Sendu al mi komentojn

Marde, 26a Oktobro, 2004.

Estus idiote blogi dum la elekto; ankaŭ venontan ĵaŭdon ni veturos al Florido kaj restos tie dum proksimume semajno. Ni revidos nin, do, iam en Novembro. Intertempe mi lernis, ke estas lando eĉ pli stulta ol Bervalo, nome Barvalo; kaj dividas kun Vi la informon:


oficiala registara bulteno
1

Hendriko VARFILO, red.
Bonintenca A. MARKAPTO, sekr.
Helpredaktoro: Karlo TIESNAZO
Helphelpredaktoro: Renato BARBARONO

Niaj elstaraj landestroj:

Kanceliero: Lia Moŝto Adolfo G. ŜANCELEMA
Financa Ministrino: Persefone Persa KVINAVIVO
Sekretario pri Ĵurnalistaj Rilatoj: Jon MINESCIAS
Direktoro de la Datumbazo: Stefan DUBRUTOJ
Sekretario pri la Nacia Defendo: Mikael MINACO
Ĉefvipo de la Senato: Pravis M. RADFARI

FAKTOJ PRI BARVALO. Barvalo naciiĝis en 1891 post puĉo en Bervalo, kies nova reĝimo tuj deklaris militon al Biervalo. Biervalo facile venkis Bervalon kaj de tiam baradis inter Bervalo kaj Barvalo, barante la bervalanojn de Barvalo kaj la barvalanojn de kaj Biervalo kaj Bervalo, kaj la biervalanojn mem de ie ajn. Samtempe la Barvala Mararmeo reduktiĝis al kvin remboatoj kaj unu flagŝipo.

Barvalo havas 9.002 ŝafojn kaj 900 kuniklojn laŭ lasta censo (1901). La averaĝa intelekta kvociento de la popolo estas 65,2 laŭdire, sed tiu cifero dubindas, ĉar plej multaj barvalanoj ja scipovas ligi al si la ŝuojn; ili nur ne scipovas ilin malligi. Ili do simple portas la samajn ŝuojn ĝis triviĝo.

Ili eksportas maniokfarunon kaj importas ankaŭ maniokfarunon. Tio rezultigas la plej simplan ekonomion en la konata mondo.

La barvalanoj fieras pri sia unika stulteco, kaj en 1945, opiniante ke ilia prezidanto ne estas sufiĉe stulta, klopodis elekti novan. Multaj civitanoj proponis nomojn de neekzistantaj personoj, kaj unu el tiuj elektiĝis prezidanto. Neniu rimarkis.

La barvala lingvo ne estas skribata. Antaŭ multaj jardekoj ili provis lerni skribi, sed ili rezonis, ke ĉar estas multe malpli da vokaloj ol konsonantoj, estus plej facile nur skribi la vokalojn (oni devas lerni nur kvin signojn). Neniu povis legi la rezulton, do ili jam ne skribas.

Esperanto ne tre viglas en Barvalo. Dum ĉiuj aliaj landoj havas junularojn, nur en Barvalo oni kreis la Barvalan Oldularan Organizon (BOO), kies membraro ja duobliĝis pasintjare, ĉar ĝi komence havis nur unu membron, kaj nun du. Sed estas multaj avantaĝoj nur havi du membrojn. Ekzemple la elspezoj de BOO estas preskaŭ nenio, kaj ĉiuj malkonsentoj facile solveblas per simpla interpugnado.

En venonta numero de la Bulteno estos priskribo de la Barvala lingvo, kiu havas la distingon de nur unu prepozicio — kaj aliaj mirindaĵoj.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 24a Oktobro, 2004.

MI VIDAS, ke kelkaj legantoj miskomprenis la celon de mia blogaĵo de la 21a Oktobro. La celo estis simple la konkluda frazo, "Mi supozas, ke nia epoko vere ne estas tiel scienca, kiel ni opinias." Mi ne dirvolis, ke oni forŝlosu religiemulojn! (Estas interese, ke neniu interpretis inverse — kiel egale eblus, simple el mia teksto — t.e. ke ni NE forŝlosu homon kiu asertas sin aliplanedano.)

* * *

Kunar la 24an de Septembro ĉi-jare atentigis min pri Bervalo, tuta lando da stultuloj. Mi ne povas ne adapti al tiuj niaj propraj ridinduloj kelke plu da materialo de la diversaj retfontoj.

