postmodernistoj sub la titolo Epistemiologia efiko de nederlandaj algoj kiel rezulto de la interrilatoj inter Marksismo, Usona potenco, kaj la moderna romano. Vi ne vendos multajn ekzemplerojn, sed vi dum mallonga tempo famos en universitataj rondoj.

Via

Onklo Andanto (PS: Mi resendas ĉi-kune la manuskripton.)

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 10a Oktobro, 2003.

LA PLEJ LOGIKA LINGVO. Hieraŭ dum mi legadis Internaciismo kaj purismo de Sergio Pokrovskij, venis al mi la penso, ke post ankoraŭ plua jarcento da disputado pri nia lingvo, ordinara E-isto simple timos malfermi la buŝon. Mi iom timas eĉ nun.

Bedaŭrinde Zamenhof iam skribis (citas Pokrovskij ie):

En ĉiu vivanta lingvo estas permesita uzi nur tiujn formojn, kiujn aliaj personoj jam uzis antaŭ vi; sed en la lingvo internacia oni devas obei sole nur la logikon.

Logiko estas (krom la formala logiko) laŭ PIV2: "Kohera kaj konsekvenca rezonado aŭ argumentado."

Mi nebule memoras, ke iam la francan oni (kaj ne nur francoj) rigardis kiel "la plej logikan lingvon". Ni pensu pri tio: la franca havadis, pli-malpli dum la lastaj jarcentoj, ĉiugeneracie proksimume ni diru 70 000 000 parolantojn. El tiu nombro kiom kohere kaj konsekvence rezonadis pri sia lingvo? (Aŭ pri io ajn?)

Ĉu do logiko kreis "la plej logikan lingvon"?

Lingvo laŭ lingvistoj estas kvazaŭ-kibernetika, memreganta sistemo. Ĝi en la longa daŭro faras bonajn decidojn, kion teni, kion ŝanĝi, kaj kion forigi; sed kompreneble ĝia disvolviĝado neniam estas kompleta. Estas en tiu vidpunkto, mi konfesas, paradokso (ĝi eĉ havas nomon: "la paradokso de Saussure"): lingvo ŝajne estas samtempe sistemo iamaniere lernebla por ĉiu nova generacio, kaj tratempa kontinuaĵo neniam finita.

Tamen ĉiam estas kaj estos homoj, kiuj amegas diskuti sian lingvon; por ke ili ne tute frenezigu la ordinarajn homojn, devus esti en iu grava movada organo rubriko "Onklo Andanto" kie bonkormiena ulo, prefere kun blanka hararo kaj barbo, disdonu konsilojn pri lingvaj (kaj eble aliaj) aferoj. Ekzemple:

Kara Onklo Andanto:

Mi vidis kaj 'kirmeso' kaj 'kermeso' por indiki tiun de mi tre ŝatatan feston, kie estas kunesto de diversaj amuziloj, budoj, ktp. Kiu vorto estas prava?

Konfuzita en Koblenz

Kara Konfuzita:

Unue vi devas aĉeti PIV2-on je kosto de almenaŭ 60 eŭroj. De tiam vi uzados nur 'kermeso'; tamen redaktoroj ĉiam "korektos" ĝin al 'kirmeso'. Ignoru ilin; vi kontentos, estante prava. Aldone, paginte por PIV2 vi longe ne havos monon por ĉeesti festojn, kaj malofte havos okazon uzi la vorton.

Via

Onklo Andanto.
reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 9a Oktobro, 2003.

ANKORAŬ PRI "GOETO-SCIENCO" (vidu 29an Septembro). La svisa biologo/zoologo Adolf Portmann (1897 - 1982), laŭ artikolo de Hjalmar Hegge (angle), tre similis al Goeto en sia maniero praktiki sciencon. Hegge interesigis min pri Portmann; mi do legis libron de Portmann, germane Biologische Fragmente zu einer Lehre vom Menschen (1944, 1951, 1956), angligitan en 1990 kiel A Zoologist Looks at Humankind (tradukis Judith Schaefer, NovJorko: Columbia University Press). Mi kredas, ke nun mi komencas iom kompreni, kio estas "Goeto-scienco". Mi parte resumos la libron por montri, kiaj konsideroj motivas (laŭ Goeto-sciencistoj) netradician scienc-metodon:

En la scienco depost Kartezio, oni celis klarigi ĉiujn eventojn, ĉiujn stadiojn en la disvolviĝado de vivformo, pere de pli fruaj eventoj kaj stadioj. Disvolviĝero X okazis nur pro antaŭa disvolviĝero X-1; evento X rezultis nur de antaŭa evento X-1. Ne tiel procedi, signifus teleologion, kio estas malpermesata en la moderna (t.e., post-kartezia) scienco. Sekve, por klarigi ekzemple la homon, oni devis ekzameni la aliajn mamulojn, aparte la simiojn.