Vi eble memoros ke temas pri Louis de Beaucaire, kiu uzis la fiktivan landon "Bervalo" kaj ĝiajn enloĝantojn por ŝercoj. Li verkis du librojn, unu el kiuj estas El la vivo de Bervala sentaŭgulo. Mi ankoraŭ ne legis ĝin; ĝi tamen sidas ĉe mi "sur la malantaŭa flamingo" kiel ni diras angle.

Sen plua ceremonio:

Kiel oni ridigas al bervalano dimanĉon?
Oni rakontas al li ŝercon sabaton.

Kial la bervalanoj ne povas alvoki 911?
Ĉar ili ne vidas 11 sur la telefono.

Kial la bervalanoj ne malsaniĝas je aideso?
Ĉar Dio ne punas dufoje.

Kiel oni rekonas bervalanon en lernejsalono?
Li estas la unusola, kiu forgumas siajn notojn, kiam la instruisto viŝas la tabulon.

Kial staras bervalano antaŭ spegulo kun la okuloj fermitaj?
Li volas vidi, kiel li aspektas dormanta.

Kion fari, se bervalano ĵetas je vi mangrenadon?
Deprenu la stifton kaj ĵetu ĝin reen.

Kial jam ne ekzistas la Bervala Nacia Biblioteko?
Iu ŝtelis la libron.

Nu, tiom jam sufiĉu.

reen al la indekspaĝo

Sabate, 23a Oktobro, 2004.

Kara Onklo Andanto:

Ve, mi neniel povos sukcesi en la urbega vivo. Estas neniom da parklokoj!! Kiel oni povas fari siajn aferojn sen parki?? Mi alvenas ĉiujn rendevuojn malakurate. Vi ne kredus; mi eĉ ne povas parki tie, kie mi loĝas! Kion mi faru?

Frustrita en Fort Worth

Kara Frustrita:

Vi devas aĉeti aŭton, kiu jam estas parkita. Tio solvos la problemon. Alia strategio necesigas helpanton: unue trovu parklokon dum la nokto, kaj strarigu tendon. Tiam sendu la helpanton dum la tago por aĉeti aŭton.

Via

Onklo Andanto.

* * *

Skribis Laurent MARIKO:

Saluton Ken,

Pri la temo de la Papilia Influo (The Butterfly Effect) [17a Oktobro - KM], estas bonega novelo de Ray Bradbury: A Sound of Thunder.

Ĝi estas originale legebla rete je http://www.sba.muohio.edu/snavely/415/thunder.htm, kaj esperantigita kiel La sono de la tondro, de Ray Bradbury. Trad. Kris UNGAR. - En: Orbito nula 1 : sciencfikcio kaj fantasto / Eld.: Gutiérrez Adúriz, Miguel = Adúriz, Miguel Gutiérrez = Dek, Liven ; p. 7 - 24

Amike,

Laurent Mariko

Dankon al amiko Laurent. Mi tre bone memoras la nomon Ray Bradbury, ĉar kun lia apero la usona scienc-fikcio fariĝis "respektinda literaturo" kaj ĝuste tiam ĉesis interesi min. Hontkonfese: mi efektive amis la "spacoperojn".* (Mia iama instruisto de la japana, Prof-o Gisaburo Kijose, similis al mi: dum la resto de la mondo adoradis Sesue Hajakawa, li preferis la kinaĵojn ĉambara.)

*Eble necesas klarigeto. La usona malestima etikedo por la holivudaj Westerns estis horse operas ("ĉevaloperoj"). De tio devenis la nomo space operas ("spacoperoj") por la fruaj scienc-fikciaĵoj.
reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 21a Oktobro, 2004.

KIOM SCIENCA FAKTE ESTAS NIA SOCIO? Prof-o Eric S. RABKIN, ĉe la University of Michigan, malgraŭ sia stultaspekta retfoto, sufiĉe inteligentas, kaj specialiĝas pri la scienc-fikcio. Mi aŭskultis surbendigitan prelegaron lian pri tiu temo. Unue li devis distingi inter la scienc-fikcio (Arthur Clarke, Robert Heinlein, k.s.) kaj la fantasto (Ursula Le Guin, J. R. R. Tolkien, k.s.). Laŭ la teorio de Rabkin, la distingo estas, ke la scienc-fikcio estas ĉiam principe science kredebla kaj kohera, kontraste al la fantasto.

Li donas kiel ekzemplon, rakontojn pri vampiroj. Vampiro ne kreas reflekton en spegulo, nek havas ombron. La kialo supozeble estas, ke vampiro ne havas animon. Sed tablo aŭ seĝo ne havas animon, tamen aperas en spegulo kaj havas ombron. Sekve, la vampir-literaturo ne estas science kredebla kaj kohera, kaj do apartenas al la fantasto, ne al la scienc-fikcio.

Jam alia penseksperimento: aplikante al la realo la distingon de Rabkin, ni faru komparon pri du scenaroj:

Scenaro (1). Viro aperas en la mezo de moderna okcidenta urbego, kaj asertas, ke li estas en persona kontakto kun Dio, kaj ke la fino de la mondo okazos venontan vendredon, se la tuta homaro ne konvertiĝos al vegetarismo; plue li ofertas konatigi Vin al diversaj anĝeloj, kiujn li persone konas, kiuj pretas regali Vin per vizito al la Ĉielo. Nu: kio okazos al tiu homo? Nenio. Post kelkaj sensaciaj novaĵraportoj, li estos forgesita.

Scenaro (2). Viro aperas en la mezo de moderna okcidenta urbego, kaj asertas, ke li venis de dista fremda planedo en Alfa Centauri, ke li estas oficiro en la Unuiĝinta Intergalaksia Armeo, kaj ke por eviti estontan katastrofon la teraj fizikistoj devas tuj ĉesi esplori pri la W-bosono kaj eĉ pri la Z-bosono. Kio okazos al tiu homo? Estas tre forta probablo, ke oni ekprenos lin, kaj forŝlosos lin en institucio por cerbmansanuloj.

Kial en supozeble scienca epoko oni forŝlosu la kuriozulon de Scenaro (2), kies asertoj estas, se ne tre verŝajnaj, almenaŭ science kredeblaj kaj koheraj, sed ne tiun de Scenaro (1), kun nescience kredeblaj asertoj? Kial homo, kiu raportas ekvidon de NIFO, riskas sian karieron, sed homo, kiu raportas ekvidon de la profeto Elija, estas nur fantaziema religiemulo? Mi supozas, ke nia epoko vere ne estas tiel scienca, kiel ni opinias.

* * *

La blogo de Nicola RUGGIERO, kiun mi menciis 12an Decembro 2003 kaj 28an Januaro 2004, estas jam denove renovigita kaj tre belaspekta.

* * *

Rondmigrante en la diversaj E-blogoj k.s. ĉi-matene mi malĝoje perceptis, ke nia lingvo ŝajne disiĝas en multajn idiolektojn ("personajn dialektojn")...

* * *

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 20a Oktobro, 2004.

Se ekzistas pli farema retmajstro pri nia lingvo ol Don HARLOW, mi ne scias, kiu tiu povus esti. Se Vi ne vizitis lian renovigitan paĝaron, mi certe rekomendas. Aparte la arkivon de liaj propraj verkoj, tradukoj, recenzoj, ktp.

* * *

Pri mia scienc-fikcieca penseksperimento priskribita sube (17a Oktobro), skribas Kunar:

Mi legis pri similaj teorioj. Ili tamen ne konsideras alian tre popularan teorion.

La baza ideo estas, ke per tempovojaĝoj reen al la pasinteco kreiĝas du diversaj realoj: Unu kun la "origina" kaj unu kun la nova, ŝanĝita pasinteco. Tiel kompreneble ankaŭ ekestas du diversaj versioj de la nuno, do kiu revenas de tia tempovojaĝo, efektive venas al alia realo. Laŭ tiu logiko ekzemple agas la herooj de la filmtrilogio "Reen al la futuro".

La neapero de vojaĝantoj el la estonteco do ne validas kiel pruvo kontraŭ tempovojaĝoj. Ja eblas, ke tio okazos, sed ke ni ĉiuj troviĝas sur la "origina" branĉo de la realo.

Eble tio por vi ŝajnas esti harfendado. Sed ne, ja temas pri realecfendado! ; )

Via afiŝo de Enterprise-bildo montriĝas tre trafa, ĉar "Star Trek"-ŝatantoj kutime konas tian teoriumadon.

Kore salutas

DĴ Kunar

Fakte tre plaĉas al mi kaj Star Trek (STNG, ne la postaj enkarniĝoj) kaj "Reen al la futuro" (la aktoro Christopher Lloyd estas heroo mia). Mi ja antaŭsupozis en mia penseksperimento, ke ne estas multoblaj universoj (kiel konkludis iuj el la kordteoriistoj). Mi estas inter tiuj, kiuj ne inklinas al "realecfendado"; mi havas neniujn verajn kialojn, krom intuicio. Nemulton plue, fakte, havas verŝajne la fizikistoj mem. Sed mi sentas min certa (nu, preskaŭ certa) ke ene de 30.000 jaroj, ni komprenus ĉion tion!

reen al la indekspaĝo

Marde, 19a Oktobro, 2004.