Portmann, empirie laborante, trovis, ke oni tamen ne povas klarigi ĉion pri la homo surbaze de faktoj pri aliaj mamuloj. Ĉe aliaj mamuloj, ni vidas ekzemple du ekstremojn:

(a) nestrestantojn: ili naskiĝas post relative mallonga patringravedo kaj en relative grandaj idaroj, ne montras multe da specialiĝado en siaj korpostrukturoj, havas relative nedisvolviĝintajn cerbojn, kaj post naskiĝo estas relative senhelpaj kaj longe restas en la nesto; ekzemploj estas marsupiuloj, insektovoruloj, malgrandaj karnovoruloj, ronĝuloj, kaj certaj birdoj, ekz. pegoj.

(b) nestforemulojn: ili naskiĝas unu- duope, post relative longa patringravedo, montras specialiĝadon de korpostrukturo (ili kutime aspektas kiel miniaturaj kopioj de la plenkreska besto) kaj pli disvolviĝintajn cerbojn, kaj post naskiĝo tre baldaŭ povas vidi, stariĝi kaj forlasi la neston; ekzemploj estas ĉevaloj, ĝirafoj kaj aliaj hufuloj, elefantoj, balenoj, fukoj, simioj kaj prasimioj, kaj inter birdoj, kokoj, anseroj, kaj galinagoj.

Nun ni konsideru la homon, kiu laŭ plej multaj indikiloj devus aparteni al la dua klaso, la nestforemuloj. La homa ido tamen estas tute senhelpa kaj lernas stariĝi kaj nutri sin, ktp. nur post longa tempo. La homa ido ne estas kopio de la plenkreska homo: ĝiaj korpoproporcioj estas tute aliaj, ol tiuj de la plenkreska homo. La homa ido konsiderinde pli pezas, proporcie al ĝia grandeco, ol simiidoj. Kaj eĉ pli surprize, kiam fine la homido ekstaras, ĝi staras vertikale, sur du piedoj, kiel birdo.

Mallonge, oni ne povas klarigi ĉion pri la homo, surbaze de antaŭaj zoologiaj disvolviĝoj. Kiel do ni klarigu la faktojn? La sinteno de la Goeto-sciencisto estas (mi eĉ hezitas esprimi ĝin, pro ĝia unuavida strangeco), ke vivestaĵo ne estas nura ĉeno da memstarantaj biologiaj eventoj, sed estas plena "strukturo" (tiel Portmann; Goeto dirus "formo") -- kompleta disvolviĝanta vivformo.

Ĉu do temas pri teleologia klarigado? Ne en la senco, ke rezultoj igas siajn kaŭzojn (kio estus absurdaĵo), sed en la aristotela senco ke la disvolviĝado de vivestaĵo prezentas tutan koheran idealan formon.

Ŝajnas al mi, ke lastatempaj sukcesoj pri la genetika heredaĵo de la homo apogas tiajn konkludojn (ĉar konsideru ke ni estas, ni diru, kemie nur eble 4% homaj!), sed mi certe ne sufiĉe bone regas la vivsciencojn, por aserti ion tian.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 8a Oktobro, 2003.

MI NE RIMARKIS antaŭe ke Cezar estas pentristo kaj montras bildojn siajn en sia retpaĝaro (alklaku memevidente ĉe 'Bilder/bildoj'). Jen lia Vampirino en Sango, pri kiu li rimarkis dum babileja diskuto, ke la virino, strange, aspektas bonkora. Mi trovas ŝian bonkoron en la maldekstra okulo (de la vidpunkto de la vidanto).

Fakte ne tre plaĉas al mi la moderna pentrado. Miajn opiniojn pli-malpli plene esprimas -- laŭ la recenzoj; mi ankoraŭ ne vidis ĝin -- la plej nova libro de la nekonformisma usonano Paul Johnson, Art: A New History (Harper Collins, 30 Septembro, 2003; ISBN: 0060530758; 792 paĝoj). Eble kaj Johnson kaj mi estas filistroj pri pentrado; se jes, tiel estu. Mi alkutimiĝis havi nekutimajn opiniojn kiam mi legis la "fifaman" eseon de Tolstojo, Kio estas arto? kaj trovis, ke mi malkiel la tuta cetera mondo konsentas grandparte kun tio, kion li skribis!