Gorgio, helena sofisto (ĉ. 487-380 a.K.) senesperige diris:

Nenio ekzistas.
Eĉ se io ekzistus, oni ne povus scii ĝin.
Eĉ se oni povus scii ĝin, oni ne povus komuniki ĝin.

Ken Miner, usona sentaŭgulo (1936- ), aldonas kvaran paŝon:

Eĉ se oni povus komuniki ĝin, neniu kredus ĝin...

reen al la indekspaĝo

Lunde, 18a Oktobro, 2004.

LA SERĈADO AL LINGVA AŬTENTECO. Mi ofte admiris la iaman blogon de Christopher Culver, kaj defendis iujn liajn vidpunktojn. Sed nun li ŝajne ekstremiĝis:

Mi parolas Esperanton. Tamen, mi ne volas la disvastigon de Esperanto. Male, mi deziras ke ĝi iom post iom malaperu. Esperanto estas artefarita lingvo kiu ne kapablas doni vivon same aŭtentan kiel naturaj lingvoj.

La eraro, en kiun falis S-ro Culver, estas nekonstato pri la relativeco de aŭtentiko — ke inter loka neskribata dialekto kaj plenkreska skribata nacia lingvo, estas multe da diferenco laŭ natureco. La modernaj naciaj lingvoj ne estas aŭtentaj kaj naturaj en la senco de Culver. Ili estas parte artefaritaj el politika motivo. En plej multaj nuntempaj nacioj, unu el la dialektoj, aŭ dialektaroj, fariĝis bazo de nacia lingvo, kiu poste disvolviĝis ene de certaj limoj. En multaj landoj oni eĉ ne parolas la nacian lingvon en la hejmoj de la landanoj.

Kiu volas vidi specimenon ekzemple de aŭtentika angla lingvo, tiu simple malfermu la romanon David Copperfield de Dickens, kaj legu iun ajn parolon de Mr Piggotty, dum ties serĉado al sia forprenita nevino:

She heerd herself a-crying out, like as if it was another person; and cut herself on them sharp-pinted stones and rocks, and felt it no more than if she had been rock herself. Ever so fur she run, and there was fire afore her eyes, and roarings in her ears. Of a sudden - or so she thowt, you unnerstand - the day broke, wet and windy, and she was lying b'low a heap of stone upon the shore, and a woman was a-speaking to her, saying, in the language of that country, what was it as had gone so much amiss?

Aŭ tiu malfermu The Heart of Midlothian de Sir Walter Scott: jen Jeanie Deans en sia denaska skota, kiam ŝi atingis la amikecon de la Duko de Argyle:

I wad hae putten on a cap, sir... but your honour kens it isna the fashion of my country for single women; and I judged that being sae mony hundred miles frae hame, your Grace's heart wad warm to the tartan.

Mr Piggotty kaj Jeanie Deans parolis lingvojn! Esprimivajn, fluajn, belajn, nature artecajn en la buŝoj de la plej lertaj parolantoj. Restas en la mondo multaj vere naturaj lingvoj. Sed oni ne povas lerni ilin per libroj, ĉar lernolibroj kun malmultaj esceptoj nur instruas la naciajn lingvojn.

La situacio samas ĉie. Tiuj vere naturaj lingvoj instruas al ni multon pri la naturo de lingva aŭtenteco. En la antikvaj lingvoj abundis verboj; en la modernaj naciaj lingvoj abundas substantivoj, kaj aparte abstraktaj substantivoj, kiuj apenaŭ ekzistis en la latina aŭ la helena aŭ la sanskritaj fontoj. Aŭtentikeco en lingvo estas la kapablo facile esprimi sin pri konkretaĵoj. Ĝi estas karaktero de kaj la antikvaj lingvoj kaj de la nuntempaj naturaj (ne normigitaj) lingvoj.

Estas ĝuste tiu kapablo facile esprimi sin pri konkretaĵoj, kies relativan mankon ni sentas en Esperanto. Sed nia lingvo — internacia lingvo — estas nur unu paŝon for de la naciaj lingvoj mem. La progreso do (aŭ eble malprogreso): natura lingvo ("dialekto") > nacia lingvo > internacia lingvo.

Do resume: laŭ mi S-ro Culver misas, ĉar ni jam perdis lingvan aŭtentecon antaŭ longe.

Ofte la dialektoj tiom malatingeblas, aŭ tiom dissplitiĝis, ke verkistoj devas mem parte "krei" ilin el naturaj elementoj, kiel faris, plej evidente, John M. Synge pri la aŭtentika irlanda. Tiaj verkistaj streboj nur pli atentigas pri la distingo, kiun mi priskribas.

Por aliaj notoj kaj opinioj miaj pri la naturo de Esperanto kontraste al la naciaj lingvoj, vidu blogerojn de 29a Septembro, 2003; 13a kaj 18a Decembro, 2003; 18a, 20a, kaj 26a Januaro, 2004; 10a kaj 22a Marto, 2004; kaj aparte 10a Aŭgusto, 2004.

reen al la indekspaĝo

Dimanĉe, 17a Oktobro, 2004.

La blogaĵo de Kunar (al kiu mi sendas tardajn naskiĝtagajn gratulojn!) de la 8a Oktobro (pri la filmo "The Butterfly Effect") memorigis min pri teorio mia. Mi kobajigu Vin pri ĝi.

Temas pri pruvo, per penseksperimento, ke la mondo per ia katastrofo ĉesos ekzisti post "ne tre longa tempo" (se Vi insistas pri detaloj, konsultu profeton!).

Jen la rezonado: post ĉirkaŭ 30.000 jaroj nia tero spertos novan glaciepokon, kio plej probable ĉesigos la civilizacion kiel ni ĝin konas, inkluzive la grandskalan sciencon. Ni supozu, ke dum la intervenaj 30.000 jaroj la scienco progresos laŭ sia ĝis nun konata akceliĝanta rapido. Atentu la vorton akceliĝanta.

Imagu al Vi 30.000 pli da jaroj, dum kiuj daŭros ĉiam pli rapidiĝanta scienca progreso. Ĉu eblas kredi, ke iam dum tiu tempo oni ne lernos, kiel senparadokse vojaĝi en la pasintecon? Se ne korpe kaj persone, do per aparatoj? Por mi certe ne.

Sekve, ni povas fidi, ke tio okazos. Kaj se jes, la estontuloj certe volos ripari sian pasintencon, por korekti la enorman homan mizeron kiu okazis dum la historio de nia civilizacio. Ili do vojaĝos malantaŭen en la spactempo, kaj aliigos sian pasintecon — nian historion.

Sed tio ne okazos/is, ĉar ni ja spertas/is tiun mizeran historion.

Konkludo: io okazos relative baldaŭ, kio ĉesigos la progreson de la scienco, kaj per implico, de nia civilizacio.

Eble Vi obĵetas, ke neniam oni povus lerni vojaĝi en la pasintecon. Eble ne. Sed 'neniam' estas granda vorto, kaj 30.000 jaroj estas longa tempo.

reen al la indekspaĝo

Sabate, 16a Oktobro, 2004.

LA UNUOPULA LIBERIGA ARMEO: MI KAJ LA MALDEKSTRO.

Pri la romantikeco de la "intelektula vivo" neniu povas superi Turgenev, kiu en sia Patroj kaj Filoj (1862) kreis la amuzan nihiliston Bazarov. Tamen jen kelkaj rimarkoj el mia vivsperto. Mia opinio pri la maldekstro, kiel Vi vidos, estas ĝenerale negativa.

Kompreneble dum mia "bohemia" periodo en NovJorko mi ofte interagis kun la maldekstro. Mia plej bona amiko tiam (kiun mi ekkonis en la armeo) estis memdeklarita komunisto. Fakte en la lastaj 60aj jaroj li seniluziiĝis pri Sovetunio kaj deklaris sin Maoisto. Li estis konvinkita, ke oni deĉerpadas liajn telefondratojn, kaj metis kaŝmikrofonojn en lian loĝejon. Retrovide mi komprenas (kaj komprenetis eĉ tiam) ke li ŝatis kredi, ke la registaro gvatadas lin. Verŝajne li tiel povis imagi sin grava.

Sed li ne estis nura amuzulo. Unu tagon mi rimarkis al li: "Ĉu vi maldekstruloj ne uzadas la principojn de Usono kontraŭ Usono mem?" Li ridetis triumfe: "Jes!" — kvazaŭ tio estus zenito de sagaco.

Alia amiko de tiu periodo eĉ pli ŝokis min. Li ne estis komunisto, sed nur la kutima usona maldekstrulo de tiu tempo — marksismema, kontraŭregistara, apogema al la laborantoj (kvankam li preskaŭ neniam mem laboris!), ĉiamaniere "progresiva". Sed unu tagon jen kio okazis: dum la nokto, se tiel paroli, li fariĝis arda dekstrulo, fakte speco de faŝisto. Li nun abomenis judojn kaj negrojn, asertis ke Hitlero estas miskomprenita, laŭdis la "arjajn valorojn" (li mem estis blonda) kaj fornegis la Holokaŭston. Kiel povus okazi tia profunda transformiĝo?