* * *

Titiro tu patule, recubans sub tegmine fagi... jes, en la okcidenta mondo kiam oni volas ripozi sub arbo, devas esti fago! Kaj tiuj arboj utilas ankaŭ por vidvizitado en aŭtuno; jen ekzemplo. Jes, Kansaso havas arbojn, sed precipe en la orienta parto de la ŝtato, kie mi loĝas. Kiam brita kolego mia unue venis al Kansaso, oni veturigis lin kaj kelkajn aliulojn tra la okcidenta regiono, kaj la brito, vidante la preskaŭ senarban ebenaĵon, demandis: "Kien malaperis la arboj?" Spritulo respondis, ke iam estis multaj, sed la indianoj dehakis ilin por protesti kontraŭ la enmigrantaj blankuloj -- kaj la brito kredis tion! La vero estas, kompreneble, ke neniam estis arboj tie en la prerio, krom tiuj plantitaj de la setlintoj.

reen al la indekspaĝo

Marde, 7a Oktobro, 2003.

IAMANIERE MI MALTRAFIS la komentojn de Kunar (1a Oktobro) pri "blogteorio" kiujn mi parte kopias sube:

Mi provas trovi bonan mezan vojon inter la du ekstremoj, nome "nur skribi por si mem", tiel ke neniu alia interesiĝas pri la enskriboj, kaj "nur skribi por ricevi reagojn", tiel ke oni tuŝas ĉiun ajn temon nur por kapti la atenton de la aliaj. La unua estas la "ebura turo" de intelektuloj, la dua la "marĉo" de privataj televidstacioj...

Plie, mi estas fifama por mia kapablo paroli senĉese. La filozofo Schopenhauer diris: "Ekzistas nenio pli enuiga, ol diri ĉion eblan pri unu afero." Sekve mi intence retenas min, ĉar se mi jam ĉion diras mem, tiam tute ne restas motivo por komentoj.

Estas interese ke Kunar legas Schopenhauer. Ankaŭ mi trovas lin interesa (ne lian sistemon, sed liajn popularajn skribaĵojn). Laŭ mi Nietzsche kaj Schopenhauer simile pensadis pri la mondo; kutime oni preferas la optimismon de la unua, prefere al la pesimismo de la dua; sed mi mem preferas Schopenhauer. Kiam mi unue legis lin, mi pensis: ĉi tio memorigas min pri la aŭtobiografio de Benjamin Franklin. Poste mi lernis, ke fakte Schopenhauer legis tiun aŭtobiografion!

La pluaj komentoj de Kunar tre amuzas:

Mi ne volas lamenti, sed refoje miras, ke aliaj homoj gajnas amasan atenton per enskriboj kiel:

"Hodiaŭ mi ellitiĝis kaj duŝis. Post kiam mi surmetis vestaĵojn, mi iris aĉeti bulkojn. Poste mi matenmanĝis kaj veturis al la laboro. Ĝi estis tre enuiga. Vespere mi revenis hejmen kaj televidis kaj trinkis bieron..."

Nu, kompreneble iom troiga, mi scias.

Hihi! Iom troiga, eble, sed ne multe.

* * *

Aliteme, Kunar prikomentis (3a Marto) la Ĝangalan politikon pri nomoj, pri kio mi blogis hieraŭ, ĉi tie. Liaj rimarkoj similas la miajn sed kun pli da detaloj kaj fakte pli da bonaj observoj (mi ne kopias pro longeco); mi nur volus atentigi ke, malgraŭ ke Pinjino posedas rimedon skribi la tonojn, la ĉinoj (laŭ mia sperto) preskaŭ neniam uzas ĝin. Mi ofte rimarkis tiun saman hezitadon pri tonsignoj en afrikaj lingvoj: eĉ kiam la skribsistemo permesas aldoni supersignojn por tonoj, la uzantoj kutime ignoras ilin, aŭ disĵetadas la tonmarkojn arbitre (kiel multaj E-istoj la akuzativon!). Mia provizora hipotezo estas, ke ordinaraj parolantoj de tonlingvoj ne emas sisteme trakti siajn tonojn. Eble kaŭras iu eraro en la tonanalizado de lingvistoj.

reen al la indekspaĝo

Lunde, 6a Oktobro, 2003.

LA SAGACA VIDVINO (rakonto). Kiam mi unue transloĝiĝis al NovJorko (ankoraŭ ne 25-jara), mi estis membro de relative malgranda religia sekto, kaj facile povis trovi provizoran loĝejon kun samsektanoj. Mi do loĝis unu jaron kun maljuna vidvino el Aŭstrio, kaj ties filino, kiu naskiĝis en la iama Jugoslavio (fakte en Novi Sad, se vi konas..) kaj plej facile parolis kroate. La du virinoj ne parolis la anglan, kaj nia sola interlingvo estis buĉata germanlingvo (nur la maljunulino parolis bone germane). Mi povus distri vin dum horo kaj duono, pri miaj aventuroj kun tiu bunta paro! Sed mi kontentiĝos per nur unu.

Estis la kutimo, vendrede vespere, kune preĝi. Ĉiam oni preĝu en sia propra lingvo; la vidvino do preĝis germane, la filino kroate, kaj mi angle. Hazarde okazis ke tiutempe mi komencis dubi pri tiu sekto, kaj miaj duboj tre ĝenis min; do unu vendredan vesperon dum preĝado, mi (kompreneble en la angla) elverŝis mian koron: "Ĉi tiuj, ho Dio, ne konas mian angoron kaj kompreneble ne komprenas mian preĝon; benu ilin kaj helpu min, mi petas, Sinjoro, trapenetri ĉi tiun arbaron de duboj..." kaj simile plue. Vere, tio estis eble la plej oratora preĝo de mia vivo.

Post la preĝado ni kutime eliradis por ĉeesti diservon. Ni do vestis nin kaj eliris; sed sur la ŝtuparo mi rimarkis, ke la vidvino ridetadas mistere. Kiam ne rigardis la filino, la bonkore ridetanta vidvino flustris en mia orelo: "Ne ĝenu vin, juna amiko; vera kristano estas tiu, kiu obeas al la Dek Ordonoj..." Tiu maljunulino estis kompreninta ĉiun vorton de mia preĝo! Mi ruĝiĝis kiel beto. De tiam mi komprenis, ke oni povas tre bone kompreni lingvon, sen povi paroli ĝin.

* * *

ONI RIMARKAS, ke mi esperantigas Goethe, sed ne Nietzsche (29a Septembro). Kial la nekonsekvenco? Mi nur pensis, ke se mi skribos 'Niĉeo' oni ne rekonos la nomon, dum se mi skribos 'Goeto' ne estos problemo. Esperantigoj de nomoj malsamas laŭ la damaĝo kaŭzata al la originala nomo. Ĉu vi scias ekzemple, kiu estas Laroŝfuko? (unu konato de mi, franco kompreneble, tuj rekonis ĝin: F. de La Rochefoucauld, 1613-1680).

La argumentoj de Ĝangalo por plena esperantigado de nomoj estas detale rezonataj kaj klaraj, tamen laŭ mi nekonvinkaj; aldone Ĝangalo bedaŭrinde sugestas, ke tiuj kiuj malakceptas ĝin estas naciistoj aŭ eble alispecaj esperantiaj diabloj.

La nunan sistemon (vastete sed ne ĉie uzatan) nomas Ĝangalo "Nacia Lingvo - Prononco Parenteze", ekzemple "Claude Piron (Klod Pihón)". La proponata Ĝangala sistemo ("Plena Esperantigo de Nomoj") estas "Esperantigita Nomo - Nacilingva Parenteze", ekzemple "Klaŭdjo Piron (Claude Piron)". (La proksimuman nacilingvan prononcon oni verŝajne devos elcerbumi el la esperanta.)

La argumentoj de Ĝangalo:

1. Nomoj originale skribitaj per ne-latinaj skribsistemoj, ekz. Ariel Sharon, estas plejparte angligitaj (foje ankaŭ portugaligitaj aŭ francigitaj). Tio laŭ Ĝangalo subigas Esperanton al tiuj naciaj lingvoj. (Aparte la... angla.)

2. La ĉina pinjin-sistemo uzas "anglalingvajn konsonantojn" (?), sekve eĉ la pinjin-sistemo subigas Esperanton al... la angla.

La duan argumenton mi tute ne komprenas (la konsonantliteroj de pinjino tute ne havas anglalingvajn sonvalorojn); al la unua mi respondas per demando: se "Ariel Sharon" k.s. subigas Esperanton al la angla, kial oni volu anstataŭi ĝin per sistemo, kiu subigas ĉion al Esperanto? Kiel oftege en movadaj aferoj, oni piumas pri egaleco, sed fakte insistas pri speciala traktado por Esperanto. Mi dubas ke en la mondo ekzistas lingvo, kiu tute nacilingvigas ĉiujn fremdajn nomojn.