La kialo estis (kiel mi lernis de aliaj konatoj), ke lia longa rilato kun negra ĝistiama koramikino disfalis, kaj li ĝisoste enamiĝis kun iu blondulino. (Mi ne verkas novelon; ĝuste tio okazis.) Mi tiam komencis suspekti, ke la valoroj de la ekstremaj maldekstro kaj dekstro estas interŝanĝeblaj. Oni povas aliiĝi kvazaŭ per religia konvertiĝo.

Kompreneble ĉiu rajtas ŝanĝi siajn opiniojn, kaj devas, kiam grave ŝanĝiĝas la mondo. Mi neniam komprenis tiujn multajn, kiuj verŝajne decidas kun 25 jaroj sian kredaron, kaj ĉampionas ĝin ĝis la morto. Sed forta indiko de ideologia blindiĝo estas, ke oniaj kredoj konsistigas fiksitan kompleton, tiel ke de unu, oni povas tute antaŭvidi la ceterajn. Tia estas sekto, ĉu religia, ĉu politika.

En 1968, pinto de la politikaj tumultoj en Usono, mi studadis ĉe City College (post la agitado reorganizita kadre de la nuna City University of New York). Preskaŭ ĉiusemajne oni devis fermi parton de la universitato pro studenta ekokupado de diversaj oficejoj kaj instruejoj — ofte la tutan universitaton. Unu tagon, kiam mi ĉeestadis kurson de la japana lingvo, soldataspekta ulo kun ruĝa brakbendo envenis la ĉambron dum la leciono, por legi ian manifeston al la studentaro. La profesorino petis ke estu voĉdono de la studentoj, ĉu ni volas aŭskulti la manifeston; la ulo konsentis. Ĉiuj studentoj voĉdonis "Ne". Tamen la ruĝbendulo legis la manifeston. Tiun tagon mi lernis ion krom japana sintakso.

Ankaŭ mi iom post iom lernis, ke la politika aktivado ofte ne tre seriozas. Ĉu Vi neniam rimarkis, televidante homamason supozeble koleran, ke la homoj ridetas kaj ridas, kvazaŭ ĉe festo? Kaj ĉe City University mi ofte rimarkis, ke malgraŭ ke ilia afero estis por ili supozeble tre grava, ili neniam manifestaciis dum pluvo.

Da vera violento estis malmulte ĉe City College dum tiu periodo; mi unu fojon ricevis pafon brake, sed de granda distanco, tiel ke la kuglo eĉ ne penetris la haŭton. Unu escepto estis la interluktado inter la diversaj frakcioj de la maldekstro mem. Temis pri pugnado; mi dubas ke estis multaj armiloj en la ĉirkaŭo. Sed post tiu jaro, tiu universitato, mia alma mater, kiu iam famis pro siaj renomaj diplomitoj, neniam estis la sama.

Post mia diplomiĝo, ni iris al Indiana University en Bloomington, Indiano, por magistriĝi kaj poste doktoriĝi. Tie la studentoj brulcindrigis la bibliotekon; sed por nenio; oni simple ekhavis pretekston konstrui novan kaj ege pli bonan. Ĉe la University of Kansas (kie mi poste dungiĝis) je ĉirkaŭ la sama tempo, studentoj cindrigis la studentunion, kun la sama rezulto.

Dum la novjorka periodo mi konis George Allan Connor, iam prezidanton de la Esperanto-Asocio de NordAmeriko (EANA), per kies lernolibro mi unue ekstudis Esperanton. Connor estis fervora antikomunisto, kaj post la McCarthy-tempo, estiĝis anti-antikomunistoj! Kaj oni simple forpelis Connor el la movado kaj kreis la nunan landasocion, ELNA. Mi neniam lernis la detalojn; ŝajne aŭ Connor estis tre paranoja, aŭ maldekstruloj forpersekutis lin kaj lian ĉarman edzinon. Li mortis kelkajn jarojn poste, kaj lasis sian libraron al (mi kredas) la University of Oregon.