Tia esperantigado de personaj nomoj (kaj eĉ iugrade de geografiaj nomoj) estos senfina tasko, ĉar daŭre aperas novaj. Kaj se hazarde de tempo al tempo haveblos pli ol unu esperantigo konformaj al la principoj de Ĝangalo, kiel oni decidu inter ili? (La implicita respondo de Ĝangalo: Ĝangalo aperigos liston.)

Daŭre oni glutas kamelojn. Esperanto estas neŭtrala; sed vere ne (ĝi estas Eŭropa). Ĝi uzu neŭtralan nomsistemon; sed vere ne (ĝi uzas supersignitan latinan alfabeton). Ĝi estas la lingvo de paco; sed vere ne (kiuj en la mondo pli interdisputas, ol ni?) Kaj tiel plu.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 5a Oktobro, 2003.

INTERESIS MIN la lastatempa dusemajna vojaĝo de mia bibliotekistina amiko Agatha (vidu 19an Aŭgusto) al Skotlando; do mi iris al ŝia paĝaro, rigardis ĉiujn fotojn, kaj legis ŝian komentarion. Mi rekomendas al ĉiuj!

Sed ni lingvistoj ĉiam nekuraceble restas lingvistoj; malgraŭ la beleco de la skotlanda naturo kaj de la kasteloj, ktp, ĉefe kaptis mian okulon la dufoja esprimo "alkohol-rezista publiko". Tiu esprimo, ne gravas la lingvo, ĉiam pensigas min. Kiel ĉiam, unue mi pensis al mi: rezista al alkoholo? La skotoj drinkas kiel maniuloj. Tiam mi konstatis: ĝuste tion la skribinto volis diri.

La ŝajnan plursignifecon de la lingvaĵo partoprenas la realo. Kiam mi unue komencis labori, en la 70aj jaroj, inter la amerindoj (indianoj) de Nord-Ameriko, menomena junulo diris al mi: Strange ke la eksteruloj kredas, ke ni indianoj ne povas toleri alkoholon; ni tute bone povas toleri ĝin; ni povas drinki dum tagoj senĉese...

* * *

DEFENDE AL FRAMASONISMO skribas Cezar (vidu 3an Oktobro; redaktetite kun permeso):

Kara Ken,

Vi mokas la framasonojn [3a Oktobro - KM], tute rajtigite, se temas pri la gradoj. Sed tamen bonvolu pripensi, ke la framasonismo kiel ĉiu alia movado, kiu vere atingis ion, havis sian tempon.

La tempo de la framasonistoj estis la transiro de la feŭdalismo al la kapitalismo. Ilia merito estis la granda Franca revolucio kaj poste la ellaboro de konstitucioj; fama tiu de via lando, kiu servis kiel modelo en la tuta mondo. Ĉiuj gvidantoj de tiu revolucio en Francio estis framasonoj. Kaj ankaŭ Washington, Grant, Lincoln ktp.

Pro mia okupiĝo pri Traven -- kiu ankaŭ estis "ruĝa" framasono (Gale, la maristo, nomas sin en la romano Mortula Ŝipo Helmont Rigbay, kio estas aludo al la fama rozkrucisto van Helmont, kiu asertis esti trovinta la ŝtonon de la saĝuloj) -- mi scias, ke la framasonoj -- ekzemple Radek -- ludis sian rolon eĉ en tielnomataj socialismaj revolucioj. Sekretajn ligojn laŭ la modelo havis eĉ la bolŝevistoj.

La lasta por mi grava framasono, kiun ni ambaŭ konas, estas Waringhien. Ĉu li estas nura gradofantaziulo? Kompreneble ne. Tamen, konato Guegen, verkisto ĉe SAT, atentigis min, ke li fariĝis framasono nur tre malfrue, kiam li jam estis fama, sed tio pruvas nenion. Li agis kiel vera framasono, ekzemple li tradukis "lian fraton" Heine.

Zamenhof estis framasono, kaj mi konas Zamenhof-esploriston, kiu havas foton de Zamenhof kun blanka antaŭtuko de framasono, la solan, kiu ekzistas. Nia verda ideologio laŭ Zamenhof, estas komplete framasonisma, ĉu malbone? Ne, ĝi pruvas ke framasonsismo havas ion por si. Laŭ la bazaj reguloj de Andersen oni ne rajtas elĵeti membron nur pro tio, ke li estas revoluciulo, ĉu ne imprese? -- pensu pri Garibaldi, tipa kazo. Aŭ mia plej granda heroo, Heinrich Heine, kial li estis framasono? Pro rindindaj ritoj kaj gradoj certe ne.

Krome pripensu, ke ĝuste tiuj gradoj al ekstere estas bonega ŝildo. Ĉiuj pensas: "Tiuj stranguloj; tiuj estas ja idiotoj, imagu tiujn ridindajn gradojn" :-) Mi ofte vizitis dum certa tempo malfermajn renkontiĝojn de framasonoj en nia urbo. Altenburg havis la trian loĝion en Germanio, do fama grava loko por la germanaj framasonoj. La nomo de tiu "nobelblua" direkto en Altenburg estis kaj estas "Johannismaurer" (framasonoj laŭ la evangeliisto Johano, kiu ja estis la filozofo inter la evangeliistoj :-) "En la komenco estis la vorto...").

Via amiko Cez!

Elokventa defendo! Eĉ pli da usonaj prezidantoj, mi kredas, estis framasonoj; la loĝio en Guthrie, Oklahomo, Usono, permesis al Byron Berline, fama usona blugras-violonisto, lui ĝian templon plurajn jarojn por sia International Bluegrass Festival; mi do plurfoje estis tie, kaj memoras vidi liston de usonaj prezidantoj en la templo. (La festivalo ankoraŭ kunvenadas ĉe Guthrie, sed nuntempe ne en la urbo mem.)

Tio pri kiĉaĵoj kiel ŝildo ne povas ne pensigi ankaŭ pri verdaj steloj, verdaj standardoj, kaj verdstelaj standardoj...

reen al la indekspaĝo

Sabate, 4a Oktobro, 2003.

LA EKZISTENCIALA ANGST DE LA BLOGISTO afliktas pli kaj pli da interlingvanoj -- kvazaŭ ni jam ne havus sufiĉe da problemoj. Multaj prikomentis, ne nur E-istoj pri Esperantio, kun tuta gamo da opinioj. Eble plej bone esprimas la aferon la polino Aleksandra en sia propra blogo Noktolibro (mi redaktas iomete):

Mi ne estas konvinkita pri la senco de surreta taglibro. Se oni skribas nur faktojn, neniu interesiĝas. Se oni skribas nur emociojn, neniu komprenas. Se oni skribas ambaŭ, oni malkaŝas ĉion al ĉiuj... Se oni skribas en surreta taglibro ne honeste, ne por si mem, konsiderante ĉiam, kion aliaj pensos pri tio, do iusence oni kreas sian bildon por aliaj, sed kiel registraĵo de la propra vivo tio ne tre valoras. Se oni skribas por si mem, kaj tamen ne volas malkaŝi ĉion al eksteruloj, la taglibro fariĝas ĉifro, aro da misteraj enskriboj kompreneblaj nur al la aŭtoro... Surretaj taglibroj estas sensencaj!!!

Kiam oni pripensas la aferon, oni konstatas, ke la sama argumento validas pri nura parolado. Kial ni parolas unu al la alia? "Por komunikadi", diras ĉiuj; kaj komunikadi kliŝe signifas "konigi, sciigi ion al iu". Sed fakte, plej multa interhoma parolado ne celas konigi aŭ sciigi ion. La homo ne povas ne paroli; la homo parolas, ĉu estas io por sciigi aŭ ne. Kaj parolado celas ne nur establi kaj konservi kontaktojn inter homoj, sed servas ankaŭ la parolanton. Kio okazas dum konversacio? La unuopulo atentas al tio, kion diras la aliuloj, nur per duono de sia menso: la alia duono preparas ion por mem diri, kiam estos onia vico paroli. Kio okazas sen konversacio? Interna monologo (nur gardu vin, ke la lipoj ne moviĝu...).

Ĉu birdo ĉesas flugi, kiam ĝi ne devas iri ien? Homo, kiu ne parolas, neas sian plej esencan karakteron. La reto simple plivastigas la terenon. Aleksandra blogas, malgraŭ sia propra argumento, samkiel filozofo, kiu jam konkludis ke nenio meritas diri, tamen verkas artikolojn kaj librojn. Aleksandra kaj mi kaj la aliaj blogistoj blogas ankaŭ en la spirito de juna universitato-studento, kiu la tutan vesperon babilas al sia burĝa patrino pri siaj studoj, sciante ke ŝi komprenas ne vorton.