Tiuj estas nur miaj personaj spertoj. La precipa kialo de mia malŝato al la maldekstro estas multe pli grava: ĝi tre malfortigis nian jursistemon, kaj tion mi ne povas pardoni. Post la 60aj jaroj, liberaluloj (nia etikedo por moderaj maldekstruloj) regule uzadis la kortumojn por socialaj reformoj. Tio havis tri malbonajn rezultojn: unue, la kortumoj nun estas tiel plenŝtopitaj de procesoj, ke ili apenaŭ povas trakti ilin; tio siavice kreis plea bargaining (pledmarĉandadon) kiel rimedon por rapidigi la procesojn, ĉar ne estas juste, ke akuzito devu atendi jarojn por sia proceso. Due, gravaj naciaj demandoj, kiuj devus esti debatataj en la Kongreso far de elektitaj reprezentantoj de la popolo, por edifi kaj eduki la publikon, nun estas solvitaj far neelektitaj juĝistoj kaj tribunalanoj. Trie, preskaŭ ĉiu faceto de la vivo nun estas politikigita, de la sekso ĝis la persona sano.

Aliflanke, neniuj ĉiam pravas. Mi iam kalkulis: la liberaluloj malpravis pri Stalino, Reagan, Sovetunio, la Brigado Abraham Lincoln en la Hispania Enlanda Milito, Nikaragvo, bonfarto, la krimo, kaj la seksrevolucio. La konservativuloj malpravis pri civilrajtoj, virinaj rajtoj, Israelo, Nixon kaj Watergate. Bone, mi estas sendependulo. Sed tamen, laŭ mia kalkulo, la liberaluloj bilance malpravis pri pli da aferoj...

reen al la indekspaĝo

Vendrede, 15a Oktobro, 2004.

STRANGAJ HOMOJ. Duarigarde mi decidis, ke mia amiko Manuel Pancorbo pravis, ke usonanoj estas strangaj homoj — per defaŭlto. Por mi ĉiuj nuntempuloj pli kaj pli strangas, ne gravas la lando.

Mian tutan vivon mi ne komprenis aliajn homojn. Lastatempe mi komprenas ilin; kaj nun mi sopiras la tagojn, kiam mi ne komprenis. Mia fama pesimismo rezultas parte de tio, ke la homoj ne volas la veron. Kaj plue: ili ne volas liberon. Anstataŭ veron kaj liberon ili volas agrablajn sentojn kaj sekuron.

La nuntempuloj rifuzas legi 1.000-paĝan romanon de Dickens aŭ Tolstojo aŭ Viktoro Hugo, ĉar tiuj estas "enuigaj", sed volonte traplugas Ulysses ĉar ĝi estas laŭmoda. Ili pretas suferi ĉian ajn malkomforton aŭ malkonvenon, se nur ĝi sekvas la modojn: hararanĝojn, vestaĵojn, razkutimojn, ĉion. Ĉiuvintre mi miras, trapromenante mian iaman kampuson, ke la gestudentoj evitas vesti sin varme, ĉar tio "aspektas burĝe" — ili do suferas la fridon ĝis la plej lasta momento. Similmotive ili nepre ne portas ombrelon dum pluvo.

Similas, en la artoj, la kultado de la malbelo. Longe, en mia universitata urbo, estis objekto, kiun mi kaj kolego mia prenis por ŝtalskeleton de estonta konstruaĵo; fine klarigis al ni la malnaivuloj de la urbo, ke tio estas artobjekto. Kaj iam, antaŭ ne tre longe, en la Usenet-novaĵgrupo rec.music.classical, iu aperigis afiŝon, petante rekomendojn pri "bela muziko" kaj sentis sin devigata pardonpeti pro la vorto "bela".

Strangaj do miaj gekuntempuloj, almenaŭ por mi; ĉar mi ne kredas eĉ per heroa streĉo de la imagokapablo, ke ili vere amas la aferojn, kies amon ili ŝajnigas ĉiutage.

Sed eble mi simple tro aĝas. Se jes, mi dankemas.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 14a Oktobro, 2004.

TURISTA FORFLUGO EL ESTES PARK, KOLORADO. Dum la komencaj tagoj de Oktobro okazas grava kaj solena evento: la forflugo de turistoj el Estes Park, bela montara vilaĝo. Ĉi-jare mi mem spertis tiun edifan kaj inspiran momenton.

La enloĝantoj de la turisma paradizo amasiĝas por ĝin spekti; antaŭe jam gregiĝis la buntaj turistoj, murmurante inter si kvake kaj kluke, kaj svingante la flugilojn anticipe. Ili ĉiuj, pocente kaj pomile, rigardas la nuboplenan ĉielon, ĝis venas la kulmina horo.

Tiam unu el la turistobirdoj — tiumomente evidentas, ke tiu estas la estro — laŭte kvakas kaj deteriĝas. Kvazaŭ per mistera telepatio, samsekunde deteriĝas la amasoj, kun tondreca flugila ekzumado. Kaj ĉiuj levas sin en la aeron, kaj malaperas en la foran distancon.