Tamen sendube ĉiuj blogistoj suferas pro ioma Angst. Ĉu oni blogus, se oni certe scius, ke neniu legas? Mi dubas. Oni fidas je manpleno; kaj kutime manpleno haveblas, kaj kutime manpleno sufiĉas. Pli ĝenas min nefunkciantaj ligiloj...

* * *

Mia nederlanda amiko Wouter Pilger ofte riproĉas en siaj verkoj, ke ni tro emas kulpigi Esperanton, ne nin mem, kiam ni ne povas esprimi niajn pensojn. Simile, la filozofoj de la Viena Rondo akuzis, ke pro difektoj en lingvoj, ne pro difektoj en ni mem, ni ne povas klare pensadi.

Se malsamaj aferoj memevidentas al malsamaj homoj, ĉu kulpas la koncepto de memevidento, aŭ la homoj? Simile, ne tiom gravas, ke konscienco kondukas diversajn homojn diversen: gravas, ke ĉiuj homoj havas konsciencon; la diferencoj rilatas ne al la fakto de universala konscienco, sed al la homoj.

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 3a Oktobro, 2003.

POMPO. Pluraj el miaj plej ŝatataj 19-jarcentuloj en Britio -- Carlyle, Arnold, Ruskin -- malamis la Romkatolikan Eklezion pro ĝia "pompo". Frape tamen estas, ke multaj elstaraj Viktorinanoj certe estis Framasonoj, kaj Framasonismo ŝajnas al mi magnitudon pli pompa, ol la Romkatolika Eklezio. Mi ne mencios ĉi tie la splendojn de iuj grandaj framasonaj temploj -- konstruitaj ne en Renesanca Italio sed en modernaj Usono kaj Eŭropo. Sed konsideru nur la framasonajn gradojn, kaj provu imagi al vi tiajn moŝtojn eĉ inter la hierarkio de la Romkatolika Eklezio:

Framasono de la 5a grado estas "Perfekta Majstro". Post tia oni ne atendus pluajn gradojn; sed la vico pluiras:

13a grado: Reĝa Arko de Salomono
16a grado: Princo de Jerusalemo
19a grado: Granda Pontifiko (! ne forgesu, tiu ĉi ulo povus esti taksiŝoforo..)
24a grado: Princo de la Tabernaklo
26a grado: Princo de Kompato
32a grado: Majstro de la Reĝa Sekreto

Estas pli da prodoj, majstroj kaj princoj; mi nur tuŝis la plej interesajn.

* * *

KIAL NI SONĜAS? Neniu ŝajne havas adekvatan teorion pri tio; kaj laŭ la lasta tia teorio, pri kiu mi legis, ni sonĝas pro neniu kialo. Tamen, unu el la avantaĝoj de sonĝado estas, ke ĝi reliefigas la realon: kiam oni vekiĝas el koŝmaro, kia paco reesti en la reala mondo! Tiam estas granda ĝojo nur trinki glason da akvo kaj lavi al si la manojn. Kaj kiam oni vekiĝas el bona sonĝo, nu -- mi dirus ke vere rarfoje okazas bonaj sonĝoj en la postjuneca vivo. Certe estis la maljunaj mezepokuloj kiuj preĝadis: Savu nin, Sinjoro, de [ĉiuj] sonĝoj.

Hantadas min persone ripetiĝema koŝmaro, kun ĉiam la sama intrigo: mi iel perdiĝis, kaj devas trovi mian vojon hejmen al mia edzino kaj familio. (En la freŭdaj tagoj, tuj oni interpretus, ke mi havas profundan subkonscian senton de nesekureco aŭ ion similan; kaj la pruvo estus, ke mi neas ĝin...)

Ankaŭ ofta intrigo estas, ke mi devas instrui kurson, en tre fora parto de la kampuso kie mi neniam estis antaŭe, kaj la studentoj sidas en tiu dista klasĉambro jam dum monatoj, atendante min; kaj mi ne preparis la kurson. Post mia operacio tamen ekestis varianto: mi konsentis aktori en loka amatora prezento de Hamleto, kaj mi estu Hamleto, ĉu ne, kaj venas la tago de la prezento kaj mi subite konstatas, ke mi ne lernis la rolon. Savu nin, Ho Sinjor', de la sonĝoj!

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 2a Oktobro, 2003.

MISINTERPRETOJ de vortoj montras, ke nacilingvaj parolantoj apenaŭ atentas la semantikan enhavon de vortoj. Mi klarigos.