Kaj la enloĝantoj de la urbeto aplaŭdas per granda ĝojkrio! kaj dankeme pro la subita silento, returnas sin al siaj aferoj.

reen al la indekspaĝo

Ĵaŭde, 7a Oktobro, 2004.

Ĉiuj mensogas, vi diras min;
Kial do mi kredu vin?

* * *

Denove vojaĝo for de mia urbo; al Kolorado. Eble semajno. Neĝo en la montoj. Ĝis!

reen al la indekspaĝo

Merkrede, 6a Oktobro, 2004.

Nia precipa motivo, ĉeesti la Golden Valley Bluegrass Jamboree (vidu laste en Septembro), estis reaŭdi la grupon The Blue and Gray Pickers. Montriĝis bonega festivalo entute, sed aparte agrable estis rerenkonti tiun grupon, kiun ni ekkonis antaŭ pluraj jaroj.

Unu el la kuriozaj trajtoj de tiu grupo estas ĝia baso, ludata de Rod Adams (laste en la ĉi-suba vico):

TRADICIA BASO
ELEKTRA BASOLAVKUVA BASO

La tradicia baso estas la sama, kiu rolas en la kutima klasika muziko, sed blugrase oni kutime (ne ĉiam) pinĉas la kordojn, kiel en ĵazgrupo. En la blugrasmuziko oni malofte uzas la elektran bason, sed fojfoje jes. Sed la Blue and Gray Pickers estas la unusola bonekonata grupo konata de mi, kiu serioze uzadas la lavkuvan bason.

Ĝi konsistas el ordinara (?) lavkuvo, unu kordo (!), kaj simpla bastono (tradicie balailtenilo). Oni produktas la ĝustajn notojn per subtilaj movoj de la bastono, kiuj variigas la streĉon de la kordo. Rod plektras la kordon per sia dikfingra ungo antaŭen.

Ne ridu! La grupo estas muzike elstara kaj tute profesieca. Mi ne povas detekti ian diferencon inter la sono de la lavkuvobaso kaj tiu de aliaj basoj — cedite tamen, ke mi ja ne estas basisto...

reen al la indekspaĝo

Marde, 5a Oktobro, 2004.

Resaluton! Pri la festivalo pli poste.

* * *

muzan rakonton mi lastatempe legis pri Lyndon Johnson, usona prezidanto dum la jaroj 1963-1968. Se Vi sufiĉe aĝas Vi memoras, ke li estis vicprezidanto kiam murdiĝis la monde plej populara prezidanto en nia historio, John F. Kennedy. Johnson do aŭtomate fariĝis prezidanto.

Nu, antaŭ ol fariĝi vicprezidanto, Johnson estis potenca politikisto en Teksaso. Dum politikaj kampajnoj, li flugadis de loko al loko per helikoptero. Lia kutimo estis surteriĝi en loko, alparoli la homamason flanke de la flugmaŝino, kaj responde al la aplaŭdo gaje ĵeti sian ĉapelon (Stetson kompreneble) en la homamason. Tiam li reeniris la helikopteron kaj flugis al la sekva loko.

Sed nun ni scias — per libro This Just In de iama raportisto Bob Schieffer (Putnam Publishing Group, 2003) — ke la ĉapeloĵetado estis truko. Schieffer bonŝance renkontis la viron, kies tasko dum tiuj jaroj estis, kapti la ĵetitan ĉapelon. Ĉar Johnson multe tro ŝparemis, forĵeti centojn da multekostaj ĉapeloj! Tiu viro, jam "plantita" en la homamaso, kaptis la ĉapelon, tiam kuris al la alia flanko de la helikoptero, kaj redonis ĝin al Johnson. Se hazarde la helikoptero ekflugis antaŭ ol li povis redoni la ĉapelon, li devis diable rapide veturegi per aŭto al la sekva vizitloko por ĝin redoni.

Retrovide ŝajnas preskaŭ mirakle, ke la publiko vere kredis dum tiuj jaroj ke Johnson libere forĵetus tiom da ĉapeloj. Sed kvankam la intelekta kvociento de iu unuopulo povas esti alta, ĝi perdas minimume 10 poentojn, kiam tiu agas kiel membro de la publiko, ĉu ne.

reen al la indekspaĝo
ARKIVOJ

La arkivpaĝo enhavas ligilojn al ĉiuj antaŭaj monatoj. Mi komencis blogi en Julio, 2003.