Kiel vi probable scias, 'retejo' estas en la angla web site. La vorto site parencas al la esperanta 'situo', kaj simple signifas 'ejo'. Hazarde okazas, ke site precize same elparolas kiel la vorto sight, kiu signifas 'vidaĵo'. Sekve, oftege nekleraj anglalingvanoj skribas, por 'retejo', web sight. (Oni kompreneble nur povas konstati la eraron, kiam oni skribas.)

Alia ofta ekzemplo: 'kolorkodita' (p.p. elektraj dratoj; ofte ruĝo signas pozitivon, nigro negativon) estas en la angla color-coded. Sed coded kaj coated en la usona havas la saman elparolon. Coated signifas 'tegita'. Sekve oftege oni skribe vidas, anstataŭ color-coded, color-coated, montrante la miskomprenon.

En tiuj du kazoj, la signifoj de la du konfuzataj vortoj sendube plifortigas la miskomprenon. 'Retejo' kaj 'retvidaĵo' signife similas; same 'kolor-kodita' kaj 'kolor-tegita.' Sed ekzistas multaj aliaj ekzemploj, kie la signifoj de la konfuzataj esprimoj tute ne akordiĝas kun la celataj signifoj; sed ne gravas, evidente, por la parolantoj. Ekzemploj:

blue jeans (ĝinzo) kompreniĝas (kaj skribiĝas) blue genes (bluaj genoj).

forced-air furnace (centra-hejtadforno) fariĝas four stair furnace (kvarŝtupa forno).

to pore over one's books (atente studadi siajn librojn) fariĝas to pour over one's books (verŝi super siaj libroj).

Rimarku, ke ĉiukaze la rezulta "signifo" ne havas sencon: geno ne povas havi koloron; forno ne havas ŝtupojn; kia ago estus "verŝi super siaj libroj"? Evidente, la misanalizantoj simple ignoras la signifojn. La plej grandaj (kaj plej amuzaj) kolektoj de tiaj ekzemploj devenas de la parolado de geinfanoj, kiuj malkiel la plenkreskuloj kutime eĉ ne scias la signifojn.

En Esperanto kompreneble tre mankas homofonoj, sed eĉ surbaze de similsonaj vortoj troviĝas nemultaj ekzemploj (kaj kutime intence kaj por humuro, ne pro miskompreno): "la Brika Imperio", "La Ruza Kruco" (por "La Brita Imperio", "La Ruĝa Kruco"). Sed pro la malestado de homofonoj, kaj pro la aglutina naturo de plej multaj vortoj, mi hipotezus ke Esperanto-parolantoj relative atentas signifojn, kompare kun nacilingvanoj.

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 1a Oktobro, 2003.

← mia universitato

↓ la cetera Kansaso

Aktuala humoro: severa
Aktuala muziko: silento
Aktuala legado: George Santayana

Nova alineo.

* * *

KAŜITA KRIMO. Dum mia universitata kariero, mi ofte rimarkis, kaj priplendis, ke oni subpremas kampusajn krimstatistikojn -- evidente, por ne malpersvadi gepatrojn sendi siajn gejunulojn al la universitato. Ekzemple sufiĉe ofte dum semajno mi vidadis parkitajn kaj lumantajn policaŭtojn sur la kampuso, sed nenio aperis prie en la tiuvesperaj gazetoj. Finfine la usona kongreso promulgis leĝon, la "Campus Crime Statistics Act", kaj universitatoj nun devas malkaŝi tiujn statisikojn. Hieraŭ mi ricevis do la statistikojn por 2000, 2001 kaj 2002, por mia universitato. Averaĝe por la tri jaroj:

rompoj de alkoholaĵaj leĝoj kun arestoj, 21,3; sen arestoj, 825,3
rompoj de drogleĝoj kun arestoj, 38,7; sen arestoj, 164,7
domŝteloj, 75
aŭtoŝteloj, 5
perfortaj seksatencoj, 4,7

Iukiale pri domŝteloj, aŭtoŝteloj, kaj perfortaj seksatencoj oni ne raportas, ĉu estis arestoj, aŭ ne. Tamen tiuj statistikoj ne estas tre malbonaj; mi atendis pli. Do laŭ mi por nenio oni tiom da jaroj subpremis ilin.

La plej grandan krimon tamen faradas la eduka sistemo mem. Por la granda plejmulto, 4-jara liberalarta programo en Usono estas simple miskonsumo de tempo; ili devus lerni metion. Sed ni parolu pri tio alian fojon.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.